Monda ASEMBLEO Socia (MAS)


Senvolupteco, perverso kaj paradoksoj de la amo...

de Volkmar Sigusch, Ulrike Baureithel

Interparolado de la semajngazeto Freitag, Berlino, kun la germana seksikisto Volkmar Sigusch pri nova senvolupteco, malnova perverso kaj la paradoksoj de la amo en kapitalismo



FREITAG : En ĵus aperinta sondaĵo, 20 % de la prisonditoj konfesis ke en amrilato ili povas vivi sen sekso, kaj ja 12 % deklaris ke sekso estas por ili ne aŭ ne tiel grava. En psiĥologiaj revuoj oni ĉiam denove plendas, ke kreskas, ankaŭ ĉe paroj, sendepende de la seksa orientiĝo, la seksa senintereso. Ĉu ekfuroras la nova senvoluptemo, kaj ĉu vi konsideras tion alarma signo ?

Volkmar SIGUSCH : Alarma mi ne trovas tion, ĉar mi pensas, ke tio ĉiam ekzistis, kaj ni vivas nur en kulturo en kiu eblas malkaŝi sian veran opinion. Oni ne bezonas plu honti pro tio, kiel tio certe okazus ankoraŭ dumtempe de la tielnomata seksa revolucio.

Sekseco do ne estas plu surŝarĝita per feliĉatendo kaj tiurilate normaligita ?

Normaligo estas en tiu kunteksto tute ne maltaŭga vorto. Necesas vidi, ke la trogravigo de sekseco, kia ni konas ĝin, instalita antaŭ 200 aŭ 300 jaroj, estas - kiel oni povas diri - eĉ konstruita de la koncernaj sciencoj. Intertempe trudiĝis pli realismaj atendoj, ni lernis kion oni povas atendi de sekseco - kaj tio estas ofte mizere malmulta, ĝi estas dolora aŭ eĉ timiga. Pro tio eblas el pluraj motivoj konkludi ke oni simple ne volas seksecon.

Dum la sesdekaj kaj sepdekaj jaroj la sekso estis sinonimo por liberiĝo al volupto. Intertempe oni havas la senton, ke la trudo al volupto fariĝis ŝarĝo.

La bombado de seksaj eksteraj ekscitoj - praktike ĉia reklamo laboras per ili - fakte fariĝis ĝeno. Kaj la konstanta instigo esti sekse aktiva povas ja fariĝi ŝarĝo. Mi bone memoras la tempon, kiam ekestis la pilolo kaj al junaj knabinoj estis trudite amori, kvankam ili ankoraŭ tute ne havis intereson pri tio. Tie intertempe ŝanĝiĝis, la homoj viciĝas en certaj emoj, la premo sur la individuo malpliiĝis.

Ĉu la frustoj1 koncerne volupton estas sperto precipe de la pliaĝiĝintaj iamaj portantoj de la tielnomata seksa revolucio ? Do, ĉu temas pli pri historio de seniluziiĝo, aŭ ĉu ankaŭ ĉe junuloj ŝanĝiĝis la sinteno al sekso ?

Pri la junuloj eblas fari sufiĉe fidindajn eldirojn, ĉar pri tio ekzistas longtempaj esploroj kaj ĉar per la diversaj studaĵoj eblas fari komparojn. Ni konstatis, ke la sekseco ĉe la junuloj ne havas plu tiun premon, tiun impulsegon. Kaj estas senambigue, ke hodiaŭ – statistike – la knabinoj estras la rilaton kaj decidas ĝis kien iras la paro, kio rajtas okazi. Per tio, la junula sekseco « senurĝiĝis ». Sendepende de tio, hodiaŭ certe neniu havas plu la imagon siatempe de la sesdekoka generacio ke pere de la sekseco eblas renversi kaj ŝanĝi la tutan socion.

Al la homoj kiuj malkaŝe deklaras sin senseksemuloj kontrastas la floranta merkato de la potencilo « viagro »2. Tio unue ŝajnas esti kontraŭdiro.

Koncerne la senseksemuloj, mi kredas ke ne estas tute maltrafe pensi pri virinoj kiuj neniam havis seksan vivon. Ĉiukaze tion ŝajnas pruvi al mi la leteroj aŭ retmesaĝoj kiujn mi ricevas de virinoj, ekde kiam la temo senseksemo estas diskutata en la komunikiloj. La skribintinoj plendas en ili, ke ili neniam havis intereson pri sekso kaj ke ili koitis precipe por plaĉi al sia edzo kaj simile...

... sed tio sonas kvazaŭ el la 19-a jarcento, tiam la ina frideco estis la temo de la medicino. La esplorado pri virinoj poste ĝisfunde malmuntis tiun viran miton.

