Tiuj, mi apartenas al ili, kiuj jam naŭziĝas de
malgranda ordinara talpo, estus verŝajne mortigitaj de naŭzo ĉe vido al la
talpego, kiun oni observis antaŭ kelkaj jaroj proksime de vilaĝeto, kiu per tio
akiris certan efemeran famon. Nun ĝi estas jam delonge refalinta en forgeson
kaj tiel partumas nur la senglorecon de la tuta fenomeno, kiu restis tute
neklarigita, sed kiun klarigi oni ankaŭ ne tre klopodis kaj kiu pro
nekomprenebla negliĝemo de tiuj rondoj, kiuj devintus okupiĝi pri tio kaj kiuj
fakte okupiĝis pri multe pli bagatelaj aferoj, sen iom detala esplorado estis
forgesita. La fakto, ke la vilaĝo situas malproksime de la fervojo, ĉiukaze ne
povas servi kiel senkulpigo por tio. Multaj homoj venis pro sciemo de
malproksime, eĉ el eksterlando, nur tiuj, kiuj devintus montri pli ol sciemon,
tiuj ne venis. Ja, se ne kelkaj tutsimplaj homoj, homoj kies ordinara taglaboro
apenaŭ permesis al ili trankvilan paŭzon, se ne tiuj homoj malegoisme
okupiĝintus pri la afero, la onidiro pri la fenomeno certe ne atingus pli ol la
plej proksiman ĉirkaŭaĵon. Oni koncedu, ke eĉ la onidiro, kiu alie ja apenaŭ
haltigeblas, ĉi-okaze estis vere inerta, se oni ne rekte puŝintus ĝin, ĝi ne
disvastiĝintus. Sed ankaŭ tio tutcerte ne estis kaŭzo por ne okupiĝi pri la
afero, male, eĉ tiu fenomeno devintus esti esplorata. Anstataŭ tio oni lasis la
solan skriban traktadon de la okazo al la maljuna vilaĝa instruisto, kiu ja
certe estis eksterordinara en sia metio, sed kies kapabloj same kiel liaj
antaŭscioj absolute ne ebligis al li liveri ĝisfundan kaj plue utiligeblan
priskribon, kaj multe malpli klarigon. La eta skribaĵo estis presita kaj multe
vendata al la tiamaj vizitantoj de la vilaĝo, ĝi ankaŭ trovis ioman laŭdon, sed
la instruisto estis sufiĉe saĝa por kompreni, ke liaj izolitaj, de neniu
subtenataj klopodoj estis envere senvaloraj. Se li tamen ne cedis kaj, kvankam
la afero fariĝis laŭ sia naturo de jaro al jaro pli malesperiga, faris ĝin sia
vivotasko, tiam tio pruvas unuflanke, kiom grandis la efiko, kiun la fenomeno
povis havi, kaj aliflanke, kiom da persistemo kaj konvikfideleco povas troviĝi
en maljuna, neantentata vilaĝa instruisto. Sed ke li grave suferis pro la
malakcepta sinteno de la gravuloj, tion pruvas eta suplemento, kiun li sekvigis
al sia skribaĵo, kvankam nur post kelkaj jaroj, en tempo dum kiu apenaŭ iu
povis plu memori pri kio temis . En tiu suplemento li plendis, konvinke eble ne
per lerteco, sed per sincero, pri la nekompreno kiun li renkontis ĉe homoj, ĉe
kiuj oni malplej atendus ĝin. Pri tiuj homoj li trafe diras: "Ne mi, sed
ili parolas kiel maljunaj vilaĝaj instruistoj." Kaj li citas inter alie
eldiron de klerulo, al kiu li vojaĝis speciale por sia afero. La nomo de la
klerulo ne estas menciita, sed el diversaj flankaĵoj diveneblas kiu li estis.
La instruisto, superinte grandajn malfacilaĵojn por esti entute enlasita ĉe la
klerulo, ĉe kiu li semajnojn antaŭe anonciĝis, rimarkis jam dum la salutado, ke
la klerulo estis implikita en nesuperebla antaŭjuĝo koncerne lian aferon. Kun
kia distriteco li aŭskultis la longan raporton de la instruisto, kiun tiu faris
apoge de sia skribaĵo, montriĝis en la rimarko, kiun li faris post ioma ŝajna
pripensado: "La tero estas ja en via regiono aparte nigra kaj peza. Nu, ĝi
donas ankaŭ al la talpoj aparte grasan nutraĵon kaj ili fariĝas nekutime
grandaj." "Sed tamen ne tiom grandaj", kriis la instruisto kaj
mezurante indikis, en sia kolero iomete troigante, du metrojn ĉe la muro.
