reen al Straŭso

La virino sur la pramo
 

 

Mi venis al Istanbulo nur por unu tago por partopreni la enterigon de turka amiko, kiu, mirinda aktoro, alttalenta lirikisto, dum certa tempo apartenis al miaj plej intimaj rilatoj. Ankoraŭ junaĝa, li kelkajn tagojn antaŭe mortis pro la sekvoj de aŭtoakcidento. La enterigo okazis en la Granda Tombejo de Üsküskdar, je la azia bordo de la urbo, kie E. kun sia edzino kaj siaj infanoj dum la lastaj jaroj loĝis en malgranda domo. Estis nebuleca dimanĉmateno en frua septembro; peza sufokiga vetero premis evidente jam de pluraj tagoj super la plumbe griza Bosporo. Nekonata al la funebra komunumo kiel ankaŭ al liaj plej proksimaj amikoj, mi tenis min iom kaŝite en la fono kaj ne partoprenis la veran entombigan ceremonion. Nur kiam la kunveno estis dissolviĝinta, mi alpaŝis sole la tombon, antaŭ la ĉerkon superŝutitan de floroj kaj kapvestaĵoj kaj memoris la feliĉajn kunvenojn dum lia restado en Germanio, kiuj farintis nin nesepareblaj amikoj. Nur nun superis min funebro kaj adiaŭa doloro, krome la amara sento, ke dum la lastaj jaroj mi ne sufiĉe okupiĝis pri li.

Horon poste mi forlasis obtuze kaj sen rigardo la tombejon kaj repaŝis al la pramo, kiu ligas la azian parton de la urbo kun la eŭropea kaj proksime de la altoponto traveturas la trankvilan marbrakon. Absorbita de funebro kaj malĝojo, mi apenaŭ perceptis la fremdan, gravan ĉirkaŭon kaj nur svage, ke malmultaj flughoroj translokigis min dehejme en la orienton. De la fama Ora Urbo mi vidis ĝis nun nur la plej aĉajn grizaĵojn de la novkonstruitaj kvartaloj. Tiel ankaŭ eblis, ke sur la ferdeko de la pramo iu de kelka tempo tenis sin konstante ĉe mia flanko, ja staris preskaŭ kiel apartena apud mi, sen ke mi tion tuj rimarkis. Nur kiam la pramo albordiĝis sube de moskeo kaj la pasaĝeroj jam kolektiĝis ĉe la elirejo, mi vidis sub mi la karnokolorajn, matlakitajn duonŝuojn, kiuj konfide akompanis min, ilian fajnan, aĵuran langon, poste ankaŭ la netravideblajn bejajn ŝtrumpojn, la trikvarone longan, malhelbrunan jupon kun ludeca flankfaldo - kaj ne pli; ĉar mi troviĝis en animstato, kiu ne volis permesi al mi plian levon de la kapo, eĉ se mi havintus la volon por tio, kaj eĉ tute ne por interesiĝi pri ia fremdulo. Sed kiam mi forlasis la pramon, mi devis konstati, ke la karnokoloraj ŝuoj elaste adaptiĝis al miaj paŝoj. Mi paŝis sur la placon antaŭ la albordiĝa ponteto, kaj ili estis daŭre apud mi, kvankam la grapolo da pasaĝeroj, kiu antaŭe nin kuntenis, delonge dissolviĝis. Mi haltis, kaj same kondutis la sveltaj, nekonataj kruroj vestitaj tute ne laŭ la landa gusto. Komuna haltado, komuna plupaŝado, kaj tio en tiom senemocia agordo, kvazaŭ ĉi tie du homoj farintus jam multmilajn paŝojn kune! Sed en tiu momento ne estis mia afero miri pli ol funebri. Kaj pro tio tiu kunema akompano ne povis kaj ne rajtis ĉesigi mian meditadon, mian memoradon. Tamen estis ja mistere, kiel tiuj adaptitaj paŝoj enlulis min en senton de konfido kaj profunda konateco. Kvazaŭ niaj ritmoj - ĉirkaŭirante kutimon kaj vivodaŭron - trovintus sin tiel profunde, ke ni nun tuj plenumis la karakteron kaj kondutmanieron de longjara aparteneco. Ĉar ne la nekonatino kondukis aŭ delogis min, tiel malmulte kiel mi tiris ŝin kun mi, sed niaj interkonsentitaj paŝoj aldirektis memtrovitan celon. (Tio cetere ne povis esti mia hotelo, kiu troviĝis sur altaĵo ĉe la centra Taksim-placo, dum nia vojo kondukis nin en la ebeneĵo, laŭ la Bosporo, evidente al antaŭurba kvartalo.)

Post ioma tempo mi sentis, ke la plej amara funebro iomete mildiĝis, la pentokramfo iom malpli intensis. Eĉ spuro da konsoliĝo aperis, nome ke mi en fremdlando, dum tiu peza kaj aĉa tago ne tutsole paŝis tie kaj ke mi, kvankam en malklara maniero, ne bezonis plu zorgi pri io ajn. Almenaŭ tiom longe, kiom daŭros tiu ĉi profundkomuna, senpretenda irado. Tamen mi kiel antaŭe ne estis en la animstato por rektigi mian kapon. Kiel iu, kiu pro rigidiga nuko devas konstante kurbiĝi, mi simple ne kapablis levi la rigardon pli alten ol al ŝiaj genuoj por fine vidi tiun hazardan, praintiman personon.

Sed montriĝis, ke almenaŭ al ŝi la celo estis antaŭe konata, kiun nur ŝajne mem elektis la regulcirkvito1 de nia reciproka akompano. Ĉar post ioma tempo estis ŝi, kiu haltis por transiri la straton, kaj mi sekvis ŝin nun jam senvole. Ni atingis baldaŭ domon iom retiritan, kies altecon kaj amplekson mi sen suprenrigardi ja ne povis pritaksi, sed temis certe pri unu el tiuj du- ĝis trietaĝaj konstruaĵoj, modesta eldono eble de tiuj malbelaj, malkaraj betonkuboj, kiuj esence kontribuis al la seniluziiga impreso, kiun faris al mi la urbo de la sultanoj, odaliskoj kaj pompaj fabeloj.

