3. LA HEJTISTO
Fragmento

reen al KAFKO

Kiam la deksesjara Karlo Rosmano, kiu de siaj malriĉaj gepatroj estis sendita al
Ameriko, ĉar servistino delogis lin kaj ricevis infanon de li, en la jam malrapidiĝinta
ŝipo eniris la havenon de Novjorko, li ekvidis la jam delonge observatan statuon de la
liberecdiino kvazaŭ en subite plifortiĝinta sunlumo. Ŝia brako kun la glavo altiĝis kvazaŭ
denove, kaj ĉirkaŭ ŝia formo blovis la liberaj ventoj.

“Tiom alta!” li diris al si kaj, ĉar li tute ne pensis pri la foriro, li estis de la ĉiam pli
ŝvelanta amaso da pakaĵportistoj pasantaj preter li, iom post iom ŝovita ĝis la bordparapeto.
Juna viro, kun kiu li preterpase konatiĝis dum la ŝipveturo, diris preterirante: “Ĉu vi do
ankoraŭ tute ne emas eliri?” “Mi estas ja preta,” diris Karlo alridante lin, kaj pro petolemo kaj
ĉar li estis fortika knabo, levis sian valizon sur la ŝultron. Sed kiam li rigardis al sia konato, kiu
iomete svingante sian bastonon jam malproksimiĝis kun la aliaj, li rimarkis konsternite, ke li
forgesis sian propran pluvombrelon sube en la ŝipo. Li petis rapide la konaton, kiu ne
ŝajnis tre ĝojigita, pri la afableco atendi momenton ĉe lia valizo, superrigardis ankoraŭ la
situon por revene trovi la vojon kaj urĝe foriris. Sube li trovis je sia bedaŭro koridoron, kiu
estus tre mallongiginta lian vojon, por la unua fojo ŝlosita, kio verŝajne rilatis kun la elŝipiĝo de
ĉiuj pasaĝeroj, kaj devis pene serĉi sian vojon tra senfinaj ĉambretoj, tra mallongaj ŝtuparoj,
kiuj ĉiam denove sekvis unu al la alia, tra konstante deviantaj koridoroj, tra malplena ĉambro
kun forlasita skribtablo, ĝis kiam li fakte, ĉar li estis irinta tiun vojon nur unu- aŭ dufoje kaj
ĉiam en iom granda societo, estis komplete vojerarinta. En sia senhelpeco kaj ĉar li trafis sur
eĉ ne unu homon kaj daŭre nur aŭdis super si la gratadon de la mil hompiedoj kaj perceptis
de malproksime kvazaŭ spireton la lastan laboradon de la jam elŝaltitaj maŝinoj, li komencis
senkonsidere frapadi ĉe ajna pordeto ĉe kiu li haltis dum sia erarvagado.

“Estas ja malfermite,” oni kriis de interne, kaj Karlo malfermis la pordon kun malŝarĝa1
suspiro. “Kial vi frapas tiel freneze sur la pordon?” demandis virego apenaŭ rigardante al
Karlo. Tra ia suprafenestra luko venis malklara, supre en la ŝipo delonge foruzita lumo en la
mizeran kabinon, en kiu staris lito, ŝranko, seĝo kaj la viro, ĉio unu apud la alia kvazaŭ
enstokite. “Mi vojeraris,” diris Karlo, “mi ne rimarkis tion dum la vojaĝo, sed estas terure
granda ŝipo.” “Jes, jen vi pravas,” diris la viro kun iom da fiero kaj ne ĉesis manipuli ĉe seruro
de valizeto, kiun li premfermadis por priaŭskulti la klikon de la riglilo. “Sed venu do enen!” plu
diris la viro, “ne restu ekstere!” “Ĉu mi ne ĝenas?” demandis Karlo. “Aĥ, kiel vi ĝenu!” “Ĉu vi
estas germano?” tiel Karlo provis certiĝi, ĉar li aŭdis multon pri la danĝeroj minacantaj la
novalvenintojn en Ameriko precipe de Irlandanoj. “Mi estas, mi estas,” diris la viro. Karlo
hezitis ankoraŭ. Tiam la viro neatendite prenis la pordoklinkon kaj ŝovis per la pordo, kiun li
rapide fermis, Karlon enen al si. “Mi ne ŝatas, se oni rigardas min el la koridoro,” diris la viro,
ree laborante ĉe sia valizo, “tie ĉiu preteraĉas kaj enrigardas, tion eltenu la deka!” “Sed la
koridoro estas ja tute malplena,” diris Karlo, kiu staris premite kontraŭ la litfosto. “Nune jes,”
diris la viro. “Sed temas ja pri nuno,” pensis Karlo, “kun tiu viro estas malfacile paroli.” “Kuŝu
vin do sur la liton, tie vi havos pli da spaco,” diris la viro. Karlo rampis iele tiele en ĝin kaj ĉe
tio laŭte ridis pri la unua vana provo transsvingi sin. Sed li estis apenaŭ en la lito, li kriis: “Ho
dio, mi forgesis ja mian valizon!” “Kie ĝi estas?” “Supre sur la ferdeko, konato gardas lin. Kiel
li jam nomiĝas?” Kaj li tiris el sia sekreta poŝo, kiun lia patrino aranĝis en la jaka subŝtofo,
vizitkarton. “Buterbaŭmo, Franco Buterbaŭmo.” “Ĉu vi tre bezonas tiun valizon?”

“Kompreneble.” “Nu, kial vi donis ĝin al fremdulo?” “Mi forgesis mian pluvombrelon sube kaj
kuris por preni ĝin, sed ne volis kuntreni la valizon. Poste mi krome vojeraris.” “Ĉu vi estas
sola? Sen akompano?” “Jes, sola.” “Eble mi tenu min al tiu viro,” trairis la kapon de Karlo, “kie
mi jam trovu pli bonan amikon.” “Kaj nun vi perdis ankaŭ la valizon. Pri la pluvombrelo mi eĉ
ne parolu.” Kaj la viro eksidis sur seĝo, kvazaŭ la afero de Karlo nun akirus ian intereson por
li. “Sed mi kredas, ke la valizo ankoraŭ ne estas perdita.” “Kredo beatigas,” diris la viro kaj
forte gratis sin en sia malhela, mallonga, densa hararo, “surŝipe ŝanĝiĝas kun la havenoj
ankaŭ la moroj. En Hamburgo via Buterbaŭmo eble gardus vian valizon, ĉi tie de ambaŭ
plej verŝajne ne plu troviĝas spuro. “Do mi tuj rigardu supren,” diris Karlo kaj ĉirkaŭrigardis
kiel eliri. “Restu nur,” diris la viro kaj repuŝis lin per unu mano kontraŭ la brusto, iom krude, en
la liton. “Kial do?” kolere demandis Karlo. “Ĉar ne havas sencon,” diris la viro, “post eta
momenteto mi ankaŭ iros, tiam ni iru kune. Aŭ la valizo estas ŝtelita, tiam ne estas helpo, aŭ
la viro lasis ĝin stari, tiam ni des pli bone trovos ĝin, kiam la ŝipo estos komplete malplena.
Same vian pluvombrelon.” “Ĉu vi spertas pri la ŝipo?” demandis Karlo malfideme, kaj ŝajnis al
li, kvazaŭ la cetere konvinka ideo, ke sur la malplena ŝipo liaj aĵoj troveblas plej bone, havus
kaŝitan hokon. “Mi estas ja ŝiphejtiso,” diris la viro. “Vi estas ŝiphejtisto!” ĝoje kriis Karlo,
kvazaŭ tio superus ĉiajn atendojn kaj, apogite sur la kubuto, pli proksime rigardis la viron.
“Ĝuste antaŭ la ĉambro, kie mi dormis kun la Slovako, estis luko aranĝita, tra kiu eblis vidi en
la maŝinejon.” “Jes, ĝuste tie mi laboris,” diris la hejtisto. “Mi ĉiam interesiĝis tiom pri la
teĥniko,” diris Karlo, kiu restis en certa pensofluo, “kaj mi certe fariĝintus poste inĝeniero, se
mi ne devintus veturi al Ameriko.” “Kial vi do devis veturi?” “Aĥ lasu!” diris Karlo kaj forĵetis la
tutan historion per la mano. Ĉe tio li ridete alrigardis la hejtiston, kvazaŭ li petus lian indulgon
eĉ por la nekonfesitaĵo. “Ĝi ja havis certe ian kaŭzon,” diris la hejtisto, kaj oni ne bone sciis,
ĉu per tio li volis postuli la rakontadon de tiu kaŭzo aŭ ĝin rifuzi. “Nun mi povus ankaŭ fariĝi
hejtisto,” diris Karlo, “al miaj gepatroj estas nun tute indiferente, kio mi fariĝas.” “Mia posteno
liberiĝas,” diris la hejtisto, metis en la plenkonscio de tio la manojn en la pantalonpoŝojn kaj
ĵetis la gambojn, kiuj troviĝis en falta, ledeca, fere griza pantalono, sur la liton por etendi ilin.
Karlo devis ŝovi sin pli kontraŭ la vandon. “Ĉu vi forlasos la ŝipon?” “Jes ja, mi formarŝas
hodiaŭ.” “Kial do? Ĉu al vi ne plaĉas?” “Nu, tiaj estas la kondiĉoj, ne ĉiam decidas la
demando ĉu plaĉas aŭ ne. Cetere vi pravas, ankaŭ ne plaĉas al mi. Verŝajne vi ne pensas
serioze pri fariĝi hejtisto, sed ĝuste tiam oni povas fariĝi tio plej facile. Mi do decide
malkonsilas tion al vi. Se vi volis studi en Eŭropo, kial vi ne volas tion ĉi tie? La amerikaj
universitatoj estas ja nekompareble pli bonaj ol la eŭropaj.” “Estas ja eble,” diris Karlo, “sed mi
havas ja preskaŭ nenian monon por studi. Mi ja legis pri iu, kiu laboris tage en magazeno kaj
studis nokte, ĝis li fariĝis doktoro kaj mi kredas urbestro, sed por tio bezonatas certa
persistemo, ĉu ne? Mi timas, ke tiu mankas al mi. Krome mi tute ne estis aparte bona
lernanto, la adiaŭo de la lernejo vere ne tre afliktis min. Kaj la lernejoj estas ĉi tie eble
ankoraŭ pli severaj. La anglan mi preskaŭ tute ne parolas. Kaj entute, mi kredas, ke ĉi tie oni
havas antaŭjuĝojn kontraŭ fremduloj.” “Ĉu tion vi ankaŭ jam spertis? Nu, des pli bone. Tiam vi
estas mia homo.2 Vidu, ni estas do sur germana ŝipo, ĝi apartenas al
la Hamburg-Amerika-Linie, kial ni ne estas nur germanoj ĉi tie? Kial la ĉefmaŝinisto estas
rumano? Li nomiĝas Ŝubalo. Nekredeble. Kaj tiu fihundo ĉikanas nin germanojn sur germana
ŝipo! Ne kredu,” - al li mankis la spiro, li svingetis per la mano - “ke mi plendas por plendi. Mi
scias, ke vi ne havas influon kaj estas mem povra knabo. Sed tio estas tro fia!” Kaj li frapis
sur la tablon plurfoje per la pugno kaj observis tiun ĉi dum li frapadis. “Mi ja servis jam sur
tiom da ŝipoj” - kaj li diris dudek nomojn unu post la alia kvazaŭ ili estus unu vorto, Karlo tute
konfuziĝis - “kaj distingiĝis, estis laŭdata, estis laboristo laŭ la gusto de miaj ŝipestroj, mi estis
eĉ sur la sama komercvelulo dum kelkaj jaroj” - li leviĝis, kvazaŭ tio estus la kulmino de lia
vivo - “kaj ĉi tie sur tiu kesto, kie ĉio estas aranĝita laŭ la ŝnuro, kie ne postulatas sprito, ĉi tie
mi ne taŭgas, ĉi tie mi ĉiam estas ĝenulo por la Ŝubalo, estas pigrulo, meritas esti elĵetita kaj
ricevas mian salajron nur pro kompato. Ĉu vi komprenas tion? Mi ne.” “Tion vi ne devas
toleri,” diris Karlo incitite. Li estis preskaŭ perdinta la senton pri tio, ke li troviĝis sur la necerta
planko de ŝipo, ĉe la bordo de nekonata kontinento, tiom hejmece li fartis ĉi tie sur la lito de la
hejtisto. “Ĉu vi estis jam ĉe la ŝipestro? Ĉu vi jam serĉis vian rajton ĉe li?” “Aĥ iru, prefere
foriru. Mi ne volas vin havi ĉi tie. Vi ne aŭskultas kion mi diras kaj donas al mi konsilojn. Kiel
mi do iru al la ŝipestro!” Kaj laca la hejtisto residiĝis kaj metis la vizaĝon en ambaŭ manojn.
“Pli bonan konsilon mi ne povas doni al li,” diris Karlo al si. Kaj entute li trovis, ke li
prefere irintus preni sian valizon anstataŭ doni konsilojn ĉi tie, kiujn oni ja konsideris nur
stultaj. Kiam la patro transdonis al li la valizon por ĉiam, li ŝerce demandis: “Kiom longe vi
havos ĝin?”, kaj nun tiu multekosta valizo estis eble jam serioze perdita. La sola konsolo
ankoraŭ estis, ke la patro apenaŭ povis ekscii pri lia nuna situacio, eĉ se li priesplorus. Nur ke
li alvenis ĝis Novjorko, tion la ŝipestro povis ĝuste ankoraŭ diri. Karlo tamen bedaŭris, ke li
preskaŭ tute ne uzis la aĵojn en la valizo, malgraŭ ke li ekzemple delonge bezonis
ŝanĝi la ĉemizon. Mi ŝparis do ĉe la maltaŭga flanko; ĝuste nun ĉe la komenco de sia kariero,
kiam necesos prezenti sin pure vestita, li devos aperi en malpura ĉemizo. Alie la perdo de la
valizo ne estus tiom ĉagrena, ĉar la kostumo, kiun li portis, estis eĉ pli bona ol tiu en la valizo,
kiu estis verdire nur anstataŭa kostumo, kiun la patrino ankoraŭ ĵus antaŭ la forveturo devis
fliki. Nun li memoris ankaŭ, ke en la valizo estis ankoraŭ peco da Verona salamo, kiun la
patrino aldonis kiel kromaĵon, sed de kiu li povis manĝi nur la plej malgrandan parton,
ĉar dum la vojaĝo li estis tute senapetita kaj la supo, kiun oni disdonis en la interferdeko, estis
por li larĝe sufiĉa. Sed nun li ŝatus havi la kolbason ĉemane, por donaci ĝin al la hejtisto.
Ĉar tiajn homojn oni povas facile inklinigi por si, se oni enpoŝigas al ili ion bagatelan, tion
Karlo sciis ankoraŭ de sia patro, kiu per disdono de cigaroj inklinigis ĉiujn subajn dungitojn,
kun kiuj li komerce rilatis. Nun Karlo posedis kiel solan donaceblon nur sian monon, kaj tiun,
se li jam eble perdis la valizon, li en la momento ne volis tuŝi. Ree liaj pensoj revenis al la
valizo, kaj li povis nun vere ne kompreni, kial dum la tuta vojaĝo li gardis la valizon tiom
atente, ke la gardado preskaŭ sendormigis lin, se li nun tiun saman valizon tiel facile lasis
forpreni. Li memoris la kvin noktojn, dum kiuj li senĉese suspektis malaltan slovakon, kiu
kuŝis du dormlokojn maldekstre de li, ke tiu celis lian valizon. Tiu slovako nur atendis la
momenton, en kiu Karlo fine, trafita de malforteco, ekdormetis, por povi per longa stango, per
kiu li dumtage ĉiam ludis aŭ sin ekzercis, transtiri la valizon al si. Dumtage tiu slovako
aspektis sufiĉe senkulpa, sed apenaŭ venis la nokto, li de tempo al tempo leviĝis de sia
kuŝejo kaj rigardis malĝoje al la valizo de Karlo. Tion Karlo povis tute klare rimarki, ĉar ĉiam
ie kaj tie iu kun la maltrankvileco de elmigranto faris lumeton, kvankam tio estis
malpermesita laŭ la ŝipregularo, kaj provis deĉifri nekompreneblajn prospektojn de la
elmigro-agentejoj. Se tia lumo estis proksima, tiam Karlo povis iomete endormiĝi, sed se ĝi
estis malproksima aŭ se regis mallumo, tiam li devis teni la okulojn malfermitaj. Tiu
fortostreĉo estis lin sufiĉe elĉerpinta, kaj nun ĝi estis eble tute vana. Tiu Buterbaŭmo, se li
trafus lin iam ie!

En tiu momento eksonis ekstere en granda malproksimeco en la ĝisnunan kompletan
silenton etaj mallongaj frapoj kvazaŭ de infanpiedoj, ili proksimiĝis sonante pli forte kaj nun ĝi
estis trankvila marŝo de viroj. Ili paŝis evidente, kiel estis komprenebla en tiu mallarĝa
koridoro, unuvice, oni aŭdis tintadon kvazaŭ de armiloj. Karlo, kiu jam estis etendiĝonta en
la lito al dormo liberigita de ĉiaj zorgoj pri valizo kaj slovako, time eksaltis kaj alpuŝis la
hejtiston por atentigi lin fine, ĉar la plotono ŝajnis per sia pinto ĵus atingi la pordon. “Tio
estas la ŝiporkestro,” diris la hejtisto, “tiuj ludis supre kaj nun iras por enpaki. Nun ĉio estas
preta kaj ni povas iri. Venu!” Li prenis Karlon ĉe la mano, en la lasta momento ankoraŭ
devandigis bildon de dipatrino pendinta super la lito, ŝtopis ĝin en sian brustopoŝon, ekprenis
sian valizon kaj urĝe forlasis kun Karlo la kabinon.

“Nun mi iras en la oficejon kaj diros al la moŝtoj mian opinion. Ne plu ĉeestas
pasaĝero, oni ne devas reteni sin.” Tion la hejtisto ripetis refoje kaj volis dum la irado per
flankenpuŝo de la piedo distreti raton kiu krucis la vojon, sed ĝin nur pli rapide enpuŝis en la
truon, kiun ĝi atingis ankoraŭ ĝustatempe. Li estis entute malrapida en siaj movoj, ĉar
kvankam li havis longajn gambojn, ili tamen estis tro pezaj.

Ili trairis parton de la kuirejo, kie kelkaj knabinoj en malpuraj antaŭtukoj - ili priverŝis ilin
intence - purigis manĝilarojn en grandaj ujoj. La hejtisto vokis al si certan Linan, metis la
brakon ĉirkaŭ ŝia kokso kaj kunprenis ŝin, kiu ĉiam kokete premis sin kontraŭ lian brakon,
dum peco da vojo. “Venos nun la pago, ĉu vi volas veni kun mi?” demandis li. “Kial mi penu,
prefere alportu la monon al mi,” respondis ŝi, glitis tra lia brako kaj forkuris. “Kie vi kaptis tiun
belan knabon?” ŝi ankoraŭ kriis, sed ne plu volis respondon. Oni aŭdis la ridon de ĉiuj
knabinoj, kiuj estis interrompintaj sian laboron.

Sed ili pluiris kaj venis al pordo, kiu supre havis malgrandan frontonon portatan de etaj
orumitaj kariatidoj. Por ŝipekipaĵo tio aspektis sufiĉe malŝpara. Karlo estis, kiel li rimarkis,
neniam veninta en tiun regionon, kiu verŝajne dum la vojaĝo estis rezervita por la pasaĝeroj
de la unua kaj dua klasoj, dum oni nun antaŭ la granda ŝippurigado estis elhinĝiginta la
separajn pordojn. Ili fakte ankaŭ jam estis renkontintaj kelkajn virojn, kiuj portis balailojn
surŝultre kaj salutis la hejtiston. Karlo miris pri la granda aktiveco7; en sia interferdeko li ja ne
multe vidintis pri tio. Laŭlonge de la koridoro etendiĝis ankaŭ dratoj de elektraj kondukiloj, kaj
tintileton oni aŭdis senĉese.

La hejtisto frapis respektoplene ĉe la pordo kaj invitis, kiam oni vokis “eniru”, Karlon per
manmovo, eniri sen timo. Tiu ja ankaŭ eniris, sed restis ĉe la pordo. Antaŭ la tri fenestroj de
la ĉambro li vidis la ondojn de la maro, kaj rigarde al ilia gaja moviĝo batis lia koro, kvazaŭ li
ne estus vidinta la maron senĉese dum kvin tagoj. Grandaj ŝipoj reciproke interkrucis siajn
vojojn kaj nur tiom cedis al la ondobatado, kiom tion permesis ilia pezeco. Kiam oni
malgrandigis la okulojn, tiuj ŝipoj ŝajnis ŝanceliĝi pro pura pezeco. Sur siaj mastoj ili portis
mallarĝajn, sed longajn flagojn, kiuj ja estis streĉataj dum la veturado, sed tamen ankoraŭ
baraktis. Verŝajne ekde militŝipoj eksonis salutpafoj, la kanontuboj de tia ne tro malproksime
preterveturanta ŝipo, brilantaj en la reflektado de siaj ŝtalmanteloj, estis kvazaŭ dorlotataj de
la sekura, glata kaj tamen ne horizonta veturado. La malgrandajn ŝipetojn kaj boatojn eblis
observi, almenaŭ de la pordo, nur en malproksimo, kiel ili are enveturis en la spacojn inter la
grandaj ŝipoj. Sed malantaŭ ĉio staris Novjorko kaj rigardis Karlon per la centmil fenestroj de
siaj nubskrapuloj. Certe, en ĉi tiu ĉambro oni sciis, kie oni estas.

Ĉe ronda tablo sidis tri sinjoroj, ŝipoficiro en blua ŝipuniformo, la du aliaj oficistoj de la
havenadministrejo, en nigraj, usonaj uniformoj. Sur la tablo kuŝis altstake diversaj
dokumentoj, kiujn la oficiro unue supraĵe tralegis kun la plumo enmane, por ilin poste doni al
la du aliaj, kiuj jen legis, jen resume kopiis, jen enmetis en siajn tekojn, se ne ĝuste tiu, kiu preskaŭ
senĉese faris brueton per la dentoj, diktis ion al sia kolego en protokolon.

Ĉe la fenestro sidis ĉe skribtablo, kun la dorso turnita al la pordo, iom malgranda
sinjoro, kiu manipulis grandajn libregojn, kiuj estis vicigitaj antaŭ li sur fortika librobreto en
kapalteco. Apud li staris malfermita, almenaŭ unuavide malplena kaso.

La dua fenestro estis malplena kaj donis la plej bonan elrigardon. Sed proksime de la
tria staris du sinjoroj en duonlaŭta interparolado. La unua apogis sin apud la fenestro, portis
ankaŭ la ŝipuniformon kaj ludis per la tenilo de la spado. Tiu kun kiu li parolis, estis turnita al
la fenestro kaj jen kaj jen malkovris per movo parton de la ordenvico sur la brusto de la alia.
Li estis civile vestita kaj havis maldikan bambubastoneton, kiu, ĉar li fikse tenis ambaŭ
manojn ĉe la koksoj, ankaŭ destaris kiel ponardo.

Karlo ne havis multe da tempo por ĉion rigardi, ĉar baldaŭ alpaŝis ilin servisto kaj
demandis la hejtiston per rigardo, kvazaŭ tiu ne troviĝus ĉi tie en la ĝusta loko, kion li do
deziras. La hejtisto respondis, tiom mallaŭte kiel li estis demandita, ke li volas paroli kun la
sinjoro ĉefkasisto. La servisto siavice rifuzis per manmovo tiun peton, sed tamen paŝis
piedpinte, evitante la rondan tablon per granda cirklo, al la sinjoro kun la libregoj. Tiu sinjoro -
tion oni klare vidis - vere rigidiĝis pro la vortoj de la servisto, sed fine returnis sin al la viro,
kiu deziris kun li paroli, kaj poste gestumis, severe repuŝante, kontraŭ la hejtisto kaj pro
sekureco ankaŭ kontraŭ la servisto. La servisto post tio revenis la la hejtisto kaj diris en tono,
kvazaŭ li konfidus ion al li: “For el la ĉambro, tuj!”

La hejtisto post tiu respondo rigardis suben al Karlo, kvazaŭ tiu estus lia koro, al kiu li
mute plendus sian aflikton. Sen plua pripenso Karlo sin deŝiris, kuris oblikve tra la ĉambro, ke
li eĉ iomete tuŝis la seĝon de la oficiro; la servisto kuris klinite kun malfermitaj brakoj pretaj
por ĉirkaŭpreni, kvazaŭ li ĉasus fiinsekton, sed Karlo estis la unua ĉe la tablo de la ĉefkasisto,
kie li firme tenis sin, kaze ke la servisto provus lin fortiri.

Kompreneble la tuta ĉambro tuj vigliĝis. La ŝipoficiro ĉe la tablo eksaltintis, la sinjoroj
de la havenadministrejo rigardis trankvile, sed atente, la du sinjroj ĉefenestraj estis paŝintaj
unu apud la alia, la servisto, kiu kredis, ke tie, kie eĉ la grandaj sinjoroj jam ekinteresiĝis, li ne
plu estas bezona, retropaŝis. La hejtisto ĉe la pordo atendis streĉe la momenton, ĝis kiam lia
helpo fariĝos bezona. Fine la ĉefkasisto faris en sia apogseĝo grandan turniĝon dekstren.
Karlo elfosis el sia sekreta poŝo, kiun malkaŝi al la rigardoj de tiuj homoj li ne hezitis,
sian pasporton, kiun li anstataŭ plia klarigo surtabligis malfermita. La ĉefkasisto ŝajnis
konsideri tiun pasporton flankaĵo, ĉar per du fingroj li flankenpafis ĝin, post kio Karlo, kvazaŭ
tiu formalaĵo estus kontentige plenumita, reenpoŝigis la pasporton.

“Mi permesas al mi diri,” li poste komencis, “ke miaopinie al la hejtisto okazis
maljustaĵo. Ĉi tie ekzistas certa Ŝubalo, kiu ĉikanas lin. Li mem servis jam sur multaj ŝipoj,
kiujn li ĉiujn povas nomi al vi, je plena kontentigo, estas laborema, bone rilatas al sia laboro,
kaj vere ne kompreneblas, kial li ĝuste sur tiu ĉi ŝipo, kie la servo ja ne estas supermezure
malfacila, kiom ekzemple sur komercveluloj, malbone kondutus. Povas do esti nur kalumnio,
kiu malhelpas lian karieron kaj malebligas liajn laŭdojn, kiuj alie certe ne mankus al li. Mi diris
nur la ĝeneralan flankon de tiu afero, siajn apartajn plendojn li mem formulos al vi.” Per tiu
parolado Karlo turnis sin al ĉiuj sinjoroj, ĉar efektive ĉiuj aŭskultis kaj ŝajnis multe pli
verŝajne, ke inter ĉiuj kune troviĝas justulo, ol ke tiu justulo estu ĝuste la ĉefkasisto. Pro ruzo
li krome prisilentis, ke li konis la hejtiston nur tiom mallongan tempon. Cetere li parolintus eĉ
multe pli bone, se li ne estus konfuzita de la ruĝa vizaĝo de la sinjoro kun la bambubastoneto,
kiun li el sia nuna starpunkto vidis unuafoje.

“Ĉio estas ĝusta, vorto post vorto,” diris la hejtisto, antaŭ ol iu demandis lin, eĉ antaŭ ol
oni rigardis al li. Tiu  trohasteco de la hejtisto estintus grava eraro, se la sinjoro kun la
ordenoj, kiu, kiel Karlo nun ekkomprenis, ĉiukaze estis la ŝipestro, evidente jam en si mem ne
decidis aŭskulti la hejtiston. Nome li etendis la manon kaj kriis al la hejtisto: “Venu ĉi tien!”
per voĉo, firma por frapi sur ĝin per martelo. Nun ĉio dependis de la konduto de la hejtisto,
ĉar pri la justeco de lia afero Karlo ne dubis.

Bonŝance montriĝis ĉe tiu okazo, ke la hejtisto jam multon spertis tra la mondo. Kun
modela trankvilo li elprenis el sia valizeto per la unua preno paketon da paperoj same kiel
notlibron, kun tio iris, kvazaŭ memkompreneble kun totala malatento pri la ĉefkasisto, al la
ŝipestro kaj etendis sur la fenestrobreto siajn pruvilojn. La ĉefkasisto ne povis alie ol mem
almovi sin. “La viro estas konata grumblulo,” li diris klarige, “li estas pli en la kasejo ol en la
maŝinejo. Li tute frenezigis Ŝubalon, tiun trankvilan homon. Jen aŭskultu!” li direktis sin al la
hejtisto, “vi vere troigas vian trudiĝemon. Kiom ofte oni jam elĵetis vin el la pagoĉambroj, kion
vi ja meritas pro viaj postuloj tute, komplete kaj senescepte malpravigitaj! Kiom ofte de tie vi
kuris en la ĉefkasejon! Kiom ofte oni diris al vi bonintence, ke Ŝubalo estas via rekta
superulo, kun kiu sole traktu vi kiel lia subulo! Kaj nun vi eĉ venas ĉi tien, kiam la ŝipestro
ĉeestas, ĉu vi ne hontas ĝeni eĉ lin, sed havas eĉ la impertinecon kunpreni kiel parkerintan
proparolanton tiun etulon, kiun cetere mi vidas la unuan fojon sur la ŝipo!”

Karlo perforte retenis sin antaŭsalti. Sed jam aŭdiĝis la ŝipestro, kiu diris: “Ni do
aŭskultu la viron. Tiu Ŝubalo kun la tempo sen tio laŭ mi fariĝas tro sendependa, sed per tio
mi ne intencas diri ion favore al vi.” La lasto celis la hejtiston, estis ja nature, ke li ne povis tuj
pledi por li, sed ĉio ŝajnis sur la bona vojo. La hejtisto komencis siajn klarigojn kaj tuj
komence superis sin mem titolante tiun Ŝubalon per “sinjoro”. Kiom ĝojis Karlo ĉe la forlasita
skribtablo de la ĉefkasisto, kie li ree kaj ree premis leterpesilon pro pura plezuro. - Sinjoro
Ŝubalo estas maljusta! Sinjoro Ŝubalo favoras la eksterlandanojn! Sinjoro Ŝubalo forigis la
hejtiston el la maŝinejo kaj igis lin purigi necesejojn, kio do tute ne estas tasko de hejtisto! -
Iufoje eĉ la laboremo de sinjoro Ŝubalo estis pridubata, kiu laŭ tio estis pli ŝajna ol reala. Ĉe
tiu momento Karlo algapis la ŝipestron per sia tuta forto, subtene, kvazaŭ li estus lia kolego,
por ke li ne lasu sin malfavore impresi per la iom mallerta esprimmaniero de la hejtisto. Oni ja
ne eksciis ion esencan per la multa parolado, kaj eĉ se la ŝipestro ankoraŭ rigardis antaŭ si,
en la okuloj la decido, ĉifoje aŭskulti la hejtiston ĝisfine, tamen la aliaj sinjoroj senpacienciĝis,
kaj la voĉo de la hejtisto baldaŭ ne plu regis absolute en la ĉambro, kio kaŭzis multon por
timi. Unue la civile vestita sinjoro ekagigis sian bambubastoneton kaj frapis, eĉ se nur
mallaŭte, sur la pargeton. La aliaj sinjoroj kompreneble alrigardis de tempo al tempo, la
sinjoroj de la havenadministrejo, kiuj evidente estis urĝataj, reprenis la dosierojn kaj komencis
ilin trarigardi, kvankam ankoraŭ iom distrite, la ŝipoficiro re-alproksimiĝis al sia tablo, kaj la
ĉefkasisto, kiu kredis la ludon gajninta, profunde suspiris pro ironio. Kontraŭ la ĝenerala
ekdistriĝo ŝajnis gardata nur la servisto, kiu kunsentis parton de la suferoj de la malriĉulo
submetita al la granduloj kaj kiu serioze kapjesis al Karlo, kvazaŭ li volus per tio ion klarigi.
Intertempe antaŭ la fenestro la havena vivo pluis; plata ŝarĝoŝipo kun monto da bareloj,
kiuj devis esti mire bone stivitaj, ke ili ne ekruliĝis, preterpasis kaj estigis en la ĉambro
preskaŭ mallumon; malgrandaj motorboatoj, kiujn Karlo nun, se li havintus tempon, povintus
precize rigardi, laŭ la manaj puŝmovoj de viro staranta ĉe la stirilo tutrekte antaŭensusuris;
strangaj naĝkorpoj ie kaj tie elmergiĝis memstare el la senripoza akvo, estis tuj reinunditaj
kaj malaperis antaý la mirigita rigardo; boatoj de la vaporŝipegoj estis antaŭenremataj de
varmege16 laborantaj maristoj kaj estis plenaj je pasaĝeroj sidantaj en ili tiel, kiel oni estis ilin
enpremitaj, senmove kaj atendoplenaj, kvankam iuj ne povis sin deteni turni la kapojn al la
ŝanĝiĝantaj scenoj. Moviĝado senfina, maltrankvilo transigata de la maltrankvila elemento al
la senhelpaj homoj kaj iliaj faroj!

Sed ĉio urĝis, admonis al klareco, al tute preciza prezentado, sed kion faris la hejtisto?
Li jes ja enŝvitiĝis parolante, la paperojn sur la fenestro li jam delonge ne plu povis teni per
siaj tremantaj manoj; el ĉiuj ĉieldirektoj alfluis al li plendoj pri Ŝubalo, el kiuj liaopinie ĉiu sola
sufiĉus por komplete enterigi tiun Ŝubalon, sed kion li povis elmontri al la ŝipestro, tio estis
nur kompatinda interkirlado de ĉiuj samtempe. Jam delonge la sinjoro kun la bambubastoneto
mallaŭte fajfadis direkte al la plafono, la sinjoroj de la havenadministrejo jam tenis la oficiron
ĉe sia tablo kaj ne aspektis kvazaŭ ili iam redelasos lin, la ĉefkasisto estis videble nur pro la
trankvilo de la ŝipestro retenata de drasta interveno, la servisto atendis en atentu-pozicio
ĉiumomentan ordonon de la ŝipestro rilatan al la hejtisto.

Jen Karlo ne povis resti senfara. Do li malrapide iris al la grupo kaj irante cerbumis des
pli rapide, kiel li povu plej eble lerte ataki la aferon. Estis vere plej urĝe, nur iomete plu, kaj ili
povis tre bone ambaŭ esti elĵetataj el la oficejo. La ŝipestro povis ja esti bona homo kaj krome
ĝuste nun, kiel ŝajnis al Karlo, havi ian apartan kaŭzon por montri sin justa superulo, sed fine
li ne estis instrumento, kiun oni povis ludi laŭplaĉe - kaj ĝuste tia traktis lin la hejtisto,
kvankam el la profundo de sia senlime indignita interno.

Karlo do diris al la hejtisto: “Vi devas rakonti tion pli simple, pli klare, la sinjoro ŝipestro
ne povas ĝin aprezi, tiel kiel vi rakontas ĝin al li. Ja ĉu li konas ĉiujn maŝinistojn kaj komizojn
laŭnome aŭ eĉ laŭ la baptonomo, ke li, kiam vi nur elparolas tian nomon, tuj povu scii, pri kiu
temas? Ordigu nur viajn plendojn, diru la plej gravan unue kaj laŭ malgraviĝanta senco la aliajn, eble
tiam tute ne plu necesas eĉ mencii la aliajn. Al mi vi tion ja ĉiam tiel klare prezentis!” Se oni
povas ŝteli valizojn en Ameriko, oni povas ie kaj tie ankaŭ mensogi, pensis Karlo senkulpiĝe.
Sed ke tio nur estu helpa! Ĉu ankaŭ ne estis jam tro malfrue? Laj hejtisto ja
interromis sin tuj, kiam li aŭdis la konatan voĉon, sed per siaj okuloj, tute kovritaj de larmoj de
ofendita virodigno, de la teruraj rememoroj, de la ekstrema nuna mizero, li eĉ ne plu povis
bone rekoni Karlon. Kiel li nun - Karlo tion certe komprenis mute antaŭ la nun muta viro - kiel
li nun subite ŝanĝu sian parolmanieron, ĉar ŝajnis do al li, kvazaŭ li estus jam prezentinta ĉion
direndan sen la plej eta aprezo kaj kvazaŭ li aliflanke dirintus ankoraŭ nenion kaj nun do ne
povus trudi al la sinjoroj ĉion ree aŭskulti. Kaj en tia momento venas ankaŭ Karlo, lia ununura
apogo, volas doni al li bonajn konsilojn, sed anstataŭe nur montras al li, ke ĉio estas perdita.
“Ke mi estu veninta pli frue, anstataŭ rigardi tra la fenestro,” diris al si Karlo, mallevis
antaŭ la hejtisto la vizaĝon kaj frapis la manojn kontraŭ la pantalon-kunkudro, kiel signo de la
fino de ĉia espero.

Sed la hejtisto miskomprenis tion, eble flaris en Karlo iajn sekretajn riproĉojn kontraŭ
si,17 kaj en la bona intenco montri al li iliajn malpravecon, li komencis nun kiel kronado de siaj
faroj disputi kun Karlo. Nun, kiam la sinjoroj ĉe la ronda tablo jam delonge indignis pro la
senutila bruo ĝenanta iliajn gravajn laborojn, kiam la ĉefkasisto jam ne plu komprenis la
paciencon de la ŝipestro kaj emis al tuja eksplodo, kiam la servisto, ree jam tute en la sfero
de siaj sinjoroj, ĵetis al la hejtisto sovaĝajn rigardojn, kaj kiam fine la sinjoro kun la
bambubastoneto, kiun eĉ la ŝipestro de tempo al tempo amikece alrigardis, jam tute apatia
koncerne la hejtiston, ja eĉ naŭzata de li, eltiris etan notlibron kaj, okupite evidente de tute
aliaj aferoj, migrigis la okulojn inter la notlibro kaj Karlo.

“Mi ja scias, mi ja scias,” diris Karlo, kiu penis deturni la torenton de la hejtisto direktita
kontraŭ li18, sed kiu tamen tra la tuta disputo havis ankoraŭ amikan rideton por la hejtisto, “vi
pravas, vi pravas, mi neniam dubis pri tio.” Volonte, pro timo al batoj, li tenintus liajn
gestumantajn manojn, tamen pli volonte li premintus lin en angulon por flustri al li kelkajn
mallaŭtajn trankviligajn vortojn, kiujn neniu alia devus aŭdi. Sed la hejtisto estis tute furioza.
Karlo nun eĉ ekĉerpis ian konsolon el la ideo, ke la hejtisto en la plej ekstrema kazo kapablis,
per la forto de sia malespero, superforti ĉiujn ĉeestantajn sep virojn. Tamen kuŝis sur la
skribtablo, kiel rigardo tien sciigis, surmetaĵo kun multe tro da prembutonoj de la elektra
kondukilo; kaj mano, simple premanta sur ilin, povis ribeligi la tutan ŝipon kun ĉiuj ĝiaj
malamikaj homoj.

Tiam la tiom neinteresita sinjoro kun la bambubastoneto alpaŝis Karlon kaj demandis,
ne tro laŭte, sed klare super ĉia kriado de la hejtisto: “Kiel vi do nomiĝas?” En tiu momento,
kvazaŭ iu malantaŭ la pordo atendintus tiun eldiron de la sinjoro, oni frapis. La servisto
rigardis al la ŝipestro, tiu kapjesis. Pro tio la servisto iris al la pordo kaj malfermis ĝin. Ekstere
staris en malnova imperiestra jako viro de mezaj proporcioj, laŭ sia aspekto ne ĝuste taŭga
por la laboro ĉe la maŝinoj, kaj tamen estis - Ŝubalo. Se Karlo tion ne estus ekkoninta ĉe ĉies
okuloj esprimantaj certan kontentiĝon, de kiu eĉ la ŝipestro ne estis libera, li devintus vidi ĝin
kun ŝoko per vido al la hejtisto, kiu streĉis la brakojn kaj tiom pugnis la manojn, kvazaŭ tiu
pugnigo estus la plej grava de li, al kiu li estus preta oferi ĉiom da vivo kiom li havis. Tie nun
kuŝis ĉia lia forto, ankaŭ tiu, kiu entute tenis lin stara.

Kaj jen do la malamiko, libera kaj freŝa kaj feste vestita, sub la brakoj komercan libron,
verŝajne la pagolistojn kaj la laborlegitimilojn de la hejtisto, kaj, per la senĝena koncedo,
ke li volis konstati antaŭ ĉio la etoson ĉe ĉiu unuopulo, rigardis en ĉies okulojn laŭvice. La

sep ja estis jam ĉiuj liaj amikoj, ĉar se la ŝipestro antaŭe havis - aŭ eble nur pretekstis -
certajn rezervojn kontraŭ li, post la ĉagreno, kiun la hejtisto faris al li, verŝajne li ne plu trovis
ion eĉ ajnan riproĉindan ĉe Ŝubalo. Kontraŭ viron kiel la hejtiston oni ne povis sufiĉe severe
procedi; se io estis riproĉebla al Ŝubalo, tiam la fakto, ke li dum la tuta tempo ne kapablis
rompi la obstinecon de la hejtisto ĝis tiom, ke tiu hodiaŭ eĉ kuraĝis aperi antaŭ la ŝipestro.
Nu, oni povis ja eble ankoraŭ konjekti, ke la konfronto de la hejtisto kaj Ŝubalo ne
maltrafos la efikon endan antaŭ pli alta forumo eĉ antaŭ la homoj, ĉar se Ŝubalo certe
kapablis bone hipokriti, tio ne signifis, ke li povis tion sukcese daŭrigi ĝis la fino. Eta ekfulmo
de lia malboneco sufiĉus por vidigi ĝin al la sinjoroj, pri tio jam zorgu Karlo. Li do preterpase
jam konis la sagacon, la preferojn, la kapricojn de la unuopaj sinjoroj, kaj el tiu vidpunkto la
tempo ĉi tie pasigita ne estis perdita. Se nur la hejtisto fartus pli bone sur sia loko, sed tiu
ŝajnis komplete batalsenpova. Se oni tenus al li tiun Ŝubalon, li certe povus dispugni ties
malamatan kranion. Sed jam iri al li la kelkajn paŝojn, li ŝajnis apenaŭ kapabla. Kial Karlo ne
estis antaŭvidinta la tiom facile antaŭvideblan, ke Ŝubalo fine devis veni, se ne proprainiciate,
tiam do vokite de la ŝipestro. Kial li dum la vojo ĉi tien ne estis priparolinta kun la hejtisto
precizan strategion anstataŭ, kiel ili reale faris, ĥaose nepreparite eniri simple tie, kie
troviĝis pordo? Ĉu la hejtisto entute ankoraŭ povis paroli, diri jes kaj ne, kiel necesus en kruca
pridemandado, kiun oni povis atendi tamen nur en la plej favora kazo? Li staris tie, kun disaj
kruroj, malcertaj genuoj, la kapo iom levita, kal la aero trafikis tra la malfermita buŝo kvazaŭ
interne ne plu ekzistus pulmoj por konsumi ĝin.

Male, Karlo sentis sin tiom forta kaj sagaca, kiom li hejme eble neniam estis. Ke liaj
gepatroj povu vidi lin, kiel li en fremda lando, antaŭ respektataj personoj defendis la bonon
kaj, se li ankoraŭ ne atingis la venkon, li tamen pretigis sin al la lasta konkero! Ĉu ili korektus
sian opinion pri li? Lin sidigus inter si kaj laŭdus lin? Unu fojon lin rigardus, unu fojon en la
okulojn al ili tiom sindonemajn? Malcertaj demandoj kaj la plej maltaŭga momento por starigi
ilin!

“Mi venas, ĉar mi kredas, ke la hejtisto akuzas min pro iaj malhonestaĵoj. Knabino de la
kuirejo diris al mi, ke ŝi vidis lin survoje al ĉi tie. Sinjoro ŝipestro kaj vi ĉiuj, sinjoroj, mi estas
preta refuti ĉian akuzon pere de miaj skriboj kaj, se necese, per eldiroj de senantaŭjuĝaj
atestantoj neinfluitaj, kiuj staras antaŭ la pordo.” Tiel parolis Ŝubalo. Tio estis ja la klara
parolado de viro, kaj laŭ la mienŝanĝoj de la aŭskultantoj oni povintus kredi, ke ili reaŭdas
unuafoje post longa temo homajn sonojn. Ili ja ne rimarkis, ke eĉ tiu bela parolado havis
truojn. Kial la unua prifakta vorto, kiu venis en lian kapon, estis “malhonestaĵoj”? Ĉu la akuzo
eble devintus komenci ĉi tie anstataŭ ĉe liaj naciaj antaŭjuĝoj? Knabino el la kuirejo vidis la
hejtiston survoje al la oficejo, kaj Ŝubalo tuj komprenis? Ĉu ne akrigis lian sagacon la
kulpokonscio? Kaj atestantojn li tuj venigis kun si kaj krome nomis ilin senantaŭjuĝaj kaj
neinfluitaj? Friponaĵo, nenio ol friponaĵo! Kaj la sinjoroj toleris tion kaj rekonis ĝin eĉ kiel ĝusta
konduto? Kial li lasis forpasi sendube tre multan tempon inter la indiko de la kuirej-knabino kaj
sia alveno ĉi tie? Do por neniu alia celo ol ke la hejtisto lacigu la sinjorojn tiom, ke ili iom post
iom perdu sian klaran juĝkapablon, kiun Ŝubalo devis timi antaŭ ĉio. Ĉu li, kiu staris certe
jam longe antaŭ la pordo, ne frapis nur en la momento, kiam pro la flanka demando de la
sinjoro li rajtis esperi, ke la hejtisto estas likvidita?

Ĉio estis klara kaj ja ankaŭ de Ŝubalo kontraŭvole estis tiel prezentita, sed al la sinjoroj
oni devis ĝin montri alie, ankoraŭ pli palpeble. Ili bezonis skuadon. Do, Karlo, rapide, uzu
nun almenaŭ la tempon, antaŭ ol la atestantoj aperas kaj ĉion inundas!

Sed ĵus la ŝipestro faris ĉesigan mansignon al Ŝubalo, kiu sekve de tio tuj - ĉar lia
afero ŝajnis prokrastita por momento - flankenpaŝis kaj kun la servisto, kiu estis tuj aliĝinta al
li, komencis mallaŭtan konversacion, ĉe kiu ne mankis flankrigardoj al la hejtisto kaj Karlo
samkiel plej konvinkitaj manmovoj. Ŝubalo ŝajnis tiel ekzerci sian venontan grandan
paroladon.

“Ĉu vi ne volis ion demandi al la juna homo, sinjoro Jakobo?” diris la ŝipestro dum
ĝenerala silento al la sinjoro kun la bambubastoneto.

“Ja certe,” respondis tiu, dankante per kliniĝeto pro la atento. Kaj poste ree demandis
al Karlo: “Kiel vi do nomiĝas?”

Karlo, kiu kredis, ke estus en la intereso de la granda ĉefa afero, se tiu incidenco de la
obstina demandanto estus rapide finita, respondis mallonge, sen, kiel estis lia kutimo,
prezenti sin per montro de sia pasporto, kiun li unue devintus serĉi: “Karlo Rosmano”.
“Sed”, diris la per Jakobo alparolita kaj retropaŝis unue preskaŭ nekredeme ridetante.
Ankaŭ la ŝipestro, la ĉefkasisto, la ŝipoficiro, ja eĉ la servisto montris klare supermezuran
ekmiron pro la nomo de Karlo. Nur la sinjoroj de la havenadministrejo kaj Ŝubalo kondutis
indiferente.

“Sed”, ripetis sinjoro Jakobo kaj alpaŝis Karlon per iom rigidaj paŝoj, “tiam mi estas ja
via onklo Jakobo kaj vi estas mia kara nevo. Mi do antaŭsentis tion la tutan tempon!” li diris
direkte al la ŝipestro, antaŭ ol brakumi kaj kisi Karlon, kiu lasis ĉion okazi mute.
“Kiel Vi nomiĝas?” demandis Karlo, post kiam li sentis sin maltenata, certe tre ĝentile,
sed absolute senemocie kaj klopodis pritaksi la ontajn sekvojn de tiu nova okazaĵo por la
hejtisto. Provizore nenio indikis, ke Ŝubalo povis profiti el tiu afero.

“Komprenu do, junulo, vian bonŝancon”, diris la ŝipestro, kiu per la demando de Karlo
kredis lezita la personan dignon de sinjoro Jakobo, kiu estis turninta sin al la fenestro,
evidente por ne devige montri al la aliaj sian ekscititan vizaĝon, kiun li krome tuŝetis per
poŝtuko. “Estas senatoro Edvardo Jakobo, kiu konatigis sin al vi kiel via onklo. Nun
atendas vin, ja certe tute kontraŭ viaj ĝisnunaj atendoj, brila kariero. Provu tion kompreni tiom
bone kiom eblas en la unua momento, kaj regu vin!”

“Estas vere, ke mi havas onklon en Ameriko”, diris Karlo direkte al la ŝipestro, “sed se
mi bone komprenis, Jakobo estas nur la familia nomo de la sinjoro senatoro.”
“Tiel estas”, diris la ŝipestro atendoplene21.

“Nu, sed mia onklo Jakobo, kiu estas la frato de mia patrino, nomiĝas Jakobo per sia
baptonomo, dum lia familia nomo devus esti sama kiel tiu de mia patrino, kiu naskiĝe estis
Bendelmajro.”

“Sinjoroj!” kriis la senatoro, kiu de sia ripozposteno ĉefenestra vigle revenis, kun rilato
al la klarigo de Karlo. Ĉiuj, escepte de la havenoficistoj, ekridegis, iuj kvazaŭ kortuŝitaj, aliaj
nepenetreble.

“Tiom ridige ja tute ne estis, kion mi diris”, pensis Karlo.

“Sinjoroj”, ripetis la senatoro, vi partoprenas kontraŭ mia volo kaj kontraŭ via volo ĉe
eta familisceno22, kaj pro tio mi ne povas alie ol doni al vi klarigon, ĉar, kiel mi kredas, nur la
sinjoro ŝipestro - tiu mencio sekvigis reciprokan kliniĝon - estas komplete informita.”

“Nun mi devas vere atenti pri ĉiu vorto”, diris Karlo al si kaj ĝojis rimarkante ĉe flanka
rigardo, ke en la figuron de la hejtisto la vivo ekrevenis.

“Mi vivas dum la tutaj longaj jaroj de mia usona restado - la vorto restado tamen
malbone taŭgas por usona civitano, kiu mi estas tutanime - dum ĉiuj ĉi longaj jaroj do mi vivas
komplete dise de miaj eŭropaj parencoj, pro kialoj, kiuj unue ne konvenas ĉi tie kaj kiujn
rakonti due min vere tro emociigus. Mi eĉ timas la momenton, en kiu mi eble estos devigata
rakonti ilin al mia kara nevo, ĉe kio bedaŭrinde ne eblus eviti klaran vorton pri liaj gepatroj kaj ilia
anaro23.”

“Tiu estas mia onklo, nenia dubo”, diris al si Karlo kaj aŭskultis, “verŝajne li ŝanĝigis sian
nomon.”

“Mi kara nevo estas nun de siaj gepatroj - ni diru nur la vorton, kiu vere nomas la
aferon - simple malaperigita, kiel oni ĵetas katon antaŭ la pordon, kiam ĝi ĝenas. Mi tute ne
volas belŝajnigi kion faris mia nevo, pro kio li estis tiom punata, sed lia kulpo estas tia, ke la
simpla ago nomi ĝin jam entenas sufiĉan senkulpigon.”

“Tio sonas bone”, pensis Karlo, “sed mi ne volas, ke li rakontu ĝin al ĉiuj. Cetere li ja
ankaŭ ne povas scii ĝin. De kie do?”

“Li nome”, daŭrigis la onklo kaj apogis sin per etaj kliniĝoj sur la bambubastoneton
antaŭ si enpremitan, per kio li fakte atingis forigi de la afero la nenecesan solenecon, kiun ĝi
alie nepre havintus, “li nome de servistino, Johana Brumo, proksimume 35-jara persono, estis
delogita. Per la vorto “delogita” mi tute ne volas aflikti mian nevon, sed ja malfacilas trovi alian
same trafan vorton.”

Karlo, kiu jam sufiĉe proksimiĝintis al la onklo, ĉi tie returnis sin por delegi la impreson
de la rakonto ĉe la vizaĝoj de la ĉeestantoj. Neniu ridis, ĉiuj aŭskultis pacience kaj serioze.
Fine oni ja ankaŭ ne ridas pri nevo de senatoro ĉe la unua okazo, kiu prezentiĝas. Pli ĝuste
oni povintus diri, ke la hejtisto, eĉ se nur iomete, alridetis Karlon, sed tio kiel nova vivosigno
estis unue ĝojiga kaj due senkulpiga, ĉar Karlo en la kabino, el tiu afero, kiu nun fariĝis tiel publika,
volintis fari apartan sekreton.

(...)

“Nun tiu Brumulino24, daŭrigis la onklo, “ricevis infanon de mia nevo, sanan knabon, kiu
bapte ricevis la nomon Jakobo, sendube pro penso pri mia modesta persono, kiu, eĉ en la nur
tute flankaj mencioj de mia nevo, certe multe impresis la knabinon. Bonŝance, diras mi. Pro tio,
ĉar la gepatroj por eviti la pagon de alimento aŭ alian skandalon, kiu ĝisatingus ilin - mi konas,
kiel mi devas emfazi, nek la tieajn leĝojn nek la aliajn kondiĉojn de la gepatroj - ĉar ili do por eviti
alimentopagon kaj la skandalon, transportigis sian filon, mian karan nevon, al Ameriko, per
senrespondece nesufiĉa provizo, kiel oni vidas, la knabo do, sen la ankoraŭ en Ameriko vivaj
signoj kaj mirakloj, povante kalkuli nur pri sia propra forto, certe tuj putrus
25 jam en iu strateto de
la Novjorka haveno, se tiu servistino en al mi adresita letero, kiu post longaj erarvojaĝoj
antaŭhieraŭ venis en mian posedon, ne estus min informinta pri la tuta historio enklude
26
personpriskribon
27 de mia nevo kaj prudente ankaŭ kun la nomo de la ŝipo. Se mi celintus,
sinjoroj, distri vin, mi certe povus laŭtlegi kelkajn teksterojn de tiu letero” - li elpoŝigis du egajn
dense surskribitajn leterfoliojn kaj svingis ilin. Ĝi certe ne maltrafus efikon, ĉar ĝi estas skribita
kun iom simpla, kvankam ĉiam bonintenca ruzeco kaj kun multe da amo al la patro de la infano.
Sed mi volas nek distri vin pli ol necese por la klarigo de la afero - nek por la akcepto eble tuŝi
ankoraŭ eblajn sentojn de mia nevo, kiu, se li emos, legu ĝin en la trankvilo de sia lin jam
atendanta ĉambro, por sia instruo.”

Sed Karlo ne havis sentojn por tiu knabino. En la ĥaoso28 de ĉiam pli cedanta pasinteco ŝi sidis
en sia kuirejo apud la ŝranko, sur kies platon ŝi apogis siajn kubutojn. Ŝi rigardis lin, kiam li de
tempo al tempo venis en la kuirejon por preni glason da akvo por sia patro aŭ por plenumi ian
komision de sia patrino. Kelkfoje ŝi skribis leteron en la komplika pozicio flanke de la kuireja
ŝranko kaj ĉerpis la ideojn de la vizaĝo de Karlo. Kelkfoje ŝi tenis la okulojn per la mano kovritaj,
tiam nenia alparolo atingis ŝin. Kelkfoje ŝi genuis en sia mallarĝa ĉambreto apud la kuirejo kaj
preĝis al ligna kruco; Karlo observis ŝin tiam nur diskrete, preterpasante, tra la fendo de la
iomete malfermita pordo. Kelkfoje ŝi petolis tra la kuirejo kaj retrosaltis, ridante kiel sorĉistino,
kiam Karlo krucis ŝian vojon. Kelkfoje ŝi fermis la kuirejan pordon, kiam Karlo estis enirinta, kaj
tenis la klinkon tiom longe en la mano, ĝis li postulis foriri. Kelkfoje ŝi venigis por li aĵojn, kiujn li
tute ne volis havi, kaj premis ilin silente en la manojn. Sed iam ŝi diris “Karlo” kaj kondukis lin,
kiu ankoraŭ miris pri la alparolo, grimace suspirante en sian ĉambreton, kiun ŝi ŝlosis.
Gorĝopreme ŝi brakumis lian kolon kaj dum ŝi petis lin senvestigi ŝin, en la realo ŝi senvestigis
lin kaj kuŝigis lin en sian liton, kvazaŭ ŝi volus ekde nun lin lasi plu al neniu kaj lin karesi kaj flegi
ĝis la fino de la mondo. “Karlo, ho vi mia Karlo!” ŝi kriis, kvazaŭ ŝi vidus kaj konfirmus lin sia
posedaĵo, dum li vidis absolute nenion kaj sentis sin malbonfarte en la multa varma litaĵo, kiun ŝi
ŝajnis amasiginta aparte por li. Poste ŝi kuŝiĝis ankaŭ al li kaj volis ekscii iajn sekretojn de li, sed
li povis diri neniujn kaj ŝi koleriĝis ŝerce aŭ serioze, skuis lin, aŭskultumis lian koron, ofertis sian
bruston por sama aŭskultumado, sed ne sukcesis farigi tion al Karlo, premis sian nudan ventron
al lia korpo, serĉis per la mano, tiel naŭze, ke Karlo elskuis kapon kaj kolon el la kusenoj, inter
liaj gamboj,
29 poste puŝis la ventron kelkajn fojojn kontraŭ li, - al li ŝajnis, kvazaŭ ŝi estus parto de
li mem kaj eble pro tio ekregis lin terura senhelpeco. Plorante li fine venis post multaj
reviddeziroj ŝiaflankaj en sian liton.
30 Tio estis ĉio kaj tamen la onklo sciis fari el tio grandan
historion. Kaj la kuiristino estis do pensinta pri li kaj informinta la onklon pri lia alveno. Tio estis
bele farita de ŝi kaj iam li certe rekompencos ŝin.

“Kaj nun,” kriis la senatoro, “mi volas aŭdi de vi malkaŝe, ĉu mi estas via onklo aŭ ne.”
“Vi estas mia onklo,” diris Karlo kaj kisis lian manon kaj pro tio estis kisata sur la frunto.
“Mi tre ĝojas, ke mi renkontis vin, sed vi eraras kredante ke miaj gepatroj parolas nur malbone
pri vi. Sed ankaŭ aparte de tio troviĝis en via parolado kelkaj eraroj, tio estas, mi pensas, ke en
la realo ne ĉio okazis tiel. Sed de ĉi tie vi ja vere ankaŭ ne povas tiel bone prijuĝi la aferojn, kaj
mi krome kredas, ke ne aparte malutilos, se la sinjoroj pri detaloj de afero, kiu ja ne povas multe
interesi ilin, estas informitaj iomete malĝuste.”

“Bone dirite,” diris la senatoro, kondukis Karlon antaŭ la videble kunsentantan ŝipestron
kaj demandis: “Ĉu mi ne havas bonegan nevon?”

“Mi feliĉas,” diris la ŝipestro kun kliniĝo, kian sukcesas nur militiste formitaj homoj, “ekkoni
vian nevon, sinjoro senatoro. Estas aparta honoro por mia ŝipo, ke ĝi povis esti la loko de tia
renkontiĝo. Sed la vojaĝo en la interferdeko estis ja certe tre kruda, ja kiu povas scii, kiun oni tie
kunprenas. Nu, ni faras ĉion eblan por faciligi la vojaĝon al la homoj en la interferdeko, multe pli
ekzemple ol la Amerikaj linioj, sed fari el tia vojaĝo plezuron, tion ni tamen ankoraŭ ne sukcesis.”
“Ĝi ne malutilis al mi,” diris Karlo.

“Ĝi ne malutilis al li!” ripetis laŭtride la senatoro.

“Nur mian valizon mi timas esti perd-” kaj per tio li ekmemoris pri ĉio okazinta kaj ankoraŭ
farenda, rigardis ĉirkaŭ si kaj vidis ĉiujn ĉeestantojn, mutaj pro respekto kaj miro sur iliaj
antaŭaj lokoj, la okulojn direktitaj sur lin. Nur ĉe la havenoficistoj oni vidis - tiom, kiom iliaj
severaj, memkontentaj vizaĝoj permesis enrigardon, la bedaŭron esti venintaj je tiom
malkonvena horo, kaj la poŝhorloĝo, kiun ili nun havis antaŭ si, estis verŝajne pli grava por ili ol
ĉio okazanta en la ĉambro kaj eble ankoraŭ povanta okazi.

La unua, kiu post la ŝipestro esprimis sian kunsenton, estis kurioze la hejtisto. “Mi kore
gratulas vin,” diris li kaj skuis al Karlo la manon, per kio li volis ankaŭ esprimi ion rekonan. Kiam
li poste per la sama alparolo volis turni sin al la senatoro, tiu retropaŝis, kvazaŭ la hejtisto per tio
transpaŝus siajn rajtojn; la hejtisto ankaŭ tuj delasis.

Sed la aliaj nun konsciiĝis pri kio estis farenda, kaj tuj faris ĥaoson ĉirkaŭ Karlo kaj la
senatoro. Tiel okazis, ke Karlo ricevis gratulon eĉ de Ŝubalo, akceptis kaj dankis pro ĝi. Laste
en la reestiĝinta silento alpaŝis la havenoficistoj kaj diris du anglajn vortojn, kio efikis ridinde.
La senatoro estis ĝuste en la humoro por plene ĝui la plezuron, memorigi al si kaj por la
aliaj flankajn momentojn, kio kompreneble ne nur estis tolerata de ĉiuj, sed akceptata kun
intereso. Tiel li atentigis pri tio, ke la plej rimarkindajn trajtojn por la rekono de Karlo, menciitajn
en la letero de la kuiristino, li estis skribinta en sian notlibron por eble necesa tuja uzo. Nu, kaj
dum la neeltenebla babilaĉado de la hejtisto li estis elpoŝiginta la notlibron kun neniu alia celo ol
por distriĝi provante lude kompari la kompreneble ne detektive ĝustajn observojn de la kuiristino
kun la aspekto de Karlo. “Kaj tiel oni trovas sian nevon!” li konkludis en tono, kvazaŭ li volis
refoje ricevi gratulojn.

“Kio okazos nun al la hejtisto?” demandis Karlo pretere de la lasta rakonto de la onklo. Li
kredis en sia nova pozicio, ke ĉion, kion li pensas, li povas ankaŭ elparoli.

“Al la hejtisto okazos, kion li meritas,” diris la senatoro, “kaj kion la sinjoro ŝipestro
konsideras bona. Mi kredas, ke ni estas plene kaj superplene teditaj de la hejtisto, kaj ĉiu el la
ĉeestantaj sinjoroj konsentos kun mi.”

“Tio do ne gravas, ĉe afero de justeco,” diris Karlo. Li staris inter la onklo kaj la ŝipestro
kaj kredis, eble influata de tiu pozicio, havi la decidon en siaj manoj.

Kaj tamen la hejtisto ŝajnis nenion plu esperi por si. La manojn li tenis duone en la
pantalonzono, kiu per liaj nervozaj movoj aperis kun strio de figurdesegnita ĉemizo. Tio neniel
ĝenis lin; li estis plendinta sian tutan aflikton, nun oni vidu ankaŭ tiujn pecojn kiujn li havis
surkorpe, kaj poste oni forportu lin. Li imagis, ke la servisto kaj Ŝubalo, kiel la du ĉi tie range plej
malsupraj, devus fari al li la lastan servon. Ŝubalo tiam havos pacon kaj ne plu freneziĝos, kiel
esprimis sin la ĉefkasisto. La ŝipestro povus dungi nur rumanojn, ĉie oni parolus rumane, kaj
tiam eble ĉio irus vere multe pli bone. Neniu hejtisto plu babilus en la ĉefkasejo, nur lian lastan
babiladon oni konservos en agrabla memoro, ĉar ĝi, kiel la senatoro eksplicite deklaris, rekte
kaŭzis la rekonon de la nevo. Tiu nevo cetere provis antaŭe utili al li kaj pro tio por lia servo ĉe la
rekonado jam longe antaŭe faris sufiĉan dankon; la hejtisto tute ne pensis nun akoraŭ postuli ion
de li. Kaj aparte de tio, se li ja estis la nevo de la senatoro, li pro tio ankoraŭ delonge ne estis
ŝipestro, sed el la buŝo de la ŝipestro fine venos la aĉa vorto. - Konforme al sia opinio, la hejtisto
ankaŭ ne provis rigardi al Karlo, sed bedaŭrinde en tiu ĉambro de malamikoj ne troviĝis alia
restejo por liaj okuloj.

“Ne miskomprenu la situacion,” diris la senatoro al Karlo, “eble temas pri afero de justeco,
sed samtempe pri afero de disciplino. Ambaŭ kaj precipe la lasta submetiĝas al la juĝado de la
sinjoro ŝipestro.”

“Tiel estas,” murmuris la hejtisto. Kiu tion rimarkis kaj komprenis, ridetis kun stranga
sento.

“Ni tamen la sinjoron ŝipestron en liaj oficaj taskoj, kiuj certe ĝuste ĉe la alveno en
Novjorko nekredeble amasiĝas, krome jam tiom malhelpis, ke estas plej urĝa tempo por ni
forlasi la ŝipon, por ne aldone per ia absolute malnecesa enmiksiĝo fari eventon el tiu malgrava
kverelado de du maŝinistoj. Cetere mi perfekte komprenas vian agmanieron, kara nevo, sed
ĝuste tio donas al mi la rajton, urĝe forkonduki vin de ĉi tie.

“Mi tuj surakvigos boaton por vi,” diris la ŝipestro, sen, je la miro de Karlo, kontraŭmeti eĉ la
plej etan obĵeton al la vortoj de la onklo, kiuj ja sendube kompreneblis kiel memhumiliĝo de la
onklo. La ĉefkasisto urĝege hastis al la skribtablo kaj telefonis la ordonon de la ŝipestro al la
ĉefserĝento
31.

“La tempo jam urĝas,” diris al si Karlo, “sed sen ofendi ĉiujn, mi povas nenion fari. Mi do
ne povas nun forlasi la onklon, post kiam li apenaŭ retrovis min. La ŝipestro estas ja ĝentila, sed
tio estas jam ĉio. Ĉe la disciplino ĉesas lia ĝentilo, kaj la onklo certe parolis tute laŭ lia gusto.
Kun Ŝubalo mi ne volas paroli, mi eĉ bedaŭras, ke mi donis al li la manon. Kaj ĉiuj aliaj ĉi tie
estas ventumaĵo.”

Kaj en tiaj pensoj li malrapide iris al la hejtisto, tiris lian dekstran manon el la zono kaj
tenis ĝin lude en la sia. “Kial do vi nenion diras?” demandis li. “Kial vi ĉion toleras?”
La hejtisto nur sulkigis la frunton, kvazaŭ li serĉus la esprimon por tio, kion li estis dironta.

Cetere li rigardis malsupren al la mano de Karlo kaj al la sia.
“Al vi ja okazis maljusto, kiel al neniu sur la ŝipo, tion mi precize scias.” Kaj Karlo tiris siajn
fingrojn alen kaj reen inter la fingroj de la hejtisto, kiu ĉirkaŭrigardis kun brilantaj okuloj, kvazaŭ
okazus al li delico, kiun neniu bonvolu kontraŭi.

“Sed vi devas defendi vin, diri jes kaj ne, alie la homoj ja ne havas ideon pri la vero. Vi
devas promesi al mi, ke vi sekvos tion, ĉar mi mem, tion mi timas kun multa kaŭzo, tute ne plu
povos helpi vin.” Kaj Karlo nun ploris, dum li kisis la manon de la hejtisto, kaj prenis la
sulkoplenan, preskaŭ senvivan manon kaj premis ĝin al siaj vangoj, kvazaŭ trezoron, kiun oni
devas rezigni. - Sed jen jam la onklo senatoro ĉe lia flanko kaj tiris lin, kvankam nur per la plej
eta forto, for.
32

“La hejtisto ŝajnas vin ensorĉinta,” diris li kaj rigardis kompreneme trans la kapon de Karlo
al la ŝipestro. “Vi sentis vin forlasita, tiam vi renkontis la hejtiston kaj nun estas dankema al li, tio
estas ja tute laŭdinda. Sed faru tion, jam pro komplezo al mi, ne ĝisekstreme kaj lernu kompreni
vian pozicion.”

Antaŭ la pordo estiĝis bruado, oni aŭdis kriojn kaj estis eĉ, kvazaŭ iu estus brutale ĵetita
kontraŭ la pordon. Maristo eniris, iom neglektite, kaj portis knabinan antaŭtukon. “Ekstere estas
homoj,” kriis li kaj foje puŝis ĉirkaŭ si per la kubuto, kvazaŭ li estus ankoraŭ en la prema
homamaso. Fine li konsciiĝis kaj volis saluti antaŭ la ŝipestro, jen li rimarkis la knabinan
antaŭtukon, deŝiris ĝin, ĵetis ĝin teren kaj kriis: “Estas ja naŭze, jen ili metis al mi knabinan
antaŭtukon.” Sed poste li kunklakis la kalkanumojn kaj salutis. Iu provis ridi, sed la ŝipestro diris
severe: “Tion mi nomas bonan humoron. Kiu do estas ekstere?”

“Estas miaj atestantoj,” diras Ŝubalo antaŭpaŝante, “mi petas humile pardonon pro ilia
nekonvena konduto. Kiam la homoj havas la marvojaĝon post si, ili estas kelkfoje kvazaŭ
frenezaj.”

“Tuj envoku ilin!” ordonis la ŝipestro kaj turnante sin tuj al la senatoro li diris kompleze,
sed rapide: “Havu nun la bonecon, estimata sinjoro senatoro, sekvi kun via nevo tiun mariston,
kiu kondukos vin en la boaton. Mi ja ne bezonas diri, kian plezuron kaj kian honoron la persona
konatiĝo kun vi, sinjoro senatoro, kaŭzis al mi. Mi ŝatus nur trovi baldaŭan okazon por repreni
kun vi, sinjoro senatoro, nian interrompitan interparoladon pri la cirkonstancoj de la usona ŝiparo
kaj tiam eble denove en tiu agrabla maniero, kiel hodiaŭ, esti interrompataj.”

“Provizore sufiĉas al mi tiu unu nevo,” diris la onklo ride. “Kaj nun prenu mian plejan
dankon por via afableco kaj fartu bone. Cetere ne estus tiom maleble, ke ni” - li premis Karlon
kore al si - “ĉe nia venonta vojaĝo Eŭropen povus kuniĝi eble por iom pli longa tempo kun vi.”
“Tio kore ĝojigus min,” diris la ŝipestro. La du sinjoroj skuis reciproke la manojn, Karlo
povis nur mute kaj supraĵe etendi la manon al la ŝipestro, ĉar tiu estis jam okupita de la eble dek
kvin homoj, kiuj gvidate de Ŝubalo eniris kvankam iom ĝenite, tamen tre laŭte. La maristo petis
la senatoron rajtigi lin antaŭiri kaj poste dividis la amason por li kaj Karlo, kiuj facile pasis inter la
kliniĝantaj homoj. Ŝajnis, ke tiuj cetere bonanimaj homoj prenis la disputon de Ŝubalo kun la
hejtisto kiel ŝercon, kies ridindeco eĉ ne ĉesis antaŭ la ŝipestro. Karlo rimarkis inter ili ankaŭ la
kuirejan knabinon Lina, kiu, gaje okulumante al li, metis al si la antaŭtukon ĵetitan de la maristo,
ĉar ĝi estis ŝia.

Plu sekvante la mariston ili forlasis la oficejon kaj flanke eniris en etan irejon, kiu kondukis
ilin post kelkaj paŝoj al pordeto, de kiu mallonga ŝtuparo kondukis al la boato, kiu estis preparita
por ili. La maristoj en la boato, en kiun ilia gvidanto tuj saltis per unu sola salto, leviĝis kaj salutis.
La senatoro estis admonanta Karlon malsupreniri singardeme, kiam Karlo ankoraŭ sur la plej
alta ŝtupo ekploregis. La senatoro metis la dekstran manon sub la mentono de Karlo, tenis lin
firmpremite al si kaj karesis lin per la maldekstra mano. Tiel ili malsupreniris ŝtupon post ŝtupo
malrapide kaj intime ligitaj, eniris la boaton, kie la senatoro elektis por Karlo bonan lokon ĝuste
vidalvide de si. Laŭ signo de la senatoro la maristoj puŝe deŝipiĝis kaj estis tuj en plena laboro.
Ili estis apenaŭ kelkajn metrojn dise de la ŝipo, kiam Karlo neatendite malkovris, ke ili troviĝis ĝuste
ĉe tiu flanko de la ŝipo, kien montris la fenestroj de la ĉefkasejo. Ĉiuj tri fenestroj estis okupitaj
de Ŝubalaj atestantoj, kiuj plej amike salutis kaj mansvingis, eĉ la onklo dankis34, kaj maristo
faris la artaĵon, sen vere interrompi la regultaktan remadon, ĵeti fingrokison supren. Vere estis,
kvazaŭ ne plu ekzistus hejtisto.
35 Karlo ekrigardis pli precize la onklon, kun kies genuoj la liaj
preskaŭ tuŝiĝis, kaj venis al li duboj, ĉu tiu viro iam povus anstataŭi al li la hejtiston. Krome la
onklo evitis lian rigardon kaj direktis la vidon al la ondoj, kiuj ŝanceliĝis ĉirkaŭ ilia boato.

 

stato de finiteco
estigo: 1999
lasta kontrollegado kun korektoj: 2001-11-22
kontrollegado de la
kontrollegado de la
finredakto:
kopirajto pri la traduko © 2001

Notoj


1. senŝarŝanta, senŝarĝa ???

2. ĉu tiu esprimo internacie kompreneblas?
3. ???
4. einen kleinen Vorgiebel:
5. Schiffseinrichtung
6. ausheben (laŭ Krause)
7. über den großen Betrieb (ankaŭ. hommovi…o, entrepreno
8. -is, -as ???
9. exzerpierten, do eble:

10. ĉu eble: Tuj for el la ĉambro! ???

11. ne estus decidinta, ne decidintus !!! ???
12. eingelernten Stimmführer:
13. was manches befürchten ließ: kio estis malbonaŭgure; kio malbonaŭguris
14. geistesabwesend: spiritforeste
15. überschwemmt: ree superakvigitaj
16. ion alian! ???
17. kontraŭ li !!! ???
18. ĉu prefere: kontraŭ si/li? (regulo: si rilatas al la subjekto de la koncerna finita verbo - sed ĉi
      participo = finita verbo??)

19. zu seinem Schrecken: je sia teruro? ektime, ektimigite – je sia ŝoko, kun ŝoko, ŝokite
20. noch handgreiflicher: ankoraŭ pli evidente, konvinke (tiel en Krause, io same konkreta mankas tie)
21. erwartungsvoll: ĉi tie eble esper(o)plene?
22. Familienszene: ĉu prefere familidisputo ?
23. Anhang: ĉu prefere (famili-) anoj?

24. Nun hat diese Brummer ...
25. verkommen - pereinta (umgekommen); putrinta

26. enklud- = inkluziv-; elklud- = ekskluziv-
27. ĉu vere n-formo ĉi tie??
28. Im Gedränge ...
29. Modela frazparto Kafkeca: naŭzas ne la gamboj, sed ŝia mano; krome, “inter liaj gamboj” estas
     ĉi tie la kulmina malkovro de la sekreto.

30. modela frazo kafka!
31. Bootsmeister
32. Tipe kafka frazo: "Und zog ihn, wenn auch nur ..., fort" [kaj tiris lin, kvankam nur per la plej
      eta forto, for.) - tamen eble pli bone redonebla per "kaj tiris lin for, kvankam nur per la plej eta forto."

33. engverbunden
34. eble prefere: reciprokis
35. Es war wirklich, als gäbe es keinen Heizer mehr.

reen al Kafko

 

da Sans Unicode"'>
26. enklud- = inkluziv-; elklud- = ekskluziv-
27. ĉu vere n-formo ĉi tie??
28. Im Gedränge ...
29. Modela frazparto Kafkeca: naŭzas ne la gamboj, sed ŝia mano; krome, “inter liaj gamboj” estas
     ĉi tie la kulmina malkovro de la sekreto.

30. modela frazo kafka!
31. Bootsmeister
32. Tipe kafka frazo: "Und zog ihn, wenn auch nur ..., fort" [kaj tiris lin, kvankam nur per la plej
      eta forto, for.) - tamen eble pli bone redonebla per "kaj tiris lin for, kvankam nur per la plej eta forto."

33. engverbunden
34. eble prefere: reciprokis
35. Es war wirklich, als gäbe es keinen Heizer mehr.

reen al Kafko