Franco Kafko

Letero al la patro

reen al Kafko


Karega patro,

Lastatempe vi foje demandis min, kial mi asertas timi vin. Kiel kutime mi sciis nenion respondi al vi, parte
ĝuste pro timo, kiun mi havas antaŭ vi, parte pro tio, ĉar por tiali tiun timon necesas tro da detaloj ol mi
dumparole povus almenaŭ iome kunteni
. Kaj se mi ĉi tie provas respondi al vi skribe, tiam ankaŭ tio estos
nur tre malkompleta, ĉar ankaŭ dumskribe la timo kaj ĝiaj sekvoj malhelpas min vidalvide de vi kaj ĉar la
materialo estas ege pli ampleksa ol mia memoro kaj mia menso.

Al vi la afero prezentiĝas ĉiam tre simpla, almenaŭ laŭ tio, kion vi diris pri tio antaŭ mi kaj, sen elekto, antaŭ
multaj aliaj. Ĝi ŝajnas por vi proksimume tia: Vi dum via tuta vivo streĉe laboris, oferis ĉion por viaj infanoj,
precipe por mi, mi vivis sekve “kiel dio en Francio”, havis kompletan liberecon por lerni kion mi volis, ne
havis kaŭzon por nutrozorgoj, do por zorgoj entute; vi ne postulis dankemon por tio, vi konas “la dankemon
de infanoj”, sed tamen ian ajn komplezemon, signon de kunsento; anstataŭ tio mi ĉiam evitis vin preferante
mian ĉambron, librojn, frenezajn amikojn, strangajn ideojn; neniam mi parolis kun vi sincere, mi ne venis al
vi en la templon, mi neniam vizitis vin en Francensbado, ankaŭ cetere ne havis familian senton, pri la
magazeno kaj viaj kromaj aferoj mi ne okupiĝis, mi trudis al vi la fabrikon kaj poste forlasis vin, mi
subtenis Ottla-n en ŝia obstino, kaj dum mi movis eĉ ne fingron por vi (eĉ ne teatrobileton mi alportas por vi),
mi faras ĉion por amikoj. Se vi resumas vian juĝon pri mi, tiam rezultiĝas, ke vi riproĉas al mi ja ne ion rekte
maldecan aŭ malican (kun eble la escepto de mia lasta edziĝintenco), sed malvarmon, fremdecon,
sendankemon. Kaj pli precize vi riproĉas tion al mi tiel, kvazaŭ estus mia kulpo, kvazaŭ mi povintus,
ekzemple per turno de stirilo, aranĝi ĉion alimaniere, dum vi neniel kulpas pri tio, se ne pro troa boneco al
mi.

Tiun vian kutiman prezentadon mi konsideras nur tiom ĝusta, ke ankaŭ mi kredas, ke vi estas tute senkulpa
pri nia fremdiĝo. Sed same tute senkulpa estas ankaŭ mi. Se mi povus igi vin agnoski tion, tiam eblus - ja ne
nova vivo, por tio ni ambaŭ estas tro maljunaj, sed jes ja speco de paco, ne ĉeso, sed jes ja mildiĝo de via
senĉesa riproĉado.

Estas strange, ke vi havas ian antaŭsenton de tio, kion mi celas. Tiel vi ekzemple antaŭ nelonge diris al mi:
“mi ĉiam ŝatis vin, eĉ se ekstere mi ne estis al vi kiel kutime estas aliaj patroj, ĝuste pro tio, ke mi ne
kapablas ŝajnigi kiel aliaj.” Nu, mi neniam dubis, patro, pri via boneco rilate al mi, sed tiun rimarkon mi
opinias malĝusta. Vi ne povas ŝajnigi, tio estas ĝusta, sed aserti, ke nur pro tio la aliaj patroj ŝajnigas, tio
estas aŭ simpla, ne plu diskutinda pravemeco aŭ kontraŭe - kaj laŭ mia opinio ĝi estas vere tio - la kaŝita
esprimo por tio, ke io inter ni ne estas en ordo kaj ke vi kunkaŭzis ĝin, sed sen kulpo. Se vi tion vere pensas,
tiam ni samopinias.

Kompreneble mi ja ne diras, ke tio, kio mi estas, mi fariĝis nur pro via influo. Tio estus tre troigita (kaj mi eĉ
emas al tiu troigo). Estas facile ebla, ke mi, eĉ se mi elkreskintus tute libera de via influo, tamen ne povintus
fariĝi homo laŭ via koro. Mi verŝajne tamen fariĝintus malforteta, timetema, hezitema, maltrankvila homo,
nek Robert Kafka nek Karl Hermann, sed tamen tute alia ol mi vere estas, kaj ni povintus bonege harmonii.
Mi estus feliĉa havi vin kiel amikon, kiel ĉefon, kiel onklon, kiel avon, ja eĉ (kvankam jam pli hezite) kiel
bopatron. Nur ĝuste kiel patro vi estis tro forta por mi, precipe ĉar miaj fratoj mortis etaj, la fratinoj venis nur
longan tempon poste, mi do devis elteni la unuan puŝon tute sola, por tio mi estis multe tro malforta.

Komparu nin ambaŭ: mi, por tion esprimi tre mallongigite: Löwy kun certa Kafkeca fono, sed kiu estas
movata ĝuste ne de la Kafka viv-, komerc-, konkeremo, sed de Löwy-a pikilo, kiu efikas pli sekrete, pli
timeme, en alia direkto kaj entute ofte interhaltas. Vi, male, vera Kafko je forto, sano, apetito, voĉoforto,
elokvento, memkontento, mondsupereco, persistemo, spiritpreteco, homkono, certa larĝanimeco, nature
ankaŭ kun ĉiuj al tiuj avantaĝaj trajtoj apartenantaj malvirtoj kaj malfortaj flankoj, en kiujn pelis vin via
temperamento kaj kelkfoje via koleremo. Ne tuta Kafko vi estas eble en via ĝenerala mondpercepto, kiom mi
povas kompari vin kun onkloj Philipp, Ludwig, Heinrich. Tio estas stranga, kaj mi vidas ĉi tie ankaŭ ne tre
klare. Ili ĉiuj estis ja pli gajaj, pli freŝaj, pli senĝenaj, pli senzorgaj, malpli severaj ol vi. (Da tio mi cetere
heredis multon de vi kaj multe tro bone mastrumis la heredaĵon, sed sen havi en mia naturo la necesajn
kontraŭpezojn, kiajn havas vi.) Sed aliflanke ankaŭ vi tiurilate travivis diversajn periodojn, estis eble pli gaja,
antaŭ ol viaj infanoj, precipe mi, seniluziigis kaj hejme suferigis vin (kiam venis amikoj, vi estis ja alia) kaj
eble ankaŭ nun refariĝis pli gaja, ĉar la nepoj kaj la bofilo redonas al vi iom da tiu varmeco, kiun la infanoj,
eble kun la escepto de Valli, ne povis doni al vi. Ĉiukaze ni estis tiom malsamaj kaj en tiu malsameco tiom
danĝeraj unu al la alia, ke, se oni eble volintus tion anticipe prikalkuli, kiel mi, la malrapide evoluanta infano,
kaj vi, la plenkreska viro, kondutos reciproke, oni povintus supozi, ke vi simple distretos min, ke nenio restos
de mi. Tio ja ne okazis, ne eblas prikalkuli ion vivan, sed eble okazis io pli malbona. Sed ĉe tio mi daŭre
petadas vin ne forgesi, ke mi neniam kredas eĉ plej ete je kulpo viaflanke. Vi efikis sur min, kiel vi devis efiki,
sed vi ĉesu kredi, ke estas aparta malico miaflanke, ke mi subiĝis al tiu efiko.

Mi estis timema infano; malgraŭ tio mi estis certe ankaŭ obstina, kiel estas infanoj; la patrino certe ankaŭ
dorlotis min, sed mi ne povas kredi, ke mi estis aparte malfacile direktebla, mi ne povas kredi, ke afabla
vorto, diskreta preno ĉe la mano, bona rigardo ne povintus ĉion atingi de mi, kion oni volis. Nu, en la fundo
vi estas ja bonkora kaj mola homo (la sekvantaj linioj ne kontraŭdiros tion, mi parolas ja nur pri la impreso,
kiun vi faris al la infano), sed ne ĉiu infano havas la persistemon kaj la sentimecon por serĉi tiom longe, ĝis
kiam ĝi venas al la bonkoreco. Vi povas trakti infanon nur tiel, kia vi estas mem, per forto, bruo kaj ekkolero,
kaj en tiu kazo tio ŝajnis al vi krome tre taŭga maniero, ĉar vi volis kreskigi min al forta kuraĝa knabo.

Viajn edukrimedojn en la plej unuaj jaroj mi nuntempe ne povas rekte priskribi, sed mi povas ilin iom imagi
per dedukto el la postaj jaroj kaj el via traktado al Felix. Ĉe tio pligravigas la konsidero, ke vi estis tiam pli
juna, do pli freŝa, pli sovaĝa, pli origina, ankoraŭ pli senzorga ol hodiaŭ kaj ke vi krome estis tute ligita al la
magazeno, povis apenaŭ unufoje dum la tago montriĝi al mi kaj pro tio faris des pli profundan impreson al
mi, kiu preskaŭ neniam ebeniĝis al kutimo.

Mi rekte memoras nur incidenton el la unuaj jaroj. Eble ankaŭ vi memoras ĝin. Foje en la nokto mi senĉese
hurletis por akvo, certe ne pro soifo, sed verŝajne parte por agaci, parte por distri min. Post kiam kelkaj fortaj
minacoj ne helpis, vi prenis min el la lito, portis min sur la balkonon kaj lasis min tie sola antaŭ la fermita
pordo dum iom da tempo en ĉemizo. Mi ne volas diri, ke tio estis malĝusta, eble la nokta ripozo estis tiam
vere ne havebla alimaniere, sed mi volas per tio karakterizi viajn edukrimedojn kaj ties efikon sur min. Poste
mi eble ja estis obeema, sed mi havis internan difekton de tio. Laŭ mia naturo mi neniam povis trovi la
ĝustan ligon inter la (por mi) memkomprenebleco de sensenca petado pri akvo kaj la eksterordinara hororo
de la fakto esti elportita. Eĉ post jaroj mi suferis de la turmenta imago, ke la giganta viro, mia patro, la lasta
instanco, preskaŭ senkaŭze povis veni kaj en la nokto porti min el la lito al la balkono kaj ke mi do estis tia
nenio por li.

Tio estis tiam nur eta komenco, sed tiu min ofte reganta sento de nenieco (sento en alia rilato certe ankaŭ
nobla kaj fruktodona) devenas multrilate de via influo. Mi bezonintus iom da kuraĝigo, da afableco, da teno
mian vojon malfermita; anstataŭ tio vi baris ĝin al mi, certe kun la bona intenco ke mi iru alian vojon. Sed al
tio mi ne taŭgis. Ekzemple vi kuraĝigis min, kiam mi bone militsalutis kaj marŝis, sed mi ne estis estonta
soldato, aŭ vi kuraĝigis min, kiam mi povis forte manĝi aŭ eĉ ĉe tio trinki bieron, aŭ kiam mi kapablis
postkanti nekomprenatajn kantojn aŭ ripeti al vi viajn preferatajn parolturnojn, sed nenio de tio apartenis al
mia estonto. Kaj estas karakterize, ke eĉ nuntempe vi vere kuraĝigas min nur pri io, kiam vi mem estas
koncernata, kiam temas pri via memestimo, kiun mi lezas (ekzemple per mia edziĝintenco) aŭ kiu estas
lezita en mi (ekzemple kiam Pepa min insultas). Tiam mi estas kuraĝigata, memorigata pri mia valoro,
atentigata pri la edziĝeblecoj kiujn mi rajtus, kaj Pepa estas komplete kondamnata. Sed aparte de tio, ke por
kuraĝigoj en mia nuna aĝo mi estas jam preskaŭ nealirebla, kiom ĝi povus helpi al mi, se ĝi aperas nur tiam,
kiam ne temas unuavice pri mi.

Tiutempe - kaj tiutempe ĉiel - mi bezonintus kuraĝigon. Mi ja estis jam deprimita per via nura korpeco. Mi
memoras ekzemple, kiel ni plurfoje malvestis nin kune en kabino. Mi malgrasa, malforta, maldika, vi forta,
granda, larĝa. Jam en la kabino mi sentis min mizera, kaj ne nur antaŭ vi, sed antaŭ la tuta mondo, ĉar vi
estis por mi la mezuro de ĉio. Sed kiam ni poste elpaŝis el la kabino antaŭ la ulojn, mi ĉe via mano, eta
skeleto, malcerta, nudpiede sur la latoj, kun angoro antaŭ la akvo, nekapabla imiti viajn naĝmovojn, kiujn vi
konstante demonstris al mi kun bona intenco, sed fakte je mia profunda hontigo, tiam mi estas tre
malespera, kaj ĉiuj miaj ĉiukampe malbonegaj spertoj en tiaj momentoj grandioze harmoniis. Mi sentis min
ankoraŭ plej bone, kiam vi kelkfoje malvestis vin unua kaj mi povis resti sola en la kabino kaj prokrasti la
honton de la publika prezentado tiom longe, ĝis kiam vi fine venis rigardi kaj pelis min el la kabino. Mi estis
dankema al vi pro tio, ke vi ne ŝajnis rimarki mian malfeliĉon, mi estis ankaŭ fiera pri la korpo de mia patro.
Cetere tiu diferenco inter ni ekzistas simila ankoraŭ nun.

Al tio kongruis plue via spirita supereco. Vi nur propraforte estis laborinta vin al tioma alteco, sekve de tio vi
havis senliman fidon al via opinio. Tio estis por mi kiel infano eĉ ne tiom brila kiom poste por la adoleska
juna viro. En via brakseĝo vi regis la mondon. Via opinio estis ĝusta, ĉia alia estis freneza, histeria, ekzaltita,
ne normala. Ĉe tio via memfido estis tiom granda, ke vi tute ne bezonis esti konsekvenca kaj tamen ne ĉesis
pravi. Povis okazi ankaŭ, ke vi pri la temo tute ne havis opinion kaj sekve de tio ĉiaj opinioj, kiuj rilate al la
temo estis entute eblaj, devis senescepte esti malĝustaj. Vi povis ekzemple skoldi la ĉeĥojn, poste la
germanojn, poste la judojn, kaj nome ne en elekto, sed en ĉiu rilato, kaj fine restis plu neniu ol vi. Vi akiris
por mi la enigmecon, kiun havas ĉiuj tiranoj, kies rajto baziĝas sur ilia persono, ne sur la pensado. Almenaŭ
ĝi ŝajnis al mi tiel.

Nu, vi ja fakte pravis kontraŭ mi mirinde ofte, en interparolo tio estis memkomprenebla, ĉar apenaŭ okazis
interparolo, sed ankaŭ en realo. Sed ankaŭ tio ne estis io aparte nekomprenebla: Mi estis ja en ĉiu mia
pensado sub via peza premo, ankaŭ en la pensado, kiu ne kongruis kun la via, kaj precipe en tiu ĉi. Ĉiuj ĉi
pensoj ŝajne dependaj de vi estis dekomence ŝarĝitaj de via kontesta juĝo; elteni tion ĝis la kompleta kaj
daŭra realigo de la penso, tio estis preskaŭ neebla. Mi ne parolas ĉi tie pri iaj altaj pensoj, sed pri ĉia eta
entrepreno de la infanaĝo. Sufiĉis esti feliĉa pri ia afero, esti plena de ĝojo pri ĝi, veni hejmen kaj tion
elparoli, kaj la respondo estis ironia ĝemo, kapskuo, fingrofrapo sur la tablo: “Vidis jam ion pli belan” aŭ “Mi
havu viajn zorgojn” aŭ “Mi ne havas tiel ripozintan kapon” aŭ “Aĉetu ion por tio!” aŭ “Jen ree evento!” Nature
oni ne rajtis postuli de vi entuziasmon por ĉia infana bagatelo, kiam vi vivis en zorgoj kaj plagoj. Pri tio ankaŭ
ne temis. Temis pli ĝuste pri tio, ke vi ĉiam kaj principe devis fari tiajn seniluziigojn al la infano pro via
kontraŭeca naturo, plie, ke tiu kontraŭeco per la amasiĝo de materialo senĉese akriĝis, tiel ke ĝi fine ankaŭ
montris sin per la kutimo, se vi foje estis samopinia kun mi, kaj ke fine tiuj seniluziiĝoj de la infano ne estis
seniluziiĝoj de la ordinara vivo, sed, ĉar temis ja pri via por ĉio decida persono, tiuj kiuj trafis la kernon. La
kuraĝo, la decidemo, la optimismo, la ĝojo pri io aŭ tio ne eltenis ĝis la fino, se vi estis kontraŭ tio aŭ jam se
via kontraŭeco estis nur supozebla; kaj supozebla ĝi ja estis eble ĉe ĉio, kion mi faris.

Tio rilatis al la pensoj same kiel al homoj. Sufiĉis, ke mi havis iomete da intereso por iu homo - tio ja pro mia
naturo ne okazis tre ofte -, ke vi jam senkosidere mian senton kaj sen respekto antaŭ mia juĝo intervenegis
per insultado, kalumnio, humiligo. Senkulpaj, infanecaj homoj, kiel ekzemple la jida aktoro Löwy, devis tion
suferi. Sen koni lin, vi komparis lin en terura maniero, kiun mi jam forgesis, kun fiinsekto, kaj kiel ofte por
homoj, kiujn mi ŝatis, vi aŭtomate uzis la proverbon pri la hundoj kaj puloj. La aktoron mi ĉi tie memoras
aparte, ĉar mi tiam notis viajn eldirojn pri li kun la rimarko: “Tiel parolas mia patro pri mia amiko (kiun li tute
ne konas) nur pro tio, ke li estas mia amiko. Tion mi povos ĉiam obĵeti al li, kiam li riproĉos al mi mankon da
infana amo kaj dankemo.” Ĉiam nekomprenebla estis por mi via kompleta sensensivo por tio, kiom da
ĉagreno kaj honto vi povis kaŭzi al mi per viaj vortoj kaj juĝoj, estis kvazaŭ vi ne havus eĉ ideon pri via povo.
Ankaŭ mi vin certe ofte afliktis per vortoj, sed tiam mi ĉiam sciis tion, tio doloris min, sed mi ne povis regi
min, ne povis reteni la vorton, mi jam bedaŭris ĝin, dum mi diris ĝin. Sed vi per viaj vortoj senhezite ekbatis,
vi kompatis neniun, ne dume, ne poste, oni estis kontraŭ vi komplete sendefenda.

Sed tia estis via tuta edukado. Vi havas, mi kredas, eduktalenton; vi certe povintus per edukado utili al homo
viaspeca; li komprenus la saĝecon de tio, kion vi diris al li, ne okupiĝus pri io plia kaj trankvile tiel plenumus
la aferojn. Sed por mi kiel infano ĉio, kion vi alkriis al mi, estis rekta ĉielordono, mi forgesis ĝin neniam, ĝi
restis por mi la plej grava rimedo por prijuĝi la mondon, precipe por prijuĝi vin mem, kaj tie vi komplete
fiaskis. Ĉar mi kiel infano estis kun vi precipe dummanĝe, via instruo estis grandparte instruo pri ĝusta
konduto ĉe tablo. Kio venis sur la tablon, estis formanĝenda, pri la kvalito de la manĝaĵo oni ne rajtis paroli -
sed vi trovis la manĝaĵon ofte nemanĝebla; nomis ĝin “la manĝaĉaĵon”; la “besto” (la kuiristino) fuŝis ĝin. Ĉar
vi laŭ via forta malsato kaj via aparta prefero manĝis ĉion rapide, varmega kaj per grandaj mordaĵoj, la
infano devis rapidiĝi, morna silento regis ĉetable, interrompita de admonoj: “unue manĝu, poste parolu” aŭ
“rapidu, rapidu, rapidu” aŭ “vidu, mi jam delonge ĉion formanĝis”. Ostojn oni ne rajtis dismordi, vi jes ja.
Vinagron oni ne rajtis ŝmace sorbi, vi jes ja. Ĉefe gravis, ke oni tranĉu la panon rekte; sed ke vi faris tion per
tranĉilo gutanta de saŭco, tio estis indiferenta. Oni devis atenti, ke neniuj manĝaĵrestoj falu sur la plankon,
sub vi fine kuŝis la plej multaj. Ĉe tablo oni rajtis okupiĝi nur pri manĝado, sed vi purigis kaj tranĉis al vi la
ungojn, pintigis krajonojn, per la dentpurigilo purigis la orelojn. Bonvolu, patro, komprenu min bone, tio estus
per si mem tute sensignifaj detaloj, ili fariĝis deprimaj por mi nur per tio, ke vi, la por mi tiel decida homo,
mem ne respektis la ordonojn, kiujn vi trudis al mi. Per tio la mondo estis dividita en tri partojn, en unu, kie
mi, la sklavo, vivis, sub leĝoj inventitaj nur por mi kaj kiujn mi krome, mi ne sciis kial, neniam povis komplete
plenumi, poste en duan mondon, senfine fora de la mia, in kiu vivis vi, okupita de regado, de disdonado de
ordonoj kaj de la kolero pro ties malobeo, kaj fine en trian mondon, kie la aliaj homoj vivis feliĉe kaj liberaj de
ordonoj kaj obeado. Mi estis konstante en honto, aŭ mi obeis viajn ordonojn, tio estis honto, ĉar ili validis ja
nur por mi; aŭ mi estis spitema, tio estis ankaŭ honto, ĉar kiel mi rajtus spiti al vi, aŭ mi ne kapablis obei, ĉar
mi ne disponis ekzemple pri via forto, via apetito, via lerteco, malgraŭ ke vi tion postulis de mi kiel ion
memkompreneblan; tio estis certe la plej granda honto. En tiu maniero moviĝis ne la pripensadoj, sed la
sentoj de la infano.

Mia tiama situacio fariĝas eble pli klara, se mi komparas ĝin kun tiu de Felikso. Ankaŭ lin vi ja traktas simile, vi
eĉ uzas aparte teruran edukrimedon kontraŭ li: Kiam li dummanĝe faras ion laŭ vi aparte malpuran, vi ne
kontentiĝas diri, kiel antaŭe al mi, “Vi estas granda porko”, sed plie aldonas: “vera Hermann” aŭ “precize kiel
via patro”. Nu, eble tio ne esence damaĝas - pli ol “eble” oni ne povas diri - al Felikso, ĉar por li vi estas nur
certe aparte grava avo, sed tamen ne ĉio, kiel vi estis por mi, krome Felikso estas trankvila, jam nun
certasence vira karaktero, kiu lasas sin per tondra voĉo eble perpleksigi, sed ne por ĉiam destini, antaŭ ĉio li
estas ja nur relative malofte kune kun vi, estas ja ankaŭ sub aliaj influoj, vi estas por li pli ĝuste io kurioza, el
kio li povas elekti, kion li volas preni. Al mi vi ne estis io kurioza, mi ne povis elekti, mi devis ĉion preni.

Kaj precize sen povi ion obĵeti kontraŭ tio, ĉar al vi dekomence ne eblas trankvile paroli pri afero, pri kiu vi
ne konsentas aŭ kiu nur ne eliras de vi; via mastrema temperamento ne allasas tion. En la lastaj jaroj vi
klarigas tion per via kornervozeco, mi ne scius, ke vi iam estintus alie; maksimume la kornervozeco estas
por vi rimedo por pli severa praktikado de via regado, ĉar la penso pri tio devas sufoki la lastan obĵeton ĉe la
alia. Kompreneble tio ne estas riproĉo, nur konstato de fakto. Ekzemple ĉe Ottla: “Oni ja tute ne povas paroli
kun ŝi, ŝi saltas al oni tuj en la vizaĝon”, vi kutimas diri, sed en realo ŝi origine tute ne saltas; vi konfuzas la
aferon kun la persono; la afero saltas al vi en la vizaĝon, kaj vi decidas ĝin tuj sen aŭskulti la personon, kio
estos dirita poste, povas nur inciti vin, neniam konvinki. Poste oni aŭdas de vi nur: “Faru, kion vi volas; laŭ
mi vi estas libera; vi estas plenaĝa, mi ne donu konsilojn al vi”, kaj ĉion ĉi kun la terura raŭka subtono de
kolero kaj de la kompleta kondamno, antaŭ kiu mi hodiaŭ malpli tremas ol dum la infanaĝo nur pro tio, ĉar la
ekskluziva kulposento de la infano estas parte anstataŭita de la enrigardo en nian ambaŭan senhelpecon.

La malebleco de trankvila interrilato havis ankoraŭ plian envere tre naturan sekvon: mi mallernis la
paroladon. Ankaŭ sen tio mi verŝajne ne fariĝintus granda retoro, sed jes ja mi regintus la ordinare fluan
homan lingvon. Sed vi jam frue malpermesis al mi la vorton, via minaco: “neniun vorton da kontraŭdiro!” kaj
la ĉe tio levita mano akompanas min jam de ĉiam. Mi iom post iom havis antaŭ vi - vi estas, ekde temas pri
viaj aferoj, elstara retoro - stumblan, balbutan manieron paroli, eĉ tio estis por vi jam tro, fine mi silentis,
unue eble pro spitemo, poste, ĉar antaŭ vi mi kapablis nek pensi nek paroli. Kaj ĉar vi estis envere mia
edukanto, tio postefikis ĉie en mia vivo. Estas entute stranga eraro, se vi kredas, ke mi neniam sekvis vin.
“Ĉiam ĉion kontraŭ” vere ne estis mia vivmaksimo rilate al vi, kiel vi kredas kaj riproĉas al mi. Male, se mi
malpli sekvintus vin, vi estus certe multe pli kontenta pri mi. Pli ĝuste ĉiuj viaj edukrimedoj trafis plene, al
neniun prenon mi eskapis, tia kia mi estas, mi estas (kompreneble kun la escepto de la fundamentoj kaj de
la influoj de la vivo) la rezulto de via edukado kaj de mia obeemo. Ke tiu rezulto tamen ĝenas vin, eĉ ke vi
rifuzas agnoski ĝin kiel vian edukrezulton, estas kaŭzita de tio, ke via mano kaj mia materialo estis reciproke
tiom fremdaj. Vi diris: “Neniun vorton da kontraŭdiro!” kaj volis per tio silentigi la al vi malagrablajn
kontraŭfortojn en mi, sed tiu interveno estis por mi tro forta, mi estis tro obeema, mi ekmutis entute, kaŝis
min antaŭ vi kaj kuraĝis moviĝi nur kiam mi estis tiom malproksima de vi, ke via potenco, almenaŭ rekte, ne
plu atingis. Sed vi staris antaŭ tio, kaj ĉio ŝajnis al vi ree esti “kontraŭ”, dum ĝi estis nur memkomprenebla
sekvo de via forto kaj de mia malforto.

Viaj ekstreme efikaj, almenaŭ kontraŭ mi neniam maltrafaj retorikaj rimedoj ĉe la edukado estis: insultado,
minacado, ironio, malica rido kaj - strange - memakuzo.

Ke vi insultis min rekte kaj per klaraj insultvortoj, pri tio mi ne memoras. Tio ankaŭ ne necesis, vi havis tiom
da aliaj rimedoj, cetere dum interparoloj hejme kaj precipe en la magazeno la insultvortoj pluvis ĉirkaŭ mi en
tia kvanto sur aliuloj, ke mi kiel knabeto kelkfoje jam estis preskaŭ surdigita de ili kaj ne havis kaŭzon ne
rilatigi ilin ankaŭ al mi, ĉar la homoj, kiujn vi insultis, estis certe ne pli malbonaj ol mi, kaj vi estis kun ili certe
ne pli malkontentaj ol kun mi. Kaj ankaŭ ĉi tie retroviĝis via enigma senkulpeco kaj netuŝebleco, vi insultis,
sen havi ian ajn skrupulon pri tio, ja vi kondamnis la insultadon ĉe aliaj, vi malpermesis ĝin.