"Ho jes ja", respondis la klerulo, al kiu ĉio ĉi evidente ŝajnis tre
ŝerca. Kun tiu sciigo la instruisto reveturis hejmen. Li rakontas, kiel vespere
dum neĝado sur la landstrato lia edzino kaj liaj ses infanoj atendis lin kaj
kiel li devis konfesi al ili la definitivan malsukceson de siaj esperoj.
Kiam mi legis pri la konduto de la klerulo
kontraŭ la instruisto, mi ankoraŭ tute ne konis la ĉefan skribaĵon de la
instruisto. Sed mi tuj decidis, ĉion, kion mi povis ekscii pri la kazo, mem
kolekti kaj kunmeti. Ĉar al la klerulo mi ne povis teni la pugnon antaŭ la
vizaĝo, mia verketo devis almenaŭ defendi la instruiston aŭ, pli bone dirite,
ne tiom la instruiston kiom la bonan intencon de sincera, sed seninflua homo.
Mi konfesas, ke mi poste bedaŭris tiun decidon, ĉar mi sentis baldaŭ, ke lia
verketo devis meti min en strangan situacion. Unuflanke ankaŭ mia influo
delonge ne sufiĉis por ŝanĝi la publikan opinion favore al la instruisto, sed
aliflanke la instruisto devis rimarki, ke mi malpli interesiĝis pri lia ĉefa
celo, la pruvo de la apero de la granda talpo, ol pri la defendo de lia
honesteco, kiu siavice ŝajnis al li memkomprenebla kaj ne defendobezona. Do ne
eviteblis, ke mi, kiu volis ligiĝi kun la instruisto, ne trovis lian komprenon
kaj verŝajne, anstataŭ helpi, bezonos por mi novan helpanton, kies apero estis
certe tre malverŝajna. Krome per mia decido mi ŝarĝis sur min grandan laboron.
Se mi volis konvinki, mi ne rajtis apogi min sur la instruiston, kiu ja ne
povis konvinki. La kono de lia verketo nur misvojigintus min kaj mi do evitis
legi ĝin antaŭ la fino de mia propra laboro. Ja mi eĉ ne ekrilatis kun la
instruisto. Tamen li eksciis tra perantoj pri miaj esploradoj, sed li ne sciis,
ĉu mi laboris laŭ lia intenco aŭ ĉu kontraŭ li. Ja li supozis verŝajne eĉ la
lasta, kvankam li poste neis tion, ĉar mi havas pruvojn pri tio ke li plurfoje
provis malhelpi min. Tion li povis tre facile, ĉar mi estis ja devigita refari
ĉiujn esplorojn, kiujn li jam estis farinta, kaj pro tio li povis ĉiam antaŭigi
min. Sed tio estis la sola riproĉo, kiun oni povis prave fari al mia metodo,
cetere neevitebla priproĉo, kiu tamen tre mildiĝis per mia prudento, ja eĉ
memneado de miaj konkludoj. Sed pri ĉio cetera mia verketo estis sen ia influo
de la instruisto, eble mi estis ĉi-punkte eĉ tro pedanta, estis ĝuste kvazaŭ
ĝis nun neniu esplorintus la kazon, kvazaŭ mi estus la unua, kiu priaŭskultis
la orel- kaj okulatestantojn, la unua kiu vicigis la donitaĵojn, la unua kiu
faris konkludojn. Kiam mi poste legis la verketon de la instruisto - ĝi havis
tre malkoncizan titolon: "Talpo tiom granda, kian ankoraŭ neniu vidis"
- , mi efektive trovis, ke ni en esencaj punktoj ne konformis, kvankam ni ambaŭ
kredis esti pruvintaj la ĉefaĵon, nome la ekziston de la talpo. Tamen tiuj
kelkaj disopinioj malhelpis la estiĝon de amikeca rilato kun la instruisto,
kiun mi ja malgraŭ ĉio atendis. Evoluis preskaŭ ia malamikeco liaflanke. Li ja
restis ĉiam modera kaj humila fronte al mi, sed des pli klare oni povis rimarki
liajn verajn sentojn. Ĉar li havis la opinion, ke mi vere malutilis al li kaj
al la afero, kaj ke mia kredo, ke mi utilis al li aŭ povintus utili al li,
estas en la plej bona okazo naiveco, sed probable arogo aŭ insidemo. Antaŭ ĉio
li plurfoje akcentis, ke ĉiuj liaj ĝisnunaj kontraŭuloj montris sian
kontraŭecon aŭ tute ne aŭ nur sen atestantoj1
aŭ almenaŭ nur parole, dum mi kredis necese tuj presigi ĉiujn miajn skribaĵojn.
