hejmpaĝen

Rajno Mario RILKO (Rainer Maria Rilke)

La unua elegio (Die erste Elegie)

Kiu se mi krius, aŭdus min do el la ordoj
de la anĝeloj? Kaj eĉ supozate, ke iu subite
prenus min ĉe sia kor': mi svenus de lia
pli forta esto. Ĉar la belo estas neni'
ol la eko de la teruro, kiun ni ĝuste ankoraŭ eltenas,
kaj ni ĝin tiom admiras, ĉar ĝi larĝanime delasas
nin neniigi. Ĉia anĝelo estas terura.
Kaj tiel mi retenas min kaj forglutas la logan vokon
de malluma singult'. Aĥ, kiun do ni kapablas
bezoni? Ne anĝelojn, ne homojn,
kaj l' eltroviĝemaj animaloj rimarkas jam,
ke ni ne tre fidinde hejmas
en la mondo interpretata. Restas al ni eble
iu arbo sur la deklivo, por ke ni ĉiutage ĝin
revidu; restas al ni la strato hieraŭa
kaj la malĝustiĝinta fidelo de iu kutimo,
al kiu plaĉis ĉe ni, kaj tiel ĝi restis kaj ne iris.
Ho kaj la nokto, la nokto, kiam la vento plena je kosma spaco
kavigas al ni la vizaĝon -, al kiu ĝi ne restus, la sopirata,
milde seniluziiga, kiu nla sola koro
kun peno proksimas. Ĉu pli facila ĝi estas al la amantoj?
Aĥ, unu per la alia ili nur kovras sian sorton.
Ĉu tion vi ankoraŭ ne scias? El la brakoj ĵetu la malplenon
aldone al la spacoj aliaj, kiujn ni spiras; eble ke la birdoj
la plivastigitan aeron sentas per flugo pli intima.

Ja la printempoj vin certe bezonis. Iuj
steloj atendis, ke vi ilin sentu. Leviĝis
ondo al vi en la pasinto, aŭ,
kiam vi preterpasis malferman fenestron,
fordonis sin violono. Ĉio tio estis misio.
Sed ĉu vi majstris ĝin? Ĉu vi ne estis ĉiam
distrata de atendo, kvazaŭ ĉio anoncus
amatinon al vi? (Kie vi volas akcepti ŝin, dum ke
la grandaj fremdaj pensoj vin vizitadas kaj ofte restas dumnokte.)
Se tamen sopirigas vin io, do kantu l'amantojn; ankoraŭ
delonge ne sufiĉe senmorta estas ilia fama sento.
Tiujn - vi ilin preskaŭ envias - forlasitojn, kiujn vi
trovis amantaj tiom pli ol la satigitajn. Komencu
ĉiam denove la neniam atingeblan laŭdadon;
pensu: sin la heroo daŭrigas, eĉ la pereo estis por li
nur preteksto por esti: lia lasta naskiĝo.
Sed la amantojn la elĉerpita naturo en sin mem
reprenas, kvazaŭ ne estus duoblaj la fortoj,
por tion atingi. Ĉu vi sufiĉe memoris
al Gaspara Stampo, ke iu knabino,
al kiu l'amato foriĝis, ĉe la pli alta ekzemplo
de tiu amantino sentu : ke mi iĝu kiel ŝi?
Ĉu ne finfine tiuj plej praaj doloroj fariĝu
pli fruktodonaj al ni? Ĉu ne venis la tempo, ke ni amante
nin liberigu de la amato kaj treme tion sukcesu :
kiel la sago sukcesas la ŝnuron, por koncentriĝinte dum la eksalto
esti pli ol ĝi mem. Ĉar restado estas nenie.

Voĉoj, voĉoj. Aŭdu, mia koro, kiel alie nur
aŭdis sanktuloj : ke la vokego ilin
levu de l' grundo; ili tamen daŭre
genuis, neebluloj, kaj ne atentis ĝin :
Tiel ili estis aŭdantaj. Ne ke vi Dian eltenu
la voĉon, tute ne. Sed blovantaĵon vi aŭdu,
la seninterrompan mesaĝon, kiu fariĝas el silento.
Susuras nun de tiuj junaj mortintoj al vi.
Kie ajn vi eniris, ĉu en preĝejoj
Romaj kaj Neapolaj ne trankvile alparolis vin ilia sort'?
Aŭ skribaĵo elstare trudiĝis al vi,
kiel antaŭ nelonge la tabulo en Sankta Maria Formosa.
Kion de mi ili volas? Mi iom post iom demetu la ŝajnon
de maljusteco, kiu la puran movon
de iliaj spiritoj foje iom malhelpas.

Strange ja estas, la teron ne plu priloĝi,
ne plu uzi apenaŭ lernitajn kutimojn,
al rozoj kaj aliaj specife promesaj aĵoj
la signifon ne doni de homa estonto;
tio, kio oni estis en manoj senfine timemaj,
ne plu esti, kaj eĉ la propran nomon
forlasi kiel rompitan ludilon.
Strange, ne plu la dezirojn deziri. Strange,
ĉion, kio rilatis, vidi flirtanta tiom libere en spaco.
Kaj la morteco estas peniga
kaj plena je postfaro, ke oni post iom
sentu ioman eternon. - Sed vivantoj faras
ĉiuj l' eraron, ke ili tro forte distingas.
Anĝeloj (oni diras) ofte ne scias, ĉu ili iras
inter vivantoj aŭ inter mortintoj. La fluo ĉiama
tiregas tra ambaŭ regnoj ĉiujn aĝojn
kun si kaj ilin supersonas en ambaŭ.

Ili fine ne bezonas nin plu, la fruforirintoj,
oni malkutimiĝas de la tereco milde, kiel de la mamoj
patrinaj oni forkreskas. Sed ni, kiuj bezonas
tiom grandajn sekretojn, el kiuj pro funebro
tiel ofte fontas feliĉiga progreso -: ĉu povus ni esti sen ili?
Ĉu vana estas la mito, ke iam plende pro Lino
1
aŭdaca unua muziko penetris tra seka rigido;
ke nur en la spaco timigita, el kiu preskaŭ dia junulo
subite forpaŝis por ĉiam, la malpleneco svingiĝis
en tiun frekvencon, kiu nun nin ravas, konsolas kaj helpas.


stato de finiteco
estigo: 1993
lasta kontrollegado kun korektoj: 2001-11-26
kontrollegado de la
kontrollegado de la
finredakto:
kopirajto pri la traduko ©1999


Notoj:

1. Lino (Linos), filo de muzino (Urania aŭ Kaliopa). Elstara muzikisto, pretendas rivali kun Apolo; la indignita dio mortigas lin. Laŭ alia tradicio li estis filo de Apolo kaj de Arga princino. Elmetita de sia patrino, li estas forvorita de hundoj kaj la patrino mortigita. (Laŭ "Le Petit Robert 2", Dictionnaire universel des noms propres, Paris 1985)

al la Dua Elegio

Pri la traduko bv. reiri al la piedo de la paĝo Rilko:

Tradukproponojn bv. direkti al: vilhelmo@multimedia.com

al la paĝo Rilko

hejmpaĝen


ref="index.html">hejmpaĝen