Mi venis sur awtovojon kaj ne povis vidi, ke gxi havis la formon de banto,
la formo de la interplektitaj nuloj de la senfinecosigno. Jen staris Saab1 jxus forlasita de du mehxanikistoj kaj atendis min kun malfermita pordo kaj
kun la veturilpaperoj pincxitaj malantaw la glacovisxiloj. Knabino, infano, sidis apude sur sia valizo. Mi demandis, kion sxi deziras.
Al Bruselo, volis la knabino, kiu iris en mian veturilon. Matenkrepusko cxe
sxtongriza cxielo. Ni ne parolis. Fermite sxi rigardis
flanken, metis la mentonon sur sian genuon. La sxvitperloj de la plej soleca
forlasiteco2. Poste sxi kontentigxis per tio, ke sxi prenis mian sekson en sian busxon.
Mi komprenis, ke ni sxvebas renkonte al mondo de la plej perfekta seksa
indiferento. Fermitaj homoj, profunde enpensigxintaj, tre foraj en sia tuta
esto, malmergas trankvile kaj senpeze al la surfaco de la homeco, kiam pornografia
hximero logas ilin, malmergas, nur por plenumi antawspegulitan bildon, cxarman
figurludon, kaj poste remergas suben. Senmalice kaj
senespere. Ilia vizito en la homregno celas la mirlandon de la obsceno.
stato de finiteco
estigo: jan. 2001
lasta kontrollegado kun korektoj: 2001-01-31
kontrollegado de la
kontrollegado de la
finredakto:
kopirajto pri la traduko (c) 2001
Supre cxe ridetado ni, ambaw seksoj, havas ankoraw la saman sxancon. Sub
tio la malegaleco de la korpo, la unua de la disigxoj. Sed ke la ridetado estas
la plej alta socia atingo de nia muta korpo ...
Jen mi renkontis tiun junan knabinon. Iom
tro-postulite3 de sxia beleco, mi gapis ofte
flanken aw sur la proprajn manojn. Mi lasis la knabinon paroli, tri horojn
preskaw, kaj awskultis, kiel sxi simplanime kaj dorlotite, vigle kaj pure
etendis siajn malspertajn opiniojn kaj restis sen ia antawsento en sia tuta
dispozicio. Mi eksciis, ke mire belan dudekjarulinon en tiu cxi mondo nenio
interesas pli ol la propra farto kaj ties misteraj sxanceligxoj. Nur lastan
semajnon sxia memkonscio enorme kreskis subite kaj senkawze. Hieraw sxi ankoraw vagis kantante antaw si tra la superbazaro. Oni vidas
sin, el distanco preskaw dudekjara, la postnaskitinon kiel princidinon sur la
pizo. Oni kapjesas, oni milde ridetas kaj tamen pensas nur: tiun mi sxatus
gustumi4. Nu, tiu cxi junulino ja estas sen ia antawsento, sed kontraw delogo,
influo, enamigo protektas sxin la blinkanta skvamkiraso de narcismo, tiel ke
sxi, kiu apenaw povas awskulti, ankaw ne dependigxas de iu. Kiu sentas jam
suficxan plezuron pri si mem, tiu ne havas la sciemon miksitan el avido, kiu en
tiu agxo nur ebligas la delogon al konscio. En la kinejo sxi sxatas nur gajajn
filmojn. Sxia revata profesio: filmregxisorino; sed cxiukaze gvida pozicio,
tute egale kie. Sxi memorigas min pri frida purulino en filmo de Bunjuelo. Sed sxi diras: "Bunjuelo? Neniam awdis."
Kiam sxi alvokis min, tiam ne preterawdeblis: tiu havas ion, pri kio sxi
ne bezonas honti. Hela rido cxe la alia flanko ja diris tute klare: se vi vidus
min, certe vi ne rifuzus renkontigxi kun mi... Kaj kiel ne awdi cxe la vocxo,
cxu iu estas evitata kaj premata persono aw iu dorlotata kaj dezirata? Mi
memoras, ke sxi rakontis al mi, ke sxi kun dek kvar jaroj faris al si revon kaj
notis gxin - endormiga historio, en kiu sxi aperis kiel "freneze bela
knabino5 , do ne mi, freneze bela knabino, kiun cxiuj knaboj
trovas treege efika6" ... Cxu misparolo? Cxu miksajxo de efika, edifa, fika? Mi havis subite la impreson vidi tra la fendo de la misparolo sxian
netusxitecon. Mi devis ion diri, sed tio deglitis al banala komplimento: ke sxi
estas bela, tion sxi vere ne bezonas revi. Cxe tio mi rugxigxis. Sxi eble ne
gxuste komprenis, kion mi diris. Aw mia volupte embarasita vizagxo konsilis al
sxi rapide transsalti tiun rimarkon. Fine sxi invitis min al kuna sketado. Mi
konsentis, cxar mi volis revidi sxin. Sed mi scias, ke mi ne plu scias sketi. Antaw
nelonge kvin infanoj devis detiri min cxe la brakoj de la glaci-sketejo, cxar
mi ne povis min plu teni stara sur la sketiloj.
stato de finiteco
estigo: 27-an de jan. 2001
lasta kontrollegado kun korektoj:
kontrollegado de la
kontrollegado de la
finredakto:
kopirajto pri la traduko (c) 2001
Vidu jen, sxi venas de la oriento. Cxion sxia malsxparema amiko plibonigis
cxe sxi, la vestajxojn desupre gxis sube fresxaj kaj okcidentaj, francaj
koltuko, bluzo, vesxto, sed itala la sxuo. Nur la okulvitrojn ili forgesis.
Ties kadro estas ankoraw de la oriento. Cxe la okulvitroj vi povas klare vidi,
de kie sxi venas. Solene sxi iris en sian unuan grandan dependecon, sekvante
viron translimen, kun kiu sxi konatigxis dum liaj katedralstudoj en Magdeburgo.
Post jaro kaj duono da felicxa rilato ensxteligxas la unuaj momentoj de
reciproka ekkono. Sed dum sxi post cxiu transvivita vakuo amas lin de pli
mature, la pentristo baldaw ne povas kasxi, ke li trosatigxis sxin,
nereverseblan, simple kiel cxi-lande oni iam trosatigxas portitajn sxuojn,
tukojn kaj okulvitrajn kadrojn, sen grava kawzo. Oni cxiam trovas ion pli
bonan. Kaj pikadas seneme en la belajn mangxajxojn, seneme en la plej belajn
koksojn.
Dum unu nokto sxi, kiun li ne plu volas vidi, staras sube sur la strato kaj vokas lian nomon supren al la fenestro. Li ne movigxas supre en sia ateliero - nur ne fari ombrojn. La dompordo restas sxlosita. Sxi kusxigxas sur la kapoto de lia blanka Citroeno. Ploras kaj dormetas. Kelkfoje sxi vekigxas kaj frapas per la mano krake sur la kapotan ladon. Ne! Ne! Ne!, kriegas sxi. Poste sxi resinkas kap-kapoten, ploras kaj dormetas.
De kie mi nur havas tian damnitan povon, sin
demandas la pentristo supre, ke alia homo povas tiom submetigxi antaw mi? Li sidas cxagrenite en sia granda, nuda fabriketagxo, sia ateliero. La
fenestroj staras ankoraw duone malfermitaj, tiel ke envenas sxia bruado kaj
vokado. Legxera vento alblovas la matenon. En la radio, cxe la 'muzik' gxis
frumateno', la amuzisto7 jam delonge iris hejmen kaj lia kolego, kiu cxiuhore legas la novajxojn,
ligas nun la melodiojn kun memfaritaj versoj. "Muzik' en tiu nokta gxojo /
tiu bela melodi' / iras nun law sia vojo / sxvebas nun al vi." Sed nur ne
havi povon! Super neniu! Povo en cxiu formo estas ridinda kaj abomena, ankaw en
la plej eta angulo, ankaw kaj precipe en la amo, kie iu rapide farigxas
descendulo8 en la okuloj de la alia.
"Alvoku min!" sxi subite kriegas tie sube, "lasu min scii,
kion vi faras! Kiel vi fartas. Ne elkludu9 min!"
La cxagrenito rigardas tra la fenestro al la golgato de la televidantenoj
tie sur la tegmento de la banko. Gxia malluma skobalito komencas speguli. En la
alto fluas polvaj flavaj nuboj kun svingantaj frangxoj. Viro ne bezonas
virinon. Viro bezonas neniun. Tiom dependa sxi farigxis de li kaj de cxio, kion
li eligxis, ke sxi transprenis ecx liajn virinmalsxatajn opiniojn kaj papagis
ilin gxis malaltigo de aliaj virinoj, eksproprigita gxisekstreme. Pli da
profundo ol duopan tiuj virinoj neniam spertis.
Jen rea vokado desube. "Mi volas repacigxi kun vi, ecx nur repacigxi
mi volas kun vi. Tiel mi ne povas foriri."
Li hontas pro la najbaroj, estas la kvina matene. Oni devus voki la
policon... Ho dio, kiel mizere! Damnita mensogomondo de la rilatoj! Gxi rompas la plej sanan animon, rompas la plej sanajn burgxonon, sxoson,
impulson kaj instinkton10.
Antaw la okuloj de la pentristo aperas scenoj kaj diversaj bildoj. Rande de
rajdturniro dum dimancxa posttagmezo. Lia amikino en la rondo de novaj
akompanantinoj, kiujn li ne konas. En alia grupo, ne malproksime, sxia amato
(li mem), al kiu sxi rigardas, la brakojn sub la brusto interplektitaj, kiel
tra boksejo, meze de siaj zorigistoj, al la kontrawulo en la plej peza de cxiuj
pezklasoj. Sxi mezuras lin fride, klare, antikve. Sxia amato, en sia rondo, faras sxercon. Sed cxe tio li rigardas al sxi kaj
esploras sxian rigidan vizagxon. Tiu brava, intime konata vizagxo de lia
amikino subite iom antawstaras, kvazaw helmomasko, malantaw kiu vivas iu
nekonato kaj elspionas. Maljuneta virino el sxia stabo donas ankoraw lastan
konsilon: bloku, pincxu, sxparu fortojn. La luktistino kapjesas. Nesxancelebla
la malamo, la fremda rigardo, la agresemo. Tamen, ecx tiun rawndon li gajnas
law trafopunktoj. La virino restumblas en sian angulon
por zorgado. La amikinoj klinas sin super sxin, parolas al sxi kuragxige,
sxangxas la taktikon. Ili demandas nun, cxu sxi sentas sin suficxe forta, por
tiu venonta, malfrua rawndo ankoraw tralukti al la decido. La virino en sia
angulo jesigas la pendantan kapon kaj diras plore: "Jes, jes." Cxu
sxi kredas sin kapabla nun subite komenci per atako, trarompi lian sxirmon el
duona distanco. Jes, jes, kapjesas la duone senkonscia kaj ploras mizere,
sveninte en la vakuon de luktopawzo. La luktopawzo, dum kiu sxia vivo unufale
deglitas de sxi ...
Nun sxi kusxas sur la kapoto de la blanka Citroeno, la kapon enfosigite en
la kubutoj, kaj versxajne nun estas fine endormigxinta. Dormu, dormu! ...
Baldaw vi partumos gxojon kaj malon kun iu alia. Kredu min, de unu tago al alia
vi transigxos en ies alia biografio kaj tie gxoje akomodigxos kiel en novan
domon kaj matene post la unua nokto jam senplie prenos la mangxilaron el la
kuireja sxranko, kvazaw gxi estintus cxiam via.
stato de finiteco
estigo: 29-a de jan. 2001
lasta kontrollegado kun korektoj:
kontrollegado de la
kontrollegado de la
finredakto:
kopirajto pri la traduko (c) 2001
Eldormigita de lia malcxeesto, sola en la komuna hotelcxambro, ankoraw
antaw la matenkrepusko, la manojn premitaj inter la genuoj, la kapon iomete
levita, la rigardon mallevita flanken - konsciigxi, tio signifas, apenaw povi
kredi tion.
Kion mi faru? Cxu fari decidon? Cxu ne fari decidon? Cxu atendi? Cxu agi? Atendi kion? Agi
kiel? Li estas for. Li estas efektive forvojagxinta!
Cxu resti cxi tie, sola, en la hotelcxambro?
Lia koleremo, lia neniiga furiozo, lia senrega malico. Sxi devis defendi sin, kaj poste sxi ne plu povis returnigxi. Neeble moderigxi. Nun, tre malproksime de la hejmo, subite kaj tute
neatendite, forigxo en kolero, la fino. Li estas vere for! Kiom malmulte mi
povas valori por li, se li kapablas vere forvojagxi. Cxi-foje estas profunda,
malvarma trancxo. Ne riparebla. Alen kaj reen sxi estas tirata inter amara
fiero kaj pentema hurlado. Tiel li ne povas trakti alian homon! Tion li devas
scii por cxiam. Sed, kion do, nur epizodo, en realo nur eta fia incidento en
nia longa, granda historio. Brutalajxo, certe, abomena, sed gxi montras tamen
denove: nenio elcxerpigxis inter ni, nenio farigxis indiferenta.
Kion mi faros? Kion fari? Sola en cxi damnita urbo. Estas ankoraw tro frue.
Mi tagmangxos sube cxe la haveno. Gxuste tie, kie ni estis
hieraw. Mi iros kinejon. Promenos en la parko. Veturi per la praaj
tramoj. Mi ne povas movigxi cxi tie fremdlande. Ne komprenas la lingvon. Cxio cxirkaw mi estas
moka maskado.
Hieraw ankoraw gxi estis bone eltenebla. Metinta reciproke la brakojn cxirkawkokse. Multon vidis, multe gxojis. Tiom da samaj pasxoj! Kiomajn aferojn ni jam superis! Kontraw tio, kiom malmulte signifas la
sovagxaj perturboj, la furiozoj, kiuj cxiam denove fulme intervenas. Fine ili apartenas al nia historio. Fine ili kunigis nin cxiam pli proksime
kaj forte. Sed ekzistas limo. Ekzistas vundoj, kiuj
estas ne plu elteneblaj. Vundoj, tra kiuj ecx la plej granda historio malrapide
forlikigxas kaj elcxerpigxas. Tio estis precize la
malgxusta momento por pruvi al mi lian fridecon. Lian pretenditan
sendependecon. Loko kaj tempo precize miselektitaj. Via mizera eta fiero ne
interesas min, gxi forpusxas min! Gxi estas en miaj okuloj la fiero de
lamentanta gnomo! Tio ne estas VI, kaj tiu brutalajxo, simple forkuri, tiu
ridinda punoperacio! Por kio cxio cxi? Por doni al mi lecionon? Ho dio! Kia
fortostrecxo da senrespekto kaj memtrotakso! Aw cxu ekzistis io, kio vere
turmentis lin? Ne. La nuda kolero. Nenio alia.
Necesas iom plane mastrumi la tagon. Nur ne resti sida
cxi tie! ... Sed for de la telefono? Cxu forlasi la
telefonon? Unusola alvoko povus alporti la liberigon. Kiom ajn monstra gxi estu. Kiom ajn senkompromise
mi devus respondi. Ne, amiko mia, koro mia, ne plu eblas ... La telefono. Estus
tro humiligxe, dependigxi ecx de tio. Mi devas eliri de cxi tie. Tio nomigxas
Lisbono, kie mi estas, kaj mi simple eniros kaj vidos, vidos. Eble poste iom
sidi antaw la bildoj en la muzeo. Tiuj iom deprenas de la fremdeco. Unu tagon,
du tagojn. Duonan semajnon eble. Mi tutcerte ne postvojagxos lin. Mi skribos
leteron. Mi ne skribos leteron.
Li miru, nur tion. Ho, estas tro acxe. Mi ne povas kapti tion, mi ne povas
movigxi. Tio superas cxion fian, kio gxis nun okazis. Mia amo ne bezonas
vipobaton, gxi ne estas laca! Sed, se mi imagas tion nun, subite li envenus,
algapi sin kaj brakumi, enflamigxinte, cxion pardoninte forgesinte. Ne. Mi ne
povas imagi tion. Mi estas suficxe certa, ke tion mi nek dezirus nek povus. Cxi-foje
estas sxiro, kaj estas spuro, kiu kondukas al la elirejo. Li estos la perdinto
kaj li miros, kiom li devos suferi. Mia kuragxo malmoligxas, mi rimarkas tion
kaj gxi malpezigas min.
Ecx ne certas, cxu li venos hodiaw gxis hejmen.
Eble li veturas kelkajn tagojn al Svisio. Eble al la frato. Certas nur, ke
li sidas en la masxino al Frankfurto. Sidas kiel? Legas la gazeton. Drinkas
viskion, mangxetas? ... Mi ne estas sena de li - li ne estas sena de mi. Kiom
ajn distingite li retroklinigxu en kiu ajn fotelo kaj en kiu ajn loko de la
cxielo aw de la tero.
stato de finiteco
estigo: jan. 2001
lasta kontrollegado kun korektoj:
kontrollegado de la
kontrollegado de la
finredakto:
kopirajto pri la traduko (c) 2001
Lasta sxangxo:
1. Tiu cxi traduko
bezonas unue kontrollegadon, prefere de negermanlingvano, por elsarki diversajn
erarojn
kaj ankaw eble germanismojn internacie ne kompreneblajn. Tio ne koncernas
stilajn apartajxojn nekutimajn,
sed internacie kompreneblajn.
2. La teksto
bezonas krome kontrollegadon de germanlingvanoj, kiuj komparu gxin kun la
originalo por anstatawigi
erarajn, malprecizajn kaj mallertajn ekvivalentojn.
Do, kara leganto, se vi sentas vin kompetenta pri tio kaj
ema, bonvolu fari tiun laboron - bonvenas ankaw simplaj
atentigoj dum legado. Se viaj konsiloj aw atentigoj estos
akceptitaj, via laboro estos kompreneble menciita
kun via nomo.
Konsilojn por plibonigi la tradukon bv. cxi-tien: vlutermano@free.fr
|
1produkto de sveda
awtomobilfabriko