kopirajto pri
la traduko © 2001
Unu sola emocia amornokto povas senbridigi nin por ĉiam;
kiu iam amis la ĝustan, volas ami ĉiujn. Li tuŝis la senforman kaj anoniman fundon
de amoro, kaj jam sekvamatene, elpaŝante sur la straton, li devas artifike
devigi sin por ne foriri kun la unua-vida ajnulino, ĉar nun ili ĉiuj venas
renkonte al li, kun rideto kaj rigardoj kvazaŭ ili estus rekte altirataj de lia
gaja etoso aŭ de la lumo de volupto radianta el li. Tiel ni nutras - ni viroj
kun la malbona memoro pri belulino, ni malfeliĉuloj, ne: ni feliĉvunditoj, ĉar
almenaŭ unu fojon ĝi profunde trafis nin -, tiel do ni nutras nian tutan teran
tempon per amkomencoj, per tiuj triumfaj kaj senbridaj komencoj, tra
kiuj eloviĝas ĉia historio kaj socia historio kaj kiuj donacas al ni senŝanĝan
nuptadon. Sed kio sekvas el tiuj komencaĵoj, tio estas nepre la historio,
senekstaza kaj kruda, kaj ĝi diserigas nin en la plej dolorajn diferencojn. En
kiom da seniluziigitaj vizaĝoj mi jam rigardis, kaj kiom tio doloris! Ofte nun,
en tiu tenaca frumateneco, ili aperas en la ĝardennebulo, la muta rondo de miaj
amarulinoj, kiuj ĉiuj iam kreis kun mi la komencon - kaj ĉiu estis iam la sola
ĝusta! Mute ili trairas la grizan aeron, kaj vere, ili estas teruraj
miksestaĵoj, absurdaj fabelbestoj, ĥimeroj de sensplezuro kaj de melankolio,
alvokitaj de la frenezaĵoj de adoro, de simila vizaĝo, de retrovita donaco - ho
tiu muta, malsata bando! Sed neniu plu alparolebla; senemocie kaj kun fiera
miro ili spektas miajn malesperajn provojn elpetegi ilian pardonon. Ho miaj
amikinoj, haltu! Atendu ankoraŭ unu vorton!... Aĥ, ili estas nur la malplenaj ombroj
de la mizera, malbenita komenceco; kreitaĵoj senanimigitaj de mia entuziasmo.
Kiajn kruelajn mallongigojn mi faris al homoj! Nenio mi estis ol ĉiama, mizera
komencfaranto, senrespekta kaj nebonigebla, ĉarmegita kaj nekapabla ami la
intimulinon, prefere preta tuj interŝanĝi ŝin kun la venonta bela nekonatulino.
Malsana, sovaĝa, freneze altirata de tiu, kiun mi nur vidas kaj ne devas
ekkoni; soifa je blindiĝo kaj iluzio; kreanta vivon el trompo, el maltrompo
ĉerpanta novan vivon ... Sed: por kio
la ĉiam nova pasio, la nekomprenebla entuziasmo? Finfine ĝi restas do malbono,
malsano de la animo, manko da saĝeco. Kaj mi, nun jam kun certa kvanto da
jaroj, iom ĉifita entuziasmulo, kiu ĉiufoje pli rapide perdas la emon kaj post
ĉiu perdita emo fariĝas eĉ pli maltolerema, ĉu mi devas do pliajn dudek kvin
jarojn erarvagadi tra tiu fialloga mirĝardeno plena de mire belaj fantomoj,
neelĉerpeblaj proksimiĝoj kaj eterne senelsava agado? Post ĉiu fenestro
surprizita fremdulino, post ĉiu paŝo larĝanima submetiĝo, post ĉiu acerba voĉo
la kriego de kuniĝo! Kaj ĉiu malplena mano alrigardas min kun granda, mola
okulo. Ĉar okuloj estas en ĉio, en manoj, haroj kaj kokso, la okuloj de genuo
kaj mamo, de kolo kaj ŝuo, ĉiuj ĉi ĵetas siajn lumturajn rigardojn ...
