Hodiaŭ la plej superaj
inĝenieroj estis ĉe ni malsupre. Ia ordono de la direkcio estas donita por fari
novajn galeriojn, kaj jen venis la inĝenieroj por entrepreni la plej unuajn
mezurojn. Kiom junaj estas tiuj uloj kaj tamen malsamaj! Ili ĉiuj estas libere
evoluintaj, kaj senĝene kaj decide montriĝas ilia karaktero jam en junaj jaroj.
Iu, nigrahara, vigla,
promenigas siajn okulojn ĉien.
Dua kun notbloko, faras
notojn irante, ĉirkaŭrigardas, komparas, notas.
Tria, la manojn enpoŝe, tiel
ke ĉio ĉe li streĉiĝas, iras rekte; gardas la dignon; nur en la ĉiama mordado
de liaj lipoj montriĝas la senpacienca, ne subpremebla juneco.
Kvara donas al la tria klarigojn, kiujn tiu ne postulas; pli malgranda ol
tiu, kiel tentanto apudkurante, li ŝajnas, kun la montrofingro ĉiam enaere, al
li fari tutan lintanion pri ĉio, kio estas tie videbla.
Kvina, eble la plej alta je rango, ne toleras akompanon; estas jen antaŭe,
jen malantaŭe; la societo adaptas sian iradon al li; li estas pala kaj
malforta; la respondeco kavigis liajn okulojn; ofte li premas dumpense la manon
ĉefrunte.
La sesa kaj sepa iras iom klinite, la kapon proksime ĉe kapo, brakenbrake,
en intima parolado; se estus ĉi tie ne evidente nia karbminejo kaj nia laborejo
en la plej profunda galerio, oni povus kredi, ke tiuj ostecaj, senbarbaj,
tubernazaj sinjoroj estas junaj pastroj. Unu plej ofte ridas kun kateca
ronronado en sin mem; la alia, ankaŭ ridete, paroladas kaj kun la libera mano
aldonas ian takton. Kiom certaj devas esti tiuj du sinjoroj pri sia posteno, ja
eĉ kiajn meritojn, malgraŭ sia juneco, ili devas jam esti akirintaj pri nia minejo,
ke ili rajtas ĉi tie, ĉe tiom grava inspekto, sub la okuloj de sia ĉefo,
okupiĝi tiom neŝanceleble nur pri propraj aŭ almenaŭ pri tiaj aferoj, kiuj ne
rilatas al la nuna tasko. Aŭ ĉu estus eble, ke ili, malgraŭ ĉiu ridado kaj ĉia
malatento tamen tre bone rimarkas ĉion necesan? Oni apenaŭ aŭdacas esprimi
certan opinion pri tiaj sinjoroj.
Sed aliflanke estas sendube, ke ekzemple la oka koncentras sin al sia
laboro senkompare pli ol tiuj du, ja eĉ pli ol ĉiuj aliaj sinjoroj. Ĉion li
devas tuŝi kaj prifrapi per marteleto, kiun li ĉiam denove elpoŝigas kaj ĉiam
tien remetas. Foje li genuas, spite al sia eleganta vestaĵo, en la koton kaj
prifrapas la plankon, poste ankaŭ nur dum-ire la vandojn aŭ la plafonon super
sia kapo. Iufoje li sternis sin kaj tie kuŝis silenta; ni jam pensis, ke okazis
akcidento; sed tiam li resaltis per eta ekskuiĝo de sia svelta korpo. Li do ree
nur estis farinta esploradon. Ni opinias bone koni nian minejon kaj ties
ŝtonojn, sed kion tiu inĝeniero siamaniere ĉi tie ĉiam esploras, estas al ni
nekomprenebla.
Naŭa ŝovas antaŭ si specon de infanĉareto, en kiu kuŝas la
mezurinstrumentoj. Ege altvaloraj aparatoj, profunde en vato enmetitaj. Tiun
ĉareton ja vere devus ŝovi la servisto, sed tio al li ne estas konfidata; oni
okupis inĝenieron pri tio, kaj li faras ĝin volonte, tion oni vidas. Li estas
verŝajne la plej juna, eble li ankoraŭ ne komprenas ĉiujn aparatojn, sed lia
rigardo kuŝas ĉiam sur ili, li eĉ foje pro tio endanĝeriĝas puŝi la ĉaron
kontraŭ vando.
Sed estas alia inĝeniero, kiu apudiras la ĉaron kaj tion malhelpas. Tiu
evidente komprenas la aparatojn ĝisfunde kaj ŝajnas esti ilia vera gardanto. De
tempo al tempo li elprenas, sen haltigi la ĉaron, eron de la aparatoj,
trarigardas ĝin, malŝraŭbas aŭ fermas, skuas kaj prifrapas, tenas ĝin orelen
kaj aŭskultas; kaj fine, dum la ĉargvidanto plej ofte haltas, remetas la
aĵeton, de malproksime apenaŭ videblan, plej atente en la ĉaron. Iom ordonema
estas tiu inĝeniero, tamen ja nur nome de la aparatoj. Jam dek paŝojn antaŭ la
ĉaro ni devas, laŭ senvorta fingrosigno, flankencedi, eĉ tie, kie ne estas loko
por preteriri.
Malantaŭ tiuj du sinjoroj iras la senokupa servisto. La sinjoroj, kiel ja
estas memkompreneble ĉe ilia granda scio, delonge demetis ĉian orgojlon, la
servisto male ŝajnas ĝin en sin kolektinta. Unu manon ĉedorse, kun la alia
antaŭe karesante siajn orajn butonojn aŭ la fajnan drapon livrean, li foje
klinas la kapon dekstren aŭ maldekstren, kvazaŭ ni estus lin salutintaj kaj li
respondus, aŭ kvazaŭ li supozus, ke ni estus salutintaj, sed li de sia alto
tion ne povus kontroli. Memkompreneble ni ne salutas lin, tamen lin vidante oni
preskaŭ emus kredi, ke estas io kolosega, esti sekretaria servisto de mineja
direkcio. Malantaŭ li ni bone ridas, sed ĉar eĉ tondrobato ne povus lin instigi
sin returni, li tamen restas kiel io nekomprenebla en nia respekto.
Hodiaŭ oni apenaŭ laboras plu; la interrompo estis tro ampleksa; tia vizito
forprenas kun si ĉiujn pensojn al laboro. Tro alloge estas postrigardi la
sinjorojn en la mallumon de la prova galerio, en kiu ili ĉiuj malaperis. Krome
nia laborskipo baldaŭ finiĝos; la revenon de la sinjoroj ni ne plu ĉeestos.
Kopirajto pri la traduko © 1996
reviziita la 13-an de
januaro 2000
22-an de novembro 2001