La ĉambro, kiun ni poste eniris tra neŝlosita vitropordo, similis al la drinkejo de iama kafejo; ĉiukaze ni preterpasis dekstre verŝotablon, super kiu lumis malgraŭ la sufiĉa taglumo laktoblankaj neontuboj. Mi vidis vicon da aĉe plastaj taburetoj stakitaj unu sur la alia, mi vidis sub mi rompitan linoleoplankon, gazetoj kaj elektraj kabloj kuŝis dise sur la kota planko kaj nombro da aliaj restaĵoj indikis, ke tiu ĉi gastejo jam certan tempon ne plu ĝuis publikan uzadon. Mia gvidantino - kiel mi nun tamen devas nomi ŝin - surpaŝis spiralan metalŝtuparon, kiu atingis superan etaĝon, ŝi nun senhezite antaŭiris min, nenio restis plu de egaleca akompano. La ĉambro, kiun ŝi tuj poste malfermis al ni, troviĝis, kiom mi kapablis percepti, en pli ĝojiga stato ol la malzorgita drinkejo de la enira teretaĝo. Ĉi tie ĉio almenaŭ faris la impreson de zorgema kaj freŝa flegado. Nedubeble ĝi estis meblita laŭ centreŭropa gusto kaj preskaŭ unuece aranĝita en hela abrikota tono. Tapetoj, tapiŝoj, kurtenoj ludis en similaj, fajne variitaj desenoj. La fenestro, kiu laŭ mia supozo montris al interna korto aŭ ĝardeno, estis kovrita per duonfermita ĵaluzio. El la malluma, per inerta fulmotondro peze ŝarĝita ĉielo elpikis kelkfoje blindigaj sunosagoj, kiujn oni sentis rekte venenaj.

Post nia apudema migrado ni staris nun subite dividitaj, atinginte abruptan senmovecon en tiu ĉambro, kaj la timata momento, en kiu oni paŝas unu fronte al la alia, estis apenaŭ plu prokrastebla. Mi sentis min subite tre sola kaj hontigita. Mi ne scias, ĉu ŝi rimarkis mian ĝenatecon - mi klinis ja senŝanĝe la kapon, kvankam intertempe malpli pro la funebro ol pro inhibicio kaj fremdiĝo. Ĉiukaze mi subite sentis ŝiajn fingropintojn sub mia mentono. Ŝi provis levi ĝin. Post unua rigida rezisto mi baldaŭ ne povis plu nenion ol milde cedi. Sed kiam fine mia frunto malrapide rektiĝis, tiam ankaŭ samtempe, sen mia volo, miaj palpebroj fermiĝis, ĉar forta, varma spiro trafis min, malfermitaj lipoj sekvis kaj la tuta vizaĝo estis al mi fermata de alia. Niaj kapoj cirkulis jam ĉirkaŭ la buŝo, sed mi daŭre vidis la karnokolorajn ŝuojn iri, aŭdis la fortikajn kalkanumojn frapi. Nun miaj brakoj, manoj, genuoj dissolvis sian rigidecon, kaj mi faris ĉion, kion postulis de mi la rapida interŝanĝo de tuŝoj. Mi ĉirkaŭvolvis, kiel mi estis ĉirkaŭvolvata, kaptis, kiel mi estis kaptata, premis, kiel mi estis premata. Iu, kiu ne konas la homan amludon, povintus interpreti nian umadon eble kiel la absurdan klopodadon, iel loki ĉe si la alian kiel absolute nemanipuleblan aĵon; same kiel kelkfoje klaŭno traktas supermezuran rekviziton.

Sed subite ŝi interrompis nian tumulton kaj malproksimiĝis de mi. Nun mi devintus vidi ŝin, sed ne estis kapabla por tio, ĉar la lumo de miaj okuloj flagris, la pupiloj ruliĝis tiom emocie ĉiudirekten, kvazŭaŭ mi troviĝus meze de sonĝoriĉa dormfazo. Nur tremantan silueton mi ekkonis kontraŭ la fenestro kaj ke ŝi metis la fingron sur la lipon, kvazaŭ ŝi volus silentigi min; kvankam ĝis tie ni ne interŝanĝis eĉ unu vorton. Sed ŝi eble celis, ke mi iom haltu mian ekstazon. Kiel faris ŝi, ankaŭ mi demetis nun ĉian vestaĵon. Ŝi forigis kusenojn, ludilojn kaj kovrilon de ŝia lito, kaj ni ree iĝis unu ĉe la alian.

Imagu mian miron, kiam ŝi neatendite alparolis min en mia lingvo kaj taskis min per severaj flustradoj pri kion mi faru por la plezuro de ŝia bela korpo. Apenaŭ mi povis sufiĉe miri pri ŝiaj vortoj, jen jam postsekvis la ĝuindaj surprizoj de ŝia fordono, kiuj ne plu toleris sobran demandon nek feliĉofremdan vorton. Ĉiam pli malmola, ĉiam pli vira, ĉiam pli nefleksebla fariĝis nia agado kaj el profunda preparo nun por ni ambaŭ proksimiĝis la venko. Tremego el ŝia propra praforto venis super la forta virino, preskaŭ senindulga tremado, kvazaŭ ŝi perdintus ĉian rilaton kun mi, kaj mi, kiu kisante defalis kiel matura frukto, mi sinkis super la randon en senkonscian profundon kaj vidis ŝin, en la alteco, larĝe, tre larĝe klinita super la putorandon, vidis falante fine ŝian vizaĝon.
 

 

Kiam mi vekiĝis, mi volis tuj ree ĉirkaŭpreni mian amikinon. Sed ŝi ne plu estis apud mi. Mi trovis min sola en la duone mallumigita kaj malvarmeta ĉambro. La postsoifo de mia feliĉo estis tamen tiom arda, ke mi senprokraste eksaltis por serĉi mian majestan kaj senbridan gastigantinon. Mi supraĵe vestis min kaj malsupreniris la ŝtuparon al la drinkejo. Mi esperis trovi malantaŭan pordon, kiu ebligus al mi atingi la ĝardenon aŭ internan korton. Mi kredis ankaŭ, ke mi antaŭe perceptis la kantadon de virina voĉo kaj vidis jam mian amatinon sopire atendi min, ĉe la rando de osmana baseno aŭ almenaŭ de eleganta smeraldoverda naĝbaseno.

