Mi estas servisto, sed mankas laboro por mi. Mi estas timema kaj
min ne antaŭenpuŝas, ja mi eĉ ne ŝovas
min en vicon de la aliaj, sed tio estas nur unu kaŭzo de mia
neokupiteco; eblas ankaŭ, ke tio tute ne
koncernas mian neokupitecon; ĉiukaze precipas, ke mi ne estas
vokata al servo, aliaj estas vokitaj kaj ne
proponis sin pli ol mi, ja eble ne havis eĉ la deziron esti
vokataj, dum mi almenaŭ kelkfoje havas ĝin tre forte.
Tiel
mi do kuŝas sur la tabulkuŝejo en la servistara ĉambro, rigardas al la traboj
supren, al la plafono,
ekdormas, vekiĝas kaj jam ree ekdormas. Kelkfoje mi iras ankaŭ en
la vidalvidan gastejon, kie oni disvendas
putran bieron, kelkfoje mi jam forverŝis glason da ĝi pro abomeno,
sed poste mi ĝin ree trinkas. Mi ŝatas sidi
tie, ĉar malantaŭ la fermita fenestreto, de neniu malkovreble, mi
povas travidi al la fenestroj de nia domo.
Oni tie ja ne vidas multon: je tiu stratflanko estas, kiel mi
supozas, la fenestroj nur de la koridoroj kaj krom
tio ne de tiuj koridoroj, kiuj kondukas al la loĝejoj de la
gemastroj. Estas eble ankaŭ, ke mi eraras, iu tion foje
asertis, sen ke mi demandis lin, kaj la ĝenerala impreso de tiu
domfronto konfirmas tion. Nur malofte la
fenestroj estas malfermataj, kaj se tio okazas, faras ĝin servisto
kaj tiam ankaŭ foje apogas sin sur la apogilo
por iomete suben rigardi. Ili estas do koridoroj, kie li ne povas
esti surprizita. Cetere tiujn servistojn mi ne
konas, la ĉiam supre okupataj servistoj dormas aliloke, ne en mia
ĉambro.
Foje,
kiam mi eniris la gastejon, sidis jam gasto sur mia observloko. Mi ne kuraĝis
precize rigardi tien kaj jam
en la pordo mi volis min returni kaj foriri. Sed la gasto vokis min
al si, kaj montriĝis, ke ankaŭ li estas
servisto, kiun mi jam ie vidis, sed sen paroli kun li ĝis nun.
“Kial
vi volas forkuri? Eksidu tie ĉi kaj trinku! Mi pagos.” Tiel mi do eksidis. Li
demandis min iom, sed mi ne
kapablis respondi, ja mi eĉ ne komprenis la demandojn. Tial mi diris:
“Eble vi nun bedaŭras, ke vi invitis min,
tiam mi foriras”, kaj mi volis jam levi min. Sed li etendis sian
manon trans la tablon al mi kaj premis min sur
la seĝon. “Restu”, li diris, “tio estis ja nur ekzameno. Kiu ne
respondas la demandojn, sukcesis.”
Kopirajto
pri la traduko ©2000
Jen kelkaj petoj al la
leganto:
1. Tiu ĉi traduko
bezonas unue kontrollegadon, prefere de negermanlingvano, por elsarki diversajn
erarojn
kaj ankaŭ eble germanismojn internacie ne kompreneblajn. Tio ne
koncernas stilajn apartaĵojn nekutimajn,
sed internacie kompreneblajn.
2. La teksto bezonas
krome kontrollegadon de germanlingvanoj, kiuj komparu ĝin kun la originalo por
anstataŭigi
erarajn, malprecizajn kaj mallertajn ekvivalentojn.
Do, kara leganto, se vi
sentas vin kompetenta pri tio, bonvolu fari tiun laboron - bonvenas ankaŭ
simplaj
atentigoj dum legado. Se viaj konsiloj aŭ atentigoj estos akceptitaj, via
laboro estos kompreneble menciita
kun via nomo.
Konsilojn por plibonigi la tradukon bv. ĉi-tien: vilhelmo@multimania.com