Tiu ĉi
paĝo legeblas per unikodo (utf-8)
Provu klarigi al iu la malsatarton!
... nur antaŭen malsata besto kondukas la
vojo al manĝebla nutraĵo, spirebla aero,
libera
vivo, eĉ se malantaŭ la vivo. (10-a de februaro 1922, KKAT 90 s.)
Ĉiam
denove en la Kafkaj skriboj, ne nur en la membiografiaj noticoj, sed ankaŭ en
la
literaturaj
tekstoj, estas parolate pri “nutraĵo” kaj nutriĝo. Tio unue ne estas
eksterordinara,
ĉar oni
manĝas ankaŭ en la verkoj de aliaj aŭtoroj. Sed okulfrapas, ke Kafko uzas en
siaj
romanoj
kaj rakontoj tiun motivon por reliefigi la apartecon de certaj figuroj; ili
fariĝas apartuloj
ne
partoprenante la manĝon de la aliaj, sed fastante aŭ malsatante. Do la
malsatartisto el la
rakonto
estiĝinta en 1922 havas en la Kafka verkaro tutan vicon da antaŭuloj.
Oni eĉ ne sidiĝis, sed kunstaris, atendante
la ĉefaĵon, en babilado provizora kaj leĝera.
kaj
Johano Buddenbrook, la pliaĝa, jam proponis sian brakon al Madame Köppen,
dirante
per
voĉo perceptebla:
“Nu, se
ni ĉiuj havas apetiton, mesdames et messieurs ...”
Fraŭlino
Jungmann kaj la subservantino estis malfermintaj la blankan duklapan
pordon al
la manĝoĉambro, kaj malrapide, en optimisma senhasteco, la societo
transmoviĝis;
oni rajtis certi pri nutra mordaĵo ĉe la Budenbrokoj ...1
En la
romano de Thomas Mann la anoj de la familio Buddenbrook kaj ĝiaj gastoj
festas sin
mem per
la riĉabunda festeno priskribita de la aŭtoro de la antaŭsupo ĝis la deserto en
ĉiaj
detaloj:
ili pruvas al si mem, ke ili povas esti certaj pri sia pozicio en la grandburĝa
socio. En
la manøĝoĉambron
eniras agrableco kaj kontento; apetiton ili havas ĉiuj - kaj tiel ili manĝas,
ĝis
iu el
la sinjoroj sentas la “netan bezonon” “malfermi kelkajn butonojn de sia veŝto”.2 Ne estas
hazardo,
ke la plej malforta membro de la tablorondo, la juna Kristiano, kiu montriĝos
poste
apartulo
nekapabla organizi sian vivon, fine suferas misdigeston kaj øĝemegas “mallaŭte
kaj
korŝire”.3
La
manĝantoj, ne ĝenante sin kaj multe manĝante, konstituas komunumon. En tiun
komunumon
oni enkludas4 ankaŭ tiujn anojn
de la grandfamilio, kiuj estas malpli favorataj de
la
sorto:
Tilda ne lasis sin senkuraĝigi, ŝi manĝis,
eĉ se tio ne prosperis al ŝi kaj spite al
mokado,
per la instinkte ekspluatanta apetito de la malriĉaj parencoj ĉe riĉa senpaga
manĝo, ridetis
nesensive kaj kovris sian teleron per bonaj pecoj, pacience, tenace,
malsate
kaj malgrase.5
Al tiu
ekzemplo el la romano de Thomas Mann aldoneblas sennombraj eroj el la verkoj de
aliaj
aŭtoroj, en kiuj per la komuna manĝado ilustriĝas io, kion oni povus pli
larĝasence nomi
bonstateco,
integriteco de la manĝantoj en la komunumo kaj posedo de bonaj radikoj en la
vivo
ĝenerale. Por la leganto tiaj prezentadoj havas pozitivan valoron, al li
transiĝas la sento
de
sekureco, kiun sentas la partoprenantoj ĉe tiaj manĝoj. Tiaj scenoj restas en
la memoro
kiel
agrablaj, eæĉ se Mann en la sekvo de la romano montras, ke la sekureco
estas trompa kaj
ke jam
komencis la “dekadenco” de la familio kiel ankaŭ de la mondo, en kiu ĝi vivas.
Kion Mann
prezentas kiel procezon, kio estas la celpunkto, kiun alcelas la agado de lia
romano,
tio jam plenumiĝis ĉe Kafko; de tie la agado ekiras - kaj kiom la personoj
estas
“dekadencintaj”,
tio montriĝas ĉe ilia manĝkonduto.
En la
rakonto “La verdikto” Georgo Benemano vivas kun sia vidva patro en la sama
loĝejo
sen
havi kontakton kun li; por la filo ne ekzistas “devigo” renkonti la patron en
ties ĉambro,
“ĉar li
interrilatis kun la patro konstante en la magazeno, la tagmanĝon ili prenis
samtempe en
restoracio
... (E 26; reliefigo de M.M.) Georgo sentas do la kunvivadon kiel devigon, nur
pro
la
konvencio li montriĝas kun li en la gastejo, sed eĉ ĉe tiuj okazoj ne ekzistas
emocia ligo de
la familianoj
inter si; oni do estas nur samtempe en la sama spaco. En “La proceso”
Jozefo
K. estas enkondukata kiel izolulo, kiel fraŭlo seniĝinta de sia familio kaj
loĝanta en
pensiono.
Sian vidviĝintan, malsanan patrinon li jam de du jaroj ne plu vidis, la
vesperojn li
kutimas
pasigi “en tiu maniero, ke postlabore [...] li faris promenadeton sole aŭ kun
konatoj kaj
poste
iris en bierejon, kie li ĉe kutimgasta tablo kun plejofte pli aĝaj sinjoroj
sidis kutime ĝis la
dekunua.”
(KKAP 30) La deziro, post longa tempo foje revidi sian patrinon, trudiĝas al
li, kiam
li iun
tagon ie manĝas sole: “Subite ĉe tagmanĝo li ekhavis la ideon, ke li vizitu
sian patrinon.”
(KKAP
351).
Dum Jozefo
K. vivas en memelektita izoliteco, Karlo Rosmano, la juneca ĉefrolulo de la
romano
“La malaperinto”, estas flankenŝovita de siaj gepatroj: ili ekzilis lin al
Ameriko, ĉar
“servistino
delogis lin kaj ekhavis infanon de li” (KKAV 7). Kiel “kromdonacon” (do ion,
kio ne
estas
nepre necesa, sed kio rolas pli ĝuste kiel signo memoriganta iaman
familifeliĉon) la
patrino
enpakis por Karlo en la valizon “Veronan salamon”, de kiu li dum la transŝipiĝo
tamen
apenaŭ
ion manĝis, ĉar li estis “tute senapetita kaj ĉar la supo disdonata en la
interferdeko pli
ol sufiĉis
al li” (KKAV 15).
Ke ankaŭ
Gregoro Samso post sia “transformiĝo” en insekton estas forpelita de sia
familio,
evidentiĝas
inter alie en manĝosceno priskribata el la perspektivo de la protagonisto kaj
en
kiu la
leganto restas kun Gregoro en la plej konkreta senco de la vorto “ekstere antaŭ
la
pordo”
kaj devas limiĝi al la rolo de observanto. Ĉar la filo kiel nutranto estis
elfalinta, la
familio
devis preni tri subluantojn, “ĉambrosinjorojn”. Tiuj tri fremduloj sidiĝas
vespere ĉe la
manĝotablo
tie, kie “en antaŭaj tempoj sidis la patro, la patrino kaj Gregoro” kaj estas
observataj
de Gregoro tra la duone malfermita pordo:
Tuj aperis en la pordo la patrino kun plado
da viando kaj ĝuste malantaŭ ŝi la fratino
kun
plado da alte tavoligitaj terpomoj. La manĝaĵo vaporis kun forta fumo. La
sinjoroj
klinis
sin super la antaŭ ilin metitajn pladojn, kvazaŭ volus ilin antaŭmanĝe
kontroli, kaj
tiu,
kiu sidis en la mezo kaj de la du aliaj ŝajnis rigardata aŭtoritato, efektive
distranĉis
pecon
da viando ankoraŭ sur la plado, evidente por konstati, ĉu ĝi estas sufiĉe mola
aŭ
ĉu ĝi
eble resendotas kuirejen. Li estis kontentigita, kaj la patrino kaj la fratino,
kiuj
streĉe
rigardintis, respire ekridetis.
