"Estas
unika aparato," diris la oficiro al la esplorvojaĝanto kaj superrigardis
kun iel admira
rigardo la aparaton tamen al li bone konatan. La vojaĝanto ŝajnis
nur pro ĝentileco esti
sekvinta la inviton de la komandanto, kiu lin instigis ĉeesti la
ekzekutadon de soldato kondamnita
pro malobeo kaj ofendo al la superulo. La intereso por tiu
ekzekuto estis ankaŭ en la punkolonio
ŝajne ne tre granda. Fakte ĉeestis ĉi tie, en la profunda, sabla
valeto ĉirkaŭe fermita de nudaj
deklivoj, krom la oficiro kaj la vojaĝanto, nur la kondamnito,
apatia homo larĝmuzela kun sovaĝiĝintaj
hararo kaj vizaĝo, kaj soldato tenanta la pezan katenon, en kiun
finiĝis la ĉenetoj, per kiuj la
kondamnito estis ligita ĉe la piedoj kaj manartikoj kiel ĉe la
kolo kaj kiuj ankaŭ inter si kunteniĝis
per interligaj ĉenoj. Cetere la kondamnito aspektis tiom hundece
submetiĝema, ke ŝajne oni
povus lin lasi libere vagadi en la deklivo kaj, ĉe komenco de la
ekzekutado, oni bezonus nur fajfi
por ke li venu.
La
vojaĝanto havis malmulte da intereso por la aparato kaj paŝadis preskaŭ
senatente alen
kaj reen malantaŭ la kondamnito, dum la oficiro plenumis la
lastajn preparojn, foje rampis
sub la aparaton konstruitan profunde en la teron, foje supreniris
ŝtupareton por ekzameni
la suprajn partojn. Tio estis laboroj, kiujn oni vere povus lasi
al maŝinisto, sed la oficiro plenumis
ilin kun granda fervoro, ĉu pro tio, ke li estis aparta favorulo
de tiu aparato, ĉu pro tio, ke
alikaŭze oni ne povis konfidi la laboron al iu alia. "Nun
ĉio estas preta!" li fine kriis kaj deiris
de la ŝtupareto. Li estis eksterordinare laca, spiris per malferma
buŝo kaj kun du damaj poŝtukoj
kejlitaj internen de la uniformkolumo. "Tiuj uniformoj estas
vere tro pezaj por la tropikoj," diris
la vojaĝanto, anstataŭ , kiel atendis la oficiro, demandi pri la
aparato. "Certe," diris la oficiro
kaj lavis al si la manojn malpurigitajn de oleo kaj graso en
uzpreta akvokuvo, "sed ili signifas
la hejmlandon, ni ne volas perdi la hejmlandon. - Sed vidu nun
tiun aparaton," li tuj aldonis,
sekigis la manojn per tuko kaj samtempe montris al la aparato. "Ĝis
nun necesis ankoraŭ
manlaboro, sed de nun la aparato laboras tute sole." La
vojaĝanto kapjesis kaj sekvis la
oficiron. Tiu, celante sin pravigi por ĉiaj okazoj, diris:
"Nature okazas perturboj; mi ja esperas,
ke hodiaŭ nenia okazos, tamen oni devas kun ili kalkuli. La
aparato devas ja labori dekdu
horojn seninterrompe. Sed se okazas ankaŭ perturboj, tamen temas
nur pri tute malgravaj,
kaj ili estos tuj ĉesigitaj."
"Ĉu
vi ne volas sidiĝi?" li fine demandis, eltiris el stako da tubseĝoj iun
kaj proponis ĝin al la
vojaĝanto; tiu ne povis rifuzi. Li sidis nun rande de fosaĵo, en
kiun li ĵetis supraĵan rigardon.
Ĝi ne estis tre profunda. Ĉe unu flanko de la foso la elfosigita
tero estis amasigita forme de
remparo, je la alia flanko staris la aparato. "Mi ne
scias," diris la oficiro, "ĉu la komandanto
jam klarigis al vi la aparaton." La vojaĝanto faris necertan
manmovon, la oficiro deziris nenion
pli bonan, ĉar nun li povis mem klarigi la aparaton. "Tiu
aparato," diris li kaj mane apogis sin
sur krankon, "estas inventaĵo de nia antaŭa komandanto. Mi
kunlaboris tuj ĉe la unuaj provoj
kaj partoprenis ankaŭ ĉiujn laborojn ĝis la finpretigo. La merito
de la invento tamen apartenas
sole al li. Ĉu vi aŭdis pri nia antaŭa komandanto? Ne? Nu, mi ne
tro pretendas dirante, ke la
organizo de la tuta punkolonio estas lia faro. Ni, liaj amikoj,
sciis jam ĉe lia morto, ke la aranĝo
de la tuta punkolonio estas tiom en si fermita, ke lia posteulo,
eĉ se li havus mil novajn planojn
enkape, almenaŭ dum multaj jaroj neniom de la malnova povos
ŝanĝi. Nia antaŭdiro ankaŭ
realiĝis; la nova komandanto devis tion kompreni. Domaĝe, ke vi
ne konis la antaŭan komandanton! -
Sed," interrompiĝis la oficiro, "mi babilas, kaj lia
aparato staras ĉi tie antaŭ ni. Ĝi konsistas, kiel
vi vidas, el tri partoj. Kun la tempo elfariĝis por ĉiu el tiuj
partoj nomoj en certa rilato popularaj.
La plej malsupra nomatas la lito, la supra nomatas la
desegnokesto, kaj ĉi tie la meza, ŝvebanta
parto nomatas la erpilo." "La erpilo?" demandis la
vojaĝanto. Li aŭskultintis ne tute atente, la
suno tro forte kaptiĝis en la senombra valo, oni povis nur
malfacile kolekti siajn pensojn. Des
pli admirinda ŝajnis al li la oficiro, kiu en la streta, parada,
per ŝultrosignoj pezigita, per ŝnuroj
garnita uniformo tiom fervore klarigis sian aferon kaj krome, dum
li parolis, ie kaj tie per ŝraŭbturnilo
umis ĉe ŝraŭbo. En simila animstato kiel la vojaĝanto ŝajnis esti
la soldato. Li volvintis la katenon
de la kondamnito ĉirkaŭ ambaŭ manartikoj, sin apogis unumane sur
sian pafilon, lasis la kapon
pendi ĉe la nuko kaj zorgis pri nenio. La vojaĝanto ne miris pri
tio, ĉar la oficiro parolis france,
kaj la francan komprenis certe nek la soldato nek la kondamnito. Sed
des pli okulfrapis, ke la
kondamnito tamen klopodis sekvi la klarigojn de la oficiro. Kun
ia dormeca obstino li direktis
siajn rigardojn ĉiam tien, kien ĝuste montris la oficiro, kaj
kiam tiu nun estis interrompita de la
vojaĝanto, rigardis ankaŭ li, same kiel la oficiro, al la
vojaĝanto.
"Ja,
la erpilo," diris la oficiro, "la nomo trafas. La pingloj estas
vicigitaj erpile, krome la tuto
funkcias kiel erpilo, kvankam nur sur unu loko kaj multe pli
artece. Cetere vi tion tuj komprenos.
Ĉi tie sur la liton oni kuŝigas la kondamniton. - Nu, mi volas
unue priskribi la aparaton kaj nur
poste efektivigi la proceduron mem. Tiel vi povos pli bone sekvi
ĝin. Krome, dentrado en la
desegnokesto estas tro eluzita; en funkcio ĝi tre grincas; tiam
oni povas apenaŭ kompreniĝi;
ŝanĝpecoj estas bedaŭrinde nur malfacile akireblaj ĉi tie. - Do,
tie estas la lito, kiel mi diris.
Ĝi estas tute kovrita per vattavolo; ties celon vi poste ekscios.
Sur tiun vaton oni kuŝigas la
kondamniton, kompreneble nuda; tie por la manoj, tie por la
piedoj, ĉi tie por la kolo estas
rimenoj por lin fiksligi. Ĉi tie ĉe la kapflanko de la lito, kie
la viro, kiel mi diris, unue kuŝas
sur la vizaĝo, estas tiu feltostumpo, kiu estas facile regulebla
tiel ke ĝi rekte penetras al li
en la buŝon. Ĝi celas malhelpi la kriadon kaj dismordon de la
lango. Nature la viro devas
akcepti la felton, ĉar alie la kolrimeno rompus al li la
nukon." "Tio estas vato?" demandis la
vojaĝanto kaj klinis sin antaŭen. "Certe ja," diris la
oficiro ridetante, "palpu mem." Li tuŝis la
manon de la vojaĝanto kaj kondukis ĝin tra sur la liton. "Ĝi
estas vato speciale preparita, pro
tio ĝi aspektas tiel nekonebla; mi ankoraŭ parolos pri ĝia
celo." La vojaĝanto estis jam iomete
favorigita por la aparato; kun la mano kontraŭ la suno protekte
super la okuloj, li rigardis en
la altecon de la aparato. Estis granda konstruaĵo. La lito kaj la
desegnokesto havis saman
amplekson kaj aspektis kiel du mallumaj kestoj. La desegnokesto
estis instalita proksimume
du metrojn super la lito; en la anguloj ambaŭ estis ligitaj per
kvar latunstangoj, kiuj en la suno
preskaŭ ĵetis radiojn. Inter la kestoj ŝvebis ĉe ŝtalbendo la
erpilo.
