Imperiestra mesaĝo

La imperiestro - laŭ onidiro - sendis al vi, la unuopulo, la kompatinda subulo, la nanece
antaŭ la imperiestra suno en la plej foran malproksimon fuĝinta ombro, ĝuste al vi la
imperiestro el sia mortlito sendis mesaĝon. La mesaĝiston li ĉe sia lito genuigis kaj
ankoraŭ al li flustris la mesaĝon orelen; ĝi al li tiom gravis, ke li igis lin rediri ĝin en la
orelon. Per kapklino li pravigis la ĝuston de tiu dirita. Kaj antaŭ la tuta spektantaro de
sia morto - ĉiuj malhelpantaj muroj estas forrompataj kaj sur la larĝe kaj alte svingiĝantaj
ŝtuparegoj staras ronde la granduloj de la imperio - antaŭ ĉiuj ĉi li ekspedis la mesaĝiston.
La mesaĝisto tuj survojiĝis; fortika, nelacigebla viro; jen tiun, jen alian brakon antaŭenstreĉante,
li igas al si vojon tra la amaso; se li trafas reziston, li montras al sia brusto, kie estas la signo
de la suno; li ja antaŭeniĝas facile, kiom neniu alia. Sed granda estas la amaso; ĝiaj loĝlokoj
ne finiĝas. Se aperus libera kampo, kiom li flugus kaj certe baldaŭ vi aŭdus la majeste belan
frapadon de liaj pugnoj ĉe via pordo. Sed anstataŭ tio, kiom senutile li eluzas siajn fortojn;
ankoraŭ nun li premas sin tra la ĉambregoj de la interna palaco; neniam li sukcesos ilin
transkuri; kaj se li tion sukcesus, nenion ĝi valorus; la ŝtuparojn malsupren li devus trabarakti;
kaj se li tion sukcesus, nenion ĝi valorus; la kortoj estus transpaŝotaj; kaj post la kortoj la dua
ĉirkaŭanta palaco; kaj ree ŝtuparoj kaj kortoj; kaj ree palaco; kaj tiel plu trans jarmiloj; kaj se
li fine flugus el la lasta pordego - sed neniam, neniam tio eblas - nur tiam situas antaŭ li la
reĝurbo, la mezo de la mondo, alte ŝutita je sia grundaĵo. Neniu tie transiĝas kaj eĉ kun
mesaĝo de mortinto. - Vi tamen sidas ĉe via fenestro kaj elrevas ĝin, kiam venas la vespero.

 


stato de finiteco
estigo: 1993
lasta kontrollegado kun korektoj: 2001-11-22
kontrollegado de la
kontrollegado de la
finredakto:
kopirajto pri la traduko © 1993

 

 

Jen kelkaj petoj al la leganto:

1. Tiu ĉi traduko bezonas unue kontrollegadon, prefere de negermanlingvano, por elsarki diversajn erarojn
    kaj ankaŭ eble germanismojn internacie ne kompreneblajn. Tio ne koncernas stilajn apartaĵojn nekutimajn,
    sed internacie kompreneblajn.

2. La teksto bezonas krome kontrollegadon de germanlingvanoj, kiuj komparu ĝin kun la originalo por anstataŭigi
    erarajn, malprecizajn kaj mallertajn ekvivalentojn.

Do, kara leganto, se vi sentas vin kompetenta pri tio, bonvolu fari tiun laboron - bonvenas ankaŭ simplaj
atentigoj dum legado. Se viaj konsiloj aŭ atentigoj estos akceptitaj, via laboro estos kompreneble menciita
kun via nomo.

Konsilojn por plibonigi la tradukon bv. ĉi-tien: mailto:vilhelmo@multimania.com

reen al Kafko

o@multimania.com

reen al Kafko