Arturo Ŝniclo / Arthur Schnitzler

 

Rondo

 

Dek dialogoj

 

 

Personoj:

la putino

la soldato

la ĉambristino

la juna sinjoro

la juna sinjorino

la edzo

la dolĉa knabino

la poeto

la aktorino

la grafo

 

 

La putino kaj la soldato

 

Vespere malfrue. Ĉe la Aŭgartenponto[1]

 

 

Soldato venas fajfante, hejmenirante.

Putino Venu, mia bela anĝelo.

Soldato returnas sin kaj pluiras.

Putino Ĉu vi ne volas iri kun mi?

Soldato Aĥ, ĉu la bela anĝelo estas mi?

Putino Kompreneble, kiu do? Nu, venu kun mi. Mi loĝas tute proksime.

Soldato Mi ne havas tempon. Mi devas en la kazernon.

Putino Por la kazerno ne urĝas. Ĉe mi estas pli bone.

Soldato proksime de ŝi Tio eblas.

Putino Ŝ ŝ! Ĉiun momenton povas veni gardisto.

Soldato Ridinde! Gardisto! Mi havas ankaŭ mian spadon!

Putino Nu, venu jam.

Soldato Lasu min trankvila. Mi ne havas monon.

Putino Mi ne bezonas monon.

Soldato haltas. Ili estas ĉe lanterno. Vi ne bezonas monon? Kiu vi estas do?

Putino Pagas nur la civiluloj. Iu kiel vi povas havi ĝin ĉiam senpage ĉe mi.

Soldato Fine vi estas tiu pri kiu rakontis al mi Huber.

Putino Mi ne konas iun Huber.

Soldato Vi certe estas tiu. Memoru - en la kafejo en la Ŝipstrato[2]

- de tie li iris kun vi hejmen.

Putino De la kafejo mi iris hejmen jam kun multaj ... ho! Ho! -

Soldato Do iru ni, iru ni.

Putino Kio? Ĉu nun urĝas?

Soldato Nu, kion ni atendu? Je la deka mi devas esti en la kazerno.

Putino Kiom longe vi jam servas?

Soldato Tio ne koncernas vin. Ĉu vi loĝas malproksime?

Putino Dek minutojn por iri.

Soldato Tro malproksime por mi. Donu al mi kison.

Putino kisas lin. Tion mi ŝatas plej, kiam iu plaĉas al mi.

Soldato Mi ne. Ne, mi ne iras kun vi, tro malproksime.

Putino Vidu, venu morgaŭ posttagmeze.

Soldato Bone. Donu al mi vian adreson.

Putino Sed fine vi eble ne venos.

Soldato Se mi diras tion al vi!

Putino Vidu - se estas tro malproksime ĝis mi ĉi-vespere - tie... tie... montras la Danubon.

Soldato Kio estas tio?

Putino Tie estas ankaŭ trankvile... nun neniu venas.

Soldato Aĥ, tio ne estas bona.

Putino Kun mi estas ĉiam bona. Nu, restu kun mi. Kiu scias ĉu ni morgaŭ ankoraŭ vivos.

Soldato Nu venu - sed rapide!

Putino Atentu, tie estas mallume. Se vi glitas, vi estas en la Danubo.

Soldato Estus eĉ la plej bona.

Putino Psss, atendu iom. Ni tuj alvenos ĉe benko.

Soldato Vi bone konas ĉi tie.

Putino Iun kiel vi mi ŝatus kiel amanton.

Soldato Mi certe tro disputus.

Putino Tion mi certe malkutimigus al vi.

Soldato Ha -

Putino Ne tiel laŭte. Foje tamen okazas ke perdiĝas gardisto ĉi tien. Ĉu kredi ke ni estas meze de Vieno?

Soldato Ĉi tien venu, ĉi tien.

Putino Sed kia ideo, se ni tie elglitas, ni kuŝas en la akvo sube.

Soldato kaptis ŝin Aĥ vi -

Putino Sed tenu vin bone.

Soldato Ne timu...

- - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - -

Putino Sur la benko estintus tamen pli bone.

Soldato Tie aŭ ĉi tie... Nu, grimpu supren.

Putino Kiel vi kuras -

Soldato Mi devas al la kazern', mi estas jam tro malfrue.

Putino Nu, kiel vi nomiĝas?

Soldato Kial tio interesas vin, kiel mi nomiĝas?

Putino Mi nomiĝas Leokadia.

Soldato Ha! - Tian nomon mi neniam aŭdis.

Putino Vi!

Soldato Nu, kion vi do volas?

Putino Nu, donu al mi almenaŭ groŝon por la domzorgisto.

Soldato Ha!... Ĉu vi kredas ke mi estas via banko Ĝis! Leokadia!

Putino Fripono! Trompisto!

Li malaperis.

 

 

 

La soldato kaj la ĉambristino

 

Pratero

Dimanĉvespere.

Vojo kondukanta de la Wurstelprater en la mallumajn aleojn. Ĉi tie oni aŭdas ankoraŭ la difuzan muzikon

el la Wurstelprater; ankaŭ la sonojn de la Fnfkreuzerdanco, maldeca polko, ludata de blovinstrumentistoj.

 

La soldato. La ĉambristino.

 

Ĉambristino: Nun diru al mi, kial vi nepre jam devis foriri.

Soldato: ridas embarasite, stulte.

Ĉambristino: Estis ja tiel bele. Mi ege ŝatas danci.

Soldato: ĉirkaŭprenas ŝin ĉe la talio.

Ĉambristino: lasas okazi. Nun ni ja ne plu dancas. Kial vi tiel tenas min?

Soldato: Kiel vi nomiĝas? Ĉu Kathi?

Ĉambristino: En via kapo estas ĉiam iu Kathi.

Soldato: Mi scias, mi scias jam... Maria.

Ĉambristino: Sinjoro, sed tie estas terure mallume. Mi nun vere timas.

Soldato: Se mi estas ĉe vi, vi ne bezonas timi. Dank' al dio, ni estas ni!

Ĉambristino: Sed kien ni iras tie? Tie ja estas plu neniu. Venu, ni reiru! - Kaj tiel mallume!

Soldato: tiras ĉe sia virginia cigaro, tiom ke la ruĝa fino lumas Jam lumiĝas! Haha! Ho vi karulineto!

Ĉambristino: Ha, kion vi faras do? Se mi sciintus tion!

Soldato: Nu, la diablo prenu min, se hodiaŭ ĉe Svoboda estis knabino pli moltuŝa ol vi, fraŭlino Maria.

Ĉambristino: Ĉu tion vi provis tiel ĉe ĉiuj?

Soldato: Kion oni rimarkas, ĉe danco. Tiam oni rimarkas ege multe! Ha!

Ĉambristino: Sed kun la blondulino kun la oblikva vizaĝo vi dancis tamen pli ol kun mi.

Soldato: Tiu estas malnova konatino de unu mia amiko.

Ĉambristino: De la kaporalo kun la altturnitaj liparoj?

Soldato: Ho ne, li estis civilulo, tiu, kiu komence sidis ĉe la tablo kun mi, kiu parolas raŭke.

Ĉambristino: Ha mi jam scias. Tiu estas aŭdaculo.

Soldato: Ĉu li faris ion al vi? Al tiu mi ŝatus montri! Kion li faris al vi?

Ĉambristino: Ho nenion - mi nur vidis, kiel li estas kun la aliaj.

Soldato: Diru, fraŭlino Maria...

Ĉambristino: Vi bruligos min per via cigaro.

Soldato: Padon! - Fraŭlino Maria. Ni diru al ni ci.

Ĉambristino: Ni ankoraŭ ne estas tiel bonaj konatoj. -

Soldato: Ja multaj ne ŝatas sin kaj tamen diras ci unu al la alia.

Ĉambristino: Venontan fojon, kiam ni... Sed, sinjoro Franc -

Soldato: Vi memoris mian nomon?

Ĉambristino: Sed, sinjoro Franc ...

Soldato: Diru Franc, fraŭlino Maria.

Ĉambristino: Ne estu tiel aŭdaca - sed ŝ ŝ, se iu venus!

Soldato: Kaj eĉ se iu venus, oni ja ne vidas eĉ du paŝojn.

Ĉambristino: Sed pro dio, kien ni iras tie?

Soldato: Vidu, tie estas du ĝuste kiel ni.

Ĉambristino: Kie do? Mi vidas absolute nenion.

Soldato: Tie... antaŭ ni.

Ĉambristino: Kial do vi diras: du kiel ni? -

Soldato: Nu, mi ja celas, ili ankaŭ ŝatas unu la alian.

Ĉambristino: Sed atentu do, kio estas tio, nun mi preskaŭ falis.

Soldato: Aĥ, tio estas la krado de la herbejo.

Ĉambristino: Ne puŝu min tiel, mi ja falas.

Soldato: Ŝ ŝ, ne tiel laŭte.

Ĉambristino: Vi, sed nun mi vere kriegos. - Sed kion vi faras... sed -

Soldato: Tie ne estas neniu proksime kaj fore.

Ĉambristino: Do ni reiru, kie estas homoj.

Soldato: Ni ne bezonas homojn, ĉu, Maria, ni ne bezonas... por tio... haha.

Ĉambristino: Sed, sinjoro Franc, bonvolu, pro dio, vidu, se mi tion... estus sciinta... ho... ho... venu!

- - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - -

Soldato: feliĉega Ho dio... aĥ...

Ĉambristino: ... Mi tute ne povas vidi vian vizaĝon.

Soldato: Ba - vizaĝo...

- - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - -

Soldato: Ja vi, fraŭlino Maria, tie en la herbaro vi ne povas resti.

Ĉambristino: Venu, Franc', helpu min.

Soldato: Nu venu, rap rap!

Ĉambristino: Ho dio, Franc.

Soldato: Nu ja, kio estas pri via Franc?

Ĉambristino: Vi estas malbona homo, Franc.

Soldato: Jes, jes. Nu, atendu iomete.

Ĉambristino: Kial vi do atendigas min?

Soldato: Nu, mi eble ankoraŭ rajtas ekbruligi mian virginian.

Ĉambristino: Estas tiel mallume.

Soldato: Morgaŭ matene ree estos lume.

Ĉambristino: Diru almenaŭ ĉu vi ŝatas min.

Soldato: Nu, tion vi ja devintus senti, fraŭlino Maria, ha!

Ĉambristino: Kien ni do iras?

Soldato: Nu, returne.

Ĉambristino: Ne iru, mi petas, tiel rapide.

Soldato: Nu, kio estas al vi? Mi ne ŝatas iri en mallumo.

Ĉambristino: Diru, Franc, ĉu vi ŝatas min?

Soldato: Sed ĵus mi diris tion al vi, ke mi ŝatas vin.

Ĉambristino: Nu, ĉu vi ne volas doni kiseton al mi?

Soldato: kompate Jen... Ĉu vi aŭdas - nun oni povas ree aŭdi la muzikon.

Ĉambristino: Ŝajnas ke vi fine eĉ volas reiri al danco?

Soldato: Nu kompreneble, kion alian?

Ĉambristino: Ja, Franc, vidu, mi devas iri hejmen. Ili sen tio jam skoldos, mia mastrino estas tia...

ŝi preferus ke oni tute ne eliru.

Soldato: Nu bone, tiam iru hejmen.

Ĉambristino: Mi iel pensis, sinjoro Franc, ke vi akompanus min hejmen.

Soldato: Konduki hejmen? Aĥ!

Ĉambristino: Venu, estas tiel triste hejmeniri sola.

Soldato: Kie vi do loĝas?

Ĉambristino: Estas tute ne malproksima en la Porcelanstrato[3]

Soldato: Ĉu? Nu tiam ni havas ja komunan vojon... sed nun estas tro frue por mi... nun mi ankoraŭ

dancu, hodiaŭ mi havas multan tempon Antaŭ la dekdua mi ne bezonas esti en la kazerno. Mi iras

ankoraŭ danci.

Ĉambristino: Kompreneble, mi scias jam, nun venas la vico de la blondulino kun la oblikva vizaĝo!

Soldato: Ho! La vizaĝo de tiu ja tute ne estas tiel oblikva.

Ĉambristino: Ho dio, kiel la viroj estas malbonaj. Ĉu ne, vi faras tion certe kun ĉiu ulino.

Soldato: Tio estus tro multe! -

Ĉambristino: Franc, mi petas, hodiaŭ ne plu, - hodiaŭ restu kun mi, vidu -

Soldato: Jes, jes, estas jam bone. Sed danci mi ja certe ankoraŭ rajtas.

Ĉambristino: Mi dancos hodiaŭ plu kun neniu!

Soldato: Jen li estas jam...

Ĉambristino: Kiu do?

Soldato: La Svoboda! Kiel rapide ni estas ree ĉi tie. Ili ludas ankoraŭ la... tadarada tadarada kunkantas...

Do se vi volas atendi min, mi akompanos vin hejmen... se ne... adiaŭ -

Ĉambristino: Jes, mi atendos.

Ili eniras la dancejon.

Soldato: Nu, fraŭlino Maria, glason da biero vi mendu. Direkte al blondulino preterdancanta kun knabo,

en tre altnivela lingvaĵo Fraŭlino, ĉu mi rajtas peti al danco? -

 

 

 

La ĉambristino kaj la juna sinjoro

 

Varmega somerposttagmezo. - La gepatroj estas jam en la kamparo. - La kuiristino havas forpermeson.

La ĉambristino skribas en la kuirejo leteron al la soldato, kiu estas ŝia amato. Sonoras el la ĉambro de la

juna sinjoro. Ŝi leviĝas kaj iras en la ĉambron de la juna sinjoro.

La juna sinjoro kuŝas sur la divano, fumas kaj legas francan romanon.

 

La ĉambristino: Bonvolu, juna sinjoro?

La juna sinjoro: Aĥ ja, Maria, aĥ ja, mi sonorigis, ja... kion mi volis nur... ja ĝuste, delasu la rulkurtenon,

Maria... Estas malpli varme, se la rulkurteno estas sube... jes...

La ĉambristino iras al la fenestro kaj delasas la rulkurtenon.

La juna sinjoro: legas plu Kion vi do faras, Maria? Aĥ jes. Sed nun oni tute ne vidas por legi.

La ĉambristino: La juna sinjoro estas ĉiam tiel laborema.

La juna sinjoro: preteraŭdas tion elegante Tiel, estas bone.

Maria eliras

La juna sinjoro: provas plulegi; lasas la libron baldaŭ fali, ree sonorigas.

La ĉambristino: aperas

La juna sinjoro: Maria..., nu, kion mi volis diri... ja..., ĉu eble troviĝas konjako endome?

La ĉambristino: Ja, tiu estas certe enŝlosita.

La juna sinjoro: Nu, kiu havas la ŝlosilon?

La ĉambristino: La ŝlosilon havas Lini.

La juna sinjoro: Kiu estas Lini?

La ĉambristino: La kuiristino, sinjoro Alfredo.

La juna sinjoro: Nu, tiam diru ĝin al Lini.

La ĉambristino: Nu, Lini estas hodiaŭ en forpermeso.

La juna sinjoro: Ĉu...

La ĉambristino: Ĉu mi alportu al la juna sinjoro eble el la kafejo...

La juna sinjoro: Aĥ ne... estas sen tio sufiĉe varmege. Mi ne bezonas konjakon. Ĉu vi scias, Maria,

alportu al mi glason da akvo. Ps, Maria - sed lasu flui, por ke ĝi estu sufiĉe malvarma. -

La ĉambristino eliras.

La juna sinjoro: postrigardas ŝin, ĉe la pordo la ĉambristino returnas sin al li; la juna sinjoro rigardas

en la aeron. - La ĉambristino malfermas la akvokranon, lasas la akvon flui. Dume ŝi iras en sian

ĉambreton, lavas al si la manojn, ĝustigas antaŭ spegulo siajn buklojn. Poste ŝi alportas al la

juna sinjoro la glason da akvo. Ŝi alpaŝas la divanon.

La juna sinjoro: duone levas sin, la ĉambristino donas al li la glason en la manon, iliaj fingroj tuŝas sin reciproke.

La juna sinjoro: Bone, dankon. - Nu, kio estas? - Atentu; remetu la glason sur la tason... Li kuŝiĝas kaj sternas sin

Kioma estas do? -

La ĉambristino: La kvina, juna sinjoro.

La juna sinjoro: Ĉu, la kvina. - Estas bone. -

La ĉambristino: eliras; ĉe la pordo ŝi retrorigardas; la juna sinjoro postrigardis ŝin; ŝi rimarkas tion kaj

ridetas.

La juna sinjoro: restas kuŝa dum momento, poste leviĝas subite. Li iras ĝis la pordo, revenas, kuŝiĝas sur la

divanon. Li provas denove legi. Post kelkaj minutoj li ree sonorigas.

La ĉambristino: aperas kun rideto, kiun ŝi ne provas kaŝi.

La juna sinjoro: Vi, Maria, kion mi volis demandi al vi. Ĉu ĉi matene ne venis doktoro Schller?

La ĉambristino: Ne, ĉi matene venis neniu.

La juna sinjoro: Ĉu, tio estas stranga. Do doktoro Schller ne venis? Ĉu vi entute konas doktoron Schller?

La ĉambristino: Kompreneble. Li estas la granda sinjoro kun la nigra plenbarbo.

La juna sinjoro: Ĉu li eble tamen venis?

La ĉambristino: Ne, neniu venis, juna sinjoro.

La juna sinjoro: decidite Venu ĉi tien, Maria.

La ĉambristino: paŝas iom pli proksimen Jen.

La juna sinjoro: Pli proksimen... tiel... aĥ... mi kredis nur...

La ĉambristino: Kion kredis la juna sinjoro?

La juna sinjoro: Kredis... kredis mi - Nur pro via bluzo... Kia estas... Nu, venu nur pli proksimen.

Mi ja ne mordos vin.

La ĉambristino: venas al li Kion pri mia bluzo? Ĉu ĝi ne plaĉas al la juna sinjoro?

La juna sinjoro: tuŝas la bluzon, dume li subentiras la ĉambristinon al si Ĉu blua? Tio estas tute bela bluo.

Simple Vi estas tre bele vestita, Maria.

La ĉambristino: Sed juna sinjoro...

La juna sinjoro: Nu, kio do?... Li malfermis ŝian bluzon. Sobre Vi havas belan blankan haŭton, Maria.

La ĉambristino: La juna sinjoro flatas min.

La juna sinjoro: kisas ŝin sur la bruston Tio do ne povas dolori.

La ĉambristino: Ho ne.

La juna sinjoro: Ĉar vi tiel suspiras! Kial vi do suspiras?

La ĉambristino: Ho, sinjoro Alfredo...

La juna sinjoro: Kaj kiajn belajn pantoflojn vi havas...

La ĉambristino: ...Sed ...juna sinjoro ...se ekstere sonoras -

La juna sinjoro: Kiu povus nun sonorigi?

La ĉambristino: Sed juna sinjoro... vidu... estas tiel hele...

La juna sinjoro: Antaŭ mi vi ne bezonas ĝeni vin. Eĉ antaŭ neniu vi bezonas... se oni estas tiom bela.

Ja, pro dio; Maria, vi estas, ĉu vi scias, viaj haroj odoras eĉ agrable.

La ĉambristino: Sinjoro Alfredo...

La juna sinjoro: Ne faru tiajn ceremoniojn, Maria... mi vidis vin ankaŭ alie. Kiam mi laste en la nokto

venis hejmen kaj prenis glason da akvo; tiam la pordo al via ĉambro estis malfermita... nu...

La ĉambristino: kaŝas sian vizaĝon Ho dio, sed tion mi tute ne sciis, ke sinjoro Alfredo povas esti

tiel maldeca.

La juna sinjoro: Tie mi vidis multon... tion... kaj tion... kaj tion... kaj -

La ĉambristino: Sed, sinjoro Alfredo!

La juna sinjoro: Venu, venu... ĉi tien... tiel, jes tiel...

La ĉambristino: Sed se nun iu sonorigas -

La juna sinjoro: Nun fine ĉesu kun tio... oni plejbonkaze ne malfermas...

Sonoras.

- - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - -

La juna sinjoro: Fulmotondro... Kaj kian bruon la bubo faras. - Eble li sonorigis eĉ jam pli frue, kaj

ni ne rimarkis tion.

La ĉambristino: Ho, mi atentis la tutan tempon.

La juna sinjoro: Nu, fine rigardu - tra la luketo. -

La ĉambristino: Sinjoro Alfredo... Sed vi estas... ne... tiel maldeca.

La juna sinjoro: Bonvolu, iru nun rigardi...

La ĉambristino: eliras.

La juna sinjoro: malfermas rapide la rulkurtenon.

La ĉambristino: reaperas Tiu ĉiukaze jam foriris. Nun estas plu neniu. Eble li estis la doktoro Schller.

La juna sinjoro: estas malagrable tuŝita Estas bone.

La ĉambristino: proksimiĝas al li.

La juna sinjoro: evitas ŝin - Vidu, Maria, - mi iros nun en la kafejon.

La ĉambristino: tenere Jam... Sinjoro Alfredo.

La juna sinjoro: severe Mi iras nun en la kafejon. Se doktoro Schller venas...

La ĉambristino: Tiu hodiaŭ ne plu venos.

La juna sinjoro: ankoraŭ pli severe Se doktoro Schller venas, mi, mi... mi estas - en la kafejo.

Iras en la alian ĉambron.

La ĉambristino prenas cigaron de la fumtablo, enpoŝigas ĝin kaj eliras.

 

 

La juna sinjoro kaj la juna sinjorino

 

Vespere. - Kun banala eleganteco meblita salono en domo de la Ŝvindstrato[4] .

La juna sinjoro ĵus eniris, ekbruligas la kandelojn, dum li surhavas ankoraŭ la ĉapelon kaj la surtuton.

Poste li malfermas la pordon al la apuda ĉambro kaj enrigardas. La lumo de la salonaj kandeloj iras tra

la pargeto ĝis baldakena lito, kiu staras ĉe la fina muro. Ekde la kameno en angulo de la dormĉambro

disvastiĝas ruĝeca lumbrilo sur la kurtenoj de la lito. - La juna sinjoro kontrolas ankaŭ la dormĉambron.

De la komodo li prenas parfumŝprucigilon kaj priŝprucas la litkusenojn per fajnaj radioj da violparfumo.

Poste li iras kun la parfumŝprucigilo tra ambaŭ ĉambroj kaj premas senĉese sur la malgranda balono, tiel

ke baldaŭ ĉio odoras viole. Poste li demetas surtuton kaj ĉapelon. Li eksidas sur bluvelura fotelo, ekbruligas

cigaredon kaj fumas. Post momento li releviĝas kaj certiĝas ke la verdaj ĵaluzioj estas fermitaj. Subite li ree

iras en la dormĉambron, malfermas la tirkeston de la litŝranketo. Li palpas en ĝi kaj trovas testudan

harpinglon. Li serĉas lokon por kaŝi ĝin kaj fine metas ĝin en poŝon de sia palto. Poste li malfermas ŝrankon

starantan en la salono, elprenas arĝentan pleton kun botelo da konjako kaj du likvorglasetoj, metas ĉion sur

la tablon. Li reiras al sia palto, el kiu li nun prenas malgrandan blankan paketon. Li malfermas ĝin kaj metas

ĝin al la konjako; reiras al la ŝranko, elprenas du teleretojn kaj manĝilarojn. Li prenas el la malgranda paketo

glazuritan kaŝtanon kaj manĝas ĝin. Poste li enverŝas al si glason da konjako kaj eltrinkas ĝin rapide. Poste li

rigardas sian horloĝon. Li iras tien kaj reen en la ĉambro. - Antaŭ la granda vandspegulo li haltas iom,

ĝustigas per sia poŝkombilo la hararon kaj la etajn lipharojn. - Li iras nun al la antaŭĉambra pordo kaj

aŭskultas. Nenio moviĝas. Poste li kuntiras la bluajn pordetojn instalitajn antaŭ la dormĉambra pordo. Sonoras.

La juna sinjoro iomete ekskuiĝas. Poste li eksidas sur la fotelon kaj leviĝas nur kiam la pordo malfermiĝas kaj

la juna sinjorino eniras. -

 

La juna sinjorino: dense vualita, fermas la pordon post si, haltas momenton metante la maldekstran manon

sur la koron kvazaŭ ŝi devus superi enorman emocion.

La juna sinjoro: alpaŝas ŝin, prenas ŝian maldekstran manon kaj metas kison sur la blankan, nigre tamburitan

ganton. Li diras mallaŭte Mi dankas vin.

La juna sinjorino: Alfredo - Alfredo!

La juna sinjoro: Venu, sinjorino, venu, sinjorino Emma...

La juna sinjorino: Lasu min ankoraŭ momenton - bonvolu... ho mi tre petas, Alfredo! ŝi staras ankoraŭ

ĉe la pordo.

La juna sinjoro: staras antaŭ ŝi, tenas ŝian manon.

La juna sinjorino: Kie mi do estas ĉi tie?

La juna sinjoro: Ĉe mi.

La juna sinjorino: Tiu ĉi domo estas terura, Alfredo.

La juna sinjoro: Kial do? Ĝi estas tre eleganta domo.

La juna sinjorino: Mi renkontis du sinjorojn sur la ŝtuparo.

La juna sinjoro: Ĉu konatojn?

La juna sinjorino: Mi ne scias. Estas eble.

La juna sinjoro: Pardonu, sinjorino - sed vi ja konas viajn konatojn.

La juna sinjorino: Mi vidis ja absolute nenion.

La juna sinjoro: Sed se ili estus eĉ viaj plej bonaj amikoj - ili ja ne povintus rekoni vin. Mi mem... se mi

ne scius, ke estas vi... tiu vualo -.

La juna sinjorino: Estas du.

La juna sinjoro: Ĉu vi ne volas iom proksimiĝi?... Kaj demetu almenaŭ vian ĉapelon!

La juna sinjorino: Kio kapricas al vi, Alfredo? Mi diris al vi: Kvin minutojn... Ne, pli longe ne... mi ĵuras al vi -

La juna sinjoro: Do la vualon -

La juna sinjorino: Estas du.

La juna sinjoro: Nu do, ambaŭ vualojn - mi rajtas do almenaŭ vidi vin.

La juna sinjorino: Ĉu vi do amas min, Alfredo?

La juna sinjoro: profunde vundita Emma - vi demandas min...

La juna sinjorino: Estas tiel varme ĉi tie.

La juna sinjoro: Sed vi surhavas ja vian peltmanteleton - vi certe malvarmumiĝos.

La juna sinjorino: fine eniras la ĉambron, ĵetas sin sur la fotelon Mi morte lacas.

La juna sinjoro: Permesu. Li deprenas al ŝi la vualojn; prenas la pinglon el ŝia ĉapelo, flankenmetas ĉapelon,

pinglon, vualojn.

La juna sinjorino: lasas tion okazi.

La juna sinjoro: staras antaŭ ŝi, skuas la kapon.

La juna sinjorino: Kio estas al vi?

La juna sinjoro: Tiom bela vi estis ankoraŭ neniam.

La juna sinjorino: Kial?

La juna sinjoro: Sola... sola kun vi - Emma -

Li metas sin apud ŝia fotelo, sur unu genuo, prenas ŝiajn ambaŭ manojn kaj kovras ilin per kisoj.

La juna sinjorino: Kaj nun... lasu min foriri. Kion vi postulis de mi, tion mi faris.

La juna sinjoro: lasas sian kapon sinki en ŝian sinon.

La juna sinjorino: Vi promesis al mi esti bonkonduta.

La juna sinjoro: Jes.

La juna sinjorino: Oni sufokiĝas en tiu ĉambro.

La juna sinjoro: leviĝas Vi surhavas ankoraŭ vian manteleton.

La juna sinjorino: Metu ĝin al mia ĉapelo.

La juna sinjoro: deprenas al ŝi la manteleton kaj metas ĝin same sur la divanon.

La juna sinjorino: Kaj nun - adiaŭ -

La juna sinjoro: Emma-!-Emma!-

La juna sinjorino: La kvin minutoj jam delonge pasis.

La juna sinjoro: Eĉ ne unu!-

La juna sinjorino: Alfredo, diru al mi tre precize, kioma estas.

La juna sinjoro: Estas precize la sesa kaj kvarono.

La juna sinjorino: Nun mi devus jam delonge esti ĉe mia fratino.

La juna sinjoro: Vian fratinon vi povas ofte vidi...

La juna sinjorino: Ho dio, Alfredo, kial vi delogis min al tio.

La juna sinjoro: Ĉar mi... adoras vin, Emma.

La juna sinjorino: Al kiom da vi jam diris tion?

La juna sinjoro: Depost mi vidis vin, al neniu.

La juna sinjorino: Kiom facilanima persono mi estas! Kiu estus al mi antaŭdirinta tion... nur

antaŭ ok tagoj... eĉ hieraŭ...

La juna sinjoro: Kaj antaŭhieraŭ vi ja promesis jam al mi...

La juna sinjorino: Vi tiel turmentis min. Sed mi ne volis fari ĝin. Dio estas mia atestanto - mi ne volis fari ĝin...

Hieraŭ mi estis firme decidita... Ĉu vi scias, ke mi hieraŭ vespere eĉ skribis longan leteron al vi?

La juna sinjoro: Mi ricevis neniun.

La juna sinjorino: Mi poste disŝiris ĝin. Ho, mi prefere sendintu al vi tiun leteron.

La juna sinjoro: Estas tamen pli bone tiel.

La juna sinjorino: Ho ne, estas honte... de mi. Mi eĉ min mem ne komprenas. Adiaŭ, Alfredo, lasu min.

La juna sinjoro: ĉirkaŭprenas ŝin kaj kovras ŝian vizaĝon per varmegaj kisoj.

La juna sinjorino: Tiel... vi tenas vian promeson...

La juna sinjoro: Ankoraŭ unu kison - ankoraŭ unu.

La juna sinjorino: La lastan. Li kisas ŝin; ŝi reciprokas la kison; iliaj lipoj restas longe kungluitaj.

La juna sinjoro: Ĉu mi diru ion al vi, Emma? Mi scias nur nun, kio estas feliĉo.

La juna sinjorino: refalas en fotelon.

La juna sinjoro: eksidas sur la apogilon, volvas brakon leĝere ĉirkaŭ ŝian nukon... aŭ pli ĝuste, mi scias

nur nun, kio povus esti feliĉo.

La juna sinjorino: suspiras profunde.

La juna sinjoro: rekisas ŝin.

La juna sinjorino: Alfredo, Alfredo, kion vi faras el mi!

La juna sinjoro: Ĉu ne - estas tute ne malkomforte ĉi tie... Kaj ni estas ĉi tie ja tiel sekuraj! Estas do miloble

pli bele ol tiuj rendevuoj subĉielaj...

La juna sinjorino: Ho, nur ne memorigu min pri tio.

La juna sinjoro: Mi ĉiam memoros eĉ tion kun mil ĝojoj. Por mi, ĉiu minuto, kiun mi rajtis pasigi ĉe via flanko,

estas dolĉa memoraĵo.

La juna sinjorino: Ĉu vi memoras ankoraŭ la industriistan balon?

La juna sinjoro: Ĉu mi memoras tion...? Tie mi ja sidis apud vi dum la supeo, tute proksime de vi. La ĉampano

de via edzo...

La juna sinjorino: alrigardas lin riproĉe.

La juna sinjoro: Mi volis paroli nur pri la ĉampano. Diru, Emma, ĉu vi ne volas trinki glason da konjako?

La juna sinjorino: Unu guton, sed donu al mi antaŭe glason da akvo.

La juna sinjoro: Ja... Kie do estas - aĥ ja... Li rebatas la pordeton kaj iras en la dormĉambron.

La juna sinjorino: portrigardas lin.

La juna sinjoro: revenas kun karafo da akvo kaj du glasoj.

La juna sinjorino: Kie vi estis do?

La juna sinjoro: En la... apuda ĉambro. Verŝas glason da akvo.

La juna sinjorino: Nun mi demandos ion al vi, Alfredo - kaj ĵuru al mi, ke vi diros al mi la veron.

La juna sinjoro: Mi ĵuras. -

La juna sinjorino: Ĉu en tiuj ĉi ĉambroj jam estis iam alia virino?

La juna sinjoro: Sed Emma - tiu domo staras jam dudek jarojn!

La juna sinjorino: Vi scias, kion mi celas, Alfredo... Kun vi! Ĉe vi!

La juna sinjoro: Kun mi - ĉi tie - Emma! - Ne estas bele ke vi povas pensi pri io tia.

La juna sinjorino: Do vi havas... kiel mi diru... Sed ne, prefere mi ne demandu. Estas pli bone se mi ne demandas.

Mi kulpas ja mem. Ĉio havas terurajn sekvojn.

La juna sinjoro: Ja, kio do estas al vi? Kio afliktas vin? Kio havas terurajn sekvojn?

La juna sinjorino: Ne, ne, ne, mi devas ne konsciiĝi... Alie mi devus pro honto sinki en la teron.

La juna sinjoro: kun la karafo da akvo en la mano, skuas malgaje la kapon Emma, se vi povus senti,

kiom vi dolorigas min.

La juna sinjorino: verŝas al si glason da konjako.

La juna sinjoro: Mi volas ion diri al vi, Emma. Se vi hontas esti ĉi tie - se mi estas do indiferenta al vi

se vi ne sentas, ke vi signifas por mi ĉian feliĉegon de la mondo -- tiam vi prefere foriru.-

La juna sinjorino: Jes, tion mi faros.

La juna sinjoro: kaptante ŝin ĉe la mano Sed se vi sentas, ke mi ne povas vivi sen vi, ke kiso sur vian manon

signifas por mi pli ol ĉiuj karesoj, kiujn ĉiuj virinoj de la tuta mondo... Emma, mi ne estas kiel la aliaj

junuloj, kiuj scias amindumi - mi estas eble tro naiva... mi...

La juna sinjorino: Sed se vi tamen estas kiel la aliaj junuloj?

La juna sinjoro: Tiam vi hodiaŭ ne estus ĉi tie - ĉar vi ne estas kiel la aliaj virinoj.

La juna sinjorino: De kie vi scias tion?

La juna sinjoro: tiris ŝin al la divano, eksidis proksime al ŝi Mi cerbumis multe pri vi. Mi scias, vi estas malfeliĉa.

La juna sinjorino: ĝoje Jes.

La juna sinjoro: La vivo estas tiel malplena, tiel nenia - kaj krome, - tiel mallonga - tiel terure mallonga!

Ekzistas nur unu feliĉo... trovi homon, de kiu oni estas amata -

La juna sinjorino: prenis kandizitan piron de la tablo, enbuŝigas ĝin.

La juna sinjoro: Al mi la duonon! ŝi donas ĝin al li per la lipoj.

La juna sinjorino: kaptas la manojn de la juna sinjoro, kiuj minacas erarvagadi Kion vi do faras, Alfredo...

Ĉu tio estas via promeso?

La juna sinjoro: forglutante la piron, poste pli aŭdace La vivo estas tiel mallonga.

La juna sinjorino: malforte Sed tio je ne estas kialo -

La juna sinjoro: meĥanike Ho jes.

La juna sinjorino: pli malforte Vidu, Alfredo, kaj vi ja promesis esti bonkon... Kaj estas tiom hele...

La juna sinjoro: Venu, venu, vi unika, unika... Li suprenlevas ŝin de la divano.

La juna sinjorino: Sed kion vi faras?

La juna sinjoro: Tie ene tute ne estas hele.

La juna sinjorino: Ĉu tie estas plia ĉambro?

La juna sinjoro: tiras ŝin kun si Bela... kaj tute malluma.

La juna sinjorino: Ni tamen prefere restu ĉi tie.

La juna sinjoro: jam kun ŝi malantaŭ la pordeto, en la dormĉambro, fingrumas malfermante ŝian talion.

La juna sinjorino: Vi estas tiel... ho dio, kion vi faras el mi! - Alfredo!

La juna sinjoro: Mi adoras vin, Emma!

La juna sinjorino: Nu atendu do, atendu almenaŭ... Malforte Iru... mi vokos vin poste.

La juna sinjoro: Lasu al vi min - lasu vin al mi Li misparolas ... lasu... min - al vi - helpi.

La juna sinjorino: Vi ja disŝiras al mi ĉion.

La juna sinjoro: Ĉu vi ne portas korsaĵon?

La juna sinjorino: Mi neniam portas korsaĵon. Odilon ankaŭ ne portas. Sed la ŝuojn vi povas malbutonumi al mi.

La juna sinjoro: mabutonumas la ŝuojn, kisas ŝiajn piedojn.

La juna sinjorino: glitis en la liton Ho, mi sentas malvarmon.

La juna sinjoro: Tuj fariĝos varme.

La juna sinjorino: mallaŭte ridante Ĉu vi kredas?

La juna sinjoro: malagrable tuŝita, por si Tion ŝi ne devintus diri. Malvestas sin en la mallumo.

La juna sinjorino: tenere Venu, venu, venu!

La juna sinjoro: per tio ree en pli bona humoro Tuj - -

La juna sinjorino: Odoras ĉi tie je violoj.

La juna sinjoro: Tio estas vi mem... Jes al ŝi vi mem.

La juna sinjorino: Alfred... Alfred!!!!

La juna sinjoro: Emma...

- - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - -

La juna sinjoro: Evidente mi tro amas vin... ja... mi estas kvazaŭ ekster mi.

La juna sinjorino: ...

La juna sinjoro: Jam la tutan tagon mi estas kvazaŭ freneza. Mi antaŭsentis tion.

La juna sinjorino: Ignoru tion.

La juna sinjoro: Ja certe. Estas ja tute memkomprenebla, se oni...

La juna sinjorino: Ne... ne... Vi estas nervoza. Nur trankviliĝu...

La juna sinjoro: Ĉu vi konas Stendhal?

La juna sinjorino: Standhal?

La juna sinjoro: La "Psychologie de l'amour".

La juna sinjorino: Ne, kial vi demandas?

La juna sinjoro: Tie troviĝas historio, kiu estas tre tipa.

La juna sinjorino: Kia historio estas tio?

La juna sinjoro: Tie kunvenas tuta societo de kavalerioficiroj -

La juna sinjorino: Ĉu.

La juna sinjoro: Kaj tiuj rakontas pri siaj amaventuroj. Kaj ĉiu raportas, ke al li ĉe la virino, kiun li pleje,

nu kiel diri, plej pasie amis... ke lin la, ke li la - do mallonge, ke al ĉiu ĉe tiu virino okazis same

kiel nun al mi.

La juna sinjorino: Jes.

La juna sinjoro: Tio estas tre karakteriza.

La juna sinjorino: Jes.

La juna sinjoro: Ankoraŭ ne finiĝis. Unu sola asertas... ke en lia tuta vivo tio ankoraŭ ne okazis al li, sed,

kiel aldonas Stendhal - tio estis fifama fanfaronulo.

La juna sinjorino: Ĉu. -

La juna sinjoro: Kaj tamen mishumorigas, tio estas la aĉaĵo, kiom ajn sensignifa ĝi envere estas.

La juna sinjorino: Certe. Kaj entute... vi ja promesis al mi esti bonkonduta.

La juna sinjoro: Aĥ, ne ridu, tio ne plibonigas la situacion.

La juna sinjorino: Sed ne, mi ja ne ridas. Tio de Stendhal estas vere interesa. Mi ĉiam pensis, ke nur ĉe maljunuloj...

aŭ ĉe tre... ĉu ne, ĉe uloj kiuj multe vivis...

La juna sinjoro: Kia ideo. Tio tute ne rilatas al tio. Cetere mi tute forgesis la plej belan historion el la tuta Standhal.

Tie estas iu el inter la kavalerioficiroj, kiu rakontas eĉ, ke li tri noktojn aŭ eĉ ses... mi ne plu scias, estis

kune kun la virino, kiun li deziris dum semajnoj - dsire - ĉu vi komprenas -, kaj tiuj faris dum ĉiuj ĉi

noktoj nenion alian ol plori pro feliĉo... ambaŭ...

La juna sinjorino: Ĉu ambaŭ?

La juna sinjoro: Jes. Ĉu tio mirigas vin? Mi trovas tion tre komprenebla - ĝuste se oni amas sin.

La juna sinjorino: Sed ekzistas certe multaj, kiuj ne ploras.

La juna sinjoro: nervoze Certe... tio estas ja ankaŭ nur escepta kazo.

La juna sinjorino: Aĥ - mi pensis, ke Stendhal diris, ke ĉiuj kavalerioficiroj ploras ĉe tia okazo.

La juna sinjoro: Vidu, nun vi tamen primokas min.

La juna sinjorino: Sed kia ideo! Ne estu infaneca, Alfredo!

La juna sinjoro: Estas vere, ke tio nervozigas... Dume mi havas la impreson, ke vi senĉese pensas pri tio.

Tio ĝenas min des pli.

La juna sinjorino: Mi absolute ne pensas pri tio.

La juna sinjoro: Ho jes. Se mi nur estus konvinkita, ke vi amas min.

La juna sinjorino: Ĉu vi postulas eĉ pliajn pruvojn?

La juna sinjoro: Vidu... ĉiam vi primokas min.

La juna sinjorino: Kiel do? Venu, donu al mi vian dolĉan kapeton.

La juna sinjoro: Aĥ, tio agrablas.

La juna sinjorino: Ĉu vi amas min?

La juna sinjoro: Ho, mi estas ja tiom feliĉa.

La juna sinjorino: Sed vi ne bezonas krome plori.

La juna sinjoro: malproksimiĝante de ŝi, ege konfuzita Ree, ree. Mi ja tiom petis vin...

La juna sinjorino: Se mi diras al vi, ke vi ne ploru...

La juna sinjoro: Vi diris: Krome plori.

La juna sinjorino: Vi estas nervoza, karulo.

La juna sinjoro: Tion mi scias.

La juna sinjorino: Sed ne estu. Estas eĉ agrable por mi, ke tio... ke ni por tiel diri kiel bonaj kamaradoj...

La juna sinjoro: Jam ree vi komencas.

La juna sinjorino: Ĉu vi ne memoras! Tio estis unu el niaj unuaj interparoladoj. Bonaj kamaradoj ni volis esti;

nenio alia. Ho, tio estis bela... tio estis ĉe mia fratino, januare ĉe la granda balo, dum la kvadrilo...

Pro dio, mi volis ja delonge esti for... mia fratino ja atendas min - kion mi nur diru al ŝi... Adiaŭ, Alfredo -

La juna sinjoro: Emma -! Tiel vi volas forlasi min!

La juna sinjorino: Jes - tiel! -

La juna sinjoro: Ankoraŭ kvin minutojn...

La juna sinjorino: Bone. Ankoraŭ kvin minutojn. Sed vi devas promesi al mi... ne moviĝi? ... Ĉu? ...

Mi volas ankoraŭ doni al vi adiaŭan kison... Ŝŝ... trankvile... ne moviĝu, mi diris,

alie mi tuj leviĝas, vi mia dolĉa... dolĉa...

La juna sinjoro: Emma... mia ado...

- - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - -

La juna sinjorino: Mia Alfredo -

La juna sinjoro: Aĥ, ĉe vi estas la ĉielo.

La juna sinjorino: Sed nun mi vere devas iri for.

La juna sinjoro: Aĥ, lasu vian fratinon atendi.

La juna sinjorino: Hejmen mi devas. Por mia fratino delonge jam tro malfruas. Kioma estas do?

La juna sinjoro: Nu, kiel mi esploru tion?

La juna sinjorino: Vi devas nur rigardi vian horloĝon.

La juna sinjoro: Mia horloĝo estas en mia veŝto.

La juna sinjorino: Tiam iru preni ĝin.

La juna sinjoro: leviĝas per grandega skuo La oka.

La juna sinjorino: leviĝas rapide Pro dio... Rapide, Alfredo, donu al mi miajn ŝtrumpojn. Kion mi nur diru?

Hejme oni certe jam atendas min... la oka...

La juna sinjoro: Kiam mi revidos vin?

La juna sinjorino: Neniam.

La juna sinjoro: Emma! Ĉu vi do ne plu amas min?

La juna sinjorino: Ĝuste pro tio. Donu al mi miajn ŝuojn.

La juna sinjoro: Neniam plu? Jen viaj ŝuoj.

La juna sinjorino: En mia sako estas ŝubutonumilo. Mi petas vin, rapide...

La juna sinjoro: Jen la butonumilo.

La juna sinjorino: Alfredo, tio povas faligi nin ambaŭ en la kaĉon.

La juna sinjoro: ekstreme malagrable tuŝite Kial?

La juna sinjorino: Ja, kion mi do diru, se li demandas al mi: De kie vi venas?

De la fratino.

La juna sinjorino: Ja, se mi povus mensogi.

La juna sinjoro: Nu, vi simple devas.

La juna sinjorino: Ĉion por tia homo. Aĥ, venu... lasu vin ree kisi. Ŝi brakumas lin - Kaj nun - -

lasu min sola, iru en la alian ĉambron. Mi ne povas vesti min, se vi ĉeestas.

La juna sinjoro: iras en la salonon, kie li vestas sin. Li manĝas iom de la bakaĵo, trinkas glason da konjako.

La juna sinjorino: vokas post momento Alfred!

La juna sinjoro: Karulino.

La juna sinjorino: Estas tamen pli bone, ke ni ne ploris.

La juna sinjoro: ridetante ne sen fiero Kiel oni povas paroli tiel frivole? -

La juna sinjorino: Kiel estos nun - se ni hazarde iam renkontiĝos en societo?

La juna sinjoro: Ĉu hazarde - iam... Vi estos morgaŭ ja certe ankaŭ ĉe Lobheimer?

La juna sinjorino: Jes, Ĉu ankaŭ vi?

La juna sinjoro: Certe. Ĉu mi rajtas peti vin pri la kotiljono?

La juna sinjorino: Ho, mi ne venos. Kion vi kredas? - Mi sinkus ja... Paŝas komplete vestita en la salonon,

prenas ĉokoladbakaĵon en la teron.

La juna sinjoro: Do morgaŭ ĉe Lobheimer, tio estas bele.

La juna sinjorino: Ne, ne... mi informos pri neĉeesto; certe -

La juna sinjoro: Do postmorgaŭ... ĉi tie.

La juna sinjorino: Kion vi kapricas?

La juna sinjoro: Je la sesa...

La juna sinjorino: Ĉi tie ĉe la angulo staras ĉaroj, ĉu ne?

La juna sinjoro: Jes, kiom vi volas. Do postmorgaŭ ĉi tie je la sesa. Diru do jes, mia amata karulino.

La juna sinjorino: ... Tion ni priparolos morgaŭ dum la kotiljono.

La juna sinjoro: brakumas ŝin Mia anĝelo.

La juna sinjorino: Ne ruinigu mian hararanĝon.

La juna sinjoro: Do morgaŭ ĉe Lobheimer kaj postmorgaŭ en miaj brakoj.

La juna sinjorino: Fartu bone...

La juna sinjoro: subite ree zorgema Kaj kion vi diros - al li hodiaŭ?

La juna sinjorino: Ne demandu... ne demandu... estas tro terure. - Kial mi tiel amas vin! - Adiaŭ.

Se mi ree renkontos homojn sur la ŝtuparo, mi mortos. - Pa! -

La juna sinjoro: ankoraŭfoje kisas al ŝi la manon.

La juna sinjorino: foriras.

La juna sinjoro: restas sola. Poste li sidiĝas sur la divanon. Li ridetas antaŭ si kaj diras al si mem

Do nun mi havas amrilaton kun honesta virino.

 

 

 

La juna sinjorino kaj la edzo

 

Agrabla dormĉambro.

Estas la deka kaj duono nokte. La virino kuŝas enlite kaj legas. La edzo, en negliĝo, eniras la ĉambron.

 

La juna sinjorino: sen levi la okulojn Ĉu vi ne plu laboras?

La edzo: Ne. Mi estas tro laca. Kaj krome...

La juna sinjorino: Nu?

La edzo: Mi subite sentis min tiel sola ĉe mia skribtablo. Mi eksopiris vin.

La juna sinjorino: supren rigardas Ĉu vere?

La edzo: eksidas apud ŝi sur la liton Ne legu plu hodiaŭ. Vi difektos viajn okulojn.

La juna sinjorino: fermas la libron Kio do estas al vi?

La edzo: Nenio, mia etulino. Enamiĝinta mi estas en vin! Tion vi ja scias!

La juna sinjorino: Oni povus kelkfoje preskaŭ forgesi tion.

La edzo: Oni eĉ devas ĝin kelkfoje forgesi.

La juna sinjorino: Kial?

La edzo: Ĉar alie la geedzeco estus io malperfekta. Ĝi perdus... kiel mi diru... ĝi perdus sian sanktecon.

La juna sinjorino: Ho...

La edzo: Kredu min - estas tiel... Se dum la kvin jaroj, dum kiuj ni nun estas geedzoj, ni ne estus kelkfoje
forgesintaj, ke ni estas reciproke enamiĝintaj - ni eble tute ne plu estus enamiĝintaj.

La juna sinjorino: Tion mi ne komprenas.

La edzo: La afero estas simple jena: ni eble havis jam dek aŭ dekdu amrilatojn unu kun la alia... Ĉu ankaŭ
vi ne havas tiun impreson?

La juna sinjorino: Mi ne kalkulis! -

La edzo: Se ni tuj la unuan gustumintus ĝisfine, se mi dekomence fordonintus min senpripense al mia
pasio por vi, tiam ni spertintus la samon kiel la milionoj da aliaj amparoj. Ni estus finintaj unu kun la alia.

La juna sinjorino: Aĥ... ĉu tion vi celas?

La edzo: Kredu min - Emma - en la unuaj tagoj de nia edzeco mi timis, ke tiel okazos.

La juna sinjorino: Anka mi.

La edzo: Ĉu vi vidas? Ĉu mi ne pravis? Pro tio estas bone, ĉiam denove vivi dum kelka tempo nur en bona amikeco
unu kun la alia.

La juna sinjorino: Aĥ ĉu.

La edzo: Kaj jen pro kio ni povas ĉiam travivi novajn semajnojn da mieltempo, ĉar mi neniam riskas, ke la mielaj
semajnoj...

La juna sinjorino: Fariĝu mielmonatoj.

La edzo: Ĝuste.

La juna sinjorino: Kaj nun... Ŝajnas do ke ree finiĝis amikeca periodo -?

La edzo: premante ŝin tenere kontraŭ si Ŝajnas ke jes.

La juna sinjorino: Sed se... ĉe mi estus alie.

La edzo: Ne estas alie ĉe vi. Vi estas ja la plej saĝa kaj plej ĉarma estaĵo kiu ekzistas. Mi estas tre feliĉa ke

mi trovis vin.

La juna sinjorino: Tio estas ja bele, kiel vi povas amindumi - de tempo al tempo.

La edzo: enlitiĝis ankaŭ Por viro, kiu iomete spertas la mondon - nu, metu vian kapon ĉe mia ŝultro - kiu iomete

spertas la mondon, la edzeco signifas ion multe pli misteran ol por vi junaj knabinoj el bona familio. Vi alpaŝas

nin puraj kaj... almenaŭ ĝis certa grado nesciaj, kaj pro tio vi havas envere multe pli klaran vidon pri la esenco

de la amo ol ni.

La juna sinjorino: ridante Ho!

La edzo: Certe. Ĉar ni fariĝis tute konfuzitaj kaj malcertaj per la multaj travivaĵoj kiujn ni vole nevole travivis antaŭ
la edziĝo. Vi aŭdas ja multon kaj scias tro kaj legas ja eble envere ankaŭ tro, sed ĝustan imagon pri tio, kion
ni viroj fakte travivas, vi ja tamen ne havas. Al ni oni ĝisfunde naŭzigas tion, kion oni ĝenerale nomas la amon;
ĉar fine kiaj kreaĵoj estas tiuj, de kiuj ni dependas!

La juna sinjorino: Nu, kiaj kreaĵoj estas ili?

La edzo: kisas ŝin sur la frunto Estu feliĉa, etulino, ke vi neniam ricevis enrigardon en tiajn kondiĉojn. Cetere ili estas
plejparte sufiĉe kompatindaj estaĵoj - ni je ĵetu ŝtonon al ili.

La juna sinjorino: Mi petas vin - tiu kompato - Tio ŝajnas al mi tie tute ne konvena.

La edzo: kun bela mildeco Ili meritas ĝin. Vi, kiuj estis junaj knabinoj el bona familio, kiuj povis ŝirmataj de la

gepatroj trankvile atendi la honestan viron, kiu deziras edzinigi vin; - vi ja ne konas la mizeron, kiu puŝas la

plejparton de tiuj kompatindasj kreaĵoj en la brakojn de la peko.

La juna sinjorino: Ĉu ili do ĉiuj vendas sin?

La edzo: Tion mi ne diru. Mi ja ankaŭ ne celas nur la materian mizeron. Sed ekzistas ankaŭ - mi diru - morala mizero;
mankanta kompreno pri tio, kio estas permesata, kaj precipe pri tio, kio estas nobla.

La juna sinjorino: Sed kial ili estas kompatindaj? - Ili fartas ja sufiĉe bone, ĉu?

La edzo: Vi havas strangajn opiniojn, mia etulino. Ne forgesu, ke tiaj estaĵoj estas de nature destinitaj fali ĉiam pli
profunden. Senhalte.

La juna sinjorino: sin premetante al li Ŝajnas ke la falado estas tute agrabla.

La edzo: malagrable tuŝite Kiel vi povas paroli tiel, Emma. Mi ja pensas, ke ĝuste por vi, bonkondutaj virinoj, ne povas
ekzisti io pli abomena ol tiuj, kiuj ne estas tiaj.

La juna sinjorino: Certe, Karlo, certe. Mi diris tion ja ankaŭ nur iel tiel. Nu, daŭrigu rakonti. Estas tiom agrable,

se vi tiel parolas. Rakontu al mi ion.

La edzo: Kion do?

La juna sinjorino: Nu - pri tiuj kreaĵoj.

La edzo: Kion vi kapricas?

La juna sinjorino: Vidu, jam antaŭe, ĉu vi scias, tute ĉe la komenco, mi ĉiam petis vin ke vi rakontu al mi ion el

via juneco.

La edzo: Nu, kaj kial tio interesas vin?