La
oficiro apenaŭ rimarkintis la antaŭan indiferenton de la vojaĝanto, sed male
havis senton
por la nun ekanta intereso; pro tio li paŭzis en siaj klarigoj,
por lasi al la vojaĝanto tempon
senĝene rigardi. La kondamnito imitis la vojaĝanton; ĉar li ne
povis meti la manon super la
okulojn, li palpebrumis liberokule en la alton.
"Nun
do kuŝas la viro", diris la vojaĝanto, klinis sin malantaŭen en la seĝo
kaj krucigis la
gambojn.
"Jes,"
diris la oficiro, repuŝis iomete la ĉapon kaj per la mano viŝis tra la varmega
vizaĝo,
"nun aŭskultu! Kaj la lito, kaj ankaŭ la desegnokesto havas
sian propran elektran baterion;
la lito bezonas ĝin por si mem, la desegnokesto por la erpilo. Tuj
kiam la viro estas fiksligita,
la lito ekmoviĝas. Ĝi tremas en etaj, tre rapidaj tremetoj
samtempe horizontale, kiel ankaŭ
vertikale. Vi certe vidis similajn aparatojn en kuracejoj; tamen
ĉe nia lito ĉiuj movoj estas
precize kalkulitaj; ili nome devas esti precize akordigitaj kun
la movoj de la erpilo. Sed al
tiu erpilo estas komisiita la esenca plenumado de la
verdikto."
"Kiel
do tekstas la verdikto?" demandis la vojaĝanto. "Ĉu ankaŭ tion vi ne
scias?" diris la
oficiro mirigite kaj mordis la lipon: "Pardonu, se eble miaj
klarigoj estas senordaj; mi tre petas
pri senkulpigo. Antaŭe la klarigojn kutime ja faris la
komandanto; sed la nova komandanto
retiriĝis el tiu honordevo; tamen, ke li al tiom alta
vizitanto" - la vojaĝanto provis per ambaŭ manoj
rifuzi tiun honorigon, sed la oficiro insistis pri tiu esprimo -
"al tiom alta vizitanto ne konatigas eĉ
la formon de nia verdikto, estas ree novigo, kiu ..." li
havis sakron surlipe, sed sin ekregis kaj
nur diris: "Oni ne informis min pri tio, la kulpo ne estas
mia. Cetere mi estas tamen plej taŭga
por klarigi la specojn de niaj verdiktoj, ĉar mi portas ĉi
tie", li frapis sur sian brustpoŝon, "la
koncernajn mandesegnaĵojn de la antaŭa komandanto."
"Mandesegnaĵojn
de la komandanto mem?" demandis la vojaĝanto: "Ĉu do ĉion li unuigis
en si mem? Ĉu li estis soldato, juĝisto, konstruisto, ĥemiisto,
desegnisto?"
"Ja
certe," diris la oficiro kapjese, kun rigida, enpensiĝinta rigardo. Poste
li rigardis kontrole
siajn manojn; ili ŝajnis al li ne sufiĉe puraj, por tuŝi la
desegnaĵojn; pro tio li iris al la kuvo kaj
ree lavis ilin. Post tio li eltiris ledan foliujeton kaj diris:
"Nia verdikto ne sonas severa. La ordono,
kiun malobeis la kondamnito, estas al li skribata per la erpilo
sur la korpon. Al tiu kondamnito
ekzemple" - la oficiro montris la viron - "estos
skribata sur la korpon: Honoru vian superulon!"
La
vojaĝanto rigardis supraĵe al la viro; tiu tenis, kiam la oficiro montris al
li, la kapon klinita
kaj ŝajnis streĉi ĉiujn fortojn de sia kompreno por ion ekscii. Sed
la moviĝoj de liaj kunpremitaj
pufaj lipoj evidentigis, ke li komprenis nenion. La vojaĝanto
havis plurajn demandojn, sed
vidante la viron demandis nur: "Ĉu li konas sian verdikton?"
"Ne," diris la oficiro intencante
tuj daŭrigi siajn klarigojn, sed la vojaĝanto lin interrompis:
"Li ne konas sian propran verdikton?"
"Ne," rediris la oficiro hezitante momenton, kvazaŭ li
petus de la vojaĝanto motivigon por lia
demando, kaj poste diris: "Estus senutile anonci ĝin al li. Li
ja spertos ĝin surkorpe." La vojaĝanto
jam pretis silenti, tiam li sentis, kiel la kondamnito lin
alrigardis; li ŝajnis demandi, ĉu li povas
aprobi la priskribitan proceduron. Tial la vojaĝanto, kiu jam estis
rekonfortiĝinta en sia seĝo, ree
antaŭkliniĝis kaj plue demandis: "Sed ke li entute estas
kondamnita, tion li ja scias, ĉu?" "Ankaŭ
ne," diris la oficiro kaj alridetis la vojaĝanton, kvazaŭ li
atendus de li pliajn strangajn deklarojn.
"Ne," diris la vojaĝanto kaj pasigis la manon sur la
frunto, "tiam la viro do eĉ nun ne scias, kiel
lia defendaĵo estas akceptita?" "Li ne havis okazon
defendiĝi," diris la oficiro kaj rigardis flanken,
kvazaŭ li parolus al si mem kaj ne volus hontigi la vojaĝanton per
rakontado de aferoj al li tiom
memkompreneblaj. "Li devis tamen havi la okazon por sin
defendi," diris la vojaĝanto kaj leviĝis
de la seĝo. La oficiro komprenis, ke li riskis esti interrompata
por longa tempo en la klarigo de
lia aparato; tial li iris al la vojaĝanto, interligis brakon kun
li, montris permane al la kondamnito,
kiu nun, pro la atento direktita al li, stariĝis rigide - krome
la soldato streĉis la katenon -, kaj diris:
"La afero statas jene. Mi estas, en tiu ĉi punkolonio,
destinita juĝisto. Malgraŭ mia juno. Ĉar mi
asistis ankaŭ la antaŭan komandanton en ĉiaj punaferoj kaj ankaŭ
plej bone konas la aparaton.
La principo, laŭ kiu mi decidas, estas: La kulpo estas ĉiam
senduba. Aliaj juĝejoj ne povas sekvi
tiun principon, ĉar ili estas multkapaj kaj krome havas pli
altajn juĝejojn super si. Tio ne estas la
kazo ĉi tie, aŭ almenaŭ ne estis ĉe la antaŭa komandanto. La nova
tamen jam montris emon
enmiksiĝi en mian juĝadon, sed ĝis nun mi sukcesis lin deturni,
kaj plue sukcesos. - Vi volis
klarigon pri tiu ĉi kazo; ĝi estas tiom simpla kiel ĉiuj. Kapitano
ĉi-matene denuncis, ke tiu viro,
asignita al li kiel servisto kaj kiu dormas antaŭ lia pordo,
preterdormis sian servon. Li havas
nome la devon leviĝi ĉe ĉiu horbato kaj saluti antaŭ la pordo
kapitana. Devo certe ne malfacila,
sed necesa, ĉar li devas resti freŝa kaj por gardo kaj por servo.
La kapitano volis lastnokte vidi,
ĉu la servisto plenumas sian devon. Li malfermis la pordon ĉe la
bato de la dua kaj trovis lin, kun
gamboj kuntiritaj, dormanta. Li iris preni la rajdvipon kaj
frapis lin sur la vizaĝon. Anstataŭ
nun leviĝi kaj peti pardonon, la viro ekkaptis sian estron ĉe la
kruroj, skuis lin kaj kriis: "Forĵetu
la vipon, aŭ mi voros vin." - Jen la faktoj. La kapitano
venis al mi antaŭ horo, mi notis liajn deklarojn
kaj tuj sekve la verdikton. Poste mi katenis la viron. Ĉio ĉi
estis tre simpla. Se la viron mi estus
unue vokinta kaj pridemandinta, estiĝus nur konfuzo. Li mensogus
kaj, se mi sukcesus refuti la
mensogojn, anstataŭigus tiujn per novaj mensogoj kaj tiel plu. Sed
nun mi tenas lin kaj ne plu
lasos lin. - Ĉu ĉio nun estas klarigita? Sed la tempo pasas, la
ekzekuto devus jam komenci, kaj
mi ankoraŭ ne estas preta kun la klarigo de la aparato." Li
devigis la vojaĝanton residi, ree alpaŝis
la aparaton kaj komencis: "Kiel vi vidas, la erpilo
konformas al la homa korpo; jen la erpilo por la
supra korpoparto, jen la erpiloj por la gamboj. Por la kapo estas
destinita nur tiu eta pikilo. Ĉu tio
klaras al vi? Li klinis sin afable al la vojaĝanto, preta por la
plej ampleksaj klarigoj.
La
vojaĝanto rigardis la erpilon kun sulkigita frunto. La informoj pri la proceso
ne kontentigis
lin. Kvankam li devis diri al si, ke temas ĉi tie pri punkolonio,
ke tie necesas apartaj disponoj
kaj ke oni devas procedi militiste ĝis la lasta detalo. Sed krome
li metis sian esperon en la
novan komandanton, kiu evidente, kvankam malrapide, intencis
enkonduki novan proceduron,
kiu ne povus eniĝi en la betonkapon de tiu oficiro. El tiu pensoĉeno
la vojaĝanto demandis: "Ĉu
la komandanto ĉeestos la ekzekuton?" "Ne estas
certe," diris la oficiro, malagrable tuŝita de la
senpera demando, kaj lia afabla mieno tordiĝis: "Ĝuste pro
tio ni devas rapidi. Mi devas eĉ,
bedaŭre, mallongigi miajn klarigojn. Sed mi povus ja morgaŭ, kiam
la aparato estos purigita
- ke ĝi tiom malpuriĝas, estas ĝia sola manko - postfari pli
precizajn klarigojn. Nun do nur
la plej necesan. - Kiam la viro kuŝas sur la lito kaj tiu ĉi
estas ektremigita, la erpilo estas
sinkigata sur la korpon. Ĝi alĝustiĝas per si mem tiel, ke ĝi
tuŝas la korpon nur per la pintoj;
post la alĝustiĝo tiu ĉi ŝtalŝnuro streĉiĝas tiel, ke ĝi fariĝas
stango. Kaj nun la ludo komencas.
