1. KONTEMPLADO

reen al KAFKO

Infanoj sur la ŝoseo

Mi aŭdis la ĉarojn veturi preter la ĝardenkrado, kelkfoje mi ankaŭ vidis ilin tra la interspacoj apenaŭ moviĝantaj en la foliaro. Kiom krakis en la varmega somero la ligno en iliaj radoj kaj timonoj! Laboristoj venis de la kampoj kaj ridis tiom ke estis honto.
Mi sidis sur nia balancileto, mi ĝuste ripozis inter la arboj en la ĝardeno de miaj gepatroj.
Antaŭ la krado ne ĉesis. Infanoj kurpaŝe estis preter en momento; grenĉaroj kun viroj kaj virinoj sur la garboj kaj ĉirkaŭe malheligis la florbedojn; antaŭvespere mi vidis sinjoron promeni per bastono, kaj kelkaj knabinoj, kiuj venis renkonte al li, salutante paŝis en la flankan herbon.
Poste birdoj ekflugis kvazaŭ ŝpruce, mi sekvis ilin per la rigardo, vidis, kiel ili supriĝis kvazaŭ unuspire, ĝis kiam mi ne plu kredis, ke ili supriĝas, sed ke mi falas, kaj mi tenis min pro malforteco firme ĉe la kordoj kaj iomete ekbalanciĝis. Baldaŭ mi balanciĝis pli forte, kiam la aero jam blovis iom pli malvarmete kaj anstataŭ la birdoj aperis tremantaj steloj.
Ĉe kandellumo mi ricevis mian vespermanĝon. Ofte mi havis ambaŭ brakojn sur la lignotabulo kaj, jam dormema, mi mordis en mian buterpanon. La forte aĵuraj kurtenoj pufiĝis en la varma vento, kaj kelkfoje iu ekstere preterpasanta tenis ilin per siaj manoj, se li volis pli bone vidi min kaj paroli kun mi. Plej ofte la kandelo estingiĝis baldaŭ, en la malhela kandelfumo petolisu dum ioma tempo la kolektiĝintaj kuloj. Kiam iu demandis min de la fenestro, tiam mi rigardis lin kvazaŭ mi rigardus la montaron aŭ vidus en la nuran aeron, kaj ankaŭ li ne multe interesiĝis pri respondo.
Se tiam iu saltis trans la fenestrosojlo kaj raportis, ke la aliaj jam estas antaŭ la domo, tiam mi tamen ĝemante leviĝis.
"Ne, kial vi tiom ĝemas? Kio do okazis? Ĉu estas aparta malfeliĉo, neniam rebonigebla? Ĉu ni neniam plu rebonfartiĝos? Ĉu vere ĉio estas perdita?"
Nenio estis perdita. Ni kuris antaŭ la domon. "Dank' al dio, jen fine vi!" - "Vi venas ja ĉiam tro malfrue!" - "Kial do mi?" - "Ĝuste vi, restu hejme, se vi ne volas veni kun ni." - "Ne kompato!" - "Kio? Ne kompato? Kiel vi parolas?"
Ni trapuŝis la vesperon per la kapo. Ne ekzistis taga kaj nokta tempo. Jen niaj jako-butonoj interfrotiĝis kiel dentoj, jen ni kuris en egala distanco, kun fajro en la buŝo, kiel bestoj en tropika lando. Kiel kirasuloj en praaj militoj, stamfante kaj alten en la aeron, ni pelis nin reciproke tra la mallonga strateto kaj per tiu elano en la kruroj, pluen sur la ŝoseo. Iuj paŝis en la stratofoson, apenaŭ ili malaperis antaŭ la malhela krutaĵo, jen ili jam kvazaŭ fremduloj supre sur la kampovojo kaj rigardis desupre.
"Venu do desupre!" - "Venu vi unue supren!" - "Por ke vi repuŝu nin desupre, ni ne revas pri tio, ĝis tiom sufiĉas nia sprito." - "Vi volas diri: Tiom sufiĉas nia malkuraĝo. Nur venu, venu!" - "Ĉu vere? Ĉu vi? Ĝuste vi sukcesus nin repuŝi? Kiaj vi devus aspekti?"
Ni faris la atakon, ni estis puŝataj ĉe la brusto kaj kusiĝis en la herbon de la stratfoso, falante kaj libervole. Ĉio estis egale varmigita, ni sentis nek varmon nek malvarmon en la herboj, nur laciĝon.
Turnante sin sur la dekstran flankon, metante la manon sub la orelon, oni plej volonte endormiĝus. Oni ja volis ankoraŭ streĉiĝi por levi sin kun levita mentono, sed kompense fali en pli profundan foson. Poste oni volis, kun la brako oblikve antaŭe kaj la kruroj oblikven blovitaj, sin ĵeti kontraŭ la aeron kaj certe fali en ankoraŭ pli profundan foson. Kaj tion oni volis neniam ĉesigi.
Kiel, en la lasta foso, oni ekstreme etendiĝus, precipe en la genuoj, pri tio oni ankoraŭ apenaŭ pensis, kaj kuŝis ploreme kvazaŭ malsana sur la dorso. Oni okulumis, kiam knabo foje, kun la kubutoj ĉe la koksoj, kun malhelaj plandoj transsaltis de la deklivo super nin sur la straton.
La lunon oni vidis jam en ioma alteco, poŝtĉaro preterveturis en ĝia lumo. Malforta vento leviĝis ĝenerale, ankaŭ en la foso oni sentis ĝin, kaj en la proksimeco la arbaro eksusuris. Tiam oni ne plu tiom emis esti sola.
"Kie vi estas?" - "Venu ĉi tien!" - "Ĉiuj kunvenu!" - "Kial vi kaŝas vin, lasu la stultaĵon!" - "Ĉu vi ne scias, ke la poŝto jam pasis?" - "Sed ne! Ĉu jam pasis?" - "Kompreneble, dum vi dormis, ĝi preterveturis." - "Ĉu mi dormis? Ĉu vere?" - "Silentu nur, tion oni ja vidas." - "Sed mi petas vin." - "Venu!"
Ni kuris pli dense, iuj reciproke etendis la manojn, la kapon oni ne povis teni sufiĉe alte, ĉar ni dekuris deklive. Iu elkriis indianan militkrion, en la gamboj ni ricevis galopon kiom neniam, ĉe la saltoj en la koksoj nin alten levis la vento. Nenio povintus nin haltigi; ni estis tiom kuraj, ke ni eĉ dum preterkuro krucis la brakojn kaj povis trankvile retrorigardi.
Sur la torentoponto ni haltis; la plukurintoj revenis. La akvo sube batiĝis ĉe ŝtonoj kaj radikoj, kvazaŭ ne estus jam malfrua vespero. Ne estis kialo por ke ne iu saltu sur la parapeton de la ponto.
Malantaŭ arbustoj malproksime elveturis vagonaro, ĉiuj kupeoj estis lumigitaj, la vitrofenestroj estis certe mallevitaj. Iu el inter ni ekkantis modkanton, sed ni ĉiuj volis kanti. Ni kantis multe pli rapide ol veturis la vagonaro, ni balancis la brakojn, ĉar la voĉo ne sufiĉis, ni venis kun niaj voĉoj en ian bonfartigan trudon. Miksante sian voĉon en la aliajn, oni estas kaptita kvazaŭ per fiŝhoko.
Tiel ni kantis, la arbaron endorse, en la orelojn de la malproksimaj vojaĝantoj. La plenkreskuloj en la vilaĝo ankoraŭ ne dormis, la patrinoj preparis la litojn por la nokto.
Jam estis tempo. Mi kisis tiun kiu staris apud mi, al la tri plej proksimaj mi nur iel etendis la manojn, komencis rekuri la vojon, neniu vokis min. Ĉe la unua kruciĝo, kie ili ne plu povis vidi min, mi flankeniĝis kaj laŭ kampvojoj rekuris en la arbaron. Mi alstrebis la urbon en la sudo, pri kiu oni diris en nia vilaĝo:
"Tie estas homoj! Imagu, ili ne dormas."
"Kaj kial ne?"
"Ĉar ili ne laciĝas."
"Kaj kial ne?"
"Ĉar ili estas stranguloj."
"Ĉu stranguloj ne laciĝas?"
"Kiel stranguloj laciĝu!"
kopirajto pri la traduko ©1998 

