Ni estas kvin amikoj, foje ni venis el unu domo unu post la
alia, unue venis la unua kaj starigis sin apud la pordegon, poste venis aŭ pli
ĝuste glitis, facile kiel glitas globeto da hidrargo, la dua el la pordego kaj
starigis sin proksime de la unua, poste la tria, poste la kvara, poste la
kvina. Fine ni staris ĉiuj en unu vico. La homoj atentiĝis pri ni, montris al
ni dirante: "Tiuj kvin venis nun el tiu domo". De tiam ni vivas kune,
tio estus paca vivo, se ne ĉiam enmiksiĝus iu sesa. Li faras nenion al ni, sed
li ĝenas nin, tio estas jam sufiĉa; kial li trudiĝas, kie oni ne volas havi
lin? Ni ne konas lin kaj ne volas niigi lin. Ni kvin antaŭe ankaŭ ne konis unu
la alian, kaj se oni volas, ankaŭ nun ni ne konas unu la alian, sed kio eblas
kaj estas tolerata ĉe ni kvin, ĉe la sesa ne eblas kaj ne estas tolerata. Krome
ni estas kvin kaj ne volas esti ses. Kaj entute kiun sencon havas la ĉiama
kunestado, ankaŭ ĉe ni kvin ĝi ne havas sencon, sed nun ni jam estas kunaj kaj
tiaj restas, sed novan unuiĝon ni ne volas, ĝuste surbaze de niaj spertoj. Sed
kiel klarigi tion al la sesa, longaj klarigoj signifus preskaŭ jam akcepton en
nia rondo, ni prefere klarigas nenion kaj ne akceptas lin. Li paŭtu kiom li
volas, ni forpuŝas lin per la kubutoj, sed kiom ajn ni forpuŝu lin, li revenas.
Enprofundiĝinte en la nokton. Kiel oni kelkfoje sinkigas la kapon
por mediti, tiel esti tute enprofundiĝinta en la nokton. Ĉirkaŭe la homoj
dormas. Eta komedio, senkulpa memtrompo, ke ili dormas en domoj, en firmaj
litoj, sub firma tegmento, sternitaj aŭ kaŭrantaj sur matracoj, en tukoj, sub
kovriloj, en realo ili kuniĝis kiel iam foje kaj kiel poste en dezerta regiono,
kuŝejo en libera aero, netaksebla nombro da homoj, armeo, popolo, sub malvarma
ĉielo sur malvarma tero, terenĵetinte kie oni antaŭe staris, la frunton premita
sur la brakon, la vizaĝon kontraŭ la grundon, trankvile spirante. Kaj vi
maldorme gardas, estas unu el la gardistoj, trovas la proksimulon per svingado
de la brulanta ligno el la stako da sekbranĉaĵo apud vi. Kial vi gardas? Iu
devas gardi, laŭ onidiro. Iu devas tie esti.
Nia urbeto ne situas ĉe la limo, tute ne, ĝis la limo estas
ankoraŭ tiom malproksime, ke eble ankoraŭ neniu el la urbeto estis tie,
dezertaj altebenaĵoj estas trairendaj, sed ankaŭ vastaj fertilaj landoj. Oni
laciĝas imagante eĉ nur parton de la vojo kaj pli ol parton eĉ ne eblas imagi.
Ankaŭ urbegoj situas ĉe la vojo, multe pli grandaj ol nia urbeto. Dek tiaj
urbetoj, unu metita apud la alia, kaj de alte dek pliaj tiaj urbetoj
enpremitaj, eĉ ne faras unu el tiuj gigantaj kaj densaj urboj. Se oni ne vojeraras
tien, tiam oni vojeraras certe en la urboj, kaj ne eblas eviti ilin
ĉirkaŭirante, pro ilia grandeco.
Sed
tamen eĉ pli malproksime ol ĝis la limo estas, se oni entute povas kompari
tiajn distancojn - estas kvazaŭ oni dirus, ke tricentjara viro estas pli maljuna
ol ducentjara -, do eĉ pli malproksime ol ĝis la limo estas de nia urbeto ĝis
la ĉefurbo. Dum pri la limmilitoj ni tamen de tempo al tempo ni ricevas
informojn, ni preskaŭ nenion ekscias el la ĉefurbo, mi celas nin civitanojn,
ĉar la registaraj funkciuloj havas tamen tre bonan ligon al la ĉefurbo, en du,
tri monatoj ili povas jam havi informon de tie, almenaŭ tion ili diras.
Kaj
jen estas strange, kaj pri tio mi miras ĉiam denove, kiel ne en nia urbeto
trankvile submetiĝas al ĉio ordonita de la ĉefurbo. De jarcentoj ĉe ni okazis
nenia politika ŝanĝo eliranta de la civitanoj mem. En la ĉefurbo la moŝtaj
regantoj anstataŭis unu la alian, ja eĉ dinastioj estas estingitaj aŭ
detronigitaj kaj novaj komencis, en la lasta jarcento eĉ la ĉefurbo mem estas detruita,
nova fondita malproksimede ĝi, poste ankaŭ tiu detruita kaj la malnova
rekonstruita, sur nian urbeton tio ne havis veran influon. Nia oficistaro estis
ĉiam sur sia posteno, la plej superaj oficistoj venis el la ĉefurbo, la mezaj
oficistoj almenaŭ deekstere, la plej malsupraj el nia mezo, kaj tiel restis kaj
tiel sufiĉis al ni. La plej supera oficisto estas la ĉefimpostkolektisto, li
havas la rangon de kolonelo kaj estas ankaŭ tiel nomata. Hodiaŭ li estas
maljunulo, sed mi konas lin jam de jaroj, ĉar jam dum mia infaneco li estis
kolonelo, li faris unue tre rapidan karieron, sed poste ĝi ŝajnis stagni, nu
por nia urbeto lia rango sufiĉas, pli altan rangon ni eĉ ne kapablas akcepti ĉe
ni. Kiam mi provas imagi lin, mi vidas lin sidi en la verando de sia domo sur
la foiroplaco1, retroklinita, la pipon enbuŝe. Super li flirtas de la tegmento
la imperia flago, ĉe la flankoj de la verando, kiu estas tiel granda, ke tie
kelkfoje okazas eĉ malgrandaj militistaj ekzercoj, oni pendigas la tolaĵon por
sekigi. Liaj nepoj, en belaj silkaj vestaĵoj, ludas ĉirkaŭ li, ili ne rajtas
iri suben al la foirplaco, la aliaj infanoj ne indas je ili, sed la placo tamen
logas ilin kaj ili traŝovas almenaŭ la kapojn tra la balustradaj stangoj, kaj
kiam la aliaj infanoj malsupre disputas, ili desupre kundisputas.