Neiniciatito deekstere ne rimarkas diferencon inter la punoj. La
erpilo ŝajnas labori samforme.
Tremante ĝi enpikas siajn pintojn en la korpon, kiu krome tremas
fare de la lito. Kaj por ebligi
al ĉiu, kontroli la plenumadon de la verdikto, la erpilo estas
farita el vitro. Fiksi en ĝi la pinglojn,
kaŭzis kelkajn teĥnikajn problemojn, sed post multaj provoj tio
sukcesis. Nu ja, ni ne ŝparis
penojn. Kaj nun ĉiu povas rigardi tra la vitro, kiel la enskribo
plenumiĝas en la korpo. Ĉu vi
ne volas proksimiĝi por rigardi la pinglojn?" La vojaĝanto
leviĝis malrapide, iris tien kaj kliniĝis
super la erpilo. "Vi vidas," diris la oficiro,
"duspecajn pinglojn en plej diversa vicigo. Ĉiu longa
havas malan apud si. La longa nome skribas, kaj la mallonga
elŝprucas akvon por delavi la
sangon kaj por teni la skribon ĉiam klara. La sangakvo poste
kondukatas ĉi tie en etajn defluilojn
kaj fluas fine en tiun ĉefdefluilon, kies elflutubo kondukas en
la foson." La oficiro fingromontris
precize la vojon, kiun devis preni la sangakvo. Kiam li, por ĝin
demonstri plej eble ilustre, ĉe la
tuba elfluejo per ambaŭ manoj ĝin kvazaŭ kolektis, la vojaĝanto
levis la kapon kaj volis, per la
mano retropalpante, reiri al sia seĝo. Tiam li vidis terurigite,
ke la kondamnito same kiel li estis
sekvinta la inviton de la oficiro, rigardi la sistemon de la
erpilo deproksime. La dormeman
soldaton per la ĉeno li iom trenintis antaŭen kaj ankaŭ sin
klinintis super la vitron. Oni vidis,
kiel li per malcertaj okuloj ankaŭ serĉis tion, kion ĵus
observintis la du sinjoroj, sed ke li ne
sukcesis, ĉar mankis al li la klarigo. Li klinis sin ien kaj
tien. Ĉiam denove li per la okuloj
laŭkuris la vitron. La vojaĝanto volis lin repeli, ĉar, kion li
faris, estis verŝajne punebla. Sed
la oficiro tenis la vojaĝanton per unu mano, prenis per la alia
terbulon de la remparo kaj
ĵetis ĝin al la soldato. Tiu abrupte levis la okulojn, vidis,
kion la kondamnito estis aŭdacinta,
lasis fali la pafilon, apogegis la piedojn per la kalkanumoj en
la grundo, retiregis la kondamniton,
ke li tuj terenfalis, kaj poste lin rigardis desupre, kiel li sin
volvis kaj tintis per siaj ĉenoj. "Starigu
lin!" kriis la oficiro, ĉar li rimarkis, ke la atento de la
vojaĝanto tro deflankiĝis pro la kondamnito.
La vojaĝanto klinis sin eĉ super la erpilon, sen atenti ĝin, kaj
volis nur konstati, kio okazas kun
la kondamnito. "Traktu lin zorge!" ree kriis la
oficiro. Li ĉirkaŭkuris la aparaton, prenis mem la
kondamniton sub la akseloj kaj, helpe de la soldato, starigis
lin, kiu plurfoje elglitis per la piedoj.
"Nun
mi jam ĉion scias," diris la vojaĝanto, kiam la oficiro returniĝis al li. "Escepte
la plej gravan,"
diris tiu, prenis la vojaĝanton ĉebrake kaj montris en la alton:
"Tie en la desegnokesto estas la
radaro, kiu determinas la movojn de la erpilo, kaj tiu radaro estas
aranĝata laŭ la desegnaĵo, kiu
entenas la verdikton. Mi uzas ankoraŭ la desegnaĵojn de la antaŭa
komandanto. Jen ili," - li tiris
kelkajn foliojn el la leda foliujo - "sed bedaŭre mi ne
povas enmanigi ilin al vi, ili estas la plej kara
kion mi havas. Eksidu, mi montros ilin al vi el tiu ĉi distanco,
jen vi povos ĉion bone vidi." Li montris
la unuan folion. La vojaĝanto volonte dirintus ion aproban, sed
li vidis nur labirintecajn liniojn
multe interkruciĝantajn, kiuj kovris tiom dense la paperon, ke
oni perceptis nur pene la blankajn
interspacojn. "Legu," diris la oficiro. "Mi ne
povas," diris la vojaĝanto. "Ĝi estas tamen klara," diris
la oficiro. "Ĝi estas tre arteca," diris la vojaĝanto
elturniĝe, "sed mi ne povas deĉifri ĝin." "Nu ja," diris
la oficiro, ridis kaj reenpoŝigis la foliujon, "ĝi ne estas
kaligrafiaĵo por lernejanoj. Oni devas longe
legi en ĝi. Ankaŭ vi certe ekkonos ĝin fine. Kompreneble ĝi ne
estu simpla skribo; ĝi ja ne mortigu
tuj, sed mezume nur en tempospaco de dekdu horoj; por la sesa
horo estas kalkulita la turnopunkto.
Do, multaj, multaj ornamaĵoj devas ĉirkaŭi la esencan skribon; la
efektiva skribo ĉirkaŭvolvas la
korpon nur en mallarĝa zono; la resta korpo estas destinita por
la ornamaĵoj. Ĉu vi povas nun
aprezi la laboron de la erpilo kaj de la tuta aparato? -
"Sed vidu do!" Li saltis sur la ŝtupareton,
turnis radon, kriis suben: "Atentu, paŝu flanken!", kaj
ĉio ekmoviĝis. Se la rado ne grincintus,
estintus brile. Kvazaŭ la oficiro estus surprizita de tiu ĝena
rado, li minacis ĝin per la pugno,
poste senkulpiĝe etendis la brakojn al la vojaĝanto kaj urĝe
desupris por observi la funkciadon
de la aparato de malsupre. Ankoraŭ io ne estis en ordo, kion
rimarkis nur li; li regrimpis supren,
ambaŭmane manipulis en la interno de la desegnokesto kaj poste,
por desupri pli rapide, anstataŭ
uzi la ŝtupareton, deglitis laŭ stango kaj nun kriegis, por
kompreniĝi en la bruo, per pleja fortostreĉo
en la orelon de la vojaĝanto: "Ĉu vi komprenas la proceson?
La erpilo ekskribas; kiam ĝi finis la
unuajn trajtojn de la skribo sur la dorso de la viro, la
vatotavolo rulas kaj malrapide turnas la
korpon sur la flankon por prezenti novan spacon al la erpilo. Intertempe
la vundskribitaj partoj
kuŝiĝas sur la vaton, kiu pro ĝia specifa preparo tuj haltigas la
sangadon kaj preparas al nova
profundigo de la skribo. La pintaro tie, ĉe la rando de la
erpilo, poste dum la pluturnado de la
korpo deŝiras la vaton de la vundoj, ĵetegas ĝin en la foson, kaj
la erpilo havas denove laboron.
Tiel ĝi skribas ĉiam pli profunde dum la dekdu horoj. Dum la
unuaj ses horoj la kondamnito vivas
preskaŭ kiel antaŭe, li nur suferas dolorojn. Post du horoj la
felto estas forigata, ĉar la viro ne
havas plu forton por kriegi. Ĉi tie, en tiun elektre hejtatan
pelveton ĉe la kapo, oni metas rizokaĉon,
el kiu la viro, se li emas, povas preni, kiom li kaptas per la
lango. Neniu preterlasas la okazon.
Mi scias neniun, kaj mia sperto grandas. Nur ĉe la sesa horo li
perdas la plezuron manĝi. Tiam
mi kutime algenuiĝas ĉi tie kaj observas ĉi fenomenon. La viro
malofte glutas la lastan manĝeron,
li nur turnas ĝin en la buŝo kaj kraĉas ĝin en la foson. Tiam mi
devas klini min, alie ĝi trafas min en
la vizaĝon. Sed kiom trankvila tiam fariĝas la viro je la sesa
horo! Kompreno venas al la plej stulta.
Tio komencas ĉe la okuloj. De tie ĝi disvastiĝas. Aspekto, kiu
povus logi onin kunkuŝiĝi sub la
erpilon. Okazas ja nenio plia, la viro nur komencas deĉifri la
skribon, li pintigas la buŝon, kvazaŭ
li aŭskultus. Vi ja vidis, ne facilas deĉifri la skribon per la
okuloj; sed nia viro deĉifras ĝin per siaj
vundoj. Tio estas tamen multa laboro; li bezonas ses horojn ĝis
ĝia plenumo. Sed tiam la erpilo
komplete trapikas lin kaj ĵetas lin en la foson, kie li klakas
sur la sangakvon kaj la vaton. Tiam
la juĝofaro estas finita, kaj ni, mi kaj la soldato, enfosas
lin."
