Pruvo pri tio, ke ankaŭ
nesufiĉaj, eĉ infanecaj rimedoj povas taŭgi por saviĝo:
Por protekti sin kontraŭ la sirenoj, Odiseo ŝtopis vakson en siajn orelojn kaj forĝigis
sin al la masto. Kompreneble ĉiuj vojaĝintoj povintus fari ion similan, escepte
de tiuj, kiujn la sirenoj delogis jam de malproksime, sed estis konate en la
tuta mondo, ke tio nepre ne povis helpi. La sirena kantado trapenetris ĉion,
kaj la pasio de la delogatoj krevintus pli ol katenojn kaj maston. Sed pri tio
Odiseo ne pensis, kvankam li eble aŭdis pri tio. Li komplete fidis la manplenon
da vakso kaj la katenaron kaj en naiva ĝojo pri siaj rimedetoj li veturis
renkonte al la sirenoj.
Sed jen, la sirenoj havas ankoraŭ pli teruran armilon ol la kantadon, nome sian
mutadon. Kvankam ne okazis, sed eble penseblas, ke iu savintus sin el ilia
kantado, sed certe ne el ilia mutado. Al la sento esti venkinta ilin
propraforte, al la orgojlo sekvanta de ĝi kaj ĉion forbalaanta, nenio tereca
povas rezisti.
Kaj fakte ne kantis, kiam Odiseo venis, la potencaj kantistinoj, ĉu pro tio, ke
ili kredis, ke tiu kontraŭulo kapteblas sole nur per mutado, ĉu pro tio, ke la
aspekto de beateco en la vizaĝo de Odiseo, kiu pensis pri nenio alia ol pri
vakso kaj katenoj, forgesigis al ili ĉian kantadon.
Sed Odiseo, por esprimi ĝin tiel, ne aŭdis ilian mutadon, li kredis, ke ili
kantas kaj ke nur li estas ŝirmata kontraŭ ĝia aŭdado. Preterpase li vidis unue
la turniĝon de iliaj koloj, la profundan spiradon, la larmoplenajn okulojn, la
duone malfermitan buŝon, sed kredis, ke tio apartenas al la arioj, kiuj
neaŭdate perdiĝas ĉirkaŭ li. Sed baldau ĉio deglitis de liaj rigardoj direktitaj
malproksimen, la sirenoj rekte malaperis pro lia rezolutceo, kaj ĝuste kiam li
estis plej proksime al ili, li nenion plu sciis pri ili.
Sed ili - pli belaj ol iam - etendiĝis kaj turnis sin, lasis la hororan hararon
libere flirti en la vento kaj streĉis siajn ungegojn rekte sur la rokon. Ili ne
volis plu delogi, nur la rebrileton de la granda okulparo Odisea ili volis kiom
plej eble longe kaptadi.
Se la sirenoj havus konscion, ili estus tiam neniigitaj. Sed tiel ili restis,
nur Odiseo eskapis al ili.
Cetere transdoniĝis aldonaĵo al tio. Odiseo, tiel oni diras, estis tiom
ruzoriĉa, estis tioma vulpo, ke eĉ la sortodiino ne povis penetri lian plejan
internon. Eble li, kvankam tio ne plu kompreneblas per homa racio, vere
rimarkis, ke la sirenoj mutis, kaj tiun ŝajnokazon kontraŭtenis kvazaŭ ŝildon
al ili kaj al la dioj.