Franco Kafko (Franz Kafka):

30. Esploradoj de hundo

elgermanigita de Vilhelmo Lutermano
(stato: novembro 2001)
 

Kiom mia vivo ŝanĝiĝis kaj kiom ĝi envere tamen ne ŝanĝiĝis! Se mi nun repensas kaj rememorigas al mi la tempojn, kiam mi vivis ankoraŭ meze de la hundaro, partoprenis ĉion, kio interesas ilin, hundo inter hundoj, mi trovas ĉe pli preciza rigardo tamen, ke dekomence io ne ĝustis ĉi tie, ke ekzistis eta frakturo, ke mi iomete eksentis ion malagrablan meze de la plej respektindaj popolaj aranĝoj, ja kelkfoje eĉ en familiaraj rondoj, ne, ne kelkfoje, sed tre ofte, la sola vido al kunhundo al mi kara, la sola vido, iel nove vidate, igis min embarasita, ektimigita, senhelpa, ja eĉ malespera. Mi provis iel min trankviligi1, amikoj, al kiuj mi konfesis ĝin, helpis min, revenis pli trankvilaj tempoj - tempoj, en kiuj tiaj surprizoj ja ne mankis, sed estis pli egalanime akceptitaj, pli egalanime enordigitaj en la vivon, eble malĝojigis kaj lacigis, sed cetere lasis min ekzisti kiel ja iomete malvarman, reteniĝeman, timeman, kalkuleman, sed sume tamen normalan hundon. Kiel mi alie sen tiuj ripozopaŭzoj povintus atingi la aĝon, kiun mi nun ĝuas, kiel mi povintus tralukti ĝis la trankvilo per kiu mi nun rigardas la teruraĵojn de la juneco kaj eltenas la teruraĵojn de la maljuneco, kiel mi alie sukcesintus fari la konkludojn el mia, mi koncedu, malfeliĉa aŭ, por diri tion pli prudente, ne tre feliĉa dispozicio kaj vivi preskaŭ tute adaptite al ili. Izolite, solece, okupite nur de miaj senesperaj, sed al mi nemalhaveblaj malgrandaj esploradoj, tiel mi vivas, sed ĉe tio el la foro ne perdis la superrigardon super mia popolo, ofte atingas min informoj kaj ankaŭ mi de tempo al tempo aŭdigas iujn pri mi. Oni traktas min respekte, ne komprenas mian vivmanieron, sed oni ne riproĉas ĝin al mi, kaj eĉ junaj hundoj, kiujn mi ie kaj tie vidas malproksime preterkuri, nova gereracio, kies infanecon mi apenaŭ svage memoras, ne rifuzas al mi respektan saluton.

Oni ja ne preteratentu, ke malgraŭ miaj apartecoj, kiuj videble aperas, mi tute ne komplete malsamas mian specion. Estas ja, se mi pripensas tion - kaj por tion fari mi havas tempon kaj emon kaj kapablon -, entute mire bela afero, la hundaro. Krom ni hundoj ekzistas ĉirkaŭe multaj specoj da kreitaĵoj, kompatindaj, malgravaj, mutaj estaĵoj, tiaj limigitaj al nur certaj blekoj, multaj el inter ni hundoj studas ilin, donis al ili nomojn, provas helpi ilin, eduki, nobligi ilin kaj simile. Por mi ili estas, se ili ne provas ĝeni min, indiferentaj, mi konfuzas ilin, mi pretervidas ilin. Sed io estas tro okulfrapa ol ke mi povus preteratenti ĝin, nome kiom malmulte ili, kompare kun ni hundoj, kunteniĝas, kiom fremde kaj mute kaj kun certa malamikeco ili preteriras unu la alian, ke nur la plej komuna intereso povas iomete supraĵe kunligi ilin kaj ke eĉ el tiu intereso estiĝas ofte malamo kaj disputo. Ni hundoj kontraŭe! Oni rajtas ja certe diri, ke ni ĉiuj vere vivas en unu sola amaso, ĉiuj, kiom ajn malsamaj ni krome estu pro la sennombraj kaj profundaj distingoj, kiuj estiĝis dum la kuro de la tempoj. Ĉiuj en unu amaso! Tio premas nin unu al la alia kaj nenio povas malhelpi nin kontentigi tiun premon, ĉiuj niaj leĝoj kaj institucioj, la malmultaj de mi ankoraŭ konataj kaj la sennombraj, kiujn mi forgesis, baziĝas sur la sopiro al la plej granda feliĉo kiun ni kapablas, la varma kunesto. Sed nun la kontraŭon de tio. Neniu kreitaĵo vivas miascie tiom larĝe dissemita kiel ni hundoj, neniu havas tiom da, tute ne superrigardeblaj diferencoj de klasoj, de specioj, de okupiĝoj. Ni, kiuj volas kunteniĝi, - kaj ĉiam ree tio prosperas al ni malgraŭ ĉio en ekzaltaj momentoj - ĝuste ni vivas malproksime disigitaj unu de la alia, en strangaj, ofte jam al la apuda hundo nekompreneblaj metioj, fidelaj al preskriboj, kiuj ne estas tiuj de la hundaro; ja pli ĝuste direktitaj kontraŭ ĝi. Kiom malfacilaj aferoj estas tio, aferoj kiujn oni prefere ne tuŝu - mi komprenas ankaŭ tiun starpunkton, komprenas ĝin pli bone ol la mian -, kaj tamen aferoj, al kiuj mi estas tute fordonita. Kial mi ne faras kiel la aliaj, vivas unuanime kun mia popolo kaj akceptas mute tion, kio ĝenas la unuecon, neglektas ĝin kiel erareton en la granda fakturo kaj ĉiam atentas tion kio feliĉe kunligas, ne tion kio, kvankam ĉiam denove nerezisteble, fortiras nin el la popola rondo.

Mi memoras okazaĵon el mia juneco, mi estis tiam en unu el tiuj feliĉegaj, neklarigeblaj ekscitiĝoj, kiajn travivas certe ĉiu infano, mi estis ankoraŭ hundido, ĉio plaĉis al mi, ĉio havis rilaton al mi, mi kredis, ke grandaj aferoj okazas ĉirkaŭ mi, kies gvidanto mi estas, al kiuj mi devas prunti mian voĉon, aferoj, kiuj devus mizere kuŝi surgrunde, se mi ne kurus por ili, svingus mian korpon por ili, nu, fantazioj de infanoj, kiuj vaporiĝas kun la jaroj. Sed tiame ili estis fortaj, mi estis tute sorĉita de ili, kaj ja okazis ankaŭ io eksterordinara, kio ŝajnis pravigi la senbridajn atendojn. En si mem ĝi ne estis io eksterordinara, pli poste mi sufiĉe ofte vidis tiajn aferojn, sed tiam tio trafis min per la forta, unua, neforviŝebla, por multaj sekvantaj direktodona impreso. Mi nome renkontis malgrandan hundosocieton, pli ĝuste, mi ne renkontis ĝin, ĝi venis al mi renkonte. Mi estis tiam longe kurinta tra la mallumego, antaŭsente de grandaj aferoj - antaŭsento, kiu tamen iomete trompis, ĉar mi havis ĝin ĉiam -, longe kuris tra la mallumego, ĉiudirekte, blinda kaj surda por ĉio, gvidata de nenio ol la malpreciza deziro, subite haltis pro la sento, ke mi estas ĉi tie en la ĝusta loko, suprenrigardis kaj vidis ke estas helega tago, nur iomete nebuleca, ĉio plena de pelmele ondantaj, ebriigaj odoroj, mi salutis la matenon per konfuzaj sonoj, jen - kvazaŭ mi estus alsorĉintaj ilin - aperis en la lumo el ia mallumego estigante teruran bruegon kian mi ankoraŭ neniam aŭdis, sep hundoj. Se mi ne klare vidintus, ke estas hundoj kaj ke ili mem kunportis tiun bruegon, kvankam mi ne povis ekkoni, kiel ili produktis ĝin - mi tuj forkurintus, sed tiel mi restis. Tiam mi sciis ankoraŭ preskaŭ nenion pri la sole al la hunda gento donita kreiva muziktalento, kiu ĝis nun nature eskapis al mia nur malrapide evoluanta observkapablo, ja la muziko ĉirkaŭis min jam de mia bebeco kiel por mi memkomprenebla, nemalhavebla vivelemento, kiun disigi de mia cetera vivo nenio devigis min, nur per aludoj adaptitaj al la infaneca menso, oni estis provinta indiki ĝin al mi, des pli surprizaj, vere frakasantaj estis tiuj sep muzikartistoj por mi. Ili ne parolis, ili ne kantis, ili ĝenerale silentis kun granda obstino, sed el la malplena spaco ili elsorĉis muzikon. Ĉio estis muziko, la levado kaj metado de iliaj piedoj, certaj turnoj de iliaj kapoj, ilia kurado kaj ilia ripozado, la pozicioj, kiujn ili alprenis unu rilate al la aliaj, la rondodancecaj ligoj, kiujn ili faris inter si, ekzemple per tio ke unu apogis siajn antaŭajn piedojn sur la dorso de la alia kaj ke ili viciĝis poste tiel ke la unua rekte portis la ŝarĝon de ĉiuj aliaj, aŭ per tio ke ili formis per siaj proksime al la grundo ŝtelirantaj korpoj interplektitajn figurojn kaj neniam eraris; eĉ ne la lasta, kiu estis ankoraŭ iomete malcerta, ne ĉiam trovis tuj la konekton al la aliaj, iel ĉe la eksonigon de la melodio iom ŝanceliĝis, sed tamen estis malcerta nur kompare kun la grandioza certeco de la aliaj kaj eĉ kun multe pli granda, ja eĉ kun kompleta malcerteco nenion povintus fuŝi, kie la aliaj, grandaj majstroj, neskueble tenis la takton. Sed oni ja apenaŭ vidis ilin, oni ja apenaŭ vidis ilin ĉiujn. Ili estis elpaŝintaj, oni interne salutis ilin kiel hundojn, oni certe estis tre konfuzita pro la bruo, kiu akompanis ilin, sed ili estis tamen hundoj, hundoj kiel mi kaj vi, oni observis ilin laŭkutime, kiel hundojn kiujn oni renkontas survoje, oni volis proksimiĝi al ili, ili estis ankaŭ tute proksime, hundoj, ja multe pli aĝaj ol mi kaj ne de mia longhara laneca speco, sed tamen ankaŭ ne tro fremdaj laŭ grandeco kaj figuro, eĉ sufiĉe familiaraj, multajn de tia aŭ simila speco mi konis, sed dum oni ankoraŭ okupiĝis pri tiaj konsideroj, la muziko iom post iom superregis, vere kaptis onin, tiris onin for de tiuj realaj malgrandaj hundoj kaj, tute kontraŭvole, kontraŭante kun ĉiuj fortoj, hurlante kvazaŭ iu dolorigus onin, oni rajtis okupiĝi pri nenio alia ol pri la de ĉiuj flankoj, el la alteco, el la profundo, de ĉie venanta, la aŭskultanton en la mezon prenanta, superŝutanta, dispremanta, eĉ neniigante onin ankoraŭ en tioma proksimeco, ke ĝi estis jam malproksimeco, apenaŭ aŭdeble ankoraŭ fanfarosona muziko. Kaj oni estis liberigita, ĉar oni estis jam tro elĉerpita, tro neniigita, tro malforta por aŭdi ankoraŭ, oni estis liberigita kaj vidis la sep malgrandajn hundojn fari siajn procesiojn, siajn saltojn, oni volis, kiom ajn nealireblaj ili aspektu, alvoki ilin, peti instruon, demandi ilin, kion ili do faras ĉi tie - mi estis infano kaj kredis rajti demandi ĉiam kaj ĉiun -, sed apenaŭ mi estis ekparolonta, apenaŭ mi sentis la bonan, familiaran, hundan ligon kun la sep, jen ree la muziko, senkonsciigis min, turnis min en rondo kvazaŭ mi estus mem unu el la muzikistoj, dum mi estis ja nur ilia viktimo, ĵetis min ien kaj tien, kiom ajn mi petis gracon, kaj savis min fine antaŭ sia propra potenco premante min en ĥaoson de lignaĵoj, kiu en tiu regiono leviĝis ĉirkaŭe, sen ke mi rimarkintus ĝin ĝis nun, min ĉirkaŭprenis nun firme, malaltigis mian kapon kaj donis al mi, kiom ajn la muziko tie en la libero ankoraŭ tondru, la eblecon iomete ekspiri. Efektive, pli ol pri la arto de la sep hundoj - ĝi estis al mi nekomprenebla, sed ankaŭ tute ekster2 miaj kapabloj -, mi miris pri ilia kuraĝo komplete kaj malkaŝe elmeti sin al tio, kion ili estigis, kaj pri ilia forto trankvile elteni ĝin sen ke ĝi frakasus al ili la spinon. Estas vere ke mi nun el mia kaŝejo ĉe pli detala observado ekvidis, ke ne tiom estis tranvilo, sed ekstrema streĉiĝo, per kiu ili laboris, tiuj ŝajne tiel certe movataj gamboj tremis ĉiupaŝe per senĉesa tima tikado, rigide kvazaŭ senespere unu rigardis la alian, kaj la ĉiam denove regata lango tamen tuj poste rependis molaĉe el la faŭkoj. Kio ilin tiom ekscitis, tio ne povis esti la timo pro sukceso; kiu kuraĝis ion tian, sukcesis ion tian, tiu ne povis plu timi. - Timo do pro kio? Kiu do devigis ilin fari, kion ili faris ĉi tie? Kaj mi ne povis plu reteni min, precipe ĉar ili nun aperis al mi tiom nekompreneble helpbezonaj, kaj tiel mi elkriis tra la tuta bruo mian demandon laŭte kaj postule. Sed ili - nekompreneble! Nekomreneble! - ili ne respondis, faris kvazaŭ mi ne estus. Hundoj, kiuj tute ne respondas al hundalvoko, delikto kontraŭ la bonaj moroj, kiu neniakaze estas pardonata al la plej malgranda kiel al la plej granda hundo. Ĉu eble ili tamen ne estis hundoj? Sed kiel ili ne estu hundoj, ĉar mi ja vidis nun ĉe pli detala aŭskultado eĉ mallaŭtajn alvokojn, per kiuj ili reciproke stimulis, atentigis pri malfacilaĵoj, avertis pri eraroj, kaj krome mi vidis la lastan plej malgrandan hundon, kiun celis la plej multaj alvokoj, plurfoje alstrabi min, kvazaŭ ĝi ege emis respondi al mi, sed bridis sin, ĉar tio devis ne okazi. Sed kial tio devis ne okazi, kial do tio, kion niaj leĝoj ĉiam postulas, ĉi-foje devis ne okazi? Tio indignis min, preskaŭ mi forgesis la muzikon. Tiuj ĉi hundoj deliktis kontraŭ la leĝo. Ili estu kiom ajn grandaj sorĉistoj, la leĝo validis ankaŭ por ili, tion mi infano jam komprenis tute precize. Kaj ekde tio mi rimarkis ankoraŭ ion plian. Ili havis vere kaŭzon por silenti, kondiĉe ke ili silentis pro kulposento. Ĉar kiel ili do kondutis, pro nura muziko mi ĝis nun ne rimarkis tion, ili ja estis seniĝintaj de ĉia honto, la mizeruloj faris la samtempe plej ridindan kaj plej maldecan, ili iris rekte sur la malantaŭaj kruroj. Fi diable! Ili nudigis sin kaj fanfarone montris sian nudecon: ili fieris pro tio, kaj se ili foje por momento obeis al la bona instinkto kaj mallevis la antaŭajn piedojn, ili vere ektimis kvazaŭ pro eraro, kvazaŭ la naturo estus eraro, rapide relevis la krurojn kaj ilia rigardo ŝajnis peti pardonon pri tio, ke ili iomete devis paŭzi en sia pekeco. Ĉu la mondo estis inversa? Kie mi estis? Kio do estis okazinta? Ĉi tie pro la daŭrigo de mia propra ekzistado mi ne plu rajtis heziti, mi liberiĝis el la ĉirkaŭprenantaj lignaĵoj, elsaltis per ununura salto kaj volis al la hundoj, mi eta lernanto devis esti instruanto, devis komprenigi al ili kion ili faris, devis deteni ilin de plua pekado. ? Tiom maljunaj hundoj, tiom maljunaj hundoj! ? mi ripetis konstante al mi. Sed apenaŭ mi estis libera kaj nur du, tri saltoj separis min ankoraŭ de la hundoj, jen ree la bruo, kiu reakiris sian potencon super mi. Eble en mia fervoro mi rezistus ankaŭ al ĝi, kiun mi ja nun jam konis, se ne tra ĝia tuta amplekso, kiu estis terura, sed eble tamen kontraŭbatalebla, sonus klara, severa, ĉiam samrestanta, rekte el granda distanco senŝanĝe alvenanta sono, eble la vera melodio meze de la bruo, kaj metis min sur la genuojn. Aĥ, kian sorĉan muzikon do faris tiuj hundoj! Mi ne povis pluen, mi ne plu volis instrui ilin, ili daŭre disigu la femurojn, faru pekojn kaj logu aliajn al la peko de silenta spektado, mi estis tiom malgranda hundo, kiu povus postuli de mi ion tiel malfacilan? Mi ankoraŭ pli malgrandigis min ol mi estis, mi hurletis, se poste la hundoj demandintus min pri mia opinio, mi eble pravigintus ilin. Cetere ne daŭris longe kaj ili malaperis kun la tuta bruo kaj la tuta lumo en la mallumegon el kiu ili estis venintaj.

