reen al Kafko

Franco Kafko

La transformiĝo

elgermanigita de Vilhelmo Lutermano

I

Kiam Gregoro Samso iun matenon el maltrankvilaj sonĝoj vekiĝis, li trovis sin en sia lito transformita al
monstra fiinsekto1. Li kuŝis sur sia karapace malmola dorso kaj vidis, kiam li levetis la kapon, sian volbitan,
brunan, per arkecaj rigidiloj dividitan ventron, sur kies alto la litkovrilo, preta al kompleta malsuprenglito,
apenaŭ povis sin teni. Liaj multaj kompare kun lia cetera amplekso kompatinde maldikaj gamboj flirtis
konfuze antaŭ liaj okuloj.

“Kio okazis al mi?” li pensis. Tio ne estis sonĝo. Lia ĉambro, vera, nur iom tro malgranda homĉambro, kuŝis
trankvile inter la kvar vandoj al li bone konataj. Super la tablo, sur kiu estis sternita specimenaro de dise
elpakitaj drapaĵoj - Samso estis vojaĝkomizo - pendis la bildo, kiun li antaŭ nelonge estis eltondinta el
ilustrita revuo kaj metinta en beletan, orumitan kadron. Ĝi prezentis sinjorinon kiu, provizita per peltĉapelo
kaj peltboao, sidis rekte kaj levis al la spektanto pezan peltmufon, en kiu ŝia tuta antaŭbrako malaperis.

La rigardo de Gregoro poste direktiĝis al la fenestro, kaj la malserena vetero - oni aŭdis pluvgutojn surfrapi
la fenestroladon - igis lin tute melankolia. “Kiel, se mi ankoraŭ iom plue dormus kaj ĉiujn stultaĵojn forgesus”,
pensis li, sed tio estis tute ne realigebla, ĉar li kutimis dormi sur la dekstra flanko, sed en sia nuna stato ne
povis sin movi en tiun pozicion. Kun kiom ajn da forto li sin ĵetis al la dekstra flanko, ĉiam denove li
rebalanciĝis en la dorsan pozicion. Li provis tion ja centfoje, fermis la okulojn por ne suferi la vidon al la
baraktantaj gamboj, kaj rezignis nur kiam li flanke eksentis neniam antaŭe sentitan, malgravan, obtuzan
doloron.

“A=C4? dio,” pensis li, “kiom streĉan profesion mi elektis! Tagon post tago vojaĝe. La komercaj zorgoj estas
multe pli grandaj ol en la hejma komercejo, kaj krome mi estas ŝarĝata per tiu plago: la vojaĝado, la zorgoj
pri la trajnkonektoj, la malregulaj, malbonaj manĝoj, homaj rilatoj ĉiam ŝanĝiĝantaj, neniam daŭraj, neniam
koreciĝantaj. La diablo prenu ĉion ĉi!” Li sentis malfortan jukon supre sur la ventro; ŝovis sin sur la dorso
malrapide pli proksimen al la litfosto por ke li pli bone povu levi la kapon; trovis la jukejon, kiu estis tute
garnita per malgrandaj blankaj punktetoj, kiujn li ne sciis prijuĝi; kaj volis per unu gambo pripalpi tiun ejon,
sed tuj ĝin retiris, ĉar ĉe la tuŝo lin priblovis frostotremoj.

Li reglitis en sian antaŭan pozicion. “Tiu frua ellitiĝo”, pensis li, “tute frenezigas”2. La homo devas havi sian
dormon. Aliaj vojaĝantoj vivas kiel harem-ulinoj. Kiam mi por ekzemplo antaŭtagmeze  reiras en la gastejon
por transskribi la atingitajn mendojn, tiuj moŝtoj sidas ankoraŭ ĉe la matenmanĝo. Tion mi provu ĉe mia
ĉefo; li elĵetus min tuj. Kiu scias cetere, ĉu tio ne estus tre bona por mi. Se mi ne retenus min pro miaj
gepatroj, mi jam antaŭ delonge maldungus min, irus antaŭ la ĉefon kaj dirus al li mian opinion el la fundo de
mia koro. Li falintus de sia pupitro!3 Estas ja ankaŭ stranga maniero, eksidi sur pupitro kaj paroli desupre kun
la dungito, kiu krome, pro la malbonaŭdeco de la ĉefo, devas alpaŝi tute proksimen. Nu, la esperon mi
ankoraŭ ne tute perdis; kiam mi nur havos iam sufiĉe da mono por repagi al li la ŝuldon de la gepatroj - tio
daŭros certe ankoraŭ kvin ĝis ses jarojn - la aferon mi nepre faros. tiam oni vere turnos la paĝon. Sed dume
mi devas min levi, ĉar mia trajno iros je la kvina.”

Kaj li rigardis transen al la vekhorloĝo, kiu tiktakis sur la ŝranko. “Ĉiela patro!” pensis li. Estis la sesa horo kaj
duono, kaj la montriloj trankvile antaŭeniĝis, estis eĉ jam post duono, proksimiĝis jam al tri kvaronoj. Ĉu la
vekilo eble ne sonoris? Oni vidis de la lito, ke ĝi estis ĝuste programita por la kvara horo; certe ĝi ankaŭ
sonoris. Jes, sed ĉu eblis trankvile preterdormi tiun mebloskuan sonoradon? Nu, trankvile li ja ne dormis,
sed verŝajne des pli profunde. Sed kion fari nun? La venonta trajno iros je la sepa horo, pro tiun atingi li
devus freneze rapidi, kaj la specimenaro ankoraŭ ne estis enpakita, kaj li mem sentis sin tute ne aparte
freŝa kaj moviĝema. Kaj eĉ se li atingus la trajnon, neeviteble venos fulmotondro de la ĉefo, ĉar la komerca
servisto atendis ĉe la kvinhora trajno kaj delonge raportis pri lia manko. Li estis kreaĵo de la ĉefo, senspina
kaj sensprita. Kiel, se li anoncus sin malsana? Sed tio estus ekstreme embarasa kaj suspektiga, tial ke dum
sia kvinjara servo Gregoro eĉ ne unu fojon estis malsana. Certe la ĉefo venus kun la asekura kuracisto,
farus riproĉojn al la gepatroj pro ilia mallaborema filo kaj tranĉus ĉiujn kontraŭdirojn per atentigo pri la
asekura kuracisto, por kiu ekzistas ja entute nur homoj sanegaj, sed mallaboremaj. Kaj ĉu cetere li tiukaze
estus tute malprava? Fakte Gregoro sentis sin tute bonfarta, nekonsidere vere superfluan dormemon post
tiu longa dormo, kaj havis eĉ aparte fortan malsaton.

Kiam li ĉion ĉi urĝege pripensis, sen ke li povis sin decidi al ellitiĝo - ĝuste tiam la vekilo sonis kvaronon
antaŭ la sepa - oni sinretene frapetis je la pordo ĉe la kapoparto de la lito. “Gregoro”, oni vokis, - estis la
patrino -, “estas kvarono antaŭ la sepa. Ĉu vi ne volis forveturi?” Tiu milda voĉo! Gregoro ektimis, kiam li
aŭdis sian respondan voĉon, kiu ja evidente estis lia antaŭa, sed en kiun, kvazaŭ desube, miksiĝis
nesubpremebla, doloriga pepado, kiu lasis la klarecon al la vortoj efektive nur en la unua momento, por ilin
poste tiom detrui, ke oni ne sciis, ĉu oni estis ĝuste aŭdinta. Gregoro volis detale respondi kaj ĉion klarigi,
sed ĉe tiuj kondiĉoj li limigis sin je la vortoj: “Jes ja, dankon panjo, mi jam ellitiĝas.” Pro la ligna pordo la
ŝanĝo en la Gregora voĉo estis ekstere verŝajne ne sentebla, ĉar la patrino trankviliĝis per tiu deklaro kaj
forpantoflis. Sed per tiu paroladeto la aliaj familianoj estis atentigitaj pri tio, ke Gregoro kontraŭ atendo
ankoraŭ estis hejme, kaj jam frapis je flankpordo la patro, malforte, sed per la pugno. “Gregoro, Gregoro”,
vokis li, “kio do estas al vi?” Kaj post iometo li admonis refoje per pli basa voĉo: “Gregoro! Gregoro!” Sed ĉe
la alia flankpordo mallaŭte plendis la fratino: “Gregoro? Ĉu vi ne fartas bone? Ĉu vi bezonas ion?” al ambaŭ
flankoj Gregoro respondis: “Jam preta”, kaj per plej zorga elparolado kaj per enŝovo de longaj paŭzoj inter la
unuopajn vortojn, klopodis forpreni de sia voĉo ĉion rimarkindan. La patro ja efektive reiris al sia
matenmanĝo, sed la fratino flustris: “Gregoro, malfermu, mi petegas vin.” Sed Gregoro eĉ ne pensis
malfermi, sed laŭdis la prudenton vojaĝe akiritan, ankaŭ hejme rigli ĉiujn pordojn dumnokte.

Unue li volis ellitiĝi trankvile kaj neĝenate, sin vesti kaj antaŭ ĉio matenmanĝi, kaj nur poste pripensi ĉion
ceteran, ĉar, tion li ja sentis, enlite li ne atingus saĝan finon de sia pripensado. Li memoris, ke li jam plurfoje
en la lito estis sentinta ian doloreton eble pro mallerta kuŝado estiĝintan, kiu poste ĉe la ellitiĝo montriĝis
pura fantazio, kaj li estis streĉe sciema, kiel liaj hodiaŭaj fantaziaĵoj iom post iom dissolviĝos. Ke la voĉa
ŝanĝiĝo estis nenio alia ol antaŭsigno de plenfrapa malvarmumo, metia malsano de la vojaĝistoj, pri tio li eĉ
ne iomete dubis.

Deĵeti la kovrilon estis tute simple; li bezonis nur iom sin ŝvelblovi kaj ĝi falis per si mem. Sed plue fariĝis
malfacile, precipe tial ke li estis tiom eksterordinare larĝa. Li bezonus manojn kaj piedojn por starigi sin; sed
anstataŭ tion li havis nur la multajn gambetojn, kiuj seninterrompe estis plej diverse moviĝantaj kaj kiujn li
krome ne regis. Se li volis foje iun fleksi, tiam ĝi unue sin streĉis; kaj se fine li sukcesis per tiu gambo realigi,
kion li volis, tiam intertempe ĉiuj aliaj laboris, kvazaŭ liberigite, en plej alta, dolora ekscito. “Nur ne resti
senutile en la lito”, diris Gregoro al si.

Unue li volis eliĝi el la lito per la malsupra parto de sia korpo, sed tiu malsupra parto, kiun li cetere ankoraŭ
ne estis vidinta kaj pri kiu li ankaŭ ne povis ion konkretan imagi, montriĝis tro malfacile movebla; tio iris tiel
malrapide; kaj kiam li fine, preskaŭ furioze, kun kolektita forto, senkonsidere sin antaŭen puŝis, li maĝuste
elektis la direkton, li fortege frapiĝis kontraŭ la malsupra litfosto, kaj la arda doloro, kiun li sentis, komprenigis
al li, ke ĝuste la malsupra parto de lia korpo estis en la momento eble la plej delikata.

Li provis pro tio, unue ellitigi la supran parton de la korpo, kaj turnis gardeme la kapon al la litrando. Tio
sukcesis ja facile, kaj malgraŭ siaj larĝo kaj pezo sekvis fine la korpomaso malrapide la turniĝon de la kapo.
Sed kiam li fine tenis la kapon ekstere de la lito en la libera aero, li ektimis, plu tiel antaŭeniĝi, ĉar se li fine
sin tiel lasus fali, devus vere okazi miraklo por ke la kapo ne estu lezota. Kaj la konscion li devis ĝuste nun
neniupreze perdi; prefere li volus resti enlite.

Sed kiam li, post sama penado ekĝemante, tiel same kuŝis kiel antaŭe kaj ree vidis siajn gambetojn eble
ankoraŭ pli krude interluktantaj kaj ne trovis eblon por kvietigi kaj ordigi tiun arbitraĵon, li ree diris al si, ke li
absolute ne povas resti enlite kaj ke estas plej prudente ĉion oferi, se nur estas la plej et espero, sin per tio
liberigi de la lito. Dume li tamen ne forgesis intertempe al si memorigi, ke multe pli ol malesperaj decidoj
valoras trankvila kaj plej trankvila pripensado. Dum tiaj momentoj li plej eble fikse direktis la okulojn al la
fenestro, sed bedaŭrinde el la apsekto de la matennebulo, kiu vualis eĉ la alian flankon de la mallarĝa
strato, ne eblis preni multe da optimismo kaj gajeco. “Jam la sepa”, li diris al si ĉe rea sono de la vekilo, “jam
la sepa kaj ankoraŭ tioma nebulo.” Kaj momenteton li kuŝis trankvile kun malforta spiro, kvazaŭ li atendus
eble de la kompleta silento la revenon de la realaj kaj memkompreneblaj kondiĉoj.

Poste tamen li diris al si: “Antaŭ ol sonos la sepa kaj kvarono, mi nepre devas esti komplete ellitiĝinta.
Cetere ĝis tiam ja ankaŭ venos iu de la magazeno, por demandi pri mi, ĉar la magazeno estas malfermata
antaŭ la sepa.” Kaj nun li komencis elbalanci la korpon laŭ ĝia tuta longo tute sammove el la lito. Se li lasos
sin tiumaniere fali el la lito, la kapo, kiun li volis ĉe la falo forte levi, antaŭvideble restos nelezita. La dorso
ŝajnis malmola; al tiu ĉe la falo sur la tapiŝon certe nenio okazos. La plej grandan zorgon kaŭzis al li la
konsidero pri la laŭta bruo, kiu estiĝos kaj kiu verŝajne malantaŭ ĉiuj pordoj naskos se ne timon, tamen
maltrankviliĝojn. Sed tio devis esti riskata.

Kiam Gregoro jam duone ŝvebis ekster la lito - la nova metodo estis pli ludo ol streĉado, li bezonis nur
puŝmove sin balanci -, li ekpensis, kiom simpla ĉio estus, se oni venus lin helpi. Du fortikuloj - li pensis pri
sia patro kaj la servistino - estus tute sufiĉaj; ili devus nur ŝovi siajn brakojn sub lian volbitan dorson, tiel lin
elŝeli el la lito, sin terenfleksi kun la ŝarĝo kaj tiam nur prudente toleri, ke li efektivigu la transsvingon sur la
planko, kie tiam la gambetoj espereble ekhavus sencon. Nu, tute nekalkulite, ke la pordoj estis ŝlositaj, ĉu li
vere voku pri helpo? Malgraŭ la tuta embaraso li ne povis ĉe tiu penso subpremi rideton.

Jam li estis tiom ekstere, ke ĉe iom forta balanco li gardis apenaŭ la ekvilibron, kaj tre baldaŭ li devis nun
definitive decidi, ĉar post kvin minutoj estos la sepa kaj kvarono, kiam oni sonis ĉe la loĝeja pordo. “Tio
estas iu el la magazeno”, diris li al si kaj preskaŭ rigidiĝis, dum liaj gambetoj dancis des pli urĝe. Dum
momento ĉio restis silenta. “Ili ne malfermas”, diris al si Gregoro, kaptita de iu sensenca espero. Sed tiam
iris kompreneble kiel ĉiam la servistino firmpaŝe al la pordo kaj malfermis. Gregoro bezonis nur aŭdi la
unuan salutvorton de la vizitanto kaj jam sciis, kiu estis - la prokuristo mem. Kial Gregoro do estis
kondamnita servi ĉe firmao, kie oni ĉe la plej eta manko jam ekhavas la plej egan suspekton? Ĉu ĉiuj
dungitoj senescepte do estis fiuloj, ĉu inter ili vere ekzistis neniu fidele sindona homo, kiu, se li eĉ nur
kelkajn matenajn horojn ne estis uzinta por la entrepreno, pro konsciencriproĉoj freneziĝis kaj ne estis
kapabla forlasi la liton? Ĉu vere ne sufiĉis pridemandigi lernoknabon - se entute tiu demandado estis necesa
-, ĉu devis veni la prokuristo mem kaj devis demonstri per tio al la tuta senkulpa familio, ke la priserĉado de
tiu suspekta afero povis esti konfidata nur al la intelekto de prokuristo? Kaj pli kiel sekvo de la agaco, kiun
provokis en Gregoro tiuj pensoj, ol sekve de vera decido, li svingis sin per tuta forto el la lito. Estiĝis laŭta
bato, sed vera bruo tio ne estis. Iomete la falo estis malfortigita de la tapiŝo, ankaŭ estis la dorso pli elasta,
ol Gregoro pensintis, de tio venis la ne tiom atentoveka obtuza sono. Nur la kapon li estis ne sufiĉe prudente
teninta kaj ĝin surpuŝinta; li turnis ĝin kaj frotis ĝin al la tapiŝo pro kolero kaj doloro.

“Ene io falis”, diris la prokuristo en la apuda ĉambro maldekstra. Gregoro provis imagi, ĉu ne ankaŭ al la
prokuristo foje povus okazi io simila, kia hodiaŭ al li; ties eblecon oni devus ja vere koncedi. Sed kvazaŭ kiel
kruda respondo al tiu demando la prokuristo en la apuda ĉambro nun faris kelkajn decidajn paŝojn kaj
knarigis siajn lakledajn botojn. El la apuda ĉambro dekstra flustris la fratino, por informi Gregoron: “Gregoro,
la prokuristo estas ĉi tie”. “Mi scias”, diris Gregoro antaŭ sin; sed tiom laŭte, ke la fratino ĝin povu aŭdi, li ne
kuraĝis fortigi la voĉon.