Efektive mi malkovris malantaŭ la forlasita verŝotablo malgrandan, en la vando kaŝitan pordon, kiun mi haste kaj ŝire malfermis, sen tamen elpaŝi eksteren. Male, mi staris en krepuska, senfenestra kamero, el kiu frapis min mucida odoro. Daŭris kelkajn sekundojn, ĝis miaj okuloj adaptiĝis, kaj mi komprenis, ke mi tute ne estis sola en tiu kaŝita loko. Je mia mirego mi trafis tie sur rondo da malklaraj figuroj, kiuj sidis enronde ĉirkaŭ tablo kaj super kiu eta, profunde pendanta plafonlampo verŝis malfortan lumon. Estis kvin viroj, de diversaj aĝo kaj tipo, kiuj faris nenion alian ol malfermi siajn sur la tablo kuŝantajn manojn, rigardi enen kaj post momento refermi ilin. Mi distingis ilin ĉe la malforta lumo nur laŭ iliaj plej supraĵaj trajtoj, nombris la helan, la grizan, la malgrasan, la junan kaj la barbulon. Sed neniu el ili ŝajnis al mi enlandano. Ili restis mutaj kaj senmovaj sur siaj lokoj, kvazaŭ ili nenion rimarkintus de mia subita eniro. Nebona alblovo de uzita pasinteco, kiel el putra marĉlageto de la tempo, ĉirkaŭis min, kaj mi perdis urĝon kaj avidon el miaj sensoj.

Sed kio estis pasinta ĉi tie? Kia rondo da kiaj viroj? Kio kuntenis ilin? Ĉu kartludo de antaŭ multaj jaroj? Iam sukcesa komerckonsiliĝo aŭ konferenco? Sekreta, neniam plenumita interkonsento? Mi apogis min kontraŭ la humida, krude stukita vando. Estis al mi subite tre malfacile moviĝi kiel kutime. La paralizanta tempomezuro, kiu regis en tiu sekreta kameraĉo, ŝajnis nun infekti ankaŭ min. Malvigle mi deturnis min, malrapide mi repensis pri la drinkejo, kun peno konceptis la penson treni min returnen al la enirejo kaj ŝtele foriri el la domo ...

Jen mi rimarkis aron da grandaj kaj etaj fotoj pendantaj apud mi ĉe la vando, alpinglitaj aŭ surgluitaj, sur kiuj mi povis facile rekoni la portreton de mia majesta gastigantino. La fotoj devenis evidente el tre diversaj vivaĝoj de la sama persono; foje ŝi estis bildigita kiel junega knabino, jen kiel matura virino (kia ŝi ankoraŭ tute ne ŝajnis al mi), foje en strikta, poste en ekstreme frivola pozo, kun mallongaj haroj aŭ kun larĝa, malfermita hararego. Apude estis, en ŝanĝiĝantaj manskriboj, per bunta kreto, lipŝminkilo kaj karbo larĝskale tra la tuta vando skribaĉita aŭ pentrita la sola vorto 'Mero'. Ne estis dubo, ke temis ĉi tie pri la voknomo de mia forrabintino, kiu ĝise2 restis al mi kaŝita. Sed kion ĝi povus signifi por la kvin mutaj tablorondanoj, kiuj, se mi ĝuste interpretis la skribotrajtojn, estis ĉiuj alvokintaj ĝin sur la muraĵo, jen kolere kaj jen sopirege, jen fekeje, jen beate. En tiu obskura postĉambraĉo, kiu iam eble servis por ŝirmi malpermesitajn ludojn aŭ kunvenojn, kunsidis viroj en plej ekstrema silento, preskaŭ senmove, kaj sub la pala lumo parolis nur iliaj strebantaj, celantaj vizaĝoj. Sed de tempo al tempo iu mallaŭte ridis el la dormo de la memorado. Tio infektis la najbaron, kaj ĝi iris kun malvigla prokrastiĝo tra la tuta rondo. Jen la barbulo ridis unue salivsuĉe, poste la junulo hurletante, la malgrasulo silente, la grizulo tssante, sed la helulo aŭdigis nur profundan bronĥo-ronronadon. Ju pli longe nenio okazis, des pli intense mi nun perceptis de ĉiu karakterizan trajton, per kiu oni povis vidi ĝis en la plej profundajn faldojn de lia karaktero. Tiel la malgrasulo gapis, kvazaŭ li mem devus elpensi sian sorton. Tiel la grizulo frotis al si la okulon, ke tiu laŭte ŝmacis sub la palpebro. Kaj la junulo svingiĝis en si mem kiel altŝnurartisto sonĝanta sur sia manplato.