La
kolonelo do regas la urbon. Mi kredas, ke li ankoraŭ al neniu montris
dokumenton, kiu rajtigas lin je tio. Li eble eĉ ne havas tian dokumenton. Eble li
estas vere ĉefimpostkolektisto. Sed ĉu tio estas ĉio? Ĉu tio rajtigas lin regi
ankaŭ en ĉiuj partoj de la administracio? Lia ofico estas ja tre grava por la
ŝtato, sed por la civitanoj ĝi tamen ne estas la plej grava. Ĉe ni oni havas
preskaŭ la impreson, kvazaŭ la homoj dirus: "Nun vi prenis ĉion de ni,
kion ni havis, bonvolu preni krome ankaŭ nin mem". Ĉar efektive li ne
uzurpis la regadon kaj ankaŭ ne estas tirano. De malnovaj tempoj la afero
evoluis tiel, ke la ĉefimpostkolektisto estas la unua oficisto, kaj la kolonelo
submetiĝas al tiu tradicio ne alie ol ni.
Sed
kvankam li vivas sen troaj distingoj de rango inter ni, li estas tamen io tute
alia ol la ordinaraj civitanoj. Kiam delegacio kun peto venas antaŭ lin, li
staras tie kvazaŭ la muro de la mondo. Malantaŭ li estas plu nenio, oni aŭdas
tie plu antaŭsente flustri kelkajn vortojn, sed tio estas verŝajne trompiĝo, li
ja signifas la finon de la tuto, almenaŭ por ni. Oni devas esti vidinta lin ĉe
tiaj akceptoj. Kiel infano mi iam ĉeestis, kiam delegacio de la civitanaro
petis lin pri subteno de la registaro, ĉar la plej malriĉa urbokvartalo estis
tute forbrulinta. Mia patro, la hufferisto, estas estimata en la komunumo,
estis ano de la delegacio kaj kunprenis min. Tio ne estas eksterordinara, ĉio premas
sin al tia spektaklo, oni apenaŭ ekkonas la veran delegacion el inter la amaso;
ĉar tiaj akceptoj plej ofte okazas en la verando, ekzistas ankaŭ homoj, kiuj
elde la foiroplaco per ŝtuparetoj suprengrimpas kaj trans la balustrado
partoprenas la aranĝon. Tiam estis tiel disponite, ke proksimume kvarono de la
verando estis rezervita al li, la ceteran parton plenigis la amaso. Kelkaj
soldatoj prigardis ĉion, ili ankaŭ duoncirkle ĉirkaŭstaris lin mem. Envere
sufiĉus unu soldato por ĉio, tiom granda estas ĉe ni la timo antaŭ ili. Mi ne
scias precize, de kie venas tiuj soldatoj, ĉiukaze de malproksime, ĉiuj tre
similas unu la alian, ili eĉ ne bezonus uniformon. Ili estas malgrandaj, ne
fortaj, sed lertaj homoj, plej okulfrapas ĉe ili la forta dentaro, kiu vere tro
plenigas ilian buŝon, kaj certa malkrankvile tikanta fulmado de iliaj etaj
stretaj okuloj. Per tio ili estas la timego de la infanoj, tamen ankaŭ ilia
ĝuo, ĉar senĉese la infanoj deziras ektimi pro tiu dentaro kaj tiuj okuloj, por
poste malespere forkuri. Tiu ektimo el la infantempo verŝajne ankaŭ ĉe la
plenkreskuloj ne perdiĝas, almenaŭ ĝi postefikas. Estas vere, ke tiam aldoniĝas
ankoraŭ io alia. La soldatoj parolas dialekton al ni tute ne kompreneblan,
apenaŭ povas alkutimiĝi al la nia, per tio rezultiĝas ĉe ili certa fermiteco,
nealireblo, kiu krome ankaŭ respondas al ilia karaktero, tiel silentemaj,
seriozaj kaj rigidaj ili estas, ili faras nenion vere malican kaj estas tamen
en malica senco preskaŭ neelteneblaj. Venas ekzemple soldato en magazenon,
aĉetas bagatelaĵon, kaj restas tie apogite ĉe la pupitro, aŭskultas la
interparoladojn, sed verŝajne ne komprenas ilin, sed ŝajnas tamen, kvazaŭ li
komprenus ilin, diras mem eĉ ne vorton, rigardas nur rigide tiun, kiu parolas,
jen ree tiujn, kiuj aŭskultas, kaj tenas la manon ĉe la tenilo de la longa
tranĉilo en sia zono. Tio estas abomeninda, oni perdas la emon konversacii, la
magazeno malpleniĝas, kaj nur kiam ĝi estas tute malplena, iras ankaŭ la
soldato. Kie do aperas la soldatoj, ankaŭ nia vigla popolo fariĝas silenta.
Tiel estis ankaŭ tiam. Kiel ĉe ĉiuj ceremonia okazoj la kolonelo staris rekte
kaj tenis per la du antaŭen etenditaj manoj du longajn bambustangojn. Estas
malnova kutimo, kiu signifas proksimume: tiel li apogas la leĝon kaj tiel ĝi
apogas lin. Nu, ĉiu scias, kio atendas lin supre en la verando, kaj tamen oni
kutimas ĉiam denove ektimi, ankaŭ tiam tiu destinita por paroli ne volis
komenci, li staris jam antaŭ la kolonelo, sed jen forlasis lin la kuraĝo kaj li
premis sin sub diversaj pretekstoj reen en la amason. Ankaŭ ne troviĝis alia
taŭgulo preta paroli - el inter la netaŭgaj tamen proponis sin kelkaj -, estis
granda ĥaoso kaj oni elsendis mesaĝistojn al diversaj civitanoj, konataj
parolantoj. Dum tiu tuta tempo la kolonelo staris senmova, nur dumspire la
brusto okulfrape malaltiĝis. Tio ne estas, ke li spiras kun peno, li spiris nur
ekstreme videble, kiel spiras ekzemple ranoj, kun la diferenco, ke ĉe ili estas
ĉiam tiel, sed ĉi tie ĝi estis eksterordinara. Mi ŝteliris tra la plenkreskuloj
kaj observis lin tra la interspaco inter du soldatoj tiom longe, ĝis kiam iu
forpuŝis min per la genuo. Intertempe la homo origine destinita paroli estis
koncentriĝinta kaj, firme apogate de du kuncivitanoj, li faris la paroladon.