“Gregoro”, diris nun la patro el la apuda ĉambro maldekstra, “la sinjoro prokuristo venis kaj informiĝas, kial vi
ne forveturis per la frua trajno. ni ne scias, kion diri al li. Cetere li volas paroli ankaŭ kun vi persone. Do
bonvolu malfermi la pordon. Li certe havos la bonecon senkulpigi la malordon en la ĉambro”. “Bonan
matenon, sinjoro Samso”, intervokis la prokuristo afable. “Li ne fartas bone”, diris la patrino al la prokuristo,
dum la patro ankoraŭ parolis ĉe la pordo, “li ne fartas bone, kredu min, sinjoro prokuristo. Kiel alie Gregoro
do maltrafus trajnon! La knabo havas ja nenion enkape ol la komercon. Mi jam preskaŭ koleras, ke vespere
li neniam eliras; nun li estis ja ok tagojn en la urbo, sed ĉiun vesperon li estis hejme. Jen li sidas ĉe ni
ĉetable kaj legas silente la ĵurnalon aŭ studas horarojn. Estas por li jam distraĵo, kiam li okupas sin pri
arabeskosegado. Jen ekzemple li lignoskulptis, dum du, tri vesperoj, malgrandan kadron; vi miros, kiom bela
ĝi estas; ĝi pendas ene en la ĉambro; vi tuj vidos ĝin, kiam Gregoro malfermos. Mi estas cetere feliĉa, ke vi
estas ĉi tie, sinjoro prokuristo; ni solaj ne povintus igi Gregoron malfermi la pordon; li estas tiom obstina; kaj
tutcerte li ne fartas bone, malgraŭ ke matene li tion neis.” “Mi venos tuj”, diris Gregoro malrapide kaj
singarde kaj ne moviĝis por ne perdi iun vorton de la paroladoj. “Alie, sinjorino, ankaŭ mi ne povas ĝin
interpreti”, diris la prokuristo, “espereble ne estas io grava. Kvankam mi devas aliflanke ankaŭ diri, ke ni
komercistoj - kiel oni preferas: malfeliĉe aŭ bonŝance - negravan malbonfarton tre ofte, pro komercaj
konsideroj, devas simple superi.” “Do, ĉu la sinjoro prokuristo povas jam al vi eniri?” demandis la
senpacienca patro kaj ree frapetis ĉe la pordo. “Ne”, diris Gregoro. En la apuda ĉambro maldekstra estiĝis
prema silento, en la apuda ĉambro dekstra la fratino eksingultis.

Kial do la fratino ne iris al la aliaj? Supozeble ŝi estis nur nun ellitiĝinta kaj ankoraŭ tute ne komencinta sin
vesti. Kaj kial ŝi do ploris? Ĉar li ne ellitiĝis kaj ne enlasis la prokuriston, ĉar li estis en danĝero perdi sian
postenon kaj ĉar tiam la ĉefo ree persekutus la gepatrojn per la malnovaj monpostuloj? - Tio estis provizore
ja nenecesaj zorgoj. Ankoraŭ Gregoro estis ĉi tie kaj tute ne intencis forlasi la familion. Estis vere, ke li
momente kuŝis jen surtapiŝe, kaj neniu konanta lian staton serioze postulus de li, ke li enlasu la prokuriston.
Sed pro tiu eta malĝentileco, por kiu ja poste facile troviĝos konvena elturniĝo, Gregoro ja ne bone povus
esti tuj forpelata. Kaj al Gregoro ŝajnis, ke estus multe pli saĝe, lasi lin nun trankvila, anstataŭ lin ĝeni per
plorado kaj urĝigo. Sed estis ĝuste la malcerteco, kiu premis la aliajn kaj senkulpigis ilian konduton.

“Sinjoro Samso”, nun vokis la prokuristo kun levita voĉo, “kio do okazis? Vi jen barikadas vin en via ĉambro,
respondas nur per jes kaj ne, faras gravajn, nenecesajn zorgojn al viaj gepatroj kaj neglektas - tio nur flanke
menciate - viajn komercajn devojn en vere nekredebla maniero. Mi parolas ĉi tie en la nomo de viaj gepatroj
kaj de via ĉefo kaj petas vin tute serioze pri tuja, neta klarigo. Mi miras, mi miras. Mi kredis koni vin trankvila,
saĝa homo, kaj nun vi subite ŝajnas voli ekparadi per strangaj kapricoj. La ĉefo ja aludis al mi ĉi-frumatene
eblan klarigon pri viaj mankoj - ĝi koncernis la enkasigon konfidatan al vi de mallonge -, sed mi donis vere
preskaŭ mian honorvorton por tio, ke tiu klarigo ne povas esti ĝusta. Sed nun mi vidas jen vian
nekompreneblan obstinon kaj perdas tute ĉian emon eĉ nur iomete pledi por vi. Kaj via situacio tute ne
estas la plej firma. Mi havis unue la intencon, diri ĉion ĉi al vi inter ni solaj, sed ĉar vi jen perdigas al mi
senutile la tempon, mi ne scias, kial ne ankaŭ viaj gepatroj eksciu ĝin. Via laboro lastatempa estis do tre
malkontentiga; kvankam ne estas la sezono por fari elstarajn negocojn, tion ni agnoskas; sed sezono por
fari neniajn negocojn, tute ne ekzistas, sinjoro Samso, devas ne ekzisti.”

“Sed sinjoro prokuristo”, kriis Gregoro ekster si kaj forgesis en sia ekscito ĉion alian, “mi ja tuj malfermas, en
tiu ĉi momento. Malgraava malbonfarto, vertiĝatako, malhelpis min ellitiĝi. Mi kuŝas ankoraŭ nun en la lito.
Sed nun mi jam ree estas tute freŝa. ¬us mi ellitiĝas. Nur etan momenton da pacienco! Ankoraŭ ne iras tiom
bone, kiom mi pensis. Sed mi fartas jam bone. Kiel tio nur povas ataki homon! Ankoraŭ hieraŭ vespere mi
fartis tute bone, miaj gepatroj ĝin ja scias, aŭ pli bone, jam hieraŭ vespere mi havis etan antaŭsenton. Oni
devintus tion vidi ĉe mi. Kial mi ne anoncis ĝin al la magazeno! Sed oni pensas ja ĉiam, ke oni venkos la
malsanon sen hejmrestado. Sinjoro prokuristo! Indulgu miajn gepatrojn! Por ĉiuj ĉi riproĉoj, kiujn vi nun faras
al mi, estas ja neniu kaŭzo; oni ja ankaŭ diris al mi pri tio neniun vorton. La lastajn mendojn, kiujn mi sendis,
vi eble ankoraŭ ne legis. Cetere, ankoraŭ per la okahora trajno mi veturos vojaĝen; la kelkajn horojn da
ripozo fortigis min. Antaŭ ĉio ne perdu tempon, sinjoro prokuristo; mi estos tuj mem en la magazeno, kaj
havu la bonecon, tion diri kaj doni mian respektan saluton al la ĉefo!”

Kaj dum Gregoro ĉion ĉi haste eligis kaj apenaŭ sciis, kion li parolis, li facile proksimiĝis, certe sekve de la
jam enlite atingita sperto, al la ŝranko, kaj provis nun, apoge de tiu ĉi sin starigi. Li volis efektive malfermi la
pordon, efektive sin vidigi kaj paroli kun la prokuristo, li estis avida ekscii, kion la aliaj, kiuj nun tiom deziris
vidi lin, ĉe lia ekvido estis dirontaj. Se ili ektimus, tiam Gregoro ne plu havus respondecon kaj povus esti
trankvila. Sed se ili ĉion trankvile akceptus, tiam li ankaŭ ne havus kaŭzon ekscitiĝi kaj povus, se li rapidus,
je la oka horo efektive esti ĉe la stacidomo. Unue li nun kelkfoje deglitis de la glata ŝranko, sed fine li donis
al si lastan svingon kaj jen staris rekte; la dolorojn en la abdomeno li tute ne plu atentis, kiom ajn ili brulis.
Nun li faligis sin kontraŭ dorsapogilo de proksima seĝo, je kies randoj li sin tenis per siaj gambetoj. Sed per
tio li ankaŭ atingis la sinregadon kaj eksilentis, ĉar nun li povis aŭskulti la prokuriston.

“Ĉu vi komprenis eĉ unu vorton?” demandis la prokuristo al la gepatroj, “li do espereble ne stultigas nin?”
“Je dio”, kriis la patrino jam plore, “li estas eble grave malsana, kaj ni turmentas lin. Greta! Greta!” ŝi poste
kriis. “Panjo?” vokis la fratino de la alia flanko. Ili interkompreniĝis tra la Gregora ĉambro. “Vi devas tuj al la
kuracisto. Gregoro estas malsana. Rapide la kuraciston. Ĉu vi nun aŭdis Gregoron paroli?” “Tio estis besta
voĉo”, diris la prokuristo rimardende mallaŭte kontraste al la kriado de la patrino. “Ana! Ana!” vokis la patro
trans la antaŭĉambro en la kuirejon kaj kunfrapis la manojn, “tuj venigu seruriston!” Kaj jam kuris la du
knabinoj kun susurantaj jupoj tra la antaŭĉambro - kiel do la fratino sin tiom rapide vestintis? - kaj ŝire
malfermis la enirpordon. Oni tute ne aŭdis la pordon klakfermi; ili certe lasis ĝin malferma, kiel kutime en
loĝejoj, kie okazis granda katastrofo.

Gregoro tamen estis jam multe pli trankvila. Oni do ne plu komprenis liajn vortojn, malgraŭ ke ili ŝajnis al li
sufiĉe klaraj, pli klaraj ol antaŭe, eble sekve de la orela kutimiĝo. Sed almenaŭ oni nun jam kredis, ke lia
farto ne estis tute en ordo, kaj estis preta helpi lin. La optimismo kaj certeco, kun kiuj la unuaj disponoj estis
faritaj, efikis al li agrable. Li sentis sin ree enkludita en la homan rondon kaj esperis de ambaŭ, de la
kuracisto kaj de la seruristo, sen vere precize distingi ilin, grandiozajn kaj surprizajn farojn. Por ricevi ĉe la
proksimiĝantaj decidaj priparoladoj plej eble klaran voĉon, li iomete eltusis, kvankam penante tion fari tute
obtuze, ĉar eble ankaŭ tiu bruo jam sonis alie ol homa tuso, kion prijuĝi mem li ne plu kuraĝis. En la apuda
ĉambro intertempe fariĝis tute silente. Eble la gepatroj sidis kun la prokuristo ĉetable kaj flustris, eble ĉiuj sin
apogis al la pordo kaj kaŝe aŭskultis.

Gregoro ŝovis sin malrapide kun la seĝo porden, maltenis ĝin tie, ĵetis sin kontraŭ la pordon, per ĝi tenis sin
rekta - liaj gambetaj tenaroj havis iomete da gluo - kaj tie dum momento ripozis de la streĉado. Sed poste li
ekagis por turni per la buŝo la ŝlosilon en la seruro. Bedaŭrinde ŝajnis, ke li ne havis verajn dentojn, - per kio
li jam kaptu la ŝlosilon? - sed kompense la makzeloj estis ja tre fortaj; helpe de ili li eĉ vere ekmovis la
ŝlosilon kaj ne atentis pri tio, ke li sendube kaŭzis al si ian damaĝon, ĉar bruna fluaĵo eliĝis el lia buŝo,
laŭfluis la ŝlosilon kaj gutis sur la plankon. “Aŭskultu nur”, diris la prokuristo en la apuda ĉambro, “li turnas la
ŝlosilon”. Tio estis por Gregoro granda kuraĝigo; sed ĉiuj devintus alvoki lin, ankaŭ la patro kaj la patrino:
“Vigle, Gregoro”, ili devintus voki, “nur ek, firme ek al la seruro!” Kaj ĉe la bildigo, ke ĉiuj sekvas streĉe lian
penadon, li obstine per ĉiuj disponeblaj fortoj, senkonscie enmordis la ŝlosilon. Laŭ la progreso de la turniĝo
ŝlosila li ĉirkaŭdancis la seruron; sin tenis nun rekta jam nur per la buŝo, kaj laŭbezone li pendigis sin je la
ŝlosilo aŭ poste ĝin premis ree malsupren per la tuta pezo de sia korpo. La pli hela sono de la fine reklikanta
seruro Gregoron vere elvekas. Ekspirante li diris al si: “La seruriston mi do ne bezonis” kaj kuŝigis la kapon
sur la klinkon, por tute malfermi la pordon.

Ĉar li devis malfermi la pordon tiumaniere, ĝi estis vere jam sufiĉe larĝe malfermita, kaj li mem ankoraŭ ne
videbla. Li devis unue sin turni malrapide ĉirkaŭ tiun pordoklapon, kaj krome tre singarde, se li ne volis,
ĝuste antaŭ ol eniri la ĉambron, plumpe fali sur la dorson. Li estis ankoraŭ okupata de tiu malfacila moviĝo
kaj ne havis la tempon atenti alion, jen li jam aŭdis la prokuriston eligi laŭtan “Ho!” - ĝi sonis, kiel muĝas la
vento, kaj nun li ankaŭ vidis lin, kiel li, kiu estis la plej proksima ĉe la pordo, premis la manon al la malferma
buŝo kaj malrapide cedis, kvazaŭ lin forpelus nevidebla, regule efikanta forto. La patrino - ŝi staris tie
malgraŭ la prokurista ĉeesto kun hararo de la nokto ankoraŭ malnodita, alte hirtiĝanta - unue rigardis kun
interplektitaj manoj la patron, iris poste du paŝojn al Gregoro kaj falis planken meze de siaj ĉirkaŭ ŝi
etendiĝantaj jupoj, kun la vizaĝo tute netroveble mallevita al ŝia brusto. La patro pugnigis la manon kun
malamikeca esprimo, kvazaŭ li volus repuŝi Gregoron en lian ĉambron, poste ombrigis la okulojn per la
manoj kaj ploris, ke lia potenca brusto skuiĝis.

Gregoro nun tute ne enpaŝis la ĉambron, sed apogis sin de interne kontraŭ la firme riglita pordoklapo, tiel ke
estis videblaj lia ventro nur duone kaj supre la flanken klinita kapo, per kiu li videme trarigardis al la aliaj.
Intertempe estis multe pli hele; klare videblis ĉe la alia stratflanko fragmento de la vidalvida, senfina, grize
nigra domo - ĝi estis malsanulejo - kun siaj akre la fronton trarompantaj regulaj fenestroj; la pluvo ankoraŭ
falis, sed nur je grandaj, ope videblaj kaj ankaŭ unuope al la tero malsupren ĵetataj gutoj. La matena
manĝilaro staris superabunde sur la tablo, ĉar por la patro la matenmanĝo estis la pej grava manĝo de la
tago, ĉe kiu li sidis dum horoj legante diversajn gazetojn. Ĝuste ĉe la kontraŭa vando pendis fotografaĵo de
Gregoro el lia militserva tempo, prezentanta lin kiel leŭtenanton, kiel li, kun la mano ĉe la spado, senzorge
ridetante, postulis respekton por siaj teniĝo kaj uniformo. La pordo al la antaŭĉambro estis malfermita, en la
vestiblon de la loĝejo kaj ĝis la komenco de la malsupreniĝanta ŝtuparo.

“Nu”, diris Gregoro kaj estis bone konscia pri tio, ke li estis la sola, kiu gardis la trankvilon, “mi tuj min
vestos, kunpakos la kolektaĵon kaj forveturos. Ĉu vi volas, ĉu vi volas min lasi forveturi? Nu, sinjoro
prokuristo, vi vidas, mi ne estas obstina kaj mi laboras volonte; la vojaĝado estas peniga, sed sen la
vajaĝado mi ne povus vivi. Kien vi do iras, sinjoro prokuristo? En la magazenon? Ĉu? Ĉu vi ĉion raportos
laŭvere? Oni povas por momento esti malkapabla labori, sed ĝuste tiam estas la taŭga momento por
memori pri la antaŭaj sukcesoj kaj por konsideri, ke oni poste, post forigo de la malhelpo, certe laboros des
pli diligente kaj koncentrite. Mi ŝuldas ja tiom al la sinjoro ĉefo, tion vi ja tre bone scias. Aliflanke mi havas la
zorgon por miaj gepatroj kaj la fratino. Mi estas en dilemo, sed mi ankaŭ reeligos min laborante. Sed ne faru
tion al mi pli malfacila ol ĝi jam estas. Apogu en la magazeno mian partion! Oni ne ŝatas la vojaĝiston, mi
scias. Oni pensas, ke li gajnas freneze da mono kaj dume vivas belan vivon. Oni simple ne havas okazon
por pli bone pripensi tiun antaŭjuĝon. Sed vi, sinjoro prokuristo, vi havas pli bonan superrigardon sur la
kondiĉoj, ol la cetera dungitaro, ja eĉ, en konfido dirate, pli bonan superrigardon ol la sinjoro ĉefo mem, kiu
en sia eco de entreprenisto en sia juĝo facile influeblas malfavore al dungito. Vi ankaŭ tre bone scias, ke la
vojaĝisto, kiu estas preskaŭ la tutan jaron ekstere de la magazeno, tiel facile povas viktimiĝi de klaĉadoj,
hazardaĵoj kaj senfundaj plendoj, kontraŭ kiuj sin defendi tute ne eblas, ĉar li pri ili pej ofte nenion ekscias
kaj nur tiam, kiam li elĉerpita finis vojaĝon, hejme eksentas proprakorpe la malbonajn sekvojn, kies kaŭzoj
ne plu eltroveblas. Sinjoro prokuristo, ne foriru, sen diri al mi vorton montrantan al mi, ke vi konstatas mian
pravecon almenaŭ partete!”

Sed la prokuristo jam ĉe la unuaj vortoj de Gregoro forturniĝis, kaj nur trans la tikantan ŝultron li retrorigardis
kun volbitaj lipoj al Gregoro. Kaj dum la Gregora parolado li eĉ ne momenton staris trankvile, sed retiriĝis,
sen lasi Gregoron el la okuloj, al la pordo, sed iom post iome, kvazaŭ ekzistus sekreta malpermeso forlasi la
ĉambron. jam li estis en la antaŭĉambro, kaj post la subita ekmovo, per kiu li lastfoje tiris la piedon el la
salono, oni povus kredi, ke li ĵus brulvundis sian plandon. Sed en la antaŭĉambro li streĉis la dekstran
manon for de si al la ŝtuparo, kvazaŭ atendus lin tie vere supertera saviĝo.

Gregoro komprenis, ke la prokuriston en tiu humoro li devas neniukaze lasi foriri, se lia pozicio en la
magazeno per tio ne ekstreme endanĝeriĝu. La gepatroj ĉion ĉi ne tiom bone komprenis; dum la longaj jaroj
ili konvinkiĝis, ke en tiu magazeno Gregoro estis prizorgata por sia vivo, kaj krom tio ili estis tiom okupataj
de la momentaj zorgoj, ke mankis al ili nun ĉia antaŭvidemo. Sed Gregoro havis tiun antaŭvidemon. La
prokuriston oni devis haltigi, trankviligi kaj fine gajni; la estonto Gregora kaj de lia familio dependis ja de tio!
Ke la fratino estu ĉi tie! Ŝi estis saĝa; ŝi estis jam ploranta, kiam Gregoro ankoraŭ trankvile kuŝis sur sia
dorso. Kaj certe la prokuristo, tiu glantulo, lasus sin gvidi de ŝi; ŝi fermus la eniran pordon kaj en la antaŭa
ĉambro persvade forigus lian timegon. Sed la fratino ja ne estis ĉi tie, Gregoro mem devis agi. Kaj sen pensi
pri tio, ke li ankoraŭ tute ne konis siajn nunajn kapablojn moviĝi, sen ankaŭ pensi pri tio, ke lia parolado eble,
ja eĉ verŝajne ree ne estis komprenita, li forlasis la pordoklapon; ŝovis sin tra la aperturo; volis iri al la
prokuristo, kiu jam ĉe la vestibla parapeto tenis sin ridinde per ambaŭ manoj; sed tuj falis, serĉante apogon,
kun eta krio sur siajn multajn gambojn planken. Apenaŭ tio estis okazinta, li sentis unuafoje en tiu mateno
korpan bonfarton; la gambetoj havis firman grundon sub si; ili obeis perfekte, kiel li rimarkis je sia ĝojo; ili eĉ
strebis lin forporti, kien li volis; kaj jam li pensis, ke la fino de liaj sufreroj estas tuj okazonta. Sed en la sama
momento, kiam li tie, balanciĝanta pro retenata movo, tute ne malproksime de sia patrino, kuŝis vidalvide de
ŝi sur la planko, ŝi saltis, kiu do ŝajnis tute en si enprofundiĝinta, subite alten, kun la brakoj larĝe disaj, la
fingroj disetenditaj, kriis: “Helpu, je dio helpu!”, tenis la kapon klinite, kvazaŭ ŝi volus pli bone vidi Gregoron,
sed kuris, kontraŭe al tio, sensence reen; forgesis, ke malantaŭ ŝi staris la kovrita tablo; sidiĝis, kiam ŝi
alvenis ĉe ĝi, kvazaŭ distrite, haste sur ĝi; kaj ŝajnis tute ne rimarki, ke apud ŝi el la renversita granda
kafokruĉo elfluis la kafo fluege sur la tapiŝon.

“Panjo, panjo”, diris Gregoro mallaŭte kaj rigardis supren al ŝi. La prokuristo estis por momento tute
malaperinta el lia menso; aliflanke li ne povis sin deteni, vide de la fluanta kafo, plurfoje per la makzeloj kapti
buŝon da aero. pri tio la patrino denove ekkriis, fuĝis de la tablo kaj falis en la brakojn de la al ŝi rapidanta
patro. Sed Gregoro nun ne havis tempon por siaj gepatroj; la prokuristo estis jam sur la ŝtuparo; kun la
mentono sur la apogrelo, li lastan fojon retrorigardis. Gregoro prenis elanon por plej eble certe kur-atingi lin;
la prokuristo devis ion antaŭsenti, ĉar li faris salton super pluraj ŝtupoj kaj malaperis. “Hu!”, li tamen ankoraŭ
kriis, ĝi sonis tra la tuta ŝtuparejo. Bedaŭrinde tiu fuĝo de la prokuristo ŝajnis nun ankaŭ komplete konfuzi la
patron, kiu ĝis nun estis relative sinrega, ĉar anstataŭ mem postkuri la prokuriston aŭ almenaŭ ne malhelpi
Gregoron ĉe lia persekuto, li kaptis per la dekstra mano la bastonon de la prokuristo, kiun tiu postlasis kun
ĉapelo kaj surtuto sur seĝo, prenis per la maldekstra grandan ĵurnalon de sur la tablo kaj komencis,
stamfante per la piedoj, svingante la bastonon kaj la ĵurnalon, repeli Gregoron en lian ĉambron. Nenia peto
de Gregoro helpis, nenia peto estis ankaŭ komprenata, kiom ajn humile li turnis la kapon, la patro stamfis
nur pli forte per la piedoj. Ĉe la alia flanko, la patrino, malgraŭ la malvarmeta vetero, estis vaste malferminta
fenestron, kaj elkline ŝi premis sian vizaĝon, fore ekstere de la fenestro, en la manojn. Inter la strateto kaj la
ŝtuparejo estiĝis forta trablovo, la fenestrokurtenoj ekflugis, la ĵurnaloj surtable susuris, unuopaj folioj
blovatis laŭlonge de la planko. Senkompate la patro pelis, kaj eligis siblajn sonojn, kiel sovaĝulo. Sed
Gregoro havis ja ankoraŭ neniun sperton en retroirado, ĝi funkciis vere tre malrapide. Se Gregoro almenaŭ
rajtus returniĝi, li tuj atingus sian ĉambron, sed li timis senpaciencigi la patron per la temporaba returno, kaj
ĉiumomente minacis ja, per la bastono en la patra mano, la mortiga bato sur la dorson aŭ la kapon. Sed fine
li ne havis alian rimedon, ĉar li rimarkis kun terurego, ke retroirante li eĉ ne kapablis sekvi la direkton; kaj li
do komencis, dum senĉesaj timaj flankenrigardoj al la patro, sin turni, laŭeble rapide, sed fakte ja nur tre
malrapide. Eble la patro rimarkis lian bonan intencon, ĉar li en tio ne ĝenis lin, sed eĉ direktis tie kaj ie la
returniĝan movon eldistance per la pinto de sia bastono. Se nur ne estus tiu neeltenebla siblado de la patro!
Gregoro ĉe tio tute perdis la kapon. Li jam estis preskaŭ tute returniĝinta, kiam li, ĉiam aŭskultante tiun
sibladon, eĉ eraris kaj iom retroreturnis. Sed kiam fine li estis feliĉe kun la kapo antaŭ la porda aperturo,
montriĝis, ke lia korpo estis tro larĝa por senĝene traiĝi. Kompreneble, la patro, en sia nuna animstato, tute
ne pensis malfermi la alian pordoklapon, por estigi por Gregoro la sufiĉan trapasejon. Lia obsedo estis, ke
Gregoro nur plej eble rapide devas esti en sia ĉambro. Cetere neniam li permesintus la komplikajn
preparojn, kiujn Gregoro bezonis por starigi sin kaj eble tiumaniere traiĝi la pordon. Male li antaŭenpelis,
kvazaŭ ne ekzistus obstaklo, Gregoron nun per eksterordinara bruo; jam sonis malantaŭ Gregoro voĉo
kvazaŭ ne nur de unu sola patro; nun vere ne estis plu ŝerco, kaj Gregoro premis sin - kio ajn okazu - en la
pordon. Unu flanko de lia korpo leviĝis, li kuŝis oblikve en la porda aperturo, unu lia flanko estis tute
vundfrotita, ĉe la blanka pordo restis aĉaj makuloj, baldaŭ li troviĝis blokita kaj sole ne plu povis moviĝi, la
gambetoj ĉe la supre flanko tremante pendis alte en la aero, tiuj de la alia flanko estis dolore al la grundo
premataj - jen la patro al li donis de malantaŭe nun vere liberigan fotan puŝon, kaj li flugis, forte sangante,
ĝis la mezo de sia ĉambro. La pordo ankoraŭ batfermiĝis per la bastono, poste regis fine silento.
 
 

II

Nur en la vespera krepusko Gregoro vekiĝis el sia peza svensimila dormo. Li estus certe ne multe pli
malfrue eldormiĝinta ankaŭ sen esti ĝenita, ĉar li sentis sin sufiĉe ripozinta kaj findorminta, sed ŝajnis al li,
kvazaŭ lin vekintus hasta paŝo kaj singarda ŝlosado de la pordo kondukanta al la antaŭĉambro. La brilo de
la elektraj stratlampoj kuŝis pale ie kaj tie sur la plafono kaj sur la supraj partoj de la mebloj, sed malsupre
ĉe Gregoro estis mallumege. Malrapide li ŝovis sin, palpante ankoraŭ mallerte per siaj antenoj, kiujn li nur
nun lernis aprezi, al la pordo por vidi, kio okazis. Lia maldekstra flanko ŝajnis unu longa, malagrable
streĉanta cikatro kaj li devis sur siaj du gambovicoj vere lami. Unu gambeto estis cetere, dum la
antaŭtagmezaj okazaĵoj, grave vundita - estis preskaŭ miraklo, ke estis vundita nur unu - kaj senvive
posttreniĝis.

Nur ĉe la pordo li rimarkis, kio lin vere estis loginta tien; estis la odoro de io manĝebla. Ĉar tie staris pelvo
plenigita je dolĉa lakto, en kiu naĝis etaj tranĉaĵoj de blanka pano. Pro ĝojo li preskaŭ ridis, ĉar li havis
ankoraŭ pli grandan malsaton ol matene, kaj tuj li mergis sian kapon preskaŭ ĝis super la orelojn enen en la
lakton. Sed baldaŭ li retiris ĝin seniluziiĝinte; ne nur, ke la manĝo, pro lia vunda maldekstra flanko, faris al li
malfacilojn - kaj li povis nur manĝi, se la tuta korpo spiregante kunlaboris -, krome la lakto, kiu alie estis lia
plej favorata trinkaĵo, kiun certe la fratino pro tio enmetis por li, al li tute ne gustis, ja li preskaŭ abomene sin
deturnis de la pelvo kaj rerampis en la ĉambromezon

En la salono, kiel Gregoro vidis tra la pordofendo, la gaso estis lumigita, sed dum alie ĉe tiu horo la patro
kutimis laŭte legi sian posttagmeze aperantan ĵurnalon al la patrino kaj foje ankaŭ al la fratino per forta voĉo,
oni nun aŭdis neniun sonon. Nu, eble tiu voĉlegado, pri kiu lia fratino ĉiam al li rakontis kaj skribis, estis
lastatempe entute elkutimiĝinta. Sed ankaŭ ĉirkaŭe estis tiom sensone, kvankam la loĝejo ja certe ne estis
senhoma. “Kiom trankvilan vivon la familio do vivis”, diris al si Gregoro kaj sentis, dum li rigide antaŭ si gapis
en la mallumon, grandan fieron pri tio, ke li estis povinta havigi al siaj gepatroj kaj al sia fratino tian vivon en
tiom bela loĝejo. Sed kiel, se nun la tuta trankvilo, la tuta bonstato, ĉia kontento trovus teruran finon? Por ne
perdi sin en tiajn pensojn, Gregoro prefere moviĝis kaj krablis ien kaj reen en la ĉambro.

Unufoje dum la longa vespero flanka pordo kaj alian fojon la alia estis malfermata ĝis fendeto kaj urĝe
refermata; iu havis eble la emon eniri, sed ankaŭ tro da hezitoj. Gregoro nun haltis rekte antaŭ la salona
pordo, decidinte iel tamen enigi la hezitantan vizitonton aŭ almenaŭ ekscii, kiu estis; sed nun la pordo ne plu
estis malfermata, kaj Gregoro atendis vane. Frue, kiam la pordoj estis ŝlositaj, ĉiuj volis eniri al li, nun, kiam
li malfermintis unu el ili kaj la aliaj dum la tago evidente estis malfermitaj, neniu plu venis, kaj la ŝlosiloj estis
enmetitaj de ekstere.

Nur malfrue en la nokto en la salono la lumo estingiĝis, kaj nun estis facile konstati, ke la gepatroj kaj la
fratino estis tiom longe maldormintaj, ĉar kiel precize aŭdeblis, ĉiuj tri nun malproksimiĝis piedpinte. Nun
certe ĝis la mateno neniu estis enironta al Gregoro; li havis do longan tempon por neĝenate cerbumi, kiel
nun reordigi sian vivon. Sed la alta vasta ĉambro, en kiu li estis devigata kuŝi sur la planko, lin timigis, sen
ke li sukcesis eltrovi la kialon, ĉar tio estis ja la ĉambro, en kiu li loĝis de kvin jaroj; kaj per movo duone
senkonscia kaj ne sen ioma honto li rapidis sub la kanapon, kie li, kvankam lia dorso estis iom premata kaj
kvankam li ne plu povis levi la kapon, sentis sin tuj tre hejmeca kaj nur bedaŭris, ke lia korpo estis tro larĝa
por esti komplete lokata sub la kanapo.

Tie li restis la tutan nokton, kiun li pasigis parte en duona dormo, el kiu lin ĉiam denove elpelis la malsato,
sed parte en zorgoj kaj vagaj esperoj, kiuj ĉiuj tamen kondukis al la konkludo, ke provizore li devas sin teni
trankvila kaj, per pacienco kaj granda konsidero, devas al la familio eltenebligi la malagrablaĵojn, kiujn li, en
sia nuna stato, ja devis kaŭzi al ĝi.

Jam en la frua mateno, preskaŭ noktis ankoraŭ, Gregoro havis okazon ekzameni la forton de siaj ĵus faritaj
decidoj, ĉar el la antaŭĉambro la fratino, preskaŭ komplete vestita, malfermis la pordon kaj enrigardis kun
streĉa atento. Ŝi ne trovis lin tuj, sed kiam ŝi rimarkis lin sub la kanapo - Dio, li devis ja esti ie, li ja ne povis
forflugi - ŝi tiom ektimegis, ke ŝi, nekapabla sin regi, rebatfermis la pordon de ekstere. Sed kvazaŭ ŝi pentus
pro sia konduto, ŝi tuj remalfermis la pordon kaj, kvazaŭ ŝi estus ĉe malsanegulo aŭ eĉ ĉe fremdulo, enpaŝis
piedpinte. Gregoro estis antaŭenŝovinta la kapon ĝis preskaŭ la rando kanapa kaj observis ŝin. Ĉu ŝi
rimarkos, ke li lasis la lakton netrinkita, kaj tute ne manke de malsato, kaj ĉu ŝi enportos alian manĝaĵon, al li
pli konvenan? Se ŝi ne farus tion propravole, li prefere malsatmortus ol ŝin atentigi pri tio, kvankam li sentis
sin terure premata, pafiĝi el sub la kanapo, sin ĵeti al la fratinaj piedoj kaj peti ŝin pri io bona por manĝi. sed
la fratino rimarkis tuj kun miro la pelvon ankoraŭ plenan, el kiu estis nur iom da lakto ĉirkaŭe disŝprucigita, ŝi
suprenlevis ĝin tuj, kvankam ne per nudaj manoj, sed per ĉifono, kaj ĝin elportis. Gregoro estis ekstreme
scivola, kion ŝi alportos anstataŭe, kaj li faris al si pri tio le plej diversajn pensojn. Sed neniam li divenintus,
kion la fratino pro sia korboneco vere faris. Ŝi portis al li, por testi lian guston, tutan elekton, ĉion sterninte
sur ĵurnalo. Troviĝis malnova duone putrinta legomaĵo, ostoj de la vespermanĝo, ĉirkaŭitaj de blanka saŭco
solidiĝinta; kelkaj sekvinberoj kaj migdaloj; fromaĝo, de Gregoro antaŭ du tagoj deklarita nemanĝebla; seka
pano, per butero ŝmirita pano kaj pano per butero ŝmirita kaj salita. Krom tio ŝi metis aldone al ĉio ĉi la
verŝajne unu fojon por ĉiuj por Gregoro destinitan pelvon, plenigitan je akvo. Kaj pro diskreteco, sciante ke
Gregoro ne manĝus antaŭ ŝi, ŝi plej urĝe foriris kaj eĉ turnis la ŝlosilon, por ke Gregoro rimarku, ke li povas
senĝene kaj laŭplaĉe konduti. La gambetoj Gregoraj susure movetiĝis survoje al la manĝaĵo. Cetere liaj
vundoj jam estis certe tute saniĝintaj, li ne plu sentis ĝenon, li miris pri tio pensante, ke antaŭ pli ol monato
per tranĉilo li iomete tranĉis la fingron kaj kiom tiu vundo eĉ antaŭ du tagoj ankoraŭ sufiĉe doloris. “Ĉu eble
mi nun havas malpli da sentemo?” pensis li kaj jam suĉis avide je la fromaĝo, kiu lin tuj kaj forte altiris antaŭ
ĉiuj aliaj manĝaĵoj. Rapidsekve kaj kun okuloj pro kontentiĝo larmplenaj li formanĝis la fromaĝon, la
legomaĵon kaj la saŭcon; la freŝaj manĝaĵoj kontraŭe ne gustis al li, li eĉ ne povis elteni ilian odoron kaj eĉ
trenis la aĵojn, kiujn li volis manĝi, iom malproksimen. Li estis jam delonge tute fininta kaj kuŝis nur pigre sur
la sama loko, kiam la fratino kiel signon, ke li retiriĝu, malrapide turnis la ŝlosilon. Tio lin tuj eksaltigis,
malgraŭ ke li jam preskaŭ dormetis, kaj li ree rapidis sub la kanapon. Li devis venki sin mem por resti sub la
kanapo eĉ la mallongan tempon, dum kiu la fratino estis en la ĉambro, ĉar pro la abunda manĝo lia korpo
estis iom rondiĝinta kaj en tiu malvastejo li povis apenaŭ spiri. Dum sufokiĝaj krizetoj li rigardis kun iom
elŝvelintaj okuloj, kiel la nenion konjektanta fratino kunbalais ne nur la restaĵojn, sed eĉ la de Gregoro tute
ne tuŝitajn manĝaĵojn, do kvazaŭ tiuj ankaŭ ne plu estus uzeblaj, kaj kiel ŝi haste ĉion ŝutis en kuvon, kiun ŝi
fermis per ligna kovrilo, post kio ŝi ĉion elportis. Apenaŭ ŝi estis sin deturninta, Gregoro sin jam eltiris el sub
la kanapo kaj sin etendis kaj ŝveligis sian korpon.

Tiel Gregoro nun ĉiutage ricevis sian manĝon, unue matene, kiam la gepatroj kaj la servistino ankoraŭ
dormis, la duan fojon post la ĝenerala tagmanĝo, ĉar tiam la gepatroj same ankoraŭ iom dormis kaj la
servistino estis forsendita de la fratino por ia komisio. Certe ankaŭ ili ne volis, ke Gregoro malsatmortu, sed
eble ili ne eltenus ekscii pri lia manĝo pli ol per onidiro, eble la fratino volis al ili evitigi malĝojon eble eĉ nur
etan, ĉar fakte ili ja sufiĉe jam suferis.

Per kiaj elturniĝoj oni sukcesis, en tiu unua antaŭtagmezo, senigi sin de la kuracisto kaj la seruristo, tion
Gregoro tute ne povis ekscii, ĉar pro tio, ke li ne estis komprenata, neniu pensis, ankaŭ ne la fratino, ke li
povis kompreni la aliajn, kaj tiel li devis, kiam la fratino estis en lia ĉambro, sin kontentigi aŭdi nur ie kaj tie
ŝiajn suspirojn kaj alvokojn al la sanktuloj. Nur poste, kiam ŝi estis iom kutimiĝinta je ĉio - kompreneble
neniam temis pri kompleta kutimiĝo -, Gregoro foje kaptis rimarkon bonintencan aŭ kiu estis interpretebla tia.
“Jen hodiaŭ li manĝis kun granda apetito”, diris ŝi, kiam Gregoro estis bone honorinta la manĝaĵon, dum ŝi
kaze de malo, kio iom post iom plioftiĝis, kutimis diri preskaŭ ĉagrene: “Nun ree ĉio restis.”

Sed dum Gregoro povis rekte ekscii neniun novaĵon, li subaŭskultis kelkon el la apudaj ĉambroj, kaj kie li nur
aŭdis voĉojn, li tuj kuris al la koncerna pordo kaj premis sin tutkorpe kontraŭ ĝi. Precipe dum la unua tempo
ne okazis interparolo ne temanta iel, kvankam nur sekrete, pri li. Dum du tagoj aŭdeblis ĉe ĉiuj manĝoj
interkonsiloj pri kiel nun konduti; sed ankaŭ inter la manĝoj oni parolis pri la sama temo, ĉar ĉiam estis
almenaŭ du familianoj hejme, verŝajne pro tio, ke neniu volis resti hejme sola kaj ke oni ja neniukaze povis
tute forlasi la loĝejon. Krome la servistino jam la unuan tagon - ne estis tute klare, kion kaj kiom ŝi sciis pri la
okazintaĵo - surgenue petis la patrinon, ŝin tuj maldungi, kaj kiam ŝi kvaronan horon poste adiaŭis, ŝi dankis
sub larmoj pro la maldungo, kvazaŭ pro la plej granda bonfaro al ŝi farita tie, kaj donis, sen ke oni tion de ŝi
postulis, teruran ĵuron, eĉ iometon al neniu malkaŝi.

Nur la fratino devis ankaŭ kuiri kun la patrino; tio ja ne kaŭzis multe da peno, ĉar oni manĝis preskaŭ nenion.
Ĉiam denove Gregoro aŭdis, kiel iu vane instigis iun alian al manĝo kaj ricevis nenian respondon ol:
“Dankon, mi havas sufiĉe” aŭ ion similan. Eble estis ankaŭ neniom trinkata. Kelkfoje la fratino demandis la
patron, ĉu li volas havi bieron, kaj kore ŝi proponis sin mem por alporti ĝin, kaj kiam la patro silentis, ŝi diris
al li, por forigi al li ĉian skrupulon, ke ŝi povas ankaŭ sendi la domzorgistinon por ĝi, sed tiam la patro diris
grandan “ne”, kaj ne plu estis de tio parolate.

Jam en la unua tago la patro klarigis la tutan financan staton kaj la ŝancojn al la patrino kaj ankaŭ al la
fratino. Iam kaj tiam li ekstaris de ĉe la tablo kaj iris por preni el sia eta Verthejm-monkesteto, kiun li estis
savinta ĉe la antaŭ kvin jaroj okazinta bankroto de sia magazeno, iun kvitancon aŭ ian registrolibron. Oni
aŭdis, kiel li malŝlosis la komplikan seruron kaj post elpreno de la serĉitaĵo reŝlosis. Tiuj klarigoj estis parte
la unua ĝojigaĵo, kiun Gregoro povis aŭdi depost sia kaptiteco. Li estis pensinta, ke al la patro restis absolute
nenio el tiu magazeno, la patro almenaŭ dirintis al li nenion malan, kaj Gregoro tamen ankaŭ ne estis lin
demandinta pri tio. La tuta tiama zorgo de Gregoro estis, entrepreni ĉion por plej eble rapide forgesigi al la
familio la komercan katastrofon, kiu ĝin dronigintis en kompletan senesperon. Kaj tiel li tiam sin ĵetis en la
laboron kun tute aparta ardo, kaj de eta komizo li kvazaŭ transnokte fariĝintis vojaĝisto, kiu havis
kompreneble tute aliajn eblecojn gajni monon kaj kies laboraj sukcesoj tuj, forme de provizio, transformiĝis
al kontanta mono, surtabligebla hejme al la miranta kaj feliĉigata familio. Estis belaj tempoj, kaj neniam
poste ili ripetiĝis, almenaŭ tiom brile, kvankam Gregoro poste gajnis tiom da mono, ke li kapablis kovri la
espezojn de la tuta familio kaj efektive kovris. Oni estis al tio simple kutimiĝinta, kaj la familio, kaj Gregoro;
oni dankeme akceptis la monon, li volonte transdonis ĝin, sed aparta varmeco ne plu emis estiĝi. Nur la
fratino tamen restis sufiĉe proksima al Gregoro, kaj estis lia sekreta plano, ŝin, kiu, malsame ol Gregoro,
ege amis muzikon kaj sciis kortuŝe ludi violonon, venontan jaron, senkonsidere la grandajn kostojn
kaŭzotajn de tio kaj kiujn oni certe devos kovri alimaniere, sendi al la konservatorio. Plurfoje dum la
mallongaj restadoj de Gregoro en la urbo, en konversacioj kun la fratino estis menciata la konservatorio, sed
ĉiam nur kiel bela revo, kies realigo ne estis pensebla, kaj la gepatroj eĉ tiujn senkulpajn menciojn ne ŝatis
aŭdi; sed Gregoro tre decide pensis pri tio kaj intencis solene deklari ĝin dum la kristnaska vespero.

Tiaj en lia nuna stato tute senutilaj pensoj trakapiĝis al li, dum li tie staris vertikale gluite al la pordo kaj
subaŭskultis. Kelkfoje li tute ne plu povis aŭskulti pro ĝenerala laceco kaj lasis malgardeme la kapon frapi
kontraŭ la pordon, sed tuj retenis ĝin firme, ĉar eĉ la brueto, kiun li per tio kaŭzintis, estis apude aŭdita kaj
ĉiujn mutiginta. “Kion li tie umas”, diris la patro post paŭzo, evidente direktite al la pordo, kaj nur poste la
interrompita konversacio iom post iom rekomenciĝis.

Gregoro eksciis nun, pli ol bezonate - ĉar la patro kutimis plurfoje ripeti siajn klarigojn, parte pro tio, ke li
mem jam delonge ne plu okupiĝis pri tiuj aferoj, parte ankaŭ, ĉar la patrino ne ĉion komprenis -, por la unua
fojo, ke malgraŭ la tuta missorto ankoraŭ postrestis el la malnova tempo kapitalo kvankam tre malgranda,
kiun la netuŝitaj interezoj intertempe estis iomete kreskigintaj. Sed krome la mono, kiun Gregoro ĉiumonate
estis hejmenportinta - li mem estis por si reteninta nur kelkajn guldenojn -, ne estis tute forkonsumita, sed
kolektiĝinta je malgranda kapitalo. gregoro, malantaŭ sia pordo, fervore kapjesis, ĝojigite de la neatenditaj
prudento kaj ŝparemo. Verdire per tiuj superfluaj monsumoj li povintus ja malgrandigi la ŝuldojn, kiujn la
patro havis ĉe la ĉefo, kaj la tago, en kiu li povos seniĝi je tiu posteno, estus multe pli proksima, sed nun
estis sendube pli bone tiel, kiel la patro estis disponinta.

Ĉiakaze tiu mono tute ne sufiĉis por vivteni la familion nur de la interezoj; ĝi eble sufiĉis por konservi la
familion unu, maksimume du jarojn, neniom pli. Ĝi estis do nur sumo, kiun oni vere ne tuŝu kaj kiu devis esti
rezervita por ekstrema okazo; sed la monon por sin vivteni oni devis perlabori. Sed la patro estis, kvankam
sana, tamen maljuna viro, kiu jam kvin jarojn neniom laboris kaj ĉiukaze devis ne tro fidi siajn fortojn; dum
tiuj kvin jaroj, la unuaj ferioj de lia pena kaj tamen sensukcesa vivo, li estis multe grasiĝinta kaj pro tio
fariĝinta iom peza. Kaj ĉu eble la maljuna patrino devis nun perlabori monon, ŝi, kiu suferis je astmo, al kiu
jam migrado tra la loĝejo kaŭzis fortostreĉon kaj kiu pasigis ĉiun duan tagon kun spirpenoj sur la sofo ĉe
malferma fenestro? Kaj ĉu devis perlabori monon la fratino, kiu estis ankoraŭ infano kun siaj dek sep jaroj
kaj al kiu oni prefere lasu ŝian ĝisnunan vivmanieron, kiu konsistis el vesti sin plaĉe, dormi longe, helpi en la
mastrumado, ĉeesti kelkajn modestajn amuzojn kaj precipe ludi violonon? Kiam la konversacio tuŝis tiun
neceson perlabori monon, Gregoro unue delasis la pordon kaj sin ĵetis sur la apud la pordo troviĝanta
malvarmeta leda sofo, ĉar li sentis sin varmega pro hontiĝo kaj malĝojo.

Ofte li kuŝis tie tra la tutaj noktoj, dormante eĉ ne momenton kaj dum horoj nur gratadis sur la ledo. Aŭ li ne
ŝparis la grandan penon ŝovi seĝon al la fenestro por poste krabli sur la fenestra sojlo kaj, sin
suprenpuŝante el la seĝo, apogi sin al la fenestro, evidente nur pro ia memoro al la liberiga sento, kiun li
antaŭe spertis rigardante tra la fenestro. Ĉar fakte li vidis de tago al tago malpli precize la aĵojn eĉ nur
iomete malproksimajn; la vidalvidan malsanulejon, kies vere tro oftan aspekton li antaŭe malbenadis, lia vido
nun eĉ ne plu atingis, kaj se li ne precize scius, ke li loĝas en la trankvila, sed plene urba Ŝarlota strato1, li
povus kredi, ke li rigardas el sia fenestro en dezertejon, en kiu la griza ĉielo kaj la griza tero sendistinge
kuniĝas. Nur du fojojn la atentema fratino bezonis vidi, ke la seĝo staris ĉe la fenestro, kiam ŝi jam ĉiufoje,
ordiginte la ĉambron, precize reŝovis la seĝon al la fenestro, ja eĉ de nun lasis malferma la internan
fenestroklapon.

Se Gregoro nur povintus paroli kun la fratino kaj danki ŝin pro ĉio, kion ŝi devis fari por li, li pli facile eltenus
ŝiajn servojn; sed tiel li suferis pro ili. La fratino ja provis laŭeble forviŝi la embarason de ĉio ĉi, kaj ju pli da
tempo pasis, des pli ŝi kompreneble sukcesis, sed ankaŭ Gregoro kun la tempofluo travidis ĉion multe pli
klare. Jam ŝia eniro estis por li terura. Apenaŭ enirinta, ŝi kuris, sen preni la tempon por fermi la pordon,
kvankam alie ŝi zorgis por ŝpari al ĉiu la vidon al la Gregora ĉambro, rekte al la fenestro kaj ĝin ŝire
malfermis per hastaj manoj, kvazaŭ ŝi preskaŭ sufokiĝus, restis, eĉ kiom ajn estu malvarme, momenton ĉe
la fenestro kaj spiris profunde. Per tiu kuro kaj bruo ŝi ĉiutage dufoje teruris Gregoron; la tutan tempon li
tremis sub la kanapo kaj tamen tre bone sciis, ke ŝi certe tion al li volonte evitus, se al ŝi nur eblus restadi en
ĉambro, en kiu troviĝis Gregoro, kun fermita fenestro.

Iam, eble jam pasis monato de post la Gregora transformiĝo, kaj por la fratino do verdire ne plu estis aparta
kaŭzo por miri pri la aspekto de Gregoro, ŝi alvenis iom pli frue ol kutime kaj renkontis Gregoron, kiel li,
senmova kaj vere timige rektigita, rigardis tra la fenestro. Gregoro ne mirus, se ŝi ne enirus, ĉar li malhelpis
ŝin per sia teniĝo tuj malfermi la fenestron, sed ŝi ne nur ne eniris, ŝi eĉ retrosaltis kaj fermis la pordon;
fremdulo efektive povus pensi, ke Gregoro embuskis kontraŭ ŝi kaj volis ŝin mordi. Memkompreneble
Gregoro sin kaŝis tuj sub la kanapo, sed li devis atendi ĝis tagmezo, ĝis la fratino revenis, kaj ŝi aspektis
multe pli maltrankvila ol kutime. Li konsciiĝis el tio, ke lia aspekto estis por ŝi ankorau neeltenebla kaj certe
ankau plu daure restos neeltenebla, kaj ke ŝi devas sin certe tre devigi por ne forkuri ĉe la vido eĉ de la
malgranda parto de lia korpo elstaranta el sub la kanapo. Por ŝpari al ŝi ankau tiun aspekton, li iun tagon
portis sur sia dorso - li bezonis por tiu laboro kvar horojn - la toltukon sur la kanapon kaj ordigis ĝin
tiumaniere, ke li nun estis tute kovrita kaj ke la fratino, eĉ kiam ŝi sin klinis, ne povis lin vidi. Se tiu tolaĵo laŭ
ŝia opinio ne estus necesa, ŝi povus ĝin ja forpreni, ĉar estis ja tute evidente, ke Gregoro ne povis senti
plezuron sin tiom enfermante, sed ŝi lasis la tolaĵon tiel, kiel ĝi estis, kaj Gregoro eĉ kredis esti kaptinta
dankeman rigardon, kiam li iam per la kapo prudente iom levis la tolaĵon por vidi, kiel la fratino akceptis la
aranĝon.

Dum la unuaj du semajnoj la gepatroj ne povis preni sur sin eniri al li, kaj li ofte aŭdis, kiel ili plene agnoskis
la nunan laboron de la fratino, dum ĝis tiam ili ofte koleris pri la fratino, ĉar ŝi ŝajnis al ili iom senutila
knabino. Sed nun ofte ambaŭ, la patro kaj la patrino, atendis antaŭ la Gregora ĉambro, dum la fratino tie
ordigis, kaj apenaŭ ŝi estis elirinta, ŝi devis tute detale rakonti, kiel aspektas en la ĉambro, kion Gregoro
estas manĝinta, kiel li tiufoje kondutis kaj ĉu eble rimarkeblas eta pliboniĝo. La patrino cetere volis relative
baldaŭ viziti Gregoron, sed la patro kaj la fratino retenis ŝin unue per raciaj argumentoj, kiujn Gregoro tre
atente aŭskultis, kaj kiujn li plene aprobis. Sed pli malfrue oni devis reteni ŝin perforte, kaj kiam ŝi tiam kriis:
“Lasu min do al Gregoro, li estas ja mia malfeliĉa filo! Ĉu vi do ne komprenas, ke mi devas iri al li?”, tiam
pensis Gregoro, ke eble tamen estus bone, se envenus la patrino, ne ĉiutage kompreneble, sed eble
unufoje semajne; ŝi komprenis ja ĉion pli bone ol la fratino, kiu malgraŭ sia kuraĝo estis tamen nur infano kaj
lastkiale eble nur por infana facilanimeco transpreninta tiom malfacilan taskon.

La deziro de Gregoro, vidi la patrinon, baldaŭ plenumiĝis. Dumtage Gregoro jam pro konsidero al siaj
gepatroj ne volis sin montri ĉe la fenestro, sed multe krabli sur la malmultaj kvadrataj metroj de la planko li
ankaŭ ne povis, la senmovan kuŝadon li jam dumnokte malfacile eltenis, la manĝo baldaŭ ne plu faris al li la
plej etan plezuron, kaj tiel, por distriĝo, li alprenis la kutimon krabli ĉiudirekte sur vandoj kaj plafono. Li
aparte ŝatis pendi supre ĉe la plafono; estis tute alie ol la kuŝado surplanka; oni spiris pli libere; ioma
svingado trairis la korpon; kaj en la preskaŭ feliĉa distriteco, en kiu Gregoro tie alte troviĝis, povis okazi, ke
li, je sia propra surprizo, sin delasis kaj klakis sur la plankon. Sed nun li kompreneble regis sian korpon tute
alie ol antaŭe kaj ne damaĝis sin eĉ ĉe tiom granda falo. La fratino tuj rimarkis la novan distraĵon, kiun
Gregoro estis por si trovinta - li postlasis krablante ja ankaŭ ie kaj tie spurojn de sia gluo -, kaj ŝi havis la
ideon ebligi al Gregoro la krabladon en pli vasta skalo kaj forigi la meblojn, kiuj malebligis tion, do precipe la
ŝrankon kaj la skribtablon. Sed ŝi ja ne estis kapabla fari tion tute sola; la patron ŝi ne kuraĝis peti pri helpo;
la servistino tute certe ne helpus ŝin, ĉar tiu proksimume deksesjara knabino ja certe brave persistis de post
la maldungo de la antaŭa kuiristino, sed estis petinta kiel favoraĵon la rajton teni la kuirejon senĉese ŝlosita
kaj devi ĝin malfermi nur laŭ speciala alvoko; tiel restis al la fratino do nenio alia ol foje dum la foresto de la
patro venigi la patrinon. Kun ekkrioj de ekscita ĝojo la patrino ankaŭ alvenis, sed mutiĝis ĉe la pordo de la
Gregora ĉambro. unue la fratino kompreneble kontrolis, ĉu en la ĉambro ĉio estis en ordo; nur poste ŝi lasis
la patrinon eniri. Gregoro plej urĝe tiris la toltukon ankoraŭ pli malsupren kaj en faldojn, la tuto aspektis vere
nur kiel hazarde super la kanapon ĵetita toltuko. Gregoro ankaŭ ĉi-foje detenis sin spioni sub la toltuko; li
rezignis pri tio, vidi la patrinon jam ĉi-foje, kaj nur estis feliĉa, ke ŝi nun tamen estis veninta. “Venu nur, oni
ne vidas lin”, diris la fratino, kaj evidente ŝi gvidis la patrinon ĉe la mano. Gregoro aŭdis nun, kiel la du
malfortaj virinoj movis la iom pezan malnovan ŝrankon de ĝia loko kaj kiel la fratino senĉese postulis la plej
grandan parton de la laboro por si, sen aŭskulti la avertojn de la patrino timanta, ke ŝi trostreĉiĝas. Tio
daŭris tre longe. Eble post jam kvaronhora laboro diris la patrino, ke oni do lasu la ŝrankon prefere tie, ĉar
unue ĝi estas tro peza, ili ne finfaros antaŭ la alveno de la patro kaj per la ŝranko meze de la ĉambro baros
al Gregoro ĉian vojon, sed due ja tute ne estas certe, ke per la forigo de la mebloj oni faras servon al
Gregoro. La malo ŝajnas al ŝi vera; la aspekto de la malplena muro ĝuste premas al ŝi la koron; kaj kial ne
ankaŭ Gregoro havu tiun senton, ĉar li ja estas delonge kutiminta al la ĉambromebloj kaj pro tio sentus sin
forlasita en la malplena ĉambro. “Kaj ĉu ne estas tiel”, finis la patrino tute mallaŭte, kiel ŝi entute preskaŭ
flustris, kvazaŭ ŝi volus eviti, ke Gregoro, kies restejon ŝi ja ne konis, aŭdu eĉ nur la sonon voĉan, ĉar ke li
ne komprenas la vortojn, pri tio ŝi estis konvinkita, “kaj ĉu ne estas tiel, kvazaŭ ni montrus, per la forigo de la
mebloj, ke ni rezignas pri ĉia espero je resaniĝo kaj lasas lin senkonsidere al li mem? Mi pensas, ke estas
plej bone, ke ni provas konservi la ĉambron en precize tiu stato, en kiu ĝi estis antaŭe, por ke Gregoro, kiam
li revenos al ni, trovos ĉion senŝanĝa kaj tiom pli facile povos forgesi la intertempon.”

Ĉe aŭskulto de tiuj vortoj de la patrino Gregoro perceptis, ke la manko de ĉia senpera homa alparolado, lige
kun la monotona vivo meze de la familio, en la paso de tiuj du monatoj certe konfuzis lian racion, ĉar alie li
ne povis al si klarigi, ke li serioze povis deziri, ke lia ĉambro estu malplenigita. Ĉu li vere havis emon ŝanĝigi
la varman, per hereditaj mebloj hejmece provizitan ĉambron al kaverno, en kiu li tiam certe povus krabli
ĉiudirekte kaj senĝene, sed ankaŭ en samtempa, rapida, totala forgeso de sia homa pasinteco? Jam nun li
estis ja preskaŭ forgesanta, kaj nur la delonge ne aŭdita voĉo de la patrino elskuis lin. Nenio devis esti
forigata; ĉio devis resti; la bonajn influojn de la mebloj sur sian staton li ne povis malhavi; kaj se la mebloj lin
malhelpis daŭrigi la sensencan krabladon, tiam ne estis damaĝo, sed granda avantaĝo.

Sed la fratino havis bedaŭrinde alian opinion; ŝi estis kutiminta, kvankam ne tute malprave, dum diskuto pri
la aferoj Gregoraj roli kiel aparte grava spertulino vidalvide la gepatroj, kaj tiel la konsilo de la patrino estis
nun por la fratino sufiĉa kialo por insisti ne nur pri la forigo de la ŝranko kaj de la skribtablo, al kiuj solaj ŝi
unue pensis, sed pri la forigo de la tuta meblaro, escepte de la nemalhavebla kanapo. Estis kompreneble ne
nur infaneca spitemo kaj la dum la lasta tempo tiom malfacile akirita memfido, kiuj kondukis ŝin al tiu
postulo; ŝi estis ja ankaŭ fakte observinta, ke Gregoro bezonis multe da spaco por krabli, sed male la
meblojn, kiom oni povis vidi, neniom uzis. Sed eble kunludis rolon ankaŭ la entuziasma sento de la knabinoj
ŝiaaĝaj, kiuj emas kontentiĝi je ĉia okazo, kaj de tio Greta nun lasis sin delogi, fari la situacion Gregoran
ankoraŭ pli terura, por poste povi ankoraŭ pli servi al li ol ĝis nun. Ĉar en ĉambron, en kiu sole Gregoro regis
super la malplenaj vandoj, kuraĝus eniri certe neniu homo krom Greta.

Kaj tiel ŝi ne lasis sin deturni de sia decido per la patrino, kiu krome en tiu ĉambro ŝajnis malcerta pro
maltrankvilo, baldaŭ mutiĝis kaj laŭforte helpis la fratinon eligi la ŝrankon. Nu, la ŝrankon Gregoro povis en
ekstrema kazo ankoraŭ malhavi, sed jam la skribotablo devis resti. Kaj la virinoj apenaŭ forlasis la ĉambron
kun la ŝranko, kontraŭ kiu ili sin anhelante premis, kiam Gregoro antaŭenpuŝis la kapon el sub la kanapo por
vidi, kiel li povus prudente kaj kiel eble plej respekteme interveni. Sed malbonŝance revenis unue ĝuste la
patrino, dum Greta en la antaŭĉambro sola ĉirkaŭtenis la ŝrankon kaj ĝin sole tien kaj reen ŝancelis, nature
sen ĝin movi de la loko. Sed la patrino ne kutimis la aspekton de Gregoro, ĝi povus ŝin malsanigi, kaj
tielGregoro rapidis timigite retropaŝe ĝis la alia flanko de la kanapo, sed ne povis malhelpi, ke la toltuko
antaŭe iom moviĝis. Tio sufiĉis por atentigi la patrinon. Ŝi hezitis, staris momenton senmove kaj poste reiris
al Greta.

Malgraŭ ke Gregoro diris al si ĉiam denove, ke okazas ja nenio eksterordinara, sed ke estas translokataj nur
kelkaj mebloj, tamen, kiel li devis baldaŭ al si mem koncedi, tiu irado de la virinoj tien kaj reen, iliaj alvoketoj,
la gratado de la mebloj sur la planko, efikis sur lin kvazaŭ granda, de ĉiuj flankoj nutrata tumulto, kaj
kvankam li firme al si tiris kapon kaj gambojn kaj premis la ventron al la planko, li devis nepre al si diri, ke li
ĉion ĉi ne longe eltenos. Ili malplenigis lian ĉambron; prenis ĉion, kio estis al li kara; la ŝrankon, en kiu kuŝis
la arabestosegilo kaj aliaj iloj, ili jam estis elportintaj; malfiksis nun la jam en la planko firme enfosiĝintan
skribotablon, ĉe kiu li kiel komercakademiano, kiel mezlernejano, ja eĉ jam kiel ano de la elementa lernejo
skribis siajn taskojn, - tiam li vere ne plu havis tempon por kontroli la bonajn intencojn, kiujn havis la du
virinoj, kies ekziston li cetere preskaŭ forgesis, ĉar pro elĉerpiĝo ili laboris jam mute, kaj oni aŭdis nur la
pezan paŝadon de iliaj piedoj.

Kaj tiel li elĵetis sin - la virinoj dume apogis sin en la apuda ĉambro je la skribtablo por iom retrovi la spiron -,
ŝanĝis kvarfoje la kuran direkton, li vere ne sciis, kion li savu unue, tiam li vidis okulfrape pendi ĉe la cetere
jam malplena vando la bildon de la sinjorino vestita tute en peltaĵo, urĝe krablis supren kaj premis sin al la
vitro, kiu tenis lin kaj bonfartigis al lia varmega ventro. Almenaŭ tiun bildon, kiun Gregoro nun ĉiom kovris,
nun estis certe neniu forprenonta. Li turnis la kapon al la salona pordo por observi la virinojn ĉe ilia reveno.

Ili ne permesis al si multe da ripozo kaj jam revenis; Greta, la brakon ĉirkaŭ la patrino, ŝin preskaŭ portis.
“Do kion ni prenu nun?” diris Greta kaj ĉirkaŭrigardis. Tiam ŝiaj rigardoj kruciĝis kun tiuj de Gregoro ĉe la
vando. Supozeble nur pro la ĉeesto de la patrino ŝi gardis sian memregon, klinis sian vizaĝon al la patrino
por tiun deteni de ĉirkaŭrigardo kaj diris, kvankam treme kaj senpripense: “Venu, ĉu ni prefere ne reiru
ankoraŭ por momente en la salonon?” La intenco de Greta estis por Gregoro klara, ŝi volis eldanĝerigi la
patrinon kaj poste depeli lin de la vando. Nu, ŝi povis tion ja provi! Li sidis sur sia bildo ne eldononta ĝin.
Prefere li saltus al Greta en la vizaĝon.

Sed la vortoj de Greta nur des pli maltrankviligis la patrinon, ŝi paŝis flanken, rimarkis la brunan makulegon
sur la florumita tapeto, kriis, antaŭ ol vere konsciiĝi ke estas Gregoro, kion ŝi vidis, per krianta, raŭka voĉo:
“Ho dio, ho dio!” kaj falis kun etenditaj brakoj, kvazaŭ ŝi rezignus pri ĉio, laŭlonge sur la kanapon kaj ne
moviĝis. “Vi, Gregoro!” kriis la fratino kun levita pugno kaj insistaj rigardoj. Estis de post la transformiĝo la
unuaj vortoj, kiujn ŝi senpere direktis al li. Ŝi kuris en la apudan ĉambron por preni ian esencon, per kiu ŝi
povus veki la patrinon el ŝia sveno; ankaŭ Gregoro volis helpi - por savi la bildon ankoraŭ estis tempo -, sed
li fikse gluis sur la vitro kaj devis perforte deŝiri sin; li kuris poste ankaŭ en la apudan ĉambron, kvanzaŭ li
povus doni al la fratino ian konsilon, kiel en antaŭa tempo; sed tiam devis senfare stari malantaŭ ŝi, dum ŝi
traserĉadis diversajn boteletojn; krome timigis ŝin, kiam ŝi deturnis sin; botelo falis teren kaj rompiĝis; splito
vundis Gregoron en la vizaĝo, ia kaŭstika kuracilo ĉirkaŭfluis lin; Greta prenis nun, sen pli longe heziti, tiom
da boteletoj, kiom ŝi nur povis teni, kaj enkuris kun ili al la patrino; la pordon ŝi fermbatis per la piedo.
Gregoro nun estis disigita de la patrino, kiu pro lia kulpo estis eble proksima al la morto; la pordon li ne rajtis
malfermi, se li ne volis forpeli la fratinon, kiu devis resti ĉe la patrino; li havis nun nenion por fari ol atendi,
kaj premate de memriproĉoj kaj maltrankvilo li ekkrablis, superkrablis ĉion, vandojn, meblojn kaj plafonon
kaj fine falis en sia malespero, kiam la tuta ĉambro jam turniĝis ĉirkaŭ li, meze sur la grandan tablon.

Pasis momenteto, Gregoro kuŝis tie elĉerpita, ĉirkaŭe estis silente, eble tio estis bona signo. Tiam oni sonis.
La knabino estis kompreneble enŝlosita en sia kuirejo, kaj pro tio devis iri Greta por malfermi. Estis veninta
la patro. “Kio okazis?” estis liaj unuaj vortoj; supozeble la aspekto de Greta malkaŝis al li ĉion. Greta
respondis per obtuza voĉo, evidente ŝi premis sian vizaĝon al la patra brusto: “La patrino estis svena, sed ŝi
fartas jam pli bone. Gregoro elkuris.” “Mi ja atendis tion”, diris la patro, “mi ja ĉiam diris al vi tion, sed vi
virinoj ne volas aŭdi.” Al Gregoro estis klare, ke la patro malbone interpretis la tro mallongan informon de
Greta kaj ke li imputis al Gregoro ian perfortaĵon. Tial Gregoro devis nun zorgi por mildigi la patron, ĉar por
klarigi li havis nek tempon nek eblon. Kaj tiel li fuĝis al la pordo de sia ĉambro kaj premis sin al ĝi, por ke la
patro enirante de la antaŭĉambro jam povu vidi, ke Gregoro havis la plej bonan intencon tuj reiri en sian
ĉambron kaj ke ne necesis lin repeli, sed ke sufiĉis malfermi la pordon, kaj li estis tuj malaperonta.

