II Dise publikigitaj rakontoj ne transprenitaj de Kafko en librojn

reen al KAFKO

1. Interparolo kun la preĝisto

    Ekzistis tempo, en kiu mi iris tagon post tago en preĝejon, ĉar knabino, al kiu mi
enamiĝis, preĝis tie genuante duonan horon vespere, dum mi povis ŝin trankvile rigardi.
Kiam foje la knabino ne estis veninta kaj mi rigardis maleme al la preĝantoj, okulfrapis
min homo, kiu estis sin teren ĵetinta kun sia tuta magra korpo. De tempo al tempo li kaptis per
la tuta forto de sia korpo sian kranion kaj frapegis ĝin suspire en siajn manplatojn kuŝantajn
sur la ŝtonoj.
    En la preĝejo estis nur kelkaj maljunulinoj, kiuj ofte turnis sian tukvolvitan kapeton kun
flanka klino, por rigardi al la preĝanto. Tiu atento ŝajnis lin feliĉigi, ĉar antaŭ ĉiu sia pia
erupcio li ĉirkaŭirigis siajn okulojn, ĉu la spektantaj homoj estas multnombraj. Mi trovis tion
maldeca kaj decidis lin alparoli, kiam li eliros el la preĝejo, kaj lin pridemandi, kial li preĝas en
tiu maniero.
    Sed nur post horo li leviĝis, faris tute precizan krucosignon kaj iris intermite al la
pelvo. Mi postenigis min survoje inter pelvo kaj pordo kaj sciis, ke mi ne tralasos lin sen
klarigo. Mi deformis mian buŝon, kiel mi ĉiam faras prepare, kiam mi volas paroli decide. Mi
antaŭpaŝis kun la dekstra gambo kaj apogis min sur ĝin, dum mi tenis la maldekstran
neglekte sur la piedpinto; ankaŭ tio donas al mi firmecon.
    Povas esti, ke tiu homo jam alstrabis min, ŝprucante la sanktan akvon en sian vizaĝon,
sed ankaŭ eblas, ke li jam antaŭe rimarkis min kun timo, ĉar nun li neatendite elkuris tra la
pordo. La vitra pordo batfermiĝis. Kaj kiam mi tuj poste paŝis el la pordo, mi ne plu vidis lin,
ĉar tie estis kelkaj mallarĝaj stratetoj kaj la trafiko multis.
    La sekvajn tagojn li forestis, sed venis mia knabino. Ŝi estis en la nigra robo, kiu havis
sur la ŝultroj travideblajn puntaĵojn, - la duonlumo de la ĉemizrando kuŝis sub ili -, de kies
malsupra rando la silko finiĝis en belforma kolumo. Kaj ĉar la knabino venis, mi forgesis la
junulon kaj okupiĝis pri li eĉ ne tiam, kiam li poste ree venis regule kaj preĝis laŭ sia kutimo.
Sed ĉiam li preterpasis min tre urĝe, kun forturnita vizaĝo. Eble pro tio, ke mi povis imagi lin
nur en movo, tiel ke ŝajnis al mi, eĉ kiam li staris, kvazaŭ li ŝtelirus.
    Foje mi malfruis en mia ĉambro. Tamen mi iris ankoraŭ en la preĝejon. Mi ne plu trovis
la knabinon tie kaj volis hejmeniĝi. Jen rekuŝis tie tiu junulo. La iama okazintaĵo ekpensigis
min nun kaj igis min sciema.
    Piedpinte mi glitis al la pordejo, donis moneron al la blinda almozulo tie sidanta kaj
premis min apud li post la malferman pordoklapon; tie mi sidis horon kaj faris eble ruzan
vizaĝon. Mi sentis min bone tie kaj decidis ofte reveni. En la dua horo mi trovis sensenca sidi
ĉi tie pro la preĝisto. Kaj tamen mi lasis eĉ trian horon, jam kolere, la araneojn rampi sur
miajn vestaĵojn, dum la lastaj homoj laŭtspire paŝis el la preĝeja mallumo.
Tiam venis ankaŭ li. Li iris singarde kaj liaj piedoj unue supraĵe pripalpis la plankon,