La
vojaĝanto klinis la orelon al la oficiro kaj, la manojn en la jakopoŝoj,
rigardis la laboron de
la maŝino. Ankaŭ la kondamnito rigardis ĝin, sed senkomprene. Li
kliniĝis iomete kaj sekvis la
ŝanceliĝantajn pinglojn, kiam la soldato, laŭ signo de la
oficiro, per tranĉilo malantaŭe tratranĉis
la ĉemizon kaj pantalonon, tiel ke ili defalis de la kondamnito;
li volis kapti la falantajn vestaĵojn
por kovri sian nudecon, sed la soldato levis lin alten kaj
deskuis de li la lastajn pecetojn. La oficiro
malŝaltis la maŝinon, kaj en la nuna eksilento la kondamnito
estis metata sub la erpilon. La ĉenoj
estis malligataj kaj anstataŭe la rimenoj fiksataj; por la
kondamnito tio ŝajnis en la unua momento
preskaŭ mildigo. Kaj nun la erpilo iom malsupriĝis, ĉar estis
viro magra. Kiam la pintoj tuŝis lin,
tremo kuris tra lia haŭto; li etendis, dum la soldato okupiĝis
pri lia dekstra mano, la maldesktran,
sen scii kien; sed estis la direkto, kie staris la vojaĝanto. La
oficiro rigardis seninterrompe la
vojaĝanton deflanke, kvazaŭ li provus legi de lia vizaĝo la
impreson, kiun faris al li la ekzekutado,
kiun li nun almenaŭ supraĵe estis klariginta al li.
La
rimeno destinita al la manartiko ŝiriĝis; plej verŝajne la soldato estis ĝin
tro streĉinta. La
oficiro devis helpi, la soldato montris al li la deŝiritan
rimenopecon. La oficiro efektive transiris
al li kaj diris, la vizaĝon turnita al la vojaĝanto: "La
maŝino estas tre flikita, ie kaj tie devas ja
io ŝiriĝi aŭ rompiĝi; sed per tio oni ne lasu influi sian
ĝeneralan opinion. Cetere la rimeno
estos tuj anstataŭigita; mi uzos ĉenon; la fajneco de la
svingadoj per tio por la dekstra brako
tamen estas limigita. Kaj dum li almetis la ĉenon, li ankoraŭ
diris: "La rimedoj por la flegado
de la maŝino estas nun tre limigitaj. Sub la antaŭa komandanto,
kaso por mi libere alirebla
estis destinita nur por tiu celo. Ĉi tie ekzistis provizejo, en kiu
estis konservataj ĉiuspecaj
rezervopartoj. Mi konfesas, ke mi preskaŭ malŝparis ilin, mi
volas diri: antaŭe, ne nun, kiel asertas
la nova komandanto, al kiu ĉio servas nur kiel preteksto por
kontraŭbatali malnovajn aranĝojn. Nun
li havas la maŝinkason en propra mastrumado, kaj se mi sendas por
nova rimeno, oni postulas
la malnovan kiel pruvilon, la nova venas nur post dek tagoj, sed
tiam estas pli malbonkvalita
kaj ne taŭgas multe. Sed kiel mi intertempe funkciigu la maŝinon
sen rimeno, pri tio okupiĝas
neniu."
La
vojaĝanto pripensis: Estas ĉiam dubinde, interveni decide en fremdajn rilatojn.
Li estis
nek ano de la punkolonio, nek civitano de la ŝtato al kiu ĝi
apartenis. Se li volus kondamni
tiun ekzekuton aŭ eĉ malebligi ĝin, oni povus diri al li: Vi
estas fremdulo, silentu. Al tio li povus
nenion respondi, sed nur aldoni, ke li en tiu kazo eĉ ne
komprenas sin mem, ĉar li vojaĝas
nur kun la intenco rigardi kaj ja tute ne por ŝanĝi fremdajn justicordojn.
Sed tamen la aferoj
prezentiĝis ĉi tie tre tentaj. La maljusteco de la proceduro kaj
la malhomeco de la ekzekuto
estis sendubaj. Neniu povis supozi ian profitemon de la
vojaĝanto, ĉar la kondamnito estis
fremda al li, ne samlandano kaj homo tute ne instiganta al
kompato. La vojaĝanto havis
rekomendojn de altaj instancoj, estis akceptita ĉi tie kun granda
ĝentileco, kaj ke li estis
invitita al tiu ekzekuto, ŝajnis eĉ indiki, ke oni postulas lian
juĝon pri tiu juĝejo. Sed tio estis
des pli verŝajna, ke la komandanto, kiel li nun superklare aŭdis,
ne estis favora al tiu proceduro
kaj fronte al la oficiro kondutis preskaŭ malamike.
Jen
la vojaĝanto aŭdis kolerkriegon de la oficiro. Li ĵus ŝovis, ne sen peno, al la
kondamnito
la feltstumpon en la buŝon, kiam la kondamnito en nerezistebla
vomemo fermis la okulojn kaj
vomis. Urĝe la oficiro reŝiris lin de la stumpo alten kaj volis
turni la kapon al la foso; sed estis
tro malfrue, la aĉaĵo jam defluis de la maŝino. "Ĉio - kulpo
de la komandanto!" kriegis la oficiro
kaj senkonscie skuegis la antaŭajn latunstangojn, "oni
malpurigas al mi la maŝinon kvazaŭ
stalon." Li montris kun tremaj manoj al la vojaĝanto, kio
okazis. "Ĉu mi ne dum horoj provis
komprenigi al la komandanto, ke unu tagon antaŭ la ekzekuto oni
ne plu donu manĝon. Sed
la nova milda tendenco pensas alie. La sinjorinoj de la
komandanto plenŝtopas per sukeraĵoj
la ventron de la forkondukota viro. Sian tutan vivon li nutris
sin per fetoraj fiŝoj kaj devas nun
manĝi sukeraĵojn! Sed tio ja eblus, mi ne kontraŭus, sed kial oni
ne akiras novan felton, kian
mi petas de kvaronjaro. Kiel oni povas sennaŭze enbuŝigi tiun
felton, ĉe kiu jam pli ol cent viroj
mortante suĉis kaj mordis?"
La
kondamnito estis kuŝiginta la kapon kaj aspektis paca, la soldato estis okupita
purigi la
maŝinon per la ĉemizo de la kondamnito. La oficiro iris al la
vojaĝanto, kiu pro ia antaŭsento
cedis unu paŝon, sed la oficiro prenis lin ĉe la mano kaj tiris
lin flanken. "Mi volas paroli kelkajn
vortojn konfidence kun vi", li diris, "ĉu mi do rajtas
tion?" "Certe", diris la vojaĝanto kaj aŭskultis
kun mallevitaj okuloj.
"Tiu
ĉi proceduro kaj tiu ĉi ekzekutado, kiun admiri vi nun havas okazon, nuntempe
en nia
kolonio ne plu havas malkaŝajn adeptojn. Mi estas ĝia sola
reprezentanto, samtempe la sola
reprezentanto de la heredaĵo de la iama komandanto. Mi ne povas
pensi pri plua evoluigo
de la proceduro, mi foruzas ĉiujn miajn fortojn por konservi, kio
ekzistas. Kiam la antaŭa
komandanto vivis, la kolonio plenis je liaj adeptoj; la
konvinkopovon de la antaŭa komandanto
mi havas parte, sed lia povo mankas al mi tute; sekve de tio la
adeptoj forkaŝis sin, ekzistas
da ili ankoraŭ multaj, sed neniu konfesas tion. Se vi hodiaŭ, do
dum ekzekuta tago, iras en la
teejon kaj tie aŭskultas, vi aŭdos eble nur ambiguajn dirojn. Tiuj
estas ĉiuj adeptoj, sed sub
la nuna komandanto kaj ĉe liaj nunaj opinioj por mi tute
neuzeblaj. Kaj nun mi demandas
vin: Ĉu pro tiu komandanto kaj liaj virinoj, kiuj influas lin,
tia vivoverko" - li montris al la maŝino -
"pereŭ? Ĉu oni rajtas tion allasi? Eĉ se oni nur kiel
fremdulo estas kelkajn tagojn sur la insulo?
Sed la tempo urĝas, oni preparas ion kontraŭ mia jurisdikcio; jam
okazas interkonsiliĝoj en
la komandantejo, al kiuj mi ne estas aligita; eĉ via hodiaŭa
vizito ŝajnas al mi tipa por la tuta
situacio; oni estas malkuraĝa kaj antaŭsendas vin, fremdulon. -
Kiom alia estis la ekzekutado
en antaŭa tempo! Jam tagon antaŭ la ekzekuto la tuta valo estis
superplena de homoj; ĉiuj
venis nur por vidi; frumatene aperis la komandanto kun siaj
sinjorinoj; fanfaroj vekis la tutan
kampadejon; mi donis la raporton, ke ĉio estas preparita; la
societo - neniu alta oficisto rajtis
manki - ordiĝis ĉirkaŭ la maŝino; tiu stako da kanseĝoj estas
mizera restaĵo el tiu tempo. La
maŝino brilis freŝe purigita, preskaŭ por ĉiu ekzekuto mi prenis
novajn rezervpartojn. Antaŭ
centoj da okuloj - ĉiuj spektantoj staris piedpinte ĝis tie al la
supraĵoj - la kondamnito estis
metita de la komandanto mem sub la erpilon. Kion hodiaŭ rajtas
fari simpla soldato, tio estis
tiam mia laboro, do tiu de la juĝprezidanto, kaj honoris min. Kaj
nun komencis la ekzekutado!
Nenia disonanco ĝenis la laboron de la maŝino. Iuj nun tute ne
plu rigardis, sed kuŝis kun
fermitaj okuloj en la sablo; ĉiuj sciis: Nun okazas justeco. En
la silento oni aŭdis nur la ĝemadon
de la kondamnito, dampita de la felto. Hodiaŭ la maŝino ne plu
sukcesas elpremi el la kondamnito
pli fortan ĝemadon ol la felto povas ankoraŭ sufoki; sed tiame la
skribantaj pingloj elgutigis
kaŭterizan fluaĵon, kiun uzi hodiaŭ ne plu permesatas. Nu, kaj
jen venis la sesa horo! Estis
neeble plenumi al ĉiuj la peton spekti deproksime. La komandanto,
kompreneme, ordonis,
ke antaŭ ĉio la infanoj estu favorataj; mi tamen pro mia profesio
rajtis ĉiam apudi; ofte mi kaŭris
tie, kun du etaj infanoj dekstre kaj maldekstre en miaj brakoj. Kiel
ni ĉiuj prenis la esprimon de
la transfiguriĝo de la turmentita vizaĝo, kiel ni tenis niajn
vangojn en la brilon de tiu fine atingita
kaj jam ĉesanta justeco! Kiaj tempoj, mia kamarado!" La
oficiro estis evidente forgesinta, kiu
staris antaŭ li; li estis brakuminta la vojaĝanton kaj sur ties
ŝultron metinta sian kapon. La
vojaĝanto estis en granda embaraso, senpacience li rigardis super
la oficiron. La soldato
estis fininta la purigadon kaj nun ankaŭ ŝutinta el skatolo
rizkaĉon en la pelvon. Apenaŭ la
kondamnito rimarkis tion, kiu ŝajnis jam komplete ripozinta, li
komencis per la lango atingi
la kaĉon. La soldato forpuŝis lin ĉiam denove, ĉar la kaĉo estis
certe destinita por posta
tempo, sed ĉiukaze estis ankaŭ maldece, ke la soldato metis siajn
malpurajn manojn en ĝin
kaj antaŭ la okuloj de la avida kondamnito manĝis da ĝi.
La
oficiro rapide rekonsciiĝis. "Mi tute ne volis emocii vin", diris li,
"mi scias, estas neeble
komprenigi tiujn tempojn hodiaŭ. Cetere la maŝino laboras ankoraŭ
kaj efikas por si mem.
Ĝi efikas por si mem, eĉ se ĝi staras sole en tiu ĉi valo. Kaj la
kadavro ĉiam ankoraŭ falas
ĉe la fino per tiu nekompreneble milda flugo en la foson, eĉ se
ne kolektiĝas, kiel tiame, centoj kvazaŭ
muŝoj ĉirkaŭ la foso. Tiam ni devis almeti fortikan balustradon
ĉirkaŭ la foson, ĝi
estas delonge forŝirita."
La
vojaĝanto volis retiri sian vizaĝon de la oficiro kaj rigardis sencele ien
tien. La oficiro
kredis, ke li kontemplas la dezertecon de la valo; tial li prenis
liajn manojn, turniĝis ĉirkaŭ
lin, por kapti liajn rigardojn, kaj demandis: Ĉu vi rimarkas la
honton?"
Sed
la vojaĝanto silentis. La oficiro lasis lin por momento; la gambojn disaj, la
manojn ĉe
la koksoj, tiel li staris silente kaj rigardis planken. Poste li
ridetis kuraĝige al la vojaĝanto
kaj diris: "Mi estis hieraŭ en via proksimeco, kiam la
komandanto invitis vin. Mi aŭdis la
inviton. Mi konas la komandanton. Mi komprenis tuj, kion li celis
per tiu invito. Malgraŭ
ke lia potenco estus sufiĉe granda por interveni kontraŭ mi, li
tion ankoraŭ ne kuraĝas,
sed tamen li volas elmeti min al via, al la juĝo de estimata
fremdulo. Liaj kalkuloj estas
skrupule precizaj; vi estas la duan tagon sur la insulo, vi ne
konis la iaman komandanton
kaj lian penshorizonton, vi estas implikita en eŭropecaj ideoj,
eble vi estas principa kontraŭulo
al la mortpuno ĝenerale kaj al tia maŝina ekzekutado speciale,
krome vi vidas, kiel la ekzekutado
okazas sen publika partopreno, triste, sur jam iom damaĝinta
maŝino - ĉu nun, konsiderante ĉion
ĉi kune (tiel pensas la komandanto), ne tre facile eblus, ke vi
ne aprezas mian proceduron? Kaj
se vi ne aprezas ĝin, vi tion (mi parolas daŭre en la senco de la
komandanto) ne prisilentos, ĉar
vi certe fidas viajn multe elprovitajn konvinkojn. Tamen vi vidis
kaj lernis estimi multajn apartaĵojn
de multaj popoloj, pro tio vi verŝajne ne esprimos plenforte,
kiel vi eble farus en via hejmlando, vian
opinion kontraŭ la proceduro. Sed tion la komandanto tute ne
bezonas. Supraĵa, nur senzorga vorto
sufiĉas. Ĝi eĉ ne bezonas konformi al via konvinko, se ĝi nur ŝajne
taŭgas por lia celo. Ke li ruzege
pridemandos vin, pri tio mi certas. Kaj liaj sinjorinoj sidos
enronde kaj streĉos la orelojn; vi eble
diros: `Ĉe ni la proceso estas alia', aŭ `Ĉe ni la akuzito estas
aŭskultata antaŭ la juĝo', aŭ `Ĉe ni
la kondamnito ekscias sian juĝon', aŭ `Ĉe ni ekzistas ankaŭ aliaj
punoj ol mortpunoj', aŭ `Ĉe ni
torturadoj ekzistis nur en la mezepoko'. Ĉio ĉi estas rimarkoj,
kiuj estas tiom ĝustaj, kiom ili ŝajnas
al vi memkompreneblaj, senpekaj rimarkoj, kiuj ne tuŝas mian proceson.
Sed kiel akceptos ilin la
komandanto? Mi vidas lin, la bonan komandanton, kiel li tuj
flankenŝovas la seĝon kaj rapidas
sur la balkonon, mi vidas liajn sinjorinojn, kiel ili svarmas
post lin, mi aŭdas lian voĉon - la
sinjorinoj nomas ĝin tondrovoĉo -, nu, kaj li parolas: `Granda
esploristo de l' okcidento, destinita
por inspekti la tribunalan proceduron en ĉiuj landoj, ĵus diris,
ke nia proceduro laŭ praa kutimo
estas malhumana. Post tiu juĝo de tia personeco kompreneble ne
plu eblas al mi toleri tiun
proceduron. Mi ordonas, ke ekde nun - ktp.' Vi volas interveni,
vi ne diris tion, kion li proklamas,
vi ne nomis mian proceduron malhumana, male, laŭ via profunda
komprenemo vi trovas ĝin la
plej humana kaj plej homdigna, vi admiras ankaŭ tiun meĥanismon -
sed estas tro malfrue; vi
tute ne atingas la balkonon, kiu jam plenas de sinjorinoj; vi
volas atentigi pri vi; vi volas kriegi;
sed dama mano fermas vian buŝon - kaj mi kaj la verko de la iama
komandanto estas perditaj."
La
vojaĝanto devis subpremi rideton; tiom facila estis do la tasko, kiun li
opiniis tiom malfacila.
Li diris elturniĝe: "Vi trotaksas mian influon; la
komandanto legis mian rekomendleteron, li scias,
ke mi ne estas kompetenta pri justicaj proceduroj. Se mi esprimus
opinion, ĝi estus opinio de
privatulo, je neniom pli grava ol tiu de iu ajn alia kaj ĉiukaze
multe pli malgrava ol la opinio de
la komandanto, kiu en tiu ĉi punkolonio, kiel mi kredas scii,
havas tre ampleksajn rajtojn. Se lia
opinio pri tiu ĉi proceduro estas tiom decida, kiom vi kredas,
tiam, mi timas, ke jes ja venis la fino
de ĉi proceduro, sen ke tio bezonus mian modestan
kunhelpon."
Ĉu
la oficiro jam komprenis? Ne, li ankoraŭ ne komprenis. Li skuis vigle la kapon,
rigardis
rapide al la kondamnito kaj al la soldato, kiuj ekskuiĝis kaj
lasis la rizon, iris tute proksime al la
vojaĝanto, ne rigardis en lian vizaĝon, sed ien sur lia jako kaj
diris pli mallaŭte ol antaŭe: "Vi
ne konas la komandanton; vi rilatas al li kaj al ni ĉiuj -
pardonu la esprimon - certagrade naive;
via influo, kredu min, ne povas esti tro alte taksata. Mi estis
ja feliĉega, kiam mi aŭdis, ke vi
ĉeestos sola la ekzekutadon. Tiu ordono de la komandanto devis
trafi min, sed nun mi turnas
ĝin al mia favoro. Nedevojigite de falsaj sufloradoj kaj
malestimaj rigardoj - kiuj neeviteble
okazus kun pli granda partopreno je la ekzekutado - vi aŭskultis
miajn klarigojn, vidis la
maŝinon kaj estas nun rigardonta la ekzekutadon. Via juĝo certe
jam estas determinita; se
ekzistas ankoraŭ iaj malcertaĵoj, la spektado de la ekzekuto
forigos ilin. Kaj nun mi faras al
vi la peton: helpu min kontraŭ la komandanto!"
La
vojaĝanto ne lasis lin paroli plu. "Kiel mi povus tion", li ekkriis,
"tio estas tute neebla. Mi
povas al vi tiom malmulte helpi kiom malutili."
"Vi
povas tion", diris la oficiro. Kun ioma timo la vojaĝanto vidis, ke la
oficiro pugnigis la
manojn. "Vi povas tion", ripetis la oficiro ankoraŭ pli
insiste. "Mi havas planon, kiu devas
sukcesi. Vi kredas, ke via influo ne sufiĉas. Mi scias, ke ĝi
sufiĉas. Sed supoze, ke vi pravas,
ĉu tiam ne necesas, por konservi la proceduron, provi ĉion, eĉ la
eble nesufiĉan? Aŭskultu
do mian planon. Por realigi ĝin estas antaŭ ĉio necese ke vi
hodiaŭ en la kolonio plej eble
retenu vin je via juĝo. Se oni ne rekte demandas vin, vi devas
neniukaze esprimi vin; sed
viaj diroj estu mallongaj kaj vagaj; oni rimarku, ke vi havas
penon paroli pri tio, ke vi estas
amarigita, ke vi, se oni devigus vin paroli klare, ne povus
reteni malbenojn. Mi ne postulas,
ke vi mensogu; tute ne; vi respondu nur mallonge, proksimume:
`Jes, mi vidis la ekzekutadon',
aŭ `Jes, mi aŭdis ĉiujn klarigojn'. Nur tion, nenion pli. Por la
amareco, kiun oni rimarku ĉe vi,
estas ja sufiĉe da kialo, eĉ se ne en la senco de la komandanto. Li
kompreneble miskomprenos
tion komplete kaj interpretos ĝin en sia senco. Sur tio baziĝas
mia plano. Morgaŭ en la
komandantejo okazos, sub la prezido de la komandanto, granda
kunsido de ĉiuj pli altaj
administraj oficistoj. La komandanto kompreneble lerte sciis fari
el tiuj kunsidoj elmontron.
Oni konstruis galerion, kiu estas ĉiam okupata de spektantoj. Mi
estas devigita partopreni la
konferencojn, sed la abomeno skuas min. Nu, oni ĉiukaze invitos
vin al la kunsido; se vi
kondutas hodiaŭ laŭ mia plano, la invito fariĝos insista peto. Sed
se pro ia nekomprenebla
kaŭzo vi tamen ne estos invitita, tiam vi ja postulu la inviton;
ke vi tiam ricevos ĝin, estas
senduba. Nu, vi do sidos morgaŭ kun la sinjorinoj en la loĝio de
la komandanto. Li de tempo
al tempo per rigardo supren certiĝas pri tio, ke vi ĉeestas. Post
diversaj indiferentaj, ridindaj,
nur por la aŭskultantoj kalkulitaj diskuttemoj - plej ofte temas
pri havenkonstruoj, ĉiam denove
havenkonstruoj! - oni ankaŭ priparolos la procesproceduron. Se
tio ne okazos aŭ ne sufiĉe
frue okazos flanke de la komandanto, tiam mi zorgos pri tio, ke
ĝi okazu. Mi leviĝos kaj faros
la raporton pri la hodiaŭa ekzekutado. Tute mallonge, nur tiun informon.
Estas vere, ke tia
raporto tie ne estas kutima, sed mi faros ĝin tamen. La
komandanto dankos min, kiel ĉiam,
per afabla rideto kaj nun, li ne povas reteni sin, li kaptas la
bonan okazon. `Oni ĵus raportis'
tiel aŭ simile li parolos, `pri la ekzekutado. Mi ŝatus nur
aldoni al tiu raporto, ke ĝuste en tiu
ĉi ekzekutado ĉeestis la granda esploristo, pri kies vizito -
tiel eksterordinare honoranta nian
kolonion - vi ĉiuj scias. Ankaŭ la graveco de nia hodiaŭa kunsido
estas altigita de lia ĉeesto. Ĉu
ni nun ne direktu al tiu granda esploristo la demandon, kiel li
prijuĝas la ekzekutadon laŭ praa
kutimo kaj la proceson, kiu antaŭas ĝin? Kompreneble ĉie
aplaŭdklakado, ĝenerala konsento,
mi estos la plej laŭta. La komandanto riverencas antaŭ vi kaj
diras: `Do mi metas tiun demandon nome de ĉiuj.
' Kaj nun vi paŝas al la balustrado. Metu la manojn por ĉiuj
videble, alie la sinjorinoj
kaptas ilin kaj ludas per la fingroj. - Kaj nun fine venas via
vorto. Mi ne scias kiel elteni la streĉon
de la horoj ĝis tie. En via parolado vi ne bezonas reteni vin,
faru bruon kun la vero, klinu vin trans
la balustradon, kriegu, jes ja, kriegu al la komandanto vian
opinion, vian neskueblan opinion.
Sed eble vi ne volas tion, ĝi ne kongruas kun via karaktero, en
via hejmlando en tiaj situacioj
oni kondutas eble alie, ankaŭ tio estas ĝusta, ankaŭ tio plene
sufiĉas, tute ne leviĝu, diru nur
kelkajn vortojn, flustru ilin, tiel ke ĝuste ankoraŭ la oficistoj
sub vi aŭdu ilin, tio sufiĉas, vi tute
ne bezonas mem paroli pri la mankanta partoprenado en la
ekzekuto, pri la kriĉanta rado, la
ŝirita rimeno, la naŭza felto, ne, ĉion ceteran transprenos mi,
kaj kredu min, se mia parolado
ne pelas lin el la salonego, ĝi surgenuigos lin, ke li devas
konfesi: Iama komandanto, antaŭ
vi mi kliniĝas. - Tio estas mia plano; ĉu vi volas min helpi
plenumi ĝin? Sed kompreneble vi
volas , pli ol tio, vi devas." Kaj la oficiro kaptis la
vojaĝanton ĉe ambaŭ brakoj kaj rigardis lin
pen-spire en la vizaĝon. Ĉi lastajn frazojn li estis tiom
krieginta, ke eĉ la soldato kaj la
kondamnito estis atentigitaj; malgraŭ tio ke ili povis nenion
kompreni, ili tamen haltis kun la
manĝado kaj rigardis maĉante al la vojaĝanto.
La
respondo, kiun li devis doni, estis por la vojaĝanto ekde la komenco senduba;
en sia vivo
li tro spertis, por ke li ĉi tie ŝanceliĝu; li estis envere
honesta kaj ne havis timon. Malgraŭ tio li
hezitis nun ĉe la vido al la soldato kaj la kondamnito dum la
tempo de unu spiro. Sed fine li
diris, kiel li devis: "Ne." La oficiro palpebrumis
plurfoje, sed ne ĉesis rigardi lin. "Ĉu vi volas
klarigon?" demandis la vojaĝanto. La oficiro kapjesis mute. "Mi
estas kontraŭulo al tiu proceduro",
diris nun la vojaĝanto, "jam antaŭ ol vi konfidencis al mi -
tiun konfidon mi kompreneble neniukaze
misuzos - mi jam pripensis, ĉu mi rajtas interveni kontraŭ tiu
proceduro kaj ĉu mia interveno povus
havi eĉ nur la plej etan esperon je sukceso. Al kiu mi devus por
tio turni min unue, estis al mi klare:
al la komandanto kompreneble. Vi klarigis ĝin al mi ankoraŭ pli,
sed sen iel firmigi mian decidon,
male, via sincera konvinko tuŝas min, eĉ se ĝi ne povas ŝanceli
min."
La
oficiro restis muta, turnis sin al la maŝino, kaptis unu el la latunstangoj kaj
poste rigardis, iom
retroklinite, supren al la desegnokesto, kvazaŭ li kontrolus, ĉu
ĉio estas en ordo. La soldato kaj
la kondamnito ŝajnis amikiĝintaj; la kondamnito faris, malgraŭ la
malfacilo plenumi tion ĉe la
fiksaj bukoj, signojn al la soldato; la soldato klinis sin al li;
la kondamnito flustris ion al li, kaj
la soldato kapjesis.
La
vojaĝanto postiris la oficiron kaj diris: "Vi ankoraŭ ne scias, kion mi
volas fari. Mi ja diros
mian opinion pri la proceduro al la komandanto, sed ne dum
kunsido, sed inter ni solaj; mi
ankaŭ ne restos ĉi tie tiom longe ke mi povus esti aligita al iu
kunsido; mi forveturos jam
morgaŭ matene aŭ almenaŭ enŝipiĝos."
Ne
ŝajnis, ke la oficiro estis aŭskultinta. "La proceduro do ne konvinkis
vin", diris li por si mem
kaj ridetis, kiel ridetas maljunulo pri la sensencaĵo de infano
kaj malantaŭ la rideto konservas
sian propran realan pripensadon.
"Tiam
do estas nun tempo", diris li fine kaj subite rigardis kun helaj okuloj,
kiuj entenis ian
instigon, ian alvokon al partopreno, al la vojaĝanto.
"Estas
tempo por kio?" demandis la vojaĝanto maltrankvile, sed ne ricevis
respondon.
"Vi
estas libera", diris la oficiro al la kondamnito en ties lingvo. Tiu unue
ne kredis ĝin. "Nu,
libera vi estas", diris la oficiro. Ĉu estis vero? Ĉu estis
nur kaprico de la oficiro, kiu povis ĉesi?
Ĉu la fremdulo efektivigis indulgon por li? Kio ĝi estis? Tiel
lia vizaĝo ŝajnis demandi. Sed ne
longe. Kiom ajn ĝi estu, li volis, se li rajtis, vere esti libera
kaj li komencis moviĝegi kiom permesis
la erpilo.