La
familio mem manĝis en la kuirejo. Malgraŭ tio la patro, antaŭ ol iri en la
kuirejon,
envenis
en tiun ĉambron kaj faris kun ununura riverenco, ĉapenmane, rondiron ĉirkaŭ
la
tablo. La sinjoroj sin levis ĉiuj kaj murmuris ion en siajn barbojn. Kiam ili
poste estis
solaj,
ili manĝis en preskaŭ kompleta silentado. Ŝajnis strange al Gregoro, ke el
multspecaj
bruoj de la manĝo oni ree kaj ree elaŭdis iliajn maĉantajn dentojn, kvazaŭ
per tio
estus al Gregoro montrende, ke oni bezonas dentojn por manĝi, kaj ke oni eĉ
per la
plej belaj sendentaj makzeloj nenion povas efektivigi. “Mi ja havas apetiton”,
diris
Gregoro
al si zorgoplene, “sed ne pri tiuj aĵoj. Kiom tiuj sinjoroj sin nutras, kaj mi
pereas!”
(R 83)
Ĉi tie
evidentiĝas, ke la familio Samso ne havas sufiĉan rezistkapablon fronte al la
transformiĝo
de sia filo, la malnova kunteniĝo ne plu ekzistas. Tri fremduloj okupas ĉe la
manĝotablo
la lokojn, kie alitempe sidis Gregoro kun siaj gepatroj. Tiu interŝanĝo
evidentiĝas
aparte
per tio, ke la ĉambrosinjoroj siavice formas specon de familio: unu inter ili
posedas la
aŭtoritaton,
kiun alitempe havis la patro, li ekpertizas la manĝaĵon antaŭ ol pasigi ĝin al
la
aliaj.
Plie videblas, kiom izolita estas Gregoro: li ne estas allasata eĉ al sia
propra familio, kiu
kaŝe
manĝas en la kuirejo. Vide al la vitaleco de la tri subluantoj, kiu montriĝas
en ties brua
maniero
de nutriĝo, Gregoro konsciiĝas, ke li mem estas minacata de malsatmorto, ĉar
lia
apetito
celas ion alian ol rostaĵon kaj terpomojn; ĉi tie elvokatas la imago de aparta
speco de
nutraĵo,
kiu havas nenion komunan kun la ordinara homa nutraĵo kaj kiu igas tiun, kiu
sopiras
je ĝi,
rifuzi la nutraĵojn de la aliaj, do instigas lin al “malsatado”.
La Kafkaj
tekstoj estas priloĝataj de tiaj figuroj, de “malsataj bestoj”, vane ĉasantaj
la vere
“manĝeblan
nutraĵon”. En la 1922 estiĝinta rakonto “Esploroj de hundo”, la “esploristo”
raportas,
ke li ja estis submetita al la ordinara nutrad-instinkto, al la avido je
“voraĵo”, sed ke
al tiu
kontraŭmetiĝis instinkto - ekkon-impulso, sciavido -, kiu devigis lin malsati.
Tiel la
Kafkaj apartul-figuroj estas preskaŭ ĉiam karakterizataj de senapetiteco, tio
signifas,
ke la
ordinara nutrad-instinkto estas de ili perforte subpremata aŭ estingiĝis en
ili. Multloke en
la
romano “La malaperinto” la motivo de nemanĝado uzatas por prezenti la rilaton
de Karlo
Rosmano
al siaj kunhomoj, lian “ali-eston”. La motivo estas enkondukata komence de la
unua
ĉapitro,
kie ni legas en la jam citita tekstero, ke la junulo dum sia transmariĝo al
Ameriko estis
“tute
senapetita”. En la plua sekvo de la agado Kafko konfrontas lin ĉiam denove kun
tiom
fortaj
manĝantoj kiel estas la luĉambraj sinjoroj en la transformiĝo; tiel ekzemple en
la tria
ĉapitro,
en kiu Karlo en “kampardomo apud Novjorko” estas invitita al vespermanĝo, en
kiu
partoprenas
krom li sinjoro Polundo - aferamiko de lia onklo -, ties filino kaj certa
sinjoro
Green - amiko de la
familio. “La manĝo”, tiel tekstas, “pasis [por Karlo] malrapide kiel plago”:
[Sinjoro Green] albuŝigis pecon, kie la
lango, kiel Karlo rimarkis hazarde, kaptis la
manĝaĵon
per elano. Li preskaŭ naŭziĝis kaj li leviĝis. Preskaŭ samtempe sinjoro
Polundo
kaj Klara ekkaptis liajn manojn. “Vi devas ankoraŭ resti sida”, diris Klara.
Kaj
kiam li
ree sidis, ŝi flustris al li: “Ni baldaŭ kune malaperos. Paciencu.” Intertempe
sinjoro
Green trankvile manĝadis, kvazaŭ estus la natura tasko de sinjoro Polundo kaj
Klara,
trankviligi Karlon, se li kaŭzis al li vomemon.
La manĝo daŭregis precipe pro la precizeco,
per kiu sinjoro Green traktis ĉiun pladon,
kvankam
li estis ĉiam preta akcepti senlace ĉiun novan pladon, la afero vere ekŝajnis
kvazaŭ
li volus funde senstreĉiĝi de sia maljuna dommastrino. De tempo al tempo li
laŭdis
Klaran pro ŝia arto de dommastrumado, kio videble flatis ŝin, dum Karlo estis
tentata
repuŝi lin, kvazaŭ li atakus ŝin. Sed sinjoro Green eĉ ne kontentiĝis je ŝi,
sed
plurfoje
bedaŭris, sen levi la rigardon de la telero, la okulfrapan senapetitecon de
Karlo.
Sinjoro
Polundo protektis la apetiton de Karlo, kvankam kiel gastiganto li ankaŭ
devintus
instigi Karlon al manĝo. Kaj Karlo, pro la devigo, kiu suferigis lin dum la
tuta
vespermanĝo,
fariĝis fakte tiel sentema, ke kontraŭ sia pli bona scio li interpretis tiun
rimarkon
de sinjoro Polundo kiel malafablecon. Kaj al tiu lia stato konformis, ke li
manĝis
jen tute malkonvene rapide kaj multe kaj jen dum longa tempo senmovigis
forkon
kaj tranĉilon kaj estis la plej senmova societano, kun kiu la servanto, kiu
surtelerigis
la manĝaĵojn, ofte ne sciis kion fari. (KKAV 82s.)
Ĉi tie
aldoniĝas al la naŭzosento antaŭ la ordinara manĝaĵo kaj la senĝene ĝuantoj io
dua, kiu
en
certa senco kontraŭagas la unuan kaj kondukas Karlon en internan konflikton. Li
havas la
senton,
kiel nemanĝanto en komunumo de manĝantoj, troviĝi ekster la normo, tio signifas
lezi
ne nur
la socian konvencion kaj esti taksata malĝentila kaj sendanka, sed krome esti
malfavorigata.
Sinjoro Polundo kiel ankaŭ Green estas priskribataj kiel “grandaj dikaj
sinjoroj”
(KKAV
68), al kiuj Karlo devas suprenrigardi. Iliaj korpa amplekso kaj staturo
simboligas
forton
kaj vitalecon, sed same sukceson en aferoj kaj integriĝon en la socio; tiaj
viroj staras
sur
siaj fortegaj kruroj firme en la vivo. La rezigno de Green instigi
Karlon al manĝado, ŝajnas
al tiu
ĉi kiel rifuzo de lia persono: oni tute ne klopodas aligi lin al la grupo de
sukcesuloj kaj
vivofortaj,
sed, akceptante lian senapetitecon, stampas lin kiel eternan apartulon. La
verdikto,
kiun malrekte
faras sinjoro Polundo “protektante” Karlon, konfirmiĝas en la sekvo. Forpuŝite
de la
onklo, ĉar li akceptis la inviton al la vespermanĝo kontraŭ ties volo, la knabo
komencas
sian
migradon tra Ameriko. Liaj provoj sukcesi fiaskas; forpelita unue de siaj
gepatroj, poste de
sia
onklo, oni forigas lin ankaŭ de la hotelo, en kiu li dungiĝis kiel liftknabo.
Li izoliĝas pli kaj
pli,
lia ligo al la vivo malfortiĝas ĉiam pli. Ĉiam denove Kafko konfrontigas sian
heroon kun
manĝantoj
por ilustri, ke Karlo perdas la ligon kun la vivo de la aliaj. Oni ja ofertas
ion al li,
sed li
mem rifuzas akcepti nutraĵon de aliaj kaj tiel samniveliĝi kun ili.
La
vagabondo Robinsono, kiu kiel Karlo apartenas al la malprivilegiuloj, sed tamen
kroĉita al
la
vivo, instigas lin partumi lian manĝon kun li; en kaŝejo li konservis strangan
menuon el
nigra
kolbaso, kelkaj cigaredoj, sardinoj, pano kaj “amaso da plej ofte dispremitaj
kaj buliĝintaj
bombonoj”
(KKAV 298).
Plena je
ironio Kafko dirigas la vagabondon al Karlo: “Nu, eble vi ekhavos apetiton, se
vi
rigardas
min manĝi” (KKAV 299). Ke tio ne okazas, tion la leganto komprenas tuj
observante
kun la
protagonisto, kiel Robinsono iom post iom formanĝas siajn provizojn, ekzemple
kiel li
eltranĉas
“la molaĵon el la pano” kaj zorgeme trempas ĝin “en la oleo de la
sardinskatolo” kaj
poste
“per plejeble malfermita buŝo formanĝis la grasan panon, dum li per unu mano
kaptis la
oleon
degutantan de la pano, por de tempo al tempo mergi la ankoraŭ restantan panon
en
tiun
kavan manon servantan kiel rezervujo” (KKAV 300s.).
Profunda
naŭzo malpermesas al Karlo partopreni la vivon de la aliaj, daŭre konserviĝas
al li la
senapetiteco,
kiu atakis lin jam sur la ŝipo, kiu portis lin en la mitan landon de la
senlimaj
eblecoj
(la aliron al tiu lando ĉe Kafko ŝirmas liberecdiino svinganta glavon anstataŭ
torĉon).
Dum Karlo
Rosmano malsatas, ĉar li ne povas alie, ĉar li reagas sente al la mondo de la
aliaj,
al la mi-rakontanto en Esploroj de hundo tute gustas lia manĝaĵo. Li
meminiciate
prenas
sur sin la turmentojn de la malsatado, ĉar ne sufiĉas al li vivi ‘kiel oni
rajtas vivi’. Per
la
komenco de siaj esploroj li ĉesas esti “hundo inter hundoj”; li serĉas la
solecon kaj rezignas
ĉiajn
ĝuojn por “transiri al la vero, el tiu ĉi mondo de la mensogo” (E 350s.) - kaj:
Tra malsatado iras la vojo, la plej alta
atingeblas nur per plej alta laboro, se ĝi estas
atingebla,
kaj tiu plej alta laboro estas ĉe ni libervola malsatado. (E 348)
Tiel,
multaj Kafkaj figuroj vivas askete per interna nepreco. Per sia rezigno ili
malproksimiĝas
de la
aliaj, de la ‘manĝantoj’, ili distanciĝas de ili, alprenas la pozicion de
kritika observanto. Ili
serĉas
- kiel tekstas en la taglibra notico de la 10-a de februaro 1922 - ion, kion
ili trovos
eble
nur “malantaŭ la vivo”; iliaj sensoj estas ekstreme akriĝintaj, ĉar ili ne
satiĝas per la
ordinara
nutraĵo kaj per tio sensensiviĝante. “Se vi havas voraĵon en la faŭko, vi
solvis per tiu
fojo
ĉiajn demandojn” (E 344), tiel tekstas draste formulita ekkono de la hundaro.
Oni ofte
provis identigi tiujn libervolajn kaj senvolajn malsatartistojn kun la aŭtoro.
La nuancita
(por ne
diri komplika) sinteno de Kafko al la manĝo estas bone dokumentita. Li zorgeme
elektis
siajn manĝaĵojn, evitis certajn nutraĵojn, fariĝis vegetarano, atribuis
gravecon al
pripensata
maniero de manĝado, kiu liaopinie utilas al la sano. Tiel li ekzemple
eksperimentis
per la ‘fleĉado’, maĉmaniero elpensita de la usonano Horace Fletcher,
kiu
preskribis,
ke oni zorgeme kaj longe dispecigu ĉiun mordaĵon per la dentoj antaŭ ol gluti
ĝin.
Ke li
per tiaj manĝkutimoj manovris sin en pozicion de apartulo, pri tio li bone
konsciis mem;
memironie
li priskribas en letero al Felice Bauer, kiel lia patro, granda kaj
forta viro, ido de
buĉisto,
reagis al la ‘tablomoroj’ de sia filo: “Miaj vivmanieroj [...] ŝajnus al vi
strangaj kaj
neelteneblaj.
Dum monatoj mia patro devis dum mia vespermanĝo teni la gazeton antaŭ la
vizaĝo,
antaŭ ol kutimiĝi al tio.” (F 79).6
Ke la
sindeteno de Kafko estis okulfrapa, tio montriĝas ankaŭ per tio, ke ĝi estas
ĉiam denove
menciata
en la memoroj de la samtempuloj kaj fariĝas kerno de anekdotoj. Tiel restis en
la
memoro
de Alois Gütling7, kolego de Kafko en
la Arbeiter-Unfall-Versicherungsanstalt8, ke
tiu
kontentiĝis dum la tagmeza paŭzo per panetoj, jogurto kaj lakto, dum la aliaj
dungitoj
venigis
la frandaĵojn de la bohema kuirarto en la oficejon.9 Iama mastrumistino
de la familio
Kafko,
surpaperigante siajn memorojn pri Franco, enkludis recepton pri la sankuko, kiu
ĉiam
bongustis
tiom al la verkisto. La intereso de la literaturistoj pri tiuj biografiaj
faktoj estis
granda,
ĝenerale oni ja provis kolekti kiom eble plej da informoj pri la vivo de Kafko
kaj utiligi
ilin
por la interpretado de lia enigma verkaro. Iuj atribuas liajn idiosinkraziojn
al psiĥaj
perturboj,
al malsaneca instinktsubpremo10 kaj al la deziro al
mempunado kaj estas utiligataj
por
psiĥopatologia interpretado de liaj verkoj. Aliaj malkovras en lia vegetarismo
iuspece
sekularigitan
reprenon de la kaŝruto11, la judaj
manĝoleĝoj, kiuj malpermesas la manĝon de
certaj
nutraĵoj, kaj ili prenas tion kiel pruvon por tio, ke la juda tradicio pli
forte stampis lian
verkaron
ol oni kutime kredas. Sed ekzistas ankaŭ pli sobraj klarigoj, kiuj ne multe
uzeblas
por
verkinterpretado, kiel la supozo, ke Kafko suferis stomakulceron, “kiun li
ricevis de la
oficeja
streso, kiun li ne kutimis.”12
Kafko mem
kunligis sian rifuzon de certaj nutraĵoj eksplicite kaj implicite al psiĥa
damaĝo
fare de
sia propra familio, t.e. precipe de sia patro kaj ties prauloj. “Mia
patroflanka avo estis
buĉisto
en vilaĝo ĉe Strakonico, mi ne devas manĝi tiom da viando kiom li buĉis”, ni
legas en
letero
al Milena Jesenská.13 En la “Letero al la
patro” estiĝinta 1919, Kafko mencias la
ĉetablan
sintenon de sia patro, por evidentigi al li lian tiranecan teniĝon fronte al
liaj infanoj; la
reguloj,
kiujn starigis Hermano Kafko, validis por ĉiuj, nur ne por li mem:
Ĉar mi estis kune kun vi precipe dummanĝe,
via instruado estis grandparte instruado pri
ĝusta
sinteno ĉe tablo. Kio surtabliĝis, estis formanĝenda, pri la kvalito de la
manĝaĵo oni
ne
rajtis paroli - sed vi trovis la manĝaĵon ofte nemanĝebla, nomis ĝin “la
voraĵo”, la
“besto”
(la kuiristino) difektis ĝin. Ĉar vi laŭ via forta malsato kaj laŭ via aparta
emo
ĉion formanĝis rapide, varmegan kaj per mordegoj, la infano devis rapidi,
minaca
silento
regis ĉetable, interrompite de admonoj: “unue manĝu, poste parolu” aŭ “rapidu,
rapidu,
rapidu” aŭ “vidu, mi jam delonge finmanĝis”. Ostojn oni ne rajtis dismordi, vi
jes ja.