La insultadon vi plifortigis per minacoj, kaj tio ja ankaŭ celis min. Horora por mi estis ekzemple tio: “mi
disŝiros vin kiel fiŝon”, kvankam mi ja sciis, ke al tio ne sekvis io pli grava (kiel eta infano tamen mi ne sciis

tion), sed ĝi preskaŭ kongruis kun miaj imagoj pri via potenco, ke ankaŭ tion vi kapablus. Terure estis ankaŭ,
kiam vi kriegante kuris ĉirkaŭ la tablo por kapti min, evidente tute ne volis kapti, sed tamen ŝajnigis, kaj la
patrino fine min ŝajne savis. Ree, tiel ŝajnis al la infano, oni konservis la vivon pro via indulgo kaj pluportis
ĝin kiel vian nemerititan donacon. Al tiu temo apartenas ankaŭ la minacoj pro la sekvoj de malobeo. Kiam mi
komencis ion fari, kio ne plaĉis al vi, kaj vi minacis min per malsukceso, tiam la respektego de via opinio
estis tiel granda, ke per tio la malsukceso, eĉ se eble nur en posta tempo, estis nehaltigebla. Mi perdis la
fidon al propra faro. Mi estis malpersistema, dubema. Ju pli mi aĝis, des pli ampleksis la materialo, kiun vi
povis obĵeti al mi kiel pruvon de mia senvaloreco; iom post iom vi en certa rilato vere pravis. Ree mi gardas
min aserti, ke mi fariĝis tia nur pere de vi; vi plifortigis nur, kio estis, sed vi plifortigis ĝin tre, ĝuste ĉar vi estis
rilate al mi tre potenca kaj uzis ĉian potencon al tio.

Apartan fidon vi havis al la edukado per ironio, ĝi kongruis ankaŭ plej bone kun via supereco super mi.
Admono kutime havis ĉe vi jenan formon: “Ĉu vi ne povas fari tion tiel kaj tiel? Tio eble estas jam tro multe
por vi? Por tio vi kompreneble ne havas tempon?” kaj simile. Ĉe tio ĉiu demando akompanate de malica rido
kaj malica vizaĝo. Oni certamaniere jam estis punata, antaŭ ol scii, ke oni estis farinta ion malbonan. Incitaj
estis ankaŭ tiaj riproĉoj, dum kiuj oni estis traktataj kiel tria persono, do eĉ ne estis honorata je malica
alparolo; kie vi do formale parolis al la patrino, sed envere al mi, kiu sidis apude, ekzemple: “Tion oni
kompreneble ne povas havi de la sinjoro filo” kaj simile. (Tio ricevis sian ekvivalenton en tio, ke mi ekzemple
ne kuraĝis kaj poste pro kutimo tute ne plu pensis, demandi vin rekte, se la patrino ĉeestis. Estis al la infano
multe pli sendanĝere pridemandi la patrinon apud vi pri vi, oni tiam demandis al la patrino: “Kiel fartas la
patro?” kaj tiel sekuriĝis kontraŭ surprizoj.) Kompreneble ekzistis ankaŭ okazoj, kie oni tre konsentis kun la
plej akra ironio, nome kiam ĝi celis iun alian, ekzemple Elli, kontraŭ kiu mi paŭtis dum jaroj. Estis por mi
festo de malico kaj malica ĝojo, kiam preskaŭ dum ĉiu manĝo mi aŭdis pri ŝi ekzemple: “Dek metrojn for de
la tablo ŝi devas sidi, tiu larĝulino” kaj kiam vi tiam malice sur via seĝo sen la plej eta spuro da afableco aŭ
humuro, sed kiel fanatika malamiko troige provis imiti ŝin, kiel ekstreme naŭze laŭ via gusto ŝi tie sidis. Kiom
ofte tio kaj similo devis ripetiĝi, kiom malmulte vi fakte atingis per tio. Mi kredas, ke tion kaŭzis, ke la elspezo
da kolero kaj paŭtado ne ŝajnis esti en ĝusta proporcio kun la afero mem, oni ne havis la senton, ke la
kolero estiĝis pro tiu detalo “sidado malproksime de la tablo”, sed ke ĝi jam dekomence ekzistis en sia tuta
grando kaj nur hazarde prenis ĝuste tiun aferon kiel pretekston por ekfuriozi. Ĉar oni estis konvinkita, ke
ĉiukaze troviĝos preteksto, oni ne aparte bridis sin, krome oni indiferentiĝis sub la konstanta minacado; ke
oni ne estos batata, pri tio oni ja estis iom post iom preskaŭ certa. Oni fariĝis malbonhumora, malatentema,
malobeema infano, ĉiam pensante pri fuĝo, plejofte interna. Tiel vi suferis, tiel ni suferis. Vi tute pravis laŭ
via vidpunkto, se vi kun kunpremitaj dentoj kaj la gargaranta rido, kiu ĉe la unua fojo estigis inferajn imagojn
al la infano, kutimis diri amare (kiel nur lastatempe okaze de konstantinopla letero): “Kia socio!”[1]

Tute senkongrua kun tiu pozicio rilate al viaj infanoj ŝajnis, kiam vi, kio ja ofte okazis, vi publike plendis. Mi
konfesas, ke mi kiel infano (poste ja tamen) havis nenian senton por tio kaj ne komprenis, kiel vi entute
povis atendi kompaton. Vi estis ĉiurilate tiom giganta; kiel vin povus interesi nia kompato aŭ eĉ nia helpo? Vi
devis tion ja envere malestimi, kiel ja ofte nin mem. Mi do ne kredis je la plendoj kaj serĉis ian sekretan
intencon malantaŭ ili. Nur poste mi komprenis, ke vi vere tre suferis pro la infanoj, sed tiam, kiam la plendoj
ankoraŭ sub aliaj kondiĉoj povintus atingi infanan, malfermitan, senpripensan, al ĉia helpo pretan senton, ili
devis esti por mi ree nur superklaraj eduk- kaj humiligrimedoj, en tiu senco ne tre fortaj, sed kun la malutila
flankefiko, ke la infano kutimiĝis ne preni seriozaj ĝuste tiajn aferojn, kiajn ĝi devintus preni seriozaj.

Bonŝance ekzistis ankaŭ esceptoj de tio, plej ofte kiam vi suferis silente kaj amo kaj boneco kun sia forto
superis ĉion kontraŭstaran kaj rekte kortuŝis. Tio estis tamen malofta, sed ĝi estis belega. Ekzemple kiam
dum varmegaj someroj tagmeze post la manĝo en la magazeno mi vidis vin laca iomete dormi, kun la
kubuto sur la pupitro, aŭ kiam vi dimanĉe elĉerpita venis al ni en la someran feriejon; aŭ kiam vi ĉe grava
malsano de la patrino tremanta pro ploro tenis vin ĉe la librokesto; aŭ kiam vi dum mia lasta malsano
mallaŭte venis al mi en la ĉambron de Ottla, restis ĉe la sojlo, nur streĉis la kolon por vidi min en la lito kaj
pro konsidero salutis nur per la mano. En tiaj tempoj oni kuŝigis sin kaj ploris pro feliĉo kaj nun ree ploras,
dum oni skribas ĝin.

Vi havas ankaŭ aparte belan, tre malofte videblan manieron de diskreta, kontenta, konsenta rideto, kiu
povas tiun, al kiu ĝi estas destinita, tute feliĉigi. Mi ne memoras, ke ĝi estis klare destinita al mi en mia
infanaĝo, sed ĝi verŝajne ja okazis, ĉar kial vi rifuzintus ĝin al mi tiam, kiam mi ŝajnis al vi ankoraŭ senkulpa
kaj estis via granda espero. Cetere ankaŭ tiaj afablaj impresoj kun la tempo rezultigis nenion alian ol
pligrandigi mian kulposenton kaj fari la mondon al mi eĉ pli nekomprenebla.

Prefere mi tenis min al io fakteca kaj daŭrema. Por almenaŭ iomete malcedi kontraŭ vi, parte ankaŭ pro
speco de venĝemo, mi baldaŭ komencis observi, kolekti, troigi etajn ridindaĵojn, kiujn mi rimarkis ĉe vi. Kiel
vi ekzemple facile lasis vin blindigi de ofte nur ŝajne pli altranga persono kaj ĉiam denove povis rakonti pri
tio, ekzemple pri ia imperiestra konsiliisto aŭ simila (aliflanke ankaŭ doloris min io tia, ke vi, mia patro, kredis
bezoni tiajn sensignifajn konfirmojn de via valoro kaj fanfaronis pro ili). Aŭ mi observis vian preferon por
maldecaj, prefere laŭte eligitaj parolturnoj, pri kiuj vi ridis, kvazaŭ vi dirintus ion aparte brilan, dum temis nur
pri plata, eta maldecaĵo (samtempe ĝi estis tamen ankaŭ ree min hontiganta esprimo de via vivoforto). Da
tiaj observaĵoj ekzistis kompreneble multegaj; mi estis feliĉa pro ili, ili estis por mi kaŭzo por kaŝflustri kaj
ŝerci, vi kelkfoje rimarkis tion, koleris pri ĝi, kredis ĝin malicaĵo, malrespekto, sed kredu min, ĝi estis por mi
nenio alia ol cetere maltaŭga rimedo por memkonservo, estis ŝercoj, kiajn oni disvastigas pri dioj kaj reĝoj,
ŝercoj, kiuj ne nur estis kunigeblaj kun la plej profunda respekto, sed eĉ apartenas al ĝi.

Ankaŭ vi cetere, sekve de via simila situacio kontraŭ mi, provis specon da defendo. Vi kutimis atentigi pri tio,
kiom troige bone mi fartis kaj kiom bone mi envere estas traktita. Tio estas ĝusta, sed mi ne kredas, ke tio
sub la ekzistantaj kondiĉoj esence utilis al mi.

Estas vere, ke la patrino estis al mi senlime bonkora, sed ĉio ĉi estis por mi en rilato al vi, do en nebona
rilato. La patrino havis senkonscie la rolon de la pelanto dum ĉasado. Se jam via edukado per ia
malverŝajna okazo per estigo de spitemo, malŝato aŭ eĉ malamo povintus starigi min sur proprajn piedojn,
tiam mia patrino kompensis tion per boneco, saĝa parolado (ŝi estis en mia infanaĝo la prabildo de la
saĝeco), per propeto, kaj mi estis repelita en vian cirklon, el kiu mi alie eble, je mia kaj via avantaĝo, estus
liberiĝinta. Aŭ estis tiel, ke ne okazis vera repaciĝo, ke la patrino protektis min antaŭ vi nur sekrete, donis al
mi ion a permesis al mi ion sekrete, poste mi estis antaŭ vi ree la kaŝema estaĵo, la trompisto, la
kulpkonscia, kiu pro sia nenieco povis atingi eĉ tion, kion li konsideris sia rajto, nur per ŝtelvojo. Nature mi sekve
kutimiĝis serĉi per tiaj vojoj ankaŭ tion, je kio mi eĉ miaopinie ne havis rajton. Tio estis ree pligrandigo de
mia kulpkonscio.

Estas vere ankaŭ, ke vi apenaŭ iam vere batis min. Sed la kriegado, la ruĝiĝo de via vizaĝo, la urĝa
malfiksado de viaj ŝelkoj, ilia preteco sur la seĝapogilo, estis por mi preskaŭ pli aĉega. Estas kvazaŭ iu estas
pendumota. Se li estas vere pendumita, tiam li estas morta kaj ĉio pasinta. Sed se li devas laŭvivi ĉiujn
preparojn de la pendumado kaj nur dum la maŝo pendas antaŭ lia vizaĝo li aŭdas pri sia amnestio, tiam li
povas suferi je tio dum sia tuta vivo. Krome el tiuj multaj fojoj, kie mi laŭ via klare montrita opinio meritis
batadon, kiun mi apenaŭ evitis pro via graco, ree amasiĝis nur granda kulpokonscio. De ĉiuj flankoj mi fariĝis
ŝulda al vi.

De ĉiam vi riproĉis al mi (al mi sole aŭ antaŭ aliuloj, pri la humiliga flanko de la lasta vi ne havis senton, la
aferoj de viaj infanoj estis ĉiam publikaj), ke mi vivis danke al via laboro sen mankoj en trankvileco,
varmeco, abundo. Mi pensas pri rimarkoj , kiuj en mia cerbo certe faris sulkojn, kiaj: “Jam sepjara mi devis
per la ĉaro veturi tra la vilaĝoj.” “Ni devis ĉiuj dormi en unu ĉambro.” “Ni estis feliĉaj, kiam ni havis
terpomojn.” “Dum jaroj mi havis pro nesufiĉa vintra vestaĵo malfermajn vundojn ĉe la kruroj.” “Kiel eta knabo
mi devis jam al Pisek en la magazenon.” “De mia hejmo mi ricevis nenion, eĉ ne ĉe la militservo, mi eĉ
sendis monon hejmen.” “Sed tamen, tamen - la patro estis ĉiam la patro. Kiu scias tion hodiaŭ! Kion scias la
infanoj! Tion suferis neniu! Ĉu tion hodiaŭ komprenas infano?” Tiaj rakontoj povintus sub aliaj kondiĉoj esti
bonega edukrimedo, ili povintus kuraĝigi kaj fortigi por superi la samajn plagojn kaj malhavojn, kiujn spertis
la patro. Sed tion vi ja tute ne volis, la situacio aliiĝis ĝuste pro la rezulto de via penado, ne ekzistis okazo
por distingi sin en la maniero, en kiu distingiĝis vi. Tian okazon oni devintus krei, per perforto kaj revolucio,
oni devintus fuĝi de la hejmo (kondiĉe ke oni havus la decidkapablon kaj la forton por tio kaj ke la patrino
siavice ne kontraŭagus per siaj rimedoj). Sed ĉion ĉi vi ja tute ne volis, tion vi nomis sendankemo, ekzalteco,
malobeo, perfido, frenezo. Dum vi do unuflanke per ekzemplo, rakonto kaj hontigo logis al tio, vi
malpermesis ĝin aliflanke plej severe. Alie vi ekzemple devintus, sen konsideri la flankajn kondiĉojn, esti
ravita de la Zürau-a aventuro de Ottla. Ŝi volis al la kamparo, de kiu vi venis, ŝi volis laboron kaj malhavojn,
kiajn vi havis, ŝi ne volis ĝui viajn laborsukcesojn, kiel ankaŭ vi estis sendependa de via patro. Ĉu tiuj estis
tiom teruraj intencoj? Tiom foraj de via ekzemplo kaj de via instruo? Bone, la intencoj de Ottla malsukcesis
finrezulte, estis eble iom tro ridinde plenumataj, kun tro da bruo, ŝi ne sufiĉe konsideris siajn gepatrojn. Sed
ĉu tio estis ekskluzive ŝia kulpo, ĉu ne ankaŭ la kulpo de la kondiĉoj kaj precipe de tio, ke vi estis al ŝi
tiom fremdigita? Ĉu ŝi estis al vi (kiel vi poste volis persuadi vin mem) malpli fremdigita en la magazeno ol
poste en Zürau? Kaj ĉu vi ne havintus tute certe la povon (kondiĉe ke vi povintus superi vin mem al tio), fari
per kuraĝigo, konsilo kaj inspektado, eble eĉ nur per tolerado el tiu aventuro ion tre bonan?

Sekve al tiaj spertoj vi kutimis en amara ŝerco diri, ke ni fartis tro bone. Sed tiu ŝerco en certa senco ne
estas ŝerco. Tion, kion vi devis perlukti, ni ricevis el via mano, sed la luktadon pri la ekstera vivo, kiu estis al
vi tuj alirebla kaj kiu kompreneble ankaŭ al ni ne estas ŝparita, tiun ni devas lukti nur malfrue, per infanforto
en plenkreska aĝo. Mi ne diras, ke nia situacio pro tio estas nepre malpli favora ol estis la via, pli ĝuste ĝi
estas al via verŝajne samvalora - (ĉe kio tamen la bazaj dispozicioj ne estas komparataj), ni estas nur en tio
malavantaĝitaj, ke ni ne povas fanfaroni pri nia mizero kaj neniun povas humiligi, kiel vi faris pri via mizero.
Mi ankaŭ ne neas, ke estintus la ebleco, ke mi vere ĝuste povintus ĝui, uzi la fruktojn de via granda kaj
sukcesa laboro kaj per ili plulabori je via granda ĝojo, sed tion kontraŭstaris nia fremdiĝo. Mi povis ĝui, kion
vi donis, sed nur en hontiĝo, laceco, malforteco, kulpkonscio. Pri tio mi povis esti dankema al vi nur en
almozula maniero, ne per la ago.

La plia ekstera rezulto de la tuta ĉi edukado estis, ke mi fuĝis ĉion, kio eĉ malproksime memorigis vin. Unue
la magazenon. En si mem kaj precipe en la infanaĝo, kiam ĝi estis stratmagazeno, ĝi devintus tre ĝojigi min,
ĝi estis tiel viva, vespere lumigata, oni vidis, oni aŭdis multon, povis helpi ie kej tie, sin distingi, sed precipe
admiri vin pro viaj brilaj komercaj talentoj, kiel vi vendis, traktis la homojn, faris ŝercojn, estis senlaca, en
dubaj kazoj tuj sciis la decidon kaj tiel plu; eĉ kiel vi enpakis aŭ malfermis keston, estis vidinda spektaklo kaj
ĉio ĉi estas entute ne la plej malbona infanlernejo. Sed ĉar vi iom post iom de ĉiuj flankoj timigis min kaj la
magazeno kaj vi estis por mi identaj, ankaŭ la magazeno ne estis plu agrabla por mi. Aferoj, kiuj unue estis
por mi memkompreneblaj, turmentis, hontigis min, precipe via traktado de la dungitaro. Mi ne scias, eble ĝi
estis tia en la plej multaj magazenoj (en la Assicurazioni Generali, ekzemple, ĝi estis miatempe vere simila,
mi klarigis tie al la direktoro, ne tute laŭvere, sed ankaŭ ne tute mensoge, mian maldungon per tio, ke mi ne
povis elteni la insultadon, kiu cetere neniam rekte celis min; mi estis en tio tro dolore sentema jam ekde la
hejmo),  sed la aliaj magazenoj ne interesis min en la infanaĝo. Sed vin mi aŭdis kaj vidis en la magazeno
kriegi, insulti kaj furiozi, kiel ĝi laŭ mia tiama opinio nenie en la tuta mondo okazas. Kaj ne nur insultadon,
ankaŭ ceteran tiranadon. Kiel vi ekzemple varojn, pri kiuj vi volis ke oni ne konfuzu ilin kun aliaj, per puŝo
deĵetis de la pupitro - nur la senkonscieco de via kolero senkulpigas vin iomete - kaj kiel la komizo devis ilin
relevi. Aŭ via konstanta diro rilate al pulmomalsana komizo: “Li krevu, la malsana hundo.” Vi nomis la
dungitojn “pagataj malamikoj”, tio ili estis ankaŭ, sed eĉ antaŭ ol ili fariĝis tiaj, vi ŝajnis al mi esti ilia “paganta
malamiko”. Tie mi ricevis ankaŭ la grandan instruon, ke vi povis esti maljusta; ĉe mi tion mi ne baldaŭ
rimarkintus, ĉe mi ja amasiĝis tro da kulposento, kiu pravigis vin; sed tie estis laŭ mia, poste kompreneble
iomete, sed ne tro korektita infanopinio fremdaj homoj, kiuj ja laboris por ni kaj pro tio devis vivi en konstanta
timo antaŭ vi. Kompreneble mi tie troigis, kaj precize pro tio, ĉar mi senhezite supozis, ke vi efikis sur ilin
same terure kiel sur min. Se estus tiel, ili vere ne povintus vivi; sed ĉar ili estis plenkreskaj homoj kun plej
ofte bonegaj nervoj, ili senpene deskuis de si la insultadon, kaj ĝi malutilis fine multe pli al vi ol al ili. Sed al
mi tio igis la magazenon neeltenebla, tiu ĉi memorigis min multe tro pri mia rilato al vi: vi estis, aparte de la
entreprenista intereso kaj aparte de via despoteco jam kiel komercisto tiom supera al ĉiuj, kiuj iam lernis ĉe
vi, ke neniu el iliaj faroj povis kontentigi vin, simile nekontentigita vi devis esti ankaŭ de mi. Pro tio mi devige
apartenis al la partio de la dungitaro, cetere ankaŭ pro tio, ĉar mi jam pro timemo ne komprenis, kial oni
povis tiel insulti fremdulon kaj ĉar mi pro tio pro timemo volis iel repacigi la miaopinie terure incititan
dungitaron kun vi, kun nia familio jam pro mia propra sekureco. Por tio ne sufiĉis ordinara, deca konduto
kontraŭ la dungitaro, eĉ ne plu modesta konduto, pli ĝuste mi devis esti humila, ne nur unue saluti, sed
laŭeble ankaŭ malhelpi la resaluton. Kaj se mi, la sensignifa persono, lekintus sube al ili la piedojn, tio eĉ
delonge ne estus kompenso por tio, kiel vi, la mastro, supre hakis sur ilin. Tiu rilato, en kiu mi ĉi tie aliris
kunhomojn, efikis pli vaste ol nur en la magazeno kaj pluefikis en la estonteco (io simila, sed ne tiom
danĝera kaj profunda kiel ĉe mi, estas ekzemple ankaŭ la prefero de Ottla por la rilatoj kun malriĉuloj, la
kunsidado kun la servistino, kio tiom kolerigas vin, kaj simile). Fine mi preskaŭ timis la magazenon, kaj
ĉiukaze ĝi jam delonge ne plu estis mia afero, antaŭ ol mi frekventis la gimnazion kaj per tio ankoraŭ pli
distanciĝis de ĝi. Ĝi ankaŭ ŝajnis por miaj kapabloj tute neatingebla, ĉar ĝi, kiel vi diris mem, foruzis eĉ la
viajn. Vi poste provis (por mi tio estas hodiaŭ kortuŝa kaj hontiga) tiri el mia vin doloranta malinklino kontraŭ
la magazeno, kontraŭ via kreaĵo, tamen ioman dolĉecon por vi, asertante ke mankas al mi la komerca
sento, ke mi havas pli altajn ideojn en la kapo kaj simile. La patrino kompreneble ĝojis pri tiu klarigo, kiun vi
eldevigis el vi, kaj ankaŭ mi en mia vanteco kaj mizero lasis min influi de ĝi. Sed se vere estus aŭ nur
precipe estus la “pli altaj ideoj”, kiuj malemigis min de la magazeno, ili devintus esprimi sin alimaniere ol lasi
min trankvile  kaj timeme naĝi tra la gimnazio kaj tra la studado de juro, ĝis kiam mi definitive alvenis ĉe la
oficista skribtablo.

Se mi volis fuĝi antaŭ vi, mi devis ankaŭ fuĝi antaŭ la familio, eĉ antaŭ la patrino. Oni certe povis ĉiam trovi
protekton ĉe ŝi, sed nur en rilato kun vi. Ŝi amis vin tro kaj estis tro fidele al vi submetita, ol ke ŝi povintus en
la lukto de la infano daŭre esti memstara spirita potenco. Ĝusta instinkto de la infano cetere, ĉar la patrino
kun la jaroj ligiĝis al vi ĉiam ankoraŭ pli intense; dum ŝi ĉiam, kiom koncernis ŝin mem, konservis sian
memstarecon en plej etaj limoj bele kaj tenere kaj sen iam grave ĉagreni vin, en la kuro de la jaroj ŝi ja
blinde transprenis ĉiam pli komplete, pli en la sento ol en la menso, viajn juĝojn kaj kondamnojn rilate al la
infanoj, precipe en la certe grava kazo de Ottla. Oni ja memoru ĉiam, kiom turmenta kaj ekstreme foruziga
estis la pozicio de la patrino en la familio. Ŝi penegis en la magazeno, en la dommastrumado, kunsuferis
ĉiujn malsanojn de la familio duoble, sed la krono de ĉio estis, kion ŝi suferis en sia interpozicio inter vi kaj
ni. Vi estis ĉiam ama kaj konsiderema al ŝi, sed en tiu rilato vi same malmulte domaĝis ŝin kiel ni.
Senkonsidere ni marteladis ŝin, vi de via flanko, ni de nia. Estis distraĵo, oni ne pensis pri io malica, oni
pensis nur pri la batalo, kiun vi faris kun ni, kiun ni faris kun vi, kaj ni petolegis sur lapatrino. Ankaŭ ne estis
bona kontribuo al la infanedukado, kiel vi - sen ajna kulpo viaflanke - turmentis ŝin pro ni. Tio ŝajne eĉ
pravigis nian alie ne pravigeblan konduton kontraŭ ŝi. Kiom ŝi suferis de ni pro vi kaj de vi pro ni, sen kalkuli
tiujn okazojn, en kiuj vi pravis, ĉar ŝi dorlote fuŝedukis nin, kvankam ankaŭ eĉ tiu “dorlota fuŝedukado”
kelkfoje povis esti nur iu diskreta, senkonscia kontraŭdemonstrado kontraŭ via sistemo. Kompreneble la
patrino ne povintus ĉion ĉi elteni, se ŝi ne prenintus la eltenforton el la amo al ni ĉiuj kaj el la feliĉo de tiu
amo.

La fratinoj iris nur parte kun mi. Plej bonŝanca en sia rilato kun vi estis Valli. Plej proksime al la patrino, ŝi
adaptiĝis al vi ankaŭ simile, sen multa penado kaj damaĝo. Sed vi ankaŭ akceptis ŝin, ĝuste en memoro pri
la patrino, pli afable, kvankam malmulta Kafka materialo estis en ŝi. Sed eble ĝuste tio konvenis al vi; kie
estis nenio Kafka, eĉ vi ne povis postuli ion tian; vi ankaŭ ne havis la senton kiel ĉe ni aliaj, ke ĉi tie perdiĝas
io nepre savenda. Cetere vi eble neniam aparte amis la Kafkecon, se ĝi manifestiĝis en virinoj. La rilato de
Valli al vi fariĝintus eble eĉ pli afabla, se ni aliaj ne iomete ĝenintus ĝin.

Elli estas la sola ekzemplo por preskaŭ kompleta sukceso de elrompiĝo el via cirklo. En ŝia infaneco mi plej
malmulte atendis tion de ŝi. Ŝi estis ja tiel peza, laca, timema, malbonhumora, kulpkonscia, superhumila,
malica, pigra, frandema, avara infano, mi povis apenaŭ rigardi ŝin, tute ne alparoli, tiom ŝi memorigis min pri
mi mem, tiom simile ŝi staris sub la sama edukpremo. Precipe ŝia avareco estis al mi abomena, ĉar mi havis
ĝin eble eĉ pli. Avareco estas ja unu el la plej fidindaj signoj de profunda malfeliĉo; mi estis tiom malcerta je
ĉio, ke mi posedis fakte nur tion, kion mi jam tenis en la manoj aŭ en la buŝo aŭ kio almenaŭ estis survoje
tien, kaj ĝuste tion ŝi, kiu estis en simila situo, plej volonte forprenis de mi. Sed ĉio ĉi ŝanĝiĝis, kiam ŝi,
junaĝe, tio estas plej grave, forlasis la hejmon, edziniĝis, naskis infanojn, ŝi fariĝis gaja, senzorga, kuraĝa,
larĝanima, malegoisma, esperema. Estas preskaŭ nekredeble, kiel vi envere tute ne rimarkis tiun ŝanĝon kaj
ĉiukaze ne taksis laŭmerite, tiom vi estis blindigita de la kolero, kiun vi de ĉiam havis kontraŭ ŝi kaj fakte
ankoraŭ senŝanĝe havas, nur ke tiu kolero nun fariĝis malpli aktuala, ĉar Elli ne plu loĝas ĉe ni kaj krome via
amo al Felix kaj la inklino al Karl malgravigis ĝin. Nur Gerti devas kelkfoje ankoraŭ pagi ĝin.

