al la hejmpaĝo

Rajno Mario RILKO (Rainer Maria Rilke)

La dua elegio

Ĉia anĝelo estas terura. Kaj tamen, ve' min,
prikantas mi vin, birdojn preskaŭ mortigajn de la animo,
scie pri vi. Kien la tagoj Tobiaj,
kiam el la plej radiantoj unu staris ĉe la simpla dompordo,
iom maskite al vojaĝo kaj jam ne plu terura;
(junulo al la junulo, kiam li scieme elrigardis).
Paŝus la arkanĝelo nun, la danĝera, el malantaŭ la steloj
per unu paŝo nur malsupren kaj ĉi tien : altegen
batante mortbatus nin la propra kor'. Kiuj vi estas?

Frue sukcesintoj, vi dorlotitoj de la kreaĵo,
altaĵoj, matenruĝaj krestoj
de ĉia kreo, poleno de floranta diaĵo,
artikoj de lumo, galerioj, ŝtuparoj, tronoj,
spacoj el esto, ŝirmiloj el ĝuego, tumultoj
de ŝtorme ravita sento kaj subite, solaj,
speguloj : kiuj la elfluintan belon
reĉerpas reen en la propran vizaĝon.
Ĉar ni, sentante, forvaporiĝas; aĥ ni
elspiras nin for; de ardo al ardo
nia odoro malfortiĝas. Jen iu eble diras al ni:
Ja, vi eniras mian sangon, tiu ĉambro, tiu printempo
pleniĝas je vi... Kion helpas, li ne povas nin reteni,
ni malpliiĝas en li kaj ĉirkaŭ li. Kaj tiuj estante belaj,
ho kiu ilin retenas? Senĉese en ilia vizaĝo
ŝajno sin levas kaj foriras. Kiel roso de frua herbo
la nio sin levas de ni, kiel la varmo de
varma manĝaĵo. Ho rideto, kien? Ho suprenrigardo :
nova, varma, foriĝanta ondo de l' koro -;
ve al mi : ni tio do estas. Ĉu do la kosma spaco,
en kiun ni dissolviĝas, gustas je ni? Ĉu la anĝeloj
vere kaptas nur siaĵon, el ili eliĝinton,
aŭ ĉu foje, kvazaŭ erare, kunestas
iom de nia esenco? Ĉu en iliajn
trajtojn ni estas nur tiom miksitaj kiom la vageco vizaĝa
de gravedulinoj? Tion ili ne rimarkas en la kirliĝo
de ilia reveno al si. (Kiel ĝin ili rimarkus.)


Amantoj povus, se ili ĝin komprenus, en nokta aero
paroli mirakle. Ĉar ŝajnas, ke ĉio
nin kaŝas. Vidu, la arboj estas; la domoj,
en kiuj ni loĝas, daŭre ekzistas. Nur ni
preterpasas ĉion kiel aeruma interŝanĝo.
Kaj ĉio unuanimas por nin prisilenti, duone kiel
honto eble kaj duone kiel nedirebla espero.


Amantoj, vi unu en la alia sufiĉantoj, al vi
mi demandas pri ni. Vi kaptas vin. Ĉu pruvojn vi havas?
Vidu, al mi okazas, ke miaj manoj
reciproke konsciiĝas aŭ ke la uzita vizaĝo
mia en ili ripozas. Tio donas al mi
iom da sento. Sed kiu kuraĝus pro tio jam esti?
Tamen vi, pliiĝantaj en la ĝuego de la alia,
ĝis kiam li subigite vin petegas:
ne plu -; vi kiuj reciproke sub la manoj
pli ampleksiĝas kiel vinberaj jaroj;
vi, kiuj foje svenas, nur ĉar la alia
tute superiĝas : vin mi demandas pri ni. Mi scias,
vi tuŝas vin tiom beate, ĉar la kareso haltas,
ĉar la karesatejo ne foriĝas, kiun vi, teneraj,
kovras; ĉar vi sube sentas la puran
daŭron. Tiel vi atendas preskaŭ ĉiamon
de la brakumo. Kaj tamen, kiam vi sukcesas
la terurojn de la unuaj rigardoj kaj la sopiron ĉefenestran,
kaj l' unuan iradon komunan, unufojan tra la ĝardeno:
amantoj, ĉu tiaj ankoraŭ tiam vi estas? Kiam unu al la alia
vi levas vin al la buŝo kaj ekas -: trinkaĵo ĉe trinkaĵo:
ho kiom la trinkanto strange preteriras la agon.
Ĉu vin ne mirigis sur Atikaj steleoj la prudento
de homa gesto? ĉu amo kaj adiaŭo ne estis metitaj
sur la ŝultrojn tiom malpeze, kvazaŭ faritaj
el alia substanco ol ĉe ni? Memoru la manojn,
kiom senpeze ili ripozas, kvankam entorse staras la forto.
Tiuj memregaj sciis per tio: tiom estas ni,
tio ĉi estas nia, tiel nin tuŝi; pli forte
nin tuŝegas la dioj. Sed tio estas afero de l' dioj.
Ke ankaŭ ni trovu puran, diskretan, mallarĝan
homecon, strion nian de frukta lando
inter riverego kaj rokaĵ'. Ĉar la propra koro nin superas
ankoraŭ kiel tiujn. Kaj ni ne povas plu ĝin
postrigardi en bildojn, kiuj ĝin trankviligu, nek en
korpojn diajn, en kiuj pli grande ĝi moderiĝu.


kopirajto de la traduko ©1999


Pri la traduko bv. reiri al la piedo de la paĝo Rilko:

Tradukproponojn bv. direkti al: vilhelmo@multimania.com

al Rilko

al la Tria Elegio

hejmpaĝen

IT'>

hejmpaĝen