Franco KAFKO: Raporto por akademio
Elgermanigis: Vilhelmo LUTERMANO
Altaj Sinjoroj de la akademio!
Vi faras al mi la honoron taski min liveri al la akademio raporton pri mia antaŭe
simia vivo.
En tiu senco mi bedaŭras ne
povi sekvi la komision. Preskaŭ kvin jaroj disigas min de la simieco, tempo
eble mallonga laŭ la kalendaro, sed senfine longa por tragalopi ĝin kiel mi
faris, parte akompanate de bonegaj homoj, konsiloj, aplaŭdo kaj orkestra muziko,
sed envere sola, ĉar ĉia akompano tenis sin, por resti en la bildo, malproksime
antaŭ la barilo. Tiu atingo estintus neebla, se mi volintus obstine fideli al
mia origino, al la memoroj pri la juneco. Ĝuste la rezigno pri ĉia obstino
estis la plej supera principo, kiun mi donis al mi mem; mi, libera simio,
submetiĝis al tiu jugo. Sed per tio la memoroj siavice fariĝis pli kaj pli
nealireblaj. Dum unue la reveno, se la homoj estus volintaj, estis al mi libera
tra la tuta pordego, kiun formas la ĉielo super la tero, samtempe per mia antaŭen
vipata evoluo ĝi fariĝis ĉiam pli malalta kaj malvasta; pli agrabla kaj
enfermita mi sentis min en la hommondo; la ŝtormo, kiu postblovis min el mia
pasinteco, mildiĝis; nuntempe ĝi estas nur aerblovo malvarmetiganta al mi la
kalkanojn; kaj la malproksima truo, tra kiu ĝi venas kaj tra kiu iam venis mi,
fariĝis tiom malgranda, ke mi, se entute sufiĉus fortoj kaj volo por rekuri ĝis
tien, devus deskrapi la haŭton de mia korpo por traiĝi. Malkaŝe dirite, spite
al mia emo elekti bildojn por tiaj aferoj, malkaŝe dirite: Via simieco,
sinjoroj, kondiĉe ke vi havas ion similan post vi, ne povas esti pli proksima
al vi ol al mi la mia. Sed ĉe la kalkano tiklas ĉiun, kiu iras sur tiu ĉi tero:
la etan ĉimpanzon kiel la grandan Aqilon.
Sed en plej restrikta senco mi
tamen povas eble respondi vian demandon kaj mi faras tion eĉ kun granda ĝojo.
La unua, kion mi lernis, estis: doni la manpremon; manpremo atestas
malfermitecon; ja nuntempe, dum mi vivas la pinton de mia kariero, aldoniĝas al
tiu unua manpremo ankaŭ la malferma parolo. Ĝi alportas al la akademio nenion
esence novan kaj restas longe malantaŭ tio, kion oni postulis de mi kaj kion mi
eĉ plejbonintence ne povas diri - almenaŭ ĝi indiku la gvidlinion, laŭ kiu
estinta simio penetris en la hommondon kaj tie establiĝis. Sed eĉ la bagatelon,
kiu sekvas, mi ne rajtus diri, se mi ne estus tute certa pri mi kaj se mia
pozicio sur ĉiuj grandaj varietescenejoj de la civilizita mondo ne estus firmiĝinta
ĝis neskueblo.
Mi devenas de la Orbordo. Pri
tio, kiel mi kaptatis, mi dependas de fremdaj raportoj. ĉasekspedicio de la
firmao Hagenbeko - kun kies gvidinto mi cetere deposte malplenigis jam pli ol
unu bonan botelon da ruĝa vino - kuŝis embuske en riverborda arbustaĵo, kiam
vespere mi kuris meze de aro al trinkejo. Oni pafis; mi estis la sola trafita;
mi ricevis du pafojn.
Unu en la vangon; tiu estis
malgrava; sed postlasis grandan elrazitan ruĝan cikatron, kiu havigis al mi la
naŭzan, komplete maltrafan, rekte de simio inventitan nomon Ruĝpetro, kvazaŭ mi
distingiĝus de la antaŭ nelonge mortaĉinta, ie kaj tie konata, dresita
simiobesto Petro sole per la ruĝa makulo survanga. Tion preterpase.