Krome li diris, ke la malmultaj kontraŭuloj, kiuj vere okupiĝis pri la afero,
eĉ se nur supraĵe, almenaŭ aŭskultis lian opinion, de la instruisto, do ĉi tie
la decidan opinion antaŭ ol esprimi sin mem, sed ke mi produktis el malsisteme
kolektitaj kaj parte miskomprenitaj indikoj rezultojn, kiuj, eĉ se ili ĝustis
en la ĉefa afero, tamen devis impresi nefidindaj, nome al la amaso kiel ankaŭ
al la kleruloj. Sed la eĉ plej eta ŝajno da nefidindeco estus la plej malbona
kio ĉi tie povus okazi.
Tiujn, kvankam vualite esprimitajn, riproĉojn mi
povintus facile rebati al li - ekzemple ĝuste lia skribaĵo reprezentis ja la
supron de la nefidindeco -, sed malpli facile estis lukti kontraŭ lian ceteran
suspekton, kaj tio estis envere la kialo, pro kiu mi entute tre retenis min
kontraŭ li. Æar li kaŝe kredis, ke mi volas ŝteli al li la famon esti
la unua publika pledanto de la talpo. Nu, pri lia persono ja tute ne ekzistis
famo, sed nur ridindeco, sed kiu ankaŭ reduktiĝis al ĉiam pli malgranda rondo
kaj kiun mi tutcerte ne aspiris. Sed krome mi eksplicite deklaris en la
enkonduko al mia verketo, ke la instruiston oni konsideru por ĉiam la
malkovrinto de la talpo - sed la malkovrinto li ja eĉ ne estis - kaj ke nur la
kunsento kun la sorto de la instruisto trudis min al verkado de la skribaĵo.
"La celo de tiu ĉi skribaĵo estas", - tiel mi finis tro patose, sed
tio kongruis al mia tiama ekscitiĝo - "havigi al la verketo de la
instruisto la merititan disvastiĝon. Se tio sukcesas, tiam mia nomo, kiu
implikiĝis en tiu afero nur provizore kaj nur supraĵe, estu tuj forigita el
ĝi." Mi do rekte forrifuzis ĉian iom grandan partoprenon en la afero,
kvazaŭ mi iel estus antaŭsentinta la nekredeblan riproĉon de la instruisto.
Malgraŭ tio li trovis ĝuste en tiu loko la atakeblecon kontraŭ mi, kaj mi ne
neas, ke ŝajna spuro da pravo estis entenata en tio, kion li diris aŭ pli ĝuste
aludis, kiel entute mi notis plurfoje, ke li en pluraj rilatoj kontraŭ mi
montris preskaŭ pli da sagaco ol en sia verketo. Li nome pretendis, ke mia
enkonduko estas falslanga. Se mi vere nur celis disvastigi lian verketon, kial
mi ne ekskluzive okupiĝis pri li kaj lia verketo, kial mi ne montris ĝiajn
bonajn trajtojn, ĝian nerefuteblon, kial mi ne limiĝis akcenti kaj komprenigi
la gravecon de la malkovro, kial mi anstataŭ tio, komplete preteratentante la
verketon, trudiĝis en la malkovron mem. Ĉu eble ĝi ankoraŭ ne estis farita? Ĉu
eble en tiu rilato restis ankoraŭ io por fari? Sed se mi vere kredis, ke mi
devis refari la malkovron, kial mi tiam en la enkonduko solene malligiĝis de la
malkovro? Tio povintus esti hipokrita modesteco, sed ĝi estis io pli aĉa. Mi
senvalorigis la malkovron, mi direktis la atenton al ĝi nur cele al senvalidigi
ĝin, post kiam mi esploris ĝin mi metis ĝin flanken. Oni eble jam malpli
parolis pri la afero, mi nun ree faris bruon, sed samtempe igis la situacion de
la instruisto pli malfacila ol iam antaŭe. Kiom gravis do por la instruisto la
defendo de lia honesteco! La aferon, nur la aferon li celis. Sed tiun mi
perfidis, ĉar mi ne komprenis ĝin, ĉar mi ne ĝuste pritaksis ĝin, ĉar mi ne
havis sencon por ĝi. Ĝi superis ege mian komprenon. Li sidis antaŭ mi kaj
trankvile rigardis min kun sia maljuna, faltoza vizaĝo, kaj tamen nur tio estis
lia opinio. Tamen ne estis ĝusta, ke li celis nur la aferon, li estis eĉ sufiĉe
ambicia kaj volis ankaŭ mongajnon, kio bone kompreneblis pro lia multnombra
familio. Malgraŭ tio mia intereso pri la afero ŝajnis al li kompare tiom
malgranda, ke li kredis sin rajtigita prezenti sin kiel komplete altruisma sen
diri per tio tro grandan malveron. Kaj fakte eĉ ne sufiĉis al mia interna
kontentiĝo, se mi diris al mi, ke la riproĉoj de la viro fontas envere nur en
tio, ke li iel retenas sian talpon per ambaŭ manoj kaj ĉiun, kiu eĉ nur per
fingro provas alproksimiĝi al ĝi, li nomas perfidanto. Ne estis tiel, lia
konduto ne estis klarigebla per avareco, almenaŭ ne sole per avareco, pli ĝuste
per la nervozeco kaŭzita de lia granda penado kaj ties kompleta malsukceso. Sed
ankaŭ la nervozeco ne klarigis ĉion. Eble mia intereso pri la afero estis vere
tro malgranda. La nula intereso ĉe fremduloj estis por la instruisto jam io
ordinara, li suferis pri tio ĝenerale, sed ne plu speciale. Sed ĉi tie troviĝis
fine iu, kiu okupiĝis pri la afero eksterordinare, kaj eĉ tiune komprenis la
aferon. Jam premita en tiu direkto, mi ne volis nei. Mi ne estas zoologo, se mi
mem malkovrintus tiu kazon, mi eble ĝis korfunde flamiĝus pri la afero, sed mi
ja ne malkovris ĝin. Tiom granda talpo estas certe io stranga, sed la
konstantan atenton de la tuta mondo oni ne rajtas atendi pri tio, precipe se la
ekzisto de la talpo ne estas senriproĉe pruvita kaj se oni ĉiukaze ne povas
prezenti ĝin. Kaj mi ankaŭ konfesis, ke mi, eĉ se mi estus la malkovrinto,
verŝajne neniam tiom engaĝiĝus por la talpo kiom mi volonte kaj libervole tion
faris por la instruisto.
