Franco KAFKO: Raporto por akademio
Elgermanigis: Vilhelmo LUTERMANO
Altaj Sinjoroj de la akademio!
Vi faras al mi la honoron taski min liveri al la akademio raporton pri mia
antawe simia vivo.
En tiu senco mi bedawras ne
povi sekvi la komision. Preskaw kvin jaroj disigas min de la simieco, tempo
eble mallonga law la kalendaro, sed senfine longa por tragalopi gxin kiel mi
faris, parte akompanate de bonegaj homoj, konsiloj, aplawdo kaj orkestra
muziko, sed envere sola, cxar cxia akompano tenis sin, por resti en la bildo,
malproksime antaw la barilo. Tiu atingo estintus neebla, se mi volintus obstine
fideli al mia origino, al la memoroj pri la juneco. Gxuste la rezigno pri cxia
obstino estis la plej supera principo, kiun mi donis al mi mem; mi, libera
simio, submetigxis al tiu jugo. Sed per tio la memoroj siavice farigxis pli kaj
pli nealireblaj. Dum unue la reveno, se la homoj estus volintaj, estis al mi
libera tra la tuta pordego, kiun formas la cxielo super la tero, samtempe per
mia antawen vipata evoluo gxi farigxis cxiam pli malalta kaj malvasta; pli
agrabla kaj enfermita mi sentis min en la hommondo; la sxtormo, kiu postblovis
min el mia pasinteco, mildigxis; nuntempe gxi estas nur aerblovo
malvarmetiganta al mi la kalkanojn; kaj la malproksima truo, tra kiu gxi venas
kaj tra kiu iam venis mi, farigxis tiom malgranda, ke mi, se entute suficxus
fortoj kaj volo por rekuri gxis tien, devus deskrapi la hawton de mia korpo por
traigxi. Malkasxe dirite, spite al mia emo elekti bildojn por tiaj aferoj,
malkasxe dirite: Via simieco, sinjoroj, kondicxe ke vi havas ion similan post
vi, ne povas esti pli proksima al vi ol al mi la mia. Sed cxe la kalkano tiklas
cxiun, kiu iras sur tiu cxi tero: la etan cximpanzon kiel la grandan Aqilon.
Sed en plej restrikta senco mi
tamen povas eble respondi vian demandon kaj mi faras tion ecx kun granda gxojo.
La unua, kion mi lernis, estis: doni la manpremon; manpremo atestas
malfermitecon; ja nuntempe, dum mi vivas la pinton de mia kariero, aldonigxas
al tiu unua manpremo ankaw la malferma parolo. Gxi alportas al la akademio
nenion esence novan kaj restas longe malantaw tio, kion oni postulis de mi kaj
kion mi ecx plejbonintence ne povas diri - almenaw gxi indiku la gvidlinion,
law kiu estinta simio penetris en la hommondon kaj tie establigxis. Sed ecx la
bagatelon, kiu sekvas, mi ne rajtus diri, se mi ne estus tute certa pri mi kaj
se mia pozicio sur cxiuj grandaj varietescenejoj de la civilizita mondo ne
estus firmigxinta gxis neskueblo.
Mi devenas de la Orbordo. Pri
tio, kiel mi kaptatis, mi dependas de fremdaj raportoj. Cxasekspedicio de la
firmao Hagenbeko - kun kies gvidinto mi cetere deposte malplenigis jam pli ol
unu bonan botelon da rugxa vino - kusxis embuske en riverborda arbustajxo, kiam
vespere mi kuris meze de aro al trinkejo. Oni pafis; mi estis la sola trafita;
mi ricevis du pafojn.
Unu en la vangon; tiu estis
malgrava; sed postlasis grandan elrazitan rugxan cikatron, kiu havigis al mi la
nawzan, komplete maltrafan, rekte de simio inventitan nomon Rugxpetro, kvazaw mi
distingigxus de la antaw nelonge mortacxinta, ie kaj tie konata, dresita
simiobesto Petro sole per la rugxa makulo survanga. Tion preterpase.
