Jozefo K. sonĝis:
Estis bela tago
kaj K. volis promeni. Sed apenaŭ li faris du paŝojn, li estis jam en la
tombejo. Tie estis tre arte faritaj, nepraktike volvitaj vojoj, sed li glitis
sur tia vojo kiel sur torenta akvo en neskueble ŝveba pozicio. Jam de
malproksime li atentis freŝe fositan tombomonteton, ĉe kiu li volis halti. Tiu
tombomonteto efikis sur lin preskaŭ deloge kaj li kredis, ne sufiĉe rapide povi
alveni tie. Sed kelkfoje li apenaŭ vidis la tombomonteton, ĝi estis al li
kovrita da flagoj, kies tukoj volviĝis kaj kun granda forto interfrapiĝis; oni
ne vidis la flagoportistojn, sed estis, kvazaŭ regus tie multa jubilado.
Dum li ankoraŭ
tenis la rigardon malproksimen, li subite vidis la saman tombomonteton apud si
ĉe la vojo, eĉ preskaŭ jam malantaŭ si. Urĝe li saltis en la herbaron. Ĉar la
vojo sub lia desaltanta piedo pluen rapidegis, li ŝanceliĝis kaj falis ĝuste
antaŭ la tombomonteto sur la genuojn. Du viroj staris malantaŭ la tombo kaj
tenis inter si tomboŝtonon en la aero; apenaŭ K. estis aperinta, kiam ili puŝis
la ŝtonon en la teron, kaj ĝi staris kvazaŭ firme masonita. Tuj elpaŝis el
arbustaro tria viro, kiun K. tuj rekonis kiel artiston. Li estis vestita nur
per pantalono kaj malbone butonita ĉemizo; sur la kapo li havis veluran ĉapon;
enmane li tenis ordinaran krajonon, per kiu li jam proksimiĝante skribis
figurojn en la aero.
Per tiu krajono
li nun komencis supre sur la ŝtono; la ŝtono estis tre alta, li ne bezonis sin
klini, tamen li devis sin antaŭenstreĉi, ĉar la tombomonteto, sur kiun li ne
volis treti, lin disigis de la ŝtono. Li staris do sur la piedpintoj kaj sin
apogis per la maldekstra mano sur la ŝtonsurfaco. Per aparte lerta manipulado
li sukcesis per ordinara krajono skribi orliterojn; li skribis: "Ĉi tie
ripozas -" Ĉiu litero aperis pura kaj bela, profunde enĉizita kaj en
perfekta oro. Skribinte la tri vortojn, li retrorigardis al K.; K., kiu tre
avidis la daŭrigon de la skribo, apenaŭ atentis la viron, sed rigardis nur la
ŝtonon. Efektive la viro estis pluskribonta, sed li ne povis, io malhelpis, li
deprenis la krajonon kaj ree returniĝis al K. Nun ankaŭ K. rigardis la artiston
kaj rimarkis, ke tiu estis en granda embaraso, sed nekapabla diri kaŭzon de
tio. Lia tuta antaŭa gajeco estis for. Per tio ankaŭ K. embarasiĝis; ili
interŝanĝis senhelpajn rigardojn; temis pri aĉa miskompreno, kiun neniu povis
solvi. Mistempe nun ankaŭ sonorileto ektintis de la tombeja kapelo, sed la
artisto gestumis per levita mano, kaj ĝi ĉesis. Post iom ĝi rekomencis; ĉi-foje
tute mallaŭte kaj, sen aparta instigo, tuj ĉesanta, kvazaŭ ĝi volus nur
kontroli sian sonon. K. estis senkonsola pri la situo de la artisto, li
ekploris kaj singultis longe en la antaŭmetita mano. La artisto atendis, ĝis K.
trankviliĝis, kaj poste, eltrovante alian eliron, decidis pluskribi. La unua
eta streko, kiun li faris, estis por K. liberiĝo, sed la artisto atingis ĝin
evidente nur malgraŭ eksterordinara kontraŭstaro; krome, la skribo ne plu estis
tiom bela, precipe ŝajnis manki da oro, la streko tiriĝis pala kaj malcerta, la
litero nur fariĝis tre granda. Estis J, preskaŭ ĝi jam kompletiĝis, tiam la
artisto kolere stamfis per la piedo en la tombomonteton, tiel ke la tero
ĉirkaŭe alten flugis en la aeron. Fine lin komprenis K.; por peti lian
pardonon, ne plu estis tempo; per ĉiuj fingroj li fosis en la teron, kiu
preskaŭ neniel rezistis; ĉio ŝajnis pretigita; nur por la ŝajno maldika
tertavolo estis metita; tuj malantaŭ ĝi per krutaj vandoj malfermiĝis granda
truo, en kiun K., per milda fluo turnita sur la dorson, malaperis. Sed dum li
sube, kun la kapo en la nuko ankoraŭ rekta, jam estis akceptata de la
nepenetrebla profundo, supre lia nomo fulmis per imponaj ornamaĵoj super la
ŝtonon.
Ravite de tiu
vido, li vekiĝis.
Kopirajto
pri la traduko © 2000