La dua pafo trafis min sub la
kokso. Ĝi estis grava, ĝi kulpas, ke mi eĉ nuntempe lametas. Laste mi legis en
eseo de iu el la dekmil venthundoj (1), kiuj elverŝadas sian opinion pri mi: ke
mia simieco ankoraŭ ne komplete subpremiĝis; ke tio pruviĝas per la fakto, ke
anataŭ vizitantoj mi emas demeti la pantalonon por montri la enpafejon. Tiu aĉulo
meritus, ke ĉiu fingreto de lia skriba mano estu unuope forpafota. Mi, mi
rajtas demeti mian pantalonon, antaŭ kiu al mi plaĉas; oni trovos tie nenion ol
bone flegitan felon kaj la cikatron post - mi elektu ĉi tie por certa celo
certan vorton, kiu tamen ne estu miskomprenata - la cikatron post delikta pafo.
ĉio aperas malkaŝe; nenio estas kaŝebla; se gravas la vero, ĉiu larĝanimulo forĵetas
la plej noblajn manierojn. Se male tiu skribisto demetus la pantalonon, kiam
venas gasto, tio tamen havus alian aspekton, kaj mi pretas konsideri kiel
signon de saĝo la fakton, ke li tion ne faras. Sed tiam li ankaŭ ne tedegu min
per sia delikato-sento.
Post tiuj pafoj mi vekiĝis -
kaj ĉi tie komenciĝas iom post iom mia propra memoro - en kaĝo en la
interferdeko de la Hagenbeka vaporŝipo. Tio ne estis kvarvanda kradokaĝo; nur
tri vandoj estis fiksitaj kontraŭ kesto; la kesto do formis la kvaran vandon.
La tuto estis tro mallalta por rektiĝi kaj tro mallarĝa por sidiĝi. Pro tio mi
kaŭris kun fleksitaj, ĉiam tremantaj genuoj kaj, ĉar mi volis unue verŝajne
nenium vidi kaj resti ĉiam nur en la obskuro, kun vizaĝo al la kesto, dum
malantaŭe tranĉiĝis la kradostangoj al mi en la karnon. Tian gardadon de sovaĝaj
bestoj en la tute unua tempo oni konsideras avantaĝa, kaj nuntempe post mia
sperto mi ne povas malkonfesi, ke tio fakte estas ĝusta en la homa senco.
Sed pri tio mi ne pensis tiam.
La unuan fojon en mia vivo mi estis sen eliro; almenaŭ ne eblis rekte antaŭeniĝi;
rekte antaŭ mi estis la kesto, kun tabulo al tabulo firme fiksita. Estas vere,
ke troviĝis inter la tabuloj kontinua spaceto, kiun mi, malkovranta ĝin unue,
salutis per la feliĉega hurlado de la malprudento, sed tiu spaceto delonge ne
sufiĉis eĉ por transigi la voston kaj per tuta simiforto ne estis larĝigebla.
Laŭ kion oni diris al mi pli
malfrue, mi bruis eksterordinare malmulte, el kio oni konkludis, ke aŭ mi baldaŭ
mortos aŭ, se mi sukcesas transvivi la unuan krizan tempon, estos tre dresebla.
Mi transvivis tiun tempon. Obtuza singultado, dolora pul-serĉado, laca lekado
al kokosnukso, prifrapado de la kestovando per la kranio, - tio estis la unuaj
okupoj en la nova vivo. Tamen en ĉio nur la sola sento: sen eliro. Kompreneble
mi povas la tiam sentata nuntempe laŭspuri nur per homaj vortoj kaj sekve ĝin
misformulas, sed se mi ne plu atingas la malnovan simiveron, almenaŭ ĝi kuŝas
en la direkto de mia priskribo, pri tio ne estas dubo.