 

 

Senmaskigo de fripono

Fine kontraŭ la 10-a horo vespere mi alvenis kun viro, kun kiu mi antaŭe konatiĝis nur preterpase kaj kiu tiun ĉi fojon estis ree aliĝinta al mi kaj min treninta du horojn tra la stratoj, alvenis antaŭ la moŝteca domo, en kiu mi estis invitita al societo.
"Do!" mi diris kaj klakis per la manoj kiel signo de nepra neceso adiaŭi. Malpli decidajn provojn mi jam farintis kelkajn. Mi estis jam tute laca.
"Ĉu vi supreniras tuj?" li demandis. En lia buŝo mi aŭdis bruon kvazaŭ interklakado de dentoj.
"Jes."
Mi estis ja invitita, tion mi dirintis al li tuj. Sed mi estis invitita iri supren, kie mi jam estus tre volonte, kaj ne por stari ŝi tie malsupre antaŭ la pordego kaj rigardi preter la orelojn de mia vidalvidulo. Kaj por nun eĉ mutiĝi kun li, kvazaŭ ni estus decidintaj pri longa restado en tiu ĉi loko. Dume, la ĉirkaŭaj domoj tuj partoprenis tiun mutadon, kaj la mallumo super ili ĝis la steloj. Kaj la paŝoj de nevideblaj promenantoj, kies vojon oni ne emis diveni, la vento, kiu ĉiam denove premiĝis kontraŭ la vidalvida stratflanko, gramofono kantanta kontraŭ la fermitaj fenestroj de iu ĉambro, - ili aŭdiĝis el tiu mutado, kvazaŭ ĝi estus ilia propraĵo de ĉiam kaj por ĉiam.
Kaj mia akompananto submetiĝis en sia kaj - post rideto - ankaŭ en mia nomo, etendis laŭlonge de la muro la dekstran brakon supren kaj apogis sian vizaĝon, la okulojn fermitaj, kontraŭ ĝi.
Sed tiun rideton mi ne plu vidis ĝisfine, ĉar la honto subite returnis min. Do, nur ĉe tiu rideto mi estis eksciinta, ke tiu estis neniu alia ol fripono. Kaj tamen mi estis jam dum monatoj en tiu ĉi urbo, kredis profunde koni tiujn friponojn, kiuj ĉenokte alpaŝas nin el flankstratoj, kun la manoj etenditaj antaŭen, kiel gastejestroj, kiuj ĉirkaŭvagas la afiŝkolonon ĉe kiu ni staras, kvazaŭ ĉe kaŝludo kaj malantaŭ la rondaĵo spionas per almenaŭ unu okulo, kiuj ĉe stratkruciĝoj, kiam ni ektimetas, subite ŝvebas antaŭ ni sur trotuara eĝo! Mi komprenis ilin ja tre bone, ili estis ja miaj unuaj urbaj konatoj en la malgrandaj gastejoj, kaj mi dankis al ili la unuan vidon al necedemo, kiun mi nun tute ne plu povis pensi for de la tero, tiom ke mi jam eksentis ĝin en mi. Kiom ili ankoraŭ staris kontraŭ ni, eĉ se oni jam delonge estis eskapinta de ili, kiam do delonge ne plu ekzistis io por kapti! Kiom ili ne sidiĝis, kiom ili ne trenfalis, sed rigardis onin per rigardoj, kiuj ankoraŭ, eĉ se nur de malproksime, konvinkis! Kaj iliaj rimedoj estis ĉiam la samaj: Ili starigis sin antaŭ ni, tiom larĝe kiel ili povis; provis nin deteni de tie, kien ni celis; preparis al ni kompense loĝejon en sia propra brusto, kaj se fine la tuta kolektiĝinta sentaro baŭmis en ni, ili prenis tion kiel brakumon, en kiun ili ĵetis sin, la vizaĝon antaŭen.
Kaj tiujn malnovajn ŝercojn mi estis tiun ĉi fojon ekkoninta nur post tiom longa kunesto. Mi disfrotis al mi la fingropintojn unu kontraŭ la alia, por malokazigi la hontaĵon.
Sed mia homo estis daŭre apogata ĉi tie, daŭre kredis sin fripono, kaj la kontento kun sia sorto ruĝigis lian liberan vangon.
"Rekonite!" mi diris kaj ankoraŭ frapetis lian ŝultron. Poste mi suprenhastis la ŝtuparon kaj la tiom senkaŭze fidelaj vizaĝoj de la servantaro supre en la vestiblo ĝojigis min kiel bela surprizo. Mi rigardis ilin ĉiujn laŭvice, dum oni deprenis de mi la mantelon kaj senpolvigis miajn botojn. Senŝarĝite kaj alten streĉita mi poste eniris la salonon.

