Hartmut Scheible: Postparolo pri Arturo Ŝniclo (Arthur Schnitzler):

“La fianĉino” kaj “Sonĝonovelo”

I

“P.S. pri via Sonĝonovelo mi iom pripensis.”T1 Konsento, diskreteco, sed ankaŭ milda distanco parolas el tiu rimarko,
kiun Sigmund Freud aldonis en letero al Arthur Schnitzler (24-a de majo 1926). Tiu sinteno estas tipa por la rilato
kiun havis la du samtempuloj, kiuj dum jardekoj laboris en la sama urbo. Dum longa tempo okazis, se entute, nur
hazardaj renkontiĝoj; pli intima kontakto ŝajnas ekesti, kiam Ŝniclo gratulas Freŭdon je lia 50-a naskiĝdatreveno;
responde Freŭdo skribas pri sia “ampleksa konsento”, “kiu ekzistas inter viaj kaj miaj konceptoj pri diversaj
psiĥologiaj kaj erotikaj problemoj”, kaj aldonas: “Mi ofte demandis min kun miro, de kie vi povis preni tian aŭ alian
sekretan scion, kiun mi akiris per plenplena esplorado de la objekto, kaj fine mi komencis envii la verkiston, kiun mi
cetere admiris.”T2 (8-a de majo 1906) Malgraŭ tio daŭras ankoraŭ dek ses jaroj, ĝis kiam Freŭdo kaj Ŝniclo serioze
provas konatiĝi ankaŭ persone. En sia gratulletero por la 60-a naskiĝtago de la ses jarojn pli juna verkisto, Freŭdo
komencas parolante pri la kaŭzo de sia ĝisnuna hezitado: “La respondo al tiu demando entenas la konfeson, kiu
ŝajnas al mi tro intima. Mi pensas, ke mi evitis vin pro speco da timo antaŭ sozieco. [...] ĉiam denove,
enprofundiĝante en viajn belajn kreaĵojn, mi kredis trovi malantaŭ ties poeta aspekto la samajn kondiĉojn, interesojn
kaj rezultojn, kiuj estis al mi konataj miaj propraj. Via determinismo kiel via skeptikeco - kiun la homoj nomas
pesimismo -, via emocio pro la veraĵoj de la senkonscio, de la instinktnaturo1 de la homo, via malmoraligo de la
kultur-konvenciaj certaĵoj, la insisto de viaj pensoj ĉe la poluseco de vivo kaj morto, ĉio tia tuŝis min per terure
granda familiareco. (En libreto el la j. 1920 ‘Transe de la voluptoprincipo’ mi provis montri, ke la eroto kaj la
mortinstinkto2 estas la prafortoj, kies kontraŭludo regas ĉiujn enigmojn de la vivo.) Tiel mi ekhavis la impreson, ke vi
per intuo - sed envere per fajna mempercepto - scias ĉion kion mi malkovris per peniga laboro ĉe aliaj homoj. Mi eĉ
kredas, ke funde de via naturo vi estas profundpsiĥologa esploristo, tiom sincere senpartia kaj sentima kiom
apenaŭ ekzistis iu, kaj se vi ne estus tia, viaj artaj kapabloj, viaj lingva arto kaj formada forto havintus liberan ludon
kaj farintus el vi verkiston pli laŭ deziro de la amaso.”T3 La profundeco de la arĥaaj timoj, kiuj malhelpis Freŭdon jam pli
frue doni sian “konfeson”, montriĝas en tio, ke eĉ en tiu ĉi ago de memmalkaŝo - por li nekutime vasta - li provas
rompi la pinton de la identigo kun la “sozio”. Por nomi la fonton, el kiu la verkisto liaopinie ĉerpas siajn konojn, la
ekzakta pensanto Freŭdo ne povas resti ĉe la unue elektita nocio “intuo”: li nomas la rimedon de “mempercepto”, ĉar
nur per ĝi la “profundpsiĥologia esploristo” kapablas atingi fidindajn rezultojn. En seninsida, pure teoria medio Freŭdo
ne havis problemon senhezite malkaŝi tiujn faktojn: “Psiĥanalizon oni lernas unue ĉe la propra korpo, per la studado
de la propra personeco”, li deklaris 1915/16 en la “Prelegoj pri la enkonduko en la psiĥanalizon”.T4 Freŭdo repuŝas la
“memperceptadon”, ripete kaj eksplicite agnoskita kiel lasta bazo de ĉia argumentado, en tiu momento, en kiu li ege
vastigis la limojn de sia kutima reteniĝemo: tial li devas insiste pretendi por si la “penigan laboron ĉe aliaj homoj”,
dum la “memperceptado” - kiel en la antaŭrimarko estiĝinta jam preskaŭ kvaronjarcenton antaŭe - estas rezervita al
la verkisto. En tiu ĉi eta manovro de vualado verŝajne troviĝas la ŝlosilo por tio, ke ankaŭ poste la rilato de ambaŭ
aŭtoroj limiĝis al malmultaj renkontiĝoj, kvankam la personaj simpatioj certe kongruis kun la konsento en la temo. Eĉ
provo de distanciĝo de la “sozio” malkaŝas plian kongruecon de la karakteroj, kiel montras taglibra noto de Ŝniclo el
la jaro 1922: “En sia tuta naturo li ree allogis min, kaj mi sentis certan plezuron konversi kun li pri diversaj
senfundaĵoj de mia kreado (kaj ekzistado) - sed kion mi prefere lasu."T5

II
 

Retrorigarde al siaj fruaj produktaĵoj Ŝniclo notas en la jaro 1915: “Mia tiama pozicio pri viro kaj virino. Ĉiam mi estis
liaflanke.”T6 Kontraste al la verkisto Fedor Denner, kiu en sia teatraĵo “La fabelo” (1891) vastigas progresajn devizojn
kontraŭ la seksa subpremo de la virino, sed baldaŭ adaptiĝas al la konvencioj, Ŝniclo ne havas iluziojn pri tio, ke li
estis fordonita al la vira posedemo. Tiel la plurjara rilato al la bela kaj aminda aktorino Marie (“Mitzi”) Glümer estis
dekomence venenigita de la fakto, ke Ŝniclo ne estis ŝia unua amanto; la katastrofo eksplodas, kiam li ekscias pri
amaventuro de sia amikino dum eksterurba aktorado. Ŝniclo, kiu siavice ne tre observis fidelecon, kapablas racie
klare percepti sian maljustecon: “La vivo estas envere ja maljusta. Mi promenas kiel la nobla plenfida trompito - ŝi
kiel la mizera fiulino, kiu devas pagi sian falon per la ‘vivfeliĉo’ - dum la afero povus ja tute bone esti inversa, se
hazarde mi ekscius neniom kaj ŝi ĉion.”T7 Malgraŭ tiu konscio okazas dum semajnoj sovaĝaj ĵaluzoscenoj, dum kiuj
Ŝniclo ne laciĝas humiligi la amatinon, kiu ĉion silente suferas: “20-an de 4 - Mz. venis vespere. Ŝi staris tie, kaj mi
faris al ŝi 1/2horan paroladon, en kiu mi nomis ŝin la plej fia kanajlo ktp, riproĉis al ŝi la infamecon de ŝia naturo
kaj dum tiu tempo sentis apartan kontentiĝon. Ŝi estis komence senmova, poste vagadis tra la ĉambro kaj fine havis
siajn afekciojn. - Poste ree trankvilo; subite, dum mi ree riproĉis al ŝi ŝiajn diboĉaĵojn, mi estis superforte kaptita kaj
mi batis ŝin pugne kaj piede. Ŝi lasis ĉion okazi kiel laŭmerite.”T8

La kontraŭdiro inter la ŝajne racia, burĝe liberala ordo kaj la individuaj afekcioj manifestiĝis ĉi tie en formo de
nevrozo tiutempe tute ne maltipa. Ĝuste pro tio, ke Ŝniclo ne estis libera de ĝi, li sukcesis, per la nemildigita
prezentado de subjektivaj reagoj, atingi objektivecon. La rilato al la propra hipoĥondria mio fariĝas elirpunkto de la
produktado: “Longtempe la formulo por la estiĝo de la produktado estis: ...’se tio aŭ tio okazus al mi ...’”T9; tiurilate la
Ŝnicla metodo similas al la memspegulado, kiu estis kutima en la samtempa “nerv-arto” (Hermann Bahr). Sed ĉar la
analizo de la propraj sensaĵoj ne dissolviĝas en memĝuo, la mio fariĝas videbla kiel parto de sia medio.
 

III

“La fianĉino” estas fakte pli eksperimento ol rakonto; ĉar la agantaj personoj restas tute en la abstrakto de la
persona pronomo respektive de la tipo, ilia individua formado estas neglektita favore al la “kazo”. Ankaŭ la subtitolo
de la rakonto, “studaĵo”, aludas la pli sciencan ol literaturan pretendon. Sed kvankam la rankontisto notas la
historion de la granda duonmondulino en ŝajne senpasia maniero, la alstrebita objektiveco estas dekomence
limigita per la formo de la prezentado mem: “Nu ja, mi nun forgesis la vortojn, per kiuj ŝi formulis simple kaj sobre
sian konfeson, sed la historio mem staras al mi pli klare antaŭ la okuloj ol en la horo, kiam mi aŭdis ĝin. Troviĝis por
mi ligoj, mi plenigis la mankantajn erojn, kiujn ŝi lasis rakontante, senkonscie dum pripensado, memorado.”T10 Kio
ŝajne rilatas nur la eksteran formon de la prezentado, determinas envere la perspektivon kaj per tio ankaŭ la
enhavon. La rakontisto, kiu restas tute senpersona, reprezentas la principon de la patriarĥa socio: la realo
perceptatas elklude el ĝia perspektivo, ne disigeblas prezentado kaj prijuĝo: “al tiu viro, kiu sentigis al ŝi ion senfine
altan, kiu altigis ŝin el la mucido de febra dezirego por iom da tempo al la bela sereneco de la amo, al tiu viro ŝi
ekŝuldis ion.”T11 La sobra raporto antaŭkondiĉas interkonsenton pri la signifo de alta, malalta, mucida, serena. Ke la
mio de la rakontisto reprezentas pli principon ol personon, tio evidentiĝas plej malfrue, kiam la “mio” estas
anstataŭata de la “ni”, kiu postulas la konsenton de la (vira) leganto: “Neniam li estus supozinta ion similan en la
bonkonduta knabino el bona familio, kiun li volis edzinigi kun la aprobo de siaj gepatroj kaj en kiu li verŝajne esperis
trovi, kion ni ĉiuj ja atendas de nia estontulino: la miran, sanktan, virtan kontraston al la freneza pasieco de niaj
junecametoj...”T12 La fikcion krevigas la vira potencpretendo minacata de la instinkta mondo3; la fino estas komplete
dissolvita en la ĝeneralan formon, ĉar “ni ĝuste en la momento de ilia plej alta ĝuego kun ĉiuj niaj plej propraj ecoj,
kun nia spirito kaj nia beleco, kun ĉiuj niaj virtoj kaj ĉiuj malvirtoj, per kiuj ni gajnis ilin, fariĝis tiom nedireble
superfluaj, kontraŭ la eterna principo, kiu devas aperi en la masko de individuo por rajti ekzerci”. T13 En la paradoksa
formulado de la “masko de individuo” la substanco estas deklarata eksteraĵo. Pro tio kaj la “fianĉino” kaj la
“sonĝonovelo” eliras de maskobaloj, ĉar tie la pretendo de la individuo al nekonfuzeblo estas jam suspendita. Sole la
duonmondulino ne estas maskita: por ŝi la individueco jam perdis ĉian signifon.
 

IV

La komparo de la frua rakonto kun la tri jardekojn poste finita “sonĝonovelo” - unua koncepto estiĝis en la jaro 1907
- montras, ke la decidaj psiĥologiaj komprenoj jam frue pruveblas en la verko de Ŝniclo. Se la aŭtoron poste ne plu
kontentigis la prozo “el la tempo, kiam interesis min la ‘kazo’ pli ol la homoj”T14, tiam pro tio, ke ĉi tie helpe de la
psiĥologio la unuopa individuo estis ja analizata, sed prezentata ne en siaj vivantaj rilatoj al aliaj homoj. La
psiĥologio, kiun Ŝniclo jam frue konsideris esenca por sia laboro - “En la arto estas inverse al la vivo. Faktoj pruvas
nenion.”T15 -, reduktita al instrumento por priskribi ‘kazon’, minacis fariĝi mem nura ‘fakto’. Pro tio Ŝniclo interesiŝis pli
kaj pli pri la formado de la kondiĉoj de homa kunvivado: ĉe tio la psiĥologia analizo estas ne plu celo, sed nur -
kvankam nemalhelpebla - rimedo por heligi la respektivan situacion por poste reordigi ĝin.
 

V

La “sonĝonovelo” okupas en la Ŝnicla verkaro apartan lokon en tiu senco, ke ĝi estas la sola verko, kiu ne finiĝas per
persona katastrofo de figuro, per la fino de homa rilato aŭ almenaŭ per rezignacio. Malgraŭ tio la novelo eliras de
kondiĉo, kiu antaŭrangas al la racia solvado de la konflikto. Ne temas ĉi tie pri la preteco de la figuroj al senretena
sincero. “La sola elemento”, notis Ŝniclo 1905, “kontraŭ kiu ĉia batalo senutilas, estas la indiferento fariĝinta el
amo”T16. Kion antaŭkondiĉas la novelo, estas la integro de la sentaj bazoj de la rilato, baza interkonsento, kiu eĉ en la
plej kritikaj momentoj restas netuŝita: “’Vian sonĝon!’ li rediris subite, kaj estis, kvazaŭ ŝi atendis nur tiun
instigon. Ŝi etendis al li unu manon; li ĝin prenis kaj, kutimece, pli distrite ol tenere, li  kvzaŭ lude ĉirkaŭpremis ŝiajn
longajn fingrojn.”
T17 Estas signifoplene, ke tiu gesto de ligiteco, kiu estas multe pli ol sentimentala aldonaĵo, ĉirkaŭas la
rakonton de la Albertina sonĝo, ĉe kies fino Fridoleno kredas, ke venis la fino de la rilatoj. “Li tiam rimarkis, ke li
plu tenis en siaj manoj ŝiajn fingrojn kunprmitaj kaj ke li, kvankam li forte volis malami tiun virinon, li tamen sentis por tiuj
longaj, malvarmetaj kaj tiel intimaj fingroj tenerecon senŝanĝan, iĝintan pli dolorplenan. Kaj, pretervole, eĉ kontraŭvole,
antaŭ ol ellasi tiun intiman manon, li ĝin milde kesetis.”
T18 Estas la funkcio de la novela formo
resendi al la integra senta bazo eĉ tiam, kiam la figuroj mem kredas ĝin perdi; la sennombraj ekvivalentoj,
paralelismoj kiaj resendoj en la novelo - ĝi havis dum la verkado la provizoran titolon “duobla novelo”T19 -, en kiu ne
ekzistas eĉ unu agelemento izolita, reprezentas la ĉiam antaŭkondiĉitan kunligitecon de la figuroj. Se unufoje
perdita, nenia eĉ plej sincera interparolado kapablus restarigi ĝin. Ke la persisto de la arta formo entenas ĉiam
feliĉpromeson, tio ekzemplodone evidentiĝas en la Ŝnicla “sonĝonovelo”. Sole la formo permesas al la rakontisto
relativigi la nepacigeblon de Fridoleno, jam en momento, kiam ankoraŭ tute ne certas la solvo de la konfuziĝoj: la
konstato “Li manĝis bonapetite" kontraŭdiras preskaŭ humurisme la indignon per kiu Fridoleno en la sama sceno
evitas la tuŝadon fare de Albertino.T20
 

VI

Tamen la repaciĝo, establita kiel promeso en la formo, estas nur klopode akirebla de la figuroj. Nura “sincereco” ne
sufiĉas, ĉar por ĝi la subjektiva konscio estas la lasta rilatpunkto: la nekonsciaj faktoroj determinantaj tiun
sincerecon restas nekonataj. Se ne fiasku dekomence ĉia provo nove ordigi la perturbitan rilaton, tiam necesas tiu
mediumo sole kapabla prezenti “same la feliĉo- kiel la malfeliĉosentojn en kvazaŭ ĥemia pureco”T21: la sonĝo. “Kiel ni
venas sonĝe al la lastaj sentoveroj, pri kiuj maldorme hontas nia vanteco - kiuj por la maldorma vivo estas apenaŭ
veraj!”T22 La sonĝo havas la funkcion malkovri kaŝitajn sentokvalitojn, kiuj ne estas plu alireblaj por la racia analizo. Ĝi
estas pro tio mediumo de la ekkono, pro tio Ŝniclo kontraŭas ĝian literaturan uzadon kiel preteksto por sendeviga
rakontado. En la sonĝo de Albertino aperas nenio, kio antaŭe ne estus aludita en la interparolo kun Fridoleno. “Kaj
se estus ankaŭ al mi plaĉinte komenci unua la serĉadon?” estis ŝia respondo al la aserto de Fridoleno, ke en ĉiuj liaj
antaŭedzecaj rilatoj li serĉis nur ŝin. “En ŝia rigardo aperis ŝanĝo: ĝi iĝis malvarma kaj nepenetrebla. Li lasis siajn
manojn forgliti de ŝiaj, kvazaŭ li estus ŝin surprizinta ĉe mensogo, ĉe perfido. Sed, dirinte 'Ha, se vi, viroj, scius...', ŝi
denove ekmutis.”
T23 Ne senkaŭze Albertino uzas ĉi tie la pluralan formon de la alparolo; ĉar ne nur Fridoleno estas
celata, kies edzino ŝi fariĝis “virga”
T24, sed ĉiuj viroj partoprenantaj la subpremadon de la ina sekseco. Kvankam
Albertino, kontraste al la “fianĉino”, cedis al la konvencio, sed en ŝia sonĝo evidentiĝas, kion ŝi nur aludis al Fridoleno
kaj al si mem: “nia geedziĝo estis okazonta la morgaŭon. Sed la nuptorobo ankoraŭ ne ĉeestis. Aŭ ĉu eble mi eraris?
Mi malfermis la ŝrankon por kontroli, sed anstataŭ la nuptorobo tie pendis amaso da aliaj vestaĵoj, fakte teatrokostumoj
pompaj, operecaj, orienteskaj. Kiun el ili mi devas do surmeti por la nupto? mi pensis. Tiam la ŝranko subite fermiĝis,
aŭ malaperis, mi ne plu scias.”
T25 Pli draste ŝia subkonscio ne povus esprimi la bedaŭron pri la multe tro frua edziniĝo.
La mankanta edziĝrobo reprezentas la deziron, ke la edziniĝo estu prokrastita; samtempe la roboj, kies pompo forte
kontrastas la kvazaŭ malkvalifikitan blankon de la edziĝrobo, aludas la eblecojn, kiujn libera vivoformo eble permesintus
al ŝi.

Kiel ŝi adaptiĝis en la realo kun la edzeco, tiel ankaŭ ensonĝe: “super ni estis steloplena ĉielo blua kaj vasta,
kia ne povas ekzisti en realeco, kaj ĝi estis la plafono de nia nuptoĉambro.”T26 La bildo de la senfina naturo super la
edziĝoĉambro estas la esprimo de la provo de Albertino interpacigi la deziron pri senbara sensoĝuo kun la institucio
geedzeco: samtempe aperas en tiu bildo la - laŭvorte - ekzaltita atendo [en la germana: über ... gespannt /
überspannt = super ... etendita, tro streĉita, ekzaltita - vl] per kiu juna knabino, kies eroteco estis sisteme
subpremata, devis ekspekti la edzinecon. Pro tio kaŝiĝas en la ekzaltita naturbildo jam la katastrofo. “Sed io terura estis
okazonta. Niaj vestoj estis for. Min kaptis nepriskribebla teruro, brulanta honto, kiu min interne neniigis, kaj samtempe

kolero kontraŭ vi, kvazaŭ vi sola kulpis pro la malfeliĉo; kaj ĉio ĉi - teruro, honto, kolero - estis en stato fortega, kiun
oni ne povus kompari kun io ajn spertita de mi dum la maldormo. Dume, vi, konscia pri via kulpo, forimpetis, nudnuda,
por malsupreniri kaj havigi al ni vestaĵojn.”
T27 La malapero de la vestaĵo tute ne reprezentas “sonĝan variaĵon de la
prapeko” (“La sekskuniĝo, laŭ la leĝoj de la supermio, estas sentata kiel kulpo”
T28), sed simbolan esprimon de la
sento, per la edziniĝo esti rezigninta la propran sendependecon, la eblecon agi sendepende inter aliaj homoj: alie ne

kompreneblus la senretena agreso de la subkonscio kontraŭ Fridoleno. Pro tio ankaŭ la klopodoj de Fridoleno ne
kapablas repacigi Albertinon: “Vi rapidis en la forsinkinta urbo de domo al domo, de butiko al butiko, jen sub
laŭbo, jen tra iaspeca turka bazaro, kaj aĉetis por mi la plej belajn aĵojn, kiujn vi povis trovi - vestaĵojn, tukojn,
ŝuojn, juvelojn - kaj ĉion ĉi vi ŝovis en flavledan mansakon etan, sed en kiu ĉio trovis lokon.”T29 Pri tio ĉi Rey
rimarkas: Dum Albertino restas en la pretendita senkulpeco de la erota ekstazo, Fridoleno alprenas moralan
sintenon. Lia aĉetado de vestaĵoj en la subiĝinta urbo estas ago de prizorgado por la pli bona memo de Albertino,
ĉar la reakiritaj vestaĵoj estas la kondiĉoj por socia ekzistado. Estas do la edzo, ne la amanto, kiu zorgas pri la
memrealigo de la edzino en la socia medio.”T30 La interpreto de Rey estas multrivela, ĉar ĝi estas inspirita de precize
tiu vira arogo, por kiu ĉia prizorgado estas nur bonvena rimedo por restigi la virinon en maladolteco. La sonĝo de
Albertino direktiĝas kontraŭ ĝuste tiu prizorgema speco de subpremado. La bildoj de la Fridolenaj klopodoj estas ne
hazarde sinkopitaj de la apero de la multvojaĝinta dano, de tiu viro, kies erotan imagon Albertino, kiel ŝi diras mem,
dum feriado emintus sekvi plej volonte. Li havas ankaŭ en la sonĝo tiun mondspertecon - “Li denove venis el la arbaro
al mi, - kaj mi sciis, ke intertempe li estis tramigrinta la tutan mondon”T31, kiu tute mankas al la simplanima Fridoleno.
La ripeta apero kaj malapero de la dano en pejzaĝo markita de klara sekssimboleco (rokmuro, arbaro, pejzaĝo
T32),
aludas la efikon de la cenzuro, kiu tiom longe subpremis la kompletan malkaŝigon de la Albertinaj deziroj, kiam ankoraŭ
ne certas la sukceso de la Fridolenaj klopodoj - kiuj okazas ja samtempe. Fridoleno kolektas siajn aĉetaĵojn en
“flavledan mansakon etan”, do en aĵon, kiun Albertino unue rimarkintis ĉe la dano.
T33 Samtempe la sako estas
nemiskomprenebla simbolo de la ina seksorgano: la Fridolenaj klopodoj reprezentas do la provon kompensi per
materiaj gratifikoj la instinktrezignon4, kiun alportas la edzeco por Albertino. Tia provo nepre fiaskas: “ĉion ĉi vi ŝovis
en flavledan mansakon etan, sed en kiu ĉio trovis lokon”. Pli klare la sonĝo ne povus proklami, ke por la rekta
instinktkontentigo5 ne ekzistas ia ajn anstataŭaĵo. Nur nun, post kiam la sonĝo verdiktis pri la vera enhavo de la
socia prizorgemo de la viro, la deziroj de Albertino povas senbare erupcii.

“La instinktologio estas kvazaŭ nia mitologio. La instinktoj estas mitaj estaĵoj, grandiozaj en sia necerteco.”T34 La
sonĝo de Albertino - kiel la frua rakonto “La fianĉino” - kvazaŭ restarigas la mitan unuecon de la vivo, antaŭ kiu la
individuiĝo disfalas kiel ŝajna: “ŝajnis al mi, ke mi travivas sennombrajn tagojn kaj noktojn, ekzistis nek tempo
nek spaco [...]. Longe jam - stranga estas tiu 'longe'! - mi ne plu estis sola kun tiu viro sur la herbejo. [...] Kaj
same kiel mi vin vidis - kvankam mi estis aliloke - ankaŭ vi vidis min, kaj ankaŭ la viron, kiu min tenis en siaj brakoj, kaj
ĉiujn aliajn parojn, tiun senfinan tajdon de nudeco, ŝaŭmantan ĉirkaŭ mi, kaj de kiu mi kaj la viro, kiu min tenis
ĉirkaŭvolve, reprezentis nur unu ondon.”T35 Ju pli la sonĝo evoluas, des pli klariĝas, ke la subkonscio6 de Albertino
ne nur serĉas kompenson por la trudita instinktrezigno
7, sed samtempe venĝas pro la suferitaj ofendoj al ĝia
narcismo. La sonĝo malkaŝas, ke la renkonto de Fridoleno kun la nuda juna knabino ĉe la dana strando - lia rakonto
elvokis kvazaŭ la absolutan bildon de erota logo - impresis Albertinon pli profunde ol ŝi konsciiĝis: ke la knabino en ŝia

sonĝo aperas kiel princino ornamita per diademo, estas esprimo de tiu absoluta logo de apenaŭ vekiĝinta eroteco,
kiun Albertino, la tridekjarulino, ne plu kapablas elradii. Kiel la arĥaika instinktomondo8 ne allasas alian kontentiĝon
ol la mitan restarigon de la unueco de la vivo, tiel ankaŭ ŝia venĝo estas senlima: la suferita narcisma ofendo
kompenseblas nur per la morto de la ofendinto: “Tiam la princino ŝultrotiris, mansignis en la vakuon kaj
vi troviĝis subite en subtera karcero, kaj vipoj siblis sur vin, sed mi ne povis vidi la homojn, kiuj svingis la vipojn.
La sango fluis el via korpo kvazaŭ torente, mi vidis ĝin flui, mi konsciis mian kruelecon, sed pri ĝi ne miris.”
T36
Ĉar la lasta impulso de sonĝo estas dezirplenumo, ne povas esti dubo pri kiu svingas la vipon ĉi tie; la sceno
konfirmas la Freŭdan “aserton”, “ke la propra mio aperas en ĉiu sonĝo, eĉ kie ĝi kaŝiĝis por la manifesta enhavo”
T37.
Alie ankaŭ la konfeso de Albertino, ke ŝi konsciis sian kruelecon, estus sensenca. Tamen montriĝas en tiu elŝaltiĝo
10
el la rekta
11 sonĝo lasta influo de la konscia mio: la nekonscio12 de Albertino furiozu kiom ajn sovaĝe kontraŭ
Fridoleno, ŝia mio estas tamen sufiĉe forta por ne rekte aperi kiel torturisto. Ĉie tie estas jam aludite, kion
Fridoleno devas ankoraŭ lerni: ke la mio de Albertino ne identas kun ŝia subkonscio
13.

La sonĝo de Albertino kondukas fine al la konstelacio, de kiu eliris la ago de la novelo. Ĉe maskobalo ambaŭ estis
unue elmetitaj al vagaj erotaj atendoj, Fridoleno de du domenvestitoj, Albertino de nekonato kun pola akĉento: por
ambaŭ tiuj atendoj montriĝis vanaj. “Tiel la geedzoj, fakte kontentaj, ke ili liberiĝis de tiu seniluziige banala maskoludo,

sidis baldaŭ kiel du geamantoj inter aliaj amparoj, ĉe la bufedejo kun ostroj kaj ĉampano, kaj gaje babilis, kvazaŭ ili
estus ĵus interkonatiĝintaj, eniĝante en iun komedion de galanteco, rezisto, delogo kaj konsento. Kaj, post rapida

veturo tra la blanka vintra nokto, ili, rehejmiĝinte, sinkis en brakumon, ĝuante amfeliĉon, kiun de longa tempo ili
ne spertis tiel varma.”
T38 La situacio ne estas senproblema. Ĉar la “pliiĝinta amfeliĉo” ne fontas vere en ilia rilato,
sed prenas sian eksciton el la neforuzitaj
14 instinktenergioj15 mobilizitaj de la renkontiĝo kun la nekonatoj. La “komedio
de galanteco”, de la artefarita fremdeco, envere daŭrigas la interrompitajn renkontiĝojn, sen ke Albertino kaj Fridoleno

konscias pri tio: la “amfeliĉo” estas geedza adulto16. Ne la reciproka konfeso de la logoj en Danio estigas la krizon -
kiel aperas en la konscio de ambaŭ -, sed la nekonscia malagrabla sento pri la problemeca deveno de la nova
fremdeco konsumita kiel bonvena erota ekscito. Al tio revenas la fino de la Albertina sonĝo: “Mi kuris renkonte al vi,
ankaŭ vi ekiris pli kaj pli rapide - mi komencis ŝvebi, ankaŭ vi ŝvebis en aero, sed subite ni malaperis unu por la alia,
sed mi sciis, ke ni estis flugtuŝintaj unu la alian.”
T39 Albertino venis per tio - de ĉiuj sonĝosimboloj la imago flugi
reprezentas plej klare la seksumadon - al la centra problemo de sia rilato kun Fridoleno: la danĝero, ke, pro la ĉiutaga
kutimiĝo, la seksaj strebadoj malligiĝas de la persona ligiteco al la alia persono kaj denove komencas vivi sendepende;
ke, kiel en la “fianĉino”, “amo” ree anstataŭiĝas de “instinkto”
17. Fridoleno eraras pensante, ke la sonĝo de Albertino
detruis ilian rilaton. Envere ĝi signalas nur, ke la rilato estas efektive en danĝero: ĉar la erota amo estas la rompiĝema
ligo estigita de la instinkto, por kiu individuiĝo
18 ne validas, kaj de la ligiĝo al nekonfuzebla individuo. La sonĝo de
Albertino ne detruas la rilaton: ĝi montras nur, kiel statas pri ĝi. La sonĝo ne liveras jam la rezulton, kiu akceptendus
fatalece, ĝi nur reliefigas la donitaĵojn, konindajn se konscia kaj respondeca agado konduku al senchava rezulto.
 

VII

La plena signifo de la sonĝo de Albertino malfermiĝas nelaste per ŝia pozicio ene de la novelo: post la noktaj
travivaĵoj de Fridoleno, kiuj lasas lin en profunda konfuzo; antaŭ lia sekvataga revojo. La travivaĵoj de Fridoleno,
kiom sonĝecaj ili estu - la pasvorto “Danlando”20 efikas kvazaŭ el la realo transprenita “tagresto”, ĉe kiu alnodiĝas la
vera “sonĝlaboro”21 -, tamen ne estas sonĝo. Kvankam li sukcesas gravajn enrigardojn en la agadon de la “sekreta
societo”, sed ĝia sekreto restas al li nealirebla. “Danlando”, la “pasvorto de la eniro”T40, referencas al tio, ke liaj
travivaĵoj estas ligitaj kun la krizo de la rilato kun Albertino. Sed la “pasvorton de la seanco”
T41, kiu sole klarigus
la kuntekston, restas al li ĝisfine kaŝita. Li bezonas la komprenojn
22, kiujn nur la sonĝo de Albertino peras al li, por
trovi la vojon el la konfuzo de siaj travivaĵoj, kiuj unue ŝajnis al li sensencaj.

La travivaĵoj de Fridoleno, kvankam diversaj, havas tamen komunan trajton: la rifuzon. Nek la travivaĵo kun
Mariana iras ĝis la fino, nek tiu kun la prostituitino kaj kun Pierotino, nek la renkontiĝo kun la nekonatulino en la
sekreta societo. Ŝajnas eĉ kvazaŭ la sekreta principo de la societo estas ne kontentigi la ekflamigitajn deziregon:23
"
La okuloj de Fridoleno avide vagis de la ŝvelaj al la sveltaj, de la delikataj al la parade florantaj formoj - kaj la fakto,
ke ĉiu el tiuj senvualigitaj ĉarmaĵoj restis tamen mistero kaj ke el tiuj nigraj maskoj, kiel plej nesolvebla enigmo, larĝaj
okuloj radiis direkte al li, sed ankaŭ por la aliaj. La unuaj ekflamiĝintaj spiroj transformiĝis al suspiroj, sonantaj kiel
profunda veo.”
T42 En rekta kontrasto al la enscenigo de la festo kiel orgio staras la fakto, ke ne ekzistas ebleco
por la unuopaj paroj apartiĝi. “’Vana espero’, ŝi flustris. ‘Ekzistas ĉi tie neniuj ĉambroj tiaj, kiaj vi ilin revas.’”
T43

Tiuj cirkonstancoj permesas nur unu konkludon. Se instinktrezigno24 estas la prezo por ĉia sociiĝo de la homoj,
tiam la fakto, ke ĉiuj entreprenoj de Fridoleno estas abortitaj per rifuzo25, povas nur signifi, ke li, kiom ajn profunde li
eniras sub la surfacon de la socia ordo, tamen restas kaptita en la socia sfero26. Sed, laŭ la konvinko de Ŝniclo, la
decidaj komprenoj ebliĝas nur ĉe penetrado en la profundon de la psiĥa vivo27.
 

VIII
La sekreta societo de la “sonĝonovelo” montras ĉiujn trajtojn de burĝeco nuliganta siajn atingojn. La “malnova itala
religia ario”T44, la klerikalaj vestaĵoj aludas la rezignon pri spirita aŭtonomeco favore al nova dogmemo, kia
renkonteblas pli intense ankaŭ en la ĉirkaŭaĵo de Ŝniclo: Hermann Bahr, konvertinto de marksismo al katolicismo; la
provoj de Hofmannsthal revivigi la misterajn ludojn kunlabore kun Max Reinhardt; ankaŭ la konvertiĝo de Karl Kraus
al katolicismo, kiun li tamen post la milito revokis, nelaste kiel protesto kontraŭ la salcburgaj agadoj de
Hofmannsthal kaj Reinhardt. Se tiaj reagoj de publiko, kiu politike kaj intelekte perdis la orientiĝon, estas en unuopaj
kazoj kompreneblaj, Ŝniclo tamen ekde la komenco rilatis al ili kun absoluta rifuzo. La kavalirkostumoj - iliaj koloroj
blu-ruĝ-flavaj estas, kiel observis Hertha Krotkoff, la rekonsigno de la ekstrema german-nacia movado de Georg
von SchönererT45  - aludas la orientiĝon de la burĝaro laŭ feŭdaj reliktoj. La strikta distingo inter inicitoj kaj
entrudiĝantoj, distingo por kiu, spite al ĝia strikta reglamenteco, ne vidiĝas racia kriterio, markas la rezignon pri la
universalecpretendo de burĝa racio favore al la konservado de la proprietostato de malgranda parto de la popolo.T46
 

IX
Kiom ajn Fridoleno enprofundiĝas en la sekretojn de la burĝa societo, tamen liaj travivaĵoj ne sufiĉas por atingi ĝis la
radikoj de la konflikto kun Albertino. Eĉ la ofero de la nekonatino, la sola signo de humaneco, kiun li renkontas en la
sekreta societo, restas sensekva: en la arĥaika ago de ofero humaneco aperas kvazaŭ en nelibera formo, ligita kun
sia malo, la neniigo de la unuopulo: la ofero restas strikte ligita kun la daŭro de la potenco. Ĝi estas la plejaltiĝo de
nur parta ‘bono’ meze de neracia tutaĵo. Karakterizaj estas la pripensadoj, kiujn faras Fridoleno, eskapinta el la
sekreta societo, pri la nekomprenata ofero de la nekonatino: “Ŝajnis al li, ke lia ekzisto ne plu havos la plej etan
signifon, se li ne sukcesos retrovi la nekompreneblan kaj nekunpreneblan virinon, kiu en la nuna momento estis
paganta la prezon de lia savo. Kia prezo, estis tro facile tion devini. Sed kiun motivon ŝi havis, ke ŝi oferu sin por li?
Sin oferi...? Ĉu ŝi entute estas virino, por kiu tio, kio ŝin atendis, kion ŝi nun estis volonte elportanta, egalas vere al
ofero? Se ŝi partoprenis en tiu societo - kaj probable tio okazis ne unuafoje, ĉar ŝi montriĝis tiel inicita en la tieaj
kutimoj -, kiel povis gravi por ŝi, ke ŝi estas disponita al la volo de unu el tiuj kavaliroj aŭ eĉ de ĉiuj? Ja, ĉu ŝi entute
povas esti io alia, ol putino? Ĉu ĉiuj tiuj virinoj povis esti io alia? Putinoj - sen ia dubo.”
T47 En tiuj pripensadoj, post la
komenca emociiĝo pro la tute senatendita travivaĵo, reaperas la kutima perspektivo de la patriarĥa ordo, kiu ne allasas
alian alternativon ol tiun de la ‘honesta virino’ kaj la ‘putino’. La konsekvenco de la Fridolenaj pensoj laŭas la ordon de
tiu logiko, kiu ne konas aliajn operaciojn ol la subordigo de la unuopa fenomeno sub la formala ĝeneralaĵo. Al la
maltrankviliga individua kazo oni malaperigas la pikilon de la nekomprenato, transponante tion, kio estu valida por
“ĉiuj tiuj inoj”, ankaŭ al la nekonatino; tiu proceso de formallogika malkvalifikado finiĝas per la fina uzo de la koncerna
nocio: “Putinoj - nenia dubo.” En tiuj pripensadoj montriĝas per ekzemplodona klareco, ke la nocisistemo de la lingvo,
per la ĝenerala elemento nepre en ĝi entenata, nomante la realon, ĉiam ankaŭ perfortas ĝin. Ĉe tio la objekto de
subpremo estas antaŭdecidita de la reganta morala sistemo, kiu anticipe efikigas la nociojn en certa definita direkto.

Pro tio necesas la penetrado en tavolojn, en kiuj la nocioj ankoraŭ ne havas potencon. Ĉi tie troviĝas la funkcio de
la Albertina sonĝo: Ĝi daŭrigas la analizon, kiu ja estas komencita en la travivaĵoj de Fridoleno, sed ne finita. Ankaŭ
Freŭdo plurfoje aludas tiun rilaton inter lingvo kaj sonĝobildoj: tiuj “densigoj”, kreataj de la sonĝo, temas pri “nova kaj
pasema nociigo kun kiel kerno tiuj komunaĵoj” - la bildelementoj devenantaj el diversaj imagoj32. “Pro la fakto, ke la
inter si densigitaj unuopaĵoj falas unu sur la alian, ĝenerale estiĝas malklara, nebula bildo, kvazaŭ vi metas plurajn
fotojn sur la saman plakon.”T48 Per la sonĝobildoj la akraj konturoj de la nocioj estas dissolvataj, tiel ke ankaŭ
enhavoj, kiuj antaŭe estis elkluditaj de la nocioj, fariĝas videblaj.
 

X

Ke Freŭdon okupis la sama problemo, tion montras la verko “La mio kaj la ĝio” (estiĝinta en la tempo, kiam Ŝniclo
komencis la prilaboradon de sia “duobla novelo”), en kiu tre gravas la diskutado pri la “antaŭkonsciaĵo”34: Freŭdo ĉi
tie precizigas sian opinion unue en “Das Unbewußte” [La nekonsciaĵo]35, ke la antaŭkonscio aperas ĉiam lige kun
“vortimagoj”36: “La demando, kiel io fariĝas konscia? tekstas do pli taŭge: Kiel io fariĝas antaŭkonscia? Kaj la
respondo estus: per ligado kun la respektivaj vortimagoj.”T49 La afineco kun la “pasvortoj” en la Ŝnicla novelo ne
estas pretervidebla. “Danlando”, la “pasvorto de la eniro” estas alirebla por Fridoleno, la “pasvorto de la seanco”
ne plu estas tia: ĝi estas rezervita al la sonĝo de Albertino, do al la nekonscio, en kiu la bildoj anstataŭas la nociojn.

Ĉi tie ni atingas la punkton, kie la arta verko kompletigas tion, kion, laŭ la konvinko de Freŭdo, la scienca teorio ne plu
kapablas precize priskribi38. “’Tiel certa, kiel pri tiu mia konjekto,” diras Albertino fine de la “sonĝonovelo”, “ke nek la
realeco de unu nokto, nek eĉ la realeco de unu tuta vivo povas signifi la internan veron de iu homo.’”
T50 Tiu distingo
inter vero kaj realeco de homa vivo - ĝi tuŝas la aristotelan penson pri enteleĥio - ne estas plu priskribebla per la nocioj
de ekzakta scienco. Jen la kaŭzo de la fakto, ke Freŭdo senenvie agnoskis la memstaran valoron de beletro - “Se vi

volas scii pli pri la ineco, tiam konsultu viajn proprajn vivospertojn, aŭ turnu vin al la poetoj”.T51 Ĉar sole la beletro
povas krei bildojn, kiuj superas la regon de la nocioj, sed sen, kiel la bildoj de sonĝo, regresi antaŭ ĉia historia
sperto kaj per tio ankaŭ antaŭ ĉia ebleco de konsciaj decidoj.

“Albertino kuŝis kviete, la brakojn krucitaj subnuke”.T52 Tiu bildo estas la plej interna gvidmotivo de la novelo. La
pozicio, kiu restas karakteriza por Albertino: ne nur dum la rakonto de Fridoleno, sed ankaŭ dum sia sonĝo, la fazo
de la plej profunda enmergiĝo en arĥaikan mondon, ligas en senkompara maniero la senretenan sindonon al la
barbara antaŭhistorio kun la konservado de individua aŭtonomio eĉ en la plej danĝeraj momentoj. Ankaŭ Fridoleno
identigas, sen konsciiĝi pri tio, Albertinon kun tiu pozicio: alie ŝi neniam aperas en lia imago. Pro tio li kapablas,
refarante la vojon de siaj noktaj travivaĵoj, sperti tiujn kiel senvalidaj. Ili malaperas antaŭ racieco, kiu ne plu staras
en kontraŭdiro kun la afekcioj, sed alportas al ili ilian plenan signifon, sen subiĝi al ili. En tiu rilato la Ŝnicla novelo
ampleksas pli ol la prezentadon de unuopa kazo; ĝi entenas la ekzemplodonan - pro tio la titolo aludantan la ĝenron
- imagadon de ebla korekto de instrumenta racio, kiu ne plu konsideras sin nura malo al la naturo kaj do subpremilo.
La intenco de Fridoleno “Mi ĉion tuj rakontos”T53 pro tio povas konduki al senbara42 interkompreniĝo, ĉar la
lingvo - almenaŭ por limigita tempo - reakiris tiujn enhavojn, kiujn elpelis el ĝi la civiliza proceso.

“’Nun ni estas plene vekiĝintaj’, ŝi diris -, ‘por longa tempo.’ Porĉiame, li volis aldiri, sed antaŭ ol li elparolis, ŝi
metis fingron sur liajn lipojn kaj, kvazaŭ al si mem, flustris: ‘La estontecon oni neniam pridemandu.’”T54 En la
singardemo de la fino esprimiĝas la malstabileco de la pacigita stato, kiu estas en duobla danĝero: per la dinamiko
de ĉia psiĥeco kiel per la fakto, ke fine de la novelo paciĝo videblas nur meze de nepacigita socio, kies detrufortoj plu

efikas. Evidente, sub la pliiĝanta socia premo la konservado de individua aŭtonomeco estas en ĉiam pli granda
danĝero. Tamen ni ne subtaksu la finon de la novelo. Ĉar en ĝi transvivas kompreno de Lessing, kiu estus definitive
refutita nur se estus estingita eĉ la memoro pri la aŭtonoma individuo kaj ties kapablo distingi inter vero kaj nura
fakteca realo: “Subite li imagis la kontraŭbildon de socio, kiu leviĝus de la praktiko de la burĝa vivo al spekulado.
‘Tie’, pensis li, ‘oni esplorus, kio estus utila inter la veraĵoj; kaj ĉi tie, kio estus vera inter la utilaĵoj.’”T55


kopirajto pri la traduko ĉe Vilhelmo Lutermano © 2000


Jen piednote la klarigendaj malcertaĵoj en ruĝo: Psiĥologoj, prefere germanlingvaj, bonvolu kontroli la ĝustecon
de la E-aj ekvivalentoj kaj komuniki viajn rezultojn al mia jena adreso:
vilhelmo@multimania.com

 

1. Triebnatur - instinktnaturo?  
2. Todestrieb - mortinstinkto?  
3. Triebwelt - instinktomondo?  
4. Triebverzicht - instinktrezigno?  
5. Triebbefriedigung - instinktikontentigo?  
6. Unterbewußtsein - subkonscio?  
7. Triebvezicht - Instinktrezigno?  
8. Triebwelt - instinktomondo?  

10. Ausblendung -  
11. manifestem Traum  
12. Unbewußtes - nekonscio  / nekonsciaĵo?  
13. Unterbewußtsein - subkonscio?  
14. unabgeleitete Triebenergien - ne...itaj instinktenergioj???  
15. Triebenergien - instinktenergioj?  
16. Ehebruch im Ehebett  
17. “Trieb” - "instinkto"  
18. Individuation - individuiĝo / individuigo?  


21. “Traumarbeit” - "sonĝolaboro"?  
22. Einblicke - komprenoj?  
23. Verlangen - apetencon?  
24. Triebverzicht - instinktrezigno?  
25. Versagung - rifuzo?  
26. im sozialen Bereich  
27. des psychischen Erlebens  


32. Vorstellungen  


34. des Vorbewußten (antaŭkonscio / antaŭkonsciaĵo ?)  
35. das Unbewußte (nekonscio / nekonsciaĵo ?)  
36. Wortvorstellungen - vortimagoj?  


38. verbindlich zu fassen vermag

42. unverstellt - nebarita?  

Bonvolu direkti viajn proponojn ĉi-tien: vilhelmo@multimania.com

Notoj de la aŭtoro:


T01: Sigmund Freud: Briefe an Arthur Schnitzler. In: Neue Rundschau 66 1955) S. 100.
T02: Ebd., S. 95.

T03: Ebd., S. 97.
T04: Sigmund Freud: Vorlesungen zur Einführung in die Psychoanalyse. Studienausgabe. Bd. 1. Frankfurt a.M. 21970.           S. 45.
T05: Arthur Schnitzler: Tagebuch (unveröffentlicht), 16.8.1922. (Taglibro - nepublikigita) - Tiu konscia decido, konservi certan distancon kontraŭ Freŭdo, estis antaŭita de sonĝo en la antaŭa nokto, kiu okupiĝis pri la onta vizito de Ŝniclo ĉe Freŭdo: "16/8 Sonĝoj i.a. En la Plilongigo de la Kärntnerstr. mi renkontas (...) Helene  Binder (...) - mi diras al ŝi i.a.: imagu, precize en la sama loko mi renkontis (hodiaŭ? antaŭ duonhoro?) profesoron Freud - kaj vidas samtempe - ne kiel mi renkontas lin, sed kiel li foriras (intenco lin viziti - pozicio rilate la psikanal.!)."
Profesoro Heinrich Schnitzler, Vieno, estu dankata pro lia afabla permeso tralabori la ampleksajn taglibrojn (1879-1931) de lia patro kaj citi el ili. - La citaĵoj sekvas la fotokopion de la maŝinkopio (tajposkripto) de la Deutsche Literaturarchiv, Marbach am Neckar.

T06: Tgb. (Tagebuch / taglibro), 24.4.1915.
T07: Tgb., 13.4.1893.
T08: Tgb., 20.4.1893.
T09: Tgb., 8.8.1903.
T10: En la germana versio (g) Arthur Schnitzler: Die Braut; Traumnovelle. Mit einem Nachwort von Hartmut Scheible. Stuttgart 1999 (= Universal-Bibliothek Nr. 9811): S. 4; en la Esperanta versio troviĝanta en la reto: Arturo Ŝniclo / Arthur Schnitzler: La fianĉino. Tradukita de Vilhelmo Lutermano: fiancxino.html.
T11: g. S. 5f.; e. fiancxino.html.
T12: g. S. 6f.; e. fiancxino.html.
T13: g. S. 9; e. fiancxino.html.
T14: Arthur Schnitzler al Hugo von Hofmannsthal, 10.12.1903. In: Hugo von Hofmannsthal - Arthur Schnitzler. Briefwechsel. Hrsg. von Therese Nickl und Heinrich Schnitzler. Frankfurt a.M. 1964. S. 179.
T15: Tgb., 8.10.1894.
T16: Tgb., 19.3.1905.
T17: g. S. 66; en la Esperanta versio (e): Arthur Schnitzler: Sonĝonovelo. Tradukis Michel Duc Goninaz. Dobrichovice 1997. p. 57.
T18: g. S. 73; e. p. 63.
T19: "Hejme reviziis duoblnov. Ĉe la lasta triono multo farenda. -" Tgb., 19.6.1924. - Baldaŭ post tiu noto aperas la "Sonĝonovelo" sub ĝia definitiva titolo (Traumnovelle, vl).
T20: g. S. 82; e. p. 72.
T21: Tgb., 23. 4. 1911.
T22: Tgb., 23. 7. 1919.
T23: g. S. 18; e. p. 13.
T24: g. S. 18; e. p. 13.
T25: g. S. 66; e. p. 58.
T26: g. S. 67; e. p. 58.
T27: g. S. 68; e. p. 59.
T28: William H. Rey: Arthur Schnitzler. Die späte Prosa als Gipfel seines Schaffens. Berlin 1968. S. 115.

T29: g. S. 69; e. p. 60.
T30: Rey, S. 115 f.
T31: g. S. 69; e. p. 60.
T32: Kp. Freud, Vorlesungen, S. 165; Freud: Traumdeutung. Studienausgabe. Bd. 2. Frankfurt a.M. 1972. S. 351.
T33: g. S. 69; e. p. 60.
T34: Freud, Vorlesungen, S. 529.
T35: g. S. 69 f.; e. p. 61.
T36: g. S. 71; e. p. 62.
T37: Freud, Vorlesungen, S. 200.
T38: g. S. 12; e. p. 8.
T39: g. S. 72; e. p. 63.
T40: g. S. 56; e. p.
T41: g. S. 56; e. p.
T42: g. S. 51; e. p. 44.
T43: g. S. 53; e. p. 46.
T44: g. S. 50; e. p. 43.

T45: Kp. Hertha Krotkoff: Zur geheimen Gesellschaft in Arthur Schnitzlers 'Traumnovelle'. In: German Quarterly 46 (1973) S. 202-209.
T46: La ĉi tie nur aluditaj pripensoj estas detaligitaj en: Hartmut Scheible, Aufklärung und Geheimnis. Schnitzler, Freud, Lessing. 1976. Kp. ankaŭ Hartmut Scheible: Arthur Schnitzler. Reinbek 1976 (precipe Kapitel I).

T47: g. S. 60; e. p. 51 s.
T48: Freud, Vorlesungen, S. 565.
T49: Freud: Das Ich und das Es. Gesammelte Werke. Bd. 13. Frankfurt a.M. 61969. S. 247.
T50: g. S. 103; e. p. 91.

T51: Freud, Vorlesungen, S. 565.
T52: g. S. 64; e. p. 56.
T53: g. S. 102; e. p. 91.
T54: g. S. 103; e. p. 92.
T55: Gotthold Ephraim Lessing: Ernst und Falk. Gespräche für Freimäurer. Lessings Werke. Hrsg. von Kurt Wölfel. Bd. 3. Frankfurt a.M. 1967. S. 542. [G.E. L.: Ernst kaj Falk. Interparoladoj por framasonoj. ...]

reen al Ŝniclo
 

Freud: Das Ich und das Es. Gesammelte Werke. Bd. 13. Frankfurt a.M. 61969. S. 247.
T50: g. S. 103; e. p. 91.
T51: Freud, Vorlesungen, S. 565.
T52: g. S. 64; e. p. 56.
T53: g. S. 102; e. p. 91.
T54: g. S. 103; e. p. 92.
T55: Gotthold Ephraim Lessing: Ernst und Falk. Gespräche für Freimäurer. Lessings Werke. Hrsg. von Kurt Wölfel. Bd. 3. Frankfurt a.M. 1967. S. 542. [G.E. L.: Ernst kaj Falk. Interparoladoj por framasonoj. ...]

reen al Ŝniclo