Ju pli longe mi do restis ĉe ili, ju pli malrapide miaj sensoj nun rampis, des pli akre la tipeco ĉe ĉiu montriĝis, des pli babileme ili mienis. Baldaŭ la ĉambro jam susuris de ilia komunikemo, la superfluaj paroladoj de iliaj pozoj kaj vizaĝoj, kaj mi havis la plej grandan penon deskui de mi ĉiujn ĉi vivhistoriojn, kiuj alkroĉiĝis al mi kiel riverspiritoj retenataj en la seka ŝlimo. Ĉar mi ne volis scii tion, volis nenion aŭdi de la dekliva frunto, de la bluruĝe vejnaj vangoj, la ŝvelaj okuloj, kaj ne tiujn damnitajn mensogojn de fragilaj brovoj! ... Bonŝance mi malkovris ĝuste en la lasta momento, antaŭ ol fariĝi mem viktimo de la mortiga tempo-restado, malantaŭ la dorso de la barbulo mallarĝan, taghelan strieton, la fendon de pordo, kiu nepre kondukos eksteren. Ŝajnis do ke la suno por momento trarompis la nubtavolon kaj heligis la antaŭe apenaŭ percepteblan lumstrion. Kun lasta tenaca fortostreĉo, duone jam paralizita, mi trenis min nun al la sekura brilo kaj sentis enorman malpeziĝon, kiam mi efektive atingis la elirejon, kiu liberigis min en la tagon. Ekstere blindigis la rompita lumo de la malfrua posttagmezo, kaj mi protektis min malantaŭ levita brako. Sed poste mi rekonis antaŭ mi la malgrandan, tamen iomete polvan ĝardenon, al kiu mi volis kaj kiu estis ĉi tie ĉirkaŭita de blanka, homalta muro kiel forkonsumita plezuraĵo. En la mezo kuŝis renforma baseno, en kiu stagnis malhela, marĉa akvo. Sekaj, makulitaj rododendroj, flaviĝintaj palmetoj, senkoloraj nuksarboj estis la mizeraj restaĵoj de iam abunda ĝardeno. La urba grizo kovris kiel melduo la plantojn kaj deprenis ĉiajn pli vivajn kolorojn. Des pli klare, des pli lumante okulfrapis el tiu pala medio la rubenruĝa robo, kiun vestis la virino de la pramo por la vespero. Ŝi staris fine de kotkovrita gravelvojo kaj rigardis, ŝajne kun streĉita okulo, trans la muron. Kvankam sufiĉe sobrigita de la obtuza tablorondo, la stranga tempokluzo, kiujn mi havis malantaŭ mi, mi tamen rapidis plene da ĝoja atendo al mia gastigantino, por fine klare saluti ŝin kaj interparolante ekkoni ŝin. Kaj kiom da demandoj kaj sciemo mi havis! Sed apenaŭ mi proksimiĝis al ŝi ĝis du metroj, jen mi frapiĝis kontraŭ nevidebla muro kaj falis teren. Stultigite, ĝenata pro mia mallerteco, mi tuj resaltis sur la piedojn, provis duan fojon kaj vigle alpaŝis ŝin. Sed antaŭ ol mi atingis ŝin ĝis brakolongo, mi ree deglitis, ja mi estis flankenpremata kvazaŭ de magneta kurento, kiu strikte tenis min en distanco al ŝi. Sed ĉar ŝi ŝajnis tute ne rimarki min, mi faris nun la plej baraktajn manovrojn por ĝisiri ŝin; ju pli rekte mi aliris ŝin, des pli oblikve mi estis deŝovata en alian angulon de la dezerta ĝardeno. "Mero!" mi fine alvokis ŝin malespere, sed ŝi ŝajnis ankaŭ ne aŭdi min, ĉar ŝi moviĝis absolute neniom kaj daŭre rigardis indiferente super la murorandon. Sed subite mi perceptis ŝian voĉon. Ĝi estis tute proksima al mi, ĉirkaŭis min preskaŭ space. Sed mi ne sciis, de kie ĝi venis. Estis al mi treege malfacile trovi ligon inter tiuj mildaj sonoj kaj tiu persono, kiu staris tie en la fajra vesperrobo antaŭ la muro, tute deturnita de mi kaj absorbita de ia longdaŭra kaj komplika observado. Ĉu mi do kredu, ke Mero povis libere direkti sian voĉon tra la aero kaj ke ĝi trovis mian orelon kiel la abelo la florkalikon sen perdi survoje sian mallaŭtan sonon?

"Mia amiko", diris ŝi kun la sama delikata kaj severa akcentado, per kiu ŝi antaŭe donis al mi la amorordonojn, "mi vidas, ke ĉi tie ĉe ni multo ankoraŭ konfuzas kaj ĝenas vin. Sed ne maltrankviliĝu plu! Ekde nun vi fartos bone. Ĉar nun vi estas parto de mi. Vi estas feliĉa memoraĵo. La sola afero, kiu ĉe tio povus iomete premi vin: krom tio vi estas plu nenio. En la cetera mondo vi ne plu ekzistas. Tiel, kiel vi nun estas viva, tion vi dankas sole al mia diligenta teksaĵo de mia memorado. Vi apartenas nun al mia korono5. Vi eniris mian tempon kaj de nun ne plu bezonas okupiĝi pri ia alia ekzisto."

Kiam Mero tiel malkaŝis al mi sian hororan kaj vere spirraban talenton, tiam mi devis konstati, ke mi plejgrandparte jam estis tia, kia ŝi priskribis min, nome fiksito, iu, kiun la pinto de ŝia feliĉo jam alpikis kaj paralizis. Pro tio mi ne perceptis la plenan hororon, kiun ŝiaj informoj ja devintus fari al mi - mi ricevis ilin jam sub la mildigaj cirkonstancoj de progresanta memforgeso. Kvankam, la laboro eble ne estis farita tute senmakule. Senteble ankoraŭ ekzistis plej eta resta grando de mia konscia mio kaj restis atenta - kaj bedaŭrinde ankaŭ tre dolorsentema. Per tio mi provis sekvi la logikon de tiu abisma6 sorĉo, laŭ miaj ĝuste ankoraŭ restantaj kapabloj, kaj esplori la talenton de la ŝtelĉasanta virino elde ŝia interno.