Ĝis tiam mi ja disponis pri
tiom da eliroj, kaj nun pri neniu. Mi estis devojiĝinta. Se oni alnajlintus
min, mia movlibero per tio ne malgrandiĝintus. Kial tio? Vundskrapu al vi la
karnon inter la piedfingroj, vi ne trovos la tialon. Premu vin malantaŭe kontraŭ
la kradstango, ĝis ĝi preskaŭ duonigos, vi ne trovos la tialon. Mi ne havis
eliron, tamen devis akiri ĝin, ĉar sen ĝi mi ne povis vivi. ĉiam ĉe tiu
kestvando - mi estus nepre mortaĉinta. Sed ĉe Hagenbeko simioj endas ĉe la
kestovando - nu, do mi ĉesis esti simio. Klara, bela ideoĉeno, kiun mi verŝajne
iel elkovis per la ventro, ĉar simioj pensas per la ventro.
Mi timas, ke oni ne precize
komprenas, kion mi komprenas per eliro. Mi uzas la vorton en ĝia plej ordinara
kaj plej plena senco. Mi intence ne diras 'libero'. Mi ne celas tiun grandan
senton de libero ĉiuflanken. Estante simio mi eble konis ĝin, kaj mi ekkonis
homojn, kiuj sopiras ĝin. Sed kiom koncernas min, mi postulis liberon nek tiam,
nek nun. Preterpase: per libero oni tro ofte trompiĝas inter homoj. Kaj kiel la
libero kalkuliĝas al la plej grandiozaj sentoj, tiel ankaŭ la respektiva
seniluziiĝo al la plej grandiozaj. En la varietejoj, antaŭ mia sursceniĝo, mi
vidis ian artistoparon supre ĉe la plafono umi per trapezoj. Ili svingis sin,
ili balanciĝis, ili saltis, ili ŝvebis unu en la brakojn de la alia, unu portis
la alian ĉe la haroj per la dentaro. "Ankaŭ tio estas homlibero",
pensis mi, "aŭtokrata moviĝo." Primoko al la sankta naturo! Nenia
konstruaĵo eltenus la ridegon de la simiaro ĉe tia vido.
Ne, liberon mi ne volis. Nur
eliron; destren, malen, ien ajn; mi ne postulis ion alian; eĉ se la eliro estus
nur trompiĝo; la postulo estis malgranda, la trompiĝo ne estus pli granda. Antaŭeniĝi,
antaŭeniĝi! Nur ne stari senmove kun levitaj brakoj, premite al la kestovando.
Hodiaŭ mi vidas klare: sen plej
granda interna trankvilo mi neniam povintus eliri. Kaj fakte mi dankas eble ĉion,
kio mi fariĝis, al la trankvilo, kiu min superregis tie en la ŝipo post la
unuaj tagoj. La trankvilon mi siavice dankas verŝajne al la ŝipuloj.
Ili estas bonaj homoj, malgraŭ ĉio.
Ankoraŭ hodiaŭ mi volonte memoras la sonon de ilia pezaj paŝoj, kiu tiam
resonis en mia duondormo. Ili kutimis ĉion ataki(2) plej malrapide. Kiam iu
volis al si froti la okulojn, li levis la manon kvazaŭ pendpezilon. Iliaj ŝercoj
estis krudaj, sed korecaj. Ilia rido estis ĉiam miksita kun tusado sonanta danĝera,
sed signifanta nenion. Ĉiam ili havis en la buŝo ion por kraĉi, kaj kien ili
elkraĉis, estis al ili egale. Ili ĉiam plendis, ke miaj puloj transsaltas al
ili; tamen ili neniam pro tio serioze koleris kontraŭ mi; ili simple sciis, ke
en mia felo prosperas puloj kaj ke puloj saltemas; per tio ili kontentiĝis.
Kiam ili libertempis, iuj fojfoje sidiĝis en duoncirklo ĉirkaŭ mi; apenaŭ
parolis, sed nur kveris unu al la alia; fumis, sternite sur kestoj, la pipon;
frapis al si sur la genuon, kiam mi faris la plej etan moviĝon; kaj ie kaj tie
iu prenis bastonon kaj tiklis mi tie, kie plaĉis al mi. Se hodiaŭ oni invitus
min partopreni veturadon sur tiu ŝipo, mi certe rifuzus la inviton, sed same
certe estas, ke ne nur malbelajn memorojn mi povus laŭrevi tie sur la
interferdeko.