Pri Ottla mi apenaŭ kuraĝas skribi; mi scias, ke per tio mi riskas la tutan esperitan efikon de la letero. En
normalaj kondiĉoj, do se ŝin ne trafas iu aparta mizero aŭ danĝero, vi havas por ŝi nur malamon; vi mem ja
koncedis al mi, ke ŝi laŭ via opinio intence konstante faras al vi suferon kaj ĉagrenon, kaj dum vi suferas pro
ŝi, ŝi estas kontenta kaj ĝojas. Do speco de diablo. Kia monstra fremdiĝo, ankoraŭ pli granda ol inter vi kaj
mi, devis interveni inter vi kaj ŝi, por ke ebliĝu tia monstra mistakso. Ŝi estas tiom malproksima de vi, ke vi
ne plu vidas ŝin, sed anstataŭigas ŝin per fantomo, kie vi supozas ŝin. Mi koncedas, ke vi havis aparte
malfacilan ludon kun ŝi. Mi ja ne tute travidas la tre komplikan kazon, sed ĉiukaze ĉi tie estis ia speco de
Löwy, provizita per la plej bonaj Kafkaj armiloj. Inter ni ne estis vera batalo; mi estis baldaŭ likvidita; kio
restis, estis fuĝo, amariĝo, funebro, interna batalo. Sed vi ambaŭ estis ĉiam en batalpozicio, ĉiam freŝaj,
ĉiam plenfortaj. Same grandioza kiel senespera aspekto. En la plej unua tempo vi ambaŭ ja certe estis
reciproke tre proksimaj, ĉar eĉ nuntempe de ni kvar estas Ottla eble la plej pura reprezentado de la edzeco
inter vi kaj la patrino kaj de la fortoj, kiuj tie ligiĝis. Mi ne scias kio forigis de vi ambaŭ la feliĉon de konkordo
inter patro kaj infano, mi nur emas kredi, ke la evoluo estis simila kiel ĉe mi. Ĉe via flanko la tiraneco de via
naturo, ĉe ŝia flanko la Löwy-eca spitemo, sentemo, justosento, maltrankvilo, kaj ĉio ĉi apogite de la konscio
pri la Kafka forto. Certe ankaŭ mi influis ŝin, tamen apenaŭ per mia propra iniciato, sed per la sola fakto de
mia ekzisto. Ŝi cetere ja venis kiel lasta en jam ekzistantajn potencrilatojn kaj el la multa disponebla
materialo povis fari mem sian opinion. Mi povas eĉ supozi, ke en sia naturo ŝi dum certa tempo ŝanceliĝis,
ĉu ĵeti sin al via brusto aŭ al tiu de la kontraŭuloj, evidente vi tiam preterlasis ion aŭ repuŝis ŝin, sed vi
ambaŭ fariĝintus, se nur estus eble, brilega paro de konkordo. Per tio mi ja perdintus aliancanon, sed la
aspekto de vi ambaŭ riĉe kompensintus min, krome vi per la nemezurebla feliĉo trovi almenaŭ en unu infano
plenan kontentiĝon, estus multe transformiĝinta favore al mi. Ĉio ĉi estas hodiaŭ tamen nur revo. Ottla ne
havas ligon kun la patro, devas serĉi sian vojon sola, kiel mi, kaj pro la plio da optimismo, memfido, sano,
senskrupuleco, kiun ŝi havas kompare kun mi, ŝi estas en viaj okuloj pli malica kaj perfida ol mi. Mi
komprenas tion; vidate de vi, ŝi ne povas esti alie. Ja, ŝi mem kapablas rigardi sin per viaj okuloj, kunsenti
vian suferon kaj pri tio - ne esti malespera, malespero estas afero mia - sed esti tre malĝoja. Estas vere ke
vi vidas nin ofte - en ŝajna kontraŭeco al tio - kune, ni flustras, ridas, ie kaj tie vi aŭdas paroli pri vi. Vi havas
la impreson pri konspirantoj. Strangaj konspirantoj. Vi estas tamen ĉeftemo de niaj interparoladoj kiel de nia
pensado ekde ĉiam, sed vere ne por elpensi ion kontraŭ vi, ni sidas kune, sed por kune parolante trapensi,
kun ĉia fortostreĉo, ŝerce kaj serioze, ame, spite, kolere, abomene, submetiĝe, kulpkonscie, kun ĉiuj fortoj
de kapo kaj koro, tiun teruran proceson ŝvebantan inter ni kaj vi, en ĉiuj detaloj, de ĉiuj flankoj, ĉe ĉiuj
okazoj, el ĉiuj distancoj kune priparoli, tiun proceson, en kiu vi konstante pretendas esti juĝisto, dum vi,
almenaŭ plejparte (ĉi tie mi lasas la pordon malfermita al ĉiaj eraroj, kiuj kompreneble povas okazi al mi)
estas same malforta kaj blindigita partio kiel ni.

En la tuta kunteksto instruriĉa ekzemplo por la efiko de via edukado estis Irma. Unuflanke ŝi ja estis
fremdulino, jam plenkreska venis en vian magazenon, rilatis kun vi precipe kiel sia ĉefo, estis do nur parte
elmetita al via influo kaj en aĝo jam rezistokapabla; sed aliflanke ŝi estis ankaŭ sangparenco, admiris en vi la
fraton de sia patro, kaj vi havis super ŝi pli ol la nuran potencon de ĉefo. Kaj malgraŭ tio ŝi, kiu en sia
malforta korpo estis tiom kapabla, saĝa, laborema, modesta, fidinda, malegoisma, fidela, kiu amis vin kiel
onklon kaj admiris kiel ĉefon, kiu en aliaj postenoj antaŭe kaj poste pruviĝis taŭga, ne estis tre bona oficisto
por vi. Ŝi estis simple, kompreneble ankaŭ de ni premigite, fronte al vi proksime de la infanpozicio, kaj via
fleksiva povo de via naturo estis eĉ por ŝi tiom forta, ke en ŝi (kvankam nur en rilato kun vi kaj, espereble,
sen la pli profunda ĉagreno de la infano) evoluis forgesemo, neglektemo, acida humuro, eble eĉ iomete da
spitemo, kiom ŝi entute kapablis je tio; ĉe tio mi tute ne enkalkulis, ke ŝi estis malsaniĝema, ankaŭ krome ne
tre feliĉa kaj ke deprima hejmeco pezis sur ŝi. La por mi rilatoriĉan aspekton de via rilato al ŝi vi resumis en
frazo por ni klasikiĝinta, preskaŭ blasfema, sed ĝuste pro la naiveco de via homtraktado tre pruva: “La
dibeatulino postlasis al mi multe da porkaĵo.”

Mi povus priskribi eĉ pli larĝajn rondojn de via influo kaj de la batalo kontraŭ ĝi, sed tie mi tuŝus jam
malcertan terenon kaj devus konstrui; krome vi, ju pli vi malproksimiĝas de la magazeno kaj de la familio,
des pli vi fariĝas afabla, cedema, ĝentila, respektema, kunsentema kaj partoprenema, same kiel ja
ekzemple ankaŭ aŭtokrato, se li jam foje estas ekster la limoj de sia lando, ne havas kaŭzon daŭre esti
tiraneca kaj povas bonintence ekrilati ankaŭ kun plej malsupraj homoj. Fakte vi ja ekzemple sur grupobildoj
el Francensbad staris ĉiam tiel granda kaj gaja inter la etaj grumblemaj homoj, kiel reĝo vojaĝe. De tio ja
ankaŭ la infanoj povintus profiti, kondiĉe ke ili jam, kio estis neebla, en la infanaĝo kapablintus ekkoni tion,
kaj ekzemple mi ne devintus loĝi konstante en la por tiel diri plej interna, plej severa, enfermanta ringo de
via influo, kiel mi ja fakte faris.

Per tio mi ne nur perdis la familian senton, kiel vi diras, male, mi havis pli ĝuste ankoraŭ senton por la
familio, tamen precipe negative por la (kompreneble neniam finebla) interna disiĝo de vi. Sed la rilatoj al la
homoj ekster la familio suferis pro via influo eble eĉ pli. Vi tute eraras, se vi kredas, ke por la aliaj homoj mi
faras pro amo kaj fideleco ĉion, por vi kaj la familio pro malvarmo kaj perfido nenion. Mi ripetas je la deka
fojo: ankaŭ alikaze mi fariĝintus verŝajne homevitema, timema homo, sed de tie estas ankoraŭ longa,
malluma vojo ĝis tien, kie mi fakte alvenis. (Ĝis nun en tiu ĉi letero mi intence prisilentis relative malmulton,
sed nun kaj poste mi devos prisilenti iom, kion - antaŭ vi kaj mi - konfesi estas ankoraŭ tro malfacila por mi.
Mi diras tion tial, por ke vi, se la kompleta bildo ie kaj tie fariĝus iom malklara, ne kredu, ke tion kulpas
manko de pruvoj, pli ĝuste ekzistas pruvoj kapablaj fari la bildon neelteneble kruda. Ne facilas en tio trovi ion
mezan.) Cetere sufiĉas ĉi tie memori pri io antaŭa: Mi perdis antaŭ vi la memfidon, anstataŭe interŝanĝis
senliman kulpkonscion. (Memorante tiun senlimecon mi iam skribis pri iu ĝuste: “Li timas, ke la honto
transvivos eĉ lin.”)  Mi ne povis subite transformi min, kiam mi ekestis kun aliaj homoj, sed antaŭ ili mi pli
ĝuste enprofundiĝis ankoraŭ pli en la kulpkonscion, ĉar mi devis ja, kiel mi jam diris, kompensi ĉe ili, kion vi
en la magazeno sub mia kunrespondeco kulpis al ili. Krome vi havis ja kontraŭ ĉiu, kun kiu mi rilatis,
malkaŝe aŭ sekrete ion por obĵeti, ankaŭ tion mi devis pardonpeti ĉe li. La malfido, kiun vi en magazeno kaj
familio provis instrui al mi kontraŭ la plej multaj homoj (nomu al mi unu en la infanaĝo iel por mi gravan
homon, kiun vi ne almenaŭ unufoje ĝisfunde trakritikis) kaj kiu kurioze tute ne ŝarĝis vin (vi simple estis
sufiĉe forta por elteni ĝin, krome ĝi estis en realo eble nur emblemo de aŭtokrato) - tiu malfido, kiu al mi
etulo por la propraj okuloj neniam konfirmiĝis, ĉar mi vidis ĉie nur neatingeble elstarajn homojn, fariĝis en mi
malfido al mi mem kaj konstanta angoro antaŭ ĉio alia. Tie mi ĝenerale do certe ne povis savi min antaŭ vi.
Ke vi trompiĝis en tio, havis eble sian kaŭzon en tio, ke vi de mia homrilatoj envere nenion eksciis, kaj
malfide kaj ĵaluze (ĉu mi neas, ke vi amas min?) supozis, ke la malhavon de familia vivo mi devas ie aliloke
kompensi, ĉar estus ja neeble, ke mi vivas ekstere sammaniere. En tiu rilato mi havis cetere en mia
infanaĝo ankoraŭ certan konsolon ĝuste en la malfido en mian juĝon; mi diris al mi: “Vi certe troigas, sentas,
kiel ĉiam faras la junuloj, la bagatelaĵojn tro kiel grandan escepton.” Sed tiun konsolon mi poste ĉe
kreskanta mondkompreno preskaŭ perdis.

Same malmultan savon antaŭ vi mi trovis en la judeco. Ĉi tie per si mem savo ja estus pensebla, sed eĉ pli,
estus pensebla, ke ni ambaŭ trovintus nin en la judeco aŭ ke ni eĉ unuanime elirintus el ĝi. Sed kia estis la
judeco, kiun mi ricevis de vi! En la paso de la jaroj mi prenis pozicion rilate al ĝi en proksimume tri manieroj.

Kiel infano mi riproĉis al mi, en akordo kun vi, pro tio ke mi ne sufiĉe iris en la templon, ne fastis kaj tiel plu.
Mi kredis fari ion maljustan ne al mi, sed al vi, kaj kulpokonscio, kiu ja ĉiam pretis, trakuris min.

Poste, kiel juna homo, mi ne komprenis, kiel vi per la nenio da judeco, pri kiu vi disponis, povis riproĉi al mi,
ke mi (jam pro pieco, kiel vi esprimis vin) ne klopodas plenumi similan nenion. Vere ja estis, kiom mi povis
vidi, nenio, ŝerco, eĉ ne ŝerco. Kvar tagojn en la jaro vi iris en la templon, estis tie minimume pli proksimajal
la indiferentuloj
ol al tiuj, kiuj prenis ĝin serioza, plenumis pacience la preĝojn kiel formalaĵon, kelkfoje
mirigis min per tio, ke vi kapablis montri al mi en la preĝlibro la teksteron deklamatan, cetere mi rajtis, se mi
nur estis (tio estis la ĉefa afero) en la templo, tie vagadi kie ajn mi volis. Mi do traoscedis kaj tradormetis la
multajn horojn (mi tiom enuis poste, mi kredas, nur dum la danckurso) kaj provis laŭeble trovi ian ĝojon pri la
kelkaj malgrandaj distraĵoj, kiuj okazis tie, ekzemple kiam oni malfermis la federan keston, kio ĉiam
memorigis min pri la pafbudoj, kie ankaŭ, se oni trafis en nigron, malfermiĝis kestopordo, nur ke tie elvenis
io interesa kaj ĉi tie ĉiam denove nur la malnovaj pupoj sen kapoj. Cetere mi tie ankaŭ multe timis, ne nur,
kiel kompreneble, antaŭ la multaj homoj, kun kiuj oni pli proksime ekrilatis, sed ankaŭ pro tio, ke vi foje
preterpase rimarkigis, ke ankaŭ mi povas esti alvokata al la torao. Pro tio mi tremis dum jaroj. Sed krome mi
ne estis grave ĝenata en mia enuo, se ne de la barmicvo, kiu postulis tamen nur ridindan parkeron,
kondukis do nur al ridinda ekzamen-efikeco, kaj krome, kio koncernas vin, de etaj, malgravaj incidentoj,
ekzemple kiam vi estis alvokita al la torao kaj tiun laŭ mia sento ekskluzive socian eventon bone travivis aŭ
kiam vi dum la animmemorfesto restis en la templo kaj mi estis foririgata, kio estigis en mi dum longa tempo,
evidente pro la foririgateco kaj manke de ĉia pli profunda kunsento, la apenaŭ konsciiĝanta sento, ke temas
ĉi tie pri io maldeca. - Tia ĝi estis en la templo, hejme ĝi estis eble ankoraŭ pli mizera kaj limiĝis al la unua
sedera vespero, kiu fariĝis ĉiam pli komedio kun rideksplodoj, kvankam sub la influo de la pligrandiĝantaj
infanoj. (Kial vi adaptiĝis al tiu influo? Ĉar vi estigis ĝin.) Vi estis do la kredmaterialo, kiu estis al mi
transdonita, al tio venis maksimume ankoraŭ la etendita mano, kiu montris al “la filoj de la milionulo Fuchs”,
kiuj ĉe altaj festotagoj estis en la templo kun sia patro. Kiel fari el tiu materialo ion pli bonan ol plejeble
rapide seniĝi je ĝi, tion mi ne sciis; ĝuste tiu seniĝo ŝajnis al mi la plej pia ago.

Ankoraŭ pli poste mi tamen denove vidis la aferon alie kaj komprenis, kial vi rajtis kredi, ke mi ankaŭ en tiu
rilato malice perfidas vin. El la eta getosimila vilaĝkomunumo vi kunportis vere ioman judecon, tio ne estis
multe kaj ankoraŭ iomete perdiĝis en la urbo kaj ĉe la militservo, tamen sufiĉis ankoraŭ la impresoj kaj
memoroj el la juneco tute ĝuste por speco da juda vivo, precipe ĉar vi ja ne bezonis multe da tia helpo, sed
estis de tre fortika tribo kaj vi mem apenaŭ povis esti afekciata de religiaj duboj, se ili ne miksiĝis kun sociaj
duboj. Fakte la kredo gvidanta vian vivon konsistis en tio, ke vi kredis je la nepra ĝusteco de la opinioj de
certa juda sociklaso kaj envere do, ĉar tiuj opinioj apartenis al via naturo, vi kredis vin mem. Eĉ en tio estis
ankoraŭ sufiĉe da judeco, sed por pli-tradicii ĝi estis por la infano tro malmulte, ĝi komplete forgutis, dum vi
transdonis ĝin. Parte ĝi estis netransdoneblaj memoraĵoj el la juneco, parte via timata naturo. Estis ankaŭ
neeble komprenigi al infano, kiu pro pura timemo superakre observas, ke la kelkaj neniaĵoj, kiujn vi plenumis
nome de la judeco per indiferento konforma al ilia nenieco, povis havi ian pli altan sencon. Por vi ili havis
sencon kiel etaj memoraĵoj pri antaŭaj tempoj, kaj pro tio vi volis transdoni ilin al mi, sed povis tion, ĉar ili
havis ja ankaŭ por vi plu nenian propran valoron, sole per persvadoj aŭ minacoj; unuflanke tio ne povis
prosperi kaj aliflanke, ĉar vi tute ne ekkonis ĉi tie vian malfortan pozicion, ĝi devis tre kolerigi vin kontraŭ mi
pro mia ŝajna obstineco.

Ĉio ĉi ja ne estas izolita fenomeno, simile estis ĉe granda parto de tiu ĉi juda transira generacio, kiu elmigris
de ankoraŭ relative pia kamparo en la urbojn; tio okazis per si mem, sed ĝuste al nia rilato, kiu ja ne suferis
mankon da akrecoj, ĝi aldonis plian sufiĉe doloran. Tamen kredu ankaŭ pri tiu punkto, same kiel mi, je via
senkulpeco, sed klarigu tiun senkulpecon per via naturo kaj per la tiutempaj kondiĉoj, sed ne per la nuraj
eksteraj cirkonstancoj, do ne diru ekzemple, ke vi havis tro da aliaj laboroj kaj zorgoj por okupiĝi ankaŭ pri
tiaj aferoj. Tiumaniere vi kutimas el via senduba senkulpeco tordi maljustan riproĉon kontraŭ aliaj. Tio estas
ĉie kaj do ankaŭ ĉi tie tre facile refutebla. Do ne temus pri ia instruado, kiun vi devis doni al viaj infanoj, sed
pri ekzemplodona vivo; se via judeco estintus pli forta, tiam ankaŭ via ekzemplo estintus pli deviga, tio estas
ja memkomprenebla kaj ree ne riproĉo, sed nur defendo kontraŭ viaj riproĉoj. Laste vi legis la
junecmemorojn de Franklin. Mi ja vere donis ilin intence al vi por legi, sed ne, kiel vi ironie rimarkis, pro eta
tekstero pri vegetarismo, sed pro la rilato inter la aŭtoro kaj lia patro, kia ĝi estas tie priskribita, kaj pri la
rilato inter la aŭtoro kaj lia filo, kiel esprimiĝas per si mem per tiuj por la filo verkitaj memoraĵoj. Mi ne volas ĉi
tie reliefigi detalojn.

Certan postan konfirmon de tiu kompreno de via judeco mi ricevis ankaŭ per via sinteno en la lastaj jaroj,
kiam ŝajnis al vi, ke mi okupiĝas pli pri judaj aferoj. Ĉar vi jam de antaŭe havas antipation kontraŭ ĉia mia
okupiĝo kaj speciale kontraŭ la maniero de mia ekinteresiĝo, vi havis ĝin ankaŭ ĉi tie. Sed krome oni
povintus ja atendi, ke vi faros ĉi tie etan escepton. Tio estis do judeco de via judeco, kio moviĝis ĉi tie, kaj do
ankaŭ la ebleco nodi novajn rilatojn inter ni. Mi ne kontestas, ke tiuj aferoj, se vi montriĝus intereson por ili,
ĝuste pro tio povintus fariĝi suspektindaj al mi. Mi ja ne kapricas pretendi, ke mi estas en tiu rilato iel pli bona
ol vi. Sed la provo pri tio ja tute ne okazis. Tra mia perado la judeco fariĝis al vi abomena, judaj skriboj
nelegeblaj, ili “naŭzis vin”. - Tio povis signifi, ke vi insistis pri tio, ke ĝuste tia judeco, kian vi montris al mi en
mia infanaĝo, estas la sole ĝusta, ke ia alia ne ekzistas. Sed ke vi insistis pri tio, estis apenaŭ pensebla. Sed
tiam la “naŭzo” (aparte de tio, ke ĝi direktiĝis unue ne kontraŭ la judeco, sed kontraŭ mia persono) povis nur
signifi, ke vi agnoskis senkonscie la malfortecon de via judeco kaj de mia juda edukado, ke vi absolute ne
volis esti memorigita je ĝi kaj reagis al ĉiaj memorigoj per rekta malamo. Cetere via negativa aprezo de mia
nova judeco estis tre troigita; unue ĝi ja portis en si vian malbenon, kaj due por ĝia evoluo estis decida la
fundamenta rilato al la kunhomoj, do en mia kazo mortiga.

Pli ĝuste vi trafis per via antipatio mian verkadon kaj tion, kio, nekonate de vi, rilatis al ĝi. En tiu ĉi punkto mi
fakte estis peco sendependiĝinta de vi, eĉ se tio iomete memoris la vermon, kiu, malantaŭe tretata de
piedo, sin deŝiras kun sia antaŭa parto kaj trenas sin flanken. Certagrade en sekureco mi ja estis, mi povis
respiri, via antipatio, kiun vi havis kompreneble ankaŭ tuj kontraŭ mia verkado, estis al mi esceptokaze
bonvena. Mia vanteco, mia ambicio ja suferis sub via por ni famiĝinta salutado de miaj libroj: “Metu ĝin sur la
litŝranketon!” (plej ofte vi ja kartludis, kiam venis libro), sed fakte mi fartis ja bone ĉe tio, ne nur pro
indignanta malico, ne nur pro ĝojo pri nova konfirmo de mia kompreno pri niaj rilatoj, sed tute spontanee,
ĉar tiu formulo sonis al mi iel kvazaŭ: “Nun vi estas libera!” Kompreneble tio estis trompiĝo, mi ne estis aŭ en
la plej bona kazo ankoraŭ ne estis libera. Mia verkado temis pri vi, mi plendis tie ja nur, kion mi ne povis
plendi ĉe via brusto. Estis intence prokrastita adiaŭo de vi, nur ke ĝi estis certe trudita de vi, sed okazis en la
direkto de mi difinita. Sed kiom malmulte estis ĉio ĉi! Indas entute ja nur paroli pri ĝi, ĉar ĝi okazis en mia
vivo, aliloke ĝi estus eĉ ne rimarebla, kaj krome ĉar ĝi dominis mian vivon, en la infanaĝo kiel antaŭsento,
poste kiel espero, pli poste ofte kiel malespero, kaj diktis al mi - se oni volas, tamen ree en via formo - miajn
kelkajn etajn decidojn.

Ekzemple la elekton de mia profesio. Certe, vi donis al mi ĉi tie plenan liberecon en via larĝanima kaj
tiusence eĉ pacienca maniero. Tamen ankaŭ ĉe tio vi sekvis la por vi decidan ĝeneralan filotraktadon de la
juda etburĝaro aŭ almenaŭ ties juĝojn koncerne la valorojn. Fine ĉe tio kunefikis ankaŭ unu el viaj
miskomprenoj pri mi. Nome, de ĉiam, pro patrofiero, pro nescio de mia vera esto, pro dedukto el mia
malforteco, vi kredas min aparte laborema. Laŭ via opinio mi kiel infano konstante lernis kaj poste konstante
verkis. Tio absulute ne ĝustas. Oni povas pli ĝuste diri kun multe malpli da troigo, ke mi lernis malmulte kaj
ellernis nenion; ke dum la multaj jaroj ĉe meza memorkapablo, ĉe ne plej malbona komprenkapablo io ja
restis en la kapo, tio ne tre rimarkindas, sed ĉiukaze la finrezulto da scio, kaj speciale da kohereco de scio,
estas priplorinda kompare kun la elspezo da tempo kaj mono meze de ekstere senzorga, trankvila vivo,
precipe ankaŭ kompare kun preskaŭ ĉiuj homoj, kiujn mi konas. Tio estas priplorinda, sed por mi
komprenebla. Mi havis, de kiam mi povas pensi, tiom da plej profundaj zorgoj pri mia spirita ekzistdefendo,
ke ĉio alia estis al mi indiferenta. Judaj gimnazianoj estas ĉe ni iomete strangaj, oni trovas tie la plej
malverŝajnajn fenomenojn, sed mian malvarman, apenaŭ kaŝitan, nedetrueblan, infanece senhelpan,
ĝisridindan, beste memkontentan indiferentecon de - por si mem sufiĉe, sed malvarme - fantastema infano, tian
mi nenie alie retrovis, tamen ĝi estis ĉi tie ankaŭ la sola protekto kontraŭ la nervdetruo fare de angoro kaj
kulpkonscio. Min okupis nur la zorgo pri mi, sed tiu en plej diversa maniero. Ekzemple kiel zorgo pri mia
sano; tio komencis malgrave, ie kaj tie estiĝis eta timo pri la digesto, la harelfalo, spinkurbiĝo kaj tiel plu, tio
intensiĝis en sennombraj nuancoj, kaj tio finis per vera malsano. Sed ĉar mi estis certa pri nenio,
ĉiumomente bezonis novan konfirmon de mia ekzisto, nenio estis en mia vera, nedubebla, sola, nur de mi
senambigue difinita posedo, envere estis senheredigita filo, pro tio mi malcertiĝis ankaŭ pri la plej proksima
aĵo, la propra korpo; mi kreskis longe en la alton, sed ne sciis ion fari per tio, la ŝarĝo estis tro peza, la dorso
kurbiĝis; mi kuraĝis apenaŭ moviĝi aŭ gimnastiki, mi restis malforta; primiris ĉion, pri kio mi ankoraŭ disponis,
kiel miraklon, ekzemple mian bonan digeston; tio sufiĉis por perdi ĝin, kaj per tio la vojo estis libera por ĉia
hipoĥondrio, ĝis kiam poste sub la superhoma fortostreĉo de edziĝ-intenco (pri tio mi ankoraŭ parolos) la
sango elpulmiĝis, ĉe kio eble sufiĉe kunkulpas la loĝejo en la Schönborn-palaco - kiun mi tamen bezonis
nur, ĉar mi kredis bezoni ĝin por la verkado, tiel ke ankaŭ tio havu sian lokon sur tiu ĉi folio. Do ĉio ĉi ne
devenis de supergranda laboro, kiel vi ĉiam imagas. Dum certaj jaroj mi trapigris pli da tempo en plej bona
sano sur la kanapo ol vi en via tuta vivo, inkluzive de ĉiuj malsanoj. Kiam mi plej okupite forkuris de vi, tiam
plej ofte nur por kuŝigi min en mia ĉambro. Mia suma laborkvanto kaj en la oficejo (kie pigreco tamen ne tre
okulfrapas kaj krome estis limigita de mia timemo) kaj hejme estas liliputa; se vi havus superrigardon pri tio,
vi teruriĝus. Verŝajne mi tute ne estas pigra en mia dispozicio, sed por mi estis nenio por fari. Tie, kie mi
vivis, mi estis reĵetita, kondamnita, finvenkita, fuĝi aliloken streĉis ja ege miajn fortojn, sed tio ne estis
laboro, ĉar temis pri io neebla, por miaj fortoj kun etaj esceptoj neatingebla.

En tiu stato mi do ricevis la liberecon elekti mian profesion. Sed ĉu mi estis entute ankoraŭ kapabla vere uzi
tian liberecon? Ĉu mi kredis min ankoraŭ kapabla atingi veran profesion? Mia memtaksado estis multe pli
dependa de vi ol de io alia, ekzemple de ekstera sukceso. Tiu ĉi estis la fortiĝo por momento, nenio alia, sed
ĉe la alia flanko via pezo tiris ĉiam pli forte suben. Neniam mi trairos la unuan klason de la elementa lernejo,
tiel mi pensis, sed ĝi sukcesis, mi ricevis eĉ premion; sed la akcept-ekzamenon por la gimnazio mi certe ne
sukcesos, sed ĝi sukcesis; sed nun mi certe fiaskos en la unua gimnazia klaso, ne, mi ne fiaskis, kaj tio
sukcesis plu kaj plue. Sed el tio ne estiĝis optimismo, male, ĉiam mi estis konvinkita - kaj en via refutanta
mieno mi havis ĉiam la pruvon por tio -, ke ju pli mi sukcesas, des pli terure tio iam finiĝos. Ofte mi vidis en mia
menso la teruran kunvenon de la instruistoj (la gimnazio estas nur la plej unueca ekzemplo, sed ĉie ĉirkaŭ
mi estis simile), kiel ili, kiam mi sukcesis la unuan klason, do en la dua, kiam mi sukcesis tiun, do en la tria
kaj tiel plu, kiel ili do kunvenis por ekzameni tiun unikan, terure hontindan kazon, en kiu mi, la pleja
senkapablulo, ĉiukaze la malplej scianto, povis sukcese ŝteliri ĝis alten en tiun klason, kiu, ĉar nun la
ĝenerala atento estis direktita sur min, kompreneble tuj elkraĉos min, je la jubilado de ĉiuj justuloj liberigitaj de tiu
premsonĝo. - Vivi kun tiaj imagoj ne estas facile por infano. Kion koncernis min ĉe tiaj kondiĉoj la instruado.
Kiu kapablis estigi en mi fajreron da intereso? La instruado interesis min - kaj ne nur la instruado, sed ĉio
enronde en tiu decida aĝo - kvazaŭ bankfraŭdinton, kiu ankoraŭ estas sur sia posteno kaj tremas antaŭ la
malkovro, interesas la etaj kurantaj bankaferoj, kiujn li daŭre devas plenumi kiel oficisto. Tiom etaj, tiom foraj
estis ĉio apud la ĉefaĵo. Tio daŭris plu ĝis la bakalaŭra ekzameno, tra kiu mi venis jam vere parte per
trompo, kaj poste tio haltis, nun mi estis libera. Se jam malgraŭ la gimnazia devigo mi okupiĝis nur pri mi
mem, kiom eĉ nun, ĉar mi estis libera. Do, vera libereco elekti mian profesion ne ekzistis por mi, mi sciis:
ĉio estos por mi, rilate al la ĉefaĵo, same indiferenta, kiel ĉiuj instrufakoj en la gimnazio, do temas pri trovi
profesion, kiu al mi, sen tro lezi mian vantecon, pleje permesas al mi tiun indiferentecon. Do, estis
memkompreneble juro. Etaj malaj provoj de vanteco, da absurda espero, kiel la dusemajna studado de
ĥemio, duonjara studado de la germana, plifortigis nur tiun bazan konvikon. Do mi studis juron. Tio signifis,
ke mi dum kelkaj monatoj antaŭ la ekzamenoj, kun sufiĉa foruzo de la nervoj, nutris min fakte de segeroj, kiuj
krome jam estis antaŭmaĉitaj de mil buŝoj. Sed en certa senco tio ĝuste gustis al mi, kiel en certa senco
ankaŭ la gimnazio kaj poste la ofica profesio, ĉar ĉio ĉi tute konformis al mia situacio. Ĉiukaze mi montris ĉi tie
mirindan antaŭvidon, jam kiel infaneto mi havis sufiĉe klarajn antaŭsentojn pri studado kaj profesio. De tie mi
ne atendis savon, tie mi rezignis jam delonge.

Sed absolute nenian antaŭvidon mi montris rilate al la graveco kaj ebleco de edziĝo por mi; tiu ĝis nun plej
granda teruro de mia vivo venis sur min preskaŭ tute neatendite. La infano tiom malrapide evoluis, tiuj aferoj
estis por ĝi ekstere multre tro flankaj; iam kaj tiam evidentiĝis la neceso pensi pri tio; sed ke ĉi tie prepariĝis
konstanta, decida kaj eĉ la plej senkompata ekzameno, tio ne estis rimarkebla. Sed en realo la edziĝprovoj
fariĝis la plej grandioza kaj plej esperoriĉa saviĝoprovo, konforme grandioza estis poste tamen ankaŭ la
malsukceso.

Mi timas, ĉar en tiu kampo ĉio malsukcesas al mi, ke mi ankaŭ ne sukcesos klarigi al vi tiujn edziĝprovojn.
Kaj tamen la sukceso de la tuta letero dependas de tio, ĉar en tiuj provoj estis unuflanke ĉio kunigita, pri kio
mi disponis da pozitivaj fortoj, aliflanke kolektiĝis ĉi tie ankaŭ kvazaŭ fanatike ĉiuj negativaj fortoj, kiujn mi
priskribis kiel kunrezulton de via edukado, do la malforteco, la manko da memfido, la kulpokonscio, kaj
aranĝis kvazaŭ kordonon inter mi kaj la edziĝo. La klarigo fariĝos al mi malfacila ankaŭ pro tio, ke mi dum
multegaj tagoj kaj noktoj ĉiam denove ĉion trapensis kaj trafosis, ke la aspekto eĉ min jam konfuzas. La
klarigo faciliĝas al mi nur pro via laŭ mi kompleta miskompreno de la afero; iomete plibonigi tiom kompletan
miskomprenon, ŝajnas ne tro malfacile.

Unue vi vicigas la malsukceson de la edziĝoj inter miajn aliajn malsukcesojn; kontraŭ tio per si mem mi
nenion obĵetus, kondiĉe ke vi akceptas mian ĝisnunan klarigon de la malsukceso. Ĝi staras fakte en tiu vico,
sed vi subtaksas la gravecon de la afero kaj subtaksas ĝin tiom, ke ni, kiam ni interparolas pri tio, envere
parolas pri io tute malsama. Mi kuraĝas diri, ke al vi en via tuta vivo nenio okazis, kio havus por vi tiom da
graveco kiel por mi la edziĝprovoj. Per tio mi ne celas, ke vi ne travivis ion tiom gravan, male, via vivo estis
multe pli riĉa kaj zorgoplena kaj densa ol la mia, sed ĝuste pro tio al vi ne okazis io tia. Estas kvazaŭ iu
devas suprenpaŝi kvin malaltajn ŝtupojn de ŝtuparo kaj iu dua nur unu ŝtupon, sed kiu estas, almenaŭ por li,
tiom alta kiel tiuj kvin kune; la unua superpaŝos ne nur la kvin, sed plie centojn kaj milojn da kromaj, li vivos
grandan kaj tre fortostreĉan vivon, sed neniu el la ŝtupoj, kiujn li supreniris, havis por li tian gravecon kiom
por la dua tiu unu ŝtupo, la unua, alta, por ĉiuj liaj fortoj neatingebla, kiun li ne atingos kaj kiun li
kompreneble ankaŭ ne superos.

Edziĝi, fondi familion, akcepti ĉiujn infanojn venantajn, konservi ilin en tiu ĉi malcerta mondo kaj eĉ ankoraŭ
iomete gvidi, estas laŭ mia konvinko la plej ekstrema afero, kiun entute homo povas sukcesi. Ke tio facile
sukcesas al ŝajne tre multaj, ne estas kontraŭpruvo, ĉar unue ĝi fakte ne sukcesas al multaj, kaj due tiuj
malmultaj plej ofte ne “faras” ĝin, sed ĝi nur “okazas” kun ili; tio ja ne estas tiu ekstrema afero, sed tamen
ankoraŭ tre granda kaj honorinda (precipe ĉar “fari” kaj “okazi” ne lasas sin nete distingi). Kaj fine ankaŭ tute
ne temas pri tiu ekstrema afero, sed nur pri ia malproksima, sed deca proksimiĝo; ja ne necesas flugi meze
en la sunon, sed jes ja rampi ĝis ia pura loko surtere, kie kelkfoje brilas la suno kaj oni povas iomete varmiĝi.

Kiel mi estis do preparita al tio? Kiom eble plej malbone. Tio evidentiĝas jam el la ĝis nun dirito. Sed ĝis tie,
kie entute ekzistas rekta preparado de la idividuo kaj rekta kreado de la ĝeneralaj bazaj kondiĉoj, vi ekstere
ne multe intervenis. Ankaŭ ne eblas alie, ĉi tie decidas la ĝeneralaj seksaj klasaj, popolaj kaj tempaj moroj.
Certe vi ankaŭ intervenis tie, ne multe, ĉar la kondiĉoj por tia interveno povas nur esti forta reciproka fido,
kaj tiu jam delonge multe mankis al ni ambaŭ ĉe la decida tempo, kaj ne tre lerte, ĉar niaj bezonoj estis ja
tute malsamaj; kio fascinas min, eble apenaŭ tuŝas vin, kaj inverse, kio estas senkulpeco ĉe vi, povas esti
kulpo ĉe mi kaj inverse, kio restas ĉe vi sen sekvoj, povas esti mia ĉerko.

Mi memoras, ke mi foje promenis vespere kun vi kaj la patrino, tio estis sur la Josephsplatz en la proksimo
de la hodiaŭa Länderbank, kaj komencis kun stulta fanfaronado, orgojle, fiere, indiferente (tio estis malvera),
malvarme (tio estis vera) kaj balbute, kiel mi ja plejofte parolis kun vi, paroli pri la interesaj aferoj, faris al vi
riproĉojn, ke mi restis neinstruita, ke nur la samklasanoj devis okupiĝi pri mi, ke mi estis proksime de
grandaj danĝeroj (ĉi tie mi senhonte mensogis laŭ mia maniero, por montri min kuraĝa, ĉar sekve de mia
timemo mi ne havis ian precizan ideon pri la “grandaj danĝeroj”), sed fine aludis pri tio, ke nun mi jam scias
ĉion, ne plu bezonas konsilon kaj ĉio estas en ordo. Mi komencis paroli pri tio precipe pro la plezuro
almenaŭ paroli pri tiu temo, krome ankaŭ pro sciemo kaj fine ankaŭ por iel pro io venĝi min kontraŭ vi. Vi
akceptis tion laŭ via naturo tre leĝere, vi nur diris proksimume, ke vi povas doni al mi konsilon, kiel mi povas
sendanĝere fari tiajn aferojn. Eble mi volis ĝuste provoki tian respondon, ĝi ja konformis al la voluptemo de
infano per viando kaj ĉiaj bonaj aĵoj supernutrita, korpe neaktiva, sed tamen mia ekstera  pudoro estis tiom
lezita, aŭ mi kredis, ke ĝi devas esti tiom lezita, ke mi kontraŭvole ne plu povis paroli pri tio kaj arogante kaj
impertinente ĉesigis la interparolon.

Ne facilas prijuĝi vian tiaman respondon, unuflanke ĝi ja havas ion perplekse malkaŝan, iel pratempan,
aliflanke ĝi estas, koncernanta la instruon mem, tre nunepoke senhezita. Mi ne scias, kiom aĝa mi estis
tiam, certe ne multe pli aĝa ol dek ses jarojn. Sed por tia knabo tio estis tamen tre stranga respondo, kaj la
distanco inter ni ambaŭ montriĝas ankaŭ en tio, ke tio estis envere la unua rekta, vivampleksa instruo, kiun
mi ricevis de vi. Sed ĝia vera signifo, kiu jam tiam enprofundiĝis en mi, sed pri kiu mi nur multe pli poste
duone konsciiĝis, estis la sekva: Tio, kion vi konsilis al mi, estis laŭ via opinio kaj eĉ laŭ mia tiama opinio la
plej malpura afero, kiu ekzistis. Ke vi volis zorgi pri tio, ke mi neniom da tiu malpureco korpe portu hejmen,
estis flanka afero, per tio vi protektis ja nur vin mem, vian domon. La ĉefa afero estis male, ke vi restis
ekstere de via konsilo, edzo, pura viro, netuŝebla de tiaj aferoj; tio akriĝis tiam por mi ankoraŭ pro tio, ke jam
la edzeco ŝajnis al mi senhonta kaj ke pro tio estis al mi neeble apliki tion, kion mi aŭdis pri la edzeco
ĝenerale, al miaj gepatroj. Per tio vi fariĝis ankoraŭ pli pura, altiĝis ankoraŭ pli. La penso, ke vi ekzemple
antaŭ la edzeco povintus doni al vi similan konsilon, estis por mi absolute nepensebla. Tiel do estis preskaŭ
eĉ ne resteto da tereca malpuraĵo ĉe vi. Kaj ĝuste vi puŝis min, kvazaŭ mi estus destinita al tio, per kelkaj
malkaŝaj vortoj, suben en tiun koton. Se la mondo konsistis do nur el mi kaj vi, imago tre proksima al mi,
tiam do kun vi finiĝis tiu pureco de la mondo, kaj kun mi komencis, pro via konsilo, la koto. Per si mem estis
ja nekompreneble, ke vi tiom kondamnis min, nur praa kulpo kaj plej granda malestimo de vi povis klarigi
tion al mi. Kaj per tio mi estis ree tuŝita en mia plej interna esto, nome en tre akra maniero.

Ĉi tie eble ankaŭ pleje evidentiĝas nia ambaŭa senkulpeco. A donas al B malkaŝan konsilon, konforman al
sia vivkoncepto, ne tre belan, sed ja eĉ hodiaŭ en la urbo tute kutiman, kiu eble malhelpas sandifektojn. Tiu
konsilo estas por B morale ne tre fortiga, sed kial li ne povus en la paso de la jaroj per siaj klopodoj eliĝi el la
damaĝo, cetere li ja tute ne estas devigita sekvi la konsilon, kaj ĉiukaze en la konsilo mem ne kuŝas ia
kaŭzo por tio, ke sur B frakasiĝas lia tuta estonta mondo. Kaj tamen io tia okazas, se nur pro tio, ke A estas
vi kaj B estas mi.

Tiun senkulpecon de ni ambaŭ mi povas aparte bone supervidi ankaŭ pro tio, ke simila incidento inter ni ree
okazis sub tute aliaj kondiĉoj proksimume dudek jarojn poste, kiel fakto horora, sed en si mem multe malpli
nociva, ĉar kie estis ĉe mi trideksesjarulo io nocebla. Mi celas per tio etan diskuton je iu de la sekvantaj
tagoj post komunikado de mia lasta edziĝintenco. Vi diris al mi proksimume: “Ŝi metis verŝajne ian bone
elektitan bluzon, kiel scias la Pragaj judinoj, kaj poste vi nature decidiĝis edzinigi ŝin. Kaj kiom eble plej
rapide, en unu semajno, morgaŭ, hodiaŭ. Mi ne komprenas vin, vi estas ja plenkreska viro, urbano, kaj ne
scias alian konsilon ol tuj edzinigi ainulinon. Ĉu ne ekzistas aliaj eblecoj? Se vi timas tion, mi mem iros tien
kun vi.” Vi parolis pli detale kaj pli klare, sed mi ne plu memoras la detalojn, eble ankaŭ miaj okuloj iom
vualiĝis, la patrino interesis min preskaŭ pli, kiel ŝi, kvankam komplete konsenta kun vi, tamen prenis ion de
la tablo kaj kun tio iris en alian ĉambron. Eble neniam vi humiligis min per vortoj pli kaj neniam montris al mi
pli klare vian malestimon. Kiam vi antaŭ dudek jaroj parolis al mi simile, oni povintus vidi en tio per viaj okuloj
eĉ ion respektan por tiu frumatura urboknabo, kiun oni povas laŭ via opinio jam tiel sen ĉirkaŭvojo enkonduki
en la vivon. Tiu konsidero povas hodiaŭ nur intensigi la malestimon, ĉar la knabo, kiu tiam prenis elanon,
restis blokata en ĝi, kaj li ŝajnas al vi hodiaŭ neniom pli sperta, sed nur je dudek jarojn pli mizera. Mia decido
por knabino signifis absolute nenion por vi. Vi estis ĉiam (senkonscie) subpreminta mian decidivon kaj
kredis scii nun (senkonscie), kiom ĝi valoras. Vi sciis neniom pri miaj saviĝoprovoj en aliaj direktoj, pro tio vi
povis ankaŭ neniom scii pri la pensado, kiu kondukis min al tiu ĉi edziĝprovo, devis provi diveni ĝin kaj
divenis laŭ via ĝenerala juĝo, kiun vi havis pri mi, en maniero plej abomena, plumpa, ridinda. Kaj neniel
hezitis diri tion al mi en sama maniero. La honto, kiun vi faris per tio al mi, estis por vi nenio kompare al la
honto, kiun mi laŭ via opinio farus al via nomo per la edziĝo.

Rilate al miaj edziĝprovoj vi povas certe multon respondi al mi kaj tion ja ankaŭ faris: Vi povus ne tre
respekti mian decidon, se mi dufoje malfianĉiĝis de F. kaj dufoje refianĉiĝis kun ŝi, se mi senutile trenis vin
kaj la patrinon al Berlino por la fianĉiĝo kaj simile. Ĉio ĉi estas vera, sed kiel tio fariĝis?

La baza ideo de ambaŭ edziĝprovoj estis tute korekta: fondi mastrumaĵon kaj familion, fariĝi sendependa.
Jen penso, kiu al vi ja estas simpatia, nur ke poste ĝi efikas kvazaŭ en la infanludo, kie iu tenas la manon de
la alia kaj eĉ premas kaj vokas ĉe tio: “Nu, foriru, foriru, kial vi ne foriras?” Kio tamen komplikiĝis en nia kazo
per tio, ke vi de ĉiam honeste eldiris tiun “foriru!”, ĉar vi same de ĉiam, sed sen scii tion, tenis min aŭ pli
ĝuste tenis min sube nur per via naturo.

Ambaŭ knabinoj estis certe per la hazardo, sed eksterordinare bone elektitaj. Ree signo de via kompleta
miskompreno, ke vi povas kredi, ke mi, la timema, hezitema, malfidema per unu ekpuŝo decidiĝas por
edziĝo, ekzemple pro ravo pri bluzo. Ambaŭ edziĝoj fariĝintus pli ĝuste edziĝoj pro prudento, en tiu senco,
ke tage kaj nokte, la unuan fojon dum jaroj, la duan dum monatoj, mi dediĉis ĉian mian pensoforton al tiu
plano.

Neniu el la du knabinoj seniluziigis min, nur mi ilin ambaŭ. Mia juĝo pri ili estas hodiaŭ precize la sama kiel
tiam, kiam mi volis ilin edzinigi.

Ankaŭ ne ĝustas, ke ĉe la dua edziĝprovo mi estas pretervidinta la spertojn de la unua provo, ke mi do estis
facilanima. La kazoj estis ja tute malsamaj, ĝuste la pli fruaj spertoj povis doni al mi esperojn en la dua kazo,
kiu entute estis multe pli promesplena. Mi ne parolu ĉi tie pri detaloj.

Kial do mi ne edziĝis? Ekzistis iaj malhelpoj kiel ĉie, sed en superado de tiaj malhelpoj konsistas ja la vivo.
Sed la esenca, de tiaj kazoj bedaŭrinde sendependa malhelpo estis, ke mi estas evidente mense nekapabla
edziĝi. Tio manifestiĝas en tio, ke ekde la momento, en kiu mi decidiĝas edziĝi, mi ne plu povas dormi, la
kapo ardas tage kaj nokte, tio ne plu estas vivo, mi malespere ŝanceliĝas. Tion kaŭzas ne vere zorgoj,
kvankam, laŭ mia malvigleco kaj pedantemo, ankaŭ kunefikas sennombraj zorgoj, sed ili ne estas decidaj, ili
ja finas la laboron kvazaŭ vermoj ĉe kadavro, sed decide trafita mi estas de io alia. Tio estas la ĝenerala
premo de angoro, de malforteco, de malestimo por mi mem.

Mi provu klarigi tion pli detale: ĉi tie ĉe la edziĝprovoj, en miaj rilatoj al vi, du diversaj aferoj ŝajne kontraŭaj
kuniĝas tiom forte kiel nenie alie. La edziĝo estas certe la garantio por la plej akra memliberiĝo kaj
sendependeco. Mi havus familion, la plej altan aferon miaopinie atingeblan, do ankaŭ la plej altan kio atingis
vi, mi estus al vi egalranga, ĉiaj malnovaj kaj eterne novaj honto kaj tiraneco estus sole nur historio. Tio ja
estus fabeleca, sed ĝuste en tio kuŝas la dubindeco. Tio estas tro, oni ne povas atingi tiom. Tio estas,
kvazaŭ iu estus kaptita kaj havus ne nur la intencon fuĝi, kio eble atingeblus, sed ankaŭ eĉ, kaj eĉ
samtempe, la intencon alikonstrui por si la malliberejon al plezurkastelo. Sed se li fuĝas, li ne povas
alikonstrui, kaj se li alikonstruas, li ne povas fuĝi. Se mi en la aparte malfeliĉa rilato, en kiu mi estas kun vi,
celas sendependiĝi, mi devas fari ion, kio laŭeble tute ne havas rilaton al vi; la edziĝo estas ja la plej granda
afero kaj donas la plej honorindan sendependecon, sed ĝi estas ankaŭ samtempe en plej rekta rilato kun vi.
La intenco eliĝi el tio havas pro tio ion frenezan, kaj ĉia provo estas punata per ĝi.

Ĝuste tiu rekta rilato parte ja eĉ logas min al edziĝo. Tiun egalrangecon, kiu tiam estiĝus inter ni kaj kiun vi
povus kompreni kiom nenian alian, mi imagas tiom bela ĝuste pro tio, ke mi tiam estus libera, dankema,
senkulpa, sincera filo, vi povus esti nepremata, netirana, kunsentema, kontenta patro. Sed por tiu celo, ĉio
okazinta devus malokazi, tio signifas, ke ni mem devus esti forstrekitaj. Sed ĉar ni estas tiaj, la edziĝo estas
al mi barita, ĉar ĝi estas ĝuste via plej propra tereno. Kelkfoje mi imagas la mondmapon malfaldita kaj vin
laŭlarĝe sternita sur ĝi. Kaj tiam ŝajnas al mi, kvazaŭ konsidereblas por mia vivo nur tiaj regionoj, kiujn vi aŭ
ne kovras aŭ ne atingas. Kaj tio estas, laŭ mia imago pri via grando, ne multaj kaj ne tre gajaj regionoj, kaj
speciale la edzeco ne troviĝas inter ili.

Jam tiu komparo montras, ke mi tute ne volas diri, ke vi forpelis min per via ekzemplo el la edzeco same kiel
ekzemple el la magazeno. Male, malgraŭ ĉia simileco. En via edzeco mi havis antaŭ mi multrilate modelan
edzecon, modelan en fideleco, reciproka helpo, nombro da infanoj, kaj eĉ kiam la infanoj grandiĝis kaj ĉiam
pli perturbis la pacon, la edzeco en si mem restis de tio netuŝita. Ĝuste en tiu ekzemplo eble formiĝis ĝuste
mia alta ideo pri la edzeco; ke mia sopiro al la edzeco estis senpova, havis do aliajn kaŭzojn. Ili kuŝis en via
rilato al la infanoj, pri kiu ja temas la tuta letero.

Ekzistas opinio, laŭ kiu la timo antaŭ la edzeco kelkfoje devenas de la timo, ke la infanoj poste repagos, kion
oni mem pekis kontraŭ la propraj gepatroj. Mi kredas, ke tio en mia kazo ne havas multe da graveco, ĉar
mia kulpkonscio vere ja devenas de vi kaj estas ankaŭ tro trempita de sia unikeco, eĉ tiu unikeco apartenas
al ĝia turmenta naturo, ripeto estas nekonceptebla. Tamen mi devas diri, ke tia muta, seka, kaduka filo estus
neelportebla, mi eble, se ne ekzistus alia ebleco, fuĝus antaŭ li, elmigrus, kiel vi unue volis pro mia edziĝo.
Do, ĉe mia nekapablo edziĝi, mi estas eble kuninfluata ankaŭ de tio.

Sed multe pli gravas ĉe tio la timego pri mi. Tio kompreneblas jene: Mi jam aludis, ke mi faris per verkado kaj
per tio, kio rilatas al ĝi, etajn provojn de sendependiĝo, fuĝoprovojn kun plej liliputa sukceso, ili eble ne
pluiros, multo konfirmas tion al mi. Tamen estas mia devo, aŭ pli ĝuste mia vivo konsistas el tio, gardi ilin, ne
allasi al ili danĝeron, kiun mi povas repuŝi, ja eĉ ne eblecon de tia danĝero. La edzeco estas la ebleco de tia
danĝero, kvankam ankaŭ la ebleco de la plej granda helpo, sed al mi sufiĉas, ke ĝi estas la ebleco de
danĝero. Kion mi farus tiam, se ĝi jes ja estus danĝero! Kiel mi povus edzece pluvivi en la eble nepruvebla,
sed ĉiukaze nerefutebla sento de tiu danĝero! Kvankam mi povas ja ŝanceliĝi rilate al tio, sed la fina decido
estas certa, mi devas rezigni. La komparo de la pasero en la mano kaj la kolombo sur la tegmento trafas
tion nur tre malprecize. En la mano mi tenas nenion, sur la tegmento estas ĉio, kaj tamen mi devas - tiel
decidas la batalrilatoj kaj la vivdilemo - elekti la nenion. Simile mi devis ja ankaŭ elekti mian profesion.

Sed la plej grava edziĝmalhelpo estas la jam neelsarkebla konvinko, ke al la vivtenado de familio aŭ eĉ al
ĝia gvidado apartenas nepre ĉio, kion mi ekkonis ĉe vi, kaj eĉ ĉio kune, bono kaj malbono, tia kiel ĝi estas
organe kunigita en vi, do forto kaj moko pri la alia, sano kaj certa senbrideco, elokventeco kaj
malperfekteco, memfido kaj malkontenteco pri ĉiu alia, mondsupereco kaj tiraneco, homkono kaj malfido al
la plejmultaj, sed ankaŭ virtoj sen ia malavantaĝo, kiel laboremo, persistemo, spiritpreteco, sentimeco. Da
ĉio ĉi mi havis kompare preskaŭ neniom aŭ nur tre malmulte, kaj kun tio mi volis kuraĝi edziĝon, dum mi ja
vidis, ke eĉ vi en la edzeco devis forte batali kaj pri la infanoj eĉ fiaskis? Tiun demandon mi kompreneble ne
starigis al mi eksplicite kaj ankaŭ ne respondis eksplicite, alie la ordinara pensado okupiĝintus pri la afero kaj
montrintus al mi aliajn virojn, kiuj estas aliaj ol vi (por nomi iun proksiman tre malsaman de vi: onklon
Richard) kaj tamen edziĝis kaj almenaŭ pro tio ne kolapsis, kio estas jam tre valora kaj tute sufiĉus al mi.
Sed tiun demandon mi ja ne starigis al mi, sed travivis ĝin ekde mia infaneco. Mi ekzamenis min ja ne nur pri
la edzeco, sed pri ĉia bagatelo; en ĉia bagatelo vi konvinkis min per via ekzemplo kaj per via edukado, kiel
mi provis priskribi ĝin, pri mia nekapablo, kaj kio ĝustis ĉe ĉia bagatelo kaj pravigis vin, devis kompreneble
ege ĝusti ĉe la plej granda afero, do ĉe la edzeco. Ĝis la edziĝprovoj mi elkreskis proksimume kvazaŭ
komercisto, kiu, kvankam kun zorgoj kaj malbonaj antaŭsentoj, vivas laŭplaĉe sen preciza librotenado. Li
havas kelkajn profitetojn, kiujn li en sia imago pro ilia rareco konstante dorlotas kaj troigas, kaj cetere nur
ĉiutagajn perdojn. Ĉio estas enskribata, sed neniam bilancata. Nun venas la nepreco de bilanco, tio estas la
edziĝoprovo. Kaj ĉe tiom grandaj sumoj, pri kiuj temas ĉi tie, ŝajnas kvazaŭ neniam estus eĉ la plej eta
profito, ĉio nur unusola granda ŝuldo. Kaj nun edziĝu sen freneziĝi!

Tiel finiĝas mia ĝisnuna vivo kun vi, kaj tiajn ekspektojn ĝi havas en si por la estonto.

Vi povus, superrigardante mian klarigon de mia timo, kiun mi havas antaŭ vi, respondi: “Vi pretendas, ke mi
tro facile klarigas mian rilaton al vi simple per via kulpo, sed mi kredas, ke vi spite al ekstera fortostreĉo
faras al vi la vivon almenaŭ ne pli malfacila, sed multe pli profitiga. Unue ankaŭ vi rifuzas ĉian kulpon kaj
respondecon, en tio nia procedo estas do la sama. Sed dum mi tiam tiel malkaŝe, kiel mi vere opinias,
atribuas la solan kulpon al vi, vi volas samtempe esti ‘superinteligenta’ kaj ‘supertenera’ kaj ankaŭ min
liberigi de ĉia kulpo. Kompreneble la lasta prosperas al vi nur ŝajne (vi ja ankaŭ ne celas pli), kaj inter la
linioj rezultiĝas malgraŭ ĉiaj ‘diroj’ pri karaktero kaj naturo kaj kontraŭeco kaj senhelpeco, ke envere mi estas la
atakinto, do ĉio, kion faris vi, estis nur memdefendo. Nun vi atingus jam sufiĉe per via malsincereco, ĉar vi
pruvis tri aferojn, unue, ke vi estas senkulpa, due, ke mi estas kulpa, kaj trie, ke pro pura larĝanimeco vi
estas preta ne nur pardoni min, sed, kio estas pli aŭ malpli, eĉ pruvi kaj mem kredi, ke mi, kvankam
kontraŭe al la vero, ankaŭ estas senkulpa. Tio povus jam sufiĉi al vi, sed ĝi ankoraŭ ne sufiĉas al vi. Ĉar vi
enkapigis al vi, voli komplete vivi de mi. Mi koncedas, ke ni batalas unu kun la alia, sed ekzistas du specoj
de batalo. La kavalireca batalo, kie mezuriĝas la fortoj de sendependaj kontraŭuloj, ĉiu restas por si, perdas
por si, venkas por si. Kaj la batalo de la fiinsekto, kiu ne nur pikas, sed samtempe por sia vivtenado ankaŭ
suĉas la sangon. Tio estas envere ja la profesia soldato, kaj tio estas vi. Vi estas maltaŭga por la vivo; sed
por komforte, senzorge kaj sen memriproĉoj instaliĝi en ĝi, vi pruvas, ke mi prenis ĉian vian vivkapablon kaj
metis ĝin en mian poŝon. Kion ĝenas al vi nun la fakto, ke vi estas vivmaltaŭga, mi havas ja la respondecon,
sed vi sternas vin trankvile  kaj lasas vin de mi, korpe kaj mense, treni tra la vivo. Jen ekzemplo: Kiam vi
laste volis edziĝi, vi volis, tion vi ja koncedas en tiu ĉi letero, samtempe ne edziĝi, sed volis, por eviti al vi
fortostreĉon, ke mi helpu al vi atingi la needziĝon malpermesante al vi tiun edziĝon pro la ‘honto’, kiun farus
tiu ligiĝo al via nomo. Sed mi tute ne kapricis fari tion. Unue mi neniam volis ĉi tie kiel alie ‘malhelpi vian
feliĉon’, kaj due mi volas neniam provoki tian riproĉon de mia infano. Sed ĉu la memsuperado, per kiu mi
lasis al vi la liberan elekton, iel servis al mi? Neniom. Mia malkonsilo al la edziĝo ne malhelpintus ĝin, male,
ĝi estus per si mem ankoraŭ plia logo por vi edzinigi la knabinon, ĉar la ‘fuĝoprovo’, kiel vi esprimas vin,
fariĝus per tio ja kompleta. Kaj mia edziĝpermeso ne malhelpis viajn riproĉojn, ĉar vi pruvas ja, ke mi
ĉiukaze kulpas vian needziĝon. Sed por mi vi pruvis ĉi tie kaj en ĉio cetera envere nenion alian ol ke ĉiuj
miaj riproĉoj estis pravaj kaj ke inter ili mankis ankoraŭ aparte pravigita riproĉo, nome la riproĉo de
malsincereco, de aĉa servemo, de paraziteco. Se mi ne tre eraras, vi parazitas ĉe mi eĉ per tiu ĉi letero
mem.”

Al tio mi respondas, ke unue tiu ĉi tuta obĵeto, kiu estas parte ankaŭ direktebla kontraŭ vi, ne venas de vi,
sed ĝuste de mi. Tiom grandas ja eĉ ne via malfido kontraŭ alia, kiom mia malfido kontraŭ mi mem, al kiu vi
edukis min. Certan pravecon de la obĵeto, kiu ja ankaŭ en si mem kontribuas ion novan al la karakterizo de
nia rilato, mi ne neas. Tiel la aferoj en realeco kompreneble ne povas kongrui, kiel la pruvoj en mia letero, la
vivo estas pli ol puzlo; sed per la korektaĵo, kiu rezultiĝas per tiu obĵeto, korektaĵo, kiun mi nek povas nek
volas detaligi, ni atingis laŭ mia opinio tamen ion tiom proksimigitan al la vero, ke ĝi povas iomete trankivligi
nin ambaŭ kaj plifaciligi vivon kaj morton.

Franz


Kopirajto pri la traduko ©2000

Michael Müller
Pri la estiĝo de la teksto

La 4-an de novembro 1919 Kafko vojaĝis akompanate de sia amiko Max Brod al la urbeto Schelesen norde
de Prago. Ekde la pulma tuberkulozo aŭguste 1917 li ĉiam denove liberiĝis de la laboro en la socia
asekurkompanio, en kiu li laboris kiel juristo, kaj serĉis resaniĝon en diversaj lokoj. Li konis Schelesen jam el
la jaro 1918; inter la aliaj pulmomalsanuloj, kiuj ripozis tie en la pensiono Stüdl, estis ankaŭ proksimume
tridekjara Pragino, kiu altiris lin en nekutima maniero. Somere 1919 li estis fianĉiĝinta kun Julie Wohryzek, la
"knabino", kiel li plejofte nomas ŝin en siaj leteroj. Lia patro plej akre kontraŭis la ligiĝon de sia filo kun virino,
kiu devenis el la plej malsupra socia tavolo. Sed por komence de novembro 1919 planita edziĝo ne okazis
pro pure eksteraj kialoj: la du ne trovis loĝejon.
Ĉar lia sanstato pli malboniĝis, Kafko mallongan tempon post la origine por la edziĝo antaŭvidita dato
denove estis en forpermeso pro malsano. Kvankam Schelesen ne tiom plaĉis al li kiom ekzemple la vilaĝo
Zürau, , kie li loĝis de fine de 1917 ĝis komence de 1918 ĉe sia fratino Ottla, li decidiĝis ree iri al tiu loko. En
Schelesen li verkis poste la longan leteron, kiu celis la klarigon de sia rilato kun la patro.
La manuskripto de la teksto portas sur la unua paĝo la lokindikon; dekstre supre staras en maniero kutima
ĉe leteroj "Schelesen". Pliaj indikoj pri la estiĝotempo troviĝas en du leteroj, kiujn Kafko sendis el tiu loko al
sia fratino Ottla. La unua dateblas proksimume je la 10-a de novembro 1919. Kafko esprimas en ĝi siajn
dubojn pri planita vizito de la blinda Praga poeto Oskar Baum en Schelesen; li skribas: "[...] ni devus loĝi en
unu ĉambro, mi ne povus kuŝi duondorme ĝis la 11-a horo, mi devus promeni pli ol ĝis nun, li laborus en nia
komuna ĉambro, mi devus ofte ĝeni lin, mi ne finus la apenaŭ komencitan leteron al la patro." (O 74.) El tio
ŝajnas rezulti, ke la fratino estis informita pri la intenco de sia frato verki tian leteron, ke li do ekhavis la
planon pri ĝi kelkan tempon antaŭe - ankoraŭ en Prago. La dua letero datiĝas verŝajne je iomete pli poste,
eble je la 13-a de novembro, ĉar ĝi enhave ligiĝis al la unua: "Kara Ottla, pro nuraj duboj pri la vojaĝo de
Oskar mi forgesis la certe plej memkompreneblon, ke vi, sendepende de tio, kiel vi decidiĝos pri Oskar, se vi
emas veni ĉiukaze venu, jam por la (provizore preskaŭ nur en mia kapo vivanta) letero. Estas vere, ke por
tio estas preskaŭ jam tro malfrue, se vi, kiel vi antaŭe intencis, venos nur sabate; nu, mi povus ja sendigi la
leteron nur lunde, ne multe ĝenos, se ĝi alvenos kaj mi estos jam en Prago." (O 75.) El tio rezultiĝas, ke
Kafko estis komencinta la leteron al la patro, sed surpaperiginta nur malgrandan parton da ĝi. Sed aliflanke
li konsideris ebla la elsendon de la teksto jam por la 17-a de novembro (Kafko ricevis forpermeson unue nur
ĝis dimanĉo, la 16-a, sed tiu ĉi estis pluigita ĝis la 21-a).
Eblas do datigi la komencon de la surpaperigo proksimume je la 10-a ĝis la 13-a de novembro 1919; kun
konsidero al la ricevita plilongigo de la forpermeso estas ankaŭ eble, ke Kafko finis ĝin ankoraŭ en
Schelesen antaŭ la 20-a, la tago des sia reveno al Prago. Tiu supozo apogiĝas per tio, ke li skribis en Prago
ampleksan leteron al Käthe Nettel, fratino de Julie Wohryzek, en kiu li faris raporton pri sia edziĝprovo kaj
argumentis, kial li ne povas edziĝi. Tiu ĉi estis finata la 24-an de novembro, kaj ŝajnas kvazaŭ ĝi estas en
certa maniero rezulto de la antaŭa provo klarigi la rilaton al la patro, ĉar la negativa portreto, kiun li
desegnas pri si mem en la letero, eble instigis lin rezigni pri siaj edziĝplanoj; ĉe kelkaj punktoj ekzistas klaraj
resendoj al la letero al la patro (v. notoj ... kaj ...).
La 26 foliojn je po 4 paĝojn ampleksa manuskripto de la letero havas karakteron de klara netskribo; ĝi estas
skribita "en aparte grandaj, regulaj kaj klaraj trajtoj", "supozeble ankaŭ - almenaŭ parte - ne sen antaŭaj
malnetaĵoj, kiel montras ne nur la karaktero de seninterrompa netskribo, sed ankaŭ certaj tipaj kopieraroj kaj
-korektaĵoj" (KKAN II, App.-Bd., S. 57).
Tiu ĉi manuskripto restis en la posedo de Kafko, tio signifas: li ne venigis la leteron al la patro, kiel unue
intencite. La 21-an de junio 1920 li skribis el Meran, kie li estis ree pro kuracado, al Milena Jesenská: "Se vi
iam volas scii, kiel antaŭe statis pri mi, mi sendos al vi de Prago la gigantan leteron, kiun mi skribis antaŭ
proksimume kvaronjaro al mia patro sed tamen ne donis al li" (M 73). La aserto troviĝanta en la sekundara
literaturo, ke li lasis la tekston por legi al sia patrino, estas de nenio apogita. Sed ankaŭ lia amikino Milena
Jesenská ne vidis la tekston; en letero, kiun li skribis prepare al renkontiĝo kun ŝi la 14-/15-an de aŭgusto
1920 en la ĉeĥoslovaka-aŭstra limloko Gmünd, oni legas: "Bona antaŭkondiĉo estus ankaŭ, se vi konus
mian (cetere malbonan, nenecesan) patroleteron. Eble mi kunportos ĝin al Gmünd." (M 196) Sed ne
ekzistas indiko por tio, ke li realigis tiun planon. Sed rilate al tiu intencita alsendo aŭ transdono de la teksto
al Milena Jesenská estiĝis supozeble skribmaŝinkopio de la teksto, tio signifas, ke Kafko pretigis eble dum la
somero 1920 kopion, kiu devus resti en lia posedo. En la manskriba ekzemplero troviĝas en unu loko -
krajone skribite - la komenco de klarigo por Milena. La maŝinskribaĵo, kiu devias malgrave de la manskriba
versio estas - pro nekonataj kialoj - ne tute finita; ĝi ĉesas mallonge antaŭ la fino meze en frazo (ĉe ...: "sed
por"). Max Brod baziĝis en sia eldonado de la teksto sur ĝi, la finparton li kompletigis laŭ la manskribaĵo.

Kopirajto pri la traduko ©2000


Jen kelkaj petoj al la leganto:

1. Tiu ĉi traduko bezonas unue kontrollegadon, prefere de negermanlingvano, por elsarki diversajn erarojn
    kaj ankaŭ eble germanismojn internacie ne kompreneblajn. Tio ne koncernas stilajn apartaĵojn nekutimajn,
    sed internacie kompreneblajn.

2. La teksto bezonas krome kontrollegadon de germanlingvanoj, kiuj komparu ĝin kun la originalo por elsarki
    erarajn aŭ malprecizajn ekvivalentojn.

Do, kara leganto, se vi sentas vin kompetenta pri tio, bonvolu fari tiun laboron - bonvenas ankaŭ simplaj
atentigoj dum legado. Se viaj konsiloj aŭ atentigoj estos akceptitaj, via laboro estos kompreneble menciita
kun via nomo.

Konsilojn por plibonigi la tradukon bv. ĉi-tien: vilhelmo@multimania.com


 

Michael Müller

Pri la persono de la adresato

Hermann Kafka naskiĝis 1852 en la vilaĝo Wossek, distrikto Pisek, en Suda Moravio. Lia patro Jakob (1814
- 99) laboris kiel viandisto kaj koŝera buĉisto por la judaj loĝantoj de la vilaĝo kaj ĉirkaŭo. La familio Kafka -
Hermann havis kvin gefratojn - estis ekstreme malriĉaj, kaj la infanoj estis devigitaj jam en juna aĝo kontribui
al la vivtenado de la familio; la tasko de Hermann estis porti la viandovarojn de la patro per manĉareto al la
klientoj en la ĉirkaŭaj vilaĝoj. Dekkvarjara li dungiĝis en magazeno en Pisek. La militservo signifis por li
liberiĝon el tiuj mizeraj vivkondiĉoj; ene de tri jaroj li avancis al serĝento. Post lia civiliĝo li vagadis unue tra la
provinco kiel tielnomata pisjudo (Pinkeljude), kiel migranta komercisto vendanta laĉojn, tvirnon kaj similaĵojn,
ĝis kiam li ekloĝis 1881 en Prago kaj tie en la posta jaro kun kunposedanto malfermis magazenon, en kiu
oni ofertis galanterion - gantojn, ventumilojn, ombrelojn kaj aliajn modaĵojn por damoj.
1882 - mallonge antaŭ la fondo de la magazeno - Hermann Kafka edziĝis al Julie Löwy (nask. 1856), filino
de bonstata juda posedanto de bierfarejo el Podiebrad ĉe Elbo, kiu kun sia familio estis veninta en la
boheman ĉefurbon. La familio Löwy loĝis en unu el la elegantaj burĝaj domoj, kiuj ĉirkaŭas la Altstädter
Ring; la edzeco kun Julie signifis por la malriĉa kampara judo Hermann Kafka signifan pliboniĝon de sia
socia pozicio, kiun li firmigis en la postaj jaroj. La socia kaj komerca avancado de la familio speguliĝas inter
alie en tio, ke la loĝejoj kaj magazenoj, kiujn Hermann Kafka luprenis, fariĝis ĉiam pli luksaj kaj troviĝis en pli
bonstataj regionoj de la urbo. 1908 la familio Kafka transloĝiĝis en modernan domon en la Niklasstraße, en
unu el la tiutempe plej bonaj loĝkvartaloj, kiu estiĝis en la iama juda geto, kiu estis rekonstruita ĉirkaŭ la
jarcentŝanĝiĝo. 1912 la sukcesa komercisto povis loki sian magazenon en la Palais Kinsky, situanta en la
Altstädter Ring, do en la centro de la Altstadt (kvartalo 'malnova urbo'); li laborigis plurajn dungitojn, li liveris
kiel pograndisto ankaŭ al klientoj en la provinco kaj deĵoris kiel eksperto ĉe tribunalo.
La edzeco de la familio Kafka montriĝis feliĉa - nelaste pro la adapitĝemo de Julie. La 3-an de julio 1883
naskiĝis la unua infano, filo, kiu ricevis la nomon Franz.
Hermann Kafka mortis 1931; lia edzino Julie sekvis lin 1934.
 
 
Kopirajto pri la traduko ©2000
 

Notoj

(vl): Notoj kaj rimarkoj markitaj per "(vl)" estas de la tradukinto.

Kafko / Kafka: La Esperantigitan formon Kafko mi uzis ekskluzive nur por la aŭtoro Franco Kafko mem (germ. Franz Kafka); ĉiuj aliaj personoj kun la nomo Kafka aperas en sia originala formo. (vl)

Karega patro: Tiel laŭ la manskribaĵo; en la maŝinskribaĵo: Kara patro.

ol mi dumparole povus almenaŭ iome kunteni: En la sekvo Kafko plurfoje reparolos pri sia
nekapablo en ĉeesto de sia patro esprimi siajn pensojn trankvile kaj en logike kohera maniero. Tiu motivo
troviĝas ankaŭ en liaj literaturaj tekstoj: En la rakonto "La verdikto" (1912) la filo, Georgo Bendemano, ne
kapablas defendi sin parole kontraŭ la agresoj de sia patro; plej ofte li restas muta; se li entute parolas, li
diras la malĝustan vorton ĉe la malĝusta okazo: "'Komedianto!' krii Georgo ne povis deteni sin, tuj ekkonis
la damaĝon kaj mordis, nur tro malfrue, - kun rigidiĝintaj okuloj - en sian langon, ke li fleksiĝis pro doloro"
(U 52). Plia ekzemplo el tiu rakonto: "'Vi do embuskis al mi!" kriis Georgo. Kompate diris la patro preterpase:
'Tion vi volis verŝajne diri pli frue. Nun ĝi ja tute ne plu taŭgas.'" (U 54)
En la fragmento "La hejtisto" (1912), kiu unue aperis aparte, la unua ĉapitro de la romano "La malaperinto",
la juna ĉefrolulo Karlo Rosmano defendas tre elokvente la malprave akuzitan hejtiston de la ŝipo, kun kiu li
vojaĝis al Usono, antaŭ la ŝipestro kaj kelkaj aliaj aŭtoritatuloj; Karlo sentas sin "tiom forta kaj spiritpreta,
kiel li hejme eble neniam estis" (E 46). Tamen, kiel ni legas, "li parolintus ankoraŭ multe pli  bone, se li ne
estus konfuzita de la ruĝa vizaĝo de la sinjoro kun la bambubastoneto, kiun li de sia nuna starloko vidis
unuafoje" (E 40). Kiel montriĝas, tiu sinjoro estas lia onklo, la anstataŭanto de la patro en la fremda lando.

Vi dum via tuta vivo streĉe laboris: Kp. la taglibrajn notojn de la 26-a de decembro 1911: "Estas
malagrable aŭskulti, kiam la patro kun senfinaj malicaj aludoj pri la feliĉa situacio de la nuntempuloj kaj
precipe de siaj
infanoj rakontas pri la suferoj, kiujn li devis travivi en sia juneco. Neniu neas, ke li dum jaroj
sekve de
nesufiĉa vintraj vestaĵoj havis malfermitajn vundojn ĉe la kruroj, ke li ofte malsatis, ke li jam 10-jara
devis
ŝovi ĉareton ankaŭ dumvintre kaj tre frumatene tra la vilaĝoj - sed, kaj tion li ne volas kompreni, tiuj
ĝustaj
faktoj ne permesas, kompare kun la plia ĝusta fakto, ke mi ĉion ĉi ne travivis, eĉ nur iomete konkludi,
ke mi
estis pli feliĉa ol li, ke li rajtas fanfaroni pro tiuj vundoj ĉe la kruroj, ke li de la ekkomenco supozas kaj
pretendas, ke mi ne povas aprezi liajn tiamajn suferojn kaj ke fine mi ĝuste pro tio, ke mi ne havis la samajn
suferojn, devas esti senfine danka. Kiom volonte mi ŝatus aŭskulti, se li rakontus seninterrompe pri sia
juneco kaj siaj gepatroj, sed ĉion ĉi aŭskulti en tono de fanfaronado kaj de kverelado, estas turmenta. Ĉiam
denove li kunfrapas la manojn: "Kiu scias tion hodiaŭ! Kion scias la infanoj! Tion suferis neniu! Ĉu hodiaŭ
infano tion komprenas!" (KKAT 323 f.)

"kiel dio en Francio": ("Vivi kiel dio en Francio" – samsenca parolturno: "vivi en ĝuo kaj bruo" (vl)) En
La verdikto la patro riproĉas al la filo tute simile: "Kaj mia filo trairis la mondon
jubile, kontraktis negocojn
preparitajn de mi, transkapiĝis pro plezuro”.

 
kaŭzon por nutrozorgoj: La patro de Kafko dum sia juneco ofte suferis malsaton kaj atentigis siajn infanojn
ofte pri tio, ke pro lia streĉe perlaborita ekonomia sukceso ili fartas pli bone. En letero al sia fratino Ottla
Kafko aludas tiun kaŝitan manieron riproĉi: "La patro havas nur unu veran pravecon riproĉi, nome en tio, ke
ni (indiferente ĉu pro lia merito aŭ lia kulpo) havas pli facilan vivon; li ne konas alian elprovadon ol tiun de
la malsato, de la monzorgoj kaj eble ankaŭ tiun de la malsano, li ekkonas, ke ni ankoraŭ ne sukcesis la
unuajn, kiuj estas sendube fortaj, kaj deduktas el tio la rajton malpermesi ĉian liberan vorton. En tio kuŝas io
vera kaj, ĉar ĝi estas vera, ankaŭ bona. Ĝis kiam ni ne povas rezigni lian helpon ĉe la forpelo de la malsato
kaj la monzorgoj, en nia sinteno kontraŭ li restos timemo kaj ni devos iel al li cedi, eĉ se ni ekstere ne faras
tion." (O 50)

dankemo de infanoj: kp. la kritikan noton de la 12-a de novembro 1914 en la taglibroj de Kafko: "La
gepatroj
kiuj atendas dankemon de siaj infanoj (ekzistas ankaŭ tiaj, kiuj postulas ĝin) estas kiel uzuristoj,
ili riskas
volonte la kapitalon, se ili nur ricevos la interezojn" (KKAT 698).

frenezajn amikojn: Inter la amikoj de Kafko, kiujn rifuzis lia patro, troviĝis i.a. Max Brod (1884 - 1968),
ĉar tiu
subtenis lin en liaj literaturaj inklinoj, kaj la orientjuda aktoro Jichzak Löwy. La 31-an de oktobro 1911
Kafko
notas en sia taglibro: "Por ne forgesi tion, por la kazo ke mia patro refoje nomus min malbona filo, mi
notas,
ke li antaŭ kelkaj parencoj sen aparta kialo aŭ por simple premi min aŭ por liaopinie savi min, nomis
Max
frenezan ventanimulon kaj ke li hieraŭ, kiam Löwy estis en mia ĉambro, parolis kun ironia kapskuado kaj
buŝgrimaco pri fremduloj, kiujn oni lasas en la loĝejon, kio povas interesi ĉe fremdulo, kial oni komencas
tiajn rilatojn ktp. - Mi tamen ne devus noti tion, ĉar mi skribis min vere en malamon kontraŭ mia patro (...)."
(KKAT 214f.)

templon: Per "templo" ĉi tie kaj en la sekvo Kafko celas sinagogon. Ne certas, ĉu la riproĉo de la patro celas
unu aŭ plurajn okazojn; krome ĝuste ja la filo riproĉis al li, ke li nur malsufiĉe enkondukis lin en la judan
kred-komunumon. Strangas ankaŭ la formulado "en la templon (...) al vi" anstataŭ "kun vi", kiu inspiras la
ideon, ke la patro troviĝas jam en la sinagogo kaj atendas la filon. Eble la aŭtoro aludas ĉi tie certajn
okazojn, ekzemple ĉe altaj festotagoj, ĉe kiuj la patro atribuis grandan gravecon esti vidata en la sinagogo
kune kun sia filo.

Francensbado: germ. Franzensbad, kuracloko en nordokcidenta Bohemio, en kiu la gepatroj de Kafko
plurfoje somerumis. (vl)

familian senton: Familia solidareco estis grava por la patro, ĉar ĝi signifis sekuriĝon - ankaŭ ekonomian.
Kafko skribis foje pri si mem en letero al la patro de Felice Bauer: "Mi vivas en mia familio, inter la plej bonaj,
plej amplenaj homoj, pli fremde ol fremdulo. Kun mia patrino mi dum la lastaj jaroj mezume parolis eĉ ne
dudek vortojn tage, kun mia patro mi interŝanĝis apenaŭ iam pli ol salutvortojn. Kun miaj edziniĝintaj fratinoj
kaj la bofratoj mi tute ne parolas, sen paŭti kontraŭ ili. Por la familio mankas al mi ĉia kunviva sento." (F 457)

 
la magazeno: Ĉi tie kaj en la sekvo la aŭtoro celas la patran galanterian magazenon.

trudis al vi la fabrikon: Decembre 1911 Kafko kune kun sia bofrato Karl Hermann fondis la Prager
Asbestwerke Hermann & Co (Pragan asbestfabrikon H.& Co). La patro disponigis monon por tio. Kafko eliris
de la ideo, ke li kiel silenta partnero ne devas aktive okupiĝi pri la entrepreno. Sed ĉiam, kiam lia bofrato
dum iom pli longa tempo ne troviĝis en Prago (tiel ankaŭ dum la mondmilito, kiam Karl Hermann estis
entrupigita), Hermann Kafka premis lin iom kontroli tie. En letero al Brod de la 7-a/8-a de oktobro 1912 ni
legas: "Mia bofrato - la fabrikestro - forvojaĝis ĉi-matene, kion mi en mia feliĉa distriteco apenaŭ rimarkis, en
komerca vojaĝo, kiu daŭros dek ĝis 14 tagojn. Dum tiu tempo la fabriko estas lasita fakte nur al la laborestro,
kaj neniu mondoninto, des malpli tiom nervoza kiel mia patro, dubos pri la komplete trompa mastrumado,
kiu nun regas en la fabriko." (BKB 115) Kafko sentis sin ĝenerale nekompetenta en sia rolo kiel
entreprenisto; se la kontrolado de la fabriko krome ĝenis lian literaturan agadon, li povis tiom malesperiĝi, ke
li pensis pri suicido. En la supre menciita letero skribita dum la laboro ĉe la romano La malaperinto, plue
tekstas: "(Mi) komprenis tute klare, ke por mi ekzistis nun nur du eblecoj, aŭ post la ĝenerala enlitiĝo salti el
la fenestro aŭ en la venontaj 14 tagoj fakte iri en la fabrikon kaj en la oficejon de la bofrato" UBKB 116). La
riproĉon, ke la fondo de la fabriko fariĝis laŭ lia iniciato, li devis aŭdi plurfoje: "mi estis laŭ ĉies opinio la
ĉefkulpulo por la fondo de la fabriko - mi certe transprenis tiun kulpon duonsonĝe" (sl.). Verŝajne la riproĉoj
pro lia mankhava engaĝiĝo por la entrepreno fariĝis dum la fluo de la tempo ĉiam pli akraj, ĉar la aferoj iris
malbone kaj 1917 oni devis fine malfondi la firmaon.

Ottla: La "obstino" de la plej juna fratino de Kafko esprimiĝis inter alie en tio, ke ŝi volis profesie
sendependiĝi kaj krome elektis edzon, kiu ne plaĉis al la patro. Ŝia frato subtenis ŝin en ĉiuj ŝiaj provoj
emancipiĝi; Ottla estis lia preferata fratino, al kiu li sentis sin afina. En letero al Felice Bauer de la 1-a de
novembro 1912 ni legas: "mi havas 3 fratinojn, unu edziniĝinta, unu fianĉiĝinta, la fraŭla estas al mi,
sendepende de la amo al la aliaj, la delonge plej kara" (F 67).

homo ... koro: En La verdikto la patro diras pri la amiko en fremdlando, profesie fiaskinta viro, kiu aranĝis sin
por “definitiva fraŭleco”: “Li estus filo laŭ mia koro” (U 51).

Robert Kafka: Filo de Filipp, frato de Hermann Kafka; Robert (1881 - 1922) laboris en Prago kiel advokato
kaj tia ankaŭ partoprenis la fondon de la asbestfabriko. Li ŝajnis al Kafko kvazaŭ la esenco mem de vigleco;
ŝajnas, ke li diris al sia lasta vivkunulino Dora Dyamant pri sia kuzo: “[...] tiu grandioza homo. Kiam tiu
Robert  [...] venis al la Sophienschwimmschule [Sophie-naĝlernejo], desaltis en la akvon kaj tie ruliĝis kun la
forto de bela besto [...], tio estis grandioza.” (FK 180) En taglibra noto el la 13-a de oktobro 1911 li priskribas
la “D-ron Kafka” malpli flate kiel viglan viron, kiel “grasan, nigran, provizore sanan, mezgrandan, de
konstanta cigaredfumado ekscititan judon” (KKAT 78). En la okuloj de la patro la nevo estis supera al lia
propra filo eble ankaŭ pro tio, ke li atingis profesie pli altan pozicion kaj estis edzo. Robert Kafka mortis 1922
pro mistera malsano de lieno.

Karl Hermann: la “fabrikposedanto” (1883 - 1939), edzo de la fratino Elli (Gabriele) de Kafko. Li ŝajnis
multrilate afina al Hermann, havis, kiel tiu, fortikan staturon kaj estis sukcescela komercisto kun forta trudivo.
“Nun miaj gepatroj aparte amas lin”, tiel pri tiu bofrato en taglibra noto de la 3-a de novembro 1911 (KKAT
222).

fratoj ... fratinoj: La dua filo de Hermann kaj Julie Kafka, Georg, naskiĝis 1885 kaj mortis 1886 pro morbilo;
Heinrich naskiĝis 1897 kaj mortis apenaŭ 1,5-jara pro inflamo de la meza orelo. La fratinoj de Kafko Elli
(Gabriele), Valli (Valerie) kaj Ottla (Ottilie) naskiĝis 1889, 1890 kaj 1892. En letero al Felice Bauer el la
19-/20-a de decembro 1912 Kafko skribas: “Mi esta la plej aĝa el ses gefratoj, du fratoj, iomete pli junaj ol
mi, mortis infanetoj kulpe de kuracistoj, poste estis ioma silento, mi estis la sola infano, ĝis kiam, post 4, 5
jaroj, separite de 1 respektive de 2 jaroj, alvenis la tri fratinoj” (F 193).

Löwy ... Kafka fono: Tian kuniĝon de kontraŭaj kaj fine neakordigeblaj heredaj ecoj Kafko temigas ankaŭ en
la 1917 estiĝinta, dumvive ne publikigita prozaĵo Bastardo, en kiu li priskribas strangan miksvivaĵon: “Mi
havas strangan beston, duone katido, duone ŝafido. ĝi estas heredaĵo el la posedaĵo de mia patro. Sed ĝi
vere evoluis nur en mia tempo, antaŭe ĝi estis multe pli ŝafido ol katido. Sed nun ĝi havas de ambaŭ same
multe. De la kato kapon kaj ungegojn, de la ŝafo grandon kaj figuron; de ambaŭ la okulojn, flagrajn kaj
sovaĝajn, la felhararon, mole stretan, la movojn samtempe saltajn kaj ŝtelirajn.” (KKAN I, 372) Fine de la
teksto: “ĝi havas en si ambaŭajn viglecojn [maltrankvilojn], tiun de la kato kaj tiun de la ŝafido, spite al
ilia malsamenco. Tial ĝi sentas sian haŭton tro malvasta. [...] Eble por tiu besto la tranĉilo de buĉisto estus
liberiĝo, sed tiun mi devas rifuzi al ĝi kiel al heredaĵo.” (sl., p. 372)
Dum la familio de la patro reprezentis por Kafko agresemon - “viv-, komerc-, konkeremon” - tiu de Löwy
reprezentis pli intelektan kaj senteman homtipon. Pri la prauloj de la patrino li skribas en membiografia skizo
en siaj taglibroj: “Mi nomiĝas hebree Anschel kiel la avo de mia patrino de la patrina flanko, tre pia kaj klera
viro kun longa blanka barbo, kiel memoras mia patrino, kiu estis 6-jara, kiam li mortis. [...] ŝi memoras ankaŭ
la multajn la vandojn plenigantajn librojn de la avo. [...] La patrino de mia patrino mortis frue pro tifo. Ekde tiu
ĉi morto ŝia avino fariĝis melankolia, rifuzis manĝi, parolis kun neniu, foje, jaron post la morto de sia filino ŝi
eliris promeni kaj neniam plu revenis, ŝian kadavron oni tiris el la Elbo. Eĉ pli klera viro ol la avo estis la
praavo de la patrino, ĉe kristanoj kaj judoj alte konsiderata, ĉe fajrego okazis pro lia pieco la miraklo, ke la
fajro transsaltis lian domon kaj domaĝis ĝin, dum la domoj ĉirkaŭe forbrulis.” (KKAT318)
La tri fratoj kaj du duonfratoj de la patrino (ŝia patro denove edziĝis post la memmortigo de lia unua edzino)
ŝajnis por Hermann Kafka ĉiuj vivofremdaj apartemuloj; ili ja sukcesis profesie establiĝi, sed neniam edziĝis
kaj per tio laŭ la patro de Kafko staris marĝene de la socio. Escepto estis Richard Löwy, kiu vivis en Prago
kun sia edzino kaj kvar infanoj kaj posedis magazenon por laborvestaĵoj (pri Josef Löwy, 1858 - 1932, kiu
plejparte vivis eksterlande kaj estis edziĝinta kun belgino, oni apenaŭ scias ion; ŝajnas ke li ne havis rektajn
rilatojn kun la familio de sia fratino). Kafko bone konis precipe Alfred Löwy (1852 - 1923), kiu vivis en
Madrido kiel fervojdirektoro, kaj Siegfried Löwy (1867 - 1943), kiu laboris kiel kuracisto en la vilaĝeto Triesch
en Moravio. La onklo Rudolf (1861 - 1921) laboris kiel librotenisto en Praga bierfarejo, konvertiĝis al
katolikismo, kaj ŝajnas ke Hermann Kafka konsideris lin freneza; li kelkfoje timis, ke lia filo fariĝos “dua onklo
Rudolf, do la frenezulo de la nova postkreskanta familio” (KKAT 304).

onkloj Philipp, Ludwig, Heinrich: tri fratoj de la patro. Philipp (1846/47 - 1914) estis komercisto en Kolin,
Ludwig (1857 - 1911) asekuragento en Prago, Heinrich (1851 - 86) komercisto en Leitmeritz. Klaus
Wagenbach kontrastigas la tri fratojn kun Hermann Kafka jene: “[Ili] pli leĝere prenis la amarajn spertojn de
la infanaĝo, sed kontraste ĉe la patro de Kafko ili nur plifortigis lian sen tio forte evoluintan energion kaj
decidiĝon al monomanio. Estis monomanio, kiu igis lin prijuĝi la mondon nur laŭ speco de pozitivisma
efikecprincipo [...].” (W 17)

multon heredis de vi: Kuntekste kun la ĵus dirita klariĝas, kial Kafko kredis, ke li heredis de la patro mankon
da senzorgemo kaj sekve de tio emon al memturmentado.


la nepoj kaj la bofilo: Felix (1911 - 40) kaj Gerti (1912 - 1972), infanoj de la fratino de Kafko Elli kaj Karl
Hermann, kiel ankaŭ Marianne (nask. 1913) kaj Lotte (1914 - 31), filinoj de la fratino Valli kaj Josef Pollak.
“La bofilo” estas Karl Hermann, kiu ja estis aparte simpatia al la patro.

Valli: La dua plej aĝa fratino.

distretos min, ke nenio restos de mi: Per la verbo “distretos” la patro estas priskribata ĉi tie el la
perspektivo
de - ankaŭ en korpa senco - malpli alta. Tiu motivo ankaŭ troviĝas en la rakonto La transformiĝo
(1912/13).
La filo, fariĝinta insekto kaj ne plu rekte iranta, sed krablanta sur la planko, vidas sin elmetita al
atako de la
patro: “[La patro] kaptis per la dekstra mano la bastonon de la prokuristo, kiun tiu postlasis kun
ĉapelo kaj surtuto sur seĝo, prenis per la maldekstra grandan ĵurnalon de sur la tablo kaj komencis,
stamfante per la piedoj, svingante la bastonon kaj la ĵurnalon, repeli Gregoron en lian ĉambron. Nenia peto
de Gregoro helpis, nenia peto estis ankaŭ komprenata, kiom ajn humile li turnis la kapon, la patro stamfis
nur pli forte per la piedoj.” Simila sceno ree troviĝas poste: “Eble [La patro] mem ne sciis, kion fari; tamen li
levis la piedojn nekutime alten, kaj Gregoro miris pri la grando de liaj botplandumoj.” (V 42)

Felix: La okjara nevo de Kafko.

ligita al la magazeno: En la letero al Felice Bauer, en kiu li informas pri la frua morto de siaj fratoj, tekstas
jene: “Tiel mi vivis tre longan tempon sola [...], ĉar miaj gepatroj estis ja konstante en la magazeno” (F 193).
La galanteria magazeno estis fondita per malmultaj propraj monrimedoj kaj dum la unuaj jaroj de ĝia ekzisto
postulis la tutan fortostreĉon kaj de la patro kaj de la patrino. La edukado de la filo estis transdonita al
vartistino kaj poste al franca edukistino.

incidento el la unuaj jaroj: Tiu incidento okazis verŝajne en la tempospaco inter 1886 kaj 1889.

balkono: en la originalo “Pawlatsche”, el ĉeĥa palaĉ balkono, kiu ĉe la interna kortoflanko de multaj Pragaj
domoj kunligis plurajn loĝejojn.

la giganta viro, mia patro: El la perspektivo de infano, kompreneble ĉiu patro estas giganto. Sed Kafko
sentis sin dum sia tuta vivo malsupera al sia patro ankaŭ en korpa rilato. Hermann Kafka estis ne nur
altkreska, sed de aparte fortika staturo. En La verdikto la filo, kiu eniras la ĉambron de sia patro, rimarkas
unue, ke tiu estas “ankoraŭ giganto” (U 47); poste montriĝas, ke la patro malgraŭ sia kadukeco superas lin
ĉiurilate, ke li estas do pli forta: “Vi volis min kovri, tion mi scias, mia bubeto, sed kovrita ankoraŭ mi ne
estas. Kaj eĉ se estas mia lasta forto - sufiĉa por vi, tro por vi.” (U 51) En pluraj tekstoj de Kafko troviĝas tiaj
patrofiguroj, ĉe kiuj fizikan grandecon akompanas agresemo; en la prozofragmento La urba mondo (1911)
okazas disputo inter la filo, kiu estas “iom aĝa studento”, kaj la patro, “glatrazita viro kun peza karnovizaĝo”.
“’Fine’ diris tiu, kiam Oskar apenaŭ metis la piedon en la ĉambron, restu ĉe la pordo mi petas, ĉar mi tiom
koleras kontraŭ vi ke mi ne certas pri mi. Sed patro diris Oskar kaj rimarkis nur dumparole kiom li estis
kurinta. Silentu kriis la patro kaj leviĝis, ĉe kio li kovris fenestron.” (KKAT 151)

militsalutis kaj marŝis: Hermann Kafka do certe ofte kaj volonte rememoris la tempon kiam li estis serĝanto.
 
edziĝintenco: v. (46,14)

Pepa: “Pepa” estis la karesnomo de Josef Pollak (1882 - 1942), ekde januaro 1913 edziĝinta al Valli, fratino
de Kafko. Hermann Kafka ne estis kontenta pri siaj bofiloj, ĉar ili ne povis certigi al liaj filinoj la esperitan
ekonomian sekurecon; en Karl Hermann li malkovris almenaŭ la avanciĝemon, kiu tiom forte distingis lin
mem. En letero al Felice Bauer el la 25-a de aŭgusto, en kunteksto kun siaj propraj edziĝintencoj Kafko
parolas pri la zorgoj, kiuj premis la patron pri la edzoj de la fratinoj: “Sed la patro ege laboris dum sia tuta
vivo kaj estigis el nenio relative iomon. Sed tiu progresado ĉesis jam de jaroj, ekde la plenjariĝo de la filinoj,
kaj nun, per la edziniĝo de la filinoj, transformiĝis en teruregan malprogreson, kiu daŭras seninterrompe. Laŭ
la sento de la patro, liaj bofiloj kaj liaj infanoj, nun kun mia escepto, vivas je liaj kostoj. La sento estas
bedaŭrinde tute prava kaj senmezure plifortiĝas ankoraŭ pro la sanstato de la patro, arteriosklerozo. Nun li
pensas, ke mi edziĝos, kiu ĝis nun estis parte ekster tiuj zorgoj, kaj laŭ lia kalkulo nepre falos en mizeron, se
ne tuj, tiam post du jaroj [...].” (F 454)

Tiam kaj tiam ... ankoraŭ nun: Pri la komunaj vizitoj al la Civilschwimmschule [civila naĝlernejo] situanta
ĉe la Moldavo, Kafko - laŭ Brod - raportis detale al sia lasta vivkunulino Dora Dyamant: “Kiel knabeto, kiam
mi ankoraŭ ne sciis naĝi, mi kelkfoje iris kun la patro, kiu ankaŭ ne scias naĝi, en la sekcion por nenaĝantoj.
Tiam ni sidis kune nudaj ĉe la bufedo, ĉiu kun sia kolbaso kaj duona litro da biero. Kutime la patro kunportis
la kolbason, ĉar ĝi estis tro kosta en la naĝlernejo. - Imagu tion ĝuste, la giganta viro kun la eta ostofasko ĉe
la mano, kiel ni ekzemple senvestiĝis en la malgranda kabino en mallumo, kiel li poste eltiris min, ĉar mi
hontis, kiel li poste volis instrui al mi sian pretenditan naĝadon kaj tiel plu. Sed poste la biero!” (FK 180) En
sia lasta letero al siaj gepatroj skribita unu tagon antaŭ sia morto, Kafko rememorigas tiujn okazojn: “Cetere,
kiel mi nun dum la varmego memoras plurfoje, ni jam estis regulaj komunaj bierdrinkuloj, antaŭ multaj jaroj,
kiam la patro prenis min kun si al la Civilschwimmschule”. (2-a de junio 1924; BE 80 s.)

ĉeĥoj, ... germanoj, ... judoj: la tri etnaj grupoj, el kiuj konsistis la Praga loĝantaro.

la jida aktoro Löwy ... puloj: Kafko ekkonis la aktoron Jizchak Löwy (1887 - 1942), Varsovi-devena, en
oktobro 1911. Li apartenis al malgranda teatra grupo, kiu en Praga kafejo ludis pecojn en “ĵargono”, t.e. en
la jida (judgermana) lingvo. Kafko sentis sin altirata al pluraj membroj de la ensemblo, sed precipe al Löwy, kiu dum
interparoloj konatigis al li iom el la vivo de la piaj orientaj judoj. En siaj taglibroj Kafko faris multnombrajn
notojn kaj pri la teatraj prezentadoj, kiun li vizitis, kaj pri la rakontoj de Löwy. Al Hermann Kafka ne plaĉis la
rilato de sia filo kun la senrimeda migranta aktoro, kiu krome vekis en li intereson pri la ortodoksa kredo, kiu
liaopinie deturnis lin de la esenca afero, la ekonomia sukceso. En taglibra noto de novembro 1911 Kafko
retenas eldiron de la patro pri Löwy, kiun li mem “admirus eĉ en polvo”. (KKAT 81): “Löwy - Mia patro pri li:
Kiu enlitiĝas kun hundoj leviĝas kun cimoj”. (KKAT 223)
mi jam bedaŭris ĝin, dum mi diris ĝin: ...

laŭ vi forta malsato: Por Kafko la figuro de la patro estis nedisigeble asociita kun tiu de forta manĝanto. La
sana apetito ĉe tio reprezentis vitalecon, forton kaj ankaŭ seksan potencon. En siajn literaturajn tekstojn
Kafko ĉiam denove enkondukis homojn, kiuj distingiĝas per tio, ke ili alprenas grandajn kvantojn da nutraĵo
en preskaŭ animaleca maniero; li kontrastigas al ili figurojn, kies apartemeco esprimiĝas inter alie ankaŭ
per konstanta senapetiteco. Karakteriza por tio estas la sekva tekstero el la romano La malaperinto, en kiu
Karlo Rosmano, kiu pro naŭzo apenaŭ povas manĝi ion, observas tian fortan manĝanton, “grandan dikan
sinjoron” (KKAV 69):
“[Sinjoro Green] albuŝigis pecon, kie la lango, kiel Karlo rimarkis hazarde, kaptis la manĝaĵon per elano. Li
preskaŭ naŭziĝis kaj li leviĝis. Preskaŭ samtempe sinjoro Polundo kaj Klara ekkaptis liajn manojn. “Vi devas
ankoraŭ resti sida”, diris Klara. Kaj kiam li ree sidis, ŝi flustris al li: “Ni baldaŭ kune malaperos. Paciencu.”
Intertempe sinjoro Green trankvile manĝadis, kvazaŭ estus la natura tasko de sinjoro Polundo kaj
Klara, trankviligi Karlon, se li kaŭzis al li vomemon.
La manĝo daŭregis precipe pro la precizeco, per kiu sinjoro Green traktis ĉiun pladon, kvankam li estis ĉiam
preta akcepti senlace ĉiun novan pladon, la afero vere ekŝajnis kvazaŭ li volus funde senstreĉiĝi de sia
maljuna dommastrino. De tempo al tempo li laŭdis Klaran pro ŝia arto de dommastrumado, kio videble flatis
ŝin, dum Karlo estis tentata repuŝi lin, kvazaŭ li atakus ŝin. Sed sinjoro Green eĉ ne kontentiĝis je ŝi, sed
plurfoje bedaŭris, sen levi la rigardon de la telero, la okulfrapan senapetitecon de Karlo.” (KKAV 82 s.)

kornervozeco: Lia kormalsano estis uzata de Hermann Kafka ankaŭ kiel premilo kontraŭ siaj familianoj. Kp.
ekzemple la taglibran noticon, kiun Kafko supaperigis la 26-an de aŭgusto 1911, la antaŭtagon de sia vojaĝo
en la feriojn: “Morgaŭ mi vojaĝos al Italio. Nun vespere la patro ne povis endormiĝi pro ekscitiĝo, ĉar li estis
tute emociita de la zorgo pri la magazeno kaj de sia de tio kaŭzita malsano. Sur la koron malseka tuko,
vomemo, spirmanko, suspiranta irado tra la ĉambro. [...] Mi diras ke la mizero kun la magazeno povas daŭri
ja nur kvaronjaron, poste ĉio pliboniĝos. Li iradas tra la ĉambro suspirante kaj kapskuante. Estas klare, ke
vidate de li, ni ne deprenas kaj eĉ ne mildigas liajn zorgojn, sed eĉ ne, vidate de ni, eĉ en nia plej bona
intenco kuŝas ankoraŭ iom malĝoja konvinko, ke li devas zorgi pri sia familio.” (KKAT 39 s.)

neebleco de trankvila rilato: Tio estas temigita en pluraj rakontoj; ekzemple en La verdikto, La transformiĝo
kaj La urba mondo, en kiuj la filoj estas elmetitaj al korpaj aŭ parolaj agresoj de la patroj, la patroj esprimas
kriegante siajn riproĉojn: “Vian diboĉan vivon mi simple ne plu eltenas. Mi estas maljunulo. En vi mi pensis
trovi konsolon por la maljuneco, sed envere vi estas al mi pli malbona ol ĉiuj miaj malsanoj. Fi pri tia filo, kiu
per pigreco, malŝparo, malico kaj stulteco premas sian maljunan patron en la tombon. Ĉie tie eksilentis la
patro, sed movis sian vizaĝon kvazaŭ li ankoraŭ parolus.” (La urba mondo; KKAT 151 s.)

mi mallernis paroli: ...

la ordinare fluanta homa lingvo: Ĉi tio ŝajnas preskaŭ aludi la rakonton La transformiĝo. La filo tie
estas ne
nur ekstere transformita al insekto, li ankaŭ ne plu regas la homan lingvon: “’[...] ĉu vi nun aŭdis
Gregoron
paroli?’ ‘Tio estis besta voĉo’, diris la prokuristo, rimarkinde mallaŭte kontraste al la kriegado de la
patrino.”
(V 16)

mi disŝiros vin ... kiel fiŝon: Kp. la membiografian noticon el aŭgusto 1917 (la pulmomalsano de
Kafko estis
ĵus aperinta): “Kaze ke mi baldaŭ mortos aŭ fariĝos komplete vivmaltaŭga - tiu ebleco estas granda
ĉar en la
lastaj du noktoj mi havis fortan sangotusadon - tiam mi rajtas diri, ke mi disŝiris min mem. Se mia patro
antaŭe en sovaĝaj sed nuraj minacoj kutimis diri: Mi disŝiros vin kiel fiŝon - fakte li ne tuŝis min eĉ per fingro
- tiam la minaco nun realiĝas sendepende de li. La mondo - F[elice] estas nur ĝia reprezentanto - kaj mia
mio disŝiras en nesolvebla kontraŭeco mian korpon.” (KKAN I, 401 s.)

Elli: la plej aĝa fratino de Kafko.

konstantinopla letero: Verŝajne temas pri komerca letero. En la taglibro de Kafko troviĝas komenco de
rakonto, kiu ekas per la alveno de komerca vojaĝanto en Konstantinoplo. (KKAT 493 - 499)

somerumado: La familio de Kafka havis dum kelka tempo luatan someran loĝejon en Radesovitz (ĉeĥe:
Radesoviĉe) ĉe Prago, atingeblan trajne de la ĉefurbo.

lasta malsano: Kafko malsaniĝis oktobre 1918 pro la tiam en grandaj partoj de Eŭropo furiozanta Hispana
gripo; el tio evoluis ambaŭflanka pneŭmonio; dum pluraj tagoj lia vivo estis en serioza danĝero.

De ĉiam vi faris al mi la riproĉon ...: Kp. la taglibran noton de la 26-a de decembro 1911: "Estas
malagrable
aŭskulti, kiam la patro kun senfinaj malicaj aludoj pri la feliĉa situacioo de la nuntempuloj kaj precipe
de siaj
infanoj rakontas pri la suferoj, kiujn li devis travivi en sia juneco. Neniu neas, ke li dum jaroj sekve de
nesufiĉaj vintraj vestaĵoj havis malfermitajn vundojn ĉe la kruroj, ke li ofte malsatis, ke li jam 10-jara devis
ŝovi ĉareton ankaŭ dumvintre kaj tre frumatene tra la vilaĝoj - sed, kaj tion li ne volas kompreni, tiuj ĝustaj
faktoj ne permesas, kompare kun la plia ĝusta fakto, ke mi ĉion ĉi ne travivis, eĉ nur iomete konkludi, ke mi
estis pli feliĉa ol li, ke li rajtas fanfaroni pro tiuj vundoj ĉe la kruroj, ke li de la ekkomenco supozas kaj
pretendas, ke mi ne povas aprezi liajn tiamajn suferojn kaj ke fine mi ĝuste pro tio, ke mi ne havis la samajn
suferojn, devas esti senfine danka. Kiom volonte mi ŝatus aŭskulti, se li rakontus seninterrompe pri sia
juneco kaj siaj gepatroj, sed ĉion ĉi aŭskulti en tono de fanfaronado kaj de kverelado, estas turmenta. Ĉiam
denove li kunfrapas la manojn: "Kiu scias tion hodiaŭ! Kion scias la infanoj! Tion suferis neniu! Ĉu hodiaŭ
infano tion komprenas!" (KKAT 323 f.)

la Zürau-a aventuro de Ottla: La fratino de Kafko eniris post la popollernejo en la patran magazenon kiel
helpanto; sed baldaŭ vekiĝis en ŝi pli kaj pli forte la deziro sendependiĝi kaj lerni profesion; komence de
1917 ŝi petis akcepton en la agrikultura lernejo. En aprilo samjara ŝi decidiĝis transpreni la mastrumadon de
farmbieno en la vilaĝo Zürau en nordokcidenta Bohemio, kiu apartenis al la - pro militservo forestanta -
bofrato Karl Hermann. Ŝi realigis tiun decidon, en kiu ŝia frato apogis ŝin, kontraŭ la rezisto de ŝiaj gepatroj.
Hartmut Binder komunikis eltiraĵon de nepublikigita letero de Irma Kafka al Ottla; ni legas tie: “mi devas ĉi
vespere nepre skribi al vi kaj diri al vi, ke vi fermu tie [en Zürau] la budon kaj venu al Prago. Ŝi ankoraŭ ĝis
nun ne komprenas, ke vi povis ŝarĝi vin je io tia, ‘ĉar vi ja ne bezonis tion’”. (Binder, p. 439) Kafko mem
restadis en Zürau post apero de lia tuberkulozo de septembro 1917 ĝis aprilo 1918 kun kelkaj interrompoj.
 
stratmagazeno: Verŝajne la aŭtoro celas la magazenon en la tempo, kiam ĝi estis ankoraŭ pure
pomalgranda magazeno.

traktado de la dungitaro: Ŝajnas, ke la facile eksplodema Hermann Kafka troviĝis plurfoje en militstato kun
sia dungitaro. Atesto pri tio troviĝas en la taglibroj de Kafko: “16. X 11 Peniga dimanĉo hieraŭ. La patro
maldungis la tutan dungitaron. Per afablaj paroladoj, bonkoreco, efiko de sia malsano, de sia grandeco kaj
antaŭa forto, de sia sperto, sia saĝo li en ĝeneralaj kaj privataj interparoladoj li regajnas preskaŭ ĉiujn.”
(KKAT 83) Kp. ankaŭ La verdikto, kie la patro diras, ke li estis persekutita “de la malfidela dungitaro”. (U 52)

Assicurazioni Generali ... maldungo: La Assicurazioni Generali estis privata asekurkompanio kun ĉefsidejo
en - ĝis 1918 aŭstra - Triesto, en kies Praga filio Kafko eniris oktobre 1908 kiel anstataŭanto. Li rezignis tiun
laborpostenon, kiu neniam vere plaĉis al li, post kvaronjaro. Pri la premo, kiun li suferis en la oficejo de la
Assecurazioni, li raportis en letero al sia amikino Hedwig Weiler: “Vidu, mi havis abomenan semajnon, ege
multan laboron en la oficejo, eble tio estos nun ĉiam tiel, ja oni devas perlabori sian tombon, [...] oni pelis
min kiel sovaĝan beston, kaj ĉar mi ja tute ne estas tia, kiom laca mi estis do” (Br 55). En letero al Felice
Bauer  de la 14-a de majo 1916 li memoriĝis pri la kialoj de sia maldungiĝo: “Mi maldungis min ne ĉar mi
havis pli bonan postenon, kio ankaŭ ĝustis, sed ĉar mi ne povis elteni, kiel oni skoldis maljunan oficiston” (F
657). ĉar li celis forlasi la servon post tiom mallonga tempo gardante la eksterajn formojn, Kafko fine
prezentis kuracistan atestilon pri nervozeco kaj ekscitiĝemo de la koro.

pulmomalsana komizo ... malsana hundo: La malbona traktado al tiu viro fare de la patro kompreneble
ricevis por Kafko poste pro lia propra pulmomalsano apartan gravecon.

la prefero de Ottla por la rilatoj kun malriĉuloj, la kunsidado kun la servistino:
El letero al Milena Jesenská de januaro/februaro 1923 Kafko parolas ankaŭ pri tiu partieco de Ottla por socie
malpli altaj homoj, kiu tiom
incitis ŝian patron: “en la apuda kuirejo la fratino babilas kun la kuiristino, kion
mi ja povus sed ne volas ĝeni
per la unua tuseto, ĉar tiu knabino - ni havas ŝin nur de kelkaj tagoj - 19-jara,
gigante forta, asertas esti la
plej malfeliĉa estaĵo de la mondo, senkaŭze, ŝi estas nur malfeliĉa, ĉar ŝi estas
malfeliĉa, kaj bezonas la
konsolon de la fratino, kiu cetere de ĉiam, kiel diras la patro: ‘prefere sidas ĉe la
servistino’.” (M 315 s.)

al mi mankas la komerca sento: Laŭ la opinio de la gepatroj estis precipe la literaturaj emoj de la filo kiuj
malhelpis lin evoluigi komercan senton ĝenerale kaj intereson por la patra magazeno speciale. Kp. la
taglibran noton de la 19-a de decembro 1912 pri interparolo de Kafko kun sia patrino: “Ŝi kredas min sana
juna viro, kiu iomete suferas pro iluzio esti malsana. Tiu iluzio malaperos kun la tempo per si mem, sed
edziĝo kaj generado de infanoj forigus ĝin plej radikale. Tiam ankaŭ la intereso por literaturo reduktiĝos al tia
grado, kiu eble necesas al kleruloj. La intereso por mia profesio aŭ por la fabriko aŭ por tio, kio hazarde
venas en miajn manojn, estiĝos kun memkomprenebla neĝenata grando.” (KKAT 303)

tra la gimnazio kaj tra la juro-studado: Kafko frekventis ekde 1893 la renoman Altstädter Gymnasium
[malnovurba gimnazio]. Li taksis sin mem - malprave - malbona lernanto kaj havis ofte angoron antaŭ
la lecionoj. En letero al Milena Jesenská el la jaro 1920 li skribas, ke li tiam kelkfoje sentis specon de
“mortdeziro”: “ekzemple en la kalkulleciono, kiam mi vidis la profesoron supre foliumi en sia notlibro kaj
verŝajne serĉi mian nomon kaj kun tiu aspekto de forto, teruro kaj realo komparis mian nekompreneblan
neniom da konoj” (M 146) Li komencis la studadon de juro post la abiturienta ekzameno 1901 ĉe la Prager
Karlsuniveristät [Praga Karola universitato], sen interna emo al tio. 1906 li sukcesis la finan ekzamenon kun
la suma noto “sufiĉa” kaj doktoriĝis la 16-an de junio (d-ro jura).

oficista skribtablo: Post rezigni pri sia posteno ĉe la Assecurazioni Generali, Kafko eklaboris 1908 ĉe la
duonŝtata Arbeiter-Unfall-Versicherungs-Anstalt für das Königreich Böhmen [Laborista akcidentasekuro
por la reĝlando Bohemio]. Al judoj la laboro en tiu institucio estis normale malebligita. Kafko ricevis sian
postenon helpe de la tiama direktoro, kiu estis la patro de iu el liaj iamaj samklasanoj. Max Brod klarigis,
kiuj motivoj tiam influis Kafkon - kaj lin mem - en la elekto de profesio: “Kion ni ambaŭ arde alstrebis, estis
posteno kun ‘simpla frekvenco’ - do deĵoro de matene ĝis la 2-a aŭ 3-a horo posttagmeze [...]. Postenoj en
privataj servoj, kiuj havis deĵorhorojn antaŭ- kaj posttagmeze, lasis plu nenion kuntenan por literatura laboro,
promenadoj, legado, teatro ktp. [...] Kafko atingis post mallonga antaŭludo en streĉa privatservo
(Assecurazioni Generali) fine en julio 1908 la sopiratan postenon en duonŝtata instituto de la
‘Arbeiter-Unfall-Versicherungs-Anstalt für das Königreich Böhmen in Prag’.” (FK 73 s.)

avareco: Kafko riproĉis sin mem plurfoje pro avareco: “Mi ne havas ĝustan juĝon pri la mono (eĉ se mi
heredis de mia patro avarecon en etaj aferoj, sed bedaŭrinde ne la mongajnemon) kaj pri la vivbezonoj eĉ
tute ne.” (F 454) Sed aliflanke lia socia sinteno estas atestita; tiel ekzemple Julie Kafka skribas en letero de
la 20-a de julio 1914 al la patrino de Felice Bauer pri sia filo jenon: “Sian monon li dividas kun siaj malriĉaj
kolegoj, ĉar por siaj bezonoj ne necesas multe”. (F 612)

konstante suferon kaj ĉagrenon: La indignon de la patro kaŭzis ne nur la provoj de Ottla profesie
sendependiĝi, kaj en tiu kunteksto precipe la “aventuro de Zürau”, sed ankaŭ ŝia decido edziniĝi al kristana
ĉeĥo. Ŝi estis ekkoninta la juriston Josef David (1893 - 1962) jam antaŭ la unua mondmilito kaj edziniĝis al li
en junio 1920.

Löwy ... Kafkaj armiloj: La aŭtoro eble celas, ke en Ottla ligiĝis la sensiveco de la familio Löwy kaj la
volforteco de la familio Kafka.

Irma: Irma Kafka (1889 - 1919), filino de la 1911 mortinta onklo Ludwig; ŝi laboris certan tempon en la
galanteri-magazeno de Hermann Kafka. Ottla estis ŝia intima amikino; en letero de la 25-a de septembro
1916 Ottla skribas: “Mi ne bone taŭgas en ĝi, cetere ankaŭ ne Irma.” (Binder, p. 440)

Li timas, ke la honto ...: La lasta frazo de la kun “fino” titolita ĉapitro de la proces-romano de 1914/15 (kiu
estiĝis kronologie kiel dua) tekstas en sia fina versio: “’Kiel hundo!’ diris li, estis kvazaŭ la honto transvivos
lin.” (KKAP 312) Kp. ankaŭ leteron al Brod de novembro 1917, en kiu Kafko resumas sian vivon negative kaj
poste citas tiun ĉi frazon: “’Estis, kvazaŭ la honto transvivos lin” estas proksimume la fina parolo de la
procesromano”. (BKB 195)

Kvar tagojn en la jaro: Oni tiam moke nomis tiujn, kiuj iris en la sinagogon nur okaze de la tri plej altaj
religiaj festotagoj kaj de la naskiĝtago de la imperiestro ‘kvartagjudojn’.

almenaŭ pli proksimaj al la indiferentuloj: En tiu kunteksto interesas taglibra noto pri partopreno
en diservo
en la Prager Altneusynagoge [Praga ‘Malnov-nova sinagogo’]. Estas okulfrape, kiom dinstancite Kafko
observas la aliajn kredantojn kaj ke li evidente dubas ĉe kelkaj el ili, ĉu ilia sinteno estas esprimo de religia
emocio: “Altneusynagoge hieraŭ. Kolnidre. Obtuza borsa murmurado. [...] Preĝejeca interno. Tri piaj
evidente orientaj judoj. En ŝtrumpetoj. Klinitaj super la preĝlibro, la preĝmantelon tiritan super la kapon, kiom
eble plej etiĝintaj. Du ploras, ĉu emociitaj nur de la festotago? Unu havas eble nur dolorajn okulojn [...]. La
knabeto, kiu sen la plej eta kompreno de la tuto kaj sen ebleco orientiĝi, kun la bruo en la oreloj, ŝovas sin
kaj estas ŝovata tra la kunpremitaj homoj. La laŭŝajna komizo, kiu rapide skuiĝas preĝante, kio
kompreneblas nur per provo elparoli ĉiun vorton plej eble forte, kvankam eble nekompreneble, ĉe kio li
domaĝas la voĉon, kiu krome ĉe la bruo ne atingus klaran grandan akcentadon. La familio de la
bordelposedanto. En la Pinkassynagoge [sinagogo Pinkas] mi estis senkompare pli forte emociita de la
judeco.” (1-a de oktobro 1911; KKAT 47 s.) Kiam Kafko ĉeestis la ritan cirkumcidon de sia nevo Felix, li
rimarkis, kiel “la ĉeestantoj escepte de la du avoj pasigis la tempon, en kompleta nekompreno de la
antaŭpreĝataj tekstoj, kun revado aŭ enuo.” (24-a de decembro 1911; KKAT 311)

mi do traoscedis kaj tradormetis ...: Kp. skribaĵon al Felice Bauer de la 16-a de septembro 1916:
“La templo
ne estas io atingebla ŝtelpaŝe. Oni ne povas tion nun, kiel oni ne povis ĝin en infanaĝo; mi memoras
ankoraŭ, kiel mi infano vere dronis en la terura enuo kaj sensenceco de la templaj horoj; estis antaŭstudoj,
kiujn la infero faris prepare al la posta ofica vivo.” (F 700)

la federa kesto: la kesto en la sinagogo, en kiu estis konservataj la torao-ruloj. Ŝajnas do, ke la vertikale en
la kesto starantaj skribaĵruloj, kies plejmulto staris en altvalore ornamitaj ŝtofaj ingoj, memorigis la junan
Kafkon pri pupoj.

alvokata al la torao: Kvarfoje en la semajno oni antaŭlegas en la sinagogo el la torao; komunumanoj, kiuj
estas tiumaniere distingotaj, estas alvokataj al la antaŭleganto, kiu staras fronte antaŭ la altaro.

barmicvo: Bar-Mizwa(h); ceremonio ekvivalenta proksimume al la kristana konfirmacio, per kiu oni atestas al
la vira junulo post plenumo de lia 13-a vivjaro lian religian plenaĝecon. La barmicvo de Kafko okazis la
18-an de junio 1896; lia patro, kiu tendencis al asimiliĝo, nomis ĝin ‘konfirmacio’ (faksimilo de la invitkarto al
la solenaĵo troviĝas ĉe Wagenbach, p. 59).

animmemorfesto: Maskil, preĝoj por la animgraco de mortintoj.

sedera vespero: religia festo okazanta dum la du unuaj paskovesperoj en hejma rondo; komuna festeno
estas parto de la ceremonio.

etendita mano: La riproĉo celas la fakton, ke Hermann Kafka konsideris la diservon pli kiel societan
aranĝon, kiu liaopinie ricevis apartan brilecon per la ĉeesto de Pragaj ‘monnobeluloj’.

getosimila vilaĝkomunumo: La vilaĝo Wossek havis tempe de la naskiĝo de Hermann Kafka proksimume
120 loĝantojn (W 16), el kiuj la plejmulto estis ĉeĥaj katolikoj.

urbo: celata estas la distrikta urbo Pisek (v. “Pri la persono de la adresato”).

juda transira generacio: Kp. la taglibran noton pri la cirkumcido de la nevo Felix. Elirpunkto por la sekvantaj
rimarkoj estas la evidenta nekompreno, per kiu la plejmultaj ĉeestantoj sekvis la ceremonion; Kafko skribas:
“[Tie] mi vidis antaŭ mi la en klara senfina transiro troviĝantan okcidenteŭropan judecon, pri kiu la unue
koncernatoj ne maltrankviliĝas, sed kiel veraj transiraj homoj portas tion, kio estas al ili surmetita. Tiuj religiaj
formoj alvenintaj al sia fina fino, havis jam en sia nuna praktiko tiom senkonteste nure historian karakteron,
ke ŝajnis necesa nur la paso de tute eta tempo ene de tiu antaŭtagmezo por interesi la ĉeestantojn historie
per klarigoj pri la arĥaiĝinta iama kutimo de cirkumcido kaj de ĝiaj duonkantataj preĝoj.” (KKAT 311 s.)

la junecmemorojn de Franklin: De la membiografio de la usona politikisto Benjamin Franklin, The Life of
Benjamin Franklin (1868), en la jaro 1919 germana traduko ne haveblis. Kafko posedis ĉeĥan eldonon de
1916 (v. la indekson de la manlibraro de Kafko ĉe Wagenbach, “Verzeichnis der Handbibliothek Kafkas”, W
255). Kafko donis la libron por legado al sia patro, ĉar Franklin raportas pri la granda harmonio, kiu regis en
la rondo de sia granda familio.

tekstero pri vegetarismo: Hartmut Binder rilatigas tion al jena tekstero en la junecmemoroj de Franklin (cit.
laŭ la germ. eld.: B.F.: Sein Leben, vom ihm selbst beschrieben, mit einem Vorwort von B. Auerbach und
einer historisch politischen Einl. von Fr. Kapp, Stuttgart [1876], p. 131 s.): “Kiam mi estis proksimume
deksesjara, mi trovis hazarde libron de Tryon, en kiu li rekomendas vegetaran nutraĵon. Mi decidis ankaŭ uzi
ĝin [...]. Mian rifuzon manĝi viandan nutraĵon oni trivis malkonvena, kaj mi estis ofte skoldata pro mia
aparteco.” (Binder, p. 444) Kafko jam frue transiris al vegetara nutriĝo. Li estis konscia pri tio, ke per tio li
provokis la patron, la forte manĝanton, kiu krake dismordis la ostojn, la filon de buĉisto, kaj devis ŝajni al li
vivmaltaŭga apartemulo kaj feblulo. Max Brod informis Felice Bauer pri tiu ‘aparteco’ de Kafko; en letero de
la 22-a de novembro 1912 li skribas: “Franz trovis post plurjara provado fine la sole al li bone digesteblan
nutraĵon, la vegetaran. Dum jaroj li suferis je stomakmalsanoj, nun li estas tiom sana kaj freŝa kiel neniam,
de kiam mi konas lin. Sed kompreneble, jen venas la gepatroj kun sia banala amo kaj volas redevigi lin al
viando kaj al la malsano.” (F 115)

okupiĝas pri judaj aferoj: Laŭ Hugo Bergmann la juna Kafko estis religia skeptikulo. Lia intereso pri la
ortodoksa judismo vekiĝis 1911 pere de la aktoro Jichzak Löwy, estis stimulata poste de aliaj amikoj, kiuj
apartenis al la zionismo, sed al kiu Kafko konservis ambivalencan sintenon. Dum la mondmilito li engaĝiĝis
por orientjudaj rifuĝintoj venintaj al Prago el la militaj regionoj. Poste li komencis lerni la hebrean lingvon kaj
karesis ankaŭ la ideon elmigri al Palestino. Sed ‘azilon’ en la judismo li neniam trovis. Kiam oni 1921
proponis al li postenon de redaktisto ĉe la de Martin Buber eldonata revuo Der Jude [La judo], li rifuzis tion
kun la argumento, ke li “ĉe la manko da firma juda grundo sub la piedoj” ne povas pensi pri io tia. (BKB 402)

judaj skriboj: La aŭtoro celas eble librojn pri la historio de la juda religio kaj kulturo, kiujn legi instigis lin lia
konateco kun Jichzak Löwy. En novembro 1911 ekzemple li legis “avide kaj feliĉe” (KKAT 215) la libron de
Heinrich Graetz: Volkstümliche Geschichte der Juden in drei Bänden (Leipzig 1888) [H.G.: Populara historio
de la judoj en tri volumoj (Lepsiko 1888)], kiun li akiris por sia privata libraro.

mia verkado temis pri vi: En tiu kunteksto interesas eldiro de Kafko en letero al Max Brod de junio 1921, en
kiu li skribas rilate al verko de Karl Kraus (Literatur oder Man wird doch da sehn, Wien/Leipzig 1921
[Literaturo aŭ Oni ja vidos, Vieno/Lepsiko 1921]): “Pli bone ol la psikanalizo tiukaze plaĉas al mi la ekkono,
ke la patrokomplekso, de kiu iuj spirite nutras sin, ne koncernas la senkulpan patron, sed la judismon de la
patro. For de la judismo, plej ofte kun neklara konsento de la patroj (tiu neklareco estis la ŝoka afero), tion
volis la plej multaj, kiuj komencis verki germane, ili volis tion, sed per la postkruretoj ili gluiĝis ankoraŭ ĉe la
patra judismo kaj per la antaŭkruretoj ili ne trovis novan grundon. La malespero pri tio estis ilia inspiro.”
(BKB 360)

zorgo pri mia sano: Ekzistas multnombraj atestoj pri tio, ke Kafko jam kiel juna viro faris al si ekscesajn
zorgojn pri sia sano. Tuta vico da taglibraj notoj temas pri lia propra korpo kaj ties - ŝajnaj aŭ faktaj -
misfunkciadoj; tiel ekzemple noto el oktobro 1911: “Mi estas verŝajne malsana, de hieraŭ mia korpo jukas
min ĉie. Posttagmeze mi havis tiom varmegan, diverskoloran vizaĝon, ke ĉe la frizisto mi timis, ke la
helpanto, kiu ja konstante povis vidi min kaj mian spegulbildon, malkovros ĉe mi grandan malsanon. Ankaŭ
la ligo inter stomako kaj buŝo estas parte misfunkcia, guldengranda kovrilo aŭ supreniras kaj desupras aŭ
kuŝas malsupre kaj suprenradias per vastiĝanta, la bruston surface trairanta, iom premanta efiko.” (KKAT
91) La plendoj pri kapdoloro kaj sendormeco fariĝas en la taglibroj vere gvidmotivaj.

mi malcertiĝis ankaŭ pri la plej proksima aĵo, la propra korpo: Kp. la taglibran noton de la
21-a de novembro
1911: “Certas, ke ĉefa malhelpo al mia progreso estas mia korpa stato. Kun tia korpo nenio
atingeblas. Mi
devos kutimiĝi al ĝia konstanta misfunkcio. [...] Mia korpo estas tro longa por sia malforteco, ĝi
havas
neniom da graso por produkti benoplenan varmon, por gardi internan fajron, neniom da graso de kiu foje
la
menso povus nutri sin, krom por la taga bezono, sen difekti la tutaĵon. Kiel la malforta koro, kiu lastatempe
plurfoje pikis min, puŝu la sangon tra la tuta longeco de tiuj gamboj. Ĝis la genuoj estus sufiĉe da laboro,
sed plue ĝi estas nur per maljunula forto fluigata en la malvarmajn krurojn. Sed nun ĝi jam ree necesas
supre, oni atendas ĝin, dum ĝi malsupre senforte perdiĝas. Per la longeco de la korpo ĉio estas disetendita.
Kion ĝi povas do efektivigi, dum ĝi eble, eĉ se ĝi estus kunpremita, ne havus sufiĉan forton por tio, kion mi
volas atingi.” (KKAT 263 s.)

edziĝ-intenco: celas la rilaton kaj la - plurfoje - planitan edziĝon kun Felice Bauer. Max Brod, kiun Kafko
la unuan informis pri sia malsaniĝo, notis en sia taglibro: “Disponoj pro la malsano de Kafko. Li prezentas ĝin
kiel psikan, kvazaŭ saviĝo kontraŭ la edziĝo. Li nomas ĝin: sia definitiva malvenko! Sed de tiam li dormas
bone. Liberigite? - Turmentata animo.” La klarigo de la malsano per psikaj problemoj troviĝas ankaŭ en
letero de Kafko al Milena Jesenská de aprilo 1920: “Estis tiel, ke la cerbo ne povis plu elteni la al ĝi
surmetitajn zorgojn kaj dolorojn. Ĝi diris: ‘mi rezignas; sed se ĉi tie ankoraŭ estas iu, kiu interesiĝas pri la
konservado de la tutaĵo, tiam li deprenu de mi iom da tiu ŝarĝo, kaj mi funkcios ankoraŭ kelkan tempon.’
Tiam la pulmo petis la parolon, ŝajnas ke ĝi ne havis multon por perdi. Tiuj intertraktadoj inter cerbo kaj
pulmo, kiuj okazis sen mia scio, povis esti teruraj.” (M 7)

sango ... Schönbornpalais: En letero al Milena Jesenská de aprilo 1920 Kafko raportas pri la nokto (de la
12-a al la 13-a de aŭgusto 1917), en kiu sangosputo unuafoje atentigis lin pri lia pulmtuberkulozo. En marto
1917 li estis elloĝiĝinta el la gepatra domo kaj preninta malgrandan loĝejon en la Schönborn-Palais en la
Praga Kleinseite [‘malgranda flanko’ - kvartalo] piede de Hradschin. “Antaŭ proksimume 3 jaroj tio komencis
ĉe mi la noktomezo per sangosputo. Mi leviĝis, ekscitita kiel oni estas pro ĉio nova (anstataŭ resti kuŝa,
kiel mi eksciis poste per preskribo), kompreneble ankaŭ iom ektimigite, iris al la fenestro, klinis min eksteren,
iris al la lavtablo, vagadis tra la ĉambro, sidiĝis sur la liton - seninterrompe sango. Sed ĉe tio mi tute ne estis
malfeliĉa, ĉar iom post iom mi ial sciis, ke post 3, 4 jaroj de preskaŭ sendormaj jaroj, kondiĉe ke la sangado
ĉesos, por la unua fojo mi dormos. Ĝi ankaŭ ĉesis (ankaŭ de tiam ne revenis), kaj mi dormis la reston de la
nokto. Matene ja venis la servantino (mi havis tiam loĝejon en la Schönborn-Palais), bona, preskaŭ sinofera,
sed ekstreme sobra knabino, vidis la sangon kaj diris: ‘Pane doktore, s Vámi to dlouho nepotrvá.’ [noto de la
eld.: ‘Sinjoro doktoro, vi ne plu vivos longe.’] Sed mi fartis pli bone ol alie, mi iris en la oficejon kaj nur
posttagmeze al la kuracisto.” (M 6) Tuj post kiam oni diagnozis lian malsanon kiel tuberkulozon (la kuracisto
estis unue atestinta bronkiton), Kafko petis pensiigon ĉe la Arbeiter-Unfall-Versicherungsanstalt; sed oni
koncedis al li nur iom pli longan ripoz-forpermeson, kiun li pasigis ĉe sia fratino Ottla en Zürau.

mi trapigris pli da tempo en plej bona sano sur la kanapo: Kp. ekzemple la taglibran noton
de la 27-a de
decembro 1910: “Parte mi tradormis la posttagmezon, dum la maldormo mi kuŝis sur la kanapo,
pripensis
kelkajn amepizodojn el mia juneco, haltis ĉe maltrafita okazo [...], imagis la vegetaran vespermanĝon,
estis
kontenta pri mia digesto kaj havis timojn pri tio, ĉu mia vidpovo sufiĉos por mia tuta vivo.” (KKAT 140; v.
ankaŭ KKAT 143)

oficejo, kie pigreco ...: Kafko estis taksita de siaj laborkolegoj kiel diligenta kaj kompetenta kunlaboranto.
Sed li mem estis konvinkita, ke li penumis siajn devojn en la Arbeiter-Unfall-Versicherungsanstalt nur
ekstreme malperfekte, ĉar liaj literaturaj okupiĝoj ne permesis koncentriĝon al la profesia vivo. En sia
taglibro li retenas interparolon kun la antropozofo Rudolf Steiner pri tiu temo: “Sendepende de miaj familiaj
kondiĉoj mi ne povus vivi de la literaturo jam pro la malrapida estiĝo de miaj laboraĵoj kaj pro ilia aparta
karaktero; krome ankaŭ mia sano kaj mia karaktero malhelpas min dediĉi min al en la plej bona kazo
necerta vivo. Pro tio mi fariĝis oficisto en socia asekurinstitucio. Nun tiuj du profesioj povas neniam vivi pace
kaj permesi komunan feliĉon. La plej eta feliĉo en unu fariĝas granda malfeliĉo en la dua. Se iun vesperon
mi verkis ion bonan, la venontan tagon mi brulas en la oficejo kaj povas nenion efektivigi. Tiu tien kaj reen
fariĝas ĉiam pli malbona. En la oficejo mi plenumas ekstere miajn devojn, sed ne miajn internajn devojn, kaj
ĉiu neplenumita interna devo fariĝas malfeliĉo, kiu ne plu formoviĝas de mi.” (KKAT 34 s.)

bankfraŭdinton: banktrompiston.

memkompreneble juro: Hugo Bergmann, junecamiko de Kafko, skribas en siaj vivmemoraĵoj: “Al judo
fininta
la universitaton restis en la tiamaj cirkonstancoj, se li ne volis baptiĝi, praktike nur la ‘liberaj’ profesioj:
fariĝi
kuracisto aŭ advokato. (Bg 5)

studado de ĥemio, duonjara studado de la germana: Bergmann raportas pri Kafko kaj ties unua
studotempo:
“Ĉar ni ambaŭ ne volis tiun [studon de juro], ni elrigardis por alia ebleco kaj oni konsilis al ni
studi ĥemion,
ĉar por judoj ekzistis la ebleco esti akceptita en la ĥemia industrio. Tiel ni do iris ambaŭ en la
ĥemian
instituton de la Germana Universitato en Prago, kiu estis estrata de baptita judo, profesoro Goldschmied,
kaj
post interparolado estis akceptitaj.
Ni ambaŭ ne estis pripensintaj, ke oni devas lerni ĥemion ne el libroj, sed en laboratorio. La laboro en
laboratorio ne estis facila por ni ambaŭ, ĉar niaj manoj ne estis sufiĉe lertaj por manipuli la ĥemiajn
provtubetojn. Kafko ne longe eltenis. Jam fine de la semestro li transiris de ĥemio al juro, kiun li antaŭe
malakceptis, sed fakte aŭskultis precipe, kiel gaststudento, la prelegojn pri germana literaturo ĉe August
Sauer.” (Bg 5 s.)
Eble la manifesta german-naciisma (kaj antisemita) pensmaniero de Prof. August Sauer, ĉe kiu Kafko aŭdis
prelegojn en la somera semestro 1902, estis kaŭzo por tio, ke li rezignis pri tiu studfako; en letero al sia
amiko Oskar Pollak de la 24-a de aŭgusto 1902 ni legas koncerne la germanistikon: “en la infero ĝi fritu”.
Max Brod presigis tiun skribaĵon en sia eldono de la Kafkaj leteroj nur en formo de eltiraĵo; en la notoj li
informis: “Kafko volis unue studi germanistikon, sed poste deturnis sin kun malagrabla sento. [...] Al lia
seniluziigo multe kontribuis la profesoro pri germana literaturo ĉe la Praga germana universitato, August
Sauer. En la forstrekita parto de tiu ĉi letero troviĝis akra polemiko kontraŭ li.” (Br 496)

segeroj ... antaŭmaĉitaj: Tiu bildo aperas tute simile en letero al Milena Jesenská de la 8-/9-a de aŭgusto
1920, en kiu Kafko parolas pri sia unua seksa sperto: “Ni loĝis tiam en la Zeltnergasse, vidalvide estis
konfekcia magazeno, en la pordo staris ĉiam vendistino, supre mi, iom pli ol 20-jara, senpaŭze vagadis tra
la ĉambro kun la nervostreĉa parkerado de por mi sensencaj aferoj por la unua ŝtatekzameno. Estis somere,
varmege, [...] estis tute neelteneble, ĉe la fenestro mi ĉiam denove haltis, kun la naŭza romia jurhistorio inter
la dentoj, fine ni interkompreniĝis per signoj.” (M 196)

edziĝprovoj: En aŭgusto 1912 Kafko konatiĝis en Prago kun Felice Bauer (1887 - 1960), kiu vivis en Berlino
kaj estis malproksima parenco de Max Brod. Li sentis sin tuj allogata - evidente ĉar ŝi estis tiom ‘kapabla’ kaj
havis emon por la praktika flanko de la vivo. Li komencis korespondadon kun ŝi la 20-an de septembro
1912, kiun li daŭrigis ĝis fine de 1917.
En marto kaj majo 1913 Kafko kunvenis kun Felice por po du tagoj en Berlino; en junio li sendis al ŝi leteron
el Prago (F 399-403), en kiu li demandis ŝin, ĉu ŝi volas fariĝi lia edzino, sed samtempe nomis ankaŭ
argumentojn kontraŭ edzeco kun li: “Nun pripensu, Felice, kia ŝanĝo okazus al ni per edzeco, kion ĉiu
perdus kaj kion ĉiu gajnus. Mi perdus mian plejofte teruran solecon kaj gajnus vin, kiun mi amas antaŭ ĉiuj
homoj. Sed vi perdus vian ĝisnunan vivon, en kiu vi estis preskaŭ tute kontenta. Vi perdus Berlinon, la
oficejon, kiu ĝojigas vin, la amikinojn, la etajn plezurojn, la ekspekto edziniĝi al sana, gaja, bona viro, naski
belajn, sanajn infanojn, kiujn vi, se vi nur pripensas, vere sopiras. Anstataŭ tiu tute ne taksebla perdo vi
gajnus malsanan, malfortan, apartiĝeman, silenteman, malgajan, mallertan, preskaŭ senesperan homon,
kies eble sola virto konsistas en tio, ke li amas vin.” (F 402 s.)
Por si mem Kafko notis la 21-an de junio 1913 en sia taglibro, “kio pledas por kaj kontraŭ mia edziĝo” (KKAT
568). El tiu listigo evidentiĝas, ke li vidis sian literaturan agadon minacata de edzeco. Sub punkto 3 ni legas:
“Mi devas multe soli. Kion mi atingis, estas nur sukceso de la solestado.” (KKAT 569); sub punkto 5: “La
angoro antaŭ la ligiĝo, la transfluiĝo. Tiam mi estos neniam plu sola.” (sl.)
Malgraŭ sia interna malunueco Kafko persistis pri sia edziĝplano, kiun Felice estis konsentinta. Paskon 1914
(12-/13-a de aprilo) okazis en Berlino neoficiala fianĉiĝo; la edziĝo estis planita por septembro samjare. En
majo Felice iris al Prago por serĉi loĝejon kune kun Kafko. La 26-an de majo la patrino de Kafko kaj lia
fratino Ottla vojaĝis al Berlino kiel gastoj de la familio Bauer. La 30-an de majo ankaŭ Kafko, akompanate de
sia patro, veturis en la germanan ĉefurbon, kie la 1-an de junio (pentekosta lundo) okazis la oficiala fianĉiĝo
en la loĝejo de la familio Bauer, pri kiu Kafko notis la 6-an de junio en sia taglibro: “Revene de Berlino. Mi
estis ligita kvazaŭ krimulo. Se oni metus min kun veraj katenoj en angulon kaj starigus ĝendarmojn antaŭ mi
kaj tiel nur lasus min rigardi, tio ne estus pli aĉe. Kaj tio estis mia fianĉiĝo kaj ĉiuj klopodis vivigi min kaj, ĉar
tio ne sukcesis, toleri min tia, kia mi estis. Tamen F. plej malmulte el ĉiuj, absolute prave, ĉar ŝi suferis pleje.
Kio estis por la aliaj nura aperaĵo, estis por ŝi minaco.” (KKAT 528 s.)
Jam la 12-an de julio, okaze de interparolo en Berlina hotelo - Kafko parolis tiurilate pri “tribunalo” (KKAT
658) - ili eksfinanĉiĝis. Ĉe tiu okazo Felice esprimis “ion bone pripensitan, longe konservitan, malamikecan”,
kiel tekstas en lia taglibro (sl.). Tiun interparolon ĉeestis ankaŭ Grete Bloch (1892 - 1941?), amikino de
Felice, kiu devis peri inter ŝi kaj Kafko, kaj al kiu Kafko ŝajnis dum kelka tempo pli altirata ol al sia finaĉino.
Eble lia simpatio al Grete Bloch, kiu estis pli komprenema por liaj literaturaj emoj, ludis rolon ĉe la
eksfianĉiĝo.
Por liberigi sin el la psiĥa krizo, en kiun li falis pro la fiasko de lia rilato al Felice, kaj por doni sencon al lia
fraŭleca vivo, Kafko komencis aŭguste 1914 novan literaturan laboron, la romanon La proceso, kiun li
forlasis en januaro 1915. Mallongan tempon poste li renkontiĝis kun Felice en la german-bohema limurbeto
Bodenbach. Ili trovis sin - kiel Kafko skribas - “tute senŝanĝaj” (KKAT 722), kaj en la senkvantaj monatoj
okazis reproksimiĝo. Somere 1916 ambaŭ pasigis komunajn feriojn en Marienbad. Ili decidis geedziĝi post
fino de la milito; en julio 1917 ili fianĉiĝis la duan fojon. Lia pulmmalsano, kiun oni malkovris en septembro
samjara, estis por Kafko kialo por definitive ĉesigi la rilatojn.
Rilate al tiu unua edziĝprovo rimarkindas letero de Kafko de la 24-a de aŭgusto 1913, en kiu li al Felice
prezentas, kiumaniere li informis sian patron pri sia edziĝintenco: “Kiam mi hodiaŭ estis leginta vian leteron,
mi iris tuj en la apudan cambron, kie la gepatroj post la tagmanĝo kutimas iomete ludi kartojn kaj demandis
tuj: ‘Patro, kion vi diras do pri tio, ke mi volas edziĝi?’ Tio estis la unua vorto, kiun mi parolis kun la patro pri
vi. De la patrino li scias kompreneble ĉion, kion la patrino scias. Ĉu mi jam foje diris, ke mi admiras mian
patron? Ke li estas mia malamiko kaj mi la lia, tiel kiel estas destinita de nia naturo, tion vi scias, sed krome
mia admiro de lia persono estas eble same granda kiom mia timo antaŭ li. Eventuale mi povas preteriri lin,
sed ne superi. Kiel ĉiu de niaj interparoloj (sed tio ne estis interparolo kiel ĉiu de niaj laŭdiraj interparoloj,
estis senbazaj rimarkoj de mia kaj tre fortaj paroloj de lia flanko), kiel ĉiu de niaj interparoloj ankaŭ tiu ĉi
komencis per incitaj rimarkoj de lia kaj per la konstato de lia incititeco de mia flanko. Mi sentas min nun
nekapabla, tiom malforta, por priskribi la tuton, sed sen esti aparte ĉagrenita de la interparolo, ĉar mian
malsuperecon rilate al mia patro estas al mi ja konata kaj klara kaj afliktas mian patron certe multe pli ol min.
La esenco estis, ke li prezentis al mi la mizeron, en kiun mi devos fali per mia edziĝo kun mia salajro, sen
povi elteni aŭ forigi tiun mizeron ĉe mia manko da konsekvenco (ĉi tie venis hororaj riproĉoj, ke mi delogis
lin al partopreno en la fuŝplanita asbestfabriko kaj nun ne okupiĝas pri ĝi). Kiel flankargumento, kies
kunteksto kun mia afero ne plu tute klaras al mi, sed tiam ekzistis, li faris riproĉojn parte al neniu, parte al
mia patrino, parte ankaŭ al mi pro la edzeco de mia dua fratino, kun kiu li ne estas kontenta pro financa
rilato (prave). Tiel pasis eble duona horo. Fine, kiel plej ofte ĉe la fino de tiaj scenoj, li fariĝas milda, ne tre
milda en si mem, sed kompare tiom milda, ke oni ne scias kion fari, precipe mi, kiu havas absolute nenian
nature sentatan vorton por li. (Sed plej strange en mia rilato al li estas eble, ke mi ekstreme kapablas senti,
ne kun li, sed en li kaj suferi.) Kaj tiel li do diris ĉe la fino [...], ke li estas preta, se mi volas tion, veturi al
Berlino, iri al vi, prezenti la liaopinie nerefuteblajn obĵetojn kaj, se malgraŭ tiuj obĵetoj oni konsentas pri
geedziĝo, ankaŭ ne plu voli obĵeti ion.” (F 452 s.)
Dum la duboj de Hermann Kafka kontraŭ edzeco de sia filo kun Felice Bauer havis do esence praktikan
fonon - li timis, ke el tio fariĝus financaj ŝarĝoj -, kaj ne estiĝis pro la persono mem, la kazo de la dua
fianĉino de Kafko estis tute alia. Julie Wohryzek (1891-1944), kun kiu Kafko konatiĝis komence de 1919 en
Schelesen, kie ŝi kiel li pasigis forpermeson por refortiĝo, estis la filino de ĉeĥ-juda sinagogservisto kaj
ŝuisto; ŝi do devenis de popolgrupo, kiun Hermann Kafka malestimis; ŝi ne estis socie akceptebla. Kafko
karakterizas sian novan konatinon en letero al Brod de la 8-a de februaro 1919 tiel: “juna knabino, espereble
nur malmulte malsana. Persono ordinara kaj miriga. Ne judino kaj ne nejudino, precipe ne nejudino, nek
germanino nek negermanino, enamiĝinta en kinejo, operetoj kaj komedioj, en pudro kaj vualo, posedantino
de neelĉerpebla kaj nehaltigebla amaso da plej impertinentaj ĵargonaĵoj [judgermanaĵoj (vl)], entute tre malklera,
pli
gaja ol mala - iel tia ŝi estas. Se priskribi ŝian popolapartenecon, oni devas diri, ke ŝi apartenas al la popolo
de la kontoristinoj. Kaj dume ŝi estas brava, sincera, altruisma - tiom grandaj ecoj en unu kreaĵo, kiu korpe
estas certe ne sen beleco, sed tiom nenia kiom ekzemple kulo fluganta kontraŭ mian lampŝirmilon.” (BKB
263s.)
Julie Wohryzek reveturis de Schelesen al Prago tri semajnojn antaŭ Kafko; ŝajnas ke dum tiu tempo ili ne
havis leteran kontakton; “sed [kiam] mi poste venis al Prago, ni flugis unu al la alia kvazaŭ pelataj” (sy 48).
Somere sekvis la fianĉiĝo, la geedziĝo estis planita por komenco de novembro, ili ekspektis loĝejon en
Praga antaŭurbo; “sed vendrede [supozeble la 7-a de novembro 1919] montriĝis, ke ni, ĉar la loĝejo eskapis
al ni, ne povis geedziĝi dimanĉe” (sy 51). La 24-an de novembro Kafko klarigis al fratino de la fianĉino, kial li
ne povas edziĝi; li povas “ĝuste apenaŭ de momento al momento porti la respondecon por si mem”, estas
“supernervoza, profunde perdita al ĉiuj danĝeroj de la literaturo, kun malfortaj pulmoj” (sy 45-53). Kafko
unue daŭrigis la fianĉecon post la fiaskiĝinta geedziĝo, sed eksfianĉiĝis en somero 1920, post sia konatiĝo
kun Milena Jesenská.

edziĝo ... la plej ekstrema afero: En letero al la fratino de Julie Wohryzek de la 24-a de novembro
1919 li
skribas: “Estis inter ni konstatite, ke mi konsideris edzecon kaj infanojn en certa senco la plej alstrebinda
afero surtere”. (sy 46)

samklasanoj: Koncerne sian priseksan klarigon per siaj samklasanoj Kafko raportas plena de ironio aŭtune
1921 en letero al sia fratino Elli: “Vidu [...] la du knabojn, kiuj instruis min, ili hodiaŭ certe ne scias pli ol tiam,
tamen ili estis, kiel montriĝis, aparte konsekvencaj karakteroj. Ili instruis min samtempe, unu de dekstre, la
alia de maldekstre, la dekstra gaje, patrece, mondume, kun rido, kiun mi poste aŭdis precize tia ĉe viroj de
ĉiuj aĝoj, ankaŭ ĉe mi [...], la maldekstra sobre, teorie, tio estis multe pli abomena. Ambaŭ delonge edziĝis
kaj restis en Prago, la dekstra jam de multaj jaroj estas ĝis nerekonebleco detruita de sifiliso, mi ne scias ĉu
li ankoraŭ vivas, la maldekstra estas profesoro pri seksmalsanoj kaj fondinto kaj prezidanto de asocio pri
batalo kontraŭ seksmalsanoj. Mi ne volas kompare pritaksi ilin, cetere ili ja ne estis amikoj, ili tiam nur
hazarde kunvenis cele al mia instruo.” (Br 341)

fianĉiĝo kun F. ... Berlino: v. noto pri ...

edziĝo pro prudento: Tion Kafko emfazas ankaŭ en letero al Käthe Nettel, fratino de Julie Wohryzek, de la
24-a de novembro 1919: “Laŭ mi ĝi ja estu edziĝo pro amo, sed pli ĝuste edziĝo pro prudento en alta
senco.” (sy 45s.)

sed: mankas en la eldono de Max Brod.

Kopirajto pri la traduko ©2000

 

Bibliografiaj indikoj


La verkoj kaj taglibraj noticoj de Kafko estas cititaj laŭ:

Schriften. Tagebücher. Briefe. Krit. Ausg. Hrsg. von Jürgen Born, Gerhard Neumann, Malcolm Pasley und
Jost Schillemeit. Frankfurt a.M.: S. Fischer, 1982 ff.

Der Verschollene. Roman. Hrsg. von Jost Schillemeit. Text-Bd. 1983. [citita kiel: KKAV] App.-Bd. 1983.

Der Proceß. Roman. Hrsg. von Malcolm Pasley. TextBd. 1990. [citita kiel: KKAP] App.-Bd. 1990

Tagebücher. Hrsg. von Hans Gerd Koch, Michael Müller und Malcolm Pasley. Text-Bd. 1990 [citita kiel:
KKAT] App.-Bd. 1990. Komm.-Bd. 1990.

Nachgelassene Schriften und Fragmente I. Hrsg. von Malcolm Pasley. Text-Bd. 1993. [citita kiel: KKAN
I] App.-Bd. 1993.

Nachgelassene Schriften und Fragmente II. Hrsg. von Jost Schillemeit. Text-Bd. 1992. [citita kiel: KKAN
II] App.-Bd. 1992.

Sämtliche Erzählungen. Hrsg. von Paul Raabe. Frankfurt a.M.: S. Fischer, 1970. [citita kiel: E.]

Das Urteil und andere Prosa. Hrsg. von Michael Müller. Stuttgart: Reclam, 1995. [citita kiel: U.]

Die Verwandlung. Nachw. von Egon Schwarz. Stuttgart: Reclam, 1995. [citita kiel: V.]

Leteroj estas cititaj de jenaj eldonoj:

Briefe 1902-1924. Frankfurt a.M.: S. Fischer, 1958. (Gesammelte Werke. Hrsg. von Max Brod.) [citita
kiel: Br.]

Briefe an Felice [Bauer] und andere Korrespondenz aus der Verlobungszeit. Hrsg. von Erich Heller und
Jürgen Born. Mit einer Einl. von Erich Heller. Frankfurt a.M.: S. Fischer, 1976. [citita kiel: F.]

Briefe an Ottla [Kafka] und die Familie. Hrsg. von Hartmut Binder und Klaus Wagenbach. Frankfurt a.M.:
S. Fischer, 1974. [citita kiel: F.]

Briefe an Milena [Jesenská]. Erw. und neu geordnete Ausg. von Jürgen Born und Michael Müller.
Frankfurt a.M.: S. Fischer, 1983. [citita kiel: M.]

Max Brod / Franz Kafka: Eine Freundschaft. Bd. 2: Briefwechsel. Hrsg. von Malcolm Pasley. Frankfurt
a.M.: S. Fischer, 1989. [citita kiel: BKB.]

Briefe an die Eltern aus den Jahren 1922-1924. Hrsg. von Josef Cermák und Martin Svatos. Frankfurt
a.M.: S. Fischer, 1990. [citita kiel: BE.]

La letero de Kafko al Käthe Nettel, la fratino de Julie Wohryzek, de la 24-a de novembro 1919 troviĝas
en: Wagenbach, Klaus: Julie Wohryzek, die zweite Verlobte Kafkas. En: Kafka-Symposion. Hrsg. von
Jürgen Born [u. a.]. Berlin: Wagenbach, 1965. P. 39-53. [citita kiel: sy.]

Krome estis uzata:

Bergmann, Hugo: Erinnerungen an Franz Kafka. In: Exhibition Franz Kafka 1883-1924. Catalogue. The
Jewish National and University Library. Jerusalem 1969. [citita kiel: Bg.]

Binder, Hartmut: Kafka-Kommentar zu den Romanen, Rezensionen, Aphorismen und zum Brief an den
Vater. München 1976. [citita kiel: Binder.]

Brod, Max: Über Franz Kafka: Franz Kafka. Eine Biographie. Franz Kafkas Glauben und Lehre.
Verzweiflung und Erlösung im Werk Franz Kafkas. Frankfurt a.M. 1966. [citita kiel: FK]

Northey, Anthony: Julie Wohryzek, Franz Kafkas zweite Verlobte. In: Freibeuter. Nr. 58. April 1994. S.
3-16,

Wagenbach, Klaus: Franz Kafka. Eine Biographie seiner Jugend 1883-1912. Bern 1958. [citita kiel: W.]

Postparolo

de Michael Müller


En sia Kafko-biografio de 1937, Max Brod publikigis unuafoje eltirojn el la “Letero al la patro”, kiun li trovintis
en la postlasaĵoj de sia mortinta amiko. Pro konsidero al la familio li atendis pliajn dek kvin jarojn ĝis
publikigo de la kompleta teksto. 1952 li aperigis ĝin en la volumo de li eldonita “Edziĝpreparoj en la kamparo
kaj alia prozo postlasita”, per kio li asignis al la “letero” statuson de literatura verko. Ŝajnas ke Brod celis per
tio depreni de la teksto iom da ĝia akreco, ĉar li sciis tre bone, ke temis pri privata letero: “Malgraŭ ĝia
amplekso da pli ol cent paĝoj la letero estis destinita, kiel mi povas atesti el interparoladoj kun Franz, esti
vere transdonota al la patro (nome tra la patrino), kaj dum certa tempo Franz esperis per tiu letero klarigi la
embarase stagnantajn, dolore krustiĝintajn rilatojn kun la patro” (FK 22). Sed en la sekvo oni ĉiam denove
diskutis, ĉu tiu teksto estas aŭtenta membiografia dokumento, vivatesto kiel ceteraj leteroj Kafkaj, aŭ ĉu
konstateblas evidentaj tendencoj al literaturiĝo - en tiu kunteksto oni ofte indikas ekzemple la artecan
ŝanĝon de perspektivo - kiuj levas ĝin en la sferon de fikciaj “verkoj” aŭ almenaŭ prokismigas ĝin al tiu sfero.
La demando estas do mallonge: ĉu tio, kion Kafko prezentas en la “Letero al la patro”, konformas al la
faktoj? Kaŭzon por dubi pri tio li donis mem; en letero al Milena Jesenská li opiniis, ke per la teksto oni ne
povas vere fari al si imagon pri li mem, ĉar tiu estas “tamen tro konstruita al sia celo” (M 75). Kaj poste li
admonis ŝin, “komprenu legante ĉiujn advokatecajn artifikojn, ĝi estas advokata letero” (M 85). Sed tiuj
rimarkoj apenaŭ kompreneblas tiel, kvazaŭ Kafko koncedas esti falsiginta la faktojn, sed kiel konfeso esti
interpretinta ilin. Ŝajnas kvazaŭ li poste ekkonus, ke li prezentis la problemecan rilaton inter si kaj la patro
per trafeco, kies insisto estas por la leganto kelkfoje nur malfacile eltenebla. Se li origine eble celis “procesi”
kontraŭ la patro, la rezulto tamen estas envere memanalizo, analizo, kiu - kiel Brod esprimis tre simplige -
rezultis “tro pesimisma” (FK 30). Se Kafko poste distanciĝis de tiu teksto, parolis pri “malbona, nenecesa”
patroletero (M 196), tiam li faris tion ankaŭ por protekti sin mem. “Advokatece” li procedis kontraŭ si mem: li
elmontris la kaŭzojn de sia pretendita fiaskado kiel homo kaj serĉis la kulpon por tio, kiel li ĉiam denove
emfazas, ne aŭ ne elklude ĉe la patro, sed en si mem. Tiel tiu teksto estas membiografia atesto unuaranga,
provo klarigi sian rilaton al si mem, estigita en ekstremsituo: fiaskiĝis denova “eskapoprovo” en la edzecon,
kaj la progresanta malsano forprenis lian esperon, ke la situacio povus iam ŝanĝiĝi. Ne la “vivon” tiu letero
plifaciligu - por tio estas jam tro malfrue -, sed la “vivon kaj morton”.
Kvankam ne eblas dubi pri la aŭtento de la patroletero, estus tamen erare, se oni volus tiri el ĝi la multe
serĉatan ŝlosilon per kiu malŝlosi la literaturan verkaron de Kafko. Estus erare preni laŭlitere la entekstan
eldiron de la aŭtoro, ke lia tuta verkado temis nur pri lia patro, kaj interpreti ĉiujn liajn romanojn kaj rakontojn
laŭ tiu sola aspekto. Certe, la konflikto inter patro kaj filo estas centra temo de Kafko, formita en tekstoj kiel
“La verdikto”, “La hejtisto” kaj “La transformiĝo”, tri rakontoj, kiujn li volis publikigi en komuna volumo kun la
titolo “La filoj”. Ankaŭ en aliaj verkoj li tuŝas tiun temon, nome kvazaŭ sur pli alta abstraktnivelo: en ili ne
aperas patro kaj filo, sed figuroj, kiuj troviĝas kun aliaj personoj en patro-filo-rilato. Tiel ekzemple Karlo
Rosmano, la ĉefrolanta junulo de la romano “La malaperinto”, pri kiu oni ekscias en la unua ĉapitro (“La
hejtisto”), ke li estas forigita de siaj gepatroj kaj pune forpelita al Usono, dum siaj migradoj tra la lando ĉiam
denove konfrontiĝas kun potencaj, gigantaj patrofiguroj, kiuj verdiktas pri li kaj premas lin pli en la socian
marĝenecon. Sed estus danĝere interpreti la batalon inter patro kaj filo, forto kaj malforto, potenculo kaj
senpotenca, kiel la sola temo de Kafko kaj serĉi ĝin sub la surfaco de ĉiu lia verko. Tio ja eblus en multaj
kazoj, ĉar ni renkontas en liaj verkoj ĉiam denove figurojn aŭ instancojn, kiujn eblus identigi kiel “patro” -
ekzemple la maljunan komandanton en la “punkolonio” aŭ la nevideblan, sed la vivon de ĉiuj determinantan
“tribunalon” en “La proceso” aŭ la neatingeblan, eterne evitantan grafon West-West en la romano “La
kastelo”. Sed per tia mallarĝigo de la interpretado tiuj tekstoj ricevus ion unudimensian, ili perdus sian
signifo-diversecon. La “tribunalo” en “La proceso” povas pro sia maniero arbitre kaj por Jozefo K.
nekompreneble interveni en ties vivon memorigi al iuj la manieron de Hermann Kafka trudi sian aŭtoritaton:
“Eĉ post jaroj mi suferis pro la turmenta imago, ke la giganta viro, mia patro, la lasta instanco, preskaŭ
senkaŭze povis veni kaj dum la nokto porti min el la lito al la balkono kaj ke mi estis do tioma nenio por li”,
jen en nia teksto. Sed la tribunalo en la “proces”-romano estas pli ol enkorpigo de patra arbitreco, ĝi estas
pli ampleksa, eble ankaŭ pli metafizika, ĝi subpremas ne nur la filojn, sed ĉiujn, ĉiujn unuopulojn, stampas la
kondiĉojn de homa esto ĝenerale, kaj tio signifas, ke la romano ne haltas ĉe la formado de la patrofila
konflikto. Ĝis kiajn limojn ĝi avancas, tio fine kaj laste ne direblas, aŭ ĉiu leganto devas trovi la repondon por
si persone, laŭ siaj propraj bezonoj aŭ timoj aŭ laŭ tio, kun kiu aŭ kun kio li mem konfliktas.
En letero al Milena Jesenská Kafko esprimis plurfoje, ke timo estas lia vivprincipo. En sia “Letero al la patro”
li tialigas sian vivotimon per tio, ke li estis ekde la plej frua infaneco damaĝita de sia tiraneca, senkomprena,
kontraŭspirita patro, ke, ekde li povas pensi, staris kontraŭ li rivalo, kiun li malkapablis venki. Por ĉiuj siaj
vivproblemoj - psiĥologo parolus eble pri “perturboj” - li do respondecigas unu solan bazan kaŭzon. Tutcerte
temas ĉi tie pri unu el la “konstrukcioj” aŭ el la “advokatecaj artifikoj”, pri kiuj li parolas en siaj memkritikaj
eldiroj pri la patroletero. La ekskluziveco, per kiu Kafko respondecigas la patron por tio, ke li fariĝis
apartiĝema, malsocietema, soleca hamo trovanta feliĉon nek en profesio nek en edzeco kaj krome markita
de grava malsano, devenas certe de la bezono vere atingi la adresaton kaj fari sur li la kiom eble plej
grandan impreson. Sed ke sole la patro malhelpis la edziĝon de sia filo, tio ne kongruas kun la faktoj. La
timo antaŭ la edzeco estis parto de la pli ampleksa vivtimo de Kafko, sed ĝi ne estiĝis pro tio, ke per edziĝo li
aŭdacintus stari samŝtupe kun la patro, elbatali malkaŝan batalon. Kafko ektimis antaŭ la edziĝo kun Felice
Bauer pro kromaj kialoj: La “ne-plu-sol-estado” forprenus de li la internajn kaj eksterajn kondiĉojn por lia
verkista kreado; konscia pri tio, li konfidas al sia taglibro la ekkonon: “Mi devas multe esti sola. Kion mi
atingis, estas nura sukceso de la sol-estado” (KKAT 503). En sia svatiĝo al Felice Bauer, en la dufoja
fianĉiĝo kaj eksfianĉiĝo, vidiĝas unu el la paradoksoj, kiuj determinis la vivon de Kafko. La sopiro esti
akceptata en la homa socio kontrastis kun la ektimo antaŭ vivo en burĝa sekureco - sed ankaŭ malvasteco.
Tia paradokseco karakterizis envere ankaŭ lian internan rilaton kun la patro. Pli aŭ malpli kaŝe li riproĉas al li
en sia “Letero”, ke tiu forprenis de li la sekurecon, kiu estas la kondiĉo por vivi burĝan vivon, por kontentiĝi
en profesio, edzeco, religio. Sed kiel, se la patro vere perintus al li tiun sekurecon, se la granda vivtimo ne
estiĝintus? Tute certe liaj verkoj ne estus verkitaj aŭ ne tiel verkitaj, kiaj ili hodiaŭ troviĝas antaŭ ni. Por verki
Kafko bezonis sian patron tia, kia li estis, bezonis la kontraŭpoluson, la kontraŭulon, por interfrotiĝi, kiun li jen
povis malami kaj kies amon li jen povis sopiri - kaj fine tiu verkado estis por li pli grava ol ĉio alia. Jam 1912
li parolis pri tio, ke li ekkonis sian “literaturan destinon” (KKAT 393) kaj notis en sia taglibro:
“En mi tute bone ekkoneblas koncentriĝo al la verkado. Kiam en mia organismo klariĝis, ke la verkado estas
la plej fruktodona direkto de mia naturo, ĉio premiĝis al ĝi kaj lasis malplenaj ĉiujn kapablojn direktitajn al la
plezuro de sekso, de manĝo, trinko, unuavice de filozofiado pri muziko. En ĉiuj tiuj direktoj mi malgrasiĝis.
Tio estis necesa, ĉar miaj fortoj en sia tutaĵo estis tiom malgrandaj, ke ili nur kunigite povis iel-tiel servi al la
celo de verkado. Kompreneble mi ne trovis tiun celon memstare kaj konscie, ĝi trovis sin mem [...].” (KKAT
341)
 
 
 
Kopirajto pri la traduko ©2000
 

stato de finiteco
estigo: 2000
lasta kontrollegado kun korektoj: la 25-an de novembro 2001
kontrollegado de la
kontrollegado de la
finredakto:

 

 

reen al Kafko
 



[1] laŭvorte: Tio estas socio.

o. La ekskluziveco, per kiu Kafko respondecigas la patron por tio, ke li fariĝis
apartiĝema, malsocietema, soleca hamo trovanta feliĉon nek en profesio nek en edzeco kaj krome markita
de grava malsano, devenas certe de la bezono vere atingi la adresaton kaj fari sur li la kiom eble plej
grandan impreson. Sed ke sole la patro malhelpis la edziĝon de sia filo, tio ne kongruas kun la faktoj. La
timo antaŭ la edzeco estis parto de la pli ampleksa vivtimo de Kafko, sed ĝi ne estiĝis pro tio, ke per edziĝo li
aŭdacintus stari samŝtupe kun la patro, elbatali malkaŝan batalon. Kafko ektimis antaŭ la edziĝo kun Felice
Bauer pro kromaj kialoj: La “ne-plu-sol-estado” forprenus de li la internajn kaj eksterajn kondiĉojn por lia
verkista kreado; konscia pri tio, li konfidas al sia taglibro la ekkonon: “Mi devas multe esti sola. Kion mi
atingis, estas nura sukceso de la sol-estado” (KKAT 503). En sia svatiĝo al Felice Bauer, en la dufoja
fianĉiĝo kaj eksfianĉiĝo, vidiĝas unu el la paradoksoj, kiuj determinis la vivon de Kafko. La sopiro esti
akceptata en la homa socio kontrastis kun la ektimo antaŭ vivo en burĝa sekureco - sed ankaŭ malvasteco.
Tia paradokseco karakterizis envere ankaŭ lian internan rilaton kun la patro. Pli aŭ malpli kaŝe li riproĉas al li
en sia “Letero”, ke tiu forprenis de li la sekurecon, kiu estas la kondiĉo por vivi burĝan vivon, por kontentiĝi
en profesio, edzeco, religio. Sed kiel, se la patro vere perintus al li tiun sekurecon, se la granda vivtimo ne
estiĝintus? Tute certe liaj verkoj ne estus verkitaj aŭ ne tiel verkitaj, kiaj ili hodiaŭ troviĝas antaŭ ni. Por verki
Kafko bezonis sian patron tia, kia li estis, bezonis la kontraŭpoluson, la kontraŭulon, por interfrotiĝi, kiun li jen
povis malami kaj kies amon li jen povis sopiri - kaj fine tiu verkado estis por li pli grava ol ĉio alia. Jam 1912
li parolis pri tio, ke li ekkonis sian “literaturan destinon” (KKAT 393) kaj notis en sia taglibro:
“En mi tute bone ekkoneblas koncentriĝo al la verkado. Kiam en mia organismo klariĝis, ke la verkado estas
la plej fruktodona direkto de mia naturo, ĉio premiĝis al ĝi kaj lasis malplenaj ĉiujn kapablojn direktitajn al la
plezuro de sekso, de manĝo, trinko, unuavice de filozofiado pri muziko. En ĉiuj tiuj direktoj mi malgrasiĝis.
Tio estis necesa, ĉar miaj fortoj en sia tutaĵo estis tiom malgrandaj, ke ili nur kunigite povis iel-tiel servi al la
celo de verkado. Kompreneble mi ne trovis tiun celon memstare kaj konscie, ĝi trovis sin mem [...].” (KKAT
341)
 
 
 
Kopirajto pri la traduko ©2000
 

stato de finiteco
estigo: 2000
lasta kontrollegado kun korektoj: la 25-an de novembro 2001
kontrollegado de la
kontrollegado de la
finredakto:

 

 

reen al Kafko
 



[1] laŭvorte: Tio estas socio.