Estis kortuŝe, kiel li ĉe tiu serioza, la grandan malfeliĉon priskribanta
parolado ĉiam ridetis, plej humila rideto, kiu vane klopodis provoki eĉ etan
rebrilon sur la vizaĝo de la kolonelo. Fine li formulis la peton, mi kredas, ke
li petis nur pri impostliberigo por unu jaro, sed eble ankaŭ pri pli
malmultekosta konstruligno el la imperiestraj arbaroj. Poste li riverencis
profunde kaj restis en tiu riverenco same kiel ĉiuj aliaj escepte la kolonelon,
la soldatojn kaj kelkajn oficistojn en la fono. Estis ridinde por infano, kiel tiuj
sur la ŝtuparetoj ĉe la verandorando malsupreniris kelkajn ŝtupojn por ne esti
vidataj dum tiu decida paŭzo kaj nur de tempo al tempo scieme spionis ĝuste
super la planko de la verando. Tio daŭris certan tempon, poste oficisto,
malgranda viro, paŝis antaŭ la kolonelon, provis sur la piedpintoj altigi sin
al li, ricevis de li, kiu daŭre restis senmova krom la profunda spirado, ion
orelenflustritan, kunfrapis la manojn, laŭ kio ĉiuj leviĝis, kaj anoncis:
"La peto estas rifuzita. Foriru". Nekontestebla sento de malpeziĝo
trairis la amason, ĉio premis sin eksteren, neniu aparte atentis la kolonelon,
kiu tute refariĝis homo kiel ĉiuj, mi vidis nur, kiel li efektive elĉerpite
delasis la stangojn, kiuj terenfalis, sinkis en apogseĝon pene alportitan de
oficistoj kaj urĝe enbuŝigis la tabakpipon.
Tiu
okazo en sia tuteco ne estas io aparta, tiel okazas ĝenerale. Estas vere ke ie
kaj tie malgrandaj petoj estas plenumataj, sed tiam estas kvazaŭ la kolonelo
farintus tion je propra respondeco kiel potenca privatulo, ĝi devas - certe ne
eksplicite, sed laŭ la etoso - esti kaŝita antaŭ la okuloj de la registaro. Nu,
la okuloj de la kolonelo estas en nia urbeto, almenaŭ laŭ kiom ni povas
prijuĝi, ja ankaŭ la okuloj de la registaro, sed tamen oni faras ĉi tie certan
diferencon, en kiun ne eblas komplete penetri.
Sed
en gravaj aferoj la civitanaro povas esti ĉiam certa je rifuzo. Kaj jen estas
ĝuste tiel strange, ke sen tiu rifuzo oni certagrade ne povas vivi, kaj tamen
tiu tieniro kaj preno de la rifuzo absolute ne estas formalaĵo. Ĉiam denove
freŝa kaj serioza oni iras tien kaj poste de tie foriras, kvankam ne ĝuste
fortigita kaj feliĉigita, sed tamen ankaŭ tute ne seniluziiĝinta kaj laca. Ĉe
neniu mi bezonas informi min pri tiuj aferoj, mi sentas ĝin en mi mem kiel ĉiuj.
Kaj eĉ ne certan sciemon priesplori la kuntekston de tiuj aferoj.
Tamen
ekzistas, laŭmezure de miaj observoj, certa aĝoklaso, kiu ne kontentas, tio
estas proksimume la junuloj inter deksep kaj dudek. Do tute junaj knaboj, kiuj
povas eĉ ne iomete antaŭsenti la konsekvencojn de la plej malgrava, des malpli
de revolucia penso. Kaj ĝuste inter ili enŝteliĝas la malkontento.
La rekrutigoj, kiuj ofte necesas, ĉar la limbataloj neniam
ĉesas, okazas jene:
Venas
ordono, ke je certa tago en certa urbokvartalo ĉiuj loĝantoj, viroj, virinoj,
infanoj sendistinge devas resti en siaj loĝejoj. Plejofte nur proksimume
tagmeze ĉe la enirejo de la urbokvartalo, kie jam ekde la matena krepusko
atendas soldata taĉmento, piedsoldatoj kaj rajdistoj, aperas la juna nobelo,
kiu devas plenumi la rekrutigon. Li estas juna viro, svelta, negranda,
malforta, neglekte vestita, lacokula, maltrankvilo trairas lin konstante, kiel
malsanulon la frosttremado. Sen rigardi iun, li faras signon per vipo, kiu
estas li tuta ekipaĵo, kelkaj soldatoj postiras lin kaj li eniras la unuan
domon. Soldato, kiu konas persone ĉiujn loĝantojn de tiu urbokvartalo,
laŭtlegas la liston de la domanaro. Kutime ĉiuj ĉeestas, staras jam vice en la
loĝoĉambro, ne delasas la okulojn de la nobelo, kvazaŭ ili estus jam soldatoj.