Sed la patro ne estis en la taŭga humoro por rimarki tiajn subtilaĵojn; “Ha!” li jam kriis enirante per tono,
kvazaŭ li estus samtempe kolera kaj feliĉa. Gregoro retiris la kapon de la pordo kaj levis ĝin kontraŭ la
patron. Tian li vere ne estis imaginta la patron, kia li nun tie staris; estas vere, ke en la lasta tempo, pro la
novstila krablado, li preterlasis atenti, kiel antaŭe, la okazantaĵojn en la cetera loĝejo, kaj envere li devis esti
preparita por renkonti ŝanĝiĝintajn kondiĉojn. Tamen, tamen, ĉu tio estis ankoraŭ la patro? La sama viro, kiu
kuŝis laca, enfosiĝinta enlite, kiam Gregoro antaŭe estis foririnta al komerca vojaĝo; kiu lin ĉe vesperoj de
reveno akceptis en negliĝo en apogseĝo; ne vere kapabla leviĝi, sed kiel signo de ĝojo nur levis la brakojn
kaj kiu dum la maloftaj komunaj promenadoj kelkajn dimanĉojn en la jaro kaj je la plej altaj festotagoj, inter
Gregoro kaj la patrino, kiuj jam pro si mem iris malrapide, ankoraŭ iom pli malrapide, enpakite en sia
malnova mantelo, per ĉiam prudente metata lambastono sin antaŭen laboris kaj, kiam li volis ion diri, haltis
kaj kolektis sian akompanantaron ĉirkaŭ si? Sed nun li estis sufiĉe bone rektiĝinta; vestita en streta blua
uniformo kun orbutonoj, kiel ĝin portas servistoj de la bankinstitutoj; super la alta rigida kolumo de la jako
evoluis forta duobla mentono; el sub la faskecaj brovoj la rigardo de la nigraj okuloj penetris freŝe kaj atente;
la alitempe taŭzita blanka hararo estis malsupren kombita al precizega, brilanta hardislima aranĝo. li ĵetis
sian kaskedon, sur kiu estis aldonita ormonogramo, verŝajne tiu de banko, tra la tuta ĉambro laŭarke sur la
kanapon kaj iris, kun rebatitaj baskoj de sia longa uniformjako, la manojn en la pantalonpoŝoj, kun obstina
vizaĝo direkte al Gregoro. Eble li mem ne sciis, kion fari; tamen li levis la piedojn nekutime alten, kaj
Gregoro miris pri la grando de liaj botplandumoj. Sed je tio li ne haltis, li sciis ja de la unua tago de sia nova
vivo, ke la patro, koncerne lin, opiniis taŭga nur la plej grandan severon. Kaj tial li kuris antaŭ la patro,
hezitis, kiam haltis la patro, kaj jam antaŭen rapidis, kiam la patro nur moviĝis. Tiel ili faris plurfoje rondon tra
la ĉambro, sen ke okazis io decida, ja eĉ sen ke la tuto, pro la malrapideco de la procedo, havis la aspekton
de persekuto. Ankaŭ pro tio Gregoro restis provizore sur la planko, tiom pli ke li timis, ke fuĝon surmuran aŭ
eĉ surplafonan la patro povus opinii aparta maliciaĵo. Tamen Gregoro devis konsciiĝi, ke li eĉ tiun kuradon
ne longe eltenus; ĉar dum la patro faris paŝon, li devis plenumi sennombrajn movojn. Jam sentiĝis
sprimanko, kiel li ja ankaŭ en pasintaj jaroj posedis ne tute fidindan pulmon. Kiam li nun tiel antaŭen
ŝanceliĝis por kolekti ĉiujn fortojn por la kuro, apernaŭ tenis la okulojn malfermaj; en sia obtuzo tute ne
pensis pri alia savo ol per kuro; kaj preskaŭ jam forgesis, ke la muroj estis je lia dispono, kvankam tiuj estis
ĉi tie baritaj per zorge skulptitaj mebloj plenaj je dentaĵoj kaj pintoj - tiam flugis io malsupren ĝuste apud li,
malforte ĵetita kaj ruliĝis antaŭ lin. Estis pomo; tuj dua flugis post ĝi; Gregoro, terurigite, haltis; plua kuro estis
sensenca, ĉar la patro decidis lin bombi. El la fruktpelvo sur la telermeblo li estis pleniginta siajn poŝojn kaj
ĵetis nun, provizore sen vere celi, pomon post pomo. Tiuj ruĝaj pometoj ruliĝis kvazaŭ elektrigite ie sur la
planko kaj interpuŝiĝis. malforte ĵetita pomo laŭglitis la dorson Gregoran, sed defalis sen difekti. Tuj
sekvanta male vere penetris en la dorson Gregoran; Gregoro volis sin plutreni, kvazaŭ la surpriza
nekredebla doloro povus foriĝi per la lokŝanĝo; sed li sentis sin kiel najlofiksita kaj streĉis sin en kompleta
konfuziĝo de ĉiuj sensoj. Nur per lasta rigardo li ankoraŭ vidis, kiel la pordo de lia ĉambro ŝire malfermiĝis
kaj antaŭ la krianta fratino elrapidis la patrino, en ĉemizo, ĉar la fratino ŝin malvestintis por ebligi al la
sveninto liberan spiron; kiel poste la patrino alkuris la patron kaj survoje la mallaĉitaj jupoj unu post la alia
plankenglitis, kaj kiel ŝi, stumblante super la jupoj, trudiĝis al la patro kaj, lin ĉirkaŭbrakante, en kompleta
unuiĝo kun li - sed nun jam cedis la vidpovo Gregora - kun la manoj ĉe la postkapo de la patro petis indulgi
la vivon de Gregoro.
 
 

III

La grava vundiĝo, pro kiu Gregoro suferis pli ol monaton - la pomo restis, ĉar neniu kuraĝis ĝin forigi, kiel
videbla memoraĵo enkarne -, ŝajnis esti eĉ la patron konsciiginta pri tio ke Gregoro estis, spite sian nunan
tristan kaj naŭzan figuron, membro familia, kiun oni ne rajtis trakti kiel malamikon, sed rilate al kiu estis
familia devo forgluti la antipation kaj suferi, nenio ol suferadi.

Kaj kvankam Gregoro pro sia vundo nun estis perdinta multon da moviĝo, verŝajne por ĉiam, kaj provizore
por trairi la ĉambron kiel maljuna invalido bezonis lingajn, longajn minutojn - krablado en alto ne estis
pensebla -, li ricevis por tiu malboniĝo de sia stato kompenson siaopinie tute sufiĉan per tio, ke ĉiam
vesperiĝe la salonpordo, kiun li jam unu aŭ du horojn antaŭe kutimis precize observi, malfermiĝis, tiel ke li,
kuŝante en la mallumo de sia ĉambro, nevidate de la salono, povis vidi la tutan familion ĉe la prilumata tablo
kaj, kvazaŭ per ĝenerala konsento, do tute alie ol antaŭe, aŭskulti iliajn paroladojn.

Certe tio ne plu estis la viglaj babiladoj de tempoj iamaj, pri kiuj Gregoro en hotelĉambroj ĉiam pensis kun
ioma sopiro, kiam li, laca, estis devigata ĵeti sin en la malseketan littolaĵon. Nun la vespero pasis plejparte
nur tre silente. La patro endormiĝis baldaŭ post la vespermanĝo en sia brakseĝo; la patrino kaj la fratino
reciproke admonis sin al silento; la patrino kudris, ege antaŭenklinite sub la lumon, fajnan tolaĵon por
modbutiko; la fratino, dungita kiel vendistino, lernis vespere stenografion kaj la francan lingvon, por iam eble
atingi pli bonan postenon. Kelkfoje la patro vekiĝis kaj, kvazaŭ li tute ne scius, ke li dormintis, li diris al la
patrino: “Kiom longe vi hodiaŭ ree kudras!” kaj tuj reendormiĝis, dum patrino kaj fratino sin lace alridetis.

Kun ia obstino la patro rifuzis eĉ hejme demeti sian servistan uniformon; kaj dum la negliĝa vesto pendis
senutile ĉe la vesthoko, la patro dormetis plene vestita sur sia loko, kvazaŭ li estus ĉiam preta al sia servo
kaj atendus ankaŭ ĉi tie la voĉon de la ĉefo. Sekve de tio la jam komence ne nova uniformo, malgraŭ ĉia
zorgemo patrina kaj fratina, perdis multon da pureco, kaj Gregoro rigardis ofte tutajn vesperojn al tiu vestaĵo
ĉie makulita kaj lumanta pro ĝiaj ĉiam poluritaj orbutonoj, kaj en kiu la maljuna viro ege malkomforte kaj
tamen kviete dormis.

Tuj kiam sonis la deka horo, la patrinbo provis per delikata kuraĝigo veki la patron kaj poste persvadi al
enlitiĝo, ĉar tie ĉi ja ne estis vera dormo, kaj tiun la patro ege bezonis, kiu devis ekdeĵori je la sesa horo.
Sed kun la obstino, kiu lin kaptis de kiam li estis servisto, li ĉiam insiste volis resti pli longe ĉetable, spite ke li
ĉiam endormiĝis, kaj poste nur per la plej granda penado povis esti instigata interŝanĝi la brakseĝon kontraŭ
lito. Vane patrino kaj fratino per admonetoj ĉiom klopodis - dum kvaronhoroj li malrapide skuadis la kapon,
tenis la okulojn fermaj kaj ne leviĝis. La patrino tiretis lian manikon, al li enoreligis flatvortojn, la fratino lasis
sian taskon por helpi la patrinon, sed tio ne impresis la patron. Li nur des pli enprofundiĝis en la fotelon. Nur
kiam la virinoj prenis lin sub la akseloj, li malfermis la okulojn, rigardis sinsekve al la patrino kaj la fratino kaj
kutime diris: “Jen vivo. Jen la tranvilo de miaj maljunaj tagoj.” Kaj, apoge sur la du virinoj, li leviĝis pene,
kvazaŭ li estus la plej granda ŝarĝo por si mem, lasis sin gvidi de la virinoj ĝis la pordo, tie rifuze mansignis
al ili kaj nun memstare pluiris, dum la patrino urĝe deĵetis la kudraĵon, la fratino sian plumon, por postkuri la
patron kaj plue esti al li helpaj.

Kiu havis tempon, en tiu familio elĉerpita pro troa laboro kaj trolacigita, por okupiĝi pri Gregoro pli ol nepre
necese? La mastruma buĝeto estis pli kaj pli restriktita; la servistino nun tamen estis maldungita; grandega
osteca servantino, kun blanka hararo ĉirkaŭflirtanta la kapon, venis matene kaj vespere por fari la plej
maldelikatan laboron; ĉion alian prizorgis la patrino apud sia multa kudrolaboro. Okazis eĉ, ke diversaj
familiaj ornamaĵoj, kiujn pli frue la patrino kaj la fratino felĉege portis dum renkontiĝoj kaj festaĵoj, estis
vendataj, kiel Gregoro eksciis vespere el la ĝenerala komentado de la atingitaj prezoj. Sed la plej grava
plendo estis ĉiam, ke oni ne povis forlasi tiun loĝejon tro grandan por la nunan cirkonstancoj, ĉar ne estis
penseble, kiel oni transloĝigu Gregoron. Sed Gregoro ja bone komprenis, ke ne estis nur la konsidero al li,
kiu malhelpis transloĝiĝon, ĉar lin oni povintus ja facile transporti en konvena kesto kun kelkaj aertruoj; kio
precipe detenis la familion de loĝejoŝanĝo, estis pli ĝuste la kompleta senespero kaj la penso pri tio, ke ili
estis frapitaj de malfeliĉo, kiel neniu alia en la tuta parenca kaj konatula rondo. Kion la mondo postulas de la
malriĉuloj, tion ili plenumis ĝis ekstremo, la patro alportis la mantenmanĝon por la malaltaj bankoficistoj, la
patrino oferis sin por la tolaĵo de fremduloj, la fratino kuris tien kaj reen malantaŭ la pupitro laŭ la ordonoj de
la klientoj, sed por plio la fortoj de la familio jam ne sufiĉis. Kaj la vundo en la dorso ekdoloris al Gregoro
kvazaŭ nove, kiam la patrino kaj fratino, enlitiginte la patron, nun revenis, lasis la laboron, proksimigis siajn
seĝojn, jam sidis vangĉevange; kiam nun la patrino, montrante la Gregoran ĉambron, diris: “Fermu tie la
pordon, Grenjo”, kaj kiam nun Gregoro estis ree en la mallumo, dum apude la virinoj intermiksis siajn
larmojn aŭ eĉ senlarme algapis la tablon.

La noktojn kaj tagojn Gregoro trapasis preskaŭ sen dormo. Kelkfoje li pensis ke, ĉe la venonta malfermo de
la pordo, li tute tiel kiel antaŭe reprenos en la manojn la aferojn de la familio; en liaj pensoj reaperis post
longa tempo la ĉefo kaj la prokuristo, la komizoj kaj la lernoknaboj, la tiom mensbarita servisto, du, tri amikoj
de aliaj magazenoj, ĉambristino el hotelo en la provinco, aminda, pasema memoro, ĉapelvendeja kasistino,
pri kiu li svatiĝis serioze, sed tro malrapide - ili ĉiuj aperis miksitaj kun fremduloj aŭ kun jam forgesitaj, sed
anstataŭ helpi al li kaj lia familio, ili estis senescepte nealireblaj, kaj li estis feliĉa, kiam ili malaperis. Sed
poste li eĉ tute ne havis emon zorgi pri la familio, lin plenigis nur kolero pro la malbona vartado, kaj kvankam
li povis imagi al si nenion apetitan, li tamen faris planojn: kiel eniĝi en la manĝprovizejon por tie preni, kio,
kvankam li ne malsatis, tamen rajte apartenis al li. Nun, sen plu pripensi, kiel oni povus fari al Gregoro
apartan plezuron, la fratino rapidege ŝovis, antaŭ ol matene kaj tagmeze kuri en la magazenon, per la piedo
ian ajn nutraĵon en la Gregoran ĉambron, por ĝin vespere, indiferente pri tio, ĉu la manĝaĵo estis eble nur
gustumita aŭ - la plej ofta kazo - tute netuŝita, elpuŝi per movo de balailo. La purigado de la ĉambro, kion ŝi
nun plenumis ĉiam vespere, tute ne plu povis esti farita pli rapide. Striaj malpuraĵoj laŭlongis la vandojn, ie
kaj tie kuŝis volvaĵoj el polvo kaj koto. en la unua tempo Gregoro stariĝis dum alveno de la fratino en tiajn
aparte karakterizajn angulojn, por fari al ŝi, per tia pozicio, certagrade riproĉon. Sed li certe povintus resti tie
dum semajnoj, sen ke la fratino boniĝintus; ŝi ja vidis la malpuraĵon ekzakte kiel li, sed ŝi estis ĝuste
decidinta ĝin lasi. Dume ŝi gardis kun tute nova sentemo, kiu cetere kaptis la tutan familion, pri tio, ke la
ordigo de la Gregora ĉambro estu rezervita al ŝi. Foje la patrino submetis la Gregoran ĉambron al granda
purigado, kio sukcesis nur post uzo de kelkaj siteloj da akvo - la multa malseko tamen ankaŭ afliktis
Gregoron kaj li kuŝis larĝe, amarigite kaj senmova sur la kanapo -, sed la puno por la patrino sekvis
senatende. Jen vespere la fratino apenaŭ rimarkis la ŝanĝon en la ĉambro Gregora, kiam ŝi, plej ofendite,
kuris en la salonon kaj, malgraŭ la petege levitaj brakoj de la patrino, konvulsie ekploris, kion la gepatroj - la
patro estis kompreneble vekpelita el la brakseĝo - unue mirigite kaj senhelpe rigardis; ĝis ankaŭ ili moviĝis,
la patro dekstre faris riproĉojn al la patrino, ke ŝi ne lasis la Gregoran ĉambron por purgado al la fratino,
dum li maldekstre alkriis la fratinon, ke ŝi neniam plu rajtos purigi la Gregoran ĉambron; dume la patrino
provis treni al la dormĉambro la patron, kiu pro ekscitiĝo estis jam ekster si; la fratino, skuata de
plorsingulto, per siaj etaj pugnoj prilaboris la tablon; kaj Gregoro laŭte siblis pro kolero pri tio, ke al neniu
enkapiĝis la ideo fermi la pordon kaj eviti al li tiajn vidon kaj bruegon.

Sed eĉ se la fratino, elĉerpite de sia profesia laboro, estis tedita zorgi pri Gregoro kiel antaŭe, tiam, por ke
Gregoro ne estu neglektata, la patrino ankoraŭ delonge ne devintus anstataŭi ŝin. Ĉar nun ekzistis la
servantino. tiu maljuna vidvino, kiu en sia longa vivo certe travivintis la plej aĉajn situaciojn helpe de sia
fortika ostostrukturo, ne havis veran abomenon al Gregoro. Sen esti iel sciema, foje ŝi hazarde malfermis la
pordon de la Gregora ĉambro kaj vide al Gregoro, kiu, tute surprizite, malgraŭ ke neniu lin pelis, ekkuris tien
kaj reen, ŝi kunliginte la manojn en la sino, staris mirigite. De tiam ŝi ne preterlasis, matene kaj vespere ĉiam
iomete malfermi la pordon kaj supraĵe enrigardi al Gregoro. Komence ŝi ankaŭ alvokis lin al si, per vortoj,
kiujn ŝi verŝajne opiniis afablaj, kiel “Nu venu ĉi tien, olda sterkoskarabo!” aŭ “Nu vidu la oldan sterkulon!” Al
tiaj alparoladoj Gregoro respondis per nenio, sed restis senmova sur sia loko, kvazaŭ la pordo tute ne estus
malfermita. Ke oni do al tiu servantino, anstataŭ lasi ŝin laŭplaĉe senutile ĝeni lin, prefere estu doninta la
ordonon, ĉiutage purigi lian ĉambron! Foje en la frua mateno - fortega pluvo, eble jam signo de la venonta
printempo, frapis al la vitroj -, kiam la servantino ree komencis per siaj diroj, Gregoro estis tiom amarigita, ke
li, kvazaŭ atake, tamen malrapide kaj kaduke, sin turnis kontraŭ ŝi. Sed la servantino, anstataŭ timi, nur alten
levegis proksiman seĝon, kaj kiel ŝi staris kun ege malfermita buŝo, ŝia intenco estis klara, fermi la buŝon
nur kiam la seĝo en ŝia mano batos sur la Gregoran dorson. “Do, ne pluen?” demandis ŝi, kiam Gregoro sin
returnis, kaj ŝi trankvile restarigis la seĝon en la angulon.

Gregoro nun preskaŭ nenion plu manĝis. Nur kiam li hazarde preterpasis la preparitan manĝaĵon, li lude
enbuŝigis pecon, tenis ĝin tie dum horoj kaj poste ĝin plej ofte rekraĉis. Unue li pensis, ke detenis lin de
manĝo la malĝojo pro la stato de lia ĉambro, sed ĝuste kun la ŝanĝoj al la ĉambro li tre baldaŭ paciĝis. Oni
estis ekkutiminta, enmeti en tiun ĉambron aĵojn, kiujn oni ne povis loki aliie, kaj da tiaj aĵoj nun estis multaj,
ĉar oni ludonis unu ĉambron de la loĝejo al tri sinjoroj. Tiuj gravaj sinjoroj - ĉiuj tri havis plenbarbojn, kiel
Gregoro foje konstatis tra pordo-fendo - detalege celadis ordon, ne nur en sia ĉambro, sed, ĉar ili tie jam lue
loĝis, en la tuta mastrumado, do precipe en la kuirejo. Senutilajn aŭ eĉ malpurajn aĵojn ili ne toleris. Krome ili
estis plejparte kunportintaj sian propran meblaron. Tiukaŭze multaj aĵoj fariĝis superfluaj, kiujn, kvankam ili
ne estis vendeblaj, oni tamen ne volis forĵeti. Ĉio tia translokiĝis en la Gregoran ĉambron. Tiel ankaŭ la
cindrokesto kaj la rubujo el la kuirejo. Kio nur estis en la momento senutila, tion la servantino, kiu estis ĉiam
tre urĝata, simple ĵetegis en la Gregoran ĉambron; Gregoro bonŝance plej ofte vidis nur la koncernan aĵon
kaj la manon, kiu ĝin tenis. La servantino havis eble la intencon, ĉe taŭgaj tempo kaj okazo repreni la aĵojn
aŭ ĉiujn kune per unu fojo forĵeti, sed fakte ili restis tie, kien ili venis per la unua ĵeto, se Gregoro ne
serpentumis tra la fatraso kaj ĝin ekmovis, unue devigate, ĉar neniu alia loko estis libera por krabli, sed
poste kun kreskanta plezuro, kvankam li male post tiaj migradoj, ĝismorte laca kaj malĝoja, dum horoj ne
moviĝis.

Ĉar la sinjoroj kelkfoje prenis ankaŭ siajn vespermanĝojn hejme en la komuna salono, la salona pordo restis
dum certaj vesperoj fermita; sed Gregoro facile rezignis pri la porda malfermo, li ja kelkajn vesperojn, dum
kiuj ĝi estis malferma, ne profitis, sed, sen ke la familio tion rimarkis, estis kuŝinta en la plej malluma angulo
de sia ĉambro. Sed foje la servantino lasis iomete malferma la pordon al la loĝoĉambro, kaj ĝi restis tiel
malferma, kiam ankaŭ la sinjoroj vespere eniris kaj oni lumigis. Ili eksidis ĉe la tablo supre, kie en antaŭaj
tempoj estis manĝintaj la patro, la patrino kaj Gregoro, ili malfaldis la buŝtukojn kaj prenis tranĉilon kaj
forkon enmanen. Tuj aperis en la pordo la patrino kun plado da viando kaj ĝuste malantaŭ ŝi la fratino kun
plado da alte stakigitaj terpomoj. La manĝaĵo vaporis kun forta fumo. La sinjoroj klinis sin super la antaŭ ili
metitajn pladojn kvazaŭ por ilin antaŭmanĝe kontroli, kaj tiu, kiu sidis en la mezo kaj de la du aliaj ŝajnis
respektata kiel aŭtoritato, efektive distranĉis pecon da viando ankoraŭ sur la plado, evidente por konstati, ĉu
ĝi estas sufiĉe mola aŭ ĉu ĝi eble resendotas kuirejen. Li estis kontentigita, kaj la patrino kaj la fratino, kiuj
streĉe rigardis, respire ekridetis.

La familio mem manĝis en la kuirejo. Malgraŭ tio la patro, antaŭ ol iri en la kuirejon, envenis en tiun ĉambron
kaj faris kun ununura riverenco, ĉapenmane, rondiron ĉirkaŭ la tablo. La sinjoroj sin levis ĉiuj kaj murmuris
ion en siajn barbojn. Kiam ili poste estis solaj, ili manĝis en preskaŭ kompleta silentado. Ŝajnis strange al
Gregoro, ke el multspecaj bruoj de la manĝo oni ree kaj ree elaŭdis iliajn maĉantajn dentojn, kvazaŭ per tio
estus al Gregoro montrende, ke oni bezonas dentojn por manĝi, kaj ke oni eĉ per la plej belaj sendentaj
makzeloj nenion povas efektivigi. “Mi ja havas apetiton”, diris Gregoro al si zorgoplene, “sed ne pri tiuj aĵoj.
Kiom tiuj sinjoroj sin nutras, kaj mi pereas!”

Ĝuste en tiu vespero - Gregoro ne memoris, dum la tuta tempo esti aŭdinta la violonon - ĝi eksonis de la
kuirejo. La sinjoroj jam finis sian noktomanĝon, la meza eltiris ĵurnalon, al la du aliaj donis po unu folion, kaj
nun ili legis dorsapoge kaj fumis. Kiam la violono ekludis, ili ekatentis, leviĝis kaj iris piedpinte al la
antaŭĉambra pordo, en kiu ili staris kunpreme. Oni devis esti aŭdinta ilin de la kuirejo, ĉar la patro kriis: “Ĉu
la ludo eble estas malagrabla al la sinjoroj? Eblas tuj ĉesigi ĝin.” “Male”, diris la meza el la sinjoroj, “ĉu la
fraŭlino ne ŝatus enveni al ni kaj ludi ĉi tie en la ĉambro, kie estas ja multe pli komforte kaj hejmece?” “Ho,
mi petas”, kriis la patro, kvazaŭ la violonisto estus li. La sinjoroj retropaŝis en la ĉambron kaj atendis. Baldaŭ
venis la patro kun la muzikpupitro, la patrino kun la notoj kaj la fratino kun la violono. La fratino preparis ĉion
trankvile por la ludo, la gepatroj, kiuj neniam antaŭe luis ĉambrojn kaj tial troigis la ĝentilecon kontraŭ la
sinjoroj, tute ne kuraĝis eksidi sur siaj propraj seĝoj; la patro staris pordapoge, la dekstran manon enmetinta
inter du butonojn de la fermita livrejako; sed al la patrino iu el la sinjoroj proponis seĝon, kaj ŝi sidis flanke en
angulo, ĉar ŝi lasis la seĝon tie, kien la sinjoro ĝin metis hazarde.

La fratino ekludis; patro kaj patrino sekvis, ĉiu de sia flanko, atente la movojn de ŝiaj manoj. Gregoro, altirate
de la ludo, kuraĝis iri iom pli antaŭen kaj estis jam kun sia kapo en la salono. Li miris apenaŭ pri tio, ke li
lastatempe tiom malmulte konsideris la aliulojn; antaŭe tiu konsideremo estis lia fiero. Kaj ja ĝuste nun li
havus pli da kialo por sin kaŝi, ĉar sekve de la polvo, kiu ĉie kuŝis en lia ĉambro kaj ĉirkaŭflugis ĉe la plej eta
movo, ankaŭ li estis tute polvokovrita; fadenojn, harojn, manĝaĵorestojn li trenis sur sia dorso kaj ĉe la
flankoj kun si; lia indiferento kontraŭ ĉio estis multe tro granda por meti sin, kiel antaŭe plurfoje dum la tago,
sur la dorson kaj froti sin kontraŭ la tapiŝo. kaj malgraŭ tiu stato li ne havis timon antaŭeniĝi iom sur la
senmakula planko de la salono.

Estas ankaŭ vere, ke neniu atentis pri li. La familio estis tute okupata de la violonludo; la sinjoroj male, kiuj
unue, la manojn enpoŝe, starigis sin multe tro proksime malantaŭ la muzikpupitro de la fratino, tiel ke ili ĉiuj
povintus rigardi en la notojn, kio certe devis ĝeni la fratinon, baldaŭ duonlaŭte parolante kun klinitaj kapoj
retiriĝis al la fenestro, kie ili, observataj de la patro kun zorgo, ja restis. Ŝajnis nun vere pli ol evidente, ke
supozinte aŭdi violonludon belan aŭ distran, ili seniluziiĝis, ke la tuta prezentado tedis ilin kaj ke nur pro
ĝentileco ili lasis ankoraŭ ĝeni sian trankvilon. Precipe el la maniero, en kiu ili ĉiuj tra nazo kaj buŝo en la
alton blovis la fumon de siaj cigaroj, eblis konkludi pri granda nervozeco. Kaj tamen la fratino ludis tiom bele.
Ŝia vizaĝo estis flanke klinita, kontrole kaj malĝoje ŝiaj rigardoj sekvis la notliniojn. Gregoro krablis ankoraŭ
iom antaŭen kaj tenis la kapon strete ĉe la plankon, por eble povi renkonti ŝiajn rigardojn. Ĉu li estis besto,
ĉar muziko lin tiom kortuŝis? Li havis la impreson, kvazaŭ montriĝus al li la vojo al la sopirata nekonata
nutraĵo. Li estis decidinta antaŭeniĝi ĝis la fratino, ŝin tireti ĉe la jupo kaj per tio ŝin komprenigi, ke ŝi do venu
kun sia violono en lian ĉambron, ĉar ĉi tie neniu aprezis la ludon kiom estis aprezonta li. Li volis ne pluj lasi
ŝin iri el lia ĉambro, almenaŭ ne tiom longe, kiom li vivos; por la unua fojo lia timiga figuro ekutilos al li; li
estos ĉe ĉiuj pordoj samtempe kaj kontraŭsiblos al la atakantoj; sed la fratino restos ĉe li ne devige, sed
libervole; ŝi sidos apud li sur la kanapo, klinos suben al li la orelon, kaj tiam li konfidos al ŝi, ke li havis la
firman intencon ŝin frekventigi la muzikaltlernejon, kaj ke li, se ne estus interveninta la malfeliĉo, pasintan
kristnaskon - kristnasko ja certe jam estis pasinta? - tion al ĉiuj dirintus, senkonsidere al iaj kontraŭdiroj.
Post tiu klarigo la fratino eklarmos pro emocio, kaj Gregoro leviĝos ĝis ŝia ŝultro kaj kisos ŝian kolon, kiun ŝi,
de kiam ŝi iradis en la magazenon, portis libera sen rubando aŭ kolumo.

“Sinjoro Samso!” kriis la meza sinjoro al la patro kaj montris, sen perdi pluan vorton, per la montrofingro al la
malrapide antaŭenmoviĝanta Gregoro. La violono mutiĝis, la meza luanto unue ridetis kapskue al siaj amikoj
kaj poste ree rigardis al Gregoro. Ŝajnis, ke la patro kredis pli necese, anstataŭ forpeli Gregoron, unue
trankviligi la luantojn, kvankam tiuj tute ne estis nervozaj kaj Gregoro ŝajnis ilin distri pli ol la violonludo. Li
rapidis al ili kaj celis per etenditaj brakoj premi ilin en ilian ĉambron kaj samtempe per sia korpo malebligi al
ili la vidon al Gregoro. Ili nun vere fariĝis iom koleraj, oni jam ne sciis, ĉu pro la konduto de la patro aŭ pro la
nuna ekscio, ke ili havis senscie tian ĉambronajbaron kia Gregoro. Ili postulis de la patro klarigojn, levis
siavice la brakojn, maltrankvile plukis ĉe siaj barboj kaj nur malrapide cedis direkte al sia ĉambro. Dume la
fratino venkis la perdiĝon, en kiun ŝi estis falinta post la subita ĉesigo de sia ludo, kaj, post kiam ŝi dum ioma
tempo en la senforte pendantaj manoj tenis violonon kaj arĉon kaj plue rigardis en la notojn, kvazaŭ ŝi
ankoraŭ ludus, subite reprenis siajn fortojn, metis la instrumenton en la sinon de la patrino, kiu kun spirpeno
kaj laboregantaj pulmoj ankoraŭ sidis en la seĝo, kaj kuris en la apudan ĉambron, al kiu jam pli rapide
proksimiĝis la sinjoroj puŝataj de la patro. Oni vidis, kiel sub la lertaj manoj de la fratino la litaj kovriloj kaj
kusenoj alten flugis kaj ordiĝis. Eĉ antaŭ ol la sinjoroj atingis la ĉambron, ŝi finis la ordigadon kaj elglitis. La
patro ree ŝajnis tiom kaptita de sia obstino, ke li forgesis ĉian respekton, kiun li tamen ŝuldis al siaj luantoj. Li
puŝis nur kaj puŝis, ĝis jam en la ĉambra pordo la meza inter la sinjoroj tondre stamfis per la piedo kaj per
tio haltigis la patron. “Mi deklaras jene”, diris li, levis la manon kaj per la rigardo serĉis ankaŭ la patrinon kaj
la fratinon, “ke mi kun konsidero al la en tiu loĝejo kaj familio regantaj naŭzaj kondiĉoj” - ĉe tio li aplombe
kraĉis sur la plankon - “tuj malluas mian ĉambron. Kompreneble ankaŭ por la tagoj, en kiuj mi loĝis ĉi tie, mi
pagos neniom, male mi pripensos, ĉu mi procesos kontraŭ vi pro iuj postuloj - kredu min - tre facile
motivigeblaj.” Li eksilentis kaj rigardis rekte antaŭ si, kvazaŭ li ion atendus. Efektive liaj amikoj tuj intervenis
per la vortoj: “Ankaŭ ni malluas tuj.” Post tio li prenis la pordoklinkon kaj brue fermis la pordon.

La patro ŝanceliĝis per palpantaj manoj al sia fotelo kaj lasis sin fali en ĝin; aspektis, kvazaŭ li sternus sin al
sia kutima vespera dormeto, sed la forta klinado de lia kvazaŭ senbrida kapo montris, ke li tute ne dormis.
Gregoro kuŝis la tutan tempon trankvile sur la loko, sur kiu lin surprizis la sinjoroj. La senreviĝo pro la
malsukceso de lia plano, sed eble ankaŭ la malforto kaŭzita de la multa fastado, melebligis lin moviĝi. Li
timis kun ia certeco jam por la venonta momento iun ĝeneralan super lin furiozantan kataklismon kaj
atendis. Eĉ ne la violono ekpelis lin, kiu, el sub la tremantaj fingroj de la patrino, defalis de ŝia sino kaj
aŭdigis resonantan sonon.

“Karaj gepatroj”, diris la fratino kaj enkonduke frapis per la mano sur la tablon, “tiel ne daŭras. Se vi tion eble
ne komprenas, mi tion komprenas. Antaŭ tiu bestaĉo mi ne volas eldiri la nomon de mia frato, kaj tial nur
diras: ni provu seniĝi je ĝi. Ni provis ĉion homeblan por flegi kaj toleri ĝin, mi kredas, ke neniu povas fari al ni
eĉ la plej etan riproĉon.”

“Ŝi pravas miloble”, diris la patro antaŭ si. La patrino, kiu plue ne povis trovi sufiĉan spiron, komencis obtuze
tusi en la antaŭtenantan manon, kun freneza esprimo de la okuloj.

La fratino rapidis al la patrino kaj tenis ŝian frunton. La patro ŝajnis, de la vortoj de la fratino, instigita al pli
precizaj ideoj, rektiĝis, ludis per sia servista ĉapo inter la teleroj, kiuj kuŝis sur la tablo ankoraŭ de la
vespermanĝo de la sinjoroj, kaj fojfoje rigardis al la senmova Gregoro.

“Ni provu seniĝi je ĝi”, diris la fratino nun nur al la patro, ĉar la patrino dum sia tusado aŭdis nenion, “ĝi fine
mortigos vin ambaŭ, mi vidas tion. Se oni jam devas labori tiel peze, kiel ni ĉiuj, oni hejme ne povas plie
elteni tiun torturon. Ankaŭ mi ne povas ĝin plu.” Kaj ŝi ekploris tiom forte, ke ŝiaj larmoj fluis sur la vizaĝon de
la patrino, de kiu ŝi viŝis ilin per me=C4?anikaj manmovoj.

“Infano”, diris la patro kompateme kaj kun okulfrapa komprenemo, “sed kion ni faru?”

La fratino nur skuis la ŝultrojn kiel signo de senkonsileco, kiu dum la plorado, male al ŝia antaŭa certeco,
nun kaptis ŝin.

“Se li komprenus nin”, diris la patro duondemande; la fratino, el sia plorado, vigle skuis la manon por signi,
ke tio ne estas pensebla.

“Se li komprenus nin”, ripetis la patro kaj per fermo de la okuloj li enprenis en sin la konvinkon de la fratino
pri ties neeblo, “tiam oni povus eble interkonsenti kun li. Sed tiel -”

For ĝi devas”, diris la fratino, “tio estas la sola rimedo, patro. Vi devas nur voli forigi la penson, ke ĝi estas
Gregoro. ke ni tion kredis tiom longe, tio estas ja nia vera malfeliĉo. Sed kiel ĝi povas esti Gregoro? Se ĝi
estus Gregoro, li delonge komprenintus, ke kunvivado de homoj kun tia besto ne eblas, kaj libervole
foririntus. Tiam ni ne havus fraton, sed povus pli vivi kaj memori lin honore. Sed tiel tiu besto nin persekutas,
forpelas la luantojn, volas evidente okupi la tutan loĝejon kaj nin tranoktigi surstrate. Vidu nur, patro,” ŝi
subite ekkriis, “li jam rekomencas!” Kaj en timego tute ne komprenebla por Gregoro la fratino forlasis eĉ la
patrinon, efektive sin depuŝis de ŝia fotelo, kvazaŭ ŝi preferus oferi la patrinon ol resti en la proksimeco de
Gregoro, kaj rapidis malantaŭ la patron, kiu, nur de ŝia konduto ekscitita, ankaŭ leviĝis kaj duone levis la
brakojn antaŭ la fratino kvazaŭ por ŝia protekto.

