Historio
de Franco Kafko.
Por fraŭlino Felice B.
Estis dimanĉa
antaŭtagmezo dum la plej bela printempo. Georgo Bendemano, juna
komercisto, sidis en sia
privata
ĉambro en la dua etaĝo de iu el la malaltaj, leĝere konstruitaj
domoj, kiuj sin etendis laŭ la rivero en
longa
vico, malsamaj preskaŭ nur per siaj alto kaj koloro. Li ĵus finis
leteron al amiko eljuneca troviĝanta
en
eksterlando; fermis ĝin lude malrapide kaj poste, la kubuton apoge
sur la skribotablo, rigardis tra la
fenestro
al la rivero, la ponto kaj la altejoj ĉe la alia bordo kun ilia
delikata verdeco.
Li meditis pri tio,
kiel tiu amiko, malkontenta pri sia hejma avanco, jam antaŭ jaroj
estis kvazaŭ fuĝinta al
Ruslando.
Nun li havis negocon en Peterburgo, kiu komence estis tre bone
evoluinta, sed jam delonge ŝajnis
stagni,
kiel la amiko plendis ĉe siaj vizitoj maloftiĝantaj. Tiel li
senutile trolacigis sin en fremdlando, la
fremdeca
plenbarbo apenaŭ kaŝis la bone el la infanaj jaroj konatan vizaĝon,
kies flava haŭtkoloro ŝajnis
indiki
disvolviĝantan malsanon.
Laŭ siaj rakontoj
li ne havis verajn rilatojn kun la tiea kolonio de siaj samlandanoj,
sed ankaŭ preskaŭ neniun
socian
komunikadon kun la enlandaj familioj, kaj tiel akomodiĝis al
definitiva fraŭla vivo.
Kion skribi al tia
homo, kiu evidente mistrafis la ĝustan vojon; oni povis lin bedaŭri,
sed ne helpi. Ĉu doni al li
la
konsilon rehejmeniĝi, do siajn ekzistrimedojn translokigi ĉi tien,
revivigi ĉiujn malnovajn amikecajn rilatojn -
kion
ja nenio melhelpus - kaj cetere fidi al la helpo de la amikoj? Sed
tio signifus nenion alian ol samtempe al
li
diri - ju pli indulge, des pli afliktante - ke liaj ĝisnunaj provoj
estis malprosperaj, ke li fine delasu ilin, ke li
devas reveni kaj,
kiel por ĉiam revenintan, lasi sin de ĉiuj grandokule primiri; ke
nur liaj amikoj ion
komprenas
kaj ke li estas olda infano, kiu devas simple sekvi la sukcesajn,
hejme restintajn amikojn. Kaj
krome
ĉu oni povus esti certa, ke tiu tuta turmento tiel al li farota
estos ankaŭ utila? Eble oni eĉ ne sukcesus
lin
hejmenigi - li diris ja mem, ke li ne plu komprenas la cirkonstancojn
en la hejmlando - kaj tiel li restus
malgraŭ
ĉio en sia fremdejo, amarigita de la konsiloj, kaj al la amikoj
pluan pecon fremdigita. Sed se li
efektive
sekvus la konsilon kaj troviĝus deprimita - kompreneble ne intence,
sed de la faktoj -, ne kapabla
orientiĝi,
nek inter siaj amikoj, nek ekster ili, suferus je hontiĝo, kaj nun
efektive ne havus plu hejmlandon nek
amikojn,
ĉu tiam ne estus pli bone por li, ke li restu en la fremdo, tia kia
li estis? Konsidere tion, ĉu vere oni
povus
konjekti, ke li ĉi tie estus iel sukcesonta?
Pro tiuj kaŭzoj, se
oni entute volis daŭrigi la leteran rilaton, oni ne povis al li
komuniki iajn esencajn informojn,
kiajn
oni senhezite farus eĉ al la plej malproksimaj konatoj. Nun jam de
tri jaroj la amiko ne venis hejmen kaj
klarigis
tion tre preterpase per la malcerteco de la politikaj kondiĉoj en
Rusujo, laŭ tio ne permesantaj eĉ la
plej
mallongan foreston de malgranda negociulo, dum centmil Rusoj
trankvile vagadis tra la mondo.