kopirajto pri la traduko ©1999 

 

 

La subita promenado

Se oni vespere ŝajnas definitive decidinta resti hejme, vestis la negliĝon, post la vespermanĝo sidas ĉe lumigita tablo kaj komencis tiun laboron aŭ tiun ludon, post kiu oni kutime iras dormi, se ekstere estas malagrabla vetero kiu faras la hejmrestadon memkomprenebla, se oni nun ankaŭ jam tiom longe pacience eltenis ĉetable, ke la foriro nepre mirigus ĉiujn, se nun ankaŭ la ŝtuparejo estas malluma kaj la ekstera pordo ŝlosita, kaj se oni nun spite al ĉio, en subita malagrabla sento leviĝas, ŝanĝas la jakon, aperas tuj strate vestita, deklaras devi foriri, post mallonga adiaŭo tion ankaŭ faras, laŭ la rapido, per kiu oni fermfrapas la pordon, kredas postlasi pli aŭ malpli da kolero, se oni retroviĝas sur la strateto, kun artikoj, kiuj respondas per aparta movemo la jam neatenditan liberecon, kiun oni donis al ili, se oni sentas per tiu unu decido ĉian decidivon en si kolektita, se oni ekkonas kun pli granda ol kutima graveco, ke oni havas ja pli da forto ol da bezono por fari kaj elteni la plej rapidan ŝanĝon kaj se oni nun laŭiras la longajn stratojn, - tiam oni estas por tiu ĉi vespero komplete forlasinta la familion, kiu flankeniĝas en la senesteco, dum oni mem, tute firme, nigra pro kontureco, frapante la femurojn malantaŭe, leviĝas al sia vera formo.
Ĉio pliiĝas ankoraŭ, se oni ĉe tiom malfrua vespertempo vizitas amikon por vidi, kiel li fartas.

kopirajto pri la traduko ©1996
 

Decidoj

Leviĝi el mizera stato devas esti facile, eĉ per memtrudita energio. Mi deŝiras min de la seĝo, ĉirkaŭkuras la tablon, movebligas kapon kaj kolon, fajrigas la okulojn, streĉas la muskolojn ĉirkaŭ ili. Kontraŭagas ĉian senton, salutos la tuj venontan A-on impete, afable toleras B-on en mia ĉambro, ĉe C tiras ĉion diratan per longaj glutoj en min, spite al doloro kaj penado.
Sed eĉ se tiel okazas, per ĉia eraro kiu ne povas ne okazi, la tuto, la facila kaj la malfacila, haltos, kaj mi devos cirkle retroturniĝi.
Pro tio restas ja la plej bona konsilo: ĉion akcepti, konduti kiel peza maso eĉ se oni sentas sin forblovata, ne lasi sin delogi al nenecesa paŝo, rigardi la alian per besta rigardo, ne senti penton, mallonge, tion, kio ankoraŭ fantome restas de nia vivo, subpremi per propra mano, t.s. pliigi la lastan tombecan kvieton kaj lasi ekzisti neniuon kroman.
Karakteriza movo de tia stato estas la paso de la etfingro sur la brovojn.

kopirajto pri la traduko ©1998
 

Ekskurso en la montaron

"Mi ne scias," kriis mi sensone, "mi ja ne scias. Se neniu venas, tiam do venas neniu. Al neniu mi faris malbonaĵon, neniu faris malbonaĵon al mi, sed neniu volas helpi min. Plenplena de neniuj. Sed tiel ja ne statas. Nur, ke neniu helpas min -, alie estus bele: nenio krom neniuj. Mi vere ŝatus - kaj kial ne? - fari ekskurson kun societo de nenio krom neniuj. Nature en la montaron, kien do alie? Kiom tiuj neniuj premas sin unu kontraŭ la alia, jen la multaj laŭlarĝe etenditaj kaj interkroĉitaj brakoj, jen la multaj piedoj, disaj je etetaj paŝoj! Kompreneble ĉiuj estas en frako. Ni paŝas facile, la vento traas niajn interspacojn, kiujn ni kaj niaj artikoj lasas malfermitaj. La koloj liberiĝas en la montaro! Estas miraklo, ke ni ne kantas."

kopirajto pri la traduko ©1996


 

La malfeliĉo de fraŭlo

Ŝajnas kruda sorto, resti fraŭlo, estante maljuna viro kun malfacila digno peti akcepton, se oni volas pasigi vesperon kun homoj, esti malsana kaj el la angulo de sia lito dum semajnoj rigardi la malplenan ĉambron, ĉiam adiaŭi antaŭ la dompordo, neniam apud sia edzino suprenpremiĝi la ŝtuparon, havi en sia ĉambro nur flankpordojn kiuj kondukas al fremdaj loĝejoj, hejmenporti sian vespermanĝon en unu mano, devi primiregi fremdajn infanojn kaj ne devi konstante ripeti: "Mi ne havas", formi sin aspekte kaj kondute laŭ unu aŭ du fraŭloj el la junecaj rememoroj.
Tiel estos, nur ke oni ankaŭ en la realo nun kaj poste aperos tia, kun korpo kaj reala kapo, do ankaŭ kun frunto por frapi ĝin per la mano.

kopirajto pri la traduko ©1996

 

La komercisto

Eblas, ke iuj kompatas min, sed mi ne sentas tion. Mia malgranda komerco plenigas min per zorgoj, kiuj dolorigas min interne ĉe la frunto kaj la tempioj, sed sen esperigi al mi kontenton, ĉar mia komerco estas malgranda.
Mi devas fari decidojn por horojn antaŭe, vigligadi la memoron de la domservisto, averti pri timataj eraroj kaj dum iu sezono prikalkuli la modojn de la sekvonta, ne tiajn regontajn inter homoj de mia rondo, sed ĉe nealireblaj loĝantaroj en la kamparo.
Mian monon havas fremduloj; iliaj cirkonstancoj al mi ne povas esti klaraj; la katastrofon, kiu povas trafi ilin, mi ne antaŭsentas; kiel mi povus ĝin deturni! Eble ili fariĝis malŝparemaj kaj donas feston en gasteja ĝardeno kaj aliaj iomete restas ĉe tiu festo dum fuĝo al Ameriko.
Kiam vespere de labortago la magazeno nun fermas kaj mi vidas nun antaŭ mi horojn, dum kiuj mi neniom povas labori por la seninterrompaj bezonoj de mia komerco, tiam mia ekscitiĝo en la mateno foren antaŭsendita sin ĵetas en min kiel revenanta alta tajdo, sed ne eltenas en mi kaj sencele ŝiras min kun si.
Kaj tamen mi tute ne povas utiligi tiun kapricon kaj povas nur hejmiĝi, ĉar miaj manoj kaj vizaĝo estas malpuraj kaj ŝvitaj, la vestaĵoj makulitaj kaj polvaj, mi havas la komercan kaskedon sur la kapo kaj botojn tragratitajn de kestonajloj. Tiam mi paŝas kvazaŭ sur ondoj, klakas per la fingroj de ambaŭ manoj kaj al preterpasantaj infanoj mi karese tuŝas la harojn.
Sed la vojo tro mallongas. Tuj mi estas en mia domo, malfermas la liftopordon kaj eniras.
Mi vidas, ke mi nun kaj subite solas. Aliaj, kiuj devas supreniri ŝtuparojn, ĉe tio iomete laciĝas, devas kun urĝe spirantaj pulmoj atendi, ĝis oni venas malfermi la loĝejan pordon, ĉe tio havas kaŭzon por kolero kaj senpacienco, venas nun en la vestiblon, kie ili pendigas la ĉapelon, kaj nur irante tra la koridoro preter kelkaj vitraj pordoj en sian propran ĉambron, ili estas solaj.
Sed mi estas tuj sola en la lifto kaj rigardas, apogite sur la genuoj, en la mallarĝan spegulon. Kiam la lifto ekleviĝas, mi diras:
"Silentu, retropaŝu, ĉu vi volas en la ombron de la arboj, malantaŭ la fenestrajn drapiraĵojn, en la laŭbovolbaĵojn?"
Mi parolas kun la dentoj, kaj ĉe la laktaj vitroj la ŝtuparaj balustradoj malsupren glitas kvazaŭ falanta akvo.
"Flugu for; viaj flugiloj, kiujn mi neniam vidis, portu vin en la vilaĝan valon aŭ al Parizo, se io pelas vin tien.
Sed ĝuu la elrigardon el la fenestro, kiam la procesioj venas el ĉiuj tri stratoj, ne cedas unu al la alia, miksiĝas inter si kaj inter siaj lastaj vicoj reaperigas la liberan placon. Svingu tukojn, estu terurigitaj, estu kortuŝitaj, laŭdu la belan damon pretere veturantan.
Iru trans la riveron sur la ligna ponto, kapsignu al la baniĝantaj infanoj kaj miru pri la hura' de la mil maristoj sur la fora kirasulo.
Persekutu nur la senpretendan viron, kaj kiam vi puŝis lin en pordovojeton, prirabu lin kaj tiam, ĉiu kun la manoj en la poŝoj, postrigardu lin, kiel li malĝoje iras sian vojon en la maldekstran strateton.
La dise sur siaj ĉevaloj galopanta polico bridas la bestojn kaj retropremas vin. Lasu ilin, la malplenaj stratoj malfeliĉigos ilin, mi scias tion. Jam ili forrajdas duope, mi petas, malrapide ĉirkaŭ la stratanguloj, fluge sur la placoj."
Tiam mi devas eliri, malsuprenigi la lifton, sonori ĉe la pordosonorilo, kaj la knabino malfermas la pordon, dum mi salutas.

kopirajto pri la traduko ©1999 

 

Distrita elrigardo

Kion ni faros dum tiuj printempaj tagoj, kiuj nun rapide venos? Ĉi matene la ĉielo estis griza, sed se oni nun iras al la fenestro, oni estas surprizita kaj apogas la vangon ĉe la klinko de la fenestro.
Sube oni vidas la lumon de la suno - ja certe jam sinkanta - sur la vizaĝo de infaneca knabino, kiu tiel iras kaj retrorigardas, kaj samtempe oni vidas la ombron de viro sur ĝi, kiu pli rapide venas malantaŭ ŝi.
Poste la viro estas jam preterpasinta kaj la vizaĝo de la infano tute hela.


kopirajto pri la traduko ©1996


 
 

La hejmenvojo

Oni vidu la konvinkoforton de la aero post fulmotondro! Miaj meritoj aperas antaŭ mi kaj kun granda impreso superfortas min, kvankam, estas vere, mi ne kontraŭstaras.
Mi marŝas kaj la rapido estas la rapido de tiu ĉi stratflanko, de tiu ĉi strato, de tiu ĉi kvartalo. Mi estas prave respondeca pri ĉiuj frapoj kontraŭ pordoj, sur tabloplatojn, pri ĉiuj tostoj, pri la amparoj en siaj litoj, en la skafaldoj de novaj konstruaĵoj, en mallumaj stratetoj premitaj kontraŭ dommuroj, sur la divanoj de bordeloj.
Mi taksas mian pasintecon kontraŭ mia estonto, sed trovas ilin ambaŭ elstare bonaj, ne povas doni preferon al iu el ambaŭ kaj devas nur mallaŭdi la maljustecon de la sorto, kiu tiom favoras min.
Nur kiam mi enpaŝas mian ĉambron, mi estas iomete pripensema, sed sen ke mi dum la ŝtupara supreniro estus trovinta ion pripensindan. Ne multe helpas al mi, ke mi komplete malfermas la fenestron kaj ke en iu ĝardeno ankoraŭ ludas la muziko.

kopirajto pri la traduko ©1999

 

La preterkurantoj

Se oni promenas nokte tra strateto, kaj viro, videbla jam de malproksime - ĉar la strateto antaŭ ni supreniĝas kaj estas plenluno - kuras renkonte al ni, tiam ni ne haltigos lin, eĉ se li estas malforta kaj ĉifonvestita, eĉ se iu kuras post li kaj kriegas, sed ni lasos lin plukuri.
Ĉar noktas, kaj ni ne kulpas, ke la strateto antaŭ ni en plenluno supreniĝas, kaj krome, eble tiuj du aranĝis tiun pelkuradon por amuziĝi, eble ambaŭ persekutas iun trian, eble la unua estas persekutata senkulpe, eble la dua volas murdi, kaj ni fariĝus kunkulpantoj de la murdo, eble la du scias nenion unu pri la alia, kaj ĉiu kuras nur je sia propra respondeco en sian liton, eble ili estas noktambuloj, eble la unua havas armilojn.
Kaj fine, ĉu ni ne rajtas laci, ĉu ni ne drinkis tiom da vino? Ni feliĉas, ke ankaŭ la duan ni ne plu vidas.

kopirajto pri la traduko ©1998

 

La pasaĝero

Mi staras sur la platformo de elektra tramo kaj estas totale malcerta pri mia pozicio en tiu ĉi mondo, en ĉi urbo, en mia familio. Eĉ preterpase mi ne povus diri, kion mi povus prave pretendi en ajna direkto. Mi tute ne povas pravigi, ke mi staras sur tiu ĉi platformo, ke mi tenas min per ĉi maŝo, lasas min porti de tiu ĉi tramo, ke homoj evitas la tramon aŭ iras mute aŭ ripozas antaŭ la montrofenestroj. - Estas vere, ke tion neniu postulas de mi, sed tio estas al mi egala.
La tramo proksimiĝas al haltejo, knabino stariĝas antaŭ la ŝtupojn, preta je eliro. Ŝi aperas al mi tiom klare, kvazaŭ mi estus ŝin pripalpinta. Ŝi estas nigre vestita, la jupofaldoj preskaŭ ne moviĝas, la bluzo estas streta kaj havas kolumon el blanka puntaĵo, la maldekstran manon ŝi tenas plate ĉe la vando, la ombrelo en ŝia dekstra mano staras sur la dua plej supra ŝtupo. Ŝia vizaĝo estas bruna, la nazo, ĉe la flankoj iomete presita, finiĝas ronda kaj larĝa. Ŝi havas abundan brunan hararon kaj disblovitajn haretojn ĉe la dekstra tempio. Ŝia malgranda orelo alsidas strete, sed mi vidas, ĉar mi staras proksime, la tutan dorson de la dekstra orelkonko kaj la ombron ĉe la radiko.
Tiutempe mi demandis min: Kiel fariĝas, ke ŝi ne miras pri si, ke ŝi tenas la buŝon fermita kaj diras nenion tiuspecan?

kopirajto pri la traduko ©1998 

 

Vestaĵoj

Ofte, vidante vestaĵojn kun plej diversaj faldoj, ruŝoj kaj pendaĵoj, kiuj sur belan korpon kuŝiĝas bele, tiam mi pensas, ke ili ne longe konserviĝas tiaj, sed ricevas faldojn ne plu gladeblajn, ricevas polvon, kiu, dike en la ornamaĵo, ne plu forigeblas, kaj ke neniu emus fariĝi tiom malgaja kaj ridinda por vesti ĉiumatene la saman altvaloran robon kaj vespere demeti ĝin.
Sed mi vidas knabinojn, kiuj certe estas belaj kaj montras multoble ĉarmajn muskolojn kaj maleoletojn, streĉitan haŭton kaj amasojn da delikataj haroj, kaj tamen ĉiutage aperas en tiu sola natura maskokostumo, en la samajn manplatojn metas ĉiam la saman vizaĝon kaj reflektigas ĝin en sia spegulo.
Nur kelkfoje vespere, kiam ili malfrue revenas de festo, en spegulo ĝi ŝajnas al ili eluzita, ŝvelinta, polva, de ĉiuj jam vidita kaj apenaŭ plu portebla.


kopirajto pri la traduko ©1996


La malakcepto

Se mi renkontas belan knabinon kaj ŝin petas: "Estu afabla, venu kun mi" kaj ŝi preterpasas mute, per tio ŝi celas:

"Vi ne estas duko kun fluganta nomo, ne larĝa Amerikano de indiana kresko, kun horizontale ripozantaj okuloj, kun haŭto masaĝita de l' aero de gazonejoj kaj de riveroj ilin trafluantaj, vi ne faris vojaĝojn al la grandaj lagoj kaj sur ili, kiuj troveblas mi ne scias kie. Do, mi petas, kial mi, bela knabino, iru kun vi?"

"Vi forgesas, vin ne portas aŭtomobilo en longaj puŝoj balancante tra la strato; mi ne vidas la sinjorojn de via sekvantaro, premitajn en siaj vestaĵoj, kiuj iras malantaŭ vi en preciza duoncirklo murmurante por vi benojn; viaj mamoj estas en korsaĵo bone ordigitaj, sed viaj femuroj kaj koksoj kompensas al si tiun sindetenon; vi portas traftorobon kun plisitaj faldoj, kia ĝi lastan aŭtunon nin certe ĝojigis, kaj tamen vi ridetas - tiun vivdanĝeron surkorpe - de tempo al tempo."

"Jes, ni ambaŭ pravas, kaj por ne konsciiĝi pri tio nerefuteble, ni prefere iru, ĉu ne, hejmen ĉiu sola."



kopirajto pri la traduko ©1996


reen al Kafko

 

Pensigo por rajdistoj

 Nenio, se oni pripensas, povas delogi al esti la unua en vetkuro.
 La gloro esti agnoskata la plej bona rajdisto de la lando, ĝojigas ĉe l'eko de l'orkestro tro forte ol ke sekvamatene eviteblus la pento.
 La envio de la kontraŭuloj, de ruzuloj sufiĉe influhavaj, ne povas alie ol nin dolori en la mallarĝa spaliro, kiun ni nun trarajdas post tiu ebenaĵo, kiu estis antaŭ ni baldaŭ malplena escepte de kelkaj superronditaj rajdistoj ete alrajdantaj kontraŭ la randon de la horizonto.
 Multaj el niaj amikoj rapidas enspezi la gajnon kaj nur super la ŝultroj ili krias de la foraj giĉetoj al ni sian huraon; sed la plej bonaj amikoj tute ne vetis nian ĉevalon, ĉar ili timis, ke se venus la perdo, ili devus pri ni koleri, sed nun, ĉar nia ĉevalo estis la unua kaj ili nenion gajnis, ili returnas sin, kiam ni preterpasas, kaj preferas rigardi laŭlonge de la benkaroj.
 La konkurantoj malantaŭe, firme en la selo, provas superrigardi la malfeliĉon ilin trafinta kaj la maljustecon iel al ili kaŭzita; ili alprenas freŝan aspekton, kvazaŭ devus komenci nova konkurso kaj serioza post tiu infanludo.
 Al multaj sinjorinoj la venkinto ŝajnas ridinda, ĉar li pufiĝas kaj tamen ne scias kion fari kun la eterna manskuado, salutgestado, subenkliniĝo kaj salutadon-en-la foron, dum la venkitoj estas fermintaj la buŝon kaj al siaj plejparte henantaj ĉevaloj leere frapetas la kolon.
 Fine el la griziĝinta ĉielo komencas eĉ pluvi.

kopirajto pri la traduko ©1997 


 

La stratfenestro

Kiu vivas solece kaj tamen ŝatus ie aŭ tie aliĝi, kiu kun konsidero al la ŝanĝiĝoj de la tagparto, de la profesiaj kondiĉoj kaj similaj volas sen pluaĵoj tuj vidi ian brakon, ĉe kiu li povus sin teni, - tiu ne longe vivas tiel sen stratfenestro. Kaj se li statas tiel, ke li serĉas nenion kaj kiel laculo alpaŝas la fenestron, la okulojn alterne inter publiko kaj ĉielo, kaj li ne volas kaj tenas la kapon iomete retroklinita, tamen malsupre la ĉevaloj lin kunŝiras en sian sekvantaron de ĉaroj kaj bruo kaj per tio fine al la homa konkordo.

kopirajto pri la traduko ©1999 

 

Deziro fariĝi indiano

Ke oni estu do indiano, tuj preta, kaj sur la kuranta ĉevalo, oblikve en la aero, ĉiam ree mallonge ektremus super la tremanta grundo, ĝis oni lasis la spronojn, ĉar spronoj ne ekzistis, ĝis oni forĵetis la bridojn, ĉar bridoj ne ekzistis, kaj apenaŭ vidis antaŭ si la landon kiel glattonditan erikejon, jam sen ĉevalkolo kaj ĉevalkapo.

kopirajto pri la traduko ©1999 

 

La arboj

Ĉar ni estas kiel arbotrunkoj en la neĝo. Ŝajne ili surkuŝas glate, kaj per puŝeto oni devus esti kapabla forŝovi ilin. Ne, tion oni ne povas, ĉar ili estas firme ligitaj kun la grundo. Sed vidu, eĉ tio estas nur ŝajna.

kopirajto pri la traduko ©1999 

 

Esti malfeliĉa

Kiam jam fariĝintis neelteneble - foje antaŭvespere en novembro - kaj mi kuradis sur lamallarĝa tapiŝo de mia ĉambro kvazaŭ sur kurejo, de la vido al la lumigita strato ektimigite returniĝis, kaj en la profundo de mia ĉambro, funde de la spegulo tamen rericevis novan celon, kaj ekkriegis, nur por aŭdi la kriegon, al kiu nenio respondas kaj al kiu ankaŭ nenio deprenas la kriegan forton, kiu do supreniĝas, sen kontraŭpezo, kaj ne povas ĉesi, eĉ se ĝi mutiĝas, tiam malfermiĝis el la vando la pordo, tiom urĝe, ĉar ja necesis urĝo kaj ĉar la ĉarĉevaloj malsupre sur la pavimo kiel furioziĝintaj ĉevaloj en batalo, kun la gorĝoj oferitaj, leviĝis.
Kiel fantometo infano eliĝis el la malluma koridoro, en kiu la lampo ankoraŭ ne lumis, kaj restis sur la piedpindoj sur nerimarkeble ŝanceliĝanta planktabulo. Tuj blindigita de la ĉambra krepusko, ĝi volis tuj enigi la vizaĝon en siajn manojn, sed neatendite trankviliĝis per vido al la fenestro, antaŭ kies kruco la altiĝinta vaporaĵo de la stratlumigado fine restis sub la mallumo. Per la dekstra kubuto ĝi tenis sin antaŭ la malfermita pordo apogite ĉe la ĉambra vando kaj lasis la trablovon de ekstere karesi la artikojn de la piedoj, ankaŭ la kolon, ankaŭ la tempiojn.
Mi alrigardis iomete, poste diris "Bonan tagon" kaj prenis mian jakon de la fornoŝirmilo, ĉar  mi ne volis aspekti tiel duonnuda. Dum momento mi tenis la buŝon malfermita, por ke la ekscitiĝo forlasu min tra la buŝo. Mi havis en mi malbonan salivon, en la vizaĝo tremis miaj okulharoj, mallonge, nenio 'mankis' al mi krom ĝuste tiu vizito tamen atendita.
La infano daŭre staris ĉe la vando sur la sama loko, ĝi tenis la dekstran manon presite ĉe la muro kaj, tute ruĝvanga, ne povis satiĝi je tio, ke la blankfarbita vando estis dikgrajna kaj frotis la fingropintojn. Mi diris: "Ĉu Vi volas vere al mi? Ĉu ne estas eraro? Nenio pli facila ol eraro en ĉi tiu granda domo. Mi nomiĝas Tielo, loĝas en la tria etaĝo. Ĉu do estas mi, kiun Vi volas viziti?"
"Silenton, silenton!" diris la infano trans la ŝultro, "ĉio estas en ordo."
"Do, Venu pluen en la ĉambron, mi ŝatus fermi la pordon."
"La pordon mi ĵus fermis. Bonvolu ne fari al Vi penon. Kaj entute trankviliĝu."
"Ne parolu pri peno. Sed ĉe tiu ĉi koridoro loĝas amaso da homoj, nature ĉiuj estas miaj konatoj; la plejparto venas nun el la magazenoj; se ili aŭdas paroli en iu ĉambro, ili kredas simple havi la rajton malfermi kaj vidi kio okazas. Simple estas tiel. La homoj havas la tagan laboron post si; al kiu ili submetus sin en sia provizora vesperlibereco! Cetere Vi ja ankaŭ scias tion. Lasu min fermi la pordon."
"Ja kio okazas? Kio estas al Vi? Laŭ mi, la tuta domo povas eniri. Kaj jen refoje: Mi jam fermis la pordon, ĉu Vi kredas, ke nur Vi povas fermi la pordon? Mi ŝlosis eĉ per la ŝlosilo."
"Tiam estas bone. Mi ja ne volas pli. Vi tute ne bezonis ŝlosi per la ŝlosilo. Kaj nun sentu Vin komforta, ĉar Vi jam estas ĉi tie. Vi estas mia gasto. Tute fidu min. Instalu Vin larĝe sen timo. Mi devigos vin nek al restado nek al foriro. Ĉu mi bezonas tion diri? Ĉu Vi konas min tiom malbone?"
"Ne. Tion Vi vere ne bezonis diri. Plie: Vi devis ĝin ne diri. Mi estas infano; kial fari ceremoniojn pro mi?"
"Ne estas tiom grave. Nature, infano. Sed tro malgranda Vi ne estas. Vi estas jam tute plenkreska. Se vi estus knabino, Vi ne rajtus enfermi Vin tiel simple en ĉambro kun mi."
"Pri tio ni ne zorgu. Mi volus nur diri: Ke mi konas Vin tiel bone, tio min malmulte protektas, tio ŝparas al Vi nur la penadon mensogi al mi. Sed tamen Vi faras al mi komplimentojn. Lasu tion, mi postulas de Vi, ne faru tion. Krome, mi ne konas Vin ĉie kaj ĉiam, des pli ĉe tia mallumo. Estus multe pli bone, se Vi farigus lumon. Ne, prefere ne. Almenaŭ mi notu, ke Vi minacis min."
"Kiel? Mi Vin minaci? Sed mi petas Vin. Mi ja tiom feliĉas, ke Vi fine venis. Mi diras 'fine', ĉar estas jam tiom malfrue. Tiel eblas, ke mi en mia ĝojo parolis iom konfuze kaj ke Vi komprenis ĝin ĝuste tiel. Ke mi parolis tiel, tion mi dekoble koncedas, jes, mi minacis Vin per ĉio, kion Vi volas. - Nur ne disputu, ho ĉielo! Sed kiel Vi povis kredi tion? Kiel Vi povis tiom aflikti min? Kial Vi volas ĉiel veneni al mi tiun etan momenton de Via ĉeesto? Fremdulo estus pli konsentema ol Vi."
"Tion mi kredas. Tio ne estis saĝaĵo. Tian proksimon al Vi, kian fremdulo povas atingi per konsentemo, mi havas jam de naturo. Tion scias ankaŭ Vi, do kial la elegio? Diru ke Vi volas ludi komedion, kaj mi iros tuj."
"Ĉu? Ankaŭ tion Vi kuraĝas diri al mi? Vi iomete tro aŭdacas. Fine Vi estas tamen en mia ĉambro. Vi freneze frotas viajn fingrojn ĉe mia vando. Mia ĉambro, mia vando! Kaj krome, tio, kion Vi diras, estas ridinda, ne nur impertinenta. Vi diras, ke Via naturo devigas Vin paroli kun mi tiumaniere. Ĉu vere? Ĉu Via naturo devigas Vin? Afable de Via naturo. Via naturo estas mia, kaj se mi kondutas al Vi denature kun afableco, tiam ankaŭ Vi ne rajtas alie."
"Ĉu tio estas afabla?"
"Mi parolas pri antaŭe"
"Ĉu Vi scias, kia mi estos poste?"
"Nenion mi scias."
Kaj mi iris al la apudlita ŝranketo, sur kiu mi lumigis kandelon. Dum tiu tempo mi disponis nek pri gaso nek elektra lumo en mia ĉambro. Mi poste sidis ankoraŭ dum iom da tempo ĉe la ŝranketo, ĝis mi tediĝis ankaŭ de tio, metis la palton, prenis la ĉapelon de la kanapo kaj elblovis la kandelon. Elirante mi kaptiĝis en seĝopiedo.
Sur la ŝtuparo mi renkontis sametaĝan luanton.
Ĉu Vi jam ree foriras, fiulo Vi?" li demandis ripozante sur siaj piedoj etenditaj sur du ŝtupoj.
"Kion mi faru?" mi diris, "mi ĵus havis fantomon en mia ĉambro."
"Vi diras tion kun la sama malkontento, kvazaŭ Vi trovintus haron en la supo."
"Vi ŝercas. Sed notu bone, fantomo estas fantomo."
"Tre ĝuste. Sed kiel, se oni tute ne kredas je fantomoj?"
"Ja ĉu Vi kredas, ke mi kredas je fantomoj? Sed kiom helpas al mi tiu nekredemo?"
"Tute simple. Vi nur ne plu timu, kiam fantomo vere venas al Vi."
"Bone, sed tio estas ja la flanka timo. La ĉefa timo estas la timo pro la kaŭzo de la fantomo. Kaj tiu timo restas. Tiun mi havas eĉ grandioze en mi."
Pro nervozeco mi komencis traserĉi ĉiujn miajn poŝojn.
"Sed ĉar Vi ne timis la fantomon mem, Vi povintus do trankvile demandi ĝin pri ĝia kaŭzo!"
"Evidente Vi ankoraŭ neniam parolis kun fantomoj. El ili ja neniam eblas ricevi klaran informon. Ĉiam nur tien kaj reen. Tiuj fantomoj ŝajnas dubi pri sia ekzisto pli ol ni, kio cetere ne estas miriga pro ilia kadukeco."
"Sed mi aŭdis, ke oni povas nutre nutri ilin."
"Jen vi estas bone informita. Tion oni povas. Sed kiu faru tion?"
"Kial ne? Ekzemple se estas fantomino," li diris kaj leviĝis sur la supra ŝtupo.
"Aĥ tiel," diris mi, "sed eĉ tiam ĝi ne validas.
Mi pripensis. Mia konato estis jam tiom alte, ke li devis, por vidi min, antaŭklini sin sub volbo de la ŝtuparejo. "Sed malgraŭ tio," mi kriis, "se Vi supre forprenos de mi mian fantomon, tiam estos finite inter ni, por ĉiam."
"Sed tio estis ja nur ŝerco," diris li kaj retiris la kapon.
"Tiam estas bone," mi diris kaj nun povintus trankvile promeni. Sed ĉar mi sentis min tiom forlasita, mi prefere supreniris kaj kuŝiĝis por dormi.

 

kopirajto pri la traduko ©2000


stato de finiteco de la rakontoj kolektitaj sub 
1. Kontemplado:

estigo: februaro. 2001
lasta kontrollegado kun korektoj: la 23-an de novembro 2001
kontrollegado de la
kontrollegado de la
finredakto:

 

 

 

 

Jen kelkaj petoj al la leganto:

1. Tiu ĉi traduko bezonas unue kontrollegadon, prefere de negermanlingvano, por elsarki diversajn erarojn
    kaj ankaŭ eble germanismojn internacie ne kompreneblajn. Tio ne koncernas stilajn apartaĵojn nekutimajn,
    sed internacie kompreneblajn.

2. La teksto bezonas krome kontrollegadon de germanlingvanoj, kiuj komparu ĝin kun la originalo por anstataŭigi
    erarajn, malprecizajn kaj mallertajn ekvivalentojn.

Do, kara leganto, se vi sentas vin kompetenta pri tio, bonvolu fari tiun laboron - bonvenas ankaŭ simplaj
atentigoj dum legado. Se viaj konsiloj aŭ atentigoj estos akceptitaj, via laboro estos kompreneble menciita
kun via nomo.

Konsilojn por plibonigi la tradukon bv. ĉi-tien: vilhelmo@multimania.com

reen al KAFKO