Franco Kafko

 

Ĉe la konstruo de la ĉina murego

 

 

La ĉina murego estis finkonstruita en sia plej norda loko. De sudoriente kaj de sudokcidente la konstruo estis alkondukita kaj ĉi tie kunigita. Tiu sistemo de parta konstruado estis aplikata ankaŭ malgrandskale, ene de la du grandaj laborarmeoj, la orienta kaj la okcidenta armeo. Tio okazis tiel, ke estiĝis grupoj de proksimume dudek laboristoj, kiuj devis konstrui partan muron de proksimume kvincent metroj da longo, najbara grupo konstruis renkonte al ili muron de sama longeco. Sed post kiam la unuiĝo okazis, oni ne daŭrigis la konstruadon ĉe la fino de tiuj mil metroj, sed anstataŭ tio oni sendis la laborgrupojn en tute aliajn regionojn por la murkonstruado. Kompreneble tiumaniere estiĝis grandaj breĉoj, kiuj estis ŝtopitaj nur iom post iom, kelkaj eĉ nur, post kiam la fino de la murkonstruado jam estis deklarita. Laŭdire ekzistas eĉ breĉoj, kiuj tute ne estis elkonstruitaj, - aserto tamen, kiu eble apartenas nur al la multaj legendoj estiĝintaj ĉirkaŭ la konstruado kaj kiuj, almenaŭ por la unuopulo, propraokule kaj per propra mezuro, pro la amplekso de la konstruaĵo estas nekontroleblaj.


         Apriore oni ja kredus, ke estus ĉiusence pli avantaĝe, konstrui kuntene aŭ almenaŭ kuntene ene de la du ĉefaj partoj. La muro estis ja destinita, kiel ĝenerale diskonigite kaj konate, al protekto kontraŭ la nordaj popoloj. Sed kiel povas protekti muro, kiu ne estas konstruita kuntene? Nu, tia muro ne nur povas ne protekti, la konstruaĵo mem estas en konstanta danĝero. Tiuj en dezerta regiono forlasite starantaj murpecoj ĉiam denove detrueblas de la nomadoj, des pli ke tiuj tiam, timigite de la murkonstruado, kun nekomprenebla rapideco kiel akridoj ŝanĝis siajn loĝlokojn kaj pro tio havis eble pli bonan superrigardon super la konstruprogresoj ol eĉ ni, la konstruantoj. Malgraŭ tio la konstruado eble ne povis okazi alimaniere ol ĝi okazis. Por kompreni tion, oni konsideru la jenon: La murego devis fariĝi protektilo por jarcentoj; plej skrupula konstruado, uzo de la konstrusaĝo de ĉiuj konataj tempoj kaj popoloj, konstanta sento de persona respondeco de la konstruantoj estis pro tio nepra kondiĉo por la laboro. Por la malaltaj laboroj ja uzeblis nesciaj taglaboristoj el la popolo, viroj, virinoj, infanoj, kiu ajn proponis sin por bona mono; sed jam por la gvidado de kvar taglaboristoj necesis kompreniva, en la konstrufako formita viro; viro kapabla korfunde kunsenti pri kio temis ĉi tie. Kaj ju pli alta la laboro, des pli grandaj la postuloj. Kaj tiaj viroj efektive disponeblis, kvankam ne en tiu kvanto, kiun tia konstruo povintus foruzi, tamen ja en tre granda nombro.


         Oni ne estis alfrontinta la taskon facilanime. Kvindek jarojn antaŭ la ekkonstruo oni deklaris en la tuta ĉirkaŭmurota Ĉinujo la konstruarton, precipe la masonan metion, plej grava scienco kaj agnoskis ĉion alian nur, kiom tiu rilatis al ĝi. Mi memoras ankoraŭ tre bone, kiel ni, etaj infanoj, apenaŭ certaj pri niaj kruroj, staris en la ĝardeneto de nia instruisto kaj devis per ŝtonetoj konstrui specon de muro, kiel la instruisto suprentiris sian mantelon, kuregis kontraŭ la muro, komreneble ĉion diserigis kaj faris al ni pro la malforteco de nia konstruaĵo tiajn riproĉojn, ke ni plorante ĉiuflanken diskuris al niaj gepatroj. Eta okazaĵo, sed tipa por la spirito de tiu tempo.