Sed Gregoro ja tute ne kapricis voli timigi iun ajn kaj eĉ sian fratinon. Li nur ekturniĝis, por remigri en sian
ĉambron, kaj tio ja aspektis atentofrape, ĉar pro sia malbona farto li devis subteni la malfacilajn turniĝojn per
sia kapo, kiun li ĉe tio multfoje levis kaj frapis kontraŭ la plankon. Li haltis kaj rerigardis. Lia bona intenco
ŝajnis komprenita; la timego estis nur momenta. Nun ĉiuj rigardis lin silente kaj malĝoje. La patrino kuŝis, la
gambojn sterninte kaj kunpreminte, en sia fotelo, ŝiaj okuloj preskaŭ fermiĝis pro laciĝo; la patro kaj la fratino
sidis unu apud la alia, la fratino tenis la manon ĉirkaŭ la kolo de la patro.

“Nun mi eble rajtas turniĝi”, pensis Gregoro kaj rekomencis sian laboron. li ne povis subpremi ĝemadon pro
streĉiĝo kaj ankaŭ devis ie kaj tie ripozi. Cetere neniu lin urĝis, ĉio estis lasita al li mem. Kiam li finis la
turniĝon, li tuj komencis rekte remigri. Li miris pri la granda distanco, kiu lin apartigis de lia ĉambro, kaj tute
ne komprenis, kiel li ĉe sia malforto antaŭ mallonga tempo faris la saman vojon, preskaŭ sen tion rimarki.
Ĉiam celante nur rapidan krabladon, li apenaŭ atentis pri tio, ke neniu vorto, neniu ekkrio de lia familio lin
ĝenis. Nur kiam li estis jam en la pordo, li returnis la kapon, ne komplete, ĉar li sentis la kolon rigidiĝi, tamen
li ankoraŭ vidis, ke malantaŭ li nenio ŝanĝiĝis, nur la fratino estis leviĝinta. Lia lasta rigardo tuŝis la patrinon,
kiu nun estis komplete endormiĝinta.

Apenaŭ li estis en sia ĉambro, kiam la pordo estis urĝege fermpremita, riglita kaj ŝlosita. Pro la subita bruo
post si Gregoro tiom ektimegis, ke liaj gambetoj faldiĝis. Estis la fratino, kiu tiom rapidis. Rekte ŝi jam staris
kaj atendis, facilmove ŝi poste antaŭsaltis, Gregoro tute ne aŭdis ŝin veni, kaj “Fine!” ŝi kriis al la gepatroj,
dum ŝi returnis la ŝlosilon en la seruro.

“Kaj nun?” sin demandis Gregoro kaj ĉirkaŭrigardis en la mallumo. Li baldaŭ malkovris, ke li nun tute ne plu
kapablis moviĝi. Li ne miris pri tio, plie ŝajnis al li nenature, ke li ĝis nun vere povis formoviĝi per tiuj maldikaj
gambetoj. Cetere li sentis sin relative agrable. Li ja havis dolorojn en la tuta ventro, sed ŝajnis al li, kvazaŭ ili
pli kaj pli malfortiĝus kaj fine tute foriĝus. la putrintan pomon en sia dorso kaj la inflamiĝintan ĉirkaŭon, kiuj
estis tute kovritaj de mola polvo, li jam apenaŭ sentis. Al sia familio li repensis kun emocio kaj amo. Lia
opinio, ke li devas malaperi, estis eble ankoraŭ pli decida ol tiu de lia fratino. En tiu stato de malplena kaj
paca pensado li restis, ĝis la turhorloĝo batis la trian matenhoron. La komencon de la ĝenerala pliheliĝo
ekstere antaŭ la fenestro li ankoraŭ ĝisvivis. Poste lia kapo sinkis sen lia volo tute malsupren, kaj el liaj
naztruoj malforte eliĝis lia lasta spiro.

Kiam frumatene venis la servantino - pro puraj forto kaj hasto ŝi fermbatis, kvankam oftege ŝi estis petita
tion eviti, ĉiujn pordojn tiom, ke en la tuta loĝejo depost ŝia alveno ne plu eblis trankvila dormo -, ŝi trovis ĉe
sia kutima viziteto ĉe Gregoro unue nenion eksterordinaran. Ŝi pensis, ke li kuŝas intence tiel senmove kaj
ludas la ofenditon; ŝi kredis lin ĉiuspece sprita. Ĉar ŝi hazarde tenis enmane la longan balailon, ŝi provis, el
de la pordo, per ĝi tikli Gregoron. Kiam ne montriĝis sukceso, ŝi ekkoleris kaj iomete enpuŝis en Gregoron,
kaj nur kiam ŝi puŝis lin de lia loko sen ia rezisto, ŝi ekatentis. Kiam ŝi baldaŭ komprenis la veran staton, ŝi
grandigis la okulojn, fajfis antaŭ si, sed ne longe perdis tempon, sed malfermegis la dormĉambran pordon
kaj kriis laŭtvoĉe en la mallumon: “Vidu nur, ĝi mortaĉis; tie ĝi kuŝas, absolute mortaĉa!”

La geedzoj Samso sidis rekte en la geedza lito kaj klopodis superi la timegon pro la servantino, antaŭ ol
kapti ŝian mesaĝon. Sed poste sinjoro kaj sinjorino Samso, ĉiu je sia flanko, urĝege eliĝis el la lito, sinjoro
Samso ĵetis la kovrilon sur siajn ŝultrojn, sinjorino Samso elvenis nur en la noktoĉemizo; tiel ili paŝis en la
ĉambron de Gregoro. Intertempe ankaŭ la pordo de la salono malfermiĝis, en kiu Greta dormis depost la
enloĝiĝo de la sinjoroj luantoj; ŝi estis tute vestita, kvazaŭ ŝi tute ne dormintus, ankaŭ ŝia pala vizaĝo ŝajnis
pruvi tion. “Morta?” demandis sinjorino Samso kaj rigardis demande al la servantino, malgraŭ ke ŝi povis ja
ĉion mem ekzameni kaj eĉ sen ekzamenado ekkoni. “Tion mi ja kredu”, diris la servantino kaj puŝis por
pruvo la Gregoran kadavron per la balailo ankoraŭ grandan pecon flanken. Sinjorino Samso faris movon,
kvazaŭ ŝi volus reteni la balailon, sed tioln ne faris. “Nu”, diris sinjoro Samso, “nun ni povas ĉiuj danki Dion.”
Li krucosignis sin, kaj la tri virinoj sekvis lian ekzemplon. Greta, kiu ne deturnis la okulojn de la kadavro,
diris: “Vidu nur, kiom malgrasa li estis. Li ja tiom longan tempon jam nenion manĝis. Kiaj la manĝaĵoj
envenis, tiaj ili elvenis.” Efektive la korpo de Gregoro estis komplete plata kaj seka, oni ekkonis tion vere nur
nun, kiam ĝi ne plu estis levata de la gambetoj kaj ankaŭ nenio alia deturnis la rigardon.

“Envenu, Greta, momenton al ni”, diris sinjorino Samso kun melankolia rideto, kaj Greta iris, ne sen rerigardi
al la kadavro, malantaŭ la gepatroj en la dormĉambron. La servantino fermis la pordon kaj komplete
malfermis la fenestron. Malgraŭ la frua mateno al la freŝa aero jam estis almiksita ioma varmeto. Nu, jam
estis fine de marto.

El sia ĉambro elpaŝis la tri sinjoroj kaj mirigite serĉis ĉirkaŭrigarde sian matenmanĝon; oni forgesis ilin. “Kie
estas la mantenmanĝo?” demandis la meza inter la sinjoroj grumble al la servantino. Sed tiu metis la fingron
al la buŝo kaj poste signis haste kaj mute al la sinjoroj, ke ili bonvolu veni en la ĉambron de Gregoro. Ili
ankaŭ venis kaj poste staris, la manojn en la poŝoj de siaj iom eluzitaj jakoj, en la nun jam tute hela ĉambro
ĉirkaŭ la kadavro de Gregoro.

Tiam malfermiĝis la dormĉambra pordo, kaj sinjoro Samso aperis en sia livreo, ĉe unu brako lia edzino, ĉe la
alia lia filino. Ĉiuj aspektis iom plorintaj; Greta fojfoje premis sian vizaĝon al la brako de la patro.

“Tuj forlasu mian loĝejon!” diris sinjoro Samso kaj montris al la pordo, sen delasi la virinojn de si. “Kion vi
celas per tio?” diris la meza inter la sinjoroj iom konsternite kaj ridetis dolĉafekte. La du aliaj tenis la manojn
surdorse kaj ilin senĉese frotis unu kontraŭ la alia, kvazaŭ en ĝoja atendo de granda disputo, kiu tamen por
ili devis finiĝi favore. “Mi celas ĝuste tion, kion mi diras”, respondis sinjoro Samso kaj iris en unu linio kun siaj
du akompanantinoj fronte al la sinjoro. Tiu staris unue silenta kaj rigardis planken, kvazaŭ la aferoj en lia
kapo kuniĝus al nova ordo. “Tiam ni do iru”, li poste diris kaj suprenrigardis al sinjoro Samso, kvazaŭ li
postulus en subite lin kaptanta humileco eĉ por tiu decido novan permeson. Sinjoro Samso al li nur plurfoje
iom grandokule kapjesis. Post tio la sinjoro efektive tuj iris per longaj paŝoj en la antaŭĉambron; liaj du
amikoj jam ioman tempon atentis kun tute trankvilaj manoj kaj nun vere saltetis post li, kvazaŭ en timo, ke
sinjoro Samso povus antaŭ ili enpaŝi la antaŭĉambron kaj ĝeni la ligon kun ilia gvidanto. En la antaŭĉambro
ĉiuj tri prenis la ĉapelojn de la vesthokaro, tiris siajn bastonojn el la bastonujo, klinis sin mute kaj forlasis la
loĝejon. Pro malfido - kiel montriĝis, tute senkaŭza - sinjoro Samso elpaŝis en la vestiblon kun la du virinoj;
apoge al la parapeto, ili rigardis, kiel la tri sinjoroj desupris ja malrapide, sed konstante, laŭ la longa ŝtuparo,
en ĉiu etaĝo en certa kurbiĝo de la ŝtuparejo malaperis kaj post kelkaj momentoj reaperi; ju pli malsupren ili
venis, des pli perdiĝis la intereso de la familio Samso por ili, kaj kiam renkonte al ili kaj poste alte super ili
supreniris submajstra buĉisto kun la portilo sur la kapo en fiera teniĝo, sinjoro Samso kun la virinoj baldaŭ
forlasis la parapeton, kaj ĉiuj revenis, kvazaŭ malpeziĝinte, en sian loĝejon.

Ili decidis, utiligi la hodiaŭan tagon por ripozo kaj promeno; ili ne nur meritis tiun laborpaŭzon, ili ĝin eĉ nepre
bezonis. kaj tiel ili eksidis ĉe la tablo kaj skribis tri senkulpigajn leterojn, sinjoro Samso al sia direktejo,
sinjorino Samso al sia mendanto, kaj Greta al sia estro. Dum la skribado envenis la servantino por diri, ke ŝi
foriras, ĉar ŝia matenlaboro estis finita. La tri skribantoj unue nur kapjesis sen levi la okulojn, nur, kiam la
servantino daŭre ankoraŭ ne volis foriri, oni kolere ekrigardis. “Nu?” demandis sinjoro Samso. La servantino
staris ridetante en la pordo, kvazaŭ ŝi estus anonconta al la familio grandan bonŝancon, sed farus tion nur
kiam ŝi estus ĝisfunde pridemandita. La preskaŭ rekta strutplumeto sur ŝia ĉapelo, pri kiu sinjoro Samso jam
dum ŝia tuta deĵortempo koleris, iom ŝanceliĝis al ĉiuj direktoj. “Nu, kion vi do volas?” demandis sinjorino
Samso, al kiu la servantino havis ankoraŭ la plejan respekton. “Nu”, respondis la servantino kaj ne povis tuj
plu paroli pri ĝentila rido, “do, pri tio, kiel al aĵo apuda estu forigota, vi ne bezonas zorgi. Estas jam en ordo.”
Sinjorino Samso kaj Greta klinis sin al siaj leteroj, kvazaŭ ili volus pluskribi; sinjoro Samso, kiu rimarkis, ke la
servantino volis nun komenci ĉion detale priskribi, tion per etendita mano decide repuŝis. Sed ĉar ŝi ne rajtis
rakonti, ŝi memoris la grandan urĝon, kiun ŝi havis, kriis evidente ofendite: “Adiaŭ ĉiun”, returnis sin sovaĝe
kaj forlasis kun terura pordoklako la loĝejon.

“Vespere ni maldungos ŝin”, diris sinjoro Samso, sed ricevis nek de sia edzino, nek de sia filino respondon,
ĉar la servantino ŝajnis reperturbinta ilian apenaŭ akiritan trankvilon. Ili leviĝis, iris al la fenestro kaj tie restis,
sin tenante ĉirkaŭbrakume. Sinjoro Samso en sia fotelo returniĝis al ili kaj observis ilin silente dum momento.
Post li vokis: “Do venu nur. Lasu nun fine la malnovajn aferojn. Kaj indulgu ankaŭ iomete min.” Tuj la virinoj
obeis lin, rapidis al li, karesis lin kaj rapide finis siajn leterojn.

Poste ĉiuj tri komunece forlasis la loĝejon, kion ili jam de monatoj ne faris, kaj veturis per la tramo en la
liberan aeron, antaŭ la urbon. La vagono, en kiu ili sidis solaj, estis tute trabrilata de varma suno. ili
priparolis, komforte apogite en la seĝoj, la perspektivojn por la estonteco, kaj troviĝis, ke tiuj ĉe pli detala
konsidero estis tute ne malbonaj, ĉar la postenoj de ĉiuj tri, pri tio ili efektive ankoraŭ tute ne pridemandis sin
reciproke, estis vere favoraj kaj precipe por la estonteco multpromesaj. La plej grava plibonigo de la situo
estis kompreneble facile okazonta per ŝanĝo de la loĝejo; ili volis nun preni pli malgrandan, pli malkaran,
sed pli bone situantan kaj entute pli praktikan loĝejon, ol estis la nuna, ankoraŭ de Gregoro elektita. Dum ili
tiel interbabilis, sinjoro kaj sinjorino Samso preskaŭ samtempe rimarkis ĉe la vido al la ĉiam pli vigliĝanta
filino, kiel ŝi en la lasta tempo, spite al ĉia plago paliginta ŝiajn vangojn, ekfloris al bela kaj ineca knabino.
Fariĝante pli silentaj kaj preskaŭ senkonscie interkompreniĝante per rigardoj, ili pensis pri tio, ke nun venos
tempo por serĉi por ŝi bravan viron. Kaj ŝajnis al ili kvazaŭ konfirmo de iliaj novaj revoj kaj bonaj intencoj,
kiam ĉe la celo de la veturado la filino leviĝis unua kaj streĉis sian junan korpon.
 



Notoj

Pri la titolo:
Kial ne La metamorfozo? Tia ĝi aperas ja en preskaŭ ĉiuj tradukoj – tamen ne ĉiuj - (ankaŭ du en Esperanto). Sed la aŭtoro povis ankaŭ en sia germana lingvo diri Metamorphose, do tiu vorto ekzistas (kiel fakvorto kaj en metafora uzo same kiel en Esperanto) en la germana kiel en multaj aliaj lingvoj. Ankaŭ ekzistas en la germana lingvo la fremdvorto Transformation. Sed Kafko decidiĝis por Verwandlung (transformiĝo). Ĉu tia stila decido por la komunuza kaj ĉiutaga varianto estas neglektinda por la interpretado de la tuta rakonto? Mi pensas ke nepre ne.


ĝisdatigita: la 13-an de januaro 2000
Kopirajto pri la traduko  © 2000 Vilhelmo Lutermano

Jen kelkaj petoj al la leganto:

1. Tiu ĉi traduko bezonas unue kontrollegadon, prefere de negermanlingvano, por elsarki diversajn erarojn
    kaj ankaŭ eble germanismojn internacie ne kompreneblajn. Tio ne koncernas stilajn apartaĵojn nekutimajn,
    sed internacie kompreneblajn.

2. La teksto bezonas krome kontrollegadon de germanlingvanoj, kiuj komparu ĝin kun la originalo por elsarki
    erarajn aŭ malprecizajn ekvivalentojn.

Do, kara leganto, se vi sentas vin kompetenta pri tio, bonvolu fari tiun laboron - bonvenas ankaŭ simplaj
atentigoj dum legado. Se viaj konsiloj aŭ atentigoj estos akceptitaj, via laboro estos kompreneble menciita
kun via nomo.

Konsilojn por plibonigi la tradukon bv. ĉi-tien: vilhelmo@multimania.com
 

reen al Kafko

hejmpaĝen