Aliflanke,
dum tiuj tri jaroj ĝuste por Georgo multo ŝanĝiĝis. Pri la morto
de lia patrino okazinta antaŭ ĉirkaŭ
du
jaroj kaj de kiam Georgo kun sia maljuna patro vivis en komuna
mastrumado - pri tio la amiko ja ankoraŭ
sciiĝis,
li esprimis sian kondolencon letere kun iom da sekeco, kaŭzita certe
nur de la fakto, ke la funebro pri
tia
okazo fariĝas neimagebla en la fremdo. De tiu tempo Georgo
alfrontis, kiel ĉion alian, ankaŭ sian
negocon
kun pli granda decidemo. Eble lia patro, dum la vivo de lia patrino -
ĉar li volis valorigi nur sian
propran
opinion -, lin malhelpis je vera propra agado; eble la patro, ekde la
morto de la patrino, malgraŭ ke li
daŭre
laboris en la negoco, fariĝis pli reteniĝema, eble - eĉ tre
verŝajne - ludis feliĉaj hazardoj multe pli
gravan
rolon; ĉiukaze la negoco dum tiuj jaroj evoluis tute senatendite, la
dungitaron oni devis duobligi, la
spezo
estis kvinobliĝinta, plua progreso sendube estontis.
Sed la amiko sciis
tute nenion pri tiu ŝanĝo. Antaŭe, la lastan fojon eble okaze de
tiu kondolenco, li volis
persvadi
Georgon al elmigrado al Ruslando kaj esprimis sin longe pri la
ekspektoj ekzistantaj ĝuste por la
negoca
branĉo de Georgo en Peterburgo. La ciferoj estis neniom kompare al
la amplekso, kiun la negoco de
Georgo
nun estis alpreninta. Sed Georgo tute ne estis eminta skribi al sia
amiko pri siaj negocaj sukcesoj,
kaj
se li nun postokaze farintus tion, tio havus vere strangan aspekton.
Tial Georgo
kontentiĝis, skribi al la amiko ĉiam nur pri sensignifaj okazoj,
kiaj ili memore senorde amasiĝas,
kiam
oni pripensas dum trankvila dimanĉo. Li volis nenion alian ol lasi
senĝenata la bildon, kiun la amiko,
dum
la longa intertempo al si certe estis farinta pri sia hejmurbo kaj je
kiu li rezigne estis kontentiĝinta. Tial
okazis
al Georgo, ke li anoncis la fianĉiĝon de iu sensignifa homo kun
same sensignifa knabino trifoje per
leteroj
sufiĉe spacitaj; ĝis la amiko tamen, spite al la intenco de Georgo,
interesiĝis pri tiu strangaĵo.
Tamen Georgo
preferegis skribi al li tiajn aĵojn ol konfesi, ke li mem antaŭ
monato kun iu fraŭlino Frida
Brandenfeldo,
knabino el bonstata familio, fianĉiĝis. Ofte li parolis kun sia
fianĉino pri tiu amiko kaj pri sia
apartspeca
korespondrilato kun li. “Do li tute ne venos al nia geedziĝo”,
ŝi diris, “kaj mi havas tamen la rajton
ekkoni
ĉiujn viajn amikojn.” “Mi ne volas lin ĝeni”, respondis
Georgo, “komprenu min, li verŝajne venus,
almenaŭ
mi kredas tion, sed li sentus sin devigita kaj damaĝita, eble min
envius, kaj, certe malkontenta kaj
nekapabla
iam forigi tiun malkontenton, sole reveturus. Sola - ĉu vi scias,
kion tio signifas?” “Sed ĉu li ne
povas
ekscii pri nia geedziĝo ankaŭ alimaniere?” “Tion mi ja ne povas
malebligi, sed pro lia vivmaniero tio
estas
malverŝajna.” “Se vi havas tiajn amikojn, Georgo, vi tute ne
devus fianĉiĝi.” “Pri tio ni ja ambaŭ kulpas;
sed ankaŭ nun mi
ne volus alie.” Kaj kiam ŝi poste, vigle spirante sub liaj kisoj,
ankoraŭ eligis: “Verdire tio
tamen
ĉagrenas min”, li opiniis tute sendanĝera, skribi ĉion al la
amiko. “Tia mi estas, kaj tian li devas min
akcepti”, diris
li por si mem, “mi ne povas el mi eltranĉi homon eble pli taŭgan
por la amikeco kun li, ol mi
estas.”