Vinagron
oni ne rajtis sorbi, vi jes ja. Ĉefe gravis, ke oni tranĉu la panon rekte; sed
ke vi
faris
tion per tranĉilo gutanta de saŭco, pri tio vi estis indiferenta. Oni devis
atenti, ke ne
terenfalu
manĝrestaĵoj, sub vi kuŝis fine la plej multaj. Ĉe tablo oni rajtis okupiĝi nur
pri
manĝo,
sed vi purigis kaj tranĉis al vi la ungojn, pintigis krajonojn, per
dentbastoneto
purigis
la orelojn. Bonvolu, patro, min ĝuste kompreni, tio estintus por si mem tute
sensignifaj
detaloj, ili fariĝis por mi premaj nur per tio, ke vi, tiu por mi tiom
senmezure
grava
homo, mem ne respektis la leĝojn, kiujn vi trudis al mi. (KKAN II, 155 s.)
Oni tuj
rimarkas la paralelojn inter tiu prezentado de la domaj rilatoj kaj la jam cititaj
teksteroj
el la
romano “La malaperinto” kaj, imagante la ostomordantan patron, revidas antaŭ si
la tri
lusinjorojn el “La transformiĝo” kaj aŭdas ties maĉobruojn. Mi certe ne
maltrafas,
supozante
ke la sindeteno de Kafko fontas je konsiderinda parto en protesto kontraŭ lia
patro
kaj
ties burĝe saturita estado, por kiu materia posedo rangas tute alte en la
valorskalo kaj ĉio
spirita
konsideratas kun malfido kaj malamikeco. Reŝovi la surtabligitan porkorostaĵon
kaj
anstataŭe
dentumi iom da legomaĵo, tio estis do ankaŭ demonstra ago; manĝante ne ĉion,
“kio
surtabliĝis”, oni montris al la potenca nutranto de la familio, ke oni estas
alia, tio signifas
envere
pli bona ol li.
Al la
primitiva, preskaŭ animala élan vital14 de la patro, Kafko
reagis do per alia instinkto;
plurfoje
li diris, ke lia intereso estas direktita elklude al io spirita, en lia kazo la
literaturo; la
“skribado”/verkado
estis io por li absolute necesa por konservi sian ekziston:
Mia vivo konsistas kaj konsistis fakte de
ĉiam el provoj de verkado kaj plejofte el
malsukcesaj.
Sed se mi ne verkis, mi jam kuŝis sur la planko, forbalainda. Nu, miaj fortoj
estis
jam dekomence mizere malgrandaj kaj, kvankam mi ne klare konsciis tion, tamen
fariĝis
per si mem, ke mi devis ĉiuflanke ŝpari, ĉie iomete rezigni por konservi apenaŭ
sufiĉantan
forton por tio, kio ŝajnis al mi mia ĉefa celo. (F65)
Kion li
komprenis sub “ŝpari”, klariĝas el taglibra noto de la 2-a de januaro 1911:
En mi tre bone rekoneblas koncentriĝo al la
verkado. Kiam evidentiĝis al mia organismo,
ke la
verkado estas la plej prospera direkto de mia esto, ĉio celis tien kaj lasis
ĉiujn
kapablojn
malplenaj, kiuj plej unue direktiĝis al la ĝuoj de la sekso, de la manĝado, de
la
trinkado,
de la filozofia pripensado pri muziko. Mi tute malgrasiĝis en ĉiuj tiuj
direktoj. Tio
estis
necesa, ĉar miaj fortoj en sia tutaĵo estis tiom etaj, ke ili nur kuniĝinte
povis iel-tiel
servi
al la celo de verkado. (KKAT 341; reliefigoj de M.M.)
Do, la
ne-manĝado estas nomata antaŭkondiĉo por la verkkapablo; alia antaŭkondiĉo tia
estas
la seksa abstinado, kiel sekvas ne nur el la citita noto, sed ankaŭ el aliaj
taglibraj notoj
kaj
leteroj. Tio estas unu el la kaŭzoj de tio, ke Kafko klopodas pri Felice Bauer
dum
tempospaco
de kvin jaroj, sed fine time rezignas edziĝon kun ŝi. En aliaj lokoj Kafko
nomis
“esti
sola” la sola por li taŭga ekzistoformo, tio signifas ekzistoformon, kiu
ebligas al li centrigi
siajn
fortojn al la verkado. Tiu “sol-estado” implicas libervolan elkludon el la
burĝa socio,
radikalan
redukton de la eksteraj bezonoj: “[...] mi bezonas ĉambron kaj vegetaran
manĝon,
plie
preskaŭ nenion” (KKAT 508). Felice inverse volis “sensense al ĉiuj mutaj petoj
la
mezkvaliton,
la komfortan loĝejon, [...] abundan manĝon, dormon ekde la 11-a vespere” ktp.
(KKAT
722).
Pli poste
en sia vivo Kafko estigis ambivalencan sintenon rilate al sia ekzistado en
memelektita
izoliteco; post 1917, kiam lia ftizo aperis, li sentis, ke li estis
malfortiginta sian
rezistkapablon
per sia vivmaniero. Li havis zorgojn pro sia okulfrapa malgraseco, plena je
amara
memironio komparis sin kun vivanta kadavro15, fine koncedis al
la “dikuloj” plion da
forto,
kiu povis montriĝi ankaŭ en literatura produktado; la korpulentan Franz Werfel16 li
nomis
1920 en letero al Milena Jesenská “kapitalisto de la aerspaco” kaj opiniis, ke
nur “en
tiaj
fortvandaj ĉeloj ĉio estos finkuirata”.17
En la
rakonto “Malsatartisto” la sinteno de Kafko al la asketa kaj mondrezigna
vivmaniero de
artisto
esprimiĝas kun aparta akreco. Li estis malsatartisto, tiel la artisto konfesas
mortante,
“ĉar mi
ne povis trovi la nutraĵon, kiu gustas al mi. Se mi trovintus ĝin [...],mi ne
farintus
sensacion
kaj plenigintus min kiel vi kaj ĉiuj” (E 171). Li apartenas do al la aro
de la
multaj aliaj apartemuloj en la Kafka verkaro, al kiuj estas neeble satigi sin
en normala
maniero.
Tamen en tiu rakonto la akcento troviĝas sur nova problemo. Tiu apartemulo
faras
pretendon,
kiun li devenigas de sia aliesto: pro sia nemanĝkapablo li pretendas apartan
pozicion
ene de la socio. La esploranta hundo elkludas sin libervole el la hundaro, li
volas per
sia
soleca malsatado lasi malantaŭ si la “mondon de la mensogo”, la malsatartisto
ŝajnas per
sia
malsatado persisti en tiu ĉi mondo, respektive mem kontribui al tio, ke daŭre
ekzistas
“mondo
de malsaĝeco”; por la hundo, libervola malsatado estas la “plej alta fortostreĉo”,
por
la
malsatartisto tute ne fortostreĉo: “Ĝi estis la plej facila afero de la mondo”
(E 165).
La tekston
trablovas rezignema tono; ĝi ŝajnas enteni memkritikan elementon, tio signifas:
Kafko
ŝajnas en ĝi rerigardi al sia propra kariero kiel (malsat-)artisto. La rakonto
estiĝis 1922,
supozeble
la 23-an de majo. Je la 25-a de la monato Kafko notas en sia taglibra kajero:
“Antaŭhieraŭ
H.-K."18, oni rajtas supozi,
ke li celis per tio la Malsatartiston. Ĉiukaze la teksto
estas
verkita en tempo, kiun Kafko sentis kriza, kaj ĝi respegulas tion. Al ekesto de
la krizo
kontribuis
pluraj faktoroj, unuavice la senhaltigebla progreso de lia malsano, kiu ne
povis esti
bremsata
per pluraj restadoj en sanatorioj kaj kuraclokoj, sed ankaŭ la malsukceson de
la
rilato
kun Milena Jesenská, kiu okazis jam fine de 1920, sed kiu ege pensigis
lin ankoraŭ
longan
tempon. Januare 1922 li suferis gravan nervokolapson: “Ĉio ŝajnis finita [...]”
(KKAT
877).
Je la 22-a de la monato li faris “noktan decidon”. Post longa tempo da
literatura
neproduktivo
li volis rekomenci la verkadon. La 27-an li veturis al la kuracloko
Spindlermühle,
kie li
supozeble baldaŭ post sia alveno komencis la romanon La kastelo.19 En taglibra notico
de la
29-a de januaro Kafko meditas pri sia forlasiteco en tiu loko kaj ankaŭ en la
“hejmurbo”
Prago. Li
skribas, ke li ne estas forlasita de la homoj, sed al li mem mankas la “forto”
estigi
rilaton
al la homoj; plue ni legas:
[...] mi ne povas ami, mi estas tro
malproksima, estas ekzilita, havas - ĉar mi ja estas homo
kaj la
radikoj volas nutraĵon - ankaŭ tie “malsupre” (aŭ supre) miajn
anstataŭigantojn,mizerajn
nesufiĉajn komediantojn, kiuj povas sufiĉi al mi nur (tamen, ili
tute ne
sufiĉas al mi kaj pro tio mi estas tiom forlasita), ĉar mia ĉefnutraĵo venas de
aliaj
radikoj
en alia aero, ankaŭ tiuj radikoj plorindaj, sed tamen pli vivkapablaj. (KKAT
895s.)
