2.      Edziĝfestpreparoj en la kamparo

 

I

Kiam Eduardo Rabano, venanta tra koridoro, paŝis en la aperturon de la pordego, li vidis, ke pluvas. Pluvis malmulte.

Sur la trotuaro tuj antaŭ li estis multaj homoj diverspaŝe. Kelkfoje iu antaŭpaŝis kaj transis la veturejon. Knabineto tenis en la antaŭstreĉitaj manoj lacan hundeton. Du sinjoroj donis informojn unu al la alia. La unua tenis la manojn kun la interna plataĵo supren kaj movis ilin egalece, kvazaŭ li tenus iun ŝarĝon ŝvebe en la aero. Jen oni ekvidis sinjorinon, kies ĉapelo estis ege ŝarĝita de bantoj, agrafoj, kaj floroj. Kaj preterrapidis junulo kun maldika bastono, kun la maldekstra mano, kvazaŭ ĝi estus lama, plate sur la brusto. De tempo al tempo venis viroj, kiuj fumis kaj portis etajn vertikalajn longecajn nubojn antaŭ si. Tri sinjoroj, du tenis malpezajn surtutojn sur la fleksita antaŭbrako, ofte antaŭpaŝis de la dommuro ĝis la rando de la trotuaro, rigardis tion, kio tie okazis, kaj poste retiriĝis parolante.

Tra la breĉoj inter la preterpasantoj oni vidis la regule metitajn ŝtonojn de la veturejo. Veturiloj sur delikataj altaj radoj estis tirataj de ĉevaloj kun streĉitaj koloj. La homoj apogiĝantaj sur la remburitaj seĝoj rigardis mute la piedirantojn, la magazenojn, la balkonojn kaj la ĉielon. Se iu veturilo devis preterveturi alian, tiam la ĉevaloj premis sin unu kontraŭ la alian kaj la rimenaro pendis ŝancele. La bestoj tiregis ĉe la timono, la veturilo ruliĝis, urĝe balanciĝante, ĝis kiam la kurbo ĉirkaŭ la antaŭa veturilo estis plenumita kaj la ĉevaloj ree disiĝis kun nur la sveltaj trankvilaj kapoj klinitaj unu al la alia.

Kelkaj homoj venis rapide direkte al la dompordego, sur la seka mozaiko ili haltis, returnis sin malrapide kaj rigardis en la pluvon, kiu enpremita en tiun stretan strateton falis konfuze.

Rabano sentis sin laca. Liaj lipoj palis kiel la paliĝinta ruĝo de sia dika kravato, kiu montris maŭran ornamaĵon. La sinjorino ĉe la pordegoŝtono

 

 

 

 

 

 

 

reen al Kafko