(Rainer
Maria Rilke)
1912-1922
Propraĵo de la princino
Von Thurn und Taxis
·
La unua elegio (Die erste Elegie)
·
La dua elegio (Die zweite Elegie)
·
La tria elegio (Die dritte Elegie)
Germana
originalo: Rainer Maria Rilke: Duineser Elegien.
Rilko
naskiĝis en Prago 1875 (ĉefurbo de Bohemio kun tiam germanlingva urbocentro),
kiun li definitive forlasis 21-jara por loĝi en Munkeno, Berlino kaj poste
Parizo. Li vojaĝis dum sia tuta vivo tra Eŭropo (Rusujo, Italujo, Hispanujo,
Germanujo, Svislando ktp.). 1921 li ekloĝis en Svisujo, kie li mortis pro
leŭkemio en 1926.
1. Tiuj
tekstoj estas ne finita kaj polurita traduko, sed unua tradukpropono - ili
estas kruda, malfermita bazo por diskuto inter "Rilkanoj", el kiu
espereble iam elŝeliĝos larĝe akceptota traduko.
2. Rilko
verkis tion plejparte en elegiaj pentametroj (versparoj de senrimaj kvin- aw
sespiedaj heksametroj, kies dua verso ĉe la hemistiĥo kaj la versfino estas
vira.
La versoj tamen estas tre neregulaj, kaj mi ne vidas obstaklon oportune pliigi
tiun neregulecon en prozodio kaj verslongeco.
3. Esperanto
permesas tradukon pli fidelan ol tiuj al etnaj lingvoj, sen troaj kompromisoj
pri la senco kaj la poezia ĉarmo. Mia pretendo: laŭeble ne ŝanĝi la stilon
aŭtoran, do ne glatigi nek plifaciligi la tekston - internacia leganto havu
principe la saman aliron kiel germana. Tamen, kun jena grava rezervo: tiuj ĉi
tekstoj estas kaj estu tradukoj kaj ne rekreita poezio! Ili estu materialo por
plej taŭge konatiĝi kun la verko de Rilko kaj por inspiri al Esperanta poeto
kreonta siajn elegiojn. Sed eĉ kun tiu limigita pretendo la traduko estas
plurrilate kaj plurloke plibonigenda. Por estonta formo mi petas la legantojn
pri kritikoj kaj, prefere, proponoj, kiujn mi aldonos al tiuj ĉi retpaĝoj.
Tamen
bv. noti, ke eĉ tiu ĉi provizora traduko estas protektita de kopirajto:
kopirajto de la tradukoj ĉe Vilhelmo Lutermano©1999
Bv. skribi viajn proponojn al mia retadreso mailto:vilhelmo@multimania.com kun la temo "elegioj". Antaŭdanke,
V.L.