Kafko
vidas sin kiel iu, kiu estas distranĉita de la aliaj - kies volon vivi “malgraŭ
ĉio” (sl.) li
primiras
- kaj nutras sin de io alia ol ili. Tiu ideo reaperas en la taglibra notico
komence citita,
kiun li
surpaperigis du semajnojn poste. Oni povas certe kompreni tiun noticon en la
senco,
ke
Kafko alparolas sin mem, instigas sin mem ne cedi kaj finverki la romanon La
kastelo, ĉar
la
verkado povas doni “eble savan konsolon” (KKAT 892).
La
manuskripto de La kastelo montras, ke la laboro unue progresas sufiĉe flue;
ŝajnas, ke
nur je
la fino de la kvara ĉapitro Kafko estis malcerta pri la plua daŭrigo de la
agado kaj
interrompis
la skribadon de la romano por verki la mallongan prozoskizon Unua ĉagreno. Per
la
titolo de tiu teksto, kies ĉefrolanto estas trapezartisto, Kafko aludas la
malfacilojn
pluevoluigi
la romanon. Io simila certe reokazis kelkajn semajnojn poste; almenaŭ por unu
tago
Kafko rezignis la laboron pri La kastelo kaj verkis Malsatartisto-n. Ne
konstateblas kun
certeco,
ĉe kiu tekstero de la romano li alvenis je la 23-a de majo. Eble anonciĝis la
verkokrizo
(al kiu la pli mallonga teksto dankas sian estiĝon), kiam Kafko ne sukcesis
trovi
finon
al la naŭa ĉapitro. Komence de la deka ĉapitro troviĝas tekstero, kiun oni
povus
interpreti
kiel aludon al la kreskantaj malfacilaĵoj ĉe la verkadproceso kaj al ebla
“interrompo”.
La
geometro K. ricevas leteron, en kiu li estas laŭdata pro laboroj, kiujn li tute
ne estas
farinta,
kaj la daŭrigo jenas: “Daŭrigu la laboron ĝis bona fino. Interrompo amarigus
min” (en
la
manskribo tiu parto tekstas jene: “por daŭrigi tion, kion mi konfidis al vi, mi
tute ne povas ĝin
transdoni
al iu alia”; KKAS, App.-Bd., 291).20
La rakonto Malsatartisto21 komenciĝas per
faktece-sobra konstato de ŝajne indiferenta
rakontisto:
“En la lastaj jardekoj la intereso pri malsatartistoj tre malpliiĝis” (E 163)22. Sekvas
rerigardo
al la “aliaj tempoj”, en kiuj la publiko ankoraŭ partoprenis. Inter la
rakontisto kaj la
rakontato
resp. la “subjekto” de lia historio ekzistas do ankaŭ tempa distanco. Tamen
baldaŭ
rimarkeblas
ŝanĝo en la sinteno de la rakontisto, li rakontas ne nur pri eksteraj okazaĵoj,
li
krome
penetras en la animan vivon de la artisto, fariĝas kvazaŭ lia proparolanto,
t.e. li
alprenas
samtempe la pozicion de la publiko kaj tiun de la artisto; li ŝajnas aparteni
al la
malmultaj
“inicitoj”, pri kiuj tekstas en du teksteroj (E 164). Rigardante la artiston de
ekstere, el
la
vidpunkto de la spektantoj, sed samtempe alprenante la perspektivon de la
artisto kaj
rigardante
per ties okuloj al la publiko, la ĉioscia rakontisto povas konsciigi, kia
nesurpontebla
abismo
ekzistas inter tiuj du “partioj”.
La unua
parto de la teksto estas dediĉita al la brila periodo de la artisto; ĝi esta
brila tamen
nur en
tre ekstera rilato; la rakonto reliefigas, ke la laŭdo, kiun li ricevis, neniam
kontentigis lin
interne,
ĉar ĝi ne baziĝis sur kompreno de lia arto. Neniu el la spektantoj kapablis aprezi
kaj
ĝuste
prijuĝi tion, kion faris la malsatartisto - alivorte: okazis nur
misinterpretoj. Du tipoj de
spektantoj,
de “gardistoj”, estas prezentataj. Ili ĉiuj opinias, ke la malsatado baziĝas
sur
trompo;
ĉar al ili mem ne eblas subpremi sian apetiton por tiom longa tempo, ili estas
konvinkitaj,
ke tio estas neebla ankaŭ por la malsatartisto. Inter tiuj dubantoj ekzistas
iuj, kiuj
pretas
sekrete interkonsenti kun la artisto, ili volas ebligi al li sekrete nutri sin.
Do, tiuj
spektantoj
ne nur eliras de la ideo, ke ili estas trompataj, ili estas eĉ kontentaj pri
tio, al ili
sufiĉas
la iluzio, la ŝajno. Vide al tia publiko la praktikado de la arto fariĝas
sensenca: “Nenio
estis
pli turmenta por la malsatartisto ol tiaj gardistoj; ili malĝojigis lin; ili
terure malfaciligis al li
la
malsatadon [...]” (E 164). La malsatartisto ne sukcesas konvinki tiajn homojn
pri la
honesteco
de sia arto, montri al ili, “kiom maljuste ili suspektis lin”; li ja akiras la
estimon
de la
spektantoj, sed nur, ĉar li ŝajnas posedi eksterordinaran talenton kiel
trompisto, grandan
“lertecon”
(sl.). Pli taŭga publiko estas tiaj homoj, kiuj pro malfido plej precize
observas la
malsatartiston.
La artisto povas almenaŭ esperi konvinki ilin pri la senmakuleco de sia arto,
montri
al ili, “ke li malsatadis kiel neniu el ili kapablus” (E 165). Por doni al sia
prezentado
pli da
efiko, li servigas al ili manĝon kaj rigardas tute ne avide, sed distancite kaj
pri tio feliĉe,
kiel
ili obeas sian vitalisman instinkton kaj ĵetas sin sur la nutraĵon kun la
“apetito de sanaj
viroj”.
Sed la eksteraj cirkonstancoj ne ebligas al li pruvi la verecon de siaj
prezentadoj:
“Neniu
ja estis kapabla pasigi la tutajn tagojn kaj noktojn seninterrompe kiel
gardisto ĉe la
malsatartisto
[...]” (E 165).
La
impresario estas prezentata kiel ekstreme dubinda figuro; la artisto vivanta
por “la honoro
de sia
arto” kontrastiĝas pozitive de ĝi. La impresario peras inter la publiko kaj la
artisto,
tamen li
faras tion nur en tre ekstera senco, li ne kontribuas al tio, ke la spektantoj
komprenu
la
artiston. Li profitas de la faroj de la artisto, kiun li “vendas” al la
publiko. (En Unua ĉagreno
la
laboro de la trapezartisto estas nomata “produktaĵo”, E 156). Por atingi kiom
eble plej altan
profiton,
li surscenigas publikotaŭgajn prezentadojn. Li difinas limdaton; post ties
transpaŝo
okazus
“konsiderinda malpliiĝo de la intereso” (E 165), kaj aranĝas la “liberigon” de
la artisto
de lia
malsatsufero kiel efikan spektaklon. Sed per tio li perfidas kaj la artiston
kaj la publikon.
La
artiston, ĉar li pro konsidero al la publiko ne donas al li la eblecon
perfektigi sian arton
(“Kial
oni volis al li rabi la famon plue malsatadi [...]”, E 166); la publikon, ĉar
li prezentas al ĝi
artiston,
kiu ŝajne jam atingis la kulminon, kiu jam iris ĝis la limoj de siaj eblecoj:
Venis la impresario, levis mute [...] la
brakojn super la malsatartisto, kvazaŭ li invitus la
ĉielon
fine rigardi sian verkon jen sur la pajlo, tiun kompatindan martiron, kia la
malsatartisto
ja certe estis, tamen en tute alia senco; prenis la malsatartiston ĉirkaŭ la
maldika
talio, ĉe kio li per troigita atento volis kredigi, kun kiom rompiĝema aĵo li
tie aferas;
kaj
transdonis lin - ne sen sekrete iom skui lin, tiel ke la gamboj kaj supra
korpoparto de la
malsatartisto
senrege ŝanceliĝis - al la intertempe mortpaliĝintaj sinjorinoj. (E 166)
La
impresario fariĝas perfidanto de la artisto, lia arto signifas por li nur varo,
kiun li vendas
plej
eble profitige - kaj li “tordas la veron” (E 168). Tiu komisikomercisto envere
kulpiĝas pro
la
delikto, pro kiu oni suspektas la malsatartiston; kiam la sincera kaj honesta
artisto
konfesas,
ke la malsatado tute ne suferigas lin, tiam:
oni ne kredis lin, en la plej bona kazo
konsideris lin modesta, sed plej ofte reklamavida aŭ
eĉ
trompulo, al kiu la malsatado jes ja estis facila, ĉar li sciis ĝin faciligi
por si, kaj kiu
krome
aŭdacis tion duone konfesi. (E 165)
Tiel la
artisto restas pli ol en unu senco kaptita en sia kaĝo, ĉe kies krado li
kelkfoje pro
kolero
skuegas kiel sovaĝa besto: “Batali kontraŭ tia malsaĝeco, kontraŭ tiu mondo de
malsaĝeco,
estis neeble”, tiel tekstas la konkludo de la malsatartisto, kiun la rakontisto
transdonas
je la fino de la unua parto (E 168). Artisto kaj publiko apartenas al du tute
malsamaj
sferoj - fine la artisto estas premata en komplete solepsisman pozicion: “nur
la
malsatartisto
mem povis esti [...] la spektanto perfekte kontentigita de sia malsatado (E
165).
Al la
mensa limiteco de la publiko respondas samtia limiteco de la vidmaniero de la
artisto,
kiu
rigardas nur sin mem. Kaj se la spektantoj ne havas veran komprenon por la artisto,
do tiu
ankaŭ
ne havas komprenon por la publiko: li estas movata de troigita ambicio, li
volas la
famon
kaj ne komprenas, ke li ne povas atingi ĝin per siaj prezentadoj. Kion li
montras, tio laŭ
liaj
propraj vortoj ne estas “atingo”: li provas utiligi sian endogenan apartemecon,
por ne nur
esti
akceptata en la socio, sed por krome okupi en ĝi eksterordinaran pozicion. Li
pretendas
esti
supera al la aliaj; kiam li rigardas la gardistojn, kiel ili sin ĵetas sur la
matenmanĝon, kiu
estas
al ili servata, rimarkeblas ia aroganteco. Tiu ĉi artisto difinas sin per sia
publiko: li ne
akiris
internan liberecon de ĝi. Tion montras precipe la dua parto de la rakonto.
Dum la
malsatartisto dum sia apogeo venas en internan izolitecon (“tiel li vivis [...]
en ŝajna
brilo,
honorata de la mondo, sed ĉe tio plej ofte en malgaja humoro”, E 167), li
soliĝas en la
dua
fazo de sia kariero ankaŭ en tute konkreta senco. Ne klariĝas, kial okazis la
“ŝanĝo”, la
spektantoj
perdis la intereson kaj ofte fariĝis “nekompreneblaj al si mem” repensante al
la
antaŭaj
tempoj, kiam ili premiĝintis antaŭ la kaĝo: “ĝi povus havi kaŭzojn iom pli
profundajn,
sed kiu
ŝatus eltrovi ilin” (E 168), alivorte, la malinteresiton ankaŭ ne interesas
eltrovi la
kialojn
de sia malintereso.
Unue la
malsatartisto interpretas la fakton, ke la spektantoj forestas, kiel pozitivan
evoluon: la
publiko
ne plu povas direkti postulojn al li, li havas do la longe sopiratan eblecon
vivi sole por
sia
arto kaj perfektigi ĝin: “[...] li eĉ asertis, ke li, se oni lasas lin fari,
kaj tion oni promesis al li
senhezite,
envere nur nun kaj prave mirigos la mondon” (E 169). Nur pli poste li
konsciiĝas,
ke en
sia kompleta izoliteco li unuflanke ja havas la idealajn kondiĉojn por ekzerci
sian arton,
sed ke aliflanke
“la mondo”, kiu tion aprezu, ne plu ekzistas: al li - kiu interne ankoraŭ
restas
dependa
de publiko - foriĝas la “ekzistorajto” (E 169). Dum certa tempo li provas
konsoli sin
per
‘memtrompoj’ (sl.), kiuj tamen ne longe rezistas al la realeco, aŭ per esperoj
pri “novaj,
venontaj,
pli favoraj tempoj”, kiujn vekis al li la infanoj - anoj de eble pli ideala
venonta
spektantogeneracio.
Antaŭe la rakontisto jam konstatis, ke la perspektivo al pli bona
estonteco
ne povas esti “konsolo [...] por la vivantoj” (E 168). La artisto venas en
situacion,
kiun
oni povas nomi absurda; la sola rimedo por protesti kontraŭ la verdikto de la
publiko pri
lia
arto, estas la praktikado de tiu ĉi arto; tamen: “Li povis malsati tiel bone,
kiel li povis, kaj li
faris
tion, sed nenio plu povis savi lin, oni preteriris lin. Provu klarigi al iu la
malsatarton!” (E
170)
Per la
malatento la artisto, kiu rilatigas sian arton al publiko, estas kondamnita al
morto, en
figura
kaj en konkreta senco. Tio, kion li kreas, fariĝas senvalora, ĉar neniu plu
rekonas,
“kiom
granda estas la atingo”, eĉ la artisto mem perdas siajn valorskalojn (E 170).
Lia korpo
perdas
pli kaj pli da substanco, ĝis kiam li en la pajlo, kiu kovras la kaĝoplankon,
fariĝas
nevidebla.
Per sia
‘pardonpeto’ - “Mi volis ĉiam, ke vi admiru mian malsatadon [...]. Sed vi ne
admiru
ĝin [...]” (E 171) - al kiu sekvas la ‘konfeso’, ke li neniam trovis la ĝustan
nutraĵon, la
mortanto
ŝajnas postfakte malpravigi sin mem, koncedi, ke li trompis sian publikon,
kvankam
ne
tiel, kiel oni antaŭe imputis al li. Sed al tiu interpreto kontraŭas la frazo:
“Tio estis liaj lastaj
vortoj,
sed eĉ en liaj estingiĝintaj okuloj estis la firma, kvankam ne plu fiera
konvinko, ke li
malsatas
plu.” (E 171). Laŭ tio li rezignas pri la admiro de la aliaj, sed ne pri la
malsatado
mem.
Peter Beicken interpretis tion en la senco, ke la pozicio de la malsatartisto
estas “ne
senambigue
konfirmita, sed ĉe la fino en sia konfeso reprenita kaj poste per la pantero
relativigita”.23 Beicken klarigas:
La koncedo ne celas koncedi trompintencon,
[...] sed internan neceson, nome la aspiron al
la
netrovebla nutraĵo; ĉe tio la espero je plenumo resp. je la interna perfektiĝo,
fari tiun aspiron
bazo de
la tuta ekzisto kaj povi ĝin interpreti kiel artistan majstrecon, ne rezultigas
konvinkan
pravigon de la artpretendo. Tiu konsciiĝo estas neebla por la malsatartisto,
pro
tio li
ankaŭ ne estas trompisto en la tradicia senco. Li mortas, rezignas, sed kun
konvinko.24
Oni
povus interpreti la konfeson ankaŭ jene: malantaŭ ĝi kaŝiĝas malfrua konsciiĝo
de la
malsatartisto.
Tiu ĉi, en la soleco de sia kaĝo, evoluis, komprenis, ke li havis malĝustan
pretendon
al la socio kaj per tio infektis sian arton. Nun li ne plu provas klarigi al la
aliaj la
malsatarton;
li kvazaŭ adiaŭas la plublikon, kiu aparte de tio ne komprenas lin, li
sendependiĝas
de ĝi. Li rezignas la agnoskon de aliuloj, sufiĉas al si mem, estas mem la sola
kritikanto
de sia arto. Ke la spektantoj post lia morto admiras la panteron, laŭ tio ne
atestas
kontraŭ
la artisto, sed estus plia pruvo por tio, ke lia artkompreno kaj la publiko ne
estas
kunigeblaj.