Nu, la malakordo inter mi kaj la instruisto
verŝajne baldaŭ dissolviĝus, se mia verketo havintus sukceson. Sed ĝuste tiu
sukceso ne okazis. Eble la verketo ne estis bone, ne sufiĉe konvinke verkita,
mi estas komercisto, la verkado de tia teksto eble superas la kapablon al mi
donitan eĉ pli ol tiun de la instruisto, kvankam mi pri ĉiuj ĉi necesaj konoj
ege superis la instruiston. La malsukceso interpreteblis ankaŭ ankoraŭ alie, la
tempo de ĝia apero estis eble malfavora. La malkovro de la talpo, kiu ne povis
disvastiĝi, unuflanke ankoraŭ ne estis tiom longe pasinta, ke oni komplete
forgesintus ĝin kaj do estus eble surprizita de mia verko, sed aliflanke pasis
sufiĉe da tempo por ke la malmulta intereso, kiu komence ekzistis, komplete
foriĝu. Tiuj, kiuj entute elspezis penson pri mia verketo, diris al si kun ia
senkonsoleco, kiu jam anktaŭ jaroj regis en tiu diskuto, ke oni nun verŝajne
rekomencos tiujn senutilajn klopodojn pri tiu teda afero, kaj iuj eĉ konfuzis
mian verketon kun tiu de la instruisto. En gvida agrokultura revuo troviĝis sekva
rimarko, bonŝance nur ĉe la fino kaj malgrandlitere: "Ni ricevis denove la
verketon pri la talpego. Ni memoras, ke jam antaŭ jaroj ni kore ridis pri ĝi.
De tiam ĝi ne fariĝis pli saĝa kaj ni ne pli stultaj. Nur ridi pri ĝi ni ne
povas duan fojon. Male, ni demandas al la instruistaj asocioj, ĉu vilaĝa
instruisto ne povas trovi pli utilan laboron ol postkuri talpegojn."
Nepardonebla konfuzo! Oni legis nek la unuan, nek la duan verketon, kaj la du
mizeraj en la urĝo kaptitaj vortoj talpego kaj vilaĝa instristo jam sufiĉis al
la sinjoroj por ensceniĝi kiel reprezentantoj de agnoskitaj interesoj. Kontraŭ
tio oni certe povintus sukcese fari ion aŭ tion, sed la mankhava
interkompreniĝo kun la instruisto detenis min de tio. Mi preferis kaŝi la
revuon antaŭ li, tiom longe kiom eblis. Sed li tre baldaŭ malkovris ĝin, mi
rekonis tion jam el rimarko en letero, en kiu li esperigis al mi sian viziton
por la kristnaskaj festotagoj. Li skribis tie: "La mondo malbonas kaj oni
faciligas tion al ĝi", per kio li celis, ke mi apartenas al la malbona
mondo, sed anstataŭ kontentiĝi pri mia imanenta malboneco, eĉ faciligas al la
mondo malboni, tio signifas, agas por ellogi la ĝeneralan malbonecon kaj helpi
al ĝi venki. Nu, mi jam faris la necesajn decidojn, povis trankvile atendi lin
kaj trankvile rigardi kiel li alvenis, eĉ malpli ĝentile salutis ol kutime,
mute eksidis kontraŭ mi, zorgeme eltiris el la brustpoŝo de sia strange vatita
jako la revuon kaj malfermite ŝovis ĝin al mi. "Mi konas ĝin", diris
mi kaj neleginte reŝovis ĝin. "Vi konas ĝin", diris li suspire, li
havis la malnovan instruist-kutimon ripeti fremdajn respondojn. "Mi
akceptas tion kompreneble ne sen defendo", li daŭrigis, ekscitite tuŝetis
per la fingro la revuon kaj ĉe tio akre rigardis min, kvazaŭ mi havus la malan
opinion; li havis certe ian antaŭsenton de kion mi volis diri; ankaŭ alie mi
kredis rimarki, malpli el liaj vortoj ol el kromaj signoj, ke li havis ofte tre
ĝustan senton pri miaj intencoj, sed ne cedis al ĝi kaj lasis sin devojigi.
