Estis
somere, varmega tago. Mi preterpasis hejmvoje kun mia fratino ĉe bienpordego.
Mi ne scias, ĉu ĝi pro petolemo frapis ĉe la pordego aŭ por distriteco aŭ ĉu ŝi
nur minacis per la pugno kaj tute ne frapis. Cent metrojn antaŭe ĉe la
maldekstriĝanta landstrato komencis la vilaĝo. Ni ne konis ĝin, sed tuj post la
unua domo elvenis homoj, amikece aŭ averte, mem ektimigitaj, klinitaj pro
ektimo. Ili montris al la bieno ĉe kiu ni preterpasis kaj memorigis nin pri la
frapo ĉe la pordego. Ili diris, ke la bienposedantoj akuzos nin, ke tuj
komencos la proceso. Mi estis tre trankvila kaj trankviligis ankaŭ la fratinon.
Verŝajne ŝi tute ne faris la frapon, kaj se ŝi farintus ĝin, nenie en la mondo
oni pro tio procesas. Mi provis tion komprenigi ankaŭ al la homoj ĉirkaŭ ni,
ili aŭskultis min, sed detenis sin je juĝo. Poste ili diris, ke ne nur mia
fratino, ankaŭ mi kiel frato estos akuzita. Mi kapjesis ridete. Ni ĉiuj
rerigardis al la bieno, kiel oni observas malproksiman fumonubon kaj atendas la
flamon. Kaj efektive, baldaŭ ni vidis rajdistojn enrajdi en la larĝe
malfermitan bienpordegon. Polvo leviĝis, vualis ĉion, nur la pintoj de la altaj
lancoj briletis. Kaj apenaŭ la trupo estis malaperinta en la bieno, ĝi ŝajnis
tuj turninta la ĉevalojn kaj estis survoje al ni. Mi forurĝigis mian fratinon,
mi reguligos ĉion sola. Ŝi rifuzis lasi min sola. Mi diris, ke ŝi tamen almenaŭ
alivestiĝu, por aperi en pli bona robo antaŭ la sinjoroj. Fine ŝi sekvis kaj
komencis la longan vojon hejmen. Jam la rajdistoj estis ĉe ni, ankoraŭ sur la
ĉevaloj ili demandis pri mia fratino. Ŝi momente ne estas ĉi tie, oni respondis
timeme, sed venos poste. La respondo estis akceptita preskaŭ indiferente;
gravis antaŭ ĉio, ke ili trovis min. Estis precipe du sinjoroj, la juĝisto,
juna, vigla viro, kaj lia silenta helpanto, nomita Asmano. Oni enirigis min en
la kampulan ĉambron. Malrapide, balancante la kapon, fingrumante ĉe la ŝelkoj,
mi ekiris sub la akraj rigardoj de la sinjoroj. Ankoraŭ mi kredis preskaŭ, ke
unu vorto sufiĉos por liberigi min, la urbanon, eĉ honore, el tiu kampularo.
Sed kiam mi estis trapaŝinta la sojlon de la ĉambro, la juĝisto, kiu estis
antaŭrapidiĝinta kaj jam atendis min, diris: "Tiun viron mi
kompatas". Sed estis sen ia dubo, ke per tio li ne celis mian nunan
staton, sed tion, kio okazos pri mi. La ĉambro similis pli al ĉelo de
malliberejo ol al kampula ĉambro. Grandaj ŝtonkaheloj, sombraj, tute nuda muro,
ie enmasonigite fera ringo, en la mezo io, kio estis duone tabulkuŝejo, duone
operacitablo.
Ĉu mi povos ankoraŭ gustumi alian aeron ol tiu de la malliberejo? Tio estas la
granda demando aŭ pli ĝuste, tio ĝi estus, se mi havus ankoraŭ ŝancon por
liberiĝo.