Kaj efektive li
raportis al sia amiko en tiu longa letero, skribata tiun
dimanĉmatenon, la okazintan fianĉiĝon
tiuvorte:
“La plej bonan novaĵon mi rezervis por la fino. Mi estas
fianĉiĝinta kun iu fraŭlino Frida
Brandenfeldo,
knabino el bonstata familio, kiu enlokiĝis ĉi tie nur longe post
via forvojaĝo, do vi certe ne
konas
ŝin. Troviĝos okazo por plie detali al vi pri mia fianĉino, hodiaŭ
al vi sufiĉu, ke mi estas vere feliĉa kaj
ke
nia reciproka rilato nur tiom ŝanĝiĝis, ke vi nun havos en mi
anstataŭ tute ordinaran amikon, feliĉan
amikon.
Krome vi ricevos en mia fianĉino - kiu vin salutas elkore kaj kiu
plej baldaŭ mem skribos al vi -
sinceran
amikinon, kio ne estas tute sensignifa por fraŭlo. Mi scias, ke
multspecaj kaŭzoj retenas vin de
vizito
ĉe ni, sed ĉu ĝuste nia geedziĝo ne estus bona okazo por unu
fojon flankenĵeti ĉiujn barojn? Sed kiel
ajn,
agu sen iu konsidero kaj sole laŭ via plaĉo.”
Tiun leteron enmane,
Georgo sidis longe, vizaĝalfenestre, ĉe sia skribotablo. Al konato,
kiu preterpasante lin
salutis
de la strateto, li apenaŭ respondis per neĉeesta rideto.
Fine li enpoŝigis
la leteron kaj, el sia ĉambro oblikve trapaŝante etan koridoron,
eniris la ĉambron de sia
patro,
en kiu li de monatoj ne estis. Estis ja ankaŭ nenia neceso por tio,
ĉar li konstante komunikis kun sia
patro
en la magazeno, la tagmanĝon ili kune prenadis en manĝejo; estas
vere ke vespere ĉiu prizorgis sin
laŭplaĉe,
sed poste ili plej ofte sidis (kiam Georgo ne estis, kiel plej multe
okazis, kun amikoj aŭ nun vizitadis
sian
fianĉinon) ankoraŭ momenton, ĉiu kun sia gazeto, en la komuna
salono.
Georgo miris pri la
malhelo de la patra ĉambro eĉ dum tiu sunplena mateno. Tioman
ombron do ĵetis la alta
muro,
kiu leviĝis vidalvide al la mallarĝa korto. La patro sidis ĉe la
fenestro en angulo, kiu estis ornamita per
diversaj
memoraĵoj pri la forpasinta patrino, kaj legis la gazeton, kiun li
tenis flanke antaŭ la okuloj, tiel
kompensante
ian vidmalfortecon. Sur la tablo staris la restaĵoj de la
matenmanĝo, de kiu laŭŝajne ne multo
estis
manĝita.
“Ho, Georgo!”
diris la patro kaj tuj iris al li renkonte. Lia peza negliĝo
malfermiĝis dum lia irado, la pintoj lin
ĉirkaŭflirtis -
“mia patro estas ankoraŭ giganto”, diris Georgo al si.
“Tie
ĉi estas ja neelteneble mallume”, li diris poste.
“Ja,
mallume estas, certe”, diris la patro.
“La
fenestron vi ankaŭ estas ferminta?”
“Tiel
mi preferas.”
“Estas
ja tute varme ekstere”, diris Georgo, kvazaŭ aldone al la antaŭo,
kaj sidiĝis.
La
patro deprenis la matenmanĝilaron kaj metis ilin sur ŝrankon.
“Mi
volis vere nur al vi diri”, daŭrigis Georgo kaj sekvis tute
perdiĝinte la movojn de la maljuna homo, “ke mi
nun
tamen indikis mian fianĉiĝon al Peterburgo.” Li elpoŝigis iomete
la leteron kaj refaligis ĝin.
“Ĉu
al Peterburgo?” demandis la patro.
“Al
mia amiko do”, diris Georgo kaj serĉis la patrajn okulojn. - “En
la magazeno li estas do tute alia”, li
pensis,”
kiom larĝe li sidas ĉi tie, kaj la brakojn surbruste krucitaj.”
“Ja,
al via amiko”, diris la patro emfaze.
