Malnova Folio

Ŝajnas, ke estas multo neglektita en la defendo de nia patrujo.

Ĝis nun ni ne multe atentis pri tio kaj daŭrigis nian laboron; la lastatempaj okazantaĵoj tamen zorgigas nin. Mi havas ŝuistan metiejon sur la placo antaŭ la imperiestra palaco. Tagiĝe apenaŭ malfermante mian magazenon, mi jam vidas la enirejojn de ĉiuj tie ĉi kuniĝantaj stratetoj okupitaj de armitoj. Tamen la soldatoj ne estas niaj, sed evidente nomadoj el la nordo. Iel, laŭ maniero por mi nekomprenebla, ili sukcesis alveni ĝis en la reĝurbon, kiu tamen estas tre malproksima de la limo. Ĉiukaze ili do estas tie; ŝajnas, ke ili ĉiumatene pliiĝas. Laŭ sia naturo ili kampadas sub libera ĉielo, ĉar loĝdomojn ili abomenas. Ili okupiĝadas pri akrigo de glavoj, pintigo de sagoj, pri ekzercoj surĉevalaj. El tiu trankvila, ĉiam zorgege purigata placo ili faris veran stalon. Ni ja provas foje elkuri el niaj magazenoj kaj forigi almenaŭ la plej aĉajn rubaĵojn, sed tio okazas ĉiam pli malofte, ĉar la penado estas senutila kaj krome submetas nin al la danĝero, iĝi sub la sovaĝajn ĉevalojn aŭ esti vundataj per iliaj vipoj. Paroli kun la nomadoj oni ne povas. Nian lingvon ili ne konas, ili apenaŭ havas propran. Inter si ili kompreniĝas simile al monedoj. Ĉiam denove oni aŭdas tiun monedan krion. Nia vivmaniero, niaj institucioj estas por ili tiom nekompreneblaj kiom egalaj. Sekve ili montriĝas malakceptaj ankaŭ al persigna lingvo. Elartikigu la makzelon kaj tordu la manojn el iliaj radikoj, ili tamen ne komprenas kaj neniam vin komprenos. Ofte ili faras grimacojn; tiam turniĝas la blanko de iliaj okuloj kaj ŝaŭmo ŝvelas el ilia buŝo, sed per tio ili volas nek ion diri nek timigi; ili faras ĝin, ĉar tio estas ilia maniero. Kion ili bezonas, ili prenas. Oni ne povas diri, ke ili uzas perforton. Antaŭ ilia preno oni paŝas flanken kaj lasas al ili ĉion. Ankaŭ el miaj provizoj ili prenis ne malmultajn bonajn pecojn. Tamen pri tio mi ne povas plendi, kiam mi ekzemple vidas, kiel okazas al la vidalvida buĉisto. Apenaŭ li enigas siajn varojn, kiam al li jam ĉio estas forŝirita kaj de la nomadoj forglutata. Ankaŭ iliaj ĉevaloj manĝas viandon; ofte rajdisto kuŝas apud sia ĉevalo kaj ambaŭ nutras sin el la sama viandpeco, ĉiu je unu ekstremaĵo. Tiu viandhakisto sentas timon kaj ne kuraĝas ĉesigi la liveradon de viando. Ni tamen komprenas tion, kolektas monon kaj subtenas lin. Se la nomadoj ne ricevus viandon, kiu scias, kion ili kapricus fari; tamen kiu scias, kion ili kapricos fari, eĉ ricevante viandon ĉiutage. Laste la buĉisto pensis, ke li povus ŝpari almenaŭ la penon de buĉado, kaj li liveris matene vivantan bovon. Tion li ne devas ripeti. Mi kuŝis certe plenan horon tute funde en mia metiejo plate surplanke, sub ĉiuj miaj vestaĵoj, kovriloj kaj kusenoj amasigitaj sur mi, nur por ke mi ne aŭdu la kriegon de la bovo, kiun ĉiuflanke alsaltis la nomadoj por elŝiri pecojn el ĝia varma viando per siaj dentoj. Jam delonge estis silente, kiam mi kuraĝis eliri; kiel drinkuloj ĉirkaŭ vinbarelo ili kuŝis lacaj ĉirkaŭ la bovaj restaĵoj. Ĝuste tiam mi kredis esti vidinta la imperiestron mem je fenestro de lia palaco; neniam alie li venas en tiujn eksterajn ĉambrojn, ĉiam li vivas nur en la plej interna ĝardeno; ĉi-foje tamen li staris, ĉiukaze tiel ŝajnis al mi, ĉe unu el siaj fenestroj kaj rigardis kun klinita kapo malsupren al la agadoj antaŭ lia kastelo.

Kiel fariĝos? ni ĉiuj demandas nin. Kiom longe ni eltenos tiujn ŝarĝon kaj turmenton? La imperiestra palaco estas alloginta la nomadojn, sed ne scias ilin forpeli. La pordego restas fermita; la gardistaro, antaŭe ĉiam solene en- kaj elmarŝanta, sin tenas nun malantaŭ kraditaj fenestroj. Al ni metiistoj kaj komercistoj estas konfidita la savo de nia patrolando; sed ni ne povas mastri tiun taskon; nek iam fanfaronis esti je tio kapablaj. Temas pri miskompreno, kaj pro tio ni pereas.

 

stato de finiteco
estigo: 1996
lasta kontrollegado kun korektoj: 2001-11-21
kontrollegado de la
kontrollegado de la
finredakto:

Kopirajto pri la tradukoj© 1996


Jen kelkaj petoj al la leganto:

1. Tiu ĉi traduko bezonas unue kontrollegadon, prefere de negermanlingvano, por elsarki diversajn erarojn
    kaj ankaŭ eble germanismojn internacie ne kompreneblajn. Tio ne koncernas stilajn apartaĵojn nekutimajn,
    sed internacie kompreneblajn.

2. La teksto bezonas krome kontrollegadon de germanlingvanoj, kiuj komparu ĝin kun la originalo por anstataŭigi
    erarajn, malprecizajn kaj mallertajn ekvivalentojn.

Do, kara leganto, se vi sentas vin kompetenta pri tio, bonvolu fari tiun laboron - bonvenas ankaŭ simplaj
atentigoj dum legado. Se viaj konsiloj aŭ atentigoj estos akceptitaj, via laboro estos kompreneble menciita
kun via nomo.

Konsilojn por plibonigi la tradukon bv. ĉi-tien: vilhelmo@multimedia.com

reen al Kafko

gi la tradukon bv. ĉi-tien: vilhelmo@multimedia.com

reen al Kafko