La trankvilo, kiun mi akiris ronde
de tiuj homoj, detenis min antaŭ ĉio de ĉia provo fuĝi. El nuna vido ŝajnas al
mi, kvazaŭ mi almenaŭ antaŭsentis, ke mi trovos eliron, se mi volos vivi, sed
ke tiu eliro ne eblas per fuĝo. Mi ne plu scias, ĉu fuĝo eblis, sed mi kredas
tion; al simio ĉiam eblu fuĝo. Kun miaj nunaj dentoj mi jam ĉe nuksrompado
devas esti singarda, sed tiam kun la tempo mi certe sukcesintus per la dentoj
tramordi la pordoseruron. Mi ne faris ĝin. Kaj kion mi per tio gajnintus? Apenaŭ
la kapo estus eksterenstreĉita, mi jam estus rekaptita kaj enŝlosita en ankoraŭ
pli aĉan kaĝon; aŭ mi povintus senrimarite eskapi al aliaj bestoj, eble al la
vidalvidaj serpentegoj kaj en iliaj brakumadoj fari la lastan spiron; aŭ mi eĉ
sukcesintus ŝteliri ĝis la ferdeko kaj salti trans la bordo, tiam mi balanciĝintus
momenton sur la oceano kaj dronaĉintus. Agoj de malespero. Mi ne kalkulis tiom
homece, sed sub la influo de mia ĉirkaŭaĵo mi kondutis tiel, kvazaŭ mi
kalkulintus.
Mi ne kalkulis, tamen mi tute
trankvile observis. Mi vidis tiujn homojn iri ien kaj tien, ĉiam la samajn vizaĝojn,
la samajn movojn, ofte ŝajnis al mi, kvazaŭ estus nur unu homo. Tiu aŭ tiuj
homoj iris do neĝenate. Alta celo elkrepuskis en mi. Neniu promesis al mi, ke,
se mi fariĝus kiel ili, la krado leviĝus. Tiaj promesoj por ŝajne neeblaj
plenumoj ne estas farataj. Sed se oni plenumas, postage aperas ankaŭ la
promesoj ĝuste tie, kie oni antaŭe vane serĉis ilin. Nu, ĉe tiuj homoj estis en
si mem nenio alloga por mi. Se mi estus adepto de tiu menciita libero, mi certe
preferintus la oceanon al la eliro, kiu montriĝis en la malserena rigardo de
tiuj homoj. Ĉiukaze mi observis ilin jam longe antaŭ ol pensi pri tiaĵoj, ja
nur la akumulitaj observoj premis min en ĝuste tiun direkton.
Estis tiom facile imiti tiujn
ulojn. Kraĉi mi kapablis jam en la unuaj tagoj. Tiam ni reciproke kraĉis al ni
en la vizaĝon; la diferenco estis nur, ke poste mi lekis mian vizaĝon pura, ili
sian ne. La pipon mi fumis baldaŭ kiel spertulo; se mi krome ankaŭ premis la
dikfingron en la pipokapon, jubilis la tuta interferdeko; nur la diferencon
inter la malplena kaj la ŝtopita pipo mi longatempe ne komprenis.