“Vi scias ja,
patro, ke mi unue volis prisilenti al li mian fianĉiĝon. Pro takto,
pro neniu alia motivo. Vi scias
mem,
li estas delikata homo. Mi diris al mi: de alia flanko li povas ja
bone ekscii mian fianĉiĝon, kvankam, ĉe
lia
vivmaniero, tio estas apenaŭ verŝajna - tion mi ne povas malebligi
-, sed de mi mem li absolute ne devas
tion
ekscii.”
“Kaj ĉu nun vi
ŝanĝis vian sintenon?” demandis la patro, metis la grandan
ĵurnalon sur la fenestrobreton kaj
sur
la ĵurnalon la okulvitrojn, kiujn li kovris per la mano.
“Jes, nun mi
ŝanĝis la decidon. Se li estas mia bona amiko, mi diris al mi, tiam
mia feliĉa fianĉiĝo estas feliĉo
ankaŭ
por li. Kaj pro tio mi ne plu hezitis tion indiki al li. Tamen antaŭ
ol alpoŝtigi la leteron, mi volis tion diri al
vi.”
“Georgo”, diris
la patro kaj larĝigis la sendentan buŝon, “aŭskultu! Vi venis
pro tiu afero al mi, por
interkonsiliĝi
kun mi. Tio sendube honoras vin. Sed tio estas nenio, ja pli ol
nenio, se vi ne diras al mi nun la
tutan
veron. Mi ne volas suprenkirli aferojn, kiuj ne koncernas tion.
Depost la morto de nia kara patrino
okazis
certaj nebelaĵoj. Eble ankaŭ por ili venos la tempo, kaj eble pli
frue ol ni pensas. En la negoco iuj
aferoj
min preterpasas, eble tio ne estas al mi kaŝata - mi volas nun tute
ne starigi la konjekton, ke ĝi estas
al
mi kaŝata -, mi ne plu estas sufiĉe forta, mia memoro malfortiĝas,
mi ne plu havas la vidon por ĉiuj tiel
multaj
aferoj. Tio estas unue la irado de la naturo, kaj due la morto de nia
panjo min deprimis multe pli ol vin.
-
Sed ĉar ni ĝuste parolas pri tiu afero, pri tiu letero, mi petas
vin, ne trompu min. Estas eteco, estas ne inda
je
spiro, do ne trompu min. Ĉu vi havas vere tiun amikon en
Peterburgo?”
Georgo ekstaris
embarase. “Ni lasu miajn amikojn. Mil amikoj ne anstataŭas mian
patron. Ĉu vi scias, kion
mi
kredas? Vi ne sufiĉe domaĝas vin. Tamen la maljuneco postulas siajn
rajtojn. Vi estas al mi nemalhavebla
en
la negoco, tion vi ja scias tre bone, sed se la negoco minacus vian
sanon, mi jam morgaŭ fermos1
ĝin por
ĉiam. Tiel ne
povas daŭri. Ni devas do enkonduki alian vivmanieron por vi. Sed
ĝisfunde. Vi sidas ĉi tie en la
mallumo,
dum en la salono vi havus belan lumon. La matenmanĝon vi tuŝetas,
anstataŭ vin dece refortigi. Vi
sidas
ĉe fermitaj fenestroj, dum la aero al vi tiom bonfarus. Ne, mia
patro! Mi venigu la kuraciston, kaj ni
sekvos
liajn preskribojn. Ni interŝanĝos la ĉambrojn, vi translokiĝos en
la antaŭan ĉambron, mi ĉi tien. Estos
neniu
ŝanĝo por vi, ĉio estos kunportita. Sed ĉio ĉi povas atendi, nun
enlitiĝu ankoraŭ iomete, vi nepre
bezonas
ripozon. Venu, mi helpu vin senvestiĝi, vi vidos ke mi povas. Aŭ ĉu
vi volas tuj iri en la antaŭan
ĉambron,
tiam kuŝigu vin provizore en mian liton. Tio estus cetere tre saĝa.”
Georgo staris rekte apud sia patro, kiu estis malleviginta sian hirte blankharan kapon sur la bruston.
“Georgo”, diris la patro mallaŭte, senmove.
Georgo algenuiĝis
tuj antaŭ la patro, li vidis la pupilojn en la laca vizaĝo de la
patro, grandegajn en la
okulanguloj,
sur lin direktitajn.
“Amikon en
Peterburgo vi ne havas. Ĉiam vi estis ŝercemulo, kaj eĉ kontraŭ
mi vi ne estis reteniĝema. Kiel vi
havus
ĝuste tie amikon! Tion mi tute ne povas kredi.”