Tion, kion mi tiam diris, mi povas preskaŭ laŭlitere redoni, ĉar mi notis ĝin
tuj post la interparolo. "Faru kion vi volas", diris mi, "niaj
vojoj disiĝas ekde hodiaŭ. Mi kredas, ke tio okazas por vi nek neatendite nek
malkonvene. La noto en tiu ĉi revuo ne estas la kaŭzo de mia decido, ĝi nur
definitive konfirmis ĝin; la vera kaŭzo konsistas en tio, ke mi komence kredis
povi esti utila al vi per mia publika apero, dum mi nun devas vidi, ke mi
ĉiurilate malutilis al vi. Kial la afero evoluis tiel, mi ne scias, la tialoj
por sukceso kaj malsukceso estas ĉiam multsignifaj, ne serĉu nur tiujn
interpretojn kiuj parolas kontraŭ mi. Pensu pri vi, ankaŭ vi havis la plej
bonajn intencojn kaj tamen malsukceson, se konsideri la tuton. Mi diras tion ne
ŝerce, tio ja kontraŭas min mem, se mi diras, ke ankaŭ la rilato kun mi estas
bedaŭrinde unu el viaj malsukcesoj. Ke mi nun retiras min de la afero, estas
nek malkuraĝo nek perfido. Tio okazas eĉ ne sen venki min mem; kiom mi
respektas vian personon, tio jam videblas en mia verketo, vi fariĝis al mi
instruisto en ĉia rilato, kaj eĉ la talpo fariĝis al mi preskaŭ kara. Malgraŭ
tio mi paŝas flanken, vi estas la malkovrinto, kaj kiel ajn mi agu, mi ĉam
malhelpas ke la ebla gloro atingu vin, dum mi altiras la malsukceson kaj
plukondukas ĝin al vi. Almenaŭ tio estas via opinio. Sufiĉas jam. La sola
pentofaro, kiun mi povas preni sur min, estas, ke mi petu vian pardonon kaj, se
vi postulas tion, ankaŭ publike, ekzemple en tiu ĉi revuo, ripetu la konfeson,
kiun mi ĵus faris al vi."
Tio estis tiam miaj vortoj, ili ne estis tute
sinceraj, sed la sincero en ili estis facile komprenebla. Mia deklaro efikis
sur lin proksimume tiel, kiel mi supozis. La plej multaj maljunuloj havas
fronte al pli junaj ion trompan, ion mensogan en sia karaktero, oni trankvile
plu vivas apud ili, kredas la rilaton sekura, konas la regantajn opiniojn,
ricevas konstante konfirmojn de la paco, kredas ĉion memkomprenebla kaj subite,
kiam okazas io decida kaj la tiom longe preparita trankvilo devas efiki, tiuj
maljunuloj leviĝas kiel fremduloj, havas pli profundajn, pli fortajn opiniojn,
nur nun rekte malvolvas sian flagon kaj oni legas sur ĝi kun teruro la novan
diraĵon. La teruro venas precipe de tio, ke kion la maljunuloj diras nun, estas
vere multe pli prava, senchava kaj, kvazaŭ ekzistus ankoraŭ komparativo de
memkomprenebla, ankoraŭ pli memkomprenebla. Sed la nesupereble mensoga en tio
estas, ke ili tion, kion ili diras nun, envere diris ĉiam kaj ke ĝi tamen en la
ĝeneraleco ne estis antaŭvidebla. Mi estis min certe profunde enborinta en tiun
vilaĝan instruiston, ke mi nun ne tute surprizis min. "Kara", li
diris, metis sian manon sur mian kaj frotis ĝin amike, "kiel entute venis
al vi la ideo implikiĝi en tiu afero? - Tuj kiam mi unuafoje aŭdis pri tio, mi
parolis kun mia edzino pri tio." Li distanciĝis de la tablo, larĝe etendis
la brakojn kaj rigardis planken, kvazaŭ tie sube starus nanete lia edzino kaj
li parolus kun ŝi. "'Tiom da jaroj', mi diris al ŝi, 'ni luktas solaj, sed
nun ŝajnas en la urbo alta protektanto engaĝiĝi por ni, urba komercisto, kun la
nomo tia-tia. Nun ni ja tre ĝoju, ĉu ne? Urba komercisto jam signifas ion; se
ĉifita kampulo kredas nin kaj eldiras tion, tio ne povas helpi nin, ĉar kion
faras kampulo, estas ĉiam maldeca, ĉu li nun diras: La maljuna vilaĝa
instruisto pravas, aŭ ĉu li eble malkonvene elkraĉas, ambaŭ samas en la efiko.
