Mi sidas en
mia ĉambro en la ĉefkomandejo de la tutloĝeja bruo. Ĉiujn pordojn mi aŭdas
bati, pro ilia bruo
mi evitas nur la paŝojn de la inter ili kurantoj, eĉ la klakfermon de la
kuirilpordo en la kuirejo mi aŭdas. La
patro trarompas la pordojn de mia ĉambro kaj tramarŝas en posttrenanta negliĝa
vesto, el la forno apudĉambra
oni gratas la cindron, Valli demandas, kriante vorton post vorto tra la
antaŭĉambro, ĉu la ĉapelo de la patro
jam estas purigita, siblado, kiu volas esti amika al mi, eĉ laŭtigas la
kriegadon de responda voĉo. La enira pordo
estas malklikita kaj bruas kvazaŭ el katara gorĝo, poste malfermiĝas plue kun
kantado de virina voĉo kaj poste
fermiĝas per obtuza, vira puŝo, kiu aŭdiĝas plej malrespekte. La patro estas
for, nun komencas la pli delikata,
pli disa, pli senespera bruo, estrata de la du kanariaj voĉoj. Jam pli frue mi
pensis pri tio, ĉe la kanarioj mi
denove ekmemoras, ĉu mi ne malfermu la pordon ĝis eta fendo, rampu serpente en
la apudan ĉambron kaj
tiel surplanke petu miajan fratinojn kaj la servantinon pri silento.