Sed povas okazi ankaŭ, ke ie kaj tie iu mankas, ĉiam temas nur pri viroj. Tiam
neniu kuraĝas prezenti pretekston aŭ eĉ mensogon, oni silentas, oni mallevas la
okulojn, oni apenaŭ eltenas la premon de la ordono, kiun oni lezis en tiu ĉi
domo, sed la muta ĉeesto de la nobelo tamen tenas ĉiujn sur iliaj lokoj. La
nobelo donas signon, tio estas eĉ ne kapmovo, ĝi estas nur legebla de la okuloj
kaj du soldatoj ekserĉas la mankanton. Tio tute ne estas peniga. Neniam li
estas ekster la domo, neniam li intencas vere eviti la militservon, nur pro
timo li ne venis, sed tio ankaŭ ne estas timo antaŭ la servo, kiu detenas lin,
ĝi estas entute timo montri sin, la ordono estas por li fakte tro granda,
timige granda, li ne povas veni propraforte. Sed pro tio li ne fuĝas, li nur
kaŝas sin, kaj kiam li aŭdas, ke la nobelo estas en la domo, li eble eĉ ankaŭ
ŝteliras el sia kaŝejo, ŝteliras al la pordo de la loĝoĉambro kaj estas tuj
kaptita de la elirantaj soldatoj. Li estas kondukata antaŭ la nobelon, kiu
kaptas la vipon ambaŭmane - li tiom malfortas, per unu mano li efektivigus
nenion - kaj batas la viron. Tio ne kaŭzas vere grandajn dolorojn, poste li,
duone pro elĉerpiĝo, duone pro naŭzo, lasas la vipon fali, la vipito devas levi
ĝin kaj doni ĝin al li. Nur tiam li rajtas paŝi en la vicon de la aliaj; cetere
estas preskaŭ certe, ke li ne estos nutrata. Sed okazas ankaŭ, kaj tio relative
ofte, ke ĉeestas pli da homoj ol aperas en la listo. Ekzemple ĉeestas fremda
knabino kaj alrigardas la nobelon, ŝi estas de ekstere, eble el la provinco, la
rekrutigo allogis ŝin, ekzistas multaj virinoj, kiuj ne povas rezisti la la
logo de tia fremda rekrutigo - la propradoma havas tute alian signifon. Kaj
strange, oni vidas nenion hontigan en tio, se virino cedas tiun logon, male,
tio estas, kion, laŭ la opinio de iuj, la virinoj devas sperti, tio estas ŝuldo
kiun ili pagas al sia sekso. Tio okazas ankaŭ ĉiam same. La knabino aŭ la
virino aŭdas, ke ie, eble tre malproksime, ĉe parencoj aŭ amikoj, okazas rekrutigo,
ŝi petas siajn kunulojn konsenti la vojaĝon, oni konsentas, tion oni ne povas
rifuzi, ŝi vestas la plej bonan kion ŝi havas, estas pli gaja ol kutime, ĉe tio
trankvila kaj afabla, kiom ajn indiferenta ŝi kutime estu, kaj malantaŭ ĉia
trankvilo kaj afablo nealirebla kiel ekzemple fremdulino veturanta hejmlanden
kaj nun ne pensas plu pri io alia. En la familio, kie okazos la rekrutigo, ŝi
estas akceptata tute alie ol ordinara gasto, ĉiuj dorlotas ŝin, ĉiujn ĉambrojn
de la domo ŝi devas trairi, sin klini el ĉiuj fenestroj, kaj se ŝi metas la
manon sur ies kapon, tio estas pli ol la beno de la patro. Kiam la familio
pretiĝas al la rekrutigo, ŝi ricevas la plej bonan lokon, tio ests tiu proksime
ĉe la pordo, kie ŝi estas plej bone vidata de la nobelo kaj kie ŝi vidos lin
plej bone. Sed tiom honorata ŝi estas nur ĝis la eniro de la nobelo, ekde tiam
ŝi vere forvelkas. Li rigardas ŝin same malmulte kiom la aliajn, kaj eĉ se li
direktas la okulojn sur iun, tiu ne sentas sin rigardata. Tion ŝi ne atendis aŭ
pli ĝuste, ŝi certe atendis ĝin, ĉar ne povas esti alie, sed ankaŭ ne estis la
atendo de la malo, kiu venigis ŝin, ĝi estis nur io, kio nun finiĝis. Ŝi sentas
honton tiom, kiom niaj virinoj eble neniam alie sentas, nur nun ŝi envere
rimarkas, ke ŝi trudiĝis en fremdan rekrutigon, kaj kiam la soldato finlegis la
liston, ŝia nomo ne aperis kaj okazas momento da silento, ŝi fuĝas treme kaj
kline el la pordo kaj ricevas ankoraŭ pugnobaton de la soldato en la dorson.
Se
estas viro, kiu supernombras, tiam li celas nenion alian ol ĝuste, kvankam li
ne apartenas al la domo, tamen esti rekrutigata. Ankaŭ tio estas ja komplete
senespera, neniam tia supernombrulo estas rekrutigita kaj neniam okazos io tia.
Estis vulturo, kiu hakis en miajn piedojn. Botojn kaj ŝtrumpojn
ĝi jam disŝiris, nun ĝi hakis jam en la piedojn mem. Ĉiam ĝi frapis, poste
flugis maltrankvile kelkfoje ĉirkaŭ mi kaj poste daŭrigis la laboron.
Preterpasis sinjoro, rigardis iom kaj poste demandis, kial mi toleras la
vulturon. "Mi estas ja sendefenda", mi diris, "ĝi venis kaj
ekhakis, tiam mi volis ĝin kompreneble forpeli, provis eĉ gorĝopremi ĝin, sed
tia besto havas grandajn fortojn, ĝi jam volis eĉ salti en mian vizaĝon, tiam
mi prefere oferis miajn piedojn. Nun ili estas jam preskaŭ disŝiritaj."
"Ke vi lasas vin tiom turmenti", diris la sinjoro, "unu pafo kaj
la vulturo estis." "Ĉu estas tiel?" mi demandis, "kaj ĉu vi
volas tion plenumi?" "Volonte", diris la sinjoro, "mi devas
nur iri hejmen kaj preni mian pafilon. Ĉu vi povas atendi ankoraŭ duonan
horon?" "Tion mi ne scias", diris mi kaj staris momenton rigida
pro doloro, poste mi diris: "Bonvolu, provu tion ĉiukaze."
"Bone", diris la sinjoro, "mi rapidos." Dum la
interparolado la vulturo trankvile aŭskultis kaj migrigis siajn rigardojn inter
mi kaj la sinjoro. Nun mi vidis, ke ĝi ĉion komprenis, ĝi ekflugis, ege
retrokliniĝis por havi sufiĉan elanon kaj poste puŝis kiel lancoĵetisto la
bekon tra mia buŝo profunde en min. Retrofalante mi sentis liberigite, kiel ĝi
en mia ĉiujn profundojn pleniganta, ĉiujn bordojn superfluanta sango nesaveble
dronis.
