Multaj plendas, ke la vortoj de la saĝuloj ĉiam denove estas
nur paraboloj, sed neaplikeblaj en la ĉiutaga vivo, kaj nur tiun ni havas. Kiam
la saĝulo diras: "Iru transen", tiam li ne celas, ke oni iru transen
al la alia flanko, kion oni ja ankoraŭ povus plenumi, se la rezulto valorus la
vojon, sed li celas ian mitan transejon, ion kion ni ne konas, kio ankaŭ de li
ne estas pli precize indikebla kaj kio do neniel povas helpi nin ĉi tie. Ĉiuj
ĉi paraboloj volas envere nur diri, ke la nekoncepteblaj aferoj estas
nekoncepteblaj, kaj tion ni jam sciis. Sed tio, pri kio ni penas ĉiutage, estas
aliaj aferoj.
Post tio iu diris: "Kial vi plendas? Se vi sekvus la
parabolojn, tiam vi fariĝus mem paraboloj, tiam vi estus jam liberaj de la
ĉiutaga penado."
Alia diris: "Mi vetas, ke ankaŭ tio estas
parabolo."
La unua diris: "Vi gajnis."
La dua diris: "Sed bedaŭrinde nur en la
parabolo."
La unua diris: "Ne, en realo; en la parabolo vi
perdis."
Kopirajto pri
la traduko: Vilhelmo Lutermano 1999
Lasta
revizio: 22-an de novembro 2000