Ni bivakis en
oazo. La kunuloj dormis. Arabo, alta kaj blanka, preterpasis min; li estis
prizorginta la kamelojn kaj iris al la dormejo.
Mi ĵetis min
dorsen en la herbon; mi volis dormi; mi ne povis; la plendhurlado de ŝakalo en
la malproksimo; mi ree sidis rekte. Kaj kio estis tiom malproksima, subite
proksimis. Svarmado de ŝakaloj ĉirkaŭ mi. Okuloj lumantaj en senbrila oro,
estingiĝantaj; sveltaj korpoj, kiel sub vipo laŭleĝe kaj lerte movataj.
Iu venis de
malantaŭe, sin premis, tra sub mia brako, strete al mi, kvazaŭ ĝi bezonus mian
varmon, poste paŝis antaŭ min kaj parolis, kun la okuloj preskaŭ en la miaj:
"Mi estas la
plej maljuna ŝakalo proksime kaj fore. Mi estas feliĉa povi vin ankoraŭ saluti
ĉi tie. Mi preskaŭ jam perdis la esperon, ĉar ni atendas vin senfine longe; mia
patrino atendis kaj ŝia patrino kaj plue ĉiuj iliaj patrinoj ĝis la patrino de
ĉiuj ŝakaloj. Kredu tion!"
"Tio mirigas
min", mi diris kaj forgesis ekbruligi la lignostakon, kiu kuŝis preta por
deteni per sia fumo la ŝakalojn, "tion aŭdi tre mirigas min. Nur hazarde
mi venas el la alta nordo kaj troviĝas en mallonga vojaĝo. Kion vi do volas,
ŝakaloj?"
Kaj kvazaŭ
kuraĝigite per tiu eble tro afabla alparolado, ili mallarĝigis la rondon ĉirkaŭ
mi; ĉiuj spiris kurte kaj sible.
"Ni
scias", komencis la plejaĝulo, "ke vi venas el la nordo, ĝuste sur
tio baziĝas nia espero. Tie estas la saĝeco, kiu ĉi tie ĉe la Araboj ne estas
trovebla. El tiu malvarma orgojlo, ĉu vi scias, eĉ sparko da saĝo ne eligeblas.
Ili mortigas bestojn por ilin manĝi, kaj kadavraĵon ili malŝatas."
"Ne parolu
tiel laŭte", diris mi, "dormas Araboj en la proksimo."
"Vi vere
estas fremdulo", diris la ŝakalo, "alie vi scius, ke neniam en la
mondhistorio ŝakalo timis Arabon. Ĉu ilin timi ni devus? Ĉu ne sufiĉas la malfeliĉo,
ke ni estas forpuŝitaj inter tia popolo?"
"Povas esti,
povas esti", diris mi, "mi ne arogas juĝon pri aferoj al mi tiom
malproksimaj; tio ŝajnas al mi disputo tre malnova; kredeble estas en la naturo
de la sango; kaj do eble finiĝos nur per la sango."
"Vi estas
tre saĝa", diris la maljuna ŝakalo; kaj ĉiuj spiris ankoraŭ pli rapide;
per pelataj pulmoj, malgraŭ ke ili staris senmove; odoro amara, dumtempe nur
per kunpremitaj dentoj eletenebla, eliĝis el la malfermitaj faŭkoj, "vi
estas tre saĝa; tio, kion vi diras, respondas al nia praa instruo. Ni do prenos
ilian sangon kaj la disputo estos finita."
"Ho!"
mi diris pli sovaĝe ol mi volis, "ili sin defendos; per siaj pafiloj ili
forpafos vin are."
"Vi
miskomprenas nin", diris li, "laŭ homa maniero, kiu do eĉ en la alta
nordo ne perdiĝas. Ni ja ne mortigos ilin. Tiom da akvo ne havus Nilo por nin
purigi. Ni ja forkuras jam antaŭ la nura vido de ilia viva korpo, en pli puran
aeron, en la dezerton, kiu pro tio estas nia hejmlando."
Kaj ĉiuj ŝakaloj ĉirkaŭe,
al kiuj aliĝintis ankoraŭ multaj de malproksime, klinis la kapojn inter siajn
antaŭgambojn kaj purigis ilin per la piedoj; estis, kvazaŭ ili volus kaŝi
naŭzon tiom teruran, ke mi prefere eskapus per alta salto el ilia rondo.
"Kion do vi
intencas fari", demandis mi kaj volis leviĝi; sed mi ne povis; du junaj
bestoj estis firme enmordiĝintaj ĉedorse en miaj jako kaj ĉemizo; mi devis
resti sida. "Ili tenas vian trenaĵon", diris la maljuna ŝakalo
klarige kaj serioze, honorsigno". "Ili lasu min!" mi kriis foje
direkte al la maljunulo, foje al la junuloj. "Ili kompreneble faros
tion", diris la maljunulo, "se vi postulas tion. Sed daŭros iomete,
ĉar laŭ la kutimo ili profunde enmordiĝis kaj devas nur malrapide malligi siajn
dentarojn. intertempe aŭdu nian peton." "Via sinteno ne igis min tre
akceptema por tio", diris mi. "Ne pagigu al ni nian
mallertecon", diris li kaj nun unuafoje alprenis la plendotonon de sia
natura voĉo por helpo, "ni estas kompatindaj bestoj, ni havas nur la
dentaron; por ĉio, kion ni volas fari, la bono kaj la malo, restas al ni sole
la dentaro." "Kion vi do volas?" demandis mi, nur malmulte
mildigita.
"Sinjoro",
kriis li, kaj ĉiuj ŝakaloj ekhurlis; en la plej fora malproksimo tio ŝajnis al
mi melodio. "Sinjoro, vi devas fini la disputon, kiu disigas la mondon.
Tia, kia vi estas, niaj prauloj priskribis tiun, kiu tion faros. Pacon ni devas
havi de la Araboj; spireblan aeron; purigitan de ili la elvidon al la
horizonto; nenia vekrio de ŝafo, kiun pikmortigas la Arabo; trankvile ĉia besto
mortu; neĝenate ĝi estu de ni eltrinkata kaj ĝisoste purigata. Purecon, nenion
ol purecon ni volas." - kaj nun ploris, singultis ĉiuj - "kiel vi nur
eltenas tion en tiu mondo, vi nobla koro kaj dolĉa internaĵo? Malpuraĵo estas
ilia blanko; malpuraĵo estas ilia nigro; hororo estas ilia barbo; kraĉi oni
devas vide al iliaj okulkavaĵoj; kaj kiam ili levas la brakon, malfermiĝas la
infero en la akselo. Tial do, ho sinjoro, tial ho karega sinjoro, helpe de viaj
ĉiopovaj manoj, helpe de viaj ĉiopovaj manoj tratranĉu al ili la kolojn per tiu
tondilo!" Kaj sekvante ekmovon de lia kapo, alvenis ŝakalo portanta ĉe
kojnodento etan, rustkovritan kudrotondilon.
"Do fine la
tondilo kaj per tio finon!" kriis la Araboĉefo de nia karavano, kiu
kontraŭvente estis ĝis al ni ŝtelirinta kaj nun svingis sian vipegon.
Ĉio urĝe disiĝis,
sed en ioma distanco ili tamen restis, strete kunpremitaj, la multaj bestoj
tiom strete kaj rigide, ke aspektis kiel mallarĝa hurdo ĉirkaŭflugata de
vaglumoj.
"Tiel vi do
vidis kaj aŭdis, sinjoro, ankaŭ tiun spektaklon", diris la Arabo kaj ridis
tiom gaje, kiom permesis la diskreteco de lia tribo. "Vi scias do, kion
volas la bestoj?" demandis mi. "Nature, sinjoro", diris li,
"tio estas ja ĉie konata; tiom longe, kiom ekzistas Araboj, tiu tondilo
migras tra la dezerto kaj migros kun ni ĝis la fino de la tagoj. Al ĉiu
Eŭropano ĝi estas proponata por la granda faro; ĉiu Eŭropano estas ĝuste tiu,
kiu ŝajnas al ili destinita. Sensencan esperon havas tiuj bestoj; stultuloj,
veraj stultuloj ili estas. Ni amas ilin pro tio; ili estas niaj hundoj; pli
belaj ol la viaj. Vidu nur, dum la nokto mortis kamelo, mi alportigis
ĝin."
Kvar portistoj
venis kaj ĵetis la pezan kadavron antaŭ nin. Apenaŭ ĝi kuŝis tie, la ŝakaloj
levis siajn voĉojn. Kvazaŭ de ŝnuregoj ĉiu ope nerezisteble tirata, hezite, per
la ventro la grundon tuŝante, ili alvenis. Ili forgesis la Arabojn, forgesis la
malamon, la ĉion estinganta ĉeesto de la forte odoranta kadavro sorĉis ilin.
Jam iu pendis ĉe la kolo kaj trovis unuamorde la arterion. Kvazaŭ eta, furioze
rapidanta pumpilo, kiu tiom nepre kiom senŝance volas estingi superfortan
brulegon, ĉiu muskolo de ĝia korpo tiris kaj skuiĝis je sia loko. Kaj jam kuŝis
en sama laboro ĉiuj sur la kadavro alte amasigitaj.
Tiam la ĉefo
frapis per la akra vipo ĉiudirekte super ilin. Ili levis la kapojn; duone ebrie
kaj svene; vidis antaŭ si stari la Arabojn; sentis nun la vipon sur la muzeloj;
retiriĝis salte kaj kuris iom retroire. Sed la sango de la kamelo kuŝis tie jam
en flakoj, fumis alten, la korpo estis ĉe pluraj flankoj larĝe ŝirita. Ili ne
povis rezisti; ree ili estis tie; ree la ĉefo levis la vipon; mi prenis lian
brakon.
"Vi pravas,
sinjoro", diris li, "ni lasu ilin ĉe ilia metio; ankaŭ estas tempo
ekiri. Vi ja vidis ilin. Mire belaj bestoj, ĉu ne? Kaj kiom ili malamas
nin!"
Kopirajto pri la tradukoj © 2000