Mi
estis en granda embaraso: mi havis antaŭ mi urĝan vojaĝon; atendis min
malsanegulo en vilaĝo distanca je dek mejloj; forta neĝblovado plenigis la
vastan spacon inter mi kaj li; veturilon mi havis, malpezan, grandradan, tute
tia kia ĝi taŭgas por niaj kamparaj stratoj; enpeltigite, la instrumentujon
enmane, mi staris vojaĝpreta jam en la korto; sed la ĉevalo mankis, la ĉevalo.
Mia propra ĉevalo lastanokte, sekve de la trostreĉiĝo dum tiu glacia vintro,
estis mortinta; mia servistino nun trakuris la vilaĝon por havigi pruntan
ĉevalon; sed tio estis senŝanca, mi ĝin sciis, kaj pli kaj pli surŝutate de
neĝo, ĉiam malpli movkapabla, mi staris tie senutila. Ĉe la pordego aperis la
knabino, sola, svingante la manlampon; kompreneble, kiu forpruntas nun sian
ĉevalon por tia veturo? Ankoraŭfoje mi trapaŝas la korton; mi ne trovis
eblecon; distrite, turmentite mi piede puŝis kontraŭ la rompiĝema pordo de la
dum jaroj neuzata porkostalo. Ĝi malfermiĝis kaj ŝanceliĝis fermen kaj
malfermen. Eliĝis varmo kaj odoro kvazaŭ ĉevala. Malhela stallampo ene
balanciĝis je ŝnurego. Viro, kaŭranta en la malalta konstruaĵo, montris sian
bluokulan vizaĝon. “Ĉu mi jungu?” demandis li, elrampante kvarpiede. Mi ne
sciis ion diri kaj nur min fleksis por vidi, kio ankoraŭ estis en la stalo. La
servantino staris apud mi. “Oni ne scias, kiajn aĵojn oni havas provize en la
propra domo”, ŝi diris, kaj ni ambaŭ ridis. “Ho, frato, ho, fratino!” kriis la ĉevalisto,
kaj du ĉevaloj, imponaj bestoj kun fortikaj flankoj, elŝovis sin, la gamboj
strete ĉekorpe, la belformajn kapojn kiel kameloj klinante, nur per la forto de
sia trunka serpentumo, el la pordotruo, kiun ili senreste plenigis. Sed tuj ili
staris rekte, altagambe, elkorpigante densan vaporon. “Helpu lin”, mi diris,
kaj la volonte preta knabino rapidis por doni al la servisto la jungilaron de
la veturilo. Sed apenaŭ ŝi estis ĉe li, la servisto ŝin ĉirkaŭprenas kaj batas
sian vizaĝon al ŝian. Ŝi ekkriegas kaj fuĝas al mi; ruĝe enpremitaj estas du
dentvicoj en la knabina vango. “Vi besto”, mi diris kolere, “Ĉu vi volas la
vipon?”, sed mi tuj konscias, ke li estas fremdulo; ke mi ne scias, de kie li
venas, kaj ke li helpas min propravole, dum ĉiuj aliaj montriĝis malefikaj.
Kvazaŭ li scius pri miaj pensoj, li ne ofendiĝas pro mia minaco, sed nur
unufoje, okupate pri la ĉevaloj, turniĝas al mi. “Eniru”, li diras poste, kaj
efektive: ĉio estas preta. Per tiom bela jungitaro, tion mi rimarkas, mi
ankoraŭ neniam veturis, kaj mi gaje eniras. “Sed direktos mi, vi ne konas la
vojon”, mi diras. “Certe”, li diris, “mi tute ne veturos kune, mi restas ĉe
Roza”. “Ne”, kriegas Roza kaj kuras, ĝuste antaŭsentante la neeviteblon de sia
sorto, en la domon; mi aŭdas klaktinti la pordoĉenon, kiun ŝi antaŭmetas; mi
aŭdas la riglon enfali; mi vidas, kiel ŝi plue en la koridoro kaj plukurante
tra la ĉambroj estingas ĉiujn lumojn, por fariĝi netrovebla. “Vi kunveturos”,
diras mi al la servisto, “aŭ mi rezignas pri la veturo, kiom ajn urĝa ĝi estu.
Mi ne kapricas fordoni la knabinon kiel prezon por la veturo.” “Vigle!” diras
li; klakas per la manoj; la veturilo estas forŝirata, kvazaŭ lignero en
torento; ankoraŭ aŭdas mi, kiel la pordo de mia domo sub la sturmanta servisto
krevas kaj splitiĝas, tuj poste miaj okuloj kaj oreloj pleniĝas je muĝo unusone
penetranta al ĉiuj sensoj. Sed ankaŭ tio nur momente, ĉar, kvazaŭ malfermiĝus
rekte antaŭ mia korta pordego la korto de mia malsanulo, mi jam estas tie;
trankvile staras la ĉevaloj; la neĝofalo ĉesis; lunlumo ĉirkaŭe; la gepatroj de
la malsanulo rapidas el la domo; lia fratino malantaŭ ili; oni preskaŭ levas
min el la veturilo; el la konfuzaj paroloj mi komprenas nenion; en la malsanula
ĉambro la aero estas apenaŭ spirebla; la neglektita kuirforno fumas; mi
malfermegos la fenestrojn; tamen unue mi volas vidi la malsanulon. Malgrasa,
senfebra, ne malvarma, ne varma, kun malplenaj okuloj, sen ĉemizo la knabo
leviĝas el sub la plumkovrilo, pendigas sin al mia kolo, flustras en mian
orelon: “Doktoro, lasu min morti”. Mi rigardas ĉirkaŭen; neniu aŭdis tion; la
gepatroj staras mutaj, sin antaŭen klinintaj, kaj atendas mian juĝon; la
fratino alportis seĝon por mia instrumentujo. Mi malfermas la mansakon kaj
serĉas inter miaj instrumentoj; la knabo palpadas de la lito direkte al mi, por
memorigi min pri sia peto; mi prenas pinĉileton, ekzamenas ĝin en la kandela
lumo kaj remetas ĝin. “Ja”, mi pensas blasfeme, “en tiaj kazoj helpas la dioj,
sendas la mankantan ĉevalon, aldonas pro urĝo ankoraŭ duan, donacas pro abundo
ankaŭ la ĉevalserviston -” Nur nun mi rekonscias pri Roza; kion mi faru, kiel
mi savu ŝin, kiel mi tiru ŝin el sub tiu ĉevalisto, dek mejlojn for de tie, kun
ĉevaloj nemastreblaj antaŭ mia veturilo? Tiuj ĉevaloj, kiuj nun iel estas malstreĉintaj
siajn rimenojn; la fenestrojn, sciu mi kiel, de ekstere puŝas malfermen; ĉiu po
unu fenestro traŝovas la kapon kaj, neĝenate de la ekkrio de la familio,
rigardas la malsanulon. “Mi tuj reveturu”, mi pensas, kvazaŭ la ĉevaloj al mi
ordonus ekvojaĝon, sed mi toleras, ke la fratino, kiu kredas min duondormigita
de la varmego, deprenas de mi la pelton. Glaso da rumo estas al mi
surtabligata; la maljunulo frapas mian ŝultron, la fordono de sia trezoro
pravigas tiun familiarecon. Mi skuas la kapon; en la malvasta penshorizonto de
la maljunulo mi naŭziĝus; nur pro tio mi rifuzas trinki. La patrino staras
ĉelite kaj logas min tien; mi sekvas kaj metas, dum unu ĉevalo laŭte henas al
la ĉambra plafono, la kapon sur la bruston de la knabo, kiu ektremas sub mia
malseka barbo. Konfirmiĝas, kion mi scias: la knabo estas sana, iomete malbone
trasangata, de la zorganta patrino tratrempita per kafo, sed sana kaj prefere
per puŝo ellitigenda. Mi ne estas mondplibonigisto kaj lasas lin kuŝi. Mi estas
dungita de la distrikto kaj faras mian devon ĝisrande, ĝis tie, kie ĝi preskaŭ
troas. Malbone pagata, mi estas tamen donacema kaj helpema al la malriĉuloj.
Ankoraŭ pri Roza mi devas zorgi, tiam la knabo pravu, kaj ankaŭ mi volas morti.
Kion mi havas por fari en tiu senfina vintro! Mia ĉevalo estas morta, kaj en la
vilaĝo estas neniu, kiu pruntas al mi la sian. El la porkostalo mi devas tiri
mian jungitaron; se ne hazarde ĝi estus ĉevaloj, mi devus veturi per porkinoj.
Tiel statas. Kaj mi kapjesas al la familio. Ili scias nenion pri tio, kaj se
ili ĝin scius, ili ĝin ne kredus. Skribi receptojn estas facile, sed plue
interkompreniĝi kun la uloj, estas malfacile. Nu, ĉi tie mia vizito estu
finita, oni refoje penigis min sennecese, tion mi kutimas, helpe de mia
noktotintilo min turmentas la tuta distrikto, sed ke ĉi-foje mi devis ankaŭ
fordoni Rozan, tiun belan knabinon, kiu dum jaroj, de mi apenaŭ atentate, vivis
en mia domo - tiu ofero estas tro granda, kaj mi devas tion en mia kapo
subtilece kaj provizore iel ordigi, por ke mi ne impetu kontraŭ tiu familio,
kiu ja eĉ plej bonvole ne povas al mi redoni Rozan. Sed kiam mi fermas mian
mansakon kaj mansignas pri mia pelto, la familio kunstaras, la patro flaretante
super la rumglaso en sia mano, la patrino, verŝajne seniluziigita de mi - ja,
kion do atendas la popolo? - larmoplene mordante la lipojn kaj la fratino
svingante peze sangoplenan mantukon, mi iel estas preta konfesi, ke la knabo
tamen estas eble malsana. Mi iras al li, li alridetas min, kvazaŭ mi alportus
al li la plej fortan supon - aĥ, nun henas ambaŭ ĉevaloj; la bruo certe havas
la taskon, ordonite de supre, faciligi la ekzamenadon - kaj nun mi trovas: jes,
la knabo estas malsana. En lia dekstra flanko, ĉe la kokso, vundo manplate
granda estas malfermiĝinta. Roza, multnuanca, malhela en la profundo, heliĝanta
al la randoj, fajngrajna, kun malegale kolektiĝanta sango, malferma kiel minejo
subĉiela. Tia el malproksimo. Proksime vidiĝas ankoraŭ graviĝo. Kiu povas tion
rigardi sen mallaŭte fajfi? Vermoj, dike kaj longe egalaj je mia eta fingro,
rozaj proprakolore kaj krome sangoŝprucitaj, volviĝas, tenataj funde de la
vundo, kun blankaj kapetoj, kun multaj gambetoj, al la lumo. Kompatinda knabo,
vi ne estas helpebla. Mi trovis vian grandan vundon; pro tiu floro en via
flanko vi pereas. La familio estas feliĉa, ĝi vidas min aganta; la fratino tion
diras al la patrino, la patrino al la patro, la patro al iuj gastoj, kiuj
eniras piedfingre kaj per etenditaj brakoj ŝanceliĝante tra la lunlumo de la
malfermita pordo. “Ĉu vi savos min?” plorsingulte flustras la knabo, tute
blindigita de la vivo en sia vundo. Tiaj estas la uloj en mia regiono. Ĉiam
postuli la neeblon de la kuracisto. La malnovan kredon ili estas perdintaj; la
pastro sidas hejme kaj distaŭzas la mesvestojn unu post la alia; sed la
kuracisto devas ĉion plenumi per sia delikata ĥirurga mano. Nu, kiel al vi
plaĉas: mi ne ofertis min; se vi eluzas min por sanktaj celoj, mi lasas ankaŭ
tion kun mi okazi; kion mi volas pli bonan, maljuna kampara kuracisto,
prirabita je mia servistino! Kaj ili venas, la familio kaj la vilaĝaj
plejaĝuloj, kaj senvestigas min; lerneja ĥoro estrata de la instruisto staras
antaŭ la domo kaj kantas simplegan melodion je la teksto:
“Senvestigu lin, do li
kuracos,
kaj se li ne kuracas, do mortigu lin!
Estas ja nur kuracisto, estas ja nur kuracisto.”
Tiam
mi estas senvestigita kaj trankvile rigardas, kun la fingroj enbarbe, la kapo
klinite, la homojn. Mi estas tute memrega kaj al ĉiuj supera kaj tia mi restas,
kvankam tio al mi ne utilas, ĉar nun ili prenas min ĉekape kaj ĉepiede kaj
portas min enliten. Al la muro, al la flanko de la vundo, ili min kuŝigas.
Poste ĉiuj iras el la ĉambro; la pordo fermiĝas; la kanto mutiĝas; nuboj aperas
antaŭ la luno; varme kuŝas la litaĵo ĉirkaŭ mi; ombrece ŝanceliĝas la
ĉevalkapoj en la fenestroj. “Sincere dirite”, mi aŭdas, al mi dirate enorelen,
mia konfido al vi estas tre malgranda. Vi estas ja ankaŭ nur ie deĵetita, ne
venas per propraj piedoj. Anstataŭ helpi, vi mallarĝigas al mi la mortliton.
Prefere mi elŝirus al vi la okulojn.” “Prave, mi diras, estas hontinde. Tamen
mi ja estas kuracisto. Kion do mi faru? Kredu min, ankaŭ al mi ne facilas.” “Ĉu
pri tia senkulpiĝo mi kontentiĝu? Aĥ, mi certe devas. Ĉiam mi devas kontentiĝi.
Kun bela vundo mi enmondiĝis; tio estis mia sola doto.” “Juna amiko”, diras mi,
via manko estas: vi ne havas superrigardon. Mi, kiu jam estis en ĉiuj
malsanulaj ĉambroj, ie kaj ĉie, mi diras al vi: via vundo tiom malbona ne
estas. Kreita forme de akuta angulo per du hakilaj batoj. Multaj ofertas sian
flankon kaj apenaŭ aŭdas la hakilon en la forsto, des malpli ĝi ilin
alproksimiĝas.” “Ĉu tio estas la vero aŭ ĉu vi trompas min en febro?” “Estas
vere tia, kunprenu ĝin kiel honorvorton de ofica kuracisto transen.” Kaj li
prenis ĝin kaj silentiĝis. Sed nun estis tempo por pensi pri mia savo. Ankoraŭ
staris la ĉevaloj je siaj lokoj. Vestoj, pelto kaj mansako estis rapide
kunigitaj; mi ne volis perdi tempon per vestado; per la ĉevaloj rapidantaj kiel
alvene, mi estis ja kvazaŭ saltonta el tiu lito en mian. Obeeme unu ĉevalo
retiriĝis de la fenestro; mi ĵetis la pakaĵon en la kaleŝon; la pelto flugis
tro malproksimen, nur per unu maniko ĝi kroĉiĝis al hoko. Nu bone. Mi svingis
min sur ĉevalon. La rimenoj nefikse trenantaj, ĉevalo kun ĉevalo apenaŭ ligita,
la veturilo postvagante, la pelto kiel lasta en la neĝo. “Vigle!” mi diris, sed
vigle ne fariĝis; malrapide kvazaŭ maljunaj viroj ni karavanis tra la
neĝdezerto; longe sonis post ni la nova, sed erara kanto de la infanoj: “Ĝoju
pacientoj, enlitigita al vi estas kuracisto!”
Neniam
mi tiel atingos la hejmon; perdita mia floranta kabineto; iu posteulo priŝtelas
min, sed sen utilo, ĉar li ne povas min anstataŭi; en mia domo furiozas la
naŭza ĉevalisto; Roza estas lia viktimo, mi ne volas ĝin pripensi. Nuda,
elmetita al la frosto de tiu plej malfeliĉa epoko, kun tereca veturilo,
neterecaj ĉevaloj, mi maljuna viro vagadas. Mia pelto pendas malantaŭe ĉe la
veturilo, sed mi ne povas ĝin atingi, kaj neniu el la movkapabla ulaĉaro
pacienta movetas eĉ fingron. Trompita! Trompita! Unu fojon sekvinte la
missonoron de la nokttintilo - ĝi estas neniam rebonigebla.
Kopirajto
pri la traduko ©1993
stato
de finiteco
estigo: 1993
lasta
kontrollegado kun korektoj: la 23-an de novembro 2001
kontrollegado
de la
kontrollegado
de la
finredakto:
kopirajto pri la
traduko ©2001
Jen kelkaj petoj al la leganto:
1. Tiu ĉi traduko bezonas unue kontrollegadon, prefere de
negermanlingvano, por elsarki diversajn erarojn
kaj ankaŭ eble germanismojn internacie ne kompreneblajn. Tio ne
koncernas stilajn apartaĵojn nekutimajn,
sed internacie kompreneblajn.
2. La teksto bezonas krome kontrollegadon de germanlingvanoj, kiuj
komparu ĝin kun la originalo por anstataŭigi
erarajn, malprecizajn kaj mallertajn ekvivalentojn.
Do, kara leganto, se vi sentas vin kompetenta pri tio, bonvolu fari
tiun laboron - bonvenas ankaŭ simplaj
atentigoj dum legado. Se viaj konsiloj aŭ atentigoj estos akceptitaj, via
laboro estos kompreneble menciita
kun via nomo.
Konsilojn por plibonigi la tradukon bv. ĉi-tien:
vilhelmo@multimania.com