La sola obskura punkto de la tuta homsekseco estas kaj
restas la malfermita vizaĝo. La pli profunda aperaĵo, la aspektoj de vizaĝo,
daŭre postulis de mi obeeman honorigon, ili interrompis mian avidon kaj
malakrigis ĝin ĝis pura malemo. La vizaĝo - almenaŭ kiam ĝi estas malfermita,
rigardanta - fleksas la blindan impulson, ĝi restas lasta, neprenebla distrikto
de ĉasto, de malluma ekkono, de kredema timo. Kaj estas ja sufiĉe konfuzige, ke
ni ekstere, en la civilizita regiono de la strato estas allogataj ĝuste de la
plej natura logo, la plejakcentita dorso, por nur poste, interne, malantaŭ la
kurtenoj ekvidi la kontraŭon de la allogo, la averton: la vizaĝon. Ĉu entute ni
rajtas paroli pri vera kuniĝo, dum niaj voluptoj okazas antaŭ la sojlo de la
ĉasto, dum la vizaĝo estas sentata kiel gardisto de la dorso, la honorigo kiel
cenzuro al la volupto?
Ĉar kiom ofte mi vidis helan kaj vekitan vizaĝon,
parolantan, kaj ĝi vekis mian tutan sinceran deziron - kaj post mallonga tempo
restigis ĝin tute ĉagrenita. Ĉar apud ĝi la okuloj de la ventro rigardis
senĉarme kaj blinde. Aŭ inverse mi estis fordonita al bela korpo, al alta
figuro kaj rigardis ĉe tio en karnecan vizaĝon, kiun mi eĉ ne volis kisi, tiom
malpura, tiom malklara kaj abomena ĝi ŝajnis al mi. Inter tiuj kontraŭaj efikoj
mia volupto erarvagadas alen kaj reen kaj verŝajne por ĉiam rifuzos al mi la
elsavan kompenson. Kaj ĉiam malhelpos min
aparteni longtempe al alia homo. Ĉar eĉ kun
mia tuta devoteco antaŭ la homa vizaĝo - kiom da ili, kiuj iam proksimiĝis al
mi, mi jam delonge forgesis! Kiom rapide forgesis! Venas ja ĉiam novaj.
Kaj multaj akiras sian veran lumforton nur preterpasante. Kiam ili aperas en la
amaso kaj malaperas, ili ofte jam elspezis sian ĝojigan mesaĝon. Ĉiam denove venas novaj. Neniam mi serĉos, kiel la vera
amanto, tra la multaj la unusolan. Ĉiu unusola memorigas min nur pri la
multaj.
stato de finiteco
estigo: jan. 2001
lasta kontrollegado kun korektoj: 2001-01-31
kontrollegado de la
kontrollegado de la
finredakto:
kopirajto pri la traduko © 2001
Karmela senvestigas sin. Kun krucigitaj levitaj brakoj ŝi
ŝovas la puloveron super la kapon, malsupren ŝovas la malbukitan ĵinson, plukas
la kotonajn ŝtrumpetojn de la piedfingroj. Tiuj prenoj kaj tordiĝoj havas ion
nepre ĉastan. Ili devenas ankoraŭ de la tempo, kiam la knabineto sole en sia
ĉambro demetis la tagajn vestaĵojn. Kaj ili ne ŝanĝiĝis. Ili estas hodiaŭ la
samaj kiel tiam. Dum oni do kuŝas surlite kaj frosttremete atendas la tuŝiĝon
kun nuda korpo, tiu jam per praa kutimo, per etoso de fruaj infantagoj, ĉaste
envolvis sin.
Preskaŭ neimageblas, ke virino ankoraŭ kun solena
senhonteco demetas siajn vestaĵojn antaŭ sia amato. Kaj same: ke viro ne kaŝe
ridetas pri tio kaj ne trovas strange, ke la virino senvestigas sin antaŭ li
'publike'. Ĝenerale la senvestiĝo okazas nun nek lascive nek honteme, sed tiel,
kvazaŭ neniu ĉeestus. Kaj kia vestaĵo estas
estas tiu, kiu tie falas! Pulovero, eble ankoraŭ korsaĵeto, paro da ŝtrumpetoj,
bunta kalsoneto, mallarĝaj ĵinsoj. Post kiam unu tubo feliĉe pasis tra la
kruro, la amatino saltetas sur la nuda gambo, dum ĉe la alia piedo alkroĉiĝas
la pantalono kaj estas flanken deskuata. Aspektas tiel. Ne kiel la danco de la
sep vualoj.
Ĉia ŝtofo estas erota metamorfozo. La volupto mem estas
la ŝtofo, efemera kaj saltrapida.
Pro tio ankaŭ la sonĝo estas tia ĉarma terpeco, en tiu
senco ke nur tie ĉia deziro ricevas la konvenan efemerecon. Aperaĵo - tuŝiĝo -
plenumo - superflueco. Alta, preskaŭ sentempigita intenso. La sonĝo forigas la objekton1. Ĝi estas
pura aneksado2, solvo.
La historioj pri transformiĝo estu lavado, celanta la puran
seksecon.
stato de finiteco
estigo: jan. 2001
lasta kontrollegado kun korektoj: 2001-01-31
kontrollegado de la
kontrollegado de la
finredakto:
kopirajto pri la traduko © 2001
Li estas blagulo kaj fantaziulo. Fanfaronulo kaj
frenezuleto. Ventfarulo. Mia preferata tipo, sekreta kamarado: la povra
fanfaronulo. Liaj antaŭuloj estas la kavalirfripono, la edziĝtrompisto, la
ĉarlatano, la megalomaniulo kaj la mitomaniulo. Li estas la bunta malfeliĉulo,
kiu altiras la virinojn. Malfidinda kaj senripoza. Soleca ludanto, kiu gajnas
kontraŭ neniu, disputas kun neniu. Alten fluganta kaj absimen falanta, kaj eĉ
el ties pleja profundo oni aŭdas ankoraŭ liajn lamentadojn de malespero kaj
memakuzo.
Ĉe la frizisto li sidas devige senmova en la fotelo. La knabino,
kiu tondas al li la harojn, likas el okuloj kaj nazo. "Jam la kvara
nazkataro en du monatoj!" Li iomete frenezigas ŝin per komplimentoj kaj
profundaj rigardoj en ŝian spegulbildon. Ŝi ridetas, subridas, tusas kaj ridas. Li laŭdas la
helpantinon antaŭ ŝia ĉefo kun elektitaj vortoj. "Kia frenezuleto!"
diras la etulino, kiam li estas for, sed ŝiaj ŝvelintaj okuloj brilas. "Kian stultaĵon li rakontas!"
"Sed ĉarma li ja estis", diras laŭde
kaj iom eksmode la ĉefo.
"Li invitis min al manĝo ĉi
vespere."
"Kaj? Ĉu vi iros?"
"Mi vidu. Ŝatus scii, ĉu tio ne estis nur
vanaj promesoj."
Kompreneble li ne aperos. Ĉia plenumado
enuigas lin, nur la komenco valoras. En ĝi elĉerpiĝas lia intereso kaj lia
ekzalto. Anstataŭ tio ni trovas lin vespere en metroo, tute ekstere en
antaŭurbo, kie li envere havus nenion por fari. Sed li restas sida en la linio
kaj ĉarmigas korpulentan blondulinon, imponan panjon; malfaldas ŝiajn fermitajn
trajtojn, per siaj vortoj modlas belan rideton, gajan okulon. Li tute ne celas
delogi - li fuĝas la agon. Li estas frazisto. Vagabundo de la confrence. Iu, kiu ne prezice
aŭskultas, povus eble pensi, ke tie kuras homo kun grava manio de gajigisto tra
la inhibiciita3 homaro. Sed kiel li faras tion, ĝi estas multe pli stranga kaj nekonata
kaj serenigas la plej multajn alparolatojn, instigas al ili pli leĝerajn
pensojn, kaj ili ĝuas duonmire, duone embarasite la bonfaron de viviga
sensencaĵo.
Ĝenerale li distingas kun trafa instinkto la
alparoleblajn homojn disde la tro firme sigelitaj. Preskaŭ ĉiam estas virinoj,
ĉe kiuj glimas ankoraŭ plej longe la sparko de sencela atendo kaj ne senreste
forvelkis la sciem-konduto, ja ennaskita en ni. Virinoj, solaj survoje aŭ bonvene
ankaŭ kun amikino, tiel ili estas eĉ pli facile distreblaj.
"Se mi ne aŭdintus kriegon, mi ne estus
veninta al vi. La kriegon de via tuta esto... Oni devas kredi sin kapabla por
io, oni estu pli kuraĝa, multe pli kuraĝa. Vidu, mi multe vojaĝas. De jaroj mi
estas trejnisto de la germana nacia tablotenis-teamo, tie vi lernas trudi vin.
..."
Sed foje li tamen mistaksis, alparolas
radioraportistinon, kiu jen tuj rebatas, ne plu lasas lin. Li eskapas
ektimigite, ŝi postkuras. La viro estas sufiĉe kurioza, eksterordinara
samtempulo, li nepras antaŭ la mikrofonon. Li sendas ŝin al la diablo kaj
defendas sin rabie, tute sen dolĉo kaj sprito. Li sentas sin malkovrita kaj
komprometita en sia sekreta umejo. Li hejmas en triĉambra loĝejaĉo. Lia edzino,
alkoholmalsana, perdis la laboron. Li zorgas pri ŝi laŭ siaj ebloj. Ĝis
antaŭnelonge ŝi estis dungita kiel moddesegnisto, sed poste ŝi ne plu eltenis.
Li mem neniam havis normalan profesion. Post ĉesigita studado pri ekonomiko li
fariĝis kunposedanto de lu-aĉet-firmao4. La afero
fiaskis, kaj li troviĝis5 sur la
strato. Trifoje en la semajno li nun disveturigas tolaĵon. Li ĉiam multe legis,
prefere historiajn romanojn. Sed ankaŭ agofortajn dramojn. Li ne scias, kion li
faras, elirante kaj alparolante homojn. Li faras tion kun blinda sento; duone
malvirte, duone misie, kvazaŭ necesus transdoni al solulo feliĉigan mesaĝon de alia
solulo.
Ĉiam denove li ankaŭ kolapsas, fordoniĝas al
grava melankolio. Poste li aŭ komplete mutiĝas aŭ multvorte kaj senfine
lamentas pri la senvaloreco de sia ekzisto. La edzino, kiu mem apenaŭ kapablas
teni sin stare, provas konsoli kaj rerektigi lin. Ŝi revas jam nur pri
elmigrado kaj vivo kiel farmisto ĉe sia fratino en Bolivio.
Iun tagon li vere enamiĝas. Fino de la ludo, la tragedio
komencas. Ŝi estas aĉetisto pri ornamaĵoj. Ŝi fariĝis atestanto de grandioza
sceno, en kiu la vortfaristo varbis inhibiciitan adoleskanton por la miksita
ĥoro de la metia asekuro. Ŝi devis tuj ridi pri li. Kiam li alrigardas ŝin, li
ne plu povas forkuri. Li iras kun ŝi, fariĝas ŝia amanto. Ŝia supereco
evidentas, li estas tute fordonita al ŝi. Li perdas ĉian intereson por aliaj,
okazaj homoj. Li senspritiĝas kiel fanfaronulo, velkas kiel ventfaranto. Li
perfidas sian edzinon - li ne nur trompas ŝin, sed li forneas ŝin.
Iun vesperon ŝi atendas antaŭ la hotelo, en kiu ambaŭ
enamiĝintoj troviĝas kaj vespermanĝas. Kiam ili eliras, ŝi alpaŝas sian edzon
kaj petas esti prezentata al lia akompanantino. La viro forpremas ŝin krude
kiel duonfrenezan, ĝenan personon. Li eniras taksion kun la belulino kaj
forveturas. Li akompanas la komercistinon dum iu el ŝiaj 'turneoj'. Patologia
ĵaluzo kaptas lin, ĉar li devas toleri, ke ŝi preskaŭ regule pasigas la
vesperojn kun siaj komercpartneroj. Li fariĝas neeltenebla. La eksa fantaziulo,
la etvoĉa blagulo perdinta ĉian ĉarmon de fanfaronado, efikas nun duoble
banala, senesenca; kaj kiom li mizere alkroĉiĝas al ŝi, traktas ŝin kun
riproĉoj, tiom ŝi ŝatus plej eble rapide seniĝi de li. "Kion vi arogas?
Kiajn pretendojn vi havas? Kio entute vi estas?" Li estas elĵetita kaj
suferas amare.
Fine li revenas hejmen, sed tie ne plu trovas
sian edzinon. Amiko rakontas, kiom aĉe ŝi fartis. Fine oni devis meti ŝin en
klinikon. Ne, ne en la urbo, sed ie proksime de Stutgarto. Li do vojaĝas tien
kaj volas preni ŝin el la sanatorio. La kuracistoj retenas lin kaj mildigas
lin. Ŝi kuŝas nun en kuraca dormo6 kaj devas
esti tri pluajn monatojn ŝirmata de ĉio, kio iel povus ĝeni aŭ maltrankviligi
ŝin. Li rajtas vidi ŝin dormantan kaj apudmeti kelkajn
florojn. Ŝi eĉ ne ekscios, ke ili estas de li.
"Ni volas sanigi ŝin", diras la
kuracisto, "ekzistas ŝancoj, sed oni povas facile forludi ilin."
"Sed ja povus helpi al ŝi, se ŝi scius,
ke mi ree estas apud ŝi."
"Atendu. Trankvilu. Longan tempon."
Li atendas longe, sed ŝi ne revenas. Li informiĝas en la
kliniko, tie oni diras, ke oni liberigis ŝin antaŭ du semajnoj. Ŝi ne plu
revenis hejmen. Certan tempon li nepre serĉas ŝin en ĉiuj anguloj de la urbo.
Estas malfacile por li, li preskaŭ ne plu kapablas alparoli fremdulojn. Li nun pli ofte disveturigas tolaĵon. Li legas multe.
Poste, pli ol jaron poste, li vidas ŝin
hazarde en la parko ĉebrake de malalta, iom maljuna viro, kiu portas nigran
ĉapelon. Li vokas ŝian nomon. Ŝi ne reagas. Li postkuras ŝin. Jen ŝi returnas sin. Li haltas kvazaŭ ŝtonigite. Li vokas ŝin refoje. Ŝi skuas la kapon. Ne, ne estas ŝi. La paro pluiras. Li
ne trompiĝis: ŝi fariĝis fremdulino.
stato de finiteco
estigo: jan. 2001
lasta kontrollegado kun korektoj: 2001-01-31
kontrollegado de la
kontrollegado de la
finredakto:
kopirajto pri la traduko © 2001
Korpokomerco7
Knabino en blanka linpantalono larĝa kaj pufa ĉe la
kruroj, sed streta kaj travidebla kokse, tiel ke la elstarantaj randoj de la
kalsoneto kaj la ombro de la sekso apartenas certe al la dezajno, suprenvenas
la kelŝtuparon anhele kun saltkordo en la mano, post la gimnastiko8 la dekan vespere. Nenia rigardo, nenia saluto, nenia
hezito, nur tiu ŝvita spiro de ekzercitaj korpomembroj, nur la urĝa supreniro
de same intriganta kiel tolerema, tiom afereca kiom indiferenta, tiel netuŝebla
kiel uzintensa narcismo; tiu trejnilo provizita per karneca ornamaĵo, tiu
korpiĝinta malintereso, tiu reriĉiga instalaĵo9 de sterila
gracio, tiu markartiklo el nia jarcento de dorlotado, tiu ŝika, ĉiea tipo de
sportaj indiferentuloj - ĉu tio estas la virino, kiun ni laŭdire volas
malaltigi al objekto de niaj voluptoj?
