Kaj la homoj promenadas
en vestoj kaj ŝancele sur gravelo
sub tiu granda ĉi ĉielo
vastiĝanta de montetoj foraj
al montetoj en la foro.
Kontraŭ la dekdua horo kelkaj homoj jam ekstaris,
reverencis, donis la manon unu al la alia, diris, ke estis tre bele kaj poste
iris tra la granda porda embrazuro en la antaŭĉambron por vesti sin. La
dommastrino staris meze en la ĉambro kaj faris moviĝemajn reverencojn, dum ŝia
robo faldiĝis dekorative.
Mi sidis ĉe
malgranda tableto - ĝi havis tri etenditajn maldikajn piedojn - trinketis dume
ĉe la tria glaseto da benediktino kaj trinkante superrigardis samtempe mian
etan provizon da kukaĵoj, kiujn mi estis mem elektinta kaj stakiginta, ĉar ĝi
havis fajnan guston.
Jen venis al
mi mia nova konato kaj iom distrite ridetante pri mia okupo diris kun trema
voĉo: "Pardonu min, ke mi venas al vi. Sed mi sidis ĝis nun kun mia
knabino sola en apuda ĉambro. Ekde la deka kaj duono, tio estas ankoraŭ ne
longa tempo. Pardonu min, ke mi diras tion. Ni ja ne konas unu la alian. Ĉu ne,
sur la ŝtuparo ni renkontis unu la alian kaj rakontis al ni kelkajn ĝentilajn
vortojn kaj nun mi parolas al vi jam pri mia knabino, sed vi devas al mi - mi
petas - pardoni, la feliĉo ne eltenas en mi, mi ne sciis helpi al mi. Kaj ĉar
mi ne havas aliajn konatojn ĉi tie, al kiuj mi fidas -".
Tiel li
parolis. Sed mi rigardis lin malĝoje, - ĉar la peco da fruktokuko, kiun mi
havis enbuŝe, ne gustis bone - kaj diris en lian bele ruĝiĝintan vizaĝon:
"Mi ĝojas pri tio, ke mi ŝajnas al vi fidinda, sed malĝojas pri tio, ke vi
rakontis tion al mi. Kaj vi mem, - si vi ne estus tiom konfuzita - sentus, kiom
malkonvenas rakonti al iu, kiu sidas sola trinkanta alkoholon, pri amanta
knabino."
Kiam mi estis
tion dirinta, li per unu skuo sidiĝis, retrokliniĝis kaj lasis siajn brakojn
pendi. Poste li retropremis ilin kun pintigita kubuto kaj komencis kun sufiĉe
laŭta voĉo antaŭ si paroli: "Ni estis tie tute solaj - sidantaj - kun Anjo
kaj mi kisis ŝin - kisadis - mi - sur - ŝian buŝon, ŝian orelon, ŝiajn
ŝultrojn."
Kelkaj
sinjoroj starantaj proksime kaj supozantaj viglan interparoladon, venis oscede
al ni. Pro tio mi leviĝis kaj diris laŭte: "Bone, se vi volas, mi iros,
sed estas stulte nun iri sur la monton Laŭrencio1, ĉar la vetero ankoraŭ
fridas kaj ĉar falis iomete da neĝo, la vojoj estas kiel sketejo. Sed se vi
volas, mi akompanos vin."
Unue li
rigardis min mire kaj malfermis sian buŝon kun la larĝaj kaj ruĝaj malsekaj
lipoj. Sed poste, kiam li vidis la sinjorojn, kiuj jam estis tute proksimaj, li
ridis, leviĝis kaj diris: "Ho tamen, la frideco bonfartigos nin, niaj
vestaĵoj estas plenaj de varmego kaj fumo, mi estas eble ankaŭ iomete ebria,
sen esti multe trinkinta, jes, ni adiaŭu kaj poste ni iru."
Do ni iris al
la dommastrino kaj kiam li kisis al ŝi la manon, ŝi diris: "Vere, mi ĝojas
ke via vizaĝo estas hodiaŭ tiel feliĉa, alie ĝi estas ĉiam tiel serioza kaj
enua." La boneco de tiuj vortoj tuŝis lin, kaj li ree kisis ŝian manon;
tiam ŝi ridetis.
En la
antaŭĉambro staris ĉambristino, ni vidis ŝin nun unuafoje. Ŝi helpis nin vesti
la surtutojn kaj poste prenis la etan manlampon por lumi al ni tra la ŝtuparo. Jes
ja, la knabino estis bela. Ŝia kolo estis nuda kaj nur sub la mentono
ĉirkaŭvolvita de nigra velurbanto, kaj ŝia loze vestita korpo estis bele
klinita, kiam ŝi antaŭ ni desupris la ŝtuparon, tenante la lampon malalta. Ŝiaj
vangoj ruĝis, ĉar ŝi estis trinkinta vinon kaj ŝiaj lipoj estis duone malfermitaj.
Sube ĉe la
ŝtuparo ŝi demetis la lampon sur ŝtupon, iomete ŝancele faris paŝon al mia
konato kaj ĉirkaŭbrakis kaj kisis lin kaj restis en tiu brakumo. Nur kiam mi
metis moneron en ŝian manon, ŝi dormeme malligis siajn brakojn de li, malfermis
malrapide la etan dompordon kaj lasis nin al la nokto.
Super la
malplena, egalece lumigita strato staris granda luno en iomete nubita kaj pro
tio pli vasta ĉielo. Sur la grundo kuŝis delikata neĝo. La piedoj glitis dum
irado, pro tio necesis fari etajn paŝojn.
Apenaŭ ni
atingis liberan aeron, kiam mi evidente troviĝis en granda vigleco. Mi levis la
gambojn petole kaj kraketigis gaje la artikojn, mi kriis nomon super la
straton, kvazaŭ amiko eskapintus de mi post angulo, dumsalte mi ĵetis la
ĉapelon alten kaj kaptis ĝin fanfarone.
Sed mia konato
iris senatente apud mi. Li tenis la kapon klinita. Li ankaŭ ne parolis.
Tio mirigis
min, ĉar mi atendis, ke la ĝojo frenezigos lin, kiam la societo ne plu ĉirkaŭis
lin. Mi fariĝis pli trankvila. Mi estis ĵus doninta al li vigligan baton sur la
dorson, kiam kaptis min honto, tiel ke mi mallerte retiris mian manon. Ĉar ĝi
estis al mi senutila, mi metis ĝin en la poŝon de mia jako.
Ni iris do
mute. Mi atentis pri tio, kiel sonis niaj paŝoj kaj ne povis kompreni, ke mi ne
kapablis resti sampaŝa kun mia konatulo. Tio incitis min iomete. La luno estis
klara, oni povis vidi nete. Ie kaj tie iu apogis sin kontraŭ fenestro kaj
rigardis nin.
Kiam ni eniris
la Ferdinandstraton2, mi rimarkis, ke mia konato ekzumis melodion; estis tute
mallaŭte, sed mi aŭdis ĝin. Mi trovis, ke tio estas por mi ofenda. Kial li ne
parolis kun mi? Sed se li ne bezonis min, kial li ne estis lasinta min en mia
trankvilo. Mi memoris kolere la bonan dolĉaĵon, kiun mi estis pro li lasinta
sur mia tableto. Mi memoris ankaŭ la benediktinon kaj fariĝis iomete gaja,
eblas diri preskaŭ orgojla. Mi apogis la manojn en la koksojn kaj imagis, ke mi
promenas sola. Mi antaŭe estis en societo, savis sendankan junulon antaŭ
hontigo kaj nun promenis en la lunlumo. Dumtage en la ofico, vespere en
societo, nokte sur la stratoj kaj nenio supermezure. Jen en sia natureco
senlima vivmaniero!
Tamen, mia
konato iris ankoraŭ post mi, li eĉ rapidigis sian iradon, kiam li rimarkis, ke
li estis postrestinta kaj faris, kvazaŭ tio estus io natura. Sed mi pripensis,
ĉu ne estus eble konvene eniri en flankstraton, ĉar mi ja ne estis devigita al
komuna promenado. Mi povis hejmeniri sola kaj neniu rajtis min malhelpi. En mia
ĉambro mi lumigus la starlampon, kiu estas en fera framo sur la tablo, mi
eksidus en mian brakseĝon, kiu staras sur la disŝirita orientlanda tapiŝo. -
Kiam mi atingis tion, invadis min la malforteco, kiu ĉiam venas sur min, kiam
mi devas pensi pri reiro al mia loĝejo kaj ree pasigi horojn sola inter la
pentritajn vandojn kaj sur la planko, kiu en la orkadra spegulo pendanta ĉe la
dorsa vando ŝajnas oblikve dekliva.Miaj kruroj laciĝis kaj jam mi estis
decidita ĉiukaze hejmeniri kaj enlitiĝi, kiam venis al mi la dubo, ĉu mi nun ĉe
la foriro salutu aŭ ne mian konaton. Sed mi estis tro timema por foriri
sensalute kaj tro malforta por saluti kun laŭta krio, do mi rehaltis, apogis
min ĉe lunluma dommuro kaj atendis.
Mia konato
alvenis gajpaŝe kaj eble ankaŭ iomete maltrankvila. Li faris grandajn gestojn,
palpebrumis nun, etendis la brakojn horizontale en la aeron, forte streĉis sian
kapon, sur kiu troviĝis malmola nigra ĉapelo, supren al mi kaj ŝajnis per ĉio
ĉi voli montri, ke li tre bone scias aprezi la ŝercon, kiun mi prezentas ĉi tie
por gajigi lin. Mi estis senhelpa kaj diris mallaŭte: "Hodiaŭ estas gaja
vespero." Ĉe tio mi eligis fuŝitan ridon. Li respondis: "Jes, kaj ĉu
vi vidis, kiel ankaŭ la ĉambristino min kisis?" Mi ne povis paroli, ĉar
mia kolo plenis de larmoj, pro tio mi provis trumpeti kiel poŝtkorno, por ne
resti muta. Unue li kovris siajn orelojn, poste li skuis afable dankante mian
dekstran manon. Tiu certe sentiĝis malvarma, ĉar li tuj delasis ĝin kaj diris:
"Via mano estas tre malvarma, la lipoj de la ĉambristino estis pli varmaj,
ho jes." Mi kapjesis komprene. Sed dum mi petis la karan dion doni al mi
firmecon, mi diris: "Jes, vi pravas, ni iru hejmen kaj morgaŭ matene mi
oficos; konsideru, oni povas ja tie dormi, sed tio ne estas la plej taŭga. Vi
pravas, ni iru hejmen." Ĉe tio mi etendis al li la manon, kvazaŭ per tio
la afero estus finita kaj forgestita. Sed li ridete akceptis mian
parolmanieron: "Jes, vi pravas, tia nokto ne estu fordormita en lito. Konsideru
nur la kvanton da feliĉaj pensoj, kiun oni sufokas per la litkovrilo, kiam oni
kuŝas sola en sia lito kaj la kvanton da malfeliĉaj sonĝoj, kiun oni varmigas
per ĝi." Kaj pro ĝojo pri tiu inspiro, li kaptis antaŭe ĉe la brusto - pli
alten li ne atingis - forte mian jakon kaj skuis min bonhumore; poste li
kuntiris siajn okulojn kaj diris konfidence: "Ĉu vi scias, kia vi estas,
vi estas komika." Ĉe tio li komencis pluiri kaj mi sekvis lin, sen
rimarki ĝin, ĉar okupis min lia eldiro.
Unue ĝi
ĝojigis min, ĉar ĝi ŝajnis montri, ke li supozis ion en mi, kio ja ne estis en
mi, sed estigis lian konsideron pri mi per tio, ke li supozis ĝin. Tia rilato
feliĉigas min. Mi estis kontenta ne esti hejmenirinta kaj mia konatulo fariĝis
por mi tre valora kia iu, kiu donas al mi valoron antaŭ la homoj, sen ke mi
devas ĝin antaŭe akiri! Mi alrigardis mian konatulon kun amaj okuloj. Pense mi
protektis lin kontraŭ danĝeroj, precipe kontraŭ rivaloj kaj ĵaluzaj viroj. Lia
vivo fariĝis al mi pli kara ol mia. Mi trovis lian vizaĝon bela, mi fieris pri
tio, ke li havas favoron de la virinoj, kaj mi partoprenis la kisojn, kiujn li
tiuvespere ricevintis de du knabinoj. Ho, tiu vespero estis gaja! Morgaŭ mia
konato parolos kun fraŭlino Ana; ordinarajn aferojn unue, kiel estas nature,
sed poste li subite diros: "Hieraŭ nokte mi estis kune kun homo, kian vi
kara Anjo certe ankoraŭ neniam vidis. Li aspektas, - kiel mi priskribu lin -
kiel stango en pendobalanca movo, sur kiu flavhaŭta kaj nigrahara kranio estas
iom mallerte enpikita. Lia korpo estas pripendigita per multaj, sufiĉe
malgrandaj, akre flavecaj ŝtofpecoj, kiuj lin hieraŭ komplete kovris, ĉar en la
senventeco de tiu nokto ili glate algluiĝis. Li paŝis timeme apud mi. Vi, mia
kara Anjo, kiu tiom bone scias kisi, mi scias, vi iomete ridus kaj iomete
timus, sed mi, kies ami tute disflugis pro amo al vi, mi ĝojis lian ĉeeston. Li
estas eble malfeliĉa kaj pro tio li mutas kaj tamen oni estas apud li en feliĉa
maltrankvilo, kiu ne ĉesas. Mi estis hieraŭ ja klinita de propra feliĉo, sed
preskaŭ mi forgesis pri vi. Estis al mi, kvazaŭ per la spirmovoj de lia plata
brusto leviĝus la dura volbo de la stelita ĉielo. La horizonto rompe
malfermiĝis kaj sub ekflamigitaj nuboj videbliĝis pejzaĝoj senfinaj, kiaj
feliĉigas nin. - Ĉielo mia, kiom mi amas vin Anjo kaj via kiso estas al mi pli
kara ol pejzaĝo. Ni ne parolu plu pri li kaj amu nin unu la alian."
Kiam ni poste
lantpaŝe suriris la kajon, mi ja enviis mian konaton pro la kisoj, sed mi
sentis ankaŭ kun gajeco la internan hontiĝon, kiun li rilate al mi, tia kia mi
aperis al li, certe sentis.