Lia emancipiĝo de la publiko estas triumfo tamen tragika: la artisto akceptas
sian
apartecon
kaj atingas totalan aŭtonomion; li vivas, sen konsideri aliajn interesojn, en
la sola
maniero,
en kiu li kapablas vivi, tute dediĉita al sia “arto”. Sed tia ekzistado
realigeblas, por
refoje
prezenti la komence cititan taglibran noton, nur “malantaŭ la vivo”, nur en la
momento
de la
morto.
La teksto
iel invitas al moralizanta interpreto; oni sentas sin elvokita preni partion
por la
malsatartisto
aŭ por la publiko kaj pruvi, ke aŭ la artisto maljuste agas kontraŭ la publiko
aŭ ke
li
suferas maljuston de la publiko. Ekzemple oni povas konkludi, ke la artisto
reprezentas la
artistecon
ĝenerale kaj ke la teksto montras per lia sorto, kiom “senespere” izolita estas
la
artisto
“en mondo jam fremdiĝinta, eksteriĝinta, socia”.25 Aŭ aliflanke eblas
pruvi la “orgojlon”
kaj
missintenon de la artisto vidalvide la publikon: “La malsatartisto distingeblas
[...] disde ĉiuj
kunhomoj
per tio, ke li ne povas trovi, kion trovas ĉiu alia, nome la nutraĵon, kiu
gustas al li.
Sed li
faras el la minuso pluson kaj volas pro tio, kion li ne kapablas, ricevi
admiron kaj
agnoskon
de la homaro.”26 Demandendas, ĉu
Kafko per sia teksto vere invitas al tia morala
juĝo;
la rilato inter artisto kaj publiko estas karakterizita per kompleta
senrilateco kaj
nekompreno.
La anoj de ambaŭ “partioj” estas determinitaj en sia percept- kaj vivmaniero.
La
spektantoj
dependas de la vitala instinkto, la ŝajne libervola malsatado estas io por ili
fremda,
kion
ili provas klarigi per ŝarlataneco aŭ kion ili kapablas elteni mallongan tempon
kiel
kuriozaĵon,
ĝis kiam ili indiferentiĝas al la malkutimaĵo per kutimiĝo, kaj la naŭzo
superas
ilin.
La fanatika fastado de la artisto devas ŝajni al ili kiel malamika al la vivo,
ĝi pridubas ilian
propran
ekzistmanieron, dum estaĵo kia la fortega kaj sanega pantero, pri kiu tekstas:
“Al li
mankis
nenio” (E 171), ŝajnas konfirmi ilin. La malsatartisto aliflanke devas rezigni
pri la
nutraĵo;
la manĝado “jam sole en la imago” kaŭzas al li “vomemon” (E 166). Dum longa
tempo
li ne povas kompreni, ke lia asketado devas ŝajni senutila al la aliaj kaj ke
ili ne povas
esti
pretaj admiri lin pro tia ago.
Ke tiu
cirkartisto reprezentu la “artistecon entute”27, tion la teksto
neniel atestas. Nenie eblas
rilatigi
la prezentatan materialon al tendencoj en la literatura mondo dum la estiĝa
tempo de
tiu ĉi
rakonto. Tamen, en sia propra maniero de “kaŝanta fremdigo”28, Kafko enfluigis
ion
membiografian
en la tekston. Se entute, tiam la malsatartisto “enkorpigas” la verkiston
Franco
Kafko, kiu kredas sin alveninta al la fino de sia vivo kaj rerigardas al sia
artista
ekzistado.
La konkludo de tiu rerigardo ŝajnas esti negativa. Li ne nur provis artigi ion
por li
vivbezonan
kaj per tio vivis ŝajnekzistadon, samtempe en alia senco li ne vivis: li estis
sin
elkludinta
el la komunumo de la aliaj. Tiaj kritikaj memreflektadoj kondukantaj en
rezignadon
kaj pesimismon troviĝas ankaŭ en taglibraj noticoj kaj leteroj el la somero
1922.
En Malsatartisto
Kafko esprimis en literatura formo la lin premantajn dubojn, kiujn li detale
prezentis
la 5-an de julio 1922 en letero al Max Brod:29
La verkado konservas min, sed ĉu ne pli
ĝustas diri, ke ĝi konservas tiun ĉi manieron vivi.
Per tio
mi kompreneble ne celas, ke mia vivo estas pli bona, kiam mi ne verkas. Inverse
ĝi
estas
tiam multe pli malbona kaj tute neeltenebla kaj nepre finiĝos en frenezo. Sed
tio
tamen
nur sub la kondiĉo ke mi, kiel fakte statas, estas verkisto, eĉ kiam mi ne
verkas,
kaj ne
verkanta verkisto estas vere absurdaĵo provokanta la frenezon. Sed kiel statas
pri
la
verkisteco mem? La verkado estas dolĉa mirinda rekompenco, sed por kio? En la
nokto
estis
al mi klara kun la klareco de infana perobjekta instruado, ke ĝi estas la
rekompenco por
diabloservo.
[...] Eble ekzistas ankaŭ alia verkado, mi konas nur tiun ĉi, nokte, kiam la
angoro
ne lasas min dormi, mi konas nur tiun ĉi. Kaj la diableco en tio ŝajnas al mi
tre
klara.
Estas la vanteco kaj la ĝuemo, kiu ĉiam daŭre flirtas ĉirkaŭ la propra aŭ
fremda
figuro
- la movo tiam multiĝas, fariĝas sunsistemo da vanteco - kaj ĝuas ĝin. Kion la
naiva
homo
kelkfoje deziras: “mi ŝatus morti kaj vidi, kiel oni priploras min”, tion tia
verkisto
realigas
konstante, li mortas (aŭ li ne vivas) kaj priploras sin konstante. De tio venas
lia
terura
mortangoro [...]. (BKB 377-379)
Malsatartisto aperis unuafoje
1922 en la oktobra kajero de la revuo Die neue Rundschau;
1924
Kafko kunmetis por la Berlina eldonejo “Die Schmiede”30 volumon kun
rakontoj, en kiun
li
enprenis Malsatartisto, Unua ĉagreno, Virineto, Jozefina la kantistino.
La presado de la libro
prokrastiĝis;
kiam la aŭtoro en majo 1922 ricevis la presfoliojn por korektado, li kuŝis jam
- pro
sia
malsaniĝo preskaŭ nekapabla paroli kaj preni nutraĵon - en la sanatorio Kirling31, en kiu li
mortis
la 3-an de junio. Lia amiko Roberto Klopstock raportis pri la lasta
okupiĝo de Kafko pri
la
volumo Malsatartisto:
La korpa stato de Kafko en tiu tempo kaj la
tuta situacio, ke li mem en la propra senco de la
vorto
malsatmortis, estis vere fantomeca. Kiam li finis la korektadon, kio certe
estis por li
monstra,
ne nur anima fortostreĉado, sed speco de tremiga spirita rerenkontiĝo, longaj
larmoj
deruliĝis. Estis la unua fojo, ke mi ĉeestis esprimiĝon de tia emocio en Kafko.
(Br
520s.)
Notoj:
1.
Thomas Mann: Buddenbrooks. Verfall einer Familie. Frankfurt a.M. 1967, S. 13
[Tomaso Mano:
Budenbrokoj.
Dekadenco de familio. Frankfurto ĉe Majno. 1967, p. 13].
2.
sl. p. 25.
3.
sl. p. 26.
4.
enkludas = enkluzivigas. (vl)
5.
sl. p. 23.
6.
Max Brod opiniis, ke la gepatroj de Kafko dokumentis sian nekomprenon
por la filo
ĝuste
per la rifuzo de lia vegetarismo; en letero el la 22-a de novembro 1912 al Felice
Bauer
li
skribas: "Post plurjara provado Franco fine trovis la solan por li
digesteblan nutraĵon, la
vegetaran.
Dum jaroj li suferis je stomakmalsanoj, nun li estas tiom sana kaj freŝa kiel
neniam,
de kiam mi konas lin. Sed kompreneble, jen venas la gepatroj kun sia banala
amo kaj
volas lin redevigi al viando kaj en la malsanon. (F 115).
7.
Alois Gütling. (vl)
8.
[Laborista Akcident-Asekuro] (vl)
9.
Alois Gütling: Erinnerungen al Franz Kafka [Memoraĵoj pri Franco Kafko],
en: Prager Nachrichten
(1.
Oktober 1950),
p. 3-5.
10.
en la originalo: krankhafte Triebunterdrückung. (vl)
11.
en la originalo: Kashrut. (vl)
12.
Ernst Pawel: Das Leben Franz Kafkas. [La vivo de Franco Kafko].
München [Munkeno] 1986, p. 237.
13.
de la 25-a de junio 1920 (M 79).
14.
[vitala elano]. (vl)
15. En letero de la 29-a de majo 1920 Kafko
rakontas al Milena Jesenská jenan anekdoton: "Antaŭ kelkaj
jaroj
mi ofte estis sur la Moldau [Vultavo (vl)] per 'animdronulo' (manas) [ĉeĥe:
boateto. (vl)], mi remis supren kaj poste
reveturis
laŭ la fluo, tute sternite, tra sub la pontoj. Pro mia malgraseco tio eble
aspektus tre komike, vidate
de la
ponto. Tiu oficisto, kiu foje de la ponto vidis min tia, resumis sian impreson
[...] jene: Tio aspektis,
kvazaŭ
antaŭ la Lasta Juĝo. Estis kvazaŭ en tiu momento, en kiu la ĉerkokovriloj jam
estis levitaj, sed la
mortintoj
ankoraŭ kuŝis senmove" (M 21).
16.
Franz Werfel.
17.
20-a de majo 1920 (M 24).
18.
["Vorgestern H.-K."], en kio H.-K. en la germana eble
por Hungerkünstler, t.e. malsatartisto. (vl)
19.
Komp. pri tio la paragrafon "Zur Datierung" ["Pri la
datado"] en: KKAS, App-Bd., p. 61 øis 72.
20.
La tekstero en rektaj krampoj estas forstrekita en la manuskripto.
21.
en la originalo M. Müller skribas erare: La malsatartisto.
(vl)
22.
M. Müller citas malĝuste "En la lastaj jaroj [...]". (vl)
23.
Beicken, p. 323.
24.
sl.
25.
v. Wiese, p. 337.
26.
Walter H. Sokel: Franz Kafka. Tragik und Ironie. Zur Struktur seiner Kunst.
Frankfurt a.M. [Franco Kafko.
Tragiko
kaj ironio. Pri la strukturo de lia arto. Frankfurto ĉe Majno], 1975, p. 569.
27.
Benno von Wiese: Der Künstler und die moderne Gesellschaft. In: Akzente 5
(1958) H. 2, S. 112-123;
hier
S. 114.
28.
Schillemeit, S. 389.
29.
Max Brod. (vl)
30.
["La Forĝejo"]. (vl)
31.
Kierling. (vl)
Literaturindikoj:
Ein
Hungerkünstler. In: Die neue Rundschau. Oktober 1922. S. 983-992.
Ein
Hungerkünstler. In: Prager Presse. Jg. 2. Nr. 279 (Morgen-Ausg.). 11. Oktober
1922, S.
4-6.
Ein
Hungerkünstler. In: F.K.: Ein Hungerkünstler. Vier Geschichten. Berlin. Die Schmiede,
1924.
S. 31-51.
Beicken,
Peter U.: Franz kafka. Eine Kritische Einführung in die Forschung. Frankfurt
a.M.
1974.
[Zu “Ein Hungerkünstler”, S. 319-324.]
Dietz,
Ludwig: Kafkas letzte Publikation. Probleme des Sammelbandes “Ein
Hungerkünstler”.
In:
Philobilon 18 (1974) S. 119-128.
Edel,
Edmund: Zum Problem des Künstlers bei Kafka. In: Der Deutschunterricht 15
(1963) H.
3.
S. 9-31.
Fingerhut,
Karl-Heinz: Die Funktion der Tierfiguren im Werke Franz Kafkas. Bonn 1966.
Henel,
Ingeborg: Ein Hungerkünstler. In: Deutsche Vierteljahrsschrift für
Literaturwissenschaft
und
Geistesgeschichte 38 (1964) S. 230-247.
Pasley,
J.M.S.: Asceticism and Cannibalism: Notes on an Unpublished Kafka Text. In:
Oxford
German
Studies 1 (1966) p. 102-133.
Pott,
Hans-Georg: Allegorie und Sprachverlust. Zu Kafkas “Hungerkünstler”-Zyklus und
der
Idee
einer “Kleinen Literatur”. In: Euphorion 73 (1979) H. 4. S. 435-450.
Schillemeit,
Jost. In: KHB II. S. 378-402.
Sheppard,
Richard W.: Kafka’s “Ein Hungerkünstler”. In: German Quarterly 46 (1973) p.
219-233.
Spann,
Meno: Franz Kafkas Leopard. In: The Germanic Review 34 (1959) S. 85-104.
Waidson,
H.M.: The Starvation-Artist and the Leopard. In: The Germanic Review 35 (1960)
p.
262-269.
Wiese,
Benno von: Franz Kafka. “Ein Hungerkünstler”. In: B.v.W.: Die deutsche Novelle
von
Goethe
bis Kafka. Düsseldorf 1956. S. 325-342.
-
Der Künstler und die moderne Gesellschaft. In: Akzente 5 (1958) H. 2. S.
112-123.
germanlingvaj: Franz Kafka: Sämtliche Erzählungen. Hrsg.
von Paul Raabe. Frankfurt a.M.:
S. Fischer, 1970. [citita kiel E).
Franz Kafka: Schriften. Tagebücher. Briefe. Krit. Ausg. Hrsg. von
Jürgen Born, Gerhard Neumann,
Malcolm Pasley und Jost Schillemeit. Frankfurt a.M.: S. Fischer,
1982 ff.
- Das Schloß. Roman. Hrsg. von Malcolm Pasley. Text-Bd. 1982 [citita
kiel KKAS]. App.-Bd.
1982 [citita kiel KKAS, App.-Bd.].
- Der Verschollene. Roman. hrsg. von Jost Schillemeit. Text-Bd.
1983 [citita kiel KKAV]. App.-Bd. 1983
[citita kiel KKAV, App.-Bd.].
- Der Prozeß. Roman. Hrsg. von Malcolm Pasley. Text-Bd. 1990 [citita
kiel KKAP]. App.-Bd.
1990 [citita kiel KKAP, App-Bd.].
- Tagebücher. Hrsg. von Hans Gerd Koch, Michael Müller und Malcolm
Pasley. Text-Bd. 1990
[citita kiel KKAT]. App.-Bd. 1990 [citita
kiel KKAT, App.-Bd.].
- Nachgelassene Schriften und Fragmente I. Hrsg. von Malcolm
Pasley. Text-Bd. 1993
[citita kiel KKAN I]. App.-Bd. 1993 [citita
kiel KKAN I, App.-Bd.].
-Nachgelassene Schriften und Fragmente II. Hrsg. von Jost
Schillemeit. Text-Bd. 1992 [citita kiel KKAN II].
App.-Bd. 1992 [citita kiel KKAN II].
Aliaj eldonoj:
- Briefe an Felice [Bauer] und andere Korrespondenz aus der
Verlobungszeit. Hrsg. von Erich Heller
und Jürgen Born. Mit einer Einl. von Erich Heller. Frankfurt a.M.:
S. Fischer, 1967 [citita kiel F].
- Briefe an Milena [Jesenská]. Erw. und neu geordnete Ausgabe.
Hrsg. von Jürgen Born
und Michael Müller. Frankfurt a.M.: S. Fischer, 1982 [citita
kiel M].
- Hochzeitsvorbereitungen auf dem Lande und andere Prosa aus dem
Nachlaß. Hrsg. von Max Brod.
Frankfurt a.M. 1953 [citita kiel H].
- Max Brod / Franz Kafka: Eine Freundschaft. Hrsg. von Malcolm
Pasley. Bd. 1: Reiseaufzeichnungen.
Hrsg. unter Mitarb. von Hannelore Rodlauer von M.P. Frankfurt
a.M.: S. Fischer, 1987. Bd. 2:
Briefwechsel. hrsg. von M.P. Frankfurt a.M.: S. Fischer, 1989 [Bd.
2 citita kiel BKB].
- Kafka-Handbuch in zwei Bänden. Unter Mitarb. zahlreicher
Fachwissenschaftler hrsg. von Hartmut
Binder. Bd. 1: Leben und Persönlichkeit. Bd. 2: Das Werk und seine
Wirkung. Stuttgart 1979
[Bd. 2 citita kiel KHB II]
en
Esperanto:
Franco
KAFKO: Malsatartisto La fontindiko al
la germanlingva fonto, ekz-e (E 165), havas elektronikan ligon al
la koncerna tekstero de Esperanta traduko.
kopirajto
pri la traduko ĉe Vilhelmo Lutermano © 1999 / copyright 1999
Notoj de la tradukinto: