Iuj diras, la vorto Odradeko venas el la slava lingvo, kaj ili klopodas
tiel pruvi ĝian vortiĝon. Aliaj opinias, ke ĝi devenas de la germana, ke ĝi
estas nur influita de la slava. La necerteco de ambaŭ interpretoj tamen
kredeble prave ebligas konkludi, ke neniu trafas, des pli ke ankaŭ neniu el ili
helpas trovi iun sencon de la vorto. Kompreneble neniu okupiĝus pri tiaj
studadoj, se ne vere ekzistus estaĵo kun la nomo Odradeko. Ĝi aspektas unue
kiel plata stelforma fadenbobeno, kaj efektive ŝajnas ankaŭ kovrita de fadeno;
tamen povus esti nur rompitaj, malnovaj, kunnoditaj, sed ankaŭ reciproke
interplektitaj fadenpecoj el diversaj specoj kaj koloroj. Tamen ĝi estas ne nur
bobeno, ĉar el la mezo de la stelo eliĝas malgranda transversa bastoneto, kaj
al tiu bastoneto aliĝas ortangule ankoraŭ plia. Helpe de tiu lasta bastoneto
unuflanke, kaj unu el la stelaj elradiaĵoj aliaflanke, la tuto povas rekte
stari kiel sur du gamboj. Oni estus tentata kredi, ke tiu estaĵo iam havis iun
laŭcelan formon kaj ke ĝi nun estas nur rompita. Sed tio ne ŝajnas esti la
kazo; almenaŭ ne troviĝas por tio iu signo; nenie estas videblaj senregulaĵoj
aŭ rompitaĵoj indikantaj ion tian; la tuto ja ŝajnas sensenca, sed en sia speco
finita. Cetere ion pli precizan pri ĝi ne eblas diri, ĉar Odradeko estas
neordinare movkapabla kaj ne kaptebla. Ĝi restadas alterne en la
subtegmento, en la ŝtuparejo, en la koridoroj, en la vestiblo. Foje ĝi ne estas
videbla dum monatoj; tiam ĝi estas certe transloĝiĝinta en aliajn domojn; sed
poste ĝi certege revenas en nian domon. Foje, kiam oni paŝas el la pordo kaj ĝi
estas sin apoganta kontraŭ la ŝtupara balustrado, oni emas ĝin alparoli.
Kompreneble al ĝi oni ne faras malfacilajn demandojn, sed traktas ĝin - al tio
logas jam ĝia etegeco - kiel infanon. “Kiel do vi nomiĝas?” oni demandas
ĝin. “Odradeko”, diras ĝi. “Kaj kie vi loĝas?” “Nedeterminita loĝloko”, diras
ĝi kaj ridas; sed estas nur rido, kiel povas fariĝi sen pulmoj. Ĝi sonas
proksimume tiel, kiel susuro en falintaj folioj. Kun tio plejofte
finiĝas la interparolado. Cetere eĉ tiaj respondoj ne estas ĉiam haveblaj; ofte
ĝi restas longe muta, kiel la ligno, kio ĝi ŝajnas esti. Vane mi demandas min,
kio ĝi fariĝos. Ĉu ĝi do povas morti? Ĉio mortanta havis antaŭe ian celon, ian
agadon, kontraŭ kiu ĝi estas sin disfrotinta; tio ne veras pri Odradeko. Ĉu ĝi
do vere iam, ankoraŭ antaŭ la piedoj de miaj infanoj kaj ties infanoj
malsuprenruliĝos la ŝtuparon kun posttreniĝa fadeneto? Ĝi evidente ja malutilas
al neniu; sed la imago, ke ĝi krome povus min postvivi, estas al mi preskaŭ
dolora.
Kopirajto pri la tradukoj
©1994
Jen kelkaj petoj al la
leganto:
1. Tiu ĉi traduko
bezonas unue kontrollegadon, prefere de negermanlingvano, por elsarki diversajn
erarojn
kaj ankaŭ eble germanismojn internacie ne kompreneblajn. Tio ne
koncernas stilajn apartaĵojn nekutimajn,
sed internacie kompreneblajn.
2. La teksto bezonas
krome kontrollegadon de germanlingvanoj, kiuj komparu ĝin kun la originalo por
anstataŭigi
erarajn, malprecizajn kaj mallertajn ekvivalentojn.
Do, kara leganto, se vi
sentas vin kompetenta pri tio, bonvolu fari tiun laboron - bonvenas ankaŭ
simplaj
atentigoj dum legado. Se viaj konsiloj aŭ atentigoj estos akceptitaj, via
laboro estos kompreneble menciita
kun via nomo.
Konsilojn por plibonigi la tradukon bv. ĉi-tien: vilhelmo@multimania.com