“Rememoru do iom,
patro”, diris Georgo, levis la patron de la brakseĝo kaj malvestis
al li - kiom malforte li tie
staris
- la negliĝon, “nun estos baldaŭ tri jaroj, de post mia amiko
estis ĉe ni vizite. Mi memoras ankoraŭ, ke
vi
ne speciale ŝatis lin. Almenaŭ dufoje mi forneis lin antaŭ vi,
kvankam li sidis en mia ĉambro. Mi povis ja
sufiĉe
bone kompreni vian malemon kontraŭ li, mia amiko havas siajn
strangajn flankojn. Sed aliflanke vi
poste
kun li sufiĉe bone interbabilis. Tiam mi estis tiom fiera, ke vi lin
aŭskultis, kapjesis kaj demandis. Se vi
pripensos,
vi certe memoros. Li rakontis tiam nekredeblajn historiojn pri la
rusa revolucio. Kiel li ekzemple
vidis,
dum komerca vojaĝo en Kievo, en tumulto pastron sur balkono, kiu
tranĉis larĝan sangokrucon en la
platan
manon, levis tiun manon kaj alvokis la amason. Vi mem ja plurfoje
rerakontis tiun historion.”
Intertempe Georgo
sukcesis residigi la patron kaj atenteme demeti al li la trikitan
kalsonon, kiun li portis
super
la tolan, same kiel la ŝtrumpetojn. Vidante la ne elstare puran
tolaĵon, li riproĉis al si, esti neglektinta
la
patron. Estus certe ankaŭ lia devo, zorgi pri la patra tolaĵo. Kun
sia fianĉino li ankoraŭ ne eksplicite parolis
pri
kiel aranĝi la estonton de la patro, ĉar ili neesprimite supozis,
ke la patro restos sola en la malnova loĝejo.
Sed
nun li senhezite kaj firme decidiĝis kunpreni la patron en sian
estontan loĝejon. Ŝajnis ja, ĉe pli preciza
rigardo, kvazaŭ la
prizorgo tie destinota al la patro - eble venus tro malfrue.
Surbrake li portis
la patron enliten. Teruran senton li spertis, kiam dum tiuj kelkaj
paŝoj al la lito li rimarkis, ke
ĉe
lia brusto la patro ludis per lia horloĝa orĉeno. Ne tuj li povis
lin enlitigi, tiom firme li sin tenis ĉe tiu
orĉeno.
Apenaŭ la patro
estis tamen enlite, ĉio ŝajnis en plej bona ordo. Li mem kovris sin
kaj poste tiris la kovrilon
kun
aparta zorgo super la ŝultron. Ne malafable li supren regardis al
Georgo.
“Ĉu ne, vi jam memoras pri li?” demandis Georgo kaj kuraĝige al li kapjesetis.
“Ĉu mi estas nun
bone kovrita?” demandis la patro, kvazaŭ li ne povus rigardi, ĉu
liaj piedoj estas bone
kovritaj.
“Do, jam al vi plaĉas enlite”, diris Georgo kaj metis la kovraĵon pli bone ĉirkaŭ lin.
“Ĉu mi estas bone kovrita?” ree demandis la patro kaj ŝajnis aparte atenti la respondon.
“Estu nur trankvila, vi estas bone kovrita.”
“Ne!” kriis la
patro eĉ antaŭ la fino de la respondo, kaj reĵetis la kovrilon per
tia forto ke ĝi por momento
dumfluge
sin tute malvolvis, kaj staris rekte sur la lito. Nur unu manon li
iomete tenis ĉe la plafono. “Vi
volis
min kovri, tion mi scias, mia bubeto, sed kovrita ankoraŭ mi ne
estas. Kaj eĉ se estas mia lasta forto -
sufiĉa
por vi, tro por vi. Vian amikon mi konas bone. Tiu estus filo laŭ
mia koro. Tial vi trompis lin la tutajn
jarojn.
Kial alie? Ĉu vi kredas, ke mi ne ploris pro li? Pro tio do vi
enŝlosas vin en via oficejo - neniu ĝenu, la
ĉefo estas okupita
- nur ke vi povu skribi viajn falsajn leteraĉojn al Ruslando. Sed
feliĉe neniu bezonas
instrui
la patron travidi la koron de la filo. Kiam vi nun pensis, ke vi
estas dresinta lin, tiom dresinta, ke vi
povas
eksidi sur lin per via postaĵo, kaj li ne moviĝas, tiam mia sinjoro
filo sin decidis al edziĝo!”
Georgo supren
rigardis al la patro - al timigilo. La Peterburga amiko, kiun la
patro nun subite tiel bone konis,
lin
kaptis, kiel neniam antaŭe. Li vidis lin perdita en la vasta Rusujo.
Li vidis lin ĉe la pordo de la malplena,
prirabita
magazeno. Li staris ankoraŭ tie, inter la ruinaĵoj de la bretaro,
la disŝiritaj varoj kaj falantaj gastuboj.
Kial
li ĝuste devis foriri tiom malproksimen!
“Sed rigardu min!”
vokis la patro, kaj Georgo kuris, preskaŭ distrite, por ĉion kapti,
al la lito, sed haltis
duonvoje.
“Ĉar ŝi levis la
jupon”, la patro ekflutis, “ĉar ŝi levis la jupon, tiu abomena
anserino”, kaj li levis, por tion
demonstri,
sian ĉemizon tiome, ke oni vidis sur lia femuro la cikatron el la
militaj jaroj, “ĉar ŝi levis la jupon
tiel
kaj tiel kaj tiel, pro tio vi alkuris ŝin; kaj por ke vi povu
senĝene per ŝi kontentigi vin, vi senhonorigis la
memoron de nia
patrino, perfidis la amikon kaj ŝtopis la patron enliten, por ke li
ne povu sin movi. Sed ĉu li
povas
sin movi aŭ ne?”
Kaj li staris tute libere kaj ĵetmovis la gambojn. Li radiis pro inteligenteco.
Georgo staris
enangule, plej eble malproksime de la patro. Antaŭ ioma tempo li
firme decidis, ĉion zorge kaj
precize
observi, por ke li ne povu iel, malrekte, de malantaŭe, de supre,
esti surprizita. Nun li ree memoris la
delonge
forgesitan decidon kaj ĝin reforgesis, kiel oni tiras tro mallongan
fadenon tra pinglotruo.
“Sed la amiko
tamen ne estas perfidita!” kriis la patro, kaj lia skuata
montrofingro konfirmis tion. “Mi estis lia
surloka
reprezentanto.”
“Komedianto!”
krii Georgo ne povis sin deteni, tuj konsciis la damaĝon kaj mordis,
nur tro malfrue - la okulojn
rigidiĝintaj
- en sian langon tiom, ke li pro doloro kliniĝis.
“Ja certe mi ludis
komedion! Komedion! Bona vorto! Kia alia konsolo restis por la
maljuna, vidviĝinta patro?
Diru
- kaj dum la momento de la respondo estu ankoraŭ mia vivanta filo -,
kio alia restis al mi, en mia
malantaŭa
ĉambro, persekutata de la malfidela personaro, ĝisoste maljuna? Kaj
mia filo trairis la mondon
jubile,
kontraktis negocojn de mi preparitajn, transkapiĝis pro plezuro kaj
deiris de sia patro kun la fermita
vizaĝo
de honestulo! Ĉu vi kredas, ke mi ne amis vin, mi, de kiu vi
eliris?”
“Nun li antaŭen kliniĝos”, pensis Georgo, “se li falus kaj frakasiĝus!” Tiu vorto trasiblis lian kapon.
La patro sin antaŭen klinis, sed ne falis. Ĉar Georgo ne alproksimiĝis, kion li estis atendinta, li rektigis sin.
“Restu, kie vi
estas, mi vin ne bezonas! Vi pensas, ke vi havas ankoraŭ la forton
por veni ĉi tien kaj ke vi nur
vin
retenas, ĉar tiel vi volas. Ne eraru pri vi mem! Mi estas eĉ nun
ankoraŭ la multe pli forta. Sole mi eble
estus
devinta cedi, sed via patrino aldonis al mi sian forton, kun via
amiko mi majeste ligis min, vian
klientaron
mi havas tie ĉi en la poŝo!”
“Eĉ en ĉemizo li
havas poŝojn!” diris al si Georgo kaj kredis, ke li povos lin per
tiu rimarkigo ridindigi antaŭ la
tuta
mondo. Nur dum momento li pensis tion, ĉar ĉiam li forgesis ĉion.
“Provu nur alkroĉi
vin ĉe via fianĉino kaj tiel veni al mi renkonte! Mi balaos ŝin
for de via flanko, vi eĉ ne
komprenos,
kiel!”
