Mi
estis rigida kaj malvarma, mi estis ponto, super abismo mi kuŝis. Ĉi-flanke la
piendpintoj,
aliflanke la manoj estis enboritaj, en dispecetiĝantan argilon mi estis min
morde fiksiĝinta. La
baskoj de mia jako flirtis je miaj flankoj. En la profundo bruis la glacia
trutorojo. Neniu turisto
vojeraris al tiu ĉi senvoja altaĵo, la ponto ankoraŭ ne estis markita en la
mapoj. - Tiel mi kuŝis
kaj atendis; mi devis atendi. Sen disfali neniu jam muntita ponto povas ĉesi
esti ponto.
Foje
vesperiĝis - ĉu estis la unua, ĉu la mila vespero, mi ne scias, - miaj pensoj
iris ĉiam en
konfuzo kaj ĉiam enronde. Preskaŭ vespere, en somero, pli profunde murmuris la
rojo, jen mi
aŭdis virpaŝon! Al mi, al mi. - Streĉu vin, ponto, estu en bona stato,
senparapeta trabo, tenu
la al vi konfiditon. La malcertecon de lia paŝo kompensu senrimarke, sed se li
ŝanceliĝas,
tiam rekonigu vin kaj kiel montodio ĵetegu lin teren.
Li venis, per
la ferpinto de sia bastono li prifrapis min, poste li levis per ĝi miajn
baskojn kaj
ordigis ilin sur mi. En mian dikfaskan hararon li enigis la pinton kaj lasis
ĝin - verŝajne sovaĝe
ĉirkaŭrigardante - longe kuŝi en ĝi. Sed jen - ĝuste mi revis post li tra mont'
kaj val' - li
sursaltis min ambaŭpiede meze sur la ventron. Mi ektremis pro sovaĝa doloro,
tute senscia.
Kiu li estis? Ĉu infano? Ĉu sonĝo? Bandito? Neniiganto? Kaj mi turnis min por
vidi lin. - Ponto
turnas sin! Ankoraŭ mi estis ne finturninta, mi jam falegis, mi falegis, kaj
jam mi estis disŝirita
kaj trapikita de la pintigitaj ŝtonetoj, kiuj min ĉiam tiel pace algapintis el
la torenta akvo.
Du knaboj
sidis sur kajmuro ludante per ĵetkuboj. Viro legis gazeton sur la ŝtupoj de
monumento ombre de
la sabrosvinga heroo. Knabino ĉepute plenigis kuvon per akvo. Fruktovendisto
kuŝis apud sia varo kaj
rigardis al la lago. Funde de gastejo oni vidis tra la malplenaj pordo kaj
fenestrotruoj du virojn ĉe vino. La
mastro sidis antaŭe ĉe tablo, dormetante. Barko ŝvebis silente, kvazaŭ portata
super la akvo, en la
haveneton. Viro blukitela albordiĝis kaj tiris la ŝnuregojn tra la ringoj. Du
aliaj viroj en malhelaj jakoj kun
arĝentaj butonoj portis malantaŭ la barkestro homportilon, sur kiu kuŝis, sub
granda, flordesegnita silkotuko,
sendube homo.
Sur la kajo
neniu interesiĝis pri la alvenintoj, eĉ kiam ili demetis la portilon por atendi
la barkestron, kiu
ankoraŭ laboris ĉe la ŝnuregoj, neniu alpaŝis, neniu direktis demandon al ili,
neniu rigardis ilin iom atente.
La estro
ankoraŭ iom retenatis de virino, kiu kun infano ĉebruste, hararo malplektita,
nun montriĝis sur la
ferdeko. Poste li venis, montris al flaveta duetaĝa domo, kiu rekte leviĝis
maldekstre proksime de la akvo; la
portistoj reprenis la ŝarĝon kaj portis ĝin tra la malalta, sed el maldikaj
kolonoj konsista pordego. Knabeto
malfermis fenestron, lastmomente rimarkis, kiel la taĉmento malaperis endomen,
kaj urĝe refermis la
fenestron. Ankaŭ la pordego nun estis fermata, ĝi estis el nigra kverkoligno
zorge kunigita. Kolombaro, ĝis
nun ĉirkaŭfluginta la sonorilturon, nun malleviĝis kaj eksidis antaŭ la domo. Kvazaŭ
en la domo estus
konservata ilia nutraĵo, la kolomboj kolektiĝis antaŭ la pordego. Iu supren
flugis ĝis la unua etaĝo kaj bekis al
la fenestrovitro. Estis helkoloraj, bone prizorgataj, viglaj bestoj.
Grandsvinge la barkulino ĵetis al ili grajnojn,
kiujn ili forbekis, kaj poste ili transflugis al la virino.
Viro kun
cilindra ĉapelo funebre randita venis malsupren tra iu el la mallarĝaj, tre
deklivaj stratetoj. Li
ĉirkaŭrigardis atente, ĉio afliktis lin, la aspekto de koto enangula grimacigis
lin. Sur la ŝtupoj de la
monumento kuŝis fruktoŝeloj, preterirante li deŝovis ilin per sia bastono. Li
frapis ĉe la salona pordo
prenante la cilindran ĉapelon en sia nigre gantita dekstra mano. Oni tuj
malfermis al li, eble kvindek knabetoj
formis spaliron en la longa koridoro kaj klinis sin.
La barkestro
desupris la ŝtuparon, salutis la sinjoron, kondukis lin supren, en la unua
etaĝo li ĉirkaŭpaŝis
kun li la korton ĉirkaŭitan de leĝere konstruitaj, graciaj balkonloĝioj; kaj
ambaŭ enpaŝis, dum la knaboj
postpremiĝis je deca distanco, en malvarmetan grandan ĉambron je la malantaŭa
flanko de la domo, fronte
al kiu videblis ne plu domo, sed nur nuda, grize nigra rokflanko. La portistoj
estis okupitaj starigante, je la
kapo de la homportilo, kelkajn longajn kandelojn kaj ekbruligante ilin, sed
lumo per tio ne fariĝis; fakte nur la
antaŭe ripozantaj ombroj estis ekpelataj kaj flagris sur la vandoj. La tuko de
la portilo estis refaldita. Kuŝis
tie viro kun sovaĝe interkreskintaj hararo kaj barbo, bruniĝinta haŭto,
similante iom al ĉasisto. Li kuŝis
senmove, ŝajne senspire, la okulojn fermitaj, tamen indikis nur la etoso, ke
temis eble pri mortinto.
La sinjoro
alpaŝis la portilon, metis manon sur la frunton de la kuŝanto, poste genuiĝis
kaj preĝis. La
barkestro signis al la portistoj, ke ili forlasu la ĉambron, ili eliris, forpelis
la knabojn, kiuj ekstere estis
kolektiĝintaj, kaj fermis la pordon. Al la sinjoro tamen ŝajnis eĉ tiu silento
ankoraŭ ne sufiĉa, li alrigardis la
barkestron, tiu komprenis kaj iris tra flanka pordo en la apudan ĉambron. Tuj
la viro sur la portilo malfermis la
okulojn, direktis kun dolora rideto sian vizaĝon al la sinjoro kaj diris:
"Kiu vi estas?" - La sinjoro leviĝis sen ia
miro el sia genuado kaj respondis: "La urbestro de Rivo."
La viro
surportila kapjesis, montris per malforte streĉita brako al seĝo kaj diris,
post kiam la urbestro sekvis
lian inviton: "Tion mi ja sciis, sinjoro urbestro, sed en la unua momento
mi ĉiam ĉion forgesis, ĉio ĉe mi
rondiras kaj estas pli bone, ke mi demandu, eĉ se mi ĉion scias. Ankaŭ vi scias
certe, ke mi estas la ĉasisto
Graĥo."
"Certe",
diris la urbestro. "Hodiaŭ dumnokte vi estis al mi anoncata. Ni dormis
delonge. Tiam, ĉirkaŭ
noktomezo, mia edzino kriis: "Salvatoro", - tiel mi nomiĝas -
"vidu la kolombon ĉe la fenestro!" Vere estis
kolombo, sed granda kiel koko. ĝi flugis al mia orelo kaj diris: "Morgaŭ
venos la morta ĉasisto Graĥo,
akceptu lin nome de la urbo."
La ĉasisto
kapjesis kaj tiris la langopinton tra la lipoj: "Jes, la kolomboj
antaŭflugas min. Sed ĉu vi kredas,
sinjoro urbestro, ke mi devas resti en Rivo?"
"Tion mi
ankoraŭ ne povas diri", respondis la urbestro. "Ĉu vi estas
morta?"
"Jes",
diris la ĉasisto, "kiel vi vidas. Antaŭ multaj jaroj, sed temas certe pri
multegaj jaroj, mi falegis en la
Nigra Arbaro - tio estas en Germanujo - de roko, kiam mi persekutis ĉamon. De
tiam mi estas morta."
"Tamen vi
ankoraŭ ja vivas", diris la urbestro.
"Certagrade",
diris la ĉasisto, "certagrade mi ankaŭ vivas. Mia mortboato mistrafis la
vojaĝon, misa turno de
la stirilo, momento de stirista malatento kaŭzata de mia mire bela hejmlando,
mi ne scias, kio ĝi estis; nur
tion mi scias, ke mi restis surtera kaj ke mia boato de tiam traveturas la
terajn akvojn. Tiel vojaĝas mi, kiu
volis vivi nur en mia montaro, postmorte tra ĉiuj landoj de la tero."
"Kaj ĉu
vi neniom partoprenas la transejon?" demandis la urbestro kun sulkigita
frunto.
"Mi
estas", respondis la ĉasisto, "ĉiam sur la granda ŝtuparo, kiu
kondukas supren. Sur tiu senfina vasta
ŝtuparego mi vagadas, iam supre, iam sube, iam dekstre, iam maldekstre, ĉiam
move. La ĉasisto fariĝis
papilio. Ne ridu." "Mi ne ridas", protestis la urbestro.
"Tre
kompreneme", diris la ĉasisto. "Ĉiam mi estas mova. Sed kiam mi
prenas la plej grandan impeton kaj
supre jam lumas al mi la pordego, mi vekiĝas en mia malnova, en iu tera akvo
tede retenata boato. La ĉefa
eraro de mia iama morto ĉirkaŭridaĉas min en mia kajuto. Julia, la edzino de la
boatestro, frapas kaj
alportas por mi al mia portilo la matentrinkaĵon de tiu lando, kies marbordon
ni ĝuste privelas. Mi kuŝas sur
ligna kuŝejo, havas - ne estas plezuro rigardi min - malpuran mortĉemizon;
hararo kaj barbo, griza kaj nigra,
interplektiĝas neordigeble, miaj gamboj estas kovritaj per granda, silka,
flordesegnita, longfranĝa virina tuko.
Ĉe mia kapo staras preĝeja kandelo kaj lumas por mi. Ĉe la vidalvida vando
estas bildeto, evidente
boŝmano, kiu celas al mi per lanco kaj laŭeble sin kovras per majeste pentrita
ŝildo. Oni renkontas surŝipe
diversajn stultajn figuraĵojn, sed tiu estas el inter la plej stultaj. Krom tio
mia ligna kaĝo estas tute malplena.
Tra luko de la flankvando venas la varma aero de la suda nokto, kaj mi aŭdas la
akvon bati al la malnova
barko.
Tie mi kuŝas
de la tempo, kiam mi, ankoraŭ vivanta ĉasisto Graĥo, hejme en la Nigra Arbaro,
persekutis
ĉamon kaj falegis. Ĉio iris laŭorde. Mi persekutis, falegis, elsangis en
abismo, estis morta, kaj tiu ĉi barko
devis min porti en la transejon. Mi memoras ankoraŭ, kiom gaje mi sternis min
sur tiu ĉi tabulkuŝejo la unuan
fojon. Neniam la montoj aŭdis de mi tian kantadon kiel tiuj kvar vandoj tiam
ankoraŭ krepuskaj.
Mi vivis
volonte kaj volonte mortis; feliĉa mi ĵetis, antaŭ ol albordiĝi, la
fatras-pakaĵon konsistanta el skatolo,
sako, ĉaspafilo, antaŭ mi suben, kiun mi ĉiam estis fiere portinta, kaj en la
mortĉemizon mi glitis kiel knabino
en edziĝfestan robon. Tie mi kuŝis kaj atendis. Poste okazis la
katastrofo."
"Malbona
sorto", diris la urbestro kun defende levita mano. "Kaj ĉu pri tio vi
neniom kulpas?"
"Neniom",
diris la ĉasisto, "mi estis ĉasisto, ĉu tio vere estas kulpo? Postenigita
mi estis kiel ĉasisto en la
Nigra Arbaro, kie tiam ankoraŭ ekzistis lupoj. Mi embuskis, pafis, trafis,
senfeligis, ĉu tio estas kulpo? Mia
laboro estis benata. "La granda ĉasisto de la Nigra Arbaro" mi estis
nomata. Ĉu tio estas kulpo?"
"Mi ne
estas destinita por decidi tion", diris la urbestro, "sed ŝajnas
ankaŭ al mi nenia kulpo en tio. Sed kiu
do kulpas?"
"La
boatestro", diris la ĉasisto. "Neniu legos, kion mi ĉi tie skribas,
neniu venos por helpi min; se estus
starigita la tasko helpi al mi, tiam ĉiuj pordoj de ĉiuj domoj restus fermitaj,
ĉiuj fenestroj fermitaj, ĉiuj kuŝas
enlite, la kovrilojn ŝovitaj sur la kapon, tranoktejo la tuta tero. Tio havas
bonan sencon, ĉar neniu scias pri
mi, kaj se li pri mi scius, li tamen ne scius mian restadejon, kaj se li scius
mian restadejon, li tamen ne scius
min tie reteni, li ne scius kiel helpi min. La penso, voli helpi min, estas
malsano kuracenda enlite.
Tion mi scias
kaj do ne krias por alvoki helpon, eĉ se mi dum momentoj - nesinrega kia mi
estas, ekzemple
ĝuste nun - tre forte pensas pri tio. Sed ŝajnas sufiĉe por forpeli tiajn
pensojn, se mi ĉirkaŭrigardas kaj
konsciiĝas, kie mi estas kaj - tion mi certe rajtas aserti - de jarcentoj
loĝas.
"Eksterordinare",
diris la urbestro, "eksterordinare. Kaj ĉu vi nun intencas resti ĉe ni en
Rivo?"
"Mi ne
intencas", diris la ĉasisto ridete kaj metis, por kompensi la sarkasmon,
la manon sur la genuon de la
urbestro. "Mi estas ĉi tie, mi ne scias pli, mi ne povas fari pli. Mia
boato estas senstira, ĝi velas laŭ la vento,
kiu blovas en la plej malsupraj regionoj de la morto."
Mi havas strangan beston, duone katido, duone ŝafido. Ĝi estas
heredita el la posedaĵo de
mia patro. Sed ĝi vere evoluis nur en mia tempo, antaŭe ĝi estis
multe pli ŝafido ol katido. Sed
nun ĝi havas de ambaŭ same multe. De la kato kapon kaj ungegojn,
de la ŝafo grandon kaj
figuron; de ambaŭ la okulojn, flagrajn kaj sovaĝajn, la
felhararon, mole stretan, la movojn
samtempe saltajn kaj ŝtelirajn. En la sunbrilo sur la
fenestrobreto ĝi fariĝas ronda kaj
ronronas, sur la herbejo ĝi kuras kvazaŭ freneze kaj estas
apenaŭ kaptebla. Antaŭ katoj ĝi
fuĝas, ŝafidojn ĝi celas ataki. Dum lunnokto la tegmenta
defluilo estas ĝia plej ŝatata vojo,
miaŭi ĝi ne povas kaj ratojn ĝi abomenas. Apud la kokinejo ĝi
povas kuŝi dum horoj inside,
sed neniam ĝi profitis okazon murdi.
Mi nutras ĝin per dolĉa lakto, plej taŭga por ĝi. Per longaj
glutoj ĝi ensuĉas ĝin tra siaj
rabobestaj dentoj. Kompreneble estas granda spektaklo por la
infanoj. Dimanĉmatene estas
vizitohoro. Mi havas la besteton sur la genuoj kaj la infanoj de
la tuta najbareco ĉirkaŭstaras
min.
Oni faras la plej mirigajn demandojn, kiujn respondi neniu kapablas:
Kial do ekzistas tia
besto, kial ĝin havas ĝuste mi, ĉu antaŭ ĝi jam ekzistis tia
besto kaj kia ĝi estos post sia
morto, ĉu ĝi sentas sin soleca, kial ĝi ne havas idojn, kiel ĝi
nomiĝas, kaj tiel plu.
Mi ne klopodas respondi, sed limigas min sen pliaj klarigoj
montri tion, kion mi havas. Fojfoje
la infanoj venigas kun si katojn, foje ili eĉ venigis du
ŝafidojn. Sed male al iliaj atendoj ne
okazis scenoj de rekono. La bestoj rigardis unu la alian
trankvile el bestokuloj kaj evidente
akceptis reciproke ilian estadon kiel dian fakton.
Sur miaj genuoj la besto konas nek timon nek persekutemon. Al mi
alpremiĝinte ĝi fartas plej
bone. Ĝi tenas sin al la familio, kiu kreskigis ĝin. Tio certe
ne estas ia eksterordinara fideleco,
sed la ĝusta instinkto de besto, kiu havas sur tero ja
sennombrajn alparencitojn, sed eble eĉ
ne unu samsangulon, pro kio la protekto, kiun ĝi trovis ĉe mi,
estas al ĝi sankta.
Fojfoje mi devas ridi, kiam ĝi ĉirkaŭflaretas min,
traserpentumas inter miaj gamboj kaj tute ne
estas separebla de mi. Ne sufiĉe ke ĝi estas ŝafido kaj kato, ĝi
preskaŭ celas esti plie ankaŭ
hundo. - Iam, kiam mi, kiel povas okazi al ĉiu, en miaj negocoj
kaj en ĉio kunrilata mi ne plu
povis trovi eliron, volis ĉion lasi disfali kaj en tia
mensostato hejme kuŝis en balancoseĝo, la
beston surgenue, tiam gutis, kiam mi hazarde rigardis malsupren,
de ĝiaj gigantaj lipharegoj
larmoj. - Ĉu estis miaj, ĉu ĝiaj? - Ĉu tiu kato kun ŝafidanimo
havis ankaŭ hompretendon? - Mi
heredis ne multon de mia patro, sed tiu heredaĵo ne devas honti.
Ĝi havas en si ambaŭajn viglecojn, tiun de la kato kaj tiun de
la ŝafido, spite al
ilia malsamenco. Tial ĝi sentas sian haŭton tro malvasta. - Foje
ĝi saltas sur la fotelon apud
mi, apogas sin per siaj antaŭgamboj kontraŭ mia ŝultro kaj tenas
sian muzelon al mia orelo.
Estas, kvazaŭ ĝi dirus ion al mi, kaj fakte ĝi poste klinas sin
antaŭen, min rigardante en la
vizaĝon, por observi la impreson, kiun faris al mi la
komunikaĵo. Kaj por esti kompleza, mi
faras, kvazaŭ mi estus ion kompreninta, kaj kapjesas. - Tiam ĝi
desaltas sur la plankon kaj
dancetas.
Eble por tiu besto la tranĉilo de buĉisto estus liberiĝo, sed
tiun mi devas rifuzi al ĝi kiel al
heredaĵo. Ĝi devas do atendi, ĝis kiam ĝia spiro ĉesas de si
mem, kvankam fojfoje ĝi rigardas
min el saĝaj hom-okuloj, kiuj invitas al saĝa faro.
Banala okazo:
ĝia elteno banala konfuzo. A estas kontraktonta kun B el H pri grava negoco. Li
iras por
prepara interkonsiliĝo al H, faras la vojon alen kaj reen dum po dek minutoj
kaj hejme sin gloras pri tiu
aparta rapido. La venontan tagon li ree iras al H, ĉi-foje por la definitiva
kontrakto. Ĉar tiu antaŭvideble
bezonas plurajn horojn, A foriras matene tre frue. Sed kvankam ĉiuj flankaj
kondiĉoj, almenaŭ laŭ A-a
opinio, estas precize la samaj kiaj la antaŭan tagon, li bezonas ĉi-foje por la
vojo al H dek horojn. Kiam li
laciĝinte alvenas tie vespere, oni diras al li, ke B, kolera pro la A-a
foresto, antaŭ duona horo iris al A en lian
vilaĝon, kaj ke ili verdire devus esti renkontiĝintaj survoje. Oni konsilas al
A atendi. Sed A, timante pro la
negoco, tuj survojiĝas kaj rapidas hejmen.
Ĉi-foje li
faras la vojon, sen aparte atenti pri tio, vere dum momento. Hejme li ekscias,
ke B venis tuj frue
- tuj post la foriro de A; ke li eĉ renkontis A-n en la doma pordego, lin
memorigante pri la negoco, sed ke A
diris, ke li nun ne havas tempon, ke li devas urĝe foriri.
Malgraŭ tiu
nekomprenebla konduto de A tamen B restis por atendi A-n. Li ja ofte jam
demandis, ĉu A
ankoraŭ ne revenis, sed ke troviĝas ankoraŭ supre en la ĉambro de A. Feliĉa pri
tio, ankoraŭ povi paroli kun
B kaj klarigi al li ĉion, A suprenkuras la ŝtuparon. Jam li estas preskaŭ
supre, tiam li stumblas, eksuferas
trostreĉon de la tendeno, kaj preskaŭ senkonscia pro doloro, nekapabla eĉ krii,
nur hurletante en la mallumo
li aŭdas, kiel B - malklare ĉu en granda distanco aŭ tuj apud li - kolerege
malsupren stamfas la ŝtuparon kaj
definitive malaperas.
Sanĉo Panso, viro libera, sekvis egalanime eble pro certa
respondeco-sento, Donkiĥoton ĉe liaj
migradoj kaj de tio havis grandan kaj utilan okupiĝon ĝis sia
fino.
Pri Prometeo raportas kvar legendoj: Laŭ la unua, ĉar li
perfidintis la diojn al la
homoj, li estis alforĝita al Kaŭkazo, kaj la dioj sendis aglojn,
kiuj manĝadis de lia ĉiam
kreskanta hepato.
Laŭ la dua, Prometeo en sia doloro sin premis antaŭ la
hakantaj bekoj ĉiam pli
profunde en la rokon, ĝis li unuiĝis kun ĝi.
Laŭ la tria, en la jarmiloj lia perfido estis forgesata,
la dioj forgesis, la agloj, li mem.
Laŭ la kvara, oni tediĝis je la senkaŭziĝinto. La dioj
tediĝis, la agloj tediĝis, la vundo
tede fermiĝis.
Restis la neklarigebla rokmontaro. - La legendo provas
klarigi la neklarigeblon. Ĉar
ĝi devenas el verobazo, ĝi devige finiĝos en la neklarigeblo.
(Noto pri la estiĝo: Sub la dato 17-an [de januaro 1918;
supozeble temas en realo pri la
16-a] Kafko skribis en sia kajero tiun tekston sen titolo, al
kiu Max Brod donis la titolon kaj al
kiu li ankaŭ faris ŝanĝon: La komencan frazon li metis al la
fino. La originala fino estis do
"Restis la neklarigebla rokmontaro".)
Niaj leĝoj ne estas ĝenerale konataj, ili estas sekreto de la
malgranda nobelgrupo, kiu
regas nin. Ni estas konvinkitaj, ke tiuj malnovaj leĝoj estas
skrupule obeataj, sed esti regata
de leĝoj, kiujn oni ne konas, estas tamen io ekstreme turmenta. Ĉe
tio mi ne pensas pri la
diversaj interpreteblecoj kaj la malavantaĝoj sekvantaj el tio,
ke nur unuopuloj kaj ne la tuta
popolo rajtas partopreni en la interpretado. Tiuj malavantaĝoj
estas eble tute ne tre grandaj.
La leĝoj estas ja tiom praaj, jarcentoj laboris pri ilia
interpretado, ankaŭ tiu interpreto certe jam
fariĝis leĝo, la eblaj liberecoj ĉe interpreto daŭre ekzistas,
sed estas tre limigitaj. Krome, la
nobelaro havas evidente neniun kaŭzon, ĉe la interpretado sin
lasi influi de sia propra
intereso malfavore al ni, ĉar la leĝoj estis ja dekomence
determinitaj por la nobelaro, la
nobelaro staras ekster la leĝo, kaj ĝuste pro tio la leĝo ŝajnas
sin doninta elklude en la
manojn de la nobelaro. En tio kuŝas kompreneble saĝo - kiu pridubus
la saĝon de la praaj
leĝoj? -, sed ĝuste ankaŭ turmento por ni, verŝajne tio estas
neevitebla.
Cetere, ankaŭ tiuj ŝajnleĝoj povas esti nur supozataj. Estas
tradicio, ke ili ekzistas
kaj estas konfiditaj kiel sekreto al la nobelaro, sed pli ol
praa kaj pro ĝia praeco kredinda
tradicio ĝi ne estas kaj ne povas esti pli, ĉar la karaktero de
tiuj leĝoj postulas ankaŭ, ke ilia
ekzisto restu sekreta. Sed se ni en la popolo de plej praaj
tempoj atente observas la agojn de
la nobelaro, posedas notojn de niaj pragepatroj pri tio,
daŭrigis ilin skrupule kaj kredas ekkoni
en la sennombraj faktoj certajn gvidliniojn, el kiuj
konkludeblas al tiu aŭ alia historia destino,
kaj se ni laŭ tiuj plej skrupule skribitaj kaj ordigitaj konkludoj
provas por la nuno kaj la
estonteco nin iom aranĝi - tiam ĉio tio estas malcerta kaj eble
nur ludo de la racio, ĉar tiuj
leĝoj, kiujn ni ĉi tie provas diveni, eble tute ne ekzistas. Ekzistas
malgranda partio havanta
vere tiun opinion kaj provanta pruvi ke, se ekzistas leĝo, ĝi
povas nur teksti: Kion la nobelaro
faras, estas leĝo. Tiu partio vidas nur arbitraĵojn de la
nobelaro kaj rifuzas la popoltradicion,
kiu iliaopinie alportas nur malmultan utilon, sed plej ofte
gravan malutilon, ĉar ĝi donas al la
popolo, frunte al la venontaj okazaĵoj, falsan, trompan, al
facilanimeco kondukantan
sekurecon. Tiu malutilo ne estas kontestebla, sed la plimultego
de nia popolo vidas ties
kaŭzon en tio, ke la tradicio ankoraŭ delonge ne sufiĉas, ke
endas do ankoraŭ multe pli
esplori pri ĝi kaj ke, estas vere, ankaŭ ĝia materialo, kiom
giganta ĝi aspektu, estas ankoraŭ
multe tro malgranda kaj ke devas pasi ankoraŭ jarcentoj, antaŭ
ol ĝi sufiĉos. La por la nuno
malserenan perspektivon heligas nur la kredo, ke iam venos la
tempo, kiam la tradicio kaj ĝia
esplorado kvazaŭ ekspire faros la finan punkton, kiam ĉio
klariĝintos, la leĝo apartenos nur al
la popolo kaj la nobelaro malaperos. Tio estas dirata ne kun
malamo kontraŭ la nobelaro, tute
ne kaj de neniu. Prefere ni malamas nin mem, ĉar ni ankoraŭ ne
povas esti indigataj je la
leĝo. Kaj esence pro tio, tiu en certa senco ja loga partio, kiu
ne kredas je vera leĝo, restis
tiom malgranda, ĉar ankaŭ ĝi plene agnoskas la nobelaron kaj
ties persistorajton.
Oni povas tion esprimi envere nur per speco de
kontraŭdiro: Partio malagnoskanta
apud la kredon je la leĝoj ankaŭ la nobelaron, tuj havus
malantaŭ si la tutan popolon, sed tia
partio ne povas estiĝi, ĉar la nobelaron neniu kuraĝas
malagnoski. Sur tiu ĉi klingo tranĉila ni
vivas. Verkisto tion iam resumis tiel: La sola, videbla, senduba
leĝo, kiu estas al ni surmetita
estas la nobelaro, kaj ĉu tiun solan leĝon ni malatingu?
"Aĥ",
diris la muso, "la mondo mallarĝiĝas ĉiutage. Unue ĝi estis tiom larĝa, ke
mi timegis, mi kuris plu kaj
estis feliĉa, ke mi fine, dekstre kaj maldekstre en la malproksimo, vidis
murojn, sed tiuj longaj muroj tiom
urĝe konverĝas, ke mi estas jam en la lasta ĉambro, kaj tie en la angulo staras
la kaptilo, en kiun mi kuras."
"Vi devas nur ŝanĝi la kurdirekton", diris la kato kaj manĝis ĝin.
Estis
tre frue en la mateno, la stratoj puraj kaj malplenaj, mi iris al la stacidomo.
Komparante turhorloĝon kun mia horloĝo, mi vidis, ke estis jam multe pli
malfrue ol mi estis
kredinta, mi devis tre rapidi, la timfrapo pri tiu malkovro malcertigis min pri
la vojo, mi ankoraŭ
ne tre bone orientiĝis en tiu urbo, bonŝance policano estis proksime, mi kuris
al li kaj
demandis lin senspire pri la vojo. Li ridetis kaj diris: "De mi vi volas
scii la vojon?" "Jes", mi
diris, "ĉar mi mem ne povas trovi ĝin." "Rezignu, rezignu",
diris li kaj deturnis sin per granda
elano, kiel homoj, kiuj volas resti solaj kun sia rido.
kopirajto por la tradukoj 1999
Jen kelkaj petoj al la leganto:
1. Tiu ĉi traduko bezonas unue kontrollegadon, prefere de negermanlingvano,
por elsarki diversajn erarojn
kaj ankaŭ eble germanismojn
internacie ne kompreneblajn. Tio ne koncernas stilajn apartaĵojn nekutimajn,
sed internacie kompreneblajn.
2. La tekstoj bezonas krome kontrollegadon de germanlingvanoj, kiuj
komparu ĝin kun la originalo por anstataŭigi
erarajn, malprecizajn kaj
mallertajn ekvivalentojn.
Do, kara leganto, se vi sentas vin kompetenta pri tio, bonvolu fari
tiun laboron - bonvenas ankaŭ simplaj
atentigoj dum legado. Se viaj konsiloj aŭ atentigoj
estos akceptitaj, via laboro estos kompreneble menciita
kun via nomo.
Konsilojn por plibonigi la tradukon bv. ĉi-tien:
vilhelmo@multimania.com