         Mi havis la bonŝancon, ke, dudekjara sukcesinte la plej altan ekzamenon de la plej malalte lernejo, la konstruo de la murego ĝuste komencis. Mi diras bonŝancon, ĉar multaj, kiuj atingis pli frue la plej altan pinton de la formado alirebla por ili, dum jaroj sciis fari nenion kun sia scio,  vagadis senutile kun en sia kapo la plej grandiozaj konstruplanoj kaj amase malmoraliĝis. Sed tiuj, kiuj fine kiel konstruĉefoj, eĉ se de plej malalta rango, venis al la konstruo, estis vere indaj je ĝi. Ili estis masonistoj multe pensintaj pri la konstruo, kiuj ne ĉesi pensi pri ĝi, kiuj per la unua ŝtono, kiun ili ensinkigis en la grundon, sentis sin kunkreskinta kun la konstruo. Sed tiajn masonistojn nature pelis, apud la avido fari plej skrupulan laboron, ankaŭ la malpacienco fine vidi la konstruaĵon ekstari en sia kompleteco. La taglaboristo ne konas tiun malpaciencon, lin pelas nur la salajro, ankaŭ la plej altaj gvidantoj, ja eĉ la mezaj gvidantoj vidas de la multflanka kreskado de la konstruo sufiĉe por teni sin per tio en la spirito fortaj. Sed por la malsupraj viroj, spirite starantaj multe super sia ŝajne malgranda tasko, oni devis zorgi alimaniere. Oni ne povis ekzemple en neloĝata mont-regiono, centojn da mejloj for de ilia hejmlando, dum monatoj aŭ eĉ jaroj, lasi ilin kunigi brikon post briko; la senespereco de tia diligenta, sed eĉ dum longa homvivo ne al la celo kondukanta laboro igus ilin malesperaj kaj precipe pli senvaloraj por la laboro. Pro tio oni elektis la sistemon de parta konstruo. Kvincent metroj konstrueblis proksimume en kvin jaroj, sed poste la gvidantoj estis tamen ĝenerale tro elĉerpitaj, perdis ĉiaj fidon al si mem, al la konstruo, al la mondo. Pro tio ili estis poste, ankoraŭ en la altosento de la kuniĝofesto de la mil metroj, senditaj malproksimen, malproksimen, vidis dum la vojaĝo ie kaj tie pretajn muregopartojn pranci, preterpasis tendarojn de pli altaj ĉefoj, kiuj pridonacis ilin per honorsignoj, aŭdis la jubiladon de novaj laborarmeoj alfluegantaj el la profundo de la landoj, vidis arbarojn fali destinitajn por murskafaldo, vidis montojn dismarteliĝi al murŝtonoj, aŭdis en la sanktejoj ĉantojn de piuloj petegi kompletigon de la konstruo. Ĉio ĉi mildigis ilian malpaciencon. La trankvila vivo en la hejmlando, kie ili pasigis kelkan tempon, fortigis ilin; la prestiĝo, kiun ĝuis ĉiuj konstruantoj, la pia humileco, kun kiu iliaj raportoj estis aŭskultataj, la konfido, kiun la simpla, trankvila civitano havis por la iama kompletigo de la murego, ĉio ĉi streĉis la kordojn de la animo. Kvazaŭ eterne esperantaj infanoj ili tiam adiaŭis la hejmlandon, la emo ree labori ĉe la popolverko fariĝis nevenkebla. Ili forvojaĝis pli frue ol necese de sia hejmo, la duona vilaĝo akompanis ilin dum longaj distancoj. Ĉiuvoje grupoj, standardoj, flagoj, neniam ili estis vidintaj, kiom granda kaj riĉa kaj bela kaj aminda estas ilia lando. Ĉiu samlandano estis frato, por kiu oni konstruis protektomuron, kaj kiu dankis pro tio per ĉio, kion li havis kaj kio li estis, dum sia tuta vivo. Unueco! Unueco! Brust'-ĉe-bruste, rondodanco de la popolo, sango, ne plu karcerigita en la magra cirkulado de la korpo, sed dolĉe fluanta kaj tamen revenanta tra la senfina Ĉinujo.

         Per tio la sistemo de parta konstruado fariĝas do komprenebla; sed ĝi havis certe ankaŭ aliajn kialojn. Ankaŭ ne estas pro strangemo, ke mi tiel longe haltas ĉe tiu demando, ĝi estas kerno de la tuta murkonstruado, kiom ajn flanka ĝi unue ŝajnu. Se mi volas peri kaj komprenigi la ideon kaj la travivaĵojn de tiu tempo, tiam mi ne povas sufiĉe profunde pribori tiun demandon.

         Unue oni devas ja diri al si, ke tiam plenumiĝis faregoj, kiuj malmulte postrestas la Babelan turkonstruon, sed kiuj tamen, koncerne diplaĉecon, almenaŭ laŭ homa kalkulo, reprezentas rekte la malon de tiu konstruo. Mi mencias tion, ĉar en la unuaj tempoj de la konstruado klerulo verkis libron, en kiu li tre precize faris ĝuste tiun komparon. Li provis pruvi per tio, ke la Babela turkonstruo tute ne pro la ĝenerale asertataj kaŭzoj ne atingis la celon, aŭ ke almenaŭ inter tiuj konataj kaŭzoj ne troviĝas la plej precipaj. Liaj pruvoj konsistis ne nur el skriboj kaj raportoj, sed li asertis ankaŭ esti esplorinta surloke kaj ĉe tio trovinta, ke la konstruo fiaskis kaj devis fiaski pro la malforteco de la fundamento. En tiu rilato nia tempo tamen multe superis tiun delonge pasintan. Preskaŭ ĉiu klera samtempulo estis faka masonisto kaj en la demando de la fundamento senerara. Tamen tion la klerulo tute ne celis, sed li asertis, ke nur la granda murego por la unua fojo en la homara tempo kreos sekuran fundamenton por nova babelturo. Do, unue la muregon kaj poste la turon. La libro estis tiam en ĉies manoj, sed mi koncedas, ke mi ĝis hodiaŭ ne bone komprenas, kiel li konceptis tiun turkonstruon. Ĉu la murego, kiu formis ja eĉ ne cirklon, sed nur specon de kvaron- aŭ duoncirklo, estu la fundamento de turo? Tio havis sencon ja nur en spirita rilato. Sed kial tiam la murego, kiu estis ja io konkreta, rezulto de la penado kaj de la vivo de centmiloj? Kaj kial estis en la verko desegnitaj planoj de la turo, kvankam nebulaj planoj, kaj proponoj faritaj ĝisdetale, kiel oni kunigu la popolforton en la forta nova verko?

         Ekzistis – tiu libro estas nur ekzemplo – multa konfuzo en la kapoj tiam, eble ĝuste pro tio, ĉar tiom multaj provis laŭeble kolektiĝi al unu celo. La homa estaĵo, facilanima en sia fundo, de la naturo de la ekfluganta polvo, ne eltenas kateniĝon; se ĝi katenas sin mem, ĝi baldaŭ komencos freneze skuegi la katenojn kaj ĉiudirekten disŝiri muron, katenon kaj sin mem.

         Eblas, ke ankaŭ tiuj konsideroj, eĉ kontraŭaj al la murkonstruo, ne estis neglektitaj de la gvidantaro por la decido de parta konstruado. Ni – mi parolas ĉi tie certe en la nomo de multaj – ekkonis nin mem envere nur dum la strikta plenumado de la ordonoj de la plej supera gvidantaro kaj spertis, ke sen la gvidantaro nek nia lernejsaĝeco nek nia homa saĝo sufiĉus por la eta ofico, kiun ni havis ene de la granda tutaĵo. En la ĉambro de la gvidantaro – kie ĝi estis kaj kiu sidis tie, scias kaj sciis neniu, kiun mi demandis – en tiu ĉambro cirkulis certe ĉiuj homaj pensoj kaj deziroj kaj en kontraŭcirkulado ĉiuj homaj celoj kaj plenumoj. Sed tra la fenestro falis la rebrilo de la diaj mondoj sur la plandesegnantajn manojn de la gvidantaro.

         Kaj pro tio la senpartia observanto ne emas kompreni, ke la gvidantaro, se ĝi serioze volintus, ne ankaŭ povintus superi tiujn malfacilaĵojn, kiuj kontraŭstaris kuntenan murkonstruadon. Restas do nur la konkludo, ke la gvidantaro celis la partan konstruadon. Sed la parta konstruado estis nur surogato kaj maltaŭga. Restas la konkludo, ke la gvidantaro volis ion maltaŭgan. – Stranga konkludo! – Certe, kaj tamen de alia flanko ĝi havas kelkan pravecon. Nuntempe oni eble povas sendanĝere paroli pri tio. Tiam estis sekreta principo de multaj, kaj eĉ de la plej bonaj: Provu per ĉiuj viaj fortoj kompreni la ordonojn de la gvidantaro, sed nur ĝis certa limo, poste ĉesigu la pripensadon. Tre saĝa principo, kiu cetere trovis plian interpreton en poste ofte ripetata komparo: Ne ĉar tio povus malutili al vi, ĉesigu la pluan pripensadon, eĉ tute ne certas, ke ĝi malutilos al vi. Oni povas ĉi tie entute ne paroli pri malutilo aŭ ne. Okazos al vi kiel al la rivero printempe. Ĝi kreskas, plifortiĝas, nutras pli forte la landon ĉe siaj longaj bordoj, konservas sian propran eston pli longe en la maro kaj fariĝas al la maro pli samvalora kaj pli bonvena. – Ĝis tie pensu pri la ordonoj de la gvidantaro. – Sed poste la rivero transiras siajn bordojn, perdas konturojn kaj formon, malrapidigas sian defluon, provas kontraŭ sia destino formi etajn marojn en la interna lando, malutilas al la kampoj, kaj tamen ne povas daŭre teni sin en tiu amplekso, sed refluas en siajn bordojn, dum la sekvanta varmega sezono eĉ mizere forsekiĝas. – Ĝis tie ne pensu pri la ordonoj de la gvidantaro.

         Nu, tiu komparo estis eble eksterordinare frapa dum la murkonstruado, tamen por mia nuna raporto ĝi havas ĉiukaze nur limigitan validecon. Mia esploro estas ja nur historia; el la fulmotondraj nuboj delonge disflugintaj ne plu frapas fulmo, kaj pro tio mi rajtas serĉi klarigon por la parta konstruado pli avancitan ol tio, per kio oni kontentiĝis tiam. La limoj, kiujn metas mia penskapablo al mi, estas ja sufiĉe stretaj, sed la kampo ĉi tie trakurenda estas la senfino.

         Kontraŭ kiu devis protekti la murego? Kontraŭ la nordaj popoloj. Mi devenas el la sudorienta Ĉinujo. Nenia nordpopolo povas tie minaci nin. Ni legas pri ili en la libroj de la prauloj, la kruelaĵoj, kiujn ili faras laŭ sia naturo, igas nin suspiri en nia paca laŭbo. Sur la ver-konformaj bildoj de la artistoj ni vidas tiujn vizaĝojn de la damniteco, la malfermegajn faŭkojn, la makzelojn kun alte pintigitaj dentoj, la kunpremitaj[1] okuloj, kiuj ŝajnas jam strabi al la rabaĵo, kiun la faŭko dismaĉos kaj disŝiros. Kiam la infanoj fias, ni tenas al ili tiujn bildojn, kaj jam ili flugas plorante ĉe nian kolon. Sed ion plian ni ne scias pri tiuj nordlandanoj. Ni ne vidis ilin, kaj se ni restos en nia vilaĝo, ni vidos ilin neniam, eĉ se ili sur siaj sovaĝaj ĉevaloj rekte al ni rapidas kaj sturmas, - tro granda estas la lando kaj ne lasas ilin al ni, ili diskuros en la malplenan aeron.

         Pro kio do, ĉar ja statas tiel, ni forlasas la hejmlandon, la riveron kaj la pontojn, la patrinon kaj la patron, la plorantan edzinon, la instrubezonajn infanojn kaj foriras al la lernejo en la fora urbo kaj niaj pensoj estas eĉ pli malproksimaj ĉe la murego en la nordo? Kial? Demandu la gvidantaron. Ĝi konas nin. Ĝi, kiu rulas gigantajn zorgojn, scias pri ni, konas nian malgrandan metion, vidas nin ĉiujn sidi kune en la malalta kabano kaj la preĝo, kiun la hejmmastro vespere diras en la rondo de la siaj, estas al ĝi plaĉa, aŭ ĝi malplaĉas al ĝi. Kaj se mi rajtas permesi al mi tian penson pri la gvidantaro, tiam mi diru, ke miaopinie la gvidantaro ekzistis jam antaŭe, ne kunvenis kiel ekzemple altaj mandarenoj, inspiritaj de bela matensonĝo, plej urĝe aranĝas kunsidon, plej urĝe decidas, kaj jam vespere tamburigas la loĝantaron el la litoj por plenumi la decidojn, eĉ se nur por okazigi iluminadon honore al iu dio, kiu hieraŭ montris sin favora al la moŝtuloj, por ilin morgaŭ, apenaŭ la lampionoj estingiĝis, tradraŝi en malluma angulo. Male, la gvidantaro ekzistis verŝajne jam de ĉiam kaj la decido pri la murkonstruo same. Senkulpaj nordpopoloj, kiuj kredis esti kaŭzintaj ĝin, honorinda, senkulpa imperiestro, kiu kredis, ke li ordonis ĝin. Ni murkonstruantoj scias tion alie kaj silentas.


         Mi okupiĝis, jam tiam dum la murkonstruado kaj poste ĝis nun, preskaŭ ekskluzive pri kompara popolhistorio – ekzistas certaj demandoj, kiujn oni, por tiel diri, atingas ĉe la nervo nur per tiu rimedo – kaj ĉe tio mi trovis, ke ni ĉinoj posedas certajn popolajn kaj ŝtatajn instituciojn en senkompara klareco, sed aliajn en senkompara malklareco. Laŭspuri la kaŭzojn, precipe de la lasta fenomeno, ĉiam logis min, logas min daŭre, kaj tiuj demandoj koncernas esence ankaŭ la murkonstruon.


         Unu el niaj plej malklaraj institucioj estas ĉiukaze la imperio. Kompreneble en Pekino, precipe ĉe la kortanaro, estas iom da klareco pri tio, kvankam eĉ tiu estas pli ŝajna ol reala. Ankaŭ la instruistoj pri ŝtata juro kaj pri historio ĉe la altaj lernejoj pretendas esti precize informitaj pri tiuj aferoj kaj povi plue peri tiujn sciojn al la studentoj. Ju pli profunden oni iras al la malaltaj lernejoj, des pli malaperas kompreneble la duboj pri la propra scio, kaj duonklereco ondas montoalte ĉirkaŭ malmultaj dum jarcentoj enramitaj doktrinoj, kiuj, estas vere, perdis neniom da eterna vereco, sed en tiu vaporo kaj nebulo restas ankaŭ eterne nekomprenataj.


         Sed ĝuste pri la imperio oni laŭ mia opinio devus demandi la popolon, ĉar la imperio havas siajn lastajn apogojn ja tie. Sed tiukampe mi povas paroli nur pri mia hejmlando. Krom al la kampdiaĵoj kaj al ilia la tutan jaron tiom varioplene kaj bele pleniganta servo nia pensado celas nur la imperiestron. Sed ne la nunan; aŭ pli ĝuste ĝi celus la nunan, se ni konus lin, aŭ scius ion konkretan pri li. Kvankam ni ĉiam strebis – la sola sciemo, kiu pasiigis nin -, ekscii ion tian, sed, kvankam sonas strange, apenaŭ eblis ekscii ion, nek de la pilgrimanto, kiu ja multe da lando travojaĝas, nek en la proksimaj nek en la malproksimaj vilaĝoj, nek de la ŝipanoj, kiuj priveturas ja ne nur niajn riveretojn, sed ankaŭ la sanktajn riveregojn. Oni aŭdis ja multon, sed el tiu multo povis nenion kompreni.


         Tiom grandas nia lando, nenia fabelo atingas ĝian grandon, apenaŭ la ĉielo ĉirkaŭas ĝin – kaj Pekino estas nur punkto kaj la imperiestra kastelo nur punkteto. La imperiestro kiel tia tamen granda tra ĉiuj etaĝoj de la mondo. Sed la viva imperistro, homo kia ni, kuŝas simile al ni sur ripozlito, kiu estas ja abunde ampleksa, sed tamen eble nur mallarĝa kaj mallonga. Kiel ni li kelkfoje streĉas la membrojn, kaj kiam li tre lacas, li osceda kun sia delikate desegnita buŝo. Sed kiel ni eksciu pri tio – milojn da mejloj en la sudo -, ĉar ni ja preskaŭ limas al la tibeta altebenaĵo. Sed krome ĉia informo, eĉ se ĝi atingus nin, venus multe tro malfrue, estus delonge malaktuala. Ĉirkaŭ la imperiestro premas sin la brila kaj tamen malluma amaso de korteganoj – malico kaj malamikeco en la vesto de servistoj kaj amikoj -, la kontraŭpezo al la imperio, ĉiam strebanta per venenigitaj sagoj forpafi la imperiestron de sia pesiltaso. La imperio estas senmorta, sed la unuopa imperiestro falas kaj kraŝas, eĉ tutaj dinastioj fine kadukiĝas kaj forsvenas per unusola stertoro. Pri tiuj luktoj kaj suferoj la popolo neniam ekscios, kvazaŭ malfruiĝintoj, kvazaŭ fremduloj ili staras ĉe la fino de la dense amasplenaj flankstratoj, trankvile nutriĝantaj per la kunportita provizo, dum sur la bazarejo en la centro multe antaŭe okazas la ekzekutado de ilia estro.


         Ekzistas legendo, kiu bone esprimas tiun rilaton. La imperiestro - laŭ onidiro - sendis al vi, la unuopulo, la kompatinda subulo, la nanece antaŭ la imperiestra suno en la plej foran malproksimon fuĝinta ombro, ĝuste al vi la imperiestro el sia mortlito sendis mesaĝon. La mesaĝiston li ĉe sia lito genuigis kaj ankoraŭ al li flustris la mesaĝon orelen; ĝi al li tiom gravis, ke li igis lin rediri ĝin en la orelon. Per kapklino li pravigis la ĝuston de tiu dirita. Kaj antaŭ la tuta spektantaro de sia morto - ĉiuj malhelpantaj muroj estas forrompataj kaj sur la larĝe kaj alte svingiĝantaj ŝtuparegoj staras ronde la granduloj de la imperio - antaŭ ĉiuj ĉi li ekspedis la mesaĝiston. La mesaĝisto tuj survojiĝis; fortika, nelacigebla viro; jen tiun, jen alian brakon antaŭenstreĉante, li igas al si vojon tra la amaso; se li trafas reziston, li montras al sia brusto, kie estas la signo de la suno; li ja antaŭeniĝas facile, kiom neniu alia. Sed granda estas la amaso; ĝiaj loĝlokoj ne finiĝas. Se aperus libera kampo, kiom li flugus kaj certe baldaŭ vi aŭdus la majeste belan frapadon de liaj pugnoj ĉe via pordo. Sed anstataŭ tio, kiom senutile li eluzas siajn fortojn; ankoraŭ nun li premas sin tra la ĉambregoj de la interna palaco; neniam li sukcesos ilin transkuri; kaj se li tion sukcesus, nenion ĝi valorus; la ŝtuparojn malsupren li devus trabarakti; kaj se li tion sukcesus, nenion ĝi valorus; la kortoj estus transpaŝotaj; kaj post la kortoj la dua ĉirkaŭanta palaco; kaj ree ŝtuparoj kaj kortoj; kaj ree palaco; kaj tiel plu trans jarmiloj; kaj se li fine flugus el la lasta pordego - sed neniam, neniam tio eblas - nur tiam situas antaŭ li la reĝurbo, la mezo de la mondo, alte ŝutita je sia grundaĵo. Neniu tie transiĝas kaj des malpli kun mesaĝo de mortinto. - Vi tamen sidas ĉe via fenestro kaj elrevas ĝin, kiam venas la vespero.


         Ĝuste tiel, tiel senespere kaj esperplene, nia popolo vidas la imperiestron. Ĝi ne scias, kiu imperiestro regas, kaj eĉ pri la nomoj de la dinastioj estas duboj. En la lernejo multo tia estas lernata laŭvice, sed la ĝenerala malcerteco en tiu rilato tiom grandas, ke eĉ la plej bona lernanto ne eskapas ĝin. Delonge mortajn imperiestrojn oni en niaj vilaĝoj surtronigas, kaj kiu pluvivas nur en kanzono, ĵus ordonis sciigon, kiun la pastro laŭtlegas antaŭ la altaro. Bataloj de nia plej praa historio estas batalataj nur nun kaj kun arda vizaĝo la najbaro kun la novaĵo stumblas en vian domon. La imperiestraj virinoj, supernutritaj en la silkaj kusenoj, de ruzaj kortanoj fremdigitaj de la nobla moro, ŝvelaj en despotemo, akraj en avido, vastaj en volupto, ĉiam denove faras siajn fiaĵojn. Ju pli da tempo jam pasis, dis pli terure lumas ĉiuj koloroj, kaj kun laŭta vekrio iam la vilaĝo ekscios, ke imperiestrino antaŭ jarmiloj en longaj glutoj trinkis la sangon de sia edzo.


         Tiel do la popolo traktas la pasintajn, sed la nunajn reĝantojn ĝi miksas inter la mortintojn. Se foje, po unufoje en generacio, venas imperiestra oficisto, privojaĝante la provincon, hazarde venas en nian vilaĝon, nome de la regantoj faras iajn postulojn, kontrolas la impostolistojn, ĉeestas la lernejan instruadon, pridemandas la pastron pri niaj faro kaj agado, kaj poste, antaŭ ol eniri sian palankenon, resumas ĉion per longaj admonoj al la kunpelita komunumo, tiam iras rideto tra ĉies vizaĝoj, unu rigardas kaŝe al la alia kaj klinas sin al la infanoj por ne esti observata de la oficisto. Kiel, oni pensas, li parolas pri mortinto kvazaŭ pri vivanto, tiu imperiestro ja delonge jam mortis, la dinastio estingiĝis, la sinjoro oficisto primokas nin, sed ni ŝajnigas ne rimarki tion, por ne ĉagreni lin. Sed ni serioze obeos nur al nia nuna reĝanto, ĉar ĉio alia estus estus peko. Kaj post la forrapidanta palankeno de la oficisto iu arbitre levita el jam disfalinta urno trudiĝas kun rigoro kiel reĝanto de la vilaĝo.


         Simile la homoj ĉi tie estas ĝenerale malmulte trafataj de grandaj ŝtataj ŝanĝoj  aŭ de samepokaj militoj. Ĉi tie mi memoras incidenton el mia juneco. En najbara, tamen tre malproksima provinco okazis ribelado. La kaŭzojn mi ne plu memoras, ili ankaŭ ne gravas ĉi tie, kaŭzoj por ribeloj estiĝas tie kun ĉiu nova mateno, estas ekscitiĝema popolo. Kaj foje flugfolio de la ribelantoj venis en la domon de mia patro, pere de almozulo travojaĝinta tiun provincon. Estis ĝuste festotago, gastoj plenigis niajn salonojn, en la mezo sidis la pastro kaj trastudis la flugfolion. Subite ĉiuj ekridis, en la pelmelo oni disŝiris la folion, la almozulon, kiu tamen ricevis jam abunde donacojn, oni pelis per puŝoj el la ĉambro, ĉiuj diskuris en la belan tagon. Kial? La dialekto de la najbara provinco esence malsamas ol la nia, kaj tio esprimiĝas ankaŭ en certaj formoj de la skriba lingvo, kiu por ni havas arĥaiĝintan karakteron. Do, la pastro apenaŭ legis du tiajn paĝojn, oni jam decidis. Malnovaj aferoj, delonge aŭditaj, delonge forgesitaj. Kaj kvankam – tiel ŝajnas al mi rememore – la terura vivo nerefuteble parolis el la almozulo, oni ride skuis la kapon kaj volis aŭdi plu nenion. Tiom preta oni estas ĉe ni, estingi la estantecon.


         Se oni volus konkludi el tiaj fenomenoj, ke ni envere tute ne havas imperiestron, oni ne estus malproksima de la vero. Ĉiam denove mi devas diri: Eble ne ekzistas popolo pli fidela al la imperiestro ol la nia en la sudo, sed la fidelo ne utilas al la imperiestro. Estas vere, ke sur la koloneto fine de la vilaĝo staras la sankta drako kaj blovas de memoreblaj tempoj la fajran spiron precize en la direkton de Pekino – sed Pekino mem estas al la vilaĝanoj pli fremda ol la transa vivo. Ĉu vere ekzistas vilaĝo, kie domo staras ĉe domo, kovrante kampojn, pli amplekse ol atingas la vido de nia monteto kaj inter tiuj domoj staras tage kaj nokte homoj kap-ĉe-kape? Pli facile ol imagi tian urbon estas al ni kredi, ke Pekino kaj ĝia imperiestro estas unu, ekzemple iu nubo trankvile sub la suno transformiĝanta en la fluo de la tempoj.


         La sekvo de tiaj konceptoj estas certagrade libera, nereĝata vivo. Tute ne senmorala, mi apenaŭ renkontis dum miaj vojaĝoj tian moran purecon kian en mia hejmlando. – Sed jes ja vivo, kiu staras sub nenia aktuala leĝo kaj obeas nur al instrukcio kaj averto, kiuj atingas nin el praaj tempoj.


         Mi gardas min antaŭ ĝeneraligoj kaj ne asertas, ke tiel statas en ĉiuj dekmil vilaĝoj de nia provinco aŭ eĉ en ĉiuj kvincent provincoj de Ĉinujo. Sed tamen mi eble rajtas, surbaze de la multaj skriboj, kiujn mi legis pri tiu temo, kiel surbaze de miaj propraj observoj – precipe dum la murkonstruado la hommaterialo ebligis al la sentemulo vojaĝi tra la animoj de preskaŭ ĉiuj provincoj – surbaze de ĉio ĉi mi eble rajtas diri, ke la koncepto pri la imperiestro montras ĉiam kaj ĉie certan komunan bazan trajton kun la opinio en mia hejmlando. Mi tute ne intencas prezenti tiun koncepton kiel virton, male. Certe, kulpas ĝin precipe la registaro, kiu en la plej malnova regno de la tero ĝis nun ne kapablis – aŭ neglektis tion pro aliaj aferoj – formi la institucion de la imperio al tia klareco, ke ĝi efiku ĝis la plej malproksimaj limoj de la regno rekte kaj senĉese. Sed aliflanke en tio troviĝas ja ankaŭ ia malforteco de la imag- aŭ kredopovo ĉe la popolo, kiu ne atingas tiri la imperion el la pekina forejo kun ĉia viveco kaj nuneco al sia subula brusto, kiu volas ja nenion pli bonan ol foje senti tiun tuŝon kaj ĉe tio perei.


         Do, tiu koncepto certe ne estas virto. Des pli okulfrapas, ke ĝuste tiu malforteco ŝajnas esti unu el la plej gravaj rimedoj por unuigi nian popolon; ja, se oni rajtas tiom aŭdaci per la esprimo, ĝi estas eĉ la grundo, sur kiu ni vivas. Detale motivi ĉi tie mallaŭdon, ne signifas skui nian konsciencon, sed, kio estas pli grave, niajn krurojn. Kaj pro tio mi provizore ne intencas daŭrigi la esploradon de tiu ĉi demando.

 

Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano

kopirajto pri la traduko © 2001-12-19

Jen kelkaj petoj al la leganto:

1. Tiu ĉi traduko bezonas unue kontrollegadon, prefere de negermanlingvano, por elsarki diversajn erarojn
    kaj ankaŭ eble germanismojn internacie ne kompreneblajn. Tio ne koncernas stilajn apartaĵojn nekutimajn,
    sed internacie kompreneblajn.

2. La teksto bezonas krome kontrollegadon de germanlingvanoj, kiuj komparu ĝin kun la originalo por anstataŭigi
    erarajn, malprecizajn kaj mallertajn ekvivalentojn.

Do, kara leganto, se vi sentas vin kompetenta pri tio, bonvolu fari tiun laboron - bonvenas ankaŭ simplaj
atentigoj dum legado. Se viaj konsiloj aŭ atentigoj estos akceptitaj, via laboro estos kompreneble menciita
kun via nomo.

Konsilojn por plibonigi la tradukon bv. ĉi-tien: vilhelmo@multimania.com

reen al Kafko

hejmpaĝen



[1] verkniffen: malice kunpremitaj okuloj ?