Ja, se sekso povus mortigi! Se ĝi povus almenaŭ
konfuzi, aĉigi, misformi, fari neuzebla tion, kio estas tiel mizere adaptita
kaj moraligita en la vakuon, kaj se ĝi kapablus kurigi la trejnitan koron kaj
krevigi ĝin ... Sed ĉu ne ĉia
korpokomerco neeviteble restus ago de memfortigo de ĝuste tiu modelo,
kiun oni volis mortigi?
stato de finiteco
estigo: jan. 2001
lasta kontrollegado kun korektoj: 2001-01-29
lasta kontrollegado sen korektoj: 2001-01-31
kontrollegado de la
kontrollegado de la
finredakto:
kopirajto pri la traduko © 2001
Kiam ŝi kuŝas enlite kaj rigardas min kun larĝaj okuloj,
mi provas, sen ke ŝi petis tion, rakonti historion por endormigi ŝin kaj
trankviligi min.
Kion do vi volas aŭdi, vi sekse informitulino? Veran
historion mi rakontu al vi, antaŭ ol via klera kapo glitos en la kusenon. Ĉu vi
volas aŭdi: 'Viroj kaj virinoj' aŭ 'Litero mankas en la aboco'? 'Litero mankas
en la aboco' rakontas pri tio, kiel la 27-a litero estis ŝtelita kaj kiel
estiĝis la blanko inter la vortoj kaj kiel la tuta lingvo estis denove konstruota,
kiam oni fine retrovis la 27-an literon. Do, prefere 'viroj kaj virinoj'. Bone.
Origine ambaŭ seksoj ne estis destinitaj unu por la alia.
Viroj kaj virinoj vivis kiel pacaj triboj en bona najbareco kaj interŝanĝis
siajn varojn. Ĉar ĉiu sekso posedis belegajn kaj utilajn havaĵojn, kiujn la
alia malhavis. Tiel la virinoj ekzemple posedis la paŝtejojn, la kinejon kaj la
buterpanojn, dum la viroj liveris kloridan acidon, diamantojn kaj farunon. Amo
kaj malamo inter la homoj ankoraŭ ne ekzistis. Ĉiu pleje amis tion, kion li
produktis kaj disponigis por la interŝanĝo. Ĉiuj amis nur siajn aĵojn. Tiutempe
ankaŭ la morto estis ankoraŭ bona amiko de la homoj kaj ĝi estis fertila.
Naskiĝo kaj morto estis unu, kaj la morto donis la vivon. Ĉiufoje, kiam viro
estis mortanta, elrampis knabo el lia ventro, kaj ĉiufoje, kiam virino estis
mortanta, elrampis knabino. Tiu vivo, en kiu ekzistis nur la diferenco inter
laboro kaj nenifarado kaj la diferenco inter viro kaj virino ne estis pli grava
ol tiu inter du aliaj ordinaraj aĵoj, ekzemple ŝtono kaj herbo aŭ saltetado kaj
mansignado aŭ tuko kaj salo, tiu vivo, kiu estis nek feliĉa nek malfeliĉa,
daŭris senmezuran tempon. Sed iun tagon Mara, la princino kaj gvidanto de la
laboristinoj, estis mortanta kaj naskis princidinon. Sed Mara restis nur unu
tagon ĉe la mortintoj kaj revenis sekvatage kaj plu laboris ĉe siaj aĵoj, pri
kio ĉiuj ektimis, sed ŝi estis tre interŝanĝavida virino.
Tio kolerigis la spiriton de la morto kaj li de tiam
rifuzis al la mortantaj virinoj la fertilecon. Neniu knabino enmondiĝis plu. En
granda maltrankvilo la virinoj preparis unu luksan oferfeston post la alia por
la naskomorto-dio, sed tute vane. Ili tiom elspezis sin ĉe tio, ke ili
malriĉiĝis pli kaj pli kaj enŝuldiĝis ĉe la viroj, kiuj siavice nun pli kaj pli
riĉiĝis. Tiel venis la malegaleco inter la seksojn kaj la duono de la kreaĵo
ŝajnis minacata de formortado.
Tiam la dio de la naskomorto vidis, ke li ne rajtas pli
longe paŭti kaj li prenis sian ardezan tabulon, sur kiu li faris siajn planojn
kaj sian logikon pri la homoj, kaj kalkulis febroŝvite por kompensi la eraron.
Sed ne prosperis al li retrovi la malnovan ekvacion de la seksoj.
Malespere pri si mem, li ĵetegis la tabulon malsupren sur
la teron, rezignis la tutan ekzercon kaj turnis sin aliloken. Tiel la homoj
ricevis la disrompitan ardeztabulon, la konfuzitan dian materion, kaj ne sciis
kiel okazis al ili: ĉio konfuziĝis. La viroj
mortis en sia plej forta aĝo kaj postlasis du nuksojn. La virinoj formanĝis
avide ĉion kion ili estis produktintaj por la interŝanĝo kaj por sia vivtenado.
Jen ĉiuj vagadis sencele. Sed iun tagon subite kelkaj viroj kaj virinoj salutis
sin reciproke, kaj en plej granda timo perei ili ĉirkaŭprenis sin reciproke.
Poste la virinoj vidis, ke ili fariĝis fertilaj de la viroj kaj povis naski sen
samtempe morti. Sed la viroj perdis por ĉiam la kapablon naski, kaj ili bezonis
la virinojn, kiuj nun povis enmondigi knabinojn kaj knabojn, sed nur se la
viroj firme ĉirkaŭprenis ilin. Tiel el la forĵetitaj leĝoj kaj la rompopecoj de
dia saĝeco estiĝis inter la seksoj la malegala interŝanĝo de semo kaj infanoj
kaj estiĝis la amo kiel fratino de la senforma teruro, kiun la melankolia dio,
ne retrovinte sian ekvacion, venigis sur la homaron: Sed la virinoj estis
honestaj kaj amis kaj disdonis la infanojn juste, la knabojn al la viroj, al si
mem la knabinojn. Sed la viroj, jam fariĝintaj havemaj, trompis la virinojn,
kiuj nun devis plurfoje naski dum sia vivo kaj ne plu povis sufiĉe okupiĝi pri
siaj havaĵoj. Pro tio ĝis hodiaŭ la virinoj ne forgesas, kiel ili fartis, antaŭ
la amo, kiam ili ankoraŭ posedis la duonon de la aĵoj.
stato de finiteco
estigo: jan. 2001
lasta kontrollegado kun korektoj: 2001-01-31
kontrollegado de la
kontrollegado de la
finredakto:
kopirajto pri la traduko © 2001
La sikoj10
Simile ŝanĝiĝemaj estis ankaŭ iliaj vestkutimoj. Dum
certa tempo la ĝeneralan grupobildon karakterizis bunta, riĉa ornamaĝo,
memkonceptitaj kaj bunte muntitaj fantazikostumoj por viro kaj virino. Sed iun
tagon ŝajnis, ke abrupte okazis kolektiva gustoŝanĝo, kaj videblis eĉ ne unu
kolorero. La sikoj iris ĉiuj senescepte en modesta musgrizo, portis ĉiuj la
saman senornaman kaj senseksan pentorobon. Poste sekvis ree fazo, en kiu la
virinoj emis per ĉia stilnuanco distingiĝi de la viroj. Tio kondukis eĉ tien,
ke dum certaj okazoj ili aperis tute nudaj kaj senveste, nur kun pentrita
korpohaŭto, dum iliaj viraj akompanantoj male portis la plej distingitajn
kostumojn kaj plej elegantajn ŝtofojn. Sed eĉ tie la libera kaprico disvolviĝis
tute ne senleĝe kaj sen natura bezono. Ĉar per la tuŝo de nuda haŭto kun
precioza tuko ili provis refreŝigi la malfortiĝintan tension inter la seksoj.
La modo servis sendube kiel artefarita stimulilo por revoki la svenantan
spiriton de seksavido. Ĉar kun la kreskanta repaciĝemo ene de la komunumo estis
ligita ankaŭ kreskanta pereo de poluseco kaj kontraŭeco. La granda sinkreta
konkordo tute ne efikis favore al la reciproka allogo de la seksoj. Tiel
necesis ofte apliki, por obei la naturon, diversajn artefaritajn, ofte ŝajne
malkonvenajn stimulilojn, ritajn mezurojn, por certigi la necesan
'tensiokadron' por la amora kuniĝo. Ĉiukaze, la nudigita korpo sole ne kapablis
plu delogi al tio. Proverbe fama fariĝis al ni tiu tipo de la silenta nudulino,
kiu apogite kaj enpensiĝinte staris en la pordo, dum en la domo estis gastoj,
kaj je iu momento ŝi alvenis, eksidis, kiel infano dum babilado de plenkreskuloj,
sur ies genuojn, sen intereso, sen truda deziro, envere nur por endormiĝi sub
la mallaŭta babilado. Tiu reputacio kaj tiu radiado, kiujn iam posedis la
virinoj, kiam en pli krudaj vir-socioj ili prezentis la idolon de alieco, estis
ankaŭ ĉe la sikoj definitive for kaj ne estis reakireblaj eĉ per la plej ruzaj
enscenigoj. Cetere: kun la terura alblovado, kun la juriĝo de la fenotipo ja en
ambaŭ seksoj formoj de ina inteligento trudiĝis kaj konsiderinde influis la
morojn kaj la memoron de la loĝantoj. Tute egale, ĉu temis pri la esenca
malkonsekvenco kaj forgesemo, pri la sponta11
eltrovemo, pri intuo12 kaj
utiliglerteco, laŭ tradicia kompreno tiuj estis tute virinaj ecoj, kiuj ĉi tie
regis kaj karakterizis la ĉiutagan vivon. Per tio la longdaŭra disputo en la
malnova socio pri la samrajteco de la virino estis en neatendita maniero
decidita: ĉia scio fariĝis ina. Sed samtempe ankaŭ la vira imago (kaj same la
ina mem-imago) pri la dezirinda virino strange forvaporiĝis kaj kun ĝi la ideo
kaj la sento de la plej natura kontraŭeco. Ineco efikis en ĉies krea volo, en
ĉies malfermita menso, ĉies revema ekkono.
stato de finiteco
estigo: jan. 2001
lasta kontrollegado kun korektoj: 2001-01-31
kontrollegado de la
kontrollegado de la
finredakto:
kopirajto pri la traduko © 2001
Lasta ŝanĝo:
2. La teksto bezonas krome kontrollegadon de germanlingvanoj,
kiuj komparu ĝin kun la originalo por anstataŭigi Do, kara leganto, se vi sentas vin kompetenta
pri tio kaj ema, bonvolu fari tiun laboron - bonvenas ankaŭ simplaj Konsilojn por plibonigi la tradukon bv.
ĉi-tien: mailto:vilhelmo@multimania.com
1. Tiu ĉi traduko bezonas unue kontrollegadon,
prefere de negermanlingvano, por elsarki diversajn erarojn
kaj ankaŭ eble germanismojn
internacie ne kompreneblajn. Tio ne koncernas stilajn apartaĵojn nekutimajn,
sed internacie
kompreneblajn.
erarajn, malprecizajn kaj
mallertajn ekvivalentojn.
atentigoj dum legado. Se viaj konsiloj aŭ
atentigoj estos akceptitaj, via laboro estos kompreneble menciita
kun via nomo.