La juna sinjorino: Ĉu vi ne estas mia edzo? Ĉu tio ne estas klara maljustaĵo, ke mi envere scias nenion pri via antaŭa
pasinteco? -

La edzo: Vi do ne opinias min tiom sengusta, ke mi - Sufiĉe, Emma... tio estas ja kvazaŭ profanado.

La juna sinjorino: Kaj tamen vi tenis... kiu scias kiomajn aliajn virinojn en la brakoj tiel kiel nun min

La edzo: Ne diru "virinojn". Virino estas vi.

La juna sinjorino: Sed unu demandon vi devas respondi al mi... alie... alie... estas nenio pri la miela tempo.

La edzo: Vi havas manieron paroli... memoru ke vi estas patrino... ke tie kuŝas nia filineto...

La juna sinjorino: sin premetante kontraŭ li Sed mi ŝatus ankaŭ knabeton.

La edzo: Emma!

La juna sinjorino: Nu, ne estu tiel... certe mi estas via edzino... sed mi ŝatus esti ankaŭ iomete... via amatino.

La edzo: Ĉu vi ŝatus?...

La juna sinjorino: Do - unue mia demando.

La edzo: obeeme Nu?

La juna sinjorino: Ĉu estis... edziniĝinta virino - inter ili?

La edzo: Kial? - Kion vi celas?

La juna sinjorino: Vi jam scias.

La edzo: iomete maltrankviligite Kiel venas al vi tiu demando?

La juna sinjorino: Mi ŝatus scii, ĉu... tio estas - ekzistas tiaj virinoj... tion mi scias. Sed ĉu vi...

La edzo: serioze Ĉu vi konas tian virinon?

La juna sinjorino: Ja mi mem ne scias tion.

La edzo: Ĉu el inter viaj amikinoj eble troviĝas tia virino?

La juna sinjorino: Nu, kiel mi povus kun certeco tion aserti - aŭ nei?

La edzo: Ĉu eble iu el viaj amikinoj iam... Oni parolas pri multo, se oni tiel - la virinoj inter si - ĉu iu konfesis al vi -?

La juna sinjorino: malcerte Ne.

La edzo: Ĉu pri iu el viaj amikinoj vi suspektas, ke ŝi...

La juna sinjorino: Suspektas... ho... suspektas.

La edzo: Ŝajnas.

La juna sinjorino: Certe ne, Karlo, certe ne. Se mi pripensas - mi tamen ne opinias iun kapabla je tio.

La edzo: Ĉu neniun?

La juna sinjorino: El miaj amikinoj neniun.

La edzo: Promesu ion al mi, Emma.

La juna sinjorino: Nu.

La edzo: Ke vi neniam rilatos kun virino, ĉe kiu vi havas eĉ nur la plej etan suspekton, ke ŝi... vivas ne tute senriproĉan

vivon.

La juna sinjorino: Ĉu tion mi devas eĉ promesi al vi?

La edzo: Mi ja scias, ke vi ne serĉas rilaton kun tiaj virinoj. Sed hazarde povus okazi, ke vi... Ja, okazas eĉ tre ofte, ke

ĝuste tiaj virinoj, kies reputacio ne estas la plej bona, serĉas kontakton kun honestasj virinoj, parte por doni al

si pli bonan renomon, parte pro certa... kiel mi diru... pro certa hejmsopiro al la virto.

La juna sinjorino: Ĉu.

La edzo: Jes. Mi kredas, ke tio estas tute ĝusta, kion mi ĵus diris. Hejmsopiro al la virto. Nome ke ĉiuj tiaj virinoj estas
envere tre malfeliĉaj, tion vi povas kredi al mi.

La juna sinjorino: Kial?

La edzo: Vi demandas, Emma? - Kiel vi povas nur demandi? - Imagu do, kian vivon vivas tiaj virinoj! Plena de mensogo,
ruzo, senhonteco kaj plena de danĝeroj.

La juna sinjorino: Nu certe. Jen vi certe pravas.

La edzo: Vere - ili pagas la iometon da feliĉo... la iometon da...

La juna sinjorino: Plezuro.

La edzo: Kial plezuro? Kial vi kapricas nomi tion plezuro?

La juna sinjorino: Nu - io devas ja esti -! Alie ili ja ne farus ĝin.

La edzo: Estas nenio... ekstazo.

La juna sinjorino: penseme Ekstazo.

La edzo: Ne, eĉ ne estas ekstazo. Kio ajn - kare pagata, tio certas!

La juna sinjorino: Do... tion vi foje partoprenis - ĉu ne?

La edzo: Jes, Emma. - Tio estas mia plej malgaja memoraĵo.

La juna sinjorino: Kiu estas? Diru! Ĉu mi konas ŝin?

La edzo: Kion vi do kapricas?

La juna sinjorino: Ĉu antaŭ longa tempo? Ĉu estis longe antaŭ ol vi edziĝis al mi?

La edzo: Ne demandu. Mi petas vin, ne demandu.

La juna sinjorino: Sed Karlo!

La edzo: Ŝi mortis.

La juna sinjorino: Ĉu vere?

La edzo: Jes... sonas preskaŭ ridige, sed mi havas la impreson, ke ĉiuj tiaj virinoj mortas junaj.

La juna sinjorino: Ĉu vi tre amis ŝin?

La edzo: Mensogulinojn oni ne amas.

La juna sinjorino: Do kial...

La edzo: Ekstazo...

La juna sinjorino: Tamen do?

La edzo: Ne parolu plu pri tio, mi petas vin. Ĉio ĉi estas longe pasinta. Mi amis nur unu - tio estas vi. Oni amas

nur kie estas pureco kaj vero.

La juna sinjorino: Karlo!

La edzo: Ho, kiom sekura, kiom agrable oni sentas sin en tiaj brakoj. Kial mi ne konis vin jam kiel infano? Mi

kredas, ke tiam mi eĉ ne rigardintus aliajn virinojn.

La juna sinjorino: Karlo!

La edzo: Kaj vi estas bela! ...Bela! ... Ho venu... Li estingas la lumon

- - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - -

La juna sinjorino: Ĉu vi scias, pri kio mi devas pensi hodiaŭ?

La edzo: Pri kio, mia karulino?

La juna sinjorino: Pri... pri... Venecio.

La edzo: La unua nokto...

La juna sinjorino: Jes... tiel...

La edzo: Kio do -? Nu diru do!

La juna sinjorino: Tiel vi amas min hodiaŭ.

La edzo: Jes, tiel amas vin.

La juna sinjorino: Aĥ... Se vi ĉiam...

La edzo: en ŝiaj brakoj Kiel?

La juna sinjorino: Mia Karlo!

La edzo: Kion vi celis? Se mi ĉiam...

La juna sinjorino: Nu jes.

La edzo: Nu, kio estus tiam, se mi ĉiam...?

La juna sinjorino: Tiam mi simple scius ĉiam, ke vi amas min.

La edzo: Sed vi devas scii tion ankaŭ sen tio. Oni ne estas ĉiam la amanta edzo, oni devas iri kelkfoje ankaŭ

eksteren en la malamikan vivon, devas batali kaj strebi!

Neniam forgesu tion, mia etulino! Ĉio havas sian tempon en la geedzeco - jen ĝuste la bona afero. Ne

ekzistas multaj, kiuj eĉ post kvin jaroj memoras ankoraŭ - sian Venecion.

La juna sinjorino: Certe!

La edzo: Kaj nun... bonan nokton, mia etulino.

La juna sinjorino: Bonan nokton!

 

 

 

La edzo kaj la dolĉa knabino

 

Aparta ĉambreto en Riedhof. Agrabla, milda eleganteco. La gasforno brulas. -

La edzo. La dolĉa knabino.

Sur la tablo estas la restoj de manĝo; meringeloj kun batita kremo, fruktoj, fromaĝo. En la vinglasoj hungara

blanka vino.

 

La edzo: fumas havanan cigaron, apogiĝanta en la angulo de la divano.

La dolĉa knabino: sidas apud li sur la fotelo kaj elkulerigas el meringelo la batitan kremon, kiun ŝi

frandas kun plezuro.

La edzo: Ĉu gustas?

La dolĉa knabino: ne lasas sin ĝeni Ho!

La edzo: Ĉu vi volas plian?

La dolĉa knabino: Ne, sen tio mi jam manĝis tro.

La edzo: Vi ne plu havas vinon. Enverŝas al ŝi.

La dolĉa knabino: Ne.. sed la sinjoro ja vidas, mi ja tute ne tuŝas ĝin.

La edzo: Ree vi diras la sinjoro.

La dolĉa knabino: Ĉu? La sinjoro ja scias, ke oni nur malfacile kutimiĝas.

La edzo: Vi ja scias.

La dolĉa knabino: Kion do?

La edzo: Vi ja scias, vi devas diri; ne la sinjoro ja scias. - Venu, sidiĝu apud mi.

La dolĉa knabino: Tuj... ankoraŭ ne finis.

La edzo: leviĝas, ekstaras malantaŭ la fotelo kaj brakumas la dolĉan knabinon turnante ŝian kapon al si.

La dolĉa knabino: Nu, kio estas?

La edzo: Mi ŝatus havi kison.

La dolĉa knabino: donas al li kison La sinjoro estas... ho pardonu, vi estas aŭdaculo.

La edzo: Ĉu vi rimarkas tion nun?

La dolĉa knabino: Aĥ ne, rimarkis mi tion jam antaŭe... jam sur la strato. La sinjoro devas -

La edzo: Vi devas.

La dolĉa knabino: Vi devas pensi pri mi belan aferon.

La edzo: Kial do?

La dolĉa knabino: Ke mi tuj venis kun vi en la apartan ĉambreton.

La edzo: Nu, tuj, tion oni do ne povas diri.

La dolĉa knabino: Sed vi povas tiel bele peti.

La edzo: Ĉu vi trovas?

La dolĉa knabino: Kaj fine, kial ne?

La edzo: Certe.

La dolĉa knabino: Ĉu promeni aŭ -

La edzo: Por promeni estas eĉ multe tro malvarme.

La dolĉa knabino: Kompreneble estis tro malvarme.

La edzo: Sed ĉi tie estas agrable varme; ĉu ne? Li residiĝis, ĉirkaŭprenas la dolĉan knabinon kaj tiras ŝin

al sia flanko.

La dolĉa knabino: malforte Nu!

La edzo: Nun diru... vi rimarkis min jam pli frue, ĉu?

La dolĉa knabino: Kompreneble. Jam en la Singerstrato.

La edzo: Ne hodiaŭ, mi celas. Ankaŭ hieraŭ kaj antaŭhieraŭ, kiam mi sekvis vin.

La dolĉa knabino: Estas multaj kiuj sekvas min.

La edzo: Tion mi povas imagi. Sed ĉu vi rimarkis min.

La dolĉa knabino: Ĉu la sinjoro scias... aĥ... ĉu vi scias, kio antaŭnelonge okazis al mi? Tiam la edzo de

mia kuzino sekvis min en la mallumo kaj ne rekonis min.

La edzo: Ĉu li alparolis vin?

La dolĉa knabino: Sed kion vi pensas? Ĉu vi kredas, ke ĉiu estas tiel aŭdaca kiel vi?

La edzo: Sed tio tamen okazas.

La dolĉa knabino: Kompreneble tio okazas.

La edzo: Nu, kion vi faras tiam?

La dolĉa knabino: Nu, nenion - Mi simple ne respondas.

La edzo: Hm... sed al mi vi donis respondon.

La dolĉa knabino: Nu, ĉu vi eble koleras?

La edzo: kisas ŝin violente Viaj lipoj gustas je la batita kremo.

La dolĉa knabino: Ho, ili estas dolĉaj pro naturo.

La edzo: Ĉu tion diris jam multaj al vi?

La dolĉa knabino: Multaj!! Kion vi jam imagas!

La edzo: Nu, diru honeste. Kiom jam kisis tiun buŝon?

La dolĉa knabino: Kial vi demandas? Vi eble tamen ne kredas, se mi diras ĝin al vi!

La edzo: Kial ne?

La dolĉa knabino: Divenu.

La edzo: Nu, ni diru - sed vi ne koleru?

La dolĉa knabino: Kial mi do koleru?

La edzo: Do mi taksu... dudek.

La dolĉa knabino: malfiksiĝante de li Nu - kial ne tuj cent?

La edzo: Mi ja nur divenis.

La dolĉa knabino: Sed tiam vi ne bone divenis

La edzo: Do dek.

La dolĉa knabino: ofendite Certe. Knabino kiu lasas sin alparoli surstrate kaj tuj kuniras en apartan ĉambreton!

La edzo: Ne estu tiel infaneca. Ĉu vagadi sur la strato aŭ sidi en ĉambro... Ni estas ja en gastejo. Ĉiumomente la

            kelnero povas enveni - ĉe tio ja vere estas nenio...

La dolĉa knabino: Tion mi ja ankaŭ pensis.

La edzo: Ĉu vi jam estis foje en aparta ĉambreto?

La dolĉa knabino: Do, se diri la veron: jes.

La edzo: Vidu, tio plaĉas al mi, ke vi almenaŭ estas honesta.

La dolĉa knabino: Sed ne tiel - kiel vi viavice pensas. Kun amikino kaj ties fianĉo mi estis foje en aparta

ĉambreto, ĉijare dum la karnavalo.

La edzo: Ja ne estus katastrofo, se vi foje - kun via amato -

La dolĉa knabino: Kompreneble ne estus katastrofo. Sed mi ne havas amaton.

La edzo: Nu, nu.

La dolĉa knabino: Ĉielo, mi ne havas iun.

La edzo: Sed vi ja ne volas kredigi min, ke mi estas...

La dolĉa knabino: Kion do?... Mi simple ne havas amaton - jam de pli ol duonjaro.

La edzo: Aĥ tiel... Sed antaŭe? Kiu li estis?

La dolĉa knabino: Kial vi estas tiel sciema?

La edzo: Mi estas sciema, ĉar mi amas vin.

La dolĉa knabino: Ĉu vere?

La edzo: Tion vi devas ja senti. Do rakontu al mi. Premas ŝin firme al si.

La dolĉa knabino: Kion do mi rakontu al vi?

La edzo: Nu, ne lasu vin peti tiom longe. Kiu li estis, mi ŝatus scii.

La dolĉa knabino: ridante Nu, viro do.

La edzo: Do - do - kiu estis?

La dolĉa knabino: Iomete li similis al vi.

La edzo: Ĉu.

La dolĉa knabino: Se vi ne estus tiel simila al li -

La edzo: Kio estus tiam?

La dolĉa knabino: Nu ne demandu, se vi jam vidas, ke...

La edzo: komprenas Do pro tio vi lasis vin alparoli de mi.

La dolĉa knabino: Nu jes do.

La edzo: Nun mi vere ne scias, ĉu mi ĝoju aŭ ĉu mi koleru.

La dolĉa knabino: Nu, en via loko mi ĝojus.

La edzo: Nu jes.

La dolĉa knabino: Kaj ankaŭ parolante vi memoras min tiel je li... kaj kiel vi alrigardas min...

La edzo: Kio li do estis?

La dolĉa knabino: Ne, tiuj okuloj -

La edzo: Kiel li do nomiĝis?

La dolĉa knabino: Ne, ne rigardu min tiel, mi petas vin.

La edzo: brakumas ŝin. Longa, varmega kiso.

La dolĉa knabino: skuas sin, volas leviĝi.

La edzo: Kial vi iras for de mi?

La dolĉa knabino: Estas tempo por iri hejmen.

La edzo: Poste.

La dolĉa knabino: Ne, mi devas vere jam iri hejmen. Kion vi kredas, kion diros la patrino?

La edzo: Vi loĝas ĉe via patrino?

La dolĉa knabino: Kompreneble mi loĝas ĉe mia patrino. Kion vi do kredis?

La edzo: Ĉu - ĉe via patrino. Ĉu vi loĝas sola kun ŝi?

La dolĉa knabino: Jes certe sola! Ni estas kvin! Du knaboj kaj ankoraŭ du knabinoj.

La edzo: Ne sidiĝu tiom malproksime de mi. Ĉu vi estas la plej aĝa?

La dolĉa knabino: Ne, mi estas la dua. Unue venas Kati, tiu estas en la magazeno, en forvendejo,

poste venas mi.

La edzo: Kie vi estas?

La dolĉa knabino: Nu, mi estas hejme.

La edzo: Ĉiam?

La dolĉa knabino: Devas ja unu esti hejme.

La edzo: Certe. Ja - kaj kion vi diras al via patrino, se vi - tiel malfrue venas hejmen?

La dolĉa knabino: Tio estas ja tiel rara.

La edzo: Do hodiaŭ ekzemple. Via patrino vin ja demandas, ĉu?

La dolĉa knabino: Kompreneble ŝi demandas min. Mi povas atenti kiom ajn - kiam mi venas hejmen,

ŝi vekiĝas.

La edzo: Do kion vi tiam diras al ŝi?

La dolĉa knabino: Nu, eble ke mi estis en la teatro.

La edzo: Kaj ĉu ŝi kredas tion?

La dolĉa knabino: Nu, kial ŝi ne kredu tion? Mi iras ja ofte en la teatron. Lastan dimanĉon mi estis en

la operejo kun mia amikino kaj ties fianĉo kaj kun mia pli aĝa frato.

La edzo: De kie vi havas do la biletojn?

La dolĉa knabino: Sed, mia frato estas ja frizisto.

La edzo: Ja, la frizistoj... aĥ, verŝajne teatrofrizisto.

La dolĉa knabino: Kial vi tiel pridemandas min?

La edzo: Tio interesas min. Kaj kio estas la alia frato?

La dolĉa knabino: Tiu iras ankoraŭ en la lernejon. Tiu volas esti instruisto. Ne... tio!

La edzo: Kaj krome vi havas ankoraŭ etan fratinon?

La dolĉa knabino: Jes, tiu estas ankoraŭ etulino, sed tiun oni devas jam hodiaŭ tiel atenti. Ĉu vi havas

ideon, kiel la knabinoj en la lernejo malmoraliĝas! Kion vi kredas! Laste mi surprizis ŝin ĉe rendevuo.

La edzo: Ĉu?

La dolĉa knabino: Jes! Kun knabo de la vidalvida lernejo ŝi promenis vespere je la sepa kaj duono en la

Strozzistrato. Tia etulino!

La edzo: Kaj, kion vi faris tiam?

La dolĉa knabino: Nu, ŝi ricevis draŝon!

La edzo: Tiom severa vi estas?

La dolĉa knabino: Nu, kiu alie do? La pli aĝa estas ĉiam en la magazeno, la patrino faras nenion ol grumbli;

- ĉio venas ĉiam sur min.

La edzo: Mia dio, kiom vi estas kara! Kisas ŝin kaj fariĝas pli tenera Vi ankaŭ memorigas min je iu.

La dolĉa knabino: Ĉu - je kiu do?

La edzo: Ne je iu preciza... je la tempo... nu, simple je mia juneco. Nu, trinku, mia etulino!

La dolĉa knabino: Ja, kiom da jaroj vi do havas? ... Vi... ja... mi ja eĉ ne scias, kiel vi nomiĝas.

La edzo: Karlo.

La dolĉa knabino: Ĉu estas eble! Karlo vi nomiĝas?

La edzo: Ĉu ankaŭ li nomiĝis Karlo?

La dolĉa knabino: Ne, sed tio jam estas la pura miraklo... tio estas ja - ne, la okuloj... La vido... Skuas

la kapon.

La edzo: Kaj kiu estis li - tion vi ankoraŭ ne diris al mi.

La dolĉa knabino: Malbonulo li estis - tio certas, alie li ne forlasus min.

La edzo: Ĉu vi tre amis lin?

La dolĉa knabino: Certe mi amis lin!

La edzo: Mi scias, kio li estis, leŭtenanto.

La dolĉa knabino: Ne, li ne estis ĉe la soldatoj. Ili ne prenis lin. Lia patro havas domon en la ... sed kial

vi devas scii tion?

La edzo: kisas ŝin Vi havas envere grizajn okulojn, komence mi kredis, ke ili estas nigraj.

La dolĉa knabino: Nu ĉu ili eble ne estas sufiĉe belaj por vi?

La edzo: kisas ŝiajn okulojn.

La dolĉa knabino: Ne, ne - tion mi jam tute ne eltenas... ho mi petas vin - ho dio... ne, lasu min leviĝi...

nur por momento... mi petas vin.

La edzo: ĉiam pli tenere Ho ne.

La dolĉa knabino: Sed mi petas vin, Karlo...

La edzo: Kiom da jaroj vi havas? Dek ok, ĉu?

La dolĉa knabino: Dek naŭ pasintaj.

La edzo: Dek naŭ... kaj mi -

La dolĉa knabino: Vi havas tridek...

La edzo: Kaj kelkajn pliajn. - Ni ne parolu pri tio.

La dolĉa knabino: Ankaŭ li havis jam tridek du, kiam mi konatiĝis kun li.

La edzo: Kiom da tempo estas de tiam?

La dolĉa knabino: Mi ne plu scias... Vi, en la vino certe estis io.

La edzo: Ja, kial do?

La dolĉa knabino: Mi estas tute... ĉu vi scias - ĉio turniĝas.

La edzo: Do tenu vin firme ĉe mi. Tiel... Li premas ŝin al si kaj fariĝas ĉiam pli tenera, ŝi apenaŭ defendas sin

Mi diros ion al vi, mia karulino, ni povus nun vere iri.

La dolĉa knabino: Jes... hejmen.

La edzo: Ne rekte hejmen...

La dolĉa knabino: Kion vi do celas?... Ho ne, ho ne... mi iros nenien, kion vi kapricas -

La edzo: Do aŭdu min, mia etulino, venontan fojon, kiam ni renkontiĝos, mi diru al vi, tiam ni aranĝos tiel,

ke... Li sinkis planken, havas sian kapon en ŝia sino Tio estas agrabla, ho, tio estas agrabla.

La dolĉa knabino: Kion vi do faras? Ŝi kisas liajn harojn... Vi, en la vino certe estis io - tiel dormema... vi,

kio okazos do, se mi ne plu povas leviĝi? Sed, sed, vidu, Karlo... kaj se iu envenas... mi petas vin...

la kelnero.

La edzo: Tie... dum sia tuta vivo... ne envenos... kelnero...

- - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - ----------------

La dolĉa knabino: kuŝas kun fermitaj okuloj en la divanangulo.

La edzo: vagadas tra la ĉambreto, post kiam li ekbruligis cigaredon.

Iom longa silento.

La edzo: longe rigardas la dolĉan knabinon, por si Kiu scias, kia persono tio envere estas - fulmotondro...

Tiom rapide...
Ne estis tre singarda de mi... Hm...

La dolĉa knabino: sen malfermi la okulojn En la vino certe estis io.

La edzo: Ja kial do?

La dolĉa knabino: Alie...

La edzo: Kial vi kulpigas pri ĉio la vinon?...

La dolĉa knabino: Kie vi estas? Kial vi estas tiel malproksime? Venu do al mi.

La edzo: al ŝi, sidiĝas.

La dolĉa knabino: Nun diru al mi, ĉu vi vere amas min.

La edzo: Tion vi ja scias... Li interrompas sin rapide Certe.

La dolĉa knabino: Ĉu vi scias... estas ja... Nu, diru al mi la veron, ĉu estis io en la vino?

La edzo: Nu, ĉu vi kredas, ke mi estas... mi estas venenisto?

La dolĉa knabino: Nu vidu, mi simple ne komprenas. Mi ja ne estas tia... Ni konas nin ja nur de... Vi, mi ne

estas tia... pro dio, - se vi tion kredus pri mi -

La edzo: Ja - kiajn zorgon vi faras al vi. Mi opinias nenion malbonan pri vi. Mi kredas nur ke vi amas min.

La dolĉa knabino: Jes...

La edzo: Fine, se du junuloj troviĝas solaj en unu ĉambro, kaj vespermanĝas kaj trinkas vinon... tute ne necesas

ke estu io en la vino.

La dolĉa knabino: Mi ja ankaŭ nur tiel diris tion.

La edzo: Nu kial do?

La dolĉa knabino: iomete spite Mi simple hontis.

La edzo: Tio estas ridinda. Estas nenia kaŭzo por tio. Des pli ke mi memorigas vin je via unua amato.

La dolĉa knabino: Jes.

La edzo: Je la unua.

La dolĉa knabino: Nu jes...

La edzo: Nun interesus min, kiuj estis la aliaj.

La dolĉa knabino: Neniu.

La edzo: Tio ja ne povas esti vera, tio ja ne povas esti vera.

La dolĉa knabino: Mi petas vin, ne molestu min.

La edzo: Ĉu cigaredon?

La dolĉa knabino: Ne, mi dankas.

La edzo: Ĉu vi scias, kioma estas?

La dolĉa knabino: Nu?

La edzo: Dekunua kaj duono.

La dolĉa knabino: Ĉu!

La edzo: Nu... kaj la patrino? Tiu kutimas, ĉu?

La dolĉa knabino: Ĉu vere vi volas jam sendi min hejmen?

La edzo: Ja, vi do mem pli frue...

La dolĉa knabino: Nu, vi estas kvazaŭ ŝanĝita. Kion mi do faris al vi?

La edzo: Sed etulino, kio estas al vi, kio kapricas al vi?

La dolĉa knabino: Kaj estis nur via vizaĝo, pro dio, alie vi povintus longe... jam multaj petis min iri kun ili

en la apartan ĉambreton.

La edzo: Nu, ĉu vi volas... baldaŭ reveni kun mi ĉi tien... aŭ ankaŭ aliloken -

La dolĉa knabino: Ne scias.

La edzo: Kion vi celas jen: Vi ne scias.

La dolĉa knabino: Nu, se vi unue damandas?

La edzo: Do kiam? Mi ŝatus nur antaŭ ĉio sciigi al vi, ke mi ne loĝas en Vieno. Mi venas nur de tempo al tempo

            ĉi tien por kelkaj tagoj.

La dolĉa knabino: Aĥ ĉu, vi ne estas vienano?

La edzo: Vienano mi ja estas. Sed mi vivas nun en la proksimeco.

La dolĉa knabino: Kie do?

La edzo: Ho dio, tio ja estas indiferenta.

La dolĉa knabino: Nu, ne timu, mi ne venos tien.

La edzo: Ho dio, se tio plaĉas al vi, vi povas ankaŭ veni tien. Mi vivas en Graco.

La dolĉa knabino: Ĉu vere?

La edzo: Nu jes, kio mirigas vin per tio?

La dolĉa knabino: Vi estas edzo, ĉu?

La edzo: tre mirigite Jes, kiel vi eksciis?

La dolĉa knabino: Mi havis nur la impreson.

La edzo: Kaj tio tute ne ĝenus vin?

La dolĉa knabino: Nu, mi jes ja preferas ke vi estu fraŭlo. - Sed vi tamen ja estas edzo!

La edzo: Jes, diru al mi nur, kiel vi venis al tiu ideo?

La dolĉa knabino: Se iu diras, ke li ne vivas en Vieno kaj ne ĉiam havas tempon -

La edzo: Tio ja ne estas tiom malverŝajna.

La dolĉa knabino: Mi ne kredas.

La edzo: Kaj tiam vi tute ne havus konsciencriproĉojn, ke vi delogas edzon al malfideleco?

La dolĉa knabino: Ho ne, via edzino faras tion certe ne alie ol vi.

La edzo: tre indignite Vi, tion mi ne toleras. Tiajn rimarkojn -

La dolĉa knabino: Vi ja ne havas edzinon, mi kredis.

La edzo: Ĉu mi havas aŭ ne - oni ne faru tiajn rimarkojn. Li leviĝis.

La dolĉa knabino: Karlo, nu Karlo, kio estas al vi? Ĉu kolera? Vidu, mi ja vere ne sciis, ke vi estas edzo. Mi ja nur

            simple parolis tiel. Nu, venu kaj ree estu bona.

La edzo: venas post kelkaj sekundoj al ŝi Vi estas vere strangaj kreaĵoj, vi... inoj. Li refariĝas tenera ĉe ŝia flanko.

La dolĉa knabino: Ne ... ne ... estas ankaŭ jam tiel malfrue. -

La edzo: Do nun aŭskultu min. Ni parolu tute serioze. Mi ŝatus revidi vin, ofte revidi vin.

La dolĉa knabino: Ĉu vere?

La edzo: Sed por tio necesas... do nepras ke mi povu fidi vin. Mi ne povas priatenti vin.

La dolĉa knabino: Ho, mi jam atentas mem pri mi.

La edzo: Vi estas... nu do, sensperta oni ja ne povas diri - sed juna vi estas - kaj - la viroj estas ĝenerale

            senkonsciencaj uloj.

La dolĉa knabino: Ho!

La edzo: Mi celas tion ne nur en morala rilato. - Nu, vi certe komprenas min. -

La dolĉa knabino: Kion vi do kredas pri mi?

La edzo: Do - se vi volas ami min - nur min - tiam ni povos nin aranĝi - eĉ se mi kutime loĝas en Graco.

Tie, kie ĉiumomente iu povas enveni, ja ne estas taŭga loko.

La dolĉa knabino: premas sin kontraŭ li.

La edzo: La venontan fojon... ni kunestos aliloke, ĉu?

La dolĉa knabino: Jes.

La edzo: Kie ni estos tute neĝenataj.

La dolĉa knabino: Jes.

La edzo: ĉirkaŭprenas ŝin varmege Ĉion alian ni priparolos dum la hejmveturado. Ekstaras, malfermas la pordon
Kelnero... la fakturon!

 

 

 

La dolĉa knabino kaj la poeto

 

Malgranda ĉambro, meblita kun agrabla gusto. Kurtenoj duone mallumigantaj la ĉambron. Ruĝaj fenestrokurtenoj.
Granda skribtablo, sur kiu dise kuŝas paperoj kaj libroj. Pianeto ĉe la muro.

La dolĉa knabino. La poeto.

Ili ĝuste eniras kune. La poeto ŝlosas la pordon.

 

La poeto: Jen, karulino. Kisas ŝin.

La dolĉa knabino: kun ĉapelo kaj manteleto Ho! Tio estas bela! Sed oni nenion vidas.

La poeto: Viaj okuloj devas kutimiĝi al la duonmallumo. - Tiuj belaj okuloj. Kisas ŝin sur la okulojn.

La dolĉa knabino: Sed por tio la dolĉaj okuloj ne havos sufiĉe da tempo.

La poeto: Kial do?

La dolĉa knabino: Ĉar mi restos nur unu minuton.

La poeto: La ĉapelon vi demetas, ĉu?

La dolĉa knabino: Pro tiu unu minuto?

La poeto: prenas la pinglon el ŝia ĉapelo kaj flanken metas la ĉapelon Kaj la manteleton -

La dolĉa knabino: Kion vi volas do? - Mi devas ja tuj foriri.

La poeto: Sed vi devas ja ripozi! Ni promenis ja tri horojn.

La dolĉa knabino: Ni veturis.

La poeto: Jes, hejmen - sed en Weidling ĉe la rivereto ni piede iris dum tri plenaj horoj. Do sidiĝu bone, etulino...

kien vi volas; - ĉi tien ĉe la skribtablo; - sed ne, tio ne estas komforta. Sidiĝu sur la divanon. - Tiel.

Li premas ŝin siden Se vi tre lacas, vi povas ankaŭ kuŝiĝi. Tiel. Li sternas ŝin sur la divanon Jen la

kapeton sur la kusenon.

La dolĉa knabino: ridante Sed mi ja tute ne estas laca!

La poeto: Tion vi nur kredas. Tiel - kaj se vi estas dormema, vi povas eĉ dormi. Mi estos tute silenta. Cetere mi

            povas ludi al vi lulkanzonon... de mi... Iras al la pianeto.

La dolĉa knabino: De vi?

La poeto: Jes.

La dolĉa knabino: Mi kredis, Roberto, ke vi estas doktoro.

La poeto: Kial? Mi ja diris al vi ke mi estas verkisto.

La dolĉa knabino: La verkistoj estas do ĉiuj doktoroj.

La poeto: Ne; ne ĉiuj. Mi ekz-e ne. Sed kial vi pensas nun pri tio.

La dolĉa knabino: Nu, ĉar vi diris, ke la peco, kiun vi jen ludas, estas de vi.

La poeto: Jes... eble ĝi estas ankaŭ ne de mi. Tio estas ja tute indiferenta. Ĉu? Kaj entute, kiu faris ĝin, tio estas

            ĉiam indiferenta. Nur bela ĝi devas esti - ĉu ne?

La dolĉa knabino: Certe... bela ĝi devas esti - tio ĉefas! -

La poeto: Ĉu vi scias, kion mi celis?

La dolĉa knabino: Nu kion do?

La poeto: Nu, kion mi ĵus diris.

La dolĉa knabino: dormeme Nu certe.

La poeto: stariĝas; al ŝi, karesante al ŝi la harojn Eĉ ne vorton vi komprenis.

La dolĉa knabino: Nu, sed mi ja ne estas tiel stulta.

La poeto: Certe vi estas tiel stulta. Sed ĝuste pro tio mi amas vin. Ho, estas tiel bele, se vi estas stultaj. Mi celas

            en la maniero kiel vi.

La dolĉa knabino: Sed, kial vi insultas?

La poeto: Anĝelo, eta. Ĉu ne, kuŝiĝas bone sur la mola, persa tapiŝo?

La dolĉa knabino: Ho jes. Sed ĉu vi ne volas plu ludi pianon?

La poeto: Ne, mi jam preferas esti ĉe vi. Karesas ŝin.

La dolĉa knabino: Sed ĉu vi ne volas prefere fari lumon?

La poeto: Ho ne... Tiu krepusko tiom bonfartigas. Ni estis hodiaŭ la tutan tagon kvazaŭ banite en sunradioj.

            Nun ni venis por tiel diri el la bankuvo kaj metas ... la krepuskon kvazaŭ banmantelon Ridas aĥ ne –

tion oni devas diri alie... Ĉu vi ne trovas?

La dolĉa knabino: Ne scias.

La poeto: iomete malproksimiĝante de ŝi Dieca, tiu stulteco! Prenas notlibron kaj enskribas kelkajn vortojn.

La dolĉa knabino: Kion vi do faras? Returniĝante al li Kion vi do skribas?

La poeto: mallaŭte Suno, bano, krepusko, mantelo... jen... Enpoŝigas la notlibron. Laŭte Nenion... Nun diru, mia

            karulino, ĉu vi ne ŝatus manĝi aŭ trinki ion?

La dolĉa knabino: Soifon mi envere ne havas. Sed apetiton.

La poeto: Hm... mi preferus, ke vi soifus. Ĉar konjakon mi havas en la domo, sed manĝaĵon, mi unue devus

iri por preni ion.

La dolĉa knabino: Ĉu vi ne povas irigi iun?

La poeto: Tio malfacilas, mia servistino nun jam ne estas plu ĉi tie - nu atendu - mi iros jam mem...

kion vi do ŝatas?

La dolĉa knabino: Sed tio ja vere ne plu valoras la penon, mi ĉiukaze devas iri hejmen.

La poeto: Etulino, ne diru tion.

Sed mi diros al vi ion: kiam ni foriros, ni iros kune ien por vespermanĝi.

 

La dolĉa knabino: Ho ne. Por tio mi ne havas tempon. Kaj krome, kien ni do iru? Povus ja vidi nin

iu konatulo.

La poeto: Ĉu vi do havas tiom da konatoj?

La dolĉa knabino: Jam se nur unu vidas nin, jen la katastrofo.

La poeto: Kia katastrofo do?

La dolĉa knabino: Nu, kion vi kredas, se mia patrino aŭdas ion...

La poeto: Ni povas ja iri ien, kie neniu konas nin, ekzistas ja gastejoj kun apartaj ĉambroj.

La dolĉa knabino: kantante Ja ĉe trinketo en aparta ĉambreto!

La poeto: Ĉu via jam foje estis en aparta ĉambreto?

La dolĉa knabino: Se diri la veron - jes.

La poeto: Kiu estis la feliĉulo?

La dolĉa knabino: Ho, tio ne estas kiel vi pensas... mi estis kun mia amikino kaj ties fianĉo. Tiuj prenis min

kun si.

La poeto: Ĉu. Kaj tion mi fine kredu al vi?

La dolĉa knabino: Vi ja ne bezonas kredi min!

La poeto: proksime de ŝi Ĉu vi nun ruĝiĝis? Oni vidas plu nenion! Mi ne povas plu rekoni viajn trajtojn. Per

sia mano li tuŝas ŝiajn vangojn  Sed ankaŭ tiel mi rekonas vin.

La dolĉa knabino: Nu, atentu nur ke vi ne konfuzu min kun alia knabino.

La poeto: Estas strange, mi ne povas plu memori, kia vi aspektas.

La dolĉa knabino: Koran dankon!

La poeto: serioze Vi, tio estas preskaŭ timiga, mi ne povas imagi vin - En certa senco mi jam forgesis vin –

Se mi ne povus ankaŭ memori la sonon de via voĉo... kion vi tiam estus? - Proksima kaj fora samtempe...

timige.

La dolĉa knabino: Kion vi do parolas -?

La poeto: Nenion, mia anĝelo, nenion. Kie estas viaj lipoj... Li kisas ŝin.

La dolĉa knabino: Ĉu vi ne prefere faru lumon?

La poeto: Ne... Li fariĝas tre tenera Diru, ĉu vi amas min.

La dolĉa knabino: Tre... ho tre!

La poeto: Ĉu vi jam iun tiel amis kiel min?

La dolĉa knabino: Mi ja diris jam al vi, ne.

La poeto: Sed... Li suspiras.

La dolĉa knabino: Tio estis ja mia fianĉo.

La poeto: Mi preferus ke vi nun ne pensus pri li.

La dolĉa knabino: Sed... kion vi faras do... vidu...

La poeto: Ni povas nun ankaŭ imagi, ke ni estas en kastelo en Hindio.

La dolĉa knabino: Tie ili estas certe ne tiel aŭdacaj kiel vi .

La poeto: Kiom stultege! Diece - Aĥ, se vi sentus, kio vi estas por mi...

La dolĉa knabino: Nu?

La poeto: Ne repuŝu min ĉiam; mi ja nenion faras al vi - provizore.

La dolĉa knabino: Vi, la korsaĵo dolorigas min.

La poeto: simple Demetu ĝin.

La dolĉa knabino: Jes. Sed vi ne fariĝu aŭdaca pro tio.

La poeto: Ne.

La dolĉa knabino: levis sin kaj demetas en la mallumo sian korsaĵon.

La poeto: kiu dume sidas sur la divano Diru, ĉu tute ne intersas vin, kiu estas mia familia nomo?

La dolĉa knabino: Ja, kiel vi nomiĝas do?

La poeto: Mi prefere ne diru al vi, kiel mi nomiĝas, sed kiel mi nomas min.

La dolĉa knabino: Kia diferenco estas?

La poeto: Nu, kiel mi nomas min kiel verkisto.

La dolĉa knabino: Ehe, vi ne verkas sub via vera nomo?

La poeto: proksima de ŝi.

La dolĉa knabino: Aĥ... lasu!... Ne.

La poeto: Kia odoro leviĝas de tie. Kiom dolĉa. Li kisas ŝian mamon.

La dolĉa knabino: Vi disŝiras ja mian ĉemizon.

La poeto: For... for... ĉio ĉi estas superflua.

La dolĉa knabino: Sed Roberto!

La poeto: Kaj nun venu en nian hindian kastelon.

La dolĉa knabino: Unue diru al mi, ĉu vi vere amas min.

La poeto: Sed mi ja adoras vin. Kisas ŝin varmege Mi ja adoras vin mia karulino, mia printempo... mia...

La dolĉa knabino: Roberto... Roberto...

- - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - -

La poeto: Tio estis supertereca feliĉego... Mi nomas min...

La dolĉa knabino: Roberto, ho mia Roberto!

La poeto: Mi nomas min Biebitz.

La dolĉa knabino: Kial vi nomas vin Biebitz?

La poeto: Mi ne nomiĝas Biebitz - mi nomas min tiel... nu, ĉu vi eble konas la nomon?

La dolĉa knabino: Ne.

La poeto: Vi ne konas la nomon Biebitz? Aĥ - diece! Ĉu vere? Vi diras nur, ke vi ne konas ĝin, ĉu ne?

La dolĉa knabino: Ho dio, mi neniam aŭdis ĝin!

La poeto: Ĉu vi do neniam iras en teatron?

La dolĉa knabino: Ho jes - mi estis nur antaŭ nelonge en iu - sciu, kun la onklo de mia amikino

kaj mia amikino ni estis en la operejo ĉe la "Cavalleria".

La poeto: Hm, do en la burgteatron[5] vi neniam iras.

La dolĉa knabino: Por tio mi neniam ricevas biletojn donace.

La poeto: Venonte mi sendos bileton al vi.

La dolĉa knabino: Ho jes! Sed ne forgesu! Sed por io gaja.

La poeto: Jes... gaja... al io malgaja vi ne volas iri?

La dolĉa knabino: Ne volonte.

La poeto: Ankaŭ ne, se estas peco de mi?

La dolĉa knabino: Nekredeble - peco de vi? Ĉu vi verkas por la teatro?

La poeto: Permesu, mi volas nur lumigi. Mi ankoraŭ ne vidis vin, de kiam vi estas mia amatino. - Anĝelo!

            Li lumigas kandelon.

La dolĉa knabino: Aĥ, mi ja hontas. Donuj al mi almenaŭ kovrilon.

La poeto: Poste! Li venas kun la lumo al ŝi, rigardas ŝin longe.

La dolĉa knabino: kovras sian vizaĝon per la manoj Nu, Roberto!

La poeto: Vi estas bela, vi estas la beleco, vi estas eble eĉ la naturo, vi estas la sankta simpleco.

La dolĉa knabino: Ho ve, vi ja algutas min! Vidu, kial vi ne atentas!

La poeto: formetas la kandelon Vi estas tio, kion mi delonge serĉis. Vi amas nur min, vi amus min ankaŭ,

se mi estus komizo. Tio bonfartigas. Mi konfesu, ke ĝis tiu ĉi momento mi me povis seniĝi de certa

suspekto. Diru sincere, ĉu vi ne antaŭsentis, ke mi estas Biebitz?

La dolĉa knabino: Kion do, mi tute ne scias kion vi volas de mi. Mi ja tute ne konas iun Biebitz.

La poeto: Kio estas la famo! Ne, forgesu kion mi diris, forgesu eĉ la nomon, kiun mi diris al vi. Mi estas Roberto

kaj tia volas resti por vi. Mi ankaŭ nur ŝercis. Leĝere Mi ja ne estas verkisto, mi estas komizo kaj

vespere mi ludas pianon ĉe popolkantistoj.

La dolĉa knabino: Ja, nun mi tute ne plu komprenas... ne, kaj kiel vi nur rigardas min. Nu, kio estas, ja, kio

estas al vi?

La poeto: Estas strange - kio preskaŭ neniam okazis al mi, karulino mia, venos al mi la larmoj. Vi kortuŝas min

profunde. Ni restu kune, ĉu? Ni tre amos unu la alian.

La dolĉa knabino: Vi, ĉu estas vera pri la popolkantistoj?

La poeto: Jes, sed ne demandu plu. Se vi amas min, tute ne demandu. Diru, ĉu vi ne povas tute liberigi vin por

kelkaj semajnoj?

La dolĉa knabino: Kial tute liberigi min?

La poeto: Nu, for de hejme.

La dolĉa knabino: Sed imagu!! Kiel mi povus tion! Kion dirus la patrino? Kaj krome, sen mi ĉio ja fiaskus hejme.

La poeto: Mi imagis tion bela, esti kune kun vi, vivi sola kun vi, ie en la soleco ekstere, en arbaro, en la naturo.

Naturo... en la naturo. Kaj poste, iun tagon adiaŭ - disiĝi, sen scii kien.

La dolĉa knabino: Nun vi jam parolas pri adiaŭo! Kaj mi pensis, ke vi amas min.

La poeto: Ĝuste pro tio - Klinas sin al ŝi kaj kisas ŝin sur la frunto Vi dolĉa kreaĵo!

La dolĉa knabino: Aĥ vi, tenu min, mi sentas malvarmon.

La poeto: Ŝajnas ke estas tempo por ke vi vestu vin. Atendu, mi lumigos ankoraŭ kelkajn kandelojn por vi.

La dolĉa knabino: leviĝas Ne rigardu.

La poeto: Ĉe la fenestro Diru al mi, mia etulino, ĉu vi estas feliĉa?

La dolĉa knabino: Kion vi celas?

La poeto: Mi celas ĝenerale, ĉu vi estas feliĉa?

La dolĉa knabino: Povus esti pli bone.

La poeto: Vi miskomprenas min. Pri viaj hejmaj kondiĉoj vi ja rakontis jam sufiĉe al mi. Mi scias, ke vi ne estas

princino. Mi celas, se vi ne konsideras ĉion ĉi, se vi sentas vin simple vivi. Ĉu entute vi sentas vin vivi?

La dolĉa knabino: Aĥ, ĉu vi ne havas kombilon?

La poeto: iras al la tualettablo, donas al ŝi kombilon, rigardas la dolĉan knabinon Ho dio, vi aspektas ravega.!

La dolĉa knabino: Nu... ne!

La poeto: Aĥ, restu ankoraŭ, restu, mi iros preni ion por la vespermanĝo kaj...

La dolĉa knabino: Sed ja estas jam multe tro malfrue.

La poeto: Estas ankoraŭ ne la naŭa.

La dolĉa knabino: Nu bonvolu, jen urĝas por foriri.

La poeto: Kiam ni do revidos nin?

La dolĉa knabino: Nu do, kiam vi volas revidi min?

La poeto: Morgaŭ.

La dolĉa knabino: Kiu tago estos morgaŭ?

La poeto: Sabato.

La dolĉa knabino: Ho, tiam mi ne povas, tiam mi devas kun mia fratineto iri al la kuratoro.

La poeto: Do dimanĉon... hm... dimanĉo... dimanĉo... nun mi klarigos ion al vi. - Mi ne estas Biebitz, sed Biebitz

estas mia amiko. Mi foje prezentos lin al vi. Sed dimanĉe estos la peco de Biebitz; mi sendos al vi bileton

kaj poste iros preni vin ĉe la teatro. Vi diros al mi, kiel la peco plaĉis al vi; ĉu?

La dolĉa knabino: Nun, la historio kun Biebitz - jen mi estas jam tute stulta.

La poeto: Mi konos vin komplete nur kiam mi scios, kion vi sentis dum tiu peco.

La dolĉa knabino: Jen... mi pretas.

La poeto: Venu, karulino mia!

Ili foriras.

 

 

 

La poeto kaj la aktorino

 

 

Ĉambro en kampara gastejo.

Estas printempa vespero; super la herbejoj kaj montetoj estas la luno; la fenestroj estas malfermitaj.

Granda silento.

La poeto kaj la aktorino eniras; kiam ili enpaŝas, la lumo estingiĝas, kiun la poeto tenas en sia mano.

 

Poeto: Ho...

Aktorino: Kio do?

Poeto: La lumo. - Sed ni ne bezonas. Vidu, estas tute hele. Mirige bele!

Aktorino: ĉe la fenestro subite falas sur la genuojn, kun plektitaj manoj.

Poeto: Kio estas al vi?

Aktorino: mutas.

Poeto: direkte al ŝi Kion vi do faras?

Aktorino: indignite Ĉu vi ne vidas ke mi preĝas? -

Poeto: Ĉu vi kredas je dio?

Aktorino: Certe, mi ja ne estas kanajlo.

Poeto: Aĥ tiel.

Aktorino: Venu do al mi, genuiĝu apud mi. Vi povus ankaŭ iom preĝi. Ne perdiĝus krono de via trono.

Poeto: genuiĝas apud ŝi kaj ĉirkaŭprenas ŝin.

Aktorino: Voluptulo! - Leviĝas Kaj ĉu vi scias ankaŭ, al kiu mi preĝis?

Poeto: Al dio, mi supozas.

Aktorino: Granda sarkasmo Jes ja! Al vi mi preĝis.

Poeto: Kial vi do tiam rigardis tra la fenestro?

Aktorino: Prefere diru al mi, kien vi kondukis min ĉi tie, delogisto!

Poeto: Sed etulino, tio estis ja via ideo. Vi volis ja kamparen - kaj ĝuste ĉi tien.

Aktorino: Nu, ĉu mi ne pravis?

Poeto: Certe; estas ja ĉarme ĉi tie. Se oni konsideras, du horojn de Vieno - kaj la totala soleco. Kaj kia pejzaĝo!

Aktorino: Ĉu ne? Ĉi tie vi povus certe multe verki, se hazarde vi havus talenton.

Poeto: Ĉu vi foje jam estis ĉi tie?

Aktorino: Ĉu mi jam estis ĉi tie? Ha! Ĉi tie mi vivis dum jaroj!

Poeto: Kun kiu?

Aktorino: Nu, kun Fritz kompreneble.

Poeto: Aĥ ĉu!

Aktorino: Tiun viron mi ja adoris! -

Poeto: Tion vi jam rakontis al mi.

Aktorino: Mi petas - mi povas ankaŭ foriri, se mi enuigas vin!

Poeto: Vi min enuigi? ... Vi ja tute ne imagas, kion vi signifas por mi... Vi estas mondo aparta... Vi estas la dieco,

vi estas la genio... Vi estas... Vi estas envere la sankta simpleco... Jes, vi... Sed vi nun ne devus paroli pri Fritz.

Aktorino: Tio estis certe devojiĝo! Nu! -

Poeto: Estas bele, ke vi komprenas tion.

Aktorino: Venu ĉi tien, donu al mi kison!

Poeto: kisas ŝin.

Aktorino: Sed nun ni diru al ni bonan nokton! Fartu bone, mia karulo!

Poeto: Kion vi celas per tio?

Aktorino: Nu, mi kuŝiĝos por dormi!

Poeto: Jes - tio jes, sed koncerne diri bonan nokton... Kie do tranoktu mi?

Aktorino: Ekzistas certe ankoraŭ multaj ĉambroj en tiu ĉi domo.

Poeto: Sed la aliaj ne havas logon por mi. Cetere mi faru nun lumon, ĉu ne?

Aktorino: Jes.

Poeto: ekbruligas la kandelon, kiu staras sur la litŝranketo Kia bela ĉambro... kaj piaj estas la homoj ĉi tie.

Plena de bildoj pri sanktuloj... Estus interese vivi certan tempon inter tiuj homoj... tamen alia mondo.

Ni scias envere tiom malmulte pri la aliaj.

Aktorino: Ne rakontu stultaĵojn kaj prefere pasigu al mi tiun sakon de la tablo.

Poeto: Jen, mia unika!

Aktorino: prenas el la saketo etan, kadritan bildeton, starigas ĝin sur la litŝranketon.

Poeto: Kio estas tio?

Aktorino: Tio estas la dipatrino.

Poeto: Ĉu vi havas ŝin ĉiam kun vi?

Aktorino: Ŝi estas do mia talismano. Kaj nun iru, Roberto!

Poeto: Sed kion vi ŝercas? Ĉu mi ne helpu vin?

Aktorino: Ne, vi iru nun.

Poeto: Kaj kiam mi revenu?

Aktorino: Post dek minutoj.

Poeto: kisas ŝin Ĝis revido!

Aktorino: Kien vi do volas?

Poeto: Mi pendolos antaŭ via fenestro. Mi ege ŝatas nokte promenvagadi. Miaj plej bonaj ideoj venas al mi tiel.

Kaj eĉ en via proksimeco, kvazaŭ ĉirkaŭspirata de via sopiro... teksante en via arto.

Aktorino: Vi parolas kiel idioto...

Poeto: dolore Ekzistas virinoj, kiuj eble dirus... kiel poeto.

Aktorino: Nun fine iru. Sed ne komencu rilaton kun la kelnerino. -

Poeto: iras.

Aktorino: senvestigas sin. Ŝi aŭdas, kiel la poete malsupreniras la lignan ŝtuparon, kaj aŭdas nun liajn paŝojn

sub la fenestro. Ŝi iras, tuj kiam ŝi estas senvestiĝinta, al la fenestro, rigardas suben, li staras tie; ŝi vokas

flustre malsupren Venu!

Poeto: rapide venas supren; kuras al ŝi, kiu intertempe enlitiĝis kaj estingis la lumon; li riglas la pordon.

Aktorino: Bone, nun vi povas sidiĝi apud mi kaj rakonti ion al mi.

Poeto: sidiĝas apud ŝi sur la liton Ĉu mi ne fermu la fenestron? Ĉu vi ne sentas malvarmon?

Aktorino: Ho ne!

Poeto: Kion mi do rakontu al vi?

Aktorino: Nu, al kiu vi en tiu ĉi momento malfidelas?

Poeto: Mi bedaŭrinde ja ankoraŭ ne malfidelas.

Aktorino: Nu, konsoliĝu, ankaŭ mi trompas iun.

Poeto: Tion mi povas imagi.

Aktorino: Kaj kiun vi kredas?

Poeto: Ja, etulino, pri tio mi povas scii nenion.

Aktorino: Nu, divenu.

Poeto: Atendu... Nu, vian direktoron.

Aktorino: Karulo mia, mi ne estas ĥoranino.

Poeto: Nu, mi pensis nur.

Aktorino: Divenu refoje.

Poeto: Do vi trompas vian kolegon... Benno -

Aktorino: Ha! Tiu viro ja tute ne amas virinojn... ĉu vi ne scias tion? Tiu havas ja rilaton kun sia leterportisto!

Poeto: Ĉu tio eblas! -

Aktorino: Do prefere donu al mi kison!

Poeto: ĉirkaŭprenegas ŝin.

Aktorino: Sed kion vi faras do?

Poeto: Nu, ne turmentu min tiel.

Aktorino: Aŭdu, Roberto, mi faros al vi proponon. Kuŝu vin ĉe mi en la liton.

Poeto: Akceptite!

Aktorino: Venu rapide, venu rapide!

Poeto: Ja, laŭ mi, ni estus jam delonge... Ĉu vi aŭdas...

Aktorino: Kion do?

Poeto: Ekstere ĉirpas la griloj.

Aktorino: Vi eble frenezas, infano mia, ĉi tie ja ne ekzistas griloj.

Poeto: Sed vi ja aŭdas ilin.

Aktorino: Nun venu, fine!

Poeto: Jen mi. Al ŝi.

Aktorino: Bone, nun vi restu kuŝa tute trankvile... Ŝ ŝ... ne moviĝu.

Poeto: Ja kio kapricas al vi?

Aktorino: Ŝajnas ke vi ŝatus havi rilaton kun mi?

Poeto: Tion vi certe jam klare komprenis.

Aktorino: Nu, tion ŝatus certe multaj...

Poeto: Sed ja ne estas dubinde, ke en tiu ĉi momento la plej bonajn ŝancojn havas mi.

Aktorino: Do venu, mia grilo! De nun mi nomos vin grilo.

Poeto: Bone...

Aktorino: Nu, kiun mi trompas?

Poeto: Kiun? Eble min...

Aktorino: Infano mia, vi grave malsanas je la cerbo.

Poeto: Aŭ iun... kiun vi mem neniam vidis... iun, kiun vi ne konas, iun - kiu estas destinita por vi kaj kiun

            vi ne povas trovi...

Aktorino: Mi petas vin, ne parolu tiom fabelece stulte.

Poeto: ... Ĉu ne strangas, ... ankaŭ vi - kaj oni ja emus kredi. - Sed ne, ĝi signifus rabi al vi vian plej bonan,

            se oni volus al vi... venu, venu - - venu -

- - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - -

Aktorino: Tio estas ja pli bela ol ludi en stultaj pecoj... kion vi opinias?

Poeto: Nu, mi opinias, ke estas bone ke tamen de tempo al tempo vi devas ludi en interesaj pecoj.

Aktorino: Vi aroganta hundo celas certe ree vian propran?

Poeto: Jes ja!

Aktorino: serioze Tio estas ja grandioza peco!

Poeto: Nu do!

Aktorino: Jes, vi ests granda genio, Roberto!

Aktorino: Ĉe tiu okazo vi povus cetere diri al mi, kial vi antaŭhieraŭ vespere deklaris vin malsana. Vi ja suferi

            absolute nenion.

Aktorino: Nu, mi volis agaci vin.

Poeto: Sed kial do? Kion mi do faris al vi?

Aktorino: Vi estis aroga.

Poeto: Kiel?

Aktorino: Ĉiuj en la teatro trovas tion.

Poeto: Ĉu.

Aktorino: Sed mi diris al ili: Tiu viro eble havas rajton arogi.

Poeto: Kaj kion respondis la aliaj?

Aktorino: Kion respondu al mi la uloj? Mi ja parolas kun neniu.

Poeto: Aĥ ĉu.

Aktorino: Ili ĉiuj prefere venenigus min. Sed ili ne sukcesos.

Poeto: Ne pensu nun pri aliujoj. Prefere ĝoju ke ni estas ĉi tie, kaj diru al mi ke vi amas min.

Aktorino: Ĉu vi postulas eĉ pliajn pruvojn?

Poeto: Tio entute ne pruveblas.

Aktorino: Tio estas ja grandioza! Kion vi volas krome?

Poeto: Al kiom da vi jam volis pruvi ĝin tiel... ĉu vi ĉiujn amis?

Aktorino: Ho ne. Mi amis nur unu viron.

Poeto: brakumas ŝin Mia...

Aktorino: Fritzon.

Poeto: Mi nomiĝas Roberto. Kio mi estas do por vi, se vi nun pensas pri Fritz?

Aktorino: Vi estas kaprico.

Poeto: Bone ke mi scias tion.

Aktorino: Nu diru, ĉu vi ne fieras?

Poeto: Nu pro kiol mi estu fiera?

Aktorino: Mi pensas, ke vi jes ja havas kialon por tio.

Poeto: Aĥ pro tio.

Aktorino: Jes ja pro tio, mia pala grilo! - Nu, kiel statas pri la ĉirpado? Ĉu ili daŭre ĉirpas?

Poeto: Seninterrompe. Ĉu vi do ne aŭdas tion?

Aktorino: Certe mi aŭdas. Sed tio estas ranoj, mia etulo.

Poeto: vi eraras; tiuj kvakas.

Aktorino: Certe ili kvakas.

Poeto: Sed ne ĉi tie, mia etulino, ĉi tie oni ĉirpas.

Aktorino: Vi estas certe la plej obstina kion mi iam ajn renkontis. Donu al mi kison, mia rano!

Poeto: Bonvolu, ne nomu min tia. Tio rekte nervozigas min.

Aktorino: Nu, kiel mi nomu vin?

Poeto: Mi havas ja nomon: Roberto.

Aktorino: Ho, tio estas tro stulta.

Poeto: Sed mi petas vin nomi min simple tiel kiel mi nomiĝas.

Aktorino: Do, Roberto, donu al mi kison... Aĥ! Ŝi kisas lin Ĉu vi nun kontentas, rano? Hahahaha.

Poeto: Ĉu vi permesus al mi ekbruligi cigaredon?

Aktorino: Donu iun ankaŭ al mi.

Li prenas la cigaredujon de la litŝranketo, elprenas du cigaredojn, ekbruligas ambaŭ, donas unu al ŝi.

Aktorino: Cetere vi diris ankoraŭ eĉ ne vorton pri mia sukceso hieraŭ.

Poeto: Pri kiu sukceso?

Aktorino: Nu.

Poeto: Aĥ tiel. Mi ne estis en la teatro.

Aktorino: Vi eble preferas ŝerci.

Poeto: Tute ne. Post kiam vi antaŭhieraŭ deklaris vin malsana, mi supozis, ke ankaŭ hieraŭ vi ankoraŭ ne estis

            en plena posedo de viaj fortoj, kaj jen mi prefere rezignis.

Aktorino: Jen vi ege mistrafis.

Poeto: Ĉu.

Aktorino: Estis sensacia. La homoj paliĝis.

Poeto: Ĉu tion vi klare rimarkis?

Aktorino: Benno diris: Etulino, vi ludis kiel diino.

Poeto: Hm!... Kaj antaŭhieraŭ ankoraŭ malsana.

Aktorino: Jes ja; mi ja estis tia. Kaj ĉu vi scias kial? Pro sopiro al vi.

Poeto: Antaŭe vi rakontis al mi, ke vi volis agaci min, kaj pro tio vi deklaris vin malsana.

Aktorino: Sed kion vi scias pri mia amo al vi. Ĉio lasas vin malvarma. Kaj mi jam dum noktoj kuŝis kun febro.

            Kvardek gradoj!

Poeto: Pro kaprico tio estas sufiĉe alta.

Aktorino: Ĉu kaprico vi nomas tion? Mi mortas pro amo al vi, kaj vi nomas tion kaprico -?!

Poeto: Kaj Fritz...?

Aktorino: Fritz?... Ne parolu al mi pri tiu galer-punulo! -

 

 

 

La aktorino kaj la grafo

 

 

La dormĉambro de la aktorino. Tre lukse meblita. Estas la dek dua tagmeze; la rulkurtenoj estas ankoraŭ
mallevitaj; sur la litŝranketo lumas kandelo, la aktorino kuŝas ankoraŭ en sia baldakena lito. Sur la
kovrilo kuŝas multaj gazetoj. La grafo eniras en la uniformo de dragonkapitano. Li haltas ĉe la pordo.

 

 

Aktorino: Aĥ, sinjoro grafo.

Grafo: La sinjorino panjo permesis al mi, alie mi ne -

Aktorino: Bonvolu, nur proksimiĝu.

Grafo: Respektsaluton, fraŭlino. Pardonu - se oni envenas de la strato... nome mi vidas ankoraŭ vere nenion. Do...

jen ni ja estas Ĉe la lito Respektsaluton, fraŭlino.

Aktorino: Bonvolu sidiĝi, sinjoro grafo.

Grafo: Sinjorino panjo diris al mi, ke fraŭlino estas malbonfarta... Espereble ne temas pri io serioza.

Aktorino: Ĉu nenio serioza? Mi proksimis la morton!

Grafo: Pro dio, kiel eblas tio?

Aktorino: Estas ĉiukaze tre afable, ke vi prenis sur vin la penon veni al mi.

Grafo: Proksimis la morton! Kaj hieraŭ vespere vi ankoraŭ ludis kiel diino.

Aktorino: Estis certe granda triumfo.

Grafo: Kolosa!... La homoj estis ĉiuj entuziasmigitaj. Kaj pri mi mi eĉ ne parolu.

Aktorino: Mi dankas pro la belaj floroj.

Grafo: Sed bonvolu, fraŭlino.

Aktorino: per la okuloj indikante grandan florkorbon, kiu staras sur malgranda tableto ĉe la fenestro Ili estas ĉi tie.

Grafo: Vi estis hieraŭ tute superŝutata de floroj kaj kronoj.

Aktorino: Ĉio ĉi kuŝas ankoraŭ en mia vestejo. Nur vian korbon mi kunprenis hejmen.

Grafo: kisas al ŝi la manon Tio estas afabla de vi.

Aktorino: prenas subite lian manon kaj kisas ĝin.

Grafo: Sed fraŭlino.

Aktorino: Ne ektimu, sinjoro grafo, tio devigas vin al nenio.

Grafo: Vi estas stranga estaĵo... oni povus preskaŭ diri enigma. - Paŭzo.

Aktorino: La fraŭlino Birken estas eble pli facile solvebla.

Grafo: Jes, la eta Birken ne estas problemo, kvankam... mi konas ŝin ja ankaŭ nur supraĵe.

Aktorino: Ha!

Grafo: Vi povas tion kredi al mi. Sed vi estas problemo. Al tio mi ĉiam sopiris. Envere mi maltrafis grandan ĝuon, per

            tio ke hieraŭ... mi vidis vin ludi la unuan fojon.

Aktorino: Ĉu tio eblas?

Grafo: Jes. Vidu, fraŭlino, estas tiel malfacile kun la teatro. Mi kutimas vespermanĝi malfrue... do kiam oni poste

alvenas, la plej bona jam pasis. Ĉu ne vere?

Aktorino: Do, de nun vi simple manĝos pli frue.

Grafo: Jes, mi pensis ankaŭ jam pri tio. Aŭ tute ne. Envere ja ne estas plezuro, la vespermanĝado.

Aktorino: Kian alian plezuron vi juneca kadukulo do krome konas?

Grafo: Tion mi kelkfoje demandas al mi mem! Sed kadukulo mi ne estas. La kaŭzo devas esti alia.

Aktorino: Ĉu vi kredas?

Grafo: Jes. Lulu diras ekzemple, ke mi estas filozofo. Sciu, fraŭlino, li volas diri, ke mi cerbumas tro.

Aktorino: Jes... cerbumi, tio estas la malfeliĉo.

Grafo: Mi havas tro da tempo, pro tio mi cerbumas. Bonvulu, fraŭlino, vidu, mi pensis, ke se ili dislokigos min

al Vieno, tio pliboniĝos. Tie estas distriĝoj, instigoj. Sed envere tamen ne estas alie ol tie.

Aktorino: Kie do estas la tie?

Grafo: Nu, tie sube, sciu, fraŭlino, en Hungario, en la nestoj, kie mi plejofte estis en garnizono.

Aktorino: Ja, kio vi do faris en Hungario?

Grafo: Nu, kiel mi diru, fraŭlino, servon.

Aktorino: Ja, kial vi do restis tiel longe en Hungario?

Grafo: Ja, tio okazas tiel.

Aktorino: Tio estas ja por freneziĝi.

Grafo: Kial do? Oni havas envere pli por fari ol ĉi tie. Sciu, fraŭlino, formi rekrutojn, rajdi remontĉevalojn... kaj

krome la regiono ne tiel aĉas, kiel oni diras. Estas ja io tute bela, tiu malaltebenaĵo - kaj tia sunsubiro,

estas domaĝe ke mi ne estas pentristo, mi ofte pensis, se mi estus pentristo, mi certe pentrus ĝin. Ni

havis iun en la regimento, la junan Splany, tiu povis. - Sed kiajn sensukajn historiojn mi jen rakontas

al vi, fraŭlino.

Aktorino: Ho bonvolu, mi amuziĝas reĝe.

Grafo: Sciu, fraŭlino, kun vi eblas babili, tion diris jam Lulu al mi, kaj tio estas kion oni trovas malofte.

Aktorino: Nu certe, en Hungario.

Grafo: Sed en Vieno ĝuste same! La homoj estas ĉie la samaj; kie estas pli da ili, tie la amaso estas simple pli

densa, jen la tuta diferenco. Diru, fraŭlino, ĉu envere vi ŝatas la homojn?

Aktorino: Ŝatas - ?? Mi malamas ilin! Mi ne emas vidi iun! Mi vidas ankaŭ neniam iun. Mi estas ĉiam sola, tiun

domon eniras neniu.

Grafo: Vidu, tion mi pensis, ke vi envere estas malamikino de la homoj. En la arto tio devas okazi ofte. Se oni

tiel en la pli altaj regionoj... nu, vi havas bonan ŝancon, vi scias almenaŭ, kial vi vivas!

Aktorino: Kiu diras al vi tion? Mi ne havas eĉ supozon por kio mi vivas!

Grafo: Mi petas vin, fraŭlino - fama - glorata -

Aktorino: Ĉu eble tio estas feliĉo?

Grafo: Feliĉo? Bonvolu, fraŭlino, feliĉo ne ekzistas. Entute ĝuste la aferoj, pri kiuj oni pleje parolas, ne ekzistas...

            ekz-e amo. Tio estas ankaŭ io tia.

Aktorino: Jen vi certe pravas.

Grafo: Ĝuo... ekstazo... nu bone, pri tio oni diru nenion... tio estas io certa. Nun mi ĝuas... bone, mi scias, ke mi

ĝuas. Aŭ mi estas ebria, bone. Tio estas ankaŭ certa. Kaj kiam pasis, tiam estas simple finita.

Aktorino: grandioze Finita!

Grafo: Sed tuj kiam oni ne, kiel mi do esprimu min, tuj kiam oni ne donas sin al la momento, do pensas pri poste

aŭ pri antaŭe... nu, jen estas tuj finite. Poste... estas triste... antaŭe estas malcerte... unuvorte.... oni nur

konfuziĝas. Ĉu mi ne pravas?

Aktorino: kapjesas kun grandaj okuloj Vi certe komprenis la sencon.

Grafo: Kaj vidu, fraŭlino, kiam tio foje klariĝis al oni, tiam estas tute egale ĉu vivi en Vieno aŭ en la malaltebenaĵo

aŭ en Steinamanger. Vidu ekzemple... kien do mi rajtas meti la ĉapon? Do, mi dankas vin... pri kio ni ĵus

parolis?

Aktorino: Pri Steinamanger.

Grafo: Ĝuste! Do kiel mi diras, la diferenco ne estas granda. Ĉu vespere mi sidas en la kazino aŭ en la klubo, estas

ja tute egale.

Aktorino: Kaj kiel do statas la afero pri la amo?

Grafo: Se oni kredas je ĝi, tiam ekzistas ĉiam iu amantino.

Aktorino: Ekzemple fraŭlino Birken.

Grafo: Mi vere ne scias, fraŭlino, kial vi kapricas ĉiam paroli pri tiu eta Birken.

Aktorino: Tiu esta ja via amatino.

Grafo: Kiu diras tion?

Aktorino: Ĉiu homo scias tion.

Grafo: Nur ne mi, estas strange.

Aktorino: Vi havis ja duelon pro ŝi!

Grafo: Eble mi estis eĉ mortpafita kaj ne rimarkis tion.

Aktorino: Nu, sinjoro grafo, vi estas honestulo. Sidiĝu pli proksime.

Grafo: Mi havas la honoron.

Aktorino: Ĉi tien. Ŝi tiras lin al si, taŭzas per la mano tra liaj haroj Mi sciis, ke vi venos hodiaŭ!

Grafo: Kial do?

Aktorino: Mi sciis ĝin jam hieraŭ en la teatro.

Grafo: Ĉu vi do vidis min de la scenejo?

Aktorino: Nekompreneble! Ĉu vi do ne rimarkis, ke mi ludas nur por vi?

Grafo: Kiel tio eblas?

Aktorino: Mi ja tiel tremis, kiam mi vidis vin sidi en la unua vico!

Grafo: Tremis? Pro mi? Mi tute ne rimarkis, ke vi rimarkas min!

Aktorino: Kun via eleganteco vi povas malesperigi.

Grafo: Jes, fraŭlino...

Aktorino: "Jes, fraŭlino"!... Nu malbuku almenaŭ vian sabron!

Grafo: Se estas permesite. Malbukas ĝin, apogas ĝin kontraŭ la lito.

Aktorino: Kaj fine donu al mi kison.

Grafo: kisas ŝin, ŝi ne lasas lin.

Aktorino: Vin mi ankaŭ prefere neniam estu vidinta.

Grafo: Estas tamen pli bone tiel -

Aktorino: Sinjoro grafo, vi estas vanta fanfaronulo!

Grafo: Mi - kial do?

Aktorino: Kion vi kredas, kiom felĉaj estus multaj, se ili rajtus esti en via loko!

Grafo: Mi estas tre feliĉa.

Aktorino: Nu, mi pensis, ke feliĉo ne ekzistas. Kiel vi do alrigardas min? Mi kredas ke vi timas min, sinjoro grafo!

Grafo: Mi ja diras, fraŭlino, vi estas problemo.

Aktorino: Aĥ lasu min trankvila kun la filozofio... venu al mi. Kaj nun petu ion de mi... vi povas ĉion havi, kion vi

volas. Vi estas tro bela.

Grafo: Do, mi petas la permeson, kisante ŝian manon ke mi rajtu reveni ĉi vespere.

Aktorino: Ĉi vespere... mi ja ludos.

Grafo: Post la teatro.

Aktorino: Kaj pri io alia vi ne petas?

Grafo: Pri ĉio alia mi petos post la teatro.

Aktorino: ofendite Jen vi povas longe peti, ci mizera vantulo.

Grafo: Ja vidu fraŭlino, aŭ vidu, ni estis ja ĝis nun tiel sinceraj unu kun la alia... Mi trovus ĉion ĉi multe pli bela

vespere post la teatro... pli agrabla ol nun, kie... mi havas ĉiam la impreson, kvazaŭ la pordo povus

malfermiĝi...

Aktorino: Tiu ne malfermiĝas de ekstere.

Grafo: Vidu, mi trovas, ke oni ne facilanime dekomence fuŝu ion, kio eble povus esti tre bela.

Aktorino: Povus!...

Grafo: Matene, se diri la veron, mi trovas la amon abomeninda.

Aktorino: Nu, vi estas eble la plej freneza, kiun mi iam renkontis.

Grafo: Mi ja ne parolas pri ajnaj virinoj... ĝenerale ja estas egale. Sed virinoj kiaj vi... ne, vi povas centfoje nomi

min frenezulo. Sed virinoj kiaj vi... oni ne frandas ilin antaŭ la matenmanĝo. Kaj tiel... ĉu vi scias... tiel...

Aktorino: Ho dio, kiom vi estas dolĉa!

Grafo: Ĉu vi komprenas, kion mi diris, ĉu ne. Mi imagas tion jene -

Aktorino: Nu, kiel vi imagas tion?

Grafo: Mi imagas... mi atendas vin post la teatro en veturilo, poste ni veturas kune do ien por supeo -

Aktorino: Mi ne estas fraŭlino Birken.

Grafo: Tion mi ja ne diris. Mi trovas nur, por ĉio necesas etoso. La etoso venas al mi ĉiam nur post la supeo. Tio

estas tiam la plej bela, se oni tiel de la supeo kune veturas hejmen, tiam...

Aktorino: Kio estas tiam?

Grafo: Do tiam... tio troviĝas en la vico de la evoluo.

Aktorino: Sed sidiĝu do pli proksime. Pli proksime.

Grafo: eksidante sur la lito Mi devas ja diri, el la kusenoj venas tia... rezedo estas - ĉu ne?

Aktorino: Estas tre varme ĉi tie, ĉu vi ne trovas?

Grafo: klinas sin kaj kisas ŝian kolon.

Aktorino: Ho, sinjoro grafo, tio estas ja kontraŭ via programo.

Grafo: Kiu diras tion? Mi ne havas programon.

Aktorino: tiras lin al si.

Grafo: Estas vere varmege.

Aktorino: Ĉu vi trovas? Kaj tiel mallume, kvazaŭ estus vespere... tiregas lin al si Estas vespere... estas nokto...

Fermu la okulojn, se estas tro hele por vi. Venu!... Venu!...

Grafo: ne plu defendas sin.

- - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - -. - - - - - - -

Aktorino: Nu, kiel statas nun kun via etoso, vantulo vi?

Grafo: Vi estas eta diablo.

Aktorino: Kia esprimo estas tio?

Grafo: Nu bone, do anĝelo.

Aktorino: Kaj vi devintus fariĝi aktoro! Vere! Vi konas la virinojn! Kaj ĉu vi scias, kion mi nun faros?

Grafo: Nu?

Aktorino: Mi diros al vi, ke mi volas neniam revidi vin.

Grafo: Kial do?

Aktorino: Ne, ne. Vi estas tro danĝera por mi! Vi ja frenezigas la inon. Nun vi staras subite antaŭ mi, kvazaŭ

okazus nenio.

Grafo: Sed...

Aktorino: Mi petas memori, sinjoro grafo, mi ĵus estis via amatino.

Grafo: Mi neniam forgesos tion!

Aktorino: Kaj kiel statas pri ĉi vespere?

Grafo: Kion vi celas?

Aktorino: Nu - vi volis ja atendi min post la teatro?

Grafo: Jes, do bone, ekzemple postmorgaŭ.

Aktorino: Kion signifas tio, postmorgaŭ? Ja temis pri ĉi vespere.

Grafo: Tio ne havus bonan sencon.

Aktorino: Senilulo vi!

Grafo: Vi ne bone komprenas min. Mi celas pli ĝuste tion, kiel mi esprimu min, kio koncernas la animon.

Aktorino: Kion koncernas min via animo?

Grafo: Kredu min, ĝi necesas kune. Mi konsideras tion malĝusta opinio, ke oni povas tion tiel separi unu de la alia.

Aktorino: Lasu min en paco kun via filozofio. Se mi volas havi tion, mi legas librojn.

Grafo: El libroj oni ja tamen lernas neniam.

Aktorino: Tio estas certe vera! Pro tio vi atendu min ĉi vespere. Koncerne la animon ni certe interkonsentiĝos,

vi kanajlo!

Grafo: Do, se vi permesas, mi kun mia veturilo...

Aktorino: Ĉi tie en mia loĝejo vi atendos min -

Grafo: ... Post la teatro.

Aktorino: Kompreneble.

Li bukas la sabron.

Aktorino: Kion vi faras tie?

Grafo: Mi pensas, ke estas tempo por iri. Por vizito de ĝentileco mi envere ja restis jam iomete longe.

Aktorino: Nu, ĉi vespere tio ne estu vizito de ĝentileco.

Grafo: Ĉu vi kredas?

Aktorino: Por tio lasu min zorgi. Kaj nun donu ankoraŭ kison al mi, mia eta filozofo. Jen, vi delogisto, vi...

dolĉa infano, vi animvendisto, vi putoro... vi... Post kiam ŝi kelkfoje arde kisis lin, ŝi bruske forpuŝas

lin de si Sinjoro grafo, - estis por mi granda honoro!

 

Grafo: Mi kisas la manon, fraŭlino! Ĉe la pordo Ĝis la revido.

Aktorino: Adiaŭ, Steinamanger!

 

 

 

 

 

La grafo kaj la putino

 

 

Matene, proksimume je la sesa.

Malriĉa ĉambro; unufenestra, la flavece-malpuraj rulkurtenoj estas mallevitaj. Trivitaj verdaj kurtenoj. Komodo, sur

kiu staras kelkaj fotaĵoj kaj kuŝas okulfrape malbongusta, malkara virinĉapelo. Malantaŭ la spegulo malkaraj japanaj

ventumiloj. Sur la tablo kovrita per ruĝeca ŝirmtuko staras brulanta petrollampo malforte fumetanta; papera, flava

lampŝirmilo, apude kruĉo kun resto da biero kaj duone eltrinkita glaso. Surplanke apud la lito kuŝas senorde

virinvestaĵoj, kvazaŭ ĵus rapide deĵetitaj. Enlite kuŝas dormante la putino; ŝi spiras trankvile. - Sur la divano,

komplete vestita, kuŝas la grafo, en drapsurtuto; la ĉapelo kuŝas kapflanke de la divano sur la planko.

 

Grafo: moviĝas, frotas al si la okulojn, leviĝas rapide, restas sida, ĉirkaŭrigardas Ja kio mi estas do... Aĥ ĉu...

Do mi vere iris kun la putineto hejmen... Li stariĝas rapide, vidas ŝian liton Jen ŝi ja kuŝas... Kiaj aferoj

povas ankoraŭ okazi en mia aĝo. Mi scias nenion, ĉu ili suprenportis min ĉi tien? Ne... mi ja vidis - mi

venas en tiun ĉi ĉambron... jes... tiam mi estis ankoraŭ maldorma aŭ vekiĝis... aŭ... aŭ ĉu eble povas

esti nur ke tiu ĉambro memorigas min pri io?... Ho dio, nu jes... hieraŭ do mi vidis ŝin... Rigardas la horloĝon

kion! hieraŭ, antaŭ kelkaj horoj - Sed mi sciis ja, ke io okazos... mi sentis tion... kiam mi komencis drinki

hieraŭ, mi sentis tion ke... Kaj kio do okazis?... Do nenio... Aŭ ĉu io...? Ho dio... de... do de dek jaroj io tia

ne okazis al mi, ke mi ne scias... Do koncize kaj mallonge, mi simple estis ebriega. Se mi nur scius, ekde

kiam... Do, tion mi scias ankoraŭ tute precize, kiel mi eniris en la putinkafejon kun Lulu kaj... ne, ne... de

Sacher ni ja ankoraŭ foriris... kaj poste survoje jam... Jes ĝuste, mi ja veturis en mia veturilo kun Lulu...

Kial rompi al mi la kapon. Estas ja egale. Ni vidu, ke ni iru antaŭen. Ekstaras. La lampo skuiĝas Ho! Rigardas

la dormantinon Tiu havas sanan dormon. Mi scias ja pri nenio - sed mi metu la monon por ŝi sur la

litŝranketon... kaj adiaŭ... Li staras antaŭ ŝi, longe rigardas ŝin Se oni ne scius, kio ŝi estas! Rigardas ŝin

longe Mi konis multajn, kiuj eĉ dumdorme ne aspektis tiel virtaj. Ho dio... do Lulu ree dirus, ke mi filozofas,

sed estas vere, la dormo ankaŭ jam egaligas, ŝajnas al mi; - kiel la moŝto frato, la morto... Hm, mi ŝatus nur

scii, ĉu... Ne, tion mi devus ja memori... Ne, ne, mi tuj ĵetis min sur tiun divanon... kaj nenio okazis... Estas

nekredeble, kiom ĉiuj inoj kelkfoje povas simili... Nu, iru ni. Li volas iri Ja ĝuste. Li prenas la monujon kaj

estas elprenanta monbileton.

Putino: vekiĝas Nu... kiu tiel frue -? Rekonas lin Saluton, bubeto!

Grafo: Bonan matenon. Ĉu bone vi dormis?

Putino: sternas sin Aĥ, venu ĉi tien. Donu kison.

Grafo: klinas sin al ŝi, rekonsciiĝas, rerektiĝas Mi volis ĵus foriri...

Putino: Foriri?

Grafo: Estas vere urĝa tempo.

Putino: Vi volas do foriri?

Grafo: preskaŭ embarasite Do...

Putino: Nu, adiaŭ; venu do alian fojon.

Grafo: Jes, adiaŭ. Nu, ĉu vi ne volas doni la maneton?

Putino: donas la manon el sub la kovrilo.

Grafo: prenas la manon kaj kisas ĝin meĥanike, rimarkas tion, ridas Kiel al princino. Cetere, se oni nur...

Putino: Kial vi rigardas min tiel?

Grafo: Se oni vidas nur la kapeton, kiel nun... dum vekiĝo ja ĉiu virino aspektas senkulpa... ho dio, ĉion eblan oni

povus imagi, se nur ne fetorus tiel je petroleo...

Putino: Jes, kun la lampo estas ĉiam aĉa afero.

Grafo: Kiom da jaroj vi do havas?

Putino: Nu, kion vi kredas?

Grafo: Dudek kvar.

Putino: Ja certe.

Grafo: Ĉu jam pli aĝa?

Putino: Mi iras en la dudekan.

Grafo: Kaj kiom longe vi jam...

Putino: Ĉe la metio mi estas jam unu jaron!

Grafo: Sed tiam vi komencis frue.

Putino: Pli bone tro frue ol tro malfrue.

Grafo: sidiĝas sur la liton Diru, ĉu vi entute estas feliĉa?

Putino: Kio?

Grafo: Do mi celas, ĉu vi bone fartas?

Putino: Ho, mi ĉiam fartas bone.

Grafo: Ĉu. ... Diru, ĉu neniam venis al vi la ideo, ke vi povus fariĝi io alia?

Putino: Kio mi do fariĝu?

Grafo: Do... Vi estas ja vere bela knabino. Vi povus do ekz-e havi amaton.

Putino: Ĉu vi eble pensas, ke mi ne havas?

Grafo: Jes, tion mi scias - sed mi celas iun, sciu unu, kiu vivtenas vin, ke vi ne bezonu iri kun ĉiu.

Putino: Mi ankaŭ ne iras kun ĉiu. Dank' al dio, tion mi ne bezonas, mi ja elektas.

Grafo: ĉirkaŭrigardas en la ĉambro.

Putino: rimarkas tion Venontan monaton ni transloĝiĝos en la urbon, en la Spiegelstraton.

Grafo: Ni? Kiu do?

Putino: Nu, la virino, kaj la kelkaj knabinoj, kiuj krome loĝas ĉi tie.

Grafo: Tie loĝas pliaj tiaj -

Putino: Jen apude... ĉu ne aŭdas... tio estas Milli, kiu ankaŭ estis en la kafejo.

Grafo: Tie ronkas iu.

Putino: Tio estas jam Milli, tiu pluronkas nun la tutan tagon ĝis la deka nokte. Tiam ŝi leviĝas kaj iras en la kafejon.

Grafo: Tio estas ja terura vivo.

Putino: Certe. La virino ankaŭ sufiĉe kverelas. Mi estas jam je la dekdua tagmeze ĉiam sur la strato.

Grafo: Kion vi do faras je la dekdua sur la strato?

Putino: Kion mi do faru? Simple, mi serĉas klientojn.

Grafo: Aĥ tiel... kompreneble... Ekstaras, elprenas la monujon, metas por ŝi monbileton sur la litŝranketon Adiaŭ!

Putino: Ĉu jam foriras... Adiaŭ... Revenu baldaŭ. Kuŝiĝas sur la flankon.

Grafo: ree haltas Vi, diru al mi, al vi jam estas ĉio egala, ĉu?

Putino: Kio?

Grafo: Mi celas, por vi tio jam tute ne plu estas plezuro.

Putino: oscedas Dormema mi estas.

Grafo: Al vi estas ĉio egala, ĉu iu estas juna aŭ maljuna, ĉu iu...

Putino: Kial vi do demandas?

Grafo: ... Do Subite memorante ion ho dio, nun mi scias, je kiu vi memorigas min, tio estas...

Putino: Ĉu mi similas al iu?

Grafo: Nekredeble, nekredeble, sed nun mi tre petas vin, diru nenion, unu minuton almenaŭ... Rigardas ŝin tute la

sama vizaĝo, tute la sama vizaĝo. Li kisas ŝin subite sur la okulojn.

Putino: Nu...

Grafo: Ho dio, estas domaĝe, ke vi... ne estas io alia... Vi povus ja trovi vian fortunon!

Putino: Vi estas ĝuste kiel Franz.

Grafo: Kiu estas Franz?

Putino: Nu, la kelnero de nia kafejo.

Grafo: Kial mi estas ĝuste kiel Franz?

Putino: Tiu diras ankaŭ ĉiam, ke mi povus trovi mian fortunon, kaj mi edziniĝu al li.

Grafo: Kial vi ne faras tion?

Putino: Mi dankas... mi ne ŝatus edziniĝi, ne, je nenia prezo. Eble iam poste.

Grafo: La okuloj... precize la okuloj... Lulu certe dirus ke mi estas freneza - sed mi volas ankoraŭfoje kisi viajn

okulojn... tiel... kaj nun adiaŭ, nun mi iras.

Putino: Adiaŭ...

Grafo: ĉe la pordo Vi... diru... ĉu tio tute ne mirigas vin...

Putino: Kio do?

Grafo: Ke mi volas nenion de vi?

Putino: Ekzistas multaj viroj kiuj frumatene ne emas.

Grafo: Nu jes... Por si Tro stulte, ke mi volas ke ŝi miru... Do adiaŭ... Li estas ĉe la pordo Envere mi koleras. Mi scias

ja, ke tiajn ulinojn interesas nur la mono... kion mi diras - tiajn... estas bele... ke ŝi almenaŭ ne ŝajnigas, tio

prefere ĝojigu min... Vi - ĉu vi scias, venonte mi revenos al vi.

Putino: kun fermitaj okuloj Bone.

Grafo: Kiam vi estas ĉiam hejme?

Putino: Mi estas ĉiam hejme. Demandu nur pri Leokadia.

Grafo: Leokadia... Bone - Do adiaŭ. Ĉe la pordo Mi havas tamen ankoraŭ ĉiam la vinon enkape. Do tio estas la

pinto... mi estas ĉe iu tia kaj faris nenion ol kisi al ŝi la okulojn, ĉar ŝi memorigis min je iu... Turnas sin al ŝi

Vi, Leokadia, ĉu tio okazas al vi kelkfoje, ke iu tiel foriras de vi?

Putino: Kiel do?

Grafo: Tiel kiel mi?

Putino: Ĉu frumatene?

Grafo: Ne... ĉu jam kelkfoje estis ĉe vi iu - kaj volis nenion de vi?

Putino: Ne, tio ankoraŭ neniam okazis al mi.

Grafo: Do, kion vi pensas? Ĉu vi kredas ke vi ne plaĉas al mi?

Putino: Kial mi do ne plaĉu al vi? En la nokto mi jes ja plaĉis al vi.

Grafo: Vi plaĉas al mi ankaŭ nun.

Putino: Sed en la nokto mi plaĉis al vi pli bone.

Grafo: Kial vi kredas tion?

Putino: Nu, kial vi demandas tiel stulte?

Grafo: En la nokto... ja diru, ĉu mi ne tuj falis sur la divanon?

Putino: Nu certe... kune kun mi.

Grafo: Kun vi?

Putino: Ja, ĉu vi tion ne plu scias?

Grafo: Mi falis... ni falis kune... ja...

Putino: Sed tuj vi endormiĝis.

Grafo: Tuj mi... Tiel... Do tiel okazis!...

Putino: Jes, bubeto. Sed vi havis certe belan ebrion, ke vi ne plu memoras.

Grafo: Tiel... - Kaj tamen... estas iometa simileco... Adiaŭ... Aŭskultas Kio okazas?

Putino: La ĉambristino jam leviĝis. Iru, donu al ŝi ion elirante. La pordego estas ankaŭ malfermita, vi ŝparas la

domzorgiston.

Grafo: Jes. En la antaŭĉambro Do... Estintus tamen bele, se mi nur kisintus ŝin sur la okulojn. Tio estus preskaŭ

aventuro... Nu, ne estis al mi destinite. La ĉambristino staras tie, malfermas la pordon Aĥ - jen por vi...

Bonan nokton. -

Ĉambristino: Bonan m a t e n o n.

Grafo: Jes certe... bonan matenon... bonan matenon.

 

 

stato de finiteco
estigo: la 6-an de februaro. 2001
lasta kontrollegado kun korektoj: januaro 2002
kontrollegado de la
kontrollegado de la
finredakto:
kopirajto pri la traduko © 2001

 

 

 

 

reen al Ŝniclo

 

hejmpaĝen



[1] Augartenbrücke

[2] Schiffgasse

[3] Porzellangasse

[4] Schwindgasse

[5] Burgteatro: en Vieno, la tradicie eble plej prestiĝa teatro en Germanlingvio vl.