La dua pafo trafis min sub la
kokso. Gxi estis grava, gxi kulpas, ke mi ecx nuntempe lametas. Laste mi legis
en eseo de iu el la dekmil venthundoj (1), kiuj elversxadas sian opinion pri
mi: ke mia simieco ankoraw ne komplete subpremigxis; ke tio pruvigxas per la
fakto, ke anataw vizitantoj mi emas demeti la pantalonon por montri la
enpafejon. Tiu acxulo meritus, ke cxiu fingreto de lia skriba mano estu unuope
forpafota. Mi, mi rajtas demeti mian pantalonon, antaw kiu al mi placxas; oni
trovos tie nenion ol bone flegitan felon kaj la cikatron post - mi elektu cxi
tie por certa celo certan vorton, kiu tamen ne estu miskomprenata - la cikatron
post delikta pafo. Cxio aperas malkasxe; nenio estas kasxebla; se gravas la
vero, cxiu largxanimulo forjxetas la plej noblajn manierojn. Se male tiu
skribisto demetus la pantalonon, kiam venas gasto, tio tamen havus alian aspekton,
kaj mi pretas konsideri kiel signon de sagxo la fakton, ke li tion ne faras.
Sed tiam li ankaw ne tedegu min per sia delikato-sento.
Post tiuj pafoj mi vekigxis -
kaj cxi tie komencigxas iom post iom mia propra memoro - en kagxo en la
interferdeko de la Hagenbeka vaporsxipo. Tio ne estis kvarvanda kradokagxo; nur
tri vandoj estis fiksitaj kontraw kesto; la kesto do formis la kvaran vandon.
La tuto estis tro mallalta por rektigxi kaj tro mallargxa por sidigxi. Pro tio
mi kawris kun fleksitaj, cxiam tremantaj genuoj kaj, cxar mi volis unue
versxajne nenium vidi kaj resti cxiam nur en la obskuro, kun vizagxo al la
kesto, dum malantawe trancxigxis la kradostangoj al mi en la karnon. Tian
gardadon de sovagxaj bestoj en la tute unua tempo oni konsideras avantagxa, kaj
nuntempe post mia sperto mi ne povas malkonfesi, ke tio fakte estas gxusta en
la homa senco.
Sed pri tio mi ne pensis tiam.
La unuan fojon en mia vivo mi estis sen eliro; almenaw ne eblis rekte
antawenigxi; rekte antaw mi estis la kesto, kun tabulo al tabulo firme fiksita.
Estas vere, ke trovigxis inter la tabuloj kontinua spaceto, kiun mi,
malkovranta gxin unue, salutis per la felicxega hurlado de la malprudento, sed
tiu spaceto delonge ne suficxis ecx por transigi la voston kaj per tuta simiforto
ne estis largxigebla.
Law kion oni diris al mi pli
malfrue, mi bruis eksterordinare malmulte, el kio oni konkludis, ke aw mi
baldaw mortos aw, se mi sukcesas transvivi la unuan krizan tempon, estos tre
dresebla. Mi transvivis tiun tempon. Obtuza singultado, dolora pul-sercxado,
laca lekado al kokosnukso, prifrapado de la kestovando per la kranio, - tio
estis la unuaj okupoj en la nova vivo. Tamen en cxio nur la sola sento: sen
eliro. Kompreneble mi povas la tiam sentata nuntempe lawspuri nur per homaj vortoj
kaj sekve gxin misformulas, sed se mi ne plu atingas la malnovan simiveron,
almenaw gxi kusxas en la direkto de mia priskribo, pri tio ne estas dubo.
