Georgo Buĥno: Vojceko                                                hejmpaĝen

(Georg Büchner: Woyzeck)

fragmento

elgermanigata de Vilhelmo Lutermano

 

Personoj:

 

Franc' Vojceko

Maria

kapitano

doktoro

ĉeftamburisto

Andro

Greta

budisto

bazarkriisto

maljunulo kantanta kun gurdo

infano, kiu dancas

Judo

gastejestro

metiisto unua

metiisto dua

Karlo, idioto

Keta

pajaco

avino

policisto

kuracisto

juĝisto

soldatoj, studentoj, knaboj kaj knabinoj, infanoj, popolamaso k.a.

 

 

 

 

 

LIBERA KAMPARO. LA URBO MALPROKSIME.

 

Vojceko kaj Andro tranĉas bastonojn en arbustaro. Andro (fajfas)

 

Vojceko: Ja, Andro, tiu loko, malbenita ĝi estas. Ĉu vi vidas la helan strion tie tra la herbaro, kie laŭkreskas
la fungoj? Tie ruliĝas vespere la kapo, iu foje ĝin levis, li pensis, ke estas erinaco. Tri tagojn kaj tri noktojn,
kaj li kuŝis inter plankoj (1) (mallaŭte) Andro, tio estis la framasonoj; jen vere: la framasonoj!

 

(Silento)

 

Andro (kantas): Sidis du leporoj,       

Manĝis for la verdan, verdan herb' ...(2)

 

Vojceko: Silentu! Ĉu vi aŭdas, Andro, ĉu vi aŭdas? Io iras!

 

Andro: Manĝis for la verdan, verdan herb'                 

            ĝis nur restis radikoj.

 

Vojceko: Ĝi iras malantaŭ mi, sub mi, (piedbatas sur la tero) kava, ĉu vi aŭdas? Ĉio kava tie sube. La framasonoj!

 

 

Andro: Mi timas.

 

Vojceko: Estas tiom stranga silento. Oni emus reteni la spiron. Andro!

 

Andro: Kio?

 

Vojceko: Diru ion! (Gapas ien) Andro! Rigardu, kiom hele! Super la urbo ĉio estas ardo! Fajro kuras ĉirkaŭ la ĉielo
kaj bruego malsupren kvazaŭ trombonoj. Kiom supreniĝas! For. Ne rigardu malantaŭen. (Tiras lin en la veprejon)

 

Andro (post paŭzo):Vojcek', ĉu vi tion ankoraŭ aŭdas?

 

Vojceko: Silenta, ĉio silenta, kvazaŭ la mondo estus morta.

 

Andro: Ĉu vi aŭdas? Ene ili tamburas. Ni foriĝu.

 

 

 

 

 

LA URBO

 

Maria kun sia infano ĉe fenestro. Greta.

 

La vespersignala orkestro(3) pretermarŝas, la ĉeftamburisto antaŭe.

 

Maria la infanon surbrake lulante: Ho, bubeto! Ra ta ta tam! Ĉu aŭdas? Jen ili venas.

 

Greta: Kia viro, kiel arbo.

 

Maria: Li staras sur siaj piedoj rekte kiel leono.

 

(La ĉeftamburisto salutas.)

 

Greta: Hej, kiaj plaĉaj okuloj, sinjorino najbarino, tion oni ne kutimas ĉe vi.

 

Maria kantas: Soldatoj belaj buboj...

 

Greta: Viaj okuloj brilas ja ankoraŭ.

 

Maria: Kaj kial ne?(4) Portu viajn okulojn al la jud', sed polurigu ilin, eble ili ankoraŭ brilas, tiel ke
ili vendiĝos kiel du butonoj.

 

Greta: Kion vi? Vi? Sinjorino fraŭlino, mi estas honesta persono, sed vi, vi trarigardas sep fendojn
da ledaj pantalonoj.(5)

 

Maria: Fiaĉino! (Batfermas la fenestron.) Venu mia bubet'. Kion volas la homoj. Estas vi ja nur
kompatinda bastardeto kaj ĝojigas vian panjon kun via fripona vizaĝ'. Za! Za!                   
(Kantas:) Knabin', kion faros vi nun?                         

                        Etulon vi havas, sed viron neniun.                            

                        Pri tio ne zorgas mi,                          

                        Trakantas la nokton mi,                                

                        Hajo popaj mia bub'. Juĥe!                            

                        Neniu donacas ion al mi.

 

                        Hanseto eljungu l'ĉevalojn ses,                                 

                        Denove manĝigu la ses.                                

                        Avenon ne manĝas,                           

                        Kaj akvon ne trinkas,                         

Nepre nur vinon plej puran, plej freŝan. Juĥe!                                                          
Nepre nur vinon plej puran, plej freŝan, juĥe!.(6)                              

 

(Oni frapas ĉe la fenestro.)

 

Maria: Kiu estas? Ĉu vi, Franc'? Envenu!

 

Vojceko: Ne povas. Devas al kontrolo.

 

Maria: Ĉu vi tranĉis bastonojn por la kapitano?

 

Vojceko: Jes, Mari'.

 

Maria: Kio estas al vi, Franc'? Vi aspektas tiel konfuzita.

 

Vojceko (mistere): Maria, ree estis io, multo, ĉu ne estas skribite: kaj jen fumo leviĝas el la tero kiel fumo el
forno?

 

Maria: He!

 

Vojceko: Ĝi sekvis min ĝis antaŭ la urbo. Kiel tio finiĝos?

 

Maria: Franc'!

 

Vojceko: Mi devas for. Ĝis la vespero, Mari, ĉe la festo! Mi ree ŝparis iom. (Li iras.)

 

Maria: Tiu viro! Tiom spiritigita. Li ne rigardis sian infanon. Li ja freneziĝos pro siaj pensoj. Kial vi tiel silentas,
bub'? Pro tim'? Mallumiĝas tiom, oni kredus esti blinda. Kutime ja iom heligas la stratlaterno. Mi ne eltenas. Mi
timtremas. (Eliras.)

 

 

 

 

 

BUDOJ. LUMOJ. POPOLAMASO.

 

Maljunulo, kiu kantas al gurdo, infano, kiu dancas:

            Daŭro sur mondo ne estas,    

            Morti ni ĉiuj ja devas,

            Tion ni bone ja scias!

 

Maria: Hej! Hopsa!

 

Vojceko: Mizerul', maljunul'! Mizerinfan'! Juninfan'! Zorgoj kaj festo! Hej Mari', ĉu mi vin ...?

 

Maria: Homo devas esti ankaŭ pajaco kun saĝo, por diri: Mondo stulta! Mondo bela!

 

Kriisto antaŭ budo: Estimataj sinjoroj! Estimataj sinjoroj! Rigardu la kreaĵon, kia dio ĝin faris: nenio, tute nenio.
Rigardu nun la arton: marŝas rekte, havas jakon, pantalonon, havas sabron! Ho! Faru kompliment'! Tiel jen vi
baron'. Donu kis'! (Li trumpetas.) Gnom' muziktalent'. Sinjoroj, sinjorinoj, ĉi videblas la astronomia ĉeval' kaj la
petita kanajlobird', karuloj de ĉiuj potentatoj de Eŭrop' kaj membro de ĉiuj kleraj societ', prediras al homoj ĉion,
kiom aĝa, kiom infan', kia maladi'. Pafas pistol', staras unu gamb'. Ĉio eduk' havas nur besta raci', aŭ pli precize
tute racian bestecon, ne estas l'individuo beststulta, kiel multaj person', escepte la estimata publik'. Eniru! Okazos:
la reprezentacio. La komencemento de la komencemento tuj faros sian debuton. Vidu la progreso de la civilizacion.
Ĉio progresas, ĉeval', simi', kanajlobird'! La simi' jam estas soldaton, tio ne estas jam multon, plej basa ŝtupo de
homa ras'! Komencu debuton! Oni faras debuto de debuton. Estos tuj la komencemento de la komencemento.

 

Vojceko: Ĉu vi volas?

 

Maria: Kial ne?(7) . Devas esti bele. Kiajn kvastojn havas tiu homo! Kaj la ino havas pantalonojn. (Ambaŭ eniras la
budon)

 

Sinjoro: Groteske! Tute groteske!

 

Studento: Vi estas certe ateisto! Ankaŭ mi estas dogma ateisto.

 

Sinjoro: Groteske!

 

Studento: Vi trovas tion groteska. Mi ŝatas groteskon.

 

Vojceko: Mi estas dogma ateisto.

 

 

Ĉeftamburisto: Halt! Nun! Ĉu vi vidas tion? Kia femalo!

 

Suboficiro: Diable! Por reproduktado de regimentoj da kirasuloj!

 

Ĉeftamburisto: Kaj por bredado de ĉeftamburistoj!

 

Suboficiro: Kiel ŝi portas la kapon! kvazaŭ la nigra hararo tirus ĝin malantaŭe suben kiel pezilo; kaj okuloj, nigraj ...

 

Ĉefamburisto: Kvazaŭ oni rigardus en puton, aŭ suben en kamentubon. Antaŭen, ek! -

 

 

 

 

 

INTERNE DE LA HELE LUMIGITA BUDO

 

Maria: Kia lumo, okulo mia!

 

Vojceko: Ja, Mari', la brando, tio estas barelo da nigraj katoj kun ardaj okuloj. Ho, kia vespero!

 

Budisto (prezentante ĉevalon): Montru vian talenton! Montru vian bestecan saĝon! Hontigu la
homan socion! Sinjoroj, la besto, kiun vi vidas, vosto ĉekorpe, sur siaj kvar hufoj, estas membro
en ĉiu scienca societo, estas profesoro ĉe nia universitato, instruas al la studentoj kiel rajdi kaj vipi.
- Tio estis simpla racio. Pensu nun per duobla racio! Kion vi faras, pensante per duobla racio? Ĉu
inter tiu klera societo estas azeno? (La ĉevalo skuas la kapon) Ĉu vi nun vidas la duoblan racion? Tiu
estas bestozofo(8) . Ja, tio ne estas bestostulta individuo, tio estas persono, homo, animaleca homo
- kaj tamen animalo, besto. (la ĉevalo kondutas maldece.) Tiele, hontigu la socion. Vidu, la besto
estas ankoraŭ naturo, senideala naturo! Lernu ĉe ĝi! Demandu la kuraciston, sin reteni estas malsanige!
Oni aŭdis: Homo, estu natura! Vi estas kreita el polvo, sablo, koto. Ĉu vi volas esti pli ol polvo, sablo,
koto? Vidu, kia racio; ĝi povas kalkuli kaj tamen ne nombri laŭfingre. Kial? Ĉar nur ne povas sin esprimi,
ĉar nur ne povas klarigi - estas metamorfoziĝanta al homo! Diru al la sinjoroj, la kioma horo estas. Kiu
el la gesinjoroj havas horloĝon, horloĝon?

 

Suboficiro: Horloĝon! (Elpoŝigas majeste kaj dignoplene horloĝon.) Jen, sinjoro!

 

Maria: Tion mi devas vidi. (Ŝi grimpas ĝis la unuan vicon; Suboficiro helpas ŝin.)

 

Ĉefamburisto: Kia femalo!

 

 

 

 

ĈAMBRO DE MARIA

 

Maria, ĉeftamburisto

 

Ĉefamburisto: Maria!

 

Maria lin rigardante, admire: Faru kelkajn paŝojn. - Super la brusto kiel bovo kaj barbo kiel leono - Tia estas neniu
- Mi estas fiera antaŭ ĉiuj inoj.

 

Ĉefamburisto: Kiam dimanĉe mi plue havas la grandan plumfaskon kaj la blankajn gantojn, fulmotondro, Maria, la
princo ĉiam diras: He, ci estas viro!

 

Maria moke: Ĉu vere? (Paŝas antaŭ li) Viro!

 

Ĉeftamburisto: Kaj vi ankaŭ estas belulino. Diable, ni generu bredaron da ĉeftamburistoj. Ĉu? (ĉirkaŭprenas ŝin.)

 

Maria (disrevigite): Lasu min!

 

Ĉefamburisto: Sovaĝa best'.

 

Maria impete: Provu min tuŝi!

 

Ĉefamburisto: Ĉu mia kulpo, se el viaj okuloj rigardas la diablo?

 

Maria: Nu bone(9). Estas jam ĉio egala.

 

 

 

 

 

KAPITANO SUR SEĜO; VOJCEKO RAZAS LIN.

 

Kapitano: Malrapide, Vojcek', malrapide; unu post la alia! Ci ja tute kapturnigas min. Kion do mi faru el la dek minutoj,
kiujn ci finiĝos hodiaŭ tro frue? Vojcek', pripensu, ci havas ankoraŭ ciajn belajn tridek jarojn por vivi, tridek jarojn!
Faras ... tricent sesdek monatojn, kaj tagojn, horojn, minutojn! Kion ci volas nur fari kun tiu kolosega tempo? Partigu
cian tempon, Vojcek'!

 

Vokceko: Jes, sinjoro kapitano!

 

Kapitano: Mi tute ekangoras pro la mondo, kiam mi pensas pri la eterno. Okupiĝo, Vojcek', okupiĝo! Eterno, tio estas
eterna, tio estas eterna - tion vi komprenas; sed aliflanke ĝi nun ne estas eterna, kaj tio estas momento, ja, momento.
Vojcek', kiam mi pensas, ke la mondo sin turnas ĉirkaŭ sin mem dum unu tago, min skuas teruro! Kia tempomalŝparo!
Kien tio celas? Vojcek', mi ne povas plu vidi muelradon, aŭ mi fariĝas melankolia.

 

Vojceko: Jes, sinjoro kapitano.

 

Kapitano: Vojcek', Ĉiam ci aspektas tiom pelata10 ! Bona homo tion ne faras, bona homo, kiu havas bonan konsciencon.
- Sed diru do ion, Vojcek'! Kia vetero estas hodiaŭ?

 

 

Vojceko: Malbona, sinjoro kapitano, malbona; vento!

 

Kapitano: Mi jam sentas tion; estas kvazaŭ io rapida ekstere; tia vento efikas ĉe mi kiel muso. (Ruze.) Mi pensas, ni havas
ion el sud-nordo?

 

Vojceko: Jes, sinjoro kapitano.

 

Kapitano: Ha, ha, ha! Sud-nordo! Ha, ha, ha! Aĥ, ci estas stulta, tute abomeninde stulta! (Tuŝite.) Vojcek', ci estas bona
homo - sed (kun digno) Vojcek', ci ne havas moralon! Moralo, tio estas, se oni estas morala, komprenu. Gi estas bona
vorto. Ci havas infanon, sen la beno de l'eklezio, kiel diras nia altestimata sinjoro garnizonpredikanto, sen la beno de l'
eklezio, tio ne estas de mi.

 

Vojceko: Sinjoro kapitano, la bona dio ne rigardos la kompatinduleton11 laŭ estas aŭ ne dirita super ĝi la ameno, antaŭ
ol ĝi estis farota12 . La Sinjoro diris: Lasu la etulojn veni al mi!

 

Kapitano: Kion do ci diras? Kia kurioza respondo estas tio? Ci tute konfuzigas min per cia respondo. Se mi diras: Ci, tiam
mi celas cin, cin -

 

Vojceko: Ni malriĉuloj - vidu, sinjoro kapitano; mono, mono! Kiu ne havas monon - tiu fidu la moralon kiam li enmondigas
siaspeculon! Oni ankaŭ havas sian karnon kaj sangon. Niaspeculo ja estas malfeliĉa en tiu mondo kaj la alia. Mi pensas,
ke se ni venus en ĉielon, ni devus helpi tondri.

 

Kapitano: Vojcek', ci ne havas virton, ci ne estas virta homo. Karno kaj sango? Kiam mi kuŝas ĉe la fenestro, post la pluvo,
kaj postrigardas la blankajn ŝtrumpetojn, kiel ili saltetas sur la strato - malbenite, Vojcek', tiam ankaŭ mi sentas la amon.
Mi ankaŭ havas karnon kaj sangon. Sed, Vojcek', la virto, Vojcek', la virto! Kiel alie mi povus pasigi la tempon? Mi ĉiam diras
al mi: vi estas virta homo, (emocie) bona homo, bona homo.

 

Vojceko: Jes, sinjoro kapitano, la virto - mi ne tre bone komprenas(13) . Vidu, ni simpluloj, tio ne havas virton, venas al
oni nur tiel la naturo, sed se mi estus sinjoro kaj havus ĉapelon kaj horloĝon kaj nazpinĉilon(14) kaj povus elegante paroli,
mi volonte estus virta. Devas esti io bela kun la virto, sinjoro kapitano. Sed mi estas mizerulo.

 

Kapitano: Bone, Vojcek'. Vi estas bona homo, bona homo. Sed vi pensas tro, tio konsumas, vi ĉiam aspektas tiom pelata.
La diskurso tute elĉerpis min. Nun iru kaj ne tiom kuru; malrapide laŭ la strato, zorge malrapide.

 

 

 

 

 

 

ĈAMBRO DE MARIA

 

Maria (sidas, sian infanon surgenue, pecon da spegulo enmane): La alia al li ordonis, kaj li do devis iri! - (Sin spegulas)
Kiom ili brilas, la ŝtonoj! Kiaj estas? Kion li diris? -- Dormu, knabet'! Fermu l'okulojn, preme! (La infano kaŝas la okulojn
malantaŭ la manoj.) Pli firme! Restu tia - senmove, aŭ li prenos vin! (Kantas:)                    
Ŝpinu, knabino, la lan',                      
Venas ja bela cigan',              
Prenos vin je via man'                        
For en land' de cigan'.

 

(Sin ree spegulas) Certe oro! Kiel kun tio min aspektos ĉedance? Niaspeculo havas nur anguleton en la mondo kaj pecon
da spegulo, kaj tamen mi havas buŝon tiom ruĝan kiom la grandaj madamoj kun iliaj speguloj de alte ĝis sube(15) kaj
iliaj belaj sinjoroj, kiuj al ili kisas la manojn. Mi estas nur malriĉulino! - (La infano rektigas sin) Restu kvieta, knabet',
fermu la okulojn! Rigardu, la dormanĝeleto! Kiel ĝi kuras laŭ la vando! (Ŝi briletas per la vitro) La okulojn fermu, aŭ ĝi
rigardos enen, ke vi blindiĝos.

 

Vojceko eniras, malantaŭ ŝi. Ŝi eksaltas, la manojn ĉe la oreloj.

 

Vojceko: Kion vi havas?

 

Maria: N'nion.

 

Vojceko: Sub viaj fingroj ja brilas.

 

Maria: Orelringeto, mi trovis ĝin.

 

Vojceko: Mi ankoraŭ nenion trovis tiele. Du je unu fojo.

 

Maria: Ĉu estas mi do fiulino(16) ?

 

Vojceko: Nu bone, Maria(17) . - La knabeto, kiel li dormas! Prenu lin sub la braketoj, lin premas la feko. Plenajn gutojn
li havas sur la frunto; ĉio laboro sub la suno, eĉ ŝvito dum la dormo. Mizeruloj ni! Jen, ree mono, Maria; la salajro kaj
ion(18) de la kapitano.

 

Maria: Dio vin rekompencu, Franc'.

 

Vojceko: Mi devas for. Ĉi vespere, Mari'! ĝis!

 

Maria (sola, post iom da silento): Tamen mi estas fihomo(19) ! Mi emus(20) min ponardi. - Aĥ! Kia mondo! Iras tamen
ĉio al diablo, vir' kaj in'!

 

 

 

ĈE LA DOKTORO

 

Vojceko. La doktoro.

 

Doktoro: Kion mi spertas, Vojceko? Ĉu: Sinjoro de sia parolo?

 

Vojceko: Kion do, sinjoro doktoro?

 

Doktoro: Mi vidis cin, Vojcek'! Ci pisis sur la straton, al muro ci pisis, kiel hundo. Kaj tamen du groŝojn tage. Vojcek',
tio estas malbona. La mondo malboniĝas, malboniĝas.

 

Vojceko: Sed sinjoro doktoro, se al oni la naturo venas.

 

Doktoro: La naturo venas, la naturo venas! La naturo! Ĉu mi ne pruvis, ke la musculus constrictor vesicae(21) estas
submetita al la volo(22) ? La naturo! Vojcek', la homo estas libera, en la homo la individueco transfiguriĝas al la
libero. Ne kapabla reteni la urinon!(23) (Skuas la kapon, metas la manojn surdorsen kaj iras tien kaj reen.) Ĉu vi jam
manĝis viajn pizojn, Vojcek'? - Okazos revolucio en la scienco, mi eksplodigos ĝin en la aeron(24) . Ureo 0,10, amonio
klorhidra(25) , hiperoksido(26) . Vojceko, ĉu ci ne devas ree pisi? Ci eniru kaj provu.

 

Vojceko: Mi ne povas, sinjoro doktoro.

 

Doktoro (emocie): Sed pisi al muro! Mi havas ĝin skribe, la akordon enmane. Mi vidis, per tiuj miaj okuloj, mi ĵus streĉis
la nazon el la fenestro kaj lasis enfali la sunradiojn por observi la fenomenon de la terno(27) . (Alpaŝas lin) Ne, Vojceko,
mi ne koleras, kolero estas malsana, malscienca. Mi estas trankvila, tute trankvila, mia pulso havas siajn kutimajn 60 kaj
mi diras tion al ci plej senemocie. Gardu(28) , kiu kolerus(29) pri homo, pri homo! Ja, se almenaŭ estus iu brankhava
proteo(30) , kiu al oni mortaĉas! Sed tamen vi ne devis pisi kontraŭ muro -

 

Vojceko: Vidu, sinjoro doktoro, foje iu havas tian karakteron, tian strukturon. - Sed rilate la naturon, estas io alia, vidu,
rilate la naturon, (li krakas per la fingroj), tio estas ia, ...kiel mi diru, ekzemple...

 

Doktoro: Vojcek', ci ree filozofas.

 

Vojceko (konfidence): Sinjoro doktoro, ĉu vi jam vidis ion de la duobla(31) naturo? Kiam la naturo malaperas, kiam la nokto
ĉirkaŭvolvas la mondon kaj kiam, por retrovi sin, oni devas etendi la manojn al la aĵoj, kaj ili elglitas kiel aranea reto. Kiam
io ekzistas kaj samtempe ne ekzistas. Kiam ĉio estas malhela, kaj kiam ĉe la akcidento estas plu nenio ol ruĝa lumeto?(32)
Kiam la suno staras tagmeze kaj estas kvazaŭ la mondo neniiĝus en fajro, jam voĉo angoriga al mi parolis.

 

Doktoro: Vojcek', ci havas aberacion.(33)

 

Vojceko (metas fingron ĉe la nazo): La fungoj, sinjoro doktoro. Tio, estas en tio. Ĉu vi jam vidis, en kiaj figuroj la fungoj
kreskas sur la grundo? Kiu tion povus legi!

 

Doktoro: Vojcek'. Ci havas la plej belan aberratio mentalis partialis, la duan specon, belege formitan. Vojcek', ci ricevos
krompagon. Dua speco, obsedanta halucino, ĉe ĝenerale tute normala konduto(34) . Ci faras ankoraŭ ĉion kiel kutime,
razas cian kapitanon?

 

Vojceko: Jes, ja.

 

Doktoro: ... manĝas ciajn pizojn?

 

Vojceko: Ĉiam laŭorde, sinjoro doktoro. La monon por la manĝaĵoj ricevas mia virino.

 

Doktoro: ... faras cian servon?

 

Vojceko: Jes, ja.

 

Doktoro: Ci estas interesa kazo. Subjekto Vojceko. Vi ricevos krompagon. Tenu cin saĝe(35) . Montru cian pulson! Jes.

 

 

 

 

 

STRATO

 

Kapitano, doktoro

 

(Kapitano spiregas irante en la strato, haltas, spiregas, rigardas malantaŭen)

 

Kapitano: Sinjoro doktoro, la ĉevaloj tute timigas min; kiam mi pensas, ke la kompatindaj bestoj devas iri piede. Ne
tiom kuru. Ne tiel remu per via bastono en la aero. Vi ja ĉaspelas vin mem al la morto. Bona homo kun bona konscienco
ne tiom rapidas. Bona homo. (Kaptas la doktoron ĉe la jako.) Sinjoro doktoro, permesu, ke mi savu homan vivon, vi
pafas... Sinjoro doktoro, mi estas tiom melankolia, mi havas ion ekstazan, mi devas ĉiam plori, kiam mi vidas mian
jakon pendi ĉe la muro, tie ĝi pendas.

 

Doktoro: Hm! ŝvelinta, grasa, dika kolo, apopleksia konstituo. Ja, sinjoro kapitano, vi povas ekhavi apopleksion cerban,
sed eble vi povas ankaŭ ricevi ĝin nur ĉe unu flanko kaj tiam esti paralizita je unu flanko, aŭ alie vi povas en la plej bona
kazo paraliziĝi mense kaj nur plu vegeti, - tio estas proksimume via perspektivo por la kvar venontaj semajnoj. Cetere mi
povas vin certigi, ke vi prezentas unu el la plej interesaj kazoj kaj, se volas dio, ke via lango paraliziĝu nur parte, ni faros
la plej senmortigajn eksperimentojn ...

 

Kapitano: Sinjoro doktoro, ne ektimigu min, jam okazis, ke iuj mortis pro ektimo, pro la nura pura ektimo. - Mi vidas jam
la ulojn kun citronoj enmane(36) , sed ili diros, li estis bona homo, bona homo - diablo ĉerkonajlo!

 

Doktoro (al li tenante la ĉapelon): Kion diri pri tio, sinjoro kapitano? - Granda kranio, sed interne nenio.

 

Kapitano (prenas la ĉapelon, faras grandan faldon): Kion diri pri tio, sinjoro doktoro? - Kresto mamuta, sed saĝo liliputa.

 

Doktoro: Mi adiaŭas, plej estimata sinjoro ekzercadvosto.

 

Kapitano: Same, plej bona sinjoro ĉerkonajlo.

 

Vojceko (venas kure laŭ la strato)

 

Kapitano: Hej, Vojceko, kio cin tiel pelas preter ni? Restu do, Vojcek'. Ci kuras ja kvazaŭ malfermita raztranĉilo tra la
mondo, oni tranĉiĝas je ci; ci kuras kvazaŭ ci devus razi regimenton da kastritoj kaj estus pendigota je la lasta haro
antaŭ ĝia malapero - sed pri la longaj barboj, kion mi volis do diri? Vojceko - la longaj barboj ...

 

Doktoro: Longa barbo sub mentono, jam Plinio parolas pri tio, oni devas malkutimigi ĝin al la soldatoj, vi, vi...

 

Kapitano: Hej, pri la longaj barboj? Kiel statas, Vojcek', ĉu ci ankoraŭ ne trovis barbharon en cia telero(37) ? Hej, ci do
komprenas min, haro de ulo, el barbo de iu pioniro, de suboficiro, de iu - de tamburmajoro? He, Vojcek'? Sed ci havas
bravulinon. Al ci ne okazas kiel al aliaj.

 

Vojceko: Jes, ja! Kion vi volas diri, sinjoro kapitano?

 

Kapitano: Kian vizaĝon li faras, tiu knabego! Nu, ja ne devas esti en la supo; sed se ci rapidas ĉirkaŭ la angulon, ci povas
eble ankoraŭ trovi iun sur paro da lipoj. Paro da lipoj, Vojcek' - ankaŭ mi estas sentinta la amon, Vojcek'. Knabego, ci
estas ja krete blanka!

 

Vojceko: Sinjoro kapitan', mi estas povra diablo - kaj havas nenion alian en la mondo. Sinjoro kapitano, se vi ŝercas -

 

Kapitano: Ĉu mi ŝercas? Ke cin prenu la ŝerco, bub'!

 

Doktoro: La pulson, Vojceko, la pulson! - Eta, malmola, saltanta, neregula.

 

Vojceko: Sinjoro kapitan', la tero estas infere varmega - mi glacie malvarma, glacie malvarma - l'infero estas malvarma,
ĉu ni vetu. - - Neeble! Hom'! Hom'! Ne eble!

 

Kapitano: Bub', ĉu ci volas - ĉu ci volas iom da kugloj(38) al cia kapo? Ci mortpikas min per ciaj okuloj, kaj mi estas
bonintenca al ci, ĉar ci estas bona hom', Vojcek', bona homo.

 

Doktoro: Vizaĝmuskoloj rigidaj, streĉataj, foje saltantaj. Sinteno nervoza, streĉata.

 

Vojceko: Mi iru. Ebla estas multo. La homo! Multo estas ebla. - Belan veteron ni havas, sinjoro kapitan'. Vidu, tia bela,
firma, griza ĉielo; oni emus enbati kojnon kaj al ĝi pendigi sin, nur pro la haltostreko inter Jes kaj ree Jes - kaj Ne.
Sinjoro kapitano, Jes kaj Ne? Ĉu la Ne kulpas pri la Jes aŭ la Jes pri la Ne? Mi tion pripensu. (Foriras larĝpaŝe, unue
malrapide, poste ĉiam pli rapidiĝante.)

 

Doktoro (sin pafas post lin): Fenomeno! Vojceko! Krompagon!

 

Kapitano: Mi tute kapturniĝas pro la homoj. Kiom rapidaj! La longa bubo elpaŝas, kvazaŭ kurus ombro de aranea kruro;
kaj la mallonga, trotetas. La longa estas la fulmo, kaj la mallonga, la tondro. Haha... Groteske! Groteske! Ĉiam poste.
Tion mi tute ne ŝatas! Bona homo estas singarda kaj amas sian vivon. Bona homo havas tute ne kuraĝon(39) .
Hundaĉulo havas kuraĝon! Mi eniris militon nur por firmigi mian amon al la vivo. (Foriras.)

 

 

 

 

 

ĈAMBRO DE MARIA

 

Maria. Vojceko.

 

Vojceko (rigardas ŝin rigide kaj skuas la kapon): Hm! Vidas mi nenion, vidas mi nenion. Aĥ, oni devus vidi ĝin, devus
povi kapti ĝin per la pugnoj!

 

Maria (timigite): Kion vi havas, Franc'? - Vi estas freneze raĝa, Franc'.

 

Vojceko: Peko, tiom dika kaj larĝa - fetoras, ke oni povus l'anĝeletojn forfumigi al la ĉielo. Havas vi ja buŝon ruĝan,
Mari'. Ĉu nenian vezikon sur ĝi? Ĉu, Mari', vi estas bela kiel la peko - Ĉu la mortpeko povas esti tiom bela?

 

Maria: Franc', vi parolas en fiebro.

 

Vojceko: Diable! - Ĉu li staris tie, tie, tiel?

 

Maria: Dum la tago estas longa kaj la mondo malnova, multaj homoj povas stari je unu loko, unu post la alia.

 

Vojceko: Mi vidis lin!

 

Maria: Oni povas vidi multon, se oni havas du okulojn kaj ne estas blinda kaj brilas la suno.

 

Vojceko: Hom'! (alpaas ŝin)

 

Maria: Nur tuŝu min, Franc'! Mi preferus havi tranĉilon en la ventron ol vian manon sur la mian. Mia patro ne aŭdacis
agresi min, kiam mi havis dek jarojn, kiam mi alrigardis lin.

 

Vojceko: Ulino! - Ne, devus esti io ĉe vi! Ĉiu homo estas abismo; oni kapturniĝas, kiam oni rigardas malsupren. -
Estu! Ĝi iras kiel la senkulpeco! Nu, senkulpeco, vi havas signon ĉe vi. Ĉu mi scias? Ĉu mi scias? (Li foriras.)

 

 

 

 

 

LA GVARDIA ĈAMBRO

 

Vokceko, Andro.

 

Andro (kantas):          
Mastrino havas servistin';      
ŝi sidas ĉiam en ĝarden',       
ŝi sidas en ĝardeno...

 

Vojceko: Andro!

 

Andro: Nu?

 

Vojceko: Bela vetero.

 

Andro: Dimanĉa sunvetero - muziko antaŭ la urbo. Ĵus eliĝis la ulinetoj(40); la homoj vaporas, tio pulsas(41) !

 

Vojceko (maltrankvile): Danco, Andreo, ili dancas!

 

Andro: En la * kaj en la *.

 

Vojceko: Danco, danco!

 

Andro: Kial ne?(42)     
ŝi sidas en ĝardeno    
ĝis tintilo tintu dekdu,           
atendas la solda-a-tojn.

 

Vojceko: Andro, mi ne havas trankvilon.

 

Andro: Ŝafo vi!

 

Vojceko: Mi devas eksteren. Turniĝas antaŭ miaj okuloj. Danco, danco! Ĉu ŝi havas varmegajn manojn? Damne, Andro!

 

Andro: Kion vi volas?

 

Vojceko: Mi devas for, devas vidi.

 

Andro: Malpaculo! Pro tiu ulino?

 

Vojceko: Mi devas eksteren, estas tiom varmege ĉi tie.

 

 

 

 

 

GASTEJO

 

La fenestroj malfermaj, danco. Benkoj antaŭ la domo. Junaj metiistoj.

 

Unua metiisto: Ĉemizon mi havas, ĝi estas ne mia;                         
Je brando fetoras l'animo la mia -

 

Dua metiisto: Frato, ĉu pro amikeco mi faru truon en vian naturon? Antaŭen! Mi faru truon en la naturon! Mi estas ankaŭ
bravul', vi scias - mi al ci mortbatu ĉiujn pulojn ĉekorpe.

 

Unua metiisto: Je brando fetoras l'animo la mia! - Eĉ la mono ekputras! Neforgesumin', kiom estas bela tiu mondo!
Frato, mi devas tutan pluvcisternon(43) plenplori, pro ĉagreno! Mi volus, ke niaj nazoj estu du boteloj, kaj ni povu ilin al
ni reciproke verŝi en la gorĝon.

 

Aliaj metiistoj (ĥore):
Ĉasist' el Palati',         
Li iam rajdis tra arbar'            
...(44)  
Hahi, haho, ĝojiga estas la ĉasad'     
en erikejo ĉi, ĝojiga la ĉasad'.

 

(Vojceko ekstaras ĉe la fenestro. Maria kaj la tamburmajoro preterdancas, ne rimarkante lin.)

 

Vojceko: Li! Ŝi! Diablo!

 

Maria (preterdancante): Ĉiam plu, ĉiam plu -

 

Vojceko (sufoke): Ĉiam plu - ĉiam plu (eksaltas vehemente kaj resinkas sur la benkon.) Ĉiam plu, ĉiam plu! (Kunfrapas
la manojn.) Turniĝu, ruliĝu! Kial dio ne elblovas la sunon, por ke ĉio interruliĝu en malĉasto, vir' kaj ulin', hom' kaj best'.
Faras ĝin ĉe hela tago, faras ĝin sur niaj manoj kiel la kuloj! - Ino! La ino estas varmega, varmega! - Ĉiam plu, ĉiam plu!
(Eksaltas) La bubaĉo, kiel li ŝin palpumaĉas, ĉe ŝia korpo! Li, li havas ŝin, kiel mi komence. (Li kolapsas svene.)

 

Unua metiisto (predikante sur tablo): Tamen, se migranto, apoge al la tempofluo aŭ male al si respondas la dian saĝecon
kaj sin alparolas: Kial estas la homo? Kial la homo estas? - Sed vere, mi diras al vi, per kio vivus la kamparano, la barelisto,
la ŝuisto, la kuracisto, se dio ne estus kreinta la homon? Per kio vivus la tajloristo, se li ne estus enplantinta en la homon
la senton de pudoro; per kio la soldato, se li ne estus lin arminta per la bezono sin mortbati? Tial ne dubu - jes ja, estas
ĉarma kaj dolĉa, sed ĉio surtera estas malbona, eĉ la mono ekputras. - Konklude, miaj amataj aŭskultantoj, ni pisu super
krucon, por ke mortu unu judo! (Sub ĝenerala ĝojkriado Vojceko vekiĝas kaj forrapidas.)

 

 

 

 

 

LIBERA KAMPO

 

Vojceko: Ĉiam plu! Ĉiam plu! Silentu, muziko! (Streĉas sin al la tero.) Ha! Kio, kion vi diras? Pli laŭte! Pli laŭte! Piku, la
kaprolupinon pikmortigu? - Mortpiku, la - kaprolupinon pikmortigu! - Ĉu mi? Ĉu devas mi? Ĉu mi aŭdas ĝin ankaŭ tie? Ĉu
ankaŭ la vento diras tion? Ĉiam do mi aŭdas, ĉiam plu: pikmortigu, mortpiku!

 

 

 

 

 

ĈAMBRO EN LA KAZERNO

 

Nokto. Andro kaj Vojceko en unu lito.

 

Vojceko (mallaŭte): Andro!

 

(Andro murmuras mallaŭte dumdorme.)

 

Vojceko (skuas Andron): Hej, Andro! Andro!

 

Andro: Nu, kion?

 

Vojceko: Mi ne povas dormi. Kiam mi fermas la okulojn, ĉio turniĝas, kaj mi aŭdas la violonojn, Ĉiam plu, ĉiam plu. Kaj
tiam parolas el la muro. Ĉu vi aŭdas nenion?

 

Andro: Ja - lasu ilin danci! Iu estas laca, kaj nun dio gardu nin, amen.

 

Vojceko: Ĝi parolas ĉiam: Piku! Piku! kaj tiras(45) inter miaj okuloj kiel tranĉilo -

 

Andro: Dormu, ŝafo! (reendormiĝas)

 

Vojceko: Ĉiam plu! Ĉiam plu!

 

(Andro: Trinku brandon kun iom da pulvoro, tio haltigas(46) la febron.)(47)

 

 

 

 

LA KORTO DE LA DOKTORO

Studentoj kaj Vojceko malsupre, la doktoro ĉe tegmenta fenestro

 

Doktoro: Sinjoroj, mi estas sur la tegmento kiel Davido vidanta Batseban(48); sed mi vidas nenion krom la belpugajn
kalsonojn de la knabina pensionato, kiuj sekiĝas en la ĝardeno. Sonjoroj, ni estas ĉe la grava demando pri la rilato de
subjekto al objekto. Se preni nur unu el la aĵoj, en kiuj manifestiĝas la organika memkonfirmiĝo de la diaĵo, el tiom
altnivela vidpunkto, kaj esplori ĝiajn rilatojn al la spaco, al la tero, al la planedeco, sinjoroj, se mi ĵetas tiun katon tra
la fenestro - kiel kondutos tiu estaĵo rilate al la gravita centro(49) laŭ ĝia propra instinkto? - He, Vojcek', (kriegante)
Vojcek'!

 

Vojceko (kaptas la katon): Sinjoro doktoro, ĝi mordas!

 

 

Doktoro: Ul', ci tuŝas la bestaĉon tiom tenere, kvazaŭ ĝi estus cia avino. (Malsupreniras.)

 

Vojceko: Sinjoro doktoro, mia havas tremadon.

 

Doktoro (tute ĝoja): Ej, ej! Bele, Vojceko! (Frotas siajn manojn. Li prenas la katon.) Kion mi vidas, sinjoroj, la novan
specion pediko leporeca(50) , bela specio ... (Eltiras lupeon, la kato forkuras.) Sinjoroj, la besto ne havas sciencan
instinkton... Vi povos anstataŭ tio vidi ion alian. Vidu: tiu homo, de kvaronjaro li manĝas nenion alian ol pizojn;
rimarku la efekton, palpu nur - kia malregula pulso! Tiu kaj la okuloj!

 

Vojceko: Sinjoro doktoro, fariĝas al mi mallume! (Sidiĝas.)

 

Doktoro: Kuraĝon, Vojceko! Nur kelkajn tagojn, kaj tiam estos finita. Palpu, sinjoroj, palpu! (Ili palpas al li tempion,
pulson kaj bruston.) Jen, Vojceko, movu do al la sinjoroj viajn orelojn! Mi volis ĝin jam montri al vi, du muskoloj estas
ĉe li agantaj. Ek, vigle!

 

Vojceko: Aĥ, sinjoro doktoro!

 

Doktoro: Besto, ĉu mi movu al vi la orelojn? Volu ĝin fari kiel la kato! Tiele, sinjoroj! Estas iaj transiroj al azeno, oftege
ankaŭ sekvo de ina edukado kaj la gepatra lingvo. Kiom da harojn cia patrino jam elŝiris al vi memore pro tenero? Ili
ja tute malmultiĝis al vi de kelkaj tagoj. Ja, la pizoj, sinjoroj!

 

 

 

 

GASTEJO

 

Ĉeftamburisto. Vojceko. Uloj.

 

Ĉeftamburisto: Mi estas viro! (Frapas sian bruston.) Viro, diras mi. Kiu volas ion? Kiu ne estas ebriaĉa dio, tiu tenu sin
de mi distanca. Mi volas al li bategi la nazon en lian pugotruon! Mi volas - (al Vojceko) Vi ulo, drinku! Mi volus, ke la
mondo estu brando, brando - la ulo devas drinki!

 

Vojceko fajfas . Ĉeftamburisto: Ulaĉo, ĉu mi eltiru al vi la langon el la gorĝo kaj volvu ĝin ĉirkaŭ la ventron? (Ili luktas,
Vojceko malvenkas.) Ĉu mi lasu al vi ankoraŭ tiom da spiro kiel maljunulina furzo? Ĉu?

 

Vojceko eksidas elĉerpite sur benkon.

 

Ĉeftamburisto: Tiu ulaĉo fajfu malhelblua.   
Brando estas mia vivo,           
Brando donas kuraĝon!

 

Ulino: Tiu havas sian bonan lavadon(51) .

 

Alia ulino: Li sangas.

 

Vojceko: Unu post la alia.

 

 

 

 

 

 

 

 

 

KAZERNA KORTO

 

Vojceko: Ĉu vi aŭdis nenion?

 

Andro: Li estis tie, kun plia kamarado.

 

Vojceko: Li diris ion.

 

Andro: De kie vi scias? Kion mi Ĉu diru ĝin? Nu, li ridis kaj poste li diris: Ravulino! Tiu havas femurojn, kaj ĉio tiel
varmega!

 

Vojceko (tute malvarme) Tiel, ĉu li diris tion? Pri kio mi jam sonĝis lastan nokton? Ĉu ne estis pri tranĉilo? Kiajn
strangajn(52) sonĝojn oni do havas!

 

Andro: Kien, kamarado?

 

Vojceko: Preni vinon por mia oficiro. - Sed, Andro, ŝi tamen estis unika knabino.

 

Andro: Kiu estis?

 

Vojceko: Nenio. Ĝis. (For.)

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

BROKANTEJO

 

Vojceko. La judo.

 

Vojceko: La pistoleto kostas tro.

 

Judo: Nu, ĉu aĉetas, aŭ ĉu ne aĉetas, kiel statas?

 

Vojceko: Kiom la tranĉilo?

 

Judo: Estas tute rekta. Ĉu vi volas per ĝi detranĉi vian kolon? Nu, kiel statas? Mi donas ĝin al vi malmultekoste kiel iu
alia. Vi havu vian morton malmultekoste, tamen ne senpage. Kiel statas? Havu morton ekonoman.

 

Vojceko: Tiu povas pli ol tranĉi panon -

 

Judo: Du groŝojn.

 

Vojceko: Jen! (Iras for.)

 

Judo: Jen! Kvazaŭ estus nenio! Kaj estas tamen mono. - La hundo!

 

 

 

 

 

 

 

 

 

ĈAMBRO DE MARIA

 

Frenezulo (kuŝas kaj al si rakontas fabelojn laŭ la fingroj): Tiu havas la oran kronon, lia reĝa moŝto... Morgaŭ mi prenos
la infanon de la reĝino... Sangokolbaso diras: Venu, hepatkolbaso...

 

Maria (foliumante en la biblio): ... Sinjoro, sinjoro! Ne rigardu min! (Foliumas plu) (Kunfrapas la manojn) Sinjoro! Sinjoro!
Mi ne povas! - Sinjoro, donu al mi nur tiom, ke mi povu preĝi. (La infano sin premas al ŝi.) La infano donas al mi pikon
en la koron. - (al la frenezulo):Karlo! Li tro varmas(53) en la suno!

 

Frenezulo (prenas la infanon kaj trankviliĝas.)

 

Maria: Franco ne venis, ne hieraŭ, ne hodiaŭ. Fariĝas varmege tie! (Ŝi malfermas la fenestron.) - (54) (Sin frapas al la
brusto.) Ĉio morta! Savanto! Savanto! Mi volus al vi ŝmiri(54a) la piedojn! -

 

 

 

 

 

KAZERNO

 

Andro. Vojceko umas en siaj aĵoj.

 

Vojceko: La kamizolo, Andro, ne estas ekipaĵo; ĝi estos utila al vi, Andro.

 

Andro (tute rigide, diras al ĉio): Jes ja.

 

Vojceko: Mi havas ankaŭ sanktulon, du korojn kaj belan oron - ĝi kuŝis en la biblio de mia patrino, kaj tie staras :                        

 

Sufero estu ĉia gajno mia,                                         


Sufero estu la diservo mia.                                        


Kiom ruĝa, vunda estis via korp', Sinjoro!                                        


Tia faru mian koron ĉiu horo.

 

Mia patrino jam nur sentas, kiam la suno brilas sur ŝiajn manojn - tio faras nenion.

 

Andro: Jes ja.

 

Vojceko (eltiras paperon): Frederiko Johano Franco Vojceko, defendulo(55) , pafisto en la dua regimento, dua bataliono, kvara kompanio, naskita je Anonco al Maria, la 20-an de julio. Mi havas hodiaŭ 30 jarojn, 7 monatojn kaj 12 tagojn.

 

Andro: Franc', vi taŭgas por la malsanulejo. Kompatindulo, vi devas trinki brandon kun pulvoro ene, tio mortigas la febron.

 

Vojceko: Ja, Andro, kiam la lignaĵisto kolektas la rabotaĵon(56) , neniu scias, kiu sur ĝin kuŝigos sian kapon.

 

 

 

STRATO

 

Maria kun knabinoj antaŭ la dompordo.

 

Knabinoj:        

Kiom brilas la sun' ĉe l'Kandelfest'                                                   
Kaj staras la greno en flor'.                                                   
Ili ĉiuj iris laŭ la herbej',                                                       
Ili iris duope, ĉiuj estis duop'.                                                          
Fajfistoj antaŭe,                                                        
Violinistoj sekvantaj,                                                
Ruĝajn ŝtrumpetojn ŝi portis...

 

Unua infano: Tio ne estas bela.

 

Dua infano: Kion vi iam volas.

 

Tria infano: Kiu komencis unue?

 

Dua infano: Kial?

 

Unua infano: Tial!

 

Dua infano: Sed kial tial?

 

Tria infano: Tiu devas kanti - ? (Ĉirkaŭrigardas demande kaj montras al la unua infano.)

 

Unua infano: Mi ne povas.

 

Ĉiuj infanoj: Maria, kantu al ni.

 

Maria: Venu, etaj bubetoj(57) !           
...(58) . ReGo Herodo. Rakontu avino.

 

Avino: Estis iam kompatinda infano kaj havas nek patron nek patrinon estis ĉio morta kaj estis neniu plu en la mondo.
Ĉio morta, kaj ĝi foriris kaj serĉis tage kaj nokte. Kaj ĉar sur la tero estis plu neniu, ĝi volis iri al la ĉielo, kaj la luno
ĝin alrigardis tiel afable; kaj kiam ĝi fine alvenis al la luno, tiu estis peco da putra ligno. Kaj tiam ĝi iris al la suno, kaj
kiam ĝi alvenis al suno, tiu estis velkinta sunfloro. Kaj kiam ĝi venis al la steloj, tio estis etaj or-kuloj, tiuj estis
alpinglitaj, kiel la muŝmortigulo(59) ilin pinglas al la prunelarbusto. Kaj kiam ĝi ree volis sur la teron, tio estis renversita
pelvo. Kaj ĝi estis tute sola, kaj tiam ĝi eksidis kaj ploris, kaj tie ĝi sidas ankoraŭ kaj estas tute sola.

 

Vojceko: Mari'!

 

Maria (ektimigite): Kion?

 

Vojceko: Maria, ni volas iri. Estas tempo.

 

Maria: Kien?

 

Vojceko: Ĉu mi scias?

 

 

 

 

 

ARBARVOJO ĈE LAGETO

 

Maria kaj Vojceko

 

Maria: Do, tie estas la urbo. Estas tute mallume.

 

Vojceko: Restu ankoraŭ. Venu, eksidu!

 

Maria: Sed mi devas for.

 

Vojceko: Vi ne vundiĝos ĉe la piedoj irante.

 

Maria: Sed kia vi estas!

 

Vojceko: Ĉu vi scias, kiom longe estas nun, Mari'?

 

Maria: Je pentekosto du jarojn.

 

Vojceko: Ĉu vi scias, kiom longe ĝi ankoraŭ estos?

 

Maria: Mi devas for, prepari la noktomanĝon.

 

Vojceko: Ĉu vi malvarmas, Mari'? kaj tamen vi estas varma. Kiom varmegajn lipojn vi havas! Varmega, varmegan
putinspiron! Kaj tamen mi donus la ĉielon por ankoraŭfoje kisi ilin... Kiam oni estas malvarma, oni ne sentas plu
malvarmon. Vi ne sentos malvarmon de la matenroso.

 

Maria: Kion vi diras?

 

Vojceko: 'nion. (Silento.)

 

Maria: Kiom ruĝe la luno leviĝas!

 

Vojceko: Kvazaŭ sanga fero.

 

Maria: Kion vi intencas? Franc', vi estas tiom pala. (Li levas la manon kun la tranĉilo.) Franc', haltu! pro ĉielo, helpu,
helpu!

 

Vojcek (pikas atake): Prenu tion kaj tion! Ĉu vi ne povas morti? Tiel! Tiel! - Ha, ŝi moviĝas ankoraŭ; ankoraŭ ne, ankoraŭ
ne? Ankoraŭ. (Ree pikas.) - Ĉu vi estas morta? Morta! Morta!... (Li lasas fali la tranĉilon kaj forkuras.)

 

 

 

 

 

ĈAMBRO DE MARIA

 

La idioto Karlo. La infano. Vojceko.

 

Karlo (tenas la infanon antaŭ si sur la genuoj): Tiu falis en la akvon, tiu falis en la akvon al mi, tiu falis en la akvon.

 

Vojceko: Knabeto Kristiano!

 

Karlo (alrigardas lin rigide): Tiu falis en la akvon.

 

Vojceko (volas karesi la infanon, sin forturnas kaj kriegas): Dio!

 

Karlo: Tiu falis en la akvon.

 

Vojceko: Kriĉjo, vi ricevos ĉevaleton, za, za(60) . (La infano defendas sin; al Karlo): Jen, aĉetu al la infano ĉevaleton!

 

Karlo (alrigardas lin rigide.)

 

Vojceko: Hop! Hop! Ĉeval'! Ĉeval'! (Forkuras kun la infano.)

 

 

 

 

 

GASTEJO

 

Vojceko: Dancu ĉiuj, ĉiam plu, ŝvitu kaj fetoru, ĝi tamen iam prenos vin ĉiujn. (Kantas.)                          
Aĥ, filino, kara filino,                                                                       
Kion vi estis pensinta,                                                                                  
Ke vi al la ĉaristoj                                                                             
Vin estas kroĉinta.

 

(Li dancas.) Tiel, Keta, eksidu! Mi sentas varmegon, varmegon. (Li demetas la jakon.) Nu, estas ja tiel(61) , la diablo
prenas la unu kaj lasas forkuri la alian. Keta, vi estas varmega! Kial do? Keta, vi ankaŭ fariĝos malvarma. Estu saĝa(62) !
Ĉu vi ne povas kanti?

 

Keta:   
En Ŝvablandon mi ne ŝatas                                                   
Kaj longajn robojn mi ne portas,                                                      
Ĉar longaj roboj, ŝuoj pintaj,                                                
Ne decas al servistino.

 

Vojceko: Ne, ne ŝuojn, oni povas ankaŭ sen ŝuoj iri al la infero.

 

Keta:
Ho, fi, amato, estis tio ne tre deca,               
Gardu vian taleron kaj dormu soleca.

 

Vojceko: Ja, vere, mi ne emas makuli min de sango.

 

Keta: Sed kion vi havas sur via mano?

 

Vojceko: Mi? Mi?

 

Keta: Ruĝa! Sango! (Homoj ĉirkaŭas ilin.)

 

Vojceko: Sango? Sango?

 

Gastejestro: Hu - Sango!

 

Vojceko: Mi kredas, mi tranĉis min, tie, ĉe la dekstra mano.

 

Gastejestro: Sed kiel ĝi venas al la kubuto?

 

Vojceko: Mi forviŝis ĝin.

 

Gastejestro: Kiel, per la dekstra mano al la dekstra kubuto? Vi estas lerta.

 

Frenezulo: Kaj tiam diris la ogro: mi flar..., mi flaras homan karnon. Fi(63) , fetoras jam.

 

Vojceko: Diable, kion vi volas? Ne ŝovu la nazon en fremdan vazon(64) . Cedu(65) , aŭ la unua - diable! Ĉu vi pensas,
ke mi iun murdis? Ĉu mi estas murdisto? Kion vi gapas? Rigardu vin mem! Cedu!(66) (Li elkuras.)

 

 

 

ARBARA VOJO ĈE LAGETO

 

Vojceko, (sola).

 

Vojceko: La tranĉilo? Kie estas la tranĉilo? Mi lasis ĝin tie. Ĝi perfidas min! Pli proksimen, ankoraŭ pli proksimen! Kio
estas tiu loko? Kion mi aŭdas? Io moviĝas. Silento. Tie proksime. Maria? Ho, Maria! Silenta. Ĉio silenta! Pro kio vi estas
tiom pala, Mari'? Kian ruĝan ŝnuron vi havas ĉirkaŭ la kolo? Ĉe kiu vi gajnis la kolringon per viaj pekoj? Vi estis nigra da
ili, nigra! Ĉu mi vin paligis? Via nigra hararo, pro kio ĝi pendas tiom sovaĝe? Ĉu vi hodiaŭ ne plektis viajn plektaĵojn?
Tie kuŝas io! Malvarme, malseke, silente! For de tie! - La tranĉilo, la tranĉilon! Ĉu mi havas ĝin? Tiel! (Li kuras al la akvo.)
Tiele, tien suben! (Li enĵetas la tranĉilon.) Ĝi dronas en la malhelan akvon kiel ŝtono. La luno estas kiel ruĝa fero! Ĉu la
tuta mondo volas elbabili ĝin! - Ne, ĝi kuŝas tro antaŭe, kiam ili sin banas. (Li iras en la lageton kaj ĵetas foren.) Tiel,
nun - sed somere, kiam ili subakviĝas por konkoj - pa, ĝi rustiĝos, kiu ekkonus ĝin. - Mi estu ĝin disrompinta! - Ĉu mi
estas ankoraŭ sanga? Mi devas lavi min. Tie, makulo, kaj tie, alia. (Iras en la akvon.)

 

Venas homoj.

 

Unua persono: Halt!

 

Dua persono: Ĉu vi aŭdas? Silentu! Tie!

 

Unua: Hu! Tie! Kia sono!

 

Dua: Estas la akvo, ĝi vokas: Jam de longe neniu dronis. For! Ne estas bone, tion aŭdi!

 

Unua: Uu! Nun ree! - Kiel homo mortanta!

 

Dua: Estas timige!(67) Tiom vapora, ĉie nebulo, grizo, kaj la zumado de la skaraboj kiel krevintaj sonoriloj. For!

 

Unua: Ha ne, tro nete, tro laŭte! Tien supren! Venu kune!

 

 

 

 

 

STRATO

 

Infanoj.

 

Unua infano: For al Maria!

 

Dua infano: Kio okazas?

 

Unua infano: Ĉu vi ne scias? Ĉiuj estas jam eksteren. Ekstere kuŝas iu.

 

Dua infano: Kie?

 

Unua infano: Maldekstren tra la tanejo en la arbareton ĉe la ruĝa kruco.

 

Dua infano: Venu rapide, ke ni ankoraŭ vidu ion. Alie ili enportas ĝin.

 

 

 

 

 

ARBARA VOJO ĈE LA LAGETO

 

Juĝeja servisto, kuracisto, juĝisto.

 

Policisto: Bona murdo, vera murdo, bela murdo. Tiom bela, kiel oni povas ĝin nur deziri. Jam de longe ni ne havis tian.

 

 

stato de finiteco
estigo: 1993
lasta kontrollegado kun korektoj: (nur supraĵe, precipe formalaj korektoj kaj tiuj eliminantaj troajn ŝulcismojn) 2001-11-21
kontrollegado de la
kontrollegado de la
finredakto:

 

Jen kelkaj petoj al la leganto:

1. Tiu ĉi traduko bezonas unue kontrollegadon, prefere de negermanlingvano, por elsarki diversajn erarojn
     kaj ankaŭ beble germanismojn internacie ne kompreneblajn. Tio ne koncernas stilajn apartaĵojn nekutimajn,
     sed internacie kompreneblajn.

2. La teksto bezonas krome kontrollegadon de germanlingvanoj, kiuj komparu ĝin kun la originalo por anstataŭigi
    erarajn, malprecizajn kaj mallertajn ekvivalentojn.

Do, kara leganto, se vi sentas vin kompetenta pri tio kaj ema, bonvolu fari tiun laboron - bonvenas ankaŭ simplaj
atentigoj dum legado. Se viaj konsiloj aŭ atentigoj estos akceptitaj, via laboro estos kompreneble menciita
kun via nomo.

Konsilojn por plibonigi la tradukon bv. ĉi-tien: vilhelmo@multimedia.com


hejmpaĝen

Kopirajto pri la traduko ©2001

 

-------------------------------------------------------------

Provizoraj notoj (el la jaro 1993):

1 t.e. en ĉerko; la originala esprimo, sed hodiaŭ certe ne plu internacie komprenebla; eble pli klara estus...


2 Temas pri peco el germana popolkanto: Inter mont' kaj profundega val' (Zwischen Berg und tiefem tiefem Tal) - la enscenigisto decidu, kiom el la kanto li kantigos:

 

Inter mont' kaj profundega val'                     
sidis du leporoj,                     
manĝis for la verdan, verdan herbon,                        
manĝis for la verdan, verdan herbon             
ĝis nur restis radikoj.

 

3 (militista, memkompreneble)

 

Kiam satmanĝintaj ili estis,               
ili tuj kuŝiĝis,             
ĝis aperis la ĉasisto mem,                 
ĝis aperis la ĉasisto mem,                 
ilin ambaŭ li pafis.

 

Kiam ili estis stariĝintaj         
kaj nun pripensintaj               
ke ja ili vivon vivon havas,                
ke ja ili vivon vivon havas,                
ili forkureksaltis.       

 

(Zwischen Berg und tiefem, tiefem Tal                      
saßen einst zwei Hasen,                    
fraßen ab das grüne, grüne Gras,                  
fraßen ab das grüne, grüne Gras                   
bis auf den Rasen.

 

Als sie sich nun sattgefressen hatten,                      
legten sie sich nieder,                       
bis daß der Jäger, Jäger kam,             
bis daß der Jäger, Jäger kam              
und schoß sie nieder.

 

Als sie sich nun aufgerappelt hatten             
und sich besannen,                
daß sie ja noch Leben, Leben hatten,            
daß sie ja noch Leben, Leben hatten,            
liefen sie von dannen.)           

 

4 Und wenn!


5 germ: sieben Paar lederne Hosen = sep parojn da ledaj pantalonoj; sed ĉar hodiaŭ ankaŭ inoj portas pantalonojn, oni
devas indiki, ke aluditaj estas viraj pantalonoj, kaj cetere la lingvaĵo de tiu persono permesas tiun precizigon.

 

7 germ: Meinetwegen, , sed ĉu tiu esprimo estus internacie komprenebla? Poste Maria ripetas tiun saman esprimon antaŭ
la ĉeftamburisto (piednoto 12)

 

8 germ: Viehsionomik (anstataŭ Physionomie), do io simila estus .. ...         ...

 

9 germ: Meinetwegen, , sed ĉu tiu esprimo estus internacie komprenebla?

 

10 = abgehetzt

 

11 germ: den armen Wurm

 

12 - Ĉu farota, aŭ farata

 

13 germ:

 

14 germ: eine Anglaise ... D.B. francigas

 

15 t.e.: por sin rigardi de alte ĝis sube

 

16 germ: Bin ich ein Mensch?

 

17 germ: S'ist gut, Marie. Eble diferencigi disde la aliaj , eble: En ordo...

 

18 t.e. trinkmono (ĉu simple anstataŭigi per: trinkmono?

 

19 tio plej bone kongruas kun la antaŭa . Sed estus ankaŭ taŭga , rilate al la de la kuracisto!

 

20 germ. , sed ĉu tiu germanismo estas internacie facile komprenebla? Pli bone estus: Mi sentas emon min ponardi.
Sed tio estas lingve tro konscia, abstrakta lingvaĵo ol ke ĝi taŭgus por tiu tute Marinjo.

 

21 t.e.: muskolo konstrikta vezika. La doktoro diras ĝin latine en germana kunteksto. Sed diversajn aliajn fakvortojn li
elbuŝigas germane; do estus pravigebla ankaŭ, ĉion Esperantigi, se oni ne volas lasi iom da lingvaĵa supereco, kiun la
doktoro tiel vole-nevole esprimas.

 

22 dem Willen unterworfen; ĉu estas submetata? aŭ alie?

 

23 La franciginto Daniel Benoin (p.23) aldonas ĉi tie .., tio estas ŝtelo! Miaopinie li troigas ĉi tie sian interpretadon,
kvankam la senco estas implicita, la doktoro verŝajne substrekas la biologian/anatomian vidpunkton.

 

24 germ: ich sprenge sie in die Luft. Ĉu germanismo nekomprenebla aŭ peza?

 

25 germ: salzsaures Ammonium - sed kio estas tio? La doktoro uzas la germanan formon (kompreneble tiutempan)!

 

26 Hyperoxydul - vd. sub la ĵusa piednoto

 

27 en la originalo nur: observi la ternon. Sed ĉu tio sufiĉas por tuj kompreni?

 

28 germ: Behüte! t.e. Gardu (dio)!

 

29 germ: wer wird sich über einen Menschen ärgern, ein' Menschen! Eble tiel ne komprenebla? Eble pli bone: ...

 

30 en la originalo nur: proteo. Sed por komprenigi al la spektanto, ke ne temas pri la pragreka duondio, sed pri - la PIV - ,
oni devas ion karakterizan aldoni.

 

31 Ĉu pli bone komprenebla ?

 

32 De ĝis ..lumeto el traduko de D.B., kiu tie ne indikas, en kiu fonto li ĝin estas trovinta.

 

33

 

34 laŭlitere: ĉe ĝenerale racia (sed ĉi tie ) stato

 

35 germ: Halt er sich brav. Sed nur parte konvenas

 

36 kion nur signifas tiuj citronoj???

 

37 in seiner Schüssel - ĉu lavkuvo? ĉu telero, plado???

 

38 Ĉu ?

 

39 respondas al

 

40 Weibsbilder

 

41 ---???

 

42 Meintwege - mi retraduku la aliajn ankaŭ per tio - aŭ per: Estu! Mi ne kontraŭu! Kial ne? eble ankaŭ: Nu bone.

 

43 pli precize estus: pluvbarilon

 

44 Konata germana popolkanto; komplete:

 

           

Ĉasist' el Palati';                     

Li rajdpromenas tra arbar',                 

La bestojn ĉasas li,                

Laŭplaĉe ĉasas li.

 

(rekantaĵo:)     

Hahi, haho, ĝojiga estas la ĉasad'                                                    
En erikejo ĉi,                                                 
En erikejo ĉi.

 

Ne rajdas mi plu for,                          
Ĝis sonas la kukola kant,                              
Ĝi sonas tutan nokt,                          

Ĉasist' el Palati'.

 

(germane:       

Ein Jäger aus Kurpfalz,                                              

Der reitet durch den grünen Wald,                                        

Er schießt das Wild daher,                                         
Ganz wie es ihm gefällt.

 

                       

Juja, juja, gar lustig ist die Jägerei                                                    
Allhier auf grüner Heid,                                                        
Allhier auf grüner Heid.

 

                       

Jetzt reit' ich nicht mehr fort,                        
Bis da der Kuckuck "kuckuck" schreit;                                  
Er schreit die ganze Nacht;                            
Ein Jäger aus Kurpfalz.)

 

45 und zieht mir zwischen den Augen wie...

 

46 "schneidt" das Fieber

 

47 eble superflua: mankas tiu parto en du eldonoj

 

48 Bathseba, citu la aludon!

 

49

 

50 Hasenlaus - - - - - - - - - ???

 

51 Der hat sein Fett; lau Minor: bonan lavadon; sed...

 

52 Was für närrische Träume...

 

53 por Kion volas diri tio???

 

54 nepre trovi la koncernan tekston aŭtente biblian!!

 

55 Ĉu prefere por Wehrmann? Nepre ion tian, ĉar la esprimo aludas ankaŭ la situacion Vojcekan: li agas tranĉile, sed
memdefende!

 

56 Hobelspäne: Ĉu raboteroj aŭ io alia?

 

57 Kommt her, ihr kleinen Krabben (venu, etaj bubetoj)?                              ???

 

58 ... kion por: Ringel, ringel, Rosenkranz. Knig Herodes. ...??

 

59 kio diable estas ???

 

60 kareseme por: sa sa. (za za??)

 

61 por: Es ist (nun) einmal so. Ĉu: Nu, estas tia. aŭ: Nu, estas tiel. (por adverbigi, ĉar en sensubjektaj frazoj la predikativo
estas adverbaj

 

62 Sei vernünftig! = Estu prudenta; saĝa; bona; obeema; ??

 

63 por Puh! - Fi - ne ŝajnas la plej taŭga ekkrio por eligi abomenon pro aĉa fetoro. Sed kion diri????

 

64 por: Was geht's euch an? (Ne ŝovu vian nazon en fremdan vazon - ŝajnas tro longa kaj tro pripensita en tiu kazo.
Sed kion ???

 

65 por: Platz! Cedu! Ĉu pli taŭga ekkrio???

 

66 vidu la antaŭan noton - cedu lokon, aŭ eble: cedu spacon???

 

67 por Es ist unheimlich! - sed horore ne estas oficiala (cetere: hor-oro !)

soPlainText>57 Kommt her, ihr kleinen Krabben (venu, etaj bubetoj)?                              ???

 

58 ... kion por: Ringel, ringel, Rosenkranz. Knig Herodes. ...??

 

59 kio diable estas ???

 

60 kareseme por: sa sa. (za za??)

 

61 por: Es ist (nun) einmal so. Ĉu: Nu, estas tia. aŭ: Nu, estas tiel. (por adverbigi, ĉar en sensubjektaj frazoj la predikativo
estas adverbaj

 

62 Sei vernünftig! = Estu prudenta; saĝa; bona; obeema; ??

 

63 por Puh! - Fi - ne ŝajnas la plej taŭga ekkrio por eligi abomenon pro aĉa fetoro. Sed kion diri????

 

64 por: Was geht's euch an? (Ne ŝovu vian nazon en fremdan vazon - ŝajnas tro longa kaj tro pripensita en tiu kazo.
Sed kion ???

 

65 por: Platz! Cedu! Ĉu pli taŭga ekkrio???

 

66 vidu la antaŭan noton - cedu lokon, aŭ eble: cedu spacon???

 

67 por Es ist unheimlich! - sed horore ne estas oficiala (cetere: hor-oro !)