Kiel mi jam diris: la tuta ĉi okazo ne entenis ion eksterordinaran, dum la daŭro de longa vivo oni renkontas diversajn aferojn, kiuj, prenite el la kunteksto kaj rigardate per la okuloj de infano, estus eĉ pli mirigaj. Krome oni kompreneble povas - laŭ la trafa esprimo - "disparoli" ĝin, kiel ĉion, tiam montriĝas, ke ĉi tie kunestis sep muzikistoj por fari muzikon en la matena trankvleco, ke malgranda hundo vojeraris ĉi tien, ĝena aŭskutanto, kiun ili vane provis forpeli per aparte terura aŭ grandioza muziko. Tiu ĝenis ilin per demandoj, ĉu ili, kiuj jam per la sola ĉeesto de la fremdulo estis sufiĉe ĝenataj, ankaŭ akcepti tiun ĝenadon kaj pligrandigi ĝin per respondado? Kaj eĉ se la leĝo ordonas respondi al ĉiu, ĉu tia nana, alkurinta hundo entute estas nominda iu? Kaj eble ili eĉ ne komrenis ĝin, ĝi ja bojis siajn demandojn sufiĉe nekompreneble. Aŭ eble ili ja komprenis ĝin kaj respondis per sinvenkado, sed ĝi, la etulo, la nekutimiĝinto al muziko, ne povis distingi la respondon disde la muziko. Kaj kiom pri la malantaŭaj gamboj, eble ili vere nur esceptokaze paŝis nur sur ili, tio estas peko, certe! Sed ili estis solaj, sep amikoj inter amikoj, en intima kunesto, certagrade en siaj propraj kvar muroj, certagrade tute solaj, ĉar amikoj ja ne estas publiko kaj kie ne estas publiko, tie ankaŭ eta, sciema strathundo ne estigas ĝin, sed en tiu kazo: ĉu ne estas tiel, kvazaŭ okazus nenio? Precize tiel ne estas, sed preskaŭ, kaj la gepatroj ne instruu al siaj idoj tiom vagadi, sed prefere sileti kaj respekti la maljunecon.

Se oni atingas tion, tiam la kazo estas finita. Certe, kio estas finita por la granduloj, tio por la etuloj ankoraŭ delonge ne estas finita. Mi kuris ĉirkaŭe, rakontis kaj demandis, akuzis kaj esploris kaj volis ĉiun tiri al tiu loko, kie ĉie estis okazinta, kaj volis montri al ĉiu, kie mi staris kaj kie estis la sep kaj kie kaj kiel ili dancis kaj muzikis kaj, se iu irintus kun mi anstataŭ ke ĉiu deskuis kaj priridis min, tiam mi eble estus foroferinta mian senpekecon kaj ankaŭ provintus stari sur la malantaŭaj gamboj, por ĉion precize klarigi. Nu, al infano oni ĉion riproĉas, sed fine ankaŭ ĉion pardonas. Sed mi konservis tiun infanecan karakteron kaj dume fariĝis maljuna hundo. Tiel same, kiel mi tiam ne ĉesis priparoli la okazintaĵon, kiun mi hodiaŭ certe multe malpli alte taksas, ne ĉesis analizi ĝin en ĝiaj konsistantaĵoj, mezuri ĝin laŭ la ĉeestantoj sen respekto al la societo en kiu mi troviĝis, okupita nur ĉiam de la afero, kiun mi trovis ĝena kiel ĉiu alia, sed kiun mi - kaj tio estis la diferenco - volis ĝuste pro tio senreste solvi per esplorado, por fine reliberigi la rigardon por la ordinara, trankvila, feliĉa vivo de la tago. Tute same kiel tiam mi laboris poste, kvankam per malpli infanecaj rimedoj - sed tre granda la diferenco ne estas - kaj ankaŭ nuntempe ne statas alie.

Sed tio komencis per tiu koncerto. Mi ne plendas pri tio, tio estas mia ennaskita karaktero, kiu efikas ĉi tie kaj kiu certe, se ne estus la koncerto, trovintus alian okazon por trudiĝi. Nur ke tio okazis tiom frue, tion mi antaŭe bedaŭris kelkfoje, tio rabis al mi grandan parton de mia infaneco, la feliĉa vivo de la junaj hundoj, kiun iuj scias plilongigi dum jaroj, daŭris por mi nur kelkajn monatojn. Nu, estu tiel. Ekzistas aferoj pli gravaj ol la infaneco. Kaj eble atendas min en la maljunaĝo, perlaborita per malfacila vivo, pli da infana feliĉo, ol vera infano havus la forton elteni, sed kiun mi tiam havos.

Mi komencis tiam miajn esplorojn per la plej simplaj aferoj, ne mankis al mi materialo, bedaŭrinde, la superfluo estas, kiu dum malhelaj horoj malesperigas min. Mi komencis esplori, de kio la hundaro nutras sin. Tio estas ja, se oni volas, nature ne simpla demando, ĝi okupas nin ekde pratempoj, ĝi estas la ĉefa temo de nia pripensado, sennombraj estas la observadoj kaj provoj kaj opinioj tiukampe, ĝi fariĝis scienco, kiu en siaj monstraj dimensioj ne nur superas la komprenkapablon de la unuopulo, sed ankaŭ tiun de ĉiuj kleruloj ĝenerale kaj povas esti praktikata ekskluzive de neniu alia ol de la tuta hundaro kaj eĉ de tiu nur suspirante kaj ne komplete, kaj kiu ĉiam denove depeciĝas en malnova, delonge posedita havaĵo kaj estas pene anstataŭigenda, se ne paroli pri la malfacilaĵoj kaj pri apenaŭ plenumeblaj kondiĉoj de mia esplorado. Ĉion ĉi oni ne riproĉu al mi, ĉion ĉi mi scias kiel nur iu ajn ordinara hundo, ne kapricas al mi enmiksiĝi en la veran sciencon, mi havas ĉian respekton por ĝi, kiun ĝi meritas, sed por alporti ion al ĝi, mankas al mi scioj kaj laboremo kaj trankvilo kaj - nelaste, precipe de kelkaj jaroj - ankaŭ apetito. Mi voras la manĝaĵojn, sed ili ne valoras por mi la plej etan3 ordigitan konsideron pri kampkultivado. Al mi sufiĉas tiurilate la esenco de ĉiuj sciencoj, la eta regulo, per kiu la patrinoj liberigas la idojn de siaj mamoj: "Malsekigu ĉion, kiom vi povas." Kaj ĉu ĉi tie ne estas vere ĉio entenata? Kion decide gravan la esplorado, por komenci ĉe niaj prapatroj, alportis al tio? Detalojn, detalojn kaj kiom malcerta estas ĉio. Sed tiu regulo validos tiom longe kiel ni estos hundoj. Ĝi koncernas nian ĉefan nutraĵon. Certe, ni havas ankoraŭ aliajn rimedojn, sed en kazo de neceso kaj se la jaroj ne estas tiel malbonaj, ni povus vivi de tiu ĉefnutraĵo, tiun ĉefnutraĵon ni trovas sur la tero, sed la tero bezonas nian akvon, nutras sin de ĝi, kaj nur por tiu prezo ĝi donas al ni nuan nutraĵon, kies aperon tamen, ankaŭ tion ni ne forgesu, oni povas rapidigi per certaj diraĵoj, kantoj kaj movoj. Sed tio estas laŭ mia opinio jam ĉio; konsiderate de tiu ĉi flanko, ĝenerale ne eblas diri ion plian. En tio mi kunopinias ankaŭ kun la tuta plejmulto de la hundaro, kaj de ĉiaj tiurilate herezaj opinioj mi severe forturnas min. Vere, mia celo ne estas apartaĵoj, praveco, mi estas feliĉa, se mi povas samopinii kun miaj sampopolanoj, kaj en tiu kazo tio okazas. Sed miaj propraj entreprenoj iras en alian direkton. La evidento instruas, ke la tero, se ĝi estas priverŝata kaj prilaborata laŭ la reguloj de la scienco, donas la nutraĵon, nome en tia kvalito, en tia kvanto, en tiu maniero, en tiuj lokoj, je tiuj horoj, kiujn postulas la same de la scienco tute aŭ parte malkovritaj leĝoj. Tion mi akceptas, sed mia demando estas: "De kie la tero prenas tiun ĉi nutraĵon?" Demando, kiun oni ĝenerale pretekstas ne kompreni kaj al kiu oni plejbonokaze respondas: "Se vi ne havas sufiĉe por manĝi, ni donos al vi iom da nia." Oni atentu tiun respondon. Mi scias: Ne apartenas al la virtoj de la hundaro, ke ni disdonas nutraĵojn, kiujn ni jam akiris. La vivo estas malfacila, la tero rifuzema, la scienco riĉa je ekkonoj, sed sufiĉe malriĉa je praktikaj sukcesoj; kiu havas nutraĵon, konservas ĝin; tio ne estas egoismo, sed la malo, estas hundoleĝo, estas unuanima popoldecido, estiĝinta el superado de la egoismo, ĉar la posedantoj estas ja ĉiam en la malplimulto. Kaj pro tio tiu respondo: "Se vi ne havas sufiĉe por manĝi, ni donos al vi iom da nia" estas fiksa parolturno, ŝerca diro, provoketo. Mi ne forgesis tion. Sed des pli grandan signifon havis por mi, ke oni rilate al mi, tiam, kiam mi vagadis tra la mondo kun miaj demandoj, flanklasis la mokon; oni certe ankoraŭ ne donis al mi ion por manĝi - de kie oni ja prenu tion -, kaj se oni hazarde havis ion, oni en la urĝeco de malsato kompreneble forgesis ĉian alian konsideron, sed la propono estis serioza, kaj ie kaj tie mi ja vere ricevis etan pecon, se mi sufiĉe rapide altiris ĝin al mi. Kiel eblis, ke oni tiel aparte kondutis al mi, domaĝis min, preferis min. Ĉu ĉar mi estis magra, malforta hundo, malbone nutrata kaj tro malmulte okupita je nutraĵo? Sed ja ĉie kuras multaj malbone nutrataj hundoj kaj oni prenas de ili eĉ la plej mizeran nutraĵon antaŭ ilia buŝo, se oni povas, ofte ne pro avido, sed pro principo. Ne, oni preferis min, mi ne povis vere pruvi tion per detaloj, sed pli ĝuste mi havis la decidan impreson de tio. Ĉu estis do miaj demanoj, pri kiuj oni ĝojis, kiujn oni taksis aparte saĝaj? Ne, oni ne ĝojis pro ili kaj taksis ilin ĉiujn stultaj. Kaj tamen povis esti nur la demandoj, kiuj akiris la atenton pri mi. Estis, kvazaŭ oni volus prefere fari la monstraĵon, ŝtopi al mi la buŝon per manĝaĵoj - oni ne faris tion, sed oni volis ĝin -, ol toleri miajn demandojn. Sed tiam oni povintus prefere forpeli min kaj malpermesi miajn demandojn. Ne, tion oni ne volis, oni certe ne volis aŭdi miajn demandojn, sed ĝuste pro miaj demandoj oni ne volis forpeli min. Tio estis, kiom ajn mi estu priridata, traktata kiel stulta besteto, ŝovata ien kaj tien, envere la tempo de mia plej granda prestiĝo, neniam poste io tia ripetiĝis, ĉie mi havis aliron, nenio estis al mi rifuzita, pretekste de kruda traktado oni envere flatis min. Kaj ĉio ĉi tamen nur por miaj demandoj, pro mia senkulpeco, pro mia esplor-avido. Ĉu per tio oni volis enluli min, senperforte, preskaŭ ame deturni min de malĝusta vojo, de vojo kies falseco tamen ne tiom superis ĉian dubon, ke ĝi permesus uzi perforton? - Ankaŭ certa respekto kaj timo detenis de uzo de perforto. Jam tiam mi antaŭsentis ion tian, hodiaŭ mi scias ĝin tute precize, multe pli precize ol tiuj, kiuj tiam faris ĝin, tio estas vera, ke oni volis deturni min de mia vojo. Tio ne sukcesis, oni atingis la malon, mia atento akriĝis. Mi malkovris eĉ ke estis mi kiu volis delogi la aliajn, kaj ke la delogadon mi certagrade efektive sukcesis. Nur helpe de la hundaro mi komencis kompreni miajn proprajn demandojn. Se mi ekzemple demandis: De kie la tero prenas ĉi nutraĵon, - ĉu ĉe tio interesis min, kiel povis ŝajni, la tero, ĉu interesis min la zorgoj de la tero? Eĉ ne iomete, tio estis al mi, kiel mi baldaŭ malkovris, tute fremda al mi, min interesis nur la hundoj, absolute nenio alia. Ĉar kio ekzistas krom la hundoj? Kiun alian oni povas alvoki en la vasta malplena mondo? Ĉia scio, la tuteco de ĉiuj demandoj kaj respondoj estas entenataj en la hundoj. Se oni povus nur efike porti tiun scion en la helan tagon, se ili nur ne scius tiom senfine pli ol ili koncedas, ol ili koncedas al si mem. Eĉ la plej parolema hundo estas pli nealirebla ol kutime la lokoj kie estas la plej bonaj manĝaĝoj. Oni ĉirkaŭdancas la kunhundon, oni ŝaŭmas pro avido, oni batas sin mem per la propra vosto, oni demandas, oni petas, oni hurlas, oni mordas kaj atingas - kaj atingas tion, kion oni atingus ankaŭ sen ajna peno: aman aŭskultadon, afablajn tuŝadojn, honorajn priflaradonjn, intimajn brakumojn, mia kaj via hurlado miksiĝas en unu, ĉio celas ravon, forgeson kaj trovon, sed tion solan, kion oni volis atingi antaŭ ĉio: koncedo de scio, tio estas rifuzita. Tiun ĉi peton, ĉu mutan ĉu laŭtan, respondas en la plej bona okazo, se la logadon oni jam puŝis ĝis ekstremo, nur apatiaj mienoj, oblikvaj rigardoj, malbrilaj4, malklaraj okuloj. Ne estas multe alie ol tiam, kiam mi infano alvokis la muzikistohundojn kaj ili mutis.

Oni povus ja diri: "Vi plendas pri viaj kunhundoj, pri ilia mutado rilate la decidaj aferoj, vi asertas, ke ili scias pli ol ili koncedas, pli oli ili volas agnoski en la vivo, kaj ke tiu prisilentado, kies kaŭzon kaj sekreton ili kompreneble ankaŭ kunprisilentas, venenigas la vivon, faras ĝin neeltenebla por vi, ke vi devus ĝin ŝanĝi aŭ forlasi ĝin, povas esti, sed vi estas ja hundo mem, havas ankaŭ la hundoscion, nun elparolu ĝin, ne nur en la formo de demando, sed kiel respondon. Se vi elparolos ĝin, kiu rezistos al vi? La granda ĥoro de la hundaro ektondros kvazaŭ ĝi atendus tion. Tiam vi havos saĝecon, klarecon, koncedon, tiom kiom vi volas. La tegmento de tiu malalta vivo, pri kiu vi diras ion tiom malbonan, malfermiĝos kaj ni ĉiuj, hundo ĉe hundo, supreniros en la grandan liberecon. Kaj se tio lasta ne sukcesus, se ĉio fariĝus pli malbona ol antaŭe, se la tuta vero estus pli neeltenebla ol la duona, se konfirmiĝus, ke la mutantoj kiel la konservantoj de la vivo pravas, se el la malforta espero, kiun ni havas ankoraŭ nun, fariĝus kompleta senespero, tamen la vorto vorto valoras la provon, ĉar vi tiel, kiel vi rajtas vivi, ne volas vivi. Nu do, kial vi riproĉas al la aliaj la mutadon kaj mutas mem?" Facila respondo: Ĉar mi estas hundo. Esence same kiel la aliaj firme fermita, rezistanta al la propraj demandoj, rigora pro timo. Ĉu mi do, ĉion konsiderinte, almenaŭ de mia plenaĝiĝo, demandas al la hundaro por ke ĝi respondu al mi? Ĉu mi havas tiel stultajn esperojn? Ĉu mi vidas la fundamentojn de nia vivo, antaŭsentas ilian profundon, vidas la laboristojn konstruantaj, ĉe ilia obskura verko, kaj daŭre atendas ankoraŭ, ke reage al miaj demanoj ĉio ĉi estu finita, detruita, forlasita? Ne, tion mi vere ne plu atendas. Mi komprenas ilin, mi estas sango de ilia sango, de ilia kompatinda, ĉiam denove juna, ĉiam denove avida sango. Sed ne nur la sangon ni havas komune, sed ankaŭ la ŝlosilon al ĝi. Mi posedas la scion ne sen la aliaj, mi ne povas havi ĝin sen ilia helpo. - Ferajn ostojn, kiuj entenas la plej noblan medolon, oni povas krevigi nur per komuna mordo de ĉiuj dentoj de ĉiuj hundoj. Tio estas kompreneble nur bildo kaj troigita; se ĉiuj dentoj pretus, ili ne plu bezonus mordi, la osto malfermiĝus kaj la medolo kuŝus libera al la preno de la plej malforta hundeto. Se mi restas ene de tiu ĉi bildo, tiam mia intenco, miaj demandoj, miaj esploroj tamen celas ion monstran. Mi volas tiun kunvenon de ĉiuj hundoj eldevigi, volas sub la premo de ilia preteco vid la oston malfermiĝi, poste volas liberigi ilin al la vivo kiu plaĉas al ili, kaj poste sola, proksime kaj fore sola, ensuĉi la medolon. Tio sonas monstre, preskaŭ estas kvazaŭ mi volus nutri min ne nur de la ostmedolo, sed de la medolo de la tuta hundaro. Sed estas nur bildo. La medolo, pri kiu temas ĉi tie, ne estas nutraĵo, ĝi estas la malo, estas veneno.

Per miaj demandoj mi pelĉasas ankoraŭ nur min mem, volas kuraĝigi min per mutado, kiu sole ĉirkaŭe nur respondas al mi. Kiom longe vi eltenos, ke la hundaro, kiel vi per viaj esploroj pli kaj pli konsciiĝas, mutas kaj ĉiam mutos? Kiom longe vi eltenos, tiel tekstas super ĉiaj detaldemandoj mia vera vivdemando: ĝi estas starigita nur al mi mem kaj ĝenas neniun alian. Bedaŭrinde mi povas respondi ĝin pli facile ol la detaldemandojn: Antaŭvideble mi eltenos tion ĝis mia natura fino, al la maltrankvilaj demanoj rezistas ĉiam pli la trankvilo de la maljuneco. Verŝajne mi mortos mute, ĉirkaŭata de mutado, preskaŭ pace, kaj mi antaŭvidas tion preparite. Mirinde forta koro, antaŭtempe ne eluzebla pulmo estas donitaj al ni hundoj kvazaŭ pro malico, ni rezistas al ĉiuj demandoj, eĉ al la propraj, bastiono de mutado, kio ni estas.

Ĉiam pli en la lasta tempo mi pripensas mian vivon, serĉas la decidan, ĉion kulpantan eraron, kiun mi eble faris, kaj ne povas trovi ĝin. Kaj tamen mi certe faris ĝin, ĉar se mi ne farintus ĝin kaj malgraŭ tio ne atingus tion, kion mi volis, per la honesta laboro de longa vivo, tiam estus pruvite, ke tio, kion mi volis, estis neebla kaj kompleta senespero rezultiĝus el tio. Vidu la verkon de via vivo! Unue la esplorojn koncerne la demandon: De kie la tero prenas la nutraĵon por ni? Juna hundo, envere kompreneble avide vivema, mi rezignis pri ĉiuj ĝuoj, evitis ĉiujn amuzaĵojn per granda ĉirkaŭkurbo, pro delogoj mi enfosis la kapon inter la kruroj kaj eklaboris. Tio ne estis klerula laboro, koncerne la erudicion kaj la metodon kaj la intencon. Tio estis certe eraroj, sed ili ne povis esti decidaj. Mi lernis malmulton, ĉar mi disiĝis de la patrino frue, baldaŭ kutimiĝis al memstareco, vivis liberan vivon, kaj tro frua memstareco estas malutila al sistema lernado. Sed mi vidis kaj aŭdis multon kaj parolis kun multaj hundoj de la diversaj specoj kaj metioj kaj, kiel mi kredas, ne malbone kaptis ĉion kaj ne malbone ligis la unuopajn observojn, tio iomete anstataŭis la klerecon, sed krome memstareco, kiom ajn ĝi malutilu al lernado, estas certa avantaĝo por propra esplorado. Tiu estis en mia okazo des pli necesa, ĉar mi ne povis sekvi la veran metodon de la scienco, nome uzi la laborojn de la antaŭuloj kaj ligi min kun la samtempaj esploristoj. Mi povis kalkuli nur je mia propra forto, komencis per la tute unua komenco kaj per la konscio, kiu feliĉigas la junulon, sed poste ekstreme deprimas la maljunulon, ke la hazarda finpunkto, kiun mi metos, devas esti ankaŭ la definitiva. Ĉu mi estis vere tiom sola kun miaj esploroj, nun kaj de ĉiam? Jes kaj ne. Ne eblas, ke ne ĉiam kaj ankaŭ nuntempe unuopaj hundoj ie kaj tie estis kaj estas en mia situacio. Tiom malbone ne povas stati pri mi. Mi estis eĉ ne iomete ekster la hundeco. Ĉu hundo havas kiel mi la emon demandi, kaj mi havas kiel ĉiu hundo la emon silenti. Ĉiu havas la emon demandi. Ĉu alie mi povintus atingi per miaj demandoj eĉ nur la plej leĝerajn skuiĝojn, kiujn vidi ofte kun delico, troigita delico tamen, estis al mi donite, kaj ĉu mi, se ne status tiel pri mi, ne devintus atingi multe pli. Kaj ke mi havas la emon muti, bedaŭrinde ne necesas apartan pruvon. Mi estas do esence ne alia ol ĉiu alia hundo, pro tio malgraŭ ĉiaj opinidiversecoj kaj malsimpatioj ĉiu envere agnoskos min kaj mi ne faros alie kun ĉiu alia hundo. Nur la miksaĵo de la elementoj diversas, diferenco persone tre granda, popole sensignifa. Kaj nun, ĉu la miksaĵo de tiuj ĉiam ekzistantaj elementoj ene de la pasinteco kaj estanteco neniam okazis simile al la mia kaj, se oni volas nomi mian miksaĵon maloportuna, ne ankaŭ pli maloportune? Tio estus kontraŭ ĉiu cetera sperto. Ni hundoj estas okupataj en plej diversaj metioj. Metioj, je kiuj oni tute ne kredus, se oni ne havus la plej fidindajn informojn pri tio. Mi emas pensi ĉi tie pri la ekzemplo de la aerhundoj. Kiam mi aŭdis unuafoje pri iu tia, mi ridis, neniel lasis min persvadi tion. Kiel? Ĉu ekzistas hundo de plejeta speco, ne multe pli granda ol mia kapo, eĉ en alta aĝo ne pli granda, kaj tiu hundo, kompreneble malforta, laŭŝajne artefarita, nematura, precizege frizita estaĵo, nekapabla fari honestan salton, tiu hundo formoviĝas laŭdire plejofte alte en la aero, sed ĉe tio ne farante laboron, sed ripozante. Ne, tiajn aferojn rakonti al mi, tio signifis tro misuzi la kredemon de juna hundo, kredis mi. Sed mallonge poste mi aŭdis de alia flanko pri alia aerhundo. Ĉu oni interkonsentis por primoki min? Sed poste mi vidis la muzikistajn hundojn, kaj de tiam mi kredis ĉion ebla, neniu antaŭjuĝo limigis mian komprenivon, mi laŭspuris la plej sensencajn onidirojn, sekvis ilin tiom kiom mi povis, la plej sensenca ŝajnis al mi en tiu ĉi sensenca vivo pli verŝajna ol la senchava kaj por mia esplorado aparte fruktodona. Tiel ankaŭ la aerhundoj. Mi eksciis diversajn aferojn pri ili, kaj kvankam mi ĝis hodiaŭ ne sukcesis vidi iun, mi jam delonge estas firme konvikita de ilia ekzisto kaj en mia mondpercepto ili havas sian gravan lokon. Kiel plej ofte tiel ankaŭ ĉi tie kompreneble ne estas la arto kiu antaŭ ĉio pensigas min. Estas mire bele, kiu povas nei tion, ke tiuj hundoj kapablas ŝvebi en la aero, en la miro pri tio mi estas unuanima kun la hundaro. Sed multe pli mirinda estas por mi mia sento de sensenceco, la muta sensececo de tiuj ekzistaĵoj. Ĝenerale ĝi tute ne estas pravigata, ili ŝvebas en la aero kaj jen ĉio, la vivo iras sian iradon plu, ie kaj tie oni parolas pri arto kaj artistoj, jen ĉio. Sed kial, ĝisfunde bona hundaro, kial do ŝvebas la hundoj? Kiun sencon havas ilia metio? Kial eĉ ne vorto da klarigo haveblas de ili? Kial ili ŝvebas tie alte, lasas kadukiĝi la gambojn, la fieron de hundo, estas disigitaj de la nutranta tero, ne semas kaj tamen rikoltas, estas laŭdire koste de la hundaro eĉ aparte bone nutrataj. Mi povas flati al mi, ke mi per miaj demandoj tamen iomete skuis tiun aferon. Oni komencas pravigi, kunteksi ion similan al pravigo, oni komencas, kaj tamen ne faros pli ol tiun komencon. Sed tio tamen estas io. Kaj ĉe tio ja ne montriĝas la vero - neniam oni atingos tion -, sed tamen io de la profunda konfuzo de la mensogo. Ĉar ĉiuj sensencaj fenomenoj de nia vivo kaj la plej sensencaj tute aparte estas pravigeblaj. Kompreneble ne komplete - tio estas la diabla ŝerco -, sed por protekti sin kontraŭ ĝenaj demandoj, por tio sufiĉas. Ree la aerhundojn kiel ekzemplo: ili ne estas orgojlaj, kiel oni povus unue kredi, pli ĝuste ili aparte bezonas la kunhundojn, se oni provas meti sin en ilia situacio, oni komrenas tion. Ili devas ja, se ili jam ne povas fari tion malkaŝe - tio estus lezo de la silentodevo -, tiam tamen iel alie provi atingi pardonon pro ilia vivmaniero aŭ almenaŭ deturni la atenton de ĝi, forgesigi ĝin, - ili faras tion, kiel oni rakontas al mi, per preskaŭ neeltenebla babilemo. Konstante ili havas ion por rakonti, parte pri siaj filozofiaj pripensadoj, pri kiuj ili, ĉar ili komplete rezignis korpan streĉadon, povas konstante okupiĝi, parte pri la observoj, kiujn ili faras de ili alta starpunkto. Kaj kvankam ili, kio estas natura ĉe tia diboĉa vivo, ne tre distingiĝas je spirita forto kaj ilia filozofio estas same senvalora kiom iliaj observoj kaj la scienco povas apenaŭ ion utiligi de tio kaj entute ne dependas de tiaj mizeraj helpfontoj5, malgraŭ tio oni ricevos, se oni demadas, kion la hundoj entute volas, ĉiam denove la respondon, ke ili multe kontribuas al la scienco. "Tio estas ĝusta", oni rediras, "sed iliaj kontribuaĵoj estas senvaloraj kaj ĝenaj." La pliaj respondoj estas ŝultrolevo, devojigo, kolero aŭ rido, kaj post momento, kiam oni denove demandas, oni tamen ree ekscias, ke ili kontribuas al la scienco, kaj fine, kiam oni poste estas demandita kaj oni ne tre regas sin, oni respondas la samon. Kaj eble estas ankaŭ bone, ne esti tro obstina kaj cedi, la vivorajton de la jam ekzistantaj aerhundoj ne agnoski, kio estas neebla, sed tamen toleri. Sed plion oni ne postulu, tio estus tro, kaj tamen oni postulas ĝin. Oni postulas la toleradon de ĉiam novaj aerhundoj, kiuj alvenas. Oni tute ne bone scias, de kie ili venas. Ĉu ili pliiĝas per generado? Ĉu ili havas ankoraŭ la forton por tio, ili estas ja ne pli ol bela felo, kio povus ĉi tie generi? Eĉ se tio malverŝajna eblus, kiam ĝi okazus? Ĉiam oni vidas ilin ja solaj, memsufiĉaj supre en la aero, kaj kiam ili foje degnas kuri, tio okazas nur dum eta momento, kelkaj afektitaj paŝoj kaj ĉiam denove nur severe solaj kaj en pretenditaj pensadoj, de kiuj ili, eĉ se ili donas al si penon, ne povas delasi, almenaŭ ili asertas tion. Sed se ili ne generas, ĉu estus penseble ke troviĝas hundoj, kiuj libervole rezignas la surteran vivon, libervole fariĝas aerhundoj kaj por la prezo de komforteco kaj certa artlerteco elektas tiun tedan vivon tie sur kusenoj? Tio ne penseblas, nek generado nek libervola aliĝo estas pensebla. Sed la realo montras, ke tamen ĉiam denove estas novaj aerhundoj; el tio konkludendas, ke, eĉ se la obstakloj ŝajnas al nia menso nesupereblaj, iu jam ekzistanta hundospecio, kiom ajn stranga ĝi estu, ne formortas, almenaŭ ne facile, almenaŭ ne sen ke estu en ĉiu specio io, kio defendas sin sukcese.

Ĉu mi devas tion, se ĝi validas por tiel perversa, sensenca, ekstere plej stranga, nevivipova speco kiel tiu de la aerhundoj, ne supozi ankaŭ por mia speco? Dume mi ekstere tute ne estas stranga, sed ordinara meza klaso, kiu almenaŭ ĉi tie en la regiono tre multas, per nenio elstaranta, per nenio aparte malŝatinda, en mia juneco kaj parte ankoraŭ en vira aĝo, dum mi ne neglektis min kaj multe moviĝis, mi estis eĉ sufiĉe bela hundo. Oni aparte laŭdis mian antaŭan aspekton, la sveltajn krurojn, la belan kapteniĝon, sed ankaŭ mia griz-blank-flava, nur en la harpintoj krespa felo estis plaĉaspekta, ĉio ĉi ne estas aparta, aparta estas nur mia karaktero, sed ankaŭ tiu estas, kiel mi neniam preteratentu, bone fundita en la ĝenerala hundeco. Se nun eĉ la aerhundo ne restas sola, ie kaj tie en la granda hundomondo ĉiam denove troviĝas unu kaj ili eĉ el la granda nenio ĉiam denove prenas novulojn, tiam ankaŭ mi rajtas vivi en la konviko, ke mi ne estas perdita. Tamen, miaj samspeculoj havas certe apartan sorton, kaj ilia esto neniam malkaŝe helpos al mi, jam pro tio, ke mi eble neniam ekkonos ilin. Ni estas tiuj, kiujn la mutado premas, kiuj ĝuste pro aermalsato volas trarompi ĝin, la aliaj ŝajnas bone farti mutante, kvankam nur ŝajnas tiel, kiel ĉe la muzikhundoj, kiuj ŝajne trankvile muzikis, sed en realo estis tre nervozaj, sed tiu impreso estas forta, oni provas superi ĝin, ĝi mokas ĉian atakon. Kiel miaj samspeculoj nun elturniĝas? Kiel aspektas iliaj provoj tamen vivi? Tio povas esti diversa. Mi provis ĝin per miaj demandoj, tiom longe kiel mi junis. Mi povus do eble teni min al tiuj, kiuj multe demandas, kaj jen mi havus miajn samspeculojn. Tion mi ankaŭ provis dum certa tempo kun memsuperado, kun memsuperado ĉar min interesas ja precipe tiuj kiuj respondu; tiuj kiuj ĉiam intervenas per demandoj, kiujn mi plejofte ne povas respondi, naŭzas min. Kaj krome, kiu ne ŝatas demandi, dum li estas juna, kiel mi eltrovu el la multaj demandoj la ĝustajn? Unu demando sonas kiel la alia, gravas la intenco, sed tiu estas kaŝita, ofte eĉ al la demandinto. Kaj entute, la demandado estas ja apartaĵo de la hundaro, ĉiuj demandas pelmele, estas kvazaŭ per tio forviŝiĝu la spuro de la ĝustaj demandoj. Ne, inter la junaj demandantoj mi ne trovos miajn samspeculojn, kaj inter la mutantoj, la maljunuloj, al kiuj mi apartenas nun, same ne. Sed kion do celas la demandoj, mi ja fiaskis kun la miaj, verŝajne miaj samspeculoj estas multe pli saĝaj ol mi kaj uzas tute aliajn bonegajn rimedojn por elteni tiun ĉi vivon, rimedojn tamen, kiuj, kiel mi proprasperte aldonu, eble helpas al ili en kazo de neceso, trankviligas, endormigas, efikas specoŝanĝa, sed ĝenerale estas same senpovaj kiel la miaj, ĉar, kiom ajn mi ĉirkaŭrigardu, sukceson mi ne vidas. Mi tiamas, ke mi ekkonos miajn samspeculojn pro ĉio alia pli ol pro sukceso. Sed kie do estas miaj samspeculoj? Ja jen la plendo, jen ĝi. Kie ili estas? Ĉie kaj nenie. Eble estas mia najbaro, tri saltojn for de mi, ni ofte alvokas unu la alian, li venas ankaŭ kelkfoje al mi, mi ne al li. Ĉu li estas mia samspeculo? Mi ne scias, mi ja ne ekkonas ion tian ĉe li, sed estas eble. Estas eble, sed tamen nenio estas pli malverŝajna. Se li estas malaproksima, mi povas lude, helpe de mia fantazio, eltrovi multon ĉe li, kio suspekte sentigas al mi hejmecon, sed kiam li staras antaŭ mi, tiam ĉiuj miaj inventoj estas por ridi. Maljuna hundo, ankoraŭ iomete pli malalta ol mi, kiu mi havas apenaŭ mezan alton, bruna, mallonghara, kun lace pendanta kapo, trenpaŝa, la maldekstran postan kruron li krome iomete posttrenas sekve de malsano. Tiom proksime kiel kun li jam delonge mi ne rilatas kun iu, mi estas feliĉa, ke mi eltenas lin ankoraŭ pli malpli akcepteble, kaj kiam li foriras, mi postkrias al li la plej afablajn aferojn, tamen ne pro amo, sed kolere pri mi, ĉar mi, se mi postiras lin, trovas lin tamen nur tute abomeninda, kiel li forŝteliĝas kujn la posttrenanta piedo kaj la multe tro malalta postaĵo. Kelkfoje mi sentas, kvazaŭ mi volus primoki min mem, kiam mi enpense nomas lin mia kamarado. Ankaŭ en niaj interparoladoj li malkaŝas neniom de ia ajn kamaradeco, veras ke li estas saĝa kaj, por niaj kondiĉoj ĉi tie, sufiĉe klera kaj mi povus multon lerni de li, sed ĉu mi serĉas saĝon kaj kleron? Ni konversacias kutime pri lokaj aferoj kaj mi miras ĉe tio - mia soleco faris min en tiu rilato pli klarvida - , kiom da spirito necesas eĉ por ordinara hundo, eĉ ĉe mezume ne tro malfavoraj kondiĉoj, por teni sin viva kaj protektis sin kontraŭ la plej grandaj kutimaj danĝeroj. La scienco, estas vere, donas la regulojn; sed kompreni ĝin eĉ nur de malproksime kaj nur ĝiajn plej gravajn ĉeftrajtojn estas tute ne facila, kaj kiam oni komprenis ĝin, nur tiam venas la vere malfacila, nome apliki ĝin al la lokaj kondiĉoj - apenaŭ iu povas helpi ĉi tie, preskaŭ ĉiu horo donas novajn taskojn kaj ĉiu nova terpeco siajn apartajn; ke li instaliĝis ie por la daŭro kaj ke lia vivo nun iel pasas tute per si mem, tion povas neniu aserti, eĉ ne mi, kies bezonoj malpliiĝas vere de tago al tago. Kaj ĉiu ĉi senfina penado - kiucele? Do nur por ĉiam enfosi sin en mutado kaj por neniam kaj de neniu esti plu eltirebla de tie.

Oni ofte laŭdas la ĝeneralan progreson de la hundaro tra la tempoj kaj celas per tio eble precipe la progreson de la scienco. Certe, la scienco progresas, tio estas nehaltigebla, ĝi progresas eĉ akcelante, ĉiam pli rapide, sed kio estas en tio laŭdinda? Estas kvazaŭ oni volus laŭdi ĉar kun pliiĝanta aĝo li fariĝas ĉiam pli maljuna kaj pro tio ĉiam pli rapide proksimiĝas la morto. Tio estas natura kaj krome malbela fenomeno, ĉe kiu mi trovas nenion laŭdindan. Mi vidas nur kadukiĝon, sed mi ne opinias ĉe tio, ke antaŭaj generacioj estis esence pli bonaj, ili estis nur pli junaj, tio estis ilia granda avantaĝo, ilia memoro ankoraŭ ne estis tiom troŝarĝita kiel la nuntempa, estis ankoraŭ pli facile paroligi ilin, kaj eĉ se neniu sukcesis tion, la ebleco estis pli granda, tiu pli granda ebleco estas ja tio, kio nin tiom incitas dum aŭskutado de tiuj malnovaj, sed envere simplecaj historioj. Ie kaj tie ni aŭdas aludan vorton kaj emus preskaŭ eksalti, se ni ne sentus la ŝarĝon de la jarcentoj sur ni. Ne, kion ajn mi povas obĵeti kontraŭ mia tempo, la antaŭaj generacioj ne estis pli bonaj ol la pli novaj, eĉ en certa senco ili estis multe pli malbonaj kaj malfortaj. La mirakloj tamen ankaŭ tiam ne promenis libere sur la stratoj por ajna kaptado, sed la hundoj estis, mi ne povas esprimi tion alie, ankoraŭ ne tiom hundecaj kiel hodiaŭ, la konstruaĵo de la hundaro estis ankoraŭ pli malfiksa, la vera vorto povintus tiam ankoraŭ interveni, decidi la konstruaĵon, ŝanĝi la opinion, laŭ ĉiu deziro ŝanĝi, inversi en ĝian malon, kaj tiu vorto ĉeestis, estis almenaŭ proksima, ŝvebis sur la langopinto, ĉiu povis sperti ĝin; kie ĝi troviĝas hodiaŭ, hodiaŭ oni povus jam kapti la intestojn kaj ne trovus ĝin. Nia generacio estas eble perdita, sed ĝi estas pli senkulpa ol la tiama. La hezitadon de nia generacio mi povas kompreni, ĝi ja ankaŭ tute ne plu estas hezitado, ĝi estas la forgesado de sonĝo antaŭ mil noktoj sonĝita kaj milfoje forgesita, kiu riproĉu al ni ĝuste la milan forgeson?  Sed ankaŭ la hezitadon de niaj prapatroj mi kredas kompreni, verŝajne ni ne agintus alie, preskaŭ mi diru: feliĉas ni, ke ne estis ni, kiuj devis preni sur sin la kulpon, sed ke ni en mondo jam mallumigita de aliaj, rajtas alrapidi la morton en preskaŭ senkulpa mutado. Kiam niaj prapatroj devojiĝis, ili verŝajne tute ne pensis pri senfina erarvagado, ili ja bone vidis ankoraŭ la vojkruciĝon, estis facile ĉiam ajn returni, kaj se ili hezitis returni, do nur pro tio, ĉar ili volis ankoraŭ iometetan tempon ĝui la hundovivon, ĝi ankoraŭ ne estis siaspeca hundovivo kaj jam ĝi ŝajnis al ili ebriige bela, kiel ĝi devus fariĝi pli poste, almenaŭ ankoraŭ iomete pli poste, kaj tiel ili plu eraris. Ili ne sciis, kion ni kontemplante la iradon de la historio povas antaŭsenti, ke la animo ŝanĝiĝas pli rapide ol la vivo kaj ke ili, kiam ili ekĝuis la hundovivon, certe jam havis sufiĉe malnovhundan animon kaj ne plu estis tiom proksimaj de la elirpunkto, kiom ŝajnis al ili aŭ kiom ilia en ĉiaj hundoplezuro ĝuanta okulo volis ŝajnigi al ili. - Kiu povas hodiaŭ ankoraŭ paroli pri juneco. Ili estis la veraj junaj hundoj, sed ilia sola aspiro celis bedaŭrinde fariĝi maljunaj hundoj, ion, kio kompreneble ne povis malsukcesi al ili, kiel ĉiuj generacioj pruvas kaj nia, la lasta, plej bone.

Pri ĉiuj ĉi aferoj mi kompreneble ne parolas kun mia najbaro, sed mi devas ofte pensi pri ili, kiam mi sidas vidalvide de li, al tiu tipa maljuna hundo, aŭ enfosas mian muzelon en lian felon, kiu havas jam nuanceton de tiu odoro kiun havas feloj de senfeligitaj bestoj. Paroli kun li pri tiuj aferoj etus sensence, ankaŭ kun ĉiu alia. Mi scias, kiel pasus la interparolo. Li havus kelkajn obĵetojn ie kaj tie, fine li konsentus - konsento estas la plej bona armilo - kaj la afero estus enterigita, sed kial entute jam elfosi ĝin el ĝia tombo? Kaj malgraŭ ĉio, eble ekzistas tamen iu pli profunda konformeco kun mia najbaro, superante tiun de nuraj vortoj. Mi ne povas ĉesi tion aserti, kvankam mi ne havas pruvojn por tio kaj eble nur viktimas simplan trompiĝon, ĝuste ĉar li estas de longa tempo la sola kun kiu mi rilatas kaj mi do devas teni min al li. "Ĉu vi tamen estas mia kamarado laŭ via maniero? Kaj hontas, ĉar ĉio malsukcesis al vi? Vidu, al mi okazis same. Kiam mi estas sola, mi ploras pro tio, venu, duope estas pli dolĉe", tiel mi pensas kelkfoje kaj ĉe tio fikse rigardas lin. Li tiam ne mallevas la rigardon, sed li estas ankaŭ neniel interpretebla, apatie li rigardas min kaj miras kial mi tiel mutas kaj interrompis nian konversacion. Sed eble ĝuste tiu rigardo estas lia maniero demandi kaj mi seniluziigas lin tiel kiel li seniluziigas min. En mia juneco, se tiam aliaj demandoj ne gravus pli kaj se mi sola ne abunde sufiĉus, mi eble laŭte demandus lin, ricevus feblan konsenton kaj do malpli ol hodiaŭ, kiam li mutas. Sed ĉu ne ĉiuj mutas same? Kio malhelpas min kredi, ke ĉiuj estas miaj samspeculoj, ke mi ne nur havis ne ie kaj tie kunesploranton, kiu kun siaj nanaj rezultoj estas forpasinta kaj forgesita kaj kiun mi neniel plu povas atingi tra la mallumo de la tempoj aŭ la premado de la estanteco, sed ke mi en ĉio de ĉiam havas kamaradojn, kiuj ĉiuj penas siamaniere, ĉiuj sensukcese siamaniere, ĉiuj mutante aŭ ruze babilante siamaniere, kiel la senespera esplorado diktas6. Sed tiam mi ankaŭ tute ne bezonintus apartiĝi, povintus trankvile resti inter la aliaj, ne devintus kiel malbonkonduta infano strebi eksteren tra la vicoj de la plenkreskuloj, kiuj ja same volas eliri kiel mi kaj ĉe kiuj nur ilia menso konfuzas min dirante al ili, ke neniu sukcesas eliri kaj ke ĉia strebado estas stulta.

Sed tiaj pensoj estas klare la efiko de mia najbaro, li konfuzas min, li melankoliigas min; kaj por si mem estas sufiĉe gaja, almenaŭ mi aŭdas lin, kiam li estas en sia areo, krii kaj kanti, tiom ke ĝi ĝenas min. Estus bone rezigni ankaŭ tiun lastan rilaton, ne sekvi vagajn revadojn kiajn ĉia hundorilato, kiom ajn hardita oni kredas sin, neeviteble estigas, kaj la etan tempon, kiu restas al mi, uzi ekskluzive por miaj esploroj. Venontan fojon, kiam li venos, mi kaŝos min kaj ŝajnigos min dorma, kaj tion ripetos tiom ofte ĝis kiam li ne plu venos.

Krome venis malordo en miaj esploroj, mi malfervoriĝas, mi laciĝas, mi trotas plu nur meĥanike, kie mi kuris entuziasme. Mi repensas pri la tempoj, kiam mi komencis esplori la demandon: "De kie la tero prenas nian nutraĵon?" Estas vere ke mi tiam vivis meze de la popolo, premis min tien, kie ĝi estis plej densa, volis ĉiujn fari atestantoj pri mia laboroj, tiu atesteco estis al mi eĉ pli grava ol mia laboro; ĉar mi atendis ja ankoraŭ ian ĝeneralan efikon, mi ricevis kompreneble grandan entuziasmigon, kiu nun por mi solulo estas finita. Sed tiam mi estis tiom forta, ke mi faris ion, kio estas nekredebla, kontraŭdiras ĉiujn niajn principojn kaj kion certe ĉiu tiama vidatestanto memoras kiel ion hororan. Mi trovis en la scienco, kiu alie strebas al senlima specialiĝo, en unu rilato strangan simpliĝon. Ĝi instruas, ke precipe la tero produktas nian nutraĵon, kaj poste, farinte tiun kondiĉon, indikas la metodojn per kiuj la plej diversaj nutraĵoj atingeblas en plaj bona speco kaj plaj granda abudo. Nu estas ja ĝuste ke la tero produktas la nutraĵon, pri tio ne povas esti dubo, sed tiom simpla, kia oni kutime prezentas ĝin sen iu plia esploro, la afero ne estas. Oni rigardu do nur la plej primitivajn okazintaĵojn, kiuj ripetiĝas ĉiutage. Se ni estus tute senfaraj, kiel mi nun preskaŭ jam estas, post supraĵa prilaborado de la grundo kunruliĝus kaj atendus por vidi kio venos, tiam ni ja trovus la nutraĵon sur la tero, kondiĉe ke entute rezultiĝus io. Sed tio ja ne okazas regule. Kiu konservis eĉ nur iometan senpartiecon kontraŭ la scienco - kaj da tiuj ekzistas ja malmultaj, ĉar la scienco faras ĉiam pli vastajn rondojn -, facile ekkonas, eĉ se li tute ne speciale celas observojn, ke la ĉefa parto, kiu poste kuŝas sur la tero, venas de supre, ni ja kaptas laŭ niaj lerteco kaj avido la plejparton jam antaŭ ol ĝi atingus la teron. Per tio mi ankoraŭ nenion diras kontraŭ la scienco, la tero produktas ja ankaŭ tiun ĉi nutraĵon nature. Ĉu la unuan ĝi tiras el si aŭ la alian malsupren vokas el la alteco, tio eble ja ne estas esenca diferenco, kaj la scienco, kiu konstatis, ke en ambaŭ okazoj necesas terprilaborado, eble ne devas okupiĝi pri tiuj distingoj, ĉar estas dirite: "Se vi havas la mordaĵon enfaŭke, tiam vi solvis ĉifoje ĉiujn problemojn." Nu, ŝajnas al mi, ke la scienco, alemenaŭ en vualita formo, tamen okupiĝas pri tiuj aferoj, ĉar ĝi ja konas la du ĉefajn metodojn de nutraĵakiro, nome la veran prilaboradon de la grundo kaj poste la kompletigan fajnigan laboron forme de diraĵo, dancado kaj kantado. Mi trovas en tio kvankam ne kompletan, sed tamen sufiĉe klaran dupartigon kongruan al mia distingo. La prilaborado de la grundo servas miaopinie por akiri ambaŭspecaj nutraĵoj kaj restas ĉiam nemalhavebla, sed diraĵo, dancado kaj kantado koncernas malpli la prilaboradon de la grundo en malvasta senco, sed servas ĉefe por tiri la nutraĵon desupre. En tiu opinio fortigas min la tradicio. Ĉi tie la popolo ŝajnas korekti la sciencon sen scii tion kaj sen ke la scienco kuraĝas defendi sin. Se, kiel volas la scienco, tiuj ceremonioj servas nur al la grundo, ekzemple por doni al ĝi la forton por tiri la nutraĵon desupre, tiam ili devus sekve ja komplete plenumiĝi sur la grundo, al la grundo ĉio devus esti alflustrata, saltata, dancata. La scienco laŭ mia scio certe ankaŭ ne postulas ion alian. Kaj jen la strangaĵo, la popolo direktas sin kun ĉiuj siaj ceremonioj al la alteco. Tio ne estas lezo de la scienco, ĝi ja ne malpermesas tion, lasas al la kampulturisto pri tio la liberon, ĝi pensas en siaj instruoj nur pri la grundo, kaj se la kampulturisto plenumas ĝiajn instruojn rilate la grundon, ĝi estas kontenta, sed ĝia pensado devus miaopinie envere postuli ion plian. Kaj mi, kiu estis neniam pli profunde inicita en la sciencon, tute ne povas imagi, kiel la kleruloj povas toleri ke nia popolo, ja konate pasia, krias la sorĉparolojn alten, plendas niajn malnovajn popolkantojn en la aeron kaj faras saltodancojn kvazaŭ ĝi, forgesante la grundon, volus sin svingi alten por ĉiam. Mi eliris el la akcentado de tiuj kontraŭdiroj, ĉiam kiam laŭ la instruoj de la scienco proksimiĝis la rikoltotempo, mi limigis min komplete al la grundo, mi gratis ĝin dumdance, mi tordis la kapon nur por esti kiom eble plej proksima de la grundo. Poste mi faris al mi fosaĵon por la muzelo kaj tiel kantis kaj deklamis, ke nur la grundo aŭdu ĝin kaj neniu alia apud aŭ super mi.

La esplorrezultoj estis magraj. Kelkfoje mi ne ricevis la manĝaĵon kaj estis jam jubilonta pro mia malkovro, sed poste ree venis tamen la manĝo, kvazaŭ oni estus unue konfuzita pro mia stranga konduto, sed nun rimarkus la avantaĝon, kiun ĝi alportas, kaj volonte rezignas miajn kriojn kaj saltojn. Ofte la manĝaĵo venis eĉ pli abundo ol antaŭe, sed poste ĝi tamen ree tute restis for. Per diligenteco ĝis nun nekonata ĉe junaj hundoj mi faris precizan liston de ĉiuj miaj provoj, kredis jam ie kaj tie trovi spuron, kiu povus min konduki plu, sed poste ĝi tamen perdiĝis en malcerteco. Ĉe tio kontraŭis min nedisputeble ankaŭ mia nesufiĉa scienca prepariteco. Kie mi prenu la certecon, ke ekzemple la neveno de manĝaĵo ne estis kaŭzita de mia eksperimento, sed de nescienca prilaborado de la grundo, kaj se tio ĝustis, tiam ĉiuj miaj konkludoj estis senvalidaj. Sub certaj kondiĉoj mi povintus atingi preskaŭ tute precizan eksperimenton, nome se mi sukcesintus, tute sen prilaborado de grundo - unufoje nur per suprendirektita ceremonio atingi la desupriĝon de manĝaĵo kaj poste per ekskluziva grundo-ceremonio atingi la nevenon de manĝaĵo. Mi provis ankaŭ ion tian, sed sen firma kredo kaj kun nesufiĉaj eksperiment-kondiĉoj, ĉar, laŭ mia neskuebla opinio, almenaŭ ia grundprilaborado necesas ĉiam kaj, eĉ se pravus la herezuloj, kiuj ne kredas tion, oni ne povus pruvi ĝin, ĉr la prispruĉado de la grundo okazas obeante al natura premo kaj en certaj limoj tute ne eviteblas. Alia, kvankam iomete stranga eksperimento prosperis al mi pli bone kaj kaŭzis ioman sensacion. Sekve al la kutima kaptado de la manĝaĵo en la aero mi decidis ja lasi fali la nutraĵon, sed ne kapti ĝin. Tiucele mi faris ĉiam, kaim venis la nutraĵo, etan aersalton, sed kiu estis ĉiam tiel kalkulita, ke ĝi ne sufiĉis; plej ofte ĝi tiam tamen falis apatie-indiferente al la grundo kaj mi ĵetis min kolere sur ĝin, kolere ne nur por malsato, sed ankaŭ pro la seniluziiĝo. Sed en unuopaj kazoj tamen okazis io alia, io vere mirinda, la nutraĵo ne falis, sed sekvis min en la aero, la nutraĵo persekutis la malsatulon. Tio ne daŭris longe, nur etan vojpecon, poste ĝi tamen falis aŭ tute malaperis aŭ - la plej ofta okazo - mia avido finis antaŭtempe la eksperimenton kaj mi forvoris la aferon. Almenaŭ, mi estis feliĉa tiam, tra mia ĉirkaŭaĵo iris murmurado, oni fariĝis maltrankvila kaj atentema, mi trovis miajn konatulojn pli alireblaj al miaj demandoj, en iliaj okuloj mi vidis ian helposerĉan lumadon, eĉ se estus nur la rebrilo de miaj propraj rigardoj, mi volis nenion alian, mi estis kontenta. Ĝis kiam mi tamen eksciis - kaj la aliaj eksciis tion kun mi -, ke tiu eksperimento estas delonge priskribita en la scienco, jam pli grandioze sukcesinta ol al mi, kvankam jam longe ne refarita pro la malfacilo de la memregado kiun ĝi postulas, sed pro ĝia scienca malgraveco ankaŭ ne refarinda. Ke ĝi pruvas nur, kion oni jam sciis, nome ke la grundo desuprigas la nutraĵon el la alto ne nur rekte, sed ankaŭ oblikve kaj eĉ en formo de spiraloj. Jen mi, sed mi ne estis senkuraĝigita, por tio mi estis ankoraŭ tro juna, male, per tio mi estis instigita al eble la plej granda atingaĵo de mia vivo. Mi ne kredis la sciencan senvalorigon de mia eksperimento, sed ĉi tie ne helpas kredo, sed nur la pruvo, kaj tiun mi volis doni kaj volis per tio ankaŭ meti en la plenan lumon, en la centron de la esplorado, tiun origine iom strangan eksperimenton. Mi volis pruvi ke, se mi retiriĝis antaŭ la nutraĵo, ne la grundo altiris ĝin oblikve, sed ke estis mi, kiu logis ĝin laŭ miaj movoj. Estas vere, ke mi ne povis  progresigi tiun eksperimenton, vidi la voraĵon antaŭ si kaj dume ekperimenti science, tion oni ne eltenas longdaŭre. Sed mi volis fari ion alian, mi volis, dum mi eltenis ĝin, komplete fasti, tamen ankaŭ eviti la vidon al ĉia nutraĵo, ĉian delogon. Se mi retiris min tiel, restis kuŝa kun fermitaj okuloj, tage kaj nokte, zorgis nek pri la levado de la nutraĵo nek pri ĝia kaptado kaj, kiel mi ne kuraĝis aserti, sed kaŝe esperis, sen ĉiaj aliaj mezuroj, nur pro la neevitebla neracia priverŝado de la grundo kaj mallaŭta deklamo de la formuloj kaj kantoj (la dancadon mi volis preterlasi por ne malfortigi min) la nutraĵo venus per si mem desupre kaj, sen atenti pri la grundo, frapus ĉe mia dentaro por peti eniron, - se ĉio ĉi okazus, tiam la scienco ja ne estus refutita, ĉar ĝi havas sufiĉan elastecon por esceptoj kaj apartaj kazoj, sed kion dirus la popolo, kiu bonŝance ne havas tiom da elasteco? Ĉar tio ja ankaŭ ne prezentus esceptokazon kian la historio transdonas, ke ekzemple iu pro korpa malsano aŭ pro deprimo rifuzas prepari, serĉi, preni la nutraĵon kaj tiam la hundaro kuniĝas en sorĉformuloj kaj per tio atingas ke la nutraĵo deiru de sia natura vojo por iri rekte en la faŭkon de la malsanulo. Sed mi, male, estis en plena forto kaj sano, mia apetito tiom brila, ke ĝi malhelpis min dum tagoj pensi pri io alia ol pri ĝi, mi entreprenis, ĉu oni kredis ĝin aŭ ne, la fastadon libervole, estis mem kapabla zorgi pri la desupriĝo de la nutraĵo kaj volis tion ankaŭ fari, sed ankaŭ ne bezonis helpon de la hundaro kaj eĉ plej decide malpermisis ĝin.

Mi serĉis taŭgan lokon por mi en soleca arbustaĵo, kie mi ne aŭdus manĝoparoladojn, nek ŝmacadon kaj ostokrakadon, lastan fojon plene satmanĝis kaj poste kuŝiĝis. Mi volis laŭeble pasigi la tutan tempon kun fermitaj okuloj; tiom longe kiom ne venos manĝaĵo, estos por mi seninterrompa nokto, eĉ se tio daŭrus tajojn kaj semajnojn. Sed ĉe tio, kaj tio estis granda malfacilaĵo, mi rajtis nur malmulte aŭ prefere tute ne dormi, ĉar mi devis ja ne nur malsuprensorĉi la nutraĵon, sed ankaŭ atenti ke mi ne preterdormu la alvenon de la nutraĵo, ĉar dormante mi kapablus malsati multe pli longe ol maldorme. Pro tiuj kialoj mi decidis prudente mastrumi mian tempon kaj multe dormi, sed ĉiam nur tute mallongan tempon. Mi atingis tion per tio ke dumdorme mi apogis ĉiam mian kapon sur malfortan branĉon, kiu baldaŭ faldiĝis kaj per tio min vekis. Tiel mi kuŝis, dormis aŭ maldormis, sonĝis aŭ kantis mallaŭte antaŭ min. La unua tempo pasis senevente, eble tie, de kie venas la manĝaĵoj, ankoraŭ iel ne estis rimarkite ke mi ĉi tie agas kontraŭ la natura fluo de la aferoj, kaj tiel ĉio restis silenta. Iomete ĝenis min en mia penado la timo, ke la hundoj rimarkos mian mankon, baldaŭ trovos kaj ion entreprenos kontraŭ mi. Dua timo estis, ke la grundo, sekve de ĝia nura priverŝado, kvankam laŭ la scienco ĝi estas nefertila grundo, donos la tielnomatan hazardnutraĵon kaj ke ties odoro delogos min. Sed provizore ne okazis io tia, kaj mi povis plu malsati. Aparte de tiuj timoj mi estis unue trankvila, tiom kiel mi ankoraŭ neniam rimarkis ĉe mi. Kvankam mi laboris ĉi tie verdire ĉe la malvalidigo de la scienco, plenigis min agrablo kaj preskaŭ la proverba trankvilo de la scienca laboristo. En miaj revoj mi atingis pardonon de la scienco, troviĝis en ĝi ankaŭ spaco por miaj esploroj, konsole sonis en miaj oreloj, ke mi, eĉ se miaj esploroj fariĝus sukcesaj kaj precipe tiam, tute ne estus perdita por la hundovivo, ke la scienco inklinas al mi amike, ke ĝi mem transprenos la interpretadon de miaj rezultoj kaj ke tiu promeso signifas jam la plenumon mem, ke mi, dum mi sentis min ĝis nun en mia pleja eno ekskludita kaj sovaĝe atakis la murojn de mia popolo, estos aligita kun grandaj honoroj, la sopirata varmeco de kuniĝintaj hundokorpoj ĉirkaŭfluos min, alten levite sur la ŝultroj de mia popolo mi ŝanceliĝos. Stranga efiko de la unua malsato. Mia faro ŝajnis al mi tiom granda, ke mi pro kortuŝeco kaj pro kompato al mi mem tie en la trankvila arbustaĵo ekploris, kio tamen ne estis tute komprenebla, ĉar se mi atendis la merititan rekomencon, kial mi tiam ploris? Certe nur pro agrbleco. Ĉiam nur kiam mi sentis agrablecon, sufiĉe malofte, mi ploris. Poste tio baldaŭ pasis. La belaj bildoj iom post iom forvaporiĝis kun la pliserioziĝo de la malsato, ne daŭris longe kaj mi estis, post rapida adiaŭo kun la fantazioj kaj ĉia kortuŝeco, tute sola kun la en la intestoj brulanta malsato. ? Jen la malsato ?, mi diris al mi sennombrafoje, kvazaŭ mi volus kredigi min ke malsato kaj mi estas ankoraŭ du aferoj kaj ke mi povus ĝin deskui kiel ĝenan amanton, sed en realo ni estis plej dolore unu, kaj kiam mi deklaris al mi: ? Jen la malsato ?, tiam estis envere la malsato, kiu parolis kaj per tio primokis min. Aĉa, aĉa tempo! Mi tremas, kiam mi pensas pri ĝi, kvankam ne nur pro mia propra sufero, kiun mi tiam travivis, sed antaŭ ĉio ĉar mi tiam ne sukcesis fini, ĉar tiun suferon mi devos refoje traĝui, se mi volas ion atingi, ĉar ankoraŭ nuntempe mi konsideras la malsatadon la lasta kaj plej forta rimedo de mia esplorado. Tra la malsato iras la vojo, la plej alta celo atingeblas nur per la plej alta faro, se ĝi atingeblas, kaj tiu plej alta faro estas ĉe ni libervola malsatado. Se mi do trapensas tiujn tempojn - kaj treege volonte mi fosas en ili - mi trapensas ankaŭ la tempojn kiuj minacas al mi. Ŝajnas ke oni devas pasigi preskaŭ tutan vivon antaŭ ol resaniĝi de tia eksperimento, ĉiuj jaroj de mia forta vireco separas min disde tiu malsatado, sed ankoraŭ mi ne estas resaniĝinta. Kiam mi baldaŭ komencos la malsatadon, mi havos eble pli da decidemo ol antaŭe, sekve de mia pli granda sperto kaj pli bona kompreno de la neceso de la eksperimento, sed miaj fortoj estas malpli grandaj, eĉ sekve de tiam, almenaŭ mi laciĝos jam pro la sola atendo de la konataj teruraĵoj. Mia malpli forta apetito ne helpos min, ĝi nur malvalidigas iomete la eksperimenton kaj verŝajne devigos min malsati pli longe ol necesis tiam. Pri tiuj kaj aliaj antaŭkondiĉoj mi kredas esti konscia, ja ne mankis antaŭaj provoj en tiu longa intertempo, sufiĉe ofte mi efektive ekmordis la malsatadon, sed ankoraŭ ne estis forta por la plej ekstrema, kaj la naiva agresemo de la juneco estas kompreneble por ĉiam for. Ĝi jam svenis tiam meze de la malsatado. Diversaj pripensadoj turmentis min. Minace aperis al mi niaj prapatroj. Mi ja konsideras ilin, kvankam mi ne kuraĝas diri tion publike, kulpaj pri ĉio, ili kulpis la hunovivon, kaj mi povis iliajn minacojn do facile respondi per kontraŭminacoj, sed mi klinas min antaŭ ilia scio, ĝi venis el fontoj, kiujn ni ne plu konas, tial mi ankaŭ, kiom ajn tiklas min batali kontraŭ iliaj leĝoj, neniam rekte malobeos ilin, nur tra la leĝobreĉoj, pri kiuj mi havas apartan flaron, mi atakas. Koncerne la malsatadon mi referencas al la fama interparolado, dum kiu unu el niaj saĝuloj elparolis la intencon malpermesi la malsatadon, post kio dua malkonsilis tion per la demando: ? Kiu do iam malsatos? ? kaj la unua lasis sin persvadi kaj retenis la malpermeson. Sed nun restariĝas la demando: "Ĉu la malsatado nun ne estas envere tamen malpermesita?" La granda plimulto de la komentistoj neas ĝin, konsideras la malsatadon liberigita, sekvas la duan saĝulon kaj pro tio ankaŭ ne timas malbonajn sekvojn de erara komentado. Pri tio mi bone certiĝis antaŭ ol komenci la malsatadon. Sed nun, kiam mi tordiĝis pro malsato, jam en kelka mensa konfuziĝo serĉis konstante savon ĉe miaj postaj gamboj lekante, maĉante, elsuĉante ilin malespere, ĝis supren al la anuso, tiam ŝajnis al mi la ĝenerala interpreto de tiu interparolado absolute malĝusta, mi malbenis la komentosciencon, mi malbenis min, kiu lasis min delogi de ĝi, la interparolado entenis ja, kiel eĉ infani devas ekkoni, klare pli ol nur unu solan malpermeson de malsatado, la unua saĝulo volis malpermesi la malsatadon, kion volas saĝulo, estas jam farita, la malsatado estis do malpermesita, la dua saĝulo ne nur ne konsentis al li, sed konsideris la malsatadon eĉ neebla, do metis sur la unuan malpermeson ankoraŭ duan, la malpermeson de la hundonaturo mem, la unua agnoskis tion kaj retenis la eksplicitan malpermeson, tio signifas, li ordonis al la hundoj post prezentado de ĉio ĉi, esti komprenemaj kaj malpermesi al si mem la malsatadon. Do, triobla malpermeso anstataŭ la kutima unu, kaj mi malobeis ĝin. Nun mi povintus ja almenaŭ nun malfrue obei ĉesante malsati, sed meze tra la doloro iris ankaŭ delogo malsati plu, kaj mi sekvis ĝin volupte, kvazaŭ nekonatan hundon. Mi ne povis ĉesi, eble mi estis ankaŭ jam tro malforta por levi min kaj savi min en loĝatajn regionojn. Mi turnadis min sur la arbara sternaĵo, mi ne plu povis dormi, mi aŭdis ĉie bruon, la dum mia ĝisnuna vivo dormanta mondo ŝajnis vekita de mia malsatado, mi ekimagis, ke mi neniam plu povus manĝi, ĉar per tio mi povus resilentigi la laŭplaĉe bruantan mondon, kaj tion mi ne kapablus, sed la plej grandan bruon mi aŭdis en mia ventro, mi metis la orelon al ĝi kaj faris certe hororigitajn okulojn, ĉar mi povis apenaŭ kredi, kion mi aŭdis. Kaj ĉar nun aĉiĝis tro, la deliro ŝajnis kapti ankaŭ mian naturon, ĝi faris sensencajn savoprovojn, mi komencis flari manĝaĵojn, elitajn manĝaĵojn, kiujn mi jam delonge ne plu manĝis, delicoj de mia infaneco; ja mi flaris la odoron de la mamoj de mia patrino; mi forgesis mian decidon voli rezisti al odoroj, aŭ pli ĝuste, mi ne forgesis ĝin; kun tiu decido, kvazaŭ ĝi estus decido apartenanta al tio, mi trenis min ĉiudirekten, ĉiam nur kelkajn paŝojn kaj flaris, kvazaŭ mi ŝatus la manĝaĵon nur por pli bone defendi min kontraŭ ĝi. Ke mi trovis nenion, ne seniluziigis min, la manĝaĵoj estis tie, ili nur estis kelkajn paŝojn tro malproksimaj, miaj kruroj antaŭe kolapsis. Sed samtempe mi sciis, ke tie estis nenio, ke mi faris la etajn movojn nur pro timo antaŭ la definitiva kolapso sur loko, kiun mi ne plu forlasus. La lastaj esperoj svenis, la lastaj delogoj, mizere mi pereos ĉi tie, kion volis miaj esploroj, infanecaj eksperimentoj el infanece feliĉa tempo, ĉi tie kaj nun estis serioza realo, ĉi tie la esplorado povintus pruvi sian valoron, sed kie ĝi estis? Ĉi tie estis nur senhelpe en la vakuon mordanta hundo, kiu ja ankoraŭ en konvulsia urĝeco, sen scii tion, priverŝis la grundon, sed en sia memoro el la tuta pelmelo de la sorĉformuloj ne povis plu atingi eĉ ion ajn, eĉ ne la verseton per kiu la novnaskitoj kaŭriĝas sub sian patrinon. Estis al mi, kvazaŭ mi estus ĉi tie disigita de miaj fratoj ne per mallonga kuro, sed senfine fora de ĉio, kaj kvazaŭ mi mortus ĉi tie ne pro malsato, sed pro forlasiteco. Estis ja evidente ke neniu interesiĝis pri mia, neniu sub la tero, neniu sur ĝi, neniu en la alto, mi pereis pro ĝia indiferenteco, ĝia indiferenteco diris: li mortas, kaj tiel okazos. Kaj ĉu mi ne konsentis? Ĉu mi ne diris la samon? Ĉu mi ne estis volinta tiun forlasitencon? Certe, hundoj vi, sed ne por ĉi tie tiel mortaĉi, sed por prokismiĝi al la vero, el tiu mondo de mensogo, kie neniu troviĝas de kiu oni povas ekscii la veron, ankaŭ ne de mi, ennaskita civitano de la mensogo. Eble la vero ne estis multe tro malproksima, kaj mi do ne tiom forlasita kiom mi pensis, forlasita ne de la aliaj, nur de mi, kiu fiaskis kaj mortis.

Sed oni mortas ne tiom urĝe, kiom nervoza hundo kredas. Mi falis nur svene, kaj kiam mi vekiĝis kaj levis la okulojn, staris antaŭ mi fremda hundo. Mi ne sentis malsaton, mi estis tre forta, laŭ mia opinio miaj artikoj resortis, eĉ se mi ne faris provon konfirmi tion per leviĝo. Mi vidis fakte ne pli ol alie, bela, sed ne tro nekutima hundo staris antaŭ mi, tion mi vidis, nenion alian, kaj tamen mi kredis vidi pli en li ol alie. Sub mi kuŝis sango, en la unua momento mi kredis, ke ĝi estas nutraĵo, sed mi rimarkis tuj ke estis sango elvomita de mi. Mi deturnis min de tio kaj alrigardis la fremdan hundon. Ĝi estis magra, altkrura, bruna, ie kaj tie blankmakulita kaj havis belan esplorantan rigardon. "Kion vi faras ĉi tie?" diris li. "Vi devas foriri de ĉi tie." "Mi ne povas foriri nun," diris mi, sen plia klarigo, ĉar kiel mi klarigu al li ĉion, krome li ŝajnis urĝata. "Bonvolu, foriru," diris li, kaj levis maltrankvile unu kruron post la alia. "Lasu min," diris mi, "iru kaj ne zorgu pri mi, la aliaj ankaŭ ne zorgas pri mi." "Mi petas pro vi," diris li. "Petu min pro kio vi volas," diris mi. "Mi ne povas iri, eĉ se mi volus." "Tio ne mankas," diris li ridete. "Vi povas iri. Ĝuste ĉar vi ŝajnas esti malforta, mi petas vin ke vi nun malrapide foriru, se vi hezitas, vi devos poste kuri." "Tio estas mia afero," diris mi. "Ĝi estas ankaŭ mia," diris li, malĝoja pro mia obstino, sed volis nun evidente jam lasi min provizore ĉi tie, sed uzi la okazon kaj ame prokismiĝi al mi. Alitempe mi volonte tolerus tion de tiu belulo, sed tiam, mi ne komprenis ĝin, kaptis min teruro kontraŭ tio. "For!" kriegis mi, kaj des pli laŭte, ĉar mi ne povis defendi min alie. "Mi ja lasas vin," diris li malrapide retropaŝante. "Vi estas belega. Ĉu mi do ne plaĉas al vi?" "Vi plaĉos al vi, se vi foriros kaj lasos min trankvila," diris mi, sed mi ne estis plu tiel certa pri mi, kiom mi volis kredigi al li. Ion mi vidis aŭ aŭdis ĉe li per miaj sensoj akrigitaj de la malsatado, tio estis nur je la komenco, ĝi kreskis, ĝi proksimiĝis kaj mi jam sciis, ke tiu hundo ja havas la povon forpeli vin, eĉ se vi nun ankoraŭ ne povas imagi, kiel vi iam povos leviĝi. Kaj mi alrigardis lin, kiu al mia kruta respondo nur milde skuis la kapon, kun ĉiam pli granda volupto. "Kiu vi estas?" demandis mi. "Mi estas ĉasisto," diris li. "Kaj kial vi ne volas min lasi ĉi tie?" demandis mi. "Vi ĝenas min," diris li, "mi ne povas ĉasi, se vi estas ĉi tie." "Provu ĝin," diris mi, "eble vi povos ankoraŭ ĉasi." "Ne," diris li, "mi bedaŭras, sed vi devas for." "Lasu la ĉasadon hodiaŭ!" mi petis. "Ne," diris li, "mi devas ĉasi." "Mi devas foriri, vi devas ĉasi," diris mi, "nuraj devoj. Ĉu vi komprenas, kial ni devas?" "Ne," diris li, "sed ĉe tio estas ankaŭ nenio kompreninda, estas memkompreneblaj, naturaj aferoj." "Tamen ne," diris mi, "vi ja bedaŭras, ke vi devas forpeli min, kaj tamen vi faras tion." "Tiel estas," diris li. "Tiel estas," ripetis mi kolere, "tio ne estas respondo. Kiu rezigno estus pli facila por vi, la rezigno pri ĉasado aŭ pri mia forpelo?" "La rezigno pri ĉasado," diris li senhezite. "Nu do," diris mi, "ĉi tie estas do kontraŭdiro." "Kia kontraŭdiro do?" diris li, "kara hundeto vi, ĉu vi vere ne komprenas, ke mi devas? Ĉu vi ne komprenas la memkompreneblon?" Mi nenion plu respondis, ĉar mi rimarkis - kaj nova vivo dume trafulmis min, vivo kian donas la teruro -, mi rimarkis ĉe nekapteblaj detaloj, kiujn eble neniu alia ol mi povintus ekkoni, ke la hundo el la profundo de sia brusto estis kantonta. "Vi kantos," diris mi. "Jes," diris li serioze, "mi kantos, baldaŭ, sed ankoraŭ ne." "Vi jam komencas," diris mi. Ne," diris li, "ankoraŭ ne. Sed preparu vin." "Mi jam aŭdas ĝin, kvankam vi neas ĝin," diris mi tremante. Li silentis. Kaj tiam mi kredis ekkoni ion kion neniam hundo antaŭ mi ekkonis, almenaŭ en la tradicio ne troviĝas eĉ la plej eta aludo pri tio, kaj mi urĝe en senfina angoro kaj timo kaŝis mian vizaĝon en la sangoflankon antaŭ mi. Mi nome kredis ekkoni, ke la hundo jam kantis, sen jam scii tion, ja eĉ pli, ke la melodio, disigita de li, propraleĝe ŝvebas tra la aero kaj trans la hundon, kvazaŭ ĝi ne apartenus al tiu, sed nur celus min, nur min. - Hodiaŭ kompreneble mi neas ĉiujn tiajn ekkonojn kaj atribuas ilin al mia tiama inciteco, sed kvankam ĝi estis eraro, ĝi havas tamen certan grandiozon, ĝi estas la sola, eĉ se nur ŝajna realo, kiun mi savis el la malsattempo en tiun ĉi mondon, kaj ĝi montras almenaŭ, kiom ni povas atingi ĉe kompleta estado ekster si. En normalaj kondiĉoj mi estintus grave malsana, nekapabla moviĝi, sed la melodion, kiun la hundo nun ŝajnis baldaŭ transpreni sia, mi ne povis rezisti. Ĝi fariĝis ĉiam pli forta: ĝia kreskado eble ne havis limojn kaj jam nun ĝi preskaŭ krevigis al mi la aŭdon. Sed la plej terura estis, ke ĝi ŝajnis ekzisti nur pro mi, tiu voĉo, por kies majesto la arbaro ekmutis, nur pro mi; kiu estis mi, kiu ankoraŭ kuraĝis resti ĉi tie altrudante min en mia malpuraĵo kaj sango? Tremante mi leviĝis, rigardis suben al miaj gamboj; io tia ja ne marŝos, mi pensis ankoraŭ, sed jam mi flugis, pelata de la melodio, en plej grandiozaj saltoj. Al miaj amikoj mi rakontis nenion, tuj ĉe la alveno mi verŝajne rakontus ĉion, sed tiam mi estis tro malforta, sed poste ĝi ŝajnis al mi ne komunikebla. Aludoj, kiujn subpremi mi ne povis trudi al mi, perdiĝis senspure en la interparoladoj. Korpe mi cetere refortiĝis post malmultaj horoj, mense mi portas la sekvojn eĉ hodiaŭ.

Sed miajn esplorojn mi etendis al la muziko de la hundoj. La scienco restis certe ankaŭ ĉi tie ne senfara, la scienco pri la muziko estas, se mi ĝuste eksciis, eble eĉ pli ampleksa ol tiu pri la nutraĵo, kaj ĉiukaze pli solide fundamentita. Tio klarigeblas per tio, ke sur tiu ĉi kampo oni povas labori pli senpasie ol sur tiu de la nutraĵo, kaj ke ĉi tie tema pli pri nuraj observoj kaj sistemigoj, sed tie, male, precipe pri praktikaj konkludoj. Kun tio estas ligita la fakto, ke la respekto antaŭ la muzikscienco pli grandas ol antaŭ la nutraĵscienco, sed ke la unua povis neniam tiom penetri en la popolon kiom la dua. Ankaŭ al mi la muzikscienco estis, antaŭ ol mi aŭdis la voĉon en la arbaro, pli fremda ol iu alia. Estas vere, ke jam la aventuro kun la muzikhundoj indikis ĝin al mi, sed tiam mi estis ankoraŭ tro juna. Krome ne estas facile eĉ proksimiĝi al tiu ĉi scienco, ĝi konsideratas aparte malfacila kaj elite fermiĝas kontraŭ la amaso. Krome la muziko estis ĉe tiuj hundoj certe la plej okulfrapa, sed pli ol la muziko gravis por mi ilia mutema hundonaturo, por ilia terura muziko mi aliloke eble tute ne trovis similaĵon, mi povis ĝin prefere neglekti, sed ĝian naturon mi ekde tiam renkontis ĉiuhunde ĉie. Sed por penetri en la naturon de la hundoj, ŝajnis la mi plej taŭgaj esploroj pri la nutraĵo kaj kondukantaj al la celo sen ĉirkaŭvojo. Eble mi eraris pri tio. Sed limkampo inter ambaŭ sciencoj jam tiam suspektigis7 min. Tio estis la teorio pri la kantado devokanta la nutraĵon. Ree estas por mi tre ĝene ke ankaŭ en la muziksciencon mi neniam serioze penetris kaj tiurilate eĉ delonge ne povas kalkuli min inter la tiom de la scienco aparte malŝatataj duonkleruloj. Mi estu ĉiam konĉia pri tio. Antaŭ sciencisto, bedaŭrinde mi havas pruvojn pri tio, mi eĉ en la plej facila scienca ekzameno sukcesus tre malbone. Tio havas nature, aparte de miaj jam menciitaj vivkondiĉoj, sian kaŭzon unue en mia scienca nekapablo, malgranda pensforto, malbona memoro kaj precipe en la nekapablo ĉiam teni antaŭ miaj okuloj la sciencan celon. Ĉion ĉi mi malkaŝe konfesas al mi, eĉ kun ia ĝojo. Ĉar la pli profunda kaŭzo de mia scienca nekapablo ŝajnas al mi esti instinkto kaj vere ne malbona instinkto. Se mi volus babilaĉi, mi povus diri, ke ĝuste tiu instinkto detruis miajan sciencajn kapablojn, ĉar estus ja almenaŭ tre stranga fenomeno, ke mi, kiu en la plej ordinaraj ĉiutagaj vivaferoj, kiuj estas certe ne la plej facilaj, montras kontentigan menson kaj antaŭ ĉio komprenas, eĉ se ne la sciencon, tamen la sciencistojn tre bone, kio pruveblas per miaj rezultoj, estus nekapabla levi la antaŭpiedon eĉ nur al la unua ŝtupo de la scienco. Estis la instinkto kiu, eble ĝuste pro la scienco, sed pro alia scienco ol tiu praktikata hodiaŭ, pro tutlasta scienco, igis min taksi la liberecon pli alta ol ĉion alian. La liberecon! Certe, la libereco, kia ĝi eblas hodiaŭ, estas mizera kreskaĵo. Sed almenaŭ libereco, almenaŭ posedaĵo. -


stato de finiteco
estigo: novembro 2000
lasta kontrollegado kun korektoj: 2001-11-22
kontrollegado de la
kontrollegado de la
finredakto:
kopirajto pri la traduko © 2000
 


 

Notoj por tradukhelpontoj:
Karaj legantoj,
Tiu ĉi teksto estas la unua versio de kruda Esperantigo. Ĝi bezonas unue kontrollegadon de germanlingvano por kontroli la ĝustecon de la traduko kaj due de negermanlingvano por elsarki internacie nekompreneblajn germanismojn, ne pravigeblajn stumblilojn ktp. La unuan mi petas i.a. trovi pli taŭgajn formojn por jenaj esprimoj en la originalo:
1. En la originalo: begütigen
2. En la originalo: gänzlich unanknüpfbar außerhalb meiner Fähigkeiten
3. En la originalo: [...], aber der geringsten vorgängigen geordneten landwirtschaftlichen Betrachtung ist es mir nicht wert.
4. En la originalo: verhängte, trübe Augen
5. En la originalo: Hilfsquellen
6. En la originalo: [...], wie es die hoffnungslose Forschung mit sich bringt.
7. En la originalo: lenkte schon damals meinen Verdacht auf sich
 
 

reen al Kafko

hejmpaĝen

#006600'>2. En la originalo: gänzlich unanknüpfbar außerhalb meiner Fähigkeiten
3. En la originalo: [...], aber der geringsten vorgängigen geordneten landwirtschaftlichen Betrachtung ist es mir nicht wert.
4. En la originalo: verhängte, trübe Augen
5. En la originalo: Hilfsquellen
6. En la originalo: [...], wie es die hoffnungslose Forschung mit sich bringt.
7. En la originalo: lenkte schon damals meinen Verdacht auf sich
 
 

reen al Kafko

hejmpaĝen