Mia negoco kuŝas tute sur miaj ŝultroj. Du fraŭlinoj kun
skribmaŝinoj kaj komercaj libroj en la antaŭĉambro,
mia ĉambro kun skribtablo, kaso, konsila tablo, brakseĝoj kaj
telefono, tio estas mia tuta laborekipaĵo.
Tiom facila por superrigardi, tiom facila por gvidi. Mi estas
tute juna, kaj la kontraktoj antaŭenruliĝas antaŭ
mi. Mi ne plendas, mi ne plendas.
Ekde
la novjartago juna viro senhezite luprenis la etan, senmeblan apudan loĝejon,
kiun lupreni mi mallerte
tiom longe hezitis. Same ĉambro kun antaŭĉambro, sed krome
kuirejo. - Ĉambron kaj antaŭĉambron mi ja
povintus utiligi - miaj du fraŭlinoj sin sentis ja foje
troŝarĝitaj -, sed kion utilus al mi la kuirejo? Tiu pedanta
skrupulo kulpis, ke mi lasis al mi forpreni la loĝejon. Nun
sidas tie tiu juna viro. Haraso estas lia nomo. Kion
vere li faras tie, mi ne scias. Ĉe la pordo estas skribite:
“Haraso, oficejo”. Mi akiris informojn, oni komunikis
al mi, ke estas negoco simila al mia. Oni ne povas rekte averti
kontraŭ kreditodono, ĉar temas ja pri juna,
alten celanta viro, kies afero eble havas estonton, sed oni ne
povas rekte konsili al kredito, ĉar nuntempe
laŭŝajne ne ekzistas posedaĵo. La kutima informo, kiun oni
donas, se oni scias nenion.
Kelkfoje
mi renkontas Harason sur la ŝtuparo, li ŝajnas esti ĉiam eksterordinare urĝata,
li preterglitas sage.
Precize mi ankoraŭ ne vidis lin, la oficejŝlosilon li havas jam
preparita enmane. En sekundo li malfermis la
pordon. Kvazaŭ vosto de rato li englitis kaj mi staras ree antaŭ
la tabulo “Haraso, oficejo”, kiun mi jam pli
ofte legis ol ĝi tion meritas.
La
mizere maldikaj vandoj, kiuj perfidas la honeste agantan homon, sed kovras la
malhonestulon. Mia
telefono estas fiksita al tiu ĉambrovando, kiu apartigas min
disde mia najbaro. Sed tion mi reliefigas nur kiel
aparte ironian fakton. Eĉ se ĝi pendus ĉe la kontraŭa vando, oni
ĉion aŭdus en la apuda loĝejo. Mi
malkutimiĝis diri la nomon de la klientoj ĉe la telefono. Sed
kompreneble ne necesas multe da sagaco por
diveni la nomojn el karakterizaj, sed neeviteblaj eldiroj dum la
interparolado. Kelkfoje mi piedpinte
ĉirkaŭdancas la aparaton, kun la aŭskultilo ĉe la orelo, pikate
de maltrankvilo kaj tamen ne povas malebligi,
ke sekretoj estas fordonataj.
Kompreneble
pro tio miaj negocaj decidoj fariĝas malcertaj, mia voĉo trema. Kion faras
Haraso, dum mi
telefonas? Se mi volus ege troigi - sed tion oni ofte devas, por
havigi al si klarecon -, tiam mi povus diri:
Haraso ne bezonas telefonon, li uzas mian, li alvandigis sian
kanapon kaj aŭskultas, mi male devas, se oni
sonorigas, alkuri la telefonon, akcepti la dezirojn de la
kliento, fari gravajn decidojn, entrepreni grandskalajn
persvadojn - sed precipe dum ĉio senvole tra la ĉambra vando
raporti al Haraso.
Eble
li eĉ ne atendas la finon de la interparolado, sed leviĝas post tiu parto
interparola, kiu sufiĉe klarigis al li
la kazon, glitas laŭ sia kutimo tra la urbo kaj, antaŭ ol mi
alkroĉis la aŭskultilon, eble jam kontraŭlaboras min.
Kopirajto pri la traduko ©2000