"Vi
disŝiras al mi la rimenojn", kriegis la oficiro, "estu trankvila! Ni
jam malligas ilin." Kaj li
eklaboris kun la soldato, al kiu li faris signon. La kondamnito
ridis sen vortoj mallaŭte antaŭ si,
jen li turnis la vizaĝon maldekstre al la oficiro, jen dekstre al
la soldato, ankaŭ la vojaĝanton li
ne forgesis.
"Eltiru
lin", ordonis la oficiro al la soldato. Pro la erpilo oni devis iom atenti
ĉe tio. La kondamnito
havis jam pro sia senpacienco kelkajn malgrandajn ŝirvundojn sur
la dorso.
Sed
ekde nun la oficiro apenaŭ plu atentis lin. Li aliris la vojaĝanton, ree
eltiris la etan ledan
foliujon, foliumis en ĝi, fine trovis la dokumenton, kiun li
serĉis, kaj montris ĝin al la vojaĝanto. "Legu",
diris li. "Mi ne povas", diris la vojaĝanto, "mi
jam diris, mi ne povas legi tiujn foliojn." "Sed rigardu
la folion precize", diris la oficiro kaj paŝis apud la
vojaĝanton por legi kun li. Kiam ankaŭ tio ne
helpis, li per la etfingro en granda alteco, kvazaŭ oni nenial
rajtus tuŝi la folion, desegnis super
la papero, por tiel faciligi la legadon al la vojaĝanto. La
vojaĝanto ankaŭ penis komplezi la oficiron
almenaŭ en tio, sed ne eblis. Nun la oficiro komencis literumi la
enskribon kaj poste legis ĝin
ree en kunteksto. "'Estu justa!' - estas skribite",
diris li, "nun vi povas do legi ĝin." La vojaĝanto
klinis sin tiom profunde super la paperon, ke la oficiro, timante
ektuŝon, malproksimigis ĝin iom
pli; nun la vojaĝanto ja ne plu vidis ion, sed estis klare ke li
eĉ nun ne povis legi ĝin. "'Estu justa!'
- estas skribite", ree diris la oficiro. "Povas
esti", diris la vojaĝanto, "mi kredas tion, ke ĝi estas tie
skribita." "Nu bone", diris la oficiro, almenaŭ
parte kontentigita, kaj kun la folio suriris la ŝtupareton;
li kuŝigis la folion kun granda zorgemo en la desegnokeston kaj
ŝajne komplete reordigis la
radaron; tio estis tre peniga laboro, temis verŝajne ankaŭ pri
tre malgrandaj radoj, kelkfoje la
kapo de la oficiro tute malaperis en la desegnokesto, tiom
precize li devis kontroli la radaron.
La
vojaĝanto senĉese observis de malsupre tiun laboron, lia kolo rigidiĝis, kaj la
okuloj doloris
lin pro la ĉielo superŝutita da sunlumo. La soldato kaj la
kondamnito estis okupitaj nur unu kun
la alia. La ĉemizo kaj la pantalono de la kondamnito, kiuj jam
kuŝis en la foso, estis de la soldato
eltirataj per la bajonetpinto. La ĉemizo estis naŭze malpura, kaj
la kondamnito lavis ĝin en la
akvokuvo. Kiam li poste surmetis ĉemizon kaj pantalonon, la
soldato kiel la kondamnito ne povis
eviti laŭtan ridon, ĉar la vestaĵoj ja estis malantaŭe
distranĉitaj. Eble la kondamnito kredis sin
devigata distri la soldaton, kiu kaŭris sur la planko kaj ridante
frapis sur siajn genuojn. Tamen ili
eĉ bridis sin pro konsidero al la ĉeesto de la sinjoroj.
Kiam
la oficiro supre estis fine pretiĝinta, li ankoraŭ ridete superrigardis ĉion en
ĝiaj partoj, tiun
fojon klakfermis la kovrilon de la desegnokesto, kiu ĝis nun
estis malferma, desupris, rigardis
en la foson kaj poste al la kondamnito, rimarkis kontente, ke tiu
estis elpreninta siajn vestojn,
iris poste al la akvokuvo por lavi siajn manojn, tro malfrue
rimarkis la naŭzan malpuraĵon,
malĝojis pro tio, ke li nun ne povis lavi la manojn, fine ilin
mergis - tiu anstataŭo ne sufiĉis al
li, sed li devis adaptiĝi - en la sablon, poste leviĝis kaj
komencis malbutonumi sian uniformjakon.
Ĉe tio unue falis en liajn manojn la du virinaj poŝtukoj, kiujn
li estis pinĉinta malantaŭ la kolumo.
"Jen viaj poŝtukoj", li diris kaj ĵetis ilin al la
kondamnito. Kaj al la vojaĝanto li diris klarige:
"donacoj de la sinjorinoj."
Malgraŭ
la evidenta urĝo, per kiu li demetis sian uniformjakon kaj poste sin komplete
malvestis,
li tamen traktis ĉiun vestaĵon tre zorge, li eĉ per la fingroj
tuŝis la arĝentajn ŝnurojn ĉe sia militista
jako kaj ordige skuis la kvaston. Malmulte tamen kongruis kun tiu
zorgemo, ke li, kiam li ĵus estis
preta en la traktado de iu vestaĵo, tuj per indigna puŝo ĵetis
ĝin en la foson. La lasta, kio restis al
li, estis lia mallonga spado kun la portrimeno. Li elingis la
spadon, disrompis ĝin, poste ĉion
kunprenis, la spadopecojn, la ingon kaj la rimenon, kaj la tuton
tiom forte forĵetis, ke malsupre en
la foso ĝi kunsonis.
Nun
li staris tie nuda. La vojaĝanto mordis siajn lipojn kaj diris nenion. Li ja
sciis, kio estis
okazonta, sed li ne havis rajton malhelpi la oficiron je io ajn. Se
la proceduro, tiom kara al la
oficiro, estis vere ĉesigota - eble sekve de la interveno de la
vojaĝanto, al kiu tiu ĉi sin sentis
devigata - tiam la oficiro nun agis tute ĝuste; la vojaĝanto
lialoke ne agus alie.
La
soldato kaj la kondamnito unue komprenis nenion, ili komence eĉ ne rigardis. La
kondamnito
tre ĝojis pri tio, ke li rericevis la poŝtukojn, sed li ne rajtis
longe ĝoji pri ili, ĉar la soldato
prenis ilin per rapida, neantaŭvidebla kapto. Nun la kondamnito
ree provis eltiri ilin malantaŭ
la zono de la soldato, kie tiu ilin tenis, sed la soldato estis
gardema. Tiel ili disputis duonŝerce.
Nur kiam la oficiro estis komplete nuda, ili ekatentis. Precipe
la kondamnito ŝajnis trafita de
antaŭsento pri ia granda ŝanĝo. Kio okazintis al li, nun okazis
al la oficiro. Eble tio iros ĝis
ekstremo? Verŝajne la vojaĝanto estis ordoninta tion. Tio estis
do venĝo. Sen esti mem suferinta
ĝis la fino, li tamen estis venĝota ĝis la fino. Larĝa, sensona
rido aperis nun sur lia vizaĝo kaj ne
plu malaperis.
Sed
la oficiro turniĝis al la maŝino. Se jam antaŭe estis klare, ke li bone konis
la maŝinon, nun
oni povis eĉ konsterniĝi, kiel li traktis ĝin kaj kiom ĝi obeis. La
manon li nur proksimigis al la
erpilo, kaj ĝi leviĝis kaj malis plurfoje, ĝis ĝi atingis la
ĝustan pozicion por akcepti lin; li kaptis
la liton nur ĉerande, kaj ĝi jam ektremis; la feltostumpo
proksimiĝis al lia buŝo, oni vidis, kiel
la oficiro envere ne volis havi ĝin, sed la hezito daŭris nur
momenton, tuj li cedis kaj alprenis
ĝin. Ĉio estis preta, nur la rimenoj pendis ankoraŭ ĉe la
flankoj, sed ili estis evidente nenecesaj,
la oficiro ne bezonis esti fiksbukita. Jen la kondamnito rimarkis
la malfiksajn rimenojn. Liaopinie
la ekzekuto ne estis kompleta, se la rimenoj ne estis
fiksbukitaj, li signis vigle al la soldato, kaj
ili alkuris por fiksbuki la oficiron. Tiu jam etendis unu piedon
por puŝi la krankon, kiu devis
ekfunkciigi la desegnokeston; tiam li vidis, ke la du venis
samtempe; li retiris pro tio la piedon,
tamen ne plu povis atingi la krankon; nek la soldato nek la
kondamnito trovus ĝin, kaj la
vojaĝanto estis decidita ne moviĝi. Ne estis necese; apenaŭ la
rimenoj estis metitaj, la maŝino
jam eklaboris; la lito tremis, la pingloj dancis sur la haŭto, la
erpilo ŝvebis supren kaj malen.
La vojaĝanto jam bonan momenton algapis, antaŭ ol memori, ke rado
en la desegnokesto
devis grinci; sed ĉio estis silenta, eĉ ne la plej eta susurado
aŭdeblis.