Kaj se anstataux tiu unu kampulo leviĝas mil kampuloj, tiam la efiko estas eble
ankoraux pli malbona. Urba komercisto estas male io tute alia, tia homo havas
rilatojn, eĉ tio, kion li diras nur flanke, disvastiĝas en larĝaj rondoj, novaj
protektantoj engaĝiĝas en la aferon, iu diras ekzemple: Ankaŭ de vilaĝaj
instruistoj oni povas lerni, kaj sekvatage jam amaso da homoj alflustras tion
unu al la alia, homoj, de kiuj, laŭ ilia eksteraĵo, oni neniam supozus tion.
Nun troviĝas monrimedoj por la afero, iu kolektas kaj la aliaj pagas al li la
monon en la manon, oni opinias, ke oni devas elpreni la vilaĝan instruiston el
la vilaĝo, oni venas, ne atentas lian aspekton, prenas lin en la mezon kaj, ĉar
la edzino kaj la infanoj alkroĉiĝas al li, oni kunprenas ankaŭ ilin. Ĉu vi jam
observis urbanojn? Tio pepadas senĉese. Se kunestas areto da ili, tiam la
pepado iras de dekstre al maldekstre kaj reen kaj tien kaj reen. Kaj tiel ili
levas nin pepante en la veturilon, oni havas apenaŭ tempon kapsigni al ĉiuj. La
sinjoro sur la koĉera benko alĝustigas sian nazumon, svingas la vipon kaj ni
veturas. Ĉiuj adiaŭe mansignas al la vilaĝo, kvazaŭ ni estus ankoraŭ tie kaj ne
sidus meze inter ili. El la urbo kelkaj veturiloj kun aparte malpaciencaj homoj
venas renkonte al ni. Kiam ni proksimiĝas, ili leviĝas de siaj benkoj kaj
streĉe altiĝas por vidi nin. Tiu, kiu kolektis monon, ordigas ĉion kaj admonas
al silento. Estas jam granda vico da veturiloj, kiam ni enveturas la urbon. Ni
kredis ke la salutado jam pasis, sed nun antaŭ la gastejo ĝi envere nur
komencas. En la urbo estas kolektiĝantaj, laŭ alvoko, tuj tre multaj homoj. Pri
kio okupiĝas iu, tuj ankaŭ okupiĝas la alia. Per sia spiro ili forprenas unu de
la alia la opiniojn kaj alpropriigas ilin al si. Ne ĉiuj el ĉi homoj povas
veturi, ili atendas antaŭ la gastejo, aliaj ja povas veturi, sed ili ne faras
tion pro memkonscio. Ankaŭ tiuj atendas. Estas nekompreneble, kiel tiu, kiu
kolektis monon, konservas la superrigardon super ĉio.'"
Mi aŭskultis lin trankvile; ja, dum la parolado
mi fariĝis ĉiam pli trankvila. Sur la tablo mi estis stakiginta ĉiujn
ekzemplerojn de mia verketo, kiom mi ankoraŭ posedis. Mankis nur tre multaj,
ĉar en la lasta tempo mi repostulis per cirkulero ĉiujn elsenditajn
ekzemplerojn kaj ankaŭ ricevis la plej multajn. De multaj flankoj oni cetere
skribis al mi tre ĝentile, ke oni tute ne memoras esti ricevinta tian verketon
kaj ke oni, se ĝi eble tamen alvenis, do bedaŭrinde certe perdis ĝin. Ankaŭ
tiel estis bone, mi ja envere volis nenion alian. Nur unu petis min pri la
rajto konservi la verketon kiel kuriozaĵon kaj devigis sin en la senco de la
cirkulero montri ĝin al neniu dum la venontaj dudek jaroj. Tiun cirkuleron la
vilaĝa instruisto ankoraŭ ne vidis. Mi ĝojis, ke liaj vortoj tiom faciligis al
mi montri ĝin al li. Sed eĉ sen tio mi povis fari tion senzorge, ĉar mi
redaktis ĝin tre prudente, neniam preteratentante la intereson de la vilaĝa
instruisto kaj de lia afero. La ĉefaj frazoj de la skribaĵo nome tekstis:
"Mi petas redoni la verketon ne pro tio, ĉar mi eble disiĝus de la opinioj
esprimitaj en la verketo aŭ ĉar mi eble konsiderus partojn da ili eraraj aŭ eĉ
nur nepruveblaj. Mia peto havas ekskluzive personojn, tamen tre devigajn
motivojn; sed pri mia rilato al la afero ĝi ne permesas eĉ la plej etajn
konkludojn. Mi petas tion aparte atenti kaj laŭplaĉe ankaŭ disvastigi."
Provizore mi tenis tiun cirkuleron ankoraŭ per la
manoj kovrita kaj diris: "Ĉu vi volas al mi riproĉi, ke ĉio ne fariĝis
tiel? Kial vi volas tion? Ni do ne amarigu al ni nian disiĝon. Kaj provu fine
kompreni, ke vi faris ja malkovron, sed ke tiu malkovro ne superas ĉion alian
kaj ke sekve ankaŭ la maljusto farata al vi ne estas maljusto superanta ĉion
alian. Mi ne konas la statutoj de la kleraj asocioj, sed mi ne kredas, ke eĉ en
la plej favora kazo estus al vi farita akcepto, kiu nur iomete similus al tiu,
kian vi eble priskribis al via kompatinda edzino. Se mi mem esperis ion de la
efiko de la verketo, tiam mi kredis, ke eble profesoro povus esti atentigita
pri nia kazo, ke li komisiius ian junan studenton laŭspuri la aferon, ke tiu
studento veturus al vi kaj tie refoje kontrolus liamaniere viajn kaj miajn
esplorojn, kaj ke li fine, se la rezulto ŝajnus al li rimarkinda - ĉi tie
notindas, ke ĉiuj junaj studentoj estas plenaj de dubo -, ke li tiam eldonus
propran skribaĵon, en kiu tio, kion vi skribis, estus science argumentita. Sed
eĉ tiam, se tiu espero estus plenumiĝinta, ni ankoraŭ ne multon atingus. La
skribaĵo de la studento, kiu defendus tiom strangan kazon, estus eble
ridindigita. Vi ja vidas ĉe la ekzemplo de la agrokultura revuo, kiom facile
tio povas okazi, kaj sciencaj gazetoj estas en tiu rilato eĉ pli senrespektaj.
Tio estas ja ankaŭ komprenebla, la profesoroj portas multan respondecon antaŭ
si, antaŭ la scienco, antaŭ la posteularo, ili ne povas tuj ĵeti sin al la
brusto de ĉia nova malkovro. Ni aliaj havas tiurilate avantaĝon. Sed mi ne
konsideru tion kaj nun supozu, ke la skribaĵo de la stutendo trudiĝis. Kio tiam
okazus? Via nomo eble estus plurfoje citita kun honoro, tio utilus eble eĉ al
viaj sammetianoj, oni dirus: 'Niaj vilaĝaj instruistoj havas la okulojn
malfermitaj', kaj tiu ĉi revuo, se revuoj havus memoron kaj konsciencon, devus
publike peti vian pardonon, tiam eble eĉ troviĝus favora profesoro por havigi
al vi stipendion, vere ankaŭ eblas, ke oni provus venigi vin en la urbon,
havigi al vi postenon en urba popollernejo kaj tiel doni al vi okazon por uzi
la sciencajn rimedojn, kiujn la urbo disponigas, por via plua formado. Sed se
mi estu sincera, mi devas diri, ke mi kredas, ke tion oni nur provus. Oni vokus
vin ĉi tien, vi ankaŭ venus, nome kiel ordinara petanto, kiaj ekzistas centoj
da, sen ajna festa akcepto, oni parolus kun vi, agnoskus vian sinceran
strebadon, sed tamen samtempe ankaŭ vidus, ke vi estas maljunulo, ke en tiu aĝo
la komenco de scienca studado estas senperspektiva kaj precipe ke vi venis al
via malkovro pli hazarde ol sisteme kaj eĉ ne intencas trans tiu izolita okazo
plu labori. Do, pro tiuj kialoj oni verŝajne lasus vin en la vilaĝo. Tamen oni
pluigus vian malkovron, ĉar tiom eta ĝi ne estas, ke ĝi, jam agnoskite, povus
iam forgesiĝi. Sed vi ne plu ekscius multe pri ĝi, kaj kion vi ekscius, vi
apenaŭ komprenus. Ĉiu malkovro estas tuj enkondukita en la tutaĵon de la
sciencoj kaj per tio iel ĉesas esti malkovro, ĝi fariĝas parto de la tutaĵo kaj
malaperas, oni devas havi jam science trejnitan vidon por tiam ankoraŭ rekoni
ĝin. Ĝe estas tuj ligita kun tezoj, pri kies ekzisto ni neniam aŭdis, kaj en la
scienca disputo oni tiras ĝin ĉe tiuj tezoj ĝis en la nubojn.2
Ĉu ni komprenu tion? Se ni aŭskultas sciencan diskuton, ni kredas ekzemple, ke
temas pri la malkovro, sed dume temas pri tute aliaj aferoj, kaj venontan fojon
ni kredas, ke temas pri io alia, ne pri la malkovro, sed nun temas ĝuste pri
ĝi.
