Mia avo diradis:
La vivo estas mire mallonga. Nun, memore, ĝi tiom kuniĝegas, ke mi ekzemple
apenaŭ komprenas, kiel junulo povas sin decidi por rajdi en la plej proksiman
vilaĝon, sen la timo ke - tute nekalkulante malbonŝancajn hazardojn - jam la
tempo de ordinara bonŝance pasanta vivo por tia rajdo delonge ne sufiĉas.
Kopirajto
pri la traduko 1996