Per
tiu silenta laboro la maŝino kvazaŭ eskapis la atenton. La vojaĝanto rigardis
al la soldato
kaj al la kondamnito. La kondamnito estis la pli vigla, ĉio ĉe la
maŝino interesis lin, foje li klinis
sin suben, foje li rektiĝis, ĉiam li tenis la montrofingron
etendita, por montri ion al la soldato. Al
la vojaĝanto tio estis ĝena. Li estis decidita resti ĉi tie ĝis
la fino, sed la vidon al tiuj du li ne estus
longe elteninta. "Iru hejmen", li diris. La soldato al
tio eble estintus preta, sed la kondamnito sentis
la ordonon vera puno. Li petegis kun plektitaj manoj, lasi lin ĉi
tie, kaj kiam la vojaĝanto kapskue
ne volis cedi, li eĉ surgenuiĝis. La vojaĝanto vidis, ke ordonoj
ĉi tie ne helpis, li volis transiri kaj
forpeli la du. Jen li aŭdis bruon supre en la desegnokesto. Li
rigardis supren. Ĉu tiu dentrado do
tamen ĝenis? Sed estis io alia. Malrapide la kovrilo de la
desegnokesto leviĝis kaj poste komplete
klakmalfermiĝis. La pintoj de dentrado montriĝis kaj leviĝis,
baldaŭ aperis la tuta rado, estis, kvazaŭ
ia granda potenco kunpremus la desegnokeston, tiel ke por tiu
rado ne plu restis spaco, la rado
turniĝis ĝis la rando de la desegnokesto, defalis, ruliĝis rekte
iom en la sablo kaj poste restis kuŝa.
Sed jam leviĝis supre alia, al ĝi sekvis multaj, grandaj,
malgrandaj kaj apenaŭ distingeblaj, al ĉiuj
okazis la samo, ĉiam oni kredis, ke nun la desegnokesto devis jam
esti malplenigita, tiam aperis
nova, aparte multnombra aro, supreniris, defalis, ruliĝis en la
sablo kaj kuŝiĝis. Vide al tiu okazantaĵo
la kondamnito tute forgesis la ordonon de la vojaĝanto, la
dentradoj entuziasmigis lin, li volis ĉiam
kapti iun, samtempe instigis la soldaton helpi lin, sed
ektimigite retiris la manon, ĉar tuj sekvis alia
rado, kiu, almenaŭ en la unua alruliĝo, timigis lin.
La
vojaĝanto male estis tre maltrankviligita; la maŝino evidente dispeciĝis; ĝia
trankvila
funkciado estis trompo; li havis la senton, kvazaŭ li devus nun
okupiĝi pri la oficiro, ĉar tiu
ne povis plu zorgi pri si mem. Sed dum la falado de la radoj
okupis lian tutan atenton, li
preterlasis superrigardi la ceteran maŝinon; sed nun, post kiam
la lasta dentrado
estis forlasinta la desegnokeston, klinante sin super la erpilon,
li havis novan, eĉ pli akran
surprizon. La erpilo ne skribis, ĝi nur pikis, kaj la lito ne
rulis la korpon, sed nur levis ĝin
tremante en la pinglojn. La vojaĝanto volis interveni, eble
haltigi la tuton, tio ja ne estis
torturado, kian volis atingi la oficiro, tio estis rekta murdo. Li
etendis la manojn. Sed jen
jam flanken leviĝis la erpilo kun la surpingligita korpo, kiel
alie ĝi faras nur je la dekdua
horo. La sango fluis rivere, ne miksita kun akvo, ankaŭ la
akvotubetoj ĉi-foje ne funkciis.
Kaj nun misfunkciis eĉ la lasta, la korpo ne disiĝis de la longaj
pingloj, elfluigis sian
sangon, sed pendis super la foso sen fali. La erpilo volis jam
reiri en sian antaŭan pozicion,
sed kvazaŭ ĝi sentus mem, ke ĝi ankoraŭ ne estis liberigita de
sia ŝarĝo, ĝi restis super la foso.
"Helpu do!" kriis la vojaĝanto al la soldato kaj al la
kondamnito transen kaj kaptis mem la
piedojn de la oficiro. Li volis ĉi tie sin premi kontraŭ la
piedoj, la du devis je la alia flanko
kapti la kapon de la oficiro, kaj tiel li devis malrapide esti
levata el la pingloj. Sed nun la
du ne povis decidi sin veni; la kondamnito eĉ rekte returnis sin;
la vojaĝanto devis transiri
al ili kaj premi ilin al la kapo de la oficiro. Ĉe tio li vidis
preskaŭ kontraŭ sia volo la vizaĝon
de la kadavro. Ĝi estis, kia ĝi estis dumvive; nenia signo de la
promesita saviĝo estis
malkovrebla; kion trovis ĉiuj aliaj en la maŝino, tion la oficiro
ne trovis; la lipoj estis firme
kunpremitaj, la okuloj estis malfermitaj, havis la esprimon de la
vivo, la rigardo estis trankvila
kaj konvinkita, tra la frunto iris la pinto de la granda fera
pikilo.
*
* *
Kiam
la vojaĝanto, kun la soldato kaj la kondamnito post si, venis al la unuaj domoj
de la kolonio,
la soldato montris al unu kaj diris: "Jen la teejo."
En
la teretaĝo de domo estis profunda, malalta, kaverneca salono fumnigrita ĉe la
vandoj kaj plafono.
Stratflanke ĝi estis malfermita en sia tuta larĝo. Malgraŭ ke la
teejo malmulte distingiĝis
de la aliaj domoj koloniaj, kiuj kun la escepto de la palacaj
konstruaĵoj de la komandantejo estis
ĉiuj tre aĉiĝintaj, ĝi tamen faris al la vojaĝanto la impreson de
historia memoraĵo kaj li sentis la
potencon de la iamaj tempoj. Li alpaŝis pli proksimen, trairis,
sekvate de la akompanantoj, inter
la neokupitaj tabloj starantaj antaŭ la teejo surstrate, kaj
enspiris la malvarmetan, mucidan aeron,
kiu venis el la interno. "La oldulo estas enterigita ĉi
tie", diris la soldato, "loko en la tombejo estis
al li rifuzita de la pastro. Por kelka tempo oni estis malcerta,
kie lin enterigi, fine oni enterigis lin
ĉi tie. Pri tio la oficiro certe nenion diris al vi, ĉar pri tio
li kompreneble pleje hontis. Li eĉ provis
kelkfoje dumnokte, elterigi la oldulon, sed ĉiam li estis
forpelita." "Kie estas la tombo?" demandis
la vojaĝanto, kiu ne povis kredi al la soldato. Tuj ambaŭ, la
soldato kaj la kondamnito, kuris antaŭ
li kaj per etenditaj manoj montris tien, kie devis troviĝi la
tombo. Ili kondukis la vojaĝanton ĝis la
malantaŭa vando, kie, ĉe kelkaj tabloj, sidis gastoj, verŝajne
havenlaboristoj, fortaj viroj
kun mallongaj, brile nigraj plenbarboj. Ĉiuj estis sen jako,
iliaj ĉemizoj estis disŝiritaj, -
malriĉa, humiligita popolo. Kiam la vojaĝanto proksimiĝis, iuj
sin levis, sin premis kontraŭ la
vando kaj alrigardis lin. "Estas fremdulo", oni
flustris ĉirkaŭ la vojaĝanto, "li volas rigardi la
tombon". Ili flankenŝovis unu el la tabloj, sub kiu vere
troviĝis tomboŝtono. Estis simpla ŝtono,
sufiĉe malalta por esti kaŝata sub tablo. Ĝi portis surskribon
kun tre malgrandaj literoj, la
vojaĝanto devis, por ilin legi, surgenuiĝi. Ĝi tekstis: "Ĉi
tie ripozas la iama komandanto. Liaj
adeptoj, kiuj nun ne rajtas porti nomon, al li elfosis la tombon
kaj metis la ŝtonon. Ekzistas
profetaĵo, ke la komandanto post certa nombro da jaroj releviĝos
kaj el tiu ĉi domo kondukos
siajn adeptojn al la rekonkero de la kolonio. Kredu kaj
atendu!" Kiam la vojaĝanto estis tion
leginta kaj leviĝis, li vidis la virojn ĉirkaŭ si stari kaj
rideti, kvazaŭ ili estus kun li legintaj la
surskribon, trovus ĝin ridinda kaj instigus lin, aliĝi al ilia
opinio. La vojaĝanto faris, kvazaŭ
li ne rimarkus tion, disdonis kelkajn monerojn inter ili, atendis
ankoraŭ, ĝis la tablo estis
ŝovita super la tombon, forlasis la teejon kaj iris al la haveno.
La
soldato kaj la kondamnito estis trovintaj en la teejo konatulojn, kiuj ilin
retenis. Sed de
tiuj ili certe estis sin baldaŭ deŝirintaj, ĉar la vojaĝanto
troviĝis nur en la mezo de la longa
ŝtuparo kondukanta al la boatoj, kiam ili jam postkuris lin. Ili
volis verŝajne en la lasta momento
trudi al la vojaĝanto kunpreni ilin. Dum la vojaĝanto sube
intertraktis kun ŝipulo pri la transigo
al la vaporŝipo, la du rapidegis la ŝtuparon suben, mute, ĉar ili
ne kuraĝis krii. Sed kiam ili sube
alvenis, la vojaĝanto jam estis en la boato, kaj la ŝipulo dume
malligis ĝin de la bordo. Ili
povintus ankoraŭ salti en la boaton, sed la vojaĝanto levis pezan
noditan ŝnuregon de la
planko, minacis ilin per ĝi kaj per tio detenis ilin de la salto.
Konsilojn
por plibonigi la tradukon bv. ĉi-tien: mailto:vilhelmo@multimania.com
stato
de finiteco
estigo: 2000
lasta
kontrollegado kun korektoj: 2001-06-30
kontrollegado
de la
kontrollegado
de la
finredakto:
2001-11-26
kopirajto
pri la traduko ĉe Vilhelmo Lutermano ©2000