Hans' Magno Encensbergo (Hans Magnus Enzensberger)

 

La prokrasto


Dum la fame konata erupcio de Helgafelo, vulkano
sur insulo Hejmejo, rekte transsendita de dekduo
da tusantaj televidaj teamoj, mi vidis, sub sulfurpluvo,
viron ne plu junan kun ŝelkoj, kiu, levante la ŝultrojn
kaj senrigarde la ŝtormon, varmegon,
filmistojn, cindron, spektantojn (inter kiuj ankaŭ mi
antaŭ blueta ekrano sur mia tapiŝo),
kun ĝardenhoso, maldika sed klare videbla,
kontraŭagis la lafon, ĝis fine najbaroj, soldatoj,
lernejaj infanoj, ja eĉ fajrobrigadanoj kun hosegoj,
pli kaj pli da hosegoj, kontraŭ la varmega, nehaltigeble
antaŭeniĝanta lafo turme amasigis muron el malseke rigidigita, malvarma lafo pli kaj
pli alten, kaj tiele,
kvankam cindrogrize kaj ne por ĉiam, tamen provizore,
prokrastis la pereon de la okcidento, tiumaniere,
ke, se ili ne estas mortintaj, sur Hejmejo,
insulo proksime de Islando, eĉ nuntempe tiuj homoj
matene vekiĝas en siaj buntaj lignaj dometoj
kaj posttagmeze, neatentataj de filmiloj, akvumas
la salaton en siaj ĝardenoj, lafosterkatan kaj kapegan,
nur provizore, kompreneble, sed senpanike.


reen al Encensbergo 
hejmpaĝen


La 33-jarulino

Ŝi estis ĉion imaginta tute alie.
Ĉiam tiuj korodintaj folksvagenoj.
Iam ŝi estus preskaŭ edziniĝinta al bakisto.
Unue ŝi legis Heson, poste Handkon.
Nun ŝi ofte solvas krucenigmojn enlite.
Rilate al viroj ŝi malsubiĝemas.
Longjare ŝi estis trockistino, sed siaspece.
Neniam ŝi tenis enmane panmarkon.
Kiam ŝi pensas pri Kamboĝo, ŝi sentas vomemon.
Ŝia lasta amiko, la profesoro, ĉiufoje volis esti pugvergata.
Verdecaj batikaj roboj, al ŝi tro ampleksaj.
Folilaŭsoj sur ĉambra tilio1.
Propradire ŝi volis pentri, aŭ elmigri.
Ŝia disertacio, klasbataloj en Ulmo, 1500
ĝis 1512, kaj iliaj spuroj en la popola kanto:
stipendioj, komencoj kaj kofropleno da noticoj.
Foje al ŝi ŝia avino sendas monon.
Timidaj dancetoj en la banĉambro, grimacetoj,
plenhore kukumlakto antaŭ spegulo.
Ŝi diras: Mi certe ne malsatmortos.
Kiam ŝi ploras, ŝi aspektas deknaŭjara.
____________________________________________________

1) ĉambra tilio: en kelkaj landoj, popola esprimo por sparmanio


reen al Encensbergo

hejmpaĝen

 


Malaperi


por Nelli Sachs

Ne la tero forglutis ilin. Ĉu la aero?
Kiel la sablo ili estas multaj, tamen ne sablo
ili fariĝis, sed nenio. Are
forgesitaj. Amase kaj manenmane,

kiel la minutoj. Pli ol ni,
sed sen memoro. Ne registritaj,
ne delegeblaj en la polvo, sed malaperintaj
iliaj nomoj, kuleroj kaj plandoj.

Ili ne pentigas nin. Neniu sukcesas
ilin rememori: Ĉu ili estas naskitaj,
fuĝintaj, mortintaj? Ilia foresto
ne ĝenis1. Senbreĉa
estas la mondo, sed kunigata
de tio, kio en ĝi ne hejmas,
de la malaperintoj. Ili estas ĉie.

Sen la forestantoj nenio estus tie.
Sen la ĝu-ĝemoj nenio estus firma.
Sen la forgesitoj nenio certa.

La malaperintoj estas justaj.
Tiele perdiĝas2 ankaŭ ni.



Notoj
1) germ. "vermit" estas dusenca:
 a) en milito, avizita foresto de soldato (ĉu vojerarinta, ĉu kaptita, ĉu morta);
 b) sento de manko pro la foresto de iu aŭ io.
2) analoge al "verhallen" (perdiĝi pp sono), li kreas "verschallen", kio signifas precize la samon, sed krome ĝi estas prezenco de la
nur participe uzata "verschollen", t.e. alistila varianto de: malaperinta.


reen al Encensbergo

hejmpaĝen

 


Memoro


Do koncerne la sepdekaj jaroj,
mi povas paroli koncize.
La informejo telefona estis ĉiam okupita.
La mirakla panpliigo
limiĝis je Duseldorfo kaj ĉirkaŭo.
La terura novaĵo trakuris teletajpilon1,
koniĝis kaj arĥiviĝis.

Senreziste, entute,
ili forglutis sin mem,
la sepdekaj jaroj,
sen garantio por posteuloj,
turkoj kaj senlaboruloj.
Ke iu memoru ilin indulge2,
estus tro postulite.



Notoj
1) ,,lief ber den Ticker" havas en la germana plurajn aludajn aŭ pli ĝuste asociadajn flankojn:
- al eksplodigilo,
- al vekilo,
- al la dirmaniero: ,,bei dem tickt es nicht richtig" (mense debila)
2) aludo al verso el la fama poemo de Berto Breĥto ,,Al la postnaskotaj": ,,Memoru nin indulge".


reen al Encensbergo

hejmpaĝen

 


Neĝustan forstreki


Kio vian voĉon tiom platigas
tiom maldikigas kaj ladigas
estas la angoro
diri ion malĝustan

aŭ ĉiam la samon
aŭ diri kion diras ĉiuj
aŭ ion malgravan
aŭ sendefendan
a ion kio povus esti miskomprenata
aŭ plaĉi al la malkonvenaj
aŭ ion stultan
aŭ ion jam aŭditan
ion malnovan

Ĉu vin ne fine tedas
pro pura angoro
pro pura angoro pro angoro
diri ion malĝustan

ĉiam diri la malĝuston?


reen al Encensbergo

hejmpaĝen


Nome


La kato nomiĝas Kiko
La Strignebulo en la Granda Ursino nomiĝas M97
La prokuristo nomiĝas Bokelmano
La dio nomiĝas Viŝno
La seĝo nomiĝas seĝo

Kiam ĝi aŭdas la vorton Kiko
la kato turnas la kapon
Por la Strignebulo en la Granda Ursino
nomo signifas nenion
Ĉiam kiam li celas Bokelmanon
Bokelmano diras Mi
La seĝo staras ligne
kaj Viŝno mutas.


reen al Encensbergo

hejmpaĝen



Ombroregno


I
Tie mi vidas ankoraŭ lokon,
liberan lokon,
tie en la ombro.

II
Tiu ombro
ne estas vendebla.

III
Ankaŭ la maro
eble ĵetas ombron,
ankaŭ la tempo.

IV
La militoj de la ombroj
estas ludoj:
neniu ombro
faras ombron al alia.

V
Kiu loĝas en ombro,
estas malfacile mortigebla.

VI
Por momento
mi paŝas el mia ombro,
por momento.

VII
Kiu volas vidi la lumon
kia ĝi estas
devas retrocedi
en la ombron.

VIII
Ombro
pli hela ol tiu suno:
friska ombro de la libero.

IX
Tute en ombro
malaperas mia ombro.

X
En la ombro plue
estas ankoraŭ loko.


reen al Encensbergo

hejmpaĝen


Perdanonco1


La harojn perdi, la nervojn,
komprenu, la valoran tempon,
ĉe perdita posteno2 altecon
perdi, brilon, mi bedaŭras,
ne gravas, laŭ poentoj,
ne interompu min, sangon
perdi, patron kaj patrinon,
la en Hajdelbergo perditan koron3,
sen palpebrumi4,
ankoraŭfoje perdi, la ĉarmon
de la novo, ni forgesu tion,
la civitanajn rajtojn, ha,
la kapon, nu, pro dio, la kapon,
se estas nepre necese,
la perditan paradizon, nu bone,
la laboron5, la Perditan Filon,
la vizaĝon, eĉ tion, perdi
mueldenton, du mondmilitojn,
tri kilogramojn da superpezo
perdi, ĉiam nur perdi, ankaŭ
la delonge perditajn iluziojn,
nu kaj kio do, neniu vorto
pri la perdita ampeno6,
aĥ tute ne7, la okullumon8,
el la okuloj, la senkulpecon
perdi, domaĝe, la domŝlosilon,
domaĝe, sin, pensperdite9:
perdi en la amaso10,
ne interrompu,
la saĝon, la lastan groŝon,
estu kiel ajn, mi finos tuj,
la memregon11, lupolon kaj malton12, perdi ĉion per unu fojo,
ve, eĉ la fadenon,
la konduklicencon, kaj la emon13.



Notoj

1. Jen ekzemplo de teksto envere ne tradukebla, ĉar ĝi vivas esence de germanismoj - parolturnoj - kun ties kromsignifoj - ne reprodukteblaj en   aliaj lingvoj kaj ankaŭ ne en la nia. Mi tamen redonas ĝin pli aŭ malpli laŭvorte, klarigante la koncernajn esprimojn piednote.
2. ,,ĉe perdita posteno" (auf verlorenem Posten) signifas respondeci pri io, kio jam estas kondamnita al fiasko.

3. Aludas faman kanton (studentdevenan):
 ,,La koron perdis mi en Hajdelbergo"
 (Ich hab' mein Herz in Heidelberg verloren)
4. germ. esprimo por ,senhezite', ,senskrupule'
5. en la orig.: la laborlokon
6. germ. dirmaniero, signifas: la peno montriĝis (-os) vana
7. germ. dirmaniero, laŭvorte: sed de kie?
8. germ. esprimo, signifas: vidpovon
9. germ. espr., signifas: enpensiĝinte
10. signifas: homamaso
11. germ. dusenca esprimo, signifas ankaŭ: ampol-ingon
12. germ. diro: ,,(ĉe li, ĉe tio) estas perditaj lupolo kaj malto" (la Germanoj estas bierfaristoj –  la du plantoj necesas por fari bonan bieron) signifanta: (li, tio) estas senespera
kazo, la peno montriĝis vana
13. germ "Lust" signifas samtempe emon, plezuron kaj volupton.


reen al Encensbergo

hejmpaĝen


Mortkanto pri la pomo


Tie ĉi kuŝis la pomo
Tie ĉi staris la tablo
Tio estis la domo
Tio estis la urbo
Tie ĉi ripozas la lando.

Tiu pomo tie
estas la tero
bela stelaĵo
sur kiu estis pomoj
kaj manĝantoj de pomoj.


reen al Encensbergo

hejmpaĝen


Prelego pri poetiko


Kiam merkrede venas tiu tumulto,
la tinta lado krakas en fetoro,
la kuvoj tondras kontraŭ la kotkaldrono,
rap! tio manĝaĉas kaj muelas ĉion kio defalas

polvo! Tiu sento, kiam ili ree
venis! Tiu envio! Tiu dankemo!
Tiu malpleno! Ĝojo kaj plaĉego!

Tiam mi rigardas mian tablon, mian manon:
ne plu cindro, ne plu terpomŝeloj.

Pli bona mondo, por dek minutoj.
Tiom pretenda ŝatus esti ankaŭ mi, tiom utila,
tiom senrespekte helpa kiom la rubforigo.


reen al Encensbergo

hejmpaĝen


Reedukado


Simple bonegaj
ĉiuj ĉi grandaj planoj:
la Ora Epoko
la Dia Regno Surtera
la formorto de la ŝtato.
Nepre evidentaj.

Se ne nur estus la uloj!
Ĉiam kaj ĉie ĝenas la uloj.
Ĉion ili ĥaosigas.

Kiam temas pri la liberigo de la homaro
ili kuras al frizisto.
Anstataŭ entuziasme posttroti l'avangardon
ili diras: nun konvenus glaso da biero.
Anstataŭ por la justa afero
ili luktas kun varikoj kaj morbilo.
En la decida momento
ili serĉas leterkeston aŭ liton.
Mallonge antaŭ ol ekos la jarmilo
ili kuiras vindotukojn.

Pro la uloj ĝuste ĉio fiaskas.
Kun tiaj oni ne povas konstrui ŝtaton1.
Sako da puloj estas nenio, kompare.

Etburĝa ŝancelado!
Konsum-idiotoj!
Postrestaĵoj de la pasinto!

Oni do ne povas ilin ĉiujn mortigi!
Oni do ne povas ilin la tutan tagon alparoladi!

Ja se ne estus la uloj
tiam la afero jam status alie.

Ja se ne estus la uloj
tiam fariĝus fulme.
Ja se ne estus la uloj
ja tiam!
(Tiam ankaŭ mi ne plu volus ĉi tie ĝeni2.)



Notoj
1) la responda germ. esprimo signifas krome: ili valoras nenion.
2) germ. esprimo por ,adiaŭi'


reen al Encensbergo

hejmpaĝen


Roberto La Fluganta

Eskapismo, tion al mi vi krias,
riproĉe.
Kio do alia, mi respondas,
ĉe tiu porka vetero! -,
disfaldas la pluvombrelon
kaj leviĝas aeren.
Vidate de vi,
mi fariĝas pli kaj pli malgranda
ĝis kiam mi estas malaperinta.
Mi postlasas nenion alian
ol legendon,
kun kiu vi enviaĉuloj
kiam ekstere ŝtormas,
traktas viajn infanojn,
por ke ili de vi ne forflugu.


reen al Encensbergo

hejmpaĝen

 



Notoj
Tiu poemo aludas pecon el la en Germanlingvio fame konata infanlibro de Henriko Hofmano: HIRTHARA PETRO (1845) - antaŭulo de niaj bildstrioj. Ĝi aperis ankaŭ Esperante en traduko de Rudolf Fischer (v. sube).
,,La rakonto pri la fluganta Roberto" konsistas el tri bildoj tekste komentitaj. Jen la teksto:

La rakonto pri la fluganta Roberto

Kiam fortas ŝtorm' kaj vento,
kiam falas pluvtorento,
tiam knabo kaj knabino
restu hejme sen obstino.
Sed Roberto pensis: ,,Ne!
Ĝuste ŝtorm' amuzas tre."
Plaŭde li sur kamp' promenas
kaj ombrelon ŝirme tenas.

Hu! La ŝtormo nun kulminas.
Teren sin la arbo klinas;
kaj la vento kiel velon
vidu! streĉas la ombrelon.
Jam Roberto for de l' tero
flugas supre en l'aero.
Nubojn tuŝas jam l' ombrelo,
kaj forflugas la ĉapelo.

Jen Roberto kontinue
flugas per l' ombrelo plue.
Jam puŝiĝas la ĉapelo
antaŭ li al la ĉielo.
Kien lin la vento blovis,
nu, neniu diri povis.

(citaĵo el:
Hoffmann, Heinrich: Hirthara Petro.  El la Germana lingvo de Rudolf Fischer. Neustadt an der
Weinstrae: D. Meininger, 1988, 48 p, 21 cm, bindita, ISBN: 3-87524-077-4;  il. kolora; kun la germana teksto librofine)


reen al Encensbergo

hejmpaĝen


Soleca domo

por Gnter Eich

Kiam mi vekiĝas
mutas la domo.
Nur la birdoj bruas.
Mi vidas tra la fenestro
neniun. Ĉi tie

neniu strato preterkondukas.
Ne estas drato ĉiele
nek drato entere.
Trankvile kuŝas ĉio vivanta
sub la hakilo.

Mi surfajrigas la akvon.
Mi tranĉas mian panon.
Maltrankvile mi premas
la ruĝan butonon
de la malgranda radio.

,,Kariba krizo... lavas pli blanka
pli blanka pli blanka...
batalpreta... ŝtupo tri...
That's the way I love you...
Minejaj valoroj ege refortiĝintaj..."

Mi ne prenas la hakilon.
Mi ne disbatas la aparaton.
La voĉo de la teruro
min trankviligas, ĝi diras:
Ni estas ankoraŭ vivantaj.

La domo mutas.
Mi ne scias, kiel oni preparas kaptilojn
kaj faras hakilon el flintŝtono,
kiam la lasta klingo
estos rustiĝinta.


reen al Encensbergo

hejmpaĝen


Utopio


La tago supreniĝas fortoplene
trabatas nubojn per ungegoj.
La laktisto batas ritmon sonatan sur laktujo:
ĉieleniĝas la fianĉoj
rulŝtupare: senbride fortoplene
nigraj ĉapeloj kaj blankaj svingatas.
La abeloj strikas. Tra la nuboj
transkapiĝas la prokuristoj,
el la lukoj pepas papoj.
Kortuŝeco regas kaj sarkasmo
kaj jubilado. Velŝipoj estas el bilancoj faldataj.
La kanceliero rulglobete lotumas kun fripono
pri sekreta fonduso. La amoro
estas police permesata,
proklamatas amnestio
por dirantoj de vero.
La bakistoj donacas bulkojn
al la muzikantoj. La forĝistoj
najlas Ferajn Krucojn al
azenaj hufoj. Kiel ribelo
eksplodas la feliĉo, leone liberiĝas.
La uzuristoj, per pomfloroj
kaj rafanetoj alĵetataj,
ŝtoniĝas. Batitaj ĝisgraveliĝo,
ili ornamas akvoludojn kaj ĝardenojn.
Ĉie supreniĝas balonoj,
la plezura floto vaporas:
Eniru, vi laktistoj,
fianĉoj kaj friponoj!
Malligu! fortoplene
supreniĝas
la tago.


reen al Encensbergo

hejmpaĝen


Ventopreno


Kelkaj vortoj
malpezaj
kiel poplosemoj

soras
de l'vento turnate
sinkas

malfacile kapteblaj
atingas malproksimen
kiel poplosemoj

kelkaj vortoj
moligas la teron
eble pli malfrue

ili ĵetas ombron
mallarĝan ombron
eble ankaŭ ne.



(trad. 03.09.92)


Vespernovaĵoj


Masakro pro manpleno da rizo,
aŭdas mi, por ĉiu ĉiutage
manpleno da rizo: uragana pafado
sur maldikaj kabanoj, neklare
tion mi aŭdas, ĉe vespermanĝo.

Sur la glazuritaj tegoloj
mi aŭdas rizograjnojn danci,
manplenon, ĉe vespermanĝo,
rizograjnojn sur mia tegmento:
la unua marta pluvo, klare.


reen al Encensbergo

hejmpaĝen


Vestaĵoj


Jen ili kuŝas, senmove kaj katece
en la suno, posttagmeze,
viaj vestaĵoj, kaviĝintaj,
sensonĝe, kvazaŭ hazardo.
Ili odoras je vi, malforte,
preskaŭ similantaj vin.
Vian malpuraĵon ili transdonas,
viajn malbonajn kutimojn,
la spuron de viaj kubutoj.
Ili havas tempon, ne spiras,
postrestas1, malrigidas, plenas je butonoj,
ecoj kaj makuloj.
En mano de policano,
tajlorino, arĥeologo
ili fordonus siajn kunkudrojn,
siajn sensignifajn sekretojn.
Sed - kie vi estas, ĉu vi suferas,
kion vi ĉiam volis diri
kaj neniam estas dirinta,
ĉu vi revenos, ĉu tio,
kio okazis, okazis pro amo
aŭ pro neceso2 au forgesemo,
kaj kial ĉio ĉi tiel,
kiel ĝi estis okazanta,
estas okazinta,
kiam temis pri la nuda vivo,
ĉu vi estas morta, aŭ ĉu
vi nur lavas al vi la harojn,
tion ili ne diras.


Kopirajto pri la tradukoj 1999 ĉe la tradukinto / copyright 1999



Notoj
1) la germana vorto signifas samtempe: trorestas; restas; troas; pluas
2) plursignifa (Not): neceso; embaraso; malfeliĉo; bezono


reen al Encensbergo

hejmpaĝen


Kopirajto pri la tradukoj 1999 ĉe la tradukinto / copyright 1999



Notoj
1) la germana vorto signifas samtempe: trorestas; restas; troas; pluas
2) plursignifa (Not): neceso; embaraso; malfeliĉo; bezono


reen al Encensbergo

hejmpaĝen