Antaŭ la leĝo staras pordogardisto. Al tiu pordogardisto venas kamparano kaj
petas eniron en la leĝon. Sed
la pordogardisto diras, ke nun li ne povas permesi al li la eniron. La viro
konsideras iom kaj poste demandas,
ĉu li do pli poste rajtos eniri. "Eble", diras la pordogardisto,
"sed ne nun". Ĉar la pordego al la leĝo estas malfermita
kiel ĉiam kaj la pordogardisto flanken paŝas, la viro kliniĝas por rigardi tra
la pordego internen. Tion rimarkinte,
la pordogardisto ridas kaj diras: "Se tio vin tiom logas, provu do eniri
malgraŭ mia malpermeso. Tamen pripensu:
mi estas potenca. Kaj mi estas nur la plej malsupra pordogardisto. De halo al
halo staras pordogardistoj, unu pli
potenca ol la alia. Jam la aspekton de la tria eĉ mi ne plu povas elteni."
Tiajn malfacilaĵojn la kamparano ne estas
atendinta; la leĝo devas do esti alirebla por ĉiu kaj ĉiam, pensas li, sed
rigardante nun pli precize la pordogardiston
en lia peltmantelo, lian grandan pintan nazon, la longan, maldensan, nigran
tataran barbon, li tamen decidiĝas prefere
atendi, ĝis li ricevu la permeson eniri. La pordogardisto donas al li tabureton
kaj lin sidigas flanke de la pordo.
Tie li sidas tagojn kaj jarojn. Li faras multajn klopodojn por esti enlasata,
kaj lacigas la pordogardiston per siaj petoj.
La pordogardisto faras foje kun li etajn pridemandojn, esploradas lin pri lia
patrujo kaj pri multa alio, sed estas
indiferentaj demandoj, kiel faras moŝtuloj, kaj konklude li ĉiam denove al li
diras, ke ankoraŭ li ne povas lin enlasi.
La viro, kiu por la vojaĝo sin provizis je multo, uzas ĉion, kiom valora ĝi
estu, por korupti la pordogardiston. Tiu ja
ĉion akceptas, sed dume diras: "Mi ĝin akceptas nur, por ke vi ne kredu,
esti ion preterlasinta." Dum la multaj
jaroj la viro observas la pordogardiston seninterrompe. Li forgesas la aliajn
pordogardistojn kaj tiu unua
ŝajnas al li la sola malhelpo al la eniro en la leĝon. Li malbenas la malŝancan
hazardon, dum la unuaj jaroj
senkonsidere kaj laŭte, poste, maljuniĝante, li nur grumblas antaŭ si. Li
infaniĝas, kaj, ĉar dum sia longjara
studado de la pordogardisto li estas ekkoninta ankaŭ la pulojn en lia
peltkolumo, li petas ankaŭ la pulojn, lin
helpi por favorigi la pordogardiston. Fine liaj okuloj malfortiĝas, kaj li ne
scias, ĉu ĉirkaŭ li vere mallumiĝas,
aŭ ĉu nur liaj okuloj lin trompas. Tamen li ekkonas nun en la mallumo brilon,
neestingeble radiantan el la
pordo de la leĝo. Nun li ne plu longe vivas. Antaŭ lia morto ĉiuj spertoj el la
tuta tempo kuniĝas en lia kapo al
unu demando, kiun ĝis nun li ankoraŭ ne estas farinta al la pordogardisto. Li
mansvinge al li signas, ĉar sian
rigidiĝantan korpon li ne plu kapablas starigi. La pordogardisto devas sin
profunden klini al li, ĉar la malsamo de ilia
grando ŝanĝiĝis tre malfavore al la viro. "Kion vi volas ankoraŭ nun
ekscii?" demandas la pordogardisto, "vi estas
nesatigebla." "Ĉiuj ja strebas al la leĝo," diras la viro,
"kiel eblas, ke en la multaj jaroj neniu petis eniron krom mi?"
La pordogardisto perceptas, ke la viro jam estas je sia fino, kaj, por ankoraŭ
atingi lian foriĝantan aŭdon, li kriegas al li:
"Tie ĉi povis atingi eniron neniu alia, ĉar tiu eniro estis destinita nur
por vi. Mi iras nun kaj fermas ĝin."
(Elgermanigis
Vilhelmo Lutermano)
Kopirajto
pri la traduko 1999 / copyright 1999
Laste
reviziita la 19-an de novembro 2001