Gxis tiam mi ja disponis pri
tiom da eliroj, kaj nun pri neniu. Mi estis devojigxinta. Se oni alnajlintus
min, mia movlibero per tio ne malgrandigxintus. Kial tio? Vundskrapu al vi la
karnon inter la piedfingroj, vi ne trovos la tialon. Premu vin malantawe
kontraw la kradstango, gxis gxi preskaw duonigos, vi ne trovos la tialon. Mi ne
havis eliron, tamen devis akiri gxin, cxar sen gxi mi ne povis vivi. Cxiam cxe
tiu kestvando - mi estus nepre mortacxinta. Sed cxe Hagenbeko simioj endas cxe
la kestovando - nu, do mi cxesis esti simio. Klara, bela ideocxeno, kiun mi
versxajne iel elkovis per la ventro, cxar simioj pensas per la ventro.
Mi timas, ke oni ne precize
komprenas, kion mi komprenas per eliro. Mi uzas la vorton en gxia plej ordinara
kaj plej plena senco. Mi intence ne diras 'libero'. Mi ne celas tiun grandan
senton de libero cxiuflanken. Estante simio mi eble konis gxin, kaj mi ekkonis
homojn, kiuj sopiras gxin. Sed kiom koncernas min, mi postulis liberon nek
tiam, nek nun. Preterpase: per libero oni tro ofte trompigxas inter homoj. Kaj
kiel la libero kalkuligxas al la plej grandiozaj sentoj, tiel ankaw la
respektiva seniluziigxo al la plej grandiozaj. En la varietejoj, antaw mia
surscenigxo, mi vidis ian artistoparon supre cxe la plafono umi per trapezoj.
Ili svingis sin, ili balancigxis, ili saltis, ili sxvebis unu en la brakojn de
la alia, unu portis la alian cxe la haroj per la dentaro. "Ankaw tio estas
homlibero", pensis mi, "awtokrata movigxo." Primoko al la sankta
naturo! Nenia konstruajxo eltenus la ridegon de la simiaro cxe tia vido.
Ne, liberon mi ne volis. Nur
eliron; destren, malen, ien ajn; mi ne postulis ion alian; ecx se la eliro
estus nur trompigxo; la postulo estis malgranda, la trompigxo ne estus pli
granda. Antawenigxi, antawenigxi! Nur ne stari senmove kun levitaj brakoj,
premite al la kestovando.
Hodiaw mi vidas klare: sen plej
granda interna trankvilo mi neniam povintus eliri. Kaj fakte mi dankas eble
cxion, kio mi farigxis, al la trankvilo, kiu min superregis tie en la sxipo
post la unuaj tagoj. La trankvilon mi siavice dankas versxajne al la sxipuloj.
Ili estas bonaj homoj, malgraw
cxio. Ankoraw hodiaw mi volonte memoras la sonon de ilia pezaj pasxoj, kiu tiam
resonis en mia duondormo. Ili kutimis cxion ataki(2) plej malrapide. Kiam iu
volis al si froti la okulojn, li levis la manon kvazaw pendpezilon. Iliaj
sxercoj estis krudaj, sed korecaj. Ilia rido estis cxiam miksita kun tusado
sonanta dangxera, sed signifanta nenion. Cxiam ili havis en la busxo ion por
kracxi, kaj kien ili elkracxis, estis al ili egale. Ili cxiam plendis, ke miaj
puloj transsaltas al ili; tamen ili neniam pro tio serioze koleris kontraw mi;
ili simple sciis, ke en mia felo prosperas puloj kaj ke puloj saltemas; per tio
ili kontentigxis. Kiam ili libertempis, iuj fojfoje sidigxis en duoncirklo
cxirkaw mi; apenaw parolis, sed nur kveris unu al la alia; fumis, sternite sur
kestoj, la pipon; frapis al si sur la genuon, kiam mi faris la plej etan
movigxon; kaj ie kaj tie iu prenis bastonon kaj tiklis mi tie, kie placxis al
mi. Se hodiaw oni invitus min partopreni veturadon sur tiu sxipo, mi certe
rifuzus la inviton, sed same certe estas, ke ne nur malbelajn memorojn mi povus
lawrevi tie sur la interferdeko.
La trankvilo, kiun mi akiris
ronde de tiuj homoj, detenis min antaw cxio de cxia provo fugxi. El nuna vido
sxajnas al mi, kvazaw mi almenaw antawsentis, ke mi trovos eliron, se mi volos
vivi, sed ke tiu eliro ne eblas per fugxo. Mi ne plu scias, cxu fugxo eblis,
sed mi kredas tion; al simio cxiam eblu fugxo. Kun miaj nunaj dentoj mi jam cxe
nuksrompado devas esti singarda, sed tiam kun la tempo mi certe sukcesintus per
la dentoj tramordi la pordoseruron. Mi ne faris gxin. Kaj kion mi per tio
gajnintus? Apenaw la kapo estus eksterenstrecxita, mi jam estus rekaptita kaj
ensxlosita en ankoraw pli acxan kagxon; aw mi povintus senrimarite eskapi al
aliaj bestoj, eble al la vidalvidaj serpentegoj kaj en iliaj brakumadoj fari la
lastan spiron; aw mi ecx sukcesintus sxteliri gxis la ferdeko kaj salti trans
la bordo, tiam mi balancigxintus momenton sur la oceano kaj dronacxintus. Agoj
de malespero. Mi ne kalkulis tiom homece, sed sub la influo de mia cxirkawajxo
mi kondutis tiel, kvazaw mi kalkulintus.
Mi ne kalkulis, tamen mi tute
trankvile observis. Mi vidis tiujn homojn iri ien kaj tien, cxiam la samajn
vizagxojn, la samajn movojn, ofte sxajnis al mi, kvazaw estus nur unu homo. Tiu
aw tiuj homoj iris do negxenate. Alta celo elkrepuskis en mi. Neniu promesis al
mi, ke, se mi farigxus kiel ili, la krado levigxus. Tiaj promesoj por sxajne
neeblaj plenumoj ne estas farataj. Sed se oni plenumas, postage aperas ankaw la
promesoj gxuste tie, kie oni antawe vane sercxis ilin. Nu, cxe tiuj homoj estis
en si mem nenio alloga por mi. Se mi estus adepto de tiu menciita libero, mi
certe preferintus la oceanon al la eliro, kiu montrigxis en la malserena
rigardo de tiuj homoj. Cxiukaze mi observis ilin jam longe antaw ol pensi pri
tiajxoj, ja nur la akumulitaj observoj premis min en gxuste tiun direkton.
Estis tiom facile imiti tiujn
ulojn. Kracxi mi kapablis jam en la unuaj tagoj. Tiam ni reciproke kracxis al
ni en la vizagxon; la diferenco estis nur, ke poste mi lekis mian vizagxon
pura, ili sian ne. La pipon mi fumis baldaw kiel spertulo; se mi krome ankaw
premis la dikfingron en la pipokapon, jubilis la tuta interferdeko; nur la
diferencon inter la malplena kaj la sxtopita pipo mi longatempe ne komprenis.
La plej grandan penon kawzis al
mi la brandbotelo. La odoro turmentis min; mi devigis min per cxia forto; sed
pasis semajnoj, antaw ol mi superis min. Strange, ke la uloj konsideris tiujn
internajn luktojn pli seriozaj ol ion ajn alian cxe mi. Ankaw en mia memoro mi
ne distingas la ulojn, sed tie estis iu, kiu cxiam revenis, sole aw kun
kamaradoj, tage, nokte, cxe diversaj horoj; starigis sin antaw min kun la
botelo kaj donis al mi instruon. Li ne komprenis min, li volis solvi la enigmon
de mia esto. Li malrapide senkorkigis la botelon kaj poste min alrigardis, por
ekzameni, cxu mi lin komprenis; mi konfesas, ke mi rigardis lin cxiam kun
sovagxa, tro hasta atento; tian homlernanton neniu hominstruisto trovas sur la
tuta terglobo; post kiam la botelo estis senkorkigita, li levis gxin albusxen;
mi per miaj rigardoj postsekvis lin gxis en la gorgxon; li kapjesas, kontenta
pri mi, kaj metas la botelon al la lipoj; mi, entuziasta pro iom-post-ioma
ekkono, kricxante gratas min lawlonge kaj lawlargxe, kie ajn; li gxojas,
almetas la botelon kaj faras gluton; mi, senpacienca kaj avida lin imiti,
malpurigas min en mia kagxo, kio siavice ege kontentigas lin; kaj nun etendante
la botelon malproksime de si kaj kun elano gxin ree suprenigante, li trinkas,
en troige instrua maniero retroklinite, eltrinkas gxin unuglute. Mi, lacigita
de troa avido, ne povas plu sekvi kaj malforte pendas cxe la krado, dum li
finas la teorian instruon per tio, ke li karesas sian ventron kaj ridacxas.
Nur nun komencas la praktika
ekzerco. Cxu mi ne estas jam tro lacigita de la teorio? Certe, tro lacigita.
Tio apartenas al mia sorto. Malgraw tio mi alprenas, tiel, kiel mi povas, la
altenditan botelon; senkorkigas gxin treme; pro la sukceso iom post iom venas
novaj fortoj; mi levas la botelon, jam apenaw distingeble disde la originalo;
allipigas gxin kaj - kaj kun abomeno, kun abomeno, kvankam gxi estas malplena
kaj plenigas gxin nur la odoro, kun abomeno jxetas gxin planken. Je la malgxojo
de mia instruisto, je mia propra pli granda malgxojo; nek lin, nek min mi
repacigas per tio, ke mi ecx post la forjxeto de la botelo ne forgesas bonege
karesi mian ventron kaj cxe tio ridacxi.
Tro ofte la instruado okazis
tiele. Kaj honore al mia instruisto: li ne koleris pri mi; kvankam fojfoje li
tenis al mi la brulantan pipon al la felo, gxis kiam ie, kien mi povis nur
malfacile atingi, gxi komencis ekardi, sed tiam li mem estingis tion per sia
bona manego; li ne koleris min, li komprenis, ke ni luktas sur la sama flanko
kontraw la siminaturo kaj ke mi havis la pli malfacilan parton.
Sed kia venko por li kiel por
mi, kiam mi iun vesperon antaw granda rondo da spektantoj - eble temis pri
festo, gramofono ludis, oficiro promenis inter la uloj - kiam mi tiun vesperon,
en la momento nerimarkate, kaptis brandobotelon forgesitan antaw mia kagxo, kaj
sub grandigxanta atento de la societo senkorkigis gxin bonorde, albusxigis kaj
senhezite, sengrimace, kvazaw profesia drinkulo, kun ronde turnigataj okuloj,
smacxanta gxorgxo, vere kaj fakte malplenigis gxin; ne plu kiel malesperulo,
sed kiel artisto forjxetis la botelon; estas vere ke mi forgesis karesi la
ventron; sed kompense, cxar mi ne povis alie, cxar io igis min, cxar mugxis al
mi la sensoj, mallonge do mi elkriis "Hola!", eligis homsonon, per
tiu elkrio saltis en la homkomunumon kaj gxian eqon: "Awdu nur, li
parolas!" sentis kiel kison sur mian tutan sxvittrempitan korpon.
Mi ripetu: ne allogis min imiti
la homojn; mi imitis, cxar mi sercxis eliron, pro nenia alia kawzo. Cetere
malmulte estis farita per tiu venko. La vocxo tuj poste ree silentis; nur post
monatoj reaperis; la abomeno kontraw la brandobotelo revenis ecx pli forte. Sed
mia direkto tamen estis al mi donita unu fojon por cxiam.
Kiam en Hamburgo mi estis
transdonita al la unua dresisto, mi baldaw ekkonis la du eblecojn
prezentigxantajn al mi: bestgxardeno aw varietejo. Mi ne hezitis. Mi diris al
mi: uzu cxiujn fortojn por atingi la varietejon; tio estas la eliro;
bestgxardeno estas nur nova kradokagxo; se vi venos en gxin, vi estos perdita.
Kaj mi lernis, Sinjoroj. Ho,
oni lernas, se devas; oni lernas, se oni volas eliron; oni lernas senrespekte.
Oni kontrolas sin mem per la vipo; oni sxiras al si la karnon cxe la plej eta
rezisto. La siminaturo furioze rapidegis, transkape, el mi kaj for, tiel ke mia
unua instruisto pro tio mem preskaw farigxis simia, baldaw devis cxesigi la
instruadon kaj enigxis en frenezulejon. Bonsxance li baldaw revenis el gxi.
Sed mi eluzis multajn
instruistojn, ja ecx plurajn instruistojn samtempe. Kiam mi jam estis pli certa
pri miaj kapabloj, la publiko sekvis miajn progresojn, mia estonto eklumis, mi
mem dungis instruistojn, sidigis ilin en kvin sinsekvajn cxambrojn kaj lernis
cxe ili cxiuj samtempe saltante seninterrome el unu cxambro en alian.
Tiaj progresoj! Tia penetrado
de la scioradioj el cxiuj flankoj en la vekigxantan cerbon! Mi ne malkonfesas:
tio felicxigis min. Sed mi cedu ankaw: mi ne trotaksis tion, jam ne tiam, kiom
multe malpli hodiaw. Per fortostrecxo, kiu gxis nun surtere ne ripetigxis, mi
atingis la mezuman klerecon de Ewropano. Tio en si mem eble estus nenio, sed
tamen estas io en tiu rilato, ke gxi helpis min el la kagxo kaj havigis al mi
tiun apartan eliron, tiun homeliron. Ekzistas brila germana parolturno:
"sich in die Buesche schlagen"(3) (elsxteligxi); tion mi faris, mi
elsxteligxis. Mi ne havis alian vojon, cxiam kondicxe ke elektendis ne la
libero.
Se superrigardi mian evoluon
kaj gxian gxisnunan celon, mi nek plendas, nek kontentas. Kun la manoj en la
posxoj, la vinbotelo sur la tablo, mi duone kusxas, duone sidas en la lulsegxo
kaj rigardas el fenestro. Se venas vizito, mi akceptas gxin kiel decas. Mia
impresario sidas en la antawcxambro; se mi sonorigas, li venas kaj awskultas,
kion mi havas por diri. Vespere preskaw cxiam estas prezentado, kaj mi havas
sukcesojn versxajne ne plu altigeblajn. Kiam mi venas hejmen malfrue nokte de
festenoj, de sciencaj societoj, de amika renkontigxo, atendas min malgranda
duondresita cximpanzino kaj mi bonfartigas min cxe sxi simimaniere. Dumtage mi
ne volas vidi sxin; cxar sxi havas en sia rigardo la frenezon de la konfuzita
dresita besto; tion rimarkas nur mi kaj mi ne povas gxin elteni.
Entute mi cxiukaze atingis,
kion mi volis atingi. Oni ne diru, ke tio ne valoris la penon. Cetere mi ne
volas ies homan jugxon, mi volas nur vastigi konojn, mi nur raportas, ankaw al
Vi, altaj Sinjoroj de la akademio, mi estas nur raportinta.
_____________
Notoj:
1. venthundoj: komprenu
'ventanimuloj'.
2. ataki: en la senco de
'komenci, entrepreni'.
3. "sich in die Buesche
schlagen": lawvorte: 'bati sin en la arbustajxojn' kun la senco
'nerimarkite foriri'.
stato de
finiteco
estigo: la 7-an de februaro. 2000
lasta kontrollegado kun korektoj: 2002-02-03
kontrollegado de la
kontrollegado de la
finredakto:
kopirajto pri la traduko © 2001
Lasta sxangxo: