7. Malsatartisto (1924)

Unua aflikto

reen al KAFKO

     Trapezartisto - kiel konate, tiu arto, praktikata alte en la kupoloj de la grandaj varieteaj
scenejoj, estas unu el la plej malfacilaj inter ĉiuj de homoj atingeblaj - estis, unue nur pro la
strebo al perfekteco, poste ankaŭ pro la tiraniĝinta kutimo, aranĝinta sian vivon tiel ke li, tiom
longe kiom li laboris en la sama entrepreno, tage kaj nokte restis sur la trapezo. Ĉiuj liaj
cetere tre modestaj bezonoj estis kontentigataj de alternantaj servistoj malsupre gardantaj
kaj ĉio supre bezonata supren- kaj malsuprentirata en speciale konstruitaj ujoj. Apartaj
malfacilaĵoj por la medio ne rezultiĝis el tiu vivmaniero; nur dum la ceteraj programeroj
iomete ĝenis, ke li, kiel ne eblis kaŝi, restis supre kaj, kvankam li en tiaj tempoj sin tenis plej
ofte trankvila, ie kaj tie rigardo el la publiko devojiĝis al li. Sed tion la estroj pardonis al li, ĉar li
estis eksterordinara artisto neanstataŭigebla. Krome oni kompreneble konsciis, ke li ne pro
kaprico vivis tiel kaj envere nur tiel povis resti en konstanta trejniĝo, nur tiel konservi sian
arton en ĝia perfekteco.
    
Sed krome estis tie alte ankaŭ sane, kaj kiam en la varma jarsezono en la tuta rondo
de la volbo la flankfenestroj estis malfermitaj kaj kun la freŝa aero la suno potence penetris en
la krepuskan spacon, tiam estis tie eĉ bele. Certe ja, lia homa komunikado estis limigita, nur
kelkfoje gimnastikkolego grimpis sur la ŝnureskalo supren al li, tiam ili sidis ambaŭ sur la
trapezo, apogite dekstre kaj maldekstre ĉe la ŝnuregoj kaj babilis, aŭ konstrulaboristoj riparis
la tegmenton kaj interŝanĝis kelkajn vortojn kun li tra malfermita fenestro, aŭ fajrobrigadisto
kontrolis la paneolumojn sur la plej supra galerio kaj kriis al li ion respektan, sed ne tre
kompreneblan. Alitempe restis silente ĉirkaŭ li; nur kelkfoje ia dungito, kiu
posttagmeze eble perdiĝis en la malplenan teatron, rigardis mediteme supren en la altecon preskaŭ
neatingeblan por la vido, kie la trapezartisto, sen povi scii, ke iu observis lin, praktikis sian
arton aŭ ripozis.
     Tiel la trapezartisto povintus vivi trankvile, se ne estus la neeviteblaj vojaĝoj de loko al
loko, kiuj ege ĝenis lin. La impresario ja faris ĉion por eviti al la trapezartisto ĉiajn nenecesajn
plilongigojn de liaj suferadoj: por la veturadoj enurbaj oni uzis konkursaŭtomobilojn, en kiuj oni,
prefere dumnokte aŭ en la fruaj matenhoroj, pafis tra la senhomaj stratoj, kvankam tro
malrapide por la trapezartista sopiro; en la vagonaro estis mendita tuta kupeo, en kiu la
trapezartisto en kvankam mizera, tamen iuspeca kompenso por sia normala vivmaniero pasigis
la vojaĝon supre en la pakaĵreto; en la urbo de la venonta gastludo en la scenejo la trapezo
estis jam en sia loko longe antaŭ la alveno de la trapezartisto, krome ĉiuj pordoj kondukantaj
al la scenejoj estis larĝe malfermitaj, ĉiuj koridoroj liberaj - sed la plej belaj momentoj en la
vivo de la impresario estis tamen, kiam la trapezartisto poste metis sian piedon sur la
ŝnureskalon kaj tuj, fine ree pendis supre ĉe sia trapezo.
     Kvankam tiom da vojaĝoj jam sukcesis al la impresario, tamen ĉiu nova denove
embarasis lin, ĉar la vojaĝoj estis, aparte de ĉio alia, por la nervoj de la trapezartisto ĉiukaze
detruaj.
     Tiel ili ree kunvojaĝis, la trapezartisto kuŝis en la bagaĵreto kaj revis, la impresario sidis
apogite en la fenestroangulo vidalvide kaj legis libron, tiam la trapezartisto lin alparolis
mallaŭte. La impresario estis tuj je lia servo. La trapezartisto diris, mordante la lipojn, ke li
devas havi nun por sia gimnastikado, anstataŭ la ĝisnuna unu, ĉiam du trapezojn, du
trapezojn vidalvidajn. La impresario tuj konsentis. Sed la trapezartisto, kvazaŭ li volus montri,
ke la konsento de la impresario estis ĉi tie same sensignifa kiom estus eble lia kontraŭdiro,
diris, ke li nun neniam plu kaj neniakondiĉe gimnastikos sur nur unu trapezo. Ĉe la imago, ke
tio tamen foje povus okazi, li ŝajnis timtremi. La impresario deklaris, hezite kaj observante,
refoje sian plenan konsenton, ke du trapezoj estas pli bonaj ol unu, ankaŭ krome tiu nova
aranĝo estas avantaĝa, ĝi variigas la programon. Jen la trapezartisto subite ekploris.
Ŝokite la impresario salte ekstaris kaj demandis kio do okazis, kaj ĉar li ne ricevis
respondon, suriris la benkon, karesis lin kaj premis lian vizaĝon al la sia, tiel ke li estis ankaŭ
inundata de la trapezartistaj larmoj. Sed nur post multaj demandoj kaj flatvortoj la
trapezartisto diris singulte: “Nur tiun solan stangon en la manoj - kiel mi do povas vivi!” Nun al
la impresario jam estis pli facile konsoli la trapezartiston, li promesis, tuj ĉe la venonta stacio
telegrafii al la venonta gastludloko pro dua trapezo; faris al si riproĉojn, ke li lasis labori la
trapezartiston tiom longan tempon nur sur unu trapezo, kaj dankis lin kaj tre laŭdis lin, ke li
fine atentigis pri la eraro. Tiel la impresario sukcesis iompostiome trankviligi la trapezartiston
kaj li povis reiri en sian angulon. Sed li mem ne estis trankviliĝinta, kun peza zorgo trans la
libron li kaŝe rigardis la trapezartiston. Se tiaj pensoj jam komencis turmenti lin, ĉu ili povis
iam komplete ĉesi? Ĉu ili ne devis senĉese pliiĝi? Ĉu ili ne estis ekzistominacaj? Kaj fakte, la
impresario kredis vidi, kiel nun dum la ŝajne trankvila dormo, en kiun la plorado finiĝis, sur la
trapezartista glata frunto ekdesegniĝis la unuaj faltoj.

Viaj proponoj por plibonigi la tradukon

reen al KAFKO

Virineto

     Estas virineto; de naturo sufiĉe maldika, ŝi tamen estas forte laĉita; mi vidas ŝin ĉiam
en la sama robo, ĝi estas el flavece griza, iel lignokolora ŝtofo kaj estas iom provizita per
samkoloraj kvastoj aŭ butonecaj pendaĵoj; ŝi estas ĉiam senĉapela, ŝia malbrila blonda hararo
estas glata kaj ne senorda, sed malfikse tenata. Kvankam laĉita, ŝi estas tamen facilmova,
sed ŝi troigas tiun moviĝemon, ŝi ŝatas teni la manojn sur la koksoj kaj kun surpriza rapideco
ĵete flankenturni la supran korpoparton. La impreson, kiun ŝia mano faras al mi, mi povas
priskribi nur dirante, ke mi neniam vidis manon, ĉe kiu la unuopaj fingroj dislimiĝas tiom akre
kiel ĉe la ŝia; tamen ŝia mano havas nenian anatomian strangecon, ĝi estas tute normala
mano.
     Jen tiu virineto estas tre malkontenta pri mi, ĉiam ŝi havas ion por riproĉi al mi, ĉiam ŝi
suferas ion maljustan de mi, mi kolerigas ŝin ĉiupaŝe; se oni povus disdividi la vivon en plej
etajn partojn kaj prijuĝi ĉiun parteton aparte, tiam certe ĉiu parteto de mia vivo estus por ŝi
koleriga. Mi ofte meditis pri tio, kial mi tiom kolerigas ŝin; povas esti, ke ĉio ĉe mi kontraŭdiras
ŝiajn sentojn pri beleco, pri justeco, ŝiajn kutimojn, ŝiajn tradiciojn, ŝiajn esperojn, ekzistas tiaj
naturoj kontraŭdirantaj unu al la alia, sed kial ŝi tiom suferas pro tio? Ja tute ne ekzistas rilato
inter ni deviganta ŝin suferi pro mi. Ŝi devus nur decidiĝi rigardi min kiel veran fremdulon, kiu
mi ja ankaŭ estas kaj kiu kontraŭ tia decido ne defendus min, sed ĝin tre bonvenigus, ŝi devus
nur decidiĝi forgesi mian ekziston, kiun mi ja neniam trudis aŭ trudus al ŝi - kaj ĉia kolero
estus evidente for. Ĉe tio mi tute ignoras min kaj tion, ke ŝia konduto kompreneble ankaŭ
embarasas min, mi ignoras tion, ĉar mi ja konscias, ke tiu tuta embaraso estas nenio
kompare kun ŝia kolero. Kvankam mi ja bone konscias, ke tio ne estas ĉagreno ama; ŝi tute
ne interesiĝas vere plibonigi min, ĉar ja ankaŭ ĉio, kion ŝi riproĉas al mi, ne estas tia, ke ĝi
ĝenus mian avancadon. Sed mia avancado ja ankaŭ ne interesas ŝin, ŝi okupiĝas pri nenio
alia ol pri sia persona intereso, nome sin venĝi pro la turmento, kiun mi kaŭzas al ŝi, kaj
malhelpi la turmenton, kiu minacas ŝin estonte de mi. Mi jam foje provis atentigi ŝin pri kiel
plej bone ĉesigi tiun ĉagrenadon, sed ĝuste tio tiom galigis ŝin, ke mi ne reprovos.
Ankaŭ ja pezas sur mi, se tiel diri, certa respondeco, ĉar kiom fremda estu al mi la
virineto kaj kiom la sola rilato ekzistanta inter ni estu la kolero, kiun mi kaŭzas al ŝi, aŭ pli
ĝuste la kolero, kiun ŝi kaŭzigas de mi, tamen mi ne estu indiferenta pri kiel ŝi videble ankaŭ
fizike suferas tiun koleron. Ie kaj tie, lastatempe multiĝantaj, venas al mi sciigoj, ke ŝi refoje
en la mateno estis pala, nedorminta, turmentita de kapdoloroj kaj preskaŭ ne laborkapabla; ŝi
zorgigas per tio siajn familianojn, oni klopodas diveni la kialon de ŝia stato kaj ĝis nun ne
trovis ilin. Mi sola konas ilin, estas la ĉiam sama kaj ĉiam nova kolero. Nu, estas vere ke mi
ne partoprenas la zorgojn de ŝiaj familianoj; ŝi estas forta kaj tenaca; kiu kapablas tiom koleri,
kapablas supozeble ankaŭ superi la sekvojn de la kolero; mi eĉ suspektas, ke ŝi - almenaŭ
parte - ŝajnigas suferon, por tiumaniere direkti la suspekton de la mondo sur min. Por
malkaŝe diri, kiom mi turmentas ŝin per mia ekzisto, ŝi estas tro fiera; turni sin al aliuloj pro
mi, tion ŝi sentus kiel malglorigo de si mem; nur pro malsimpatio, pro senĉesa, ĉiam ŝin
movanta malsimpatio ŝi okupiĝas pri mi; tiun malpuraĵon ankaŭ paroli publike, tio estus tro por
ŝia honto. Sed ja ankaŭ estas tro, tute silenti pri afero, sub kies senĉesa premo ŝi troviĝas.
Kaj tiel ŝi provas en sia ina ruzeco, trovi mezan vojon; silente, nur per la eksteraj trajtoj de
sia sekreta ĉagreno ŝi volas tiri la aferon antaŭ la tribunalo de la publiko. Eble ŝi eĉ esperas,
ke, se la publiko iam direktos sian plenan rigardon sur min, estiĝos ĝenerala publika kolero
kontraŭ mi kaj juĝos min per siaj grandaj potencrimedoj ĝis kompleta definiteco pli forte kaj
rapide, ol kapablas ŝia relative malforta privata kolero; sed tiam ŝi retiros sin, ekspiros kaj
turnos al mi la dorson. Nu, se tiaj estas vere ŝiaj esperoj, tiam ŝi trompiĝas. La publiko ne
transprenos ŝian rolon; la publiko neniam havos tiom senfine por riproĉi al mi, eĉ se ĝi
rigardos min per la plej forta lupeo. Mi ne estas tiom senutila homo, kiel ŝi kredas; mi ne volas
glori min kaj precipe ne en tiu kunteksto; sed eĉ se oni trovus, ke mi ne elstaras pro aparta
taŭgeco, mi tamen ankaŭ ne frapos la atenton pro la malo; nur por ŝi, por ŝiaj preskaŭ
blankebrilaj okuloj mi estas tia, neniun alian ŝi konvinkos pri tio. Do, ĉu mi povus tiurilate esti
tute trankvila? Ne, tamen ne; ĉar se vere konatiĝas, ke mi rekte malsanigas ŝin per mia
konduto, kaj kelkaj atentemuloj, ĝuste la plej diligentaj informtransigistoj, jam estas ĝin
travidontaj aŭ almenaŭ ŝajnigas ĝin travidi, kaj venos la mondo kaj demandos min, kial do mi
turmentas la kompatindan virineton per mia neboniĝemo kaj ĉu eble mi intencas peli ŝin ĝis la
morto kaj kiam fine mi ekhavos la saĝon kaj la simplan homan kompaton por ĉesigi tion - se
la mondo demandos min tiel, estos malfacile respondi al ĝi. Ĉu mi tiam konfesu, ke mi ne tre
kredas je tiuj signoj de malsano kaj ĉu mi estigu per tio la malagrablan impreson, ke mi, por
liberiĝi de kulpo, kulpigas aliulojn kaj eĉ en tiom malnobla maniero? Kaj ĉu mi povus eĉ
malkaŝe diri, ke mi, eĉ se mi kredus je reala malsano, neniel kompatus ŝin, ĉar la virino estas
al mi tute fremda kaj la rilaton, kiu ekzistas inter ni, estigis nur ŝi kaj ekzistas nur de ŝia
flanko. Mi ne volas diri, ke oni ne kredus min; pli ĝuste oni nek kredos nek ne kredos min; oni
eĉ ne atingus tiun punkton, ke oni povus paroli pri tio; oni simple registros la respondon de mi
donitan rilate al malforta, malsana virino, kaj tio malmulte favorus min. Ĉe tiu kiel ĉe ĉia alia
respondo estas tiel, ke obstine kontraŭus min la nekapablo de la mondo, en tia kazo ne
suspekti amrilaton, kvankam ĝis plej ekstrema klareco evidentas, ke tia rilato ne ekzistas kaj
ke, se ĝi ekzistus, ĝi pli facile elirus de mi, kiu fakte ja kapablus admiri la virineton pro la
trafeco de ŝia juĝo kaj la senlaciĝemo de ŝiaj konkludoj, se mi ne estus senĉese punata de
ŝiaj avantaĝaj trajtoj. Sed ĉiukaze ĉe ŝi ne ekzistas eĉ spuro de afabla rilato al mi; en tio ŝi
estas sincera kaj vera; jen mia lasta espero; eĉ se akordiĝus kun ŝia strategio, kredigi tian
rilaton al mi, ŝi ne tiom perdus la sinregon por fari ion tian. Sed la publiko tiuflanke tute apatia
restos ĉe sia opinio kaj decidos ĉiam kontraŭ mi.
     Tiel do nur restus al mi, ĝustatempe, antaŭ ol intervenu la mondo, ŝanĝi min tiom, ke
mi ja ne forigu la koleron de la virineto, kio estas nepensebla, sed tamen iomete mildigu. Kaj
fakte mi plurfoje demandis min, ĉu mia nuna stato do tiom kontentigas min, ke mi tute ne
volas ŝanĝi ĝin, kaj ĉu ne eblus fari certajn ŝanĝojn ĉe mi, eĉ se mi farus ilin ne, ĉar mi estus
konvinkita je ilia neceso, sed nur por mildigi la virinon. Kaj mi provis ĝin sincere, ne sen peno
kaj akurateco; ĝi eĉ konvenis al mi, ĝi preskaŭ amuzis min; kelkaj ŝanĝoj estiĝis, estis klare
videblaj, mi ne bezonis atentigi la virinon pri ili, ŝi rimarkas ĉion tiom pli frue ol mi, ŝi rimarkas
jam la esprimon de la intenco en mia konduto; sed la sorto ne favorigis min per sukceso. Kaj
kiel do? Ŝia malkontento pri mi estas ja, kiel mi nun jam konscias, principa; nenio
povas ĝin forigi, eĉ ne la forigo de mi mem; ŝiaj koler-atakoj ekzemple ĉe informo pri mia
memmortigo estus senlimaj. Nun mi ne povas imagi, ke ŝi, tiu sagaca virino, ne komprenas
tion same kiel mi, nome kaj la senŝancecon de siaj klopodoj kaj ankaŭ mian senkulpecon,
mian nekapablon, eĉ plejbonvole, respondi al ŝiaj postuloj. Certe ŝi komprenas tion, sed pro
sia batalema naturo ŝi forgesas ĝin en la pasio de la batalo, kaj mia mallerta konduto, kiun mi
tamen ne povas elekti alie, ĉar ĝi estas ja tia al mi donita, konsistas en tio, ke mi volas al iu,
kiu tute senbridiĝis, alflustri mildan admonon. Tiumaniere ni nature neniam interkompreniĝos.
Ĉiam denove mi elpaŝas ekzemple en la feliĉo de la unuaj matenhoroj el la domo kaj vidos
tiun vizaĝon pro mi afliktitan, la ĉagrene paŭtantajn lipojn, la ekzaminantan kaj jam antaŭ la
ekzameno la rezulton konantan rigardon, kiu superflugas min kaj al kiu eĉ ĉe plej granda
supraĵeco nenio povas eskapi, la amaran rideton sin enborantan en la knabinecan vangon, la
plendantan rigardon ĉielen, la enmeton de la manoj en la koksojn, por firmigi sin, kaj poste
pro indigno la paliĝon kaj ektremon.
     Antaŭ mallonge mi faris, entute por la unua fojo, kiel mi ĉe tiu okazo kun miro al mi
konfesis, al bona amiko kelkajn aludojn pri tiu afero, nur preterpase, malgrave, per kelkaj
vortoj, mi premis la gravecon de la tuta afero, kvankam ĝi envere jam malgravas por mi rilate
la eksteron, ankoraŭ iom pli suben sub la veron. Strange, ke la amiko tamen ne preteraŭdis
tion, ja eĉ per si mem aldonis gravecon al la afero, ne lasis sin devojigi kaj insistis pri tio. Pli
strange tamen, ke li malgraŭ tio subtaksis la aferon en decida punkto, ĉar li konsilis al mi
serioze, iom forvojaĝi. Nenia konsilo povus esti pli malsaĝa; estas vere ke la aferoj simplas,
ĉiu kapablas, se li iom alpaŝas, travidi ilin, sed tiom simplaj ili tamen ne estas, ke per mia
forveturo ĉio aŭ eĉ nur la plej grava reordiĝus. Male, mi devas pli ĝuste gardi min kontraŭ
forveturo; se mi entute sekvu ian planon, tiam ĉiukaze tiun, teni la aferon en ĝiaj ĝisnunaj,
striktaj, la eksteran mondon ankoraŭ ne enkludantaj limoj, do trankvile resti tie, kie mi estas,
kaj ne allasi grandajn, okulfrapajn ŝanĝojn kaŭzitajn de tiu afero, kio enkludas ankaŭ, paroli
kun neniu pri tio, sed ĉio ĉi ne pro tio, ke ĝi estus ia danĝera sekreto, sed pro tio, ke ĝi estas
malgranda, pure personeca kaj pro tio tamen facile portebla afero kaj ĉar ĝi restu ankaŭ tia.
En tio la rimarkoj de la amiko tamen ne estis senutilaj, ili instruis al mi nenion novan, sed
konfirmis min en mia baza opinio.
    
Kiel ja entute montriĝas ĉe pli preciza pripensado, ke la ŝanĝoj, kiujn la stato de la
afero kun la tempopaso ŝajne ricevis, ne estas ŝanĝoj de la afero mem, sed nur la evoluo
de mia koncepto pri ĝi, nome ke tiu koncepto fariĝas parte pli trankvila, vira, pli proksimiĝas al
la kerno, sed parte ankaŭ sub la neeltenebla influo de la daŭraj skuoj, kiom ajn malgravaj ili
estu, alprenas certan nervozecon.
     Mi plitrankviliĝas fronte al la afero, kredante kompreni, ke decido, kiom proksima ĝi
kelkfoje ŝajnas, verŝajne tamen ankoraŭ ne venos; oni tro facile emas, precipe en junaj jaroj,
tre trotaksi la rapidon, per kiu venas la decidoj; se foje mia malgranda juĝistino, malfortiĝinta
pro sia rigardo al mi, flanke sinkis en seĝon, per unu mano tenis sin ĉe la dorsapogilo, per la
alia fingrumis ĉe sia korsaĵo, kaj larmoj de kolero kaj malespero rule desupris ŝiajn vangojn,
mi ĉiam pensis, ke nun jen la decido kaj ke mi estos tuj alvokata por pravigi min. Sed nenio
pri decido, nenio pri pravigo, virinoj facile fartas malbone, la mondo ne havas tempon por
atenti ĉiujn kazojn. Kaj kio entute okazis en tiuj multaj jaroj? Nenio pli, ol ke ripetiĝis tiaj
okazoj, foje pli forte, foje malpli, kaj ke nun ilia sumo estas pli granda. Kaj ke uloj vagadas
proksime kaj ŝatus interveni, se ili trovus eblecon por tio; sed tion ili ne trovas, ĝis nun ili fidas
nur sian flaron, kaj flaro certe sufiĉas por abunde okupi sian posedanton, sed por io alia ĝi ne
taŭgas. Sed tiel statis envere ĉiam, ĉiam ekzistis tiuj senutilaj angulstarantoj kaj aerspirantoj,
kiuj ĉiam senkulpigis sian proksimecon en ia supersprita maniero, prefere per parenceco,
ĉiam ili atentis, ĉiam ili havis la nazon plena je flaro, sed la rezulto de ĉio ĉi estas nur, ke ili
daŭre staras tie. La tuta diferenco konsistas en tio, ke mi iom post iom ekkonis ilin, distingas
iliajn vizaĝojn; antaŭe mi kredis, ke ili iom post iom de ĉie kunvenas ĉi tien, ke la dimensioj de
la afero pligrandiĝas kaj per si mem altrudos la decidon; nuntempe mi kredas scii, ke ĉio ĉi
ekzistis de pratempo kaj tre malmulte aŭ neniel rilatas kun la veno de la decido. Kaj la decido
mem, kial mi nomas ĝin per tiom granda vorto? Se iam - kaj certe ne morgaŭ kaj postmorgaŭ
kaj verŝajne neniam - okazus, ke la publiko tamen okupiĝas pri tiu afero, pri kiu ĝi, kiel mi
ĉiam ripetos, ne kompetentas, tiam mi el la proceso eliros certe ne sendamaĝe, sed tamen
almenaŭ konsideratos, ke mi ne estas nekonata al la publiko, vivas de ĉiam en ĝia plena
lumo, fidante kaj fidinde, kaj ke pro tio tiu poste elveninta suferanta virineto, kiun pretere
dirite iu alia ol mi eble delonge estus ekkoninta kiel lapon kaj por la publiko tute senbrue sub
sia boto distretinta, ke tiu virino en la plej malbona okazo ja povus aldoni nur etan malbelan
streketon al la diplomo, per kiu la publiko delonge agnoskas min kiel ĝian respektindan
membron. Tio estas la nuna stato de la aferoj, kiu do malmulte taŭgas por maltrankviligi min.
Ke dum la jaroj mi tamen iomete maltrankviliĝis, tute ne rilatas kun la vera signifo de la

afero; oni simple ne eltenas, iun ĉiam ĉagreni, eĉ se oni ja konscias pri la senkaŭzeco de la
ĉagreno; oni maltrankviliĝas, oni komencas iel nur korpe atendi decidojn, ankaŭ se oni racie
ne tre kredas je ilia veno. Sed parte temas ankaŭ nur pri simptomo de maljuneco; al la juneco
ĉio sidas bone; malbelaj detaloj perdiĝas en la senfina fortofonto de la juneco; se iu kiel
knabo havis iom insidan rigardon, oni tion ne malbone akceptis, ĝi tute ne estis rimarkita, eĉ
ne de li mem, sed, kio restas en la maljuneco, estas restaĵoj, ĉio necesas, nenio estas
renovigata, ĉio observatas, kaj insida rigardo de maljuniĝanta viro estas simple tute klare
insida rigardo, kaj ne malfacilas ĝin konstati. Sed ĝuste ankaŭ ĉi tie ne temas pri vera fakta
malboniĝo.
    De kiu ajn flanko do mi rigardas tion, ĉiam montriĝas kaj mi insistas pri tio, ke, se mi
per la mano eĉ nur iomete tenas tiun etan aferon kovrita, mi rajtos ankoraŭ longe, neĝenate
de la mondo, trankvile daŭrigi mian ĝisnunan vivon, spite al ĉia furiozado de la virino.


Viaj proponoj por plibonigo de la traduko

reen al KAFKO

Malsatartisto

     En la lastaj jardekoj la intereso pri malsatartistoj tre malpliiĝis. Dum antaŭe vere
valoris la penon, aranĝi tiajn grandajn prezentadojn en propra reĝio, hodiaŭ tio estas tute
neebla. Estis aliaj tempoj. Tiam la tuta urbo okupiĝis pri la malsatartisto; de malsattago al
malsattago kreskis la simpatio; ĉiu volis vidi la malsatartiston almenaŭ unufoje tage; dum la
postaj tagoj ekzistis abonantoj sidantaj dum tagoj antaŭ la malgranda kradokaĝo; ankaŭ
dumnokte okazis spektadoj, por altigi la efekton, ĉe torĉolumo; dum belaj tagoj oni portis la
kaĝon en la liberan aeron, kaj nun oni montris la malsatartiston precipe al la infanoj; dum por
la plenaĝuloj li estis ofte nur amuzo, kiun ili partoprenis pro la modo, la infanoj mire, kun buŝoj
malfermitaj, por sekuriĝo tenante sin reciproke ĉe la mano, rigardis, kiel li pala, en nigra
trikoto, kun akre reliefantaj ripoj, eĉ rifuzante seĝon sidis sur disĵetita pajlo, foje kapjesis
ĝentile, pene ridetante respondis demandojn, ankaŭ etendis la brakon tra la krado por lasi
pripalpi sian magrecon, sed poste tute resinkis en sin mem, atentis neniun, eĉ ne la por li
tiom gravan baton de la horloĝo, kiu estis la sola meblo de la kaĝo, sed nur rigardis antaŭ si
kun preskaŭ fermitaj okuloj kaj trinketis iam kaj tiam akvon el glaseto, por malsekigi al si la
lipojn.
     Krom la ŝanĝiĝantaj spektantoj estis ankaŭ konstantaj, de la publiko elektitaj gardistoj,
kurioze ke estis ordinaraj buĉistoj, kiuj, ĉiam triope, havis la taskon observi tage kaj nokte la
malsatartiston, por ke li eble per ia sekreta maniero ne tamen prenu al si nutraĵon. Sed tio
estis nura formalaĵo, enkondukita por trankviligi la amasojn, ĉar la inicitoj ja sciis, ke la
malsatartisto dum la malsatado neniam, neniakondiĉe, eĉ ne perforte, manĝus eĉ la plej etan
pecon; la honoro de lia arto malpermesis tion. Nu, ne ĉiu gardisto povis tion kompreni,
kelkfoje troviĝis noktaj gardistaroj, kiuj plenumis sian gardadon tre supraĵe, intence kunsidiĝis
en malproksima angulo kaj tie enprofundiĝis en kartludon, kun la evidenta intenco permesi al li
ioman refreŝigaĵon, kiun laŭ ilia opinio li povis elprei el iaj sekretaj provizoj. Nenio estis pli
turmenta por la malsatartisto ol tiaj gardistoj; ili malĝojigis lin; ili terure malfaciligis al li la
malsatadon; kelkfoje li superis sian malforton kaj kantis dum tia gardotempo tiom longe kiom
li nur eltenis, por montri al la homoj, kiom maljuste ili suspenktis lin. Sed tio helpis malmulte;
ili tiam nur miris pri lia lerteco, manĝi eĉ kantante. Li ŝatis multe pli tiajn gardistojn, kiuj
eksidis rekte ĉe la krado, ne kontentiĝis je la malklara noktlumaĵo de la salonego, sed
fokusigis lin per elektraj poŝlampoj, kiujn la impresario disponigis al ili. La akra lumo tute ne
ĝenis lin, li ja entute ne povis dormi, kaj iom duondormeti li povis ĉiam, ĉialume kaj ĉiuhore,
ankaŭ en superplena bruanta salonego. Kun tiaj gardistoj li estis tre volonte preta pasigi la
nokton tute sendorme; li estis preta ŝerci kun ili, rakonti al ili historiojn el sia migra vivo, poste
inverse aŭskulti iliajn rakontojn, ĉio nur por teni ilin maldormaj, por ĉiam denove povi montri al
ili, ke li havis nenion manĝeblan en la kaĝo kaj ke li malsatadis, kiel kapablis neniu el ili. Sed plej
feliĉa li estis, kiam poste venis la mateno kaj oni alportis liakoste al ili superabundan
matenmanĝon, sur kiun ili sin ĵetis kun la apetito de sanaj viroj post pene maldorma nokto.
Estas vere ke ekzistis eĉ iuj, kiuj emis vidi en tiu matenmanĝo maldecan influadon al la
gardistoj, sed tio tamen transpasis la limojn, kaj kiam oni demandis ilin, ĉu eble ili nur pro la
afero mem sen matenmanĝo volas transpreni la noktogardadon, ili malaperis, sed ĉe siaj
suspektoj ili tamen restis.
     Sed tio apartenis jam al la suspektoj tute ne disigeblaj de la malsatado. Neniu ja estis
kapabla pasigi la tutajn tagojn kaj noktojn seninterrompe kiel gardisto ĉe la malsatartisto,
neniu do povis proprasperte scii, ĉu la malsatado estis vere seninterrompa, senmanka; nur la
malsatartisto mem povis tion scii, do nur li mem esti samtempe la spektanto plene
kontentigita de sia malsatado. Sed li siavice estis pro alia kaŭzo neniam kontentigita; eble
tute ne pro la malsatado li estis tiom maldikiĝinta, ke iuj je sia bedaŭro ne povis ĉeesti la
prezentadojn, ĉar ili ne eltenis lian aspekton, sed li estis tiom maldikiĝinta nur pro
malkontento pri si mem. Li sola nome sciis, ankaŭ neniu inicito krome sciis tion, kiom facila estis
la malsatado. Ĝi estis la plej facila afero de la mondo. Li ankaŭ ne prisilentis tion, sed oni ne
kredis lin, en la plej bona kazo konsideris lin modesta, sed plej ofte reklamavida aŭ eĉ
trompulo, al kiu la malsatado jes ja estis facila, ĉar li sciis ĝin faciligi por si, kaj kiu krome
aŭdacis tion duone konfesi. Ĉion ĉi li devis akcepti, en la paso de la jaroj ankaŭ kutimiĝis al
tio, sed interne tiu malkontento ĉiam ronĝis je li, kaj neniam ĝis nun, neniam post
malsatperiodo - tion oni devis atesti al li -  li forlasis la kaĝon libervole. Kiel maksimuman
tempon por malsatado la impresario estis fiksinta kvardek tagojn, plue li neniam lasis malsati,
eĉ ne en la metropoloj, kaj tio pro bona kialo. Kvardek tagojn proksimume oni povis laŭsperte
per iom post iom fortiĝanta reklamo inciti ĉiam pli la intereson de urbo, sed poste la publiko
ne reagis, konsiderinda malpliiĝo de la intereso konstateblis; kompreneble ekzistis tiurilate
malgrandaj diferencoj inter urboj kaj landoj, sed validis la regulo, ke kvardek tagoj estis
la maksimumo. Tiam do je la kvardeka tago la pordo de la florkronita kaĝo estis malfermata,
entuziasma spektantaro plenigis la amfiteatron, militista orkestro ludis, du kuracistoj enpaŝis la
kaĝon por fari la necesajn mezuradojn ĉe la malsatartisto, per megafono oni proklamis la
rezultojn al la salonego, kaj fine venis du junaj sinjorinoj, feliĉaj pri tio, ke ĝuste ili estis
lotumitaj, kaj volis konduki la malsatartiston el la kaĝo kelkajn ŝtupojn malsupren, kie sur
tableto estis servita zorge elektita malsanul-manĝaĵo. Kaj en tiu ĉi momento la malsatartisto
ĉiam rifuzis. Li jes la libervole metis siajn ostobrakojn en la helpeme etenditajn manojn de la
sinjorinoj al li kliniĝintaj, sed leviĝi li ne volis. Kial ĝuste nun ĉesi post kvardek tagoj? Li
eltenintus ankoraŭ longe, senfine longe; kial ĉesi ĝuste nun, dum li estis ĉe la plej bona, ja eĉ
ankoraŭ ne ĉe la plej bona malsatado? Kial oni volis senigi lin je la gloro plu-malsati, ne nur
fariĝi la plej granda malsatartisto de ĉiuj tempoj, kiu li ja verŝajne jam estis, sed ankaŭ superi
sin mem ĝis al nekompreneblo, ĉar por sia kapablo malsati li ne sentis limojn. Kial tiu amaso,
kiu pretendis tiom admiri lin, havis tiom malmulte da pacienco kun li; se li eltenis plumalsati,
kial ĝi ne eltenis? Krome li estis laca, sidis bone en la pajlo kaj devis nun rektiĝi alten kaj
longen kaj iri al la manĝo, kiu jam en la imago kaŭzis al li vomemon, kies manifestadon li nur
pro konsidero al la sinjorinoj pene subpremis. Kaj li rigardis supren en la okulojn de la ŝajne tiom
afablaj,
en realo tiom kruelaj sinjorinoj kaj skuis la sur la malforta kolo superpezan kapon. Sed tiam
okazis, kio okazis ĉiam. Venis la impresario, levis mute - la muziko malebligis paroli - la
brakojn super la malsatartisto, kvazaŭ li invitus la ĉielon fine rigardi sian verkon jen sur la
pajlo, tiun kompatindan martiron, kia la malsatartisto ja certe estis, tamen en tute alia senco;
prenis la malsatartiston ĉirkaŭ la maldika talio, ĉe kio li per troigita atento volis kredigi, kun
kiom rompiĝema aĵo li tie aferas; kaj transdonis lin - ne sen sekrete iom skui lin, tiel ke la
gamboj kaj supra korpoparto de la malsatartisto senrege ŝanceliĝis - al la intertempe
mortpaliĝintaj sinjorinoj. Nun la malsatartisto toleris ĉion; la kapo kuŝis surbruste, kvazaŭ ĝi
estus tien ruliĝinta kaj neklarigeble tenus sin tie; la korpo estis kaviĝinta; la gamboj pro instinkto
de memkonservo firme interpremis sin ĉe la genuoj, sed tamen skrapis la grundon, kvazaŭ ĝi
ne estus la reala, la realan ili nur serĉus; kaj la tuta, kvankam tre malgranda ŝarĝo de la korpo
pezis sur unu el la sinjorinoj, kiu helposerĉe kaj anhelante - tia ŝi ne estis imaginta tiun
honoroficon - unue laŭeble etendis la kolon, por protekti almenaŭ la vizaĝon kontraŭ tuŝiĝo
kun la malsatartisto, sed poste, ĉar ŝi tion ne sukcesis kaj la pli bonŝanca kunulino ne alportis
sian helpon, sed kontentiĝis porti antaŭ si la manon de la malsatartisto, tiun ostofasketon, ŝi
sub la ravita ridado de la salonego ekploris kaj devis esti anstataŭata de servisto jam
delonge pretigita. Poste venis la manĝaĵoj, de kiu la impresario iom enbuŝigis al la
malsatartisto dum svensimila duondormo, gaje babilante kun la celo devojigi la atenton de la
stato de la malsatartisto; poste sekvis ankoraŭ tosto por la publiko, kiu laŭdire estis de la
malsatartisto alflustrita al la impresario; la orkestro konfirmis ĉion per granda fanfaro, oni disiris,
kaj neniu rajtis malkontenti pri la vidito, neniu, nur la malsatartisto, ĉiam nur li.
      Tiel li vivis kun regulaj ripozpaŭzetoj multajn jarojn, en ŝajna brilo, honorata de la
mondo, sed ĉe tio plej ofte en malgaja humoro, kiu ĉiam pli malgajiĝis pro tio, ke neniu sciis
ĝin konsideri serioza. Per kio jam konsoli lin? Kion li povis ankoraŭ deziri? Kaj se foje troviĝis
bonintenca homo, kiu lin bedaŭris kaj volis klarigi al li, ke lia malgajeco venas verŝajne de la
malsatado, povis okazi, precipe dum malfrua malsattempo, ke la malsatartisto respondis per
kolereksplodo kaj je ĉies ektimo komencis kiel besto skui ĉe la krado. Sed por tiaj statoj la
impresario havis punrimedon, kiun li ŝatis apliki. Li senkulpigis la malsatartiston antaŭ la plena
publiko, koncedis, ke la konduton de la malsatartisto povas pardoni nur la ekscitiĝemo kaŭzita
de la malsatado ne facile komprenebla de satuloj; poste,  lige kun tio, parolis pri la same
klarigebla pretendo de la malsatartisto, ke li povas malsati ankoraŭ multe pli longe ol li
malsatas; laŭdis la alten strebadon, la bonan intencon, la grandan abnegacion, kiuj certe
ankaŭ estas entenataj en tiu pretendo; sed poste provis refuti la pretendon sufiĉe simple per
montro de samtempe vendataj fotaĵoj, ĉar sur la bildoj oni vidis la malsatartiston ĉe kvardeka
malsattago, enlite, preskaŭ estingita pro senfortiĝo. Tiu de la malsatartisto certe bone konata,
sed ĉiam denove lin incitanta distordo de la vero estis por li tro. Kio estis la sekvo de la
antaŭtempa ĉesigo de la malsatado, tion oni prezentis ĉi tie kiel la kaŭzon! Batali kontraŭ tia
malsaĝeco, kontraŭ tiu mondo de malsaĝeco, estis neeble. Ĝis tiam li ĉiam denove bonfide
kaj avide aŭskultis la impresarion ĉe la krado, sed ĉe la apero de la fotaĵoj li ĉiufoje maltenis
la kradon, resinkis kun suspiro en la pajlon, kaj la trankviligita publiko povis ree alveni kaj
rigardi lin.
    
Kiam ĉeestintoj de tiuj scenoj kelkajn jarojn poste repensis pri tio, ili fariĝis ofte
nekompreneblaj al si mem. Ĉar intertempe okazis tiu menciita ŝanĝo; tio okazis preskaŭ
subite; ĝi povus havi kaŭzojn iom pli profundajn, sed kiu ŝatus eltrovi ilin; ĉiukaze iun tagon la
dorlotita malsatartisto vidis sin forlasita de la amuzavida amaso, kiu preferis alflui al aliaj
prezentadoj. Ankoraŭfoje la impresario hastis kun li tra duona Eŭropo por vidi, ĉu ne tamen ie
kaj aliie retroviĝas la iama intereso; ĉio vane; kvazaŭ per sekreta interkonsentiĝo preskaŭ ĉie
fariĝintis rekta malŝato kontraŭ la publika malsatado. Nature, en realo tio ne povintis veni tiom
subite, kaj oni memoris nun post-okaze iujn antaŭsignojn siatempe en la fumo de la sukceso
ne sufiĉe atentitajn, ne sufiĉe subpremitajn, sed entrepreni nun ion kontaŭ tio, estis tro
malfrue. Kvankam estis certe, ke ankaŭ por la malsatado revenos la tempo; sed por la
vivantoj tio ne estis konsolo. Kion faru nun la malsatartisto? Tiu, kiun miloj estis prijubilintaj,
ne povis sin montri en budoj ĉe malgrandaj kermesoj, kaj por komenci alian profesion la
malsatartisto estis ne nur tro maljuna, sed precipe tro fanatike dependa de la malsatado. Tiel
li do adiaŭis la impresarion, la kamaradon de senegala kariero, kaj engaĝiĝis ĉe granda
cirko; por domaĝi sian ofendiĝemon, li eĉ ne rigardis la kontraktkondiĉojn.
     Granda cirko kun sia miriado da ĉiam denove kompensiĝantaj kaj kompletiĝantaj homoj
kaj bestoj kaj aparatoj povas uzi ĉiun ĉiam, ankaŭ malsatartiston, kompreneble ĉe modestaj
pretendoj, kaj krome en tiu aparta kazo ja ne estis nur la malsatartisto mem, kiu estis
engaĝita, sed ankaŭ lia malnova fama nomo, kaj ĉe la specifeco de tiu en kreskanta aĝo ne
malkreskanta arto oni eĉ ne povis diri, ke eluzita, ne plu sur la pinto de siaj kapabloj troviĝanta
artisto volas fuĝi en trankvilan cirkopostenon, male, la malsatartisto asertis, ke li, kio estis tute
kredebla, malsatas tiom bone kiom antaŭe, ja li eĉ asertis, ke li, se oni lasas lin fari, kaj tion
oni promesis al li senhezite, envere nur nun kaj prave mirigos la mondon, aserto tamen, kiu
konsidere la tendencon de la tempo, kiun la malsatartisto en sia fervoro facile forgesis,
provokis ĉe la fakuloj nur rideton.
     Sed funde ankaŭ la malsatartisto ne perdis la vidon pri la realaj kondiĉoj kaj akceptis
kvazaŭ memkompreneble, ke oni metis lian kaĝon ne kiel brilan numeron meze de la maneĝo,
sed lokis ĝin ekstere en loko cetere bone alirebla proksime al la stalaro. Grandaj, buntpentritaj
surskriboj kadris la kaĝon kaj proklamis la videblon. Kiam la publiko dum la paŭzoj premis sin
al la staloj por rigardi la bestojn, estis preskaŭ neeviteble, ke ĝi pasis ĉe la malsatartisto kaj
tie haltis iomete, oni eble restintus pli longe ĉe li, se ne en la mallarĝa pasejo la
postpremantoj, kiuj ne komprenis tiun halton survoje al la sopirataj staloj, malebligintus pli
longan trankvilan spektadon. Tio estis ankaŭ la kaŭzo, pro kio la malsatartisto, kiu kompreneble
alsopiris tiujn vizitotempojn kiel sian vivocelon, tamen ankaŭ timtremis antaŭ ili. En la unua
tempo li povis apenaŭ atendi la prezentopaŭzojn; ravite li vidis alveni la alruliĝantan amason,
ĝis kiam li baldaŭ - eĉ la plej obstina, preskaŭ konscia memtrompo ne eltenas la spertojn -
konvinkiĝis, ke ili estis, plej ofte laŭ sia intenco, ĉiam denove, senescepte, puraj stalvizitantoj.
Kaj tiu aspekto de malproksime restis certe la plej bela. Ĉar kiam ili estis ĝisvenintaj al li, lin
ĉirkaŭbruis tuj kriaĉado kaj insultado de la seninterrompe renoviĝantaj partioj, de tiu - ĝi fariĝis
por la malsatartisto rapide la plej malagrabla - kiu volis lin rigardi trankvile, tute ne pro
komprenemo, sed pro kaprico kaj spito, kaj la dua, kiu unue celis la stalojn. Kiam la granda
amaso estis pasinta, tiam venis la postvenantoj, kaj tiuj tamen, kiuj ne plu renkontis
malhelpon por halti laŭplaĉe, preterhastis longapaŝe, preskaŭ sen flankenrigardi, por alveni
ĝustatempe ĉe la bestoj. Kaj la bonŝanca okazo ne estis ofta, ke venis familipatro kun siaj
infanoj, montris la malsatartiston perfingre, klarigis detale pri kio temas, rakontis pri antaŭaj
jaroj, kiam li ĉeestis similajn, sed senkompare pli grandiozajn prezentadojn, kaj poste la
infanoj, pro sia nesufiĉa preparado de lernejo kaj vivo tamen ankoraŭ restis senkomprenaj -
kion signifis al ili malsatado? - sed en la brilo de siaj esplorantaj okuloj malkaŝis iom pri novaj,
venontaj, pli favoraj tempoj. Eble, tiel la malsatartisto tiam kelkfoje diris al si, ĉio fariĝus
iomete pli bona, se lia loko ne estus tiom proksima ĉe la staloj. Per tio la elekto fariĝis tro
facila por la homoj, se ne paroli pri tio, ke la haladzoj de la staloj, la maltrankvilo de la bestoj
dumnokte, la preterportado de la krudaj viandopecoj por la rabobestoj, la kriegoj dum la
manĝigoj tre afliktis kaj daŭre deprimis lin. Sed pete sin turni al la estrejo, tion li ne kuraĝis;
almenaŭ li dankis ja al la bestoj la amason da vizitantoj, inter kiuj jen kaj jen povis troviĝi
ankaŭ iu destinita por li, kaj kiu scias, kien oni forkaŝus lin, se li volus memorigi pri sia ekzisto
kaj samtempe pri tio, ke li estis ĝustadire nur obstaklo survoje al la staloj.
     Malgranda obstaklo tamen, obstaklo ĉiam malpliiĝanta. Oni kutimiĝis al la strangeco
pretendi en la nunaj tempoj atenton pri malsatartisto, kaj per tiu kutimiĝo la verdikto pri li estis
farita. Li povis malsati tiel bone, kiel li povis, kaj li faris tion, sed nenio plu povis savi lin, oni
preteriris lin. Provu klarigi al iu la malsatarton! Kiu ne sentas ĝin, al tiu ĝi ne klarigeblas. La
belaj surskriboj fariĝis malpuraj kaj nelegeblaj, oni deŝiris ilin, neniu ekpensis anstataŭigi ilin;
la tabuleto kun la cifero de la plenumitaj malsattagoj, kiu dum la unua tempo estis ĉiutage
akurate renovigata, restis jam delonge ĉiam la sama, ĉar post la unuaj semajnoj la personaro
tediĝis jam de tiu laboreto; kaj tiel la malsatartisto plue malsatadis, kiel li antaŭe iam sopiris,
kaj tio senpene prosperis al li tute tiel, kiel li estis antaŭdirinta, sed neniu nombris la tagojn,
neniu, eĉ ne la malsatartisto mem sciis, kiom granda la atingo jam estis, kaj lia koro peziĝis.
Kaj se foje dum tiu tempo haltis nenifaranto, amuziĝis pri la malnova cifero kaj parolis
pri trompo, tiam tio estis en tiu senco la plej granda mensogo, kiun indiferenteco kaj
ennaskita maliceco povis inventi, ĉar trompis ne la malsatartisto, li laboris honeste, sed la
mondo trompis lin je lia rekompenco.
     Sed ree pasis multaj tagoj, kaj ankaŭ tio finiĝis. Foje la kaĝo frapis la atenton de
kontrolisto, kaj li demandis la servistojn, kial oni lasas neuzata ĉi tie tiun bone uzeblan kaĝon
kun la putrinta pajlo ene; neniu sciis ĝin, ĝis kiam iu, helpe de la cifertabelo, ekmemoris la
malsatartiston. Oni suprenkirlis per stangoj la pajlon kaj trovis en ĝi la malsatartiston. “Ĉu vi
malsatas ankoraŭ?” demandis la kontrolisto,  “kiam vi do fine ĉesos?” “Pardonu min ĉiuj,”
flustris la malsatartisto; nur la kontrolisto, kiu tenis la orelon ĉe la krado, komprenis lin.
  
“Certe”, diris la kontrolisto kaj metis la fingron al la frunto, por indiki per tio al la personaro la
staton de la malsatartisto, “ni pardonas vin.” “Ĉiam mi volis, ke vi admiru mian malsatadon,”
diris la malsatartisto. “Ni ja admiras ĝin,” diris la kontrolisto kompleze. “Sed vi ne admiru ĝin,”
diris la malsatartisto. “Nu, tiam ni do ne admiras ĝin,” diris la kontrolisto, “kial do ni ne admiru
ĝin?” “Ĉar mi devas malsati, mi ne povas alie,” diris la malsatartisto. “Jen novaĵo,” diris la
kontrolisto, “kial do vi ne povas alie?” “Ĉar mi,” diris la malsatartisto, levetis la kapeton kaj
parolis per lipoj pintitaj kvazaŭ por kiso rekte en la orelon de la kontrolisto, por ke nenio
perdiĝu, “ĉar mi ne povis trovi la nutraĵon, kiu gustas al mi. Se mi trovintus ĝin, kredu min, mi
ne farintus sensacion kaj plenigintus min kiel vi kaj ĉiuj.” Tio estis liaj lastaj vortoj, sed eĉ en
liaj estingiĝintaj okuloj estis la firma, kvankam ne plu fiera konvinko, ke li malsatas plu.
    
“Sed nun faru ordon!” diris la kontrolisto, kaj oni enterigis la malsatartiston kune kun la
pajlo. Sed en la kaĝon oni metis junan panteron. Eĉ por la plej apatia senso estis refreŝiĝo,
vidi en la tiel longe dezerta kaĝo petoli tiun sovaĝan beston. Mankis al ĝi nenio. La nutraĵon,
kiu gustis al ĝi, alportis sen longa pripenso la gardistoj; eĉ ne la liberecon ĝi ŝajnis malhavi; tiu
nobla, per ĉio necesa preskaŭ ĝisŝire provizita korpo ŝajnis portadi kun si eĉ la liberon; tiu
ŝajnis troviĝi ie en la dentaro; kaj la ĝojo pri la vivo venis kun tiom forta ardo el ĝia faŭko, ke
por la rigardantoj ne facilis elteni ĝin. Sed ili superis sin, ĉirkaŭis amase la kaĝon kaj tute
ne volis formoviĝi.

Viaj proponoj por plibonigo de la traduko

reen al KAFKO

 

Jozefino, la kantistino
            aŭ
La popolo de la musoj

Nia kantistino nomiĝas Jozefino. Kiu ne aŭdis ŝin, ne konas la povon de kantado. Ne
ekzistas tiu, kiun ŝia kantado ne ravegas, kio valoras des pli, ĉar nia gento entute ne ŝatas
muzikon. Silenta paco estas por ni la plej kara muziko; nia vivo malfacilas, ni ne plu povas, eĉ
se ni foje provis deskui ĉiajn zorgojn de la tago, leviĝi al tiaĵoj tiom malproksimaj de nia cetera
vivo kia estas la muziko. Sed tion ni ne tre bedaŭras; eĉ tion ni ne atingas; certan praktikan
ruzecon, kiun cetere ni nepre bezonas, ni konsideras nia plej avantaĝa trajto, kaj per la rideto
de tiu ruzeco ni kutimas konsoliĝi je ĉio, eĉ se ni foje - kio tamen ne okazas - sentus la
deziron pri la feliĉo, kiu eble eliras de la muziko. Nur Jozefino faras escepton; ŝi amas la
muzikon kaj ankaŭ scias ĝin peri; ŝi estas la sola; kun ŝia forpaso la muziko - kiu scias kiom
longe - foriĝos el nia vivo.

Mi ofte cerbumis pri tio, kiel envere statas kun tiu muziko. Ni estas ja tute maltalentaj je muziko;
kiel okazas, ke ni komprenas la kantadon de Jozefino aŭ, ĉar Jozefino
kontestas nian komprenon, almenaŭ kredas kompreni? La plej simpla respondo estus, ke la
beleco de tiu kantado estas tiel granda, ke eĉ la plej apatia senso ne povas rezisti ĝin, sed tiu
respondo ne kontentigas. Se vere estus tiel, oni devus havi pri tiu kantado unue kaj ĉiam la
senton de io eksterordinara, la senton, ke el tiu gorĝo sonas io, kion ni neniam antaŭe aŭdis
kaj kion aŭdi ni eĉ tute ne havas la kapablon, io, kion aŭdi kapabligas nin nur tiu unusola
Jozefino kaj neniu kroma. Sed ĝuste tio miaopinie ne ĝustas, mi ne sentas ĝin kaj ankaŭ ĉe
la aliaj ne rimarkis ion tian. En intima rondo ni malkaŝe konfesas al ni reciproke, ke la
Jozefina kantado kiel kantado ne prezentas ion eksterordinaran.

Ĉu entute ĝi estas kantado? Malgraŭ nia manko je muzika senso ni havas niajn
kantotradiciojn; en la malnovaj tempoj de nia popolo ekzistis kantado; legendoj rakontas pri
tio kaj eĉ kantoj estas konservitaj, kiujn tamen neniu plu kapablas kanti. Ni havas do ideon pri
tio, kio estas kantado, kaj al tiu ideo envere ne respondas la arto Jozefina. Ĉu entute ĝi estas
kantado? Ĉu ĝi eble estas tamen nur fajfado? Kaj fajfadon ni ja konas ĉiuj, ĝi estas la vera
artlerteco de nia popolo, aŭ pli ĝuste ne lerteco, sed karakteriza vivesprimo. Ni ĉiuj fajfas,
sed kompreneble neniu kapricas nomi tion arto, ni fajfas sen atenti tion, ja sen rimarki ĝin, kaj
inter ni estas eĉ multaj, kiuj tute ne scias, ke la fajfado apartenas al niaj specifaj trajtoj. Do, se
estus vere, ke Jozefino ne kantas, sed nur fajfas kaj eble eĉ, kiel almenaŭ ŝajnas al mi,
apenaŭ translimas la kutiman fajfadon - ja eble ŝia forto eĉ ne tute sufiĉas por tiu kutima
fajfado, dum ordinara terlaboristo estigas ĝin senpene la tutan tagon dum sia laboro - se ĉio
ĉi estus vera, tiam la pretendita arteco de Jozefino estus ja refutita, sed tiam des pli
solvendus la enigmo de ŝia efikego.

Sed tamen ne estas nur fajfado, kiun ŝi produktas. Se oni lokas sin sufiĉe malproksime
de ŝi kaj aŭskultas, aŭ pli bone oni faras la eksperimenton, se Jozefino kantas ekzemple kun
aliaj voĉoj kaj oni taskas sin rekoni ŝian voĉon, tiam oni nepre elaŭskultas nenion alian ol
ordinaran fajfadon, maksimume iom notindan pro ĝia delikateco aŭ febleco. Sed se oni staras
antaŭ ŝi, ĝi estas tamen ne nur fajfado; por la kompreno de ŝia arto necesas ne nur aŭdi,
sed ankaŭ vidi ŝin. Eĉ se ĝi estus nur nia ĉiutaga fajfado, tamen ekzistas ĉi tie jam la
aparteco, ke iu prezentas sin solene por fari nenion alian ol la kutiman. Krevigi nukson vere
ne estas arto, pro tio neniu aŭdacos kunvoki publikon kaj antaŭ ĝi, por distri ĝin, krevigi
nuksojn. Se li tamen faras tion kaj se lia intenco sukcesas, tiam ja ne povas temi pri simpla
nuksokrevigo. Aŭ temas pri nuksokrevigo, sed evidentiĝas, ke ni estis pretervidintaj tiun
arton, ĉar ni glate majstris ĝin, kaj ke tiu nova nuksokrevigisto estas la unua, kiu montras al ni
ĝian veran econ, ĉe kio povus esti eĉ utile por la efiko, se li estas iom malpli lerta ĉe la
nuksokrevigo ol la plimulto de ni.

Eble estas simile kun la kantado Jozefina; ni admiras ĉe ŝi tion, kion ni tute ne admiras
ĉe ni; cetere en tiu lasta rilato ŝi tute samopinias kun ni. Foje mi ĉeestis, kiam iu, kiel
kompreneble okazas de tempo al tempo, atentigis ŝin pri la ĝenerala popolfajfado kaj tion nur
tute modeste, sed por Jozefino ĝi estis jam tro. Tiel impertinentan, orgojlan rideton, kian ŝi
tiam montris, mi ankoraŭ ne vidis; ŝi, kiu ekstere estas vere perfekta delikateco, okulfrape
delikata eĉ en nia popolo riĉa je tiaj virinformoj, aperis tiam rekte vulgara; cetere povas esti,
ke en sia granda sentemo ŝi jam tuj sentis tion mem kaj ekregis sin. Ĉiukaze ŝi do kontestas
ĉian rilaton inter sia arto kaj la fajfado. Por la malsamopiniantoj ŝi havas nur malestimon kaj
verŝajne nekonscian malamon. Tio ne estas ordinara vanteco, ĉar tiu opozicio, al kiu apartenas
duone ankaŭ mi, admiras ŝin certe ne malpli ol la amaso, sed Jozefino volas ne nur esti
admirata, sed esti admirata precize en la maniero de ŝi difinita, sola admiro ne valoras por
ŝi. Kaj sidante antaŭ ŝi, oni komprenas ŝin; opozicion oni praktikas nur en la malproksimo;
sidante antaŭ ŝi, oni scias: kion ŝi fajfas ĉi tie, ne estas fajfado.

Ĉar fajfado apartenas al niaj senpripensaj kutimoj, oni povus pensi, ke oni fajfas ankaŭ
en la aŭditorio de Jozefino; ni bonfartiĝas ĉe ŝia arto, kaj kiam ni bonfartas, ni fajfas; sed ŝia
aŭskultantaro ne fajfas, ĝi silentegas 'kiel museto'; kvazaŭ ni ekĝuus la sopiratan pacon, de
kiu fortenas nin almenaŭ nia propra fajfado, ni silentas. Ĉu ravas nin ŝia kantado aŭ ne pli
ĝuste la solena silento kiu ĉirkaŭas la malfortan voĉeton? Iam okazis, ke iu stultulineto dum
la Jozefina kantado komencis en sia tuta naiveco ankaŭ fajfi. Nu, tio estis ĝuste la samo,
kion ni aŭdis ankaŭ de Jozefino; jen antaŭe la fajfado malgraŭ la tuta rutino ankoraŭ timida,
kaj ĉi tie en la publiko la sindonema infana fajfado; indiki la diferencon estus neeble; sed tamen
ni per siblado kaj fajfado tuj silentigis la ĝenulinon; kvankam tio tute ne necesus, ĉar ŝi ankaŭ
sen tio forkaŝintus sin pro angoro kaj honto, dum Jozefino ekkantis sian triumffajfadon kaj estis
tute ekster si kun siaj etenditaj brakoj kaj la tute ne pli alten streĉebla kolo.

Cetere tia ŝi estas ĉiam, ĉian sensignifaĵon, ĉian hazardon, ĉian kontraŭaĵon, knaron
en parkedo, dentogrincon, lumigdifekton ŝi opinias taŭga por altigi la efikon de sia kantado,
laŭ sia opinio ŝi kantas ja antaŭ surdaj oreloj; ne mankas entuziasmo kaj aplaŭdo, sed pri vera
kompreno, kiel ŝi pensas, ŝi delonge lernis rezigni. Do, ĉiaj ĝenoj estas al ŝi oportunaj; ĉio, kio
de ekstere intervenas kontraŭ la pureco de ŝia kantado, kio en facila lukto, ja senlukte, per la
simpla komparo venkatas, povas kontribui por veki la amason, instrui al ĝi ja ne komprenon,
sed antaŭsenteman respekton.

Sed se do io malgranda tiom servas al ŝi, kiom eĉ io granda. Nia vivo estas tre
maltrankvila, ĉiu tago alportas surprizojn, timigojn, esperojn kaj hororojn, ke la unuopulo
absolute ne kapablus elteni ĉion ĉi, se li ne havus ĉiutempe tage kaj nokte la subtenon de la
kamaradoj; sed eĉ tiel fariĝas ofte tre malfacile; kelkfoje eĉ mil ŝultroj tremas sub ŝarĝo
destinita verdire nur por unu. Tiam Jozefino opinias sian tempon veninta. Jam jen ŝi, la
delikata estaĵo, precipe sub la brusto timige vibranta, estas kvazaŭ ŝi estus kolektinta ĉiun
sian forton en la kantado, kvazaŭ ĉio en ŝi, kio ne rekte servas la kantadon, estus senigita de
ĉia forto, preskaŭ de ĉia vivebleco, kvazaŭ ŝi estus nudigita, fordonita, transdonita nur al la
protekto de bonaj spiritoj, kvazaŭ eblus, ke - dum ŝi tiel, tute senigita de si, loĝas en la
kantado - malvarma spiro preterpase mortigus ŝin. Sed ĝuste ĉe tia vido ni ŝajnaj kontraŭuloj
kutimas diri: “Ŝi eĉ ne kapablas fajfi; tiom horore ŝi devas streĉiĝi por iel eldevigi el si ne
kantadon - ni ne parolu pri kantado -, sed la nialande kutiman fajfadon.” Tiel ŝajnas al ni, sed
tio estas, kiel menciite, ja neevitebla, sed pasema, efemera impreso. Jam mergiĝas ankaŭ ni
en la senton de la amaso, kiu varme, korp’ ĉe korpe, apenaŭ spirante, aŭskultas.

Kaj por kolekti ĉirkaŭ si tiun amason da nia preskaŭ ĉiam moviĝanta, pro ofte ne tre
klaraj celoj tien kaj reen pafiĝanta popolo, Jozefino plejofte bezonas fari nenion alian ol kun
malantaŭen metita kapeto, duone malfermita buŝo, alten direktitaj okuloj alpreni tiun pozicion,
kiu signas, ke ŝi intencas kanti. Ŝi povas tion fari, kie ajn ŝi volas, tio ne bezonas esti de
malproksime videbla loko, ia kaŝita, en hazarda momenta kaprico elektita angulo same bone
uzeblas. La mesaĝo, ke ŝi volas kanti, disvastiĝas tuj, kaj baldaŭ alvenadas procesioj. Nu,
kelkfoje tamen okazas malhelpoj, Jozefino kantas prefere en tempoj de ekscito; plej diversaj
zorgoj kaj danĝeroj tiam devigas nin al multspecaj iradoj, eĉ kun la plej bona intenco oni ne
povas kunveni tiom rapide, kiom deziras Jozefino, kaj tiufoje ŝi staras tie en sia granda pozo
eble dum ioma tempo sen sufiĉa aŭskultantaro - tiam ŝi kompreneble koleriĝas, tiam ŝi
stamfas per la piedoj, sakras tute malknabine, ŝi eĉ mordas. Sed tia konduto ne malutilas
ŝian famon; anstataŭ iomete dampi ŝiajn grandegajn pretendojn, oni klopodas konformiĝi al ili;
oni elsendas mesaĝistojn por venigi aŭskultantojn; oni kaŝas al ŝi, ke tio okazas; tiam oni
vidas sur la ĉirkaŭaj vojoj postenojn lokigitajn tie por mansigne urĝigi la venantojn; ĉio tiom
longe, ĝis tamen kunvenis sufiĉa kvanto.

Kio instigas la popolon tiel klopodi por Jozefino? Demando respondebla ne pli facile ol
tiu pri la Jozefina kantado, kun kiu ĝi ja ankaŭ rilatas. Oni povus trastreki ĝin kaj tute unuigi
ĝin kun la dua demando, se oni povus iel aserti, ke la popolo pro la kantado estas senkondiĉe
sindona al Jozefino. Sed ĝuste tio ne estas la kazo; senkondiĉan sindonemon nia popolo
apenaŭ konas; tiu popolo, kiu amas antaŭ ĉio la certe naivan ruzecon, la infanecan
flustradon, la certe senkulpan, nur la lipojn movantan klaĉadon, tia popolo tamen ne povas
senkondiĉe sin doni, tion sentas eble ankaŭ Jozefino, tio estas, kion ŝi kontraŭbatalas kun la
tuta fortostreĉo de sia malforta gorĝo.

Tamen, ĉe tiaj ĝeneralaj prijuĝoj oni ne troigu, la popolo tamen estas sindonema al
Jozefino, kvankam ne senkondiĉe. Ekzemple ĝi ne kapablus ridi pri Jozefino. Oni povas ja
koncedi: ĉe Jozefino kelkio ridigas; ĝenerale la rido ĉiam proksimas al ni; malgraŭ ĉia mizero
de nia vivo mallaŭta rido ĉiam iel hejmas ĉe ni; sed pri Jozefino ni ne ridas. Kelkfoje mi havas
la impreson, ke la popolo komprenas sian rilaton al Jozefino tiel, ke tiu delikata, domaĝenda,
iel distingita, laŭ ili per kantado distingita estaĵo estas al ĝi konfidita kaj ke ĝi devas zorgi pri ŝi;
la kialo klaras al neniu, nur la fakto ŝajnas konstatebla. Sed pri tio, kio estas al ni konfidita,
oni ne ridu; ridi pri tio estus kontraŭdeva. La plej malicaj inter ni faras kelkfoje la pinton de
malico al Jozefino, dirante: “Nia rido mortas, kiam ni vidas Jozefinon.”

Tiel la popolo do zorgas pri Jozefino en maniero de patro, kiu dediĉas sin al infano, kiu
etendas al li siajn manojn - oni ne ĝuste scias, ĉu pete aŭ postule. Oni emus supozi, ke nia
popolo ne taŭgas por plenumi tiajn patrajn devojn, sed en realo, almenaŭ en tiu ĉi kazo, ĝi
plenumas ilin modele; neniu unuopulo povus tion, kion en tiu rilato kapablas la popolo en sia
tutaĵo. Certe, la fortodiferenco inter la popolo kaj la unuopulo estas grandega, sufiĉas, ke ĝi
tiru la protektaton en la varmon de sia proksimo, kaj jen li estas sufiĉe ŝirmata. Tamen al
Jozefino oni ne kuraĝas paroli pri tiaj aferoj. “Mi fajfas pri via protekto”, ŝi diras tiam. “Jes, jes,
vi fajfas”, pensas ni. Kaj krome fakte ne estas refuto, se þi ribelas, pli ĝuste tio estas klare
infana reago kaj infana dankemo, kaj la patreca reago estas ne atenti tion.

Tamen, en tio rolas ankoraŭ io alia, malpli facile klarigebla el tiu rilato inter popolo kaj
Jozefino. Ĉar Jozefino opinias inverse, ke estas ŝi, kiu protektas la popolon. En malbonega
politika aŭ ekonomia situacio laŭ ŝia pretendo savas nin ŝia kantado, ĝi plenumas ne malpli ol
tion, kaj se ĝi ne forpelas la malbonegon, ĝi donas al ni almenaŭ la forton tion elteni. Ŝi ne
formulas tion tiel kaj ankaŭ ne alie, entute ŝi parolas malmulte, ŝi estas siltentema inter la
babiluloj, sed el ŝiaj okuloj tio fulmas, de ŝia fermita buŝo - ĉe ni nur malmultaj povas teni la
buŝon fermita, ŝi povas - ĝi estas legebla. Ĉe ĉiu malbona novaĵo - kaj en certaj tagoj ili
surŝutas unu la alian, inter ili falsaj kaj duonĝustaj - ŝi leviĝas tuj, dum ŝi kutime lacas kaj
malviglas, leviĝas kaj streĉas la kolon kaj serĉas la superrigardon super ŝia grego kiel la
paŝtisto antaŭ fulmotondro. Estas vere, ankaŭ infanoj faras similajn postulojn en sia sovaĝa,
senbrida maniero, sed ĉe Jozefino ili tamen ne estas tiom senbazaj kiom ĉe tiuj. Certe, ŝi ne
savas nin kaj ne donas fortojn al ni, estas facile pretendi esti la savanto de tiu ĉi popolo, kiu
kutimas suferi kaj ne domaĝi sin, rapiddecida, bone konanta la morton, nur laŭŝajne timema
en la etoso de troriskemo, en kiu ĝi konstante vivas, kaj krome same fekunde kiel aŭdace -
estas facile, mi diras, postfakte pretendi esti la savinto de tiu ĉi popolo, kiu ankoraŭ ĉiam iel
savis sin mem, kvankam kelkfoje per viktimoj, pri kiuj la historiisto - ĝenerale ni komplete
neglektas la historisciencon - glaciiĝas pro teruro. Kaj tamen veras, ke ni ĝuste en danĝeraj
situacioj aŭskultas eĉ pli bone ol kutime la voĉon de Jozefino. La minacoj ŝvebantaj super ni,
igas nin pli trankvilaj, pli modestaj, pli submetiĝemaj al la komandemo de Jozefino; volonte ni
kunvenas, volonte ni kunpremiĝas, precipe ĉar tio okazas ĉe aranĝo, kiu tute ne rilatas kun la
turmenta ĉefaĵo; estas kvazaŭ ni ankoraŭ trinkus rapide - ja necesas rapido, tion Jozefino tro
ofte forgesas - pokalon de paco antaŭ la batalo. Tio ne estas tiom prezentado de kantoj ol pli
ĝuste popolkunveno, pli precize kunveno, dum kiu, escepte de la eta fajfado antaŭe, regas
kompleta silento; la horo estas multe tro grava ol ke oni emus ĝin forbabili.

Nu, tia rilato tute ne povus kontentigi Jozefinon. Malgraŭ ĉia nervoza malplezuro, kiun
Jozefino havas pro sia neniam klarigita pozicio, ŝi tamen multon ne vidas, blindigite de sia
mememo, kaj sen granda peno eblas ŝin pretervidigi multon plian; svarmo da flatistoj
konstante aktivas en tiu senco, do en senco verdire komunutila - sed kanti nur flanke,
neatentate, en angulo de popolkunveno, por tio ŝi, kvankam tio ja tute ne estus malmulte,
certe ne oferus sian kantadon.

Sed ŝi ja ne bezonas tion, ĉar ŝia arto ne restas neatentata. Kvankam ni estas envere okupitaj
de tute aliaj aferoj kaj la silento regas tute ne nur pro ŝia kantado kaj iuj tute ne rigardas al ŝi sed
premas sian vizaĝon en la pelton de sia najbaro kaj Jozefino do ŝajnas tie supre klopodi tute vane,
tamen iom da ŝia fajfado - tio ne refuteblas - penetras nepre ankaŭ al ni. Tiu fajfado, kiu leviĝas,
kiam al ĉiuj aliaj trudiĝas silento, venas preskaŭ kiel mesaĝo de la popolo al la unuopulo; la deli-
kata fajfado de Jozefino meze de tiuj gravaj decidoj estas kvazaŭ la mizera ekzistado de nia po-
polo meze de la tumulto de la malamika mondo. Jozefino malcedas, tiu neniom da voĉo, tiu neniom
da efikeco malcedas kaj faras sian vojon al ni; estas bonfartige pensi pri tio. Veran kantartiston, se
iam iu tia troviĝus inter ni, en tiaj tempoj ni certe ne eltenus kaj unuanime rifuzus la sensencecon de
tia prezentado. Jozefino estu protektata kontraŭ la ekkono, ke la fakto, ke ni aŭskultas ŝin, estas
pruvo kontraŭ ŝia kantado. Ŝi eble havas antaŭsenton de tio, kial ŝi alie tiom pasie neas, ke ni
aŭskultas ŝin, sed ĉiam denove ŝi kantas, fajfas sin trans tiun antaŭsenton.

Sed ekzitas eĉ alia konsolo por ŝi: ni ja iusence ankaŭ vere aŭskultas ŝin, verŝajne simile, kiel oni
aŭskultas kantartiston; ŝi atingas efikojn, kiajn kantartisto vane alstrebus ĉe ni kaj kiuj estas donitaj
ĝuste al ŝiaj nesufiĉaj rimedoj. Tio eble rilatas precipe al nia vivmaniero.

En nia popolo oni ne konas junecon, apenaŭ iomete da infaneco. Estas vere, ke regule
aperas postuloj, ke oni certigu al la infanoj apartan liberecon, apartan domaĝadon, ke oni
agnosku ilian rajton je iom da senzorgeco, da sensenca petolado, da ludado, ke oni zorgu
por plenumi tiun rajton; tiaj postuloj aperas kaj preskaŭ ĉiu aprobas ilin, ekzistas nenio pli
aprobinda, sed ankaŭ nenio malpli koncedebla en la realeco de nia vivo, oni aprobas la
postulojn, oni faras provojn en tiu senco, sed baldaŭ ĉio estas kiel antaŭe. Nia vivo estas
simple tia, ke infano, ekde kiam ĝi iomete uzas siajn piedojn kaj scias iomete distingi sian
medion, devas same zorgi pri si kiel plenkreskulo; la terenoj, sur kiuj ni devas vivi dise pro
ekonomiaj kialoj, estas tro grandaj, niaj malamikoj estas tro multaj, la danĝeroj preparataj al ni
tro nekalkuleblaj - ni ne povas deteni la infanojn for de la ekzistobatalo, se ni farus tion, ĝi
estus ilia antaŭtempa fino. Al tiuj tristaj kialoj aldoniĝas tamen ankaŭ edifa: la fekundeco de
nia tribo. Unu generacio - kaj ĉiu estas multnombra - ŝovas la alian, la infanoj ne havas
tempon esti infanoj. Ke ĉe la aliaj popoloj la infanoj estu zorge flegataj, ke estu konstruitaj
lernejoj por la etuloj, ke el tiuj lernejoj ĉiutage elfluas la infanoj, la estonteco de la popolo,
tamen tiuj estas dum longa tempo tagon post tago ĉiam la samaj infanoj, kiuj tie eliras. Ni ne
havas lernejojn, sed el nia popolo elfluas en plej mallongaj interspacoj la nenombreblaj aroj
da niaj infanoj, gaje siblante aŭ pepetante, ankoraŭ ne sciante fajfi, sur la tero turniĝante aŭ
pro la premo pluruliĝante, ankoraŭ ne sciante piediri, per sia amaso mallerte ĉion fortrenante
kun si, ankoraŭ ne povante vidi, niaj infanoj! Kaj ne kiel en tiaj lernejoj la samaj infanoj, ne,
ĉiam, ĉiam ree novaj, senfine, seninterrompe, apenaŭ aperas infano, ĝi ne plu infanas, sed
jam premiĝas post ĝi la novaj infanvizaĝoj nedistingeblaj en siaj nombro kaj urĝo, rozecaj pro
feliĉo. Tamen, kiom bela tio estu kaj kiom la aliaj pro tio nin enviu, veran infanecon ni simple ne
povas doni al niaj infanoj. Kaj tio havas siajn sekvojn. Certa nemortinta, neelradikebla infana
naiveco trapenetras nian popolon; en rekta kontraŭo al nia plej bona havaĵo, la netrompebla
praktika racio, ni kelkfoje agas absolute stulte, kaj ĝuste en tiu maniero, kiel infanoj agas
stulte, sensence, malŝparege, larĝanime, facilanime kaj ĉio ĉi ofte nur pro eta ŝerco. Kaj se
nia ĝojo pri tio kompreneble ne plu povas havi la plenan forton de la infanĝojo, iom da tio
certe plu vivas en ĝi. De tiu infana naiveco de nia popolo de ĉiam ankaŭ profitas Jozefino.

Sed nia popolo estas ne nur infana, ĝi estas iusence ankaŭ antaŭtempe maljuna,
infaneco kaj maljuneco fariĝas ĉe ni alie ol ĉe la aliaj. Ni ne havas junecon, ni estas tuj
plenkreskuloj, kaj tiam ne estas plenkreskuloj tro longe, certa laceco kaj senespero de tie
traveftas kun larĝa spuro la tamen ĝenerale tre tenacan kaj esperofortan econ de nia popolo.
Kun tio estas eble ligita ankaŭ nia manko da muzika talento; ni estas tro maljunaj por muziko,
ĝia ekscito, ĝia impeto ne kongruas kun nia pezeco, lace ni mansignas rifuzon al ĝi; ni retiriĝis
al fajfado; iom da fajfado ie kaj tie, jen la ĝusta afero por ni. Kiu scias, ĉu ne ekzistas
muziktalentuloj inter ni; sed se ili ekzistus, la karaktero de la sampopolanoj sufokus ilin antaŭ
ilia disvolviĝo. Kontraste al tio, Jozefino laŭplaĉe fajfu aŭ kantu aŭ kiel ŝi volas nomi ĝin, tio ne
ĝenas nin, tio akordas kun ni, tion ni bone eltenas; se en tio eble estas iom da muziko, tiam ĝi
estas reduktita al la plej ebla nenio; certa muziktradicio konserviĝas, sed sen ke tio iel ŝarĝus
nin.

Sed Jozefino alportas eĉ pli al la tiuanima popolo. Dum ŝiaj koncertoj, precipe en
tempo grava, jam nur la plej junaj interesiĝas pri la kantistino mem, nur ili rigardas kun miro,
kiel ŝi krispigas siajn lipojn, elpuŝas la aeron inter siaj ĉarmaj antaŭaj dentoj, perdiĝas admire
al la sonoj, kiujn ŝi mem estigas, kaj uzas tiun perdiĝon por stimuli sin al nova sukceso ĉiam
pli nekomprenebla al ŝi, sed la granda plimulto - tio estas klare rekonebla - retiriĝis en si
mem. Ĉi tie dum la mizeraj paŭzoj inter la luktoj la popolo revas, estas kvazaŭ  la unuopa persono
sentus siajn membrojn malstreĉiĝi, kvazaŭ la senripoza individuo rajtus foje laŭplaĉe etendi sin kaj
sterni sin en la granda varma lito de la popolo. Kaj en tiujn revojn ie kaj tie sonas la fajfado
Jozefina; ŝi nomas ĝin perlanta, ni nomas ĝin puŝanta; sed ĉiukaze ĝi estas ĉi tie en sia loko, kiel
nenie alie, kiel muziko apenaŭ iam trovas la momenton ĝin atendantan. En ĝi estas iom da la

mizere mallonga infaneco, iom da perdita, neniam retrovebla feliĉo, sed en ĝi estas ankaŭ
iom da aktiva nuntempa vivo, da ĝia eta, nekomprenebla kaj tamen ekzistanta kaj ne
mortigebla vigleco. Kaj ĉio ĉi estas dirata per vere ne grandioza tono, sed leĝere, flustre,
konfidence, kelkfoje iomete raŭke. Memkompreneble ĝi estas fajfado. Kial do ne? Fajfado
estas la lingvo de nia popolo, sed iuj fajfas dum sia tuta vivo kaj ne scias tion, tamen ĉi tie la
fajfado estas liberigita de la katenoj de la ĉiutaga vivo kaj ĝi liberigas ankaŭ nin dum
momento. Certe, tiujn prezentadojn ni ne volus malhavi.

Sed de tie ĝis la pretendo de Jozefino, ke ŝi donas al ni en tiuj tempoj novajn fortojn
ktp. ktp., estas ankoraŭ tre longa vojo. Por normaluloj kompreneble, ne por la flatuloj de
Jozefino. “Kiel povus esti alie” - diras ili en sufiĉe senĝena aŭdaco - “kiel alie eblus, precipe
dum urĝa danĝero, klarigi la grandan alfluon, kiu jam kelkfoje malhelpis eĉ la sufiĉan,
ĝustatempan defendon kontraŭ ĝuste tiu danĝero.” Nu, tio lasta estas bedaŭrinde ĝusta, sed
tamen ne apartenas al la gloraĵoj de Jozefino, precipe se oni aldonas, ke, kiam tiaj
prezentadoj estas dispelitaj de la malamiko kaj ĉe tio iuj el ni devis lasi sian vivon, Jozefino,
kiu ĉion kulpis, eĉ, pro sia fajfado eble allogis la malamikon, posedis ĉiam la plej sekuran
lokon kaj sub la ŝirmo de sia anaro tre silente kaj plej urĝe malaperis kiel la unua. Sed ankaŭ
tion envere ĉiuj scias, kaj tamen ili denove alrapidas, kiam Jozefino venonte laŭ sia plaĉo ie,
iam leviĝas por kanti. El tio oni povus konkludi, ke Jozefino staras preskaŭ ekster la leĝo, ke
ŝi rajtas fari, kion ŝi volas, eĉ se tio endanĝerigas la tutaĵon, kaj ke oni pardonas al ŝi ĉion. Se
estus tiel, tiam ankaŭ la pretendoj de Jozefino estus tute kompreneblaj, eĉ en tia libereco,
kian la popolo donus al ŝi, en tiu eksterordinara donaco atribuita al neniu alia kaj kiu envere
refutas la leĝojn, en tio oni povus vidi konfeson de la popolo, ke ĝi, kiel pretendas Jozefino,
ne komprenas ŝin, senpove primiras ŝian arton, ne sentas sin inda je ŝi, strebas kompensi
tiun ĉagrenon, kiun ĝi faras al Jozefino, per efektive malespera faro kaj, kiel ŝia arto estas
ekster ĝia komprenkapablo, metas ankaŭ ŝian personon kaj ties dezirojn ekster sia potenco.
Nu, tio tamen absolute ne veras, eble la popolo en detaloj tro rapide kapitulacas antaŭ
Jozefino, sed kiel ĝi senkondiĉe kapitulacas antaŭ neniu, do ankaŭ ne antaŭ ŝi.

Jam de longa tempo, eble jam ekde ŝia artista kariero, Jozefino luktas por ke ŝi, pro
konsidero al ŝia kantado, estu liberigita de ĉia laboro; oni do deprenu de ŝi la zorgon pri la
ĉiutaga pano kaj pri ĉio, kio krome estas ligita al nia lukto por la ekzistado kaj transigu ĝin
- verŝajne - al la tuta popolo. Entuziasmemulo - ankaŭ tiaj troviĝis - jam el la strangeco de tia
postulo, el la spirita stato, kiu kapablas elpensi tian postulon, povus konkludi ĝian internan
pravecon. Sed nia popolo faras aliajn konkludojn, kaj trankvile rifuzas la postulon. Ĝi ankaŭ ne
tre klopodas refuti la pravigon de la pretendo. Jozefino ekz-e atentigas al tio, ke la fortostreĉo
ĉe la laboro malutilas ŝian voĉon, ke ja la fortostreĉo ĉelabora estas malgranda kompare kun
tiu ĉe kantado, ke ĝi tamen prenas al ŝi la eblecon sufiĉe ripozi postkante kaj fortiĝi por nova
kantado, ĉe tio ŝi devas tute elĉerpiĝi kaj tamen ĉe tiaj kondiĉoj neniam povas atingi la pintan
formon. La popolo aŭskultas ŝin kaj pretervidas tion. Tiu popolo tiom facile kortuŝebla estas
kelkfoje tute ne kortuŝebla. La malakcepto estas kelkfoje tiom rigora, ke eĉ Jozefino kun
surprizo ekhaltas, ŝi ŝajnas submetiĝi, laboras dece, kantas tiom bone kiom ŝi povas, sed
ĉion ĉi nur por eta tempo, poste ŝi reprenas la lukton kun novaj fortoj - da tiuj ŝi ŝajnas havi
senlimajn.

Nun estas ja klare, ke Jozefino ne alstrebas vere tion, kion ŝi postulas laŭvorte. Ŝi
estas prudenta, ŝi ne estas mallaborema, kiel ja entute mallaboremo estas nekonata ĉe ni, ŝi
certe ne vivus alie ol antaŭe eĉ post plenumo de ŝia postulo, la laboro tute ne malhelpus ŝian
kantadon, kaj la kantado, estas vere, ankaŭ ne plibeliĝus - kion ŝi alstrebas, estas do nur la
publika, senambigua, tra la tempoj daŭranta, ĉion ĝis nun konatan triumfe superanta agnosko
de ŝia arto. Sed dum preskaŭ ĉio ŝajnas atingebla por ŝi, tio ĉi estas al ŝi obstine rifuzata.
Eble ŝi devintus jam dekomence ataki en alia direkto, eble ŝi nun mem konscias la eraron,
sed nun ŝi jam ne povas retroiri, cedo signifus malfideliĝi al si mem, nun ŝi jam devas kun tiu
postulo stari aŭ fali.

Se ŝi vere havus malamikojn, kiel ŝi diras, ili povus, sen movi eĉ fingron, amuzite spekti
tiun luktadon. Sed ŝi ne havas malamikojn, kaj eĉ se iuj havas ie kaj tie obĵetojn kontraŭ ŝi, tiu
luktado amuzas neniun. Jam pro tio ne, ĉar la popolo montras sin ĉi tie en sia malvarma
juĝista sinteno, kiel oni vidas ĝin ĉe ni nur tre malofte. Kaj eĉ se iu povas aprobi tiun sintenon
en tiu ĉi okazo, tamen la nura imago, ke la popolo povus iam konduti simile kontraŭ li mem,
elkludas ĉian ĝojon. Temas do ankaŭ ĉe tiu rifuzo, simile al la postulo, ne pri la afero mem,
sed pri tio, ke la popolo povas sin nepenetreble fermi kontraŭ popolano kaj des pli
nepenetreble, ĉar ĝi alie zorgas pri tiu sama popolano patrece kaj pli ol patrece, humile.

Se anstataŭ la popolo troviĝus unuopulo: oni povus kredi, ke tiu viro la tutan tempon
estus cedinta al Jozefino sub la ĉiamdaŭra arda deziro fine ĉesigi la cedemon; ke li estas
superhome multe cedinta en la firma kredo, ke tamen la cedado trovos sian ĝustan limon; ke
li eĉ cedis pli ol necese, nur por rapidigi la aferon, nur por dorloti Jozefinon kaj peli ŝin al ĉiam
novaj deziroj, ĝis kiam ŝi faru tiun ĉi lastan peton; ke tiam li nun faris, mallonge, ĉar delonge
preparinta, la finan malakcepton. Nu, tiel tutcerte ne statas, la popolo ne bezonas tiajn
ruzaĵojn, krome ĝia adorado al Jozefino estas sincera kaj elprovita kaj la postulo de Jozefino
estas tamen tiom forta, ke ĉiu simpla infano povintus antaŭdiri al ŝi la rezulton; malgraŭ tio
povas esti, ke en la ideo, kiun Jozefino havas pri la afero, kunludas ankaŭ tiaj supozoj, kaj al
la doloro de la malakceptitino aldonas amarecon.

Sed eĉ se ŝi havas tiajn supozojn, ŝi ne lasas sin pro tio fortimigi de la batalo.
Lastatempe la batalo eĉ akriĝas; se ŝi faris ĝin ĝis nun nur per vortoj, ŝi komencas nun uzi
aliajn rimedojn, kiuj estas laŭ ŝi pli efikaj, sed laŭ ni pli danĝeraj por ŝi.

Iuj kredas, ke Jozefino fariĝas tiel postulema, ĉar ŝi sentas sin maljuniĝanta, la voĉo
montranta feblecojn, kaj ke pro tio ŝajnas al ŝi plej urĝa tempo por fari la lastan batalon por
ŝia agnosko. Mi ne kredas tion. Jozefino ne estus Jozefino, se tio estus vera. Por ŝi ne
ekzistas maljuniĝo, nek feblecoj en sia voĉo. Se ŝi postulas ion, ŝi ne estas motivita al tio per
eksteraĵoj, sed per interna konsekvenco. Ŝi etendas la manojn al la plej altaj laŭroj, ne ĉar ili
en la momento pendas iomete pli malsupre, sed ĉar ili estas la plej altaj; se estus en ŝia
potenco, ŝi pendigus ilin ankoraŭ pli alten.

Tiu malatento al eksteraj malfacilaĵoj tamen ne malhelpas ŝin uzi la plej malindajn
rimedojn. Ŝia rajto estas por ŝi ekster dubo; do, al ŝi tute ne gravas kiel atingi ĝin, des pli ke
en tiu ĉi mondo, tia kiel ĝi prezentiĝas al ŝi, ĝuste la plej indaj rimedoj devas fiaski. Eble eĉ
pro tio ŝi transigis la luktadon por sia rajto el la kampo de la kantado al alia ne tre kara al ŝi.
Ŝia anaro disvastigis eldirojn de ŝi, laŭ kiuj ŝi sentas sin tute kapabla kanti tiel, ke estus vera
ĝuo por la popolo en ĉiuj ĝiaj tavoloj ĝis la plej kaŝita opozicio, vera ĝuo ne en la senco de la
popolo, kiu ja asertas senti tiun ĝuon de ĉiam ĉe la Jozefina kantado, sed ĝuo en la senco de
la Jozefina deziro. Sed, aldonas ŝi, ĉar ŝi ne povas falsigi la sublimecon kaj ne flati la
vulgarecon, ĉio do restu kiel antaŭe. Sed alie statas pri ŝia batalo por ŝia liberigo de laboro,
ankaŭ tio ja estas luktado por sia kantado, sed ĉi tie ŝi ne luktas rekte per la altvalora armilo
de la kantado, pro tio ĉia rimedo uzata de ŝi estas do konvena.

Tiel disvastiĝis ekz-e la onidiro, ke Jozefino intencas, se oni ne cedas al ŝi, mallongigi
la koloraturojn. Mi scias nenion pri koloraturoj, neniam ion koloraturan rimarkis en ŝia
kantado. Sed Jozefino volas mallongigi la koloraturojn, provizore ne forigi, sed nur mallongigi.
Laŭdire ŝi realigis sian minacon, tamen mi ne kaptis ian diferencon kompare kun ŝiaj antaŭaj
prezentadoj. La popolo en sia tutaĵo aŭskultis kiel ĉiam, sen esprimiĝi pri la koloraturoj, kaj
ankaŭ la traktado de la Jozefina postulo ne ŝanĝiĝis. Cetere, Jozefino havas, kiel en sia
staturo, tiel ankaŭ en sia pensado kelkfoje ion gracian. Tiel ŝi ekz-e post tiu prezentado,
kvazaŭ ŝia decido rilate al la koloraturoj ŝajnus al ŝi tro drasta kontraŭ la popolo aŭ tro subita,
deklaris, ke venonte ŝi tamen ree kantos la koloraturojn komplete. Sed post la sekva koncerto
ŝi reŝanĝis sian opinion: nun estas vere finite kun la grandaj koloraturoj, kaj antaŭ decido
favora al Jozefino ili ne revenos. Nu, la popolo preteraŭdas ĉiujn ĉi deklarojn, decidojn kaj
decidoŝanĝojn, kiel enpensiĝinta plenkreskulo eble preteraŭdas babiladon de infano - principe
favora, sed neatingebla.

Sed Jozefino ne cedas. Tiel ekz-e ŝi laste asertis, ke ŝi vundis al si la piedon ĉe la
laboro, kio penigas al ŝi stari dumkante; sed ĉar ŝi povas kanti nur stare, ŝi devas nun
mallongigi la kantojn. Malgraŭ ke ŝi lamas kaj igas sian anaron apogi ŝin, neniu kredas je vera
vundiĝo. Eĉ koncedite la apartan delikatecon de ŝia korpeto, ni tamen estas laborpopolo kaj
ankaŭ Jozefino apartenas al ĝi; sed se ni pro ĉia haŭtdefrotaĵo volas lami, la tuta popolo ne
ĉesus lami. Sed kiom ajn ŝi aperu kiel lamulo, kiom ajn ŝi montru sin en tiu kompatinda stato
pli ofte ol kutime, la popolo dankeme kaj ravite aŭdas ŝian kantadon kiel antaŭe, sed pri la
mallongigo ĝi ne faras multan bruon.

Ĉar ŝi ne povas eterne lami, ŝi trovas ion alian, ŝi ŝajnigas laciĝon, malbonhumoron,
malfortecon. Nun ni havas krom la koncerto ankaŭ spektaklon. Ni vidas malantaŭ Jozefino
ŝian anaron, kiel ĝi petas kaj petegas ŝin kanti. Ŝi volonte kantus, sed ne povas. Oni konsolas
ŝin, flatas ŝin, preskaŭ portas ŝin al la loko jam antaŭe elektita, kie ŝi kantu. Fine ŝi cedas kun
neinterpreteblaj larmoj, sed kiam ŝi volas kanti kun evidente lasta fortostreĉo, senforta, kun
brakoj ne etenditaj kiel kutime, sed senvive pendantaj ĉe la korpo, ĉe kio oni havas la
impreson, ke ili eble estas iom tro mallongaj - kiam ŝi tiel volas ekkanti, nu, jen ree ne eblas,
indigna ekmovo de la kapo indikas tion, kaj antaŭ niaj okuloj ŝi kolapsas. Poste ŝi tamen
releviĝas kaj kantas, mi kredas ke ne multe alie ol kutime, eble se oni havas orelon por plej
fajnaj nuancoj, oni aŭdas iomete da eksterordinara eksciteco, sed kiu nur utilas la aferon. Kaj
ĉe la fino ŝi estas eĉ malpli laca ol antaŭe, kun firma paŝo, se tia oni povas nomi ŝian glitan
trotetadon, ŝi foriras, rifuzante ĉian helpon de ŝia anaro kaj kun glaciaj okuloj ekzaminante la
homamason respektoplene cedanta antaŭ ŝi.

Tiel statis lastatempe, sed la plej nova estas, ke ŝi malaperis en tempo, kiam oni
atendis ŝian kantadon. Ne nur la anaro serĉas ŝin, multaj okupiĝas pri la serĉado, vane;
Jozefino malaperis, ŝi ne volas kanti, ŝi eĉ ne volas esti petata pri tio, tiun ĉi fojon ŝi forlasis
nin komplete.

Strange, kiom malĝuste ŝi kalkulas, la ruzulino, tiom malĝuste, ke oni kredus, ke ŝi tute
ne kalkulas, sed nur pelatas de sia sorto, kiu en nia mondo povas fariĝi nur tre mizera. Ŝi
mem malebligas la kantadon, ŝi mem detruas la potencon, kiun ŝi atingis super la animoj. Kiel
ŝi povis nur atingi tiun potencon, ŝi ja konas tiel malmulte tiujn animojn. Ŝi kaŝas sin kaj ne
kantas, sed la popolo, trankvila, sen videbla seniluziiĝo, bruska, memsufiĉa amaso, kiu fakte,
eĉ se la ŝajno pledas por la malo, povas donacojn nur doni, neniam akcepti, ankaŭ ne de
Jozefino, tiu popolo plue iras sian vojon.

Sed Jozefino certe malprosperos. Baldaŭ venos la tempo, kiam ŝia lasta fajfo sonos kaj
mutiĝos. Ŝi estas eta epizodo en la eterna historio de nia popolo, kaj la popolo superos la
perdon. Certe ne fariĝos facile al ni; kiel la kunvenoj povos fariĝi en kompleta muto? Sed ĉu ili
ne estis mutaj ankaŭ kun Jozefino? Ĉu ŝia reala fajfado estis konsidereinde pli laŭta kaj vigla
ol la memoro pri ĝi? Ĉu jam dum ŝia vivo ĝi estis pli ol simpla memoraĵo? Ĉu ne pli ĝuste la
popolo en sia saĝeco tiom altigis la kantadon de Jozefino, ĝuste pro tio, ke ĝi estis tiumaniere
neperdebla?

Eble ni do tute ne sentos multan mankon, sed Jozefino, elsavita de tereca penado, kiu
tamen laŭ ŝi estas destinita al la elito, gaje perdiĝos en la sennombra amaso de herooj de nia
popolo, kaj baldaŭ, ĉar ni ne okupiĝas pri historio, en pli alta elsaviĝo estos forgesita kiel ĉiuj
ŝiaj fratoj.

(Versio de "Jozefino, la kantistino aŭ La popolo de la musoj" reviziita la 24-an de novembro 2001, ankoraŭ sen kontrollegado.
Bonvolu kontrollegi ĝin kaj sube konatigi al mi viajn korektojn kaj proponojn. Antaŭdankas Vilhelmo Lutermano)

Viaj proponoj por plibonigo de la traduko

Kopirajto pri la tradukoj ©1999

reen al KAFKO

o ĝi estis pli ol simpla memoraĵo? Ĉu ne pli ĝuste la
popolo en sia saĝeco tiom altigis la kantadon de Jozefino, ĝuste pro tio, ke ĝi estis tiumaniere
neperdebla?

Eble ni do tute ne sentos multan mankon, sed Jozefino, elsavita de tereca penado, kiu
tamen laŭ ŝi estas destinita al la elito, gaje perdiĝos en la sennombra amaso de herooj de nia
popolo, kaj baldaŭ, ĉar ni ne okupiĝas pri historio, en pli alta elsaviĝo estos forgesita kiel ĉiuj
ŝiaj fratoj.

(Versio de "Jozefino, la kantistino aŭ La popolo de la musoj" reviziita la 24-an de novembro 2001, ankoraŭ sen kontrollegado.
Bonvolu kontrollegi ĝin kaj sube konatigi al mi viajn korektojn kaj proponojn. Antaŭdankas Vilhelmo Lutermano)

Viaj proponoj por plibonigo de la traduko

Kopirajto pri la tradukoj ©1999

reen al KAFKO