Ĉu vi komprenas tion? Vi restus en la vilaĝo, la
ricevita mono permesus al vi iomete pli bone nutri kaj vesti vian familion, sed
vi estus senigita de via malkovro, sen ke vi povus kun ia pravo defendi vin
kontraŭ tio, ĉar nur en la urbo ĝi akiris sian valoron. Kaj eble oni eĉ ne
estus sendanka al vi, oni eble konstruigus en la loko de la malkovro etan
muzeon, tio fariĝus la vidindaĵo de la vilaĝo, vi fariĝus la ŝlosilgardisto
kaj, por zorgi ankaŭ pri eksteraj honorsignoj, oni distingus vin per eta medalo
alpingebla ĉebruste, kian kutime portas la servistoj de la sciencaj institutoj.
Ĉio ĉi estus ebla; sed ĉu tio estis kion vi celis?"
Sen haltigi sin per respondo, li tute ĝuste
obĵetis: "Kaj tion vi do celis atingi por mi?"
"Eble", diris mi, "tiam mi agis ne
tiom pripense, ke mi nun povus kun certeco respondi. Mi volis helpi vin, sed
tio malsukcesis kaj estas eĉ la plej malsukcesa, kion mi iam ajn faris. Tial mi
volas nun rezigni pri tio kaj igi ĝin nefarita, laŭ la atingo de miaj
fortoj."
"Nu bone", diris la vilaĝa instruisto,
elprenis sian pipon kaj komencis ŝtopi ĝin per la tabako, kiun li havis loze
kun si en ĉiuj poŝoj. "Vi engaĝiĝis libervole en tiu sendanka afero kaj
nun libervole rezignas. Ĉio estas tute en ordo!" "Mi ne
obstinas", diris mi. "Ĉu eble vi trovas en mia propono ion
riproĉindan?" "Ne, tute nenion", diris la vilaĝa instruisto, kaj
lia pipo jam fumis. Mi ne eltenis la odoron de lia tabako kaj tial leviĝis kaj
pendolis en la ĉambro. Jam de antaŭaj interparoladoj mi kutimis, ke la vilaĝa
instruisto estis kontraŭ mi tre silentema kaj tamen, se li jam estis veninta,
ne volis foriri el mia ĉambro. Tio jam plurfoje tre malagrable tuŝis min; li
volas ankoraŭ ion de mi, mi tiam ĉiam pensis kaj ofertis al li monon, kiun li
ankaŭ regule akceptis. Sed li foriris ĉiam nur kiam tio plaĉis al li. Kutime
lia pipo tiam estis elfumita, li svingis sin ĉirkaŭ la seĝon, kiun li ordeme
kaj respekteme restarigis al la tablo, prenis sian nodbastonon elangule,
fervore premis al mi la manon kaj foriris. Sed hodiaŭ lia muta sidado rekte
ĝenis min. Se oni jam proponis al iu la definitivan adiaŭon, kiel faris mi, kaj
se tion la alia konsideras tute ĝusta, tiam oni do plej eble rapide finas la
malmultan ankoraŭ komune farendan kaj ne sencele ŝarĝas la alian per sia muta
ĉeesto. Se oni rigardis la malgrandan tenacan maljunulon de malantaŭe, kiel li
sidis ĉe mia tablo, oni povis kredi, ke entute ne eblas eligi lin el la ĉambro.
- -
stato de finiteco
estigo
(traduko finita): la 17-an de decembro 2000, je la 01:15 h
lasta kontrollegado
kun korektoj: 2-3-2001
kontrollegado
de la
kontrollegado
de la
finredakto:
kopirajto pri la
traduko (c) 2000
Noto de la tradukanto
1. Tiu ĉi traduko bezonas unue
kontrollegadon, prefere de negermanlingvano, por elsarki diversajn erarojn
kaj ankaŭ eble
germanismojn internacie ne kompreneblajn. Tio ne koncernas stilajn apartaĵojn
nekutimajn,
sed internacie
kompreneblajn.
2. La teksto bezonas krome
kontrollegadon de germanlingvanoj, kiuj komparu ĝin kun la originalo por anstataŭigi
erarajn,
malprecizajn kaj mallertajn ekvivalentojn.
Do, kara leganto, se vi sentas vin
kompetenta pri tio kaj ema, bonvolu fari tiun laboron - bonvenas ankaŭ simplaj
atentigoj dum legado. Se viaj
konsiloj aŭ atentigoj estos akceptitaj, via laboro estos kompreneble menciita
kun via nomo.
Konsilojn por plibonigi la tradukon bv. ĉi-tien: vlutermano@free.fr
Antaŭdankas la tradukanto
Lasta ŝanĝo: