Franco Kafko

Fratomurdo

Estas pruvite, ke la murdo okazis tiumaniere:

Ŝmaro, la murdinto, posteniĝis proksimume je la naŭa vespere en la lunklara nokto ĉe tiu stratangulo, kie
Vezo, la viktimo, el la strato, en kiu troviĝis lia oficejo, devis transiri al tiu strato, en kiu li loĝis.

Malvarma noktaero, ĉiun tremiganta. Sed Ŝmaro portis nur maldikan bluan vestaĵon; la jaketo estis
krom tio malbutonita. Li ne sentis malvarmon; cetere li estis ĉiam moviĝanta. La murdilon, duone bajoneto,
duone kuirtranĉilo, li tenis tute nudan ĉiam firme en la pugno. Rigardis la tranĉilon kontraŭ la lunlumo; la
klingo ekbrilis; ne sufiĉe por Ŝmaro; li batis ĝin kontraŭ la pavimaj brikoj, ke fajreris; eble tion pentis; kaj por
kompensi la damaĝon, li tiris la klingon violonarĉe sur la botoplando, dum li, stare sur unu gambo,
antaŭkline, samtempe aŭskultis la tranĉilan sonon ĉe sia boto, samtempe aŭskultis en la fataloplenan
flankstraton.

Kial ĉion ĉi toleris la privatulo Palaso, kiu proksime el sia fenestro en la dua etaĝo ĉion observis? Konu la
homnaturon! La kolumon levinte, la negliĝoveston zoninte ĉirkaŭ la larĝa ventro, kapskue, li rigardis
malsupren.

Kaj kvin domojn diste, diagonale transe de li, sinjorino Vezo, kun la vulpopelto super sia noktĉemizo,
elrigardis por sia edzo, kiu hodiaŭ nekutime longe malfruiĝis.

Fine eksonas la pordosonorilo antaŭ la oficejo de Vezo, tro laŭte por pordosonorilo, super la urbon, al la
ĉielo, kaj Vezo, la diligenta noktlaboristo, tie eldomiĝas, el ĉi tiu strato ankoraŭ nevideble, anoncite nur de la
sonorilsigno; tuj la pavimo nombras liajn trankvilajn paŝojn.

Palaso ege antaŭkliniĝas: li devas nenion preteratenti. Sinjorino Vezo fermas, trankviligite de la sonorilo,
tinte sian fenestron. Sed Ŝmaro surgenuiĝas; ĉar li havas momente ne aliajn nudaĵojn, li premas nur vizaĝon
kaj manojn kontraŭ la ŝtonojn; kie ĉio frostas, ardas Ŝmaro.

Ĝuste ĉe la limo disiganta la stratojn, Vezo haltas, nur per la bastono li apogas sin en la alian straton.
Kaprico. La noktoĉielo lin logis, la malhelbluo kaj la oreco. Nescie li rigardas ĝin, nescie li glatigas la hararon

sub la levita ĉapelo; nenio tie alte kuniĝas por montri al li la plej proksiman estonton; ĉio restas ĉe sia
sensenca, neesplorebla loko. En si mem tre normale, ke Vezo pluiras, sed li iras en la tranĉilon de Ŝmaro.

“Vezo!” krias Ŝmaro, sur la piedpintoj, la brakon etendita, la tranĉilon akre malaltigita, “Vezo! Vane atendas
Julia!” Kaj dekstre en la kolon kaj maldekstre en la kolon kaj trie profunde en la ventron pikas Ŝmaro.
Akvoratoj, distranĉataj, donas similan sonon kiel Vezo.

“Farite”, diras Ŝmaro kaj ĵetas la tranĉilon, la superfluan sangan balaston, kontraŭ la apudan domfasadon.
“Beato de murdo! Malpeziĝo, faciliĝo per la fluo de fremda sango! Vezo, olda noktombro, amiko,
bierejkamarado, vi disfluas en malluma stratogrundo. Kial vi ne estas simple sangoplena veziko, ke mi sur vi
eksidu kaj vi tute malaperu. Ne ĉio plenumiĝas, ne ĉiuj flororevoj maturiĝis, via peza restaĵo kuŝas tie, jam
nealirebla al ia paŝo. Kial la muta demando, kiun vi per tio starigas?”

Palaso, en sia ventro ĉion venenan vomglutante, staras en sia du-ale malfermiĝanta dompordo. “Ŝmaro!
Ŝmaro! Ŝmaro! Ĉion mi rimarkis, nenion preteratentis.” Palaso kaj Ŝmaro ekzamenas unu la alian. Palason tio
kontentigas, la alia ne venas al konkludo.

Sinjorino Vezo kun popolamaso ĉe ambaŭ siaj flankoj alkuras kun vizaĝo pro hororo tute maljuniĝinta. La
pelto malfermiĝas, ŝi falas super Vezon, la noktĉemizvestita korpo apartenas al li, la super la geedza paro
kvazaŭ tomba razeno fermiĝanta pelto apartenas al la amaso.

Ŝmaro, kun peno retenante la lastan vomemon, la buŝon premita kontraŭ la ŝultro de la ĝendarmo, kiu
facilpiede forkondukas  lin.

 

stato de finiteco
estigo: 1995
lasta kontrollegado kun korektoj: 2001-11-21
kontrollegado de la
kontrollegado de la
finredakto:

Jen kelkaj petoj al la leganto:

1. Tiu ĉi traduko bezonas unue kontrollegadon, prefere de negermanlingvano, por elsarki diversajn erarojn
     kaj ankaŭ beble germanismojn internacie ne kompreneblajn. Tio ne koncernas stilajn apartaĵojn nekutimajn,
     sed internacie kompreneblajn.

2. La teksto bezonas krome kontrollegadon de germanlingvanoj, kiuj komparu ĝin kun la originalo por anstataŭigi
    erarajn, malprecizajn kaj mallertajn ekvivalentojn.

Do, kara leganto, se vi sentas vin kompetenta pri tio kaj ema, bonvolu fari tiun laboron - bonvenas ankaŭ simplaj
atentigoj dum legado. Se viaj konsiloj aŭ atentigoj estos akceptitaj, via laboro estos kompreneble menciita
kun via nomo.

Konsilojn por plibonigi la tradukon bv. ĉi-tien: vilhelmo@multimedia.com


Kopirajto pri la traduko ©2000


reen al Kafko

e='font-family:Arial;color:navy'>

reen al Kafko