antaŭ ol treti.
    Mi leviĝis, faris grandan kaj rektan paŝon kaj ekprenis la junulon. “Bonan vesperon”, mi
diris kaj, kun mia mano ĉe lia kolumo, mi puŝis lin sur la ŝtuparoj malsupren al la prilumata
placo.
    Kiam mi estis malsupre, li diris kun voĉo tute senfirma: “Bonan vesperon, kara, kara
sinjoro, ne koleru min, vian plej sindonan servanton.”
    “Jes”, diris mi, “mi volas ion al vi demandi, sinjoro; lastan fojon vi eskapis al mi, tion vi
hodiaŭ apenaŭ sukcesos.”
    “Vi estas kompatema, sinjoro, kaj vi lasos min iri hejmen. Mi estas kompatinda, jen la
vero.”
    “Ne”, mi kriis en la bruon de preteranta tramo, “mi ne lasos vin. Ĝuste tiaj historioj
plaĉas al mi. Vi estas mia feliĉa kaptaĵo. Mi gratulas min.”
    Tiam li diris: “Aĥ dio, vi havas viglan koron kaj kapon el bloko. Vi nomas min via feliĉa
kaptaĵo; kiom feliĉa vi devas esti! Ĉar mia malfeliĉo estas ŝanceliĝanta malfeliĉo, sur eta
pinto ŝanceliĝanta malfeliĉo, kaj se oni ĝin tuŝas, ĝi falas sur la demandinton. Bonan nokton,
sinjoro.”
    “Bone”, diris mi kaj tenis lian dekstran manon, “se vi ne respondos al mi, mi komencos
voki ĉi tie surstrate. Kaj ĉiuj vendistinoj nun venantaj el la butikoj kaj ĉiuj iliaj amantoj, kiuj
antaŭĝojas ilin, kunkuros kredante, ke droŝkoĉevalo falis aŭ ke io simila okazis. Tiam mi
montros vin al la uloj.”
    Tiam li plorante kisis miajn ambaŭ manojn. “Mi diros al vi, kion vi volas scii, sed mi
petas, ni prefere iru en la flankstraton tie.” Mi kapjesis kaj ni iris tien.
Sed li ne kontentiĝis je la mallumo de la strateto, en kiu estis nur tre spacite flavaj
lanternoj, sed li kondukis min en la malaltan vestiblon de malnova domo sub lampeton, kiu
gutante pendis antaŭ la ligna ŝtuparo.
    Tie li grave prenis sian poŝtukon kaj diris, ĝin sternante sur ŝtupo: “Bonvolu sidiĝi, kara
sinjoro, tiel vi povos pli bone demandi, mi restas stara, tiel mi povos pli bone respondi. Sed
ne turmentu min.”
    Tiam mi sidiĝis kaj diris rigardante al li supren kun mallarĝaj okuloj: “Vi estas bela
frenezulo, jen vi! Kiel vi do kondutas en preĝejo! Kiom aĉas tio kaj kiom malagrablas por la
spektantoj! Kian trudon oni sentas, devante rigardi vin.”
    Li premis sian korpon kontraŭ la muro, nur la kapon li movis libere en la aero. “Ne
koleru - kial vi koleru pri aferoj ne apartenantaj al vi. Mi koleras, kiam mi kondutas mallerte;
sed se nur iu alia malbone kondutas, mi ĝojas. Do ne koleru, se mi diras ke estas la celo de
mia vivo esti rigardata de la homoj.”
    “Kion vi diras”, mi kriis multe tro laŭte por la malalta pasejo, sed mi poste timis
malfortigi la voĉon, “vere, kion vi jen diras. Ja mi jam suspektas, mi tion jam suspektis, de
kiam mi vidis vin la unuan fojon, en kiu stato vi estas. Mi havas sperton, kaj ne intencas ŝerci
dirante, ke tio estas marmalsano sur firma grundo. Ties esenco estas tia, ke vi forgesis la
veran nomon de la aĵoj kaj pro tio nun pro urĝo ŝutas super ilin ajnajn nomojn. Rapide, rapide!
Sed vi estas apenaŭ kurinta for de ili, jam denove vi forgesis iliajn nomojn. La poplo en la
kampo, al kiu vi donis la nomon “Babela Turo”, ĉar vi ne sciis aŭ ne volis scii, ke estas poplo,
jam ree blanciĝas sennome kaj vi devas ĝin nomi “Noah, kiam li estis ebria”.
    Mi estis iom konsternita, kiam li diris: “Mi feliĉas, ke mi ne komprenis tion, kion vi diris.”
Ekscitita mi rapide diris: “Per tio, ke vi estas feliĉa pro tio, vi montras, ke vi komprenis
ĝin.”
    “Kompreneble mi montris tion, kompatema sinjoro, sed ankaŭ vi parolis strange.”
Mi metis la manojn sur supera ŝtupo, apogis min malantaŭen kaj demandis en tiu
preskaŭ neatakebla teniĝo, kiu estas la lasta savo de la luktantoj: “Vi havas belan manieron
vin savi, supozante vian staton ĉe la aliaj.”
    Je tio li kuraĝiĝis. Li metis la manojn unu en la alian, por doni al sia korpo unuecon, kaj
diris kun iometa malemo: “Ne, mi faras tion ne kun ĉiuj, ekzemple ankaŭ ne kun vi, ĉar mi ne
povas. Sed mi estus feliĉa, se mi tion povus, ĉar tiam mi ne pluj bezonus la atenton de la
homoj en la preĝejo. Ĉu vi scias, kial mi bezonas ĝin?”
    Tiu demando mallertigis min. Certe, mi ne sciis ĝin kaj mi kredas, ke mi ankaŭ ne
volis scii ĝin. Mi ja ankaŭ ne volis veni ĉi tien, mi tiam diris al mi, sed la ulo devigis min
aŭskulti lin. Tiel mi bezonis ja nur kapnei por montri, ke mi ne sciis ĝin, sed mi tute ne povis
movi la kapon.
    La homo, starante kontraŭ mi, ridetis. Poste li ekkaŭris sur la genuojn kaj rakontis kun
dormema grimaco: “Neniam ekzistis tempo, dum kiu mi per mi mem konvinkiĝis pri mia vivo.
Ĉar mi kaptas la aferojn ĉirkaŭ mi nur en tiom efemeraj imagoj, ke mi kredas ĉiam, ke la
aferoj iam vivis, sed ke ili estas nun forsinkantaj. Ĉiam, kara sinjor, mi avidas vidi la aferojn
tiaj, kiaj ili emas doni sin, antaŭ ol ili montriĝas al mi. Ili tie estas certe belaj kaj trankvilaj. Tiel
devas esti, ĉar mi ofte aŭdas homojn paroli pri ili tiumaniere.”
    Ĉar mi silentis kaj montris nur per senintencaj tikoj, kiom malagrable mi fartis, li
demandis: “Ĉu vi ne kredas, ke la homoj tiel parolas?”
Mi kredis devi kapjesi, sed ne povis tion.
    “Ĉu vere vi ne kredas tion? Aĥ aŭdu nur; kiam mi kiel infano post mallonga siesto
malfermis la okulojn, mi aŭdis, anoraŭ tute dorma, mian patrinon demandi desupre de la
balkono en natura tono: ‘Kion vi faras tie, karulino, estas tiom varme.’ Virino respondis el la
ĝardeno: ‘Mi manĝetas en la ĝardeno’. Ili diris tion senpripense, kaj ne tro klare, kvazaŭ ĉiu devus
atendi tion.”
    Mi kredis esti demandita, pro tio mi metis mian manon en la postan pantalonpoŝon kaj
faris, kvazaŭ mi tie serĉus ion. Sed mi serĉis nenion, mi volis nur ŝanĝi mian aspekton por
montri mian partoprenon en la interparolado. Ĉe tio mi diris, ke tiu okazo estas tiel stranga kaj
ke mi neniel komprenas ĝin. Mi aldonis ankaŭ, ke mi ne kredas ĝian veron kaj ke ĝi estas
certe inventita por celo, kiun mi en la momento ne vidas. Poste mi fermis la okulojn, ĉar ili
doloris. “Ha, estas bone, ke vi samopinias kun mi, kaj estis malegoiste ke vi haltigis min por
tion diri al mi. Ĉu ne, kial mi hontu - aŭ kial ni hontu - ke mi ne iras rekte kaj peze, ne batas
per bastono sur la pavimo kaj ne pretertuŝas la vestaĵojn de la homoj, kiuj laŭte perterpasas.
Ĉu mi ne pli ĝuste plenrajte kaj spite plendu, ke mi kiel ombro kun akutaj ŝultroj saltas laŭlonge
de la domoj, kelkfoje malaperanta en la vitroj de la montrofenestroj.
    Kiajn tagojn mi pasigas! Kial ĉio estas tiom malbone konstruita, ke kelkfoje disfalas
altaj domoj, sen ke oni povus trovi eksteran kialon. Mi tiam grimpas super la ruinaĵoj kaj
demandas al ĉiu, kiun mi renkontas: “Kiel tio povis do okazi! En nia urbo - nova domo - ĝi
estas hodiaŭ jam la kvina - imagu nur.” Jen neniu povas respondi al mi.
    Ofte homoj falas surstrate kaj restas tie mortaj. Jen ĉiuj komercantoj malfermas siajn
pordojn ŝarĝitajn per varoj, lerte alvenas, forigas la mortinton en domon, poste elvenas, kun
rideto ĉe buŝo kaj okuloj, kaj parolas: ‘Bonan tagon - la ĉielo estas pala - mi vendas multajn
kaptukojn - ja, la milito.’ Mi saltas en la domon kaj, post plurfoje kun timo levi la manon kun la
kurbita fingro, mi fine frapas ĉe la fenestreto de la pordisto. ‘Kara sinjoro’, mi diras afable,
‘morta homo estas portita al vi. Montru lin al mi, mi petas vin.’ Kaj kiam li skuas la kapon,
kvazaŭ li estus sendecida, mi diras decide: ‘Kara sinjoro. Mi estas sekreta policisto. Montru al
mi la mortinton tuj.’ ‘Mortinton?’ li demandas nun kaj estas preskaŭ ofendita. ‘Ne, ni ne havas
mortinton ĉi tie. Estas respektinda domo.’ Mi salutas kaj foriras.
    Sed poste, kiam mi transpaŝontas grandan placon, mi forgesas ĉion. La malfacilo de
tiu entrepreno konfuzigas min, kaj mi ofte pensas: ‘Se oni konstruas tiom grandajn placojn
nur pro petolemo, kial oni ne konstruas ankaŭ ŝtonbalustradon, kiu povus konduki tra la
placo. Hodiaŭ blovas sudokcidenta vento. La aero surplaca estas nervoza. La pinto de la
urbodoma turo desegnas etajn cirklojn. Kial oni ne zorgas pri silento en tiu amaso? Ĉiuj
fenestrovitroj bruas, kaj la lanternofostoj kurbiĝas kvazaŭ bambuoj. La mantelo de la sankta
Maria sur la kolono tordiĝas, kaj la torenta aero ŝiras je ĝi. Ĉu vere neniu vidas tion? La
gesinjoroj, kiuj devus iri sur la ŝtonoj, ŝvebas. Kiam la vento retenas la spiron, ili haltas, diras
kelkajn vortojn reciproke kaj salute riverencas, sed kiam la vento ree puŝas, ili ne povas
rezisti al ĝi, kaj ĉiuj samtempe levas siajn piedojn. Kvankam ili devas firme teni siajn ĉapelojn,
iliaj okuloj rigardas gaje, kvazaŭ ĉe milda vetero. Nur mi timas.’”
    Turmentite mi diris: “La historion, kiun vi rakontis antaŭe pri via patrino kaj pri la virino
en la ĝardeno, mi tute ne trovas stranga. Ne nur, ĉar mi aŭdis kaj travivis multajn tiajn
historiojn, ĉe kelkaj mi eĉ kunagadis. La afero estas do tute natura. Ĉu vi pensas, ke mi, se
mi estus sur la balkono, ne povus diri la samon kaj el la ĝardeno povus respondi la samon?
Tiom simpla okazo!”
    Kiam mi diris tion, li ŝajnis tre feliĉa. Li diris, ke mi estas bele vestita kaj ke mia kravato tre
plaĉas al li. Kaj kiom fajnan haŭton mi havas. Kaj ke konfesoj fariĝas plej klaraj, se oni
dementas ilin.

2. Interparolo kun la ebriulo

3. Bruego

4. La ujrajdisto

Konsumita ĉiu karbo; malplena la karbujo; sensenca la ŝovelilo; malvarmspira la forno;
la ĉambro plenblovita de frosto; antaŭ la fenestroj arboj prujnrigidaj; la ĉielo, arĝenta ŝildo
kontraŭ tiu, kiu volas de ĝi helpon. Mi devas havi karbon; mi ja ne rajtas frostmorti; malantaŭ
mi la senkompata forno, antaŭ mi la ĉielo same; sekve de tio mi devas rajdi precize inter ili
kaj en la mezo ĉe la karbvendisto serĉi helpon. Kontraŭ miaj kutimaj petoj li jam surdiĝis; mi
devas al li tute detale pruvi, ke mi havas eĉ ne unu karbpolveron kaj ke pro tio li signifas por
mi ĝuste la suno de l'firmamento. Mi devas veni kiel la almozulo, kiu pro malsato lasta-spire
ĉe la pordosojlo mortontas kaj tial la moŝtkuiristino sin decidas enbuŝigi al li la grundaĵon de
la lasta kafo; tiel same la vendisto, kolere, sed sub la ĉielfulma ordono "Ne
mortigu!" devas ĵeti ŝovelilon da en la ujon.
 Jam mia apero devas tion decidi; tial mi rajdas tien sur la karbujo. Estante ujrajdisto, la
manon supre ĉe la tenilo, la plej simpla bridaĵo, mi pene turnas min laŭ la ŝtuparo malsupren;
sed sube mia ujo leviĝas, majeste, majeste; kameloj, sternitaj malalte sur la grundo, leviĝas,
sub la bastono de la gvidanto, ne pli bele. Tra la firme frostita strateto antaŭeniĝas nia
egalpaŝa troto; ofte mi estas levata ĝis la alteco de la unuaj etaĝoj; neniam mi sinkas ĝis la
dompordo. Kaj eksterordinare alte mi ŝvebas antaŭ la kelovolbo de la komercisto, en kiu li
profunde malsupre kaŭras kaj skribas ĉe sia tableto; por ellasi la supergrandan varmegon,
li malfermis la pordon.
 "Karbkomercisto!" mi vokas per voĉo kavbrulinta pro malvarmo, volvita en
fumnuboj de spiro, "bonvolu, karbkomercisto, donu al mi iom da karbo. Mia ujo estas jam
tiom malplena, ke mi povas rajdi sur ĝi. Estu bona. Ĝis mi povos, mi pagos."
 La komercisto metas la manon orelen. "Ĉu mi aŭdas bone?" demandas li trans la
ŝultron al sia edzino, kiu trikas sur la fornobenko, "ĉu mi aŭdas bone? Kliento."
 "Mi aŭdas nenion", diras la edzino, trankvile el- kaj enspirante super la trikiloj,
agrable varmigata en la dorso.
 "Ho jes", mi krias, "estas mi; malnova kliento; fidele respekta, nur en la momento
senrimeda."
 "Edzino", diras la komercisto, "estas, estas iu; tiom mi ja ne povas trompiĝi; devas
esti malnova, tre malnova kliento, kiu scias paroli tiom al mia koro."
 "Kio estas al vi, edzo?" diras la edzino kaj, por momento ripozante, premas la
triklaboraĵon al la brusto, "estas neniu; la strateto malplenas; nia tuta klientaro estas
prizorgita; ni povus fermi la magazenon por tagoj kaj ripozi."
 "Sed mi sidas ja ĉi tie sur la ujo", mi krias, kaj sensentaj larmoj de malvarmo
vualas al mi la okulojn, "bonvolu rigardi supren; vi malkovros min tuj; mi petas pri ŝovelilo da,
kaj se vi donas du, vi faros min superfeliĉa. La tuta cetera klientaro ja estas jam prizorgita.
Aĥ, ke mi aŭdu jam la klakadon en la ujo!"
 "Mi venas", diras la komercisto kaj etkrure li volas jam supreniri la kelŝtuparon,
sed la edzino estas jam ĉe li, haltigas lin ĉe la brako kaj diras: "Vi restas. Se vi ne lasas vian
kapricon, tiam supreniros mi. Memoru vian gravan tusadon ĉi-nokte. Sed pro komerco, kaj
estu ĝi nur imagita, vi forgesas edzinon kaj infanon kaj oferas vian pulmon. Mi iras." "Sed tiam
nomu al li ĉiujn specojn, kiujn ni havas provize; la prezojn mi postkrios al vi." "Bone", diras la
edzino kaj supreniras al la strateto. Kompreneble ŝi vidas min tuj.
 "Sinjorino karbokomercistino", mi vokas, "humilan saluton; nur ŝovelilon da karbo;
tuj tien en la ujon; mi kondukos ĝin mem hejmen; ŝovelilon da plej malbona. Mi pagos ĝin
memkompreneble plene, sed ne tuj, ne tuj." Kia sono sonorila estas tiuj du vortoj "ne tuj" kaj
kiom sencokonfuze ili miksiĝas kun la vespersonorado ĝuste aŭdata el la proksima preĝejturo.
 "Kion do li volas havi?" krias la komercisto. "Nenion", rekrias la edzino, estas ja
nenio, mi vidas nenion, mi aŭdas nenion; nur sonoras la sesa horo kaj ni fermas. Monstra
estas la malvarmo; morgaŭ ni havos do verŝajne multe da laboro."
 Ŝi vidas nenion kaj aŭdas nenion; sed tamen ŝi malligas la antaŭtukan bendon kaj
provas min forblovi per la antaŭtuko. Malbonŝance sukcesas. Ĉiajn avantaĝojn de bona
rajdbesto mia ujo havas; rezistopovon ĝi ne havas; tro malpeza ĝi estas; virina antaŭtuko
pelas ĝiajn gambojn for de la grundo.
 "Maliculino!" ankoraŭ rekrias mi, dum ŝi, sin turnanta al la magazeno, duone
malestime, duone kontentigite batas per la mano en la aeron, "maliculino! Pri ŝovelilo da plej
malbona mi petis kaj vi ne donis ĝin al mi." Kaj dum tio mi supreniras en la regionojn de la
glacimontoj kaj perdas min je neniamrevido.


kopirajto por la tradukoj 1999 / copyright 1999


Jen kelkaj petoj al la leganto:

1. Tiu ĉi traduko bezonas unue kontrollegadon, prefere de negermanlingvano, por elsarki diversajn erarojn
    kaj ankaŭ eble germanismojn internacie ne kompreneblajn. Tio ne koncernas stilajn apartaĵojn nekutimajn,
    sed internacie kompreneblajn.

2. La teksto bezonas krome kontrollegadon de germanlingvanoj, kiuj komparu ĝin kun la originalo por anstataŭigi
    erarajn, malprecizajn kaj mallertajn ekvivalentojn.

Do, kara leganto, se vi sentas vin kompetenta pri tio, bonvolu fari tiun laboron - bonvenas ankaŭ simplaj
atentigoj dum legado. Se viaj konsiloj aŭ atentigoj estos akceptitaj, via laboro estos kompreneble menciita
kun via nomo.

Konsilojn por plibonigi la tradukon bv. ĉi-tien: vilhelmo@multimania.com

reen al KAFKO

hejmpaĝen

.0pt;font-family:"Lucida Sans Unicode"; color:blue'>kun via nomo.

Konsilojn por plibonigi la tradukon bv. ĉi-tien: vilhelmo@multimania.com

reen al KAFKO

hejmpaĝen