Mi havas dek unu filojn.
La unua estas ekstere tre
malbelaspekta, sed serioza kaj saĝa; malgraŭ tio mi taksas lin - kvankam kiel
infanon mi amas lin kiel ĉiujn aliajn - ne tre alte. Lia pensado ŝajnas al mi
tro simpla. Li ne vidas dekstren nek malen, kaj ne en la malproksimon; en sia
eta pensocirklo li kuras ĉiam enronde aŭ pli ĝuste, li turniĝas.
La dua estas bela, svelta,
bonstatura; rave, lin vidi en skerma pozicio. Ankaŭ li estas saĝa, sed krome
mondsperta; li multon vidis, kaj pro tio eĉ la hejma naturo ŝajnas paroli al li
pli intime ol al la hejme restintaj. Sed tiu avantaĝo ne nur kaj eĉ ne esence
ŝuldiĝas al la vojaĝado, ĝi pli ĝuste apartenas al la ecoj neimiteblaj de la
infano, kiuj estas agnoskataj ekzemple de ĉiu, kiu eble volas imiti lian
multoble transkapiĝantan kaj tamen sovaĝe regatan artosalton en akvon. Ĝis la
fino de la saltoplanko sufiĉas la kuraĝo kaj la emo; sed tie anstataŭ salti,
subite eksidas la imitanto kaj levas senkulpiĝe la brakojn. Kaj malgraŭ ĉio ĉi
(mi envere ja estu feliĉega pro tia infano) mia rilato al li ne estas sennuba.
Lia maldekstra okulo estas iomete pli malgranda ol la dekstra kaj multe
palpebrumas; manko nur eta, certe, kiu igas lian vizaĝon eĉ pli aŭdaca ol ĝi
estus sen tio, kaj neniu mallaŭde rimarkos, vide al tiu nealirebla perfekto de
lia esto, tiun pli etan, palpebrumantan okulon. Mi, la patro, ĝin faras.
Kompreneble ne estas tiu korpa manko, kiu min doloras, sed iu al ĝi iel
responda eta malreguleco de lia menso, ia en lia sango vaganta veneno, ia
nekapableco senmakule perfektigi la nur al mi videblan ĝermplanon de lia vivo.
Aliflanke ĝuste tiu manko faras lin mia vera filo, ĉar tiu lia manko estas
samtempe la manko de nia tuta familio kaj ĉe tiu filo nur tro evidenta.
La tria filo same estas bela,
sed ne estas tia beleco, kia plaĉas al mi. Estas la beleco de la kantisto: la
verva buŝo; la revanta okulo; la kapo bezonanta drapiraĵon malantaŭ si por
efiki; la senmezure volviĝanta brusto; la multe tro facile suprensaltantaj kaj
multe tro facile sinkantaj manoj; la gamboj afektantaj, ĉar ili ne povas porti.
Kaj krome: la sono de lia voĉo ne estas plena; trompas dum momento; ekatentigas
la spertulon; sed tuj poste forspiriĝas. kvankam ĝenerale ĉio logas por
elmontri tiun filon, mi tamen prefere tenas lin en retiro; li mem ne trudas
sin, sed ja ne pro tio, ke li konas siajn mankojn, sed pro naiveco. Krome li
sentas sin fremda en nia tempo; kvazaŭ li apartenus ja al mia familio, sed
krome ankoraŭ al alia, al li por ĉiam perdita, li ofte malgajas, kaj nenio
kapablas lin serenigi.
Mia kvara filo estas eble la
plej societema el ĉiuj. Vera infano de sia tempo, li estas komprenebla al ĉiu,
li staras sur bazo al ĉiuj komuna kaj ĉiu emas kapjesi al li. Eble pro tiu
ĝenerala agnosko lia esto akiras ion facilan, liaj movoj ion liberan, liaj
juĝoj ion senzorgan. Kelkajn el liaj eldiroj oni emas ripeti, kvankam nur
kelkajn, ĉar en sia tuto li tamen ja malsanas je tro granda facileco. Li estas
kiel iu, kiu mirinde eksaltas, hirunde disigas la aeron, sed poste tamen senespere
finiĝas en dezerta sablo, estante nenio. Tiaj pensoj amarigas por mi la vidon
al tiu infano.
La kvina filo estas afabla
kaj bona; promesis multe malpli ol li plenumis; estis tiom sensignifa, ke en
lia ĉeesto oni vere sentis sin sola; sed tamen atingis ioman reputacion. Se oni
min demandus, kiel tio okazis, mi apenaŭ povus respondi. Naiveco eble plej
facile trapenetras la furiozadon de la elementoj en tiu ĉi mondo, kaj naiva li
estas. Eble tro naiva. Afabla al ĉiu. Mi konfesas: mi ne fartas bone, se oni
lin laŭdas al mi. Tio ja signifas laŭdi iom tro facile, se oni laŭdas ion tiom
evidente laŭdindan, kia esta mia filo.
Mia sesa filo ŝajnas,
almenaŭ unuavide, esti la plej meditema el ĉiuj. Malgajulo kaj tamen babilema.
Tial oni aliras lin ne facile. Se li subiĝas, li falas en nevenkeblan malgajon;
se li atingas superecon, li konservas ĝin per babilado. Tamen mi ne malatestas
ĉe li certan abnegacian pasion; dum hela tago li traluktas sin tra la pensado
kvazaŭ ensonĝe. Sen esti malsana - li ja havas tre bonan sanon - li foje
ŝanceliĝas, precipe dum la krepusko, sed ne bezonas helpon, ne falas. Eble tiun
fenomenon kulpas lia korpa evoluo, li estas multe tro alta por sia aĝo. Tio
malbeligas lin entute, malgraŭ okulfrape belaj detaloj, ekzemple la manoj kaj
piedoj. Malbela estas cetere ankaŭ lia frunto; kaj en la haŭto kaj en la
ostformiĝo iel ŝrumpinta.
La sepa filo apartenas al mi
eble pli ol ĉiuj ceteraj. La mondo ne scias lin aprezi; lian apartan spriton ĝi
ne komprenas. Mi ne trotaksas lin; mi scias: li estas sufiĉe malgrava; se la
mondo ne havus alian difekton ol tiun, ke ĝi ne scias lin aprezi, ĝi estus
tamen ankoraŭ senmakula. Sed ene de la familio mi ne volus malhavi tiun filon.
Li alportas same maltrankvilon kiel ankaŭ respekton al la tradicio, kaj li
kunigas ambaŭ, almenaŭ por mia sento, al nekontestebla tuto. Per tiu tuto li
mem tamen plej malmulte scias ion fari; la radon de la estonto li ne scios
ekruli; sed tiu lia dispozicio estas tiom vigliga, tiom esperiga; mi ŝatus, ke
li havu infanojn kaj tiuj ree infanojn. Malbonŝance tiu deziro ŝajnas ne
plenumiĝi. En ia al mi ja komprenebla, sed samtiel nedezirata memkontento, kiu
tamen kontrastegas kun la juĝo de lia ĉirkaŭaĵo, li vagas sola, ne interesiĝas
pri knabinoj kaj tamen neniam perdos sian bonan humoron.
Mia oka filo estas mia
ĉagrenulo, kaj mi eĉ ne scias kaŭzon de tio. Li alrigardas min fremde, kaj mi
sentas min tamen patrece intima kun li. La tempo multon cikatrigis; sed antaŭe
mi kelkfoje ektremis nur pensante pri li. Li iras sian propran vojon; ĉiujn
ligojn kun mi li rompis; kaj certe ĉion sukcesos kun sia obstina kapo, sia
malgranda atleta korpo - nur malfortajn gambojn li havis, kiam li estis knabo,
sed tio intertempe jam kompensiĝis. Plurfoje mi emis lin revoki, lin demandi,
kiel li statas, kial li tiel fermiĝas antaŭ la patro kaj kion li envere
intencas, sed nun li tiom malproksimas kaj tiom da tempo jam pasis, nun ĝi
statu kiel statas. Mi aŭdas, ke li kiel sola el miaj filoj portas plenbarbon;
kompreneble ĉe tiom malgranda viro tio ne estas bela.
Mia naŭa filo estas tre
eleganta kaj havas la por virinoj destinitan dolĉan rigardon. Tiom dolĉan, ke
ĝi povas okaze delogi eĉ min, kiu ja scias, ke tute sufiĉas malseka spongo or
sole forviŝi tiun superteran brilon. Sed kio apartas ĉe tiu knabo, estas ke li
tute ne celas delogon; al li sufiĉus kuŝi la tutan vivon sur kanapo kaj
malŝpari sian rigardon por la ĉambroplafono aŭ eĉ prefere ĝin ripozigi sub la
palpebroj. Kiam li troviĝas en tiu preferata pozicio, tiam li parolas eme kaj
ne malbone; koncize kaj klarbilde; sed tamen nur inter mallarĝaj limoj; se li
ilin transiras, kio estas neevitebla ĉe ilia mallarĝeco, lia parolo fariĝas
tute malplena. Oni signus al li ĉesi, se oni esperus, ke lia dormplena vido
tion povus rimarki.
Mia deka filo estas
konsiderata malsincera karaktero. Mi ne tute volas kontesti tiun difekton, kaj
ne tute konfirmi. Certas, ke kiu vidas lin alveni en lia solenceo - multe pli
ol konvenas por lia aĝo - en ĉiam firme fermita redingoto, malnova, sed
superzorge purigita nigra ĉapelo, kun la senmova vizaĝo, la iom antaŭstaranta
mentono, la peze super la okulojn volbiĝantaj palpebroj, la kelkfoje al la buŝo
metitaj du fingroj - kiu lin vidas tia, pensas: tiu estas senlima hipokritulo.
Sed, nun oni aŭdu lin paroli! Prudente; pripense; seke; kun malica vigleco
diserigi demandojn; en miriga, memkomprenebla kaj gaja konformeco kun la
universo; konformeco, kiu nepre streĉas la kolon kaj levigas la kapon. Multajn,
kiuj kredas sin tre saĝaj kaj kiuj pro tio, kiel ili opiniis, sentis sin
forpuŝataj de lia ekstero, li forte altiris per sia parolo. Aliflanke ekzistas
iuj, kiuj restas indiferentaj je lia ekstero, sed al kiuj lia parolo ŝajnas
hipokrita. Mi, kiel patro, ne volas ĉi tie decidi, sed mi devas koncedi, ke la
lastaj kritikantoj estas ĉiukaze pli atentindaj ol la unuaj.
Mi dekunua filo estas
delikata, verŝajne la plej malforta inter miaj filoj; sed trompa en sia
malforteco; li kapablas certatempe ja esti forta kaj decida, sed certe eĉ tiam
lia malforteco estas iel funda. Tamen ne estas hontinda malforto, sed io, kio
aperas nur sur tiu nia tergrundo kiel malforto. Ĉu ekzemple ankaŭ flugpreteco
ne estas malforteco, ĉar ĝi estas ja ŝanceliĝo kaj necerteco kaj flirtado? Ion
tian montras mia filo. Kompreneble la patron ne ĝojigas tiaj ecoj; ili ja
evidente celas al detruo de la familio. Kelkfoje li alrigardas min, kvazaŭ li
volus diri al mi: "Mi kunprenos vin, patro." Tiam mi pensas: "Vi
estus la lasta, al kiu mi konfidus min." Kaj lia rigardo ŝajnas ree diri: "Estu
mi do almenaŭ la lasta."
Jen la dek unu filoj.
Kopirajto
pri la tradukoj 2000