"Ĉu mi ne estas stiristo?" mi kriis. "Ĉu
vi?" demandis malhela altkreska viro kaj viŝis per la mano super la
okulojn, kvazaŭ li forpelus sonĝon. Mi estis staranta ĉe la stirilo en la
malluma nokto, kun la malforte brulanta lanterno super mia kapo, kaj nun venis
tiu viro kaj volis min flankenŝovi. Kaj ĉar mi ne cedis, li metis sian piedon
sur mia brusto kaj malrapide suben tretis, dum mi pendis ankoraŭ daŭre ĉe la
rungoj de la stirrado kiun mi falante tute turnis. Sed tiam la viro kaptis ĝin,
redirktis ĝin, sed min li forpuŝis. Sed mi baldaŭ konsciiĝis, kuris al la luko
kondukanta al la ŝipanara ĉambro kaj kriis: "Ŝipanaro! Kamaradoj! Venu
rapide! Fremdulo forpuŝis min de la stirrado!" Malrapide ili venis,
supreniris el la ŝipŝtuparo, ŝanceliĝantaj lacaj potencaj figuroj. "Ĉu mi
estas la stiristo?" mi demandis. Ili kapjesis, sed ili havis okulojn nur
por la fremdulo, duoncirkle ili ĉirkaŭstaris lin kaj, kiam li ordone diris:
"Ne ĝenu min", ili kolektiĝis, kapjesis al mi kaj reiris suben tra la
ŝipŝtuparo. Kia popolo! Ĉu ili ankaŭ pensas aŭ ĉu ili nur sensence trenas sin
tra la tero?
Filozofo vagadis ĉiam tie, kie ludis infanoj. Kaj kiam li vidis
knabon, kiu havis turbon, li jam embuskis. Apenaŭ la turbo turniĝis, la
filozofo persekutis ĝin por kapti ĝin. Ke la infanoj bruis kaj provis deteni
lin de sia ludilo, tio ne gravis al li, kiam li kaptis la turbon turniĝantan,
li estis feliĉa, sed nur dum momento, poste li ĵetis ĝin teren kaj foriris. Ĉar
li kredis, ke la ekkono de ĉia bagatelaĵo, do ekzemple ankaŭ de turniĝanta
turbo, sufiĉas por ekkoni la ĝeneralon. Pro tio li ne okupiĝis pri la grandaj
problemoj, tio ŝajnis al li tro malekonomia. Se la plej eta bagatelaĵo estos
fine ekkonita, tiam estis ekkonita ĉio, pro tio li okupiĝis nur pri la
turniĝanta turbo. Kaj ĉiam, kiam oni preparis la turnadon de la turbo, li havis
la esperon, ke nun prosperos, kaj kiam turniĝis la turbo, la espero dum senspira
kurado al ĝi fariĝis certeco, sed kiam li tenis la stultan lignopecon en sia
mano, li naŭziĝis kaj la kriegado de la infanoj, kiun li ĝis nun ne aŭdis kaj
kiu nun subite krevigis liajn orelojn, forpelis lin, li ŝanceliĝis kiel turbo
sub mallerta vipo.
Mi revenis hejmen, mi trapaŝis la koridoron kaj ĉirkaŭrigardas.
Estas la malnova bieno de mia patro. La flako meze. Malnova, neuzebla ilaro,
interplektita, baras la vojon al la subtegmenteja ŝtuparo. La kato embuskas sur
la parapeto. Disŝirita tuko, iam dumlude volvita ĉirkaŭ stango, leviĝas en la
vento. Mi alvenis. Kiu akceptos min? Kiu atendas malantaŭ la pordo en la
kuirejo? Fumo venas el la kamentubo, la kafo por la vespermanĝo estas
preparata. Ĉu vi sentas vin hejme, hejmece? Mi ne scias tion, mi estas
tre malcerta. Estas ja la domo de mia patro, sed malvarme staras peco apud
peco, kvazaŭ ĉio estus okupita pri siaj propraj aferoj, kiujn mi parte
forgesis, parte neniam konis. En kio mi povas utili al ili, kio mi estas por
ili kaj eĉ se mi estas la filo de la patro, de la maljuna kampkulturisto. Kaj
mi ne kuraĝas frapi ĉe la kuireja pordo, nur de malproksime mi subaŭskultas
starante, ne tiel, ke mi povus esti surprizita kiel subaŭskultanto. Kaj ĉar mi
subaŭskultas de malproksime, mi nenion subaŭskultas, nur leĝeran horoloĝopaŝon
mi aŭdas aŭ eble nur kredas ĝin aŭdi, ĉi-transen el la infanecaj tagoj. Kio
krome okazas en la kuirejo, estas la sekreto de la tie sidantaj, kiun ili
gardas antaŭ mi. Ju pli longe oni hezitas antaŭ la pordo, des pli fremda oni
fariĝas. Kiel, se jun iu malfermus la pordon kaj demandus ion al mi. Ĉu tiam mi
ne estus mem kiel iu, kiu volas gardi sian sekreton?
Mi ordonis elstaligi mian ĉevalon. La servisto ne komprenis min.
Mi iris mem en la stalon, selis mian ĉevalon kaj suriris ĝin. En la foro mi
aŭdis trumpeton blovi, mi demanis lin, kion tio signifas. Li sciis nenion kaj
estis nenion aŭdinta. Ĉe la pordego li haltigis min kaj demandis: "Kien vi
rajdas, sinjoro?" "Mi ne scias," diris mi, "nur for de ĉi
tie, for de ĉi tie. Ĉiam for de ĉi tie, nur tiel mi povas atingi mian
celon." "Vi do konas vian celon?" demandis li. "Jes",
respondis mi, "mi ja diris ĝin: 'For-de-ĉi-tie', tio estas mia celo."
"Vi ne kunprenis manĝoprovizon", diris li. "Mi ne bezonas
ĝin", diris mi, "la vojaĝo estas tiom longa, ke mi devos mortmalsati,
se mi nenion ricevos survoje. Nenia manĝoprovizo povas savi min. Bonŝance temas
ja pri vere monstra vojaĝo."
Estis tre malcerte, ĉu mi havis proparolantojn, mi povis nenion
precizan ekscii pri tio, ĉiuj vizaĝoj estis malakceptemaj, la plejparto de la
homoj, kiuj venis venis renkonte al mi kaj kiujn mi renkontis de tempo al tempo
en la koridoroj, aspektis kvazaŭ dikulinoj, ili havis grandajn, la tutan korpon
kovrantajn, malhelblue kaj blanke striitajn antaŭtukojn, karesis al si la
ventron kaj peze turniĝiis en diversaj direktoj. Mi eĉ ne povis ekscii, ĉu ni
estas en juĝeja konstruaĵo. Pluraj aferoj apogis tiun supozon, multaj
kontraŭis. Super ĉiuj detaloj pleje memorigis al mi juĝejon certa zumegado, kiu
senĉese aŭdeblis de malproksime, oni ne povis diri el kiu direkto ĝi venis, ĝi
plenigis ĉiujn ĉambrojn tiom ke oni povis supozi ke ĝi venas de ĉie aŭ, kio
ŝajnis eĉ pli ĝusta, ĝuste la loko, kie oni hazarde staris, estas la vera loko
de tiu zumegado, sed tio certe estis trompiĝo, ĉar ĝi venis de malproksime.
Tiuj koridoroj, mallarĝaj, simple volbitaj, aranĝitaj en malrapidaj kurbiĝoj,
kun ŝpareme ornamitaj altaj pordoj, ŝajnis esti kreitaj eĉ por profunda silento,
estis la koridoroj de muzeo aŭ de biblioteko. Sed se tio ne estis juĝejo, kial
mi tiam serĉis proparolanton? Ĉar mi ĉie serĉis proparolanton, li necesas ĉie,
ja eĉ oni bezonas lin malpli ĉe juĝejo ol aliloke, ĉar la juĝejo eldiras sian
verdikton laŭ la leĝo, almenaŭ oni supozu tion. Se oni devus supozi, ke ĉe tio
okazas maljusteco aŭ facilanimeco, tiam ja ne eblus vivi, oni devas fidi al la
juĝejo, ke ĝi donas liberan spacon al la majesto de la leĝo, ĉar tio estas ĝia
sola tasko, sed en la leĝo mem ĉio estas akuzo, proparolado kaj verdikto, la
memstara enmiksiĝo de homo estus ĉi tie sakrilegio. Sed alie statas pri fakteco
de verdikto, tiu fondiĝas sur enketoj ie kaj tie, ĉe parencoj kaj fremduloj, ĉe
amikoj kaj malamikoj, en la familio kaj publike, en urbo kaj vilaĝo, mallonge
ĉie. Ĉi tie proparolantoj estas urĝe bezonataj, proparolantoj amase, la plej
bonaj proparolantoj, unu tuj apud la alia, vivanta muro, ĉar la proparolantoj
estas laŭ sia naturo malfacile moveblaj, sed la akuzantoj, tiuj ruzaj vulpoj,
tiuj lertmovaj ĉashundoj, tiuj nevideblaj musetoj, glitas tra la plej etaj
breĉoj, glitfulmas tra inter la gamboj de la proparolantoj. Do atentu! Pro tio
mi ja estas ĉi tie, mi kolektas proparolantojn. Sed mi ankoraŭ ne trovis iun,
nur tiuj maljunulinoj venas kaj iras, ĉiam denove; se mi ne estus serĉanta, tio
endormigus min. Mi ne estas en la ĝusta loko, bedaŭrinde mi ne povas rifuti la
impreson, ke mi ne estas en la ĝusta loko. Mi devus esti en loko, kie
kolektiĝas multaj homoj, el diversaj regionoj, el ĉiuj urboj, el ĉiuj
profesioj, de diversa aĝo, mi devus havi la eblecon prudente elekti el amaso la
taŭgajn, la afablajn, tiujn, kiu havas ĝustan juĝon pri mi. Eble por tio pleje
taŭgus granda kermeso. Anstataŭ tio mi vagadas en tiuj koridoroj, kie videblas
nur tiuj maljunulinoj, kaj eĉ de ili ne multaj, kaj konstante la samaj kaj eĉ
tiuj malmultaj, malgraŭ sia malrapideco, ne lasas sin haltigi de mi, forglitas
de mi, ŝvebas kiel pluvonuboj, estas tute absorbitaj de nekonataj okupiĝoj.
Kial do mi rapidas blinde en iun domon, ne legas la surskribon super la
pordego, estas tuj en la koridoroj, fiksiĝas ĉi tie kun tia obstinaĉo, ke mi
tute ne povas memori esti iam estinta antaŭ la domo, iam suprenrapidinta la
ŝtuparojn. Sed retroiri mi ne rajtas, tiu tempoperdo, tiu agnosko de erarvojo
estus neeltenebla por mi. Kiel? En tiu mallonga, urĝa, de senpacienca zumegado
akompanata vivo malsuprenkuri ŝtuparon? Tio ne eblas. La tempo al vi donita
estas tiom mallonga, ke vi, se vi perdas sekundon, jam perdis vian tutan vivon,
ĉar ĝi ne estas pli longa, ĝi estas ĉiam nur tiom longa, kiom la tempo, kiun vi
perdas. Do, se vi komencis vojon, daŭrigu ĝin, ĉiukaze, vi povas nur gajni, vi
ne riskas danĝeron, eble ĉe la fino vi kraŝos, sed se vi jam post la unuaj
paŝoj estus vin returninta kaj malsupren kurinta la ŝtuparon, vi estus tuj
komence kraŝinta kaj ne eble, sed tutcerte. Se vi do trovas nenion ĉi tiu en la
koridoroj, malfermu la pordojn, se vi trovos nenion post tiuj pordoj, ekzistas
novaj etaĝoj, se vi supre trovos nenion, ne gravas, svingu vin alten per novaj
ŝtuparoj. Tiom longe, kiom vi ne ĉesas alsupri, la ŝtupoj ne ĉesas, sub viaj
supriĝantaj piedoj ili kreskas supren.
La ĝenerala komerca situacio estas tiom malbona, ke mi kelkfoje,
kiam restas al mi tempo en la oficejo, mi prenas mem la specimeno-tekon por
viziti la klientojn persone. Inter alie mi jam delonge intencis foje iri al N.,
kun kiu mi antaŭe havis konstantan komercrilaton, kiu lastjare pro tialoj al mi
nekonataj preskaŭ tute dissolviĝis.Tiaj perturboj eĉ ne bezonas verajn kaŭzojn;
en la nuntempaj nestabilaj kondiĉoj ofte decidas neniaĵo, humoro, kaj same
ankaŭ neniaĵo, vorto, povas remeti ĉion en ordon. Sed estas iom malkomforte iri
ĝis N.; li estas maljuna viro, lastatempe tre malsaniĝema, kaj eĉ se li ankoraŭ
kuntenas en sia mano la komercajn aferojn, li tamen preskaŭ ne plu venas mem en
la magazenon; se oni volas paroli kun li, oni devas iri en lian loĝejon, kaj
tian komercviziton oni emas prokrasti.
Sed
hieraŭ vespere post la sesa horo mi tamen survojiĝis; tio ja ne plu estis
vizitotempo, sed oni devas prijuĝi la aferon ja ne socie, sed komerce. Mi estis
bonŝanca. N. estis hejme; li ĵus revenis, kiel oni diris al mi en la
antaŭĉambro, de promenado kun sia edzino kaj estas nun en la ĉambro de sia
filo, kiu fartas malbone kaj kuŝas en la lito. Oni invitis min ankaŭ iri tien;
unue mi hezitis, sed poste superis la deziro kiom eble plej rapide fini tiun
malagrablan viziton kaj tia kia mi estis, en mantelo, la ĉapelon kaj la specimeno-tekon
en la mano, mi lasis min konduki tra malluma ĉambro en malforte prilumitan, en
kiu kunestis malgranda societo.
Verŝajne
pro instinkto mia vido trafis unue komercan agenton eĉ tro bone al mi konatan
kaj kiu estis parte mia konkurento. Do li fivenis ĉi tien antaŭ mi. Li
sidis en agrabla proksimeco ĉe la lito de la malsanulo, kvazaŭ li estus la
kuracisto; en sia bela, malfermita, pufa mantelo li sidis majeste tie; lia
senhonteco estas nesuperebla; ion similan eble pensis ankaŭ la malsanulo, kiu
kuŝis tie kun iom fibrece ruĝaj vangoj kaj kelkfoje rigardis al li. Cetere li
ne plu junas, la filo, viro en mia aĝo kun mallonga, sekve de la malsano iomete
sovaĝiĝinta plenbarbo. La maljuna N., granda larĝaŝultra viro, sed pro sia
latenta malsano nun je mia miro sufiĉe magra, klinita kaj malcerta, staris
ankoraŭ, tiel kiel li ĵus envenis, en sia pelto kaj murmuris ion direkte al la
filo. Lia edzino, malgranda kaj kaduka, sed eksterordinare vigla, eĉ se nur
rilate al li - nin ceterajn ŝi apenaŭ vidis -, estis okupita depreni al li la
pelton, kio sekve de la grandecodiferencoj de ambaŭ estis iom malfacila, sed
fine tamen sukcesis. Eble la plej granda malfacileco estis kaŭzita de tio, ke
N. estis tre malpacienca kaj maltrankvile kun palpantaj manoj konstante
postulis la apogseĝon, kiun lia edzino fine, post kiam la pelto estis
malvestita, rapide alŝovis. Ŝi mem prenis la pelton, sub kiu ŝi preskaŭ
malaperis, kaj portis ĝin eksteren.
Nun
fine ŝajnis al mi ke venis mia tempo aŭ pli ĝuste, ke ĝi ne venis kaj ĉi tie
verŝajne neniam venos; se mi entute volis provi ion, tiam ĝi devis okazi tuj,
ĉar laŭ mia sento la kondiĉoj por komerca interparolado povis ĉi tie nur ĉiam
malboniĝi; sed nestiĝi ĉi tie por ĉiam kaj eterne, kiel ŝajne intencis la
agento, tio ne estis mia maniero; cetere mi ne volis eĉ iomete reteni min pro
li. Do mi komencis senorname prezenti mian aferon, kvankam mi rimarkis, ke N.
ĝuste emis iom konversacii kun sia filo. Bedaŭrinde mi havas la kutimon, kiam
parolante mi iom ekscitiĝis - kaj tio okazas rapide kaj okazis en tiu ĉi
malsanula ĉambro eĉ pli frue ol alie -, leviĝi kaj parolante paŝadi en la
ĉambro. Bona metodo en la propra oficejo, sed en fremda loĝejo tio estas tamen
ĝena. Sed mi ne povis regi min, precipe ĉar mankis al mi la kutima cigaredo.
Nu, ĉiu havas siajn malbonajn kutimojn, ĉe tio mi laŭdas ankoraŭ la miajn,
kompare kun tiuj de la agento. Kion diri ekzemple pri tio, ke lian ĉapelon,
kiun li tenas sur la genuo kaj tie malrapide ŝovas alen kaj reen, kelkfoje
abrupte, tute neatendite surmetas ĝin; kvankam li tuj redeprenas ĝin, kvazaŭ li
rimarkus eraron, tamen li ja havis ĝin momenton longe sur la kapo, kaj tion li
ripetas de tempo al tempo. Tian konduton oni vere ne povas nomi alie ol
nepermesita. Min ĝi ne ĝenas, mi paŝadas, estas tute absorbita de miaj aferoj
kaj pretervidas lin, sed povas ekzisti homoj, kiujn tiu ĉapelartaĵo tute
konfuzas. Sed mi en mia fervoro ne nur ne atentas tian ĝenon, sed entute
neniun, mi ja vidas, kio okazas, sed tiom longe, dum mi ne finis aŭ dum mi ne aŭdas
obĵetojn, mi iel ne prenas konon de tio. Tiel mi ekzemple ja rimarkis, ke N.
