hejmpaĝen

Arturo Ŝniclo [Arthur Schnitzler]
La fianĉino
Skizo

 

Ĉe maskobalo mi ekkonis ŝin, post noktomezo. Ŝiaj saĝaj kaj trankvilaj okuloj plaĉis al mi, kaj la malhelblua
robo, kiun ŝi portis. Ŝi ne estis maskita kaj ne kaŝis sian veran personon. Ŝi apartenis al la kategorio de la
sinceraj publikulinoj kaj tute ne sentis emon ludi komedion eĉ en la maskotumulto, kiu tiom logas ĉiujn
virinojn al tio. Tio freŝigis min, ĉar mi sentis min sufiĉe lacigita kaj naŭzita de tiuj trivialaj karnavalmensogoj,
kiuj ĉirkaŭsvarmis min.
Ŝi estis eksterordinare inteligenta; oni aŭdis ĉe ŝiaj paroladoj kaj vidis ĉe ŝiaj movoj, ke ŝi estis de pli alta
deveno. Al ŝi oni vere emus fari la demandon, kiun oni tiel ofte starigas al tiaj ulinoj por fine ĉiam aŭdi la
saman gurditan historion, nome la demandon, kiel do fariĝis, ke ili venis al tiu stato. Sed de tiu ĉi saĝokulino
mi supozis aŭdi ion alian, kaj pro tio mi restis kune kun ŝi.
Baldaŭ mateniĝis, kiam ni, iomete ĉampanumite, prenis veturilon al la Pratero1. Estis marto, rimarkinde milda
nokto. Dum momentoj mi havis la senton, kvazaŭ ĉe mia flanko kuŝus estaĵo, kiun mi konis jam longan,
longan tempon kaj kiu estis al mi tre kara. Mi fartis tre bone apud ŝi, kaj dum ioma tempo ni parolis neniom.
Mi ne povis decidiĝi preni ŝin simple kiel la inon, kiu signifas la finon de gaja nokto, mi volis ŝin ekkoni. Mi
volis scii pri ŝia vivo, pri ŝia juneco, pri la viroj, kiujn ŝi estis aminta antaŭ sia decido ami ĉiujn, kiuj volis ŝin.
Ĉi tie malkovreblas sorto, kaj fine, kiam ni estis jam profunde en la Pratero, post longa mutado, mi demandis
ŝin. Ŝi ne lasis min longe atendi la respondon. Nu ja, mi nun forgesis la vortojn, per kiuj ŝi formulis simple kaj
sobre sian konfeson, sed la historio mem staras al mi pli klare antaŭ la okuloj ol en la horo, kiam mi aŭdis
ĝin. Troviĝis por mi ligoj, mi plenigis la mankantajn erojn, kiujn ŝi lasis rakontante, senkonscie dum
pripensado, memorado.
Ŝi estis el bona familio, el tre estimata kaj konata, kiel ŝi asertis, kaj ŝia hejma edukado estis severa. Sed ŝiaj
sensoj vekiĝis frue kaj per vehementa dezirego. En la solecaj noktoj de sia frumatura knabinaĝo ŝi devis
superi multajn turmentojn, kaj en ŝi estiĝis stranga plano, el malklaraj deziroj al ĉiam pli firma formo. Ŝi volis
atendi ĝis trovo de edzo, ĉar tion ŝi ja devis, sed poste, kun la danĝero pasinta, ŝi volis sincere sin ĵetegi al la
praaj kaj sovaĝaj instinktoj de sia naturo, al ĉiu, kiu plaĉis al ŝi ... ĝui virbelecon kaj virforton, kie ajn ĝi
proponiĝis.
Deksepjara ŝi fianĉiĝis, kaj nun venis en ŝia vivo mallonga tempo, pri kiu ŝi parolis per vortoj preskaŭ
sentimentalaj. Jen mi trovis en ŝia koro tiun rimarkindan eron, kiun oni malkovras eĉ en la plej malmoralaj
estaĵoj - la hejmsopiron al la senkulpeco. Ĉar ekzistas ja ankaŭ hejmsopiro ĉe la senhejmuloj, kaj tiuj sentas
ĝin eble plej dolore. Ke oni entute havas hejmecon, estas jam ioma konsolo, sed tiu mankas al la aliaj.