Eble iuj aferoj ja nur ripetiĝas. Komence de mia kariero oni pensis ke ĉiu virino havu orgasmon. Se oni tion publike disvastigis, tiam subite alvokis centoj da virinoj kiuj volis havi orgasmon. Ekde 15 aŭ 20 jaroj anoncas sin ĉe ni junaj viroj kiuj konfesas ke ili ne sentas voluptemon. Tio ĝis tiam tute ne ekzistis. La viagra afero estas verŝajne la afero de pli aĝaj viroj, ĉe kiuj la rimedo unuflanke fortigas la erekton kaj aliflanke mildigas la fiasko-timon. La pli junaj provas ĝin kaj poste konkludas : « Eblas ankaŭ sene », kiel iam trafe formulis juna viro en mia privata oficejo.

Do vi opinias ke envere ne okazas faktaj ŝanĝiĝoj en la volupto-kurboj, sed ke ŝanĝiĝas nur la publika percepto ?

Jes, ĝuste. Kaj eble ekzistas hodiaŭ malpli da senvoluptuloj kaj senseksemuloj ol antaŭ 50 jaroj. Sed hodiaŭ ili organizas sin, hodiaŭ ni ekscias tion, dum antaŭe oni silentis pri tio.

Ĉu ne mankas al ni ankaŭ moralaj gardreloj kaj malpermesoj, por kreskigi la volupton ?

Nia problemo estas ja fakte, ke jam ne ekzistas ĝenerale devigaj moralaj ideoj, malantaŭ kiuj plimulto povus kuniĝi, viroj kaj virinoj, infanoj kaj plenkreskuloj. Kaj teorie eblas pruvi, ke la malpermeso grandigas la seksecon, la Vatikano estas la plej bona kaj plej lasta ekzemplo. La nova papo daŭrigas tion, kion mi – ĝuste kun vido al aidoso en Afriko kaj uzado de kondomoj – opinias simple senrespondeca. La kulturo reagas kontraŭe, komercigante eĉ la lastan seksan perversecon. Ekzemple en televid-debato aperas sadisto kaj demonstras al la publiko kiel vundi partneron tiel ke oni poste ne vidas plu la vundojn.

La pilolo donacis al ni la seksecon sen genero kaj tion kion ni kutimas nomi la seksan revolucion. Intertempe la generado estas teĥnike pli kaj pli malkuplata de la sekseco. Supozeble tio havas sekvojn por la seksaj vivmanieroj.

Ja fakte, ĉe pli kaj pli da geviroj la am- aŭ seks-rilato gravas kaj ne la generado de infanoj. Kaj se vi foje plupensas la klonad-teĥnikojn, tio signifas ke generado fariĝos ebla sen dusekseco. Ni povus do direkti nin al socio kiu konas nur unu sekson. Mi ne opinias tion vere farebla, sed la klonado estas same ne elmondigebla kiel la kernfendado. La dusekseco suferas eksterordinaran simbolan perdon, ĉar ĝi estas teĥnike venkita.

Do, ĉu teĥnike subtenata senambigua unusekseco kaj kulture mulsignifa multsekseco ?

Tio dependas unu de la alia. Inter la objektivecoj – Foucauld dirus : dispozitivoj -, do en la kampoj kiuj jam estas deciditaj, povas evolui kultura, do ankaŭ seksa, bunteco, kiu tamen ne tuŝas la ĉefan fluon. Vi povas en demokratio ja ankaŭ ĉion diri sen ke tio ĝenas iun. Tio simple ne havas efikon.

La evoluo de la seksaj rilatoj ŝajnas ankaŭ esti interligita kun la ĝenerala tendenco al senkorpiĝo. La sekse kromsignifantaj eventoj – de la ravo-festoj ĝis la am-paradoj – havas jam nenion por fari kun la malnova korpeco de la sekseco, sed jam nur kun korpa enscenigo. Kaj ili ne estas plu per si mem direktitaj al iu alia.

La korpo estas la plej malforta ero en la ĉeno de la sekseco. Ĝi velkas, ĝi kadukiĝas, ĝi havas malfortojn kaj – ankaŭ seksajn – limojn. La fantazio povas pensi trans tiuj limoj de la korpo, ĝi estas ĉiopova. Ĝuste tio estas nuntempe enscenigata. Laŭ tio, eventoj kiaj la am-parado estas ne nur esprimo de senkorpiĝo, sed male, ankaŭ protestokrio kontraŭ la varigo de la korpo.

Via nova libro « Novseksecoj » temas ne nur pri amo, sed ankaŭ pri seksaj perversoj, kiujn oni kutime ne atribuas al ama atento. La perverso, ĉu malluma ombro de la amo aŭ brilanta stelo en la mallumo de partnereca enuo ?

Ambaŭ. La perverso en rilato povas esti malbeno, sed ja ankaŭ incitilo kiu konservas rilaton dum jardekoj.

Mi estas surprizita ke vi insistas pri la nocio « perverso », ĉar per tio estas celata kaj stigmatizata ja senambigue deflankiĝa, patologia sinteno.

Tio rilatas kun la fakto ke mi estas klinikisto, kiu dum jardekoj observis la katastrofajn evoluojn de perversa konduto. Tio estas por la koncernatoj mem sufiĉe ofte absoluta katastrofo, kiu povas konduki ĝis la morto. Nomi tion « parafilio » aŭ « em-perturbo », kiel faras intertempe preskaŭ ĉiuj miaj kolegoj, mi opinias vorta sendanĝerigo de la malsano kaj primoko de la pacientoj – kaj cetere ankaŭ de la viktimoj.

Do, ekzistas en tiu « deflankiĝa » tereno ankaŭ « restaĵoj », kiuj ne estas integreblaj de la socio aŭ de la merkato, ĉu ?

Jes, tio estas preskaŭ universalaĵoj. Tio trairas la jarcentojn kaj evidente ankaŭ tra ĉiuj kulturoj. Tio estas ankaŭ ne entenata en la procezoj de la novseksa revolucio, kiun mi priskribas.

Sed ĉe la pedofilio, kontraŭ kiu la socio dislimas sin ekstreme, ŝajnas ankaŭ ekzisti ŝanceliĝoj. Oni havas hodiaŭ la impreson ke temas malpli pri protekto de la infanoj ol pri protekto de si mem, en la senco bridi siajn proprajn emojn.

Rigardo al la historio instruas, ke la kondiĉoj tie ege ŝanĝiĝis. En la tempo de Goeto ne estis rare ke famaj viroj kiel Lichtenberg prenis dekdujaran knabinon de la strato al si kaj fine eĉ edzinigis. Almenaŭ la aĝlimoj disŝoviĝis. Sed mi pensas, ke la danĝero de miskonduto kaj ankaŭ la reala miskonduto en la familioj kaj en la pli granda familia kadro estas ĉe ni tiom granda ke ni ĉiuj timas ekscii la veron, ĉar tiu skuus jam sen tio disfalantan fundamenton, la familion. Pro tio, la koncentriĝo al la malgranda kaj en si tre diversa grupo de pedofiloj deturna, fornea projekcio.

Kio okazos, se la malnova dio Sekso estos forpuŝita de sia Olimpo kaj la homoj perdas la intereson pri ĝi ? Vi donas maltrankviligan respondon.

Se la sekseco perdas je simbola kaj reala graveco, io alia anstataŭas ĝin. Homoj, kiuj dum la tuta semajno bone funkcias, spertas semajnfine subite ke ili ricevas sian « ekscito-puŝon » se ili foje povas rekte kaj draste surdraŝi. En tio mi vidas grandan danĝeron.

La kapitalismo misformas la homojn kaj ilian seksecon ĝis nerekoneblo ; aliflanke ĝi disponigas kiel neniu alia sociformo liberajn spacojn por novaj seksaj vivmanieroj. Vi nomas tion paradoksa. En paradoksaj sistemoj eblas intelekte bonfarti, ĉar ili ne estas dissolveblaj. Sed kiel vivi en ili ?

Oni ĉiam riproĉis al mi ke mi estas kulturpesimisto kaj nerebonigebla Adorn-ano. Pro tio mi antaŭmetis al tiu libro, ke la kreskinta amo – transe de blinda enamiĝo – estas la plej valora kion ni havas. Nun oni skribas ke mi fariĝis aĝosaĝa kaj malkovris la amon. Kiam oni parolas pri amo kaj sekseco, ankaŭ kiel esploristo, oni ne povas forlasi sian haŭton, la temo estas tro persona. Samtempe mi estas ankaŭ adepto de la Kritiko de la Politika Ekonomio kaj ne ŝajnigas ne plu vivi en kapitalismo. Pro tio gravas al mi diri, ke la amo estas tio sola kion oni ne povas fabriki kaj aĉeti. La fetiĉeco, kiun la amo kompreneble ankaŭ havas en nia socio, estas per tio bridata – kondiĉe ke la amo sukcesas.

La interparoladon gvidis s-rino Ulrike Baureithel ; ĝi aperis en la semajngazeto FREITAG, n-ro 27/28 de la 8-a de julio 2005, p. 22.

S-rino Baureithel malpermesis la publikigon de la traduko en la reto, sed permesis la disponigon de la tuta teksto al unuopaj petantoj kiuj, vidinte la fragmentojn publikigitajn en MAS - http://mas-eo.org/article33.html - deziras legi ĝin (laŭ mesaĝo de la 22-a de aŭgusto 2005).

Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano por Monda Asembleo Socia (MAS) ; 2005-08-18



1 Frusto : pli konvena formo de frustracio. -vl

2 Viagro : originale Viagra. -vl



Akceptopaĝen