Tiel mi
pensis. Sed miaj pensoj tiam konfuziĝis, ĉar la Moldavo kaj la urbkvartaloj de
la alia riverbordo kuŝis en mallumo. Nur kelkaj lumoj lumis kaj ludis per la
rigardantaj okuloj.
Ni staris ĉe
la parapeto. Mi alvestis la gantojn, ĉar de la akvo venis malvarma blovo; poste
mi suspiris senkaŭze, kiel oni eble faras antaŭ rivero en la nokto, kaj volis
pluiri. Sed mia konato rigardis en la akvon kaj tute ne moviĝis. Poste li
ankoraŭ pli proksimiĝis al la parapeto, apogis la brakojn sur la feron kaj
metis la frunton en siajn manojn. Tio ŝajnis al mi stulta. Mi sentis malvarmon
kaj refaldis mian kolumon alten. Mia konato etendiĝis kaj metis sian bruston,
kiu nun kuŝis sur liaj streĉitaj brakoj, sur la parapeton. Hontigite mi rapidis
paroli, por subpremi mian oscedon: "Ĉu ne, estas ja strange, ke ĝuste nur
la nokto kapablas nin tute dronigi en memorojn. Nun ekzemple mi memoras tion
ĉi. Foje mi sidis sur benko ĉe la bordo de rivero vespere en tordiĝa pozicio. Mi
vidis, kun la kapo sur la brako, kiu kuŝis sur la ligna apogilo de la benko, la
nubecajn montojn de la alia bordo kaj aŭdis delikatan violonon, kiun ludis iu
en la strandhotelo. Sur ambaŭ bordoj de tempo al tempo veturis ŝovataj trajnoj
kun ekbrilanta fumo." - Tiel mi parolis kaj provis malantaŭ la vortoj
streĉe inventi amhistoriojn kun strangaj situacioj; ankaŭ iom da krudeco kaj
rekta seksperforto ne devis manki.
Sed apenaŭ mi
eligis la unuajn vortojn, kiam mi konatulo indiferente kaj nur surprizita vidi
min ankoraŭ ĉi tie - tiel ŝajnis al mi - direktis sin al mi kaj diris:
"Vidu, tiel okazas ĉiam. Kiam mi hodiaŭ malsupreniris la ŝtuparon por fari
ankoraŭ vesperan promenadon antaŭ ol devige iri al la societo, mi miris, ke
miaj ruĝecaj manoj en la blankaj manumoj svingadis kaj ke ili faris tion kun
nekutima vigleco. Tiam mi atendis aventurojn. Tiel okazas ĉiam," tion li
diris jam irante, nur preterpase, kiel etan observaĵon.
Sed min tio
tre tuŝis kaj al mi doloriĝis, ke mia longa figuro eble povus esti al li
malagrabla, apud kiu li eble ŝajnis tro malgranda. Kaj tiu cirkonstanco
turmentis min, kvankam ja estis nokto kaj ni renkontis preskaŭ neniun, tamen
tiom, ke mi kurbigis mian dorson tiom ke miaj manoj dumire tuŝis miajn genuojn.
Sed por ke mia konato ne rimarku mian intencon, mi ŝanĝis mian teniĝon nur iom
post iom kun granda prudento kaj provis devojigi lian atenton de mi per
rimarkigoj pri la arboj de la pafist-insulo3 kaj pri la spegulado
de la pontlampoj en la rivero. Sed kun subita movo li turnis sian vizaĝon al mi
kaj diris indulge: "Sed kial vi iras tiel? Vi estas ja tute klinita kaj
preskaŭ malgranda kiel mi!"
Ĉar li diris
tion bonintence, mi respondis: "Tio povas esti. Sed tiu pozicio estas al
mi agrabla. Sciu ke mi estas sufiĉe malforta, kaj mi nur pene sukcesas teni
mian korpon rekta. Tio ne estas bagatela, mi estas tre longa -"
Li diris iom
suspekteme: "Tio estas ja nura kaprico. Vi antaŭe ja iris tute rekte, mi
kredas kaj ankaŭ en la societo vi tenis vin sufiĉe bone. Vi eĉ dancis, ĉu? Aŭ
ne? Sed tamen vi iris rekte kaj tion vi certe kapablas ankaŭ nun."
Mi respondis
insiste kaj rebatante per la mano: "Jes, jes mi iris rekte. Sed vi
subtaksas min. Mi scias, kio estas bona konduto kaj pro tio mi iras
kline."
Sed al li tio
ne ŝajnis simpla, sed konfuzite de sia feliĉo li ne komprenis la kuntekston de
miaj vortoj kaj diris nur: "Nu, kiel vi volas" kaj rigardis la
horloĝon de la muelturo4, kiu montris preskaŭ la unuan.
Sed mi diris
al mi: "Kiom senkoras tiu homo! Kiom tipa kaj klara estas lia indiferento
kontraŭ miaj humilaj vortoj! Li simple estas feliĉa kaj tio estas la maniero de
la feliĉuloj, trovi ĉion natura, kio okazas ĉirkaŭ ili. Ilia feliĉo starigas
brilan kuntekston. Kaj se mi nun saltus en la akvon aŭ se min nun antaŭ li
disŝiras spasmoj ĉi tie sur la pavimo sub tiu ĉi arko, ĉiam mi enviciĝus pace
en sian feliĉon. Ja, se li ekhavus la kapricon - feliĉulo estas tiom danĝera,
tio estas senduba - li ankaŭ mortbatus min kiel stratmurdisto. Tio estas certa
kaj ĉar mi estas malkuraĝa, mi pro ektimo eĉ ne kuraĝus kriegi. - Pro dio!
-["] Mi retrorigardis angore. Antaŭ malproksima kafejo kun rektangulaj
nigraj vitroj, ĝendarmo lasis sin gliti sur la pavimo. Lia sabro malhelpis lin
iomete, li prenis ĝin en la manon kaj nun tio funkciis multe pli bele. Kaj kiam
mi ĉe tiu ioma distanco aŭdis lin eĉ mallaŭte jubili, tiam mi estis konvinkita,
ke li ne savus min, se mia konato volus mortbati min.
Sed nun mi
sciis ankaŭ, kion mi devis fari, ĉar ĝuste antaŭ teruraj okazaĵoj venas sur min
granda decidemo. Mi devis forkuri. Tio estis tute simpla. Nun ĉe envojiĝo
maldekstren al la Karloponto5 mi povis dekstren
salti en la Karlostraton6. Ĝi estis anguleca, ekzistis tie mallumaj
dompordegoj kaj vinejoj, kiuj estis ankoraŭ malfermitaj; mi ne devis malesperi.
Kiam ni eliris
el sub la arko fine de la kajo, mi kuris kun livitaj brakoj en la straton; sed
kiam mi alvenis ĉe malgranda pordo de la preĝejo, mi falis, ĉar tie estis
ŝtupo, kiun mi ne estis vidinta. Krakis. La venonta lanterno estis malproksima,
mi kuŝis en mallumo. El vinejo venis dikulino kun fumanta lampeto por kontroli
kio okazis sur la strato. La pianoludo ĉesis kaj viro malfermis tute la ankoraŭ
duone malfermitan pordon. Li grandioze kraĉis sur ŝtupon kaj dum li tiklis la
inon inter la mamoj, li diris, ke tio kio okazis estas ĉiukaze sensignifa. Ili
post tio returniĝis kaj la pordo estis refermita.
Kiam mi provis
restariĝi, me refalis. "Estas glatglacio," diris mi kaj sentis
doloron en la genuo. Sed tamen mi ĝojis, ke la homoj en la vinejo ne povis vidi
min kaj pro tio ŝajnis al mi plej komforte resti kuŝa ĉi tie ĝis la matena
krepusko.
Mia konato
estis certe pluirinta ĝis la ponto sen rimarki mian adiaŭon, ĉar li venis nur
post iom da tempo al mi. Mi ne vidis lin mirigita, kiam li kompate kliniĝis al
mi kaj karesis min per mola mano. Li movis ĝin ĉe miaj vangostoj supren kaj
suben kaj poste metis du dikajn fingrojn al mia malalta frunto: "Vi
dolorigis vin, ĉu ne? Estas glatglacio kaj oni devas esti singarda - la kapo
doloras al vi? Ne? Aĥ la genuo, ĉu." Li parolis en kantanta tono, kvazaŭ
li rakontus historion kaj krome tre agrablan historion pri tre malproksima
doloro en genuo. Li movis ankaŭ siajn brakojn, sed li ne pensis pri levi min. Mi
apogis la kapon sur mian dekstran manon - la kubuto kuŝis sur pavimoŝtono - kaj
diris rapide, por ke mi ne forgesu: "Mi ne vere scias, kial mi kuris dekstren.
Sed mi vidis sub la laŭboj de tiu ĉi preĝejo, - mi ne scias, kiel ĝi nomiĝas,
ho mi petas, pardonu - kuri katon. Malgrandan katon kaj ĝi havis helan felon.
Pro tio mi rimarkis ĝin. - Ho ne, ne estis pro tio, senkulpigu min, sed estas
sufiĉa peno regi sin la tutan tagon. Oni simple dormas por fortiĝi por tiu
peno, sed se oni ne dormas, tiam ne malofte okazas al oni sensencaj aferoj, sed
estus malĝentile de niaj akompanantoj laŭte miri pri tio."
Mia konatulo
havis la manojn en la poŝoj kaj rigardis super la malplena ponto, poste al la
Krucsinjora preĝejo7 kaj poste al la ĉielo, kiu estis klara. Ĉar li ne estis min
aŭskultinta, li poste diris timeme: "Ja, kial vi ne parolas, mia kara; ĉu
vi malbonfartas - nu kial vi ne leviĝas - estas ja malvarme ĉi tie, vi
malvarmumiĝos kaj krome ni ja volis sur la Laŭrencian monton."
"Kompreneble,"
diris mi, "pardonu" kaj mi leviĝis sole, sed kun forta doloro. Mi
ŝanceliĝis kaj devis fikse rigardi la monumenton de Karlo la Kvara por esti
certa pri mia starpunkto. Sed la lunlumo estis mallerta kaj movis ankaŭ Karlon
la Kvaran. Mi miris pri tio kaj miaj piedoj fariĝis multe pli fortaj pro
timego, ke Karlo la Kvara povus renversiĝi, se mi ne restus en trankviliga
pozicio. Poste mia fortostreĉo ŝajnis al mi senutila, ĉar Karlo la Kvara tamen
defalis, ĝuste kiam mi ekpensis, ke mi estus amata de knabino en bela blanka
robo.
Senutilan mi
faras kaj multon preterlasas. Kiom feliĉa estis tiu ideo koncerne la knabinon!
- Kaj afable estis tiam de la luno, ke ĝi lumigis ankaŭ min kaj mi volis pro
modesteco starigi min sub la volbaĵon de la pontoturo, kiam mi komprenis, ke
estas ja nur nature, ke la luno prilumas ĉion. Pro tio mi ĝoje etendis miajn
brakojn por tute ĝui la lunon. - Jen mi memoris la verson:
Mi saltis tra la stratojn
kiel ebria kuristo
stamfante tra l' aero,
kaj mi sentis malpezecon, kiam, farante naĝomovojn
per la leĝeraj brakoj, mi sendolore kaj senpene antaŭeniĝis. Mia kapo kuŝis
bone en malvarmeta aero kaj la amo de la blankvestita knabino malĝoje ravis
min, ĉar ŝajnis al mi, kvazaŭ mi naĝus for de la enamiĝintino kaj ankaŭ de la
nubecaj montoj de ŝia regiono. - Kaj mi memoris, ke foje mi malamis feliĉan
konatulon, kiu ankoraŭ nun eble iris apud mi, kaj mi ĝojis pri tio, ke mia
memoro estis tiom bona, ke ĝi konservis eĉ tiom flankajn aferojn. Ĉar la memoro
havas multon portendan. Tiel mi subite konis ĉiujn ĉi multajn stelojn per nomo,
kvankam mi tion neniam estis lerninta. Ja estis strangaj nomoj, malfacile
memorteneblaj, sed mi sciis ilin ĉiujn kaj tre precize. Mi levis mian
montrofingron alten kaj nomis la nomojn unuope laŭte - Sed mi ne povis nomi
multajn stelojn, ĉar mi devis plunaĝi, se mi ne volis tro subakviĝi. Sed por ke
oni poste ne povu diri al mi, ke super la pavimo ĉiu kapablas naĝi kaj ke ne
valoras la penon rakonti tion, mi per elano leviĝis super la parapeto kaj naĝe
ĉirkaŭis ĉiun sanktulstatuon kiun mi renkontis. - Ĉe la kvina, kiam mi ĝuste
per superaj batoj tenis min super la pavimo, mia konatulo kaptis mian manon. Jen
mi ree staris sur la pavimo kaj sentis doloron en la genuo. Mi estis forgesinta
la nomojn de la steloj kaj pri la kara knabino mi sciis nur, ke ŝi portis
blankan robon, sed mi tute ne plu povis memori, kiujn motivojn mi havis por
kredi la amon de la knabino. Leviĝis en mi granda kaj tiom pravigita kolero
kontraŭ mia memoro kaj angoro ke mi povas perdi la knabinon. Kaj tiel mi
ripetis streĉe kaj senĉese "blanka robo, blanka robo", por almenaŭ
per tiu sola signo konservi al mi la knabinon. Sed tio ne helpis. Mia konatulo
trudis sin per siaj paroladoj ĉiam pli proksimen al mi kaj en la momento, kiam
mi komencis kompreni liajn vortojn, blanka brileto saltis gracie laŭlonge de la
ponta parapeto, ŝvebis tra la pontoturo kaj saltis en la malluman straton.
"Ĉiam mi
amis," diris mia konatulo montrante la statuon de la sankta Ludmila,
"la manojn de tiu anĝelo, maldekstre. Ilia delikateco estas senlima kaj la
malfermiĝantaj fingroj tremas. Sed ekde ĉi-vespere, tiuj manoj estas al mi
indiferentaj, tion mi povas diri, ĉar mi kisis manojn." - Jen li brakumis
min, kisis miajn vestaĵojn kaj puŝis sian kapo kontraŭ mian ventron.