Sed nun okazis io stranga. La fianĉon, kiun ŝi komence konsideris nur rimedo por celo, ŝi komencis serioze
ami. Komence ŝi mem ne volis kredi tion; sed fine ŝi devis, ĉar kiel alie eblis klarigi, ke ŝi subite ekhontis pro
siaj iamaj planoj - tiom forte kaj dolore, kiom eble neniu pekintino de la faro kapablas honti pro sia pasinteco
-, ke ŝi pentis? Ŝi volis fariĝi bona edzino por li, fidela kaj submetita. Ŝi fariĝis pli trankvila. Ŝiaj sentoj ekhavis
nuancon de paco kaj ĉasto, kaj ŝi amis lin profunde. Tiu stato daŭris kelkajn monatojn, aŭ ĉu kelkajn
semajnojn, mi ne plu scias. La tago de edziĝo proksimiĝis. Jen iom post iom la malnova uragano revigliĝis en
ŝi. Eble ekzistis ia kaŭzo, pri kiu ŝi mem ne konsciis, eble tio estis nur la natura fluo, kaj la mallonga periodo
de trankviliĝo ĉesis, ĉar tio estis simple en la temperamento de la knabino. Tio atakis ŝin en horora maniero.
Dekfoje ŝi ontis - ne doni sin al la fianĉo - ne ... preni lin, mem preni lin, tiri lin kun si en la malluman ĉambron
apud la salono - aŭ tien en la niĉon - aŭ tien ... Sed la cirkonstancoj ne favoris tion, neniam ŝi estis sola kun
li. Eble ŝi ankaŭ perdis la kuraĝon, kiam venis la okazo, kaj baldaŭ ŝi ankaŭ ree ekrimarkis, kiel ŝia ardo celis
en la ĝeneralon, kiel li envere ne plu estis la amato. Jes ja, ŝi volis lin - tamen - sed ankaŭ tiun - kaj tiun - kaj
tiun - kaj ĉiujn. Ŝi sentis, ke neŝanĝeble finiĝis ŝia sola, aĥ, ŝia amo entute. Ree fariĝis instinkto, furioza, soifa
instinkto, kiu volis la viron, simple la viron, ne tiun, la solan! Io tamen restis de ŝia profunda inklino: al tiu viro,
kiu sentigis al ŝi ion senfine altan, kiu altigis ŝin el la mucido de febra dezirego por iom da tempo al la bela
sereneco de la amo, al tiu viro ŝi ekŝuldis ion. Veron! ... Tio boris en ŝi, ne lasis ŝin trankvila. Ŝi devis
malkovri sin al li. Ŝi sciis, kia estos la fino. Pro tio ŝi deziris teni lin libera de honto kaj ĉagreno. Ŝi ne estis
kreita por bonkonduta edzino, sed ŝi volis ankaŭ ne fariĝi lia, kiun ŝi devus trompi eble jam post la unua
nokto - kaj kiu poste - ankaŭ tio certe jam ŝvebis antaŭ ŝiaj okuloj - la sekvan tagon forpelus ŝin. La penso,
ke li fine povus sufiĉi al ŝi, ke per lia posedo ŝia frenezo mildiĝus, trankviliĝus, fariĝis en ŝi infaneca
memoraĵo, sed ŝi volis tion konfesi al li, diri al li: Mi ne estas kreita por fariĝi via bonkonduta dommastrino,
liberigu min.
La tempo avancis. La trankvilaj kaj firmaj limoj de ŝia amo al tiu sola forviŝiĝis pli kaj pli kaj disfluis al la
tremantaj linioj de dolora, nekontentigita, apenaŭ plu bridebla deziro je la viro.
Kaj iun vesperon - ŝi priskribis al mi la etoson de tiu vespero kun surpriza forto, kian havas nur la certeco pri
la graveco de travivaĵo -, iun vesperon, en la domo de ŝiaj gepatroj, en la salono mergita en la
duonmallumon de malbrilaj koloraj lampoj, dum ŝi staris kun li ĉe la malfermita fenestro, kiu montris riĉan kaj
helan straton, tie ŝi konfesis tion al li. Ĉion. La ardantajn dezirojn de sia apenaŭ vekiĝinta juneco, la
mallongan tempon de sia trankvila vekiĝanta feliĉo kaj fine la rapidan droniĝon de tiu revo. Li estis kvazaŭ
rigidiĝinta. Neniam li estus supozinta ion similan en la bonkonduta knabino el bona familio, kiun li volis
edzinigi kun la aprobo de siaj gepatroj kaj en kiu li verŝajne esperis trovi, kion ni ĉiuj ja atendas de nia
estontulino: la miran, sanktan, virtan kontraston al la freneza pasieco de niaj junecametoj... Li provis
kontraŭdiri. Li volis klarigi al ŝi, ke ŝi trompiĝas pri si mem, ke ŝi malaltigas kaj profanigas naturan kaj esence
belan deziron, ĉar en sia fiera virgeco ŝi hontas pri ĝi. Estis vane. Ju pli insiste li volis trankviligi ŝin pri ŝia
stato, per des pli violentaj kaj klaraj kaj impertinentaj vortoj ŝi lasis lin rigardi en la tremadon kaj ardadon de
ŝia plej profunda animo. Kaj ŝi deklaris al li, ke ŝi reprenas sian vorton, redonas al li la lian. Ŝi petegis lin, ke
li lasu ŝin al ŝia sorto kaj ke li ne plu revenu en tiun ĉi domon. Kiom pri ŝia propra sorto, ŝia plano estis firma.
Jam morgaŭ, eble tiun ĉi nokton ek kaj for, unufrape malaperi el la rondo de la siaj, for de ĉiuj tiaj homoj, kiuj
estis trankvilaj kaj kontentaj kaj sanaj kaj al kiuj ŝi ne apartenis, for de ĉi tie kaj freneze jubilante danci en
vivon de senbrida volupto, por kiu ŝi tute simple estis destinita, en kiun ŝi devis eniĝi, se ŝi ne volis freneziĝi,
se ŝi ne volis perei.
Kiam li, la fianĉo, aŭdis ŝin tiel paroli, ŝi ŝajnis al li certe pli sovaĝe kaj pli flamante bela ol iam antaŭe.
Kaj la plenda esprimo de liaj okuloj ŝanĝiĝis iom post iom en la brilon de tremanta dezirego, kiu el ili pli kaj pli
vehemente erupciis.
Li staris proksime apud ŝi, kaj ankoraŭ ĵus petante, petegante, li estis kaptinta ŝiajn ambaŭ manojn - kaj
ankoraŭ sonis al ŝi liaj ĉagrenaj vortoj en la orelon: ŝi miskomprenas sin mem, kaj li pardonas al ŝi ĉion, kaj
ŝi restu nur ĉe li; jen subite la premo de liaj manoj fortiĝis, pli varmiĝis, kaj la tremado de la malespero en lia
voĉo fariĝis tremado de dezirego, kaj liaj vortoj subite sonis alie, tute alie, ĝis kiam ili fine sonis impertinente,
akre, brutale al ŝia orelo, kiun li tuŝis per siaj lipoj: se jam necesas, se vi jam volas for, se vi jam ne povas
esti la bonkonduta dommastrino, se vi volas aparteni al ĉiuj, kiuj volas vin, jen apartenu do unue al mi, kiu
volas vin kiel neniu alia, al mi, kiun vi amis, al mi ... mi ... mi..., kiu adoras vin.
Sed jen ŝi resaltis, kaj kun naŭzo ŝi forpuŝis lin kaj deŝiris siajn manojn de li.
Unue li ne komprenis, provis ankoraŭ mallerte kaj petegante klarigi al ŝi, ke tio nun estus ja la plej logika
afero, kiun ŝi povus fari. Sed al ŝi tiu viro, kiun ŝi tiom amintis, fariĝis la sola, kiun ŝi ne plu povis ami, kiun ŝi
malamis, kiu naŭzis ŝin. La spiro venanta de lia buŝo, la sekaj varmegaj manoj, la grande malfermita rigida
okulo, lia voĉo, kiu havis ion tintan kaj ploran, ĉio ĉi ene de momento fariĝis al ŝi tiom nedireble neeltenebla,
ke ŝi devis for de li, rapide, al iu alia, al la alia, al iu alia kiu estis viro kaj ne li. Kaj jam en la sama nokto ŝi
forlasis la domon de siaj gepatroj, samnokte ŝi vagadis tra la lascivaj stratoj de la urbo, samnokte ŝi proponis
sin al iu en la strato, kiu simple promenis antaŭ ŝi kaj kies iro estis facila kaj gaja kaj kiun ŝi neniam antaŭe
estis vidinta. Kaj tiu prenis ŝin kaj forpelis ŝin, kaj tio estis ŝia unua amoranto!
Ŝi silentis, post kiam ŝi estis tion dirinta al mi, sen ke ŝi raportintus ion pli detalan pri tiu viro. Mi fariĝis
sciema kaj volis scii pli. Kiu li estis, ĉu ŝi amis lin, ĉu ŝi ploris post li, kion ŝi sentis kiam li prenis ŝin, kaj kiel ŝi
fartis kiam ŝi estis por la unua fojo forlasita. Sed tiam ŝi rigardis min grandokule. Kaj poste, kvazaŭ tio estus
io tute memkomprenebla, en decida tono, kiu ankoraŭ nun sonas en mia orelo, ŝi diris: “Tio estas ja
komplete indiferenta.” Mi ne komprenis ŝin tuj, sed kiam mi rigardis ŝin dum ioma tempo, tiun vizaĝon kun la
trankvila esprimo de feliĉulino trovinta sian veran profesion, senzorge pri la opinio de la aliaj, tiam subite
heliĝis mia animo, kaj mi povis kompreni, kion ŝi celis. Jes, estis indiferente, kiu estis tiu viro, kun kiu ŝi
travivis la unuan nokton, indiferente, kiu venis post li, kaj indiferente estis ankaŭ, ĉu mi aŭ iu alia sidis apud ŝi
en la veturilo. Ne ĉar ŝi estis, kion ni tiom facilanime nomas senmoralulino. Ĉar ĉe la virinoj, de kiuj ni estis
vere amataj, ĉu ni ne ĉiuj centfoje travivis kun hororo kaj en muta malespero, kiel ni en la plenuma momento
por ili perdiĝis, ni, kun la tuta majesto de nia mio, kaj kiel nia indiferenta personeco signifis nur sole la
ĉiupovan leĝon, kies hazardaj reprezentantoj ni estis asignitaj.
Kaj kiam ili malrapide vekiĝas el sia plej alta ekstazo, ni ne vidas, kiel ili rigardas nin kun timiga miro, ne, kiel
ili revidas nin por rememori nin, kiel ni ĝuste en la momento de ilia plej alta ĝuego kun ĉiuj niaj plej propraj
ecoj, kun nia spirito kaj nia beleco, kun ĉiuj niaj virtoj kaj ĉiuj malvirtoj, per kiuj ni gajnis ilin, fariĝis tiom
nedireble superfluaj, kontraŭ la eterna principo, kiu devas aperi en la masko de individuo por rajti ekzerci: ĉar
la mallonga kaj senkonscia momento, dum kiu la naturo scias trudi sian celon, bezonas nur la viron kaj la
inon, kaj eĉ se ni ĉirkaŭflirtigas ĝian antaŭon kaj poston inventeme per la mil lumoj de nia individualeco - ili
ĉiuj tamen estingiĝas, kiam la obtuza nokto de plenumo nin brakumas.

(elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, kontrollegita de Ĵak Le Puil somere 2000)

kopirajto pri la traduko ĉe Vilhelmo Lutermano © 1999 / copyright 1999


Notoj

1. Pratero: En Vieno, granda parko ĉe Danubo, konata i.a. pro sia giganta rado.

reen al Ŝniclo

hejmpaĝen

konata i.a. pro sia giganta rado.

reen al Ŝniclo

hejmpaĝen