La plej grandan penon kaŭzis al
mi la brandbotelo. La odoro turmentis min; mi devigis min per ĉia forto; sed
pasis semajnoj, antaŭ ol mi superis min. Strange, ke la uloj konsideris tiujn
internajn luktojn pli seriozaj ol ion ajn alian ĉe mi. Ankaŭ en mia memoro mi
ne distingas la ulojn, sed tie estis iu, kiu ĉiam revenis, sole aŭ kun
kamaradoj, tage, nokte, ĉe diversaj horoj; starigis sin antaŭ min kun la botelo
kaj donis al mi instruon. Li ne komprenis min, li volis solvi la enigmon de mia
esto. Li malrapide senkorkigis la botelon kaj poste min alrigardis, por
ekzameni, ĉu mi lin komprenis; mi konfesas, ke mi rigardis lin ĉiam kun sovaĝa,
tro hasta atento; tian homlernanton neniu hominstruisto trovas sur la tuta
terglobo; post kiam la botelo estis senkorkigita, li levis ĝin albuŝen; mi per
miaj rigardoj postsekvis lin ĝis en la gorĝon; li kapjesas, kontenta pri mi,
kaj metas la botelon al la lipoj; mi, entuziasta pro iom-post-ioma ekkono, kriĉante
gratas min laŭlonge kaj laŭlarĝe, kie ajn; li ĝojas, almetas la botelon kaj
faras gluton; mi, senpacienca kaj avida lin imiti, malpurigas min en mia kaĝo,
kio siavice ege kontentigas lin; kaj nun etendante la botelon malproksime de si
kaj kun elano ĝin ree suprenigante, li trinkas, en troige instrua maniero
retroklinite, eltrinkas ĝin unuglute. Mi, lacigita de troa avido, ne povas plu
sekvi kaj malforte pendas ĉe la krado, dum li finas la teorian instruon per
tio, ke li karesas sian ventron kaj ridaĉas.
Nur nun komencas la praktika
ekzerco. Ĉu mi ne estas jam tro lacigita de la teorio? Certe, tro lacigita. Tio
apartenas al mia sorto. Malgraŭ tio mi alprenas, tiel, kiel mi povas, la
altenditan botelon; senkorkigas ĝin treme; pro la sukceso iom post iom venas
novaj fortoj; mi levas la botelon, jam apenaŭ distingeble disde la originalo;
allipigas ĝin kaj - kaj kun abomeno, kun abomeno, kvankam ĝi estas malplena kaj
plenigas ĝin nur la odoro, kun abomeno ĵetas ĝin planken. Je la malĝojo de mia
instruisto, je mia propra pli granda malĝojo; nek lin, nek min mi repacigas per
tio, ke mi eĉ post la forĵeto de la botelo ne forgesas bonege karesi mian
ventron kaj ĉe tio ridaĉi.
Tro ofte la instruado okazis
tiele. Kaj honore al mia instruisto: li ne koleris pri mi; kvankam fojfoje li
tenis al mi la brulantan pipon al la felo, ĝis kiam ie, kien mi povis nur
malfacile atingi, ĝi komencis ekardi, sed tiam li mem estingis tion per sia
bona manego; li ne koleris min, li komprenis, ke ni luktas sur la sama flanko
kontraŭ la siminaturo kaj ke mi havis la pli malfacilan parton.
Sed kia venko por li kiel por
mi, kiam mi iun vesperon antaŭ granda rondo da spektantoj - eble temis pri
festo, gramofono ludis, oficiro promenis inter la uloj - kiam mi tiun vesperon,
en la momento nerimarkate, kaptis brandobotelon forgesitan antaŭ mia kaĝo, kaj
sub grandiĝanta atento de la societo senkorkigis ĝin bonorde, albuŝigis kaj
senhezite, sengrimace, kvazaŭ profesia drinkulo, kun ronde turnigataj okuloj,
smaĉanta ĝorĝo, vere kaj fakte malplenigis ĝin; ne plu kiel malesperulo, sed
kiel artisto forĵetis la botelon; estas vere ke mi forgesis karesi la ventron;
sed kompense, ĉar mi ne povis alie, ĉar io igis min, ĉar muĝis al mi la sensoj,
mallonge do mi elkriis "Hola!", eligis homsonon, per tiu elkrio
saltis en la homkomunumon kaj ĝian eqon: "Aŭdu nur, li parolas!"
sentis kiel kison sur mian tutan ŝvittrempitan korpon.
Mi ripetu: ne allogis min imiti
la homojn; mi imitis, ĉar mi serĉis eliron, pro nenia alia kaŭzo. Cetere
malmulte estis farita per tiu venko. La voĉo tuj poste ree silentis; nur post
monatoj reaperis; la abomeno kontraŭ la brandobotelo revenis eĉ pli forte. Sed
mia direkto tamen estis al mi donita unu fojon por ĉiam.
