Komence ĉe la babilona turkonstruo ĉio estis en sufiĉa ordo; la
ordo estis eble eĉ tro granda, oni pensis tro
al vojmontriloj, buŝtradukistoj, laboristaj loĝejoj kaj komunikaj
vojoj, kvazaŭ oni havus antaŭ si jarcentojn da
laborebleco. La tiam reganta opinio estis eĉ tia: oni tute ne
povas sufiĉe malrapide konstrui; ne necesis tre
troigi tiun opinion por timi eĉ fari la fundamentojn. Nome oni
argumentis tiel: La esenco de la tuta entrepreno
estas la penso konstrui turon ĝisĉielan. Apud tiu penso ĉio alia
estas flankaĵo. La penso, unu fojon pensita
en sia grando, ne plu povas malaperi; tiom longe kiom ekzistas
homoj, estos ankaŭ la forta deziro finkonstrui
la turon. Sed tiurilate oni ne havu zorgojn pri la estonteco,
male, la scio de la homaro altiĝas, la konstrua
arto progresis kaj faros pliajn progresojn, laboro, por kiu ni
bezonas jaron, estos post cent jaroj eble farata
en duona jaro kaj krome pli bone, pli solide. Kial do jam hodiaŭ
barakti ĉe la limo de la fortoj? Tio havus
sencon nur, se oni povus esperi konstrui la turon en la daŭro de
unu generacio. Sed tion oni povis neniel
atendi. Pli penseblis, ke la venonta generacio kun sia
perfektigita scio trovos malbona la laboron de la
antaŭa generacio kaj malkonstruos la konstruitaĵon, por komenci
denove. Tiaj pensoj lamigis la fortojn, kaj
pli ol pri la turkonstruo oni zorgis pri la konstruo de la
laborista urbo. Ĉiu samlandana ligo volis havi la plej
belan kvartalon, tio estigis kverelojn, kiuj pliiĝis ĝis sangaj
bataloj. Tiuj bataloj ne plu ĉesis; por la gvidantoj ili
estis nova argumento por tio, ke la turo, ankaŭ pro la manko de la
necesa koncentriĝo, estu konstruata tre
malrapide aŭ prefere nur post ĝenerala packontrakto. Tamen oni
pasigis la tempon ne nur batalante, dum la
paŭzoj oni plibeligis la urbon, per kio, estas vere, oni provokis
novan envion kaj novajn batalojn. Tiel pasis la
tempo de la unua generacio, sed neniu el la sekvantaj estis alia,
nur la artlerteco pliiĝis senĉese kaj kun tio
la batalemo. Aldoniĝis, ke jam dua aŭ tria generacio perceptis la
sensencecon de la ĉielturkonstruo, sed oni
estis jam multe tro interligita por forlasi la urbon.
Ĉiuj
legendoj kaj kantoj, kiuj estiĝis en tiu ĉi urbo, estas plenaj de sopiro al
profetia tago, en kiu la urbo de
pugnego per kvin rapide sekvantaj batoj estos frakasata. Cetere
pro tio la urbo havas la pugnon en sia
blazono.
Kopirajto
pri la traduko ©2000
transformita al la formato utf-8 la 19-an de novembro 2001