estis tre malmulte perceptiva; la manojn ĉe la flankaj apogiloj, li malkomforte
turniĝadis, rigardis ne supren al mi, sed sensence en la vakuon kaj lia vizaĝo
ŝajnis tiom indiferenta, kvazaŭ nenia sono de mia parolado, ja eĉ ne sento pri
mia ĉeesto atingus lin. Mi ja tute vidis tiun ĉi malmulte esperigan, malsanecan
konduton, sed malgraŭ tio pluparolis, kvazaŭ mi havus tamen ekspekton, per miaj
propraj vortoj, per miaj avantaĝaj ofertoj - mi ektimis mem pro la cedoj, kiujn
mi faris, cedoj, kiujn neniu postulis - ĉion fine remeti en ekvilibron. Certan
kontentigon donis al mi ankaŭ, ke la agento, kiel mi preterpase rimarkis, fine
lasis sian ĉapelon ripozi kaj krucis la brakojn surbruste; miaj klarigoj, kiuj
parte ja celis lin, ŝajnis senteble trapiki liajn planojn. Kaj en la bonfarto
kaŭzita de tio mi parolintus eble ankoraŭ longe plu, se ne la filo, kiun mi ĝis
nun neglektis kiel flankan personon, subite leviĝus kaj per minaca pugno
silentigus min. Li volis evidente ankoraŭ ion diri, ion montri, sed ne havis
sufiĉan forton. Mi opiniis komence ĉion ĉi febrodeliro, sed kiam mi senintence
tuj poste rigardis la maljunan N., mi komprenis pli bone.
N.
sidis kun malfermitaj, vitrecaj, pufe ŝvelintaj, nur por la momento ankoraŭ
servantaj okuloj, tremante antaŭklinita, kvazaŭ iu tenus aŭ batus lin en la
nukon, la malsupra lipo, ja eĉ la makzelo mem kun larĝe nudigita dentokarno
pendis senrege, la tuta vizaĝo estis disŝovita; ankoraŭ li spiris, kvankam
pene, sed poste kvazaŭ liberigite li retrofalis kontraŭ la apogilon, fermis la
okulojn, la esprimo de ia granda fortostreĉo trakuris ankoraŭ lian vizaĝon kaj
jen la fino. Rapide mi saltis al li, kaptis la senvive pendantan, malvarman,
min tremigantan manon; ne plu estis pulso. Nu jes do, finite. Kompreneble,
maljuna viro. La morto estu al ni iam same facila. Sed kiom multe estis nun
farenda! Kaj en la urĝo, kio unue? Mi ĉirkaŭrigardis pri helpo; sed la filo
havis la kapon sub la kovrilo, oni aŭdis lian senfinan singultadon; la agento,
rane malvarma, sidis firme en sia seĝo, du paŝojn kontraŭ N. kaj estis videble
decidita fari nenion ol atendi la pason de la tempo; do mi, nur mi restis por
fari ion kaj nun tuj la plej malfacila, nome komuniki la informon al la edzino
iel en eltenebla maniero, do en maniero ne ekzistanta en la mondo. Kaj jam mi
aŭdis la fervorajn, trenajn paŝojn el la apuda ĉambro.
Ŝi
alportis - ankoraŭ en la stratvestaĵo, ŝi ankoraŭ ne havis tempon alivesti sin
- noktĉemizon sur la forno varmigitan, kiun ŝi volis nun vesti al sia edzo.
"Li endormiĝis", diris ŝi ridete kaj kapskue, kiam ŝi trovis nin tiel
silentaj. Kaj kun la senfina fido de la senkulpulo ŝi prenis la saman manon,
kiun mi ĵus kun naŭzo kaj timo tenis en la mia, kisis ĝin kiel en geedza ludeto
kaj - kiel ni tri aliaj rigardis! - N. moviĝis, oscedis laŭte, lasis al si
alvesti la ĉemizon, toleris kun kolere ironia vizaĝo la tenerajn riproĉojn de
sia edzino pro la trostreĉado dum la tro longa promenado kaj kontraŭ tio diris,
por klarigi al ni sian endormiĝon, strange ion pri enuo. Poste li kuŝiĝis, por
ne malvarmumiĝi survoje al alia ĉambro, provizore apud sia filo en la liton;
apud la piedojn de la filo li estis kuŝata sur du de la edzino urĝe alportitajn
kusenojn. Mi ne plu trovis en tio ion apartan, post la okazintaĵoj. Nun li
postulis la vespergazeton, prenis ĝin sen respekto al la gastoj, sed ankoraŭ ne
legis, rigardis nur ie kaj tie en ĝin kaj ĉe tio diris al ni en miriga komerca
akra-vido ion sufiĉe malagrablan pri niaj ofertoj, dum per la libera mano li
faris konstante forĵetajn movojn kaj aludis per langoklakado la malbonan guston
en la buŝo, kiun kaŭzis al li nia komerca konduto. La agento ne povis deteni
sin fari kelkajn malkonvenajn rimarkojn, li sentis eble eĉ en sia kruda menso,
ke ĉi tie post la okazintaĵoj necesis ia kompenso, sed kompreneble laŭ lia
maniero tio absolute ne eblis. Mi nun rapide adiaŭis, mi estis preskaŭ dankema
al la agento; sen lia ĉeesto mi ne havintus la decidemon jam foriri.
En
la antaŭĉambro mi trafis ankoraŭ sur sinjorino N. Vide al ŝia kompatinda figuro
mi diris el miaj pensoj, ke ŝi memorigas min iomete pri mia patrino. Kaj ĉar ŝi
restis silenta, mi aldonis: "Kiom ajn oni diru pri tio: ŝi povis fari
miraklojn. Kion ni jam detruis, ŝi ankoraŭ rebonigis. Mi perdis ŝin jam dum la
infaneco." Mi intence parolis troige malrapide kaj klare, ĉar mi supozis,
ke la maljuna virino estas malbonaŭda. Sed ŝi estis certe surda, ĉar ŝi
demandis sen transiro: "Kaj la aspekto de mia edzo?" El kelkaj adiaŭaj
vortoj mi cetere rimarkis, ke ŝi konfuzis min kun la agento; mi emis kredi, ke
ŝi alie estintus pli konfidema.
Poste mi desupris la ŝtuparon.
La malsupreniro estis pli malfacila ol antaŭe la supreniro kaj jam tiu ne estis
facila. Ho kiom fuŝitaj komercaj vojoj ekzistas kaj oni devas porti la ŝarĝon
plu.
Kopirajto
pri la traduko ©2001
Kara
leganto,
tiu ĉi teksto bezonas kontrollegadon. Se vi sentas vin kapabla
kaj ema kontrollegi ĝin, mi petas vin fari tion kaj sendi viajn proponojn al
vlutermano@free.fr
Tre kore antaŭdankas vin
Vilhelmo Lutermano.