Mi diris:
"Jes ja, mi kredas tion. Mi ne dubas," kaj ĉe tio mi pinĉis lin per
miaj fingroj en liajn surojn, tiom kiom li lasis ilin liberaj. Sed li ne sentis
tion. Tiam mi diris al mi: "Kial vi iras kun tiu homo? Vi ne amas lin kaj
vi ankaŭ ne malamas lin, ĉar lia feliĉo konsistas nur el knabino kaj eĉ ne
estas certe ke ŝi portas blankan robon. Do tiu homo estas al vi indiferenta -
ripetu tion - indiferenta. Sed li estas ankaŭ sendanĝera, kiel pruviĝis. Do iru
kun li plu sur la monton Laŭrenca, ĉar vi estas jam survoje en bela nokto, sed
lasu lin paroli kaj amuziĝu viamaniere, per tio - diru tion mallaŭte - vi
protektas vin plej bone."
Jam mi saltis kun nekutima lerteco sur la ŝultrojn
de mia konato kaj per tio, ke mi puŝis miajn pugnojn en lian dorson, mi iomete
trotigis lin. Sed kiam li ankoraŭ plurfoje malobeeme stamfis kaj kelkfoje eĉ
haltis, mi hakis per miaj botoj en lian ventron, por vigligi lin. Tio sukcesis
kaj kun bona rapideco ni avancis ĉiam pli en la internon de granda, sed ankoraŭ
nefinita regiono, en kiu vesperis.
La landstrato,
sur kiu mi rajdis, estis ŝtoneca kaj konsiderinde ascendis, sed ĝuste tio
plaĉis al mi kaj mi igis ĝin eĉ pli ŝtoneca kaj kruta. Tuj kiam mia konato
stumblis, mi tiregis lin alten ĉe lia hararo kaj tuj kiam li suspiris, mi
boksis lin en la kapon. Ĉe tio mi sentis, kiom saniga estis al mi tiu vespera
rajdado ĉe tiu bona humoro kaj, por ankoraŭ pli senbridigi, mi blovigis fortan
kontraŭan venton per longaj puŝoj en nin. Nun mi eĉ troigis sur la larĝaj
ŝultroj de mia konato la saltan movon de rajdo kaj, dum mi tenis min ambaŭmane
firme ĉe lia kolo, mi ege retroklinigis mian kapon kaj kontemplis la diversajn
nubojn, kiu malpi forte ol mi peze flugis kun la vento. Mi ridis kaj tremis pro
kuraĝo. Mia jako etendiĝis kaj donis al mi forton. Ĉe tio mi premis miajn
manojn forte unu en la alian kaj faris, kvazaŭ mi ne scius, ke per tio mi
strangolis mian konaton.
Sed al la
ĉielo, kiu iom post iom kovriĝis per la kurbaj branĉoj de la arboj, kiujn mi
kreskigis rande de la strato, mi kriis en la ege varmigita rajdmovado: "Mi
havas ankoraŭ ion alian por fari ol ĉiam aŭdi enamiĝintan babiladon. Kial li
venis al mi, tiu babilema enamiĝinto? Ili ĉiuj estas feliĉaj kaj fariĝas tiaj
precipe kiam aliulo scias tion. Ili kredas havi feliĉan vesperon kaj jam pro
tio ili ĝuas la estontan vivon."
Tiam falis mia
konato, kaj kiam mi kontrolis lin, mi trovis, ke li estis grave vundita ĉe la
genuo. Ĉar li ne povis plu utili al mi, mi lasis lin sur la ŝtonoj kaj nur
defajfis kelkajn vulturojn el de la alteco, kiu obeeme eksidis kun serioza beko
sur lin, por lin gardi.
Senzorge mi pluiris. Sed ĉar mi kiel piediranto
timis la penadon de la monteca strato, mi ĉiam pli sendeklivigis la vojon por
fine malaltigi ĝin en valon.
La ŝtonoj
malaperis laŭ mia volo kaj la vento silentiĝis kaj perdiĝis en la vespero. Mi
iris bonmarŝe kaj ĉar mi desupris, mi havis la kapon alte levita kaj la korpon
rigida kaj la brakojn malantaŭ la kapo kunigitaj. Ĉar mi ŝatas picearbarojn, mi
iris tra picearbaroj kaj, ĉar mi ŝatas mute rigardi en la elsteligitan ĉielon,
sur la grande etendita ĉielo la steloj malrapide kaj trankvile leviĝis, kiel
ankaŭ alie estas ilia maniero. Nur kelkajn etenditajn nubojn mi vidis, kiujn
vento, blovanta nur en ilia alteco, tiris tra la aero.
Sufiĉe
malproksime fronte al mia strato, disigite de mi verŝajne de rivero, mi igis
altan monton leviĝi, kies alteco, kreskumita de arbustaĵo, limis kun la ĉielo. Eĉ
la plej etajn disbranĉiĝojn kaj moviĝojn de la plej altaj branĉoj mi povis
klare vidi. Tiu aspekto, kiom ordinara ĝi estu, ĝojigis min tiom, ke mi estante
birdeto balanciĝanta sur la vergoj de la foraj hirtaj arbustoj forgesis igi la
lunon leviĝi, kiu kuŝis jam post la monto, verŝajne paŭtanta pro la prokrasto.
Sed nun la
malvarmeta lumo, kiu antaŭiras la lunleviĝon, etendiĝis sur la monto kaj subite
la luno mem levis sin malantaŭ unu el la maltrankvilaj arbustoj. Sed mi dume
estis rigardinta en alian direkton kaj kiam mi nun rigardis antaŭ min kaj
subite vidis ĝin, kiel ĝi lumis jam kun sia tuta rondeco, mi haltis kun
malklaraj okuloj, ĉar mia dekliva strato ŝajnis konduki rekte en tiun timigan
lunon.
Sed post
momenteto mi kutimiĝis al ĝi kaj konsideris pripenseme, kiom pena fariĝas al ĝi
la supreniro, ĝis kiam mi fine, post kiam mi kaj li estis irintaj unu renkonte la
alian sufiĉe grandan vojpecon, sentis agrablan dormemon, kiu, kiel mi kredis,
venis sur min pro la fortostreĉoj dum la tago, kiujn mi tamen ne plu kapablis
memori. Mi iris mallongan tempon kun fermitaj okuloj, tenante min sendorma nur
per tio, ke mi laŭte kaj regule kunfrapis la manojn.
Sed post, kiam
la vojo minacis forgliti sub miaj piedoj kaj ĉio laca kiel mi komencis
malaperi, mi urĝe kaj ekscitmove ekgrimpis la deklivon ĉe la dekstra flanko de
la strato, por veni ankoraŭ ĝustatempe en la altan ĥaosan picearbaron, en kiu
mi volis tradormi la nokton. La rapido necesis. La steloj jam mallumiĝis kaj la
luno dronis malforte en la ĉielo kvazaŭ en moviĝantan akvon. La monto estis jam
ero de la nokto, la landstrato finiĝis timige tie, kie mi estis min turninta al
la deklivo kaj el la interno de la arbaro mi aŭdis la proksimiĝantan krakadon
de falantaj trunkoj. Nun mi povintus ĵeti min tuj sur la muskon por dormi, sed
ĉar mi timas la formikojn, mi rampis, la krurojn volvitaj ĉirkaŭ la trunko, sur
arbon, kiu ankaŭ jam ŝanceliĝis sen vento, kuŝis min sur branĉon, la kapon
metita kontraŭ la trunko, kaj haste endormiĝis, dum sciuro de mia kaprico kun
krutalta vosto sidis sur la tremanta fino de la branĉo kaj balanciĝis.
Mi dormis
sensonĝe kaj profunde. Min ne vekis la subiro de la luno nek la suriro de la
suno. Kaj eĉ se mi jam estis vekiĝanta, mi retrankviligis min dirante: "Vi
tre penis dum la hieraŭa tago, pro tio domaĝu vian dormon" kaj ree
endormiĝis.
Sed kvankam mi
ne sonĝis, mia dormo tamen ne estis sen ia konstanta leĝera ĝenado. Tra la tuta
nokto mi aŭdis iun paroli apud mi. Mi apenaŭ aŭdis la vortojn mem, krom kelkajn
kiel "benko ĉe la riverbordo" "nubecaj montoj"
"trajnoj kun ekbrilanta fumo", sed nur la manieron akcenti kaj mi
memoras, ke mi ankoraŭ endorme frotis al mi la manojn pro ĝojo pri tio, ke mi
ne devis ekkoni la unuopajn vortojn, ĉar mi ja estis dormanta.
Antaŭ
noktomezo la voĉo estis tre gaja, ofenda. Mi ektremis kredante, ke iu sube
trasegas mian arbon, kiu jam antaŭe estis ŝanceliĝinta. - Post noktomezo la
voĉo serioziĝante retiriĝis kaj faris paŭzojn inter la frazoj, tiel ke ŝajnis
kvazaŭ ĝi respondus demandojn, kiujn mi ne faris. Tiam mi fartis pli agrable
kaj mi kuraĝis etendi min. - Kontraŭ mateno la voĉo fariĝis pli kaj pli afabla.
La dormejo de la parolanto ŝajnis esti tute ne pli sekura ol mia, ĉar mi
rimarkis nun, ke li parolis de la najbaraj branĉoj. Tiam mi fariĝis aŭdaca kaj
kuŝiĝis kun la dorso kontraŭ li. Tio evidente malgajigis lin, ĉar li ĉesis
paroli kaj mutis tiom longe, ke li antaŭtagmeze, kiam mi estis jam tute
malkutimiĝinta de tiu bruo, per leĝera suspiro vekis min.
Mi vidis en
nubitan ĉielon, kiu ne nur estis super mia kapo, sed ankaŭ ĉirkaŭis min. La
nuboj tiom pezis, ke ili ŝoviĝis malalte super la musko, puŝiĝis kontraŭ la
arboj, disŝiriĝis ĉe la branĉoj. Iuj terenfalis por iom da tempo aŭ lasis sin
fiksi de la arboj, ĝis kiam venis pli forta vento kaj puŝis ilin pluen. La
plejparto portis strobilojn, derompitajn branĉojn, kamenojn, mortintajn
sovaĝbestojn, flagtukojn, ventoflagojn kaj aliajn plejofte nekoneblajn aĵojn,
kiuj ili ie en la foro ŝvebante estis kunprenintaj.
Mi kaŭris ete
sur mia branĉo kaj devis zorgi ke mi forŝovu nubojn, kiuj minacis min, aŭ eviti
ilin, se ili estis larĝaj. Sed tio estis peza laboro por mi, kiu estis ankoraŭ
duondorma, ankaŭ maltrankviligita de suspiroj, kiujn mi ankoraŭ ofte kredis
aŭdi. Sed mi vidis kun miro, ke ju certa mi fariĝis pri mia vivo, des pli alte
kaj larĝe etendiĝis ankaŭ la ĉielo, ĝis kiam fine post mia lasta oscedo estis
konebla la regiono de la vespero, kiu kuŝis nun sub pluvonuboj.
Tiu tiel
rapide estiĝinta larĝeco de mia vido timigis min. Mi pripensis, kial mi venis
ĉi tien en tiun ĉi landon, kies vojojn mi ne konis. Ŝajnis al mi, ke mi en
sonĝo vojeraris ĉi tien kaj kaj ke mi komprenis mian teruran situacion nur
vekiĝante. Tiam mi bonŝance aŭdis birdon en la arbaro kaj venis al mi la
trankviliga ideo, ke mi ja venis ĉi tien pro mia plezuro.
"Via vivo
estis monotona," tiel mi laŭte parolis por konvinki min, "estis vere
necese ke vi estu kondukita aliloken. Vi povas esti kontenta, estas gaje ĉi
tie. La suno brilas."
Jen brilis la
suno kaj la pluvnuboj fariĝis blankaj kaj malpezaj kaj etaj en la blua ĉielo. Ili
brilis kaj baŭmis. Mi vidis riveron en valo.
"Jes,
estis monotona. Vi meritas tiun amuziĝon," mi pludiris, kvazaŭ devigite,
"sed ĉu ĝi ne estis ankaŭ en danĝero." Jen mi aŭdis iun terure
proksime suspiri.
Mi volis
rapide degrimpi, sed ĉar la branĉo tremis kiel mia mano, mi falis rigidiĝinte
el la alteco. Mi sentis apenaŭ la puŝiĝon kaj ankaŭ ne havis dolorojn, sed mi
sentis min tiom malforta kaj malĝoja, ke mi metis la vizaĝon en la
arbargrundon, ĉar mi ne povis elteni la penon vidi la aferojn de la tero ĉirkaŭ
mi. Mi estis konvinkita, ke ĉiu movo kaj ĉiu penso estas eldevigitaj, ke oni
pro tio gardu sin kontraŭ ili. Ke male estas plej nature kuŝi ĉi tie en la
herboj, la brakojn ĉekorpe kaj la vizaĝon kaŝite. Kaj mi persvadis min, ke mi
envere ĝoju esti jam en tiu ĉi memkomprenebla situacio, ĉar alie mi bezonus multajn
penigajn batalojn, kiel paŝojn aŭ vortojn, por veni en ĝin.
Sed mi ne
kuŝis longe, kiam mi aŭdis iun plori. Ĝi estis proksime apud mi kaj pro tio ĝi
kolerigis min. Ĝi kolerigis min tiom, ke mi komencis pripensi, kiu la ploranto
povas esti. Sed apenaŭ mi ekpripensis, kiam mi en freneza angoro komencis tiom
violente ruliĝi, ke mi tute kovrita de picepingloj deruliĝis la deklivon ĝis en
la polvokovritan straton. Kaj kvankam kun miaj polvkovritaj okuloj mi vidis
ĉion nur kvazaŭ ĝi estus fantazia, mi tamen tuj plukuris laŭ la strato, por
fine eviti ĉiuj fantasmajn homojn.
Mi anhelis
kurante kaj en la konfuziĝo mi perdis la regon super mi. Mi vidis, kiel miaj
gamboj kun siaj larĝe reliefiĝantaj genuoj leviĝis, sed mi ne plu povis halti,
ĉar miaj brakoj svingiĝis alen kaj reen, kiel dum tre gaja promenado, ankaŭ mia
kapo svingiĝis. Tamen mi penis fride kaj malespere, trovi savon. Tiam mi
memoris la riveron, kiu devis esti proksima kaj tuj mi ankaŭ vidis je mia ĝojo
mallarĝan vojon, kiu flankiĝis kaj kiu efektive kondukis min post kelkaj saltoj
inter herbejoj al la bordo.
La rivero
estis larĝa kaj ĝiaj malgrandaj laŭtaj ondoj estis prilumataj. Ankaŭ aliborde
estis herbejoj, kiuj poste transiris en veprojn, post kiuj oni vidis en granda malproksimo
helajn fruktarbajn aleojn, kiuj kondukis al verdaj montetoj.
Ĝojigite de
tiu vido mi kuŝiĝis kaj pensis, dum mi tenis al mi la orelojn fermitaj kontraŭ
timata plorado, ke ĉi tie mi povus kontentiĝi. Ĉar ĉi tie estas solece kaj
bele. Ne necesas multa kuraĝo por vivi ĉi tie. Oni devos turmentiĝi ĉi tie kiel
ankaŭ aliloke, sed ĉe tio ne necesos bele moviĝi. Tio ne necesos. Ĉar ekzistas
nur montoj kaj granda rivero kaj mi estas ankoraŭ sufiĉe prudenta por opinii
ilin senvivaj. Ja, se mi vespere sola stumblos sur la ascendaj herbaraj vojoj,
mi ne estos pli forlasita ol la monto, escepte ke mi sentos tion. Sed mi
kredas, ke ankaŭ tio forpasos.
Tiel mi ludis
kun mia estonta vivo kaj provis obstine forgesi. Mi rigardis ĉe tio, kun la
okuloj duonfermitaj, en tiun ĉielon, kiu estis en nekutime bonŝancaj
kolornuancoj. Jam delonge mi ne vidis ĝin tia, mi estis kortuŝita kaj
memorigita pri certaj tagoj, dum kiuj mi ankaŭ estis kredinta vidi ĝin tia. Mi
delasis la manojn de miaj oreloj, etendis miajn brakojn kaj lasis ilin fali en
la herbojn.
Mi aŭdis
malproksime iun malforte singulti. Ventiĝis kaj grandaj amasoj da sekaj folioj,
kiujn mi ne vidis antaŭe, susure ekleviĝis. De la fruktarboj freneze klakadis
nematuraj fruktoj sur la grundon. Malantaŭ monto venis malbelaj nuboj. La
riverondoj knaris kaj cedis antaŭ la vento.
Mi rapide
ekstaris. Mia koro doloris, ĉar nun ŝajnis neeble eliĝi el miaj suferoj. Jam mi
volis returni min por forlasi tiun regionon kaj reveni al mia antaŭa
vivmaniero, kiam mi ekhavis la jenan ideon: "Kiom strange, ke distingitaj
personoj estas ankoraŭ niatempe transriverigataj en tiu malfacila maniero. Ne
ekzistas alia klarigo por tio ol ke ĝi estas malnova kutimo." Mi
skuis la kapon, ĉar mi estis mirigita.
El la arbustoj de la alia bordo potence elpaŝis
kvar nudaj viroj tenantaj sur siaj ŝultroj lignan homportilon. Sur tiu portilo
sidis en orentlanda pozicio monstre dika viro. Kvankam li estis portata tra
arbustoj sur nevojigita itinero, li tamen ne disŝovis la dornozajn branĉojn,
sed ilin trankvile trapuŝis per sia senmova korpo. Liaj faltaj grasamasoj estis
tiom zorge disetenditaj, ke ili ja kovris la tutan homportilon kaj eĉ ĉe la
flankoj dependis kvazaŭ borderaĵo de flaveca tapiŝo kaj tamen ne ĝenis lin. Lia
senhara kranio estis malgranda kaj brilis flave. Lia vizaĝo portis la simplecan
esprimon de homo, kiu pripensas kaj ne penas tion kaŝi. Iujfoje li fermis siajn
okulojn; kiam li ilin remalfermis, disformiĝis lia mentono.
"La
pejzaĝo ĝenas min en mia pensado," diris li mallaŭte, "ĝi ŝancelas
miajn pripensojn, kiel ĉenpontojn dum kolera fluo. Ĝi belas kaj pro tio volas
esti rigardata."
"Mi
fermas la okulojn kaj diras: Vi verda monto ĉe rivero, vi kiu havas ŝtonaĵon
ruliĝanta kontraŭ la akvon, vi estas bela."
"Sed li
ne estas kontenta, li volas, ke mi malfermu la okulojn rigarde al li."
"Sed kiam
mi diras kun fermita okulo: Monto, mi ne amas vin, ĉar vi memorigas al mi la
nubojn, la vesperruĝon kaj la ascendantan ĉielon kaj tio estas aferoj, kiuj
preskaŭ plorigas min, ĉar oni povas neniam atingi ilin, se oni portigas sin sur
malgranda homportilo. Sed dum vi al mi montras ĉi-tion, insida monto, vi kovras
al mi la panoramon, kiu gajigas min, ĉar ĝi montras atingeblon en bela
superrigardo. Pro tio mi ne amas vin, ĉeakva monto, ne, mi ne amas vin."
"Sed tiu
parolado indiferentus al li kiel mia antaŭa, se mi ne parolus kun malfermitaj
okuloj. Alie li ne kontentas."
"Kaj ĉu
ni ne devas konservi ĝin amika al ni, por ke ni entute nur konservu ĝin, ĝin,
kiu havas tiom kaprican preferon por la kaĉo ne niaj cerboj. Ĝi trabatus nin
per sia dentita ombro, ĝi mute antaŭŝovus al mi terure malvarmajn murojn kaj
miaj portistoj stumblus sur la malgrandaj ŝtonetoj ĉe la vojo."
"Sed ne
nur la monto estas tiom vanta, tiom trudiĝema kaj tiom venĝema poste, ĉio alia
estas ankaŭ tia. Tiel do mi devas kun cirklorondaj okuloj - ho ili doloras -
ĉiam ripeti:"
"Jes,
monto, vi estas bela kaj la arbaroj sur via okcidenta deklivo ĝojigas min. - Ankaŭ
pri vi, floro, mi kontentas, kaj via roza koloro gajigas mian animon. - Vi
herbo sur la herbejoj, vi estas jam alta kaj forta kaj malvarmigas. - Kaj vi
fremdeca arbustaĵo pikas tiom neatendite, ke niaj pensoj eksaltas. Sed vi
rivero tiom plaĉas al mi, ke mi igos vian fleksiĝeman akvon min porti."
Post kiam li
tiun panegiron dekfoje laŭte deklamis kun iom humila movo de sia korpo, li
lasis sian kapon sinki kaj diris kun fermitaj okuloj:
"Sed nun
- mi petas vin - monto, floro, herbo, arbustaĵo kaj rivero, donu al mi iom da
spaco, por ke mi spiru."
Jen okazis
urĝa disŝoviĝo en la ĉirkaŭaj montoj, kiuj puŝiĝis malantaŭ pendantajn
nebulojn. La aleoj ja staris firme kaj gardis prokismume la stratlarĝecon, sed
ili malaperis frue: En la ĉielo kuŝis antaŭ la suno malseka nubo kun delikate
tralumata rando, en kies ombro la lando pli profundiĝis, dum ĉiuj aĵoj perdis
sian belan limiĝon.
La paŝoj de la
portistoj aŭdebliĝis ĝis mia bordo kaj tamen mi ne povis en la malluma
kvarangulo de iliaj vizaĝoj nenion pli detale distingi. Mi vidis nur, kiel ili
flankenklinis siajn kapojn kaj kiel ili kurbigis siajn dorsojn, ĉar la ŝarĝo
estis nekutima. Mi havis zorgon pro ili, ĉar mi rimarkis, ke ili estis lacaj. Pro
tio mi streĉe rigardis ilin treti en la bordan herbaron, poste ankoraŭ
regulpaŝe iri tra la malseka sablo ĝis fine sinki en la ŝliman kanaron, kie la
du malantaŭaj portistoj klinis sin ankoraŭ pli profunde por teni la portilon en
ĝia horizontala pozicio. Mi premis la manojn unu en la alian. Nun ili devis
ĉiupaŝe altenlevi la piedojn, tiel ke iliaj korpoj en la malvarmeta aero de tiu
ĉi ŝanĝiĝema posttagmezo brilis pro ŝvito.
La dikulo
sidis trankvile, la manojn sur siaj femuroj; la longaj pintoj de la kanoj tuŝis
lin, kiam ili kunfrapiĝis post la antaŭaj portistoj.
La movoj de la
portistoj fariĝis pli senregulaj, ju pli ili proksimiĝis la akvon. Kelkfoje la
protilo ŝanceliĝis kvazaŭ ĝi estus jam sur la ondoj. Malgrandajn flakojn en la
kanaro ili devis transsalti aŭ ĉirkaŭiri, ĉar eble ili profundis. Foje leviĝis
sovaĝaj anasoj kriante kaj ascendis rekte en la pluvonubon. Jen mi vidis la
vizaĝon de la dikulo en eta moviĝo; ĝi estis tute maltrankvila. Mi leviĝis kaj
rapidis kun abruptaj saltoj tra la ŝtonoza deklivo, kiu disigis min de la akvo.
Mi ne atentis ke estis danĝere, sed mi nur celis helpi la dikulon, se liaj
servistoj ne plu kapablus porti lin. Mi kuris tiom senpripense, ke mi sube ĉe
la akvo ne povis halti, sed devis kuri iom en la suprenŝprucantan akvon kaj
haltis nur kiam la akvo atingis mian genuon.
Sed aliborde
la servistoj kun korpotordiĝoj estis metinta la portilon en la akvon kaj dum
ili per unu mano tenis sin super la maltrankvila akvo, ili supren tenis per
kvar harozaj brakoj la portilon, tiel ke oni vidis la nekutime elstarantajn
muskolojn.
La akvo frapis
unue la mentonon, poste altiĝis ĝis la buŝo, la kapo de la portistoj
retrokliniĝis kaj la portolignoj falis sur la ŝultrojn. La akvo kvazaŭ lude
plaŭdis jam ĉirkaŭ la nazodorson kaj ankoraŭ ne rezignis sian penadon, kvankam
ili estis apenaŭ en la mezo de la rivero. Jen malalta ondo batis sur la kapojn
de la antaŭaj kaj la kvar viroj dronis mute, dum ili per siaj sovaĝaj manoj
suben tiris kun si la portilon. La akvo postsaltis en falego.
Jen el la
randoj de la nubego ekaperis la plata brilo de la vespera suno kaj klarigis la
montetojn kaj montojn ĉe la limo de la horizonto, dum la rivero kaj la regiono
subnuba estis en neklara lumo.
La dikulo
turnis sin malrapide en la direkton de la fluanta akvo kaj estis portata laŭ la
fluo, kiel distatuo el hela ligno, kiu fariĝis superflua kaj kiun oni estis
ĵetinta en la riveron. Li pasis sur la speguliĝo de la pluvonubo. Longecaj
nuboj tiris lin kaj etaj klinitaj ŝovis, tiel ke fariĝis konsiderinda tumulto,
kiun oni povis rimarki ankoraŭ eĉ per la albatado de la akvo ĉe miaj genuoj kaj
ĉe la bordoŝtonoj.
Mi rapide
rerampis sur la bordan deklivon por povi akompani sur la vojo la dikulon, ĉar
vere mi amis lin. Kaj eble mi povis ion ekscii pri la dangereco de tiu ĉi ŝajne
sekura lando. Do mi iri sur sablostrio, al kies mallarĝeco oni devis unue
kutimiĝi, la manojn en la poŝoj kaj la vizaĝon en rekta angulo turnita al la
rivero, tiel ke la mentono kuŝis preskaŭ sur la ŝultro.
Sur la
bordoŝtonoj sidis delikataj hirundoj.
La dikulo
diris: "Kara sinjoro ĉe la bordo, ne provu savi min. Tio estas la venĝo de
la akvo kaj de la vento; nun mi estas perdita. Jes, estas la venĝo, ĉar kiom
ofte ni atakis tiujn aferojn, mi kaj mia amiko la preĝanto, dum la kantado de
nia klingo, ĉe la ekbrilo de niaj cimbaloj, la larĝa pompo de la trombonoj kaj
la salta lumado de la timbaloj."
Meveto kun
etenditaj flugiloj flugis tra lia ventro, sen ke ĝia rapido estu malpliigita.
La dikulo plu
rakontis:
"Ekzistis tempo, en kiu mi iris tagon post tago en preĝejon, ĉar knabino,
al kiu mi enamiĝis, preĝis tie genuante duonan horon vespere, dum mi povis
trankvile rigardi ŝin. Kiam foje la knabino ne estis veninta kaj mi rigardis
maleme al la preĝantoj, okulfrapis min homo, kiu estis sin teren ĵetinta kun
sia tuta magra korpo. De tempo al tempo li kaptis per la tuta forto de sia
korpo sian kranion kaj frapegis ĝin suspire en siajn manplatojn kuŝantajn sur
la ŝtonoj.
En la preĝejo estis nur kelkaj maljunulinoj, kiuj ofte turnis sian tukvolvitan
kapeton kun flanka klino, por rigardi al la preĝanto. Tiu atento ŝajnis lin
feliĉigi, ĉar antaŭ ĉiu sia pia erupcio li ĉirkaŭirigis siajn okulojn, ĉu la
spektantaj homoj estas multnombraj. Mi trovis tion maldeca kaj decidis lin
alparoli, kiam li eliros el la preĝejo, kaj lin pridemandi, kial li preĝas en
tiu maniero. Jes, mi estis kolera, ĉar mia knabino ne estis veninta.
Sed nur post horo li leviĝis, faris tute precizan krucosignon kaj iris
intermite kaj abruptpaŝe al la pelvo. Mi postenigis min survoje inter pelvo kaj
pordo kaj sciis, ke mi ne tralasos lin sen klarigo. Mi deformis mian buŝon,
kiel mi ĉiam faras prepare, kiam mi volas paroli decide. Mi antaŭpaŝis kun la
dekstra gambo kaj apogis min sur ĝin, dum mi tenis la maldekstran neglekte sur
la piedpinto; ankaŭ tio donas al mi firmecon.
Povas esti, ke tiu homo jam alstrabis min, ŝprucante la sanktan akvon en sian
vizaĝon, sed ankaŭ eblas, ke li jam antaŭe rimarkis min kun zorgo, ĉar nun li
neatendite elkuris tra la pordo. La vitra pordo batfermiĝis. Kaj kiam mi tuj
poste paŝis el la pordo, mi ne plu vidis lin, ĉar tie estis kelkaj mallarĝaj
stratetoj kaj la trafiko multis.
La sekvajn tagojn li forestis, sed venis mia knabino. Ŝi estis en la nigra
robo, kiu havis sur la ŝultroj travideblajn puntaĵojn, - la duonluno de la
ĉemizrando kuŝis sub ili -, de kies malsupra rando la silko pende finiĝis en
belforma kolumo. Kaj ĉar la knabino venis, mi forgesis la junulon kaj ne
okupiĝis pri li eĉ tiam, kiam li poste ree venis regule kaj preĝis laŭ sia
kutimo. Sed ĉiam li preterpasis min tre urĝe, kun forturnita vizaĝo. Eble pro
tio, ke mi povis imagi lin nur en movo, ŝajnis al mi eĉ kiam li staris, kvazaŭ
li ŝtelirus.
Foje mi malfruis en mia ĉambro. Tamen mi iris ankoraŭ en la preĝejon. Mi ne plu
trovis la knabinon tie kaj volis hejmiĝi. Jen kuŝis tie ree tiu junulo. La iama
okazintaĵo memorigis min nun kaj igis min sciema.
Piedpinte mi glitis al la pordejo, donis moneron al la blinda almozulo tie
sidanta kaj premis min apud li post la malferman pordoklapon; tie mi sidis dum
horo kaj faris eble ruzan vizaĝon. Mi sentis min bone tie kaj decidis ofte
reveni. En la dua horo mi trovis sensenca sidi ĉi tie pro la preĝanto. Kaj
tamen mi lasis eĉ trian horon, jam kolere, la araneojn rampi sur miajn
vestaĵojn, dum la lastaj homoj laŭtspire paŝis el la preĝeja mallumo.Tiam venis
ankaŭ li. Li iris singarde kaj liaj piedoj unue supraĵe pripalpis la plankon,
antaŭ ol treti.
Mi leviĝis, faris grandan kaj rektan paŝon kaj kaptis la junulon ĉe la kolumo. "Bonan
vesperon," mi diris kaj, kun mia mano ĉe lia kolumo, mi puŝis lin sur la
ŝtuparo malsupren al la prilumata placo.
Kiam ni
estis malsupre, li diris kun voĉo tute senfirma: "Bonan vesperon, kara,
kara sinjoro, nur ne koleru kontraŭ via plej sindona servanto."
"Jes," diris mi, "mi volas ion al vi demandi, sinjoro; lastan
fojon vi eskapis al mi, tion vi hodiaŭ apenaŭ sukcesos."
"Vi estas kompatema, sinjoro, kaj vi lasos min iri hejmen. Mi estas
kompatinda, jen la vero."
"Ne," mi kriis en la bruon de preteranta tramo, "mi ne lasos
vin. Ĝuste tiaj historioj plaĉas al mi. Vi estas mia feliĉiga kaptaĵo. Mi
gratulas min".
Tiam li diris: "Aĥ dio, vi havas viglan koron kaj kapon el bloko. Vi nomas
min via feliĉiga kaptaĵo; kiom feliĉa vi devas esti! Ĉar mia malfeliĉo estas
ŝanceliĝanta malfeliĉo, sur eta pinto ŝanceliĝanta malfeliĉo, kaj se oni ĝin
tuŝas, ĝi falas sur la demandinton. Bonan nokton, sinjoro."
" Bone," diris mi kaj tenis lian dekstran manon,"se vi ne
respondos al mi, mi komencos krii ĉi tie surstrate. Kaj ĉiuj vendistinoj nun
venantaj el la butikoj kaj ĉiuj iliaj amantoj, kiuj antaŭĝojas ilin, kunkuros
kredante, ke droŝkoĉevalo falis aŭ ke io simila okazis. Tiam mi montros vin al
la uloj."
Tiam li plorante kisis miajn ambaŭ manojn. "Mi diros al vi, kion vi volas
scii, sed mi petas, ni prefere iru en la flankstraton tie." Mi kapjesis
kaj ni iris tien.
Sed li ne kontentiĝis je la mallumo de la strateto, en kiu estis nur tre spacite
flavaj lanternoj, sed li kondukis min en la malaltan vestiblon de malnova domo
sub lampeton, kiu gutante pendis antaŭ la ligna ŝtuparo.
Tie li grave prenis sian poŝtukon kaj diris, sternante ĝin sur ŝtupo:
"Bonvolu sidiĝi, kara sinjoro, tiel vi povos pli bone demandi, mi restas
stara, tiel mi povos pli bone respondi. Sed ne turmentu min."
Tiam mi sidiĝis kaj diris rigardante al li supren kun mallarĝaj okuloj:
"Vi estas bela frenezulo, jen vi! Kiel vi do kondutas en preĝejo! Kiom
aĉas tio kaj kiom malagrablas por la spektantoj! Kiel eblus kontemplado, se oni
devas rigardi vin."
Li premis sian korpon kontraŭ la muro, nur la kapon li movis libere en la aero.
"Ne koleru - kial vi koleru pri aferoj ne apartenantaj al vi. Mi koleras,
kiam mi kondutas mallerte; sed se nur iu alia malbone kondutas, mi ĝojas. Do ne
koleru, se mi diras ke estas la celo de mia preĝado - esti rigardata de la
homoj."
"Kion vi diris," mi kriis multe tro laŭte por la malalta koridoro,
sed mi poste timismalfortigi la voĉon, "vere, kion vi jen diris. Ja mi jam
suspektas, ja mi tion jam suspektis, de kiam mi vidis vin la unuan fojon, en
kiu stato vi estas. Mi havas sperton, kaj ne intencas ŝerci dirante, ke tio
estas marmalsano sur firma grundo. Ties esenca trajto estas, ke vi forgesis
la veran nomon de la aĵoj kaj pro tio nun pro urĝo ŝutas super ilin
ajnajn nomojn. Nur rapide, nur rapide! Sed vi estas apenaŭ kurinta for de ili,
jam denove vi forgesis iliajn nomojn. La poplo en la kampo, al kiu vi donis la
nomon 'Babela Turo', ĉar vi ne sciis aŭ ne volis scii, ke estas poplo, jam ree
blanciĝas sennome kaj vi devas ĝin nomi 'Noah, kiam li estis ebria'."
Mi estis iom konsternita, kiam li diris: "Mi feliĉas, ke mi ne komprenis
tion, kion vi diris."
Ekscitita mi rapide diris: "Per tio, ke vi estas feliĉa pro tio, vi
montras, ke vi komprenis ĝin."
"Kompreneble mi montris tion, via moŝto, sed ankaŭ vi parolis
strange."
Mi metis la manojn sur supera ŝtupo, apogis min malantaŭen kaj demandis en tiu
preskaŭ neatakebla teniĝo, kiu estas la lasta savo de la luktantoj: "Vi
havas belan manieronvin savi, supozante vian staton ĉe la aliaj."
Je tio li kuraĝiĝis. Li metis la manojn unu en la alian, por doni al sia korpo
unuecon, kaj diris kun iometa malemo: "Ne, mi faras tion ne kun ĉiuj,
ekzemple ankaŭ ne kun vi, ĉar mi ne povas. Sed mi estus feliĉa, se mi tion
povus, ĉar tiam mi ne pluj bezonus la atenton de la homoj en la preĝejo. Ĉu vi
scias, kial mi bezonas ĝin?"
Tiu demando mallertigis min. Certe, mi ne sciis ĝin kaj mi kredas, ke mi ankaŭ
ne volis scii ĝin. Mi ja ankaŭ ne volis veni ĉi tien, mi tiam diris al mi, sed
la ulo devigis min aŭskulti lin. Tiel mi nun bezonis ja nur kapnei por montri,
ke mi ne sciis ĝin, sed mi tute ne povis movi la kapon.
La homo, starante kontraŭ mi, ridetis. Poste li kaŭriĝis sur la genuojn kaj
rakontis kun dormema grimaco: "Neniam ekzistis tempo, dum kiu mi per mi
mem estis konvinkita pri mia vivo. Ĉar mi kaptas la aferojn ĉirkaŭ mi nur en
tiom pereemaj imagoj, ke mi kredas ĉiam, ke la aferoj iam vivis, sed ke ili
estas nun forsinkantaj. Ĉiam, kara sinjoro, mi avidas vidi la aferojn tiaj,
kiaj ili emas doni sin, antaŭ ol ili montriĝas al mi. Ili tie estas certe belaj
kaj trankvilaj. Tiel devas esti, ĉar mi ofte aŭdas homojn paroli pri ili
tiumaniere."
Ĉar mi silentis kaj montris nur per senintencaj tikoj, kiom malagrable mi
fartis, li demandis: "Ĉu vi ne kredas, ke la homoj tiel parolas?"
Mi kredis
devi kapjesi, sed ne povis tion.
"Ĉu vere vi ne kredas tion? Aĥ aŭdu nur; kiam mi kiel infano post mallonga
siestomalfermis la okulojn, mi aŭdis, anoraŭ tute dorma, mian patrinon demandi
desupre de la balkono en natura tono: 'Kion vi faras tie, karulino, estas tiom
varme.' Virino respondis el laĝardeno: 'Mi kafumas ĝardene'. Ili diris tion
senpripense, kaj ne tro klare, kvazaŭ ĉiu devus atendi tion."
Mi kredis esti demandita, pro tio mi metis mian manon en la postan
pantalonpoŝon kaj faris, kvazaŭ mi tie serĉus ion. Sed mi serĉis nenion, mi
volis nur ŝanĝi mian aspekton por montri mian partoprenon en la interparolado. Ĉe
tio mi diris, ke tiu okazo estas tiel stranga kaj ke mi neniel komprenas ĝin. Mi
aldonis ankaŭ, ke mi ne kredas ĝian veron kaj ke ĝi estas certe inventita por
celo, kiun mi en la momento ne vidas. Poste mi fermis la okulojn, ĉar ili
doloris.
"Ha, estas bone, ke vi samopinias kun mi, kaj estis malegoiste ke vi
haltigis min portion diri al mi.
Ĉu ne, kial mi hontu - aŭ kial ni hontu - ke mi ne iras rekte kaj peze, ne
batas per bastono sur la pavimo kaj ne pretertuŝas la vestaĵojn de la homoj,
kiuj laŭte perterpasas. Ĉu mi ne pli ĝuste plenrajte kaj spite plendu, ke mi
kiel ombro kun akutaj ŝultroj saltas laŭlonge de la domoj, kelkfoje malaperanta
en la vitroj de la montrofenestroj.
Kiajn tagojn mi pasigas! Kial ĉio estas tiom malbone konstruita, ke kelkfoje
disfalas altaj domoj, sen ke oni povus trovi eksteran kialon. Mi tiam grimpas
super la ruinaĵoj kaj demandas al ĉiu, kiun mi renkontas: "Kiel tio povis
do okazi! En nia urbo. - Nova domo - Tioestas hodiaŭ jam la kvina. - Imagu
nur." Jen neniu povas respondi al mi.
Ofte homoj falas surstrate kaj restas tie mortaj. Jen ĉiuj komercantoj
malfermas siajn pordojn kaŝitajn per pendigitaj varoj, lertmove alvenas,
forigas la mortinton en domon, poste elvenas, kun rideto ĉe buŝo kaj okuloj,
kaj parolas: "Bonan tagon - La ĉielo estas pala - Mi vendas multajn
kaptukojn - Ja, la milito." Mi saltas en la domon kaj, plurfoje kun timo
levinte la manon kun la kurbita fingro, mi fine frapas ĉe la fenestreto de la
pordisto. "Kara sinjoro," mi diras afable,"morta homo estas
portita al vi. Montru lin al mi, mi petas vin." Kaj kiam li skuas la
kapon,kvazaŭ li estus sendecida, mi diras decide: "Kara sinjoro. Mi estas
sekretpolicisto. Montru almi la mortinton tuj." "Mortinton" li
demandas nun kaj estas preskaŭ ofendita. "Ne, ni ne havasmortinton ĉi tie.
Estas respektinda domo." Mi salutas kaj foriras.
Sed poste, transpaŝonte grandan placon, mi forgesas ĉion. La malfacilo de tiu
entrepreno konfuzigas min, kaj mi ofte pensas: "Se oni konstruas tiom
grandajn placojn nur pro petolemo, kial oni ne konstruas ankaŭ ŝtonbalustradon,
kiu konduku tra la placo. Hodiaŭ blovas sudokcidenta vento. La aero surplaca
estas nervoza. La pinto de la urbodoma turo desegnas etajn cirklojn. Kial oni
ne zorgas pri silento en tiu amaso? Ĉiuj fenestrovitroj bruas, kaj la
lanternofostoj kurbiĝas kvazaŭ bambuoj. La mantelo de la sankta Maria sur la
kolono rondiĝas, kaj la torenta aero ŝire tiras je ĝi. Ĉu vere neniu vidas
tion? La gesinjoroj, kiuj devus iri sur la ŝtonoj, ŝvebas. Kiam la vento
retenas la spiron, ili haltas, diras kelkajn vortojn reciproke kaj salute
riverencas, sed kiam la vento ree puŝas, ili ne povas rezisti al ĝi, kaj ĉiuj
samtempe levas siajn piedojn. Kvankam ili devas firme teni siajn ĉapelojn,
iliaj
okuloj rigardas gaje, kvazaŭ ĉe milda vetero. Nur mi timas."
Turmentite mi diris: "La historion, kiun vi rakontis antaŭe pri via
patrino kaj pri la virinoen la ĝardeno, mi tute ne trovas stranga. Ne nur, ĉar
mi aŭdis kaj travivis multajn tiajn historiojn, ĉe kelkaj mi eĉ kunagadis. La
afero estas do tute natura. Ĉu vi pensas, ke mi, se mi estus sur la balkono, ne
povus diri la samon kaj el la ĝardeno povus respondi la samon? Tiom simpla
okazo!"
Kiam mi diris tion, li ŝajnis tre feliĉa. Li diris, ke mi estas bele vestita
kaj ke mia kravato tre plaĉas al li. Kaj kiom fajnan haŭton mi havas. Kaj ke
konfesoj fariĝas plej klaraj, se oni dementas ilin.
Poste li sidiĝis apud mi, ĉar mi fariĝis timema, mi
estis farinta al li spacon per flankenklinita kapo. Tamen mi ne pretervidis, ke
ankaŭ li sidis tie kun certa embaraso, provis ĉiam gardi iometan distancon al
mi kaj parolis pene:
"Kiajn
tagojn mi pasigas!"
Hieraŭ vespere
mi estis en societo. Mi ĝuste reverencis antaŭ fraŭlino kun la vortoj: "Mi
fakte ĝojas, ke ni jam proksimiĝas la vintron -"; mi ĝuste reverencis kun
tiuj vortoj, kiam mi rimarkis kun indigno, ke mia dekstra femuro deglobiĝis el
sia artiko. Ankaŭ la genuosto iomete malfiksiĝis.
Pro tio mi
sidiĝis kaj diris, ĉar mi ĉiam celis superrigardon super miaj frazoj: "Ĉar
la vintro estas multe pli senpeniga; oni povas konduti pli facile, oni ne
bezonas tiom peni rilate siajn vortojn. Ĉu ne, kara fraŭlino? Mi espereble pravas
en tiu afero." Ĉe tio mia dekstra gambo kaŭzis al mi multe da ĉagreno. Ĉar
antaŭe ĝi ŝajnis tute disfalinta kaj nur iom post iom per premado kaj senchava
disŝovado mi provizore ordigis ĝin.
Jen mi aŭdis
la knabinon, kiu sidiĝis pro kompato, mallaŭte diri: "Ne, vi tute ne
imponas al mi, ĉar -"
"Atendu,"
diris mi kontente kaj ekspektoplene, "eĉ ne kvin minutojn vi oferu, kara
fraŭlino, por paroli kun mi. Bonvolu do manĝi inter la paroloj, mi petas."
Jen mi etendis
mian brakon, prenis dike pendantan vinbergrapolon el la pelvo alte tenata de
bronza flugilhava knabo, tenis ĝin iomete en la aero kaj poste metis ĝin sur
blurandan telereton, kiun mi prezentis al la knabino eble ne sengracie.
"Vi tute
ne imponas al mi," diris ŝi, "ĉio, kion vi diras, estas enuiga kaj
nekomprenebla, sed pro tio ankoraŭ ne vera. Mi nome kredas, sinjoro, - - kial
vi nomas min ĉiam kara fraŭlino - - mi kredas, ke vi nur tial ne okupiĝas pri
la vero, ĉar ĝi estas tro peniga."
Dio, jen mi venis en bonan humoron! "Jes,
fraŭlino, fraŭlino," tiel mi preskaŭ kriis, "kiom vi pravas! Kara
fraŭlino, ĉu vi komprenas tion, estas freneza ĝojo, se oni estas tiel
komprenata sen esti celinta tion."
"La vero
nome estas tro peniga por vi, sinjoro, ĉar kiel vi do aspektas! Vi estas laŭ
via tuta longeco eltranĉita el silkopapero, el flava silkopapero, tiel
siluetece kaj kiam vi paŝas, oni devas aŭdi vin ĉifiĝi. Pro tio estas ankaŭ
maljuste flamiĝi pri via teniĝo aŭ opinio, ĉar vi devas kliniĝi laŭ la aerfluo,
kiu ĝuste estas en la ĉambro."
"Mi ne komprenas
tion. Staras dise ja kelkaj homoj ĉi tie en la ĉambro. Ili metas siajn brakojn
ĉirkaŭ la dorsapogiloj de la seĝoj aŭ ili apogas sin kontraŭ la piano aŭ ili
levas glason hezite al la buŝo aŭ ili iras time en la apudan ĉambron kaj
lezinte sian dekstran ŝultron en la mallumo kontraŭ kesto, ili spirante pensas
ĉe la malfermita fenestro: Jen estas Venuso, la vesperstelo. Sed mi estas en
tiu ĉi societo. Se tio havas kuntekston, tiam mi ne komprenas ĝin. Sed mi eĉ ne
scias, ĉu tio havas kuntekston. - Kaj vidu, kara fraŭlino, el inter ĉiuj ĉi
homoj, kiuj laŭ sia malklareco kondutas tiel sendecide, eĉ ridinde, mi ŝajnas
sola inda aŭdi ion tute klaran pri mi. Kaj por ke eĉ tio estu plenigite de
agrablo, diru ĝin moke, tiel ke rimarkeble restu ankoraŭ io, kiel okazas ankaŭ
tra la gravaj muroj de interne elbrulinta domo. La vido estas nun apenaŭ
malhelpata, oni vidas dumtage tra la grandaj fenestrotruoj la nubojn de la
ĉielo kaj nokte la stelojn. Sed la nuboj estas ankoraŭ ofte dehakitaj de grizaj
ŝtonoj kaj la steloj formas nenaturajn konstelaciojn. - Kiel, se mi kiel
dankesprimo konfidus al vi, ke iam ĉiuj homoj, kiuj volas vivi, aspektos kiaj
mi; el flava silkpapero, tiel siluetaj, eltranĉitaj, - kiel vi rimarkis - kaj
kiam ili paŝas, oni aŭdos ilin ĉifiĝi. Ili ne estos aliaj ol nun, sed ili
aspektos tiaj. Eĉ vi, kara -."
Jen mi
rimarkis, ke la knabino ne plu sidis apud mi. Ŝi devis esti foririnta baldaŭ
post siaj lastaj vortoj, ĉar nun ŝi staris malproksime de mi ĉe fenestro,
ĉirkaŭata de tri junuloj, kiuj el altaj, blankaj kolumoj ride parolis.
Mi trinkis
post tio gaje glason da vino kaj iris al la pianisto, kiu tute apartigite estis
kapskue ludanta malĝojan pecon. Mi klinis min singarde al lia orelo, por ke li
ne ektimu kaj diris mallaŭte en la melodion de la peco:
"Havu la
bonecon, estimata sinjoro, kaj lasu min nun ludi, ĉar mi komencas feliĉi."
Ĉar li ne
reagis, mi staris certan tempon embarasite, sed poste iris, subpremante mian
timemon, de unu gasto al alia kaj diris okaze: "Hodiaŭ mi ludos pianon. Jes."
Ĉiuj ŝajnis
scii, ke mi ne kapablis tion, sed afable ridis pro la agrabla interrompo de
iliaj paroladoj. Sed ili fariĝis tute atentaj nur kiam mi diris tute laŭte al
la pianisto: "Havu la bonecon, estimata sinjoro, kaj lasu min nun ludi. Mi
nome komencas feliĉi. Temas pri triumfo."
La pianisto ja
ĉesis, sed li ne forlasis sian brunan benkon kaj ŝajnis ankaŭ ne kompreni min. Li
suspriris kaj kovris sian vizaĝon per siaj longaj fingroj.
Jam mi estis
iomete kompatema kaj volis lin kuraĝigi al ludo, kiam la dommastrino alvenis
kun grupo.
"Tio
estas kurioza ideo," diris ili kaj laŭte ridis, kvazaŭ mi volus entrepreni
ion nenaturan.
La knabino
alvenis ankaŭ, alrigardis min malestime kaj diris: "Bonvolu, sinjorina
moŝto, lasu lin do ludi. Li volas eble iel kontribui al la distriĝo. Tio estas
laŭdinda. Bonvolu, sinjorina moŝto."
Ĉiuj ĝojis
laŭte, ĉar ili kredis evidente kiel mi, ke tio estis ironio. Nur la pianisto
estis muta. Li tenis la kapon klinita kaj glitigis la montrofingron de sia
maldkstra mano sur la ligno de la benko, kvazaŭ li desegnus en sablo. Mi tremis
kaj metis, por tion kaŝi, miajn manojn en la pantalonpoŝojn. Mi ankaŭ ne plu
povis klare paroli, ĉar mia tuta vizaĝo volis plori. Pro tio mi devis elekti
miajn vortojn tiel, ke al la aŭskultantoj la ideo, ke mi volas plori, devis
ŝajni absurda.
"Sinjorina
moŝto," mi diris,"mi devas nun ludi, ĉar -" Ĉar mi forgesis la
tialon, mi sidiĝis subite ĉe la pianon. Jen mi ree komprenis mian situacion. La
pianisto leviĝis kaj senteme grimpis super la benkon, ĉar mi baris al li la
vojon. "Bonvolu estingi la lumon, mi povas ludi nur en mallumo." Mi
rektiĝis.
Jen du
sinjoroj kaptis la benkon kaj portis min tre malproksimen de la piano al la manĝotablo,
fajfante kanzonon kaj balancante min iomete.
Ĉiuj aspektis
aplaŭdeme kaj la fraŭlino diris: "Vidu, sinjorina moŝto, li ludis tute
bele. Mi sciis tion. Kaj vi tiom timis."
Mi komprenis
kaj dankis per reverenco, kiun mi plenumis bone.
Oni verŝis al
mi citronlimonadon kaj ruĝlipa fraŭlino tenis al mi la glason dumtrinke. La
dommastrino prezentis al mi ŝaŭmbakaĵon sur arĝenta telero kaj knabino en tute
blanka robo metis ĝin en mian buŝon. Ŝvela fraŭlino kun abunda blonda hararo
tenis vinbergrapolon super mi kaj mi bezonis nur depluki, dum ŝi rigardis min
ĉe tio en miajn retrocedantajn okulojn.
Ĉar ĉiuj tiom
bone traktis min, mi ja miris, ke ili unuanime retenis min, kiam mi ree volis
al la piano.
"Nun
sufiĉas," diris la dommastro, kiun mi ĝis nun ne rimarkis. Li eliris kaj
tuj revenis kun monstra cilindroĉapelo kaj flordesegnita kuprobruna surtuto. "Jen
viaj aĵoj."
Tio ja ne
estis miaj aĵoj, sed mi ne volis fari al li la penon ree rigardi. La dommastro
mem vestis al mi la surtuton, kiu sidis perfekte, premiĝante strete al mia
maldika korpo. Sinjorino kun boneca vizaĝo fermis la butonojn de la jako, iom
post iom sin klinante, laŭ ĝia tuta longeco.
"Do fartu
bone," diris la dommastrino, "kaj revenu baldaŭ. Vi estas ĉiam
bonvena, tion vi scias." Jen la tuta societo reverencis, kvazaŭ tio estus
tiel necesa. Mi provis tion ankaŭ, sed mia jako estis tro streta. Do mi prenis
mian ĉapelon kaj eliris tra la pordo eble tro mallerte.
Sed kiam mi
etpaŝe iris el la dompordo, surprizegis min la ĉielo kun luno kaj steloj kaj
granda volbaĵo kaj la Ringplaco8, kun urbodomo,
marikolono9 kaj preĝejo.
Mi iris
trankvile el la ombro en la lunlumon, malbutonumis la surtuton kaj varmigis
min; poste per levo de la manoj mi mutigis la muĝadon de la nokto kaj komencis
pripensi:
"Kion pri
vi, kial vi faras, kvazaŭ vi ekzistus reale. Ĉu vi volas kredigi min, ke mi
estas nereala, komike staranta sur la verda pavimo? Sed tamen estas jam antaŭ
longa tempo, ke vi ekzistis vere, vi ĉielo, kaj vi Ringplaco neniam vere
ekzistis."
"Estas ja
vere, daŭre vi superas min, sed tamen nur kiam mi lasas vin trankvilaj."
"Dank' al
dio, luno, vi ne plu estas luno, sed eble mi estas malĝentila nomi vin
lunnomatan ankoraŭ luno. Kial vi ne plu estas tiel orgojla, kiam mi nomas vin
"forgesita paperlaterno en kurioza koloro". Kaj kial vi preskaŭ
retiriĝas, kiam mi nomas vin "marikolono" kaj mi ne plu rekonas vian
minacan sintenon marikolono, kiam mi nomas vin "luno, kiu ĵetas flavan
lumon".
"Vere ŝajnas nun, ke pensado pri vi ne
bonfartigas vin; viaj kuraĝo kaj sano malpliiĝas."
"Dio, kiom prospere devas esti, se pensanto
lernas de ebriulo!"
"Kial ĉio
fariĝis silenta. Mi kredas, ke ne plu estas vento. Kaj la dometoj, kiuj ofte
kvazaŭ sur etaj radoj ruliĝas tra la placo, estas tute fiksramitaj - Silentu -
Silentu - oni tute ne plu vidas la fajnan, nigran strion, kiu alie disigas ilin
de la grundo."
Kaj mi
ekkuris. Mi kuris senbare trifoje ĉirkaŭ la granda placo, kaj ĉar mi ne
renkontis ebriulon, mi kuris, sen malpliigi la rapidon kaj sen senti penon,
kontraŭ la Karlostraton10. Mia ombro kuris ofte pli malgranda ol mi
apud mi ĉe la muro, kvazaŭ en kavovojo inter muro kaj stratogrundo.
Kiam mi
preterpasis la domon de la fajrobrigado, mi aŭdis bruon devenanta de la
Malgranda Ringo11, kaj kiam mi tien envojiĝis, mi vidis ebriulon stari ĉe kradaĵo
de puto, tenante la brakojn horizontalaj kaj per la piedoj, kiuj troviĝis en
lignaj pantofloj, stamfante sur la teron.
Mi unue haltis
por trankviligi mian spiradon, poste mi iris al li, deprenis mian cilindran
ĉapelon de la kapo kaj prezentis min:
"Bonan
vesperon, delikata nobela moŝto, mi estas dudektri-jara, sed mi ankoraŭ ne
havas nomon. Sed vi certe venas kun mirigaj, eĉ kanteblaj nomoj el tiu granda
urbo Parizo. La tute nenatura odoro de la glitpaŝa kortego de Francujo ĉirkaŭas
vin."
"Vi certe
vidis kun viaj ŝminkitaj okuloj tiujn grandajn damojn, kiuj jam staras sur la
alta kaj hela teraso, en svelta talio ironie retrorigardante, dum la fino de ilia
ankaŭ sur la ŝtuparo sternita pentrita trenaĵo kuŝas ankoraŭ sur la sablo de la
ĝardeno. - Ĉu ne, sur longaj stangoj, ĉie dissemitaj, servistoj tretas en
grizaj maldece tajloritaj frakoj kaj blankaj pantalonoj, kun la kruroj ĉirkaŭ
la stangoj, sed la supran korpoparton ofte klinitaj malantaŭen kaj flanken, ĉar
ili devas per ŝnuregoj levi de la tero kaj alten streĉi gigantajn grizajn
toltukojn, ĉar la granda damo deziras nebulan matenon."
Ĉar li ruktis,
mi diris preskaŭ ektimigite: "Vere, ĉu estas la vero, vi venas sinjoro el
nia Parizo, el la ŝtorma Parizo, aĥ, el tiu reviga hajlovetero?"
Kiam li ree
ruktis, mi diris embarase: "Mi scias, okazas al mi granda honoro."
Kaj mi
butonumis rapidfingre mian surtuton, poste mi parolis arde kaj timeme:
"Mi scias,
vi ne konsideras min inda je respondo, sed mi devus vivi plorindan vivon, se mi
hodiaŭ ne demandus vin."
"Mi petas
vin, tiel ornamita moŝto, ĉu estas vere, kion oni rakontis al mi. Ĉu en Parizo
ekzistas homoj konsistantaj nur el ornamitaj vestaĵoj kaj ĉu ekzistas tie
domoj, kiuj havas sole portalojn kaj ĉu estas vere, ke dum somertagoj la ĉielo
super la urbo estas fuĝe blua, plibeligita nur per alpremitaj blankaj nubetoj,
kiuj havas ĉiuj la formon de koroj? Kaj ĉu ekzistas tie panoptiko kun granda furoro,
en kiu staras nur arboj kun la nomoj de la plej famaj herooj, krimuloj kaj
enamiĝintoj sur etaj alpendigitaj tabuloj."
"Kaj jen
ankoraŭ tiu novaĵo! Tiu evidente mensoga novaĵo!"
"Ĉu ne,
tiuj stratoj de Parizo estas subite disbranĉiĝintaj; ili estas maltrankvilaj,
ĉu ne? Ne ĉiam estas ĉio en ordo; ja kiel povus esti! Okazas foje akcidento,
homoj kolektiĝas, venantaj el la flankstratoj kun la grandurba paŝo, kiu nur
malmulte tuŝas la pavimon; ĉiuj ja estas sciemaj, sed ankaŭ timas seniluziiĝon;
ili spiras rapide kaj antaŭstreĉas siajn malgrandajn kapojn. Sed se ili tuŝas
unu la alian, tiam ili profunde kliniĝas kaj petas pardonon: 'Mi tre bedaŭras,
- ĝi okazis senintence - la homamaso densas, pardonu mi petas - estis tre
mallerte de mia flanko - mi tion koncedas. Mia nomo estas - mia nomo estas
Jerome Faroche, spickomercisto mi estas, en la rue du Cabotin - permesu, ke mi
invitu vin morgaŭ por tagmanĝi - ankaŭ mia edzino tiel tre ĝojus.' Tiel ili
parolas, dum la strato estas tamen surdigita kaj la fumo de la kamenoj falas
inter la domojn. Jen kiel statas. Kaj ĉu eblus, ke jen sur homplena bulvardo de
eleganta kvartalo du veturiloj haltas. Servistoj gravmiene malfermas la
pordojn. Ok noblaj sibiraj luphundoj dancetas malsupren kaj bojante hastas tra
la veturejo salte. Kaj jen oni diras, ke tio estas maskitaj junaj parizaj
dandoj."
Li havis la
okulojn preskaŭ fermitaj. Kiam mi silentis, li enbuŝigis ambaŭ manojn kaj
tiregis ĉe la malsupra makzelo. Lia vestaĵo estis tute kotkovrita. Oni eble
elĵetis lin el vinejo kaj li ankoraŭ ne konsciiĝis pri tio.
Estis eble tiu
malgranda, tute trankvila paŭzo inter tago kaj nokto, kie la kapo al ni, sen ke
ni atendus tion, pendas en la nuko kaj kie ĉio, sen ke ni rimarkus tion,
haltas, ĉar ni ne rigardas ĝin, kaj jen malaperas. Dum ni restas solaj kun
kurbiĝinta korpo, poste ĉirkaŭrigardas sed nenion plu vidas, ankaŭ ne plu
sentas reziston de la aero, sed interne tenas nin al la memoro, ke en certa
distanco de ni staras domoj kun tegmentoj kaj bonŝance angulaj kamentuboj, tra
kiuj la mallumo fluas en la domojn, tra la subtegmentaj ĉambretoj en la
diversajn ĉambrojn. Kaj estas feliĉe, ke morgaŭ estos tago, dum kiu, kiom ajn
nekredeble ĝi estu, oni povos ĉion vidi.
Jen la ebriulo
alten tiregis siajn brovojn, tiel ke inter ili kaj la okuloj estiĝis brilo, kaj
deklaris intermite: "Jen kiel statas nome - mi nome estas dormema, pro tio
mi iros dormi. - Mi nome havas bofraton ĉe la Vencelplaco12 - tien mi iros, ĉar
tie mi loĝas, ĉar tie mi havas mian liton. - Mi iras nun. - Mi nome nur ne
scias, kiel li nomiĝas kaj kie li loĝas - ŝajnas al mi, ke mi forgesis tion -
sed ne gravas, ĉar mi eĉ ne scias, ĉu entute mi havas bofraton. - Nun mi nome
iras. - Ĉu vi kredas, ke mi trovos lin?"
?
Al tio mi diris senhezite: "Tio estas certa. Sed
vi venas el fremdlando kaj via servistaro hazarde ne estas kun vi. Permesu ke
mi gvidu vin."
Li ne
respondis. Tiam mi etendis al li mian brakon, por ke li interligu la sian.
Sed mi provis jam dum certa tempo vigligi min. Mi
frotis mian korpon kaj diris al mi:
"Estas
urĝa tempo ke vi parolu. Vi estas ja jam embarasita. Ĉu vi sentas vin
altrudita? Atendu do! Vi ja konas tiajn situaciojn. Pripensu senhaste! Ankaŭ la
ĉirkaŭaĵo atendos."
"Estas
kiel en la societo de la lasta semajno. Iu laŭtlegas ion el kopio. Unu paĝon mi
mem kopiis laŭ lia peto. Kiam mi legas la skribaĵon sub la paĝoj skribitaj de
li, mi ektimas. ĝi estas senbaza. La homoj klinas sin super ĝi de la tri
flankoj de la tablo. Mi ĵuras plorante, ke ĝi ne estas mia skribo."
"Sed kial
tio similu al io de hodiaŭ. Estas ja nur pro vi, ke estiĝas enbarita
interparolado. Ĉio estas paca. Streĉu do iom viajn fortojn, mia kara! - Vi certe
trovos obĵeton. - Vi povas diri: 'Mi estas dormema. Mi havas kapdoloron. Adiaŭ.'
Rapide, do rapide. Rimarkigu vin! - Kio estas tio? Ree obstakloj kja obstakloj?
Kion vi memoras? - Mi memoras altebenaĵon, kiu altigis sin kontraŭ la granda
ĉielo kiel ŝildo de la tero. Mi vidis ĝin de monto kaj prepariĝis por tramigri
ĝin. Mi ekkantis."
Miaj lipoj
estis sekaj kaj malobeemaj, kiam mi diris:
"Ĉu oni
ne povus vivi alie?"
"Ne,"
diris li demande, ridete.
"Sed kial
vi preĝas vespere en la preĝejo, "demandis mi poste, dum ĉio inter mi kaj
li kolapsis, kion mi ĝis nun kvazaŭ dormante apogis.
"Ne, kial
ni parolu pri tio. Vespere neniu, kiu vivas sola, portas respondecon. Oni timas
kelkion. Ke eble la korpeco malaperas, ke la homoj estas vere tiaj, kiaj ili ŝajnas
en la krepusko, ke oni ne rajtas iri senbastone, ke eble estus bone iri en la
preĝejon kaj krie preĝi por esti rigardata kaj ricevi korpon."
Ĉar li tiel
parolis kaj poste silentis, mi elpoŝigis mian ruĝan poŝtukon kaj ploris
klinite.
Li ekstaris,
kisis min kaj diris:
"Kial vi
ploras? Vi estas granda, tion mi amas, vi havas longajn manojn, kiuj kondutas
preskaŭ viavole; kial vi ne ĝojas pri tio. Portu ĉiam malhelkolorajn
manikrandojn, tion mi konsilas al vi. - Ne - mi flatas vin kaj tamen vi ploras?
Tiun malfacilon de la vivo vi tamen portas tute dece."
"Ni
konstruas envere neuzeblajn militmaŝinojn, turojn, murojn, kurtenojn el silko
kaj ni povus multe miri pri tio, se ni havus tempon por tio. Kaj ni konservas
nin ŝvebe, ni ne falas, ni flugilbatas, kvankam ni estas pli malbelaj ol
vespertoj. Kaj jam apenaŭ iu povas dum bela tago malhelpi nin diri: 'Ho dio,
hodiaŭ estas bela tago.' Ĉar jam ni estas akomodintaj nin sur nia tero kaj
vivas surbaze de nia konsento."
"Ĉar ni
estas kiel arbotrunkoj en la neĝo. Ili kuŝas ja ŝajne nur glate sur ĝi kaj oni
pensas, ke oni povus per eta puŝo forŝovi ilin. Sed ne, tion oni ne povas, ĉar
ili estas firme ligitaj kun la grundo. Sed vidu, eĉ tio estas nur ŝajna."
Pripensado
malhelpis min plori: "Estas nokto kaj neniu povos morgaŭ riproĉi al mi,
kion mi nun povus diri, ĉar ĝi povas ja esti parolata dumdorme."
Tiam mi diris:
"Jes, estas tio, sed pri kio ni parolis. Ni ja ne povis paroli pri la
prilumado de la ĉielo, ĉar ni staras ja en la profundo de domkoridoro. Ne -
tamen ni povintus paroli pri tio, ĉar ĉu ni ne estas en nia interparolado tute
sendependaj, ĉar ni celas nek celon nek veron, sed nur ŝercon kaj distriĝon. Sed
ĉu vi ne povus tamen rerakonti al mi la historion pri la virino en la ĝardeno. Kiom
admirinda, kiom saĝa estas tiu virino! Ni kondutu laŭ ŝia ekzemplo. Kiom mi
ŝatas ŝin! Kaj krome estas ankaŭ bone, ke mi renkontis kaj tiel kaptis vin. Estis
por mi granda plezuro, esti parolinta kun vi. Mi aŭdis kelkion al mi ĝis nun
eble intence nekonatan - mi ĝojas."
Li aspektis
kontenta. Malgraŭ ke tuŝado kun homa korpo ĉiam embarasigas min, mi devis lin
brakumi.
Poste ni
elpaŝis el la koridoro sub la ĉielon. Kelkajn disbatitajn nubetojn mia amiko forblovis,
tiel ke nun prezentiĝis al ni la seninterrompa areo de la steloj. Mia amiko
paŝis pene.
Jen ĉio estis kaptita de rapideco kaj falis en la
foron. La akvo de la rivero estis tirata suben al falo, volis sin reteni, ankaŭ
ŝanceliĝis ankoraŭ ĉe la dispeciĝinta rando, sed poste disfalis en pecegojn kaj
fumon.
La dikulo ne
povis paroli plu, sed li devis turniĝi kaj malaperi en la laŭta rapida
akvofalo.
Mi, kiu
spertis tiom da amuzaĵoj, staris ĉe la bordo kaj vidis tion. "Kion faru
niaj pulmoj," mi kriegis, kriegis "se vi spiras rapide, vi sufokiĝas
pro vi, pro internaj venenoj; se vi spiras malrapide, vi sufokiĝas pro
nespirebla aero, pro la ribelantaj aĵoj. Sed se vi volas serĉi vian rapidon, vi
pereas jam pro la serĉado."
Ĉe tio la
bordoj de tiu ĉi rivero etendiĝis senmezure kaj tamen mi tuŝis la feron de pro
malproksimeco eta vojmontrilo per mia mano. Tio estis al mi nun ne tute
komprenebla. Mi estis ja malgranda, preskaŭ pli malgranda ol kutime kaj arbusto
kun blankaj rozfruktoj, kiu tute rapide skuis sin, superstaris min. Mi vidis
tion, ĉar antaŭ momento ĝi estis proksime apud mi.
Sed tamen mi
eraris, ĉar miaj brakoj estis tiom grandaj kiom la nuboj de senĉesa pluvado,
sed ili estis pli hastemaj. Mi ne scias, kial ili volis dispremi mian
kompatindan kapon.
Tiu estis ja
tiom malgranda, kiom formik-ovo, sed ĝi estis nur iomete damaĝita, pro tio ne
plu perfekte ronda. Mi plenumis per ĝi petantajn turniĝojn, ĉar la esprimo de
miaj okuloj ne estus rimarkebla, tiom etaj ili estis.
Sed miaj
gamboj, sed miaj nekredeblaj gamboj kuŝis super la arbarplenaj montoj kaj
ombris la vilaĝajn valojn. Ili kreskis, ili kreskis! Jam ili etendiĝis en la
spacon, kiu ne plu posedis pejzaĝon, jam delonge ilia longeco superis la
vidakrecon de miaj okuloj.
Sed ne, ne
estas tio - mi estas ja malgranda, provizore malgranda - mi ruliĝas - mi
ruliĝas - mi estas lavango en montaro! Bonvolu, preterpasantaj homoj, estu tiel
afablaj, diru al mi, kiom granda mi estas, mezuru al mi tiujn brakojn, la gambojn.
"Kiel do statas," diris mia konatulo, kiu
venis kun mi el la societo kaj trankvile paŝis apud mi sur vojo de la
Laŭrencomonto. "Haltu fine iomete, por ke mi konsciiĝu pri tio. - Sciu ke
mi havas ion por plenumi. Tio estas tre peniga - tiu eble malvarma kaj ankaŭ
priradiata nokto, sed tiu malkontenta vento, kiu ŝajnas foje eĉ ŝanĝi la
pozicion de la akacioj."
La lunombro de
la ĝardenistodomo estis streĉita super la iom volbitan vojon kaj ornamita per
la malmulta neĝo. Kiam mi ekvidis la benkon starantan apud la pordo, mi montris
al ĝi per levita mano, ĉar mi ne estis kuraĝa kaj atendis riproĉojn, pro tio
metis mian maldekstran manon sur mian bruston.
Li eksidis
tedite, sen atenti siajn belajn vestaĵojn kaj mirigis min, kiam li premis siajn
kubutojn kontraŭ siaj koksoj kaj metis sian frunton en la kurbigitajn
fingropintojn.
"Jes, nun
mi volas diri tion. Sciu ke mi vivas regule, nenio riproĉindas, ĉio okazas, kio
estas necesa kaj agnoskita. La malfeliĉo, al kiu oni estas kutimiĝinta en la socio,
kun kiu mi rilatas, ne domaĝis min, kiel mia ĉirkaŭaĵo kaj mi vidis
kontentigite, kaj ankaŭ tiu ĝenerala feliĉo ne retenis sin kaj mi mem rajtis
paroli pri ĝi en malgranda rondo. Bone, mi ankoraŭ neniam estis vere
enamiĝinta. Mi bedaŭris tion kelfoje, sed uzis tiun parolmanieron, kiam mi
bezonis ĝin. Nun mi devas diri: Jes, mi estas enamiĝinta kaj eble nervoza pro
enamiĝinteco. Mi estas amanto de ardo, kian la knabinoj deziras. Sed ĉu mi ne
devintus konsideri, ke ĝuste tiu antaŭa manko donis al miaj kondiĉoj esceptan
kaj gajan, aparte gajan turnon?"
"Estu nur
trankvila," mi diris indiferente kaj pensante nur pri mi, "via
amatino estas ja bela, kiel mi devis aŭdi."
"Jes, ŝi
estas bela. Kiam mi sidis apud ŝi, mi ĉiam pensis nur: 'Tiu risko - kaj mi aŭdacu
- jen mi entreprenas marveturadon - trinkas vinon el galonoj.' Sed kaim ŝi
ridas, ŝi ne montras siajn dentojn, kiel oni ja atendus, sed oni vidas nur la
malhelan stretan kurbitan buŝaperturon. Tio aspektas ruze kaj senile, kvankam
ŝi dumride retroklinigas la kapon."
"Mi ne
povas nei tion," diris mi suspire, "verŝajne mi ankaŭ vidis tion, ĉar
ĝi certe estas okulfrapa. Sed ne estas nur tio. Knabinbeleco entute! Ofte,
vidante vestaĵojn kun plej diversaj faldoj, ruŝoj kaj pendaĵoj, kiuj sur belan
korpon kuŝiĝas bele, tiam mi pensas, ke ili ne longe konserviĝas tiaj, sed
ricevas faldojn ne plu gladeblajn, ricevas polvon, kiu, dike en la ornamaĵo, ne
plu forigeblas, kaj ke neniu emus fariĝi tiom malgaja kaj ridinda vestante
ĉiumatene la saman altvaloran robon kaj vespere demetante. Sed mi vidas
knabinojn, kiuj certe estas belaj kaj montras multoble ĉarmajn muskolojn kaj
maleoletojn, streĉitan haŭton kaj amasojn da delikataj haroj, kaj tamen ĉiutage
aperas en tiu sola natura maskokostumo, en la samajn manplatojn metas ĉiam la
saman vizaĝon kaj reflektigas en sia spegulo. Nur kelkfoje vespere, kiam ili
malfrue revenas de festo, en spegulo ĝi ŝajnas al ili eluzita, ŝvelinta, polva,
de ĉiuj jam vidita kaj apenaŭ plu portebla."
"Sed
dumvoje mi plurfoje demandis vin, ĉu vi trovas la knabinon bela, sed vi ĉiam
turniĝis al la alia flanko sen respondi al mi. Diru, ĉu vi celas ion malican?
Kial vi ne konsolas min?"
Mi boris miajn
piedojn en la ombron kaj diris atente: "Vi ne bezonas konsolon. Vi estas
ja amata." Ĉe tio mi tenis mian per bluaj vinberoj desegnita
poŝtukon antaŭ la buŝon, por ne malvarmumiĝi.
Nun li turnis
sin al mi kaj apogis sian dikan vizaĝon ĉe la malalta apogilo de la benko:
"Sciu, ke ĝenerale mi havas ankoraŭ tempon, mi povas tiun komencan amon
ankoraŭ fini per fiago aŭ per malfidelaĵo aŭ per forveturo en foran landon. Ĉar
vere, mi ege dubas ĉu mi eniru tiun ekscitiĝon. Tie estas nenio certa, neniu
povas indiki direkton kaj daŭron kun certeco. Kiam mi iras en vinejon, kun la
intenco ebriiĝi, tiam mi scias, ke tiun vesperon mi estos ebria, sed en mia
kazo! Post semajno ni volas ekskursi kun amika familio, ĉu tio ne donas en la
koro fulmotondron por du semajnoj. La kisoj de ĉi vespero igas min dormema por
ricevi spacon por senbridaj sonĝoj. Mi spitas tion kaj faras noktpromenadon,
jen okazas, ke mi estas senĉese maltrankvila, ke mia vizaĝo estas malvarma kaj
varma kiel post ventopuŝoj, ke mi devas ĉiam tuŝi rozkoloran banton en mia
poŝo, havas plej grandajn antaŭtimojn pri mi, sed ne povas reagi al ili kaj eĉ
vin, sinjoro, eltenas, dum mi alie certe neniam parolus kun vi tiom
longe."
Mi sentis tre
malvarme kaj jam la ĉielo iomete kliniĝis en blanka koloro: "Jen helpos
nenia fiago, nenia malfidelaĵo aŭ forveturo en foran landon. Vi devos murdi
vin," diris mi kaj krome ridetis.
Vidalvide de
ni ĉe la alia rando de la aleo staris du arbustoj kaj malantaŭ tiuj arbustoj
sube estis la urbo. Ĝi estis ankoraŭ iomete prilumata.
"Bone,"
kriis li kaj frapis la benkon per sia malgranda firma pugno, kiun li tamen tuj
lasis kuŝi, "sed vi vivas. Vi ne murdas vin. Neniu amas vin. Vi atingas
nenion. La venontan momenton vi ne povas regi. Jen vi tiel parolas al mi, vi
fia homo. Vi ne povas ami, nenio ekscitas vin krom angoro. Rigardu do, mian
bruston."
Jen li rapide
malfermis sian jakon kaj sian veŝton kaj sian ĉemizon. Lia brusto estis
efektive larĝa kaj bela.
Mi komencis
rakonti: "Jes, tiaj spitaj statoj venas sur nin de tempo al tempo. Tiel mi
estis tiun ĉi someron en vilaĝo. Tiu situis ĉe rivero. Mi memoras tute precize.
Ofte sidis en tordita pozicio sur benko ĉe la bordo. Estis ankaŭ strandhotelo
tie. Oni aŭdis tie ofte violinludado. Junaj fortaj homoj parolis tie en ĝardeno
ĉe tabloj antaŭ biero pri ĉasado kaj aventuroj. Kaj tiam estis tie ĉe al alia
bordo tiel nubecaj montoj."
Mi jen
ekstaris kun lace grimaca buŝo, paŝis en la gazonon post la benko, disrompis
ankaŭ kelkajn prineĝitajn branĉetojn kaj diris poste al mia konatulo enorelen:
"Mi estas fianĉo, mi konfesas tion."
Mia konato ne
miris pri tio, ke mi estis stariĝinta: "Ĉu vi estas fianĉo?" Li tie
sidis vere tute malforte, apogita nur per la apogilo. Poste li deprenis la
ĉapelon kaj mi vidis lian hararon, kiu bonodore kaj bele kombite finis la
rondan kapon sur la karno de la kolo en akre rondita linio, kiel oni ŝatis tion
en tiu vintro.
Mi ĝojis, ke
mi tiom saĝe respondis al li. "Jes," mi diris al mi, "kiel li do
ĉirkaŭiras en la socio kun fleksiĝema kolo kaj liberaj brakoj. Li povas konduki
damon per bona interparolado meze tra salonego kaj tute ne maltrankvilas lin,
ke antaŭ la domo falas pluvo aŭ ke tie staras timemulo aŭ okazas io alia
mizeraĵo. Ne, li kliniĝas egale bele antaŭ la damoj. Sed nun li sidas
tie."
Mia konatulo
viŝis per batista tuko sian frunton. "Bonvolu," diris li, "metu
vian manon iomete sur la frunton. Mi petas vin." Kiam mi ne tuj faris
tion, li interplektis siajn manojn.
Kvazaŭ nia
zorgo mallumigintus ĉion, ni sidis supre sur la monto, kiel en malgranda
ĉambro, kvankam ni ja antaŭe rimarkis lumon kaj venton de la mateno. Ni estis
proksime kune, malgraŭ ke ni tute ne amis unu la alian, sed ni ne povis multe
malprokismiĝi unu de la alia, ĉar la muroj estis realaj kaj firme metitaj. Sed
ni rajtis konduti ridinde kaj sen homa digno, ĉar ni ne devis honti antaŭ la
branĉoj super ni kaj antaŭ la arboj, kiuj staris fronte al ni.
Jen mia konato
tiris senorname el sia poŝo tranĉilon, malfermis ĝin mediteme kaj poste puŝis
ĝin kvazaŭ lude en sian maldekstran supran brakon kaj ne deprenis ĝin. Tuj
fluis sango. Liaj rondaj vangoj palis. Mi eltiris la tranĉilon, distranĉis la
manikon de la vintra jako kaj de la frako, disŝiris la ĉemizmanikon. Kuris
poste mallongan distancon la vojon suben kaj supren por vidi, ĉu estas iu por
helpi min. Ĉia branĉaĵo estis preskaŭ akre videbla kaj senmova. Poste mi suĉis
iomete ĉe la profunda vundo. Jen mi memoris la ĝardenistodometo. Mi kuris la
ŝtuparon supren, kiu kondukis al la altigita gazono ĉe la maldekstra flanko de
la domo, mi urĝe kontrolis la fenestrojn kaj pordojn, mi sonorigis kolere kaj
stamfante, kvankam mi estis tuj vidinta, ke la domo estas neloĝata. Poste mi
zorgis pri la vundo, kiu sangis en maldika fluo. Mi malsekigis lian tukon en la
neĝo kaj mallerte bandaĝis lian brankon.
"Kara vi,
kara vi," mi diris, "pro mi vi vundis vin. Vi estas tiom bele
situita, ĉirkaŭata de afabluloj, vi povas promeni dum la hela tago, kiam multaj
homoj videblas zorge vestitaj ie kaj tie inter tabloj aŭ sur montaj vojoj. Pensu
nur, printempe ni veturosen la arboĝardenon, ne ni ne veturos, tio estas
bedaŭrinde ja vera, sed vi kun Anjo veturos ĝoje kaj trote. Ho jes, kredu min,
mi petas vin, kaj la suno montros vin plej bele al ĉiuj homoj. Ho tie estas
muziko, oni aŭdas la ĉevalojn de malproksime, ne necesas zorgo, tie estas
kriado kaj gurdoj ludas en la aleoj."
"Ho
dio," diris li, ekstaris, apogis sin ĉe mi kaj ni iris; "tie ja ne
estas helpo. Tio ne povus ĝojigi min. Pardonu min. Ĉu estas jam malfrue? Eble
morgaŭ matene mi faru ion. Ho dio."
Lanterno proksime
de la muro brulis supre kaj metis la ombron de la trunkoj super vojon kaj
blankan neĝon, dum la ombro de la diversa branĉaro defleksigite kuŝis kvazaŭ
disrompite sur la deklivo.
Titoloj de
tiu cxi pagxo en la germana originalo (kaj en Esperanta traduko):
(el: Franz
Kafka: Smtliche Erzhlungen)
III. Die
Erzhlungen aus dem Nachla (III. La rakontoj postlasitaj)
1. Beschreibung eines Kampfes (1. Priskribo de batalo)
I
II
Belustigungen oder Beweis dessen, da es unmglich ist zu leben. (II Amuzigxoj aw pruvo ke estas neeble vivi)
1. Ritt (1. rajdado)
2. Spaziergang (2. promenado)
3. Der Dicke (3. la dikulo)
a Ansprache an die Landschaft (a parolado al
la pejzagxo)
b Begonnenes Gesprch mit dem Beter (b
komencita interparolado kun la pregxanto)
c Geschichte des Beters (c historio de la
pregxanto)
d Fortgesetztes Gesprch zwischen dem Dicken und dem Beter (d dawrigita interparolo inter la dikulo kaj la
pregxanto)
4. Untergang des Dicken (4. pereo de la dikulo)
III
Tradukita el la germana originalo de Vilhelmo Lutermano,
novembre 2000.
Kopirajto pri tiu cxi traduko cxe Vilhelmo Lutermano
11/2000
Tiu ĉi teksto estas kruda
elgermanigo ankoraŭ sen kontrollegado. Ĝi bezonas unue germanlingvan kontrolleganton
por certigi la ĝustecon de la traduko, due negermanlingvan (prefere
negxermanlingvan) kontrolleganton por elsarki internacie ne kompreneblajn
germanismojn, mallertaĵojn ktp.
Mi petas vin direkti viajn konsilojn al jena retadreso: mailto:vilhelmo@multimania.com
Antaŭdanke salutas vin
la tradukinto
Vilhelmo Lutermano.
Notoj:
1. En la originalo: Laurenziberg
2. En la originalo: Ferdinandstrae
3. En la originalo: Schtzeninsel
4. En la originalo: Uhr des Mhlenturms
5. En la originalo: Karlsbrcke
6. En la originalo: Karlsgasse
7. En la originalo: Kreuzherrenkirche
8. En la originalo: Ringplatz
9. En la originalo: Mariensule
10. v. 6.
11. En la originalo: vom kleinen Ring her (Kleiner
Ring)
12. En la originalo: Wenzelsplatz