Kreaĵo de ŝia memoro, mi rilatis kun diversaj okazintaĵoj kaj ankaŭ kun kelkaj eksteraj vivcirkonstancoj, pri kiuj ŝi gardis memoron; kvankam ĉi tie multo restis subŝutita de ruinaĵoj aŭ nur malavare montriĝis. Juna knabino, post la frua morto de la patrino, Mero rajtis akompani sian patron, okcidentgermanan komerc-ataŝeon, en la proksimajn kaj malproksimajn landojn, en kiujn li estis vokita de lia ofico. Fine de tiu ofta lokŝanĝo ŝi antaŭ multaj jaroj venis al Ankaro, kie la patro avancis al rango de vickonsulo kaj aranĝis sin por pli longa restado. Ĉi tie la feliĉa, eĉ ekzaltita rilato, kiun ŝi ĝis tiam havis kun sia patro, spertis senteblan malvarmiĝon, nome kiam li decidis reedziĝi kaj la adoleskanta filino devis kontentiĝi pri subordinitan loko en la nova familia unuiĝo. En tiu tempo kaj sendube kiel sekvo de la suferinta aflikto okazis ankaŭ unua erupcio de ŝia malfeliĉa talento. Ŝia murda memoro faris siajn unuajn fiagojn. Sed tiam jam sufiĉis, ke ŝi ĉirkaŭis sin per sia malgranda 'korono' da senmensigitaj amantoj por kompromiti la patron. Tiu, sobra kaj vanta viro, faris kontraŭ Mero la plej nerepacigeblajn disponojn. Sed kiam ĉio ĉi ne helpis, li decidis elhejmigi la vagulinon kaj poste, per eĉ pli akra dispono, eligi ŝin el la diplomata kvartalo. Sed sub ĉiuj ĉi malpermesoj kaj punoj ŝia fia talento tute ne mildiĝis, sed male des pli forte evoluis. Tute detranĉite de la patro kaj de la hejma sfero, ŝi per si mem faris ion plian kaj transloĝiĝis al Istanbulo, certe ne sen la espero tie fari ege pli riĉan 'predon' kaj precipe disponi pri pli fajna elekto. De tiam ŝi nestis en tiu ruino de forlasita kafejo kaj nun etendis siajn sent-emajn araneadojn ĝis la montetoj ĉe la Ora Korno. Ĉi tie ŝi estis altirata precipe de la ĉirkaŭaĵoj de multvizitataj lokoj kaj vidindaĵoj, en kies rand- kaj ripozozonoj ŝi pacience restadis kaj ĉirkaŭrigardis. Ĉar estis ĉi tie, kie laciĝo, kvieta feliĉiĝo, hejmsopiro aŭ revado efikis ĉe pli ol unu tiun leĝeran konscipaliĝon7, tra kiu ŝi kun siaj rabaj sensoj povis senpene penetri. Ŝiaj viktimoj estis, kiel facile kompreneblas, senescepte soluloj, aventuristoj, trampoj, artistoj, savserĉantoj, sed ankaŭ sole vojaĝantaj komercistoj. Pri la elvaporiĝoj de soleco ŝi posedis netrompeblan flaron. Ŝia kaptokonduto estis preskaŭ ĉiam la sama. Neniam ŝi alpaŝis la viktimon fronte aŭ eĉ prezentis al li siajn certe ne malavarajn inajn logaĵojn. Ĉiam ŝi kaptis la elektiton per silenta flanka adaptiĝo, tute fidis la sorĉan efikon de la apudigitaj paŝoj; kaj ankoraŭ neniu rezistis tiun sorĉan akompanon. Ankoraŭ en ĉiu viro ŝi tuŝis ties profundan, neplenumitan obsedon ĉirkaŭpreni en la amo la Unuan kaj la Ĉiamdaŭran, la Nekonatinon kaj la Kutimulinon en unu figuro.

Io tamen estis nepra: la viktimo devis esti en la taŭga animstato. Nome en iu, kiu plejeble malproksimen deturnis lin de li mem kaj de ĉio propra. Tiel ekzemple la malgrasulo kaptitis, kiam li vagadis en la Topkapi-serajlo en la vestaĵkolekto de la sultanoj kaj blindiga ŝtofo kaj juvelŝtonoj jam duone translokintis lin en la mondon de Milkajunu Noktoj. Mero ekpikis, kiam la homo sufiĉe malproksimis de sia meza kaj ordinara animstato, ĉu supre, ĉu sube. Pro tio estis la vico de la barbulo, kiam li en la alta sento pri sukcesinta komerca interkonsento en hotelhalo paŝis alen kaj reen kaj ne sciis kiel esprimi sian ĝojon. Kaj fine min ŝi povis aparte senpene elspuri, kiam mi post la enterigo de mia amiko transis la Bosporon kaj estis tute absorbita en la teniĝo de melankolia postvivanto. Imagu nur, kio renkontiĝis ĉi tie: kiel la feliĉo teni Meron en siaj brakoj trafis sur la ankoraŭ aktivan funebron, kiel ambaŭ sentokernoj abrupte kunfandiĝis kaj konsistigis vivmiksaĵon de tiom altaj ekscito kaj intenso, ke la plej bona volforto eble ne sufiĉus por iam refendi ĝin en siajn antaŭajn elementojn.

Tiel mi do sidis kaptita en mia dolĉa funebro. Kiel la malgrasulo en sia orientlanda fantazio; la barbulo en sia sukcesosento. La junulo en sia hejmsopiro. La grizulo en sia kredodubo. Ni ĉiuj estis plu nenio ol korpiĝinta memorado; ni konsistis el la ekzalto de memoro, kiun ŝi estis konservinta, kaj ve!, se tiu iam estingiĝus aŭ eĉ nur por ioma tempo estus blokita - tiam ni ne plu ekzistus. Ni estis la kreaĵoj de nepereonta horo. La tempo-spaco, en kiu Mero enmemorige enstampiĝis al ni8, estis samtempe nia malliberejo, tiu ĉelo, en kiu ni ekde nun senlace vivis alen kaj reen. Vidate de ekstere, tio estis ĝuste tiu malluma postĉambraĉo, en kiu miaj samsortanoj sidis sub la pala lampo kaj tenis sian mutan kunvenon. Apud ili nun ankaŭ mi trovis mian lokon. Sed ĉu ni ne sidis kaptitaj en majeste bela horo? Ĉu ni ne ricevis - briligataj kaj nutrataj de la plej feliĉaj memoraĵoj de Mero - multe pli sanan lumon ol iam ajn la libere vaganta ĉiutagulo? Altigitaj kaj elmetitaj al la rango de pasio, ni nepre bezonis la sekretan enfermadon, la eksteran limigon de nia movlibereco. Same kiel ja ekzistas ankaŭ homoj, kiuj neniam forlasis la ĉambron de sia granda amo kaj eĉ en tiu unusola ĉambro travagis la tutan ceteran mondon. En nia interno ni kolektas ĉiam nur kaptitecojn kaj el tio faras nian vivospacon, el multaj izolitaj ĉeloj, kaj ĉia malvastejo, tion ni scias, estas ankaŭ fruktoŝelo, ĝi naskas nin ree kaj ree.
 

 

Kompreneble estis la duonsvena, deprenita kaj dependa parto de mia konscio, kiu tiel aŭ simile glorigis mian situacion. Sed apude ekzistis ja ankoraŭ la eta, malalta ŝtumpo de maldorma menso. Ĝi serĉis intertempe urĝan ŝanĝon kaj movon.

Plurajn fojojn mi perceptis nun el la foro la simplan kaj doloran kanton, kiu jam foje vekis min el la dormo, kiam mi, elĉerpite de la 'nepereonta horo', ripozis en la abrikotkolora ĉambro.

Estis forta, alta knabina voĉo, kiu leviĝis plej ofte en la frua vespero malantaŭ la ĝardenmuro, kaj la vortoj ĝisvenis duone kantataj, duone vokataj. La aliaj en sia obtuza rondo ŝajnis ne aŭ ne plu rimarki ĝin. Sed mi sentis ĉiufoje pli grandan efikon de tiuj sonoj sur min. Kvankam mi ne komprenis la vortojn, ŝajnis al mi, ke klara petado portas la voĉon, kaj estis ankaŭ, kvazaŭ ŝi elektintus la kantadon nur post vana kriado de mil vortoj. Ne, ŝia kanzono ne estis senutila arto, ĝi estis la pura peto.

Ĉiufoje, kiam mi aŭdis ĝin, kaptis min stranga maltrankvilo; estis kiel diskreta susurado en la suproj de la klara menso. Tio tiam eltiris min nerezisteble eksteren en la ĝardenon, kaj mi eĉ sukcesis levi min el mia krepusko, de la tablo kaj el la malforta lumcirklo, kaj, kvankam tamen fiksito, refari tiun vojon, kiun mi foje faris kun lasta forto. Certe, ĉe tio mi neniam atingis pli ol tiun lokon, kie mi frapiĝis kontraŭ la sfero de Mero, do mi ankaŭ ne povis atingi la blankan ĝardenmuron aŭ eĉ superi ĝin.

Mi devis krome konstati, ke, apenaŭ mi elpaŝis el la postĉambraĉo, la kantado abrupte ĉesis kaj kun kraŝanta sono tute mutiĝis.

Sed iun tagon mi entreprenis fortostreĉon de plej alta penado; io, kio preskaŭ jam limis ĉe ruzo kaj atingo de la libera volo. Mi nome sukcesis, jam antaŭ la horo, en kiu la kantado kutime komencis, treni min en la malgrandan ĝardenon, kiu sub la griza varmego-nebulo efikis ĉiam same prema kaj dezerta. Facila kaj memkomprenebla konscio povas apenaŭ imagi, kiom da nedirebla peno kaŭzis al mi, kun mia malvigleco, en la katenoj de la devoteco fari vere propran decidon, eĉ sen la stimulo de la kantado, tiu sensvekilo, sed tute el interna instigo kaj en plumba antaŭvido. Sed poste, paŝante malantaŭ la domon, trenante miajn piedojn sur la malpura gravelvojo, direkte al la muro, jen okazis, ke ĉiu mia pezeco kaj obtuzo subite malfermiĝis en solena kaj sensona eksplodo, tiel ke la mortokruĉo de mia ekzisto dissaltis en mil pecojn kaj alfluis senlima rigardado. Tio okazis, kiam ni troviĝis unu en la okuloj de la alia, la juna knabino, kiu tie kliniĝis super la muro, kaj mi, kiu fine atingis ŝin. Kaj mi atingis neniun alian ol la pli junan Meron mem, knabino de apenaŭ nur dek ses jaroj, juna kreaĵo kun volupta fendo inter la antaŭaj dentoj, kiu apogis sin kun la nudaj antaŭbrakoj sur la mursupraĵo, la senzorga etulino, kiu de sia pli aĝa memo ne estis allasita trans la muron, eĉ entute ne estis allasita de ŝi; tiu nematura kaj valorega estaĵo, kiun la sperta virino ĉiam time forpelis, ĉar ŝi ĉiam konsideris ĝin embuskulino, ŝtelistino, eĉ danĝera rivalino.

Sed kiam mi staris fronte al tiu knabino, jen la tempo-spaco dividiĝis kaj la rekta rigardo, kaj ni ĉirkaŭis nin. Kvazaŭ transblovite, mi troviĝis subite ekster la muro, tuj apud ŝia renversita biciklo, la elŝutita lernejoteko, la malfermita legolibro, ĉe kies mieldolĉaj marĝenoj gluis la vespoj. De ĉi tie mi ekvidis nun la abundan, super la muron klinitan korpon, la sidvangojn ŝvelantajn sur la eĝo, la duone nudan dorson sub la alten glitinta pulovero, la delikatan denask-makulon supre de la blua hirtteksa kalsoneto9. Sed preskaŭ samtempe mi estis ankaŭ en la ĝardeno alpaŝante ŝin; mi superis la nevideblan baron, mi povis fari novajn unuajn paŝojn, sed jen mi sidis denove ekstere sur la trotuarrando, kaj antaŭ mi pendis ŝiaj disigitaj gamboj, apogis sin la nudaj, internen turnitaj piedoj kontraŭ la malglata murŝtono, gratis la piedfingroj ĉe la mortero. Sed nur supraĵa vido estis al mi permesita, kaj jen mi ree staris en la ĝardeno antaŭ ŝia hela, ronda vizaĝo. Nun jam tiom proksime, ke mi povus tuŝi per etendita mano ŝian molan, infanecan hararon - se ne sammomente plenigus min la deziro havi ŝian dorson komplete nudigita antaŭ mi, tiel ke mi, translokite eksteren, senhezite eksaltis de la trotuarrando, malligis al ŝi la zonon de la ĵinsoj kaj deŝovis la vestaĵon ĝis la maleoloj. Sed sen ĝui ĉe tio ŝian konfuzitan rigardon, mi ne estis kapabla delekti min je tiu nuda dorso. Tiel mi do alpaŝis ŝin en la ĝardeno kaj tute levis min al ŝi. Kompreneble mi havis ĉe tio nenion alian en la menso kaj estis intertempe transe de la muro okupita de nenio alia ol per malmola lango, per la fera hoko10 de putobuŝo malfermi al ŝi la graciajn femurojn. Sed mi vidis, kiel gaja sensspurado travagis ŝian vizaĝon kaj kiel ŝia kokso ĝoje kaj puŝe moviĝis. Jen ankaŭ ŝi nun saltis de sia ĝisnuna pozicio, deiris kun nesekvebla lerteco de la mureĝo, por tuj servoprete ekkaŭri antaŭ mi, kapti mian elstarantan radikon kun eta mano kaj plenigi per ĝi la ŝaŭmantan O de siaj lipoj. Sed apenaŭ farinte tion, ŝi rimarkis, kiom urĝe ŝi bezonis la tuŝon de ŝia disigita profundo - kaj kiom mi malhavis la enfosigon de mia vizaĝo en ŝiajn molajn femurovangojn. Tiel do estis tuj ree inverse, kaj ŝi kliniĝis antaŭ mi, apogite sur la kubutoj, super la mursupraĵon, prezentis al mia sian feliĉan, senprotektan dorson. Ni lasis nin al la unika dispozicio, en kiu mi kiel la nevidanto entuziasmigis la supre elrigardantan, en kiu mia enfosigita vizaĝo heligis ŝian okulon. Sed ĉar samtempe ŝia malplena, demanda buŝo kaj mia rigida, unika respondo malhavis unu la alian, ŝi ankoraŭ en la sama spiro de delico rekaŭris antaŭ miaj genuoj kaj ĉirkaŭigis mian unusilaban respondon per la plej teneraj kromdemandoj11. Tiel ni alflugis nin en vera vent-, ja eĉ en amrapido, kaj inter prezentado kaj aktiva servo, inter allasado kaj sturmado niaj ĝuoj ŝanĝiĝis de unu palpebrumo al la venonta. El tiu neimageble rapidaj turniĝoj estiĝis danco de unuiĝo, kian pli belega du homoj eble neniam spertis.12

Sed kiam mi estis levota de tute neimagitaj vivofortoj, jen subite fermiĝis la korpo super la muro, ĉio abrupte haltis kaj fiaskis. Mi aŭdis laŭte voki mian nomon. Estis la pli aĝa Mero, kiu el de la ĝardeno vokis. Aĥ, la araneo kaj ŝia teda umejo! Ĉu mi do ankoraŭ ne eskapis al ŝi? Duan fojon ŝi vokis mian nomon, kaj sur la arko de sia sono ŝi transprenis min, tiris min akre tra la aero. Mi ĵus ankoraŭ vidis, kiel mia rapida amatino plumpe kaj senmove sinkis de la muro. Mi alteriĝis dorse sur la ĝardena gravelo, ĉirkaŭirata de kraĉospiranta, siblanta mastrino. Sed, interrompite sur la plej dolora alteco de mia ekscito, mi petegis ŝin montri sin kompatema kaj plenumi senprokraste la reston da bonaĵo, kiun ŝi ĵus kiel juna knabino retenis. Sed ŝi ne komprenis, kion precize mi celis, sed vidis nur, ke mi bezonis ŝian tuŝadon pli urĝe ol la soifomortonto la akvon. Daŭre ĉagrenita kaj incitita, ŝi tamen levis sian rubenruĝan vesperrobon kaj malbonhumore kaŭris sin super min. Tiel mi urĝe reetendis min en tiun saman kaj tamen verŝajne ne plu saman ventron. Sed mia seniluziiĝo kaj ŝia indiferento nun serioze endanĝerigis la finan plenumon de mia trudprema respondo. Esperante iom instigi nin ambaŭ, sed precipe min, mi komencis rakonti pri la ĝuplenaj agadoj, de kiuj mi estis ĵus forŝirita, kaj mi konfesis al ŝi, ke estis ŝi mem, kun kiu mi trompis ŝin, kaj ke ni amuziĝis senhonte kiel aerspiritoj, ĉar estas ja neniu alia ol ŝi mem, kiu ekstere kantas antaŭ la muro, kiu tiel sopire vivas trans la muron, ŝia propra juneco, jes ja, kiu ekstere pereos pro sopiro kaj volas fine vivi kun ŝi!

Sed kiom dolorigaj estis la sekvoj de miaj vortoj, per kiuj mi tamen nur esperis movi ŝian grumbleman kaŭradon! Sed anstataŭe ŝi super mi profunde enpensiĝis kaj miaj plej violentaj baŭmadoj ne kapablis movi ŝin el ŝia stato. Subite ŝi leviĝis, senkonsidere absorbita de pensoj, kaj lasis min sola sur la plej supra, plej turmenta elstaraĵo, de kie ne eblas plu reiro nek transo. Mi certe restintus por ĉiam sur tiu supro de voluptodoloro, rigidiĝinta al priapa kolumno, se ne en tiu momento okazintus neatendita ŝanĝiĝo, kiu mirakle mildigis min, kiu savis kaj purigis min de la plej krudaj kaj plej stultaj eroj de mia avido.

La virino de la pramo nome paŝis al sia kutima loko, de kie ŝi preskaŭ ĉiutage gardis la muron, kaj nun ŝi vokis kun plej frua, timetema voĉo la propran nomon, kvazaŭ ĝi neniam tuŝintus ŝiajn lipojn.

Malsame ol mi la juna knabino tuj poste ne estis venigita surdorse de la sono, kolere surblovita, kaj ne devis, ĉiujn kvar membrojn disigite, kiel renversita skarabo, alteriĝi sur la malmola gravelvojo. La pli juna Mero male aperis nur tre malrapide; ŝiaj manoj unue ŝoviĝis sur la mureĝo, frunto kaj okuloj leviĝis singarde super la randon, kaj ne tre lerte ŝi levis sin sur la muron. Ŝajnis apenaŭ imagineble, ke tiu pufa kreaĵo partumis kun mi tian frenezan rapidecekstazon, kiu transformis niajn amuziĝojn en fean furiozrapidadon. Sana pezeco estis reveninta en ŝiajn membrojn - tute konvena por la pigraj formoj de ŝia antaŭvirina korpo. Nun la pli aĝa Mero alpaŝis hezite sian knabinan figuron; kaj ankoraŭ ne estis direble, kian akcepton ŝi faros al ŝi. Sed kiam ŝi venis proskime al la muro, jen ŝi etendis al la pli juna subite ambaŭ manojn, por apogi ŝian deiron de la muro kaj por preni ŝin en la ĝardenon, kiu tiom longe estis al ŝi malpermesita. Iomete poste mi vidis ambaŭ virinojn fine stari unu antaŭ la alia, la matura ridetis afable pri la frua, sed tiu admiris la alian senkomprene. Ili bezonis certe bonan tempon por ekvilibrigi siajn reciprokajn malkovrojn. Sed post tio ili brakumis sin kaj tenis sin strete ĉirkaŭvolvitaj, kvazaŭ neniam antaŭe ekzistus pli firma paro.

La sincera repaciĝo inter tiuj samaj kaj tamen laŭ la mezuro de la sperto kiel de la atendo tiom strikte distingendaj animoj, kiu envere okazis nur pere de mia nefleksebla volupto, tiu do absolute paca sceno plenigis min ne nur de kortuŝeco kaj nobligis mian restantan deziregon, sed ĝi redonis al mia memoro ankaŭ sammomente ĝian liberan spiron. Mi sentis, kiel mi milde, sed kontinue, estis liberigata de la memor-kaptiteco de Mero. Ĉar subite, kvazaŭ post longa, vintra frosto, moviĝis ree la pli fajnaj sensoj, etendiĝis kaj malfermiĝis la plej foraj spuroj, kaj mi retrovis min en vivo preskaŭ pli abunda ol mi vere estis vivinta; en kiu ekzistis certe multaj maltrafoj, sed ankaŭ abundo da plenumitaj historioj, sennombraj renkontiĝoj kaj konsentoj, jesadoj, pri kiuj mi antaŭe ne ĉiam konsciis. Sed nun ili aperis en la abundo de mia konsciiĝo, kaj mi troviĝis en senzorga societo kun ĉiuj ĉi netrovitaj, longe forgesitaj figuroj, tiuj kun bona reputacio13, kiuj iam krucis mian vojon. Resanigita konsciiĝo, jen, atinganta malproksimen kaj profunden kiel neniam anataŭe, tion mi dankis la bonan vidon al la rara paro, tia paro, ke renkonteblas apenaŭ iu pli unuiĝinta inter homoj, ĉar nek viro kaj virino nek gepatroj kaj infanoj povus iam ajn pli dolore disiĝi, pli intime retroviĝi, ol faris la pli juna kaj la pli aĝa Mero.

Unu post la alia nun eltrotis la ceteraj fiksitoj, la silentaj viroj de la tablorondo, el la postĉambro. Ili rigardis malvigle en ĉiujn angulojn kaj stulte en la alton kaj frote glatigis al si la kostumojn, kiel homoj dormintaj tro longe dum la tago. Sed, tiuj magraj buboj, ĵus elrampintaj el la Mera karcero, nur apenaŭ evitinte la danĝeron disbloviĝi en unu el ŝiaj memorbreĉoj, ili vigliĝis videble en sia tuta mediokreco14. Apenaŭ ili nur iomete rekonsciiĝis, jen ili jam estis inter si, kiel najbaroj en kampadejo, bruis kaj sternaĉis sin en la difektitajn ĝardenmeblojn kaj konkurencis en fanfaronadoj. La maldikulo, la grizulo, la junulo, la barbulo kaj la helulo, la ekstazitaj malliberuloj, nun ili ree babilaĉis, kaj la alta animstato, en kiu ili iam estis kaptitaj kaj en kiu ili tiom longe restis, nun rapide disbloviĝis en la disputo: kiu travivis la plej premiindan kaj plej malkaran15.

Nur nun mi rimarkis, ke ankaŭ mi estis tute libera kaj troviĝis ekster ĉies observado. Lastfoje mi rigardis, preskaŭ tenere, transen al la multinflua virino de la pramo, kiu, flanke de sia juneco, intense promenis en la ĝardeno, jam sen eĉ iomete atenti nin aliajn. La du havis evidente multon por intertrakti. Kaj ĉu ili fine vere repaciĝis kaj restis kune, tio ege dependis ankaŭ de tio, kiomgrade ambaŭ saĝaj, sed kontraŭaj gardistinoj de homvivo: atendo kaj sperto, povis interkompreniĝi.

Mi tamen preferis aliĝi al neniu kaj serĉis rapidan kaj nerimarkeblan malaperon el la domo de Mero. Tio nun jam ne estis plu decido malvigla, malfacila kaj peniga. Nun ĉio sukcesis jam preskaŭ tro glate. Iom poste, per taksio returninte en mia hotelo kaj fininte ĉiujn preparojn por mia vojaĝo, mi restis ankoraŭ kelkajn minutojn antaŭ la larĝa fenestro de mia neuzita ĉambro kaj rigardis tra la griza Bosporo ĝis la tombejo de skdar. Daŭre kuŝis la densa nebulo de varmego super la urbo. Sed mi sentis min plej bone resumita kaj tiel restarigita kvazaŭ mi profunde kaj ĝissate ripozintus.

Mi, kiu ja tre bone scias, ke tiu ŝtofo 'realo' en sia kruda ekzisto estas nenio alia ol nura renversiĝo, senfunda alĥemio, mi nun trovis subite sanan plezuron distingi la aĵojn laŭ iliaj firmaj siluetoj kaj iliaj konstantaj kontrastoj. Tiel ne estis mirinde, ke la profunda funebro pri mia mortinta amiko preskaŭ komplete foriĝis de mi, kiel spiraĵo sur malvarma glaso. Ĉar nun mi forlasis la urbon ĉe la Ora Korno en la bonfartiga certeco vojaĝi kun lia fidela kaj bonhumora akompano, preta lasi min infekti de la sereneco de tiu, kiu konas la tutan veron.


Bonvolu kontroli kaj eventuale proponi pli taŭgan solvon por:
1 Regelkreis

2 ĝise: ĝis tiamĝis tie

5 Korona, en la germ. kaj la stela (suna) ekstera gastavolo, kaj la anaro de iu homo. La aludoj al astronomiaj resp. kosmologiaj nocioj ĉiukaze pravigas la uzon en E-o de  "korono".

6 abgründig

7 Bewutseinsschwäche

8 sich uns eingeprägt hatte: vortludo de la duobla senco de einprägen - enstampi, enmemorigi

9 Frotteeschlüpfer (hisp. [tejido de rizo]) - hirtteksa ?

10 mit dem ehernen Ätsch eines Brunnenmunds

11 vortludo: Fragen - demandoj; Nachfrage(n): informpeto, kromdemando, kaj (ekonomie): postulo

12 En pli kutima sintakso jene: El tiu neimageble rapidaj turniĝoj estiĝis danco de unuiĝo tia, ke du homoj eble neniam spertis ĝin pli belega. (Ĉu prefere tiel?)

13 den gut beleumundeten

14 ĉu ne prefere eviti tiun fremdvortaĉon? Sed kiel?

15 vortludo: das Preisgünstigste - samtempe "la plej malkara" kaj "la plej premiinda".


Komentojn kaj konsilojn pri la traduko bv. al mailto:vilhelmo@multimania.com

 
 

stato de finiteco
estigo: la 24-an de februaro. 2001
lasta kontrollegado kun korektoj: 2001-02-25
kontrollegado de la
kontrollegado de la
finredakto:
kopirajto pri la traduko (c) 2001

Lasta ŝanĝo: 26-11-2001

reen al Straŭso

dakto:
kopirajto pri la traduko (c) 2001

Lasta ŝanĝo: 26-11-2001

reen al Straŭso