Kiam en Hamburgo mi estis
transdonita al la unua dresisto, mi baldaŭ ekkonis la du eblecojn prezentiĝantajn
al mi: bestĝardeno aŭ varietejo. Mi ne hezitis. Mi diris al mi: uzu ĉiujn
fortojn por atingi la varietejon; tio estas la eliro; bestĝardeno estas nur
nova kradokaĝo; se vi venos en ĝin, vi estos perdita.
Kaj mi lernis, Sinjoroj. Ho,
oni lernas, se devas; oni lernas, se oni volas eliron; oni lernas senrespekte.
Oni kontrolas sin mem per la vipo; oni ŝiras al si la karnon ĉe la plej eta
rezisto. La siminaturo furioze rapidegis, transkape, el mi kaj for, tiel ke mia
unua instruisto pro tio mem preskaŭ fariĝis simia, baldaŭ devis ĉesigi la
instruadon kaj eniĝis en frenezulejon. Bonŝance li baldaŭ revenis el ĝi.
Sed mi eluzis multajn
instruistojn, ja eĉ plurajn instruistojn samtempe. Kiam mi jam estis pli certa
pri miaj kapabloj, la publiko sekvis miajn progresojn, mia estonto eklumis, mi
mem dungis instruistojn, sidigis ilin en kvin sinsekvajn ĉambrojn kaj lernis ĉe
ili ĉiuj samtempe saltante seninterrome el unu ĉambro en alian.
Tiaj progresoj! Tia penetrado
de la scioradioj el ĉiuj flankoj en la vekiĝantan cerbon! Mi ne malkonfesas:
tio feliĉigis min. Sed mi cedu ankaŭ: mi ne trotaksis tion, jam ne tiam, kiom
multe malpli hodiaŭ. Per fortostreĉo, kiu ĝis nun surtere ne ripetiĝis, mi
atingis la mezuman klerecon de Eŭropano. Tio en si mem eble estus nenio, sed
tamen estas io en tiu rilato, ke ĝi helpis min el la kaĝo kaj havigis al mi
tiun apartan eliron, tiun homeliron. Ekzistas brila germana parolturno:
"sich in die Büsche schlagen"(3) (elŝteliĝi); tion mi faris, mi elŝteliĝis.
Mi ne havis alian vojon, ĉiam kondiĉe ke elektendis ne la libero.
Se superrigardi mian evoluon
kaj ĝian ĝisnunan celon, mi nek plendas, nek kontentas. Kun la manoj en la poŝoj,
la vinbotelo sur la tablo, mi duone kuŝas, duone sidas en la lulseĝo kaj
rigardas el fenestro. Se venas vizito, mi akceptas ĝin kiel decas. Mia
impresario sidas en la antaŭĉambro; se mi sonorigas, li venas kaj aŭskultas,
kion mi havas por diri. Vespere preskaŭ ĉiam estas prezentado, kaj mi havas
sukcesojn verŝajne ne plu altigeblajn. Kiam mi venas hejmen malfrue nokte de
festenoj, de sciencaj societoj, de amika renkontiĝo, atendas min malgranda
duondresita ĉimpanzino kaj mi bonfartigas min ĉe ŝi simimaniere. Dumtage mi ne
volas vidi ŝin; ĉar ŝi havas en sia rigardo la frenezon de la konfuzita dresita
besto; tion rimarkas nur mi kaj mi ne povas ĝin elteni.
Entute mi ĉiukaze atingis, kion
mi volis atingi. Oni ne diru, ke tio ne valoris la penon. Cetere mi ne volas
ies homan juĝon, mi volas nur vastigi konojn, mi nur raportas, ankaŭ al Vi,
altaj Sinjoroj de la akademio, mi estas nur raportinta.
_____________
Notoj:
1. venthundoj: komprenu
'ventanimuloj'.
2. ataki: en la senco de
'komenci, entrepreni'.
3. "sich in die Büsche
schlagen": laŭvorte: 'bati sin en la veprejon' kun la senco 'nerimarkite
foriri'.
stato de
finiteco
estigo: la 7-an de februaro. 2000
lasta kontrollegado kun korektoj: 2002-02-03
kontrollegado de la
kontrollegado de la
finredakto:
kopirajto pri la traduko © 2000
Lasta ŝanĝo: