Interparolo kun la ebriulo

Kiam mi etpaŝe iris el la dompordo, surprizegis min la ĉielo kun luno kaj steloj kaj granda
volbaĵo kaj la Ringplatz1, kun urbodomo, marikolono kaj preĝejo.

Mi iris trankvile el la ombro en la lunlumon, malbutonumis la surtuton kaj varmigis min; poste
per levo de la manoj mi mutigis la muĝadon de la nokto kaj komencis pripensi:

“Kion pri vi, kial vi faras, kvazaŭ vi ekzistus reale. Ĉu vi volas kredigi min, ke mi estas
nereala, komike staranta sur la verda pavimo? Sed tamen estas jam antaŭ longa tempo, ke
vi ekzistis vere, vi ĉielo, kaj vi Ringplaco neniam vere ekzistis.”

“Estas ja vere, daŭre vi superas min, sed tamen nur kiam mi lasas vin trankvilaj.”

“Dank’ al dio, luno, vi ne estas plu luno, sed eble mi estas malĝentila nomi vin lunnomatan
ankoraŭ luno. Kial vi ne plu estas tiel orgojla, kiam mi nomas vin ‘forgesita paperlaterno en
kurioza koloro’. Kaj kial vi preskaŭ retiriĝas, kiam mi nomas vin ‘marikolono’ kaj mi ne plu
rekonas vian minacan sintenon marikolono, kiam mi nomas vin ‘luno, kiu ĵetas flavan
lumon’.”

“Vere ŝajnas nun, ke pensado pri vi ne bonfartigas vin; viaj kuraĝo kaj sano malpliiĝas.”

“Dio, kiom bonfartige devas esti, se pensanto lernas de ebriulo!”

“Kial ĉio fariĝis silenta. Mi kredas, ke ne plu estas vento. Kaj la dometoj, kiuj ofte kvazaŭ sur
etaj radoj ruliĝas tra la placo, estas tute fiksramitaj - silento - silento - oni tute ne plu vidas la
fajnan, nigran strion, kiu alie disigas ilin de la grundo.”

Kaj mi ekkuris. Mi kuris senbare trifoje ĉirkaŭ la granda placo, kaj ĉar mi ne renkontis
ebriulon, mi kuris, sen malpliigi la rapidon kaj sen senti penon, kontraŭ la Karlsgasse2. Mia
ombro kuris ofte pli malgranda ol mi apud mi ĉe la muro, kvazaŭ en kavovojo inter muro kaj
stratogrundo.

Kiam mi preterpasis la domon de la fajrobrigado, mi aŭdis bruon devenanta de la Kleiner
Ring3, kaj kiam mi tien envojiĝis, mi vidis ebriulon stari ĉe kradaĵo de puto, tenante la brakojn
horizontalaj kaj per la piedoj, kiuj troviĝis en lignaj pantofloj, stamfante sur la teron.

Mi unue haltis por trankviligi mian spiradon, poste mi iris al li, deprenis mian cilindran
ĉapelon de la kapo kaj prezentis min:

“Bonan vesperon, delikata nobela moŝto, mi estas dudektri-jara, sed mi ankoraŭ ne havas
nomon. Sed vi certe venas kun mirigaj, eĉ kanteblaj nomoj el tiu granda urbo Parizo. La tute
nenatura odoro de la glitpaŝa kortego de Francujo ĉirkaŭas vin.”

“Vi certe vidis kun viaj ŝminkitaj okuloj tiujn grandajn damojn, kiuj jam staras sur la alta kaj
hela teraso, en svelta talio ironie retrorigardante, dum la fino de ilia ankaŭ sur la ŝtuparo
sternita pentrita trenaĵo kuŝas ankoraŭ sur la sablo de la ĝardeno. - Ĉu ne, sur longaj
stangoj, ĉie dissemitaj, servistoj tretas en grizaj maldece tajloritaj frakoj kaj blankaj
pantalonoj, kun la kruroj ĉirkaŭ la stangoj, sed la supran korpoparton ofte klinitaj
malantaŭen kaj flanken, ĉar ili devas per ŝnuregoj levi de la tero kaj alten streĉi gigantajn
grizajn toltukojn, ĉar la granda damo deziras nebulan matenon.” Ĉar li ruktis, mi diris
preskaŭ ektimigite: “Vere, ĉu estas la vero, vi venas sinjoro el nia Parizo, el la ŝtorma
Parizo, aĥ, el tiu reviga hajlovetero?” Kiam li ree ruktis, mi diris embarase: “Mi scias, okazas
al mi granda honoro.”

Kaj mi butonumis rapidfingre mian surtuton, poste mi parolis arde kaj timeme:

“Mi scias, vi ne konsideras min inda je respondo, sed mi devus vivi plorindan vivon, se mi
hodiaŭ ne demandus vin.”

“Mi petas vin, tiel ornamita moŝto, ĉu estas vere, kion oni rakontis al mi. Ĉu en Parizo
ekzistas homoj konsistantaj nur el ornamitaj vestaĵoj kaj ĉu ekzistas tie domoj, kiuj havas
sole portalojn kaj ĉu estas vere, ke dum somertagoj la ĉielo super la urbo estas fuĝe blua,
plibeligita nur per alpremitaj blankaj nubetoj, kiuj havas ĉiuj la formon de koroj? Kaj ĉu
ekzistas tie panoptiko kun granda furoro, en kiu staras nur arboj kun la nomoj de la plej
famaj herooj, krimuloj kaj enamiĝintoj sur etaj alpendigitaj tabuloj.”

“Kaj jen ankoraŭ tiu novaĵo! Tiu evidente mensoga novaĵo!”

“Ĉu ne, tiuj stratoj de Parizo estas subite disbranĉiĝintaj; ili estas maltrankvilaj, ĉu ne? Ne
ĉiam estas ĉio en ordo; ja kiel povus esti?! Okazas foje akcidento, homoj kolektiĝas, venantaj
el la flankstratoj kun la grandurba paŝo, kiu nur malmulte tuŝas la pavimon; ĉiuj ja estas
sciemaj, sed ankaŭ timas seniluziiĝon; ili spiras rapide kaj antaŭstreĉas siajn
malgrandajn kapojn. Sed se ili tuŝas unu la alian, tiam ili profunde kliniĝas kaj petas
pardonon: ‘Mi tre bedaŭras, - ĝi okazis senintence - la homamaso densas, pardonu mi petas
- estis tre mallerte de mia flanko - mi tion koncedas. Mia nomo estas - mia nomo estas
Jerome Faroche, spickomercisto mi estas, en la rue du Cabotin - permesu, ke mi invitu vin
morgaŭ por tagmanĝi - ankaŭ mia edzino tiel tre ĝojus.’ Tiel ili parolas, dum la strato estas
tamen surdigita kaj la fumo de la kamenoj falas inter la domojn. Jen kiel statas. Kaj ĉu
eblus, ke jen sur homplena bulvardo de eleganta kvartalo du veturiloj haltas. Servistoj
gravmiene malfermas la pordojn. Ok noblaj sibiraj luphundoj dancetas malsupren kaj
bojante hastas tra la veturejo salte. Kaj jen oni diras, ke tio estas maskitaj junaj parizaj
dandoj. “

Li havis la okulojn preskaŭ fermitaj. Kiam mi silentis, li enbuŝigis ambaŭ manojn kaj tiregis
ĉe la malsupra makzelo. Lia vestaĵo estis tute kotkovrita. Oni eble elĵetis lin el vinejo kaj li
ankoraŭ ne konsciiĝis pri tio.

Estis eble tiu malgranda, tute trankvila paŭzo inter tago kaj nokto, kie la kapo al ni, sen ke ni
atendus tion, pendas en la nuko kaj kie ĉio, sen ke ni rimarkus tion, haltas, ĉar ni ne
rigardas ĝin, kaj jen malaperas. Dum ni restas solaj kun kurbiĝinta korpo, poste
ĉirkaŭrigardas sed nenion plu vidas, ankaŭ ne plu sentas reziston de la aero, sed interne
tenas nin al la memoro, ke en certa distanco de ni staras domoj kun tegmentoj kaj
bonŝance angulaj kamentuboj, tra kiuj la mallumo fluas en la domojn, tra la subtegmentaj
ĉambretoj en la diversajn ĉambrojn. Kaj estas feliĉe, ke morgaŭ estos tago, dum kiu, kiom
ajn nekredeble ĝi estu, oni povos ĉion vidi.

Jen la ebriulo alten tiregis siajn brovojn, tiel ke inter ili kaj la okuloj estiĝis brilo, kaj deklaris
intermite: “Jen kiel statas nome - mi nome estas dormema, pro tio mi iros dormi. - Mi nome
havas bofraton ĉe la Wenzelsplatz4 - tien mi iros, ĉar tie mi loĝas, ĉar tie mi havas mian
liton. - Mi iras nun. - Mi nome nur ne scias, kiel li nomiĝas kaj kie li loĝas - ŝajnas al mi, ke
mi forgesis tion - sed ne gravas, ĉar mi eĉ ne scias, ĉu entute mi havas bofraton. - Nun mi
nome iras. - Ĉu vi kredas, ke mi trovos lin?”

Al tio mi diris senhezite: “Tio estas certa. Sed vi venas el fremdlando kaj via servistaro
hazarde ne estas kun vi. Permesu ke mi gvidu vin.”

Li ne respondis. Tiam mi etendis al li mian brakon, por ke li interligu la sian.

Notoj:

1. Ringplatz, en la sekvo: Ringplaco
2. Karlsgasse
3. Kleiner Ring
4. Wenzelsplatz

Peto al la kontrollegantoj (precipe germanlingvaj) konsideri jenajn tradukerojn:
- vielleicht ist es nachlässig von mir - malafable?
- des ausgleitenden Hofes von Frankreich - glitpaŝa?
- gefärbten Augen - ŝminkitaj okuloj?
- lichter Terrasse - hela teraso?

Stato: 16-an de marto 2000

stato de finiteco
estigo: 1999
lasta kontrollegado kun korektoj: 2001-11-22
kontrollegado de la
kontrollegado de la
finredakto:
kopirajto pri la traduko © 2000

reen al Kafko

.
 

'font-family:"Lucida Sans Unicode"'>

reen al Kafko

.