hejmpaĝen

Rajno Mario RILKO

La tria elegio

Io estas prikanti l'amatinon. Alio, ve,
tiun kaŝitan kulpan river-dion de l' sango.
Kiun de malproksime ŝi jam rekonas,
la junan amaton ŝian, - kion li scias
mem pri la majstro de la deziro, kiu el la solulo,
ofte eĉ antaŭ ol la knabino mildigis,
ofte ankaŭ kvazaŭ ŝi ne ekzistus,
aĥ, gutanta de kia nekoneblaĵo, la kapon
dian levis, la nokton alvokante al senfina ribelo.
Ho de l'sango Neptuno, ho lia terura tridento.
Ho la vento malhela de lia brusto el konko volvita.
Aŭdu, kiel la nokto sin muldas kaj kavas. Vi steloj,
ĉu ne devenas de vi la dezir' de l'amanto al la vizaĝ'
de l'amatino? Ĉu la intiman ekkonon pri ŝia
pura vizaĝ' li ne havas el pura astraĵo?
Ne vi, kaj ve, nek lia patrino streĉis
la arkon de lia brov' ĝis tioma atendo.
Ne ĉe vi, lin sentanta knabino, ne ĉe vi
lia lipo kurbiĝis al pli fekunda esprimo.
Ĉu vere vi pensas, ke via facila apero
lin tiom tremigis, vi, paŝanta kiel vento matena?
Jes, lian koron vi ja ektimigis; teruroj tamen pli praaj
falegis en lin dum la tuŝanta puŝiĝ'.
Lin voku... ne tute vi vokas el malluma medio lin.
Certe, li volas, li fonte elsaltas
1; malpeziĝinte li kutimiĝas
en via koro profunda kaj sin prenas kaj sin komencas.
Sed ĉu li sin iam komencis?
Patrino vi faris lin eta, komencis lin vi;
nova li estis al vi, klinis super la novajn
okulojn ja vi la mondon afablan kaj fortenis la fremdan.
Kien, aĥ, estas la jaroj, dum kiam vi simple per
svelta figuro forkaŝis ondantan ĥaoson?
Tiel vi multon forkaŝis al li; la ĉambron nokte suspektan
vi sengravigis, el via koro plena je ŝirmo
spacon pli homan miksis al lia nokt-spaco vi.
Ne en mallumon, sed en la eston vian pli proksiman
metis la noktlumon vi, kaj ŝajnis kvazaŭ pro amikeco.
Nenie knareto, kiun ridete vi ne klarigis,
kvazaŭ delonge vi scius, kiam kondutas la planka tabulo...
Kaj li streĉe aŭskultis kaj malpeziĝis. Tiom kapablis
via leviĝo tenera; malantaŭ la ŝrankon paŝis
alta en mantelo lia destino, kaj en la faldojn kurtenajn
ŝoviĝis, iomete dislokiĝante, lia maltrankvila estonto.
Kaj li mem, kuŝa, la malpeziĝinto, sub
dormemaj palpebroj de via formado malpeza
dolĉon solvante en la ĝuatan ekdormon -:
ŝajnis ŝirmato... Tamen interne : kiu forŝirmis,
malhelpis interne en li la ondegojn de la deveno?
Aĥ, tie ne estis memgardo en la dormanto; dormante,
tamen sonĝante, tamen en febroj : kiom li eniĝis
2.
Li, la nova, timema, kiom li jam implikiĝis,
kun la grimpo-tigoj de la interna agado
jam interplektita al modeloj, al gorĝoprema kreskado, al animalecaj
formoj ĉasantaj. Kiom li fordonis sin -. Amis.
Amis l'internon sian, la sovaĝejon de sia interno,
tiun praan arbaron en si, sur kies muta faliteco
3
lumverde
4 staris lia kor'. Amis. Forlasis ĝin, iris
laŭ la radikoj propraj eksteren en potencan devenon
5,
kie lia eta naskiĝo jam estis transvivita. Amante li
malsupreniris en la sangon pli praan, en la abismojn,
kie kuŝis la teruro, sata ankoraŭ de la prapatroj. Kaj ĉio
terura lin konis kaj palpebrumis, kvazaŭ informita.
Jes, la terurego ridetis... Malofte
tiom tenere ridetis vi, panjo
6. Kial do
ĝin li ne amu, ĉar ĝi ridetis al li? Antaŭ vin
amis li ĝin, ĉar, kiam vi portis lin jam,
solvita ĝi estis en l' akvo kiu malpezigas la ĝermanton.
Vidu, ni ja ne amas kiel la floroj, de unu
nura jaro; kie ni amas, alsupras
en niajn brakojn suko nepripenseble praa
7.
Ho knabino, tio: ke ni amis en ni, ne iu, io venonta, sed la
io sennombre miksanta; ne unuopa infano,
sed la prapatoj kiel montoj ruinaĵaj
en nia fundo priripozas nin; sed la lito rivera
seka de la
8 iamaj patrinoj -; sed la
tuta sensona pejzaĝo sub nuba aŭ
pura fatalo -: tio, knabino, venis antaŭ vi.

Kaj vi mem, kion vi scias? -, ellogis
tempon vi praan en la amanto. Ho, kiaj sentoj
supren tumultis el forpasintaj estaĵoj. Kiaj virinoj
tie malŝatis vin. Kiajn virojn mallumajn
vi en la vejnoj de l'adoleskanto ekscitis? Mortintaj
infanoj volis al vi... Delikate, ho delikate,
antaŭ li faru ion amatan, ĉiutagaĵon fidindan, - proksimen lin
al la ĝardeno konduku, kaj donu al li de la noktoj la
plensuperecon...

Retenu lin...


kopirajto de la traduko ©1999


Tradukproponojn bv. direkti al: vilhelmo@multimania.com

Pri la traduko bv. reiri al la paĝo Rilko:

al la paĝo Rilko

hejmpaĝen

Notoj

1. germ. "entspringt" (laŭvorte: elsaltas): fontas; forsaltas.
2. germ: esprimo samtempe signifianta: ekligiĝis, sin enlasis, ekkonsentis
3. Gestürztsein
4. helverde, sed germ. "lichtgrün" signifas laŭvorte tion anstataŭ germ. "hellgrün" (helverde).
5. pli precize: originon
6. laŭvorte: patrino
7. la germ. esprimo signifas samtempe: a) tiom praa, ke oni ne povas pensi ĝis ĝi; b) laŭlitere: ne antaŭpensebla
8. pli precize: de iamaj patrinoj

a
8. pli precize: de iamaj patrinoj