Georgo grimacis
kvazaŭ li tion ne kredus. La patro nur kapjesis al la angulo de
Georgo, tiel certigante la
veron
de kion li diris.
“Kiom do vi amuzis
min hodiaŭ, kiam vi venis kaj demandis, ĉu vi skribu al via amiko
pri la fianĉiĝo. Li scias
do
ĉion, stulta knabo, li scias do ĉion! Mi skribis al li, ĉar vi
forgesis al mi forpreni la skribpaperon. Tial li jam
de jaroj ne plu
venas, li scias ja ĉion centfoje pli bone ol vi mem, viajn leterojn
li disĉifas nelegitaj en la
maldekstra
mano, dum li tenas en la dekstra antaŭ si miajn leterojn por
legado!”
Sian brakon li triumfe svingis super la kapo. “Li scias ĉion milfoje pli bone!” kriis li.
“Dekmilfoje!” diris Georgo, por priridi la patron, sed jam enbuŝe la vorto ricevis mortseriozan sonon.
“Jam de jaroj mi
atendas, ke vi venu kun tiu demando! Ĉu vi kredas, ke mi ne legas
gazetojn? Jen!” kaj li ĵetis al
Georgo
ĵurnalfolion, kiu iel estis kunportita enliten. Malnova ĵurnalo,
kun nomo al Georgo jam tute nekonata.
“Kiom longe vi
hezitis, antaŭ ol maturiĝi! La patrino devis morti, ŝi ne povis
ĝisvivi la ĝojotagon; la amiko
pereas
en sia Ruslando, jam antaŭ tri jaroj li estis tiom flava, kvazaŭ
por forĵeti; kaj mi, vi vidas ja, kiel statas
pri
mi. Por tio vi havas ja okulojn!”
“Do vi spionis min!” kriis Georgo.
Kompate la patro diris, kvazaŭ pri detalaĵo: “Tion vi volis verŝajne diri pli frue. Nun ĝi ja tute ne plu taŭgas.”
Kaj pli laŭte: “Nun
vi scias ja, kio ekzistis ankaŭ krom vi, ĝis nun vi sciis nur pri
vi! Senkulpa infano vi ja vere
estis,
sed pli vere vi estis diableca homo! - Kaj tial sciu: Mi kondamnas
vin nun al morto je drono!”
Georgo sentis sin
elpelata el la ĉambro; la falbruon, kun kiu malantaŭ li la patro
falis sur la liton, li ankoraŭ
enorele
kunportis. Sur la ŝtuparo, super kies ŝtupojn li rapidis kvazaŭ
super dekliva ebeno, li koliziis kun sia
servistino
supreniĝanta por ordigi la loĝejon post la nokto. “Jesu'!” ŝi
kriis kaj per antaŭtuko kovris la vizaĝon,
sed
li estis jam for. Tra la dompordo li saltis, trans la straton, al la
akvo li estis pelata. Jam li tenis firme la
parapeton,
kiel malsateganto la nutraĵon. Li svingis sin transen, kiel la
elstara gimnasto, kiu li estis dum sia
juneco,
je la fiero de siaj gepatroj. Ankoraŭ li tenis sin per manoj
malfortiĝantaj, ekvidis inter la parapetaj
stangoj
aŭtomobilan omnibuson, kiu facile superbruos lian falon, kriis
mallaŭte: “Karaj gepatroj, mi do ĉiam
amis
vin”, kaj lasis sin defali.
Dum tiu momento okazis sur la ponto vere senfina trafiko.
Kopirajto pri la traduko ©1999
Notoj
1. Gramatika ĝusteco
postulus tie la kondicionalon: fermus. Sed ankaŭ en la germana
originalo! La aŭtoro videble volas per
indikativo
emfazi la “ĝisindikativan” realecon, firmecon de la Georga
decidemo.
Konsilojn por plibonigi la tradukon bv. ĉi-tien: vlutermano@free.fr
Franco Kafko: La
verdikto
traduko
el la jaro 1991
1991.08.21;
1991.04.24
reviziita
la 16-an de decembro 1999
Lastaj ŝanĝoj
2004-10-31 laŭ instigoj de la literatura rondo de Skövde
Esperantoklubb sub gvido de s-ino Hilgon Frisk kaj laŭ protokolo de
s-ro Karl-Gustaf Gustafsson de la 1a de oktobro 2004.